Enhavo de Espero Katolika numero 12/1964

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la titolpaĝo: Madono kaj Infano. Pentraĵo de Friedrich Herlin (1430-1500)

 

 


NOVJARSALUTO DE LA PREZIDANTO 

ni deziras al la membroj
kaj
al la subtenantoj
de i.k.u.e.
benitan Kristnaskon
ka
j multan prosperon
personan
en la jaro
1965
 

la estraro de IKUE

redakcio de “Espero katolika'”

 

al la indekso


KONTAKTO INTER VATIKANO KAJ POLLANDO 

Laŭ komuniko de la nederlanda gazetaroficejo (A.P.) date de la 3-a de decembro 1964, okazis fine de novembro interparolado inter Papo Paŭlo VI kun la membro de la Pola Ŝtatkonsilantaro Zawieyski. Temoj estis la interrilatoj de la katolikaj ekleziaj gvidantoj kaj la pola ŝtato, kaj precipe la demando, ĉu la Vatikano agnoskos - kion ĝi rifuzis ĝis nun - la Oder-Neisse-limon.

La vizito de Zawieyski okazis kelkajn tagojn post vizito de kardinalo Wyszyński ĉe la Papo. Ni atentigas la legantojn de E.K. al la intervjuo kun sac. Paruzel, publikigita en la novembra numero de “Espero Katolika”, en kiu sac. Paruzel esprimis, ke eble baldaŭ sekvos decido pri nova konkordato.

Ni esperu, en la intereso de niaj multaj katolikaj polaj samideanoj, ke la atendoj de sac. Paruzel enfakte baldaŭ realiĝos. La suprecitita komuniko pruvas ĉiukaze, ke la informo de sac. Paruzel ne estis tute senbaza. Espereble eventuala nova konkordato inter Vatikano kaj la pola ŝtato malfermus la vojon al niaj polaj katolikaj samideanoj, denove libere rekte aliĝi al IKUE, kiel en antaŭaj periodoj.

N. Hoen, Redaktoro de “Espero Katolika”

al la indekso


KRISTANO KAJ PROGRESO DE LA HISTORIO

 

Optimismo aŭ pesimismo

Histori-scienco kaj plie la esploro de pra- kaj antaŭ-historio de la homaro malfermis niajn okulojn por la rigardo al la evoluo de la homaro. La percepto “evoluo” atingas universal-sciencan validiĝon (aŭ almenaŭ pretendas ĝin). Origine ĝi estis limigita al biologiaj fenomenoj, sed iom post iom ĝi penetras ankaŭ en la regionon de spirito kaj kulturo, ja per Teilhard de Chardin ea en la teologion.

Ĉu ne ĉie ajn oni povas konstati evoluadon? Ne nur en la teknikaj sciencoj - kie ĝi estas plej okulfrapa - sed ankaŭ sur pli alta ebeno, ekz. la moralo. Ne nur ekzistas subjektiva morala progreso, kiu pli kaj pli bone adaptas la normojn, sed evidente ankaŭ ekzistas evoluo de tiuj normoj mem. De la poligamio de la bibliaj patriarkoj al la kristana monogamio, de antikva sklaveco, kiu ankoraŭ por Sankta Paŭlo ne estis skandala, al la moderna “deklaracio de la homaj rajtoj”, de naciismo kun sia militmoralo al universal-homa sento de unueco, kiu hodiaŭ komencas konsciiĝi, oni sendube povas konstati objektivan evoluon.

Ĉu tiaj spertoj ne estas sufiĉa kaj legitima kaŭzo por senlima optimismo? Teilhard de Chardin kaj liaj adeptoj jesas pozitive ĉi tiun demandon, ne nur en ĝenerale filozofia, sed specife kristana, savhistoria senco. Laŭ Teilhard la “noosfero”, t. e. la sfero de la spirithoma vivo, troviĝas en senhalta procezo de unueciĝo kaj suprenevoluo. Per la progreso de la tekniko la homo pli kaj pli liberiĝas por spirit-kultura vivo; tio favoras la supren-evoluon de morala konscio kaj de akcepto-kapableco por la amo. La mondo trairas procezon de “amorisation”: la amo ĉiam pli multe fariĝas la motora forto de la progreso kaj de la unuiĝo de la homaro. 

Plastika

Per tio la savhistorio fariĝas plastika. Ĝia celo ja estas konduki la homaron al Dio. Certe, ĉi tiu celo ne estas atingebla nur per la naturaj, mondecaj fortoj. Diaj komplezo kaj helpo ĉe la evoluo mem necesas. Sed tio ne ĝenas, ekrigardi la “fenomenon” de la savhistorio kaj antaŭvidi ĝian progreson, se jam ne kun absoluta certeco, do tamen kun granda verŝajno. Por tio ne bezoniĝas supernatura profeta povo; la scienca esplorado de la evoluo mem permesas al ni la rigardon en la estontecon. La evolueca mondbildo havas gigantan dinamikan optimismon. Ĝi donas impeton al la agado de la homo rilate la mondon, ĉar ĝi garantias sukceson en la estonteco.

Kiel kristano poziciu al tia mond-imago? Kion diras la Dia rivelo pri ĝi? Unue: kiel kristano oni havas la devon, esti malfermita por ĉiuj veraj ekkonoj. Ekzistas vera progreso en la historio de la homaro, malgraŭ ĉiaj refaloj kaj fiaskoj. Kiel kristanoj ni - pli ol aliaj, nur nature pensantaj homoj - havas la devon, laŭpove kunlabori ĉe ĉia progreso, sur scienca, teknika, kultura, politika kaj morala terenoj. Ĉar ne nur per homaj motivoj, sed per la Dia ordono mem ni estas devigataj al tio. La homo estas surbaze de la rivelo kunlaboranto de Dio ĉe la formado de la mondo. Pli ol aliaj ni do havas motivojn, akceli la progreson de la homaro, do ĉe la evoluo. 

Perfektiĝo de la mondo

Sed ĉu ni havas - per la rivelo - garantion, ke ĉi tiu evoluo kvazaŭ rektlinie iras supren, al “omega”, kiel diras Teilhard, do en la perfektiĝon de la mondo per Kristo? Teilhard kredas al perfektiĝo de la mondo per “amorisation”, per la progreso de la amo en la homaro. Sed kiel kongruas kun tio la vortoj de la Sinjoro pri la fino de la tempo: “Pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos” (Mat 24,12)? Laŭ Teilhard la homaro pli kaj pli estos kapabla kaj preta totale kristaniĝi pro sia suprenevoluo. Ankaŭ kun tio malfacile kongruas la duba demando de la Sinjoro: “Kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero?” (Luk 18,8). Entute la eldiroj de la NT frape kontraŭas ĉiuspecan histori-optimismon.

Certe, ni ne devas apliki la apokalipsajn bildojn al certai fazoj de la historio, kiel oni kutimis dum la nekritika epoko de la bibliaj sciencoj. Sed samcerte estus malprave, vidi en ili nur ĉiam validajn avertojn kaj prilumigojn.

“Oni povas ilin malmitigi kion oni volas, oni povas akcenti ilian bildecan parolmanieron - epok-kondiĉaj en iliaj eroj aŭ hom-kondiĉaj en ilia tuteco - la kerno de la eldiroj ne estas dissolvebla: mondhistorio estos kreskanta batalo inter du spiritoj, kaj ju pli da potenco gainas la mondspirito, des pli malfacilan pozicion havos mondhistorie la Di-spirito. La amo de la plimulto malvarmiĝos. La anstataŭaj formoj de la aŭtentika kristanismo plimultiĝos. La tria besto, kiu venas el la tero, similos al la ŝafido kaj tamen parolos kiel drako kaj miskondukos la loĝantojn de la tero, tiel ke ĉiu estos mortigata, kiu ne adoros la beston”. 

Mondpotenco

La sin fermanta mond-spirito fariĝos mondpotenco, kiu malebligas la ekzistadon sur la tero al ĉiu, kiu obstinas tiun fermiĝon (H. Urs. v. Balthasar). Ĉi tie do la “noosfero” estas vidata tute alie: la unueciĝo konsistas en la memsufiĉa, kontraŭ Dio kaj Kristo sin fermanta mond-spirito. El tiu perspektivo, kongruanta pli adekvate kun la rivelo, kompreneble kreskas tute aliaj atendoj por la kristaneco en la mondo: “Ĉi tie aperas la histori-teologia graveco de la demando, kaj ĉi tie devas esti responsata la teologia eldiro, ke esti kristano pli kaj pli malfaciliĝos en unueciĝanta mondo. Ne pro tio, ke la kristanoj per si mem havus malfacilaĵojn, partopreni kultur-laboron aŭ same malkaŝe kaj kompreneme dialogi kun ĉiuj kunhomoj, kiel la nekristanoj. Sed tial, ĉar la sin kunliganta mond-inteligento ne alie ol tolere-relativige povas procedi kaj el tiu perspektivo devas postuli de la kristanismo, sin kompreni same relative, kiel ĝi necese estas komprenata de la aliaj, la nekristanoj. Ĉe tiu limo nun la ver-atesto de la kristano fariĝas vivo - kaj sangatesto (martireco)”. 

Du regnoj

La rivelo do vidas la mondhistorion kiel batalon, kiu proksimiĝante al sia fino radikaliĝas, inter du regnoj: la Dia kaj la monda, kiu staras sub la nevidebla regado de la “reĝo de ĉi tiu mondo”. Sankta Paŭlo emfaze avertas nin, ne ignori ĉi tiujn “potencojn, fortojn kaj regantojn de la mullumo” aŭ bagateligi ilin, sed renkonti ilin per la “armilaro de Dio” (Efe 6, 10-17). En la bildo de la evoluismo, ankaŭ kristane formita, ni ne ekvidas ĉi tiujn fortojn. Tio estas danĝera! Oni ŝatas memori ĉi-tie la averton de la apostolo, kiun la Eklezio ĉiutage vokas al ni en la kompletoj: “Fratoj: Vi estu sobraj, vigladu, via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante kiun li povas disŝiri! Lin vi rezistu, fortaj en la kredo!” (1 Pet 5.8 s.). Sed ne ĉiam la diablo ĉirkaŭiras kiel leono blekeganta, li ankaŭ povas kaŝi sin en “anĝelo de lumo” (2 Kor 11,14) aŭ - pli moderne - malantaŭ la maskoj de humaneco kaj progreso, de progreso, ĉe kiu oni ne unuarigarde ekkonas, kien ĝi kondukas. 

