Enhavo de Espero Katolika numero 2/1965

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la frontpaĝo: la unua sonorilo de la mondo kun esperanta enskribo en Stockum/ Sauerlando (Okcidenta Germanujo)

 

 


RADIO VATIKANA KAJ ESPERANTO 

Sendube ankoraŭ katolikaj esperantistoj ĝoje memoras la gravan fakton (oni vidu “Espero Katolika” de julio-aŭgusto 1964), ke Papo Paŭlo VI permesis la 19-an de majo 1964 specialan aŭdiencon al diversaj reprezentantoj de IKUE, kiun partoprenis: sac. A. Beckers, prezidanto de IKUE, f-ino E. Champy, kasistino de IKUE; patro Giacinto Jacobitti O.P., prezidanto de UECI; sac. F. Longoni, vicprezidanto de UECI; prof. Antonelli Kohler; prof-ino Maudente kaj ŝia fratino.

El la raporto pri la aŭdienco en “Espero Katolika” de prof-ino Maudente ni citas: “Patro Jacobitti siavice proponis enkondukon de Esperanto inter la lingvojn uzatajn ĉe la Vatikana radio por pli vasta dissendo de la Katolika Informaro; kaj la Papo montriĝis multe surprizita ekaŭdante, ke Esperanto estas tiel vaste konata oriente kaj okcidente. Li diris, ke le Eklezio favore rigardas kaj kuraĝigas ĉiun klopodon por la interkompreno de la popoloj”.

Kiel agadon por kompletigi la rezulton de suprenomita aŭdienco, nia admirinde aktiva itala samideano patro Jacobitti nun “ekruligis” specialan kaj tre laŭdindan kampanjon, perletere persone invitante grandan rondon de katolikaj esperantistoj kaj kluboj ĉiulandaj, por sendi personajn leterojn kaj klubajn.

Oni petu urĝe al Lia papa Moŝto, ke li permesu, ke eble plej baldaŭ ankaŭ la VATIKANA RADIO elsendu regule siajn katolikajn informojn en Esperanto.

La redakcio de “Espero Katolika” do insiste invitas ĉiujn katolikajn esperantistojn - kaj varme bonvenigos eventualan kunlaboron ankaŭ de ĉiuj kristanaj esperantistoj - senprokraste subteni la gravan kampanjon de patro Jacobitti.

Por ke Papo Paŭlo VI, ricevante centojn - kaj espereble eĉ pli - da petleteroj, el ĉiuj partoj de la mondo, akiru imponan impreson pri la disvastiĝo mondvasta de Esperanto inter la kotolikoj de ĉiuj kontinentoj.

Nome de la Taga Estraro kaj Estraro kaj Komitato de IKUE,

N. Hoen, redaktoro de “Espero Katolika”

al la indekso


NI GRATULAS 

al nia s-ano prof. d-ro Ernst Joseph Görlich, Wien, vicprezidanto de AKLE, kiu estis elektita ordinara membro de “Österreichischer P.E.N. Club” (Aŭstria P.E.N. klubo), asocio de la plej eminentaj verkistoj de Aŭstrujo.

Aperis ankaŭ, en eldonejo Glock & Lutz Nürnberg, la plej nova verko de d-ro Görlich, “UNGARN” (Hungarujo), en la serio “Kultur der Nationen” (kulturo de la nacioj).

(Oni vidu la artikolon “Provo de sociologio de la literaturo”, en traduko de d-ro Klaus Perko, en “Espero Katolika” de decembro 1964 kaj de januaro 1965).

al la indekso


KRISTO - LABORISTO

 

Facile ni preteratentas, ke Kristo 20 jarojn vivis kaj penlaboradis en laborista metiejo. Li estis nur konata kiel Jesuo, la ĉarpentisto, kaj filo de Jozefo, la lignaĵisto.

Laboro estas ĉies devo kaj nobla tasko, per kiu ni similas Dion, kiu estas nura aktiveco. Dio kreis kun la tempo ĉion kaj ĉiumomente Li ĉion konservas. Se nur unu momenton Li ĉesus la konservadon, ĉio sammomente ruiniĝus en la nenion, ankaŭ la tempo, per kiu mezuriĝas la kreitaĵoj.

Jam en la tera paradizo la laboro konsistigis vere homan okupon, ĉar Dio kreis la homon laŭ Sia simileco, ankaŭ ĉirilate. Post la malobeo de la pragepatroj, la homaj kapabloj alceladas la produktadon. Se la homo ĉesas sian aktivecon, li ĉesas ankaŭ simili Dion.

Kristo pasigis 15 jarojn inter la homoj kiel laboristo kaj elektis la aktivecon de la plej granda homgrupo, la laboristaro, por kiu Li intencis esti ekzemplo.

La kruda, ĉarpentista ilaro kaligis Liajn manojn. Li alkutimiĝis al la odoroj de la diversaj lignospecoj; polveroj de la ligno trapenetris Liajn pulmojn; ĉiutage Li kurbiĝis super la kruda materialo kaj ĉiuhore la ŝvito gutfalis sur Liajn manojn.

Certe, tiutempe la ĉarpentista laboro estis tre laciga. Kiomfoje Jesuo traktis kun nekomprenemaj kaj malfacile kontentiĝaj klientoj, kiuj murmuris, faris al Li riproĉojn kaj fine sin malembarasis de Li kun nesufiĉa pago. Jesuo tamen ankaŭ ĝuis la belon kaj noblon de sia metio. Ofte Li laboradis subĉiele por siaj klientoj. Tiu saniga okupo Lin vigligis. Sendube Kristo estis fortmuskola kaj Lia staturo ekvilibre elkreskinta. Li similis Adamon, kiu perfekte eliris el la kreantaj manoj de Dio.

Jesuo ne neglektis la socian karakteron de sia metio: Li ne nur rigardis la produktaĵon, sed ankaŭ ĝian socian utilon. Tio ĉi estas la fiero de la laboristo. Kristo faris plugilojn kaj, liverinte ĝin, Li ĉeestis ĝian funkciadon.

Kiel bonkora Li estis al sia patrino! Post la morto de Jozefo, Li transdonis sian gajnitan monon al Maria. Kun ŝi Li priparolis ion farotan kaj la aĉeton de materialoj.

 “Simpla manlaboristo”

De siaj samurbanoj Jesuo estis konata nur kiel simpla manlaboristo: “Ĉu Li ne estas Jesuo, la ĉarpentisto? kaj filo de Jozefo, la lignaĵisto?”. Se Jesuo distingiĝus okulfrape alimaniere, la nazaretanoj sendube tion estus menciintaj. Pruvo de tiu malefekta impreso ĉe la loĝantaro estas la epizodo en Lia naskiĝurbo en la komenco de Lia publika vivo.

La famo pri Liaj mirakloj jam atingis la nazaretanojn, kiuj streĉe atendis Lian unuan viziton. Kaj fine Jesuo venis. Kiel Li kutimis, Jesuo iris sabate al la sinagogo, sin direktis al la prelegilo kaj prelegis el la Biblio. Sekve Li eksidis por komentarii la prelegitan tekston. Ĉiuj okuloj sin direktis al Li. Eble malmultaj atentis la eksplikon, ĉar ĉiun okupis nur unu penso: kian miraklon Li faros? aŭ kiom da blinduloj Li sanigos? Troviĝis multaj mutuloj, surduloj kaj precipe blinduloj en Nazareto. Ne mankis personoj tre grave malsanaj. Kiu el ili ne havis familianon aŭ konaton, kiu meritas sanigon?

Sed, same kiel iu, kiu nur duone aŭskultas, ja ekkaptas la precipon, tie ankaŭ okazis ĉe la nazaretanoj: ĉies atento subite streĉiĝis... ĉu ili bone aŭdis?... ĉu Li ne faros miraklon en Nazareto... nek Elio faris miraklon el sia lando... Ĉu estos eble? - For estis ilia simpatio... Se Li ĉie faris miraklojn, eĉ en la Samaria lando, kial ĝuste en sia naskiĝloko li ne faros miraklon? Ĉu freneziĝas la miraklofaranto pro la famo?

La simpatio ŝanĝiĝis en indignecon, la ofenditeco en malsimpation kaj eĉ en malamon. La tuta loĝantaro atendis miraklojn favore al siaj malsanuloj, kaj nun ili subite seniluziiĝis.

Post la prelego la malkontentuloj kungrupiĝis antaŭ la sinagogo kaj amase ili trudis Jesuon al la krutaĵo de l’ monteto, sur kiu estis konstruita ilia urbo, por ĵeti Lin malsupren. Sed Li foriris paŝante tra ilia mezo.

Kial do Li kondutis tiamaniere?

Pli valora ol mirakloj?

Ĉu estas verŝajne, ke Jesuo tiel agante volis emfaze akcenti, ke Lia ekzempla sed tute ordinara vivado kiel ĉarpentisto, plivaloras en Liaj okuloj ol ĉiuj mirakloj?

