Enhavo de Espero Katolika numero 6/1965

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

La titolpaĝo donas imponan bildon de nia moderna tempo: la maŝinhalo de elektra centralo.

 

 

 


FRATECO INTER LA POPOLOJ

La 22-an de decembro 1964 papo Paŭlo VI faris paroladon elsenditan de radio Vatikana, en kiu li faris varman pledon por frateco inter la popoloj. Temo speciale grava por kristanaj esperantistoj, kiuj ja en du sencoj alstrebas la saman celon. Nome propagandante lingvon internacian, kreitan unualoke por realigi per ĝi, ke pli granda kaj intensiva interfratiĝo inter la popoloj de kontinentoj ne plu estu nuligita en lingvaj diferencoj kaj disputoj. Kaj dualoke por eble plej efike uzi tiun lingvon, Esperanton, por disvastigi la ideon de interfratiĝo speciale sur kristana bazo, el la konvinko, ke - por nun citi el suprenomita kristnaska parolado de papo Paŭlo VI - la kristanismo ne batalas kontraŭ la homoj sed ĝuste por la homoj, por defendi tion kio estas esenca en la homo: lia fundamenta strebo al Dio, kaj la rajto konkretigi tiun strebon en laŭbezonaj formoj de Diservado.

En sia parolado la papo ankaŭ pruvis, ke la tempo “estas matura por universala frateco. Ĉiu sentas, kiel la homa socio - jen la papaj vortoj - devas esti plue konstruata, nome kiel homa socio, en kiu ĉiu akiras sian panon kaj estas respektata kiel homo; kaj en kiu ĉiu laboras por ĝenerala bonstato. Nia tempo nun malkovris la signifon de la vorto de Kristo, kiu ne estis ĝuste komprenita ĝis nun kaj ankaŭ ne ĉie estis praktikita: Vi ĉiuj estas fratoj”.

Aldone la papo nomis kvar obstaklojn, kiuj staras survoje de tiu strebo al popola interamikiĝo: la naciismo, la raciismo, la militismo kaj tro granda grupsenco.

En supra parolado la papo speciale substrekis, ke la religio ne estas “elemento de disigo aŭ distingo”, kie li diris i. a.:

“La ĝuste kaj bone komprenita libereco de religio enhavas la malpermeson kulpigi aliajn pro ilia religio, se tiu ne kontraŭas la ĝeneralan bonstaton, altrudi ne libere akceptitan religion aŭ praktiki malamecan diferencigitan sintenon aŭ nedecajn ĉikanojn. Ĝi enhavas - jen la papa konstato - plue la estimon por tio, kio estas vera kaj bona en ĉiu religio kaj en ĉiu homa vivsinteno, ĝuste kun la intenco progresigi la unuecon en la civitana socio kaj ĉiun formon de bona kunlaboro sur terenoj”.

Kaj la papo fine konstatis: “Tiu ĉi senco de religia libereco per la Eklezio estas pli ol iam nia programo. Ĉar ni, pli ol iam antaŭe, estas konvinkitaj, ke la mondo bezonas amon. Ĝi devas venki la ĉenojn de la egoismo kaj malfermiĝi por sincera, moderna kaj mondvasta frateco”.

Ni finu transprenante, kiel devigan devizon por ĉiu el ni: “Vi ĉiuj estas fratoj!”

N. Hoen, redaktoro de “Espero Katolika”

 

al la indekso


DOLORES VIESER

 

pseŭdonimo por Wilhelmine Wieser, naskiĝis je la 18-a de septembro 1904 en Hüttenberg, Karintio, kiel filino de la horloĝisto Johann Wieser, sed tre baldaŭ orfiniĝis. Malgraŭ la per tio kaŭzitaj malhavo kaj zorgado por du fratoj kaj laborado en diversaj okupadoj, fine venkis ŝia verkistina talento. En la jaro 1934 ŝi edziniĝis al Otto Aichbichler, bienposedanto en Launsdorf-Bruckendorf, kie ŝi ankaŭ nun vivas.

Jam ŝia unua verko: “Das Singerlein - La kantisteto”, kiu aperis 1928, havis neatenditan, grandiozan sukceson. La rakonto pri la orfiĝinta muzikista bubeto, kiun la sorto kondukas de la tombo de la patro en la latinlernejon en St. Veit en Karintio, kie finiĝas lia juna vivo post jaro en mistika morto, ludas en 1723. Oni ĝin nomis “eble la plej bela rakonto depost Eichendorff”. La eldonkvanto ĝis nun atingis 104.000 ekzemplerojn.

Kiel dua verko aperis 1930 “Der Gurnitzer - La Gurnicano”, la romano de la preposto Bernhard Savorčić, kiu ludas en la tempo de la invadoj de la turkoj en nian landon. Ankaŭ ĝi havis grandan sukceson.

En la jaro 1933 aperis kiel tria la romano: “Der Martyrer und Lilotte - La martiroj kaj Liloto”, al kiu la aŭtorino estis iniciatita per la persekutado de la katolikoj en Meksikio.

