Enhavo de Espero Katolika numero 3/1964

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

Sur la titolpaĝo:  belstila sonorilturo de l’ preĝejo Sankta Katarino en Valencio.

 

 

 


ESPERANTO VERE KULTURLINGVO…?

 

Se laŭ la principoj de la moderna lingvo-scienco ankaŭ la naturaj lingvoj en siaj evoluperiodoj, praktike, enkorpiĝis en ĝeneralan akceptitan sistemon (*) - tio estas: se el la ebloj, kiuj ekzistas teorie por apliki lingvon, en la daŭro de jarcentoj definitiva elekto estis farita, sen ia logiko ofte - tio ne nepre signifas, ke tia sistemo ĉiam estas ĝuste aplikata de la uzantoj. Kiel infano, de la dua ĝis la sepa jaro, ĉiu lernas la plej esencain elementojn de sia nacia lingvo el la parolata lingvo de siaj gepatroj, de sia familio kaj de aliaj infanoj, do pli en formo de historia aŭtomatismo.

Poste, en la lernejo, la legado kaj skribado estas instruataj, kune kun la elementa gramatiko, kaj tiam la infano certe estas devigita, atenti kaj apliki diversajn gramatikajn elementojn. El recenzaj lingvistikaj enketoj evidentiĝis kvankam, ke por la pli granda parto de la uzantoj de nacia lingvo tiu tielnomita gramatika ligiteco ne tro multe signifas en la praktiko; ĝi ofte estas grandparte nepriatentata kaj pleje la lingvopraktiko de la vivmedio decidas pri la uzata (parolata kaj skribata) lingvo. Tiu ĉi “pli granda parto” praktikas la ideon - kontraŭe al malpli granda alia grupo, kiu celkonscie enkondukas aliajn formojn ol la tradiciajn (ĉar ili opinias, ke la klasikaj formoj ne sufiĉas por ili; lingvokonstruo pozitiva), tiu ĉi pli granda parto pensas, ke “la aliaj” ilin komprenas ankaŭ, se ili ne tiel precize, gramatike kaj sisteme, uzas la lingvon. Ili do ne prononcas la sonojn klare, ne elektas la ĝustain vortojn, neglektas la gramatikon, unuvorte: ili estas sufiĉe kaj konsidereble neatentaj kaj senzorgemaj, uzante sian nacian lingvon.

Ankaŭ se oni akceptas, ke ĉiu lingvo devas esti dinamika sistemo; ke ia lingva evoluo sub kontrolo de kompetento institucio - por Esperanto la “Lingva Akademio” - estas nepre dezirinda, tio ne signifas, ke oni devus malfermi la vojon al tiu grupo de nekorektaj lingvopraktikantoj, kiuj formas por ĉiu lingvo - ĉu nacia aŭ internacia - veran danĝeron pro lo tre grava fakto, ke tiu grupo, laŭ la opinioj de kompetentaj lingvistikistoj, ne plenumas la kondiĉojn sub kiuj kia ajn lingva sistemo povas esti kaj resti kulturlingvo; - alivorte: lingvo kultivita, klare prononcita kaj gramatike guste aplikata.

Tiu danĝero sendube ekzistas koncerne Esperanton en la ofte nekorekta prononcado de sufiĉe multe da esperantistoj, kiuj nepridubeble lernis la internacian lingvon teorie korekte, sed kiuj ne precize praktikas kion ili lernis; kaj kiuj tro facile kaj rapide kutimiĝas al kvazaŭ-Esperanto, kiu nur estas ombro de la fundamenta Zamenhofa lingvo.

La kaŭzo de tiu senzorgemo pri ekzakta aplikado de nia internacia lingvo? Esperanto, multe pli simpla, direkta kaj klara en sia konstruo ol kiu ajn nacia lingvo, pro tiu cirkonstanco kvazaŭ invitas al (nevolita kaj neintenca) deflankiĝo de siaj gramatikaj elementoj en la praktiko ĉiutaga; ja tro rapide oni ne ĝuste uzas kaj interŝanĝas, precipe parolante la lingvon, la a de la adjektivo, la e de la adverbo; oni forgesas la n de la pasivo. Kaj, - ni estu sinceraj kaj realaj, ni tagtage renkontas tiun nekorektan duagradan Esperanton, bedaŭrinde; parolante kun aliaj samideanoj persone, en grupkunvenoj kaj en naciaj kaj internaciaj kongresoj.

Sed ne malpli por Esperanto ol por la naciaj lingvoj validas, ke lingvo ne estas naturprodukto sed sistemo, kiu fundamentiĝas je “sociala interkonsento (de grupo, de personoj), kontrolita de la volo”. Se Esperanto krome posedas la logikon en sia sistemo, kiun logikon la naciaj lingvoj do malhavas, tio estas kromargumento kaj motivo por pli korekte kaj konsekvence praktiki ĝiajn gramatikajn elementojn en la konstanta ĉiutaga uzado.

N. Hoen

 * Oni vidu la artikolon : "Revolucia lingva tezo", en E.K. de aŭgusto 1962.

 

al la indekso


LA NUNA NUMERO 

* enhavas interesajn novaĵojn pri la “Vetludo”, kiu sub la fervora gvido de f-ino Van Kleef, la vicsekretariino de IKUE, komenciĝis, por varbi multajn membrojn por la nova kategorio M(embro)-J(arlibro) de IKUE kaj pri la unuaj, vere jam konsiderindaj sukcesoj; 

* notas atentindajn detalojn pri la grandaj kaj preskaŭ “idiotaj” kostoj de la t. n. moderna sistemo de samtempa tradukado en kongresoj; 

* donas detalojn rimarkindajn pri Esperanto kaj sciencaj kaj teknikaj revuoj; 

* emfazas, de kiom da signifo estas, ke Esperanto, kiel lingvo internacia ankaŭ el lingvistika vidpunkto postulas, ke ĝi estu uzata gramatike korekte kaj, kiel vera kulturlingvo, lingve-precize, ankaŭ en la ĉiutaga uzado; 

* krom pri ĉina filozofio, oni povas informiĝi profunde (denove dank’ al sac. Paruzel) pri Pollando, nun speciale pri la pozicio de la katolika Eklezio en pasinteco kaj nuntempo; 

* ĝi petas ĉies atenton por la tridekjara agado apostola de la “Internacia Katolika Informejo” (IKI), speciale okaze de la 40-jara sacerdota jubileo de patro H. Roozen S. C. J., nuntempa redaktoro de “Vojo - Vero - Vivo”, la revuo de IKI.

La Redakcio

al la indekso


TRIDEK JAROJN I.K.I.

SACERDOTA JUBILEO

Patro H. Roosen S. C. J.

La 19-an de aprilo 1964 patro H. Roosen S. C. J. (Nederlando), redaktoro de “Vojo - Vero - Vivo”, la revuo de la “Internacia Katolika Informejo” (I.K.I.) festos sian 40-jaran sacerdotan jubileon. Samtempe li estos 30-jara kunlaboranto de I.K.I., membro de la unua I.K.I.-komitato kaj kunfondinto. Okaze de tiu ĝojiga jubileo la Estraro de IKUE kaj la Redakcio de “Espero Katolika” jam nun prezentas al la jubileonto la plej sincerajn gratulojn - kiel sendube ankaŭ multaj aliaj IKUE-anoj faros - kaj transprenas la Redakcio de “Espero Katolika” volonte suban artikolon el “Vojo - Vero - Vivo” de januaro 1964:

 

 

30 JAROJ

“1964 estas por IKI, la Internacia Katolika Informejo, la jaro de ĝia tridekjara ekzisto! Dato, kiu donas konvenan okazon revidi la pasintan periodon por konsideri la laboron kaj la evoluon de nia instituto.

Jes, multan laboron ĝi faris. Kiel centro por doni informojn pri religiaj temoj kaj aferoj ĝi kontaktis en la pasintaj jaroj kun pli ol 2.800 personoj el 27 landoj. La deziro ricevi tiajn informojn estis tiel granda, ke baldaŭ - jam en 1936 - aperis dumonata revueto kun la titolo “Vojo Vero Vivo” por ebligi informojn pli ĝeneralajn flanke de la sennombraj leteroj al apartaj personoj. Ĝis nun nia revuo regule aperis, la redaktadon prizorgas patro H. Roosen S. C. J.

La multaj artikoloj pri religiaj temoj kaj la vasta korespondado ĉiutage rimarkigis la neceson pri studado de la mondlingvo speciale sur religia tereno. Post la dua mondmilito la membroj de IKI sisteme daŭrigis tiun studon pri la religia terminaro, kaj aplikis la rezultojn en la revuo kaj en la leteroj al informpetintoj. Sed montriĝis, ke tiu prilingva rezulto posedas pli vastan valoron por la tuta esperantistaro, kaj precipe por la katolika Esperanto-movado. Tiel la plano maturiĝis eldoni “Serio de IKI”, t. e. serio da broŝuroj, kiuj pritraktas la aplikon de Esperanto sur religia tereno. Pluraj membroj de la internacia Sacerdota Rondo Pio X kunlaboras por realigi tiun planon. Jam aperis:

nro 1. Propraj nomoj de Sanktuloj kaj Sanktulinoj, Latine-Esperanto, de H. G. Wannemakers S. J.

nro 3. Katolika Terminaro, Esperanto-Latine, de H. G. Wannemakers S. J. kaj patro Huberteno O. F. M. Cap.

nro 4. Katolika Terminaro, Deutsch-Esperanto, de sac. W. Flammer. Pluraj aliaj naciaj eldonoj de la Katolika Terminaro estas en preparo.