Tion ĉi ne povis kompreni la nazaretanoj. Laŭ ili unu miraklo estas multe pli grava ol la fakto de tridekjara vivado inter ili, jes, vivado ekzempla sed vivado de ordinarulo.

La perforta reakcio de la nazaretanoj eble eksplikiĝas per ilia malbona famo: “Ĉu estas eble, ke venas io bona el Nazareto?”.

P-ro Paŭlo Riis S. C. J.

al la indekso


NI KONDOLENCAS

 

D-ro Edgar Karl Geramb je la 20-a de oktobro 1964 akcidente mortis.

D-ro Geramb naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1895 en Lava, paroĥo Cilli, nun Celje, Jugoslavio, vizitis la popollernejon de Görz, Mährisch-Schönberg kaj Cilli, kaj poste studis en la gimnazio de la jesuitoj en Kalksburg-Wien, kie li ankaŭ faris la maturigan ekzamenon. La universitatajn studojn li faris en Romo kaj en Innsbruck kaj fariĝis doktoro de teologio kaj filozofio.

Li pastriĝis 31.10.1920 kaj unue servis en la iama diocezo Lavant kaj poste venis en la diocezon Gurk. Post kelkaj kapelanaj jaroj li fariĝis en 1932 urba paroĥestro de la urbeto Ferlach. Pro lia benoriĉa laborado, lia helpemo kaj ĝentileco dum pli ol 32 jaroj li estis altŝatata en ĉiuj rondoj de sia paroĥo.

Konataj estas ankaŭ liaj lingvoscioj, krom latino kaj Esperanto li ankaŭ parolis flue slovene, france, itale, angle, hungare kaj iomete hispane, ruse, pole kaj dane. Mi tre ofte parolis kun li esperante kaj li tre bedaŭris, ke li pro troa laboro ne trovis tempon instrui al sia junularo ankaŭ nian lingvon.

Lia bonkora helpemo ankaŭ kaŭzis lian akcidentan morton. Malgraŭ sia malbona sanstato, li plenumis la insistan peton de 6 pilgrimantinoj, transporti ilin de la stacidomo en Klagenfurt per lia malgranda aŭtobuso al Ferlach. Dum la hejmveturado li devojiĝis. La aŭtobuso detruiĝis, li kaj 5 virinoj grave vundiĝis, unu virino tuj mortis. D-ro Geramb kaj 3 virinoj post 2 tagoj mortis.

La urbestraro dediĉis al li pro liaj grandaj meritoj honortombon. Al lia entombigo partoprenis multaj sacerdotoj kaj multegaj loĝantoj de Ferlach.

Li ripozu en paco!

Dürrschmid

al la indekso


 “JERUSALEMA VATIKANO”

Slavaj apostoloj - kroato en Sankta Tero - laika apostolagado 

Kontraŭe al la diversaj, por katolikaj kredantoj signifaj, mondfamaj lokoj, en Jerusalemo - per si mem sufiĉe fama - troviĝas loko, eble preskaŭ tute nekonata. Ĝi verŝajne ankaŭ restus tia, se ne ĝuste tie okazus historia evento, kies gravecon ni hodiaŭ nur ege proksimume scias pritaksi, ĉar ĝia plena signifo por la homaro estos apenaŭ en venontaj tempoj komplete perceptebla: la komence de la pasinta jaro okazinta renkontiĝo inter la roma papo kaj la konstantinopola patriarko.

Estis tio unu el la fruktoj de la 2-a Vatikana Koncilo. Sed nek pri tiu frukto de la Koncilo nek pri la Koncilo mem estu ĉi tie la loko por paroli; pri tio jam estas kaj estos skribite aliloke! Ĉiloke mi deziras, lige kun tiu evento, mencii kelkajn aliajn faktojn, miakonsidere sciindajn, pripensindajn kaj, laŭ cirkonstancoj, imitindajn.

Antaŭ precize 3 jaroj, sur la loko kie la renkontiĝo de Paŭlo VI kun Atenagoro okazis, ĉeĥoj fondis, sub iniciato de monsinjoro Antonin Bartoš el Brno, preĝejon kaj monaĥejon je honoro de la slavaj apostoloj, sanktaj Cirilo kaj Metodo (rememorataj ĉiujare je la 7-a de julio). Al ceteraj popoloj krom la slavaj estas multe malpli konate, kioma estis la merito de tiuj du katolikaj sanktuloj por kristanigo de la slavoj. Eĉ ekzistis germanaj episkopoj, kiuj kondamnis kiel herezojn la agadon kaj metodojn de tiuj sanktuloj, kaj ne hazarde antaŭ nelonge oni aperte deklaris - same flanke de la germanaj partoprenintoj ĉe la en 1963 en Salzburg (Aŭstrio) okazinta Internacia Kongreso pri sanktaj Cirilo kaj Metodo - ke tiu maljustaĵo estu nun ripete kaj publike kompensata per deca kaj laŭmerita honorigo de ilia laboro (sur la kultura agadkampo estas i. a. ilia verko la Kirila Skribo, hodiaŭ ofte nomata “rusa” skribo).

Hazardo aŭ Providenco?

Nia bildo montras negrandan konstruaĵon el la jaro 1935, en Jerusalemo. Meze de la bildo, markita per numero 2, staras la kapelo de la sanktaj Cirilo kaj Metodo. Eble la hazardo (aŭ Providenco?) volis, ke la renkontiĝo inter, hodiaŭ ankoraŭ dividitaj, katolika kaj ortodoksa eklezioj, en personoj de la papo kaj patriarko, havis lokon senpere apud la sanktejo de la slavaj apostoloj, en la Lando de nia Sinjoro kaj Liaj unuaj apostoloj (surbilde la n-ro 3 signas la lokon de la renkontiĝo).

  

La papo - kiel konate - restis de la 4-a ĝis la 6-a de januaro 1964 en la konstruaĵo, kiu ekde 1950 samtempe estas Apostola Legatejo por Palestino, la eta “Jerusalema Vatikano”.

Jam unu jaron post fondiĝo de la preĝejo kaj monaĥejo de la sanktaj Cirilo kaj Metodo, oni alkonstruis tie kapelon de beatulo el alia slava popolo, nome la kroata (hodiaŭ en ŝtata kadro de Jugoslavio). La beata Nikolao Tavilić, el la kroata ĉemarborda urbo Šibenik, estas ankaŭ la unua kroata beatulo, por kiu daŭras la proceso pri lia sanktiĝo. En la jaro 1937 konsekris tiun kapelon la unua jugoslavia kardinalo, la zagreba ĉefepiskopo, d-ro Alojzije Stepinac, en la kadro de kroata pilgrimo al la Sankta Tero. Por malgranda, katolika kroata popolo estas granda honoro, ke la sanktejo de Nikolao Tavilić situas en la sama domo, en kiun la Sankta Spirito kondukis Sian reprezentanton, la papon, cele de la alproksimiĝo kun ortodoksa kredantaro... “por ke ĉiuj estu unu”.

En la senco “por ke ĉiuj estu unu” agas cetere la Koncilo en ĉiuj siaj aspektoj, komisionoj, fakoj, skemoj kaj decidoj aŭ reformoj. Inter la strebadoj kaj tendencoj de la Koncilo troviĝas ankaŭ intensigo de la t. n. Laika Apostolagado. Per tio estas dezirate, ĉiun membron de la Eklezio, laŭ siaj spertoj, eblecoj, kapablo kaj kompetenteco aktive inspiri kaj enkonduki en la laboron por disvastiĝo de la Dia Regno. Ĝis nun tiuj eblecoj certe ne estis plene eluzataj, ja en certaj terpartoj eĉ nur minimume. Por la estonta plivigliĝo de nia aktiva kunlaborado, ni tamen jam ĝis nun havas elstarajn ekzemplojn kaj modelajn, pionirajn personojn “laikojn”, kapablajn kaj kompetentajn pri la agado, kiun ili dum sia vivo realigis por Kristo.

Inter ili ni sendube povas nombri ankaŭ la meritplenan, hodiaŭ en Zagrebo vivantan, d-ron Josip Andrić. Laŭprofesie komponisto ĝis la nuna tempo (opero “Dužijanca” k. a.), ĵurnalisto, redaktoro kaj verkisto, studinta filozofion, juron kaj ekonomion en Zagrebo, Prago kaj Innsbruck, li fondis la ankoraŭ ekzistantan, fruktodonan “Kroatan Literatursocieton de sanktaj Cirilo kaj Metodo”, iniciatis la “Ligon de la beata Nikolao Tavilić”, gvidis pilgrimadon al la Sankta Tero, konstruigis tie la jam menciitan sanktejon de la beata Nikolao Tavilić... Kaj kvankam devenanta el neriĉa familio, li edukis kvin gefilojn kaj ebligis al ili superan instruitecon.

