Enhavo de Espero Katolika numero 4/1965

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la frontpaĝo: muziko en niaj preĝejoj... preĝado al Dio “sen vortoj”

 

 


‘‘ECCLESIAM SUAM’’

Tiu ĉi numero de “Espero Katolika” meritas specialan atenton de ĉiuj esperantistoj, ĉu katolikaj, ĉu nekatolikaj.

Unualoke de niaj katolikaj esperantistoj, ĉar estas ĝuste por ili aparte interesa kaj ĝojiga fakto, ke ni en tiu ĉi kajero povas publikigi la enkondukan parton de la encikliko Ecclesiam suam (“Sian Eklezion”) de papo Paŭlo VI, en esperanta traduko de d-ro William Perrenoud el Svislando.

Kiel oni povas legi alipaĝe, kompleta traduko de la encikliko, el la originaro latina, aperos printempe, eldonota de la Eldonejo “Ekumena Esperanto” en Zürchersmühle/ Urnäsch (Svislando). La adreso de la Eldonejo fakte jam sufiĉe pruvas por ĉiu, ke la prizorgo de la eldono de la encikliko estas - denove - unu el la multaj kaj tiom laŭdindaj iniciatoj de sac. W. Flammer, la ĝenerala sekretario de IKUE, kiu, kiel oni scias, eldonis pasintan jaron ankaŭ - je propra financa risko - la mondfaman enciklikon “Pacem in terris” (“La surtera paco”) de papo Johano XXIII en esperanta traduko.

Li ne nur eldonis ĝin, post multa prepara laboro, sed eĉ donacis ekzempleron de tiu historia encikliko al ĉiu membro de IKUE. Tiel realigante, laŭ nia opinio, geston unikan, kiu nekontesteble pruvis lian personan grandanimecon kaj eksterordinaran fervoron por la katolika Esperanto-movado.

Ni scias tre bone, ke sac. Flammer ne ŝatas, eĉ malamegas, ĉiun laŭdon personan kaj publikan. Ni konas lian moderecon ekzemplan, kiu estas tiom granda, ke ni publikigas tiun ĉi artikolon kvazaŭ “sekrete”, kaj tute sen lia scio.

Sed la baldaŭa publikigo de la encikliko “Ecclesiam suam” en Esperanto, kiel nova frukto de iniciatemo de sac. Flammer, donas al ni danke uzitan okazon, por “tiri” - unu fojon - el la anonimeco la persistan kaj senĉesan laboradon kaj personan sinoferemon de la ĝenerala sekretario de IKUE. Kies strebo, kiel ni persone povis konstati de proksime, ekde la tago, je kiu li komencis sian sendankan taskon, havis nur unu celon: anonime labori, eĉ laboregi, de tago al tago, al la renovigo kaj rekonstruo organiza kaj kultura de IKUE. Por ke la lasta atingu eble plej baldaŭ vere internacian kristanan nivelon, ankaŭ en ekumena senco, kiel montriĝos ankaŭ el lia iniciato, por organizi la IKUE-kongreson de 1966 en St. Gallen en Svislando en pure ekumena senco, en intima kunlaboro kun niaj kristanaj samideanoj.

El ĉio tiel montriĝas, kun kiel nova pruvo la baldaŭa eldono de la encikliko “Ecclesiam Suam” en tre kompetenta kaj erudicia traduko de d-ro Perrenoud, kiu pro tio egale meritas ĉies laŭdon, kiel sac. Flammer paŝon post paŝo realigas sian intencon, disvastigi trans la tuta mondo per Esperanto la kristanan kulturon, kiel jam en la formo kaj eldono de la nova broŝurserio “Kristana Kulturo”, en kiu en mallonga periodo aperis ne malpli ol kvar volumoj, brile evidentiĝis.

Konstatante suprajn notindajn faktojn, ni ne nur honoras - tute prave - la grandajn meritojn de la ĝenerala sekretario de IKUE, sed celas samtempe instigi ĉiujn en niaj propraj rangoj, esti inklinaj - anstataŭ facilmaniere kritiki - mem subteni IKUE, grandanime kaj en pozitiva maniero, ankaŭ kaj unualoke finance. Tiel helpante la realigon de la idealoj de la fondinto de “Espero Katolika”, sac. Emile Peltier. Tiel pruvante, ke ilia idealismo ne estas nur pretenda kaj morale senfunda, sed vere enradikiĝinta en ilia koro kaj reale vivanta!

N. Hoen, redaktoro de “Espero Katolika”

 

al la indekso


LA DUA VATIKANA KONCILO

 

Laŭ informoj el Romo la koncepto de la nova Koncila Principdeklaro estas preta. En sia ŝanĝita formo ĝi prezentas - laŭ asertoj de specialistaj kunlaborintoj - nuntempan teologian vidon pri la rilatoj inter la Katolika Eklezio kaj la modernaj vivkonceptoj. La koncepto alproksimigas la nunan mondon pozitive, anstataŭ negative kie okazis antaŭe.

La enhavo de la koncepto (skemo) - kiu cetere ankoraŭ ne estas definitiva - estas jena:

1.         Situacio-skizo pri la rilatoj Eklezio mondo.

2.         Teologia fundamentigo laŭ la modernaj ideoj pri la interrilatoj Eklezio-mondo.

3.         Valoro de la homa persono.

4.         Geedziĝo kaj familio.

5.         Kulturo.

6.         Socie-ekonomia ordiĝo en la mondo

7.         Mondkomuneco.

8.         Problemoj de milito kaj paco.

N.H.

 

al la indekso


ADIAŬO

S-ro Hub Weltens, la eksiĝinta sekretario de LAF (“La Alta Flugo”), la Junularsekcio de IKUE, sendis por publikigo en “Espero Katolika” jenan leteron:

“Koran dankon al ĉiuj geamikoj, gekonatoj, gekunlaborantoj, kun kiuj mi povis korespondi kaj labori dum la dek jaroj, ke mi nun estas Esperantisto.

Pro diversaj kaŭzoj ne plu estas eble al mi, aktive labori en la katolika junulara Esperanto-movado. I. a. pro fianĉiĝo kaj baldaŭa edziĝo, pro transpreno de la butiko de mia patro, ktp. estontece mankos al mi sufiĉe da libera tempo.

Ne estas eble al mi, danki al ĉiuj persone, ĉar estis tro multaj personoj, kiuj meritus tion. Ankaŭ mi ne volas mencii nomojn, ĉar mi certe forgesus kelkajn. Tial nur ĝenerale mi povas danki al ĉiuj, kiuj iumaniere havis kontakton kun

via, Hub Weltens

al la indekso


RADIO VATIKANA KAJ ESPERANTO

Ŝajnas al ni dezirinde, denove atentigi ĉiujn legantojn de “Espero Katolika” pri la kampanjo de patro Jacobitti en Romo por peti, per personaj leteroj al papo Paŭlo VI, ke ankaŭ Esperanto - se eble ĉi-jare - estu enkondukita kiel unu el la lingvoj, en kiuj Radio Vatikana regule elsendas la komunikojn de speciale katolika karaktero.

Oni relegu nian artikolon pri tiu grava kampanjo - kiun ankaŭ nekatolikaj esperantistoj bonvolu subteni (ni petas al la ne-katolikaj esperantaj revuoj transpreni nian komunikon pri tiu ĉi iniciato, de signifo per la tuta Esperanto-movado!) - en “Espero Katolika” de februaro 1965.

Enkonduko de Esperanto ĉe Radio Vatikana certe signifus grandan kaj efikan propagandon de mondvasta aspekto.

N. Hoen, redaktoro de “Espero Katolika”

ALDONE JEN SEKVAS

Sugestoj per la letero al la Papo

Sanktega Papa Moŝto,

Temo de la letero: Esperante disaŭdigo de la Vatikana Radio pri regulaj informoj kaj katolikaj programoj.

Aspiro de milionoj da katolikaj kaj nekatolikaj esperantistoj, kiuj deziras aŭdi per la lingvo Esperanto, kiu interkomprenigas ĉiujn popolojn, la voĉon de la Centro de la Katolikismo.