Ree novan terenon suriris IKI pro alia bezono. La artikoloj tre ofte enhavas tekstojn de la Sankta Biblio; sed kvankam dum multaj jaroj jam ekzistis nekatolika eldono de la Biblio en Esperanto, katolika eldono ankoraŭ mankis. Jen nova tasko, kiun ni kaptis kaj jam parte dum kelkaj jaroj plenumas per la publikigado de dumonataj bibliaj aldonoj en "Espero Katolika", la revuo de IKUE, la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

Krome en VVV regule aperas tradukoj de la Nova Testamento kun klarigaj notoj.

Por ebligi jam nun unuecan uzadon de la propraj nomoj en la novtestamenta teksto ni eldonis en la Serio de IKI:

nro 2. Propraj nomoj en la Nova Testamento, Latine-Esperanto, de H. G. Wannemakers S. J.

Tiel dum la pasintaj jaroj IKI farigis:

1e. centro por doni informojn al katolikaj kaj nekatolikaj samideanoj pri religiaj temoj.

2e. centro de studado kaj esploro pri la religia lingvo en Esperantujo.

3e. centro de studo, traduko kaj eldono de la Biblio en Esperanto.

Grandaj kaj vastaj taskoj, kiuj postulas daŭran kaj sindonan laboron. Sed laboro, kiu estas de granda valoro por la estonteco de la mondlingvo Esperanto je la servo al la homa feliĉo, kaj je la servo al la Katolika Eklezio.

IKI farigis en la pasinteco la koro de la granda katolika Esperanto-movado. Ĝi realigis kaj daure realigas tri tre gravajn taskojn de tiu movado, por ke Esperanto estu aplikebla je la plej altaj celoj de la homaro.

Tial ni afable petas al la redaktoroj de Esperanto-revuoj atentigi pri nia agado, por ke iliaj legantoj profitu de tiu laboro.

Ni ankaŭ petas niajn samideanojn, traduki el la supra teksto tion, kio povas esti taŭga en naciaj gazetoj kaj revuoj por montri la gravecon de Esperanto kiel kontaktilo sur religia tereno en internaciaj rilatoj.

Plurajn detalojn kaj informojn volonte donos la redakcio de V.V.V.

La Internacia Katolika informejo, Tilburg, Nederlando, donas senpage informojn pri la katolika religio aŭ pri ĉiu ajn religia temo, kaj sendas al la informpetantoj senpage sian dumonatan revuon “Vojo Vero Vivo”.

La katolikoj bonvolu subteni tiun belan apostoladon per mondonacoj kaj/ aŭ per abono je la revuo.

al la indekso


PREĜO DE LA GAŬĈO

 

La unuan de julio 1963 mortis per aviadilakcidento ĉe la urbo “Passo Fundo” en Brazilo Luiz Felipe de Nadal, tre ŝatata episkopo de la diocezo de Uruguajana. Antaŭ sia morto li postlasis suban belan preĝon:

 

«Ĵus alveninte mi gustumas la maldolĉan mateon de miaj konfidatoj, ĉar ekde la matenruĝo ĝis la sunsubiro mi bezonos kampadi en aliaj bovidejoj kaj rikolti el la ĉielo fortojn kaj kuraĝon por la batalkonfuzo de la forpasanta tago.

Mi ja scias, ke gaŭĉo, kun tranĉilo, rajdvipo kaj spronoj, ne povas sin firmigi sur la jungilaro de la vivo, se li ne metas la piedon sur la piedingojn de ĉiela protekto.

Aŭskultu, ĉiela patrono, la preĝon kiun mi al vi diras, dum matenruĝo kaj sunsubiro:

Ĉiuj en la mondo estu fratoj! Helpu min. Pardonu la alfrontojn kaj helpu min ne tion fari al aliaj, kion mi ne deziras, ke la aliaj faru al mi.

Pardonu min, Sinjoro, ĉar lamante tra la deklivoj de homaj malfortoj mi kelkfoje preskaŭ nevolonte liberiĝas ekster le pordego de la brutorfermejo.

Hop! sovaĝa kaj ruza ĉevalido mia. Sankta Petro, ĉefo de la gaŭĉa restadejo, helpu min. Por fini mian preĝon al Vi mi diros - sed nur al Vi: Dio mia, por ĉiam Via volo portu la mian per kolbrido ĝis la ĉiela restadejo. Amen».

Trad. M. Belmonte de Abreu

Gaŭĉo: nomo de rajdanto en la kampoj de la ŝtato Rio Grande do Sul.

Mateo: maldolĉa, digestiva teo, tre uzata de la gaŭĉoj.

al la indekso


PRI LA ESPERANTLINGVA PANELO

“PATRO NIA” EN JERUSALEMO

 

Malrapide sed paŝo post paŝo la realigo de la bela iniciato alproksimiĝas. Verŝajne oni ne sufiĉe atentis la gravecon de ĉi tiu entrepreno.

La starigo de la esperantlingva panelo “Patro Nia” en loko vizitata jare de miloj da pilgrimantoj estas sendube granda kaj efika propagando.

Sed mi volas atentigi vin pri la dua intereso de ĉi tiu ago. Ĉiuj el ni memoras kiom da lingvoj oni uzis dum lo pilgrimado de nia papo Paŭlo VI. Ĉu ne estas absolute necese, disvastigi nian internacian lingvon en tiu vojkruciĝo de tiom da idiomoj inter la Arabaj popoloj?

Dum unu el miaj pilgrimadoj al Palestino mi interkonatiĝis kun franciskana patro Bernardino Donatini, kiu sufiĉe konas Esperanton kaj nun redaktas la revuon “La Sankta Tero”, multe legatan en Italujo. Ĵus li publikigis artikolon pri la esperanta kongreso en Sofio.

Krome en la monaĥejo de Emauso alia franciskana patro Michele Ponziano jam de kelkaj jaroj instruas Esperanton al siaj Arabaj lernantoj, kion mi konstatis parolante kun Libana frato Scialhub, kiu laboras en Betlehemo.

La esperantlingva panelo “Patro Nia” estos la unua paŝo por ĉi tiu efektivigota celo. Pro tio oni devas aranĝi pilgrimadon al Jerusalemo por la inaŭguro de la panelo. Sed oni pridiskutos tion en la Valencia kongreso.

La nombro de la portoprenontoj estas limigita je 40 personoj, la dato dum majo 1965 - la plej bela monato por orientlandoj.

Certe oni invitos dum la vojaĝo esperantistojn de tiuj landoj, krome el Libano kaj - kiu scias ? - ankaŭ el Izraelo, kiu jam havas en sia Jerusalema parto straton dediĉitan al Esperanto!

R. Maudente

al la indekso


 MOVADAJ INFORMOJ

 

 

ESPERANTO-STRATOJ 

De nia kunlaboranto kaj Landestro K. Dürrschmidt el Klagenfurt, Aŭstrujo, ni ricevas jenan informon:

“Mi informas vin, ke je la 12-a de novembro 1963 la komunuma konsilantaro de la urbo Villach decidis, nomi “Esperantostraton”. Mi kunsendas al vi la tradukon de la ĉi-koncerna dekreto de la magistrato Villach. Ĉi tiu urbo estas la dua karintia urbo laŭ grandeco kaj graveco post la ĉefurbo Klagenfurt kaj havas ĉirkaŭ 36.000 enloĝantojn. Ĝi situas ĉe la Drau-rivero je kruciĝo de stratoj kaj fervojlinioj kaj estas sidejo de direkcio de la federaciaj fervojoj. Per Warmbad-Villach ĝi ankaŭ posedas mondfaman kuracbanejon. Ĉar en Klagenfurt kaj Wolfsberg jam ekzistas “Esperantostratoj” depost jaroj, nia aŭstra liglando nun jam havas 3 urbojn kun stratoj, kiuj portas la nomon de nia lingvo”.

 

Episkoparo en Romo

Patro Jacobitti kun siaj helpantoj prizorgis la forsendadon de latina porinforma letero nome de IKUE al la episkoparo kunveninta en Romo por la Koncilo.

P. Jacobitti vizitis persone diversajn kardinalojn kaj episkopojn esperantistajn, disdonante al ili diversajn Esperantaĵojn.

 

“Pacem in terris”

Laŭ komuniko de W. M. en “Aŭstria Esperanto-Revuo”, raportis i. a. la subaj gazetoj pri la apero en la internacia lingvo de la encikliko “Pacem in terris”:

“Volksblatt Wien”, 29.10.1963 (20 lin.);

“Freiheit Wien”, 17.10.1963 (26 lin.);

“Die Furehe”, Wien, 16.11.1963 (28 lin.);

“Die Mutter”, Wien, 5.1.1964 (26 lin.);

“Wiener Kirchenblatt”, Wien, 27.10.1963 (10 lin.);

“Kärntner Volksblatt”, Klagenfurt, 22.12.1963 (27 lin.);

 

pri 60 jaroj “Espero Katolika”:

“Volksbote”, Innsbruck, 23.11.1963 (14 lin.);

“Wiener Kirchenblatt,” Wien, 29.12.1963 (9 lin.);

“Freiheit”, Wien, 7.1.1964 (47 lin.).

