Enhavo de Espero Katolika numero 5/1964

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la titolpaĝo: frua printempo ĉe la malnova kastelo "Hoosden" apud S. Odiliënberg en Sud-Nederlando.

 


EN LA INTERESO DE IKUE 

La ŝanĝo de formato kaj litertipo de “Espero Katolika” kaŭzis, kiel ĉiu leganto scias, en la komenco de la jaro - pro neantaŭvidebla kaj bedaŭrinde malfrua alveno de la novaj litertipoj el Usono - aperprokraston, kiu dum mallonga periodo interrompis la regulan aperon. Sed tiu “doloro” - vere plej doloriga por la redaktoro - baldaŭ haltis post kiam en rapida sinsekvo la numeroj de januaro, februaro, marto kaj aprilo estis presitaj kaj ekspeditaj. Kaj la legantoj mem povis fari la konkludon, ke nur eksterordinaraj cirkonstancoj komence de 1964 kaŭzis la neregulan aperon de nia revuo.

Nun alvenis jam elkoraj gratuloj de multaj membroj el preskaŭ ĉiuj landoj, kie IKUE havas membrojn. Tiuj gratuloj ofte estas kortuŝaj kaj montras plej konvinke kaj ĝojige la grandan simpation, kiun “Espero Katolika” okupas en la koroj de siaj gelegantoj, sendepende de nacieco, raso aŭ kontinento. Ne estas la nombro de kilometroj, kiuj ludas ian rolon en la rilatoj inter la membroj de IKUE, ne ankaŭ nur devigaj aŭ purorganizaj sentimentoj. El ĉiuj leteroj spontane parolas la voĉoj de unu amiko al alia, de spirita ligiteco, kiu en periodo de multaj jaroj formis la fortan moralan bazon, sur kiu ripozas - kaj restis staranta - “Espero Katolika” kiel revuo kaj IKUE kiel organizo internacia katolika esperantista.

Sendube la reorganizo, pli bone ja kompleta renovigo de IKUE, kiu komenciĝis en 1963 kaj nun kulminis en formate kaj tipografie komplete nova “Espero Katolika”, neeviteble por parto de la membroj de IKUE devis montri aspektojn, kiujn ili mem eble ne estus realigitai en la sama formo ol la funkcianta Taga Estraro opiniis plej favoraj.

Sed kiel ajn: ĉiu decido estis farita nur en la intereso de IKUE, kaj plene laŭstatute kaj lojale; kaj - rilate gravajn punktojn - nur post skriba voĉdonado de la tuta estraro. La estonteco pravigos tiun sintenon.

Rilate nian revuon: jam en la antaŭa numero la redakcio apelaciis al ĉiuj - kaj estas multaj tiaj - membroj kompetentaj por verki taŭgajn kaj interesajn artikolojn, se eble akompane de bildkartoj, pri landoj kaj popoloj de ĉiuj kontinentoj, aŭ ne tro longajn fakartikolojn por E.K.

Forte ni nun ripetas tiun apelacion al ĉiuj kompetentuloj, por ke la nivelo religia, scienca kaj kultura de “Espero Katolika” akiru pli largan kaj ankoraŭ pli internacian bazon.

N. Hoen

 al la indekso


LA NUNA NUMERO 

estas de speciala signifo pro la en ĝi publikigita raporto de la Ĝenerala Sekretario de IKUE pri kunveno de la Taga Estraro, kiu okazis tuj post Pasko en Urnäsch, Svislando; 

tiu raporto meritas ĉies plenan atenton pro diversaj kaŭzoj; ĝi koncize fingremontras al malfacilaĵoj rilate gravajn problemojn; pri kelkaj la kongreso en Valencio devos alporti definitivan solvon; 

sed ne nur rilatas pri malfacilaĵoj, ĉar fakte la sukceso de la broŝurserio “Kristana Kulturo”; de speciala informa agado, je iniciato de nia prezidanto, sac. Beckers, inter la koncilpatroj de la Dua Vatikana Koncilo, kaj aliaj kuraĝigaj sukcesoj de IKUE en la lasta jaro, konvinke atestas pri la granda aktiveco sukcesplena de la nun funkcianta Taga Estraro; ili estas multpromesaj por la plua kaj celtrafa renoviĝo, kiu malfermis novajn vojojn por ankoraŭ pli intensa kaj vigla agado de IKUE; 

pli brila pruvo ne estas imagebla ol la anonco de speciala aŭdienco ĉe Lia Papa Moŝto Paŭlo VI, kiun akiris patro Giacinto Jacobitti en Romo, por la Taga Estraro de IKUE, kiu aŭdienco okazos la 19-an de majo 1964 kaj pri kiu “Espero Katolika” detale raportos.

La redakcio

al la indekso


PREPARAJ LABOROJ DE LA IKUE-ESTRARO

Kunveno de la taga estraro okazis la 1-an kaj 2-an de aprilo 1964 en Urnäsch, Svislando. Partoprenis la prezidanto, la kasistino, la redaktoro de “Espero Katolika”, la vicsekretariino kaj la ĝen. sekretario. En tri kunsidoj estis priparolitaj diversaj administraciaj problemoj kaj la traktaĵoj de la venonta ĝenerala kunveno en Valencio.

Por ke IKUE ne devu pagi ŝtatajn impostojn, kiel asocio sen financa profito, necesas pli detale difini kaj formuli la celon de IKUE. Pro tio ni proponas al la ĝenerala kunveno jenan tekston por art. II de nia statuto: “IKUE celas servi per Esperanto la religian, sciencan kaj kulturan mision de la Katolika Eklezio”.

Por plibonigi kaj pliutiligi la Libro-Servon al la IKUE-membroj necesas, ke ni metu sur la libroliston nur tiajn librojn, kiuj estas rekomendindaj kaj ne kontraŭaj al la celo de IKUE.

S-ino L. de Jong en Boskoop prizorgis kun granda sindediĉo la ekspedon de nia revuo. Ŝi meritas nian elkoran dankon pro tiu granda laboro. Pro diversaj malfacilaĵoj ŝi rezignis, kaj ekde marto 1964 la Centra Oficejo ekspedas nian revuon.

En pluraj landaj ligoj de IKUE la liga vivo stagnas. La jarraportoj de la ligoj, postulitaj de la IKUE-statuto, ne alvenas ĉe la ĝen. sekretario. Regule raportas nur la franca kaj itala ligoj per siaj ligaj bultenoj, kiujn la ĝen. sekretario regule ricevas. La rilatoj inter IKUE kaj “Nederlanda Katoliko”, kiu postulis apartan kotizrabaton, estos traktaĵo de la ĝenerala kunveno.

Prez. A. Beckers iniciatas la fondon de “Instruista Rondo” analoge al la “Sacerdota Rondo”. Pro tio ni aparte invitas ĉiujn geinstruistojn en IKUE, viziti nian kongreson en Valencio.

Pro la dufoja ŝanĝo de la Centra Oficejo en 1963 la eldono de la jarlibro prokrastiĝis. La malfacilaĵoj de la administracio postulas paciencon ne nur de la Estraro, sed ankaŭ de la membraro.

En la serio “Kristana Kulturo” aperos en 1964 la dramo “La turo inter nuboj”, originale en Esperanto verkita de nia samcelano sac. d-ro Jan Filip. La aŭtoro esperas, ke tiu eldono en Esperanto iniciatos tradukojn en naciajn lingvojn.

Prez. A. Beckers iniciatis kaj prizorgis latinlingvan leteron por la koncilpatroj. Patro G. Jacobitti en Romo sendis ĝin dum la dua sesio de la Koncilo al ĉiuj koncilpatroj. Dank’ al iliaj klopodoj la IKUE-estraro havos la eblecon partopreni en aŭdienco ĉe Lia Papa Moŝto Paŭlo VI la 19-an de majo 1964. La telegramo de patro Jacobitti atingis nin ĝuste dum la kunveno en Urnäsch.

