Enhavo de Espero Katolika numero 9/1964

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la frontpaĝo: Ateno, memoraĵo pri la ferioj

 

 


LA VOJO ESTAS LIBERA

 

La septembra numero de “Espero Katolika” certe unualoke estas multatentinda pro la raportoj kaj diversaĵoj pri la bonege sukcesinta I.K.U.E.-kongreso de Valencio.

Nia ĝenerala sekretario, sac. W. Flammer, verkis ne nur la oficialajn raportojn pri la kunvenoj kaj faritaj decidoj, li - ĉar ni persone bedaŭrinde ne havis la okazon ĉeesti la Valencian kongreson - en persona skizo pentras por ni la kongresan sferon, kiu pruviĝis ekstreme agrabla kaj favora por krei bonan interpersonan kadron, en kiu fruktodona priparolado kaj interrilatado de la kongresanoj, kaj preparado por preni signifajn kaj gravajn decidojn estis ebla.

En tiu senco la Valencia kongreso tial dece kaj inde prenis sian lokon en la longa listo de ĉiuj antaŭaj kongresoj, kaj kio estas precipe valida, eĉ de decida signifo: la kongreso de Valencio kreis pli klaran kaj definitivan pozicion por la Estraro de I.K.U.E. - jure kaj morale - tiel ke de nun en pli bone precizigita kaj pli trankvila sfero tiu Estraro povos daŭrigi la reprezentadon de I.K.U.E. eksteren, kaj ankaŭ interne de la propraj rangoj, i. a. vid-al-vide de la landaj ligoj kaj aliaj principaj punktoj.

Konsekvence diversaj instigaj kaj novaj iniciatoj, se ankaŭ ne tuj, fermentigos la ĝeneralan agadon de la nuna Estraro de I.K.U.E. kaj karakterizos emfaze la pluan renovigon de la internacia katolika esperantista movado en la proksimaj du jaroj, ĝis la kongreso kiu (laŭ decido de la Valencia kongreso) post du jaroj okazos en Svislando.

Estas memkompreneble, ke la interna plifortigo, kaj kie necese rekonstruo de ne plu praktikeblaj teorioj aŭ organizaj formoj, estos unu el la unuaj taskoj, kiujn la I.K.U.E.-Estraro deziros realigi. Sed ankaŭ sur pli larĝa skalo - ekzemple la prosperigado de la Ekumeno en propra medio kaj eksteren - gravaj taskoj estas plenumeblaj kaj -endaj.

La periodo en kiu I.K.U.E. reprenis atentindan pozicion inter la esperantistaj organizajoj, trovis sian komencon jam antaŭ la Valencia kongreso, kiu tamen nun alportis plenan konfirmon.

La vojo al nova estonteco de I.K.U.E. nun - post Valencio - estas vere tute libera.

N. Hoen

al la indekso


LA NUNA NUMERO

 

* publikigas la raportojn pri la kongreso de Valencio; pri la sfero de la XXX-a IKUE-kongreso; pri la ĝenerala kunveno; pri la faritaj elektoj kaj decidoj;

 

* la kongreso de Valencio donis superlativan konfirmadon de ĉio kion faris kaj entreprenis la “provizora” Estraro de IKUE ĝis nun;

 

* por atingi tiun celon - pli fortan kaj internacie se necese pli reprezentindan internacian esperantistan organizaĵon katolikan - necesas sana financa bazo;

 

* tiucele ni speciale kaj forte apelacias al la konscienco de tiu grupo de membroj, kiu ĝis nun ŝajne ne protestis, ke oni regule sendis al ili nian revuon, kaj estas regule enskribitaj kiel membroj; sed kiuj ŝajne pensas, ke nia reformita revuo estas presata senpage;

 

* estas morala devo de ĉiuj tiuj membroj de I.K.U.E. tuj pagi la nunan kotizon de 10 guldenoj (egalvaloro proksimume 3 usonajn dolarojn), tiel plenumante ne nur honordevon sed simplan agon de dececo kaj konscienco; do ne facilanime abdikante sed enfakte metante agon de morala devo: por ricevita (kaj mendita!) “varo” ĉiu havas la nepran homan devon dece kaj senprokraste pagi;

 

* tiel ankaŭ oni pagu por sia membreco de IKUE, por la ricevitaj numeroj de “Espero Katolika” kaj faritaj afrankkostoj; speciale katolika esperantisto - simple kiel katoliko - ne povos havi puran konsciencon, se li ne plenumos TUJ tiun fundamentan devon kiel membro de I.K.U.E.

 

N. H.

al la indekso


30-A JUBILEA KONGRESO DE I.K.U.E. EN VALENCIO

 

Vojaĝante al Valencio kaj per trajno dum du tagoj kaj noktoj veturante tra Francujo kaj Hispanujo, ni diris al ni mem: “Ho, ni stultaj entuziasmuloj, kial ni komencis tiun penigan kaj ŝvitigan vojaĝon!”. Sed hejmen veturante ni diris: “Ho, ni feliĉuloj, belegajn tagojn ni travivis en Valencio!”.

D-ro R. Herrero, kiu bonvenigis la kongresanojn kun hispana ĉarmo kaj gastamo en la Ora Salono de la Lonja la 23-an de julio, estis preparinta la kongresaranĝojn streĉe, sperte kaj sukcese. Ankoraŭfoje koran dankon, kara samcelano; vi ne vane laboregis dumtage kaj dumnokte!

La devizo por nia jubilea kongreso estis: “Per Esperanto al la paco de Kristo”. Laŭ tiu devizo la kongresaj predikoj kaj prelegoj pritraktis la enciklikon de Papo Johano XXIII “La surtera paco”.

La 24-an de julio, je la inaŭgura Di-servo en la preĝejo de S. Laŭrenco, nia prezidanto sac. A. Beckers predikis kaj celebris la sanktan Meson. Poste, en la urbodomo, la urbestro akceptis la kongresanojn de IKUE kune kun la kongresanoj de la Hispana Esperanto Federacio, kiu kongresis en la sama urbo. 

Malferma kunveno

En la malferma kunveno je la 12.00 h. la kongresanoj kantis la antifonon “Salve, Reĝino”. Salutparolis prez. A. Beckers, d-ro Herrero kaj d-ro F. de la Puente nome de la hispana ligo de IKUE. Serĉante novan manieron por la salutoj de la diversaj landaj grupoj, partoprenantaj en la kongreso, ni estis petintaj nian samcelanon en Ĉeĥoslovakio, d-ron Jan Filip, verki omaĝajn strofojn por la diversaj landoj. La landaj reprezentantoj suriris la scenejon kaj metis la landan flageton sur la tablo, dum la ĝenerala sekretario laŭtlegis la koncernan omaĝan strofon. La ĝoja aplaŭdo pruvis, ke la nova solena salutado plaĉis al ĉiuj.

Posttagmeze je la 16.00 h. la Estraro kaj la Komitato de IKUE kunsidis por prepari la ĝeneralan kunvenon.

La 25-a de julio estas en Hispanujo granda festotago, la festo de S. Jakobo. La solenan Meson en la kapelo de la S. Kaliko de la katedralo devus celebri la ĉefepiskopa moŝto de Valencio. Ĉar li estis malhelpita, prez. Beckers anstataŭis lin.

 

Grupo de kongresanoj, inter kiuj kelkaj fraŭlinoj en Valencia kostumo 

Je la 16.00 h. okazis la ĝenerala kunveno de IKUE, pri kiu ni raportas per la protokolo, publikigita en tiu ĉi sama numero de “Espero Katolika”. Je la 19.00 h. prelegis d-ro F. de la Puente, Zaragoza (Hispanujo), pri “La hejma paco”. Altvalorajn konsilojn de kuracisto kaj familia patro ni aŭdis. Ni publikigos la iomete mallongigitan tekston de la prelego en E.K.

Dimanĉe, la 26-an de julio, celebris kaj predikis nia altŝatata pioniro el Italujo, Patro G. Jacobitti O. P., Romo, kaj vespere prelegis Patro M. Casanoves (Cervera, Hispanujo) pri la naciaj malplimultoj en la encikliko “La surtera paco”, kaj rikoltis apartan aplaŭdon pro siaj kuraĝaj vortoj. Al P. Casanoves ni speciale dankas pro la lerta gvidado de la muzika parto en la kongresaj Diservoj! 

Hispana Kulturo

La vizito al la muzeoj de la urbo, interese gvidata de d-ro Herrero, fariĝis multinstrua lekcio pri la hispana kulturo. Vespere je la 22.00 h. (hispana vivkutimo !) la partoprenantoj de la I.K.U.E.- kaj H.E.F.-kongresoj kunvenis ĉe bankedo en “Club Naŭtico”, gastame kaj malavare prezentita de la urbestro. Ni frandis hispanajn bongustaĵojn!