W. M.

 

Kunveno de “AKEM”(Madagaskaro)

La 21-an de decembro 1963 en la paroĥo Sankta Johano Baptisto - Faravohitra - Tananarivo, kunvenis la membroj de la “Asocio de la Katolikaj Esperantistoj de Madagaskaro”.

S-ano Randrianekena Roger, la landa reprezentanto de IKUE, prezidis la kunvenon. Li prezentis la situacion de la asocio dum la forpasinta jaro.

Oni elektis ankaŭ la novajn estraranojn, kiuj klopodos realigi novajn projektojn. Jen la nomoj de la nova estraro; prezidanto: s-ro Randrianekena Roger; sekretario: s-ro Ranaivo Victor; helpsekretario: s-ro Jaonarison Norbert; kasisto: s-ro Razanajatovo Jean Gualbert; konsilantino: f-ino Razafindratsira Monique.

 

60 jarojn esperantista agado en Aŭstrujo

En “Aŭstria Esperanto-Revuo” R. C. atentigas en interesa artikolo pri lo 60-jara aktiva agado en Aŭstrujo por la internacia lingvo, okaze de kiu jubileo la Redakcio de “Espero Katolika”, ankaŭ nome de IKUE, prezentas al niai gesamideanoj en Aŭstrujo plej varmajn gratulojn.

El nomita artikolo ni citas jenon:

«Rapide forpasis la 10 jaroj depost nia jubilea (50-jariĝa) Aŭstria Esperanto-Kongreso, kiun ni aranĝis dum junio 1954 en la bela salonego de la “Niederösterr. Landesregierung”. Tiam prezidis nia honorprezidanto d-ro Frenzel. La eldono de la dua Aŭstria Esperanto-poŝtmarko, dank’ al nia favoranto ĝen. poŝtdirektoro d-ro Dworschak, multe interesigis la publikon je niaj lingvo kaj movado.

Kiom da gravaj eventoj do okazis en tiu ĉi tempospaco; nur kelkaj gravaĵoj estu citataj: regulaj ŝtataj E-ekzamenoj, eldono de tri pliaj volumetoj de la Aŭstria Antologio, aranĝo de katolika E-kongreso, inaŭguro de Zamenhofmonumento en Vieno, eldono de ampleksaj katalogoj de la “Internacia Esperanto-Muzeo” en Vieno, inaŭguro de Zamenhof-placo en Wiener Neustadt, nomigo de Esperanto-stratoj en 3 aŭstriaj urboj, ktp.

Menciinda estas la bona kaj efika funkciado de pluraj fakorganizoj kaj la sistema agado de kelkai liglandaj AEF-estraranoj, kaj la aranĝo de diversgradaj kursoj en publikaj lernejoi (en Graz, Innsbruck, Vieno) kaj en popolklerigaj institutoj. Sciinda fakto estas ankaŭ la ofte impona nombro de aŭstriaj partoprenantoj al internaciaj Esperanto-kongresoj aŭ konferencoj, kio montras la pozitivan intereson de aktivuloj al la progresado de nia movado».

 

49-a Universala Kongreso de Esperanto

(Den Haag, 1-8 aŭgusto 1964).

Entute anoncis sin ĝis 31.12.1963 jam 1.441 esperantistoj el 35 landoj (pasintjare 1.069 el 33 landoj).

 

En kunlaboro kun la 20-a Internacia Junulara Kongreso kaj kun la firmo Gevaert, la 49-a U.K. okazigos Internacian Foto-Konkurson. La temo de la konkurso estas el la konata “Taglibro de Anne Frank”: “Letero 15.6.1944 - Freneze mi amas la naturon, ĉu nur pro tio ke dum longa tempo mi ne povis elŝovi la nazon eksteren?”.

La fotoj estu nur blank-nigraj. La formato estu minimume 13 x 18 cm.

En la kadro de la 49-a U.K. kaj de la 20-a I.J.K. okazos ekspozicioj de la plej bonaj fotoj.

La premiitaj fotoj apertenos al U.E.A. kaj aperos en “Esperanto”, “Monda Kulturo” kaj “Kontakto”.

 

Kongreso de poŝtistoj en Strasburgo

Oni intencas organizi fak-kongreson de poŝtistoj kaj telegrafistoj en Strasburgo, Francujo, en la lasta semaino de julio.

 

Geonkloj Esperantistaj

Ĝis fino de septembro kontaktoj estis starigitaj en 27 landoj inter 120 geonkloj kaj 200 genevoj.

“Geonkloj esperantistaj” estas iniciato, kiu celas helpi la junain esperantistojn per koresponda kaj amika ligo kun plenkreskuloj. Administranto: J. H. Sullivan, Manchester, Britujo.

 

Apogo al Esperanto

D-rino Irena Donaska, prezidantino de la Pola Ruĝa Kruco, esprimis varman apogon al Esperanto. “Necesas strebi, por ke Esperanto, kreita de polo, estu en la plej proksima estonteco la lingvo universala vaste praktikata”.

(El: “Informilo” de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Aŭstrujo).

 

Hispana aŭkcio

En decembro 1963, Radio Nacional de Cuenca (Hispanujo) aŭkciis donacojn de aŭskultantoj por karitata celo. “Katolika esperantista klubo” de Cuenca donacis esperantajn flagetojn kaj gramatikon. Gajnis, pro plej granda monpropono, grava industria firmo de traktor-fabrikado: HANOMAG BARREIROS.

(Ensendis: Luis. A. Ramirez, Madrido, Hispanujo)

 

Ĝemeligo

Laŭ iniciato de s-anoj d-ro A. Halbedl kaj Eizo Itoo la urbaj parlamentoj de Knittelfeld (Stirio, Aŭstrujo) kaj Kameoka (Japanujo) decidis unuanime la ĝemeligon de siaj urboj, por dokumenti la reciprokan pacamon kaj doni sekvindan ekzemplon.

La solenaĵo okazos en ambaŭ urboj samtempe la 12-an de aprilo 1964. La dato estas elektita pro la 47-a datreveno de la morto de d-ro Zamenhof. Gesamideanoj estas kore invitataj por partopreno; eble ili deziras ankaŭ kontribui al la festprogramo?

 

Farmaciistoj

La asocio de farmaciistoj (Romo, Italujo) fariĝis “internacia centro” sub protekto de la itala “Sendependa Kultur-Movado”.

 

Esperanto-kursoj en Madrido

El Castellón (Hispanujo) ni ricevas de s-ro Antonio Jimenez Mora gazeteltranĉaĵon pri novaj Esperanto-kursoj, kiujn komencis la “Liceo de Esperanto” de Madrido. La kursoj daŭros tri monatojn kun diversai klasoj, respektive lunde, merkrede kaj vendrede, de la oka ĝis la naŭa horo vespere en la “Centro Segoviano” en Alburquerque-strato 14, kaj ili estas senpagaj.

 

Esperanto en la muzika mondo

 

Nia samideano sac. H. Paruzel eltrovis novan sistemon por skribi la muziknotojn, kiun li nomas Muzilo. Muzilo estas surpaperigita nigra klavaro, kaj fidele fiksas ĉiun frapendan klavon de la melodio. La surliniaj notoj tuŝas nigrajn klavojn kaj inter la linioj troviĝas la blankaj. Se interesas vin la “Esperanto en la muzika mondo”, turnu vin al la adreso: Muzilo, Frederikstraat 2, Dordrecht, Nederlando. Vi havos je prezo de 14 steloj la unuan Muzilo-kajeron kaj por 20 steloj (5 gld.) la M-lernolibron.

Por la Internacia EM-komitato: Tadeo Kowalski, Polujo

 

Ni gratulas

al ges-oj De Smet-Kriekemans en Deurne, Belgujo, pro la naskiĝo de ĝemeloj, nomitaj Ingrid kaj Koenraad.

 

al la indekso


RADIO ROMA

 

La programo por marto estas jena (la cifero indikas la daton):

3. Tra la literaturo; 4. Kuriero de Esperanto; 6. Michelangelo Buonarroti; 10. Novaĵoj el Italujo; 11. Kuriero de Esperanto; 13. Belaĵoj de Italujo: Erice; 17. Italaj kanzonoj en Esperanto; 18. Kuriero de Esperanto; 20. Galileo Galilei; 24. Leterkesto; 25. Kuriero de Esperanto; 27. Pasko; kaj 31. Panoramoj de italaj urboj: Lucca.

 

Por aprilo la programo estas jena:

1. Kuriero de Esperanto; 3. La itala regiono Molise; 7. Tra la literaturo; 8. Kuriero de Esperanto; 10. Latinaj komediverkistoj: Terentius; 14. Novaĵoj el Italujo; 15. Kuriero de Esperanto; 17. La italaj insuloj Procida kaj Ischia; 21. Italaj kanzonoj en Esperanto; 22. Kuriero de Esperanto; 24. Italujo kaj fremdaj verkistoi: W. Shakespeare; 28. Leterkesto; kaj 29. Kuriero de Esperanto.