Okaze de la sanktproklamo de la beata markgrafino karintia, aperis en 1939 la historia romano: “Hemma von Gurk, Fürstin und Mutter Kärntens  - Hemma de Gurk, princino kaj patrino de Karintio”, en kiu ŝi priskribas la vivon kaj verkon de la fondintino de Gurk. Ankaŭ ĉi tiu verko jam aperis en granda eldonkvanto.

Grandan sukceson havis ankaŭ ŝia romano: “Aelia, eine Frau aus Rom - Aelia, virino el Romo”, kies 4-a eldono antaŭ nelonge aperis sub la pli trafa titolo: “Aelia, die Frau des Norikers - Aelia, la edzino de la norikano”, en kiu ŝi desegnas viglan bildon de la vivo en la romia provinco Norikujo sub Diokleciano.

En la regiono de la Lago de Worth ludas la romano: “Das Licht im Fenster - la lumo en la fenestro”.

Ĉarma novelo estas: “Der Banderhut - La rubandĉapelo”.

Rakontojn kaj noveletojn el sia juneco kolektis la aŭtorino en la volumo: “An der Eisenwurzen - ĉe la fero-radiko”. Kiel lastaj verkoj estu menciitaj: “Die Trauermesse - La funebra meso” kaj “Kleiner Bruder - Malgranda frato”.

Distingoj: 1934 Adalbert-Stifter-premio; 1956 Handel-Mazzetti-premio.

Prof. D-ro Erich Nussbaumer en sia fundamenta verko: “Geistiges Kärnten - Spirita Karintio” skribas pri la aŭtorino: “Dolores Vieser estas la katolika verkistino de Karintio. Karintiaj pejzaĝo kaj popolo, karintiaj mito kaj moro, karintia historio kaj karintia sorto viviĝas en ŝia verkaro. En ĝi ŝi volas konduki la homon al lia vera celo per la katolika kredo. Ŝi reprezentas Karintion en la vicoj de la katolikaj hejmlandaj verkistinoj de la nuntempo, sed per sia verkaro la karintia aŭtorino etendiĝas vasten en la germanan kaj ekstergermanan katolikan mondon”.

Tute prave diris nia samideano P. Pius Lenz, OMCap.: “Ni danku al Dio, ke ni havas ŝin!”.

Kiel ŝi mem informis nin, ŝi lernis Esperanton kiel junulino kaj ankaŭ nun komprenas nian lingvon.

K. D.

 Hemma de Gurk

naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 980 kiel unusola infano de la grafo de Friesach-Zeltsohach. Laŭ la legendo oni nomas Engelbert kaj Tuta ŝiajn gepatrojn. De-nature noblanima kaj mult-talenta, ŝi estis zorge edukata en la gepatra kastelo. Post la frua morto de la gepatroj ŝi estis edukata ĉe la kortego de imperiestro Henriko II, la sanktulo, kaj de lia pia edzino, la Sankta Kunigundo, kiuj estis parencoj. Tie Hemma plenkreskis en kortega edukado kaj kristana moro, pura kiel lilio, ordema kaj laborema, kaj fortiĝis en la religiaj virtoj.

Kiel heredantino de la tre konsiderinda posedaĵo de la grafoj de Gurk kaj Zeltschach ŝi fariĝis la edzino de la grafo Vilhelmo de la Sann, kies riĉaj familiaj bienoj ĉefe situis en la malsupra Stirio en la valo de la Sann-rivero, krome en Krajno kaj en Supra Stirio. Grafo Vilhelmo estis altŝatata de la imperiestroj Henriko II (1002-1024) kaj Konrado II (1024-1039), kiu lasta lin fine nomis markgrafo. Hemma estis al sia edzo bona helpantino en la administrado de la multaj posedaĵoj kaj naskis al li unu, laŭ la legendo eĉ du filojn Vilhelmon kaj Hartwigan, kiuj estis mortigitaj de ribelantaj ministoj post 1036. La edzo mortis en batalo kontraŭ sia iama amiko, duko Adalberto de Eppenstein, kiu ribelis kontraŭ la imperiestro. Laŭ la legendo markgrafo Vilhelmo mortis en Lavantvalo, reveninte el Romo kiel nekonata pilgrimanto, kaj estis entombigita en Grabern.

Hemma, kiu dum sia tuta vivo estis vera patrino de la malriĉuloj, malsanuloj, vidvinoj kaj orfoj, tiel ke oni ofte ŝin nomas la aŭstria Elizabeta, kiel vidvino retiriĝis en la senbruan valon de la Gurk-rivero. En ĉi tiu soleco ŝi decidiĝis uzi siajn grandajn posedaĵojn je la honoro de Dio, je la animripozo de siaj edzo kaj filoj, je la savo de la propra animo kaj por la pia utilo de la homoj. Ŝi fondis multajn preĝejojn en Karintio. Sed la plej grava fondaĵo fariĝis tiu en Gurk. Tie ŝi kontruigis Maria-preĝejon kaj fondis monaĥinejon, kies unuaj monaĥinoj venis el la benediktana monaĥinejo Nonnberg en Salzburg.