La organo de jugoslavia interdioceza Liturgia Komitato “Služba Božja” (La Diservo) skribis okaze de la pasintjara jubileo de la 70-a vivojaro de tiu katolika pioniro i. a.:

“Festante la jubileon de d-ro Josip Andrić, ni ne povas pretermencii nian grandan devon rilate al la laika apostolagado, precipe en la hodiaŭa tempo, kiam oni tiel multe skribas kaj parolas pri la rolo de la laiko en la vivo de la Eklezio. Nia devo estas duobla: al tiuj, kiuj dum sia tuta vivo agis por la katolika afero, samkiel al tiuj, kiuj sin  preparas, respektive kiujn oni devos prepari, por la laboro pri kristaneca renovigo de la kroata popolo”.

Kaj ne nur la kroata...

I. Šponar, Zagrebo

al la indekso


KVINA INTERNACIA KONGRESO

DE LA AMIKOJ DE KRISTNASKO-KRIPOJ 

Internacia kongreso de la amikoj de kristnasko-kripoj okazis fine de oktobro 1964 en Salzburgo. Inter la 500 delegitoj troviĝis ankaŭ partoprenantoj el orient-europaj landoj.

Enkonduke prelato d-ro Simmerstatter, ĝenerala vikario de la ĉefdiocezo Salzburgo, vendredon la 25-an de oktobro inaŭguris la ekspozicion “Kristnasko-kripa arto en Aŭstrujo”, kie 200 plejvaloraj “kripoj” (staloj Bethelemaj artefaritaj) el tuta Aŭstrujo estis elmontritaj.

En sia salutparolado vic-urbestro Donnenberg akcentis, ke Salzburgo jam de jarcentoj estas kvazaŭ “lando de kristnaskaj kripoj” kaj povas esti nomata “Dua Betlehemo”.

Venis multegaj vizitantoj. En la jaro 1965 aperas libro “Weihnachtskrippen in Österreich” (Kristnasko-kripoj en Aŭstrujo). Vic-landestro Haslinger salutis la delegitarojn diverslandajn, precipe multnombre venintajn el Hispanujo, Italujo kaj Germanlando. Pri la aktualaj taskoj de la amikoj de la kristnaskokripoj parolis paroĥestro Tomasek, kaj redaktoro Zant (Vieno) esprimis la salutojn de la evangeliaj kristanoj de Aŭstrujo.

En la plenplena malgranda aŭlo de la universitato de Salzburgo pritraktis la signifon de la kristnasko-kripo en la socio kaj familio, ĝiajn edukajn valorojn kaj ĝian signifon por la estonteco, prof. Stefanucci, Romo, paroĥestro Freitag, Nürnberg, prof. Garrut, Barcelona, muzea direktoro d-ro Egg, Innsbruck, kaj d-ro Urodinger, Salzburgo.

La kulmino de la kongreso estis festaranĝo en la granda aŭlo de la universitato, kie meritplenaj “amikoj de kripoj” el Aŭstrujo, Italujo kaj Germanlando estis distingitaj per memormedaloj.

P.S Pri la kongresa lingvo nenio estas menciita, sed tre verŝajne pli-malpli bone devis servi la germana lingvo.

Pri t.n. “simultan”-traduk-aparatoj oni ne legis. En nomo de AKLE mi sendis salutleteron, petante raporton, kiun mi ricevis en formo de nomita “KATH-PRESS” - teksto. Estas tasko esperantista, interesiĝi pri la movado de la amikoj de kristnasko-kripoj kaj proponi kunlaboron resp. kunhelpon sur kampo internacia pere de Esperanto, do atentigi en tiuj rondoj pri la praktika utilo de nia internacia lingvo.

Laŭ oficiala raporto de “KATHPRESS” Wien, verkis W. Mudrak, Vieno.

al la indekso


PREĜEJOJ TRA LA MONDO

 

 

(foto de 2008)

“LA SAGRADA FAMILIA”, la katedralo de “la Sankta Familio” en Barcelono, por kiu la episkopo Urĉuiaona benis la unuan ŝtonon en 1882.

La katedralo estis konstruita - sed ne komplete finkonstruita - laŭ la planoj de la genia kataluna arĥitekto Gaudi. Nur la frontflanko, kiu reprezentas la tutan kristnaskan rakonton, kaj kiu kuŝas oriente, en la direkto de Betlehemo, tute pretiĝis sub la persona kontrolo de Gaudi.

Estas nur kvar turoj, en majstre gotika stilo. Sed laŭ la arĥitektaj planoj dekdu turoj devos ĉirkaŭi la katedralon, por entute reprezenti la dekdu apostolojn. Ĝis nun tamen mankis la mono por realigi tiun intencon.

(foto de 2008)

La baziliko de Lourdes

 al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

Aŭstria agado

AKLE Wien aranĝis advent-edifon, sekvitan de Zamenhof-memoro, ĝuste je la 15-a de decembro 1964, plue adventan Di-servon, dimanĉe 20.12.1964 je la 15.30 h en la kapelo de sankta Norberto en “Karls-Kirche”, Wien IV; predikis en Esperanto kaj celebris p.m. s-ro komandoro P. Georg Plank, kun Dia helpo resaniĝinta, jen je la tago de lia 78-jariĝo. Ni gratulas!

La AKLE-anoj de Vieno ankaŭ partoprenis la ĝeneralan Zamenhofan feston de la Viena esperantistaro, 19.12.1964 en festsalonego de la magistrata domo Wien XV; festparolis en Esperanto s-ano ofic-kons. E. Werner.

La oficiala “Wiener Diozesan-Kalender” (kalendaro de la ĉefdiocezo de Wien) ree enhavas rubrikon pri la “Katolika Esperanto-movado” (Esperantobewegung, Katholische) kun mencio de AKLE, IKUE, EK, IKI kai IE muzeo

(verkis s-ano W. Mudrak)

Jaro de internacia kunlaboro

Ni ricevis specimenon de la speciala glumarko, eldonita de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro.

La glumarkoj estas aĉeteblaj ĉe la Centra Oficejo de UEA. Ni varme rekomendas larĝan distribuadan de tiu ĉi glumarko dum la tuta jaro 1965.

Peto

Karaj legantoj de E.K.:

se Vi volas utiligi viajn - ne tre malnovajn - E.K.-numerojn, ne lasu ilin kuŝi senutilaj en viaj ŝrankoj kaj sendu ilin al amikoj en nepagipovaj landoj, kie ili povas ankoraŭ bone servi.

Via dankema orienteŭropa amiko.

al la indekso


LA EKLEZIO EN NOV-ZELANDO

Prelego de Prof. John Reid (*)

 

La problemo de la Eklezio en la “bone-nutrita” (**) Ŝtato

Profesoro Reid komence deklaris ke li konsentis kun la aserto en la “Historio de Nov-Zelando” de Keith Sinclair, ke erarige estus supozi, ke la nov-zelandanoj estas religiemaj homoj. Ilia reganta religio estas ia simpla materialismo. La tro-klopodoj por sano kaj posedaĵoj plenigas pli da cerboj, ol la pensoj savi sian animon. La plej respektata personeco en la socio estas la kuracisto, kiun oni alrigardas kiel aristokraton kaj pastron kune.

Li rimarkigis, ke en la nov-zelanda socio hodiaŭ la religio apenaŭ estas dinamika forto. Eĉ la proporcio de la nominala membraro en la diversaj eklezioj, kompare al la tuta loĝantaro, konstante malkreskas.

En nia plejparte mezklasa socio, kie la alta, ĝenerala enspezo (dua en la mondo) ebligas akiri ĉian materian komforton kaj abundajn ĝuojn, la religio ĉesis havi ian ajn signifon, eĉ ankaŭ por la nomataj kristanoj, Dio fariĝis indiferenta - diris profesoro Reid. Neniu el la faktoroj ekzistas nuntempe, kiuj en aliaj tempoj kutimis turni la homan koron al la ideo de Dio: ne ekzistas krizo, forlasiteco, ne mizero, ne subpremo, kaj ne nacia ambicio.

Materie kaj emocie la vivo de la plejmulto de nia loĝantaro estas kontentigita, kvankam ankoraŭ ekzistas multe da kaŝita emocia mizero, neŭrozo kaj malsato je spiritualaĵoj.

Kristanoj devus ĝoji, ke la brutalaj cirkonstancoj kaj degradigaj sociaj distingoj malaperis, sed la “Bonfarta”“Bonnutrita” Ŝtato prezentas grandan konkurencon al kristanismo. 

La falsaj argumentoj

La ĉiama konkuro kun la aliaj, “kiu fartas pli bone?” (Keeping up ĝith the Jones”), estas la klopodo de multaj kristanoj, kaj la kurego por havi materiajn havaĵojn estas pli forta instigo al aktiveco, ol la Kristo krucumita sur la krucifikso. La celoj konfuziĝis kun la rimedoj.