W. Flammer

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ 

 “Kristana Kulturo”

En recenzo pri la broŝurserio de IKUE, Franca Esperantisto (Revue Française d’Esperanto), januaro 1964, skribas:

IKUE ĵus lanĉis tiun ĉi interesan kaj promesplenan serion da broŝuroj pri religiaj temoj de kultura aprezo. Dank’ al tiu ĉi altnivela eldonserio, la katolikoj devus esti instigataj al pli da intereso por la aferoj de sia religio kaj la ne-kristanoj, ĝis nun retenitaj pro la piemo, sektemo kaj prozelitismo de iaj katolikaj eldonaĵoj, povos aprezi la kristanan kulturon, de kiu ili havos pli ĝustan bildon.     Pierre Royer

 

Raportoj de la Landaj Ligoj de IKUE

Art. VIII de la IKUE-statuto difinas: “La landaj ligoj raportas minimume ĉiujare al la ĉefestraro”.

Laŭ tio la ĝenerala sekretario devus ricevi regulajn raportojn pri nia movado en la diversaj landoj. La franca, itala kaj svisa ligoj plenumis tiun devon per alsendo de siaj ligaj bultenoj “Franca Katolika Esperantisto”, “Katolika Sento” (Bulteno de la Itala katolika unuiĝo) kaj “Svisa Espero Katolika”. Laŭ nia scio ekzistas ankaŭ “Nederlanda Katoliko” (bulteno de la nederlanda ligo, bedaŭrinde redaktita en nederlanda lingvo) kaj “Katolika Esperantisto” (oficiala organo de la Katolika Esperantista Hispana Asocio).

Estus dezirinde, ke ĉiu landa ligo havu sian propran bultenon kaj sendu ĝin ankaŭ al la sekretario de IKUE. Tiamaniere ĉiu ligo aŭtomate plenumus sian devon de jarraporto.

Ĉi-jare okazos la ĝenerala kunveno en Valencio kaj la Estraro de IKUE devas prepari laborprogramon por la venontaj du jaroj. Kiamaniere ĝi povus fari seriozan kaj realigeblan programon, se ĝi ne konus la raportojn de la landaj ligoj pri la du pasintaj jaroj? Tial ni denove petas: sendu viajn raportojn kaj sugestojn al la ĝenerala sekretario antaŭ la komenco de julio!  W. F. 

Pago de kotizoj

Multaj membroj havis ĝis nun la kutimon, pagi sian kotizon ĉiu-jaran en kelkaj partoj, dividitaj tra kelkaj periodoj de la jaro.

Montriĝis nun, ke tiu kutimo kaŭzas al la “Centra Oticejo” en Lieĝo, kaj al la Landaj Reprezentantoj, multe kaj fakte ne nepre necesan laboron; ke perdiĝas eĉ kelkfoje parteto de la kotizo kaj ĉio tio ankaŭ administracie malfavore influas glatan administradon de la jarkotizoj. Cetere tiamaniere la kaso de IKUE nur kvazaŭ “ŝake”, ĉiukaze neregule, “pleniĝas”, dum pagado de la devigaj elspezoj por la presado de “Espero Katolika”, kaj la neeviteblaj diversaj aliaj elspezoj ktp., estas konsiderinde malplifaciligata.

Pro tiuj gravaj motivoj ni urĝe petas al ĉiuj membroj ekde nun, se eble, pagi la jarkotizon en unu fojo, ne plu en partoj.

Certe la membroj de IKUE kunlaboros, por estontece tiamaniere multe plifaciligi la malfacilan kaj ampleksan laboron de la “Centra Oficejo” kaj pliefikigi la tutan organizan agadon. 

Raporto pri la jarĉefkunveno de KEJF

La 1-an de aprilo 1964 la grupo “Katolika Esperanto-Junularo Fürth” okazigis sian unuan jarĉefkunvenon (KEJF fondiĝis en majo 1963).

Unue oni diskutis pri la raportoj prezentitaj de la estraro. La raportoj menciis interalie, ke la membraro nun ampleksas 29 gejunulojn; ke la financa stato estas kontentiga; ke KEJF daŭre okazigas kurson por komencantoj kaj ke la gazetaro sufiĉe ofte raportis pri la aranĝoj kaj la grupo gajnis multe da prestiĝo ĉe la urbaj kaj ekleziaj instancoj.

La malnova estraro abdikis. La novelektoj havis jenan rezulton: Peter Herbrich: prezidanto; Christl Schmieg: kasistino; Ursula Huber: sekretariino.

KEJF ankaŭ akceptis novan statuton, kiu klare direktas la laboron de la klubo. La jarĉefkunveno decidis ankaŭ pri nova laborprogramo, kiu i. a. enhavas: cirkulero pri KEJF al ĉiuj katolikaj grupoj de la urbo; varbletero al 100 gejunuloj kaj okazigo de varbvespero; daŭra gazetara servo; organiza plifirmigo kaj altigo de la lingva nivelo.

La membraro ankaŭ decidis aliĝi al “Kreisjugendring” (Urba Junula Komitato), kiu havas 46 membro-grupojn, kun entute 10.500 membroj. En tiu kadro ekestos nova kaj tre fruktodona laborkampo por la informado pri Esperanto. KEJF intensive kunlaboros kun la neesperantistaj junulargrupoj por interesigi ilin pri la lingvo internacia.

La lasta decido de la kunveno estis, proponi al GEA, okazigi la Germanan Esperanto-Kongreson 1965 en Fürth. KEJF promesas sian helpon en la preparado de la kongreso.

(Raporto de f-ino Ursula Huber, sekretariino de KEJF) 

Geinstruistoj, IKUE invitas vin!

Se vi interesiĝas pri fondo de “Instruista Rondo” en IKUE, skribu al la ĝenerala sekretario aŭ - pli bone - partoprenu en la kongreso en Valencio, kie oni priparolos tiun planon. 

El Aŭstrujo

AKLE Wien aranĝis tradician festotempan Di-servon kun Esperanto-prediko de Ms-ro komandoro P. Georg Plank O. Cr. kaj krucvojon en Esperanto je palmodimanĉo en la kapelo de la bela preĝejo de Sankta Karlo (Wien IV). 

La finna epopeo “Kalevala” baldaŭ aperos

Laŭ informo en “Heroldo” de s-ro Vilho Setälä la nacia finna epopeo “Kalevala” aperos en Esperanto antaŭ la fino de la nuna jaro. La verko, kiu konsistas el proksimume 12.500 oktrokeaj versoj (ĉ. 300 paĝoj), eldoniĝos dank’ al malgrandaj donacoj de ordinaraj esperantistoj. 

Pedagogia eksperimento en Afriko

La “Centro de Esploro pri Afriko” ĉe “Pola Esperanto-Junularo” sendis la tekston de “Ĝeneralaj principoj de la Pedagogia Eksperimento en Afriko”. Ĝi sciigas, ke en julio 1964 okazos scienca sesio dediĉota al tiu projekto. Samtempe oni aldonas, ke surbaze de la okazonta diskuto “CEA” prilaboros detalajn principojn de la projekto, kiuj sekve estos transdonitaj al la UNESCO.

al la indekso


LA XXX-A KONGRESO DE IKUE EN VALENCIO

(23-29 julio 1964) 

Kiel anoncite, la XXX-a kongreso de I.K.U.E. okazos en Valencio, tuj post la XXV-a kongreso de “Hispana Esperanto-Federacio” (21-24 julio).