La 27-an de julio post la Diservo, en kiu predikis Patro J. M. Claramunt, Villanueva y Geltru (Hispanujo), la kongresanoj ĝuis la belecon de la hispana pejzaĝo, ekskursante al Sagunto kaj Monte Picayo. Vespere prelegis Patro J. M. Claramunt. Malgraŭ la laciga varmego, kiun dumtage elradiis la hispana suno, la preleganto povis direkti nian streĉan atenton al la grava temo el la encikliko de Papo Johano “Universala bonfarto - paco - mondsocieto”.

La 28-an de julio predikis kaj celebris Patro M. Casanoves en la kongresa Diservo. Ĉefa temo de la estrarkunsido dummatena estis la kontrakto inter IKUE kaj IKI pri la Bibliaj Aldonoj en “Espero Katolika”. Ĉe la solena akcepto de la kongresanoj en la Deputitejo multe impresis ne nur la afablaj vortoj de la hispanaj aŭtoritatuloj, tuj esperantigitaj de d-ro Herrero, sed ankaŭ la imponaj artaĵoj, ornamantaj la palacon de la Deputitejo. 

Fermo

Vespere ni kunvenis lastfoje en la aŭlo de la Kolegio de S. Jozefo por solene fermi la kongreson. Prez. A. Beckers dankis al kiuj kontribuis al la sukcesplenaj aranĝoj de la kongreso. Ne la belega urbo Valencio, sed ĝia fora situo en Eŭropo kulpis, ke krom 69 hispanaj samideanoj nur 56 eksterlandanoj partoprenis la kongreson. Per kantoj en Esperanto kaj en svisa dialekto s-ro Paŭlo Scherer el Svislando arte atentigis nin pri la venonta kongreso en Svislando, kaj d-ro Herrero bonhumore akcentis, ke post ŝvitlando sekvos Svislando. La ĝenerala sekretario fermis la kunvenon, invitante ĉiujn kongresanojn partopreni la venontan kongreson en Svislando.

La 29-an de julio, en la lasta Diservo, celebris kaj predikis sac. W. Flammer. La postkongresa tuttaga ekskurso kondukis la kongresanojn al Saler, lago Albufera kaj Cullera. La vespera adiaŭa festivalo en la palaco de la Lonja signifis: Jen forpasis la belegaj tagoj en Valencio, sed ne forpasos la ĝojigaj kaj instruaj impresoj de la jubilea kongreso, kiuj certe fekundigos la postkongresan laboron de IKUE!

W. F.

al la indekso


I.K.U.E.-KUNVENO EN VALENCIO

25 julio 1964 

La 25-an de julio 1964 je la 16.30 h. en la aŭlo de la Kolegio de S. Jozefo la prezidanto de IKUE, sac. A. Beckers, malfermis la ĝeneralan kunvenon de IKUE, salutante la 50 partoprenantojn, kiuj reprezentas 9 landajn ligojn, t. e. Aŭstrujo, Belgujo, Britujo, Francujo, Hispanujo, Italujo, Nederlando, Svislando. 

1.         Elektoj :

Prez. A. Beckers proponis, ke komence de la tagordo la ĝenerala kunveno elektu la Estraron de IKUE, ĉar diversaj estraranoj nur provizore funkciis dum la du pasintaj jaroj kaj kelkaj membroj de IKUE plurfoje estis riproĉintaj la agadon kaj la iniciatojn de la provizoraj estraranoj. Aŭskultinte la klarigojn de prez. Beckers, la ĝenerala kunveno sen kontraŭvoĉo aprobis la laboron de la Estraro, faritan dum la du pasintaj jaroj.

Ĉar la IKUE-statuto tre malklare difinas pri la estrar-elektoj kaj ne nomas la instancon, kiu fakte rajtas elekti la Estraron, la ĝenerala kunveno provizore elektis sen kontraŭvoĉo ĉiujn estrar-kandidatojn, kies nomojn publikigis la jarlibro 1964. La elektita Estraro funkcios ĝis la venonta kongreso en 1966, kiam okazos elektoj laŭ la nova statuto, kies projekton jurista komisiono ankoraŭ prilaboros. 

2.         Protokolo pri la ĝenerala kunveno de 1962.

Ĉar en la ĝ. k., kiu okazis dum la Roma kongreso je la 18-a de aŭgusto 1962, neniu faris oficialan protokolon, la nova ĝenerala sekretario W. Flammer laŭtlegis la koncernan parton de la kongresraporto publikigita en “Espero Katolika” (okt. 1962). 

3.         Raporto de la ĝenerala sekretario W. Flammer.

Ekde 1963 s-ro N. Hoen, en Heerlen (Nederlando) redaktis la revuon “Espero Katolika”. Kiam f-ino T. Durenkamp, kiu dum multaj jaroj meritplene laboris por IKUE, rezignis pri la oficoj de ĝenerala sekretariino kaj kasistino de IKUE, provizore ekfunkciis sac. W. Flammer kiel ĝenerala sekretario, f-ino C. van Kleef kiel vicsekretariino, s-ino M. Hoen-Moonen kiel kasistino, s-ro Klaus Perko kiel komisiito de LAF.

En januaro 1963 kaj en aprilo 1964 okazis estrarkunvenoj en Urnäsch (Svislando). Per pluraj cirkuleroj de la sekretario la Estraro kaj Komitato pristudis kaj pritraktis siajn taskojn kaj administraciajn aferojn. La Estraro eldonis la broŝurserion “Kristana Kulturo”, en kiu jam aperis en 1963 tri broŝuroj: “Emile Peltier”, biografio verkita de N. Hoen; “Sintrompoj”, verkita de J. B. Hirscher; “La surtera paco”, encikliko de Papo Johano XXIII. La kvara broŝuro “La turo inter nuboj”, verkita de Jan Filip, aperos en aŭtuno 1964.

La “Fonduso Emile Peltier”, kiun la Estraro iniciatis en la jubilea jaro de IKUE 1963, atingis ĝojigan sukceson. Ĝis fino de la jubilea jaro la fonduso ricevis 3354.-- ned. gld.

Per skriba voĉdono la Komitato decidis, ke la nova kotizo ekde 1964 estos 10,-ned. gld. kaj la Estraro decidis pligrandigi la formaton de “Espero Katolika”. Por atentigi la Eklezian Hierarkion pri la katolika Esperanto-movado ni sendis al multaj episkopoj la enciklikon “La surtera paco” kaj al ĉiuj koncilpatroj latinlingvan leteron. La 19-an de majo 1964 papo Paŭlo VI akceptis la estraron de IKUE en privata aŭdienco. 

4.         Raporto de la landaj ligoj.

Pluraj landaj ligoj ne raportis pri la farita laboro; aliaj konfesis, ke la liga vivo stagnas malgraŭ la revivigaj klopodoj de la liga estraro; aliaj raportis pri vigla agado kaj atingitaj sukcesoj. Landaj ligoj, kies malmultaj membroj loĝas tre disigitaj, nur malfacile atingas la necesan kontakton inter la membroj, kaj tial kuna laboro kaj kunlaboro ne eblas. 

5.         Raporto de la kasistino

La financa raporto pri la jaro 1963 aperis en “Espero Katolika”. En la raporto pri la unua semestro de 1964 f-ino E. Champy montras jenan saldon:

Kaso                            195.- B.Frs.

Poŝtkonto                    4.863.- B.Frs.

Banko                          21.609.- B.Frs.

Totalo                          26.667.-- B.Frs.

Ĉar la kasistino devas ĉiumonate pagi la fakturojn de la presisto, la IKUE-membroj, kiuj ne pagas siajn kotizojn komence de la jaro, tre malfaciligas ŝian laboron. Ĝis julio 1964 nur 634 membroj pagis siajn kotizojn, 56 membroj pagis nesufiĉan kotizon kaj 214 membroj ankoraŭ ne pagis, kvankam ili regule ricevis la revuon “Espero Katolika”. (Ĉu la konscienco de la ŝuldantoj dormas?? W. F.) La malbona pagmoralo de multaj membroj malutilas al IKUE, kaj necesas, ke ekde 1965 la Centra Oficejo sendu la revuon nur al tiuj, kiuj pagas sian kotizon komence de la jaro. 