La esprimo “vivnivelo” estas la plej ofte aŭdebla en la konversacioj de la novzelandanoj - diris profesoro Reid - kaj la rezultoj de la konstanta luktado por akiri ĉiam pli altan vivnivelon estas la laborantaj patrinoj, larĝskala hazardludado kaj la superforta foruzo de financaj kaj fizikaj rezervoj.

La granda plimulto de la nov-zelandanoj estas decaj, ĝeneralaj homaj, bonaj civitanoj, moderaj kaj modestaj, juĝite laŭ la normala publika moralo. “Kial oni bezonas religion - ili diras - kiam nia vivnivelo estas pli bona, ol tiu de la pli religiemaj landoj? Kion povas religio oferti?”.

Ilia sinteno estas: “Religio estas taŭga sur sia loko, sed ĝi ne havas lokon ĉe mi. Mi lasos ĝin trankvila, se ĝi lasos min trankvila”.

Kaj kie la zorgo de la kristano estas la akiro de pli kaj pli da materiaj havaĵoj, ĉu estas miraklo, se tiel ŝajnas al li, ke ankaŭ la bona pagano havas ĉion, kion la kristano? La preĝejen-irado ofte identiĝas kin respektindeco, kaj societa parado, simboloj de la socia stato. “Je la diablo, kion ili pensas, kiuj ili estas?” - inklinas pensi la ordinara homo.

La nov-zelandano malŝatas la Victoria-tempajn konduton kaj ideojn. La Victoria-anoj rifuzis la kristanismon, sed retenis kaj pledis fervore por ĝia moraleco; nov-zelandanoj nun malakceptas la moralecon. 

La nova mitologio

Kie nov-zelandanoj forĵetis la religion, ili plenigis la fendon de sia vivo: “ĉar homo devas havi iaspecan ĝeneralan miton kun kiu vivi” - per la nova mitologio de la scienco kaj mirakloj de la nova medicino kaj teknologio.

Kvankam ne estas konflikto inter scienco kaj religio, ĉar tiuj ambaŭ nur el diversaj punktoj rigardas la veron, por la ordinara homo “la mirindaĵoj de la scienco miraklojn produktis, kiuj ŝajnigas, ke multaj mirakloj de la Biblio fariĝis bagatelaĵoj: la satelitoj, jetoj, atombombo” - diris profesoro Reid.

“Scienco estas fakto, religio estas opinio”, oni diras, kaj kiam la ordinara homo atentas la diversajn ekleziojn, lia opinio pli konfuziĝas.

“Ĉiam malpli kaj malpli da eksteraj pruvoj estas, ke la homo ĉiumomente dependas en sia ekzisto de la potenco de Dio” - estas la opinio de la plimulto.

La afero de religio tre ofte estas rigardata, eĉ de konvinkitaj kristanoj, kiel tute privata afero, kiu ne havas rilaton al tiu mondo, kiun la scienco kreis.

Profesoro Reid akcentis, ke “en Nov-Zelando kristanismo ne povas esperi la aŭtomatan respekton kaj tradician staton, kiujn ĝi ĝuis en tiu Eŭropo, kiun grandparte kristanismo konstruis”.

Li proponis grandskalan ŝanĝon de la publika opinio por enkonstrui kristanismon en nia nova socio. Laŭ lia opinio certagrade ankaŭ mem la eklezioj estas riproĉindaj pro la imago de la nov-zelandano pri la Eklezio. 

La manko de klarigado

En la pasinteco la religion oni faris sinonima kun la kodo de morala sinteno, singardado kaj malpermesoj. La eklezioj ne sufiĉe akcentis la krean aktivecon de la Sankta Spirito, la esencon de Dio kiel transformigo Amo.

La problemo fari kristanismon komprenebla al la ordinara homo, ne tiom estas la afero de predikado, sed pli de la ekzemploj pri la ideoj - diris profesoro Reid.

Por konvinki nov-zelandanojn ĝenerale pri kristanismo, oni devas vivi veran kristanan vivon; heroece peni devas tiuj, kiuj adoras Dion. Ĉiu devas esti apostolo!

“Kontenteco, indiferenteco kaj pasiveco estas same grandaj malhelpoj al la Eklezio en Nov-Zelando, kiel la kontraŭagado kaj malordo en aliaj landoj” - finis profesoro Reid sian kun granda ĝenerala aprobo akceptitan paroladon.

Tradukis J. Hamvai, Auckland, Novzelando 

* D-ro John Reid estas profesoro de la angla lingvo ĉe la Universitato de Auckland. Li estas ankaŭ tre aktiva laika gvidanto de la nov-zelanda katolikaro. La supran paroladon li diris kiel invitita lekcianto de interkonfesia konferenco en Auckland.

** La anglalingva titolo de lia parolado estis: «Problem of Church in “Well-Fed” State». “Well-fed State” estas humure ŝanĝita formo de la oficiale uzata “Well-fare” (bonfarta, sociala). 

Tradukita kun la afabla permeso de “Zealandia”, katolika semajna gazeto en Auckland.

 

al la indekso


SUKCESOJ KONSTANTAJ DE NIA MOVADO

 

Estis rimarkinda fakto, ke elstara neesperantista magistrato, antaŭ nelonge faris al ni la demandon, ĉu ne estas vere, ke la esperantista movado - laŭ lia konstato - nunmomente travivas periodon de ne tre granda aktiveco, kaj pli aŭ malpli perdis, ĝis iu grado, la kronon de “freŝeco” kaj allogo, kiu faris tiom interesa kaj de internacia signifo, ĝis nun, la ideon de unu internacia lingvo ĝenerale.

La rimarko estis farita de kompetenta persono, kiu dum kelkaj jaroj estis ŝtatsekretario en Nederlando: kaj kiu nun funkcias kiel urbestro de urbo kun pli ol 75.000 enloĝantoj kaj estis membro de ŝtatkomitato, kiu devis prijuĝi kaj prepari la leĝon, kiu en 1964 estis akceptita de la nederlanda parlamento, laŭ kiu instruistoj estontece povas fari leĝan kromekzamenon esperantan kaj povas organizi oficiale Esperanto-kursojn en nederlandaj lernejoj.

La rimarko do estis atentinda kaj serioza.

Al ni, esperantistoj, restas la tasko pristudi, ĉu la rimarko estis ĝusta kaj, se jes, kia estu nia sinteno en tiu ĉi sufiĉe grava afero.

Pristudante la aferon, oni devas konstati, ke - prenante kiel elirpunkton la Jarlibron de U.E.A. - la esperantista organizo entute ne esence aŭ laŭnombre, laŭ landaj ligoj aŭ revuoj, ŝanĝiĝis.

“Interne” ĝi do fakte atingis organizan nivelon, kiu nur frakcie montras nuancojn de jaro al jaro. Sed ĝuste pro tiu kaŭzo oni prave povus pridubi, ĉu la konstanta nivelo estas tute kontentiga kaj kiaj estas la kaŭzoj de tiu situacio. “Halto estas malprogreso”. Enfakte la esperantista movado devus “suĉi” konsiderindajn impulsojn el la ekstreme favoraj cirkonstancoj, kiuj sur ĉiuj terenoj - politike, ekonomie kaj sociale - pli intensivigas la rilatojn de popolo al popolo, de okcidento al oriento, kaj de kontinento al kontinento.

Sendube la universalaj kongresoj, organizitaj de U.E.A., ĉiujare rezultigas en la koncernaj landoj grandan eĥon nacian kaj internacian. Kaj ili funkcias ĉiu-jare denove kiel kuraĝigaj reflektoroj, kiuj elŝprucas novajn elementojn de propagando kaj iniciatoj.

Sed restas la demando: ĉu la tiel atingitaj sukcesoj estas sufiĉe daŭraj kaj instigaj, por konsiderinde plilarĝigi la propagandan horizonton de la esperantista movado kaj ties celoj; aŭ tro preterflugaj kaj nekonstantaj, eble pro nesufiĉa eluzo praktika kaj postkongresa, flanke de la naciaj kaj tielnomitaj “fakaj” asocioj enlandaj?

Se la respondo al tiuj demandoj estus konfirma, tiukaze oni devus konstati, ke tiu respondo montrus vakuon organizan gravan, kies solvo certe ne estus tasko nur de la naciaj kaj fakaj ligoj, sed ankaŭ de U.E.A., kiu unualoke - precipe finance - profitas el la universalaj kongresoj.

Rilate la efektive daŭran, enlandan reakcion post ĉiu kongreso de IKUE, sendube la samaj - bedaŭrinde do tro negativaj - konstatoj prezentiĝas! Tial ankaŭ por la IKUE-kongresoj puŝiĝas antaŭen la nepra pristudenda problemo, kiel estontece konsiderinde pli “eluzi” la ennacian postkongresan propagandan efikon de la IKUE-kongresoj.