La datrevena karaktero de tiu kongreso instigis la organizantojn al solenigo de la kongreso; la malfermo estos speciale interesa, en la salonego de la Universitato, kun ĉeesto de ĉiuj Aŭtoritatuloj; plue, postkongrese, tio estas dum la kongreso de I.K.U.E., okazos vere interesa ekskurso al Cheste, vilaĝo kun tre multenombra esperantistaro, kiu akceptos la kongresanaron amase, kun fanfaro k.t.p. Okazos kronado de memortabulo honore al d-ro Zamenhof, kaj poste komuna tagmanĝo, bonvenigo en la ĉefa teatro, k.t.p.

Ĉio invitas do al frua alveno en Valencion, por partopreni ankaŭ la nacian hispanan kongreson.

Tre interesa programero estos la okazigo de “Literatura Konkurso”, la 24-an, kies kondiĉojn ni publikigas en tiu-ĉi numero de E.K., por inciti ĉiujn IKUE-anojn al portopreno. Se, hazarde, iu el ili gajnos premion, li povos ricevi ĝin persone.

La kongreso de H.E.F. povas fariĝi tre interesa antaŭkongreso por IKUE-anoj, tiel kiel la kongreso de I.K.U.E. estos inda postkongreso por HEF-anoj.

al la indekso


NI KONDOLENCAS 

Pro s-ro Gabriel Schorer, mortinta 13-an de januaro 1964 en Stockheim.

Kiam la 4-an de januaro 1892 Gabriel Schorer naskiĝis en Stockheim, li estis infano kiel milionoj da aliaj. Tamen nur ĝis sia 3-a vivjaro, ĉar tiam li vundiĝis dum renversiĝo ĉe vertebraro.

Jen komenciĝis heroa luktado inter sana spirito kaj malsana korpo. Luktado, kiu daŭris ĉirkaŭe 70 jarojn. Ekde 1906 oni povis lin trovi nur en lito. Ekde 1912, sekve de kelkmonata restado en ortopedia malsanulejo li resaniĝis tielgrade, ke estis eble al li helpe de apogiloi iri kaj eĉ - malgraŭ grandaj malhelpoj - mastri hejme. Kia ĝojo por liaj patrino kaj karuloj! Sed jen incidento. Estante por ŝanĝo de ortopediaĵoj en Augsburg trafis lin la ĵusa eksplodo de la unua mondmilito: necesigante reveturon sen ortopediaj helpiloj en plenplena trajno. Ĉio ĉi ne restis senefika.

Li refalis en la antaŭan staton, eĉ tielgrade, ke post aliĝo de aliaj malsanoj la kuracisto devis diri al la patrino: “pli longe ol tri semajnoj li ne vivos”.

Kia granda eraro!

Se la homo fidus nur je siaj propraj povoj, tiam mi kaj certe la plimulto inter ni, starus ĉe lito de tiu homo nekompreneme, vidante je sia mirego personecon tutalian ol supozitan.

Gabriel Schorer poste fariĝis ankaŭ fervora samideano. Li rekonis la valoron de Esperanto kaj lernis ĝin memstare, kvankam daŭre devige restante kun multaj doloroj en la lito.

Li fariĝis ano de IKUE. Li akiris multnombrajn amikojn en ĉiuj mondpartoj. Kiel karakterizaj estis la vortoj de liaj Novzelandaj geamikoj: “Liaj ĉiam senkondiĉe fidantaj kaj kredantai vortoj donis al ni multfoje grandan forton, kiam ni sentis ke ni malfortiĝis aŭ laciĝis en la batalado de la ĉiutaga vivo”.

Rudolf Skoruppa

al la indekso


DIFINI LA ESENCON DE IKUE 

Altestimata samideano skribis al mi siajn tre pripensindajn ideojn pri IKUE:

“Difini la esencon de IKUE estas nun la plej grava tasko. La E-asocio de la Di-kredantoj nepre ne povas esti simpla kopio de tiu de la tiel-nomataj “neŭtralistoj”, kun la sola diferenco, ke en la revuo tie kaj tie aperas krucoj kaj bildoj de eklezia intereso. La fundo mem de ambaŭ asocioj devas esti alia. Ni devas do tre atente kaj obstine esplori, en kio fakte kuŝas la diferenco, kaj tiun diferencon ni devas speciale flegi kaj kulturi. Al mi ŝajnas, ke en la vivo de IKUE okazos nun decidoj de ekzista signifo.

Ni alvenas al voj-turniĝo, voj-disiĝo kaj devos absolute ĝuste elekti la irotan direkton. Ne per facilanimaj diskutoj aŭ disputoj ni kapablos trovi la ĝuston, sed nur per pli alta kaj konstrua kritika pripensado kaj juĝado. La mondo metas antaŭ ni la malfacilojn, kaj nur per sagaca kaj freŝa mondrigardo ni trovos niajn vojon kaj ritmon”.

Vere direktomontraj vortoj, konsiderindaj por ni ĉiuj, ĉar svingi flagetojn, kolekti cigarringojn kaj kvereli pro kotizoj estas eble amuzaĵo, sed ne celkonscia agado por nia alta tasko.

W. F.

al la indekso


NI GRATULAS 

* La Sankta Patro Paŭlo VI nomis la kapitulan vikarion de Krakovo doc. d-ron Karlon Wojtyła ĉefepiskopo de Krakovo kaj metropolito de la eklezia provinco de Krakovo.

Lia ekscelenco tre simpatias al nia katolika Esperanto-movado. IKUE kore gratulas kaj ĝojas kune kun la polaj samcelanoj. 

* Ni gratulas al Sac. prof. d-ro Peter Hohenwarter (el Karintio), nun depost jaroj en Vieno, distingita per la ora honorinsigno de la “Aŭstria Esperantista Federacio” (AEF) pro lia 70-a naskiĝtago (18.5.1964)       (M.) 

* Plue ni gratulas emeritan univ. prof.-on d-ron Johannes Ude pro lia 90-a jariĝo (28.2.1964).

Jen pioniro kaj senlaca laboranto sur etika, socia, vivreforma kaj precipe porpaca agadkampo. “Kompreneble” li ankaŭ estas amiko kaj akcelanto de Esperanto, precipe pro porpacaj kaŭzoj!  (W. M.)

 * Plue ni gratulas al:

ge-sroj d-ro Frings-Hirschmann en Duisdorf (Germanujo), pro la naskiĝo de filo, al kiu ili donis la nomojn Marcus Johannes;

ge-sroj Miller, Stuttgart-Degerloch (Germanujo), pro la naskiĝo de ilia unua filo Gabriel;

ge-sroj Tuinder-Dekker (Nederlando), pro la naskiĝo de tria filo, nomita Barĉjo. S-ro Tuinder estis prezidanto de “Nederlanda Katoliko” ĝis pasinta jaro. 

* Post kompara ekzameno, la blinda samideano s-ro D. E. Schipper el Hilversum (Nederlando) estas eknomita orgenisto de la Reformita Preĝejo en Blaricum.

Ankaŭ ni kore gratulas nian samideanon, kiu ekde aŭgusto de la pasinta jaro denove laboras ankaŭ ĉe la radiodisaŭdigo.

Lia eknomo estas granda sukceso post malfacilaj jaroj sekvintaj lian revenon el Indonezio en 1956.

(laŭ “De Blindenbode” de nov. 1963)

al la indekso


KION LA KATOLIKA EKLEZIO

FARAS POR LA MALTA LOĜANTARO

(konsistanta ĉefe el laboristoj) 

Notinde estas ke el ĉiuj eklezioj starigitaj de Sankta Paŭlo, nur la Malta restadis firma en la Kredo ĝis la hodiaŭa tempo. Laŭ mia opinio, oni povas tion klarigi per la fakto ke la Maltanoj trovis en la Eklezio ne nur la Spiritan Patrinon, sed ankaŭ Patrinon kiu konsciis, ke ĝiaj filoj hovas korpon kiel ankaŭ animon.