Je la 15-a de aŭgusto 1043 ĉefepiskopo Balduino konsekris preĝejon kaj monaĥinejon. Je la sama tago la unua estrino Ita estis konsekrita kiel abatino. Sed post nur 30 jaroj, sub la dua abatino Himzila oni ĉesigis la monaĥinejon kaj la ĉefepiskopo Gebhardo de Salzburg destinis la Hemma-fondaĵon kiel rezidejon de helpepiskopo. Gunther de Krappreld fariĝis la unua episkopo de Gurk. Tre signifa por Gurk fariĝis episkopo Romano I, kiu regis de 1131-1167; li estis Karintiano, antaŭe preposto de Maria-Saal, intima konsilanto de la ĉefepiskopo de Salzburg, altŝatata kaj konata en la tuta regno. De imperiestro Frederiko, la ruĝbarbulo, li ricevis la titolon “Princo”, do estis la unua Princepiskopo de Gurk. Li komencis 1140 konstrui la romanan katedralon kaj la kripton por la beata fondintino.

Siajn posedaĵojn en la suprastiria valo de la Enns-rivero uzis Hemma por fondi benediktanan abatejon Admont, kiu ankaŭ nuntempe ekzistas kaj fariĝis tre grava por la tuta Stirio. Ŝi mem retiriĝis en sian plej ŝatatan fondaĵon Gurk, kie ŝi mortis je la 29-a de junio 1045. Tuta Karintio funebris pro la morto de la noblanima bonfarintino.

En 1174 oni transportis la ĉerkon kun la valoraj restaĵoj de la beata fondintino en la kripton de la katedralo, kie ili depost tiam ripozas.

Jam 1584 ŝi estis rekonata beatulino, sed nur post jarcentoj Papo Pio XI plenumis la peton de princepiskopo D-ro Adam Hefter de Gurk-Klagenfurt kaj deklaris ŝin je la 5-a de januaro 1938 sanktulino. Ŝia festo estas je la 27-a de junio, kaj estas festata de ĉiuj diocezoj de Aŭstrujo, sed precipe solene en Gurk.

K. D.

Dolores Vieser, Hemma de Gurk

Jen la komenco de la finĉapitro de la romano: La katedralo.

Kun sia oleolampeto patrino Hemma eniris sian ĉelon, kiu nun ĉion enŝlosis, kion ŝi povis nomi sian propraĵon en ĉi tiu mondo. Ne estis multa: mallarĝa, nemola lito, skribpupitro, seĝo, kruco kaj preĝbenketo. Nenia bildo; nenia libro, eĉ ŝia Dipatrino el tilia ligno nun staris malsupre en la preĝejo kaj apartenis al ĉiuj, kiuj venis por preĝi.

Hemma starigis la lampon sur la tablon kaj staris kun falditaj manoj antaŭ ĝi. Ŝi estis tiel laca kaj tiel feliĉa - jes feliĉa. Ho kvieto, kvieto, feliĉega ripozo!

Nun de ŝi defalis, kio jam delonge por ŝi nur signifis severan devon, - potenco, riĉeco kaj honoro. Nun ŝi ree estis ĉe Dio, kiel iam, kiam ŝi estis infano, nun ŝi estis hejme ĉe Li.

Ŝi kisis la pinton de sia monaĥina vualo, per kiu oni hodiaŭ ankaŭ ŝin vesiis. Ŝi estis sub ĝi kaŝita, unu el sepdek novicinoj, kiuj ĉi tie nun estas instruataj en la monaĥeja virto. Ne plu esti la unua, ne plu esti devigata gvidi, regi, ordoni, sed enpensiĝi en silentado kaj Di-intimeco!

Estis kvazaŭ revo - ne komprenebla, ne elpensebla.

Hemma iris al la malgranda, profunda fenestro. Ekstere estis bela nokto. Ŝi povis vidi la helajn garbojn sur la kampoj. Larmoj de Sankta Laŭrenco (falantaj steloj) rapidis trans la steloplenan ĉielon kaj la laktovojo perdiĝis en la senlimeco.

Estis paco, tiel profunda, ke Hemma opiniis aŭdi la foran resonon de la kantado de la beatuloj super la steloj. Ho sopirado - ho beateco!

La ĉefepiskopo Balduino lastfoje sidis en la alta salonego de la kapitulo kaj adiaŭis siajn ekleziajn filinojn. La dekdu monaĥinoj kaj la abatino Ita, kiuj ĉi tie trovis novan hejmon, sidis respektoplene kaj ordigitaj laŭ ofico kaj rango sur siaj malaltaj seĝetoj en duoncirklo ĉirkaŭ li.