(La Fakestro: L. Minnaja).

al la indekso


30-A KAJ JUBILEA KONGRESO DE I.K.U.E. EN VALENCIO

23-29 julio 1964

Sesa bulteno

Por iri al Valencio

La venonta IKUE-kongreso okazos en Valencio en julio 1964 kaj multaj samideanoj nepre transiros tra Francujo por iri al Hispanujo. Certe kelkaj intencus vojaĝi per sia propra aŭtomobilo, sed ili hezitas eble pro la longa farenda vojo. Ni informas ilin, ke la francaj fervojoj aranĝis specialajn vagonarojn, kiuj dum la nokto transportas samtempe la aŭtomobilojn kaj ties posedantojn. Oni metas la aŭtomobilojn sur vagonojn kaj la posedantoj uzas kuŝlokojn (1-a kaj 2-a klaso) en la sama vagonaro.

Tiamaniere ili vojaĝas komforte dum la nokto kaj matene alvenas en Sud-Francujo, kie ili denove rapide reprenas siajn aŭtomobilojn kaj daŭrigas la vojaĝon per ili.

Por iri al Hispanuio, Nederlandanoj, Germanoj kaj Belgoj povas uzi jenajn aŭto-vagonarojn:

1) Düsseldorf - Avignon

2) Hamburgo - Hannover - Avignon

3) Karlsruhe- Narbonne

4) Bruselo - Narbonne

Avignon estas famkonata urbo apud Rodano, kie oni povas viziti la palacon de la Papoj. De tiu urbo oni povas facile atingi Perpignan (apud la hispana landlimo) en unu tago.

Narbonne situas 50 km. norde de Perpignan. Vojaĝante dum unu tago, oni povas tre facile atingi Barcelonon.

La prezo por la transportado de la aŭtomobilo varias de 295 Fr. al 550 Fr. por la iro kaj reveno, laŭ la distanco kaj la longeco de la aŭtomobilo. Krome oni devas pagi la prezon de la bileto por kuŝloko (por ĉiu vojaĝanto).

al la indekso


SCIENCAJ KAJ TEKNIKAJ REVUOJ

 

Oni povas konstati, ke, en ĉiuj fakoj, la progreso sekvas eksponentan kurbon, alivorte ĝi estas pli kaj pli rapida.

Komisiita de UNESKO studi la vojojn, laŭ kiuj evoluas la nuntempa scienco, la fama franca profesoro Pierre Auger konkludas, ke ĉiujardeke duobliĝas la kvanto de novakiritaj konoj, same kiel la nombro de scienculoj, de sciencaj kaj teknikaj revuoj kaj de monsumoj elspezitaj por sciencaj serĉadoj. La unua scienca revuo naskiĝis en 1665, jam 10 revuoj aperadis en 1750. Nun, en la mondo, ilia nombro estas almenaŭ 100.000.

Tiuj revuoj, kiuj estas fundamenta ilo de reciproka interŝanĝo de sperto kaj de ideoj, ilo absolute necesa al plua progreso de sciencoj kaj teknikoj, aperas en ĉiuj lingvoj. Tio signifas terure malracian kaj malŝparan elpezon de fortoj, de tempo kaj de mono. Por ke grava malkovro aŭ invento iĝu konata en ĉiuj landoj, necesas ke informo pri ĝi estu tradukita kaj presita en plej diversaj lingvoj. Sciencistoj dezirantaj esti rapide informitaj devas lerni plurajn lingvojn: anglan, francan, rusan, kaj nun eble ankaŭ ĉinan kaj japanan! Kiel trovi tempon por ne nur akiri necesajn konojn en la elektita specialaĵo kaj ĝeneralan kulturon, sen kiu neniu kreado estas ebla, sed ankoraŭ ellerni ĉiujn ĉi lingvojn?! De tago al tago, kun la konstanta kresko kaj komplikiĝo de sciencaj konoj, la problemo iĝas pli kaj pli malfacile solvebla.

Solan racian solvon prezentas Esperanto. Ĝia adopto por sciencaj kaj teknikaj revuoj ne nur ebligus al scienculoj dediĉi pli da tempo al studado de siaj specialaĵoj, sed permesus dekoble malpliigi la nombron de revuoj, publikigi pli rapide ĉiujn informojn, nur pli precizaj kaj klaraj por ĉiuj legantoj.

Kaj samtempe en la ĉiam pli kaj pli multenombraj internaciaj sciencaj kongresoj malaperus la ridinda diverseco de lingvoj kaŭzanta tempoperdojn kaj danĝerajn miskomprenojn. Ĉu tiuj, kiuj kreas progreson, montriĝos sufiĉe malprogresemaj por rifuzi la solan eblan solvon de la malbenita lingva problemo?

(Laŭ artikolo de E. Aisberg, Prezidanto de “Union Internationale de la Presse Radio-technique et Electronique”, el “Esperanto”)

 

al la indekso


MODERNA JUNULARO

 

Senpaga spektaklo! Tio ja estis ŝanco por miloj da gejunuloj de la pariza regiono, invititaj por vidi kaj aŭdi plejadon de “idoluloj” (Johnny Holliday, Richard Antony, Sylvie Vartan), dum vesperkunveno organizita ĉe la Placo de l’ Nacio de la radio-stacio Eŭropo No. 1.

Sed tiu “rendevuo de la kamaradoj” rapide fariĝis monstra amasiĝo de 150.000 personoj, plimulte gejunuloj, ankaŭ plenkreskuloj, “panjoj kaj paĉjoj” scivolemaj flankitaj de sia naskitaro. Fine disigitaj inter la homamaso, bandoj de “blousons noirs” (*) alvenintaj por la tumulto. Kaj fakte ĝi estis tio!

Ĉu oni povis cetere atendi alion? Ĉiuj kondiĉoj por tio estis pereige kunigitaj. Neniu policano aŭ preskaŭ. Tvisto kaj ĝia propra etoso. Ankaŭ malpacienco pro la ege “adorata” “Johnny”, kiu cetere ne antaŭ noktomezo alvenis. Kolektiva ekscitiĝo fakte, kiu baldaŭ degeneris en interpuŝiĝadoj, tretadoj, kaj vandalaĵoj sub la anonima gvidado de kutimintaj stratulaĉoj.

Post tiu okazaĵo, kiom da demandoj ni devas meti al ni? El kio do esence devenas la fenomeno?

La gejunuloj emas la ritmon, ŝatas la samaĝajn famulojn, kaj estas en la aĝo de la furiozeco. Kiel ni cetere ankaŭ iam estis. Tamen jen diferenco: la nuntempa furiozeco estas industrie pagata. Diskoj, gazetoj, gitaroj kaj vestoj elvendiĝas “kiel bulkoj” al adoleskanta klientaro, kiu tiom uniformiĝas, ke la diskonigo de l’ fobioj estas masiva. Oni ankaŭ diras, ke la gejunuloj serĉas sian vojon, siajn heroojn, siajn entuziasmomotivojn kaj ili neniel trovas. Sed ni, ĉu ni retrovas nin en tiu mondo, kiun ni naskas sen rekoni ĝin? Ne, estas certe! Malpli certe estas, ke ni ankaŭ deziras serĉi.

(El “Vie Populaire” - Esperantigis Bernard Jahier, Lieĝo).

 

(*) “blousons noirs”: knabaĉoj kun nigraj bluzoj.

al la indekso


NI FUNEBRAS

 

Laŭ “A. E. R.” mortis en Saalfelden (Aŭstrujo), komence de decembro 1963, fervoj-inspektoro Josefo Mayr en sia 93-a vivjaro. Li estis multjara fervora esperantisto kaj ĉiam interesiĝis pri nia movado.

En Knittelfeld post longdaŭra malsano mortis nia fervora samideano Jakobo Steinkellner. Okaze de la entombiga ceremonio en St. Margarethen lin adiaŭis, nome de la lokaj ges-anoj kaj nome de AEF, s-ano landestro d-ro A. Halbedl. 

Nì funebras ankaŭ pri s-ano Kasparo Mayr, mortinta, 71-jara, je la 29-a de dec. 1963, iama ĝen. sekr. de IKUE, redaktoro de "Katolika Mondo" (post 1921). Post 1945 li preskaŭ ne plu partoprenis en la Esperanto-movado sed dediĉis sin tute al la kristana pac-movado kaj kunlaboris al Pax Christi, eldonante ankaŭ notindan 2-monatan gazeton “Der Christ in der Welt”

Ankaŭ pri dipl. Inĝ. Julius Raab, em. federacia kanceliero de Aŭstrujo, (“la liberiga kanceliero”, atinginta la efektivigon de la “Ŝtata Kontrakto” 1955, kiu ebligis la bazon de denove sendependa neŭtrala Aŭstrujo), kiu ankaŭ estis sincera amiko de Esperanto kaj de la Internacia Esperanto-Muzeo. Lia laborriĉega, meritplena vivo 72-jara finiĝis je la 8-a de januaro.

al la indekso


NIA VETLUDO

 

Enigmo: ĉu la rapideco de IKUE-ano

estas tiu de heliko aŭ tiu de rano?

 

Respondo: Nu, vi vidas, ke ĉe katoliko

la progreso rapidiĝas kiel heliko!

 

Konkludo: En la nuntempa rapideco de MJ-varbado,

ni havos en 1974 la kvin milan en nia movado!

