Enhavo de Espero Katolika numero 2/1904

al la indekso de jarkolektoj 1903-1905

 

 

Februaro 1904 - jarkolekto 1903-1904, n-ro 5

 

 

 

 


 

KOVRILO: UNUA VERDA PAĜO

 

Ia jaro: 1903-04 FEBRUARO N° 5

 

ESPERO KATOLIKA

REVUO MONATA


 

«Unum ovile et unus pastor» - (Johan X, 16) – «Unu ŝafaro kaj unu paŝtanto»

 

 

DIREKTORO: P-o Em. PELTIER

à Cheillé par Azay-le-Rideau (Indre-et-Loire) France

 

 

Kosto de numero: 0 fr 30, afrankite

Kosto de abono jara:

En Franco: 2 frankoj

Ekster ---: 2 fr. 50

Al tiu kosto aldoniĝos tiu de kambio poŝta.  Eldonisto

prezentos kambion en Januaro ĉiujare

 


Artikoloj. – Ĉiu aboninto povas sub sia respondeco persona verki por E.K. artikolojn pri objekto ia. La Direktoro rezervas al si la rajton korekti la mankojn de stilo; sed ĉiu opinio, bone esprimita, estos libereme ricevata. Oni skribu artikolojn nur sur unu flanko de papero por ebligi la komposton.

 

Universala Korespondado (U.K.). – Abonintoj de E.K. povas komuniki al ceteraj legantoj ĉion, kion ili volas, pagante por unu vorto kvin centimojn. Vortoj da pli ol dek literoj kostos duoble; - vorto da pli ol dekkvin literoj kostos trioble; - vorto da pli ol dudek literoj ne estos akceptata.

 

Anoncoj. – Tuta paĝo kostos 15 frankojn; - duona paĝo: 7 fr 50; 4na paĝo: 4 fr; 8na paĝo: 2 fr 50; 16na paĝo: 2 fr.

Por anoncoj ripetitaj, rabatoj: por tri fojoj; 10%; - ses fojoj: 15%; por 12 fojoj 20%

 

Pri l’abonoj, sin turni al Eldonisto: Sro BARBOT BERRUER, presisto, 72, rue des Halles, Tours (Indre et Loire), France, aŭ al unu el niaj Rajtigitoj. Sufiĉas sendi vizitan karton kun tiuj vortoj: Adepto de E.K.

 

Manuskriptoj kaj leteroj pri la redakcio estu sendataj nur al Direktoro. – Manuskriptoj neniam estos resendataj.

 

TOURS. (TUR’).

BARBOT-BERRUER, LIBRAIRE-ÉDITEUR

72, Rue des Halles, 72

FRANCE

 

al la indekso


 

 

 

KOVRILO: DUA VERDA PAĜO

  

UNIVERSALA KORESPONDADO

 

Anoncoj komunikoj de U.K. estu sendataj, kun antaŭa pago, al jenaj Rajtigitoj niaj:

 

FRANCLANDO: Al S-o Barbot-Berruer, 72, rue des Halles, TOURS.

ANGLOLANDO: Al S-o O’Connor, 17, St-Stephen’s Square, Bayswater, LONDON.

BELGLANDO: Al S-o P. Mattelaer, 3, Place de l’Université, LOUVAIN

HUNGARLANDO: Al S-o Endre Varjufalvy Varju, Izabella Str., N-o 82, BUDAPEŜTO, - VI

ITALLANDO: Al S-o Grafo Gallois, en Riolunato, PROVINCO MODENA.

HISPANLANDO: Al S-o Ant. Guinart, Escuelas Pias, VALENCIA.

RUSLANDO: Al S-o Ostanjeviĉ, Kontoro Esperantista, PETERBURGO.

HOLANDO: Al S-o S de Vries, Damstraat 24, AMSTERDAM.

ĈILILANDO: Al S-o Luis E. Sepúlveda, Profesoro de fonetiko, SANTIAGO

MEKSIKLANDO: Al S-o Fernando Blanco, Pastro de Santa Rosa, NECOXTLA (Estado de Veracruz)

 

Niaj Rajtigitoj povas varbi abonintojn kaj ricevi l' abonmonon.

 

 


 

PETO DE PREĜOJ

Ĉiuj abonintoj de E.K. bone faros, dirante ĉiutage: «Patro Nia» kaj «Mi salutas vin Mario» por akiri de Dio la favorojn sube ĉi petatajn. Ili formos tiele asociacion por preĝoj, kiu kondukos nian revuon al ĝia celo.

*1 – Patro nia, sendu al ni vian lumon, favoru nin per bona farto, por ke, per tiu revuo, ni kreskigu vian gloron kaj la bono de l’ homaro – Po Em. Peltier.

 


 

PETO DE KORESPONDADO

Ferruccio Kavalieri, seminario Arezzo, Italia, deziras ŝanĝi p. kartojn ilustritajn kun kolektantoj.

 

U.A.F. Kilsted, pastro en Olme (Svedo) kaj N. Olofsson, predikanto luterana en Kristinehamm (Svedo) deziras ekhavi rilatojn religiajn kun alilandanoj.

 

EDWARD GAUNTLETT, Reprez. de Inc. Fonograf. Soc. en Okoyama, Japanlando, dezir. korespondad. pri aferoj religiaj.

 

A. VIGNERON, 1 rue du Champ-de-Mars, Paris, dezir. korespondad. kun grupoj aliland. aŭ kun junuloj, pri socialaj studoj.

 

S-ino INGEBORG Andersson, Sanda, Tocksfors, kaj F-ino Hanna Julin TORESBYN, Tocksfors (Svedlando) dezir. interŝanĝi poŝkart. ilustrit.

