Enhavo de Espero Katolika numero 7-8/1964

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

La frontpaĝo montras bildon de la turoj de Cuarte

 

 


VALENCIO 1964 

Estas memkompreneble, ke la nuna numero de “Espero Katolika” staras sub la signo de laValencia kongreso de IKUE, pri kiu detala lasta komuniko de d-ro Herrero alipaĝe donas ankoraŭ gravajn kaj necesajn informoin por la partoprenontoj.

Kvankam tio certe ankaŭ okazos buŝe en la kongreso mem, ni jam nun ĉi-loke deziras esprimi nian profundan dankon kaj grandan admiron al d-ro Herrero, kiu prenis sur siajn ŝultrojn la sendankan taskon, prepari kaj aranĝi glatan organizadon de la jubilea kongreso en Valencio. Ni scias, ke li plurfoje faris tian gigantan taskon kaj feliĉe - ni diras tion intence - disponas pri grandaj spertoj turilate. Dank’ al tiuj specialaj organizaj talentoj li sukcesis venki diversajn neatenditajn malfacilaĵojn, kiuj endanĝerigis la preparojn por la kongreso; kaj finfine la rezulto - oni vidu la atraktivan programon - fariĝis tia, ke ni povas esti certaj pri kompleta organiza sukceso de la IKUE-kongreso en Valencio.

***

La kunvenoj kaj decidoj de la Valencia kongreso sendube grandparte staros sub la influo kaj konsekvencoj de la agnosko flanke de Papo Paŭlo VI, agnosko donita en

la speciala papa aŭdienco de la 19-a de majo, kiu enkondukis novan periodon en la ekzisto de nia internacia katolika Esperanto-movado.

Envere ni, katolikaj esperantistoj, denove devos precizigi la ĝeneralan kaj specialan pozicion de IKUE inter la aliaj esperantistaj internaciaj organizaĵoj, kaj denove devos formuli nian sintenon principan en la tuta internacia organiza kadro de kunlaboro, kaj en kiuj formoj tio devos okazi.

***

Laŭ nia persona opinio, nun eĉ fariĝis aktuala la demando, ĉu eble jam venis la konvena momento, por, komence nur en aferoj de praktikaj aferoj, serĉi kaj pliaktivigi pli konstantan formon de kunlaboro kun aliaj kristanaj grupoj esperantistaj, ekzemple preparante la ekfondon de aparta mondfederacio kristana, kies agado povus aktivi precipe sur internacia nivelo, cetere kun reala konservado de ĉies memstareco organiza.

***

La gvidanta principo, ipso facto, nur povus esti kristana, en la moderna ekumena senco, pri kiu iam revis sac. Emile Peltier, fondante nian revuon, kiel unuan formon de organizaĵo en internacia kadro.

Enfakte neniu homo povas vivi “neŭtrale”, ĉiumomente li iel aŭ ial devas preni principajn decidojn pri “jes” aŭ “ne”, alimaniere li ne povas alfronti la tagan vivon simplan.

Nu, “Espero Katolika” eksplicite - nun jam pli ol 60 jaroj - deklaris, kaj deklaras, la principon de “neŭtraleco” neakceptebla, ankaŭ ne por esperantistoj. La vorto “katolika” en si portante la signifon de “ĝenerala”, tre klare reprezentas la taskon, celi kaj alstrebi la feliĉon kaj spiritan pliriĉigon de ĉiu homo.

En tiu senco la vera signifo de la vortoj katolika kaj kristana estas tute identa, ilia fonto fluas el sama kerno - el Kristo - kaj povas alporti bazon, rilate kulturon, sciencon kaj teknikon, firman kiel rokon (la rokon de Sankta Petro!), kiu en ĉiuj cirkonstancoj de la vivo - ankaŭ por nekristano! - prezentas akcepteblajn solvojn. La ununura kondiĉo estas sinteno de humileco kaj de “bonae voluntatis”, de bona volo!

N. Hoen

al la indekso


LA NUNA NUMERO

 

* estas la lasta antaŭ la jubilea kongreso de Valencio kaj tial ĝi aperas pli frue; la lasta ankaŭ antaŭ la feria periodo de “Espero Katolika”; ĉar laŭtradicie E.K. ne aperos en la monato aŭgusto;

 

* konsekvence la proksima kajero estos tiu de septembro, en kiu la raportoj kaj decidoj de la XXX-a kongreso de IKUE estos publikigataj.

al la indekso


LEGANTOJ PRI LA NOVA “ESPERO KATOLIKA”

 

«Mi devas unue gratuli vin: la “nova” revuo estas bonega. Je nia komuna vizito en Zürchersmühle mi vidis, kiel vi laboras por la revuo».

(S-ro Walter Ludin, Stans, Svislando)

 

«Bedaŭrinde mi ne havas tempon, por skribi pli longan leteron al vi. Sed ĉiukaze mi volas tutkore gratuli al vi pro la nova bela vesto de EK, kiu vere plaĉas al mi!».

(Klaus Perko, prezidanto de LAF, Graz, Aŭstrujo)

 

«Antaù kelkaj tagoj mi ricevis la januaran numeron de E.K. Ĝi estas belaspekta kaj bone redaktita».

(Patro Lovro Kiš, Karlovac, Jugoslavujo)

 

«Gratulojn pro la nova formato de “Espero Katolika”. Vi certe havis grandajn zorgojn pri tiu unua numero. Sed ĝi plaĉas multe al mi».

(Patro Giacinto Jacobitti O.P., Romo, Italujo)

 

«Mirigita mi estis, kiam mi ricevis la unuan numeron de la nuna 61-a jarkolekto. Ĉar estis, depost septembro 1924, la unua fojo, ke la dimensio estis tiel granda. Sed post ricevo de la 3-a kajero (marto 1964) mi tamen trovas la novan veston tre alloga; same pri la prezentado de la diversaj rubrikoj kaj pri la riĉa enhavo de la diversaj artikoloj. Do nur laŭdoj, neniu kritiko».

(Edmond Patiny, Bruselo, Belgujo)

 

«Mi gratulas pro la pligrandigita E.K.».

(P. Albino Ciccanti, Rimini, Italujo)

 

«Mi dankas vin elkore pro la afabla alsendo de la januara kajero de E.K. en tre plaĉa nova “vesto”.

Dezirante al vi multan benon de Dio por via meritplena laboro, mi salutas vin sincere».

(D-ro Jan Filip, Kratonohy, Ĉeĥoslovakujo)

 

«Bonvolu akcepti, estimata samideano, miajn plej sincerajn laŭdojn kaj gratulojn pro la belega kaj bona prezentado de E.K. en ĝia nova formato. Samtempe mi deziras esprimi mian varman deziron de granda prospero por la revuo kaj por la atingado de “novaj taskoj en novaj tempoj”, kiel vi trafe mencias en via lasta artikolo».

(S-ro Manuel de Elezcano, Bilbao, Hispanujo)

 

«Okaze de la paskaj festoj mi deponas en viajn manojn korajn bondezirojn por ĉiuj kunlaborantoj de IKUE kaj precipe por tiuj de “Espero Katolika”!

Samtempe mi esprimas ĝojon pro la pligrandigo kaj plibeligo de la IKUE-revuo!».

(Sac. Tadeusz Nowakowski, Ostrowite, Pollando)

 

«Mi volas elkore gratuli vin pro la renovigo kaj plibeligo de “Espero Katolika”. Vere, salto antaŭen ĉiurilate, kiel la plej malnova Esperanta revuo meritis. Sekvu nun granda antaŭenpuŝo por nia tuta katolika Esperanto-movado».

(Patro J. Kaptein, Nuland, Nederlando)

 

«Mi ĵus ricevis “Espero Katolika” kaj mi ŝatas ĝin tre multe. Mi gratulas vin pro la nova formato de “Espero Katolika”.

(S-ro J. A. Freddy Masson, Montmagny, Kanado).

al la indekso


AL LA REDAKCIO DE EK

 

Dankon pro represo de mia mencio el “The Australian Esperantist”. Bedaŭre, tamen, vi miskomprenis mian esprimon, ĉar vi bonintence aliigis mian “al iliaj testamentaĵoj” per via “en siaj testamentaĵoj”.