Dekkvino da ŝtatoj kaj dudeko da radio-stacioj uzas regule Esperanton kun larĝa profito, tiel ke diversaj registaroj financas ĝin por sia propagando.

 

al la indekso


NI KOLEKTU SUBSKRIBOJN POR ESPERANTO

Laŭ oficiala proklamo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), la jaro 1965 estos jaro de Internacia Kunlaboro. Ĉiuj organizaĵoj en rilatoj kun UN kaj UNESCO estas petataj kunlabori en tiu aranĝo. Ankaŭ UEA akceptis tiun proponon kaj en la venonta jaro per prelegoj, seminarioj kaj ekspozicioj atentigos pri Internacia Kunlaboro kaj UN. La estraro krome decidis kolekti tra la tuta mondo subskribojn por propono farota al UN.

Jen la teksto:

            “Propono okaze de la Jaro de Internacia Kunlaborado.

Donante plenan apogon al la klopodoj de Unuiĝintaj Nacioj progresigi la kunlaboradon inter la popoloj kun la celo dispeli internaciajn tensiojn kaj firmigi la mondan pacon; sed profunde konvinkitaj, ke la lingvodiverseco prezentas unu el la plej gravaj obstakloj al plua intensigo kaj vastigo de internacia kooperado sur ĉiuj niveloj;

prenante en konsideron la Rezolucion de la 10-a de decembro 1954 per kiu la Ĝenerala Konferenco de Unesko rekonis “la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de  la popoloj de la mondo”;

ni nun proponas, ke Unuiĝintaj Nacioj solvu la lingvan problemon per efektiva kaj efika helpo al disvastigo de la neŭtrala Internacia Lingvo Esperanto, rekomendante ankaŭ al la Ŝtatoj-Membroj progresigi ĝian instruadon kal stimuli ĝian uzon en la internaciaj rilatoj de la popoloj”.

Necesas nun, ke ĉiuj esperantistoj kunhelpu kolekti kiel eble plej multe da subskriboj. Ni katolikaj esperantistoj povus peti pri la subskriboj de altrangaj ekleziuloj (kardinaloj, episkopoj, abatoj), por ke la Proponon subtenu kiel eble plej diversflanka kolektivo. Sed ankaŭ pri la kolektivaj subskriboj de katolikaj organizaĵoj (ekz. Pax Christi) ni ne forgesu.

Ĉiu faru sian eblon por helpi al plua disvastigo de Esperanto kaj al la prestiĝo de la Esperanto-Movado, ankaŭ en la intereso de IKUE.

Reinhard Haupenthal

Unuiĝintaj Nacioj kaj esperanto

La kampanjo de U.E.A. por kolekti amason da subskribo-folioj kun propono por solvi la lingvan problemon internacian per Esperanto, oferota al la Unuiĝintaj Nacioj, okaze de la “Jaro de Internacia Kunlaboro”, jam havis konsiderindan sukceson.

Laŭ “Esperanto”, la Centra Oficejo de U.E.A. en Roterdamo ricevis, ĝis la 20-a de januaro 1965, 1.239 subskribofoliojn, kun 25.392 individuaj subskriboj el 33 landoj, kaj subskribojn de oficuloj de 138 organizaĵoj en 18 landoj kun 1.155.509 membroj.

Aldone alvenis antaŭinformo de la “Dana organizaĵo de fakaj kunagantaj unuiĝoj”, kun 825.000 membroj. Sume do preskaŭ 2 milionoj da membroj de subskribintaj organizaĵoj.

 

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

 

25.000 nocioj per bildoj

“Esperanto-Press”, entrepreno fondita en Kanado de S-ro R. Eichholz, ricevis de la firmo Duden, unu el la plej grandaj eldonejoj en la mondo, la licencon eldoni en Esperanto la “Duden bildvortaro”-n.

La verko ne estos ordinara vortaro, ĉar la nocioj ne estos klarigitaj per difinoj, sed per bildoj. Multaj el la bildigotaj terminoj estis ĝis nun malfacile troveblaj por ordinara uzanto de Esperanto, ĉar ili troviĝas dissemitaj en cento da fakvortaroj. Aliaj terminoj devis esti kreitaj, ĉar ili mankis en la internacia lingvo.

La bildvortaro konsistos el 368 desegnitaj bildaroj, kiuj klarigos ĉ. 25.000 nociojn. 170 geesperantistoj fakuloj, vortaristoj kaj Akademianoj, kunlaboras por tiu eldono. Spertuloj rajtas ricevi senkoste fakajn foliojn, se ili akceptas kontroli la elekton de terminoj de sia fako.

La tuta verko estas abonebla en presprovaĵa formo pagante 50 stelojn ($ 3,85).

 

“Kolombidoj”

Ni salutas la aperon de nova Esperanto-organo: “Kolombidoj”, kies du unuaj numeroj aperis por la servo de la irlandaj gesamideanoj.

Gratulojn al la iniciatinto: s-ro Jeremy Addis, Dublin.

 

Aŭstrio jubileas

En aprilo 1965 Aŭstrio serioze kaj ĝoje festas la 20-an datrevenon de sia restariĝo post jaroj de mallibero kaj milito, sed je la 15-a de majo 1965 estos 10 jaroj post subskribo de la ŝtatkontrakto, per kiu Aŭstrio fariĝis neŭtrala ŝtato.

Per la restarigo de Aŭstrio ankaŭ la Esperanto-movado, oficiale likvidita de la perforta n. s. reĝimo, povis revi resp. komenci novan agadon kaj laboron.

Tial ni esperantistoj, dankeme al Dio rememoras kaj konsideras tiujn tagojn. W. M.

 

Esperanto-Monumento en Linz, Aŭstrujo

La 10-an de julio 1965 okazos en Linz, Aŭstrujo, la inaŭgura festo de Esperanto-monumento. Esperanto-ekspozicio estos aranĝata de la 8-a ĝis la 11-a de julio.

Okaze de suprenomita inaŭguro aperos du belaspektaj faldprospektoj kun esperanta teksto: unu pri la urbo Linz, la dua pri Supra Aŭstrio. Jam aperis glumarkoj. Johann Geroldinger

 

Eŭropa Esperanto-Konferenco 1965 (Vieno, 11.7 ĝis 17.7 1965)

Ni ricevis du specimenojn de noveldonita esperantlingva varbilo de la fremdultrafika oficejo de la registaro por Malsupra Aŭstrio. La varbilo estas bela multkolora informilo pri tiu ĉi regiono, kiu ĉirkaŭas Vienon. Krom koloraj bildoj ĝi enhavas ankaŭ relief-bildmapon de tiu ĉi aŭstria liglando, al kiu kondukos la samideanojn la aŭtobusoj de la konferenco. Kontraŭ unu internacia respondkupono ĉiu esperantisto ricevos, kun du aliaj esperantlingvaj fremdultrafikaj varbiloj, tiun ĉi belan bildmapon.

Prelegos dum EEK:

la prezidanto de UEA Prof. d-ro Ivo Lapenna pri: “Lingvaj problemoj en la internacia politiko”;

la vicprezidanto de UEA d-ro Wensing pri: “La evidenta praktika valoro de Esperanto en internaciaj ekonomiaj rilatoj”;

Prof. L. Laurat, Parizo, pri: “Esperanto en ekonomi-politikaj rilatoj”;

la direktoro de IEMW, kort. kons. H. Steiner: “Esperanto en la literaturo”;

la komitatano de Aŭstria Esperanto Instituto, E. Werner, pri: “Esperanto kaj la turismo”.

 

Nia vetludo

Je la fino de 1964 mi ricevis monon de 121 Membroj kun Jarlibro el 8 landoj. Kelkaj aktivaj IKUE-anoj varbis diversajn novajn membrojn, kaj la estraro de IKUE kore dankas ilin pro tiu bona laboro.