 


 

 

INTERMÉDIAIRE DES INSTITUTRICES LIBRES. – (Perulo de liberaj instruistinoj) : revueto monata, internacia kaj profesia. Informas pri situacioj por instruistinoj. – Direkcio: F-ino Marie Hugonet, à Givry (Sâone-et-Loire, France. Jare: 2 frankoj. – Oni korespondas Esperante.

 

J. MEAZZINI dankegas S-on O'Connor p. The Esp.

 

TUTMONDA JARLIBRO ESPERANTISTA por 1904. Eliros en marto. Enhavos: 1e Sciigojn pri Societoj propag. poresper.: 2e Adresaron de multaj esperantistoj en la tuta mondo; 3e Sciigojn pri ĉiuspec. gazet. esp.; 4e Plenan nomaron de verkoj aŭ lernolibr. esp.; 5e Adresojn de komerc. uzant. lingvon esp. – Enskribo estas senpaga, esceptite por komerc. reklamoj. Skribu plej baldaŭ al S-o de Ménil, 46, Bd Magenta, Paris, X..

 

REVUO INTERNACIA DE STENOGRAFIO, dumonata gazet., organo de Intern. Esper. Stenograf. Societo. Direktoro: S de Vries. Jare: 3 frankoj. - Adreso: Esperanto-Oficejo, ĉe S-o Dreves Uitterdiĵk, Tulpstraat 75, Hilversum (Holando).

 

S-o G. KOLOVRAT-ĈERVINSKI intencas vojaĝi tiuĉisomere en Hungar-, Ital-, Tuniz-, Alĝer-, Franc-, kaj Germanlando: petas esperantist. loĝant. sur vojo Budapest-Fiume-Ancona-Foggia-Napoli, Malta-Tunizo-Alĝer-Marseilles-Grenoble-Lyon-Dijon-Paris-Berlin kaj dezir. babiladi kun rusulo, ke ili volu sciigi tion al li poŝtkarte laŭ adreso: G. Kolovrat-Ĉervinski, Morskaja 29, S. Peterburgo (Ruslando).

 

SVEDLANDO: H.K. Mi ricevis artikol. tro malfrue por feb. n.o. – Direkt. de E.K.

 


 

KOMUNIKOJ DE DIREKCIO

 

Sub tiu titolo ni respondos la demandojn, kiuj ne necesigas leteron. Kiu deziras privatan respondon, tiu bonvolu meti poŝtmarkon en sia letero.

 

Ni ricevis artikoleton pri Ilzaslorino sen la subskribo de la aŭtoro. Ni ne presigas nomon de aŭtoroj, se ili tion deziros; sed ni neniam eldonos manuskripton anoniman.

 

Bonvolu niaj legantoj zorge kaj ĝustatempe konigi al ni ŝanĝojn de adresoj, por ke revuo ne perdiĝu, aŭ resendiĝu de poŝto.

 

J.M. – AREZZO – Kiel vi ni deziregas egiĝon de nia revuo, sed...., « Kiu marŝas malrapide marŝas sendanĝere » laŭ proverbo de via lando !

 

ESPERANTO?... QU’EST-CE?... Franca broŝuro propaganda de E.K. – Nova eldono (4 milo). Unu ekz. 0 fr. 10 afrankite. Cent ekz. kune: 5 fr. afr.

 

 

 

al la indekso


 

ESPERO KATOLIKA

REVUO MONATA


 

 

GRAVA LETERO DE DOKTORO ZAMENHOF

Aŭtoro de Esperanto skribis leteron al S-o Seynaeve pri aranĝo de internacia Kongreso de Esperantistoj. Fine de tiu letero, Doktoro Zamenhof starigas jenan principon: «Simile al ĉiu alia lingvo, Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo finita kaj netuŝebla. Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povos nur tiam, kiam nia lingvo estos jam oficiale akceptita en la tuta mondo. Ĝis tiu tempo, la netuŝebleco de la lingvo estas la plej fundamenta kondiĉo por nia propagando».

Ni tute aliĝas al tiu grava deklaracio de l’ aŭtoro de Esperanto. Espero Katolika uzos kiel eble plej zorge la lingvon Zamenhofan laŭ reguloj kaj modeloj liveritaj de nia majstro.

Kiel ni jam diris, Espero Katolika ne estas revuo lingva, sed tribuno malfermita al ĉiuj por libera, pacema diskutado de ideoj, precipe religiaj. Ni celas unuigi, ne disigi, laŭ parolo de Kristo: «Vero liberigos vin». Ni ja de nun forĵetas ĉiujn priokupojn lingvajn, - kio ne signifas ke ni ne zorgos pri stilo. Laŭ ni, bona stilo estas tiu, kiu regula estas laŭ gramatiko, klara laŭ senco, harmonia laŭ elparolo (1). Ĝis nun, iaj verkistoj sin montris severegaj pri gramatiko, severetaj pri senco (ekzemple, en poezio), preskaŭ senzorgaj pri harmonio. Ni penados ne malŝati, en E. K., ian el suprenomataj kvalitoj de stilo.

Cetere, Esperantistoj ne malŝparu tempon en etaj malpacoj. Ni ĉiuj laboradu frate, unuiĝe, fervore.

Direktoro de E. K.

P.-S. - S-o Henri Auroux ĉesis esti Redaktoro de E. K. Sekve, manuskriptoj, revuoj, libroj, leteroj, k. c. estu sendataj nun al Direktoro.