Mia teksto estas gramatike korekta kaj precize donas la sencon, kiun mi deziris esprimi, nome: “fidela subtenado al la testamentaĵoj de la bravaj fondintoj”. La fondintoj ja testamentis ion subtenindan, ĉu ne? “iliaj” kompreneble rilatas al “fondintoj”.

Per via cetere ankaŭ gramatike korekta ŝanĝo, vi tamen tute ŝanĝis la sencon, igante, ke mi konsilas al Esperantistoj, ke ili testamentu monon…

Ankaŭ tiun agon de Esperantistoj mi aprobus, sed mi ne esprimis aprobon en mia teksto.

Ĉar «subteni» = “agi aŭ paroli favore al”, mi preferas «subteno al» anstataŭ «subteno de».

F. R. Banham (red. The A.E.)

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

 

* Ĝemeligo de la aŭstria urbo Knittelfeld kun la japana urbo Kameoka, instigita de la esperantistoj ambaŭurbaj (precipe de nia s-ano d-ro Adolf Halbedl/ Knittelfeld kaj dir. Eizo Itoo/ Kameoka) okazis dimanĉon la 12-an de aprilo 1964 en la aŭstria stiria urbo Knittelfeld.

Estis vere impona festaranĝo. La ĝemeligan dokumenton, verkitan en japana, Esperanto kaj germana lingvoj (Esperanto okupas sencplene la mezan lokon) oficiale transdonis, komisiite de lia ekscelenco la japana ambasadoro en Vieno, ambasadora konsilisto d-ro Kamohara Daisuki, veninta kun sia ĉarma edzino.

Vere signifoplene parolis la urbestro reg. kons. Dienes; ĉeestis krome en la nomo de la aŭstria ministro por eksteraj aferoj legacia konsilisto d-ro Thomas, anstataŭanto de la landestro de la federacia lando Stirio, kaj nombro da aliaj aŭtoritatuloj.

Antaŭ la festkunveno okazis katolika Di-servo en la urba paroĥa preĝejo; celebris kaj en Esperanto profundsence predikis prof. d-ro Peter Hohenwarter. Ni kantis kaj preĝis en nia lingvo, en kiu fine eksonis la himno “Granda Di’ ni laŭdas Vin”.

En kundependo kun la ĝemeliga soleno okazis ankaŭ aŭstria Esperanto-konferenco kaj la jarkunveno de Aŭstria Esperantista Federacio (AEF), dum kiu funde festparolis ofickons. Ernst Werner, sekretario de la Aŭstria Esperanto¬Instituto pri: Paco, interkompreniĝo kaj mondhelplingvo. Samtempe strato en Knittelfeld estis eknomita “Kameoka-strato”, kaj strato en Kameoka “Knittelfeld-strato”.

W. M. 

Bildo de la festa regalado de l’ urbo Knittelfeld (Aŭstrujo), okaze de la ĝemeliga ceremonio kun la Japana urbo Kameoka (Japanujo), je 12.4.1964. De maldekstre: d-ro Adolf Halbedl, iniciatinto kaj ĉefpreparinto de la internacia ĝemeliĝo, supera lerneja konsilisto Restler, s-ino Joŝiko Kamohara, ofickonsilisto Spillenberger kaj magistrat-direktoro Fuchs.

 

* La ĉefkunveno de la landa Grupo Karintio de la Aŭstria Esperantista Federacio en Klagenfurt je la 4.4.1964

Sabaton, la 4.4.1964 okazis en Klagenfurt la ĉefkunveno de la AEF-Landa Grupo Karintio. Landestro Dürrschmid salutis la membrojn, el la tuta lando multnombre kunvenintajn. Li raportis pri la ampleksa korespondado, pri la redaktado kaj ekspedo de la “Esperanto-letero el Karintio”.

Dir. Schmid denove fariĝis Vicprezidanto de AEF kaj reprezentis dum la 41-a Germana Esperanto-Kongreso la aŭstrian Esperantistaron. Li partoprenis kiel oficiala reprezentanto de la urba lernejoficejo la 1-an Internacian Konferencon de lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata. Li fariĝis Honormembro de la landa sekcio Karintio de la

Aŭstria Ligo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Dir. Stöcklmair proponis, ke oni pli ofte aranĝu kunvenojn je sabata posttagmezo, kaj trovis grandan aplaŭdon.

Fine AEF-landestro Dürrschmid promesis, ke la novelektita landestraro fervore laboros.

D.

 

Bela desegnaĵo de nederlanda samideanino de la muro de l’ “Patro nia” en Jerusalemo

(oni legu la artikolon de prof-ino R. Maudente en “Espero katolika” de marto)

 

La “Publika Ĝardeno D-ro L. L. Zamenhof” en Torino, Italujo

 

Arnhema kunlaborkomitato

Ni ricevis ekzempleron de la “Elementaire Esperanto Cursus”, eldonita de la “Arnhemse Koerier”, anonca gazeto distribuata al ĉiuj domoj en Arnhemo (Nederlando) kaj kelkaj apudaj vilaĝoj.

Arnhema Kunlaborkomitato antaŭe jam dufoje organizis kursojn en Arnhemaj gazetoj.

La tria, tiu ĉi en “Arnhemse Koerier”, okazis dum la vintro 1963/64. Post fino de la kurso la “Arnhemse Koerier” presigis la kurson en libroformo kun aldono de la ellaboritaj taskoj kaj listo de vortoj. Ĉiu el la partoprenintoj de la kurso ricevis ekzempleron de ili.

La verkistino kaj la eldonisto ne rezervis al si kopirajtojn. Pro tio, ĉiu kiu deziras represigi la kurson aŭ parton el ĝi en gazeto rajtas fari tion. La Arnhema Kunlaborkomitato eĉ volonte estas preta doni informojn pri la organizo de la kurso. La prezo estas f 3,50.

 

al la indekso


KVAR FIGUROJ DE L’ PLEJ VIVANTA KATOLIKISMO

(daŭrigo) Unua parto

 

Pierre Teilhard de Chardin

En la kadro de l’ nuna artikolo Teilhard prezentas la malfacilan parton de mia tasko. Kial? Pro la vasteco de lia esplorkampo, de lia sperto praktika kaj de liaj konceptoj. Tiu jesuito, naskiĝinta en la geologia centro de Francujo, nome Aŭvernio, la vulkana regiono de Clermont-Ferrand kaj de la fama Puy-de-Dôme, fakte apartenis al la tuta Terglobo. Plurfoje li ĉirkaŭvojaĝis la planedon. Kiel paleontologo, li laboris “sur la tereno” en ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio, kaj tiu aktiveco faris el li scienciston unuarangan, de tutmonda formato.

Li konis speciale Azion kaj Afrikon. En Usono li estis unuafoje en 1931, poste en 1933, 1937, 1938, 1939, 1948 kaj fine, krom unu vojaĝo al Sudafriko kaj lia lasto vojaĝo al Francujo, de 1952 ĝis 1955, jaro de lia morto en Nov-Jorko. Li unuigis do en si la Malnovan Mondon kaj la Novan.

“Spirito de la Tero”

La ĉiam zorge pripensitaj kaj tre ekzate redaktitaj memuaroj, referoj, prelegoj aŭ verkoj, en kiuj li prezentis sian percepton de la Universo kaj sian juĝon pri la Homo kaj la Vivo entute, estis skribataj jen en vilaĝetoj de la militfronto inter 1916 kaj 1918, jen en Parizo, aŭ en Ĵerzejo, en Mongolio, sur la Ruĝa Maro, en Ĉinujo, en Cejlono, inter Marsejlo kaj Ŝanhajo, en Oceanio, apud la insulo Sankta-Heleno, en Nov-Jorko, k. c. Trovinte, ke “la sola homa unuo vere natura kaj reala estas la spirito de la Tero” (super la spiritoj naciaj), li sentis sin en solidareco kun la homoj de ĉiuj rasoj aŭ ŝtatoj. Sed oni ne trovas ĉe li trajtojn de ia ĉionmiksanta kosmopolitismo. Ne pisti je kaĉo, sed vive organizi - jen lia principo.