Ni vidu, kiel nuntempe la Katolika Eklezio kontribuas al la prospero de la Malta Nacio.

Ĉ. 17.500 geknaboj vizitas lernejojn de Religiaj Ordenoj, afero kiu kostus ĉ. £ 600,000 jare por la Malta Trezorejo, se tiuj lernejoj estus komplete subtenitaj de la Registaro. Certaj Religiaj Ordenoj hovas ankaŭ Orfejojn, por kies subteno la Ĉefepiskopo pagas grandajn sumojn; la nombro de tiuj geknaboj estas 800; estas menciinda la fakto ke tie la geknabojn oni instruas pri metioj, kaj plurfoje ili estas pli pretaj por la labora vivo, ol geknaboj kiuj vivas normale en propra familio.

Religiaj ordenoj prizorgas ankaŭ malsanulejojn kaj maljunulejojn.

Por solvi la problemon de nesufiĉaj domoj, la Eklezio proponis ankaŭ sian kontribuon; ĝi konstruigis loĝejojn je moderaj prezoj.

Alia problemo solvenda por la Eklezio estis la preparo por la edziĝa vivo. Per la “Kana Movado” la Maltaj gefianĉoj kaj junaj geedzoj povas profiti el specialaj kursoj pri familia psikologio, infan-prizorgoj, kuirado, k.t.p. Sekcio de la Katolika Agado interesas sin pri la problemoj de elmigrantoj kaj senlaboruloj, organizante preparajn kursojn, kontakton inter la elmigrantoj kaj siaj familianoj, k.t.p.

La Movado de Junaj Kristanaj Laboristoj sukcesis konsciigi la Maltan Junularon pri ĝia respondeco kaj povoj. Ĝi edukos siajn membrojn al aktiva partopreno en politiko kaj metiista unuiĝo. Eble la plej grava kontribuo de tiu Movado al la Nacio estas semajna (baldaŭ taga) gazeto, fama pro ĝia neŭtraleco.

RENO M. CARUANA

eks-prezidanto de la Junaj Kristanaj Laboristoj Malto

al la indekso


SANKTA NOKT’!

 

En ni, per stelflagrado, palpebrumas

de l’ hom’ malnova, sonĝ’ elaĉetita.

Ho Sankta Nokt’! Rebrilo gagatluma

kun rozoj kaj diantoj iriziĝas.

Troviĝas trans simboloj, hela mondo,

kie la nova hom’ ĉeesti devas,

ĉar volas Betlehem’, je gracopovoj

nin elplenigi; ankaŭ je korĝojo

virga kaj je fruktado sakramenta.

Ĉiu Kristnasko estas nova aŭroro,

espero harmoniiganta krion -

kun nokto densa pluv’ el lum-sonoro.

Kristnasko: pac’ kaj am’, en la spirito

de nude riĉa, adoranta homo,

antaŭ la Vort’ - la Malsuprenirinto.

 

Gabriel Mora i Arana, trad. T. Durenkamp

(Publikigo pli frutempa ne estis ebla)

al la indekso


NUR AMO VENKAS MALAMON…

 

Se mi parolus per langoj de homoj kaj anĝeloj,

sed ne havus amon,

mi estus nur sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.

Kaj se mi posedus la profetpovon

kaj konus ĉiujn misterojn kaj ĉian sciencon,

kaj se mi havus ĉiun kredon,

tiel ke mi povus formovi montojn,

sed ne havus amon,

mi estus nenio.

Kaj se mi disdonus mian tutan havon,

kaj fordonus mian korpon por forbrulo,

sed ne havus amon,

tio nenion utilus al mi.

Amo estas pacienca kaj bonvola.

Amo ne estas enviema,

nek fanfarona nek aroganta.

Amo ne kondutas nedece;

ĝi ne serĉas sin mem,

nek koleriĝas nek pensas malbonon.

Amo ne ĝojas pri maljusteco,

sed kunĝojas pri la vero.

Amo toleras ĉion, kredas ĉion,

esperas ĉion, eltenas ĉion.

Amo neniam pereas.

 

(El la unua letero de S. Paŭlo al la Korintanoj, 13,1-8)

 

***

 

Laboro estas amo videbligita.

Kaj se vi ne povas labori kun amo, sed nur kun malŝato,

estas pli bone forlasi vian laboron

kaj sidi ĉe la pordego de la templo

kaj ricevi almozon de tiuj, kiuj laboras kun ĝojo.

Ĉar se vi bakas panon kun apatio,

vi bakas panon maldolĉan,

kiu nutras nur la duonon de la homa malsato.

Kaj se vi premas la vinberojn malvolonte,

via kontraŭvolo distilas venenon en la vinon.

Kaj se vi kantas eĉ kiel anĝeloj, sed ne amas la kanton,

vi fermas la homajn orelojn

kontraŭ la voĉoj de la tago kaj la voĉoj de la nokto.

 

Kahlil Gibran

(La pensojn pri la videbligita amo ni prenis el la leginda libro de Kahlil Gibran: LA PROFETO, Stafeto-Eldono 13).

W. F.

al la indekso


KATOLIKA...? 

Estis por mi surprizo, ricevi numeron 149 de “La ĝusta vojo”, kies subtitolo estas “internacia cirkulero por katolikaj esperantistoj”. Mi tuj eklegis, ĉar mi interesiĝas pri tio, kion la katolikoj en Esperantujo publikigas. La cirkulero enhavas plej diversajn sciigojn, preĝoin kaj eldirojn. Mi eĉ povas diri, ke ili estis kontraŭaj. Dum pri koncilaj aferoj la redakcio klare elektas la flankon de la pli progresema parto de la koncilaj patroj, ĝi aliflanke publikigas hontindajn eldirojn kaj mistikismajn profetaĵojn.

Hontindajn eldirojn oni trovas sur la lasta paĝo. Tie la leganto estas regalata per principoj, kiuj klare estas el faŝisma origino. Artikoleto pri demonstracio de germanaj militistaj invalidoj al Bonn por peti pli grandan renton, finiĝas jene: «Unue ni zorgu por niaj popolanoj, tio estas pli ĝusta kaj justa ol donaci milionojn al evolupopoloj». Ĉu tio estas germana moralo?

Certe ĝi ne estas katolika. Ni, katolikoj, profunde konsciu pri tio, ke ne nur niaj familianoj, niaj samlandanoj aŭ niaj samrasanoj, sed ĉiuj homoj en la mondo estas niaj proksimuloj. En la katolika politiko de la bonfartaj ŝtatoj oni ĝuste klopodas trovi vojon por doni regulan helpon al la neevoluintaj landoj. Estus etike senhonte, se la riĉaj landoj ne helpus savi la malriĉain de malsato. En bonfartaj ŝtatoj certe estas ankoraŭ aliaj fontoj por subteni “popolanojn” (kial uzi tiun vorton kaj ne “nacianojn”?). 

“Profetaĵoj”

Krom la suprenomitan mi trovis alian senaman citaĵon de Marŝalo Risaliti Otello, kiu skribis i. a.: «Ni devas duobligi niajn preĝojn, por ke Dio lumigu naciistojn, komunistojn kaj aliajn pekulojn, alie Dio per ili punas la tutan pekantan mondon”. Oni klare vidas, ke ĉi tie preskaŭ ĉiela mesaĝanto parolas, ĉar li scias unue, ke ĉiuj naciistoj kaj komunistoj estas pekantoj - kaj tio estas io, pri kiu tera estaĵo kiel homo ne povas juĝi! Kaj due li profetas, ke Dio, se ni ne sufiĉe preĝas, punos nin per tiuj naciistoj kaj komunistoi kvazaŭ ili estus bastonoj kaj Dio la kolera patro.