Samtempe kontente kaj melankolie ili aŭskultis, kiel sinjoro Balduino rakontis al ili pri sinjorino Hemma. Kiel ŝi juna, belega virino iam al li venis pro konsilo, kiel ŝi gvidis sian dumjaran, sekretan, necedeman batalon kun la malfidela duko Adalbero kaj kiel ŝi ĉiufoje, kiam li renkontis ŝin, estis pli bela en digno, humileco kaj pieco. “Jes mi konfesas la veron”, li diris serioze, “ke ŝi ĉiam estis por mi alta ekzemplo. Kiam ni estis junaj, Dio donis al mi, al ŝi konsili kaj helpi trans diversajn ŝtonojn. Sed ŝi superis min survoje al la perfekteco. Kaj hodiaŭ ŝi verŝajne povus instrui min”.

“Jes”, diris sinjorino Ita, “estas graco por ni havi sanktulinon en nia monaĥina familio”.

Respektoplena murmurado ĉirkaŭis la rondon. Nur fratino Himzila, la plej juna, dubante opiniis: “Bona, pia sinjorino certe estas patrino Hemma, sed ŝajnas al mi, ke ŝi faris nenion eksterordinaran pro amo al Dio. Neniam mi aŭdis pri gravaj asketaĵoj, ŝi ne disdonis sian posedaĵon inter la malriĉuloj, ŝi vivis en la mondo kiel princino. Kaj ŝi ankaŭ ne libervole disigis sin de ĉiu surtera amo, kiel aliaj amikoj de Dio, sed Li unue devis forpreni de ŝi ĉion. Se ŝi nun uzas siajn bienojn por piaj fondaĵoj, tio ja certe okazas, ĉar ŝi estas maljuna kaj ne posedas heredontojn. Mi jam ofte miris, ke oni ŝin gloras kiel sanktulinon”.

La sinjorino abatino volis fermi la rapidan buŝon de Himsila per severa riproĉo.

Sed la ĉefepiskopo levis la manon kaj milde diris: “Mia filino, ekzistas multaj vojoj por trovi Dion, kaj ne la plej facila, ne la plej malbona ŝajnas al mi tiu, kiun iris via bona patrino. Ŝi sendube ne faris eksterordinarojn oferojn kaj ne ĉion forĵetis, kio estis destinita al ŝi kiel amo kaj potenco. Sed en ĉi tiuj atentindaj verkoj de pieco estas ofte sammulte da fiero kaj obstinemo, kiel bona volo servi al Dio. La plej granda ŝajnas al mi tio: Ĉion preni el la mano de Dio, kiel Li ĝin donas. Sinjorino Hemma tion faris. Ŝi ne antaŭvenis al Li, ŝi ĉiam atendis, kiel Li ĝin destinos.

Sed ĉiun destinon, bonan aŭ malbonan, por plej perfekte ŝi uzis por fari senreziste la plej bonon el ĝi. Tiel ŝi pli agis je honoro de Dio, ol per mirakloj kaj vizioj”.

Fratino Himzila glitis de sur sia seĝo al la planko kaj kisis la flavajn ŝtonplatojn: “Mi pekis”, ŝi mallaŭte diris per tremantaj lipo, “malbone mi agis, malestimante ion, kion mi mem ne kapablus fari!”.

“Multaj vojoj kondukas al la sama celo, mia filino”, konsolis ŝin la ĉefepiskopo, “nur gardu vin, tro rapide, senhalte tiel kuregi, ke al vi mankas la forto tie persisti, kie la Sinjoro ordonas al vi halti”.

Fratino Agnesa, kiu iam estis sinjorino sur Albeck, malfermis la kadritan fenestreton kaj diris al la juna viro, kiu atendante staris antaŭ ĝi: “Jes, la patrino abatino permesis, ke vi parolu kun sinjorino Hemma. Sed vi devas paroli koncize. Ŝi tre malfortiĝis dum ĉi tiu vintro”.

La ŝlosilo laŭte grincis kaj la malgranda, peza pordo sin turnis en la forĝitaj pordhokoj. Singarde eniris la juna viro en la malhelan, pavimitan koridoron kaj premis sian ledovolvitan pergamen-rulaĵon pli forte al si. Silente antaŭeniris la du pordistinoj kaj gvidis lin en la interparolejon. Malantaŭ simpla ligna kadro sidis monaĥino en apogseĝo. La grandaj klaraj okuloj rigardis esplorante en la vizaĝon de la junulo, desegnitan de maldormo kaj aflikto.

“Do, vi estas la majstro Einwig”, ŝi afable diris. “Venu, prenu al vi seĝon kaj rakontu al mi pri via plano”.

Embarasite eligis. Einwig la pergamenon el ĝia volvaĵo. “Mi eksciis, ke vi, sinjorino Markgrafino, ĉi tie ĉe la monaĥinejo intencas konstruigi grandan preĝejon kaj mi nun desegnis, pri kio mi jam delonge tage kaj nokte meditis”.