En la libro de Magloire kaj Cuypers “Présence de Pierre Teilhard de Chardin”, (Editions universitaires, Parizo 1961), troviĝas bonega, kelk-linia portreto de Teilhard en Pekino, la 28-an de decembro 1943, do en la aĝo de 62 jaroj, kiam li en lerneja aŭditorio superplena de ĉeestantoj esprimadis siajn “Pensojn pri la feliĉo”. Jen ties traduko: “Sur la podio staras Teilhard, pli altkreska kaj pli asketa ol kiam ajn. Jam blankiĝis liaj haroj. Liaj manoj ŝajnas kvazaŭ travideblaj. Lia kostumo atestas eluzon ĝis poluriteco. Liaj ĉinaj ŝuoj, tre malnovaj, estas ŝuoj de malriĉulo. 

Bonkoreco kaj energio

Sed al la aŭskultantoj li turnas la plej radian vizaĝon, kian oni povas imagi, vizaĝon lumigatan samtempe de bonkoreco kaj de energio. Liaj grizaj okuloj rigardas nin afable super la duonlensoj de la okulvitroj. Kaj lia voĉo, kun iom obtuza tembro, kian havas la italoj el Lombardio, eksonas nuance kaj varme”.

Entute, la esenca temo de Teilhard estas la progreso. Sed necesas distingi progreson nur ŝajnan, eraran, kaj progreson efektivan, veran. La unua estas “senbaza, vana”, la dua estas “konstrua, altvalora”. En la unua kazo ŝanĝoj aperas sinsekve sen akumula efiko. El tia serio de aliiĝoj rezultas nenio pozitiva. Tian procezon oni povas nomi “modismo, diletantismo, danaidismo” (en rilato kun la mitologia rakonto pri la Danaidinoj, kiuj en la Infero ricevis la punon plenigi senĉese per enverŝo de akvo iun vazon traboritan). Male, en la “progreso konstrua” okazas kontinua plivaloriĝo, pliriĉiĝo, plisignifiĝo, fondita sur la akiroj el la estinteco.

Alie dirite, la progreso konstrua asocias tradicion kaj evoluon. En ĝi validas ĉio bona kaj ĝusta, egale ĉu ĝi estas nova aŭ malnova. Tiamaniere, ekzemple, povas kunfandiĝi la religio, manifestiĝo kvazaŭ eterna de la spiritaj bezonoj de la homaro, kun la moderna scienco teknika, kiu respondas ĉefe al la bezonoj materiaj. “La Mondo estas en konstruiĝado - diras Teilhard - jen la fundamenta vero kiun oni devas unuavice kompreni, kaj kompreni tiel bone, ke ĝi fariĝu formo kutima kaj kvazaŭ natura de niaj pensoj”. “Pri la kristanismo oni neniam sufiĉe substrekos, ĝis kia grado ĝi estas doktrino kaj perspektivo de universala transformiĝo. Per la Enkarniĝo Dio malsupreniris en la naturon por plianimi ĝin kaj rekonduki ĝin al Si: jen la kristana dogmo en sia substanco”. “La religio povas degeneri je opio. Tro ofte ĝi estas komprenata kiel nura kvietigo de niaj turmentoj. Ĝia aŭtentika ofico estas subteni kaj stimuli la progresojn de la Vivo”.

La vorton “inteligento” Teilhard uzas en la signifo hebrea, biblia. Kompreno de nur parto de la ekzistanta ne sufiĉas. La homo ricevas sian apartecon kaj grandecon per tio, ke li estis kreata por la senfino. Dum sia tuta vivo Teilhard esploris la tuton de la ekzistanta: “Mi devas serĉi, kaj mi devas trovi” - li deklaris - “Ni devas kredi je la grandeco de la homo, je l’ unueco de la homa, je la beleco de la mond-kreado. Kial ni dubus? Male, ni neniam fidos sufiĉe. Persone, mi havas fidon en la belega estonteco de l’ mondo reala. Ni ne vivu, havante la okulojn rigide fiksitaj nur sur la estontecon. La historio de la homo prezentas iafoje malsuprenirojn, falojn, sed konsiderata de alte, ĝi restas supreniranta”. “Oni estas forta nur per la fido, kaj oni havas influon nur per la fido”. Direktate sur la tuton de la ekzistanta (la tutan Spacon kaj en la tutan Tempon), la inteligento kapablas konscii la unuecon de ĉio: Dio, “la Materio iam lulis vian nekonscion; - nun ĝi portas vin ĝis ĉe Dio!”.

Per tio ni alvenas al la tria esenca elemento de la penso Teilharda. Ofte li preĝis: “Sinjoro, faru nin Unu!”. Sed kontraŭe al eraroj hodiaŭ tre disvastigitaj, li tute ne celis per tio la unuformecon, la samecon de ĉiuj homoj, la malaperon de ĉia personeco. Nepre ne! Male, li insistis pri la dekomenca kristana principo, ke ĉiu homo estas aparta animo savenda. Ĉiu homo mem havas la devon kiom eble plej formi sin, informi sin, eduki sin. La unueco de la homoj ne estas atingebla per akordoj interhomaj, sed per tio, ke ĉiuj celu al unu spirita fokuso, kiun Teilhard nomas “punkto Omega”, ĉar lia rezono devas resti objektiva, fenomenologia. Sed la historio mem jam altagrade identigis tiun universalan spiritan fokuson kun Kristo.

La sekvo dependas nun de ni. Ĉe akcepto de tia fokuso la individuaj malsamecoj jam ne gravas plu, jam ne ĝenas plu: ili eĉ fariĝas kaŭzoj de konstrua progreso. Anstataŭ marŝigi la homojn meĥanike kiel robotojn, kiel faras la regadoj fonditaj sur la bruta forto, la ĉiuhoma religio helpas ilin, kaj instruas, kiel ili kunligu siajn fortojn, strebante al alta celo. “Fariĝinte pli konsciaj kaj pli fortaj, la homoj grupiĝu je organizoj prosperaj kaj feliĉaj, kie la vivo, pli bone utiligata, produktu el dekono dekoblon”. “Vi tenas en vi la veran riĉon: animon pligrandigitan kaj novan”. “Nia animo - en si mem kaj en sia situo sine de la Universo - estas la unua el la faroj de ni plenumendaj”. “La scienco de Kristo tra ĉio, t. e. la vera scienco mistika, estas la sola, kiu vere gravas”. 

“Adorado al Dio”

La esploradon de la Universo, praktikatan en spirito vere scienca, senegoisma, Teilhard rigardis kiel formon de adorado al Dio kaj de spirita altiĝo ĉe konsidero de Liaj verkoj. En tiu kompreno li skribis la mirindan sentencon: “La fido bezonas la tutan Veron”. Mi esperas, ke la ĉi-supra skizeto instigos la leganton konsenti pri la opinio de Henri de Lubac kaj de Monsinjoro Cristiani (v. la franclingvan revuon “Ecclesia”, januaro 1964, p. 44), ke la Katolika Eklezio trovis en Pierre Teilhard de Chardin “unu aŭtentikan atestanton de Jesuo-Kristo”. Por ni Esperantistoj li krome estas plej inda gvidanto, inspiranto, stimulanto. 

Johano XXIII-a

La memoro pri tiu agema kaj sindona ĉefpontifiko estas ankoraŭ tiel freŝa, ke mi ne bezonas insisti pri lia personeco kaj pri liaj meritoj. Sufiĉos, se ni nun tiros el la paska mesaĝo lastjara “Pacem in terris” kelkajn trajtojn karakterizajn, kaj dediĉos al ili iom da atenta pripenso.

Sed indas unue substreki la signifon de l’ fakto mem, ke la grava encikliko aperis en Esperanto baldaŭ post la originalo latina. Malpli ol du monatoj pasis inter ambaŭ. Legante tiun enhavoriĉan tekston, oni sentas tute aparte ĝian vere brulan aktualecon.

Unuafoje en la historio, dank’ al la rapidaj prizorgoj de sac. W. Flammer kaj al la lerteco de l’ tradukintoj, la proklamo de unu granda papo, turnanta sin krom al la kristanaro ankaŭ al “ĉiuj homoj de bona volo en ĉiuj nacioj", sonadis, kun mirinda klareco kaj viveco, en unu lingvo nek nacia, nek imperia, nek eklezia, sed pure homa, ankaŭ proponata “al homoj de bona volo” en la tuta mondo. Unuafoje, en sia 76-a jaro, Esperanto trafis tiel plene sian rolon: konduki la homojn de la tuta Tero al konkordo kaj kunlaboro, al reciproka kono kaj estimo - kaj ne laŭ la kaprica aŭ tirana volo de iu ambicia potenculo, sed laŭ la supera leĝo de Dio, kiu sola ebligas perfektan obeon sen sklaveco. Vere markanta evento, pri kiu ni rajtas profunde ĝoji.