Sed tio ne estas ĉio. “La gusta vojo” donas ankoraŭ aliajn profetaĵojn. Alia bastono de Dio, Kiu ŝajnas esti nur Minacanto, estas la atommilito. Nia Sinjoro diris tion proprapersone al certa patro M. en multaj aliaj por mi malklaraj frazoj. Tiu patro M. devus estiĝi “la dua posteulo” de Papo Johano. “Lia mirinda elekto okazos laŭ lo volo de Dio kaj subtenata, defendata kaj ŝirmata per speciala lumo. Post la Koncilo, kiun li gvidos ĝis fino, li konvertos la nekredantojn al la kredo en Kristo. Li havos gracon miraklan”. Jes, “tiu Granda Miraklo de la ĝenerala konvertiĝo” estos la fina rezultato de ĉio. Sed ni kompreneble unue devas multege preĝi por tio, alie certe katastrofoj okazos...

Mi demandas min, kun kiu intenco oni eldonas tian cirkuleron. Por timigi la homojn kaj samtempe promesi al ili “Grandan Miraklon”? Estus pli bone unuflanke silenti pri tiuj strangaj profetaĵoj, ĉar ili vere ne plibonigas la mondon, kaj aliflanke vivi en la realo kun pli granda homamo kaj toleremo ol la homoj de “La ĝusta vojo” nun montras.

Katolika? Mi ne komprenas, kial oni nomas tiun cirkuleron katolika: laŭprincipe ĝi ne meritas tiun nomon, kaj la mistikismaj sensencaĵoj publikigitaj kun nomoj kaj eldiroj de grandaj katolikaj eminentuloj atakas la bonan nomon de la katolika Eklezio. “La ĝusta vojo” kun tiu numero sin trovas sur erara flankvojo, kiu kondukas al konfuziĝo de la nekritika leganto!

Corry van Kleef

al la indekso


IMPERATIVOJ DE LA VIVO 

Unua kaj ĉefa imperativo: “Ne dependigu vian feliĉon de io, kio ne dependas de vi!”. Tiu strange plursenca moto brilas sur la frontpaĝo de la libro “Imperativoj de la vivo”, verkita de la brazila filozofo Huberto Rohden, en Esperanta traduko eldonita de la Asocio Esperantista de Rio-de-Janeiro. Paganoj, ateistoj, kristanoj, ĉiuj povas laŭvivi tiun imperativon, ĉiu laŭ sia propra kompreno kaj interpreto.

La tuta enhavo de la libro estas same plursenca kiel la moto. En ĝi ni legas belegajn aforismojn pri Kristo kaj kristana amo, dokumentitajn per multaj citaĵoj el la Nova Testamento. Sed kiu atente legis la “Antaŭparolon”, ne plu dubas pri tio, ke H. Rohden ne akceptas la tutan Evangelion de Kristo - ke li interpretas ĝin tre subjektive.

Tiu antaŭparolo laŭdas la libron jene: “Mistiko en pura vesto, libera de fanatika religiemo, sen sektemo aŭ dogmemo”. H. Rohden ne ŝatas dogmojn kaj ekleziojn. Kaj tamen li starigas novan dogmon nepre kredendan: La teologio kaj la Eklezio malhelpas la vivon laŭ la Evangelio de Kristo! Jen kelkaj citaĵoj el lia libro: “La morala fiasko de okcidenta Kristanismo devenas plejparte de la fatala konfuzo, kiun la dualisma teologio enmetis en la sinon de l’ eklezio kaj en la koron de homo. Neniu alia parto de la homaro faris tiajn kaj tiom da teruraj krimoj, kiel la kristana okcidento, ekde la tempoj de Konstanteno, kiam la teologio komencis superstari la Evangelion. La historio de okcidenta kristanismo estas esence historio de militoj... Kaj kion faras la kristanoj relative pacemaj? ili vivas prefere por la materio, por la ĝuoj, la ambicioj... almenaŭ 90% de la tielnomita kristana vivo estas servado al la anti-kristo, al avido...”.

Kia science preciza statistiko de la filozofo Rohden! 

Stranga kritiko 

Kaj la kritiko fariĝas pli akra kaj stranga: “La okcidenta kristano ne komprenis ankoraŭ - ĉar la teologio tion ne permesas - ke la sama Kristo elaĉetinta Jesuon, estas ankaŭ en li, kaj povas kaj volas lin elaĉeti. Nia kristana teologio vakcinis la homon per serumo, kiu lin imunizis kontraŭ la spirito de Kristo…!” (p. 148-150).

Jes, vi ĝuste legis: “Kristo elaĉetinta Jesuon”, t. e. Kristo elaĉetis Jesuon. Leginte tiun Rohdenan mistikon kaj teologion, mi ne plu povis ĝui la belecon de la Rohdenaj aforismoj. Se la aŭtoro parolus pri la vera Kristo de la Evangelio kaj pri la persona kaj transcenda, ne panteisma Dio, mi povus ĝoji pri jenaj imperativoj (p. 15-19): “Celebru vian veran Kristnaskon… Kion diri pri Kristnasko, en kiu Kristo ne naskiĝas? Ĉu vi povas vere diri: Jam ne estas mi, kiu vivas, sed Kristo vivas en mi? Naskiĝu milfoje Jesuo en Bet-Leĥem - se li ne naskiĝas en vi, vi estas perdita… La Kristnaska arbeto, kiun vi kutime aranĝas en via hejmo, estas perfekta simbolo pri via senkonscia pseŭda Kristnasko interna: arbeto sen radikoj, mortinta aŭ mortonta, portanta belajn ornamaĵojn el sensiva papero, fiktivajn fruktetojn el inerta celuloido - jen, tio estas via spirita vivo. Kiel longe vi intencas ankoraŭ “ludi Kristnaskon” - anstataŭ celebri la veran Kristnaskon, tiun naskiĝon de Kristo en vi?”. 

Rohdena Kristo 

Sed kiu estas tiu Rohdena Kristo? Rohden respondas: “Sciu tion, ke la transa Kristo estas la maltransa Kristo! Li estas la imago de la nevidebla Dio - la unuenaskita, antaŭa al ĉiu kreito. En li estis kreita ĉio, sur la ĉielo, kaj sur la tero, videbla kaj nevidebla - anĝeloj, homoj, la tuta naturo. Ĉio estis kreita de li kaj por li - de la Kristo kaj por la Kristo eterna. La universa Kristo, la tera Kristo, la mia-anima Kristo… En li ĉio estas, de li ĉio venas, al li ĉio iras. Li estas la oceano, al kiu revenas ĉiuj akvoj de la kreo. Li donas ĝojon al la homoj kaj saĝon al la anĝeloj. Ĉar li, la Kosma Kristo, staras super la Universo; ĉar en li la Universo ekzistadas kiel sur sia fundamento; kaj en li la Universo kulminas kiel en sia kupolo kaj krono... Estas vi, eterna Vorto, kiu de la komenco estis kun Dio, kaj estas Dio; vi lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon...”.

Belaj vortoj, prunteprenitaj parte el la leteroj de S. Paŭlo, parte el la Evangelio de S. Johano. Kaj tamen ni dubas kaj demandas: Ĉu H. Rohden esprimas per tiuj vortoj la teologion de S. Johano kaj de S. Paŭlo - ĉu li kaŝas per tiuj vortoj sian panteismon aŭ spiritismon?

Mia respondo: Danĝera kaj konfuzanta libro!