6.         Proponoj de la Estraro.

a.         Statutŝanĝo:

Multaj artikoloj de la malnova statuto estas tre malklaraj kaj nesufiĉe redaktitaj. La Estraro kaj Komitato de IKUE per skriba voĉdono jam akceptis diversajn ŝanĝproponojn. Sed por starigi plejeble klaran kaj perfektan statuton, la ĝenerala kunveno decidas, ke jurista komisiono (s-roj A. Bessière, K. Perko, O. Paquey) pristudu la projekton, por ke la venonta kongreso definitive povu decidi pri nova statuto.

b.         Monato de Universala Frateco

Sac. Petro Urbaitis en Asti, Italujo, proponas, ke la monato novembro estu ĉiujare la Monato de Universala Frateco, ĉar sole la forto de simpatie plenumitaj sociaj faktoj pli certe altiros la Dian benon kaj la atenton de bonvolaj homoj pri Esperanto. Por pli rapida disvastigo de la Lingvo de Frateco ni devas havi pli da agadoj de frateco. - La ĝenerala kunveno favore akceptis tiun iniciaton kaj sac. Flammer proponis en tiu senco la kunlaboron de IKUE kun la “Internacia Konstru-ordeno”.

c.         Aprobo de Komitata decido pri la nova kotizo

de 10.- ned. gld. ekde 1964: Kvankam la Komitato de IKUE laŭstatute decidis la kotizaltigon, kelkaj IKUE-membroj deklaris, ke ili pagos la novan kotizon nur kondiĉe, ke la ĝenerala kunveno ĝin aprobus. La partoprenantoj de la ĝ. k. konstatis, ke la decido de la Komitato laŭstatute estas en ordo kaj ke ĉiu membro de IKUE devas pagi la novan kotizon.

d.         Pri kotizrabatoj

la ĝ. k. faris jenan decidon, kiu validas jam por la jaro 1964: “Rilate la kotizpagojn al IKUE ĉiuj landoj estu egalrajtaj. La landa reprezentantoj, kiuj kolektas la IKUE-kotizojn, rajtas subtrahi 5% de la kotizsumo por siaj elspezoj kaj laboroj. Ricevante dumvivan kotizon, ili rajtas subtrahi 5% nur de jara kotizo. Se en iu lando ne la reprezentanto, sed la kasisto de la landa ligo kolektas la IKUE-kotizojn, la landa ligo rajtas sub trahi 5% de la kotizsumo favore al la liga kaso. Kontraŭaj interkonsentoj faritaj en la pasinteco, estas nuligitaj”.

e.         LAF-Birdo

Pro nesufiĉaj kotizenspezoj LAF, la junulara sekcio de IKUE, ne plu povas eldoni sian revueton “Birdo”. La propono, eldoni ĝin kiel LAF-paĝon en “Espero Katolika” en la nuna momento ne estas taŭga solvo. LAF unue preparos internan reorganizon kaj novan statuton, kaj intertempe eldonos multobligitan bultenon.

f.          Libro-Servo

Laŭ raporto de s-ino Sinnema-de Vetten la vendado de ĉiuj ajn E-libroj estas granda kaj komplika, sed ne profitodona laboro. Pro tio la Libro-Servo estontece vendos nur IKUE- kaj IKI-eldonaĵojn. Aliajn E-librojn niaj membroj povos aĉeti ĉe la libro-servo de neŭtrala E-asocio. Tiu nova aranĝo validiĝas ekde septembro 1964. S-ino Sinnema estas preta prizorgi tiun libro-servon de IKUE.

g.         Instruista Rondo

Prez. Beckers iniciatis, ke la instruistoj inter la membraro de IKUE havu saman organizon kiel la sacerdotoj en la Sacerdota Rondo. La ĝ. k. akceptas la proponon kaj konsentas, ke prof. d-ro E. J. Görlich en Vieno kaj la instruista grupo en Lieĝo interrilatu reciproke kaj konstituu la novan organizon. 

7.         Laborprogramo 1964-1966

La Estraro daŭrigos sian laboron laŭ la diversaj iniciatoj, faritaj dum la du pasintaj jaroj kaj laŭ la decidoj de la ĝenerala kunveno. La landaj ligoj serĉu intensigon kaj revivigon de la liga laboro per novelektoj de la liga estraro, per kompletiga elekto de membroj por la Komitato de IKUE (ĉiu landa ligo rajtas elekti du komitatanojn), per ligaj bultenoj aŭ informiloj, per jarkunvenoj, per grupa laboro ktp. 

8.         Decido pri la kongresurbo por 1966

Du landoj invitis la kongresanojn de 1966: Belgujo kaj Svislando. Per la plimulto de voĉoj oni akceptis la inviton de Svislando. La 31-a IKUE-kongreso do okazos en Svislando, verŝajne en la urbo St. Gallen, kiu situas proksime de la nuna sidejo de IKUE, Urnäsch. 

Konstatinte ke la lojala kaj frata pritraktado de la tagordo en la ĝenerala kunveno metis solidan fundamenton por la prosperiga laboro en IKUE, prezidanto A. Beckers dankas al la kongresanoj kaj fermas la kunvenon.

La protokolinto: W. Flammer

al la indekso


IKUE-KUNVENO

OKAZE DE LA HAGA UNIVERSALA KONGRESO

 

I.K.U.E. havis sian propran, apartan kunvenon okaze de la 49-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago (Nederlando), lunde la 3-an de aŭgusto.

Ĝin ĉeestis 60 IKUE-anoj el 12 landoj. Sac. prof. L. Thalmaier el Germanujo, membro de la Estraro de IKUE, prezidis la kunsidon. Vicsekretariino f-ino Corry van Kleef raportis pri la 30-a kaj jubilea kongreso de IKUE en Valencio, kiu - kiel ŝi diris - estis “kongreso de varmeco”, ne nur laŭklimate, sed ankaŭ en la senco de vere entuziasma akcepto flanke de la hispanaj gesamideanoj kaj laŭ la vigla kaj sincera intereso de ĉiuj partoprenintoj.

Poste salutis kaj raportis reprezentantoj el diversaj landoj, i. a. d-ro William Solzbacher el Usono; sac. A. Marky el Hungarujo, s-ro F. Addis el Irlando, samideano W. Mudrak el Aŭstrujo, sac. prof. L. Thalmaier el Germanujo, kaj f-ino Corry van Kleef el Nederlando. La lasta ankoraŭ speciale atentigis pri la radio-sendilo starigota en Liberio, kiun akcelu ankaŭ ĉiuj katolikaj esperantistoj per sendo de dankleteroj kaj porpacaj informoj. Plue parolis s-ano Wendewski el Pollando kaj sac. L. Kóbor el Hungarujo.

La katolikan Di-servon, dimanĉe la 2-an de aŭgusto je la 11.30 h. en la multe tro malgranda kapelo de “Huize Maris Stella”, ĉeestis proks. 450 partoprenantoj de la Universala Kongreso. Celebris sac. Kóbor el Hungarujo kaj predikis prof. Thalmaier el Germanujo, (kiel ĉiam) vere notinde kaj tre aktuale, pri “la universaleco de la katolika Eklezio”. Akcentante ankaŭ la apartan taskon de la katolikaj esperantistoj, speciale ekz. rilate la ekumenan koncilon de Romo.                      W. M.

Sac. prof. Thalmaier predikis

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ 

Nova prezidanto de U.E.A.

En Den Haag (Hago) okazis de 1-8 aŭgusto la 49-a Universala Kongreso de Esperanto, en kiu partoprenis pli ol 2.500 esperantistoj el 43 landoj. La ĝisnuna ĝenerala sekretario de U.E.A. - prof. d-ro Ivo Lapenna - estis elektita kiel nova prezidanto de U.E.A., kiel postsekvanto de la antaŭnelonge mortinta prezidanto d-ro Hideo Yagi.

Jenaj personoj nun okupas funkcion kiel estraranoj: s-ro E. L. M. Wensing, 1-a vicprezidanto, unu el la direktoroj de Philips; s-ro Carlen (Svedujo), 2-a vicprez., prezidanto de KELI, kiu okupiĝos pri modernaj metodoj en informado; s-ro G. Becker, ĝenerala sekretario, prezidanto de TEJO; d-ro A. Albault (Francujo), estrarano pri kulturaj aferoj kaj redaktoro de “Monda Kulturo”, s-ro Jaumotte, nova estrarano, prezidanto de Belga E-ligo, kiu estos estrarano pri la landaj kaj fakaj organizoj kaj delegita reto de UEA; alia nova estrarano Jozef Toczyski, kiu zorgos pri la lerneja branĉo, kaj s-ro E. Ĵ. Woessink, estrarano pri financoj.

Dum la unua ĝenerala kunveno de UEA sac. Kóbor el Hungario elparolis la salutvortojn nome de IKUE.

Dum la dua ĝenerala kunveno de la UEA f-ino Van Kleef donis raporton pri la lastjara agado de IKUE kaj plendis samtempe ĉe UEA pri la nedonita subteno al la Liberiaj radio-dissendoj, kiuj ankaŭ por la neŭtrala organizo estas gravaj. S-ro Sadler, redaktoro de “Esperanto”, respondis, ke neŭtrala organizo laŭstatute ne povas helpi neneŭtralajn Esperanto-dissendojn. S-ro Maertens el Belgujo priparolis la temon en la komitato de UEA. 

Turismo

Ni povas anonci belan sukceson sur la tereno de la turismo, kiun ni dankas al du samideanoj en Germanujo, nome al s-ro Hans Barnickel kaj s-ro Alfred Wollbacher, kiuj kun granda kaj aplaŭdinda persistemo klopodis ekde 1963 ĉe la instancoj en Kronach, kaj precipe ĉe la trafikoficejo, enkonduki esperantan tradukon de la prospekto pri la mezepoka urbo Kronach. Kaj envere la persistemo de niaj samideanoj nun havis sukceson, ĉar la eldono de tiu esperantlingva faldfolio, tipografie bonege prizorgita, en koloroj, efektiviĝis la 3-an de aprilo ĉi-jare. 