Kredo - Espero - Amo

Ĉu ni tial estu pesimistoj kaj lasu la mondon rezigne al ĝia sorto? Certe ne! “Pesimismo” estas same nekristana kategorio kiel “optimismo”. Kristanaj estas kredo, espero kaj amo. La kredo, ke Kristo savis la mondon kaj kiel ĝia sola Sinjoro destinas la iradon de la historio; ke malgraŭ ĉia potenco kaj ĉiuj sukcesoj de la malbono “la reĝo de ĉi tiu mondo jam estas kondamnita” (Joh 16,11); ke la regno de Dio en ĉi tiu mondo ja estas domaĝota, sed ne povas esti superata; ke malgraŭ ĉia enmonda fiasko jam nun konstruiĝas la ĉiela Jerusalemo el “vivaj brikoj”; ke la tago de la juĝo same estos tago de plenumiĝo. El tio la kristano en ĉi tiu mondo ĉiutempe ĉerpas la kuraĝon, senĉese kaj obstine fari sian Di-servadon je la mondo: lia kredo estas ja samtempe lia espero, nome sopirplena atendado de tiu, “kiu estas, kiu estis kaj kiu venos” (Apo 1,8). “Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon” (1 Kor 15,24). Tiel la savhistorio plenumiĝos per la potenca vorto de tiu, kiu estas juĝanto kaj same savanto de la mondo.

(Laŭ artikolo de P. H. J. Lauter, o. f.m., esperantigis s. m.)

al la indekso


LA URBO KNITTELFELD (AŬSTRUJO)

KAJ LA URBO KAMEOKA (JAPANUJO)

 

Kiel trafa pruvo de interfratiĝo internacia esperantista okazis en aprilo 1964 en la aŭstria stiria urbo Knittelfeld impona festaranĝo (pri kiu ni jam raportis en “Espero Katolika” detale), instigita de d-ro Adolf Halbedl el Knittelfeld kaj dir. Eizo Roo el Kameoka, por festi la ĝemeliĝon de la aŭstria urbo Knittelfeld kun la japana urbo Kameoka.

Okaze de tiu ĝemeliĝa festo ankaŭ okazis Diservo, en kiu predikis prof. d-ro P. Hohenwarter el Wien. Tiu prediko meritas plene, ke ni publikigas ĉi-sube la pli grandan parton por la legantoj de EK. 

Karaj gesamideanoj! Kristanaj gefratoj!

Ankoraŭ la Paska Haleluja ne tute finsonis. Ankoraŭ regas freŝe kaj gaje la memoro de la Paska festo, kiam ni aŭdis en radio la al ni jam kare konatan voĉon de la nova Sankta Patro, kaj kiam dank’ al la grandioza invento de la televido ni povis vidi Papon Paŭlon VI-a sur la loĝio de la baziliko de Sankta Petro.

Ankoraŭ la digna persono de la plej alta pastro de la mondo vive staras antaŭ niaj okuloj, kiam li vaste etendis siajn manojn kaj donis sian benon “Urbi et Orbi” - al la tuta mondo.

Ĝoje kaj dankeme ni rememoras pri tiu solena horo precipe hodiaŭ, ĉar ni festas la Dimanĉon de la bona paŝtisto. Validas ja ankaŭ por Paŭlo VI-a tio, kion jam diris la Sinjoro al la unua papo, Sankta Petro: “Paŝtu miajn ŝafojn, miajn ŝafidojn!”.

La hodiaŭa Evangelio finiĝas per la promeso de Kristo, ke estos unu ŝafejo kaj unu ŝafaro. Ankoraŭ ni estas malproksimaj de tio. Sed rondiras profunda kaj arda sopiro al unueco tra la homaro. La mondo de tago al tago kvazaŭ plimalgrandiĝas kaŭze de la modernaj kaj plejmodernaj interkomunikiloj. Malgraŭ ĉiuj malhelpoj ni estas survoje, fariĝi vere homara familio! Al ni esperantistoj tiu alta celo jam de longe estas konata. Tio jam estis la ĉefa motivo de Doktoro Zamenhof, certe de la Dia providenco gvidita.

Ni devis travivi du terurajn mondmilitojn kaj pensas pri la vortoj de Zamenhof dum la unua Esperanto-Kongreso en Boulogne sur Mer: “Fratoj, kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disigis sin ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito”.

Dum la sama kongresparolado la arda pacamiko rigardis fidoplene en la estontecon kaj diris:

 

“La verdan standardon tre alte ni tenos:

ĝi signas la bonon kaj belon.

La Forto mistera de l’ mondo nin benos,

kaj nian atingos ni celon.

Ni inter popoloj la murojn detruos,

kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos,

kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero

ekregos sur tero”. 

Kio okazis post la 14-a de aprilo 1917, tio ŝajnis nuligi la esperplenajn vortojn de la granda pacifisto! Ni pensas pri la multaj milionoj da mortintoj de la dua mondmilito, pri la milionoj da kripluloj en la bombdetruitaj urboj, pri la 6 milionoj da murditaj samrasanoj de nia kara majstro. Kaj nun 19 jarojn post fino de la lasta kruela milita tempo ni aranĝas en ĉi tiu progresema stiria urbo Knittelfeld feston, pri kiu Zamenhof treege ĝojus. Ni realigas nun lian ofte kaj ame uzitan vorton: “Interfratiĝo!”.

Estas du urboj, sed ne de la sama lingvo kaj de la sama kultursfero. Vaste etendas sin la pacarko de Eŭropo ĝis la plej malproksima oriento, nome ĝis la japana urbo Kameoka kun ĝiaj proksimume 50.000 loĝantoj. Kaj pensante pri Japanujo, ni pensas pri brava, diligenta kaj talenta popolo de pli ol 90 milionoj.

Ni pensas pri Hiroŝima, kie je la 6-a de aŭgusto 1945 falis la unua atombombo kaj detruis 60% de la tuta urbo. Mi legis la kortuŝan leteron de studento de juro, Zuzuki-Minori, mortinta 19 tagojn post la ĵeto de la atombonbo. Ni aŭdu kelkajn frazojn de 21-jara studento, mortinta en milita hospitalo: “Mi pereas. Mi ĉiam dankas al Vi, ke Vi bonvolis lernigi min en la oka gimnazia klaso kaj plue en Tokio-Imperia-Universitato malgraŭ Via neriĉeco. Mi tre bedaŭras, ke mi multe ĉagrenis Vin, kaj ke mi mortos je la tempo, kiam mi komencus rekompenci Vin”. Li pensas pri siaj fratinoj: “Karaj fratinoj junaj kaj pliaĝaj. Vi fariĝis instruistinoj de elementa lernejo kaj vi helpis bone la gepatrojn. Mi ne scias, kiel danki!”. Li pensas pri sia gepatroj: “Vi, karaj gepatroj, diligente kaj senĉese laboradis de la frua mateno ĝis la malfrua nokto kaj ebligi min lerni eĉ en universitato; mi tre bedaŭras, ke mi faris al vi nur ĝenon kaj zorgon, kaj ke mi mortos ne rekompencinte Vin. Kiel mi povas pardonpeti?”.

Se ni hodiaŭ interfratiĝas kun la japana urbo Kameoka, ni povas esti certaj ke ankaŭ en tiu ĉi loko vivas gepatroj aŭ gefiloj, aŭ parencoj de iuj, kiuj terure mortis en Hiroŝima aŭ Nagasaki. Kiel pacamikoj kaj precipe ankaŭ kiel kristanoj ni sendas je la tago de tiu ĉi porpaca festo la esprimon de nia profunda kunsento. Ni hodiaŭ volas preĝi por niaj homfratoj en la lando de la leviĝanta suno. Ni memoras, ke antaŭ pli ol 400 jaroj okcidenta sendito de la Dia princo de la paco, sankta Francisko Ksavero, kun granda streĉo kaj oferemo diskonigis la Evangelion en Japanujo. Ni memoras, ke ĉirkaŭ la jaro 1590 tie ekzistis preskaŭ 1 miliono da kristanoj. Je la hodiaŭa bela interfratiĝa festo ni salutis niajn kristanajn gefratojn en Kameoka. Sed ni ankaŭ plejkore salutas la nekristanajn loĝantojn de la urbo Kameoka. Ni per tio nur sekvas la ekzemplon de Papoj Johano XXIII-a kaj Paŭlo VI-a, kiuj salutis kaj benis ĉiujn homojn de “bona volo”.

Kvankam miloj da kilometroj nin disigas de la malproksima Kameoka, kvankam ni ne kapablos lerni la japanan lingvon, kvankam verŝajne neniu el ni havos tempon kaj monon por vojaĝi al tiu lando, ni esperantistoj feliĉe havas la mirindan instrumenton de nia internacia lingvo.

al la indekso


JES, KARDINALA MOŜTO 

Ĉe la 112-a ĝenerala kunsido de la nuna Vatikana Koncilo Kardinalo Feltin, Parizo, prezidanto de la internacia Pax-Christi-movado, petis la koncilajn patrojn subteni nian IKUE, sen elparoli ĝian nomon. Li postulis, ke oni subtenu la internaciajn organizojn, kiuj celas la mondan pacon. Ĉu tiu eldiro estas la unua rezulto de la latinlingva letero, kiun la IKUE-estraro sendis al ĉiuj koncilpatroj, aŭ la frukto de la alia latinlingva letero, kiun bonege verkis nia samideano prof. Carlo Agostini (Cortina d’Ampezzo, Italio)?

Kardinalo Feltin jenon deklaris al la koncilpatroj: “La paco estas bono, kiun ĉiuj sopiras, individuoj, familioj, nacioj. Tre multaj homoj preĝas kaj laboras por la paco. Ni devas ĉion entrepreni, por ke la ideoj de la encikliko “Pacem in terris” de Papo Johano XXIII penetru en la pensojn de la popoloj. La publika opinio esperas, ke la Koncilo kondamnu la modernajn armilojn, la atomkernajn armilojn, kiuj havas gigantan detruforton. La homaro devas scii, ke ne sufiĉas nur paroli pri la paco kaj kondamni certajn armilojn, por ke la paco prosperu kaj plifortiĝu. Ĉiuj devas efektivigi la pacon, serĉante la reciprokan interkomprenon. Estus erare, kredi ke nur la potenculoj devus labori por la paco. Ni devas ankaŭ preĝi por la paco; ĉar ĝi estas donaco de Dio, kiun ni devas celi kaj meriti.

Ni devas subteni la internaciajn organizojn, kiuj laboras por la paco. Sen paco ne estos evoluo nek progreso, kaj sen progreso kaj evoluo ne estos paco”.

Ni IKUE-anoj esperas, ke baldaŭ ĉiuj rangoj de la eklezia hierarkio ekkonos, ke la katolika Esperanto-movado efike laboras por la internacia inlerkompreno kaj por la paco! Ni esperas, ke ili ne nur simpatios, sed efike subtenos nian movadon!

 

al la indekso


 

EK RECENZAS

 

KATOLIKA TERMINARO Esperanto-Español

de Jozefo M. Claramunt Sch. P. - Serio de IKI n-ro 5. - 54 paĝoj. Prezo ne notita.

Ĉi tiu broŝuro estas tradukaĵo hispana de la KATOLIKA TERMINARO Esperanto-Latina de H. G. Wannemakers. La hispanaj samideanoj certe ĝojos pri tiu utila helpilo. Sed por la praktika uzo ĝi bezonus ankoraŭ duan parton: Español-Esperanto.