W. Flammer

al la indekso


MARC SANGNIER, PAC-PIONIRO,

LAŬ PETO DE BENEDIKTO XV 

Laŭ la nuntempaj prihistoriaj studoj, oni aŭdis pri Marc Sangnier, kiel fondinto de la “Sulko”. Sed oni multe pli malbone konas lian agadon por la kristana paco. Li sin dediĉis al tio, tuj post la unua mondmilito, dum kiu li batalis kiel komandanto de pionira bataliono. Ne proprainiciate, sed laŭ peto de Papo Benedikto XV, li ekmarŝis longe de tiu vojo, tiom plej nova kaj danĝeroplena; li ne timis kontraŭstari insultojn, kalumniojn, minacojn, eĉ batojn; li foroferis al la repaciĝo inter francoj kaj germanoj politikan karieron. Tiu fama, pacema Papo venigis lin al Romo, kaj petis de li disponigon de lia admirinda parolpovo kaj de lia prestiĝo por la kristana paco.

Marc Sangnier ne hezitis: li akceptis lojale kaj kuraĝe la peton de Benedikto XV. Li esence estis la pioniro de la franca-germana repaciĝo; laboro plej urĝa, plej grava, plej malfacila, tuj post la unua mond-milito. Kiam Francujo kaj Germanujo estis apartigitaj per murego de venĝdeziroj, lia politika saĝo komprenigis lin, ke trapasis Eŭropon la akso de la mond-paco, akso kies kerno sin kaŝis en la franc-germanaj rilatoj.

Por plenumi tiujn politikajn necesojn, li starigis la Internaciajn Demokratajn Kongresojn: internaciaj laŭdezire, sed fakte ili estis, esence, franc-germanaj. Malgraŭ multegaj kontraŭagoj el ambaŭ bordoj de la Rejno, ili akiris respektindan sukceson, kaj penetre influis la opinion. El tiuj kongresoj la du plej imponaj estis tiu de Fribourg en 1923 kaj tiu de Bierville en 1926. En Fribourg, junaj germanoj grandioze kontribuis al la reordigo de la milit-detruitaj regionoj de Francujo; en Bierville, dekmil junaj homoj, el ĉiuj nacioj, sed precipe francoj kaj germanoj, kune vivis dum unu monato en malnova kastelo, kies posedanto estis Marc Sangnier, kaj kiu hodiaŭ funkcias kiel eduk-instruiga centro por la C.F.T.C.

La imponecon en Bierville ĉiuj memoras, kiuj partoprenis en ĝi, kiel mi. Tiu kongreso, cetere, sensaciis en ĉiuj medioj, ankaŭ religie. Dum la kongreso en Bierville, ekzemple, estis fonditaj la “Compagnons de Saint François”. Post Bierville, bedaŭrinde, la internaciaj kongresoj malfortiĝis samtempe kiam la internacia situacio malpliboniĝis. Marc Sangnier tamen nek malesperis nek senkuraĝiĝis. Konvinkite, ke porpac-agado ne devus esti monopolo de malafable-mienaj kaj morozseriozecaj pacistoj, sed ke estus necese varbi en la porpaca armeo junularon, kiu emus al libereco kaj plenaero, kaj samtempe al brilo, li starigis la “Pac-volontuloj”-n, junularan movadon, kiu ne akiris grandan sukceson, sed kies etoson la eksbatalintoj neniam forgesis. Samtempe li venigis en Francujon la “Junularaj Gastejoj”-n, starigitajn en Germanujo, fare de la fama pedagogo Rudolf Schirmann. Siaopinie la “Gastejoj” devus funkcii samtempe kiel organizo por la junularaj kaj plenaer-ŝatantaj movadoj, kiel interkonatiĝa tereno por la diversaj klasoj kaj nacioj.

Bedaŭrinde ideologiaj apartigoj kontraŭstaris la dezirojn de Marc Sangnier, okazigante, fronte al la franca ligo de Junularaj Gastejoj, la laikan centron de Junularaj Gastejoj. Kiam la milito eksplodis, Marc Sangnier komprenis, ke ne plu estis la tempo favora por pacifista agado. Aktive li kontraŭstaris la hitleran okupanton, tiel ke la “Gestapo” persekutis lin plurfoje. Sed tuj post la milito li denove prenis la bastonon de pilgrimanto kaj dediĉis siajn lastajn fortojn al la repaciĝo franc-germana, al kiu li oferis de 1920 al 1939 grandan parton de sia vivo.

El ĉiuj apostoloj de la Paco, la sincera kristano kia Marc Sangnier estis, li estis unu el la plej oferemaj, la plej logikaj, la plej originalaj, la plej efikaj, sed samtempe, unu el la plej, notinde, neprofitemaj.

J. Folliet (en “Le Journal de la Paix”, marto 1964. Esperantigis J. Dumas)

 al la indekso


SOLIDARECA MALSATO-KAMPANJO

 

Ne manĝi dum du sinsekvaj tagoj antaŭ Pasko, kaj post tio unu tagon semajne, ĝis la mono por unu puto por irigacio en Hindujo (proks. 900 guldenoj) estos kunigita, estas la plano de kelkaj amikoj miaj kaj de mi. La celo estas batalo kontraŭ la malsato en la mondo. Mi mem plue intencas deteni min de manĝado de Pasko ĝis po unu guldeno meznombre, de ĉiu Nederlanda familio (tio signifas tri milionojn da guldenoj) estos ricevita; ricevita kaj ankaŭ forsendita por la malriĉaj landoj per la diversaj agadoj en Nederlando por ĉi tiu celo. Tiamaniere mi volas esti solidara kun la multaj homoj en la mondo kiuj nur per helpo povas esti savataj de la morto pro daŭra malsato. Mia agado estu komenco de aktiveco de kelkaj jaroj ĝis la fino de la malsato en la mondo; jaroj en kiuj pli kaj pli grandajn sumojn mi intencas peti.

Niaj agadoj venis antaŭ la publiko la 5-an de marto per radio-elsendo en la Nederlanda junecprogramo “Minjon”. La 12-an de marto dua elsendo sekvis, kaj pliaj elsendoj verŝajne sekvos, kaj krom tio ankaŭ presaĵaj komunikoj. 

Terdonaca movado 

Nia agado speciale celas helpon por la Hindaj vilaĝoj kie la plejmulto de la terposedantoj donis siajn tutajn terposedaĵojn por redivido inter ĉiuj vilaĝanoj. Ili faris tion en la kadro de la “budan” (terdonaca) movado. Iniciatis tiun movadon Vinoba Bhave, kiu per tiu epokfara aktiveco akiris grandan famon en Hindujo post malmulte da jaroj. La movado komenciĝis en 1951. De tiam Vinoba Bhave promenas de vilaĝo al vilaĝo por akiri teron por donaci al la vilaĝaj malriĉuloj, kiuj tute ne havas teron. Lia aktiveco do speciale favoras la plej malriĉulojn en Hindujo. Kaj li ricevis teron por ili! Nun jam pli ol 1.600.000 hektarojn. Du trionoj de tiuj terposedaĵoj estas bonaj aŭ uzeblaj, kaj de ĉi-tiuj du trionoj jam proksimume duono estas dividitaj inter la malriĉuloj. Krome en pli ol 5.000 vilaĝoj la plejmulto de la terposedantoj donis siajn tutajn posedaĵojn por redivido. Post tia donaco de ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj terposedaĵoj en vilaĝo (nomata “gramdan” = vilaĝdonaco), la komunumo de vilaĝanoj decidas pri la redivido kaj utiligo de la tero. Tero estas tre grava por Hindaj vilaĝanoj; ĝi signifas la vivon por ili. 