Bona motivo por la Loka Komitato de la 31-a IKUE-kongreso, kiu - en ekumena kadro - okazos en 1966 en St. Gallen en Svislando, en intima kontakto kun la Taga Estraro, pristudi tiun gravan temon.

Tamen... ne post sed... antaŭ la kongreso…

N. Hoen, redaktoro de “Espero Katolika’’

al la indekso


ATESTO PRI UNUECO KAJ AMO

“La dua Vatikana Koncilo volas atesti laŭeble plej publike kaj plej amplekse pri la signifo de Kristo kaj Lia doktrino por la homaro - ĉiuepoke kaj nuntempe pli ol iam - kiel lumo kaj saĝo, kiel gvido kaj instigo, kiel konsolo kaj merito de homa sufero en ĉi tiu vivo surtera kaj kiel garantio de la feliĉo eterna”. Jen vortoj de Papo Johano XXIII.

Tiun ateston devas trabrili precipe la amplena unueco propra al la Eklezio. Estas evidente la intenco de la Papo atesti per la Koncilo al la tuta mondo, kaj tre speciale al la “disaj fratoj”, pri la admirinda unueco de la Eklezio. Tio estas kaj restas unu el la grandaj karakterizoj, kiun Kristo mem donis al Sia Eklezio kaj per kiu la mondo povas vidi, ke la katolika Eklezio estas efektive la Eklezio de Kristo.

Nun ke la Koncilo estas jam progresanta dum kelka tempo, ĉe kelkaj estiĝas la tima penso: ĉu ĉi tiu Koncilo “sukcesos”? Ĉu ĝi efektive atestas al la tuta mondo pri unueco kaj amo? En la gazetaro ni ofte legas pri malkonkordo inter la “Koncil-patroj”, kvazaŭ ekzistus ia blok-formado inter la “romana” kaj la “transalpa” grupo. Kie restas la atesto pri unueco?

Atesto pri unueco

Tiu atesto pri unueco iĝas precize videbla en kaj super la diverseco de opinioj. La Eklezio ne estas unuiĝo de personoj kiuj, sen propra opinio kaj konvinko, blinde kredas tion kio de ie supre estas ordonita. Kristo konstruas Sian Eklezion el tiom da diversaj membroj kiom estas kredantoj. La mistero de la unueco ne troviĝas en unuformeco aŭ en unutona ripeto de ĉiam la samo.

Ĝi troviĝas ĝuste en la tuto konsistanta el tiom da diversaj partoj. Paŭlo jam menciis la bildon de la homa korpo. Kiom unueca ĉiu homo estas; kaj tamen kiel granda estas la diferenco inter la membroj de tiu unu korpo, kaj eĉ inter la karaktertrajtoj kaj talentoj de tiu unu menso. En ĉi tiu mondo ni jam vidas je natura nivelo, ke pli granda unueco kaŭzas pli grandan diversecon en la partoj konsistigantaj tiun unuecon. Tio validas ankaŭ pri la unueco de la komunoj.

Dio ankaŭ validigis ĉi tiun leĝon pri la Eklezio. Ĉiu kristano havu siajn specifajn lokon kaj kontribuon en la korpo de la Eklezio. Estas la tasko de la episkopoj, ĉiu laŭ sia propra sincera konvinko, atesti pri la doktrino de Kristo kaj pri la vivo de la Eklezio.

Erara

Kiam ni rigardas tiujn atestojn nur aparte, tio faras la impreson de multeco, eĉ de malsameco, ĉiukaze ne de unueco. Sed tiu konstato estas erara. Ili ne atestas, ĉiu aparte, sed precize en la Eklezio; kaj konforme al sia loko en tiu Eklezio ili serĉas kune la vojon, kiun Dio bonvolas montri al ni en ĉi tiu epoko - se ni petas kaj serĉas. La atesto pri unueco do venas post la atestoj fare de la apartaj membroj. En la Koncilo tiu atesto iĝas nur plene videbla, kiam el la preĝanta interkonsiliĝo kaj la senĝena interparolo la Eklezio, kiel Eklezio, donas al ni siajn direktivojn. Ĉar tiam la diverseco de personaj opinioj ne plu ludas rolon, ĉar ni ĉiuj agnoskas en tiu publika atesto de la Eklezio la voĉon de la Sinjoro kaj la gvidon de la Spirito. Tio ankaŭ estos la granda atesto pri unueco, kiun la Papo esperas, kaj kiun ni preĝe petas.

D-ro Ch. Niederer S.J.

al la indekso


KONKURSA AZENKURADO

 

Antaŭ nelonge mi vizitis la urbon, Palmeira dos Indios, kies nomo signifas “palmaro de l’ indianoj”. La indiĝenaj indianoj tamen jam de longe intermiksiĝis kun la portugaloj. Same kiel la hispana, tiel ankaŭ la portugala kolonia potenco, ekde la komenco, plifaciligis la intermiksiĝon kun la indiĝena loĝantaro. Tia agado de la portugala registaro progresigis la samniveladon de la rasoj kaj plifaciligis la adoptadon de la eŭropa civilizo kaj kreon de nova nacio.

En tiu urbo niaj kunfratoj estras kolegion kun kvin sacerdotaj instruistoj. La urbo havas episkopan seĝon kaj estas tipe enlanda. La urbo troviĝas proksimume 300 km distance de Recife, ĉefloko de Norda Brazilo, kaj posedas tri kolegiojn: unu ŝtatan por gelernantoj, alian estratan de pastroj kaj ekskuzive destinitan al junuloj, trian posedatan de religiulinoj, kiuj instruas la knabinojn. La fratinoj havas okulfrapan apartaĵon en sia vestaro: ili portas sub la mentono ion similan al la blanka ornama nodo aŭ banto, kiun kutimis porti en la hararo niaj onklinoj kiel knabinoj. Ankaŭ le religiulinoj ne multe ŝatas tiun ornamaĵon, sed kion fari? ĉar la tuta ordeno en kvin kontinentoj, escepte post la fera kurteno, ĝin uzas. Estus ja kompleta renverso, se grupo el tiu ordeno forigus la karakterizan banton. Nu bone, ĉi tio inter krampoj. 

Tago de la instruisto

Dum mia restado oni rememorigis la tagon de la instruisto. Post la starigo de l’ patrintago malkovris brazilanoj multajn aliajn memortagojn. Estas evidente, ke ĉiuj elementaj kaj mezgradaj lernejoj je tiu tago fermis siajn pordojn. La lernantoj de nia kolegio estis organizintaj popolfestojn. Estas ja tutmonda scio la brazila prefero pri futbalo. Do ne mankis tiun tagon la futbalmaĉo inter la du knabaj kolegioj.

La festaĵoj komenciĝis per marŝado, kiu fariĝis populara, post kiam la registaro ekde la lasta revolucio iĝis dependa de l’ armeo. La lastan programeron konsistigis konkursa azenkurado. Poste evidentiĝis ke ĉi tiu konkurso plene sukcesigis la memortagon.

Palmeira dos Indios nombras pli-malpli 20 milojn da loĝantoj. La loka registaro sukcesis fari ligon kun la elektra retaro, kiu ricevas energion de la hidroelektra kompanio sanktfranciska. La kompanio kapablas havigi energion al la tuta Nordo de Brazilo. Antaŭ nelonge la urbo ankaŭ akiris sian propran akvoprovizon, sed mankas la puriga instalaĵo por igi la akvon trinkebla. Konsekvence la riĉetuloj kaj higienuloj iras al la kamparo por ĉerpi akvon el la fontoj. 

Konkursa kurado

Por ĝin transporti oni uzas azenojn, kiuj surdorse alportas la akvon en ladskataloj aŭ bareletoj. Pro la nemanko de l’ azenaro, estas kompreneble, ke iu sugestis la ideon organizi konkursan kuradon por la grizhaŭtuloj.

Post la futbalmaĉo ekgrupiĝis la azenaro ĉe la startloko. Stratbuboj, kiuj ĉie en Brazilo organizas tian akvoprovizon, estis por tiu solena okazo antaŭe bone lavintaj siajn bestojn.

La bestaro estis tro multnombra por ĉiujn startigi unufoje: tial la grupo estis dividita en kvin sepopojn. La gajnontoj de ĉiu sepopo poste konkursos inter si. Rajtis rajdi la animalojn nur kolegianoj. La kuradejo estis larĝa avenuo, kiu ekde la startloko krute malascendas. Jam antaŭ la konkurso amasiĝis sur la trotuaro la infanoj kun siaj respektivaj gepatroj kaj gefratoj.

La tua urbanaro alfluis al la kuradejo. Kun tia ĉeestantaro estis la sukceso jam antaŭe garantiita. La grizhaŭtuloj, kiujn kutime neniu laŭmerite taksas, nun estas surprizitaj kaj, se eble, ili eĉ malkonfidas. Kio okazos? Neniu surdorse havas sian nesepareblan ŝarĝon... ĉiu purigita... ĉiuj lavitaj. Neniam ili grupiĝis kune en tia nombro... Kelkaj el la azenoj estas eĉ ornamitaj per rubandaĵo. Laŭ la konkursa regularo, la azenoj estas senselaj kaj al la rajdantoj estas permesite uzi vipojn.