 

(1) Eĉ se la vortfarado ne ĝis nun estis uzita. Kredeble, la preskaŭ senlimaj riĉaĵoj de Esperanto ne jam ĉiuj eltroviĝis.

al la indekso


 

 

GREKA SKISMO

 

Sekve de artikolo «Voĉo pri unuiĝo de Kristanaro» de P-o Dombrovski, ni ricevis de franca Pastro profesoro jenan verkon pri deveno de Greka Skismo:

Tre utilus, en nia tempo, ke ĉiuj kristanaj fortoj unuiĝu en komuna batalado kontraŭ nekredemeco egiĝanta, ke ĉiuj, kiuj kredas vera la revelacion de Kristo, elformu nur «unu ŝafaron kun unu paŝtanto». Ĉu ne io profunde bedaŭrinda, ke inter disĉiploj de Kristo persistu dividoj, kies kaŭzoj pli ŝajnaj ol realaj, estas de longa tempo forgesitaj?

Al greka Eklezio, pli ol al ceteraj, konvenas supraj pripensoj. Efektive ĝi estas la plej najbara al eklezio katolika. Ĉe ambaŭ, dogmaro kaj moralo, disciplino kaj hierarkio estas samaj pri plej gravaj punktoj: nur supereco de Papo, kaj dogmaj progresadoj, fruktoj de rajta evoluado, kiujn Eklezio katolika allasis, estas forpelitaj de Grekuloj.

Ĉe deveno de greka Eklezio ankaŭ troviĝas la plej neatentindaj bataladoj de gloramo kaj de egoistaj interesoj. Dezirego egaligi Romajn episkopojn, tre malfrue naskita ĉe episkopoj Konstantinopolaj, fine kaŭzis malfeliĉan skismon, kiu forigis de Romo kaj, sekve, de katolika unueco, tiun orientan kristanaron, al kiu poste aldoniĝis Eklezio Rusa.

Motivoj religiaj estis ja pretekstataj, inter kiuj unue la famega disputado pri vorto Filioque, sed ne tre serioza racio. Argumento eltiriĝis el pretendita kontraŭeco de spirito inter Orientuloj  kaj Okcidentuloj. Ĉu katolika vero ne sufiĉe larĝa por esti ricevita de plej diversaj popoloj?

Pro tia kontraŭeco, se ĝi ekzistis, nur ebliĝis kelkaj diferencoj de kulto kaj disciplino, sen disiĝo de unueco. Historio elmontras, ke Konstantinopolaj episkopoj, helpataj de imperiestroj, pli ol fundamenta kontraŭeco de spirito, ludis precipan rolon en greka skismo. Tio igas ankoraŭ pli bedaŭrinda la dividon, kiu elekzistas post malapero de ĝiaj kaŭzoj. Ĉar pri kio moderna Konstantinopolo povus envii Romon? Ĉu aŭtoritato de ĝia Patriarko estas tiel efektiva, ke ĝi malhelpas rekoni superecon de Papo?

***

Ne subite fariĝis skismo: ĝi plenumiĝis nur en la XIa jarcento, sed prepariĝis longe per duobla serio de faktoj: penadoj de Konstantinopolaj episkopoj por egigi ilian rajtigon, kaj dogmaj disputadoj.

En IVa jarcento ekiĝas penadoj de episkopoj. Tiam Konstantinopolo vetbatalis kun Romo, ĝis tempo anstataŭi ĝin kiel ĉefurbo de l’ imperio. Epoko proksimiĝas, kiam Itallando, okupita de barbaroj, ne povos plu ŝirmi grandan fantomon de Okcidenta Imperio, kaj kiam ekzistos nur unu Imperio, kies ĉefurbo estos Konstantinopolo.

Nu, malgraŭ alesto kutima de Imperiestro, malgraŭ armeo da oficistoj, riĉego de ĝiaj palacoj kaj preĝejoj, Bosfora urbo, en IVa jarcento, estas laŭ religiaj aferoj nur malgrara episkopejo, submetita al episkopo Hieraklia.

Kompreneble, tia malkonveno de politika kaj religia situacio frue ŝajnis netolerebla al episkopoj Konstantinopolaj. Najbareco de Kortego nature igis ilin ludi rolon en imperiaj aferoj; tial ili deziregis titolon pli rilatan al ilia influo.

Tri episkopejoj ĝuis specialan aŭtoritaton, pro apostola deveno: la tri patriarkaj sidejoj de Romo, Antioko, kaj Aleksandrio, fonditaj de Sankta Petro. Plie, Romo estis sidejo de supereco donita al Apostolo kaj al liaj posteuloj. Patriarkoj posedis rajtigon pli grandan ol ceteraj episkopoj kaj estis iliaj superuloj. Konstantinopolaj episkopoj volis do iĝi Patriarkoj,

Ili nur grade atingis celon, kaj ĉiam renkontis kontraŭon de Romo: kontraŭo tute komprenebla. Se solaj privilegioj honoraj estis celitaj, sendube estis pli saĝe ilin bonvole donaci. Sed supereco de Konstantinopolaj episkopoj en Oriento ŝajnis ne sendanĝera. Similiĝo, frue farita, inter malnova kaj nova Romo estis antaŭsigno signifa, ebla maltrankviligi Papon. Orientaj episkopoj ekscitis siajn kolegojn; imperiestroj sin montris tre favoraj al episkopaj pretendoj: ĉu ne minaco al unueco katolika?

Dua Konsiliĝo ekumenika de Konstantinopolo (jar. 381) ekdonis al episkopo de tiu ĉi urbo unuan vicon post episkopo de Romo: Pro kia kaŭzo? Tial ke Konstantinopolo estis nova Romo. Kanono ne estis aprobata de Papo: kio ne malhelpis, ke Konsiliĝo de Kalcedonio (451) rekonu al ekleziuloj kaj episkopoj orientaj rajton alvoki juĝon de Konstantinopola episkopo kontraŭ juĝon de propra ĉefepiskopo.