La gajninto en nia vetludo estas s-ro J. König, Stockum (Sauerlando, Germanujo). Li varbis 44 MJ kaj 22 donacantojn. Por li estas la premio “La dia komedio” de Dante, kiun anonima membro donacis por tiu celo. Ni deziras al s-ro König agrablajn horojn dum la legado de tiu altvalora verko. Corry van Cleef

 

Granda sukceso

Ĝis nun - ja ne estas sekreto - la cirkonstancoj en Ameriko ne estis tiel fervoraj, ke la varbado de novaj membroj por nia internacia katolika unuiĝo povu rikolti grandan sukceson.

Tial estas des pli ĝojige - kaj aparte publikiginde - ke la nova Reprezentantino de IKUE en Ameriko, s-ino Berthold Schmidt (New York), dank’ al tre aktiva kaj persona agado, en sufiĉe mallonga periodo sukcesis varbi ne malpli ol 35 novajn membrojn por nia asocio.

Ni varme gratulas nian fervoran Reprezentantinon en Ameriko pro la bela rezulto, kiun ŝia multa laŭdinda aktiveco havis, kaj ni esperas, ke ŝiaj varbaj sukcesoj daŭros samgrade ankaŭ en 1965. Ŝia agado estas vere modela, kaj espereble ĝi donos al niaj Reprezentantoj en aliaj landoj la kuraĝon kaj instigon, eble plej baldaŭ kaj same fruktodone, komenci varban agadon kun sama fervoro kaj persisto.

Ni sendos al nia Reprezentantino en Ameriko belan libron kiel personan donacon kaj premion, kiel anoncite en “Espero Katolika” de oktobro 1964. N. Hoen

 

Radio Bilbao

Radio Bilbao, Hispanujo, denove elsendas en esperanto.

Ĉiu merkrede-nokte, de la 23,30 ĝis la 23,55 h. (GMT), oni povas aŭskulti la interesan programon “Esperanto sur la Anteno”, sur ondolongo de 264,8 metroj aŭ 1133 kilocikloj.

La enhavo de la programo estas tre varia: informoj kaj komentoj pri esperantaj temoj, literaturo, poezio, rakontoj, respondoj al komunikantoj, ktp.

Kunlaboro kaj kontrol-leteroj estas ege dezirataj.

Verkas kaj prezentas la programon s-ro Julio J. Juanes.

 

Nederlanda Radio

Multaj radi-stacioj krom nacilingve, ankaŭ esperantlingve dissemas misverojn kaj erarojn pri religio kaj socia moralo…

La Nederlanda Kristana Radio-Unuiĝo (protestanta) regule disaŭdigas Esperante religian rubrikon kun temo pri Evangelio.

 

Turismo

La Esperanto-Grupo Munkeno (München), kiu aranĝis en la jaro 1951 la 36-an UK de Esperanto, nun sukcesis konvinki la Organizan Komitaton de la “Internacia Trafika Ekspozicio 1965” en Munkeno pri la valoro de prospekto en Esperanto.

Ni ricevis ekzempleron de tiu ĉi prospekto kaj nur povas laŭdi ĝin.

Esperantistoj, kiuj intencas viziti la ITE bonvolu frutempe anonci sin. Kiam ili volas renkonti esperantistojn ankaŭ el aliaj landoj, ili venu en la semajno antaŭ aŭ post la Eŭropa Esperanto Konferenco, 11.-17.VII.1965, en Vieno (Wien), por ke oni povu aranĝi komunajn renkontiĝojn.

Interesa tempo por vizito estos ankaŭ la tagoj inter la 18-a de septembro kaj la 3-a de oktobro; ĉar dum tiuj tagoj okazos en Munkeno la granda kaj unike plezura festo, kiu fariĝis konata - eble jam mondkonata - sub la nomo “Oktobra Festo” (Oktoberfest), kaj kiu allogas ĉiujare milionojn da vizitantoj, inter ili multajn el ĉiuj partoj de la mondo.

 

 

al la indekso


SKOLTISMO KAJ ESPERANTO 

La Skolta Esperantista Ligo (S.E.L.) estas la internacia klubo de la esperantistaj skoltinoj kaj skoltoj. Post 12 jaroj kiel Prezidanto de S.E.L. s-ro Jozef Van Gulck, longtempe skoltkomisaro en Belgujo kaj jam dum pli ol 35 jaroj membro de IKUE, eksiĝis el tiu funkcio. La nova Prezidanto estas la ĝisnuna vic-prezidanto, s-ro Douglas Murphy, dum jaroj skoltkomisaro en Ipswich, Britujo.

Kvazaŭ kiel donacon al la prezidinto de SEL, la Monda Skolta Oficejo en Ottawa diskonigas bonan novaĵon.

En 1934 la MSO protokolis: “La Monda Komitato ne agnoskas la studadon de Esperanto ĉe Skoltoj, ĉar vidas en ĝi ne praktikan valoron”. Tiu decido okazis post la Internacia Skolta Ĵamboreo de 1933 en Gödöllö (Hungarujo), kiam la organizintoj intencis uzi tri oficialajn lingvojn: anglan, francan kaj Esperanton. La tiama Direktoro de la MSO oficiale malpermesis la uzadon de Esperanto dum la ĵamboreo.

Nun, post multaj klopodadoj de SEL, la MSO decidis dum sia lasta kunveno, fine de 1964: “La Monda Komitato konsentas jene: Esperanto, kune kun aliaj helplingvoj, pruvis sian utilecon en multaj medioj, kaj en pluraj Skoltasocioj ĝi estas permesita lingvo por la Interpretista Insigno. La Komitato decidis nuligi la protokoleron de 1934 sed ne fari pluan paŝon”.

En la teksto estas miskompreno pri “aliaj helplingvoj”... Tiu decido pruvas denove, ke oni neniam devas malesperi en la vivo. Post 30 jaroj! La protokolo de 1934 estis eĉ ne komprenebla, ĉar Baden Powell, la fondinto de la Skoltismo mem instigis en sia libro jam en 1908 la skoltojn, lerni Esperanton “ĉar tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj”.

La esperantistaj geskoltoj estas tre dankemaj. Laŭ ni, ĉi tio estas pli grava decido ol la neskoltoj povas eble kompreni. La SEL nun sentas sin pli libera por antaŭenpuŝi Esperanton en skoltaj rondoj. Ne povas esti ia dubo, ke ni ŝuldas ĉi tiun sukceson plejparte al la sendo de la CED-dokumentoj (de UEA) al la MSO, kiuj malfermis la okulojn de ties Estraro. Fino bona, ĉio bona!

Kiam en 1968 SEL festos sian 50-jaran ekzistadon, ni esperu ke la tuta venko estos nia en vera “Skoltfrataro”.  

J. V.G.

 

al la indekso

 


PILGRIMADO AL JERUSALEMO

LA PANELO “PATRO NIA”

 

Ĉi-jare okazos grave evento, kiu interesos ne nur la katolikajn esperantistojn, sed ĉiujn aliajn, kiuj amas Esperanton kaj prizorgas ĝian disvastigon. Temas pri la Pilgrimado al Jerusalemo. de la 26-a de aŭgusto ĝis la 19-a de septembro 1965, por la inaŭguro de la panelo “Patro nia” en la preĝejo “Pater” sur la Olivarba Monto, kaj same de la panelo “Magnificat” en la preĝejo de la Vizitado (Ain Karim, Israelo).

Se por katolikoj ĉi tiu okazontaĵo prezentas plurajn motivojn de amĝojo, esperantistoj devas konsideri kiel gravan aferon la iniciaton, kiu estas preskaŭ palpebla elmontro al la Jordania popolo de nia lingvo internacia: ne estas utopio klopodi, por ke Esperanto iĝu en la estonto la dua lingvo de la arabaj popoloj.

Por tiuj kiuj ne partoprenos al la UK de UEA en Tokio, jen interesa esperanta travivaĵo en la jaro 1965!

Dum la pilgrimado, en la urboj de la tranoktadoj, la lokaj esperantistoj akceptos kaj festos nian karavanon.

Nombro de la Partoprenantoj: 48 (unu aŭtobuso, ĉar ne estas eble transveturi per du aŭtobusoj).

Limdato por la aliĝo: La 1-a de majo 1965.