Pli ol tero 

Tamen oni bezonas pli ol tero. Kiel Vinoba Bhave diris jam de la komenco de sia “budan-movado”, neceso estas ankaŭ irigacio, vilaĝaj industrioj, lernejoj por la vilaĝanoj. Por tiuj celoj jam milionoj da rupioj estas donacitaj en Hindujo, ankaŭ la Hinduja registaro kontribuis por tio, kaj eĉ el eksterlando venis helpo, ekzemple el Anglujo kaj Nederlando. Per tia helpo al la Hindaj vilaĝaj malriĉuloj oni helpas al ili akiri la eblojn por helpi sin mem. Por ĉiuj en la mondo, kiuj volas helpi, mi ĉi tie donas la adreson: SARVA SEVA SANGH, Rajghat, Kashi, India. La movado volonte donos pliajn informojn.

Vinoba Bhave antaŭ kelkaj jaroj lernis Esperanton, kaj en oktobro 1956 kaj februaro 1960, la konata Esperanto-gazeto “La Praktiko” publikigis interesajn artikolojn pri lia movado.

Tre grava helpo estus, se vi volus traduki ĉi tiun informan artikolon kaj sendi ĝin al la naciaj gazetoj kaj revuoj por publikigo. Antaŭ kelkaj jaroj Esperanto tiumaniere pruviĝis tre utila por help-agado por alĝeriaj rifuĝintoj, pri kiuj mi skribis en la esperanta gazetaro.

Tjibbe Bijlsma, Amsterdam, Nederlando

al la indekso


KIEL LA SINJORO VIN PARDONIS...

La homaranismo de sankta apostolo Paŭlo

 

Se vi reviviĝis kun Kristo -

serĉu tion kio estas supre,

kie Kristo sidas dekstre de Dio.

Atentu tion kio estas supre,

ne tion kio estas surtere.

Ĉar vi mortis,

kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio.

Kiam aperos Kristo, nia vivo,

kun Li ankaŭ vi aperos en gloro.

Ĉar vi jam formetis la malnovan homon

kaj vi surmetis la novan homon

renovigatan al la scio laŭ la bildo de Tiu,

kiu lin kreis;

kie ne povas esti Greko kaj Judo,

cirkumcido kaj necirkumcido,

barbaro, Skito, sklavo kaj liberulo,

sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.

Surmetu do kiel elektitoj de Dio,

sanktaj kaj amataj,

koran kompaton kaj bonkorecon,

humilecon, mildecon, toleremon,

unu la alian paciencante kaj pardonante,

se iu havas plendon kontraŭ iu.

Kiel la Sinjoro vin pardonis,

tiel vi ankaŭ faru.

Kaj super ĉion surmetu la amon,

kiu estas ligilo de perfekteco.

En viaj koroj prezidu la paco de Kristo,

la paco al kiu ankaŭ vi

estas vokitaj en unu korpo.

 

W. F. (laŭ Kol 3,1-4. 9-17)

al la indekso


MONDA KULTURO

Kvaronjara Revuo, n-ro 6,

eldonita de Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam. 

Per tiu numero la nova redaktoro sin prezentas al la legantaro, petante: “Ne juĝu la Revuon laŭ tiu numero - ni esperas, ke la Printempa Numero survestos novan kostumon, kaj ke la Revuo povos sin prezenti kun sia vera vizaĝo kaj enhavo”.

Ni do ne volas nek pretendas juĝi, sed kore gratulas la novan redaktoron pro sia alta tasko kaj pro sia deziro (kiun li tutcerte realigos), ke la revuo povu pravigi sian titolon.

Bedaŭrinde en la nun prezentita numero la artikolo de Emilija Lapenna “Hosana Donkiĥotismo” falas el la altnivela kadro de la revuo. Ĉu Emilija Lapenna ne rimarkas, ke ŝi ofendas kristanajn esperantistojn, nomante Kriston “la jerusalema Donkiĥoto”?  Ŝi riprocas, ke la kristanoj (ĉu vere ĉiuj?) ne obeas al la ordono de Kristo: “Ne faru al alia, kion vi ne deziras al vi mem”. Kaj samtempe ŝi mem agas kontraŭ tiu ordono!

Donkiĥoto estas roman-heroo de la hispana poeto Cervantes, kavaliro serĉanta aventurojn kaj kredanta utopiojn kaj iluziojn. Laŭ Lapenna nia Sinjoro Jesuo Kristo estis idealisto, kiu predikis mildecon kaj humilecon, egalecon de ĉiuj homoj, mizerikordon, pardonon de Dio, kies regno estos malfermita al mizeruloj. “Vi, la jerusalema Donkiĥoto, konkeris la tutan mondon, kiu genuas antaŭ via Kruco, antaŭ via Nomo, antaŭ via Ofero. Ĉu vi jubilos pro via venko? Certe ne, ĉar vi, la unua Donkiĥoto, ĝisvivis la saman sorton kian ĉiuj aliaj sekvintaj vin. Via venko estas via samtempa malvenko, kiu rikane primokas ĉiujn viajn idealojn. Vi predikis mizerikordon kaj amon al viaj homfratoj. Kaj en via nomo ili en plej kruelaj torturoj mortigadis siajn homfratojn, beninte per via simbolo la torturilojn, eŝafodojn, pendumilojn, sur kiuj elspiris la vivon homoj proklamitaj “herezuloj”. En via nomo ili benis kanonojn, destinitajn disŝiri la vivantan karnon de aliaj homoj proklamitaj “malamikoj”. En via nomo ili plenigis viajn preĝejoin per plej granda lukso. Ili organizis la plej senhontan komercon per aĵoj, kiuj simbolas vin. Tiun entreprenon ili proklamis “bonfaro por savo de la animo”. Vana estis via ofero sur la monto Golgoto, ho, la unua Donkiĥoto, la mondo restis same malbona, kia ĝi estis”. 

Ni protestas 

Simplaj mensogoj kaj kalumnioj neniam pruvitaj, sed milfoje ripetitaj. Ni laŭte protestas! Kiu benis kanonojn ktp. en la nomo de Kristo? Kiam? Kie? “Oni plenigis la preĝejojn de Kristo per plej granda lukso”. Kio estas lukso? La verkoj de artistoj en preĝejo aŭ la multekostaj komfortaĵoj en la palacoj de ateistoj? “La mondo restis same malbona, kia ĝi estis...”. Kia blasfema mensogo. Ĉiuj seriozaj historiistoj povas pruvi la malon! Laŭ Lapenna do ankaŭ ĉiuj legantoj de la Revuo restis same malbonaj en nia monda kulturo - kiun unuaj prosperigis en Eŭropo kristanaj monaĥoj, jam multajn jarcentojn antaŭ la naskiĝo de E. Lapenna.

La sekvanta artikolo pri “Teilhard de Chardin” estas konciza skizo pri la pensaro de la Jesuito p. Teilhard, katolika sacerdoto. La lingva vesto, kiun la verkinto P. Lobut donis al la pensoj de Teilhard, estas vere modela. Bedaŭrinde la artikolo ĝuste tion preteratentis en la verkaro de Teilhard, kio pleje devus interesi la esperantistojn: la pensoj de Teilhard pri la homo kaj universo, pri amo kaj unueco, pri universa solidareco de la homaro povas doni plej efikan antaŭenpuŝon al Esperanto. En sia verko “La estonteco de la homo” Teilhard klarigas sian tezon, ke “la vivo de la homo moviĝas en la direkto de la unuiĝo”. 