Sama Konsiliĝo, en kanono 28a, ekdonis al Konstantinopolaj episkopoj rajtaron similan al tiu de Roma episkopo. Tamen supereco de Papo estis solene rekonita de imperiestro kaj de episkopo. Sed Sankta Leo la Granda protestis kaj memorigis, ke «supereco de urbo laŭ civilaj aferoj ne donis al ĝi superecon laŭ religiaj». (1)

Ĉefepiskopoj de la tri Ekzarkejoj (2) en Azio okcidenta, en Ponto kaj en Traso, konigis ke ili ĝoje subskribis tiun kanonon. Imperiestro proklamis per Publika Dokumento, ke Konstantinopola episkopo estis la plej eminenta post Roma (3).

Tial malgraŭ protestado de Papo, Konstantinopolaj episkopoj ekprenis rajtojn de Patriarkoj kaj ekzercis sian superecon sur ĉiuj orientaj Eklezioj. Papo Santka Gregorio allasis titolon patriarkan (4); sed Patriarko Johano IV-a la Fastisto (582-595), sekvinte saman vojon de gloramo, ekprenis titolon: Patriarko «ekumenika» (universala).

Per tio li tute ŝajnis al si ekdoni ian superecon, kiel rimarkigis S-a Gregorio: «Se Patriarko sin diras universala, tio etigas rangon de ceteraj» (5). Tiam Papo prenis titolon: «Servisto de servistoj de Dio». Johano konservis sian titolon, kiun liaj posteuloj same konservis, malgraŭ protestoj de Papo.

En jaro 692a, Konsiliĝo Quini-Sexti, dirita Konsiliĝo in Trullo, allasis en ĝia kanonaro la 28an de Kalcedonio kaj tiam «episkopoj Konstantinopolaj fariĝis mastroj de Orienta Eklezio, kies episkopoj, ĉefepiskopoj kaj patriarkoj malinde akceptis superecon de imperiestraj episkopoj, ne vidinte, ke ili fariĝis nur iloj de imperia politiko (6).

Kiam episkopo Konstantinopola fine disiĝos de Romo, tuta orienta Eklezio kun li forlasos katolikan unuecon.

V. E. (Sekvo baldaŭ).

 

1. Letero 104, citata de Brück, Hist. de l’Egl. I, p. 179. -

2. Ekzarko, rajtigito de Orienta imperiestro.

3. Philips: Droit eccles. II. p. 40.

4. Same, p. 41, n. 1.

5. Brück, p. 179, n. 4.

6. Sam. p. 180.

 

 

al la indekso


 

EL LA VIVO KATOLIKA

 

Romo. - Papo Pio Xa elsendis en januaro dokumenton: Motu proprio, kiu resumas, en kelkaj paragrafoj elprenataj el plej rimarkindaj Leteroj de Leo XIIIa, ĉefajn regulojn de Kristana sociala agado, precipe en Itallando.

Estas bedaŭrinde, ke ĝis nun ne akordiĝis inter si pri aferoj de komuna intereso tiuj, kiuj devus ĉiam resti kunigitaj, por ke katolikoj, precipe gejunuloj, pli utile laboru en la kampoj permesitaj de publika vivo kaj de civilaj liberecoj. Ne do estas vere, ke junuloj, kiuj amas nunan katolikan movadon, estas forgesindaj. Unuiĝu junuloj kaj maljunuloj, ne nur nacie, sed internacie, per Espero Katolika. Papo donis regulojn, ni sekvu ilin kaj ni sukcesos gajni utilan influon en vivo publika.

J. Meazzini

JAPANLANDO. - Apostolo unua de Japanlando estas Francisko Kzaviero kiu tuŝis Niponan insulon en jaro1549. Post tridek jaroj, 300.000 Japanuloj konvertiĝis per fervora laborado de Portugalaj misiistoj. Nombro kreskis ankoraŭ poste, malgraŭ severa persekutado en j. 1596. Sed plej terura mortigado fariĝis en j. 1638, pro ĵaluzo de Bonzoj kontraŭ misiistoj, pro malkonfido de imperiaj aŭtoritatoj, kaj pro intrigoj de Holanduloj. Tiam ĉiuj pastroj estis mortigitaj, miloj da kristanoj estis dronitaj. Japana Eklezio izoliĝis de universala Eklezio. Tamen ne malaperis tute kristanismo; fideluloj, senigitaj de pastroj, ja ne ricevis sakramentojn, krom bapto, kiun ili sin donis reciproke. Tio sufiĉis por ke postsignoj de kristanismo estu retrovitaj du jarcentojn poste, kiam Japanlando denove malfermis al Eŭropanoj siajn havenojn.

Komerca traktato kun nacioj franca kaj angla (1855) ekpermesis al fremduloj reeniri Japanlandon. En 1862, Provikario Apostola Gerard konstruis preĝejon en Yokohama.

De tiu tempo Japanuloj rapidege alprenis eŭropan civilizacion. Kristanismo same progresadis. En j. 1891 Leo XIIIa starigis regulan hierarkion. Nun estas kvar eparkioj: Tokio (ĉefepiskopa Moŝto Osouf), Osaka (episkopo Chatron); Nagasaki (episkopo Cousin) kaj Hakodate (episkopo Berlioz). Tiuj kvar episkopoj estas francaj kaj anoj de Instituto de Fremdaj Misioj (Parizo).