Tamen… ni donas la vorton al Petro Laŭtkri en nia vetludejo:

“Jes, gesinjoroj, la startpafo jam antaŭ kelka tempo sonegis, sed ne ankoraŭ ĉiuj startis; stranga fenomeno en la sporto! Tamen jam reprezentantoj el kvin nacioj klopodas gajni la trofeon, la aliaj 17 nacioj ankoraŭ staras malantaŭ la startlinio. Sed ni rigardu la startintajn pacajn batalantojn! Inter ili estas Madagaskaranoj, Belgoj, Italoj kaj Nederlandanoj, sed por la surprizo de la monato zorgis unu germano (dum la aliaj 187 germanaj IKUE-anoj ankoraŭ estas en ripozo!!); li startis kun tiel granda salto (30 membrokartoj), ke li estas jam grand-distance de la aliaj! Sed la vetludo estas ankoraŭ en komenca stadio kaj multe povas okazi en la estonto. Ni ekz. ne forgesu la Francojn; ĉu ili deziras, ke la aliaj komunaj merkataj amikoj ricevos la trofeon? Mi dubas pri tio. Kaj kion faros la Hispanoj kun la por la MJ eble fruktedona IKUE-kongreso en la antaŭvido? Kaj la Japanoj, plenaj de olimpia sportemo? Vi vidas, karaj gelegantoj, ke ni ne facile povas fari prognozon. Ĝis la sekvonta fojo! Tio estis la IKUE-vetludejo en Esperantujo!”.

Se la varbado malplaĉas al vi, vi kompreneble ankaŭ povas pagi la sumon por MJ el via propra monujo. Kial ne? IKUE nur prosperus pro tio.

al la indekso


ĈINA FILOZOFO, MOH TIH KAJ LA AGRESIVA MILITO

(Referato en la Krakova Klubejo de Esperanto 17.10.1962, de d-ro. Fr. Tokarz)

Karaj gesamideanoj!

Kiel vi ĉiuj scias, mia speciala fako de multaj jaroj estas la hinda filozofio kaj la hindaj lingvoj (sanskrito k. t. p.). Pro tio mi mem preferus elekti iun temon el la hinda filozofio por priparoli ĝin en nia Esperanta Klubejo.

Tamen, ĉar nia Klubejo aranĝas en ĉi tiu monato de oktobro prelegojn koncernantajn Ĉinujon, mi konsentis konformigi min al tiu postulo kaj ankaŭ elekti iun ĉinan temon.

Feliĉe, en la lastaj kvin jaroj mi ellernis kun grandega streĉo la klasikan ĉinan lingvon kaj laŭsisteme trastudis la historion de ĉina filozofio. Pro tio mia hodiaŭa prelego koncernos unu el antikvaj ĉinaj filozofoj, nome Moh Tih (oni povas prononci: moti).

Vi ĉiuj, karaj gesamideanoj, konas almenaŭ du diversajn ĉinajn filozofiajn direktojn (skolojn), la konfuceanismon de Kung-tze aŭ Kung-fu-tze, latine: Confucius, (sesa-kvina jarcento a. K.), kaj la taoismon de Lao-tze. Moh Tih, aŭ Moh-tze, filozofo, majstro Moh, latine: Micius, ne apartenas al konfuceanismo aŭ al taoismo. Ni devas konsideri lin kaj lian skolon, la moismon, aparte. Moh-tze estis pli juna ol Kung-tze. Li bone konis la konfucean doktrinon, rekonis ĝin en multaj punktoj, sed li ankaŭ multpunkte kontraŭbatalis ĝin. La konfuceanoj siaflanke atakis la doktrinon de Moh Tih.

Ne estas mia intenco prezenti ĉi tie la tutaĵon de la doktrino de Moh Tih. Mi sole volas legi al vi unu fragmenton el la verko de Moh-tze - lia verko estas ankaŭ nomita Moh-tze - fragmenton aktualan por niaj tempoj kaj konvenan por ni, esperantistoj, “pacaj batalantoj”, kiuj intence deziras “al la mond’ eterne militanta” “sanktan harmonion"! 

Zamenhofa homanarismo

Moh Tih per sia doktrino estas nia samideano. Mi kuraĝas diri ankoraŭ pli: Moh Tih antaŭ multaj jarcentoj predikis homaranismon similan al homaranismo de D-ro Zamenhof. Moh-tze agnoskas unu, plej altan estaĵon, Dion, Shang-ti, aŭ personigitan ĉielon, T’ien. Tuta mondo estas propraĵo de Dio, de ĉielo. Ĉiuj ŝtatoj de la mondo, grandaj kaj malgrandaj, estas ejoj de ĉielo, kaj ĉiuj homoj, junaj kaj maljunaj, noblaj kaj humilaj, estas liaj infanoj (cf. Mohtze, I. 6). Ĉielo amas ĉiujn homojn kaj helpas ĉiujn. Li volas, ke ĉiuj homoj amu kaj helpu unu la alian. Ne plaĉas al Ĉielo, ke homoj malamu kaj malutilu unu la alian (samloke).

Moh Tih predikas universalan amon de ĉiuj homoj de la mondo sen diferenco - ŝtonon de ofendo por konfuceanoj, kiuj dispartigis la homojn en diversajn klasojn kaj kategoriojn: ilia amo estas gradigita laŭ tiuj klasoj. La universala amo de ĉiuj homoj estas laŭ Moh Tih la plej efika rimedo kontraŭ aliaj malbonoj. Se ĉiu homo en la mondo praktikos universalan amon, se ĉiu homo amos unu la alian kiel sin mem, ne mankos la fila amo al patro, la obeo de subulo al superulo, ĉesos ŝteladoj kaj rabadoj, malaperos militoj… kaj la tuta mondo ĝuos pacon kaj ordon (cf. Moh-tze, IV, 2, Mei Yi-pao, “The Ethical and Politikal Works of Motse”, p. 79/ 80).

Konsekvence al tiu doktrino de Meh Tih ni jam povas ekkompreni lian malaprobon de la agresiva milito. Ĉiu agresiva milito estas laŭ Moh-tze ankoraŭ pli granda maljusteco ol la murdado kaj rabado de unu civitano rilate al alia. Tamen, se unu homo de la ŝtato ŝtelas, rabas, murdas alian homon, ĉiuj malaprobas tion kaj nomas tion maljusteco: se tuta ŝtato armas sin kaj atakas alian ŝtaton, ĉiuj komencas laŭdi, nomi tion justeco kaj gloras tion.

Kelkaj tezoj

Jen liaj vortoj tradukitaj de mi el la ĉina lingvo en Esperanton laŭ la ĉina teksto donita de A. Forke en lia “Geschichte der alten chinesischen Philosophie”, Hamburg 1927, p. 386:

“Jen estas iu homo, kiu eniras fruktoĝardenon de alia homo kaj ŝtelas ties persikojn kaj prunojn. Se homamaso aŭdas pri tio, ĝi mallaŭdas lin, se la estraro kaptas lin, ĝi punas lin. Kial? Ĉar li malutilas alian homon por profiti mem.

Se li ŝtelas hundojn, porkojn, kokinojn kaj porkidojn de alia homo, lia maljusteco estas ankoraŭ plia ol eniri la fruktoĝardenon de alia homo kaj ŝteli persikojn kaj prunojn. Kial? Ĉar li malutilas alian homon ankoraŭ pli: lia nehumaneco estas nun pli granda, lia kulpo rimarkeble pli grava.

Se li eniras baraĵon kaj stalon de alia homo, forprenas ties ĉevalojn kaj brutojn, lia nehumaneco kaj nejusteco estas ankoraŭ pli grava ol ŝteli hundojn, porkojn, kokinojn kaj porkidojn de alia homo. Kial? Ĉar li malutilas alian homon ankoraŭ plie. Se li malutilas alian homon ankoraŭ plie, lia nehumaneco estas nun pli granda, lia kulpo rimarkeble pli grava.

Se li mortigas senkulpan homon por depreni lian veston kaj pelton, forpreni lian lancon kaj glavon, lia maljusteco estas ankoraŭ plia ol eniri baraĵon kaj stalon de alia homo, forpreni ties ĉevalojn kaj brutojn. Kial? Ĉar li malutilas alian homon ankoraŭ plie. Se li malutilas alian homon ankoraŭ plie, lia nehumaneco estas nun pli granda, lia kulpo rimarkeble pli grava.

Vidalvide al tio ĉiuj noblaj homoj de la ŝtato scias mallaŭdi tion kaj nomas tion maljusteco.

“Justeco”

Nun la afero okazas grandskale: oni atakas alian ŝtaton. Tiam oni ne scias mallaŭdi, oni komencas glori tion, nomi tion justeco. Tiukaze ĉu oni povas diri, ke oni konas la diferencon inter justeco kaj nejusteco?

Mortigi unu homon estas nejusteco kaj nepre meritas unu mortpunon. Se ni daŭrigas tiun ĉi rezonadon: mortigi dek homojn estas dekobla nejusteco kaj nepre meritas dek mortpunojn, mortigi cent homojn estas centobla nejusteco kaj nepre meritas cent mortpunojn.

Vidalvide al tio ĉiuj noblaj homoj de la ŝtato scias mallaŭdi tion kaj nomas tion maljusteco.