La unua sepopo pretiĝas: ĉiuj rajdantaj kolegianoj estas malgrandaj por ŝpari pezon. Kelkaj el ili rajdas la hejman beston, aliaj, pli spertaj, luprenis animalon elektitan pro sia juneco aŭ lerteco. Post multa puŝado kaj repuŝado la azenoj staras plimalpli en vico. 

La startpafo

La loka policestro donos per revolvero la startpafon. Laŭlonge de la avenuo gestas nepacience la buboj postulante tujan starton. Oni donas la lastajn instrukciojn. La policestro kun levita brako, tenante enpugne la revolveron laŭtkriis: “Um... Dois... Tres…”

Paaa…

La bestoj forte ektimis pro la pafaĵo kaj la senindulga vipado de l’ rajdantoj. Kelkaj azenoj forgalopis, aliaj staras kvazaŭ najlitaj. Tondra kriado incitas la hezitantajn animalojn, unu tamen ne moviĝis. Ĝia rajdanto vipadis senkompate, sed fine li devis rezigni. Laŭta mokrido konfuzigas la knabon.

Mezvoje de la kuradejo du azenoj kuregas: la publiko braksvingas por inciti la bestojn. La du rajdantoj per la genuoj sin premtenas por eviti defalon. Unu el ili maltenas la kondukŝnuron kaj braksvingante pli incitas la azenon, kiu galopadas kvazaŭ obsedata. La alia rajdanto kontraŭe firmtenas la ŝnuron kaj ne permesas galopon al la besto, devigante ĝin en kurpaŝo.

La galopanta azeno kuregas pli kaj sin distancas de la alia. Ŝajnas, ke ĝi gajnos. Jam ĝi alproksimiĝas al la fino. Ankoraŭ 100 metroj... la publiko post preterpaso de la duopo, forlasis la trotuaron por pli bone vidi la rezulton, kaj ne plu atentas la aliajn kurantojn. 

Surprizo

La distanco inter la du pligrandiĝis... sed tiam okazis io komplete neimagebla: la galopanta kaj tuj gajnonta besto ĵus antaŭ la fino sin deturnas kaj eniras flankstraton... al sia stalo...! Pro la subita deturno de la besto, la rajdanto perdis la ekvilibron kaj defalis, sed kiel vera ĵokeo flanken forrulis. Dume la alia azeno atingas la finlokon sub laŭtaj ovacioj de la ĉeestantaro. La gajeco kaj la ridado estas ĝenerala. La falinta ĵokeo, ne rompinte al si brakon aŭ kruron, sin levas kaj sporteme kunridas.

En la flankstrato azenblekas la grizhaŭtulo starante antaŭ la latbarilo.

P. Paŭlo Rijs S. C. J.

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

144. Skermĉampionoj. Dimanĉon la 19-an de aprilo 1964 ĉi tie (anoncas s-rino Vincent el Les Andelys, Francujo) okazis oficiala preolimpia renkonto inter skermĉampionoj el Francujo kaj Sovetunio. Oni antaŭvidis ĉion, krom… interpretiston! En la lasta momento oni devis urĝe telefoni al iu loĝantino de la urbo, rusdevena, por ke ŝi venu helpi al la interkompreniĝo inter la skermistoj... Se la sportuloj lernus Esperanton...

145. Prononco de... latino. La francoj multe amuziĝas pri la maniero, laŭ kiu la usonanoj prononcas la latinan lingvon. La usonanoj tion bone repagas al ili. Verdire sufiĉas aŭdi latinon prononcatan de personoj el diversaj devenoj por kompreni ĝian vere internacian karakteron. Prononcata de franco la latino similas al franclingvo; prononcata de anglo ĝi similas al angla lingvo... La dono de lingvoj nun ne plu estas “paroli kaj kompreni ĉiujn lingvojn”, sed “transformi la latinon en sian propran lingvon”.

Tion eltranĉis por ni el “La Croix”, Francujo, 24.10.1964, s-ro R. Olivaux, Nantes.

146. Kulturo kaj lingvo. Altrangaj oficistoj de la ĝenerala Sekretariejo de la Konsilantaro de Eŭropo en la ĉambroj de la Domo de Eŭropo (Strasburgo) donis kelkajn enkondukajn prelegojn kun samtempa tradukado en... anglan kaj francan - dediĉitajn al la diversaj aspektoj de la kunlaborado kiun alcelas la Konsilantaro de Eŭropo kaj la Konsilantaro por kulturoj aferoj inter la eŭropaj landoj (tiel el la raporto pri la Unua Eŭropa konferenco de la O.I.E.C. (Office International de l’Enseignement Catholique-Internacia Ofico de la Katolika Instruado).

Konkludo: ĉu la “kulturo” devas preteriri ĉiujn aliajn landojn kaj lingvojn?

K. A. Ouwendijk

al la indekso


LACAJ BATALANTOJ

En Italio diris al mi tre inteligenta homo (kiajn oni ĝenerale renkontas en tiu lando), ke ne plu li pledos por esperanto; ne estas senco trudi la ideon al absolute indiferenta mondo.

Mia franca amiko, iam aktiva, nun okupiĝas pri esperanta versfarado; en tiu kampo li trovis pli konkretajn atingojn ol en la organiza laboro.

Pluraj aktivuloj, kiujn mi renkontis ĉirkaŭveturante Eŭropon, ŝajne agadas pli pro sento de devo ol pro konscio je bonrezultoj.

Eĉ Dovra Soleo, la plej obstina el la obstinuloj, malhisis velojn, kaj ne plu pledas por esperantista respubliko en Dovro. Por mi estis kompreneble, ke Dovra Soleo pli aŭ malpli frue devos rezigni de sia projekto, ĉar ĝi ne havis ekonomian bazon.

Sed kial laciĝas la “regulaj” aŭ “moderaj” (por ne diri normalaj) esperantistoj el Okcidento? Antaŭ ol respondi mi aldonu kio plu lacigas ilin. Lacigas ilin samideanoj el Oriento. Mi vidis ĉe esperantistoj en Italio, Francio kaj precipe en Hispanujo amasojn da leteroj el Oriento. Se oni volus ilin respondi, oni devus establi privatan leteroficejon kun dungitaj leterrespondistoj. Se ĉio ĉi finiĝus je leteroj! Oni sendas petojn pri mono, libroj, ŝtofo, ĉemizoj... Hontige, sed tio ne sufiĉas, okazas ke dumnokte frapas pordon amiko de la amiko de la korespondamiko, ĉar ĝuste li ne havas monon por hotelo.

Ni lasu ĉu tio estas deca por la “antoj”, sed ni demandu, ĉu tio estas agrabla por la “atoj”? Ŝajnas ke ĝi estas eĉ tre agrabla, oni konas ja samideanon helpeman, kondiĉe, ke ĝi okazas unu-du sed ne centfoje. Do kial meza elokcidenta esperantisto devas plenumadi tro ofte la samideanajn komplezojn por la orientanoj?

Jen ni tuŝas la kernon de la afero: ekzistas disproporcio en disvastiĝo de esperanto en Oriento, kie ĝi progresas, kaj en Okcidento, kie ĝi stagnas. Kaŭzoj? Miaopinie sufiĉe klaraj: en Oriento, izolita dum pluraj jaroj, ekzistas granda bezono de kontaktoj kun cetera mondo, kaj esperanto efektive kapablas kontentigi certaparte tiujn ĉi bezonojn. En Okcidento mem esperanto ne plenumas tiun ĉi rolon; oni ne sentas ĝian bezonon utiligante aliajn rimedojn.

Ĉu oni rajtas konkludi, ke laŭgrada malaperado de la izoliteco de Oriento kaj Okcidento flankenpuŝados esperanton? Mi timus tiel konkludi, tamen ŝajnas al mi ke konfirmas tiun opinion Jugoslavio, kie la movado, eĉ se ĝi ne stagnas, certe ne evoluas tiel dinamisme kiel antaŭ kelkaj jaroj. Ĉu la samo minacas al belege evoluanta movado en Bulgario kaj Pollando?

Mi ne volas esti Kasandro, tial la fina konkludo koncernos tion, kion mi jam foje esprimis: necesas sciencaj esploroj pri la afero, por respondi, kiel likvidi la disproporcion en disvastiĝo de esperanto en Oriento kaj Okcidento; t. e. kiel malstagnigi la movadon en Okcidento kaj krome - kiel preventi la supozeble baldaŭan ekstagnon de la movado en Oriento?

Se iu en scienca disertaĵo pruvos, ke ĉi supre mi balbutas absurdojn, mi saltos du metrojn supren pro ĝojo, alikaze mi timas, ke ni ĉiuj devos komenci verki versaĵojn, kiel mia amiko el Francio.