Multe da misiistoj kaj monaĥinoj, kiuj instruas infanojn aŭ kuracas malsanulojn, estas same francaj.

Japanaj katolikoj estas pli ol 90.000. Rusoj ortodoksaj havas ankaŭ en Japanlando prosperajn misiojn.

INTERNACIA PILGRIMO DE KURACISTOJ.- D-ro Boissarie, fama kuracisto kiu ĉiujare konstatas miraklajn resaniĝojn dum pilgrimoj al Sankejo de Lourdes (Lurd), organizas internacian pilgrimon al Romo de katolikaj kuracistoj. Okaze de kvindeka datreveno de Senmakula Gravediĝo, Kongreso Maria fariĝos en Romo. Pro tiu soleno, D-ro Boissaries esperas konduki Romon grupon da gemalsanuloj mirakle resanigitaj en Lurd.

Forira tago de pilgrimo estas fiksita la 5an de aprilo, dato de reveno la 14an. Jam francaj kaj italaj kompanioj fervojaj promesis grandan rabaton pri kosto de vojaĝo. Hispanaj kuracistoj de nun aliĝis al pilgrimo.

Espereble, diversnaciaj kuracistoj el niaj legantoj volos partopreni tiun vojaĝon. Estas plej bona okazo konigi lingvon internacian al iliaj kunfratoj kaj elmontri ĝian utilecon. Informojn praktikajn pri pilgrimo ni plezure konigos al petantoj. (1)

 

            (1) Bonvolu niaj Rajtigitoj kaj korespondantojn anonci tiun pilgrimon en naciaj ĵurnaloj.

 

al la indekso


 

OPINIOJ

Al Sinjoro Direktoro de «Espero Katolika».

Estimata Sinjoro,

Ĉar vi havas la bonecon doni lokon en via revueto al ĉiuspecaj artikoloj, mi esperas ke ankaŭ jenaj linioj estos akceptataj. Mi deziras diri kelkajn vortojn pri individua kaj popola libereco politika. Grandaj ŝtatoj eŭropaj sin diras civilizitaj, sed ilia tuta konduto estas diktata nur de perforto; rajton ili ne konas. Tiuj samaj ŝtatoj, kiuj malpermesas ke individuoj batiĝu inter si, aŭ ŝtelu, agadas absolute male al tiuj bonegaj principoj ĉiam, kiam ili ne sentas super si forton superan.

Kiel simplaj rabistoj tuj kiam okazo prezentiĝas, sen la plej malgranda riproĉo konscienca, ili ŝtelas provincojn al najbaro, kaj ve al la malfeliĉulo kiu kuraĝas protesti, kaj elmontri sian fidelecon al patrujo perdita; rapide li eniras malliberejon. Se post sklaviĝo de sia lando junuloj forlasas sian hejmon por ne fariĝi soldatoj de l’ venkinto, tiu lasta rapidas propriigi al si havon ilian, estantan kaj estontan, perlaboritan de gepatroj. Oni mokas kaj piedfrapadas ilian fidelecon al patrujo peardita, ĉiujn sentojn respektindajn, ricevitajn en lernejo kaj de gepatroj. Forkurinton oni atakas eĉ ĝis en liaj plej intimaj sentoj. Neniam plu oni permesas lin reveni hejmen, eĉ ne por ĉeesti ĉe morto de gepatraj aŭ gefratoj amataj. Se tion oni nomas civiliziĝo, mi komprenas kial barbaraj landoj tiel rapide estis allasataj inter la civilizitaj ŝtatoj ; ili ne havis multe por lerni. Se estas tiel mi restos

Barbarulo

 

 

 Estimata Sinjor’ Direktoro

«En novembra numero de E. K., paĝo 11a, iu ŝajnis embarasita por traduki latinan frazon «Tu es Petrus et super hanc petram etc.».

La tradukinto volu ne sentiĝi ofendita se mi esprimas pri tio ideon ne konforman al lia. La malfacilaĵo por tradukanto devenas de tio ke latine sama vorto aŭ familio de vortoj signifas nomon Petrus kaj ŝtono, dum en Esperanto tiu dusenceco ne ekzistas.

Sama malfacilaĵo ja prezentiĝis al pastraro en unuaj tempoj de enplantiĝo de kristanismo en ĉiuj nelatinaj landoj. Kiamaniere ili solvis la problemon?

Angluloj diras: «Thou are Petrus and on this rock I shall build my church»; Germanuloj: «Du bist Petrus und auf diesen Felsen werde ich meine Kirche bauen».

La konkludo estas ke ni devas diri same: «Vi estas Petro kaj sur ĉi tiu ŝtono mi konstruos mian Eklezion».

Dirinto

 

al la indekso


 

POR BLINDULOJ

 

Grupo Lyon’a sendis jenan «Alvokon al la koraj virinoj de l’ tutmondo».

« La Lyon’a Grupo organizas por la tutmonda blindularo, internacian loterion, kies lotaĵoj konsistus el manlaboraĵoj kaj artlaboraĵoj de Gesinjoroj el ĉiuj landoj.

Do, venu al ni, amase, mano en manon, kaj promesu kolekti rapide, ĉirkaŭ vi, inter viaj amikinoj aŭ gekonatoj, multnombrajn lotaĵojn; al ĉiuj individue, ni petas promeson de beleta objekto farita de viaj lertaj fingroj.

La produktaĵo de tiu loterio utilos por la traduko longa kaj malfacila en sistemo Braille, de niaj esperantaj libroj. Tiuj libroj tre karaj kaj sekve maloftaj povos, dank’ al vi, esti legataj de l’ tutmonda blindularo.