REĜUSTIGO

Bedaŭrinde, la nomo de la verkisto Paul Lobut estis plurfoje kripligita en nia recenzo aperinta en la numero de majo 1964 de ESPERO KATOLIKA.

Tiu kunlaboranto al MONDA KULTURO atentigis nin, ke, skribante pri Teilhard: “Lia koncepto pri la universo estas (...) ia formo de panteismo”, li ne faris personan interpreton, sed nur raportis opinion. Se tiu opinio estas erara, la eraro do ne estas atribuebla al S-ro Paul Lobut. Ni volonte publikigas tiun deklaron kaj dankas S-ron Lobut pro la indikoj, kiujn li bonvolis liveri al ni. Lojala diskuto inter Teilhard-interesatoj efike kontribuas al pli ĝusta kompreno de la Tejardaj temoj. W. Fl.

33 RAKONTOJ. LA ESPERANTA NOVELARTO

Redakto de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilagyi - Enkonduko de Ivo Rotkvič - Kovrilo de David Haslie Young. Stafeto: Belliteratura Serio, 22. - J. Régulo, Eldonisto, La Laguno, Kanariaj Insuloj, 1964. - 15,5 x 22,5 cm. - 352 (XX + 332) paĝoj. - Prezo: broŝ. 3.00; tolbind. 3.80 usonaj dolaroj (aŭ egalvaloro).

MAŜINMONDO KAJ ALIAJ NOVELOJ

Sándor Szathmári - Enkonduko de William Auld. - Kovrilo kaj vinjetoj de Zoltán Messy. Stafeto: Beletraj Kajeroj, 22.       - J. Régulo, Eldonisto, La Laguno, Kanariaj Insuloj, 1964. - 12 x 18,5 cm. - 188 paĝoj.        Prezo: 1.50 usonaj dolaroj (aŭ egalvaloro). Ambaŭ eldonaĵoj estas novelaroj, la branĉo de nia originala beletro, kiu, post la originala poezio, pleje maturiĝis en nia lingvo. Ambaŭ volumoj resumas kaj bildigas la estiĝon de nia beletra tradicio, kio en kultura lingvo estas gravega faktoro. La dua nun eldonita volumo volas esti kvazaŭ dokumento pri nia kriza epoko, dum kiu la homaro akcelas sian teĥnikan evoluiĝon tiel rapide, ke interpuŝas moraro kaj instinktaro. La teĥnikan procezon ni ne povas haltigi, sed laŭ la aŭtoro ankaŭ ne samrapide ŝanĝi nin mem kaj adaptiĝi. Jen la dilemo, kiun Szathmári prezentas.

LA NOVAJ VESTOJ DE LA IMPERIESTRO KAJ DU ALIAJ FABELOJ DE H. C. ANDERSEN

Noveldonita libro de Eldonejo KOKO, Kolby Kaas, Danlando. 1964 - Kolorilustrita de Gustav Hjortlund. Tradukita el la dana originalo de Ib Schleicher. Kontrolita de la Literatura Komitato de SAT. 52 paĝoj, el kiuj 24 tutpaĝaj kolorilustraĵoj. Formato 27 x 21 cm. Prezo 15,00 d. kr. = 30 steloj. Sama formato kaj ekipo kiel “La Marvirineto”, kiu aperis en 1962, ankaŭ ĉe Eldonejo KOKO.

La libro konsistas el tri fabeloj de H. C. Andersen, en sama vesto kiel ĝia antaŭulo “La Marvirineto”. Tiu vesto, interalie, pravigas la ekziston de du tradukoj de la samaj verkoj. Ne malpli ol 24 tutpaĝaj kolorilustraĵoj, krom multaj nigre-blankaj, plezurigos la okulojn de la infanoj inter 4 kaj 84 jaroj. En “La Novaj Vestoj de la Imperiestro” H. C. Andersen satiras pri la homa snobeco kaj pri ĝia blinda fido al aŭtoritatuloj, kion fine malkovras naiva infano. En “Hans-fuŝulo” ni renkontas la en fabeloj klasikan triopon, el kiu la lasta faras la heroon, kiu gajnas la princinon. La du fratoj ŝajnas esti favoratoj al sia mono kaj koro, sed venkas la “stulta”, senperanima kaj gaja Hans-fuŝulo. La tria fabelo, “Estas tute certe”, pritraktas nian emon troigi kaj klaĉi. Eble ĝi prenas la unuan rangon en la mondliteraturo pritraktanta tiun temon.

HISTORIO DE LA BULGARA ESPERANTO-MOVADO

Aŭtoro: Canko Murgin. Tiun ĉi unuan kajeron, kiu pritraktas la periodon 1885-1890, redaktis Karl Kvist. En la kadro de la Esperantologio supra eldonaĵo sendube reprezentas historian valoron, des pli ĉar - evidente - ankoraŭ sekvontaj kajeroj pritraktos la pli postajn periodojn de la bulgara Esperanto-movado. La unua kajero ampleksas 14 paĝojn kaj estas presita en finnlanda presejo.

al la indekso


ALVOKO AL LA GEINSTRUISTOJ EN LA KADRO DE IKUE 

Laŭ la propono de nia lasta kongreso, la fondiĝo de instruista sekcio en la kadro de I.K.U.E. estas akceptita. Sed la propono mem ne sufiĉas por la efektiviĝo de ĉiu afero. Se ni volas fondi Instruistan Rondon, ni devas trovi kunlaborantojn inter niaj katolikaj gesamideanoj, kiuj estas aktivaj instruistoj. Miaopinie la fondiĝo de ĉi tiu rondo estus tre valora. Inter la katolikaj geinstruistoj ekzistas multaj demandoj pri kiuj estus necese interparoli sur internacia kampo. La hodiaŭa tempo postulas ankaŭ senĉesan laboron su ĉiuj partoj de la ĉiutaga kultura kaj pedagogia vivo de ni katolikoj.

Miaopinie la ĉefaj taskoj de Instruista Rondo de la I.K.U.E. estus jenaj:

1. interkonatiĝo de la katolikaj instruistoj en la tuta mondo;

2. varbo de katolikaj geinstruistoj por la internacia lingvo Esperanto;

3. interŝanĝo de pedagogia spertoj, ideoj, proponoj, k.t.p.;

4 fortiĝo de la katolika influo en la internaciaj pedagogiaj rondoj kaj societoj.

Jen, se instruistaj membroj de la I.K.U.E. aŭ aliaj legantoj de Espero Katolika volas kunlabori en ĉi tiu sektoro, tiam mi petas ilin, ke ili bonvolu skribi siajn nomojn kaj adresojn al mi. Se ni havos sufiĉe da kunlaborantoj, ni komencos la laboron.

Prof. D-ro E. J. Görlich

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

143. Kun vortaretoj eksterlanden (Feria historieto)

Ne estis sukceso... Sidante sur teraso en la hispana apudmara vilaĝeto Deva - grizanta kaj rustika, ĉirkaŭata de kelkaj puraj stratetoj, ni foliumis en nia: “Hispana en sep tagoj” serĉante la originalan peton pri la manĝokarto. Nia kono de la hispana lingvo ne atingis pli ol la povon produkti en la ĝusta vicordo kelkajn fundamentajn kaj ordajn numeralojn. Sed estas rimarkinde, kiel malofte oni dum la ferioj laŭnature povas utiligi la produktadon de kelkaj fundamentaj kaj ordaj numeraloj en la konversacio.

Kiu tamen havas pri tio antaŭsenton, tiu sin provizas per tia faciluza konversaci-libreto. Kiu malhavas tiun antaŭsenton, tiu preterlasas tian aĉetadon. La diferenco ŝajnas esti mizera, sed estas nur amuza ŝajno. Kiu kunportas en sia ekipaĵo tian ĉion-promesantan lingvan libreton, antaŭ ĉio estas asekurita pri maksimumo da amuzo kaj pri minimumo da komprenebleco.

Tie, en Deva, ni kiuj estis lernintaj kompreni multon, per helpo de manoj kaj piedoj estis komprenigintaj, al honesta knabino, ke ni ŝatas travidi la menuon, ĉar la libreto nin povus helpi nur se ni volus demandi la kelneron: “Ĉu al mi estas permesate, ĉi tie fosi truon?” Kaj tion ni ne volis, en Deva, cetere poste nek en Lerma kaj Burgoso kaj Madrido. Supozante, ke nur malmulte da nederlandaj feri-vojaĝuloj havas nerezisteblan emon fosi truon en restoracio, oni sekure povas konkludi, ke tiaj libretoj havas por si la ŝajnon, sed dumvojaĝe antaŭ ĉio ili ricevas la aspekton de nerezisteblaj humurplastikaĵoj.

Kaj tiel oni en eksterlando povas multe ridadi. Oni kun la Pireneoj post-dorse kaj la Eskurialo antaŭfronte tuŝis la ĉapitreton: “La biciklo”. Kaj en pejzaĝo, kie ankoraŭ la naturbruego postgrumblas, oni povas esti informata pri la luo de biciklo “por fari biciklan ekskurson tra la ĉirkaŭaĵo”. Tiucele oni sin direktu al lu-donanto de bicikloj kaj oni lin demandu kiom kostas po-tage aŭ eble po-semajne luado de biciklo. Oni ne forgesu peti lin: “Vi momenton ekzamenu ĉu ĉio estas en ordo”. Kaj, kun la Pireneoj ankoraŭ ĉiam post-dorse kaj la Eskurialo antaŭfronte, oni aŭdas la malkontentan murmuradon de ĉiuj nederlandanoj, kiuj volas en Hispanujo lui biciklon: “La direktilo estas tro malalta; kurbiĝinta; la selo estas tro alta, ne sidiĝas agrable; la antaŭradringo estas foruzita; la radoj devas esti ŝmirataj; la forko estas rompita”.

Grumblemuloj

La hispano, kiu akiros iun malbonan tagon unu el niaj konversaci-libretoj enmane, ne povos havi alian konkludon ol ke la nederlandanoj estas eksterordinare malafabla popolo, malkontenta, tede ripetanta kaj grumblanta, kaj je fiksitaj horoj faranta biciklajn vojaĝetojn en la ĉirkaŭaĵo, se tamen la selo ne estas tro alta, tro malalta aŭ ne sidiĝas malagrable.

Provaĵo de hotel-monologo tiel sonas: “Ĉu vi havas garaĝon? Por aŭtomobiloj? Por bicikloj? (fakte, jes); kie estas la necesejo? Kie estas la lifto? Vi malfermu, fermu mian fenestron. Mi ankoraŭ bezonas litkovrilon, kusenon. Ĉu ankoraŭ kusenon? Estas tro da bruo; mi volas pagi”.

Kia terura bildo ne leviĝas el tiu malhumora grumblado, kiu poste daŭriĝas tiel: “Ĉu ĉi-tie en la najbareco estas restoracio? Ĉiu pagas por si mem; la noto ne estas en ordo; kiom vi kalkulas por la servado; vi nur rekalkulu, vi kalkulis tro multe, tion mi ne estas ricevinta, vi voku la estron, jen via trinkmono”.