Komuna katalogo de esperantaj eldonaĵoj

Antaŭ nelonge grupiĝis diversaj Esp. eldonejoj al “Internacia Asocio de la Esp. Eldonistoj kaj Redaktoroj”. Ĉi tiu asocio eldonis Komunan Katalogon pri libroj aĉeteblaj en aŭtuno 1963. 

Moskvo denove ekuzas Esperanton

Moskvo - Post silento de 28 jaroj aperis el Moskva eldonejo libro en la Internacia Lingvo. La nova broŝuro “Kantoj de Sovetaj Komponistoj” prezentas sovetajn kantojn adaptitajn al Esperanto. Inter la originalaj aŭtoroj, kies plej ŝatataj temoj estas la paco kaj la patriotismo, troviĝas la internacie konata kaj multe diskutata poeto Jevtuŝenko. Ĝis lastatempe, kiam soveta delegacio povis viziti la 48-an Universalan Kongreson de Esperanto en Bulgarujo, la oficiala soveta sinteno al la Internacia Lingvo estis negativa; jam de la tridekaj jaroj, kiam aperis tradukoj de la verkoj de Stalin kaj Lenin, povis aperi nur kelkaj neampleksaj lernolibroj. (laŭ “Nederlanda Esperantisto”). 

ANUGA

Okaze de akcepto de eksterlandaj gastoj, en la kadro de la mondekspozicio pri nutrado (ANUGA), la urbestro de Köln, Burauen, salutis la ĉeestantojn en Esperanto. Li klarigis, ke ĉar temas pri monda manifestacio, li preferas uzi Esperanton. 

Meritplenaj pioniroj

El “Informilo”: Ni nun ricevis la lastan biogriafion de nia por nia movado tiom meritplena pioniro Theo Jung, el kiu ni deziras citi kelkajn datojn por demonstri la grandan laboron de li faritan.

1920 li ekeldonis “Esperanto Triumfonta” (pli poste nomita “Heroldo de Esperanto”) en Köln.

1936 GESTAPO (sekreta ŝtata polico de Hitler-reĝimo) fermis lian entreprenon kaj Jung elmigris al Scheveningen en Nederlando kaj ree eldonis “Heroldo”-n ĝis 1940, kiam Hitler okupis Nederlandon.

En aprilo 1946 Jung denove komencis sian laboron. Ĝis fino de 1961 Jung mem redaktis kaj eldonis ĝin. Ekde 1962 Heroldo estas eldonata en Bruxelles, Belgio, kaj redaktata de s-ino Ada Fighiera-Sikorska.

Plej konataj fariĝis liaj originalaj poemo “La Alta Kanto de la Amo” kaj romano “Landoj de l’ fantazio”. Li eldonis krom ĉ. 5 milionoj da ekz. de H. de E. entute 90 titolojn de libroj kaj broŝuroj kun eldonnombro de entute pli ol 150.000 ekzempleroj. - Li meritas la dankon de la esperantistaro! 

Bibliaj aldonoj en “Espero katolika”

Ĉiuj abonantoj de “Espero Katolika” ricevas senpage la Bibliajn Aldonojn, kiujn IKI eldonas. Ĝis fino de 1963 ni petis de la abonantoj libervolan krompagon de 1.- ned. gld. Ekde 1964 ni ne plu petis tiun krompagon, ĉar la membroj devis nun pagi la pli altan novan kotizon por “Espero Katolika”. Sed la preskostoj plialtiĝis ankaŭ por tiuj Bibliaj aldonoj. Laŭ komuniko de Patro Wannemakers la Biblia Fonduso de IKI estas preskaŭ elĉerpita kaj ne povas pagi la preskostojn por la Biblio. Pro tio la estrarkunsido de IKUE en Valencio decidis fondi Biblian Fonduson de IKUE. Se tiu fonduso ricevos sufiĉe da mono por pagi la preskostojn de la Biblio, IKUE povos daŭrigi la eldonon de la Bibliaj Aldonoj en “Espero Katolika”; alikaze ni estos devigitaj ĉesigi la eldonon. Se ĉiu abonanto de “Espero Katolika” pagos ĉiujare minimume 12 belgajn frankojn por tiu fonduso, ni havos sufiĉe da mono par pagi la preskostojn. Sed antaŭvideble multaj ne pagos; tial ni petas ĉiujn bonvolulojn laŭpove subteni la Biblian Fonduson de IKUE. 

UNESCO

La germana UNESCO-komisiono deziris restarigi kontakton kun Germana Esperanto-Asocio (GEA). La rilatoj inter la 2 instancoj estis dum longa tempo interrompitaj sekve de la malfavora sinteno al Esperanto de la UNESCO. 

Madagaskaro kaj Esperanto

Tananarive - Fine de januaro la ĝenerala Sekretario de Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro ricevis oficialan leteron de la Malgaŝa Ministro pri Nacia Edukado, en kiu li esprimas favoron al la ideo de la Internacia lingvo kaj petas informojn pri la aktivecoj de la Esperanto-Movado.

JEOM samtempe komencis lernejan kampanjon prelegante pri Esperanto en malgaŝa radiostacio, en lernejoj kaj dissendante cirkulerojn al diversaj lernejoj ĉe la ses provincoj de Madagaskaro pri la fondiĝo de JEOM. 

Bulgara Seminario

Sofia - En 1964 junularaj Esperanto-renkontoj abundas. Unu el la pli kaj pli aplikataj formoj de la renkontoj estas seminarioj. Al la konstante okazanta IS (Internacia Seminario) de GEJ (Germana Esperanto-Junularo) aldoniĝas IS de Bulgara Esperanto-Junularo (BEJ).

La unua Internacia Seminario de BEJ okazis de la 16-a ĝis la 22-a de julio en Primorsko ĉe la Nigra Maro. La 1-a IS de BEJ estas aparte grava por la junulara Esperanto-Movado; ĝi okazis en la internacia junulara tendaro, kiun partoprenis ĉirkaŭ 1.000 neesperantistaj gejunuloj. Dum la seminario prelegis eminentaj esperantistoj pri: “Vojoj al internacia interkompreniĝo” ĉiutage po du horoj posttagmeze. 

Afriko - Nova kampanjo de TEJO

Wrocław. Dum sia vintra kunsido la Estraro de TEJO decidis komenci en 1965 specialan kampanjon AFRIKO. La taskon prepari tiun kampanjon ricevis Centro de Esploroj pri Afriko ĉe Pola Esperanto-Junularo (PEJ). La kampanjo celas disvastigi Esperanton inter la junularo de afrikaj landoj, instrui Esperanton al afrikaj studentoj restantaj en eksterafrikaj universitatoj, informi la esperantistaron pri la nuntempaj problemoj de Afriko. 

Usonaj junaj esperantistoj ankaŭ aktivas

Cambridge, Mass. - De la 17-a ĝis la 19-a de aprilo en Cambridge okazis renkontiĝo de la Junularo Esperantista de Nordameriko (JEN). Ĉirkaŭ 30 partoprenintoj venis el diversaj partoj de orienta Usono. JEN-anoj kaj simpatiantoj renkontiĝis denove, kiel pasintjare ĉe Fajrinsulo (Fire Island), malgranda insulo apud Novjorko. Alia speciala aranĝo de JEN okazis dum la Kongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) en Novjorko, kiu okazis de la 2-a ĝis la 5-a de julio. 

Usono

“Esperanto Education Center”, kiu lastatempe eldonis tre bone preparitan faldfolion propagandan pri Esperanto, estas nova entrepreno de la usona TEJO-sekcio. 

Neesperantistaj junularaj organizaĵoj en Japanujo montras interesiĝon pri Esperanto

Tokio - Lastatempe kelkaj japanaj organizaĵoj junularaj ekinteresigis pri Esperanto. En la kadroj de la TEJO-kampanjo NEO la sekretario de Japana Esperantista Junulara Organizo - Susumi Tezuka el Tokio - vizitis sekretariaton de la Nacia Konsilantaro de junularaj organizajoj (WAY) en Tokio. Lia oferto pri kunlaboro kun JEJO estis afable akceptita. Venonta kunsido de la japana WAY-Konsilantaro decidis pri eldono de japanlingva dokumento pri la Internacia Lingvo kaj la Esperanto-Movado. La dokumenton preparos la Estraro de JEJO. Oni ankaù petis, ke JEJO instruu Esperanton al la membroj de WAY. Kun simila peto turnis sin al JEJO aukaŭ Pen Friend Association. Tiel do la kampanjo NEO komencas burĝoni ankaŭ ekster Eŭropo, kio estas pruvo de ĝia valoro. 