Aranĝo por tiuj, kiuj deziras vojaĝi aviadile: Rendevuo en Jerusalemo la 1-an de septembro 1965.

Oktaga restado kaj vizitoj kune kun la aliaj pilgrimantoj kaj inaŭguro de la paneloj - ĝis Haifa la 14-an de septembro.

Kotizo por ĉi tiu oktaga restado: liroj 50.000.

Pasportoj: por Jugoslavio - Bulgario - Turkujo - Sirio - Libano - Jordanio - Cipro - Grekujo.

Atentu: ne enskribigu: “Israelo”! Se iu jam havas indikon de tiu lando, ne sufiĉas por li ĝia forstreko: li devos prizorgi denove la pasporton.

 

al la indekso


MEMORE DE MALNOVA PIONIRO

 

Je la 1-a de aprilo 1965 estis la 100-a datreveno de la naskiĝo de Patro Francisko Meštan, unu el la unuaj aktivuloj de nia movado, ne nur inter la katolikaro, sed ankaŭ en ĝeneralaj rondoj esperantistaj internaciaj aŭstriaj, kaj precipe en Vieno kaj Krems ĉe la Danubo.

Li naskiĝis je la 1-a de aprilo 1865 en Hlinsko, Bohemio (tiam en la malnova Aŭstrujo), estis dum 18 jaroj provincestro de la ordeno de la “patroj piaristoj” en Aŭstrio, kelktempe (post 1923) IKUE-prezidanto, vicprezidanto de la “Aŭstria Esperanto-Delegitaro”, prezidanto de “Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (AKLE) kaj de “Katolika Unuiĝo Esperantista de Wien”, fervora Esperanto-predikisto, sed ankaŭ sukcesa kursgvidanto, i. a. en pastra seminario de Vieno. La apartenis al la unua Ŝtata ekzamen-komisiono por Esperanto en Aŭstrio.

P. Meštan dum la dua mondmilito, en tempo forte premanta, kiam la Esperanto-movado estis oficiale likvidita, je la 21-a de februaro 1941 mortis en Krems ĉe la Danubo, kie ankaŭ troviĝas lia tombo en la komuna tombaro de la patroj piaristoj.

La memoro pri li kaj lia vere pionira agado dum kelkaj jardekoj en terure kriza tempo estu por ni ne nur afero de honoro, sed antaŭ ĉio instigo al sekvado kaj agado.

Walter Mudrak, Vieno

(kiel dankema persona konato kaj ĉiam juneca modesta kunlaboranto)

 

al la indekso


UNUA MESO EN ESPERANTO EN ĈILIO 

La 29-an de novembro 1964, en la kadro de kunsido de la Ĉilia Esperanto-Asocio, oni celebris unuafoje Meson en Esperanto!

Efektive la novaj liturgiaj leĝoj, aplikitaj en Ĉilio ekde le 7-a de junio, permesas celebri la Meson en la landa lingvo. Ĉilia episkoparo permesis la meson ankaŭ en aliaj lingvoj ol la enlanda (favore precipe de alilandaj komunumoj), kondiĉe ke la koncernaj tradukoj havu eklezian aprobon.

La kunsido de ĉiliaj esperantistoj okazis en la benediktana monaĥejo de Las Condes, en la ĉirkaŭaĵoj de la ĉefurbo Santiago. La Meson celebris sac. prof. d-ro León Toloza OSB, kiu en sia prediko rilatigis signifon de la adventa liturgio al la propraj taskoj de esperantistoj kaj reliefigis la gravon de tiu unika solenaĵo.

Ĉiuj laŭtvoĉaj tekstoj, escepte de la Prefaco, estis en Esperanto, en traduko provizore aprobita. Por la komunaj preĝoj de la Meso oni prenis plejparte la tradukon de patro H. G. Wannemakers S. J. en “Tutmonda Laŭdo”; la variajn preĝojn oni tradukis rekte el la originalaj lingvoj. La silentaj preĝoj estis latine eldiritaj.

Estis verŝajne la unua fojo ke celebranto kaj ĉeestantoj kune preĝis la Meson en la internacia lingvo kaj rekte salutis kaj respondis al si reciproke.

Grava ĉilia tagĵurnalo raportis pri la okazintaĵo en longa artikolo, diskonigante ankaŭ ĝeneralajn informojn pri Esperanto. La sciigon represis pluraj ĵurnaloj en Hispanameriko.

 

al la indekso


ECCLESIAM SUAM

enkonduka parto

Ni prezentas ĉi tie al niaj legantoj la enkondukan parton de la encikliko “Ecclesiam suam” (“Sian Eklezion”) de Papo Paŭlo VI.

La Esperanto-traduko de la encikliko “Ecclesiam suam” aperos printempe, eldonita de la eldonejo “Ekumena Esperanto” en Zürchersmühle/ Urnäsch, Svislando. Nia svisa samcelano d-ro William Perrenoud tradukis ĝin el la latina originalo.  W. F.

Al la Respektindaj Fratoj Patriarkoj, Primasoj, Arkiepiskopoj, Episkopoj kaj aliaj lokaj Ordinaraj Superuloj, havantaj pacon kaj ligon kun la Apostola Seĝo, al la klerikaro kaj al la kristanoj de la tuta mondo, same kiel al ĉiuj homoj de bona volo:

Per kiuj vojoj la Katolika Eklezio devas nuntempe plenumi sian taskon.

Papo Paŭlo VI

Respektindaj fratoj kaj amataj filoj, saluton kaj apostolan benon.

Sian Eklezion Jesuo Kristo fondis cele, ke al ĉiuj homoj ĝi estu patrino bonkora kaj servantino de la savo. Estas do facile kompreneble, ke en la daŭro de la jarcentoj precize tiuj homoj atestis al ĝi sian precipan amon kaj dediĉis sian precipan prizorgadon, al kiuj same kore gravis celi la gloron de Dio kaj savi por ĉiam la animojn de la homoj. Inter ili distingis sin tute nature la Anstataŭantoj de Kristo mem sur la tero, nenombrebla vico da Episkopoj kaj sacerdotoj, kaj mirinde multaj sanktuloj.

Neniu do verŝajne malkonsentos pri tio, ke, vokite per la nepenetrebla decido de Dio al la Ĉefpontifikeco, ni kun amo kaj alta respekto turnu nin en nia unua Encikliko al la sankta Eklezio.

Ni entreprenas nun montri pli klare al ĉiuj, kiel necese estas por la savo de la homa socio kaj kiel grave por la katolika E-klezio, ke ambaŭ renkontiĝu, konu sin reciproke kaj amu unu la alian.

Kiam lastan jaron, per alta favoro de Dio, je la festo de la ĉefanĝelo Miĥaelo estis inaŭgurita la dua sesio de la Ekumena Koncilo Vatikana II, kaj ni ĉeestis kun vi ĉiuj en la granda Baziliko de Sankta Petro, ni trovis tre bonvena tiun eblon interŝanĝi opiniojn, kaj ni anoncis nian intencon adresi al vi ankaŭ skribe - kiel kutimas fari ĉiu nova Ĉefpontifiko - patrajn kaj fratajn vortojn, kaj formuli certajn pripensojn, kiuj al ni tre gravas kaj ŝajnas havi grandan utilon por doni la komencan direkton al nia ofico Pontifika.

Ne estas al ni facile esprimi nete tiujn pensojn, unue ĉar ni devas dedukti ilin el diligenta interpreto de la Dia instruo, konforme al la deklaro de Kristo: “Mia instruo estas ne de mi, sed de Tiu, kiu min sendis” (Joh 7,16); due ĉar ni devas adapti tiujn ideojn al la nunaj kondiĉoj de la Eklezio, kiu atestas sian vivoforton laŭ ambaŭ jenaj aspektoj: unuflanke ĝia interna vivo, rezultanta el la sperto akirita dum multaj jarcentoj, pli kaj pli kreskas kaj floras, dum aliflanke ĝiaj ekstere efikantaj fortoj estas vaste aplikataj al la apostolaj laboroj. Fakte, ni neniel rajtas lasi sen atento la stadion de disvolviĝo de la hodiaŭa homa socio. Tiun socion ja celas nia klopodado.