Nun, se oni venas al grandskala nejusteco, al agreso de alia ŝtato, tiam oni ne scias mallaŭdi, oni komencas glori tion, nomi tion justeco. Tiukoncerne oni ne konas nejustecon de ĉi tio.

Pro tio oni verkas rakontojn pri tio (pri agresivaj militoj), por komuniki ilin al estontaj generacioj. Se oni konus nejustecon de ĉi tio, ĉu oni skribus rakontojn pri la nejusteco de ĉi tio por komuniki ilin al estontaj generacioj?

Amaro kaj dolĉo

Nu, supozu, ni havus ĉi tie homon, kiu vidante etan nigran aĵon dirus “nigra”, vidante grandan nigran aĵon diras “blanka”: tiam ni nepre konsiderus tiun homon ne scianta la signifon de nigro kaj blanko; aŭ, gustinte iomete da amaro dirus “amara”, gustinte multe da amaro dirus “dolĉa”: tiam ni nepre konsiderus tiun homon ne scianta la signifon de amaro kaj dolĉo. Nu, se iu etan neĝustecon scias mallaŭdi, sed grandan neĝustecon, nome agresivan militon kontraŭ alia ŝtato, ne scias mallaŭdi, sed komencas glori, nomi ĝin justeco, ĉu oni povas konsideri tiun homon scianta la signifon de justeco kaj nejusteco?

Pro tio ni scias, ke en la noblaj homoj de la ŝtato la signifo de justeco kaj nejusteco estas ĥaoso (Moh-tze, V, 1).

 

al la indekso


LA ORDONO DE AMO AL MALAMIKO

“Turnu malbonon al niaj malamikoj”: tiu ĉi psalmverso estas strangmaniere uzata de la Eklezio en la Meso de la 9-a dimanĉo post Pentekosto. Kvankam en la Diservo ĝi uzas multajn frazojn el la psalmoj, tamen povas mirigi nin, ke ankaŭ vortoj de malbeno trovis eniron en la mesliturgion. Por ni la tiel nomataj psalmoj de malbeno estas nekompreneblaj, por kelkaj eĉ skandalo. Kiom ni komprenas, ke la homo, ankaŭ la justulo de la Malnova Testamento, vivis en kontraŭeco al la paganoj, tiom nekompreneble estas al ni kristanoj en nuna tempo, ke ni deziru malbonon al niaj malamikoj.

Ni devas diferencigi inter Malnova kaj NovaTestamento. Kion Jesuo diris, tio estas perfekta instruo. Kio estas skribita en la Malnova Testamento, estas parte preparo. La malamo kontraŭ la malamikoj ne plu estas ebla en la kristanismo. Jesuo diris, ke ni devas ami niajn malamikojn. Ankaŭ en la judismo ekzistis jam antaŭsento, ke oni ne rajtas malestimi kaj malami siajn kontraŭulojn, sed la malinklino, la malamo al kontraŭulo estis pli forta. Kun Kristo komenciĝis la tempo de la amo.

“Paceme kunvivadi”

Ni povas diversmaniere provi, klarigi la psalmojn de malbeno, sed plej bone certe estos, se ni fakte ne plu aplikos ilin. Ankaŭ en estantaj eldonoj de la psalmoj oni forstreku ilin. Ĝuste en nia tempo la kristano devas lerni paceme kunvivadi kun homoj de alia mondkoncepto kaj akcenti tion, kio kunigas, ne tion, kio disigas.

Estas feliĉe por ni, ke ni estas trovintaj la veron, kaj malfeliĉo por la aliaj, ke ili troviĝas en eraro. Sed pro tio ni ne rajtas forpeli nek malbeni ilin. Pli malfacile estas al ni ami la efektivajn malamikojn de la Eklezio. Kaj tamen ni ne rajtas senti pagane ankaŭ kontraŭ niaj mondkonceptaj malamikoj. Anstataŭ malbeni ilin, ni devas preĝi por ili kaj esperi, ke ankaŭ ili estos trafataj de la lumo de la graco kaj vero.

D-ro Franz Jantsch el “Der Volksbote”, Innsbruck, Aŭstrujo

esperantigis: W. Mudrak, Wien, Aŭstrujo

al la indekso


PRI ENORMAJ KOSTOJ DE SAMTEMPA TRADUKADO

 

Ralph. A. Lewin publikigas en la februara numero de “Esperanto” suban multinstruan artikolon:

 

Antaŭ ne longe mi ĉeestis internacian konferencon pri tinusoj (thunnidae), sub aŭspicio de la Organizaĵo por Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj. La temo estis tre specialeca, kaj tial la ĉeestantaro estis malgranda - nur 250 delegitoj el 18 landoj en la kvin kontinentoj.

Tamen oni opiniis ĝin sufiĉe grava kunveno por ke ĝi ricevu helpon pri tiuj lingvaj malfacilaĵoj, kiuj nepre ĝenas ĉiujn internaciajn konferencojn escepte de tiuj, ĉe kiuj oni uzas sole Esperanton. Ĉar multaj personoj opinias, ke la iom nava sistemo de “samtempa tradukado” donas kontentigan solvon de tiuj malfacilaĵoj, mi prezentas kelkajn aktualajn informojn, precipe rilate al ĝia precizeco kaj ĝia kosto.

En nia konferenco estis permesataj tri “oficialaj” lingvoj, nome la franca, angla kaj hispana. En la kunvenoj, kiujn mi ĉeestis, la germanoj parolis (kaj supozeble komprenis) la anglan lingvon. Unu japano parolis propralingve, kaj poste liajn japanajn frazojn oni tradukis en la anglan por “samtempa” traduko en la francan kaj hispanan lingvojn.

La ses interpretistoj, kiuj deĵoris ĉe nia konferenco, estis ĉiuj sufiĉe kompetentaj. Kiel ĉiuj homoj sub streĉa premo, ankaŭ ili faris kelkajn eraretojn. Ekzemple, unu tradukis “mètres cubes” per “cubic feet”, tiel enkondukante eraron de tridekoblo en la nombron menciitan de la parolanto. La diferenco inter 10 kaj 300 kilogramoj da fiŝaĵo havas ja sciencan, eĉ ekonomian signifon; mi do demandas al mi, ĉu dum pli grava politika konferenco la interpretistoj ofte eraras sammaniere, kaj ĉu ĉiam oni korektas la erarojn ĝustatempe. Kompreneble, la tradukistoj malsukcesis en sia tradukado kiam oni diskutis teknikaĵojn, kvankam efektive teknikaĵoj estas inter la ĉefaj temoj de sciencaj konferencoj, kiuj, tiurilate, tute diferencas de politikaj kunvenoj. Kutime, scienca konferenco precipe servas por interŝanĝo kaj klarigado de novaj faktoj. La scienco progresas ĉe la limoj de nia scio, ne sur la kampo de informoj jam bone konataj. Tiu fakto malhelpas al la profesiaj interpretistoj; kaj pro tio ili iam malhelpas al ni reciproke!

Laŭ mia nepreciza kalkulo, la interpretistoj kutime tradukis sufiĉe ĝuste ĉirkaŭ kvar el kvin sinsekvaj frazoj. Unu sciencisto, klariginte ke en iu loko du rasoj de la koncernaj fiŝoj estas distingeblaj, tuj poste klarigis al ni la diferencojn inter tiuj rasoj. Sed la interpretisto, jam tradukante unu du frazojn post la sciencisto, havis tempon (aŭ lertecon) par diri nur: “…kaj ekzistas kelkaj diferencoj inter la du rasoj”.

Kiam la kunvenintoj parolis flue, kvazaŭ en konversacio, la “samtempa tradukado” fariĝis preskaŭ neebla. Mi eksciis de unu el la interpretistoj, ke ekzistas en la tuta mondo ne pli multaj ol 400 personoj de lia profesio el kiuj, li libervole aldonis, nur 50 estas fakte unuarangaj. Ne necesas diri, ke tiu kvanto estas des pli nesufiĉa dum la konferenc-plenaj monatoj de somero. Plie, tiuj interpretistoj estas spertaj je tradukado de nur la ses sep “ĉefaj” eŭropaj lingvoj; mia informanto, kiu estas en tiu profesio jam 15 jarojn, diris, ke li scias pri neniu interpretisto, kies sperteco etendiĝas ĝis iu azia lingvo, ekzemple la japana aŭ indonezia.

Kompreneble, tiuj 400 interpretistoj ricevas tre bonajn salajrojn, pli ol $ 250 semajne. Tial la kostoj, eĉ de tia konferenco, kia estis la nia, ĉiam altiĝas. Ĉar venis al nia dusemajna kunveneto ses interpretistoj, alfluginte el Ĝenevo, Montreal, Montevideo kaj aliaj malproksimaj lokoj (sendube ne proprakoste), la organizintoj devis elspezi tre konsiderindan sumon por nia “samtempa tradukado” - certe ne malpli ol $ 3.000. Krome estis necese konstrui por la interpretistoj specialajn sonizolitajn ĉambretojn kun grandaj fenestroj; tiuj aldonis preskaŭ $ 2.000 al la elspezoj. La specialaj dratoj por la halo, la mikrofonoj por la interpretistoj, kaj aliaj necesaĵoj kostis pli ol $ 1.000; tamen kelkaj el ili, ĉefe la radiosendilo, kies kosto estis $ 15.000, estis nur pruntitaj. Mi forgesis demandi pri la sendkostoj, tien kaj reen, trans la tuta kontinento de Nordameriko, kaj pri ties asekuro. La aŭskultilo por ĉiu individua delegito kostis po $ 35 ĝis 40, do entute $ 10.000 por la uzitaj aŭskultiloj.