Ŝi ekprenis la rulaĵon kaj disfaldis ĝin sur siaj genuoj. Ŝia patrine ridetanta vizaĝo fariĝis serioza kaj atenta. Longe ŝi enpensiĝis en la labirinton de la linioj kaj diris eĉ ne unu vorton. La juna majstro timeme rigardis al ŝi. Se ankaŭ ŝi malaprobus lian planon kaj trovus ĝin nerealigebla, kiel liaj majstroj, tiam li volus fariĝi ŝtonskulptisto kaj neniam plu ekpreni desegnilon.

Fine Hemma levis la kapon. “Tio ne estas monaĥeja preĝejo”, ŝi diris. “Tio estas katedralo, kiel neniu staras pli bela surtere”.

Majstro Einwig paliĝis pro ŝia laŭdo. Ankaŭ ŝi trovis ĝin bela. Dum multaj noktoj tio entuziasmigis lin ĝis larmoj - katedralo el hela, flava ŝtono, en plej noblaj, modestaj mezuroj konstruita - du turoj - unu kripto - ne, aro da cent kolonoj: Nepercepteble bela kaj klara, profundserena kaj grandioza, samtempe impona kaj milda.

“La Sankta Spirito donacis al vi altan talenton”, ŝi diris. “Li certe gvidis vian manon, kiam vi ĉi tion kreis”. Respekto kaj admiro mildigis ŝian voĉon. La koro de Einwig saltis alten. Ankoraŭ hieraŭ priridis lin majstro kaj submajstroj pro liaj tro riskaj planoj, sed ĉi tiu sinjorino lin komprenis - la sola.

“Vi do kredas, sinjorino, ke estus eble konstrui ĉi tiun preĝejon?”.

“Se mi ne estus tiel maljuna, mi mem volus ĝin entrepreni”, respondis preskaŭ fervore Hemma.

“Mia amiko opiniis, ke mi naskiĝis cent jarojn tro frue”, li nun feliĉe ridis.

“Tio povas esti”, ŝi opiniis meditante. “Mi ne volas fari al vi maltrafajn esperojn. Vi eble scias, ke mi donacis miajn bienojn al la monaĥinejo kaj disponigis arĝenton kaj oron sufiĉan por konstrui tian katedralon. Sed pri tio ne plu disponas mi. Sinjorino abatino apenaŭ intencos konstruigi tian grandan preĝejon, tiel longe ke sufiĉas nia malgranda Maria-kapelo. Tamen, majstro Einweg; mi opinias kelkfoje, ke Dio havas aliajn intencojn pri mia fondaĵo, ol mi elpensis. Povas eble okazi, ke ĉi tie en Karantanujo devos esti fondita propra diocezo. Eble tiam regos ĉi tie episkopo anstataŭ la abatino - kaj li tiam konstruigu laŭ via piano la katedralon de Gurk”.

Mirego kaj malĝojo dispremis la entuziasmon de la juna arkitekto. Li unue devis pene alcentrigi siajn pensojn, antaŭ ol li povis ion diri. “Ĝis tiam mi fariĝos maljunulo”, li murmuris.

“Majstro Einwig”, la voĉo de Hemma sonis laŭte kiel profunda sonorilo. “Vi ne rajtas esti pli malgranda ol via verko! Vi konstruos la katedralon por mil jaroj. Kion valoras kontraŭ tio via mallonga vivo?” Ŝi montris kun brilantaj okuloj al la pergameno: “Tio ĉi estas tro granda, ol ke vi ĝin povus ricevi por via malgranda famo: vi ne estas estro de ĉi tiu verko, vi nur estas instrumento kaj vi ne estas inda je ĝi, se vi ne povas forgesi vin mem pro ĝi”.

“Majstro Einwig”, la voĉo de Hemma la vizaĝon, kvazaŭ rigardus en flamantan dornarbuston. Ŝajnis al li, ke li nur nun ekscias kiom da graco donis al li Dio, kiam en febro de feliĉego kaj mizero li kreis spirite la katedralon. Subite li komprenis, ke ne okazis pro la homo, se Dio donacis parton de sia kreoforto.

Li sin sentis kvazaŭ ricevinta konsekron. Li levis siajn okulojn kiel en ekstazo al la blanka, patrina vizaĝo de Hemma. “Tiam mi volonte volas atendi, eĉ se mi ne plu ĝisvivus ĝin”.

“Dio vin benu”, ŝi diris trankvile. Poste ŝi ree longe rigardis sur la planon. “Mi mem parolos kun patrino abatino pri ĝi”, ŝi promesis al li. ,”Sed mi ne kredas, ke ŝi komencos tian grandan verkon. Se estas tiele, mi volas doni al vi leteron por la ĉefepiskopo de Salzburg. Kun ĝojo li dungos vin kiel arkitekton. Kaj se Dio volas, li konstruigos vian katedralon”.

Majstro Einwig kisis la manon, kiun ŝi etendis al li. “Revenu morgaŭ je la sama tempo”, ŝi diris. “Tiam mi povos informi vin pri la decido. Nun iru kaj akceptu dankon pro la granda ĝojo, kiun vi hodiaŭ faris al mi”.