Ni ne esprimos ĉi tie instruojn novajn aŭ absolutajn. Al tio dediĉas sin la Ekumena Koncilo. Tute ne intencante perturbi ĝian aktivecon per tiu ĉi simpla komuniko letera, ni preferas laŭdi kaj stimuli ĝiajn laborojn.

Eldonante tiun ĉi Enciklikon, ni neniel volas pretigi solenan dokumenton, ĉefe traktantan pri temoj de la katolika doktrino, nek esprimi opiniojn pri moralaj aŭ sociaj demandoj. Ni nur deziras adresi al vi mesaĝon sinceran, kiel decas inter fratoj kaj konatoj. Prezentante tiun ĉi skribon, ni por utilo kaj en fido celas nur al tio, ke la komuneco de kredo kaj karito, kiu feliĉe regas inter ni, fortiĝu pli kaj pli kaj donu al ni ĉiam pli da vivĝojo; ke dank’ al tio nia animprizorga diligenteco ĉiutage kresku; ke la kunsidoj de la Ekumena Koncilo estu kiel eble plej fruktodonaj; kaj fine, ke estu metitaj en pli klaran lumon la principoj kaj reguloj koncernantaj aŭ la doktrinon, aŭ la praktikon: ĉar tiuj sane priregas la religian kaj apostolan fervoron de la rajtaj superuloj de la Eklezio kaj de ĉiuj kredantoj, kiuj gvidate de ili plenumas socian taskon aŭ bonvole donas al tiu klopodado sian kontribuon.

La triobla tasko de la Eklezio

Sen pliaj premisoj ni informas vin, Respektindaj Fratoj, ke ĉefe tri konstatoj prezentiĝas en nia menso, se ni mezuras la tre ampleksan taskon, kiun Dio kontraŭ nia deziro kaj malgraŭ nia malmulta merito konfidis al ni en sia providenco, nome regadi la Eklezion de Kristo kiel Episkopo de Romo, do kiel Sekvanto de la beata Apostolo Petro, la ŝlosilportanto de la regno ĉiela kaj Anstataŭanto de Kristo mem, kiu faris Petron unua Paŝtisto de sia grego tutmonda.

Unue, ni havas la konvinkon, ke la Eklezio devas esplori sin mem profunde kaj mediti sian misteron, por instrui kaj stimuli sin; trastudi pli funde la instruon pri sia origino, sia naturo, sia plenumota mandato, sia celo.

Tiu instruo jam estas konata, ĝi ellaboriĝis kaj disvastiĝis en la pasinta jarcento, tamen oni neniel rajtas deklari ĝin sufiĉe esplorita kaj komprenita. Ĝi enhavas “la efektiviĝon de la mistero kaŝita de eterne de Dio, (...) por ke konatiĝu per la Eklezio la multobla saĝeco de Dio” (komp. Efe 3, 9-10), kvazaŭ trezoron de la sekretaj intencoj de Dio, manifestendaj per la agado de la Eklezio. Tiu instruo vekas en ĉiu fidela adepto de Kristo la plej grandajn atenton kaj atendon, sekve des pli en tiuj, kiel ni kaj vi, Respektindaj Fratoj, kiujn “la Sankta Spirito faris Episkopoj por regi la eklezion de Dio” (komp. Ago 20, 28).

El tiu klara kaj vigla konscio pri si mem rezultas la deziro kompari la absolutan kaj perfektan bildon de la Eklezio, kia Kristo ĝin volis, nome kiel lia sankta kaj senmakula fianĉino (komp. Efe 5, 27), kun la reala bildo de la Eklezio, kia ĝi montras sin al ni hodiaŭ. Per la graco de Dio ĝi restis fidela al la esencaj karakterizoj, kiujn ĝia Dia Fondinto enstampis al ĝi kaj kiujn la Sankta Spirito vivigis kaj disvolvis en la daŭro de la jarcentoj, por ke ĝi pli kaj pli kongruu kun la unua intenco de la Fondinto, sed ankaŭ kun la menso kaj la inklinoj de la homa socio, kiun ĝi penis altiri al si per la diskonigo de la Evangelio de la savo. Tiu vizaĝo de la Eklezio tamen neniam povas esti tiel perfekta, tiel bela, tiel sankta, nek tiel plena de lumo, ke ĝi kapablus egali la originan idealon de la Fondinto.

El tio rezultas, ke la Eklezio, instigata de forta kaj vigla anima impeto, mem postulas sian renoviĝon, nome la forigon de la eraroj, kiujn faris ĝiaj membroj kaj kiujn ĝia konscienco, spegulo de ĝia modelo, Kristo, indikas kaj kondarnnas. Jen do, Respektindaj Fratoj, la objekto de la dua pripenso, kiu nun okupas nian atenton: la membroj de la Eklezio konsciu sian devon korekti siajn erarojn kaj atingi pli altan perfektecon. Kaj ili sagace elektu la vojojn, per kiuj la dirita renoviĝo estas realigebla.

Tiun konsilon ni donas al vi ne nur, por ke ni mem povu alpaŝi pli fideme al la efektivigo de la dezirindaj korektoj, sed ankaŭ por ke vi, en tiel grava kaj malfacila afero, alportu al ni vian konsenton, viajn konsilojn kaj vian helpon. El la du ĉi-supraj niaj pripensoj, kiuj sendube ankaŭ estas viaj, rezultas spontane la tria, nome: ke la Eklezio starigu kaj aranĝu rilatojn kun la tuta homaro, kies konsista parto ĝi mem estas, kaj meze de kiu ĝi vivas kaj agas.

Estas konate, ke unu parto de la homaro asimilis la kristanismon tiel profunde kaj ĉerpis el ĝi tiom da forto kaj virto, ke - se eĉ nekonscie - multaj popoloj dankas al la kredo kristana la plej altajn valorojn de sia kulturo. Poste tamen, en la daŭro de la lastaj jarcentoj, ili misevoluis kaj deturnis sin de sia origino. Alia parto de la homaro, la plej granda, etendiĝas sur ege vastaj regionoj de la terglobo, kaj konsistas el la t. n. novaj popoloj. La tutmonda homaro ne estas alirebla en unu sola maniero. Male, ĝi prezentas al la Eklezio cent diversajn eblojn de interrilato. Certaj el tiuj ĉi estos larĝe malfermitaj kaj facile uzeblaj; aliaj dume estas dubaj kaj penigaj; fine, ekzistas ankaŭ - ho ve - pluraj, ĉe kiuj neniu amika dialogo ŝajnas esperebla.

Prezentas sin do la demando, kiele la Eklezio efektivigu la dialogon kun la homoj de nia epoko. Estos tasko de la Koncilo difini la amplekson kaj la komplekson de tiu problemo, kaj trovi la plej bonajn rimedojn por ĝin solvi. La bezono doni al ĝi taŭgan respondon impresas nin diverse: ĝi signifas samtempe ŝarĝon, instigon, stimulon, kaj naskas en ni ardan deziron trafe reagi. Tion certe ankaŭ sentas vi, Respektindaj Fratoj, kiuj spertas tiujn malfacilojn ne malpli skrupule ol ni mem. Ni preparu nin do efike partopreni la diskutojn kaj debatojn, kiujn, konsidere al la graveco kaj multflankeco de ilia objekto, ni juĝis necese havi unucele kun vi en la Koncilo.

 

al la indekso


RADIO ROMA, ESPERANTO-FAKO

 

La dissendoj okazas de 18.55 ĝis 19.10 h. Prelegantoj: marde kaj merkrede s-ro Luigi Minnaja, vendrede prof. d-ro Vincenzo Musella.

La programo por marto estis jena (la cifero indikas la daton): 2 Tra la literaturo; 3 Kuriero de Esperanto; 5 Italaj provincoj: La Spezia; 9 Novaĵoj el Italujo; 10 Kuriero de Esperanto; 12 La Skolastiko kaj Sankta Tomo el Aquino; 16 Italaj kanzonoj en Esperanto; 17 Kuriero de Esperanto; 19 La “Dia Komedio”: Infero; 23 Leterkesto; 24 Kuriero de Esperanto; 26 La “Dia Komedio”: Purgatorio; 30 Kristana mondo; 31 Kuriero de Esperanto.