Kion volas virino, Dio ĝin volas! Do antaŭen! La personaj amikinoj kaj gekorespondantoj de F-ino Zabilon d’Her jam sendis 135 promesojn de tre belaj lotaĵoj. Do, estos facile por ĉiu el vi, Sinjorinoj, kolekti kaj sendi rapide almenaŭ dek promesojn.

La nomaro de la lotaĵoj estos publikigata baldaŭ en niaj specialaj ĵurnaloj.

Ni fidas je via malavara helpado kaj ni diras al ĉiuj, por niaj karaj blinduloj: koregan dankon.

Evidino, Amikino de malfeliĉuloj.

NOTO. - Ne sendu lotaĵojn sed nur vizitkartojn kun la detala priskribo de la manlaboraĵoj aŭ artlaboraĵoj farotaj al Fraŭlino ZABILON D’HER, 33, rue Sala, Lyon (France)».

Ni tre deziras eldonon de Preĝareto por blinduloj. Ĉirkaŭ 200 frankoj estas necesaj per tia eldono. Ni estus dankaj al Bonfarantoj, kiuj helpus nin, eĉ per donacetoj, kolekti tiun sumon. Ni publikligos nomaron de oferantoj.

Em. Peltier

 

Legu atente Universalan korespondadon (U. K.). Uzu ĝin por vendi, aĉeti, interŝanĝi ĉiuspecajn aferojn. - Vidu sur unua paĝo de kovrilo informojn pri U. K.

 

al la indekso


 

PAROLOJ DE RABENO PRI JESUO

 

«…Tiel mortis nobla Izraelido; unu el juveloj plej brilaj de diademo per kiu Hebreoj kronis homaron. Li estis granda, inda esti nomata kun Moizo, plej granda el liaj fratoj, kun Izai, Miŝe, Malaŝi, kaj ceteraj eminentuloj el Izraela idaro.

Lia nomo estas inspira potenco inter homoj. Lia beleco, amemo, spiriteco, pardonemo konsistigas, ĝis hodiaŭ, movigan potencon en homaro. Hebreo ne povas kredi dogmaron ligitan kun nomo de Jesuo, sed ne povas rifuzi al li admiron ŝulditan. Hebreo ne povas konfesi lin Dio, nek sola filo de Dio, sed ame rekonas lin granda frato, eminente favorita.

Al malpiuloj, al senkuraĝuloj li ĉiam konsole parolis; li simpation sian verŝis sur homan mizeregon: “venu al mi, malgajuloj, mi donos al vi ripozon”.

Al ploruloj li ĉiam kompate, al malfeliĉuloj ĉiam esperige parolis; por homoj tentitaj, piede premitaj, elĵetitaj, malestimitaj, li estis fortikaĵo;

ĉie, kie oni lin memoras, regnas nobleco vira, kaj pureco ina;

kien oni lin sekvas, lia spirito multigas kariton, fortigas esperon;

kie oni lin imitas, lia spirito respektigas hominon, sanktigas homidaron; kreskigas plej dolĉan floron, kies iam korolo malfermiĝis, floron de modesteco, de bonanimeco, por igi koron homan odori bone».

El France tradukis : A. JUBIN

 

al la indekso


 

EN TAGO DE UNUA KOMUNIIĜO

 

Mi rigardis... Envolvite per vaporaj nebuletoj, dum brulantaj kandeloj briladis kaj ĉion origis, juna knabo kun vizaĝo radianta, humile kaj ame preĝante, teniĝis antaŭ altaro.

Mi rigardis,... li ŝajnis ravita, kaj, okulojn al ĉielo, ĵetis kisojn al blankaj anĝeloj, kiuj feste ĉirkaŭ li flirtis.

Mi rigardis ankoraŭ: Vi, Peĉjo, dum regnis lumo kaj harmonio ĉie, akceptis en vian koron Dion de amo kiu vin malligis de laĉoj de morto kaj egaligis al anĝeloj.

Li fruktigu virtojn florintajn sub ombro de patra domo, apud genuoj de patrino kara; li al vi, dum danĝeroj, donu novan forton.

Kara Peĉjo, vi ankoraŭ ne konas vivon; sed kiam de vivo vi sentos realecon, memoru tiun tagon; ĝi plenigos vian koron da ĝojo pura kaj Dia.

E. Viviani

 

al la indekso


 

SEP MIRINDAĴOJ DE KOREO

 

Koreo, kiel mondo de niaj praavoj, havas ankaŭ sep mirindaĵojn:

Unue, varmega minerala fonto, proksime de Kinŝantao, kies resanigaj ecoj krediĝas miraklaj. Unu subakviĝo sufiĉas por resaniĝi de ĉiu malsano.

Dua mirindaĵo estas du fontoj, apartigitaj unu de alia per interspaco grandega. Inter ili kuŝas larĝo de Duoninsulo tuta. Kiam unu estas plena, alia estas malplena; kaj kvankam subtera vojo unuigas ilin, unu estas maldolĉega, kaj alia dolĉega.

Tria mirindaĵo estas «Kaverno de Malvarma Vento», el kiu vintra vento ĉiam blovadas. Forto de vento el kaverno estas tia, ke fortika homo ne povas antaŭ ĝi stari.

Arbarego, kiu ne povas elŝiriĝi, estas kvara mirindaĵo. Kiaj ajn estas vundoj donitaj al radikoj de arboj, kiuj estas larĝaj pinoj, ili tuj rekreskas, kiel fenikso el siaj cindroj.