Modela informa agado de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo

Malmö - La redaktoro de la organo de SEJU - KVINPINTO - Franko Luin informas, ke SEJU eldonis eksterordinaran informan numeron de sia gazeto en eldonnombro de 10.000 ekz. La gazeton oni distribuas en neesperantistaj junularaj medioj. Lige kun la eldono de speciala KVINPINTO la Prezidanto de SEJU - Lars Olssen gvidis preleg-kampanjon en meza Svedujo. Ankaŭ SEJU eldonis glumarkon (3.000 ekz.) kun svedlingva teksto: “Estas moderne paroli Esperanton”. Estas rimarkinde, ke tian informan agadon la sveda sekcio de TEJO povis entrepreni dank’ al tre bonaj rilatoj kun Sveda Esperanto Federacio, kiu sukcesis kolekti jam pli ol 1.100,-- us. dol. por agado inter la junularo. 

Internacia Esperanto-Muzeo

Laŭ lasta statistiko IEMW (Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno) posedas: 11.749 volumojn, jarkolektojn kaj unuopajn ekzemplerojn de proks. 2.000 gazetoj kaj bultenoj, 44 diskojn, 4 sonbendojn, pli ol 1.000 fotojn, 105 afiŝojn, pli ol 1.000 gvidilojn, kaj grandegan kolekton de glumarkoj. 

Amika Rondo - Hugo Steiner

formiĝis okaze de la 85-a naskiĝtago de la fondinto de IEMW. Ĝi ne estas asocio, nek havas statutojn aŭ kotizon, sed estu esprimo de sincera rekono de la fondinto dum pli ol 50 jaroj farita laboro por Esperanto kaj signo de amika sento. 

Instituto por Esperanto en komerco kaj industrio

fondiĝis per notaria akto de 10.10.1963 kun sidejo en Eindhoven (Nederlando). La taskoj de la Instituto estas konigi kaj disvastigi Esperanton en la kampoj de komerco, industrio kaj trafiko, enkonduki ĝin en la negocon, korespondadon, fondi gazetojn en Esperanto pri ekonomiaj temoj, eldoni adresarojn de la entreprenoj, kiuj uzas Esperanton, organizi internacian tradukservon, eldoni fakvortarojn ktp. Estraro: s-roj: E. Carlen (Svedujo), B. Vogelmann (Germanujo) kaj M. Wensing (Nederlando). 

Islandaj historiaj dokumentoj

eldoniĝis en Esperanto en serio de “Voĉo de Islando”. 

Gramafondiska klubo,

muzika fako de la Hispana Esperanto-Federacio en Barcelona, celas eldonigi en Esperanto le plej belajn, klasikajn, folklorajn kaj modernajn kantojn. 

Domdekoracio

Resumojn en Esperanto enkondukis la grandformata 4-monata revuo hispanlingva “Estilo” pri mebloj, ceramiko, k. s. (Buenos Aires, Argentino) 

En Szeged-Universitato (Hungarujo),

en pasinta semestro, 81 gestudentoj oficiale studis Esperanton. 

La Belga Ministerio por Publika instruado

duobligis la jaran subvencion por la Esperanto-grupo de Bruselo. 

Dana organizaĵo kontraŭ atombomboj

(Danish Camp. for Nuclear Disarmament, København) eldonis seslingvan (i. a. Esperantan) folion. 

La firmao Benedictine

eldonis internacie uzeblan menu-karton kun 90 eroj en 5 naciaj lingvoj kaj Esperanto. 

Junaj esperantistoj donis intervjuon en jugoslavia televido

Ljubljana - La 8-an de marto la Komitatano de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj Estrarano de TEJO Svobodan Zlatnar kaj f-ino Nevenka Muziĉ (kiu kantis en Vraca) aperis en jugoslavia televido. Oni intervjuis ilin pri Esperanto kaj pri internaciaj junularaj Esperanto-aranĝoj, kaj Nevenka kantis kanzonon “Ĉiu, ĉiu”.

Ĝenerale reago de la publiko estis tre kontentiga. La tuta intervjuo kaj kantado daŭris iom pli ol 5 minutojn en la kadro de multe rigardata “Junulara TV-klubo”. 

36-a kongreso de bulgaraj esperantistoj

Sofia - De la 11-a ĝis la 14-a de julio en Pleven okazis la 36-a kongreso de la bulgaraj esperantistoj, kaj en ties kadro ankaŭ la kunveno de Bulgara Esperanto-Junularo.

Konforme al la kontrakto de Ystad (realigado de la Deklaro de Wokingham en la kadroj de TEJO), BEJ jam invitis al la kongreso reprezentantojn de la junularaj Esperanto-organizaĵoj en Jugoslavio, Pollando, Germanujo, Svedujo, Francujo, Hispanujo kaj Italujo, subskribintoj de la kontrakto.

al la indekso


EK RECENZAS 

LA HOMARANISMO DE D-RO ZAMENHOF

Aperis nederlandlingva scienca traktaĵo pri la homaranismo de d-ro L. L. Zamenhof, verkita kiel parto de universitata studo por doktora titolo de f-ino Corry van Kleef, la vicsekretariino de IKUE.

Laŭ nia opinio la traktaĵo de 39 paĝoj de f-ino Van Kleef estas unu el la plej rimarkindaj kaj ankaŭ historie-science plej valoraj verkaĵoj, kiuj aperis lastatempe en rilato al la historio de la esperantista movado; kaj ĝi meritas sendube esperantan tradukon, por ke ankaŭ ne-nederlandaj esperantistoj havu la okazon ekkoni kaj pristudi la ekstreme interesan traktaĵon.

La ideo de la homaranismo ja estis enfakte la plej superanta kaj persona motivo de d-ro Zamenhof por krei sian internacian lingvon, kaj formis por li la moralan bazon, kiu fariĝis elirpunkto por ĉiuj liaj pli postaj paŝoj, kvankam Zamenhof jam en sia “Deklaracio de Bulonjo-sur-Maro” konsentis, oficiale fari distingon inter siaj personaj homaranismaj idealoj kaj la oficialaj t. n. neŭtralaj celoj, kiujn deziris alstrebi la Esperanto-movado.

La traktaĵo de f-ino Van Kleef  ŝajnas al ni tiom grava, ke ni esperas baldaŭ dediĉi al ĝi apartan artikolon en “Espero Katolika”.

N. H. 

“NIA HISTORIO”,

verkita de H.A. de Hoog. Eldono de la “Kristana Esperantista Ligo Internacia” (K.E.L.I.) 13 x 18, 159 paĝoj. Prezo: broŝ. 4.50 ned. gld. (18 steloj); bindita 5.50 ned. gld. (22 steloj).

Supra eldono de niaj kristanaj samideanoj certe atestas pri la persistemo, kiu kondukis niajn samcelanojn dum multaj jaroj, uzante la internacian lingvon por la specialaj celoj de K.E.L.I., kiuj estas tiom identaj al tiuj de I.K.U.E.

Estas tial kun granda simpatio, ke ni legis la tipografie bonege prizorgitan kaj riĉe ilustritan historian skizon, kiu, same kiel la historio de I.K.U.E., formas interesan bildon pri unu el la gravaj “branĉoj” de nia Esperanto-movado, nome tiu de la kristana esperantista movado.

En “Antaŭparolo” pastoro Adolf Burkhardt, la prezidanto de K.E.L.I., enkondukas la historian verkon de H.A. de Hoog jene: “Kun vera ĝojo mi nun prezentas kaj salutas en libroformo la verkon de H.A. de Hoog pri la historio de Kristana Esperantista Ligo Internacia, kiu unue aperis kiel artikolserio en “Dia Regno”, la oficiala organo de K.E.L.I.”. Kaj rajte la K.E.L.I.-prezidanto rimarkigas: “La libro direktas sin nepre ne nur al la nunaj kaj estontaj anoj de K.E.L.I., sed esperas trovi atenta orelon inter ĉiuj kulturaj esperantisto kiuj ŝatas ekscii pri la evoluo de nia lingva movado sur unu aparta kampo. La Historio de K.E.L.I. certagrade respegulas ja ankaŭ la ĝeneralan historion de la Movado por Internacia Lingvo”.

La cititajn vortojn ni povas plene substreki, admirante la talentplenan manieron, en kiu s-ro de Hoog plenumis malfacilan taskon, serĉante, kolektante kaj ordigante multajn historiajn elementojn de la kristana esperantista movado kaj finfine formante el ili tamen unu logikan kaj elokventan bildon de grava ligo en nia movado, al kiu speciale flanke de la katolika esperantista movado eliras profundaj sentoj de samceleco, kristana frateco kaj spirita kaj religia ligitecoj.

N. Hoen 

“AL NIA SINJORINO DE LA ESPERO”

Ni ricevis kanton (teksto kaj notoj sur poŝtkarto) de Centro Esperantista Cattolico Romano, Romo:

 “Salve, Reĝino kompatema patrino, vivo, dolĉeco, esper’ nia, salve. Ni vin petegas, ekzilitaj Evafiloj. Al vi ni sopiras, ĝemante, plorante en ĉi tiu larmovalo. Bonvolu do, pledantino nia, la rigardon kompatoplenan vian al ni turni. Kaj Jesuon, la benitan frukton de sin’ via montru al ni post la nuna ekzilo. Ho milda, ho pia, ho dolĉa virga Maria”. 