La programo por aprilo:

2 La “Dia Komedio”: Paradizo; 6 Tra la literaturo; 7 Kuriero de Esperanto; 9 italaj belartaj urboj: Parma; 13 Novaĵoj el Italujo; 14 Kuriero de Esperanto; 16 La “Mesio” de G. F. Händel; 20 Italaj kanzonoj en Esperanto; 21 Kuriero de Esperanto; 23 Epizodoj el la “Dia Komedio”: Uliso; 27 Leterkesto; 28 Kuriero de Esperanto; 30 Italaj Nobel-premiitoj: Grazia Deledda.

Ni estos al Vi dankaj, se de tempo al tempo Vi informos nin pri Via aŭskultado kaj pri la Esperanto-movado en Via urbo.

Kore dankas kaj salutas

Radio Roma, Esperanto-Fako

 

al la indekso


BAHAISMO, ESPERANTO-RELIGIO?

Kiam fine de la 3-a sesio de la nuna koncilo la skemo pri religia libereco estis prokrastita, la multaj kritikaj kaj protestaj voĉoj same kiel la pravigo de la prokrasto (pro konscienco kaj respondeco de aro da koncil-patroj, kiuj ne sufiĉe povus pristudi la skemon en malmultaj tagoj) montris, kiel ege grava estas la afero. Tiu tiel senpacience atendata skemo estos la necesa kompletigo al (precipe) la ekumenismo-skemo. Estus do tro frue rezoni pri ĝi. Sed eble valoras, ĵeti rigardon al tiutemaj ideoj inter la esperantistaro.

Zamenhof mem havis sufiĉe konkretajn imagojn pri religia libereco resp. neŭtraleco. Simile kiel per la I. L. li kreis la bazon por lingva egaleco, li intencis starigi “neŭtralan religion”, kiu por ĉiuj estu akceptebla, ĉu ili estas anoj de ekzistanta religio, aŭ estas “liberkredaj” (kio ne signifas “ateistaj”!). Fakte lia “homaranismo” estis pli etiko ol religio (kion li mem diris), kaj ĝi nek koincidis kun la t. n. interna ideo nek iel ligiĝis al la E-movado mem, sed estis tute aparta (privata) afero de Zamenhof (Legu ekz. en “Vivo de Zamenhof” de E. Privat, ĉap. XI).

Ĝi ne estis sinkretismo (t. e. miksaĵo el diversaj religioj), nek volis forlogi la kredantojn de iliaj respektivaj konfesioj aŭ religioj. Li imagis ĝin tia, ke ĉiu ajn homo povas aprobi ĝian enhavon (eble oni povus kompari ĝin - sur alia ebeno - kun la ĉarto de UN). Bedaŭrinde lia tro frua morto malhelpis definitivan ellaboron de tiu piano.

Post Zamenhof estis pluraj similaj entreprenoj, ĉefe tiu de lia plej juna filino Lidja (kiu i. a. tradukis “Quo vadis?”). Sed ŝi konatiĝis kun la ideoj de Abdu l'-Baha kaj la bahaana kredo, al kiu ŝi aliĝis. “Bahaismo - Religio de Paco” estas broŝuro el ŝia plumo. Kio nu estas Bahaismo?

Ĝi portas la kutimajn simptomojn de sekto: neniu ekzistanta religio estas la vera, Dio estas la sola perfektaĵo, dum la koncepto de la vero estas relativa (kio kondukis al dispartigo de la kredantoj); la sola ĝusta vojo: memstare serĉi la veron akorde kun scienco kaj racio ktp. Ĉiuj bahaanoj devos lerni Esperanton.

Se la homaranismon de Zamenhof eble ankaŭ katoliko povus aprobi, la bahaismon ni certe devas rifuzi energie, precipe se ĝi pretendus pli-malpli esti “esperantista religio” - kiun impreson oni povus gajni per artikolo aperinta en n-ro 1 de januaro 1965 de “La Praktiko” (paĝo 3).

Kompreneble Esperanto estas rimedo uzebla por disvastigi iun ajn ideon aŭ ideologion, kaj en tiu senco ĝi estas neŭtrala. Sed se oni volas ligi kun ĝi certan kvazaŭ oficialan Esperanto-ide(ologi)on, do ekz. tiusence rekomendi al esperantistoj la bahaismon, tio transiras nian komprenon.

Religia libereco (aŭ neŭtraleco) en la neŭtrala Esperanto-movado - jes. Bahaisma “neŭtraleco” - ne. Estus tro da honoro por la bahaismo, diskuti ĝin serioze. En si mem ĝi havas tiom da kontraŭdiroj (ekz. oni kredas kaj akceptas revelaciojn, sed agnoskas nur racion), ke jam post supraĵa rigardo oni ekkonas ĝian senutilon. Nomi ĝin eĉ religio, estas ofendo por la veraj religioj.

s. m.

al la indekso


NI KONDOLENCAS

Ni legas en “Boletín”, la revuo de la “Federación Esperantista Española” (Federacio Esperantista Hispana):

Forpasis José Casanovas Genover, la 26-an de januaro 1965, je la 80-jara aĝo.

Ankoraŭ freŝa la inko de nia omaĝa raporto pri li en la rubriko de Boletín “Niaj Pioniroj”, venas la doloriga novaĵo pri la forpaso de sac. Casanovas Genover, la 26-an de januaro 1965-a.

Kun sac. Casanovas malaperas el la fizika mondo unu el la plej elstaraj pioniroj hispanaj, unu el la plej bonaj kaj sindonaj homoj el la esperanto-movado. Li, logita de la ideo pri internacia lingvo, ĉiam sciis saĝe harmoniigi la devigojn de sia ministrado kun la kulturado kaj propagando de Esperanto.

Oratoro de flua parolado kaj profundaj konceptoj, li trovis ĉiam la ĝustan vorton por instigi la homojn al plej profunda konsidero kaj meditado de la religiaj veroj; al la aplikado kaj praktikado de tiuj veroj kiuj faros el la homoj fratojn, laŭ la ĉiame vivantaj admonoj de Jesuo.

Nun kiam lia animo, matura frukto el spertoriĉa vivo, iris al la Kreinto, ni petas de ĉiuj preĝon por li.

 

al la indekso


NI RECENZAS

 

Bestkalendaro 1965. Eldonaĵo de la Reinsteg-Verlag, Gechingen über Calw., Germanujo. 12 paĝoj, 42 x 30 cm., kun kolorpresitaj pentraĵoj. Teksto en germana kaj esperanta lingvoj. Por 1966 oni jam nun povas antaŭmendi. Prezo: 13 steloj.

Ni povas forte rekomendi supran, modele presitan grandformatan kalendaron, kiu nun jam la duan jaron aperis. Speciale por ornitologoj kaj zoologoj la kalendaro estas multvalora, sed ne malpli por bestamantoj. Cetere la esperanta teksto igas la kalendaron elstara propagandilo por nia internacia lingvo.

 

al la indekso


ANONCETOJ

* S-ro Jarda Zid, Hronov, Ĉehoslovakujo, deziras korespondi kun gesamideanoj el okcidentlandoj.

* Esperanto-poŝtmarkojn kaj poŝtaĵojn kolektas s-ro A. W. Withoos, Amsterdam, Nederlando.

* Juna esperantisto deziras korespondi kun gesamideanoj el ĉiuj landoj. Frato Antonio Lazzarini, Pistoia, Italujo.

* S-ro Perant, Newport (Kentucky, USA) deziras interŝanĝi bildpoŝtkartojn kaj poŝtmarkojn.

* Frato Richard Ewald M.S.F., St. Thome Aquinas Seminary, Parmington (Missouri, USA) petas leterojn por siaj kursanoj de 18 ĝis 43-jaroj.