Johano XXIII-a lasis paroli sian plej fundaniman fidon kaj sian plej intiman konvinkitecon. Al li ne gravas laŭvortaj formuloj. Al li gravas la paco, la inda prospero de la tuta homaro, la bonfarto de l’ homoj en ĉiuj regionoj de la terglobo. Tiu bonfarto, notinde, ne signifas nur oportunojn kaj komforton; ĝi koncernas la homan destinon en ties tuta drameco: la certigon de la libereco persona kaj de la libereco de pensado; la rajton libere serĉi kaj trovi la veron; la eblon fondi familion aŭ dediĉi sin al sacerdoteco; la permeson elmigri kaj enmigri; la povon, ke la homoj kune ĉerpu honestan ĝuon el ĉio ajn bela; la lukton kontraŭ angoro kaj malespero; la garantion de individuaj iniciatoj; la rajton de ĉiu ŝtato al ekzisto kaj progreso; la kulturon de l’ komunaj esence spiritaj valoroj; ktp., ktp. 

Frata komuneco

Entute, la stato de la mondo konkordu kun la racio kaj la homa digno. Sampaŝe progresu religio kaj scienco. Oni plibonigu la homajn instituciojn gradon post grado, elinterne. La aŭtoritato ne malnoviĝu: ĝi renoviĝu konforme al la evoluo de la ŝtato. Oni donu al la socio specife homan karakteron. Ĉiu kristano devas esti en la nuntempa mondo kvazaŭ lumanta fajrero, nutro-medio de karito, fermento en la amaso. En Kristo, ĉiuj popoloj de la tero povas formi veran, honestan, fratan komunecon.

Fakte, per tiu Manifesto de l’ nuntempa kristanismo Johano XXIII-a donis al la Katolika Eklezio, kaj eĉ al la tuta mondo, ilian “leĝon de kreskado”. Temas pri tio, ke la homoj plene konsciu pri sia interdependeco, pri sia historia situo, pri la planoj kaj preskriboj de Dio. Necesas reciproka kunlaborado kaj unueco sur mondnivelo. Ĉio senĉese troviĝas en ĉiam pli rapida evoluado. Antaŭ la homaro malfermiĝis novaj vojoj kun preskaŭ senlimaj perspektivoj. Al novaj tutmondaj problemoj oni donu novajn, decidajn solvojn.

Peltier, Giesswein, Teilhard, Johano XXIII-a: kvar grandaj katolikoj forpasintaj inter 1909 kaj 1955. Tamen ili nin rekte alparolas, eble eĉ pli imprese ol dum ilia vivo fizika. Morto rejunigas meritantojn. Ili nun apartenas al tradicio por ni ordona. Ĉu el iliaj karieroj ne leviĝas ĝeneralaj indikoj, kapablaj ĵeti nin en rezultoriĉan kunefikadon? Decidu mem, karaj legantoj.

Por fortiĝi kaj prosperi, Esperanto devas radiki en la homaj koroj pli profunde ol la lingvo gepatra kaj efiki en la mondo pli alte ol la lingvoj naciaj. Ĝi do bezonas la profundecon de la religio kaj la vastecon de horizonto tutmonda.

Ni diru sekve kun Teilhard la devizon: “Alten kaj antaŭen!” kaj ni preĝu kun patro Joaĥim Kaptein: “Ho aminda Sinjoro, donu al ni lumon por vidi kaj energion por agi”.

D-ro W. Perrenoud-Theis, Neuchâtel (Svislando)

al la indekso


 

Nia fervora Bolonja CECR-anino, prof-ino Maudente, raportas pri la papa aŭdienco de 19.5.1964 en la informilo (majo-junio) de la “Centro Esperantista Cattolico Romano” jene:

Kiam ni supreniris la imponan vatikanan ŝtuparegon, pripensante ke nia sorto preparis al ni grandan neatenditan ŝancon, ni preskaŭ dubis pri la efektiviĝo de tia eksterordinara evento: paroli kvazaŭ konfidence kun Lia Sankteco Paŭlo VI.

Ni estis sep personoj: P. G. Jacobitti (nia senlaca, lerta Prezidanto de UECI, la diplomata organizinto de la Aŭdienco), Sac. A. Beckers, Prezidanto de IKUE, Sac. P. Longoni, Vicprezidanto de UECI, F-ino E. Champy, kasistino de IKUE, Prof. Antonelli Kohler, mia fratino kaj mi.

Kiamaniere mi povus esprimi miajn sentojn? La ĝojo kiu invadis min dum la trairo de la multnombraj, artaj salonoj gardataj de la svisa armeo en buntaj kostumoj... la iomete longa haltado en luksa salono kune kun aliaj vizitontoj, kunordigis niajn pensojn pri la baldaŭa aŭdienco; kaj tio montriĝis oportunaĵo, ĉar la aŭdienco ne evoluiĝis laŭ niaj antaŭvidoj, kaj ne estis ebleco por legado de la paroladeto, kiu estis preparita por la okazo.

Nia maltrankvila dubo estis: ĉu Lia Sankteco interesiĝos pri Esperanto? 

Efika rezulto

Sed ĉi tiun tagon, la 19-an de majo, ni povis konstati la efikan rezulton: Esperanto estis oficiale prezentata al la plej alta, grava Aŭtoritato en la mondo: nia Papa Moŝto Paŭlo VI. Dum la aŭdienco, kie Li parolis afable al ĉiu el ni, ni emocie aŭskultis Liajn demandojn pri Esperanto, pri la nombro de ĝiaj anoj, la nacioj, kie ĝi estas pli aktiva; parolante franclingve kun pastro Beckers kaj f-ino Champy.

Li interesiĝis pri la katolika Asocio IKUE kaj pri la taŭgeco de la internacia lingvo, kiu akcelas harmonion kaj pacon inter la popoloj kaj estas tiel kongrua al la ekumena spirito de nia tempo.

P. Jacobitti siavice proponis enkondukon de Esperanto inter la lingvojn uzatajn ĉe la Vatikana radio por pli vasta dissendo de la Katolika Informaro; kaj la Papo montriĝis multe surprizita ekaŭdante, ke Esperanto estas tiel vaste konata oriente kaj okcidente. Li diris, ke la Eklezio favore rigardas kaj kuraĝigas ĉiun klopodon por la interkompreno de la popoloj.

Ni certiĝis pri lia interesiĝo, kiam akceptante la donacojn faritajn de P. Jacobitti (2 jarkolektojn de “Nova Civito” lukse binditajn kun oraj ornamaĵoj, kvin de “Espero Katolika” same binditajn kaj aliajn esperantajn katolikajn librojn) Li informiĝis pri la adreso por eventualaj komunikadoj.

Ankoraŭ kaŭzante ĉe ni fortan emocion kiel blanka vizio Li malaperis el niaj okuloj. En la Damaso-korto, komuna fotografado reproduktis sep radiantajn, feliĉajn vizaĝojn.

Kiel en la diraĵo: “Ĉiu psalmo finiĝas per gloro”, tiel nia “gloro” nomiĝis “Lazura Groto”, kie ni kunigis niajn spiritajn sentojn kun la treege bezonata manĝo, ĉar estis la dekkvara horo! Nun ni ne havas sufiĉe da vortoj por esprimi al nia P. Jacobitti la senfinajn dankojn pro la granda honoro kaj ĝojo oferitaj al ni, sed antaŭ ĉio pro Esperanto, kiu certe ĉi tiun tagon, dank’ al li, grandpaŝe antaŭeniris.