„GAJA LEGANTO PER ESPERANTO”

de Schwerin, P. E. - 2. eld. (1963). - Esp. Publishing Comp., Rickmansworth, Anglujo, 47 p. (Spritaĵoj, vortludoj, matematikaĵoj, societludoj ktp). 

GVIDILO KAJ MAPO POR VIZITANTOJ AL NEW YORK

Grandformata faldfolio tute en Esperanto kun kolorbildoj. Enhavas indikon koncerne la Mond-Foiron. Eld. New York Convention and Visitors Bureau New York. (Don. Mark Starr, USA). 

BRIDLINGTON

4-paĝa riĉilustrita prospekto en Esperanto pri la angla banloko (Ald. al “The British Esperantist”, marto 1964). 

Seadler, Victor: ESPERANTA-SINHALA VORTARETO. UEA., presis cejlona universitata presejo. 1963. 28 p. (Don. D-ro C. H Dhormatilake, Ceylon). 

RIPOZOJ en Bulgario

Ni ricevis numerojn de tiu ĉi turista revuo, krome aperanta en la lingvo rusa, germana, angla kaj franca. Tre bone presita kaj ilustrita revuo, kiu donas multajn informojn pri Bulgario kiel turistlando. Jara abono: 1,50 us dol.

 

al la indekso


PETRUS HEILKER

GRANDA PIONIRO MORTIS

Kiel ni jam anoncis en la junia numero de “Espero Katolika”, mortis la 18-an de majo en Nederlando sinjoro Petrus Heilker.

Sendube estas kun sentoj de granda danko en la koro, ke ne nur la nederlandaj katolikaj esperantistoj, sed sendube la tuta katolika movado esperantista memoros la grandajn meritojn de sinjoro Heilker por la esperantista movado kaj ĝia disvastigo. Enfakte li estis unu el la grandaj figuroj de nia movado, kiu laboris preskaŭ sur ĉiu tereno de esperantista agado. Estas miloj en Nederlando, kiuj ekkonatiĝis kun la nomo Heilker per la tielnomataj Nimegaj Esperanto-kursoj. Tiuj radio-kursoj, elsenditaj ĉiusemajne, kaj jarojn post jaroj, ĝuis famon eĉ ekster Nederlando.

Estis en la periodo, en kiu ankaŭ la fama Frato Wigbertus van Zon energie kaj grandsukcese propagandis Esperanton en Nederlando, kaj estis sinjoro Heilker, kiu per siaj radio-kursoj gajnis milojn da personoj por la ideo de Esperanto.

Ekzemple mi mem, kiel junulo tiutempe, do antaŭ kelkaj jardekoj, trovis iun tagon en la leterkesto hejme propagandfolion por Esperanto-kurso, donota en la vintra sezono de “iu sinjoro Heilker”. Mi estis eble 17-jara, vizitis ankoraŭ la mezlernejon, kaj tamen anoncis min por tiu kurso! Kaj faris duonan jaron poste, la unuan ekzamenon, por la t. n. A.-diplomo (lingva kapableco). Kaj denove post unu jaro mi faris mian duan ekzamenon, nun por la instruista diplomo, kaj ĉiufoje estis - hazarde - tiu sinjoro Heilker, kiu estis mia ekzamenanto.

Tiamaniere Heilker enkondukis min en la esperantistan vivon, kiel li faris por miloj da aliaj nederlandanoj tiuperiode, en kiu la esperantista movado en Nederlando grimpis al vera “pinto”, ankaŭ internacie, rilate la nombron de esperantistoj.

Sed ne malpli organize Petrus Heilker montris grandan aktivecon. Li estis membro de la “Lingva Komitato” (1931), partoprenis multajn jarojn en la nederlanda ekzamena komitato, depost 1917. Li estis prezidanto de la nederlanda ligo “Nederlanda Katoliko” kaj kelktempe de la samnoma revuo. Li prezidis diversajn kongresojn kaj verkis i. a. altkvalitan lernolibron, por instrui Esperanton en mezlernejoj, kiu eĉ nun ankoraŭ ofte estas uzata.

Unuvorte Heilker estis elstara personeco en la nacia kaj internacia esperantista vivo, kiu eĉ flanke, kaj tamen intensive, partoprenis en la katolika politika vivo de Nederlando, kaj kiel membro de la provinca deputitaro en sia regiono havis rajton je la titolo de “ekscelenco”.

Sed estis la homo Heilker, kiu gajnis ĉies simpation per sia bonkoreco kaj delikata humoro, kaj kiu tiel altiris kaj neniam perdis ĉies plej profundan respekton.

Dio rekompencu lin en la ĉielo, kaj niaj varmaj sentoj de kunvivo kaj kondolenco eliras al lia edzino kaj familio kun la granda perdo, kiu trafis ilin. Per la morto de tia integra kaj altnivela personeco ankaŭ la esperantista mondo havas kaŭzon por profunde prikonsideri, ke ne facile kiu ajn iam egalos la grandajn meritojn de samideano Petrus Heilker.

N. Hoen

 

al la indekso


MALĜOJIGA STATISTIKO

 

Multajn laŭdojn ni aŭdis pri la nova, pli bela aspekto kaj riĉa enhavo de nia revuo “Espero Katolika”. Sed la laŭdesprimojn ne ĉiam sekvis helpaj agoj, pruvantaj la kontentiĝon pri la revuo. Ni demandas: Ĉu IKUE povas prosperi, se la Estraro sola laboras??

La unua kaj nepre deviga helpo kaj necesa kunlaboro de ĉiu IKUE-membro konsistas en la ĝustatempa pago de la jarkotizo. Bedaŭrinde ĉiujare okazas ke pluraj membroj ne pagas la abonkotizon ĝis meze de la jaro, kaj tamen ricevas nian revuon. Avertite pri tio, ili malabonas la revuon, ne pagante la jam ricevitajn kaj akceptitain numerojn de Espero Katolika. Ĉu tia sinteno respondas al la sepa ordono de la Dia dekalogo? Kiel bona kristano kapablas kun bona konscienco ne pagi siajn ŝuldojn??

Estas ĝenerala kutimo ĉe ĉiuj gazetoj kaj revuoj, ke la abonantoj devas pagi la abonkotizon komence de la abonperiodo. Ekde 1965 ankaŭ IKUE nepre devas sekvi tian kutimon kaj ĉiuj membroj, kiuj ne pagos ĝustatempe, ne plu ricevos la revuon. Modela membro pagas sian kotizon por la venonta jaro eĉ jam fine de la antaŭa.

Jen la malĝojiga statistiko, kiun faris nia kasistino post la unua semestro de 1964:

634 membroj pagis ĝis 1.7.1964 sian kotizon

56 pagis nesufiĉan kotizon

214 ankoraŭ ne pagis....

Ĉu tia statistiko plaĉas al vi? Ĉu eble vi mem kulpas??

W. F.

al la indekso


LA DUA VATIKANA EKUMENA KONCILO

Je la 14-a de septembro 1964 estis la komenco de la tria parto de la Dua Vatikana Ekumena Koncilo.

Unue oni pritraktos la skemon de “La Eklezio”. Kiel duan skemon tiun pri la “Sacerdota funkcio de la episkopoj”, kaj plue la skemojn pri la “Ekumeno”, “La Revelacio”, la “Apostola agado de la laikoj” kaj la skemon pri “Eklezio kaj Mondo”. 

UNUA ENCIKLIKO DE PAPO PAŬLO VI

Papo Paŭlo VI pretigis - kaj jam subskribis la latinan tekston - de sia unua encikliko, “Ecclesiam Suam”.

 

al la indekso


LA RADIO KAJ NI

 

Disdaŭdigoj en 1963

 

En 1963 entute estis 1.701 disaŭdigoj (20 stacioj en 13 landoj).

 

BRITUJO. S-ro Ivor Mills de Southern Television programm “Day by Day” vizitis la Moorhill Primary School, Southampton kaj filmis E-lecionon kun 9-11-jaraj infanoj.

Estis intervjuata ankaŭ la lernejestro kaj s-ro Markarian, sekretario de Societo de britaj esp.-istaj instruistoj. Oni sendis la filmon la 24. kaj 25.1.1964.

La 21.2.1964. BBC dissendis du 10-min. paroladojn pri la demando “Ĉu la internacia lingvo estu parto de la regula lecionaro de niaj lernejoj?”. Parolis S-ano R. H. M. Markarian, supera instruisto de la Thomas Bennett Lernejo en Grawley kaj lektoro pri fonetiko en la Universitato Cambridge.

 

ĈEĤOSLOVAKIO. Radio Praha, “Dissendo por Aŭstrio”: oni disaŭdigis la voĉon de kort. kons. Hugo Steiner, Wien, kiu pere de sonbendo respondis la demandon: “Kion ni atendas de la jaro 1964?”.

 

ISRAELO. La elsendoj en ĉiuj lingvoj de “Kol Israel” disaŭdigis informon pri la Zamenhof-monumento, konstruota en Białystok. Ankaŭ kelkaj gazetoj presigis ĉi tiun informon.