Kia abomeninda agado, kia teruriga vorto, por tiel ĝisfunde kaj konsekvence difektigi feriojn. Kia afablaĵo de Hispanujo, ke ni - ekipitaj de tiaj konsiloj - ankoraŭ estas permesitaj eniri. Cetere ja estas okulfrape, ke tiaj libretoj ne enhavas iun afablecon. Dum nia hispana libertempo ni regule renkontis afablajn homojn, kelnerojn kaj taksiŝoforojn, agentojn kaj ĉiuspecajn enloĝantojn de vilaĝoj kaj urboj, kiuj faris al ni multajn amikajn servojn. Serĉante florriĉan dankvorton ni nur produktis kriojn kiel: “Kapitano, la ŝipo ruliĝas!”, “La vagonaro elreliĝis”, aŭ “Voku kuraciston, mi suferas pro nesanigebla malsano”. Neniam dankvorton, nenian komplezon, nenion! Nur fremdlingvan surŝutadon de malfeliĉo, malfido, suspekto, malkontenteco.

Oni do, konsilante tiajn libretojn dum plene merititaj ferioj, povas sperti multan amuzon. Kiel tiaj mi nur povas rekomendi ilin tutkore. Malofte ni estas pli elkore ridintaj ol kiam ni dum longa veturado tra malmildaj pejzaĝoj, kiam la vetero malheliĝis kaj la ŝereo ekkonsumiĝis, ni alparolis unu la alian en kreva hispana lingvo: “Lu-donanto de bicikloj, mia forko estas rompita” kaj “Kapitano, la ŝipo ruliĝas!”.

Mallonge post nia hejmveno ni komprenis, ke ne nur nederlandanoj luktas kun la konversacia problemo. Ni aŭdis niajn anglajn amikojn, kiuj gastloĝas ĉe ni regule kun la konversaci-libreto en la manoj, ordoni unu la alian jenmaniere: “Haltu la kaleŝon! La fulmo estas trafinta la aŭdaparaton (orelan trumpeton) de mia avino”; kaj depost kiam ili kun malfacileco eligas la anoncon: “Kio nun, mia forko estas rompita”... ni vere travivas kun ili neforgeseblajn vesperojn. (Rakonto de Geertje Lammers, nederlandlingve en Volkskrant 3.9.1964)

al la indekso


DUFOJE RIGARDI

 

Kiam la unuan fojon mi vizitis la katedralon en Salem (proks. al Bodensee), mi studis kaj admiris la 27 barokajn altarojn el rozkolora marmoro. Mi tiam estis ankaŭ en la preĝejo de Birnau (apud Bodensee) sed ĝi ne plaĉis al mi; ĝi ŝajnis al mi tro plena de figuroj kaj ornamaĵoj. Post kelkaj jaroj mi ree vidis ambaŭ preĝejojn, kaj strange, mi ekhavis kontraŭajn impresojn: en Salem ĝenis min la konstrasto inter la griza gotika konstruaĵo kaj la barokaj rozkoloraj altaroj; Birnau, tiufoje malplena je homoj kaj heligata de la suno, ŝajnis al mi tre bela.

De tiam mi pensas: oni devus ĉiam almenaŭ dufoje rigardi. Same oni legu bonan libron almenaŭ dufoje.

Ĉu eble ne estas la samo rilate al homoj? Ĉu oni ne devus renkonti ilin en diversaj cirkonstancoj, por iomete juste ilin prijuĝi? Povas esti, ke iu kiu komence estis malsimpatia, montriĝas poste tre simpatia, bona, agrabla homo. Povas ja ankaŭ okazi la kontraŭo; tiukaze ni pensu pri la unua agrabla impreso kaj pardonu la mankojn, ĉar ankaŭ ni ja ne estas perfektaj.

al la indekso


EKLEZIO KAJ KREMACIO 

Kremacio, en kiu oni forbruligas la kadavron kaj konservas ĝian cindron, kiun en urno oni entombigas, estis severe malpermesita al katoliko. Kanono 1203 de la eklezia juro diras: “Se iu iamaniere ordonis, ke lia kadavro estu forbruligota, estas malpermesite plenumi ĉi tiun volon; se la vol-deklaro estas aldonita al kontrakto, testamento aŭ iu alia dokumento, ĝi estu traktata kvazaŭ ne aldonita”. La parencoj en tiu kazo, ne rajtas agi laŭ la deziro de la mortinto, ne povas referenci al “pia devo” plenumi lastan volon de mortinto, ĉar tiu volo estas nevalida. Se ili tamen agas tiel, ilin minacas eklezia puno, ekstremkaze eĉ ekskomuniko. La cindron de bruligita katoliko oni ne rajtas sepulti en sanktigita tombejo, sed sur aparta loko, kaj sen iu eklezia ceremonio. Esceptoj estas ekz. epidemioj, kiam pro higienaj kaŭzoj forbruligado de kadavroj estas necesa.

Kial tiel severaj preskriboj? El kiuj pripensoj ili rezultis?

La Eklezio postulas, ke kadavro estu lasata al sia natura sorto, enteriĝu kaj putriĝu, “ne pro dogmaj motivoj, sed ĉar kremacio kontraŭas la respekton al la korpo de mortinto kaj la kristanan moralon”. La varbado por kremacio en moderna tempo ekestinta staras sub la signo de materialisma mondkoncepto, volas subfosi la kristanan kredon pri releviĝo de la korpo. Tial la Eklezio devas decide ĝin rifuzi. Aparteni al kremaciaj ligoj estas malpermesite, ĉar tiuj unuiĝoj evidente havas kontraŭeklezian karakteron.

Jam dum kelka tempo aŭdiĝis voĉoj postulantaj reviziadon de tiuj preskribo. Lastatempe oni eĉ asertis, ke la Sankta Ofico eldonis novajn instrukciojn pri kremacio. Kaj efektive Radio Vatikana antaŭ nelonge konfirmis tiain asertojn: “La Sankta Ofico fakte per speciala instrukcio mildigis aplikon de kelkaj ekleziaj punoj, kiujn la kodo de eklezia juro destinas por tiuj, kiuj ordonas kremacion de propra kadavro”. Estonte la Eklezio rifuzos la funebran ceremonion nur al tiu, kiu elektis la kremacion pro sektema spirito, pro malamo kontraŭ la katolika religio kaj pro neado de la kristanaj dogmoj. Tamen la Eklezio same kiel ĉiam preferas enterigon de la kadavro kaj kondamnas kremacion ne postulitan pro seriozaj kaŭzoj. La kutimo de enterigado neniel perdas sian validecon kaj estu akcelata ĉiumaniere, ĉar ĝi “memorigas pri dormsimileco de la morto kaj tiel pri la espero al releviĝo je la juĝo-tago”.

Kial ĉi tiu modifo? Oni vere povis lastatempe konstati ŝanĝiĝon en la sinteno de la kremaci-anoj: preskaŭ tute foriĝis la fanatika karaktero de rifuzo de la kristanaj dogmoj. Krome higienaj kaj ekonomiaj problemoj ĉe diversaj popoloj postulas kremacion. La koncedo de la Sankta Ofico estas klarigebla per tiuj faktoroj. Nelaste ĝi servas por iomete agrabligi la interkonfesian atmosferon, ĉar la protestantaj eklezioj permesas al siaj membroj kremacion. Mi mem havas sufiĉe malbelajn rememorojn pri disputoj pro la katolika sinteno en la kremaci-problemo. Ĉi-tiu sinteno nun malakriĝis; sed oni ne miskomprenu tiun modifon tiel, ke la afero mem bagateliĝus! Ne, ankoraŭ Jesuo Kristo, kiu mortis kaj kuŝis en tombo, el kiu li reviviĝinta eliris, estas nia modelo. Kaj ĉar ni sekvu kaj imitu Lin (ankaŭ en tiaj ŝajne akcesoraj aferoj), tial la laŭnatura enterigado estas simbola por nia propra leviĝo, kiun Li donacis al ni per sia morto.

Stefan Maul

al la indekso


KUNVENO EN HAGO 

I.K.U.E. havis sian propran, apartan kunvenon okaze de la 49-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago, Nederlando, lunde la 3-an de aŭgusto. Ĝin ĉeestis, kiel ni jam raportis en E.K. de septebro, 60 IKUE-anoj el 12 landoj.

Sac. prof. L. Thalmaier el Germanujo, membro de la Estraro de IKUE, prezidis la kunsidon, kaj faris jenan predikon en la Diservo, kiu okazis dimanĉe la 2-an de aŭgusto en la kapelo de “Huize Maris Stella”. 

Per grandioza bildo la profeto Jesaja priskribas la novtestamentan regnon de Dio, al kiu apartenos la plej diversaj kaj la plej malproksimaj nacioj. Ili alportos trezorojn por la Dia regno, tio estas: iliaj kapablecoj kaj iliaj bonaj kvalitoj estas je dispono al la Dia regno. Tiu ĉi profetaĵo realiĝis, kiam alvenis la Mesio Jesuo Kristo. Li fondis la novtestamentan Di-regnon, li ordonis antaŭ sia ĉieliro al siaj apostoloj disvastigi ĝin dirante al ili: “Iru kaj instruu ĉiujn popolojn!”.

Per tiuj ĉi vortoj Jesuo ordonis al siaj apostoloj ne nur klopodi pri unu popolo sed pri ĉiuj popoloj. Tiun ĉi universalan pensmanjeron daŭrigis la eklezio, fondita de Jesuo Kristo sur la fundamento de la apostoloj, tiu eklezio, kiu jam komence de la 2-a jarcento estis nomata katolika de la Sankta Martiro Ignaco de Antioĥio, ĉar ĝi havas siajn celojn “kath ‘holon”, tio estas: sur la tuta mondo.

Estas esence por la katolika eklezio disvastiĝi sur la tuta mondo, ampleksi la tutan homaron. Jesuo Kristo, ĝia Dia fondinto, ne havis iujn naciajn ambiciojn kiel liaj samtempuloj, lia celo estas savi la tutan homaron, ne nur unu popolon!

La katolika eklezio dum sia historio ĉiam rifuzis esti eklezio nur por unu popolo, por unu nacio. Kiom da suferoj kaj persekutoj la eklezio jam suferis pro tiu ĉi sinteno! Dum la epokoj de ekstrema ŝovinismo oni riproĉis al ĝi esti kontraŭ la ideo de patrolando kaj esti malamika al naciaj celoj. Oni ne volis kaj povis kompreni, ke la katolika eklezio amas kaj ŝatas ĉiujn naciojn, ke ĉiuj homoj havas en ĝi la samajn rajtojn, tutegale, ĉu ili estas de blanka aŭ nigra aŭ flava haŭtkoloroj. Ŝovinistaj diktatoroj de la estinteco kaj de la estanteco senĉese klopodis kaj klopodas detrui la universalan, supernacie pensantan katolikan eklezion, kaj anstataŭi ĝin per obeema kaj dependa nacia eklezi-simila asocio. Kiom da martira sango jam fluis kaj ankoraŭ fluos par defendi la supernacian karakteron kaj tendencon de la katolika eklezio!