 

al la indekso


30-A KAJ JUBILEA IKUE KONGRESO - VALENCIO 1964

Lasta bulteno

 

DEFINITIVA KONGRESA PROGRAMO

 

23-a de julio

Akcepto de la kongresanoj kaj disdono de la dokumentaro en la granda salono de la Lonja (plaza Mercado)

Saluto en la Ora Salono de la Lonja

 

24-a de julio:

            9.00 h. Inaŭgura Diservo en la preĝejo de S. Laŭrenco. Celebras kaj predikas: Sac. A. Beckers, prez. de IKUE

            11.00 h.           Solena Akcepto en la Urbodomo

            12.00 h.           Malferma kunveno (str. Trinitarios 3)

            16.00 h.           Estrarkunsidoj (str. Trinitarios 1 kaj 3)

            18.00 h.           Prelego de d-ro M. Solà, pri “Don Kiĥoto”

 

25-a de julio: Festo de S. Jakobo

            9.30 h. Solena Meso en la kapelo de la S. Kaliko de la katedralo. Celebras la ĉefepiskopa moŝto de Valencio

            10.30 h.           Ĝenerala fotado, poste estrarkunsidoj (Trinitarios 1 kaj 3)

            16.00 h.           Ĝenerala kunveno de IKUE (Kolegio S. Jozefo)

            19.00 h.           Prelego de d-ro F. de la Puente pri “La hejma paco”

 

26-a de julio:

            8.00 h. S. Meso en la preĝejo de S. Laŭrenco. Celebras kaj predikas P. G. Jacobitti, Romo

            10.00 h.           Vizito al la Muzeoj

            18.00 h.           Prelego de F. H. Casanoves, Cervera, pri “La problemo de naciaj kaj lingvaj malplimultoj en la encikliko: La surtera paco”

            19.30 h.           Ĝenerala kunveno de L.A.F. (Kolegio S. Jozefo)

            22.00 n.           Bankedo en “Club Naŭtico”

 

27-a de julio

            8.00 h. S. Meso en la preĝejo de S. Laŭrenco. Celebras kaj predikas P. J. M. Claramunt, Villanueva y Celtru

            11.00 h.           Tuttaga ekskurso al Sagunto kaj Monte Picayo

            19.00 h.           Prelego de Patro J. M. Claramunt pri “Universala bonfarto  paco - mondsocieto, en la encikliko: La surtera paco”.

 

28-a de julio

            8.00 h. S. Meso en la preĝejo de S. Laŭrenco. Celebras kaj predikas Patro M. Casanoves

            10.00 h.           Estrarkunsidoj (Trinitarios 3)

            11.00 h.           Malfermo de la poŝtostafeto en la palaco de la Deputitejo

            13.00 h.           Akcepto de la kongresanoj en la Deputitejo

            16.00 h.           Kunveno de la Hispana Ligo de IKUE (Kolegio S. Jozefo)

            19.00 h.           Solena Fermo (Kolegio S. Jozefo)

 

29-a de julio:

            9.00 h.             S. Meso en la preĝejo de S. Laŭrenco. Celebras kaj predikas Patro C. Pausback, Fatima.

            10.30 h.           Tuttaga ekskurso al Soler, lago Albufera, Cullera

            20.00 h.           Adiaŭa festivalo en la palaco de la Lonja

 

La preparlaboroj de nia proksima jubilea kongreso pli kaj pli intensiviĝas, kaj la Kongreso Komitato penas por ke ĉio disvolviĝu kontentige kaj sukcese.

Ĉiu aliĝinto nun jam ricevis cirkuleron, sur kiu li devas precizigi sian partoprenon en ekskursoj, regalaĵoj, k.t.p., kaj, ankaŭ, sian permeson por ke la Komitato loĝigu lin en studenta restadejo aŭ monaĥinejo, se estos neeble trovi individuan ĉambron en hotelo; ĉar tiuspecaj ĉambroj fariĝas pli kaj pli malfacile rezerveblaj. La Komitato esperas, ke ĉiuj plenumos la punktojn de la cirkulero kiel eble plej baldaŭ, por eviti lasthorajn malagrablaĵojn al la kongresanoj.

Estus preferinde, ke la alveno ne estos en la vespero de la 23-a, ĉar la vagonaroj alvenas malfrue, kaj ne restus sufiĉa tempo por iri en la akceptejon kaj havi la dokumentaron; en postaj tagoj la disdonado de dokumentoj estos malfacila, ĉar la programo estas ampleksa, kaj oni ne povas postuli, ke la komitatanoj iru ĉiuloken kun pakaĵoj por disdoni ilin al la malfruiĝintoj. Do, ĉiuj devos peni por alveni la 22-an vespere.

Tiuj kiuj alvenos antaŭ la 23-a de julio povos partopreni la kongreson de la Hispana Esperanto-Federacio, kies solena Malfermo okazos en la Paraninfo de la Universitato.

La 23-an, matene, oni povos ĉeesti la kunsidon de la Tribunalo de la Akvoj - plej malnova juĝinstitucio en Eŭropo - ĉe la gotika portalo de la Katedralo.

La Estraro de Hispana Esperanto-Federacio bonvolis cedi sian plej elstaran oratoron, d-ron M. Solá, por ke li prelegu antaŭ la I.K.U.E.-kongresanaro. La temo estos: “Don Kiĥoto”. La oratora majstreco de d-ro Solá kaj la sukceso de liaj antaŭaj prelegoj estas garantio de plena kontentigo.

La pleiparto de laborkunsidoj okazos en la salono de la Ĉefepiskopejo (Trinitarios 3) kaj en la saloneto de la Sacerdota Restadeio (Trinitarios 1); do, facile por la portoprenontoj. La studenta Restadejo Pio XII ankaŭ situas tre proksime.

Kongresanoj aĉetu prefere la poŝtkartojn, kiujn oni disvendos en la kongresejo, kun teksto esperantlingva, kaj enpoŝtigu ilin en la poŝtostafeton de la Deputitejo, la 28-an de julio, kie ili estos stampitaj per speciala stampilo de la kongreso.

Ĉiuvespere, postvespermanĝe, la kongresanoj povos ĉeesti senpage la mirindajn prezentaĵojn de la Valenciaj baledoj en la foirejo kaj la piroteknikaĵojn.

La programo estas tiel ampleksa, ke la Komitato ne scias ĉu estos eble enmeti koncerton de la urba muzikistaro, laŭ ĝentila promeso de la Urbestra Moŝto.

La Komitato deziras al ĉiuj: sanon, optimismon kaj decidon. Ni promesas al vi: belveteron, bluan maron, fratan kunestadon kaj agrablajn aranĝojn. La tuto devos konsistigi: belan XXX-an jubilean kongreson de I.K.U.E.

D-ro Herrero

al la indekso


EK RECENZAS

(Duope senditaj ekzempleroj estas recenzataj, aliaj notataj)

 

* Božena Němcová, Malgranda monografio. Aperis kiel literatura aldono al la revuo PACO, Praha 1963. Tradukis J. M. Halik. 20 paĝoj - 14 x 10 cm. Prezo ne notita.

La broŝureto pritraktas la vivon de la fama ĉeĥa verkistino Božena Němcová (1829-1862). UNESKO envicigis ŝin en la liston de tutmondaj datrevenoj en la jaro 1962.

W. F.

 

* Studoj kaj Klarigoj. - Internacia Katolika Informejo, Tilburg, Nederlando 1964 - 17 x 20 cm., broŝ., 58 paĝoj. Prezo: 1.- ned. gld.

La broŝuro kolektas la diversain aldonojn al la dumonata revuo “Vojo, Vero, Vivo”, kiuj aperis en la lastaj jarkolektoj. Patro H. Roosen S. C. J. lerte redaktas la revuon kaj la aldonitajn studojn. La modela lingvo kaj la aktuala enhavo de la artikoloj grandparte en Esperanto originale verkitaj rekomendas la broŝuron.

Jenaj temoj estas pritraktitaj: La Religia Prahistorio de la Mondo - Mirakloj en Lurdo - La Ekumena Koncilo - La Sankta Meso - Toleremo kaj netoleremo.

 

* El la fabeloj de H. C. Andersen “La Marvirineto” sendube estas unu el la plej ŝatataj. Ĝi aperis esperantlingve ĉe eldonejo KOKO en 1962, kaj ni povas mencii, ke ĝi estas libro, kiu entuziasmigis eĉ la plej elekteman libro-amanton. La ĉarma fabelo en eminenta traduko el la dana originalo, la luksaj kolorilustraĵoj kaj la eleganta bindigo faris la libron unika en la Esperanta libraro.