Patrine benante ripozis ŝia mano momenton sur lia glata, bruna verto. Tiam ŝi prenis sian bastonon, kiu estis apud la seĝo, kaj pene iris el la ĉambro.

Esperantigis: K. Dürrschmid

al la indekso


AL BOMBAY

 

Kion gazetoj, radio kaj televido komunikis pri la eŭĥaristia kongreso, mi ne volas ripeti, sed nur koncize rakonti pri la vojaĝo de la itala pilgrim-ŝipo “Anna C”.

La 12-an de novembro 1964 posttagmeze ni enŝipiĝis en Genova. La plej granda grupo, ĉ. 170, estis germanoj; sekvis laŭ nombro la italoj; krome kunestis francoj, hispanoj kaj aliaj, inter ili brazilanoj kaj juna hindo.

La veturado funkciis tute glate; preskaŭ ĉiam ni havis belan veteron, trankvilan maron, bonajn diversajn manĝaĵojn. Plezurige estis, vidi foje flugantajn fiŝojn.

Ĉiumatene je la 7-a estis celebrita sankta Meso komuna por la germanoj, je la 8-a por la italoj. Ĉar la beleta ŝip-kapelo estas tre malgranda - nur 16 aŭ 17 personoj povas sidi - oni starigis en salono 7 malgrandajn altarojn kaj altaron en la granda, bela Portofino-salono. Poste oni forprenis tiun altaron.

En tiu salono oni ankaŭ montris filmojn pri la eŭĥaristia kongreso en Munkeno 1960, pri Hindujo, kaj aliajn. En la sama salono ni aŭdis komunikojn kaj predikojn de nia Patro Gundekar, kaj la necesajn komunikojn de la vojaĝogvidisto, d-ro Putska. Tiu lasta faris ankaŭ interesajn prelegojn: Egiptujo, Suez-kanalo, Islamo, grekaj filozofoj.

Je la 17-a oni preĝis la rozarion en la kapelo; poste okazis adorado de la Sanktega Sakramento kun beno. Tiuokaze oni malfermis la malantaŭan muron; tiamaniere pli multaj personoj povis sidi sur seĝoj malantaŭe. Ĉar sur la ŝipo troviĝis, krom pli ol 40 sacerdotoj, 2 episkopoj, ni havis foje ankaŭ pontifikan Meson sur la ferdeko kaj eĉ procesion.

La unua halto fariĝis en Port Said. Tie ni vidis la stratan vivon, interesajn domojn, moskeon kaj katolikan preĝejon, en kiu ni preĝis kaj ricevis benon.

La 25-an ni atingis Kolombon. De tie ni veturis per aŭtobusoj tra la paradiza insulo al Kandy, kie ni vizitis la budaistan templon “de la sankta dento”. En la stratoj oni vidis budaistajn monaĥojn en siaj flavaj, faldoriĉaj kostumoj kun nigra ombrelo; ankaŭ monaĥan lernanton en sama kostumo. Sur unu domo mi legis “Buddhist Mission Buro”. Sed nia fervora, vigla hinda gvidisto, enirante la buson, diris: “I am a Roman Catholic” (mi estas romkatoliko) kaj faris la krucosignon!

Flanke mi menciu ke ni vidis simiojn sur roko, elefantojn ĉe bano, sed eĉ ne unu serpenton.

La posta alteriĝo okazis en la haveno de Cochin. Mi atendis kaj renkontis mian longjaran hindan korespondanton, Patron H. Josef.

Sekvis Goa. En la pompa preĝejo “Bom Jesu” ni havis sanktan Meson de episkopo. En la flanka alo vidiĝis la belega sarkofago de Sankta Ksavero; sed dum la kongreso la sendifekta korpo de la sanktulo en sacerdota vestaĵo kuŝis en vitra ĉerko en la apuda katedralo.

La 1-a de decembro vidis nin en Bombay. Sed se oni vidas tiun amason da homoj, oni demandas sin, kie ĉiuj povus trovi laboron. Tre mizere impresis min vicoj da homoj dormantaj sur la malmola, malpura strato; ili estis tute envolvitaj en tuko.

Kardinalo Doepfner celebris sanktan Meson por germanoj en tute nova, bele moderna preĝejo en Bombay-Bandra. En Puna, kie ni alvenis post veturado, danĝera pro multaj malvastaj vojoj, sed interesa pro la pejzaĝo, oni montris al ni la preĝejon, bibliotekon kaj la prelegĉambrojn.

Kvankam la kongreso per procesio finiĝis vespere ĉe la “Gateway” (pordo de Hindujo), la ŝipo forlasis la havenon je la 14-a por ankri ekstere.

De Suez ekskurso al Kairo estis ebla. Dum pli ol 3 horoj belegaj aŭtobusoj portis nin sur bona strato tra la dezerto. Tie mi povis facile imagi Moseon kaj la brulantan dornarbuston.