Aliflanke la katolika eklezio ne volas subpremi kaj sufoki la bonajn kvalitojn kaj la specialajn kapablojn de la popoloj. Ĝi ne intencas niveli ĉiujn naciojn, ĉesigi aŭ detrui la bonajn kvalitojn kaj la valorajn kutimojn de iu popolo.

Kontraŭe! Ĉiu popolo alportu siajn spiritajn kaj moralajn trezorojn: tio estas: siajn plej bonajn kvalitojn kaj kapablecojn kaj disponigu ilin al la katolika eklezio, en kiu havas ekzisto-rajton la vigla spirito de la romanaj popoloj, la ekzakteco de la ĝermanaj popoloj, la pripensema maniero de la anglosaksoj, la profunda mistikismo de la slavaj popoloj, la aktiveco de la amerikanoj.

Unueco spite de la abundeco! Jen la idealo! La unuecon garantias la gvidado de la Sankta Spirito.

Tiamaniere la diversnaciaj bonaj kvalitoj fluas kvazaŭ en grandan riveron de amo al Dio, kiu fluas tra la homaro vivigante kaj fekundante ĉiujn homojn de bona volo.

La ĝojon pri la universala karaktero de la katolika eklezio esprimis jam Sankta Aŭgusteno per la vortoj: “La membroj de Kristo disvastiĝas tra la mondo. Mi estas en la unueco de ĉiuj nacioj”.

Dum tiu ĉi semajno ni kunvenis en Den Haag por ĉeesti Universalan Kongreson de Esperanto. Kvankam la aŭtoro de Esperanto, Ludoviko Zamenhof, ne estis nia samkredano, tamen liaj ideoj en diversaj punktoj alproksimiĝas al la universala pensmaniero de la katolika eklezio. Ankaŭ li ne pensis en la kategorio nur de unu popolo, ankaŭ li klopodis pri la tuta homaro, ankaŭ li laboris por la paco inter la popoloj. Lia lingvo Esperanto estis aprobita de ekleziaj altranguloj, kiuj agnoskis ĝian valoron por la katolika eklezio. Ili vidis en ĝi taŭgan ilon por akceli la unuecon kaj la supernacian karakteron de la katolika eklezio. Precipe menciindaj estas la vortoj de la Sankta Papo Pio X-a: “Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon! Mi vidas en Esperanto taŭgan ilon por konservi la unuecon de la katolikoj de la tuta mondo!”.

 

al la indekso


KATOLIKAJ PROGRESISTOJ KAJ KRITIKO

DUA PARTO (unua parto) 

Al la interpacigo de katolikismo kal socialismo en Aŭstrio multe kontribuis d-ro Albert Massiczek (kiu cetere estas krome en la komitato de la “Agado por paco kaj senarmigo”, movado organizanta la Pasko-marŝojn kontraŭ la atombombo). Li ankaŭ klopodas pri pacigo kun la judoj, batalante kontraŭ la kontraŭsemidismo, kiu estas ankoraŭ forta en Aŭstrio.

Alia grava socialista katoliko estis d-ro August Zechmeister, kiu bedaŭrinde mortis en novembro de pasinta jaro. Li estis doktoro de teologio, sed laiko, ŝtata bibliotekisto en Vieno. Ne nur la problemojn de socialismo kaj religio li priktraktis en siaj multaj verkoj, sed ankaŭ la pozicion de la laiko en la Eklezio, krome diversajn aktualajn demandojn de Eklezio kaj ŝtata lernejo, reformo de la Indekso, celibato, geedzeco ktp. Konata estas lia libro “Das Herz und das Kommende” (La koro kaj la venonto) kiu pritraktas la ofte malĝojigan kaj seniluziigan pozicion de katoliko en la Eklezio; ankaŭ la Eklezio ja konsistas el homoj, kiuj havas la eblecon por ĉiuj homaj eraroj kaj neperfektaĵoj. La plej multajn verkojn Zechmeister eldonis kiel broŝurojn en kvanto de nur kelkcent ekzempleroj, kiujn li senkoste dissendis al siaj amikoj kaj interesuloj. Kelkfoje li trovis malaprobon ĉe la Hierarkio pro ŝajne tro kuraĝaj formuligoj de siaj tezoj.

Dum en la Unua Respubliko la Katolikismo estis en forta interligo kun la Kristansociala Partio (al kiu apartenis la katolika pastro prelato d-ro Ignaz Seipel, federacia kanceliero), kaj pro tio ĝi estis mem trafita de ĉiuj riproĉoj direktitaj kontraŭ la politiko de la Kristansociala Partio, sur religia kaj animzorga kampo tamen estiĝis multaj impulsoj gravaj ankaŭ por la estonta evoluo.

Nur kelkaj nomoj kaj movadoj estu nomataj en tiu rilato.

En 1923 Handloß kaj Karl Rudolf fondis la “Laborunuiĝon por nuntempa animzorgado”, kiu en 1931 fariĝis “Instituto por animzorgado”.

En la gazeto “La animzorganto” Michael Pfliegler publikigis skuantajn katolikajn esploradojn de konscienco “Custos, quid de nocte?”. Li iniciatis “dialogojn kun la socialistoj” kiuj tamen finfine ne havis efikajn sukcesojn.

Anton Orel, katolika socialreformanto, daŭrigis kaj evoluigis la instruojn de la granda Karl von Vogelsang.

Nominda estas plue la revuo “Der Brenner”, kiu publikigis ofte tre progresemajn artikolojn de Theodor Haecker aŭ Ferdinand Ebner.

Nepre menciinda estas la katolika scienculo Ernst Karl Winter, kiu estis vicurbestro de Vieno kaj ricevis la komision de la registaro, trovi vojon al denova kunlaborado kun la tiam - en la “korporacia ŝtato” - politike ekskluditaj socialistoj. Bedaŭrinde la projekto ne havis la intencitan sukceson, nome la ĉiuflankan kunagadon kontraŭ la naci-socialista danĝero. Winter estis konata pro sia severe kontraŭnazia sinteno. Tial oni ne donis al li la docentrajton ĉe la Viena Universitato. (En 1929 Prof. d-ro Hold diris al li: «Ĝis vi ne skribos en la “Germanaŭstria Taggazeto” ĉefartikolon pri la aliĝo, vi ne akiros la docentrajton») Speciale gravaj estas liaj esploradoj pri Sankta Severeno, kiu en la tempo de la popolmigrado ludis gravan rolon en la rilatoj inter la romanaj kaj germanaj popoloj tiam loĝantaj sur la aŭstria teritorio. Winter kredis esti malkovrinta la tombon de la sanktulo sub preĝejo en Heiligenstadt/ Vieno. Cetere li skribis verkojn pri la “Socialmetafiziko de la skolastiko”, “Rudolf IV”, ĉefduko de Aŭstrio, kaj ankoraŭ aliajn traktaĵojn. De li praktikas la fama postulo “stari dekstre kaj pensi maldekstre”.

Nelaste estu nomitaj la apostola agado por la Biblio, la movado por spiritaj ekzercoj, kaj precipe la tiom fruktodona liturgia movado, kun kiu estas ligita la nomo de Pius Parsch el Klosterneuburg. Li estis milita animzorganto dum la unua mondmilito kaj en tiu funkcio venis ankaŭ en la teritoriojn de la orientaj eklezioj. Ilia diservo tiom impresis Pius Parsch, ke li poste ekpropagandis pli aktivan partoprenon de la popolo en la Meso ankaŭ en la medio de la okcidenta katolika eklezio. Sendube tiuj ideoj kaj novigaj tendencoj efikis ne nur en Aŭstrio mem, sed ankaŭ vaste trans ĝiajn limojn Ankoraŭ nuntempe estas rimarkeblaj la dinamiko kaj daŭrigo de la tiam komencita evoluo.

Vaste konata en la katolika mondo estas P. Karl Rahner, dum longa tempo profesoro de teologio ee la Universitato de Innsbruck, nun en Munkeno kiel postsekvanto de Romano Guardini. Estas konate, ke kardinalo Ottaviani postulis de Papo Johano XXIII, ke li forsendu Rohner de la koncilo pro dissermado de herezioj. La papo kontraŭdiris kaj konstatis, ke li ne trovis ion ĉe Rahner kio estus neharmoniigebla kun la kredo. Antaŭ kelkaj monatoj Papo Paŭlo VI deklaris, ke li aprobas plene la laboron de Karl Rahner.

Ĉe la Aŭstria Katolika Kongreso (Österreichischer Katholikentag) 1962 Rahner faris grandan festparoladon sub la titolo “Ne estingu la Spiriton” en la Granda Aŭlo de la Salzburga Universitato. Tiu parolado estas inda je vasta diskonigo kiel tuta; ĉi tie oni povas citi nur kelkajn rimarkindajn frazojn:

“Nin ĉiujn devas turmenti la zorgo, ke povus esti ni mem, kiuj estingas la Spiriton. Ĝin ni estingas per la fiero de la plibonesciado, per la kor-inerteco, per la malbraveco, per la neinstruiĝemo, per kiu ni renkontas al novaj impulsoj, al nova pelado en la Eklezio. Kiom ŝanĝiĝus, se oni ne tiel ofte kontraŭstarus ĉion novan per la supereca memcerteco, per konservativismo, kiu ne defendas la honoron de Dio kaj la instruon de la Eklezio, sed sin mem, la malnovan kutimon, la konvenciecon…”.

“Kie oni vere riskas eksperimenton en la eklezia vivo, kiu ne tuj en la unua komenco estas kaŝata denove, por ke tamen ĉio restu en la sama stato malnova?... Ĉu ni ne devas diri, ke ni tro heziteme, postlamente, nur paŝon post paŝo, nur sub devigo de la faktoj iras kun la tempo?”.

“Ni vivas en tempo, kiam estas tute necese, kuraĝe entreprenante ion novan kaj neprovitan, iri ĝis la plej ekstrema limo, ĝis tie, kie por kristana instruo kaj kristana konscienco sendube kaj sendiskuteble ne plu estas videbla iu ebleco, ankoraŭ pluiri”.

“Se estas vere, ke la spirito de Dio en la Eklezio efikas ne nur en la ofico, sed ankaŭ per la neoficuloj, tiukaze la homoj, al kiuj Dio donacas la gracon kaj la ŝarĝon de la karismo, havas ankaŭ la rajton kaj la devon... paroli, krii, reprezenti ankaŭ antaŭ la ofico de l’ Eklezio sian opinion, kiu tute povas esti tiu de la Spirito de Dio, defendi ĝin ĉiam denove, eĉ se ĝi ĝenas, eĉ se ĝi supre ne estas konvena, eĉ se ili devas toleri la suferojn de la karismo: miskomprenon, eble eĉ punriproĉon. Ne tie, kie la ofica aparato de la Eklezio funkcias senfrikcie kaj mallaŭte, ne tie, kie absoluta reĝimo estas ekzercata, estas la spirito de la vera obeemo, sed kie meze en la komuna batalo pri la volo de Dio la ofico respektas la neofican efikadon de la Spirito, kaj la karismulo fidele al la propra tasko obeeme respektas la oficon...”.