Kvina estas plej mirinda: fama «Naĝanta Ŝtono». Ĝi staras - aŭ stari ŝajnas - antaŭ palaco konstruita pro ĝi. Neregula multampleksa kubo, ĝi ŝajnas resti sur tero, subtenata neniaflanke; sed, mirinde, du homoj, tenantaj du finojn de ŝnuro, povas pasigi ĝin sub tiu ŝtono, sen renkonti baron!

Sesa mirindaĵo estas «Varmega Ŝtono», kiu de jarcentoj longaj, kuŝas, radiiganta varmon, supre de monteto.

Sepa kaj lasta mirindaĵo Korea estas guto da ŝvito de Buda’. Sur tridek paŝoj, ĉirkaŭ granda templo, en kiu ĝi enkestiĝas, ne unu herbo kreskas. Nenia floro nek arbo kreskas en tiu sanktejo kvadrata. Eĉ bestoj ne volas malrespekti lokon tiel sanktan.

El Angle Tradukis: P. D. H.

al la indekso


 

LIBROJ RICEVITAJ

 

 

LIBROJ SENDITAJ duoble AL DIREKTORO ESTOS ANONCATAJ AŬ ANALIZATAJ EN REVUO.

 

ELEKTITAJ FABLOJ DE I. DE LA FONTAINE, esperantigitaj de G. Vaillant, profesoro en liceo de Angulemo. Enhavo: Antaŭparolo interesa pri versofarado en Esperanto; Vivo de Ezopo Frigilandano; tridek kvin fabloj el libroj I-a, II-a kaj III-a. Rimarkinde klara traduko. Tre utila libreto por eklernantoj de Esperanto.

 

ADVOKATO PATELIN (Bruyers kaj Palaprat. Triakta proza komedio (1706) esp. de M.-I. Evrot, subdirektoro de liceo en Grenoble.

 

VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBRO (Xavier de Maistre), tradukita de Sam. Meyer. Kiuj legis france la ĉarman libreton de X. De Maistre, tiuj certe volos relegi ĝin Esperante. La ne francaj legantoj posedos per ĝi unu el la plej graciaj specimenoj de franca literaturo.

 

CONGRÈS INTERNATIONAL DES JARDINS OUVRIERS (Paris 24 et 25 oct. 1903). Compte-rendu, par l’abbé Lemire et Louis Rivière, secretaire du Congrès. - Kongreso Internacia pri ĝardenoj por laboristoj. Raporto plena pri la Kongreso, kiu estis anoncita kaj resumita en E. K. - 5 fr. - Oficejo de la Ligo: Terpeco kaj Hejmo, 26, rue Lhomond, Paris. Enhavas rezultaton de vasta enketo sociala pri ĉio, kio rilatas al helpado de familioj laboristaj.

 

al la indekso


 

 

KOVRILO: TRIA VERDA PAĜO

 

TRA GAZETOJ

 

LA CULTURA SOCIALE (La Kulturo Sociala 1a de Jan – en artikolo « Katolikoj kaj vivo publika », S-ro R. Murri montras kiel por Kristana demokrateco finiĝas periodo unua de batalado, dum aperas alia same grava, t-e. : problemo de partopreno al la vivo publika. Demokratuloj kristanaj ne devas sole okupiĝi pri fido kaj pieco de l’ amasoj, sed ankaŭ ex professo kaj rekte pri interesoj ekonomiaj aŭ socialaj, pri rilatoj de klasoj, traktatoj komercaj, vivo komunumo, k.c. El tiuj diversaj aferoj konsistas logike kaj fakte la res publica. Tial, konkludas S-o Murri, tre utilos al demokratoj kristanaj ne forlasi tiajn fortojn, se ili volas fortiĝi kaj sukcesi. Sama n-o enhavas ankaŭ jenajn interesajn artikolojn : La batalado sociala, leĝo de progreso en societo kristana (L. Sturzo). – Psikologio de religio (Doktor S. Gelli). – Moralo en nuna filozofio (G. M. Ser.), k. c.

16a de Jan. – Aŭtoritato kaj agado. – Kolektivismo kaj eta propreco (S. Celli). – Psikologio de religio (R. M.). – Taktiko kaj « Murrismo » (G. V.) – Romaj laborantinoj per kudrilo. – La demando religia en suda Itallando. – Dogmaro kaj Faktoj : La problemo fervoja (A. Cantono). – Leo XIIIa kaj paco (C. G.). – Nuna Itallando (G. Botelli). – Katolikoj kaj strikoj.

 

REVUE DU CLERGÉ FRANÇAIS (Revuo de Franca Pastraro) : 15a de Jan  Profetaĵo eskatologia en unuvidaj Evangelioj (P. Camuset, Dokt. en Teolofio. – Bossuet (I. Turmel). – S. Francisko de Sales direktoro spirita (B. Mackey). – Kroniko Filozofia (E. Lenoble). Pri sankta muziko (Dokumento de Pio Xa).

1a de feb. « Rilate al fundamentoj de fidoj (I. Bricout, Direktoro de la Revuo). Rimarkinda verko ; Respondo al Bolteno de Pastra Literaturo de decembro-Jan., en kiu P-o Lagrange, Prelato Battifol kaj S-o Portalié skribis pri sama objecto. – Studoj Pastraj (G. de Pascal, artik. 2a). – Libereco de instruado (F. Dubois). – Kroniko Scienca (D-ro Surbled).