Roman Dobrzyński (el “Esperantista Polski”)

al la indekso


ORTODOKSISMO KAJ KATOLIKISMO

Unua parto 

Ni represas el la interkonfesia revuo “Kristana Ekumeno”, redaktita de nia samideano Stefan Maul: 

Sur tute alia nivelo, kompare al protestantismo, kuŝas la rilatoj de la ortodoksa eklezio al la romkatolika eklezio. Ŝajne ekzistas multe malpli da disigaj abismoj - kaj tamen la malfacilaĵoj koncerne reunuiĝon estas gigantaj. Por bone esplori la situacion, ni plej konvene konsultu tiujn, kiuj staras meze inter la du sferoj, nome la uni-orientajn ekleziojn (mallonge: uni-eklezioj). Ili plej suferige sentas la streĉitan situacion kaj tial ankaŭ pleje okupiĝas pri la problemoj. Do ni donas ĉi-sube la parolon al du eminentaj “ortodoksaj katolikoj”:

Maksimos IV (Saigh), patriarko de Antioĥio kaj la tuta Oriento, de Aleksandrio kaj Jerusalemo (melkita eklezio);

Orest Kerame, arĥimandrito, referanto de Maksimos IV.

Ambaŭ ĝuas reputacion kiel bonegaj konantoj de ĉiuj aspektoj gravaj por nia temo. Tion ili pruvis i. a. per pluraj prelegoj, sur kiuj baziĝas ĉi tiu studeto. Ĉar ni disponas pri ili nur en dufoje tradukita formo, ni permesas al ni uzi iliajn vortojn sen aparte ĉiam montri tion; do temas pli pri kompilaĵo ol traduko. Tamen ni klopodis zorgeme trafi le sencon de iliaj paroloj.            red. 

La elektiĝo de Johano XXIII kiel roma papo estis esperiga, ne nur ĉar li persone estis vere bonkora kaj malegoisma, komprenema kaj tolerema, sed ĉefe ankaŭ ĉar li treege bone konis la ortodoksan kristanismon kaj havis viglajn kontaktojn al slava, greka kaj azia ortodoksismo, en kies regionoj li agadis dum multaj jaroj kiel diplomato. Jen liaj propraj vortoj: “En la lasta konklavo estis kardinaloj multe pli taŭgaj ol mi fariĝi papo. Sed kara Dio volis mian elektiĝon - pro la reunuiĝo de la eklezioj”.

La eklezio havas orient-grekan originon ankaŭ ĉe la bordoj de Tiber; nur pli poste ĝi ankaŭ transprenis latinan formon. Kaj se ĝia plej alta hierarko - kiel tia, cetere, ĝenerale agnoskita; nur la “naturo” de la primaseco estas kontroversa - dekomence vivis en Romo, en Latium, tamen nek papo nek latinaj gentoj nek de ili kristanigitaj ĝermanoj-frankoj “posedas” la eklezion, kiu estas nek la eŭropa kristanaro nek la roma patriarkejo.

Sub ortodoksismo ni komprenas la tutaĵon de ortodoksaj eklezioj, resp. la “ekumenan” Bizancan eklezion. Ĝi estas la aŭtentika dialoganto kun Romo, ankaŭ ĉar ĝi havas malpli da problemoj ol ekz. koptoj, armenoj, etiopoj, siraj kaj hindaj jakobitoj; se ĉi tiuj grupoj jam estus unuigitaj kun Bizanco - kaj efektive devus jam esti tiel, ĉar ilia diseco preskaŭ ne havas dogman bazon - tiam ĉio estus pli facila.

Kio nun estas ortodoksismo? Fakte nenio alia ol la katolika eklezio en la oriento. Certe, skismo disigis ĝin de Romo, sed ĉi tiu skismo ne konstituciigis ĝin, ne kreis aŭ organizis la diferencon al latina eklezio. “Orienta eklezio”, tio ne estas geografia sed ekleziologia percepto. Ĝi estas apostola eklezio, kiu kreskis, disfaldiĝis, gajnis tutajn popolojn por Kristo, donis al si juran, liturgian kaj sakramentan ordojn - sen roma interveno. Koncize: eklezio kun ne-roma aspekto. Ne kontraŭ-roma, male: oriento kaj latina eklezioj vivis vere komune, kiel pruvas la grandaj konciloj kaj aliaj faktoj. Orienta eklezio do estas aŭtentike katolika!

La ordinara okcidenta katoliko (kaj tia kutime ankaŭ estas kleriko, prelato, episkopo en ĉi tiu kunteksto) ne scias, do ankaŭ ne agnoskas tion. Sed jen la orientaj ritoj ĝuas agnoskon de la Sankta Seĝo - sen ke ili bezonas, sub historia aspekto, tian legitimigon! La orientaj ritoj estas almenaŭ egalrangaj al la latina. Estas do eble, ke iu katoliko preferas orientajn riton aŭ hierarkion (kiu estas kvazaŭ “eklezia Commonwealth”) al latin-roma centralismo. La kolegeca strukturo de la episkoparo - nun feliĉe substrekita per klara koncil-difino - en la orienta eklezio ĉiam ekzistis kaj ampleksis la papon same, sen forgesi ke la Petra primaseco neniel malgrandigas, malefikigas aŭ eĉ forigas la vere apostolan plenpotencon de la episkoparo, per kiu la Sankta Spirito same agadas kiel per la papo sola. Konsekvence estus malsaĝe komenci diologon kun la ortodoksismo, se unuiĝo necesigus submeti la orientajn popolojn al roma regularo kaj vatikanaj instancoj en aferoj, kiujn ili - historie - akcepis rekte de Kristo kaj la apostoloj (per la apostola sinsekvo de la episkopoj), kaj kiujn ili dum preskaŭ 2000 jaroj en vera kaj spontana aŭtonomio      konservis, disfaldis kaj adaptis.

(Leo XIII en sia encikliko “Praeclara” - kaj Pio XII en sia encikliko “Orientales omnes” ripetis ĝin - konstatis: “Neniam estis nek estos nia intenco aŭ tiu de niaj posteuloj, en iu punkto malgrandigi vian rajton, la jurojn kaj privilegiojn de la patriarkoj, viajn liturgiajn morojn...”).

Neniu ortodoksulo povas realigi la ideon de papeco, se por li ne antaŭe ekzistas la sperto, ke la apostoleco de la kristana oriento, de la ortodoksa katolikismo, estas integra, viva parto en la roma katolikismo, kiu tiel manifestiĝas , universala, “tut-apostola”. Sed la mala impreso, kiun li devas havi pri latinismo de certa parto de romaj katolikoj kaj eminentuloj, baras por li la vojon al ĉia kiel ajn serioza argumentado. Oni ne povas monopoligi la kristanismon. La ortodoksismo prave komprenas sin apostola kaj kristana, ĝi konscias pri sia mondvasta riĉeco en Kristo, malgraŭ, ja pro sia origina diverseco al Romo.

Do: transdoni esencajn de patriarkoj aŭ orientaj sinodoj - ili kutime portas la rekte plej altan pastralan respondecon en la orienta katolikismo - al unu aŭ pluraj romaj kongregacioj, tion iu kiu celas kaj volas la unuiĝon de la eklezioj devas eĉ ne revi. Certe, tio okazis ĉe la uniaj eklezioj. Sed la “uniismo” ne estas unuiĝo: ĝi fariĝis kimero por la ortodoksuloj.

En unuig-dialogoj nur tri punktoj povas esti objektoj de debato:

1. la esencaj rilatoj inter ortodoksismo (sinodoj kaj patriarkoj) kaj la papo;

2. la necesa aplikado de papaj prerogativoj, kiom ili estas veraj superec-prerogativoj;

3. principa kaj konkreta agnosko de papa respondec-kampo.

Tio povas kaj certe ankaŭ devos konduki al konstanta kunlaborado kun romaj oficejoj, sen ke ili pretendas veran jurpovon. Principe inter papo kaj patriarkoj ne ekzistu peranta instanco. Ankaŭ ne eblus, malhelpi al ortodoksuloj la rilatojn inter si mem, la reguligadon de komunaj aferoj (kompreneble kun informiĝ- kaj interven-rajto papa), la propran disfaldiĝon kaj misiadon, la kanonigadon de siaj sanktuloj, kaj oni ne rajtas fiksi ilin al Sankta Tomo de Akvino kaj skolastiko.

Apenaŭ iu latina katoliko havas imagon, aparteni al patriarkejo. Kaj tamen: historie lia eklezio aperas kiel tradici-fidela komuno de unu okcidenta Eŭropo (tradici-fidela ĉi tie kontraste al protestantismo, kiu por orlodoksulo estas parto de la okcidenta eklezio kaj ricevis sian pozitiv-kristanan de Romo). Kvankam ĝi disvastiĝis en aliaj kontinentoj, laŭ ekstera formo (ne en ĝia esenco, kiu laŭ katolika teologio estas universala) ĝi estas la eklezio de la “roma patriarkejo”.