Precipe ekde antaŭ la komenco de la Koncilo daŭras diskutado pri profundaj reformoj de la Eklezio. Kardinalo König invitis per jenaj vortoj: “Se vi volas diri ion pri la Koncilo, tiukaze ne atendu la episkopon aŭ informon el Romo. Admonu, kie vi kredas devi admoni, insistu, kie vi kredas devi insisti. Kelkaj reprezentantoj de novaj impulsoj estu nun prezentataj. Ili havas ankaŭ kontakton kun la eksterlandaj progresemaj katolikoj, ekzemple la eldonantoj de la “Werkhefte” en Munkeno aŭ kun la ekskomunisto P. Ignaco Lepp, konvertiĝinto kaj pastro, kies libroj estis germanen tradukitaj kaj eldonitaj en Aŭstrio.

Friedrich Heer, naskiĝinta 1916 en Vieno, universitata profesoro, redaktoro de la gazeto “Die Furche”, ĉefdramaturgo ĉe la Viena “Burgtheater”. Li skribis multegajn verkojn pri historio, speciale laŭ spirita kaj religia vidpunktoj, krome pri aktualaj problemoj de mond-konceptoj, la sinteno de kristano en la nuna mondo ktp. Speciale gravaj estas “Europäische Geistesgeschichte” (Eŭropa spirit-historio), “Die Dritte Kraft” (La tria forto), “Gesprach der Feinde” (Dialogo de la malamikoj), “Offener Humanismus” (Malferma humanismo), “Koexistenz, Zusammenarbeit, Widerstand” (Kunekzistado, Kunlaboro, Rezisto), “Junger Mensch vor Gott” (Junulo antaŭ Dio), ktp.

La titolo “Dialogo de la malamikoj” jam montras la bazan celadon de Heer. La homo, speciale la kristano devas lerni veran toleremon. Li devas lerni, ke en la mondo, kaj ankaŭ en la propra brusto, ekzistas multaj veroj kaj fortoj, kiuj reciproke interluktas. Sed tiajn fortojn oni ne povas superi, se oni ekstermas ilin. Estas necese, komenci dialogon; speciale Eŭropo vivas el tiu dialoga situacio. Spirita forto unufoje estiĝinta neniam plu pereas en Eŭropo, sed post kelkatempa restado en la subkonscio, denove suprenleviĝas en iom modifita formo. La kristano devas vivi kune kun tiuj diversaj fortoj. Li devas havi la kuraĝon konfrontiĝi kun ili. Se li volus subpremi kaj ekstermi ilin, tio signifus lian propran kapitulacon, montrus lian nesekuron. Li devas vivi kun la mondo, devas kredi je bona estanteco, devas eliri el fermitaj kapsulaj cirkloj kaj enordigi sin en la grandan homan familion. Kaj tamen li restas ofte “signo de kontraŭo”, kiu rezistas kontraŭ tendencoj de inerto, fermiteco aŭ malespero.

Friedrich Heer estas unu el la plej senlacaj agantoj por la paco, por vera paco, kiu laŭ liaj vortoj estos terure malfacile atingebla, kiu kostos ĉiujn niajn plej bonajn klopodojn. Li redaktas revuon “Der Christ in der Welt” ( La kristano en la mondo), eldonita de International Fellowship of Reconciliation (Internacia Ligo de Repacigo), kiu estas ekumena kristana pac-movado. Heer akcelas la alproksimiĝon inter kristanoj kaj judoj. Li nomas sin mem “konservativa”; tamen li foje skribis: “De jarcentoj ni lasis manovrigi nin en tiun nenormalan situacion, kiu decas al ĉiu alia, sed nur ne al la kristano: en la obstinan defendadon de la nun ekzistantaj cirkonstancoj”.

La 24-an de decembro 1963 mortis August M. Knoll. Li naskiĝis 1900 en Vieno, estis profesoro por sociologio ĉe la tiea Universitato, kie li estis treege ŝatata ĉe siaj studentoj. Ĉiam li staris meze en la vivo, meze en la diskutoj kaj disputoj pri la sociala kaj politika ordo: kiel sekretario de la kanceliero Seipel, kiel konsilanto de Kardinalo Innitzer, kiel kunfondanto de la Instituto por Sociala Reformo, kiel ano de la Aŭstria Rezista Movado kontraŭ la nazioj. Kaj ĉiam li estis fidela ano de la Eklezio, kvankam li ofte akre kritikis certajn sintenojn de eklezianoj kaj praktikojn de kristanoj. Speciale li kontraŭis la “klerikalismon”, kiu intencas efektivigi eklezi-politikajn celojn per ŝtataj potenc-rimedoj. Knoll estis kunlaboranto kaj disĉiplo de E. K. Winter, de la juristo Hans Kelsen (aŭtoro de “Reine Rechts lehre”) ka j de Anton Orel. Li aperigis grandan nombron da verkoj pri la politika kaj sociala katolikismo. Precipe akran kritikon rikoltis lia libro “Katholische Kirche und scholastisches Naturrecht” (Katolika Eklezio kaj skolastika naturjuro), ankaŭ flanke de pluraj ekleziaj gazetoj. En sia kontribuo “Katholische Aktion und Aktion der Katholiken” (Agado katolika kaj agado de la katolikoj) al la libro “Kirche und Zukunft” (Eklezio kaj estonteco) li ankoraŭfoje ripetas kaj precizigas siajn tezojn.

Knoll asertas, ke la Eklezio havas nur animzorgan kaj religian taskon, sed ne politikan aŭ socialan. Se la ŝtato kaj la sociala ordo ne malhelpas la animzorgadon de la Eklezio, ĝi agnoskas tiun ŝtaton aŭ ordon pere de la natura juro. “Kion la Eklezio kontraŭbatalas, estas la respektiva morala eraro en iu sistemo, sed neniam la sistemo mem. Ĝi ne scias respondon al la demando, kiu estas pli bona sistemo”. - “Kristo ne ĵetis lumon en la malhelon de niaj filozofiaj kaj politikaj demandoj”. - “La Revelacio estas tiu graco kaj instruo, kiu neniel povas anstataŭi filozofion aŭ politikon, sed ilin volas protekti de la abismo, kien senrevelacia pensado minacas falegi”. Por la medio de la mondo, por ties novordigo ekzistas nur la kompetenco de homa kultura laboro, de ĉiuj diversaj sciencoj kaj profesioj. Jen estas la tasko, por la kristano en la mondo, por la laiko.

Wilfried Daim, naskiginta 1923 en Vieno kiel filo de laboristo, dum la nazia okupo de Aŭstrio membro de Aŭstria Rezista Movado, post la milito studento de psikologio, en 1958 fondis “Instituton por politika psikologio”. Li okupiĝas speciale pri profundpsikologio (kies patro estis la Vienano Sigmund Freud.) El tiu vidpunkto li skribis aron da verkoj sur la bazo de profunda kristana vidpunkto: “Handschrift und Existenz”, “Umwertung der Psychoanalyse”, “Tiefenpsychologie und Erlosung”.

En la libro “Der Mann, der Hitler die Ideen gab” (La viro, kiu liveris al Hitler la ideojn) li analizas la influon de (D-ro Georg) Adolf Lanz (von Liebenfels) al Adolf Hitler. Temas pri “la religiaj erarvojoj de sektano” gvidintaj “al la rasa manio de l’ diktatoro”. Pluaj verkoj estas “Totaler Untergang?” (Totala pereo?) kaj “Die kastenlose Gesellschaft” (La senkasta socio).

Precipe tiu ĉi lasta estas unu el la plej gravaj kaj interesaj libroj de la pasintaj jaroj. Daim montras en ili, ke ĉiam denove formiĝas en la homa socio grupoj, kiuj enfermas sin, retiriĝas de aliaj homoi, taksante sin pli “puraj” kaj valoraj ol la aliaj sub-homoj, absolutigante iun relativan enmondan valoron kiel ekz. nobela deveno, riĉeco, politika potenco ktp. Tiamaniere estiĝas “kastoj”, kies anoj ne plu volas trarompi la memkonstruitajn barojn, evitante ĉiujn kontaktojn kun la eksteruloj. Plej ofte estiĝas du kastoj, supra kaj malsupra. La anoj de la supra kasto malrespektas la anojn de la malsupra; aliflanke, la malsupruloj envias kaj malamas la suprulojn.

Sub psikologie fondita vidpunkto Daim verkis ankaŭ sian libron “Zur Strategie des Friedens, Ein neutralistisches Konzept” (Pri la strategio de la paco. Neŭtralista koncepto) En ĝi li unue klarigas la nunan politikan situacion inter okcidento kaj oriento, kiuj staras en la rilato de patro kaj filo kaj formas la respondajn kastojn. La patro ne permesas al la filo la liberan evoluon, la filo volas ekokupi mem la patran pozicion. Ambaŭ reciproke vidas en la alia la absolutan malbonon. Tial Daim nun proponas politikon sur la bazo de reciproka konfido. Sur la alia flanko ne staras anĝeloj, sed ankaŭ ne diabloj. Oni do ne infanece pentru en nigro kaj blanko, sed oni ekvidu, ke ambaŭ devas ankoraŭ multon lerni. La politiko ne estu “dura”, ĉar tio kondukas al la deziro ekstermi la malamikon kaj per tio al la milito; ĝi ankaŭ ne estu “mola”, cedante en ĉiuj punktoj; la politiko devas fariĝi elasta, agnoskante la bonajn trajtojn de la alia flanko kaj montrante la pretecon fari kompromison kaj tiel cedi en diversaj rilatoj. En la citita libro Daim montras la pozicion de la eklezioj kaj speciale atentigas pri la sinteno de Johano XXIII en la pac-problemo (la libro aperis jam antaŭ la encikliko “Pacem in terris”).

En sia kontribuo “Rückkehr zur Brüderlichkeit” (Returnigo al la frateco) por la jam menciita libro “Kirche und Zukunft”, Wilfried Daim donas reforman programon okaze de la koncilo sub la titolo “Senfeŭdaligo de la eklezio”. Jen la plej gravaj tezoj kaj postuloj: “Sub senfeŭdaligo mi komprenas la plenan forigon de vivo- kaj regoformo, kiu estas tute fremda al la origino de la kristanismo, kiu sub la influo de la bizancismo kaj de la germana feŭdalismo disvastiĝis en la Eklezio kaj profunde kontraŭas al la ceremoniaro esprimanta ampleksan fratecon”.