Post vizito al la fama egipta muzeo, kie la germanojn gvidis ne plu juna, germane parolanta egipta sinjoro, ni iris en belegan moskeon, poste en malnovan. Manĝinte en luksa hotelo, oni celis la piramidojn. Persona impreso: impona estis por mi nur la sfinkso. Sinjoro rimarkis: “Se Kairo daŭrigas kreski tiel, baldaŭ la piramidoj staros sur la foirplaco de la urbo”.

Fino de tiu vizito estis la bazaro, kiun ni atingis tra ege malpura strato kaj strateto, ĉar ĝuste tiun matenon estis pluvinte, pluvinte en Kairo! Oni aĉetis la lastajn memoraĵojn. Nokte en Port Said ni atendis nian ŝipon; motorboato portis nin al ĝi, kaj ni veturis hejmen. Oni sopiris tion, malgraŭ ĉio bela kaj interesa kion ni vidis kaj spertis. Nia bonkora Patro donis al ĉiu la manon por adiaŭi.

Ankoraŭ vorton pri la hindoj: ili ĉiuj estis agrablaj, se necese helpemaj, trankvilaj homoj.

E. F.

al la indekso


DEZIRAS KORESPONDI

 

* Frato Richard Ewald, M.S.F., Sankta Pio Xa Esperanto Centro, St. Thomas Aquinas Seminary, Farmington, Missouri, 63640 USA - por klaso de seminarianoj 21 ĝis 40 jaraĝaj.

* Frato Placidus Campbell, Obl. S. B., Sankta Pio Xa Esperanto Centro, Belmont Abbey College, Belmont, North Carolina 28012, USA: klaso de junuloj.

* S-ro Francis D. Moneypenny, Forest Hills, New York 11375, USA, komencanto - kun ĉiuj landoj.

* Korespondemuloj de ĉiuj aĝoj, landoj kaj metioj, kiuj volas korespondi kun komencantoj en Usono, sendu poŝtkarton kun indiko de aĝo, interesoj, temoj ktp. kun klare presitaj nomo kaj adreso al la Usona Landa Reprezentantino de IKUE, kiu peras nur al usonaj IKUE-anoj.

 

al la indekso


SUKCESOJ EN USONO

 

La Landa Reprezentantino de IKUE en USONO, s-ino Berthold Schmidt, informas nin pri subaj sukcesoj en sia lando:

1) En novembro 1964 Esperanto-klaso estis starigita de Frato Richard Ewald, M.S.F., ĝia instruisto, ĉe Sankta Thomas Aquinas-Seminario, Farmington, Missouri.

2) Alia klaso komenciĝis en decembro 1964 en Belmont Abateja Kolegio, Belmont, North Carolina; Frato Placidus Campbell, Obl. S. B. estas la instruisto.

Ambaŭ Fratoj estas novaliĝintaj al Esperanto kaj IKUE en 1964.

De la Belmont-Kolegio la monata gazeto de la studentoj presis artikolon pri la klaso en sia numero de februaro 1965, kaj la 12-an de aprilo longa artikolo kun bildoj aperis en loka gazeto, “The Charlotte Observer”, pri Frato Pacidus kaj lia klaso.

3) La redaktoro s-ro Daniel Gorham, de nova monata gazeto “Open Review” de la Kompanio de Sankta Paŭlo (sekulara instituto de pontifika juro), envicigis Esperanto-rubrikon en la gazeto. Le eldono komenciĝis en marto kaj entenis artikolon de mi pri Esperanto kaj IKUE; komencante kun la aprila eldono li aperigis serion da Esperanto-lecionoj.

S-ro Gerham, novaliĝinta al la movado en 1964, estas ano de la Kompanio de Sankta Paŭlo kaj nova Konsulo de IKUE.

Nuntempe ni kolektas subskribojn por la peticio al la Sankta Patro pri la kampanjo de patro Giacinto Jacobitti, por ke la Vatikana Radio uzu ankaŭ Esperanton por siaj disaŭdigoj.

4) Patro Jacobitti subtenis nin bonkore, kaj tre intensive donis helpon al klopodo de s-ro Gorham, enkonduki Esperanton kiel internan laborlingvon en la Kompanio de Sankta Paŭlo; mi esperas ke ni post kelka tempo povos raporti ion pri tio.

5) S-ino Wm. McGrogan daŭrigas en Usono sian senkostan korespondan Esperanto-kurson, favore al IKUE.

 

al la indekso


NI GRATULAS

 

al kardinalo d-ro Franz König, ĉefepiskopo de Wien, kiu estis eknomita de papo Paŭlo VI prezidanto de la antaŭ nelonge de la papo fondita “internacia Sekretariejo por la nekredantoj”.