 

ANNALES DE PHILOSOPHIE CHRÉTIENNE (Analoj de Filazofio Kristana) : Februaro. Letero de Ch. Denis, Direktoro, al Kardinala Moŝto Steinhuber, submetiĝo de l’ aŭtoro al dekreto de Indekso. – Sincereco (P-o Ch. Denis). - Leteroj Romaj (Sekvo) – Evoluado kaj batalado en nuna  Societo (Gabriel Prévost). – Principoj ĝeneraloj de esprimado (Eug. Le Bihan). – Religio de Ruskin (Jacq. de Coussanges). – Stilo en artoj kaj ĝia signifo historio (A. Germain). – Unu kosmologio (P. Mielle).

 

COIN DE TERRE ET FOYER (Terpeco kaj Hejmo): Feb. ĝardenoj de laboristoj en germanlando (L. Rivière). – Virino kiu penadas (S-ino Gauthier Lacaze). – Mutualaj Societoj de skoloj arbaraj (Audiffret, deputato). – Kroniko pri ĝardenoj (P-o Lemire).

 


 

ANONCOJ

Administracio de E. K. nenian respondecon akceptas pri anoncoj financaj.

 

 

PILOLOJ laksigaj kaj depurigaj  FONTAINE. – Laksigas sen kolikoj, sen stomakaj doloroj : ne uzeblaj de infanoj; ne necesigas specialan nutradon : ne malhelpas ordinaran okupadon. Oni devas preni unu vespere antaŭ kuŝiĝi. – duan, se necese, morgaŭan matenon tre frue, ne manĝinte, laŭ rezultato ricevita. – Por ricevi skatoleton afrankite, sufiĉas sendi 1 fr. 10 centim. al tenisto : S-o Edmond FONTAINE, farmacisto, JEMELLE, Belgujo.

 

VOJAĜOJ CASIER, 83 boulevard Anspach, 83, Bruxelles (Bourse). – Téléphone : 45-50. – Biletoj rektaj aŭ rondiraj kun rabato. – Ekskursoj sen aŭ kun konduktoro : kosto laŭ reciproka konsento. – Speciala kaj agrabla sistemo por edziĝaj aŭ familiaj vojaĝoj.

 

LE SOUVENIR. Monata Ĵurnalo literatura. – BELGUGO : 3 frank. – Unuiĝo poŝta : 4 fr. – Direktoro-Fondatoro : Xavier CASIER, Premiita de Akademio Reĝa de Bel-Artoj. membro de komitato de « Unuiĝo de perioda Gazetistaro  ».

 

LE GLANEUR. Literatura, scienca, muzika kaj bibliografia. – Revuo monata.  Abonkosto : Belgujo : 2 fr. – Ekster Belg. 3 fr. – Administracio, redakcio kaj anoncoj : 406, rue Vanderkindere, Uccles (Bruxelles).

 

REVOLUCIO en arto kuraci malsanon de stomako kaj intesto, kapdolorojn, albumenurion, diabeton, - SEN KURACILOJ, sen specialaj nutraĵoj. Broŝuro franca de P. MAURIES, ricevebla post sendo da 2 frankoj al aŭtoro, en Antony, Seine, France.

- HONORA MEDALO al aŭtoro donita de Societo Nacia de Kuraĝigo al Bonfaro – Persono resanigita skribas al S-o P. Mauries: « VI ESTAS VERE BOUFARANTO DE HOMARO ; se via broŝuro estus tre disvastigita, ĝi faros NEKALKULEBLAN SERVON AL HOMA RASO ».

Informoj kaj atestoj multaj sendiĝos post peto afrankita al s-o P. MAURIES, à ANTONY (Seine) France.

 

PREĜARETO POR KATOLIKOJ, de L. de Beaufront, 0,75, afrankite (Ĉe l’Eldonisto de E.K.)

 

 

al la indekso


 

KOVRILO: KVARA VERDA PAĜO

 

 

KALMORTIGO DESGRANGES

Sola produktaĵo ebla nepre detrui en 4 tagoj, - sen ia sufero, - sen malhelpo en marŝado.

Kalojn ĉiuspecajn, Verukojn, K. T. P.

Produktaĵo tute rekomendinda kaj sendanĝera

 

Premioj el ĉiuj ekspozicioj

Poŝta sendo afrankite kontraŭ 1 fr. 75 cent. per mandato aŭ poŝtmarkoj adresitaj al

 

G. RENE

Bandaĝisto-Specialisto

Diplomita de Alta Lernejo de Farmacio en Parizo

Patentita kaj medalita

147, rue du Chemin-Vert, Paris XIe 

 

 


 

BANKAJ AGADOJ kaj DISKONTO

Kapitalisto tuj efektivigas monon al ĉiuj negocistoj, industriistoj, oficistoj ŝtataj, fervojaj, militistaj, bienestroj, kulturistoj, k.c., k.c.

MALFERMO DE KREDITO

laŭ profitegaj kondiĉoj

PRUNTOJ, post simpla subskribo, 3 1/2 per cent. Longa pagdato.

Skibu : RENÉ, 117, rue du Chemin-Vert, Paris XIe

 

 


 

Komissio

VEJNEGOJ

Franclando

Eksteren-Sendo

Fremdolando

 Ŝtrumpoj perfektigitaj por vejnegoj

en elasta teksaĵo, bonega, super ĉiu konkurenco

30 jaroj da sukceso

Sendo en provinco, de 6 fr. 85, post ricevo de poŝta mandato

RENÉ, Bandaĝisto, specialisto (Patento kaj Medalo), Diplomito de l’Ecole Supérieure de Pharmacie, en Parizo. – Negocisto-Komisiisto.

Paris - 147, rue du Chemin-Vert. – Paris

 

 


 

 PRUNTOJ

Al personaj pagokapablaj, 3 1/2 per cent,

Diskreteco. – Skribu : RENÉ, rue du Chemin Vert, Paris

 

 

al la indekso