Kardinalo Montini (nun Papo Paŭlo VI) diris, ke la eklezio “devas demeti la purpuran reĝmantelon kaj iri renkonte al la mondo en figuro de servistino”. Tio signifas la samon, kiun Daim celas. Speciale jenaj faroj estus esprimo de la senfeŭdaligo: Ampleksa kulpo-konfeso de la papo en la nomo de siaj kristanaj fratoj pro la misfaroj de la Eklezio. La papo petu pri pardono (Fakte Papo Paŭlo VI eldiris similan kulpo-konfeson vaste atentitan. Estas menciinde, kaj Daim postulis tion jam en 1960). Transdono de la tiaro al la Vatikanaj Muzeoj; forigo de la “Ni”-formulo de la papoj, de la titoloj “Lia sankteco” kaj “Sankta Patro”; forigo de genuiĝo kaj ringo-kiso al la papo; forigo de la pavoplumaj ventumiloj (devenantaj de la faraona kortego) kaj de ĉiuj aliaj feŭdalaj ceremonioj en la Vatikano. Forigo de ĉiuj preferaj rajtoj de la romaj aristokratoj ĉe la vatikana kortego.

La Episkopo de Romo fariĝu pli movebla, li vizitu nekatolikajn dignulojn kaj ne atendu, ĝis ili venos al li. (La lastajn du postulojn plenumis Paŭlo VI). Forigo de la titoloj eminenco kaj ekscelenco. Forigo de ĉiaspeca incensado. La episkopoj estu elektataj de la kredanta popolo el pli granda nombro de proponitaj kandidatoj; la ekleziaj funkciuloj emeritiĝu post atingo de certa aĝo. Sekvas ankoraŭ proponoj pri la radikala ŝanĝo de la Meso (nacia lingvo; sacerdoto kaj laikoj sidu ĉe komuna tablo; oni uzu veran panon kaj enkonduku la kalikon por laikoj), pri forigo de la ĉefideologia pozicio de la skolastiko en la teologio (,”Jesuo ne transfiguriĝis inter Plato kaj Aristotelo, sed inter Moseo kaj Elio), pri forigo aŭ almenaŭ humanigo de la “Index librorum prohibitorum”, pri forigo de la celibato ktp.

Tiuj proponoj estas detale klarigitaj per argumentoj .

La reiro al la frateco de la kristanoj povus multon kontribui al la paco de la mondo. “La franca revolucio, kiu post la fiaska neefikeco de la feŭdaligita kristanismo provis realigi la tri grandajn kristanajn postulojn “libereco, egaleco, frateco”, ne sukcesis efektivigi ĉi tiujn tri idealajn postulojn samtempe kaj harmonie. La burĝa liberalismo absolutigis la liberecon kaj detruis la egalecon kaj fratecon. La proletara komunismo absolutigis la egalecon kaj oferis al ĝi liberecon kaj fratecon. Ni havas la konvinkon, ke ĝuste la frateco estas la centro de la granda trio. Ĝi kunigas liberecon kaj egalecon al tiu integra unueco, kiu sola povas repacigi la mondon”.

Oni povus ankoraŭ multon diri pri la aktualaj progresemaj tendencoj de la aŭstria katolikismo kaj ankaŭ pri la sufiĉe fortaj kontraŭtendencoj. Sed mankas la spaco por priparoli ĉion interesan. Nur kelkajn rigardojn volis peri ĉi tiu artikolo.

D-ro Klaus Perko, Graz, Aŭstrio

 

(Redakcia noto : Por eviti miskomprenon, ni atentigas, ke la raporto pri progresemaj tendencoj en la katolikismo de Aŭstrio signifas nek aprobon nek malaprobon).

 

LITERATURO

Loscht den Geist nicht aus. Österreichischer Katholikentag 1962. Tyrolia-Verlag Innsbruck - Wien - Mŭnchen.

Wort und Wahrheit, XVI. Jahrgang, n-ro 10, oktobro 1961, Herder-Verlag Wien.

Friedrich Heer, Gesprach der Feinde, Europa-Verlag Wien-Zŭrich 1949.

Wilfried Daim, Die kastenlose Gesellschaft, Mainz, München 1960.

Wilfried Diam, Zur Strategie des Friedens, ein neutralistisches Konzept, Europa-Verlag Wien, 1962.

August Maria Knoll, Katholische Kirche und scholastisches Naturrecht, Europa-Verlag Wien.

Daim/ Heer/Knoll, Kirche and Zukunft, Europa-Verlag Wien 1963.

Pri aŭstria historio de la 20-a jarcento, Dr. Ernst Joseph Görlich, Gegenwartskunde, Österreichischer Kulturverlag, Salzburg.

al la indekso


PROVO DE SOCIOLOGIO DE LITERATURO

Unua parto 

La metodo

Rigardante la literaturajn artaĵojn donacitajn al la homaro, dum la daŭro de la jarcentoj ni devas nuntempe havi multe pli vastan vidpunkton ol ordinare. La kutima metodo kontentiĝas pri la akcentado de la pure estetika kaj lingva flanko. Tio rezultas el la fakto, ke la historio de la literaturo ankaŭ nuntempe estas tre vaste regata de la filologoj.

Sendube ili ja estis la unuaj, kiuj okupiĝis pri ĝi. Sed la filologio mem subiĝis al la influo de la humanismo: tiu signifis la nerenverseblan konvinkon, ke malgraŭ la multeco de la kulturoj kaj de la jarcentoj necesaj al ilia evoluo ekzistis nur tute malmultaj generacioj (ekz. la atenanoj en la tempo de Periklo en la 5-a antaŭkrista jarcento kaj la romanoj en la epoko de Aŭgusto), en kiuj montriĝas kondensita la pleneco de la tempo. 

Unuflankecoj

Pure filologia rigardado al la literaturo suferas je grandaj unuflankecoj. Certe la lingvo estas la pordego de la homa spirito kaj la kondiĉo de la literatura verkado, sed la literatura artaĵo ne estu rigardata sole laŭ la lingva-estetika vidpunkto. Ĝi devas esti ekkonata en sia medio, klarigata en siaj rilatoj kaj tiel aperi radikiĝinta en la volado de la verkisto. La unuflanka prefero de la “klasika antikva epoko” vivtenis ankaŭ antikvajn formojn, lingvo-elementojn kaj verso-specojn, kiuj ŝajnas al postaj jarcentoj tute nekutimaj. Kompreneble ili neniam aperas en la popola literaturo, sed ĉiam en tiuj erudiciaj “renesancoj”, kiuj ĉiufoje kreas novan abismon inter “klera” kaj “neklera”.

Sed literaturo estas pli ol lingvo kaj gramatiko. Literaturo estas la esprimo de sentado pri la epoko. La ekzistado de la homo estas tiel varieca kaj multkolora, ke estas grava eraro, voli ĝin prijuĝi nur laŭ unu skemo kaj opinii nur tiun ĝenerale valida. La “scienco pri la homo” - kiel Stuart Chase ĝuste juĝante nomas la socisciencojn - havas tial same legitiman rajton, kunparoli en la juĝo pri la literatura evoluo, kiel la filologio, la biografiko, la kulturhistorio kaj la kulturgeografio. Ĉar ili ĉiuj devas finfine subordigi sin al la nocio de la unueca homa socio.

1. Literaturo kaj socio

La literaturo estas spegula bildo de la samtempa aktuala socio. Tio signifas, ke ĝi estas ŝanĝebla en siaj esprimoj kaj ke prijuĝoj povas esti ŝanĝataj laŭ la tempo. Ĉar jes ekzistas kelkaj neŝanĝeblaj religiaj kaj etikaj normoj, sed ne ekzistas eterna estetika regularo, ĉar la formo de la belo estas ŝanĝebla laŭ la ŝanĝiĝanta gusto de la homo. Ni mem spertas, ke verkistoj subite estas forgesataj kaj aliaj supreniras en la konscio de la homaro. Kion niaj geavoj trovis “bela”, ni trovas “aĉa”; kio estas “bela” laŭ nia gusto, tion niaj nepoj eble nomos “abomeninda”.

Certaj problemoj de la homa kunvivado (eble la virino inter du viroj, la viro inter du virinoj, la maljuniĝanta viro kaj la junulino) ĉiam denove allogos la verkiston, sed kiel li formas tiujn problemojn kaj kiun formon li aplikas, tio ĉiam ree dependas de la aktuala situacio. Kiel banalaj ŝajnas al la moderna homo kelkaj multe laŭdataj poemoj de la 19-a jarcento, kiujn en formala rilato povas imiti ĉiu iom talentita mezlernejano.

Saĝa angla kritikisto iam faris la ĝustan eldiron: “Ne ekzistas absoluta vidpunkto ĉe estetikaj juĝoj; nenio ekzistas, kio ne estas submetita al la ŝanĝiĝantaj situacioj de la socia medio... La tuta problemo de la prijuĝado estas tiel ligita kun la strukturo de la socio, ke oni povas juĝi pri artaĵo sole en la terminologio de la socia strukturo; kaj la daŭro de la juĝo dependas de la daŭro de la socia strukturo, el kiu naskiĝis la juĝo”. 

Krizo de la teatro?

Ĉu ni ĉiuj vere jam pripensis iam, kial certaj literaturaj formoj (ekz. la epopeo) hodiaŭ estas kvazaŭ formortintaj? Kaj tio malgraŭ elstaraj talentoj kaj sinoferemaj klopodadoj sur tiu kampo (Spitteler, Wildgans, Henz)? Ĉu ni vere nur tial kredas je krizo de la teatro, ĉar “malbone edukita junularo” preferas iri al la piedpilkejo aŭ en la filmteatron, anstataŭ viziti teatron? Ke la “Burgtheater” (en Vieno) ankoraŭ pleniĝas, ne estas kontraŭpruvo. 

2. La tekniko de publikigado

Ni ne forgesu, ke en la disvastigo de artaĵo ekzistas ankoraŭ alia faktoro, kiu estas konsiderenda kaj pri kiu nuntempe, ĝuste en la rondoj sin okupantaj profesie pri historio de la literaturo, preskaŭ neniu pensas. La publicity, la disvastigebleco de verko, dependas tre multe de la ŝtupo de la tekniko, kiun la koncerna epoko atingis. Tiusence la influo de la tekniko al la literaturo estas multe pli granda ol oni ĉiam supozas.

Nuntempe ni estas tiel alkutimiĝintaj al la modernaj rimedoj de la multobligado, ke ni apenaŭ povas ankoraŭ imagi, ke ekzistis tempo sen presarto. La invento de la movebla tipografio per Gutenberg (ĉ. 1450) signifas unu el la plej grandaj atingaĵoj de la homa spirito. Same oni estonte enordigos la inventon de la filmo, resp. de la radio kaj de la televido, en unu linion kun la invento de la presarto. Ree kun speciala rilato al la literaturo. Ĉar ties divastigeblecoj per tio kreskis en grandega mezuro. Estas la tekniko, kiu tiamaniere efikas tute profunde al la kerno de la literatura kreado. Ni iomete meditu pri tio; sen voli prezenti kompletan pritrakton, kiu ĉi-loke kaj sub la ekzistantaj eblecoj de laŭfonta laborado ankoraŭ ne estas ebla.