Des pli ni nun ĝojas prezenti al vi la informon, ke aperos nova samspeca volumo enhavanta tri aliajn fabelojn de H. C. Andersen, nome: “La Novaj Vestoj de la Imperiestro”, “Hans-Fuŝulo” kaj “Estas tute certe”. Ankaŭ ĉi-tiujn tradukis el la dana originalo Ib Schleicher, kaj kun la sama respekto al la speciala Andersen-stilo, kiel ni konas ĝin de “La Marvirineto”. Oni kalkulas eldoni la libron la 1-an de aŭgusto.

La libro enhavos 24 tutpaĝajn kolorilustraĵojn de Gustav Hjortlund, kiuj perfekte respegulas la humore-spritan enhavon de la fabeloj. La tuta libro ampleksos 48 paĝojn, 21 x 27 cm, bindita.

Oni fiksis la prezon je nur 15,00 d.kr. = 30 steloj - malgraŭ la multekostaj kolorilustraĵoj.

 

* Aldone al nia propra recenzo pri L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto (9-a eldono, kun enkondukaj notoj kaj rimarkoj de d-ro Albault, sekretario de la Akademio de Esperanto), eldonita de “Esperantaj Francaj Eldonoj, Marmande, Francujo, prezo broŝ. 38 kaj bind. 50 steloj, ni transprenas malsupre artikolon pri nomita libro, verkitan de J. Regulo en “Boletín” (Bulteno) de majo/ junio 1964, la organo de la Federacio Esperantista Hispana.

 

Tiuj, kiuj dum la lastaj tridek jaroj sekvis la gazetarajn kolokvojn de niaj gramatikistoj, akademianoj kaj lingvo-amatoroj, ĉefe pri -io/ -ujo, neologismoj, -ata/ -ita k. s., certe primiris la monologismemon kaj feran obstinecon de multaj el la intervenintoj: interkonsento eblis, nur kiam ĝi hazarde ekzistis jam antaŭ ol la diversaj pledoj estiĝis! Do ree kaj ree monologado kaj denova enfiksiĝo en la propra vidpunkto! Paradokse tamen ĉiuj pli aŭ malpli sin ŝildis per la Fundamento kaj alkroĉiĝis al tiu aŭ alia ĝia ero, ne malofte citante nur laŭ alies citaĵoj, sen samtempa studo de la kunteksto, kaj plurfoje plene miskomprenante regulerojn, por ĉi ties komparo kun nacilingvaj kutimoj, anstataŭ iri al la Ekzercaro kaj al la zamenhofa tradicio. Aldone, por multaj

studemuloj, kiuj sintrovis malproksime de grandaj centroj kun bibliotekoj, ne ĉiam estis facile rekte konstati citaĵojn aŭ mem trastudi la tutan Fundamenton, pro manko de aĉeteblaj ekzempleroj. Plej ofte oni devis sin kontentigi per konsulto de nur unu el la nacilingvaj partoj, kiuj ĝin konsistigas, sed eĉ tio ne ĉiam eblis!

Antaŭ tiu stato, la Sekretario de la Akademio de Esperanto, D-ro A. Albault, kiun cetere allogas la pradokumentoj de nia Movado kiel etnologon ekzota lando aŭ historiiston pratekstoj, decidis entrepreni la taskon kunigi kaj editori tiun bazan dokumentaron. La laboro estis grandega kaj postulis apartan intelektan staturon, apud scienca kompetenteco kaj skrupula objektiveco. Sed ĝuste tiuj kvalitoj elstare ornamas nian D-ro Albault. La rezultato estas la monumenta eldono kape priskribita.

Post Ĝenerala Enkonduka Notico, la editoro antaŭmetas, tre prave!, la tekston de la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo (ankaŭ kun klariga notico), kaj jen ni eniras la kernon de la libro, kiun konsistigas la diversaj partoj de la Fundamento: Antaŭparolo, Gramatiko (Franca, Angla, Germana, Rusa kaj Pollingva), Ekzercaro kaj Universala Vortaro. Por senmanka ekzoteco, la Fundamento aperas fotokopiita de la 1-a eldono. Al ĉio ĉi tio la editoro aldonis la postajn Akademiajn Korektojn al la Universala Vortaro. Fine, kvazaŭ resume, D-ro Albault donas Planon kaj Notojn pri la Antaŭparolo, Komparan tekston de la Kvinlingva Fundamenta Gramatiko (en Esperanto, kaj tial unu el la plej dankindaj faroj de la editoro, ĉar tiel nia Gramatiko estas ekde nun klare alirebla al tiuj, kiuj ne povas rekte trastudi la kvin nacilingvojn), Enhavon de la Ekzercaro kaj Lingvajn Rimarkigojn. Bona Bibliografio kronas la laboron. Por nete apartigi la Fundamenton disde la komentoj de la editoro, la eldonisto presigis la Fundamenton sur blanka papero, kaj la komentojn sur pale flava.

Tiel do ekde nun, same al fakulo kiel al laiko, la Fundamento estos ne nur tre facile alirebla, sed science kaj zorge prezentita. Bona referencara aparato ebligas rapidan konsulton pri kiu ajn ero.

Pri la gravo de la Fundamento, pri ĝia signifo por nia unueco kaj por nia progresado, jam tute klare dekretis la Bulonja Deklaracio, kaj kvankam ignorado de tiu Deklaracio ne estas maloftaĵo, tamen tio nenion deprenas de ĝia devigeco. Espereble do, per sia science serena elmeto, ĉi tiu eldono multe kunhelpos al la envojigo de elorbitigitaj pozicioj, al la trankviligo, al la malpliakrigo, de misestigitaj streĉitecoj. Espereble, same, ĝi pozitive kunhelpos transigi la ĝisdatan monologismeman obstinadon de kelkaj rondoj en apertan kaj honestan dialogon kun Zamenhof kaj en elkomprenon pri la genieco, kiun konsistigis la kvazaŭdogma leĝigo de la Fundamento. Ĉar ja, kiel diras la editoro, dum “la cetero eble povas fluktui laŭ paso de l’ jaroj”, ĝi estas la parto de nia lingva tradicio, “kiun ni ne povas forigi ne detruante ĉion”.

Al D-ro Albault kaj al Esperantaj Francaj Eldonoj (en la persono de ties direktoro S-ro A. Ribot) Esperantujo ŝuldas grandan dankon, kaj mi kun ekzalta entuziasmo rekomendas ĉi tiun unike gravan libron, kiun neniu serioza kulturanto de nia lingvo povas ignori.

 

al la indekso


 “SERMONO DE LA NACIOJ” - ROMO

 

Kiel ĉiujare ekde 1949, ankaŭ nunjare Esperanto partoprenis en la tiel nomata “Sermono de la Nacioj” en la granda preĝejo S. Andrea della Valle en Romo, kie geknaboj el diversaj landoj omaĝis al infano Jesuo en siaj naciaj lingvoj.

Malfermis kaj fermis la ceremonion 38 knabinoj de la Ŝtata Mezgrada Lernejo “Col di Lana”. Sub la direktado de prof-ino Silvina De Alexandris, ili kantis ĉe la komenco la tradukon en Esperanto de la fama lulkanto “Paca Nokto, sankta Nokto”, kaj ĉe la fino: “Preĝon de la tutmonda Infanaro por la Paco”, verkitan por la okazo de prof-ino Adelaide Antonelli Kohler, kiu instruas Esperanton al siaj lernantinoj en la supredirita lernejo.

Kiel simbolo de la universaleco de la preĝo kaj de la lingvo, antaŭ la unua vico de la kantanta ensemblo staris kvin geknabetoj, reprezentantaj la kvin kontinentojn, kies nomo estis klare videbla sur granda blanka rubando ornamanta la bruston de la koncerna reprezentanto. Por Azio: Antono Savagian, el Armenio; por Afriko: Antono Avetrani el Somalio; por Eŭropo: Maria Pia Luciani, el Italuio; por Ameriko, la etulino Ayd el Usono; por Oceanio: Martyn el Aŭstralio. Granda Esperanto-flago kun la nomo de la Internacia lingvo restis antaŭ la altaro larĝe etendita inter du stangoj dum la tuta ceremonio kaj super la esperantistaj knabinoj dum ilia kantado.