La paleontologio

P. Lubot provas skizi ĝustan bildon de la fama paleontologo, kaj li certe pravas, asertante: “Tiu elstara homo ĉefe estis unuaranga paleontologo; en li kunekzistis unuflanke sciencisto, ekde junaĝo pasie allogata al la materio, aliflanke profunde religia mistikulo, kaj dum tuta sia vivo li arde alcelis akordigi la kristanan kredon kun la nuntempa stato de la natursciencoj. P. Lubot aldonas: “Liaj religiaj superuloj ne formale kondamnis liajn tezojn, sed malhelpis ties diskonigon”. Sed por juste prijuĝi la sintenon de liaj superuloj (en la Jesuita ordeno), P. Lubot devus pli rimarkigi, ke tiuj superuloj plene permesis, ke la sacerdoto Teilhard dediĉu sian tutan vivon al la paleontologio, agnoskante liajn elstarajn konojn en tiu scienco. Sed ili dubis pri la ĝusteco de kelkaj liaj teologiaj konkludoj. Kaj Teilhard ĉiam respektis la decidojn de siaj superuloj kaj de la “Sankta Ofico”, ĉar li konservis firme kaj fidele sian katolikan kredon ankaŭ kiel sciencisto. Tial P. Lubot erare interpretis la teologon Teilhard, asertante: “Lia koncepto pri la universo estas… ia formo de panteismo”. Estas abismo inter la mondkoncepto de ĉiu formo de panteismo kaj la mondkoncepto de Teilhard, kiu konas nur la personan, transcendan Dion, kiu ne estas “partoprenanta en la evoluado”, sed kaŭzanta la evoluadon per daŭra kreado. Lia koncepto do ne estas “ia formo de panteismo”, samkiel la koncepto de S. Paŭlo kontraŭstaras la koncepton de panteismo. Eble ĝuste tial liaj superuloj malhelpis la diskonigon de liaj pensoj, kies mistike formulita vesto povas estigi okazon de erara interpretado. Sed la superuloj ne kondamnis liajn tezojn, ĉar ili sciis (kiel Henri de Lubac tion poste esprimis), ke Patro Teilhard estas aŭtentika atestanto de Kristo. Kaj pri tio ankaŭ ni estas plene konvinkitaj.

W. Flammer

al la indekso


HOMAJ RAJTOJ KAJ RELIGIA TOLEREMO

 

La pasintan jaron 1963 ni celebris la 15-an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La ĝenerala asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj antaŭ 15 jaroj proklamis tiun ĉi deklaracion kiel komunan celon de atingo por ĉiuj popoloj kaj nacioj. Eĉ Papo Johano XXIII akcentis la gravecon de tiu deklaracio, menciante ĝin en la encikliko “La surtera paco” jene:

“La U.N.O. faris gravan kaj valoran decidon, kiam ĝi aprobis en sia ĝenerala kunveno de la 10-a de decembro 1948 la Universalan Deklaracion pri la rajtoj de la homo. La antaŭparolo proklamas, ke ĉiuj popoloj kaj nacioj devos strebi kiel idealon la efektivan agnoskon kaj respektigon de ĉiuj rajtoj kaj liberecoj nomitaj en la Deklaracio. Ni tre bone scias, ke pluraj ne malprave juĝas kelkajn punktojn el ĉi tiu Deklaracio malpli rekomendindaj. Tamen ni opinias tiun Deklaracion paŝo en la direkto de la ankoraŭ kreota jura kaj politika ordigo de la popolkomunumo. La Deklaracio ja solene agnoskas la personan dignon de ĉiuj homoj senescepte; ĝi konfirmas la rajton de ĉiu homo libere serĉi la veron, sekvi la moralajn normojn, strebi al la justeco, postuli homindajn vivkondiĉojn kaj aliajn kundependajn rajtojn”.

La katolikojn interesas precipe art. 18 de tiu Deklaracio. Ĝi tekstss: “Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado”.

Pri la libereco de religio la U.N.O. denove debatis en januaro 1964. La subkomisiono, kiu prilaboras la malebligon de diskriminacioj, transdonis al la komisiono por Homaj Rajtoj principan deklaracion pri religia toleremo kaj netoleremo. Tiu komisiono prilaboris la deklaracion kaj fine per 12 voĉoj kontraŭ du nevoĉdonantoj aprobis la antaŭparolon kaj 14 artikolojn.

La “Antaŭparolo” konfirmas, ke la konstruo de religie tolerema socio estas unu el la ĉefaj celoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Ni povas resumi la enhavon de la 14 artikoloj jene: Kiu diskriminacias homojn pro religiaj kialoj, tiu atakas la homan dignon, la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Deklaracion de Homaj Rajtoj. Neniu ŝtato, neniu societo kaj neniu individuo rajtas pro religio diskriminacii iun homon. Oni serĉu rimedojn, por ke pro sia religio aŭ mondkoncepto neniu havu malutilon en siaj civitanaj kaj politikaj rajtoj (rajto je elektoj, aliro al publikaj funkcioj). Kontraŭ diskriminacioj ĉiu homo rajtas apelacii ŝtatajn tribunalojn. Ĉiu rajtas ŝanĝi sian kredon sen civitana malutilo, ĉiu rajtas aparteni al iu religio aŭ havi neniun religion. Gepatroj kaj kuratoroj rajtas decidi pri la kredo de siaj gefiloj. Rilate la orfojn oni konsideru la konjekteblan volon de la gepatroj.

Ĉiu homo havu la rajton obei la ordonojn de sia religio rilate la kredokonfeson kaj Diservon, private kaj publike. Al tio apartenas precipe la konstruo kaj konservado de preĝejoj, la fondado de religiaj unuiĝoj kaj institucioj sur nacia (kial ne sur internacia bazo?? W. F.), regiona aŭ loka bazo, la religia instruado, protekto kontraŭ ĉia devigo al religia instruo, instruigo de katekistoj, eldono de religiai libroj, permeso de ekloĝo por misiistoj eksterlandaj, kontakto kun samkredaj religiaj unuiĝoj en eksterlando, posedrajto pri materiaj aĵoj kaj rimedoj necesaj por la praktikado de la religio, alireblo al sanktaj lokoj, ŝtata egalrajto por ĉiuj religioj, respektado de religiaj ordonoj rilate festotagojn kaj ripozotagojn.

Ĉiu homo havu la rajton edziĝi laŭ la preskriboj de sia religio, sen malutilo al la devigaj ŝtataj geedzecaj leĝoj.

Ĉiu homo havu la rajton entombiĝi laŭ la preskriboj de sia religio kaj laŭ sia lasta volo. Ĉiuj tombejoj kaj ĉiuj funebraj ritoj havu la saman protekton de la leĝoj.

Neniu estu devigata religie ĵuri kontraŭ sia konscienco.

Neniu ŝtato privilegiu iun religion aŭ ties anaron rilate ilian subtenon aŭ impostadon. Tiu postulo ne koncernas la ŝtatajn subvenciojn por la konservado de historie aŭ arte valoraj monumentoj religiaj.

La limigo de tiuj rajtoj estu permesata nur laŭ la leĝaj postuloj de la moralo, de la higieno, de la publika ordo kaj de la komuna bonfarto de demokratia socio. Ĉiuj limigoj devas esti konformaj al la celoj kaj principoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Malpermesitaj estu ĉiuj agoj, kiuj celas limigi la liberecon de religio aŭ kulto. Ĉiu incito al malamo aŭ perforto kontraŭ religiaj unuiĝoj aŭ ties membroj estu konsiderata kiel leĝe punenda krimo kontraŭ la socio.

La artikoloj de tiu deklaracio ne solvas ĉiujn problemojn en la rilatoj inter eklezioj kaj ŝtato, kaj kelkaj proponitaj solvoj havas duban valoron. Eĉ danĝera estas la postulo, ke la religiaj liberecoj estu limigataj, se la komuna bonfarto tion necesigos; ĉar tiu postulo antaŭkondiĉas la interkonsenton pri la koncepto de “komuna bonfarto”. Ni tamen agnoskas, ke tiu deklaracio estas bazo kaj elirpunkto por pliaj klopodoj en la direkto de vera toleremo religia.

W. Flammer

 al la indekso