 3. La vortarto

En la literaturo la lingvo ludas decidan rolon. La vorto staris ĉe la komenco de la homa literaturo. La vortarto floris en nelimigita forto ĝis la invento de la tipografio. Sub vortarto ni komprenas tiun arton, kiu en sia disvastigebleco dependas sole de la tekniko de la buŝa prezentado. Kiel oni disvastigis la homerajn epopeojn? Kiel la Nibelunga Kanto, Gudrun, Parzifal povis konatiĝi ĉe la mezepokaj kavaliraj kortegoj? Ĉiam nur per la buŝa prezentado de vojaĝantaj bardoj kaj muzikantoj.

Sed de tiu tekniko de l’ disvastigado dependis ankaŭ la maniero, en kiu la verkaĵoj estis prezentitaj. Homero povis fari el siaj historioj nur epopeon kaj ne romanon. Ĉiu el ni scias, ke estas multe pli malfacile, laŭvorte memorteni prozaĵon ol versaĵon. La verso restas multe pli facile en la memoro; la ritmo estas bona rememorigilo, la rimo en multaj kazoj formas ankoraŭ pli klare videblan apogilon. Se ne ekzistas rimo, en la plej frua tempo ni trovas anstataŭe en ties loko la stereotipan diraĵon. Ĉiamdenove en Homero ripetiĝas la samaj frazajoj: “Kaj ekparolis la diosimila Aĥilo...” aŭ “Kaj leviĝis Odiso, la suferanto nobela...”. Por la recitanto tia verso signifas la deziritan memoro-paŭzon, dum kiu li povas pripensi la daŭrigon.

La libro dorlotis nin de antaŭ kvincent jaroj. La homan memoron ĉiuj okcidentaj popoloj neglektis en neimagebla maniero. Dum nuntempe ni eĉ ne plu povas memorteni telefon-numeron, sed enskribas ĝin en la notlibron, la atena lernanto en la 5-a kaj 6-a jarcentoj a.K. parkere recitis tutajn kantojn el la Iliaso kaj la Odiseo.

En la antikva epoko neniam estus povinta estiĝi la demando, ĉu permemore perita “tradicio” havas pli malmultan valoron ol la skribe fiksita scio. Certe ankaŭ tiam ekzistis jam la ebleco, multobligi verkon per kopiado. La industriigitaj kaj jam tute kapitalisme organizitaj eldonaj librejoj en la antikva Romo okupis centojn da skribosklavoj, kiuj en plej mallonga tempo produktis altajn ekzempler-nombrojn. Tamen ankaŭ tiam ĉiu unuopa ekzemplero surhavis ankoraŭ la karakterstampon de l’ personeco de la skribanto; komuna korekto de la tuta stoko per unufoja legado de la presprovajoj estis neebla. Sed neniam la kopiado forpuŝis la signifon de la parolita vorto. Ĝi staris ĉe la rando de la klerigado, kiel nuntempe la recitanto, kiu antaŭ elektita publiko de favorantoj montras siajn mirindajn memorkapablojn.

Al tiuj teknikaj eblecoj respondis antaŭ la estiĝo de la presarto ankaŭ la florado de tiuj literaturaj specoj, kiuj konstruiĝas sur la vorto: epopeo, (iom pli poste) drama kaj kolektiva liriko. La epoko de la vortarto ankoraŭ ne konis diferencon inter “skribita” kaj “parolata” lingvo.

(Daŭrigo en la proksima numero)

Prof. D-ro Ernst Joseph Görlich, tradukis K. P.

al la indekso


PAROLAS “LA ALTA FLUGO”

(Junulara sekcio de I.K.U.E.)

 

Post la enkonduka artikolo de Klaus Perko, prezidanto de LAF, la junulara sekcio de IKUE, en la novembra numero ni publikigas sube kontribuaĵon, kiun sendis al ni s-ro H. M. Maitzen (adreso: Graz, Aŭstrujo, Mozartgasse 4), kiu skribis al ni i. a. jenon :

“Unue mi volas prezenti min al vi: mi estas la nova redaktoro de LAF, 21-jara studento de astronomio, LAF-ano de antaŭ 3 jaroj (samlonge Esperantisto). Kvankam mi nun fakte redaktoras por neniu gazeto, kvankam nia kara BIRDO lastjare mortis, mi en konsento kun la estraro de LAF kuraĝe volas provi elmergiĝi el la nuna situacio”.

La LAF-redaktoro sendis al ni kelkajn artikolojn el kiuj ni elektis suban por publikigo, same kun kelkaj adresoj de LAF-anoj, kiuj petas korespondadresojn.

Jen la koncerna artikolo.

MODERNAJ ŜILDA-ANAJ PETOLAĴOJ

Certe vi ofte jam aŭdis, kara leganto, pri la naivega urbanaro fiktiva de la urbo “Ŝilda”, kiu fakte estas reprezentanta por stultaj agoj ie ajn en la mondo. Mi ĉi tie nun prezentos al vi novan serion de tiaj petolaĵoj:

USONO: En la lastaj jaroj konsumis amasegoj da dikuloj entute ĉirkaŭ 624 miliardojn da piloloj flavaj, verdaj, ruĝaj, kiuj havas laŭ la “Drug Research Corporation”, la efikon forigi minimume 3 kilogramojn sen iu streĉa dieto. Nun oni konstatis, ke tiuj piloloj havas la saman maldikigan efikon kiel glaso da freŝa akvo... Oni restas dika en Usono!

VIENO: Aro da brandofalsigantoj estis esplorata en la ĉefurbo de Aŭstrio. Ili vendis al naivuloj brandaĉajon en boteloj beleg-etiketitaj, kiun ili deklaris “originale skota Viskio” kaj kiun ili produktis en banujo....

ANGLUJO: Komercisto ekde du jaroj eksportas “Londonan Nebulon” en la tutan mondon. Ĉefe britaj soldatoj militservantaj en la eksterlando kaj suveniremaj amerikaninoj aĉetas tiun nebulon, kvankam intertempe konatiĝis, ke en la koncerna fabriko, kie produktiĝas la ujoj par la nebulo, ne regas nebulo...

MADRIDO: Riĉa stultulo estis alparolita de nekonato, kiu ofertis al li la vendon de kompleta aŭtobusa linio. Kontraŭ 10.000 steloj li aĉetis la linion. Kia surprizo, kiam li venonttage trovis “sian” aŭtobuson plenplena de veturgastoj. Li insultis la konduktoron, kaj nun pro tio finfine li estis kondamnata de kortumo pro malrespekto kontraŭ oficisto...

GRAZ : En la kadro de la novkonstruado de ĉi-tiea teatro oni ankaŭ plibeligis la teatran antaŭplacon. Nun oni fortransportis la tutan konstrumaterialon kaj ilaron post la fino de tiuj laboroj. Sed oni ne tute sukcesis. Granda strat-glatigilo ne estis movebla de la loko. Ĝi pro la akra frosto tut-tute glaciiĝis. Oni estis forgesinta ĝustatempe (tuj post la uzo) formovi la maŝinan koloson. Pro tio la maŝino devas atendi la printempon…

Konatiĝinte kun tiuj faktoj oni devas koncedi, ke la vendoj de la liberec-monumento en Novjorko, de la Pisa turo, de la egipta Sfinkso, de la Versailles-kastelo kaj de la Bosporo estas mem-kompreneblaĵoj!

hmm

Kaj jen sekvas la petoj pri korespond-adresoj de LAF-anoj:

* Mi deziras korespondi kun la tuta mondo Esperante, pri ekleziaj temoj por varbi novajn kristanojn sub nia standardo, Juliasz Gabor, Sarkad, Hungario.

* Margarita Ivanova, Vraca, Bulgario, (15-jara lernantino) deziras korespondi pri ĉiuj temoj.

* Miloslav Šváček, Stritez nad Ludinou, okres Přerov, Ĉeĥoslovakio, 23-jara junulo, instruisto de Esperanto, deziras korespondi kun gesamideanoj el tuta mondo, precipe pri temoj kiuj rilatas naturon, vivon, kutimojn, kulturon kaj ĉiujn aferojn rilatantajn Esperanton kaj metodojn de Esperanto-instruado, kaj interŝanĝi bildkartojn kaj diversajn esperantaĵojn. Respondo garantiata.

* Lilianna Porwolik, Zabrze, Pollando, 18-jara lernantino, deziras korespondi kun gejunuloj el ĉiuj landoj kaj interŝanĝi belajn bildkartojn.

* Deziras korespondi pri sekvantaj temoj: kristalografio, plastika industrio (pleksiglaso), lingvoj, matematiko, molekulaj konstruaĵoj, astronomio, farmacio, poŝtmarkoj, ĥemio, ktp. s-ro M. Ransmans, Bruxelles, Belgio.

* Kiuj volas korespondi kun miaj lernantinoj (13, 14, 15 jaroj)? S-ino A. M. Sinnema, Wassenaar (Nederlando).

 

 

al la indekso


kristana kulturo

mendu tuj…!

 

Nun aperis la kvar unuaj IKUE-broŝuroj en la nova serio Kristana Kulturo - unu el la iniciatoj okaze de la 60-jara ekzisto de la oficiala revuo “Espero Katolika”. La titoloj de la kvar unuaj numeroj estas:

1. Emile Peltier

apostolo de katolika esperantismo.

Biografio (ilustrita).

Verkita de N. Hoen.

 

2. Sintrompoj

El la germanlingva originalo de

sac. prof. Johann Baptist Hirscher

tradukis sac. W. Flammer.

Mendo de la du broŝuroj kune je 2,50 ned. guld. (10 steloj) kaj 10% por afrankkostoj. Po broŝuro 1,50 ned. guld. (6 steloj).

3. Pacem in terris

la fama encikliko de Papo Johano XXIII

Prezo: 2,50 ned. guld.

            4. La turo inter nuboj

originala dramo en esperanto pri S. Barbara,

de d-ro Jan Filip

Prezo: 3,50 ned. guld.

 

PROPRAJ NOMOJ DE SANKTULOJ KAJ SANKTULINOJ

Latine-Esperanto

de H. G. Wannemakers S. J.                                                  1,00 gld

PROPRAJ NOMOJ EN LA NOVA TESTAMENTO

Latine-Esperanto

de H. G. Wannemakers S. J.                                                  1,00 gld

KATOLIKA TERMINARO

Esperanto-Latine

de H. G. Wannemakers S. J.

kaj P. Huberteno OFM Cap.                                                  1,00 gld

ENKONDUKO EN LETEROJ DE LA S. APOSTOLO PAŬLO

de H. G. Wannemakers S. J.                                                  1,00 gld

STUDOJ KAJ KLARIGOJ I

de H. G. Wannemakers S. J.                                                  1,00 gld

KATOLIKA TERMINARO

Esperanto-Español

de J. M. Claramunt Sch. P.                                                     1,00 gld

ERNA (KION ERNA TRAVIVIS EN PINURBO)

Verkis originale en Esperanto: B. M. Slösser-Bresler   1,50 gld

TUTMONDA LAŬDO - Preĝolibro

de H. G. Wannemakers S. J.

(Restekzempleroj, kiuj kostas nur)                                          2,75 gld

KATOLIKA TERMINARO

Deutsch-Esperanto

de W. Flammer                                                                      2,00 gld

 

al la indekso