La papoj ludis gravan rolon en la tuta publika, socia, politika ja eĉ milita vivo de la okcidenteŭropaj nacioj, kaj akiris eksterpastran aŭtoritaton. Hodiaŭ restis nur la teorio de nerekta potenco eklezia super la mondo; ĉi tiu teorio ne estas ĝenerale aprobita de okcidentanoj, sed ĝia praktika influo al ortodoksaj popoloj estus ankoraŭ malpli akceptebla ol en latinaj regionoj. La historio de la ortodoksaj popoloj estas signita per kristanismo kun patriarka karaktero, t. e. la aŭtokefalio de lokaj eklezioj apartenas al la popolo, al ĉia nacia heredaĵo. Kiel ekz. reagus cipraj popolo, registaro kaj klerikaro (en kazo de unueco) al enmiksiĝo flanke de la vatikana ŝtatsekretariejo aŭ de la Sankta Oficejo rilate la rolon de arĥiep. Makarios kiel etnarko?

Efektive la ĉefmalfacilaĵo de reunuiĝo ne estas - kiel multaj opinias - la edzeco; la ortodoksuloj ĝenerale kaj principe agnoskas ĝian nedissolveblecon. La ĉefa obstaklo estas ĝuste la difinoj de la la Vatikana Koncilo, ĉar ili estigas konscienc-problemojn por ortodoksuloj, kies tradicio ne konas ion similan. “La oriento vidis en la roma primaseco ne tion, kion Romo mem kaj la okcidento kun ĝi vidis, nome daŭrigon de la primaseco de Petro. La episkopo de Romo estis pli posteulo de Petro sur ties “katedro”, li estis kvazaŭ la postvivanta Petro kun liaj respondeco kaj potenco. La oriento neniam komprenis ĉi tiun postvivadon. Bazilo la Granda ne scias ĝin, Gregoro de N. kaj Johano Krizostomo ankaŭ ne. La aŭtoritato de la episkopo de Romo estas plej granda, sed neniam oni vidas, ke por la oriento ĝi estas di-jura aŭtoritato. Kiel domaĝe, ke tiel fundamenta punkto neniam estis precizigita per malkaŝa diskutado aŭ ekumena koncilo en tempo, kiam oni ankoraŭ ne estis disigitaj”. (Batiffol, Cathedra Petri C III, p 75-76). Tamen ankaŭ en la ortodoksa tradicio ni trovas almenaŭ du klarajn eldirojn, ĉe Sokrato (4-a jc) kaj Socomeno (5-a jc), konstantinopolaj historiistoj: “Ekzistas kanono, kiu ordonas, ke neniu episkopo povas eldoni kanonojn sen la scio de la episkopo de Romo” (PP.GG. LXVII-229) kaj “Ekzistas eklezia leĝo, kiu nuligas kaj senvalidigas ĉion, kio kontraŭas la juĝon de la episkopo de Romo” (PP.GG. LXVII-1057). Nu, estas vere, ke tian kanonon ni ne trovas, ja oni povas supozi, ke fakte ĝi ne ekzistis. Sed estas ankaŭ fakto, ke la du historiistoj tute trankvile, sen rezono, kvazaŭ memkompreneble skribas pri tio, kaj neniu homo en Konstantinopolo ŝokiĝis pro aserto, kiu premisas tre eksterordinaran aŭtoritaton de la papo. Julio (papo en la 4-a jc) skribis al la antioĥiaj episkopoj: “Kial vi ne diris ion apartan pri la temo Atanazio de Aleksandrio? Ĉu vi ne scias, ke estas kutimo, unue skribi al Ni, por ke de ĉi tie estu farata justa juĝo?” (PP.GG. XXV-28).

Se do la ortodoksuloj devas agnoski la papan primasecon, tiam por veni en interkonsenton pri klara origina tradicio de la roma episkopejo, ekde la 4-a jc la papoj, kiujn ankaŭ la ortodoksuloj honoras, klare formulis ĉi tiun tradicion, do en la epoko de la famaj ortodoksaj patroj. Ekz. papo Inocento skribis al Johano Krizostomo, kies ĉefa subtenanto estis tiu papo: “Estas dia, ne homa volo, ke la patroj decidis: neniu decido, ankaŭ se ĝi estas farita en kiel ajn malproksima kaj fora provinco, estus rigardata definitiva, antaŭ ol ĝi estas komunikita al la Sankta Seĝo. Tiel ĉiuj justaj decidoj estas farataj en plena aŭtoritato kaj ĉiuj eklezioj de ĉi tie akceptas tion, kion ili instruu... kiel ĉiuj akvoj venas el siaj naturaj fontoj” (Letero 29, PP.LL. 20-583).

Sed: la ortodoksaj patroj nekontesteble ne konas di-juran primasecon, kaj tion oni ne simple povas pretervidi, ĉar ja temas pri konscienca problemo. Kiel la ortodoksuloj subite ŝanĝu sian tradicion kontraŭ alia, kiun ĝis nun ili tute ne konis!?

Tion ekz. tre klare vidis la minoritato dum la unua Vatikana Koncilo, kiu ne voĉdonis por la nova dogmo. Inter ili ĉefe estis la jugoslava (*) episkopo Strossmajer, kiu - raraĵo inter latinuloj tiutempe! - havis konkretajn spertojn rilate al ortodoksismo, kaj pli ol siaj kolegoj sentis tragikon kaj gravecon de la problemo, kiun akrigos - kiel li prave antaŭe vidis - la koncila difino. Oni devas havi grandan respekton pri la minoritato, kiu Romon forlasis antaŭ la decida voĉdonado, por ne vane doni sian voĉon en afero, kiu aperis al ili - ĉu oni povas diri pro ekumenaj motivoj? - neoportuna (samgrandan respekton oni kompreneble devas havi pro la posta submetiĝo al la dogmoj!), ĉar sen tiu difino relative facile estus imagebla iu kunekzistado de ortodoksismo kaj katolikismo en unu eklezia tutaĵo, kiel certaj Atenaj teologoj antaŭ nelonge deklaris.

Se do ankaŭ ĉi tiu difino, kiu laŭ katolika starpunkto estis necesa pro aliaj kialoj, estis eraro koncerne la reunuiĝon, oni tamen povus nomi ĝin “Felix culpa”: ĝi devigas forigi pli ol 1000-jaran necertecon, doni al la ekleziologio plenon, trovi sintezon inter roma kaj apostol-orienta tradicioj. Ĉiu kristano devas senti, ke kaj en la potenco de la servado, kiun la papoj dekomence postulas por si, kaj en la patrista oriento kun ĝia ne-roma evoluo troviĝas io apostola, de Kristo venanta. Ambaŭ faktorojn ni devas konservi resp. reakiri, nek unu nek la alian forĵeti.

Sur tia bazo reunuigo de katolikoj kaj ortodoksuloj estas ebla, ĉar nek tiuj nek ĉi tiuj devas rezigni je io, kion ili en tiu aŭ alia formo firmtenas; pli ĝuste temas pri pli profunda ekkono de la respektivaj trezoroj, kompletigante per reciproka formala sintezo, do ne elekti inter roma primas-tradicio kaj en oriento pli viva tradicio de eklezia kolegeco, sed trakti ambaŭ kun egala decidemo, kaj en sama lumo rigardi kaj prezenti ilin. (Leo XIII parolas pri “harmoniigo de niaj dogmoj, prezentante ilin plej klare”).

Sankta Paŭlo supozeble en konkreta kazo ne estus permesinta, honori bildojn, kvankam ni trovas en liaj verkoj ĉion por pravigi tian honoradon. Johano Krizostomo instruis mariologion, kiu skandalus hodiaŭ. Kaj simile ni povus trovi multajn ekzemplojn, kiuj montras, ke certaj elementoj en nia kred-trezoro iom post iom ekhavas aspektojn, kiujn antaŭe oni ne rimarkis (kutime oni nomas ĉi tiun fenomenon “dogmorivoluo”).

Tio nun signifas ankaŭ, ke ne ĉie vidiĝas la samaj aspektoj en sama grado. Ni vidis tion ĉe la episkopa potenco, kie estis pli forte akcentata en la ortodoksismo ol en roma katolikismo, kie ĝi ekzistas ankaŭ, sed ne estis praktikita antaŭ la nuna koncilo. Ĉu ne ĝis la koncil-difino pri la kolegeco de la episkopoj ili ŝajnis oficistaro, kun certe granda respondeco, sed nur ekzekutiva? Ĉu ne - almenaŭ parte - la protestanta kaj anglikana krizoj estus evititaj, se en la roma eklezio la dinamika apostoleco de la episkopoj estus vivinta kaj ekkonita?

(Daŭrigo sekvos)

Stefan Maul

 (*) Pli precize, kroata

al la indekso