Al la multenombra ĉeestantaro, tute pleniganta la vastan preĝejon, la lernantino Anna Maria Faccenda prezentis klarigan paroladeton en itala lingvo: “En la internacia lingvo Esperanto, havanta ĉe sia origino kaj en la koloroj blanka kaj verda de sia flago, la esperon de frateco kaj la aspiron al paco, bazita sur tiu frateco, ni nun petegos de infano Jesuo la pacon. Ni konsideras al ni ideale kunigitaj la infanojn de la tuta mondo, kiun kvin el ni, originaj el la kvin kontinentoj, estas elektitaj por reprezenti. En ĉi tiu jaro de la Koncilo kaj de la providenca pilgrimado de nia Pontifiko al la Sanktoj Lokoj, leviĝas fidoplena nia preĝo, verkita de nia Esperanto-Instruistino ĝuste por ni kaj por ĉi tiu “Sermono de la Nacioj” laŭ la notoj de la lulkanto de Brahms”.

Sur ĉiui seĝoj kie sidis aŭtoritatoj kaj invititoj, troviĝis multobligita la teksto de ambaŭ kantoj en Esperanto kun apude la itala traduko. La esperantista interveno, kiu nete distingiĝis de la aliaj pro la nombro de la partoprenantaj knabinoj, pro la dufoja prezentiĝo, pro la harmonia kantado, pro la simpla tamen okulfrapa kostumo, je la fino de ĉiu kanto ricevis varmajn aplaŭdojn kaj vekis en la aŭskultantaro apartan interesiĝon.

La saman vesperon Radio Romo detale raportis pri la ceremonio, evidentigante la partoprenon de la knabinoj, kiuj kantis en Esperanto.

Pro la bonega sukceso meritas plej korajn dankojn la animo de la tuta aranĝo prof-ino Adelaide Antonelli Kohler kaj f-ino Silvina De Alexandris, kiu tiel bone pretigis kaj direktis la ĥoron.

Al la lernejestro de la Mezgrada Lernejo “Col di Lana”, kiu donis sian apogon al la manifestacio, iru la plej varmaj gratuloj. Por instigi lin favori la internacian lingvon ankaŭ en aliaj okazoj (li estas nova lernejestro) ni invitas la s-anojn esprimi al li sian ĝojon pro la uzo de Esperanto en tiu grava ceremonio fare de lia lernejo. Lia adreso estas: Direktoro de “Scuola Col di Lana”, strato Col di Lana 5, Roma.

Patro Giacinto Jacobitti O. P., Romo

al la indekso


NI GRATULAS

 

* D-ro Peter Hohenwarter naskiĝis je la 18-a de majo 1894 en Obervollach, Karintio, studis ĉe la seminario “Marianum” en Klagenfurt kaj pastriĝis en Klagenfurt en 1918.

Unue li deĵoris kiel prefekto en la seminario “Marianum” en Klagenfurt, doktoriĝis kaj fariĝis profesoro ĉe la gimnazio en Klagenfurt, kie li ankaŭ instruis matematikon kaj fizikon.

Jam kiel juna pastro li fariĝis Esperantisto kaj senlaca pioniro kaj kursgvidanto por Esperanto. Li ankaŭ estas ŝatata predikisto ĉe niaj Esperanto-Kongresoj.

Dum la “Tria Regno” li estis forigita de la gimnazio kaj fariĝis paroĥestro en la fama vilaĝo Heiligenblut.

Post la dua mondmilito Prof. D-ro Hohenwarter denove fariĝis profesoro ĉe “Marianum” en Tanzenberg. Nun li deĵoras kiel docento por parapsikologio ĉe la Katolika Akademio en Wien.

Okaze de la 70-jariĝo ni deziras al li multajn sukcesoplenajn kaj dibenitajn jarojn.

D.

 

* P. Pius Lenz OMCap. festas la oran pastran jubileon kaj fariĝas 75-jara.

Nia longjara fervora membro naskiĝis je la 1-a de julio 1889 en Leibnitz, Stirio, studis ĉe la seminario en Graz kaj pastriĝis en 1936. La juna kapelano Alexander Lenz unue deĵoris en Stirio kaj poste fariĝis paroĥestro en Maria Osterwitz.

Pro la grava subteno de Esperanto pere de Kardinalo Piffl li lernis en 1924 la lingvon kaj fariĝis senlaca ĝia pioniro.

En 1928 li fariĝis Kapuceno, ricevis la ordenan nomon Pio kaj deĵoris en la diversaj monaĥejoj en Irdning, Linz, Knittelfeld kaj Klagenfurt.

Li energie subtenas ankaŭ la kontraŭalkoholan kaj kontraŭtabakan movadon.

Al nia kara P. Pio ni deziras multan benon kaj sanon okaze de liaj jubileoj.

D.

al la indekso


GRANDA PILGRIMO DE LA AŬSTRIA

KATOLIKA LABORISTARO AL MARIAZELL

 

La aŭstria nacia sanktejo (de la “Magna Mater Aŭstriae”, la Granda Patrino de Aŭstrio) okazis je la 2-a kaj 3-a de majo 1964. Partoprenis 5.000 ge-anoj de la katolika laborista kaj junlaborista movado de Aŭstrio sub gvido de la Viena ĉefepiskopo kardinalo d-ro Franz König; partoprenis (laŭ speciala invito) kiel kara, ĉie kore bonvena gasto kardinalo d-ro Stefano Wyszyński, ĉefepiskopo de Gnesen-Warszawa, plue ĉefepiskopo d-ro Andreo Rohracher de Salzburg kaj la episkopoj d-ro Köstner, Klagenfurt, kaj d-ro Zak, St. Pölten.

Estis renovigata la solena dediĉo de la aŭstriaj laboristoj al la Di-patrino, la “Reĝino de la laboristoj”, unuafoje proklamita antaŭ 10 jaroj (kaj la patroneco por la samkredaj gefratoj en la landoj de la “silentanta eklezio”). Jen imponega kaj vere edifplena kaj animfortiga aranĝo.

Kardinalo Wyszyński je la 1-a de majo, festo de sankta Josefo la laboristo, vespere, celebris solenan s. Meson en la katedralo je sankta Stefano en Vieno; ĉeestis la anoj de la “pola kolonio” (la en Vieno vivantaj polaj genacianoj) kaj la Viena popolo, multnombre veninta, kiun la alta eklezia gasto germanlingve elkore salutis, profunde dankante kaj sencplene atentigante je la en Aŭstrio kaj Pollando komuna granda amo kaj honorado al Maria, same je la fakte ankaŭ komuna sanktulo Klemento Maria Hofbauer, kiu antaŭ sia veno al Vieno benplene agadis en la pola ĉefurbo Warszawa. Al siaj samnacianoj kardinalo Wyszyński predikis poste en pola lingvo signifplene. Dum la s. Meso oni preĝis kaj kantis alterne en pola kaj germana lingvoj.

En Mariazell la ĉefpastro pola gvidis la de ĉiuj patoprenitan “krucvojon” kaj prezentis al la Di-patrino la omaĝon de la polaj episkopoj, pastroj kaj de la tuta pola popolo. Reveninte Vienon li daŭrigis sian vojaĝon al Romo. Jen Vieno resp. Aŭstrio kaj precipe ĝia nacia sanktejo Mariazell montriĝis, pruviĝis ree kiel ponto, interliga ponto inter-landa, internacia.

W. Mudrak, Vieno, Aŭstrujo

al la indekso


RADIO ROMA 

La dissendoj okazas de h. 18.55 ĝis h. 19.10 (M.E.T.)

Prelegantoj: marde kaj merkrede: S-ro Luigi MINNAJA; vendrede: Prof. D-ro Vincenzo MUSELLA. 

julio

Kuriero de Esperanto; Fontanoj de Romo; Tra la literaturo; Kuriero de Esperanto; Papo Johano XXIII; Novaĵoj el Italujo; Kuriero de Esperanto; Literaturaj kafejoj en Italujo; Italaj kanzonoj en Esperanto; Kuriero de Esperanto; La granda itala tipografo G. B. Bodoni; Leterkesto; Kuriero de Esperanto; La urbo de la itala E-Kongreso: Sorrento; 

aŭgusto

Tra la literaturo; Kuriero de Esperanto; Du gesanktuloj de la karitato; Novaĵoj el Italujo; Kuriero de Esperanto; La nova tunelo sub la Granda Sankta Bernardo; Italaj kanzonoj en Esperanto; Kuriero de Esperanto; Latinaj lirikistoj: Catullus; Leterkesto; Kuriero de Esperanto; Preĝejoj de Romo.