Ties ĉiutaga kontrolo, anstataŭigo de la baterioj je ĉiu kvara tago, kaj similaj taskoj okupis tri elektristojn dum la tuta konferenco. Kaj fine mi devas mencii la bedaŭrindan fakton, ke oni antaŭvidis la “perdon” de almenaŭ ses el tiuj malpezaj, kvankam tre multekostaj, teknikaj ludiloj dum la kongreso; ĉu efektive oni perdis tiel ĝis la valoro de $ 200 mi ne kuraĝis poste demandi.

Kiom da fiŝoj, mi demandas al mi - aŭ kiom da lernolibroj - estus aĉeteblaj per $ 10.000, la proksimuma sumo kiu estus ŝparebla en ĉiu internacia kongreso, se oni uzus Esperanton? Kaj kiom oni ŝparus, ne nur finance sed ankaŭ je eviteblaj miskomprenoj, se oni uzus la Internacian Lingvon?

 

al la indekso


LA KATOLIKA EKLEZIO

DUM LA MILJARA HISTORIO DE POLLANDO

Dank’ al la prudenta decido de l’ unua reĝo Mieŝko I, la katolikismo fariĝis en Polujo jam en la deka jarcento forto, kiu koopere kunformas la socian strukturon kaj politikon de la juna ŝtato enkondukante ĝin en la orbiton de la granda internacio vivo.

La katolika Eklezio solidigas la ŝtatan sendependecon kontraŭ la uzurpaj tendencoj de avidaj najbaroj. Oni malfermas la landajn limojn por la ĉeĥa katolika misio, evitante la germanan eklezian hierarĥion, precipe la ĉefepiskopon de Magdeburgo. Ĝi atestas ne nur pri granda singardemo de l’ ŝtato, sed ankaŭ pri trafa orientiĝo en la politika strukturo de l’okcidento.

La katolika Eklezio ebligis al la unuaj fondintoj de la Pola ŝtato influi pere de geedzeca parenceco je la proksimaj landoj.

La unua episkopo sur la tero de Mieŝko estis slavo kun nomo Jordano, alveninta probable antaŭ la princino Dobrava, por prepari la grundon al la kristanigo de l’ popolo. Li aktivis ĉefe en Poznań, kiu iĝis episkopa rezidejo en 968, post aprobo de l’ papo Johano XIII.

Intensega laboro de l’ unuaj episkopoj de Poznań tiom kontentige progresadis, ke jam la dua ĉefo de la Pola kristana ŝtato ne nur organizis misiajn ekspediciojn (Sanktaj Adalberto  kaj Brunono), sed en la 1000-jaro ricevis de papo Silvestro, kun konsento de l’ imperiestro Otono III, la unuan ĉefepiskopejon en Gniezno  kaj tri novajn episkopejojn: en Krakovo, Vroclavo  kaj Kolobrzeg.

Simbola fakto

La apero de la unua ĉefepiskopejo en Gniezno, en la centro de la nacia pagana kulto, estis simbola fakto, konfirmanta antaŭ la kristana okcidento, ke la juna eklezio tute venkis en Polujo kaj fariĝis unu el la plej gravaj elementoj de la nacia vivo. Ankaŭ signifoplena estis la fakto, ke oni ĉefepiskopigis ne la germanon Ungero, kiu episkopis en Poznań, sed Radimo-Gaŭdenton, fraton de Sankta Adalberto: Vojĉeĥo.

Kiam en 1075 alvenis la legatoj de papo Gregoro VII, oni faris novajn ŝanĝojn en la polaj diocezoj. Malgraŭ la protesto de la ĉefepiskopo en Magdeburgo, la papaj senditoj organizis kvar novajn diocezojn.

Tiamaniere finiĝis la unua enkonduka  kaj organiza periodo de la episkopejoj en Polujo, kiu videble profitis pro la miskomprenoj inter la papa  kaj imperiestra politiko. Preskaŭ en la unua jarcento de sia ŝtata ekzisto Pollando havis sian sendependan eklezian hierarĥion, kiu riĉigadis siajn vicojn inter la nombra hejma pastraro.

En la mezo de la XII-a jc. la ĉefepiskopo de Gniezno posedas du sufraganojn. Tio daŭras ĝis la XVI-a jarcento, malgraŭ la persekutoj de la Magdeburgaj markgrafoj  kaj pomeraniaj princoj. La Metropolito de Gniezno iniciatis en XIII-a jarcento progresadan kristanigon de Prusoj. Sed baldaŭ la Kruckavaliroj «pli fervoraj» komencis katolikigi la konvertitojn «per fajro kaj glavo». Ili sendependiĝas de la pola hierarĥio. La Krucordenanoj ricevas de papo Inocenco IV permeson, fondi kvar novajn episkopejojn por ligi ilin kun la Riga-a metropolitejo. Tio daŭris ĝis en 1566 venkis tie la protestantismo.

Dum la regado de Kazimiro Granda Pollando akiris jam duan metropoliton. Tuj poste, dum la koncilo de Konstanco, la ĉefepiskopo de Gniezno posedos la titolon “Primaso de Polujo”, kiu havos kelkajn ekleziajn  kaj ŝtatajn privilegiojn. La Primaso interalie estis gvida persono dum la reĝelekto, anoncis la elektitan reĝon, kronis lin solene  kaj oficiale post la morto de unu  kaj ĝis surtronigo de alia reĝo portis la titolon de Interrex (Interreĝo).

Nova divido

Dum la periodo de mallibero la tri okupantaj ŝtatoj agorde kun siaj politikaj principoj dividis denove la diocezojn  kaj tiu stato validis ĝis 1925. Oni tiam atakis speciale la metropoliton de Gniezno  kaj la episkopon de Krakovo. La imperiestro Jozefo II kun konsento de la S-ta Seĝo formigis en Tarnów episkop-rezidejon kiel sufraganejon de Lwów, por ke sinsekve tiu episkopa urbo havu Primason. Kiel ni scias Lwów estis ĉefurbo de la parto de Polujo okupita de Aŭstrujo.

La ĉefepiskopo Ledóchovski oficiale uzis dum la I-a Vatikano Koncilo la primasan titolon, malgraŭ ke la Caro postulis de la Apostola Seĝo apartan eklezian orgonizon por la pola teritorio, okupita de rusoj. La varsoviaj episkopoj baldaŭ ricevis la titolon: Primaso de Pola Regno. Tamen post la molsukcesinta “novembra ribelo” kontraŭcara, la varsoviaj episkopoj ĉesas uzi tiun titolon. Cetere post la ribelo, la cara registaro kasacias tri episkopejojn.

Post kiam Polujo sendependiĝis la varsovia episkopo petis la Sanktan Seĝon, ke la diocezo estu denove ŝanĝita. Plej grandaj ŝanĝoj havis lokon post la konkordato inter la Eklezio kaj la Pola ŝtato en 1925. Tiu konkordato decidis pri la limoj de provincoj  kaj diocezoj: unue, ke ili korespondu kun la ŝtatlimoj, due, ke nenia ero de la Respubliko dependos de eksterlanda episkopejo, kaj trie, ke la Apostola Seĝo ne ŝanĝos ion en la eklezia hierarĥio de Pollando, sen konsento de la registaro. Tiamaniere de 1925 ĝis 1945 Polujo posedis kvin ekleziajn metropolojn.

Aliaj aranĝoj

En la Pola Popola Respubliko la Primaso kun papa rajtigo formas diocezojn sur la reakiritaj okcidentaj teroj  kaj en la orientaj partoj de la lando. Papo PIO XII kunigis la du ĉefepiskopurbojn de Gniezno  kaj Varsovio sub unu titolo de Primaso de Polujo, kiu loĝas en la ĉefurbo de la ŝtato. Poznań posedas metropoliton kun palio “pro ecclesia poznoniensi”.

Nuntempe la katolika Eklezio havas en la nova Pollando unu Kardinalon, kvar ĉefepiskopojn  kaj sesdek tri episkopojn. En tiu nombro estas dek ok ordinaraj superuloj  kaj kvardek naŭ sufraganoj. Pollando posedas 6.840 paroĥojn, 12.864 preĝejojn, 13.550 diocezajn  kaj 3.016 monaĥajn sacerdotojn kaj 4.164 seminarianojn.

La polan katolikan vivon specifigas lastatempe la Mari-kulto (Pola Reĝino - La Naŭjara Noveno) organizita antaŭ la miljara datreveno de la Naci-konvertiĝo.

La Sankta Skribo

Post la milito aperis granda intereso pri la Sankta Skribo. La eldonoj de la Nova Testamento atingas sescent milan ciferon. Precipe krom la evangelio aktualas la problemo pri sankteco, pro la multnombroj martiroj suferintaj en la koncentrejoj. Ja la plej bonaj mortis tie…! Sed kiuj restis, gardos la spiritan heredaĵon  kaj la volon, kontinuigi ilian verkon. Ankaŭ grandaj katolikaj aŭtoroj konataj en eksterlando, estas treege serĉataj. Libroj pri sacerdoteco estas volontege legataj.