 

JAPANUJO. En la horeto „Donacoj el la Tokia Turo”, populara programo de Fuji-Televido, Tokio. La konataj dialogistoj Toppu kaj Raito intervjuis s-ron N. Syozi kaj f-inon Yamamori, student-esperantistojn, pri Esperanto.

 

JUGOSLAVIO. La radioamatora stacio “Esperanto” ĉe la Astronomia Observatorio de la Kroata naturscienca societo, Zagreb, deĵoras (Mors-telegrafe) ĉiumerkrede de la 19-a ĝis 21-a horo laŭ grinviĉa tempo je la ondlongo de 40 metroj. Voksigno YU2AAE.

 

USONO. En japanlingva servo de Voĉo de Ameriko okazis kvaronhora intervjuo kun s-roj Deguchi kaj Umeda, partoprenintoj de la Sofia Kongreso, pri iliaj spertoj kaj pri la Internacia Lingvo ĝenerale (“Informilo”).

 

 

Pola Radio

Radio Varsovio nun disaŭdigas ĉiutage, de horo 16, 30-17, 00 mezeŭropa tempo, sur la konataj ondoj kaj sur 200 m (1502/ s). Skribu al Radio Varsovio, sur kiuj ondoj la aŭdebleco estas la plej bona.

Radio Warszawa eldonis programon pri la Esperanto-dissendadoj aprilo-oktobro 1964.

al la indekso


FILATELIO

 

ESPERANTAJN POŜTSTAMPOJN oni uzis en 1963 en:

Bulgario: 48-a UK kaj 19-a TEJO-kongreso:

Brazilo: 2-a regiona E-kunveno de la Ŝtato São Paulo en Campinas;

Britujo: 15-a IFEF-kongreso en Stoke-on-Trent;

Belgujo: Jubilea Beneluksa Kongreso de Esperanto en Antverpeno;

Francujo: 55-a Nacia Esperanto-kongreso en Perpignan;

Japanujo: 50-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj en Osaka;

Pollando: Internacia Renkontiĝo de la Esperanto-Junularo en Kłodzko; Skolta Internacia Lingva Tendaro en Funka; Internacia Semajno de Korespondado en Polujo 1963 (stampiloj kun pola kaj Esperanta tekstoj en Poznań kaj Zielona Góra);

Svedujo: 57-a Sveda Esperanto-kongreso en Lund.

 

POŜTSTAMPOJ aperis laŭ sciigo en Germanujo:

1923 Nürnberg (2 stampiloj), 1948 München (2 st.), ambaŭ maŝinstampoj.

Manstampoj: 1923 Nürnberg, 1929 Leipzig, 1947 Krefeld, 1948 München, 1949 Gottingen, 1949 Kleve, 1950 Mainz, 1951 München, 1952 Düsseldorf, 1958 Mainz, 1959 Dortmund, 1961 Stuttgart, 1962 Oberkirch.

 

E. N. Setälä, fama finna filologo kaj esperantisto (27.2.1864-9.2.1935).

Okaze de lia 100-a naskiĝtago la finna registaro honoris lian memoron per eldono de speciala poŝtmarko kun lia bildo. Sur speciala koverto estas ankaŭ la blazono de la familio kaj sur ĝi kaj same sur la poŝtmarko estas la litero “Z”, kio ne signifas “Esperanto”, sed estas parafo uzita frutempe de la prapatroj. Ĝi devenas de la simileco inter la nomo de litero (seta) kaj la komenco de la familia nomo Setälä.

 

Aliaj esperantistoj sur poŝtmarkoj: Krom d-ro Zamenhof estis sur poŝtmarkoj Leonardo Torres Quevedo (Hispanujo), Kato Haman kaj György Kilian, Hungarujo, Lev Tolstoj kaj Maxim Gorki (ambaŭ amikoj de Esperanto) kaj Popov, Sovjetunio kaj Clara Barton, Usono.

 

Poŝtmarkoj novzelandaj

Por disvastigi scion pri la religia graveco de la Kristnaska festo, la Novzelanda postoficejo ekde 1960 ĉiujare eldonas specialan poŝtmarkon. Temas pri Kristana afero laŭ konataj pentristoj. En 1963 la poŝtmarko estis 36 mm x 35 mm, bildaĵo laŭ Ticiano, la Sankta Familio. Por montri kiom eble la originajn kolorojn la presisto uzis kvar kolorojn - bluan, nigran, ruĝan kaj flavan. Ĉiu poStmarko valoras du pencojn kaj duonon, aŭ 12 ŝilingojn kaj ses pencojn britajn po la folio (60 ekzempleroj); t. e. 25 stelojn.

Ĵus anoncita estas decido eldoni por 1964 desegnon laŭ nuntempa Nov-zelanda gravuristo. Ĝi montros la unuan Kristnaskan predikon, eldiritan en Novzelando antaŭ proksimume cent jaroj, kaj estos havebla ekde oktobro 1964.

Aliaj temoj jam eldonitaj estas: en 1960, la Adorado de la Paŝtistoj, laŭ Rembrandt; 1961, Adorado de la Magoj, laŭ Albrecht Dürer; kaj en 1962, la Madonna de Sassoferrato.

 

al la indekso


LA MODERNA VIVO KAJ LA HOMA FELIĈO

 

“Scienco” kaj “Tekniko” jen la du vortoj, kiuj altiras al si la plej ĝeneralajn miron kaj admiron ĉar, por la ordinara menso, ili samsignifas: plibonigon, progreson, civilizon.

Ĉu vere la aktuala sociala situacio devas ĝojigi nin en la nomo de la homaro?

Al tiu ĉi demando respondas medicina konstato, kiu asertas ke, en la moderna vivo, la plej grava kaj urĝa problemo estas defendi la mensan sanon.

Cetere, ĉiu komprenas intuicie, ke en la hodiaŭa progreso estas io enigma, kio malhelpas al la homa bonstato progresi kune.

Kio estas tio?

El kio devenas la miro kaj admiro, kiujn la personoj ĉiumomente esprimas pri la scienco kaj pri la tekniko?

Ĉu ili vere devenas el intelekta rezonado kaj ĝojiga kompreno de la mirindaj leĝoj de la naturo? Ni devas respondi: ne, ĉar niaj intelektaj kapabloj devas fatale rezigni ian pretendon kompreni la sciencajn asertojn.

Ĉu ili devenas el la ebleco kontentigi la personajn bezonojn aŭ dezirojn por atingi korpan bonfarton kaj spiritar trankvilon? Ankoraŭ ne, ĉar la individuaj postuloj kaj aspiroj devas adaptiĝi al kaprica volo de estetikaj ordonoj aŭ de ekonomiaj fortoj, tre ofte, en kontrasto kun la nepraj postuloj de higiena vivmaniero.

La vero estas alia.

La scienco kaj la tekniko konfuzas siajn glorojn kaj, pro tio oni deduktas malprave, ke ili progresas paralele. Sekve, kritika esploro plu ne interesas, ĉar la mirindaj sukcesoj de la tekniko prezentiĝas kiel konkretaj atestoj de la sciencaj veroj.

Tiel izolita, en ĉiam pli alta sfero, la scienco malfortiĝas en la abstrakteco kaj ne plu oferas al la homa vivo necesan, konscian defendon kontraŭ la insidoj de blinda profitemo.

Tiuj ĉi konsideroj, mem tre gravaj, entenas ankaŭ la konsekvencan kialon, kiu komprenigas la homan nekontentecon kiel malfeliĉon; la homan apation kiel malesperon.

La mensaj kaj sentemaj kapabloj, unuvorte, la spirita propraĵo de ĉiu normala persono, entenas la virtualajn fortojn kaj potencojn, kiuj karakterizos liajn personecon kaj vivon.

Aliflanke la Scienco, kiel sistema tutaĵo da konoj pri la mondo kaj pri la vivo, estas aŭ devus esti la universala kampo, kie ĉiu spirita kapableco trovu taŭgan nutralon por sia libera disvolviĝo.

Instruo kaj kulturo necesas, ja, sed nur por helpi tiun ĉi liberan disvolviĝon, vekante intereson, scivolemon, fervoron ĝis arda inklino.

La plibonigo de la viv-rimedoj estas alia nepra neceso, sed nur por ebligi kaj helpi pli liberan kondiĉon, aŭdi kaj sekvi la demandojn de la intima spirito, t. e. por konstrui kaj riĉigi la spiritan mondon, la propran spiritan mondon. Tiu estas la mondo, kiu donas signifon al la homa vivo; estas tiu ĉi la mondo kie reĝas Dio, la Kreanto, la mondo per kiu la homo povas plenumi la Dian Volon kaj povas atingi la Veron; tiu ĉi estas la mondo, el kiu ekfloras la sereneco kaj la ĝojo.

La moderna progreso, konscie aŭ nekonscie, tute neglektas tiun ĉi spiritan mondon kaj, pro tio, ĝi ne povas koni, nek doni, serenecon kaj ĝojon.