* Brother Placidus Campbell Obl. S. B., Belmont Abbey College, Belmont (North Carolina, USA), petas leterojn por siaj studentoj 18/ 24-jaraj. Ambaŭ religiuloj donas kurson de Esperanto en sia monaĥejo - al siaj lernantoj kaj profesoroj!

 

al la indekso


PARALELOJ 

Ni citas el la enkonduko de vortaro franc-nederlandlingva de A. M. Maas: “Fakte la bazo por la franca lingvo estis metita kiam Julius Caesar enmarŝis Gallion kun siaj legioj kaj faris tiun landon romia provinco” (58 j. antaŭ Kristo). La verkistoj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, samtempe lingvistoj de formato, transformis el la ankoraŭ sufiĉe nesendependa mezepoka franca lingvo la unulinian ekvilibriĝintan lingvon, kia la franca lingvo estas ankoraŭ hodiaŭ: artefarita lingvo (akcento de la redakcio de E.K.); ne tute libera de artefariteco, sed kiel medio por la spirito nesuperita kreitaĵo, kiu rajte akiris la superecon en la pasintaj jarcentoj de intelekta mondtrafiko”.

Komentario de la redakcio de E.K.:

Jam en E.K. de aŭgusto 1962 ni akcentis, ke laŭ la plej novaj teorioj de lingvistoj modernaj fakte ĉiuj naciaj lingvoj estas artefaritaj lingvoj, kiuj iumomente en la historio atingis punkton de lingva finkresko. Kaj ke la riproĉo de tiuj, kiuj ne volas akcepti Esperanton nur ĉar ĝi estas... artefarita lingvo, ne plu posedas ian valoron el lingvistika vidpunkto. Ke la Zamenhofa lingvo, kiel lingvo de praktika uzebleco eĉ havas elstaran kvaliton, kiun ĉiu “natura” lingvo malhavas, nome la elementon de kompleta logika konstruo sen esceptoj.

Eble estis utile, ĉi-kune ripeti supran tro multe neglektitan konstaton, kiel efike uzeblan argumenton en nia propagando por Esperanto kiel internacia lingvo.

N. H.

al la indekso


LA STRUKTURA EKVILIBRO DE ESPERANTO

 

UNUA PARTO

 

Albert Samyn pritraktas interesan lingvan problemon pri: “La struktura ekvilibro de la internacia lingvo”, en “Heroldo” de marto 1965, en artikolo de jena enhavo:

Se mi diras al vi, ke la internacia lingvo estas ekvilibre strukturita, vi verŝajne ne kontestas mian aserton. Vi ja tuj rememoros la faman regulecon de ĝiaj elparolado, vortfarado kaj gramatiko. Kial do priparoli ion, pri kio ni akordas?

La respondo al tiu demando kuŝas en tio, ke plejofte ni ne konscias pri la plena senco de la vorto “ekvilibro”. Ĝi signifas multe pli ol reguleco, simetrio, mezuro. Unualoke ĝi implicas la agadon de kontraŭaj fortoj kaj ĝi estas nur la rezulto de tiu agado. Povas esti ege interese por ni ekscii, kiaj kontraŭaj fortoj estas “ekvilibrigitaj” en la strukturo de la internacia lingvo kaj kiamaniere. Jen kion ni koncize ekzamenos, komencante per la sonstrukturo e aŭ (se vi preferas alian terminon) la fonetiko.

Mi ne diros pri ĝi multe. En la internacia lingvo ĝia ĉefprincipo estas: pura, neta kaj regula prononco. Tion jam postulas la inter-nacia karaktero de la lingvo. Tamen, la reguleco estas malpli ol oni kutime kredas. La buŝa praktiko de nia lingvo, kvankam ankoraŭ ekstreme limigita, metis antaŭ nin diversajn problemojn, kiel:

- la eventuala duobla prononco de kelkaj vokaloj: e-malvasta kaj e-vasta; o-malvasta kaj o-vasta;

- la daŭro de la vokaloj;

- la eventuala apliko de asimilado-leĝoj, kiam voĉaj konsonantoj (kie p, t, f) renkontiĝas kun senvoĉaj (kiel p, t, f) en la vortkunmeto;

- la fonetika rolo de senakcentaj unusilaboj vortoj; ktp.

Tiujn fonetikajn problemojn ni povas konsideri kiel akcesorajn, almenaŭ el la vidpunkto de la lingvo-strukturo. Ili ne malhelpas, ke ni bone komprenas unu la alian, kiel jam rimarkigis Zamenhof. Ili tuŝas nur la eksteraĵon, la “haŭton” kaj la “veston” de la lingvo. Sendube, en ĉiu kulturlingvo ankaŭ tiu aspekto estas tre grava. Unua atesto estas la vesto, diras la proverbo. Kaj vesto homon prezentas. Sed lastinstance (kaj ĉi tie ni juĝas lastinstance) valoras ne la vesto, sed la enesto.

Alivorte, valoras ne la sonoj, sed ilia signifo kaj ilia rolo en la lingvo-komplekso. Cetere la lingvo-praktiko, kiu estigis la fonetikajn problemojn, iam solvos ilin definitive. Intertempe ni ne maltrankviliĝu pro la nuancoj, kiujn ni konstatas inter la teoria kaj la fakta prononco de la internacia lingvo.

Post la fonetiko, la gramatiko. Per tiu vorto mi celas tre vastan kampon, en kiu ni trovas la konjugacion (kun la modoj kaj tempoj de la verbo), la deklinacion (kun la pluralo kaj la akuzativo), la gradojn de komparo, la uzon de pronomoj, korelativoj, prepozicioj, konjunkcioj ktp. Mi tamen ellasos el ĝi la vortordon, ĉar ĝi meritas, el la vidpunkto de la strukturo de la internacia lingvo, apartan pritrakton.

Kompare kun la aliaj lingvoj, inkluzive de la angla, la gramatiko de la internacia lingvo estas okulfrape simpla kaj regula, do facila. Almenaŭ se ni limigas nin al la formoj (finaĵoj kaj “help-vortoj”), kies nombro estas tre malgranda kaj sen la tedaj listoj de esceptoj.

Sed kiam ni turnas nin al la aplikado de tiuj formoj, ni denove staras antaŭ pluraj problemoj. Kaj la novaj problemoj estas multe pli gravaj ol la fonetikaj. Ili ne tuŝas plu la haŭton kaj la veston, sed la organojn kaj la skeleton mem de la lingvo. Ekzistas tiklaj malfacilaĵoj rilate al la pluralo, la akuzativo kaj la elekto de certaj verbotempoj kaj modoj en difinitaj kazoj. La dubindan uzon de “kia” kaj “kiom” anstataŭ “kiel” De Hoog ne malprave konsideris kiel malsanon, kvankam miaopinie ĝi montriĝos malpli danĝera ol la kuracisto timis. Kaj lastatempe ni eĉ spertis viglan, kvankam ne tre ĝentilan, batalon pri la apliko de la ata- aŭ ita-formoj en la pasivo. Jen sufiĉe da ekzemploj.

Feliĉe por mi, mi ne devas priparoli ĉi tie tiujn problemojn. Mi devas nur montri ilian profundan kaŭzon. Sed antaŭe, mi atentigu vin pri fakto, kiu unuavide povas ŝajni stranga, embarasa. Ĝi estas, ke Zamenhof mem elsemis la ĝermojn de niaj gramatikaj malfacilaĵoj. Eĉ laŭ du vojoj li elsemis ilin en la internacia lingvo:

- teorie, per la fundamenta regulo, kiu permesas, en difinitaj kazoj, la paralelan uzon de malsamaj formoj;

- praktike, per certaj ekzemploj de la Fundamenta Ekzercaro kaj pluraj dubindaj gramatikaj formoj en sia verkaro.