Pulsas katolika interna sed ankaŭ ekstera vivoj.

Impresas ĉiun observanton kongregacioj, asocioj kun celo kulti la S-tan Koron de Jesuo, S-an Franciskon, Rozarion, tiujn kiujn honorigas la Kanona Juro. Ekzistas organizoj helpantaj al la kulto, ekzemple: ĉepreĝejaj ĥoroj, rondetoj de altarservantoj. Pro la ĉiuspecoj grupoj en manifestacioj kaj procesioj vidiĝas multvariaj standardoj, multkoloraj vestaĵoj, kiuj nur estas portataj por la kulto. Notindan aktivecon montras la Pax-organizo, la Kluboj de la katolika inteligentularo kaj la centmila asocio de Amikoj de la katolika Lublina Universitato.

Ni ne forgesu, ke la katolika Eklezio en Polujo posedas liberecon por formi  kaj eduki religiece la gejunularon en preskaŭ dek kvin mil katekistaj punktoj.

Katolika gazetaro

Ekzistas pli ol 50 titoloj de katolika gazetaro kun duonmiliona eldonkvanto. El tiu katolika gazetaro ĉiu povas aŭdi la fortan vokon instigontan al la intereso pri la Koncilo Vatikana, pri la rilato de la oficiala Eklezio al la problemoj de Polujo, pri la ĉeesto de la katolika laikaro en la kristana vivo. Laŭ la klasika devizo “ora et labora” la katolikoj en Polujo ne nur preĝas, sed ankaŭ laboras en la monda familio, kie ili deziras okupi indan lokon.

Sac. H. Paruzel

al la indekso


 “KRISTANA KULTURO” - DIVERSAJ RECENZOJ

 

Ni kontinuas la publikigon de kelkaj pluraj recenzoj el diversaj revuoj pri la ĝis nun aperintaj broŝuroj en la I.K.U.E.-broŝurserio “Kristana Kulturo”.

 

* Jen recenzo el “The Australian Esperantist” (La Aŭstralia Esperantisto):

Sintrompoj: J. B. Hirscher, trad. W. Flammer.

Verkis ĝin antaŭ cent jaroj Germana sacerdoto (1788-1865), sed la milda tamen efika satiro ankoraŭ validas por riproĉi la pli-malpli hipokritan memon de ni modernuloj. Post analizo de la antikva Farisea menso, kaj la korektiga sinteno de Jesuo kontraŭ ĝi, li donas 62 paragrafojn, kiuj ilustras la sintrompan Fariseecon de modernaj religiuloj kaj konvenciaj bonkondutuloj. Per ili oni povas esplori la subkonsciajn motivojn, kiujn la nurŝajna edifo de sintenoj kaj paroloj kaŝe vualigas.

Ekzemple, en ĝardeno vi erudicie parolas pri la floroj, pompe nomante ilin klasike; en galerio kaj biblioteko vi demandas pri artaĵoj kaj libroj. Sed ne la naturo, scienco aŭ arto vin vere interesas. Vi glorame deziras montri vin klera homo, sekrete sciante, ke en nelonga tempo vi eluzos tutan vian scion.

Vi plendas pri maldankemo de la gefiloj. “Ofte mi malvarmis, maldormis, dum vi dolĉe ripozis” k.t.p. Eĉ ne vorton pri via kompatinda servistineto, kiu laboris dum vi mem dormis kaj por vi preparis komforton.

Vi “malestimas” la mondon kaj ĝian aplaŭdon, sed nur ĉar ĝi ne vin sufiĉe honoras. Fakte vi malestimas ĝian malestimon al vi.

Unu el viaj hejmanoj pekis. Vi koleras. Tamen ne estas la peko, sed la familia malhonoro, kiu vin kolerigas. Saman pekon, faritan de alia homo, vi priridas, kun sekreta plezuro.

Vi pentras belan, sekse ekscitan virinbildon. Por kaŝi vian volupton, vi scias senkulpigan vojon, titolante ĝin - la pentofara Magdalena.

 

* En la “Nordamerika Esperanto-Revuo” la redaktoro Donald Broadribb recenzis jene:

Emile Peltier, Apostolo de Katolika Esperantismo, de N. G. Hoen. Eldonis Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, 1963. 45p., broŝ. Prezo: 6 steloj.

La unua broŝuro en nova katolika serio (Kristana Kulturo - IKUE-Kajero N-ro 1), post kiu ankoraŭ du aliaj broŝuroj aperis. 1963 estas jubilea jaro de la esperantista katolikismo, ĉar en oktobro, 1903, komencis aperi la gazeto Espero Katolika. Nur sep jarojn poste oni fondis la Internacian Kotolikan Unuiĝon Esperantistan.

Emile Peltier havas honoran lokon, ĉar li fondis kaj ĝis sia morto en 1909 redaktis la katolikan gazeton. Krome, pro lia iniciato fondiĝis la internacia societo. Sacerdoto katolika, spirite tre ekumena, Emile Peltier esperis reunuigon de la kristanaj eklezioj, kaj eĉ proponis planon de kunlaboro de kristanaj esperantistaj pastroj el la diversaj eklezioj, cele al iama esperantbaza kunigo de la ekleziaro. De la komenco, li celis, ke lia gazeto estu voĉo ne nur de la romkatolika eklezio sed ankaŭ de la tutmonda eklezio, kaj evidente li komprenis la vorton “katolika” laŭ tiu (historie ĝusta: greke katholikos = ĝenerala) senco. Kvankam la I.K.U.E. kaj la gazeto Espero Katolika tamen iĝis romeklezia voĉo, ili ankoraŭ nun konservas liberalan spiriton kaj kunlaboremon admirindajn.

La biografio pri Emile Peltier estas inspira verko: ĝi plifortigas en ni la senton ke malgraŭ grandaj problemoj kaj senĉesa baraktado, oni povas sukcesi, kiam temas pri io vere utila en la mondo.

 

* Pri la sama broŝuro la “Dansk Esperanto-Blad” (Dana Esperanto-Organo):

Interesa Biografio pri Emile Peltier, la fondinto de la gazeto Espero Katolika. Rekomendinda al ĉiuj iom seriozaj esperantistoj (ankaŭ nekatolikaj), kiuj deziras scii iomete pri la pionira laboro antaŭ la unua mondmilito. La biografio klare montras la grandegajn malfacilaĵojn, kiujn oni tiam havis, kaj kompare kun kiuj la hodiaŭaj malfacilaĵoj estas nenio.

S. O.

* Jen la recenzo de “Esperanto”, la oficiala revuo de U.E.A.:

Pioniro de Esperanto, granda idealisto, kiun altiris ekumenismaj esperoj kaj revoj pri unuiĝo de la malsamaj kristanaj konfesioj, abato Emile Peltier estas brila ekzemplo de nobla vivo.

Li fondis, spite de malfacile venkeblaj baroj, la revuon “Espero Katolika”, kiun li redaktis ĝis mallonge antaŭ sia morto. Li plue klopodis, ĉiam sensukcese, organizi internacian katolikan unuiĝon, kiu estis realigita nur unu jaron post lia morto, surbaze de liaj antaŭaj laboroj.

Tazio Carlevaro (Bellinzona)

 

* El “Heroldo de Esperanto”:

Pri “Sintrompoj”:

Johann Baptista Hirscher, naskiĝinta en 1788, fama profesoro pri moralteologio ĉe la universitato de Tübingen (Germanujo) eldonis tiun multvaloran libreton preskaŭ je la fino de sia vivo, en la jaro mem de sia morto (1865). “Sintrompoj” estas multinstrua gvidilo al utila sinkono kaj tute inda esti esperantigita. Gratulon al pastro Flammer pro la tre bona traduko de tiu “spegulo per kiu la homoj povas vidi kiaj ili vere estas sen fariseaj masko kaj ŝminko”.

Kan. P. Gillet

 

Kaj pri “Emile Peltier”:

Esperanto ne estas propraĵo de iu lando, religio, ideo aŭ socia grupo, sed apartenas al la tuta homaro kaj ĉiu rajtas uzi ĝin. Kial do la katolikoj ne uzu la internacian lingvon por disvastigi sian kredon? Tion komprenis, jam en 1901, pastro Peltier el Francujo (1870-1909), kiu kun kelkaj aliaj esperantistoj fondis la revuon “Espero Katolika”, kiu festas ĉijare sesdekjaran jubileon.

La fervora kaj kuraĝa pioniro de la katolika esperantista movado plene meritis, ke lia memoro ne estu forgesita. Tial ni kore dankas N. Hoen pro lia agrable legebla biografio de sacerdoto Peltier.

 

al la indekso


PREĜEJO EN OSTROWITE

Interno de la preĝejo en Ostrowite (Pollando) kun specialaj cirkonstancaj dekoracioj okaze de la Dua Vatikana Koncilo. La surskribo laŭlarĝe de la preĝejo estas: “Paroĥo Ostrowite kuniĝas spirite kun la Koncilo”.

 

al la indekso


VINJETOJ

Hodiaŭ ni ne povas forkuri, Eduardo, pluvas!”

 

“Mi nutras la kokinojn rekte per farboj, tiel mi ne bezonas kolorigi la paskajn ovojn”

 

al la indekso