Bonvenon al la interretaj paĝoj de Espero Katolika, kiu estas la plej malnova, daŭre aperanta, revuo en esperanto, eldonita unuafoje jam en 1903.
En la jaro 2023, la revuo iĝis 120-jara!
En la jaro 2024 ni aparte memoras la 115-an datrevenon de la morto de sac. Emile Peltier (17.9.1870-17.2.1909) kiu estis la fondinto de la revuo.
Ĉi tiu paĝaro estas la frukto de ambicia projekto: enretigi ĉiujn jarkolektojn de la revuo, por disponigi vastan kaj valoran arkivon pri katolikismo kaj pri la katolika E-movado kune kun gravaj ekleziaj dokumentoj en Esperanto. La projekton iniciatis, kaj ĝis sia morto kontribuis al ĝi prilaborante unuopajn numerojn, la karmemora Antonio De Salvo (8.6.1942-21.3.2021). Krom danki al li, ni ankaŭ dankas al Esperanto-muzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kiu en sia kolekto de Esperanto-gazetoj kaj revuoj listigas numerojn de Espero Katolika aperintaj la periodo de 1903 ĝis 1950.
Ni daŭre laboras pri skanado de postaj numeroj. Ankaŭ estas plano prilabori pretigi indekson por pli facila traserĉado.
Ĝis nun oni diversloke povis trovi iujn pli novajn numerojn.
Ĉi tie ni kolektis arigis aŭ kunmetis ĉiujn numerojn de nia revuo aperintaj inter 2009 kaj 2021, kaj ili estas je dispono en pdf-formato.
Numeroj de la revuo publikigitaj en la jaro 2023 momente estas disponeblaj nur al la membroj de IKUE aŭ abonantoj.
Se vi deziras aboni la revuon, bv. skribi al: revuo@esperokatolika.org
De tempo al tempo venu reviziti ĉi tiujn paĝojn: Vi trovos pliajn tekstojn (kaj numerojn). Kaj Vi ricevos la saman surprizon, kiun ni ricevis: la vojaĝo en la tempo aspektos vojaĝo en la aktualeco.

Dankon pro Via vizito.

Historio

Skip to content