Ĉu pro tio ni riproĉu al Zamenhof mankon de lingvistika sperto? aŭ ni provu “plibonigi” la lingvon, farante ĝin pli rigora, pli logika? Ne, milfoje ne! Certe ofte ŝanceliĝas la Zamenhofa lingvo-uzo. Sed tio estas neevitebla konsekvenco de lia adopto de la principo de libero dum la kreado de la internacia lingvo. Plenkonscie Zamenhof adoptis ĝin, ne pro manko de lingvistika sperto, sed pro lingvistika genio. Libero ja estas la esenco de ĉio vivanta, la animo same de la popola kiel de la literatura lingvo. Ĝi estas forto kaj kiel ĉiu forto ĝi enhavas danĝerojn: la misuzo kaj la ekstremismo. Anarkiismo ekz. povus diskrevigi en mil pecojn la gramatikan strukturon, kiu estas la bazo de la lingvo. Jen kial, sur la gramatika kampo, Zamenhof asignis al la libero nur opozician rolon. Komence estu la reguloj! Nur ĉirkaŭ ili la libero povas krei certajn marĝenojn aŭ zonojn, en kiuj malsamaj formoj validas. La libero do ne prirodu nek subfosu la regulojn! Kaj la marĝenoj, kvankam pli malpli larĝaj, restas marĝenoj. Krome, ili ne havas definitivan karakteron. Okazos, ke unu el du paralele uzataj formoj tute aŭ parte malaperos pro tio, ke en la praktiko ĝi montriĝas malpli oportuna ol la alia. Fakte la libero nur malpliigas la premon de kelkaj reguloj. Ĝi ankaŭ retenas nin de teoriaj kaj trorapidaj, do maltaŭgaj decidoj pri la neeviteblaj gramatikaj problemoj de juna, ŝprucante viva lingvo.

Jen entute tre valora rolo. Kaj ni ne forgesu, ke la gramatiko estas nur parto de la lingvo. Ni devas ankoraŭ pritraki la vortordon de la frazo, la vortfaradon kaj la vortaron. Tiujn partojn mi ne interligis tial, ke mankas al mi la tempo por aparte priparoli ilin, sed tial, ke en ĉiu el ili stimule regas la principo de libero. Kaj per tiu konstato mi jam lasas al vi ekvidi la karakteron de la ekvilibro, pri kiu temas en la internacia lingvo. Ĝi konsistas en duobla kompromiso inter leĝo kaj libero: principe, ambaŭ havas sian propran agadkampon; tamen, kie regas la leĝo, opozicias la libero, kaj inverse, kie regas la libero, la leĝo bremsas.

Ni prenu ekz. la vortordon. Kiam mi asertas, ke ĝi estas libera, mi ne volas diri, ke ni povas arbitre loki la vortojn en la frazo. Ĉiu libero estas nur relativa, “libera de io”, ne submetita al io. En la internacia lingvo la vortordo estas libera je gramatikaj funkcioj. Egale ĉu mi diras al vi, ke la ŝtelisto mortigis la policanon, aŭ ke la policanon mortigis la ŝtelisto, la viktimo restas la sama. Memkompreneble, la vortordo ankaŭ ne estas submetita al pure konvenciaj reguloj. Tio signifas tre grandan liberon. Digas ĝin nur du naturaj leĝoj:

1-e. Vortoj servas por esprimi pensojn; la penso-irado respeguliĝu do en la vortordo. Ekz. kion la pensoj kun- aŭ disigas, ankaŭ la vortordo kun- aŭ disigu.

2-e. Kiel ĝi obeas al la penso-irado, la vortordo nepre obeas al la stilaj leĝoj, t. e. ĝi servu por esprimi vivo- kaj sentonuancojn. Mi ne povas priparoli ĉi tie la delikatan mekanismon de la internacilingva stilo. Mi simple diru, ke ĝi funkcias surbaze de “frazoskemoj”, kaj ke la nuancoj rezultas el etaj modifoj de la ĝenerala skemo. Unu ekzemplon. Revante en amara horo pri siaj eksaj amatinoj, la poeto pensas: “Mia tigra amo disŝiris ilin”. Aŭ pli ekzakte, jen la proza enhavo de liaj pensoj. Ĉar efektive li pasie plendis: “Disŝiris ilin mia amo tigra” (Kalocsay).

Ĉu vi eksentas la nuancojn, kiuj rezultas el la modifoj de la vortordo?

Ĉi tie mi volas fari paŝon returne al la duoblaj formoj, kiujn ni renkontis en la gramatiko. Ĉar unu el du paralele uzataj formoj povas eventuale ankaŭ servi por esprimi sentonuancojn, nome la malpli normala, la malpli logika. Jen kelkaj ekzemploj el la konata eseo de Edmond Privat. Por supozoj la internacia lingvo uzas la us-finaĵon de la verbo. Logike mi devas al vi diri: “Se vi aĉetus aŭton, vi konstatus, ke ĝi poste kaŭzas grandan elspezon ĉiujare”. Sed kun sento kaj vivo mi diras: “Aĉetu aŭton kaj vi vidos, kiom ĝi kostas ĉiujare!”. Do anstataŭ la logika kondicionalo, ordona modo kaj futuro. -  Inversa ekzemplo. La regula finaĵo por la deziro estas -u, kaj logike mi devus diri: “Mi povu iam vojaĝi al Romo!”. Tamen plejeble mi diros: “Se mi povus iam vojaĝi al Romo!”. Do falsa supozo por esprimi mian sopiron. Mi ne citos pli da ekzemploj, ĉar por mia celo sufiĉas rimarkigi al vi, ke ankaŭ por la stilo (pli precize: por stilaj efektoj) ni bezonas “liberajn zonojn” ĉirkaŭ la gramatikaj reguloj.

Albert Samyn

(daŭrigota)

 

al la indekso


KIAM VI ESTAS MALĜOJA...

 

La malĝojo laŭ Dio, diras S. Paŭlo, efikas penton por daŭra savo; sed la malĝojo de la mondo efikas morton (2 Kor 7). Do la malĝojo povas esti bona aŭ malbona, laŭ la diversaj efikoj, kiujn ĝi rezultigas en ni. Bedaŭrinde ĝi havas pli da malbonaj fruktoj ol bonaj. Ĉar bonaj ekzistas nur du, kompato kaj pento; sed malbonaj estas ses, nome timo, inerteco, ĉagreno, ĵaluzo, envio kaj malpacienco. Tial do diras la saĝulo: La malĝojo mortigas multajn kaj en ĝi ne estas gajno (Sir 30), ĉar apud du bonaj riveretoj elfluantaj el la fonto de la malĝojo, originas ses, kiuj estas tre pereigaj...

“Kiam iu inter vi estas malĝoja - diras S. Jakobo - li preĝu”.

La preĝo estas unu el la plej efikaj rimedoj, ĉar ĝi levas la spiriton al Dio, kiu estas nia sola ĝojo kaj nia sola konsolo. Sed kiam vi preĝas, instigu tiajn sentojn kaj uzu tiajn vortojn (ĉu ili estas internaj ĉu eksteraj), kiuj inspiras al vi fidon kaj amon al Dio, kiel ekz.: Ho Dio de la kompato! Mia plej bona Sinjoro, mia plej milda Mesio! Vi, Dio de mia koro, mia ĝojo, mia espero, vi, mia sola amo!

Rezistu per ĉiuj fortoj al la inklino de malĝojo. Eĉ se vi havus la impreson, ke ĉio, kion vi faras en tiaj momentoj, okazas kun malvarmeco, malinklino kaj malfervoro, tial tamen ne ellasu iun el viaj ekzercoj...

Plenumu eksterajn farojn de la pieco, eĉ se vi ne trovus guston en tio. Ĉirkaŭprenu la bildon de la Krucumito, prenu ĝin al via koro, kisu liajn manojn kaj piedojn; levu viajn okulojn kaj manojn al la ĉielo, ĝemdiru al Dio en vortoj de la amo kaj de la fido, kiel ekz.: Mia Amato estas mia, kaj mi estas lia. Miaj okuloj estas konstante direktitaj al vi, ho Sinjoro; ha, kiam vi volas konsoli min? Ho Mesio, estu Mesio por mi, nenio disigu min de la amo de mia Dio!

Francisko de Sales (1567-1622) - Esp. K. P.

 

al la indekso