Do, se la moderna homo vivas sen trankvilo kaj sen entuziasmo, tio ne estas enigmo; oni devas nur doni al ĉiu persono la eblecon kaj la ilojn eltrovi kaj libere ekzerci la spiritajn donacojn: la solajn, kiuj konsistigas la aŭtentikan riĉon de ĉiu persono. Enigmo restas nur por tiu, kiu ne kredas en Dio aŭ, pli bone, por tiu kiu ne deziras kredi en Dio.

A. S. Corradi - Varese - (Italujo)

al la indekso


 

LA HEJMA PACO

unua parto

(Kongresa prelego, iom mallongigita, de d-ro Fernando de la Puente en Valencio 1964)

 

En la mondon venis nova sento, per flugiloj de Papa Encikliko. Sur tiun ĉi mondon kvazaŭ metitan en ĥaosan senfinan mallumon falas la pacaj vortoj de Papo Johano XXIII kiel bonfara pluvo sur soifanta grundo.

Verdire la paca ideo ne estas tute nova; jam antaŭ dumil jaroj la plej elstara viro de ĉiuj tempoj, la plej saĝa, plej bonkora, kiu partoprenas samtempe en homeco kaj Dieco, diris al la homaro: “Pacon mi lasas al vi, mian pacon Mi donas al vi”.

Tiu paco tamen restis nekonata. En la mondo ĝi estis, sed la mondo ne konis ĝin. Pro tio la Papaj Vortoj de la Encikliko “La surtera Paco” alvenis kvazaŭ nova sento, kiu malkovris luman horizonton.

Ŝajnas ke la espero reviviĝas; ankoraŭ restas unu vojo, kiu kondukas al la vivo, bazita sur la paco de Kristo, sur tiu paco, kiun Li donis al ni, ne kiel la mondo ĝin donas.

Estas nepra devo de la homaro serĉi, trovi kaj sekvi tiun pacan vojon. Sed ne povas esti paco sur la tero, se ne estas paco en ĝia fundamento, en la ĉelo, sur kiu oni konstruas la homan socion, tio estas la familio. La Papo diras en la Encikliko: “La familio estas la unua kaj natura ĝermo de la homa socio”. Pro tio la surtera paco devas esti bazita sur la familia paco, sur la hejma paco.

La faktoroj, kiuj kontribuas al la hejma paco, povas esti grupigitaj en du kategorioj: eksteraj kaj internaj.

Ekzistas serio da eksteraj faktoroj, kiuj devas estigi la favoran etoson, sur kiu povos facile disvolviĝi la hejma paco. Johano XXIII diras : “Oni devas fervore zorgi sur ekonomia kaj sociala, sur kultura kaj morala tereno ke la familio estu fortigata kaj subtenata en la plenumo de sia tasko”.

Se oni ne prizorgas la familion, solvante ĝiajn akrajn problemojn ĉu ekonomiajn, ĉu socialajn, ĉu moralajn, ĉu kulturajn, la hejma paco estos nefirma kaj nedaŭra. Kaj se la hejma paco ŝanceliĝas, ankaŭ ŝanceliĝos la socia kaj monda paco. Tiujn klopodojn por la hejma paco devas fari unue la registraro kaj poste la socio mem.

La familiestro, kiu laboras, rajtas havi sufiĉan salajron, kiu ebligos al li kaj al lia familio homindan vivsubtenon, decajn vivkondiĉojn. Pio XII diris: “Al la labordevo diktita de la naturo, respondas same natura rajto. La rajto de la laboristo gajni tion, kion li bezonas por vivteni sin mem kaj sian familion”. Rilate la virinojn, “estas necese ke ili povu labori en cirkonstancoj, kiuj akordiĝas kun iliaj edzinaj aŭ patrinaj bezonoj kaj devoj”. La Encikliko aldonas: “La homo rajtas libere elekti sian vivostaton. Li estas libera por fondi familion, en kiu la viro kaj la virino ĝuas samajn rajtojn kaj havas samajn devojn”. “La familio baziĝas sur la edziĝo, libere kontraktita, kiu estas nerompebla unuiga”.

Ni pritraktos kelkajn kondiĉojn, sur kiuj oni povas bazigi la hejman pacon kaj la hejman harmonion.

La unua kondiĉo por la hejma paco estas, ke ĉiu el la personoj, el kiuj konsistas la familio, estu en paco kun si mem; kiel diras Johano XXIII: “Neniam regos paco inter la homoj, se ne regas paco en ĉies koro, se ne observas ĉiu Homo en si la de Dio deziratan ordon”. Kompreneble paco kaj harmonio inter la geedzoj devas esti fondita sur la amo.

Pro tio la unua malamiko de hejma paco estas: la egoismo. Kontraŭ tia ekskluziva memamo oni devas batali senĉese, kaj kontraŭmeti al tia sento la fruktodonan donacemon.

En “La surtera Paco” oni povas legi ke “en la familio la viro kaj la virino ĝuas samajn rajtojn kaj havas samain devojn”.

Kaj en alia loko la Papo diras, ke estas signo de nia tempo la egalrajtigo de la virino. Ĉi tiu “ĉiam pli konsciiĝas pri sia homa digno. Ŝi rifuzas esti konsiderata kiel senanima estulo aŭ kiel laborilo. En la familio aŭ en la socio ŝi postulas rajtojn kaj devojn, kiuj respondas al ŝia homa digno”.

Tial la viro devas forigi de si la tendencon konsideri la virinon kiel sklavinon. Ŝi estas kiel li, libera estulo elaĉetita de Dio.

Estas tamen unu, kiu estras la familion, estas unu kiu portas sur si la pezan ŝarĝon de la aŭtoritato. Tiu estas la viro, sed li ne kredu ke tia aŭtoritato devenas el si mem; ne, ĝi havas sian originon en Dio, kiel diras Sankta Paŭlo: “Ne estas aŭtoritato, se ne el Dio”.

“Ne estas hazardo - oni legas en la Encikliko - ke ekzistas homoj, kiuj ordonas, kaj aliaj kiuj devas obei, tio estas la destino de la Dia saĝo”. “Neniu socia komunumo - kaj la familio estas ja la elementa socia komunumo - povas esti konservata, se neniu regas super ĉiuj kaj gvidas ĉiujn efektive al la komuna bonfarto. Pro tio la homa socio - ni aldonas: la familio - bezonas aŭtoritaton, kiu regas. Tiu aŭtoritato tamen ne estas arbitra. Ĝi konsistas en la potenco por ordoni kun saĝa takto”.

Neniam la virino montru ordonemon kaj trudemon, uzurpante la aŭtoritaton de la edzo, por atingi siajn dezirojn aŭ kapricojn. Ŝi havas certe multajn inajn rimedojn, kiuj servos pli bone al planoj.

Povas okazi ke la virino scias pli, havas pli aŭ valoras pli ol sia edzo; en tiaj okazoj ŝi devas, ne rezignante tion, agi kvazaŭ ŝi scius, povus, havus aŭ valorus malpli ol sia edzo, por ke ĉi tiu ne restu antaŭ la aliaj kiel subulo. Aliparte la edzo devas ordoni, ne nur kun saĝa takto, sed antaŭ ĉio kun amo. En la efektiviĝo de tiu aŭtoritata devo ili ambaŭ devas kunlabori. Tiamaniere la ordonoj de la viro ne estos altrudoj, sed nur sugestoj, kiuj estos plenumataj de la virino kun amo. Sankta Paŭlo diras, ke multfoje la viro rezignu siajn rajtojn por konservi la pacon. Tamen estus preferinde, ke la virino ne devigu la edzon fari tion. Kiam antaŭ vi oni laŭdas vian edzon aŭ edzinon, vi devas forĵeti el vi subkonscian envion kaj akcepti tiajn laŭdojn same kiel patrina koro akceptas laŭdon pri sia infano.

Ne faru ke la envio kune kun la egoismo malafabligu viajn vortojn kaj akrigu viajn farojn, por ke la alia ne fariĝu malfeliĉa. Multaj opinias, ke la konkera klopodo de la edzo aŭ edzino finiĝas antaŭ la altaro. Tio estas grava eraro. Ekzistas virinoj, kiuj post la geedziĝo fariĝas neglektaj kaj malzorgaj pri sia ornamo kaj beligo, kaj fine perdas sian allogan ĉarmon. Plibeligu kaj ornamu vin ne nur por tiuj fremdaj personoj, kiuj vizitas vin aŭ kiujn vi vizitas; ĝin faru antaŭ ĉio por via edzo. Verdire estas al li, al kiu vi devas plaĉi, estas lia amo, kiun vi devas konservi.

Ankaŭ la edzo ne risku la hejman pacon pro nefarita komplimento, pro indiferenteco antaŭ nova ornamo aŭ vesto de la edzino, pro manko de ia kareso kiam li revenas de la laboro aŭ pro forgeso de la geedziĝa datreveno.

Ambaŭ geedzoj devas antaŭsenti kaj diveni la pensojn kaj dezirojn de la alia por efektivigi ilin. La plezuro de la bona amanto estas komplezi la amaton.

D-ro Fernando de la Puente

(daŭrigota)

al la indekso