La Fakestro: L. Minnaja

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

139. Kvardek tagojn laboregi por filmo de 55 minutoj. En la nederlanda gazeto “Leidse Courant” 11.10.1962, sub la ĉi-supra titolo, aperis artikolo pri la postsamtempigado (sinĥronigado) de filmoj en aliaj lingvoj. Mi ĉi tie ĝin volonte tradukas entute, ĉar tiel klare pruviĝas kiom da laboregoj, kostoj k.t.p. povus ŝpariĝi per la uzado de universala lingvo kiel Esperanto en la konstruado de filmoj. Kvankam ĉi tie temas pri la samtempigado de anglaj filmoj en la nederlandan lingvon, tamen la samo povas okazi kun aliaj lingvoj, kun la samaj laboregoj, kostoj k.t.p.! La leganto senkulpigu la uzon de nederlandaj nomoj. Mi faros la tradukon tute kvazaŭ ĝi okazus je la nomita dato. - Do jen la artikolo:

La Hago. - “Doktoro, nun ja venis la momento. Ni komencas la reprezentadon sur la magia ekrano. Nun vi vidos pri kio mi estas revinta”. La regisoro Wien Heussen kapneas. “Bedaŭre, vi tro malfrue ekparolis. Refoje!”. Ree ekturniĝas la filmpeco. Sur la ekrano aperas ciferetoj precize laŭ la sekundoj. Starto 11, 10, 9, 8, 7, 6, 5, 4, 3, 2 kaj blanka rombeto en la formo de glicirizaĵeto: “Doktoro k.t.p.”. “Tio estas pli bona. Depost «ni komencas la reprezentadon sur la magia ekrano» vi estis precize lipsamtempa; sed la unua «Doktoro nun la venis la momento» estis ankoraŭ iomete tro malfrue. Vi ja nur ekparolu je la glicirizaĵeto”. Refoje ripetiĝas la peco kaj ree kaj ree, ĝuste ĝis la teksto precize kunrespondas kun la lipmovadoj de la angla aktoro sur la ekrano. Tiam vokas la reĝisoro: “Ĉu ni povas tion ĉi reaŭdi?". 

Kvar interesaj dokumentaĵoj

Momenton estas spirkvieto. Kunrado Flink, tre konata nederlanda aktoro, formetas la kaptelefonilon kaj rigardas kaj aŭskultas streĉe la rezulton.

Demande li rigardas al la reĝisoro. “Bonege! Tion ni tiel tenados. La sekvantan temaĵon (angle: take)!”

Ni estas gastoj en la ekzercejoj (studio) de la Haghefilmo en La Hago, kie fariĝas la samtempigado de kvar dokumentaĵoj de Frank Capra, kiuj tiun ĉi someron (de 1962-a) estas elsendotaj de la televido. Estas filmoj kun la daŭro de 55 minutoj, kiuj ĉiuj enhavas interesan sciencan temon, kiu en tre komprenebla maniero alportiĝas kaj de kiu la rigardantoj povos lerni multon. Plejfoje eksterlandaj filmoj estas provizitaj de nederlandai subtitoloj, kiuj necesigas la rigardantojn legi sub la bildo la tekston. Al tiu sistemo aliĝas malfacilaĵoj. Rigardantoj, kiuj ne scipovas la fremdan lingvon, ne povas malhavi tiujn tekstojn se ili volas sekvi la filmon; sed tiam ofte ili malhavas parton de la bildo. Krome foje estas malfacile doni plene la tradukon; koncize dirite: tiu maniero ne estas ideala. La postsamtempigado tamen donas la eblecon traduki la tutan originalan tekston en la nederlandan; tiel la rigardanto ne estas devigata legi la tekston; kaj nenio de la bildo preteriras neatentigate, dum sen perdo de parto de la enhavaĵo li povas sekvi la tekston.

Do pro la sciencaj temoj la televid-organizacio decidis tiu-okaze postsamtempigi. 

Tempokonsuma laboro

Tiu postsamtempigado estas laciga laboro, kiel povas atesti la nomita reĝisoro. Li ricevas la anglan tekston sur la bendo, tiel ke li povas turnigi ĝin sur la bendricevilo kaj aŭskulti, sed ankaŭ skribaĵe (angle: script), tiel ke li povas doni plena bonan tradukon.

Sed ne haltas per la sola tradukado, ĉar tio ne estus tiel malfacila.

Male aliĝas ankoraŭ multe pli, ĉar la tradukado devas esti elektata tiel ke la nederlandaj vortoj estas konformaj al la lipmovadoj de la angla aktoro. Ĉiu kiu foje okupiĝis pri tradukado komprenas kiajn problemojn oni renkontas. La nederlandaj frazoj devas esti tiel longaj kiel la anglaj, kaj kie la angla aktoro metas la akcenton, tio ankaŭ devas esti ebla en la nederlanda frazo. Per unu vorto: tio kaŭzas multan kaprompadon. Ofte la tradukanto devas uzi spegulon tiel ke li povas kontroli kiajn lipmovadojn faras lia buŝo je la angla prononcado, kaj kia estas la rezulto en la nederlandaj vortoj. Ne malpli ol minimume cent horoj de laborado estas necesaj por traduki tiujn 55 minutojn de filmo.

Sed ne estas la fino; sekvontan fojon vi ankoraŭ povos legi pri: 295 pecetoj da bildo kaj 295 pecetoj da sono; kaj ankaŭ pri 40 tagoj de laboro por 55 minutoj.

140. Mi vidis en iu antaŭa jarlibro de IKUE, ke la Karmelana patro Titus Brandsma, kies beatigo en Romo pritraktiĝas, estis membro de nia organizacio; kiu povas al mi doni pri tio detalaĵojn?

K. A. Ouwendijk, Nederlando

al la indekso


MALNOVA MONTVILAĜETA TOMBEJO

 

Nun, je helmatena sunumita hor’,

nu, mi ne deziru esti jam dum nokto

por simpla ĝuo vidi la lampirojn brili

inter vepro kaj herbetaro.

 

Nokto venos ĝustatempe

kiam la stelaro vekiĝos,

kaj tiam eble mi preferus,

super ĉio, per mia rigardo

la briliantojn plipoluri de la du Ursinoj.

 

Ĉi-matene mi celas al montpinto;

sed preterpasante la tombejeton

mi haltas antaŭ ĝia kradopordo.

Per simpla preĝo

mi volus sarki, kaj eĉ plugi

(ne tro profunde!)

la grundon de l’ forgeso.

 

Ĉi-matene mi celas al montpinto.

Por ĉiu super sur la monto,

la mondo etendiĝas kiel tombejo

senlima de ĉiu raso kaj generacio.

 

Senripoze,

subgrunda nokto pacience knedas

koton el revenanta polvo

de plej diversaj destinoj homaj -

de senpetalaj revoj,

orgojlo, duboj kaj rangoj.

Kaj tial, ankaŭ pluvas

sur tiun ĝardenon de la morto!

 

Ho ripozeja, nezorgita bedo,

atendejo de la Elleviĝo!

La herbo alte kreskas

(ĝi ne timas la falĉilon);

rustiĝis la forĝitaj feraj krucoj,

kaj ĉiuj lignaj, jam disfalis

kaj aspektas

kiel elterigita ostaro.

 

Kaj pri l’ animo de l’ forpasintoj

- eĉ tie ĉi ni povas ilin forgesi -

avertas min iuj konataj familiaj nomoj,

kiuj preskaŭ fremde sonas

ĉe la najbara vilaĝo.

 

“Venu ĉi tien, sentime, lampiroj,

ĉar neniu tretos vin

dum vi povos esti lampionoj

por jam delonge forgesitaj mortintoj”.

 

Gabriel Mora i Arana

al la indekso