Kardinalo König, konante nombron da lingvoj perfekte, jam kelkfoje montris sian konsideron kaj favoron por la celoj de la katolikaj esperantistoj; li sendis specialan salut-telegramon al la IKUE-kongreso en Wien 1958 kaj salutleteron al la IKUE-kongreso de Romo en 1962. Aparte li dankis pro la salutoj de la IKUE-kunveno dum la 49-a UK en Den Haag.

Tial ankaŭ la katolikaj esperantistoj prezentas sindonan gratulon.

Ni gratulas al nia s-ano helpepiskopo d-ro Eduard Macheiner, Salzburg, honorprezidanto de AKLE, kiu estis komisiita kiel nova fakreferanto par liturgio kaj eklezia muziko en la konferenco de la aŭstria episkoparo, kaj kiu estontece prezidos la komisionon priliturgian por Aŭstrio.

Plue ni gratulas je lia 70-a naskiĝtago nian s-anon patron Raynald Schmalbaug; li agadis kiel etika kursgvidanto (ŝtate ekzamenita) kaj Esperanto-predikanto, ĉiam ankoraŭ tre interesita pri nia afero.

Ni gratulas al ĉefepiskopo d-ro Andreas Rohracher de Salzburg, kiu estis distingita kiel papa tron-asistanto. Episkopo Rohracher estas, kiel oni scias, granda favoranto kaj amiko de nia movado. Asistas lin nia s-ano helpepiskopo d-ro Macheiner.

 

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

Esperantista laŭdo al Aŭstrio

Sub supra devizo okazis kunveno de AKLE-Wien je la 27-a de aprilo 1965 la memortago aŭstria, la naskiĝtago de la “dua respubliko”.

Enkonduke ni memoris pri la martire mortinta s-ano Gustav Weber; pri kort. kons. Hugo Steiner de la Internacia Esperanto-Muzeo (kiu mem pro Esperanto ja ankaŭ suferis kelkajn semajnojn en malliberejo), kaj pri pastro d-ro Max Josef Metzger, fondinto de la “Kristo-Reĝo-Societo de la Blanka Kruco” kaj de “Internacio Katolika” (IKA), dum jaroj vigle laborinta per kaj por Esperanto en Graz (Stirio), kiu mortis kiel martiro de la paco de Kristo en Brandenburg (je la 17-a de aprilo 1944), dum nia s-ano Weber pereis pro la sekvoj de brutala traktado en koncentrejo Gusen (Supra Aŭstrio) antaŭ 20 jaroj.

Ni aŭdis plue la “Laŭdparolon al Aŭstrio” el la dramo “König Ottokars Glück und Ende” (Feliĉo kaj fino de reĝo Otokaro) de la aŭstria klasikisto Franz Grillparzer, en la bonega Esperanto-traduko de nia s-ano d ro A. Halbedl (inde recitis s-ano Ryba). Kaj ni komune kantis la aŭstrian federacian himnon (“Land’ de montoj, katedraloj..., laŭ la siatempe premiita modela Esperanto-traduko de s-ino Christine Siedl, kun sia edzo dum jardekoj fidele kaj fervore apartenanta al nia katolika Esperanto-movado; lia filo patro karmelano d-ro Suitbert, denaska esperantisto, nuntempe okupas gravan pozicion en la katolika Universitato de Salzburg).

Ni memoris ankaŭ la 100-an datrevenon de la naskiĝtago de patro F. Meštan, Esperanto-pioniro, pri kiu ni jam raportis, kaj legis ties alvokon en “Espero Katolika” de januaro-februaro 1920.   W. M.

 

La Kongreso de Tokio

Multaj esperantistoj, kiuj kutimas sufiĉe regule vizitadi la Universalajn Kongresojn, kiuj ne havas okazon partopreni la 50-an en Tokio, sed tamen plenkore aprobas ke fine okazu U.K. en Azio, interesiĝas pri ĝi kaj volonte subtenas ĝin.

Aliflanke, tiu ĉi kongreso, memkompreneble, kaŭzas multajn eksterordinarajn elspezojn, tiel ke malgraŭ la kontentiga aliĝado ĝia financa situacio estas ege malforta. Tial, kaj por doni al nepartoprenontoj la eblecon tamen ligi sin al la kongreso, kaj por helpi al la financoj de tiu ĉi unika kongreso, estas starigita simbola aliĝo al la 50-a.

Tiu, kiu aliĝas simbole, pagas 25,-- gld. (100 stelojn), ricevas specialan kongresan karton kaj siatempe ricevos memoraĵon. Koncerne tion oni povas elekti: aŭ la Kongresan Libron, aŭ samvaloran artan japanaĵon.

 

al la indekso


MUZILO

 

En antaŭaj numeroj de E.K. oni jam trovis informojn pri la simpligita muziksistemo ”Muzilo” kun etaj muzikaĵoj por klavinstrumentoj. La sistemo tamen ankaŭ taŭgas por akordiono, violono ktp., t. e. Por ĉiuj instrumentoj.

La bildo montras al vi la sistemon por akordiono laŭ la metodo de s-ro Paŭlo Kaplanek el Polujo, unu el la pioniroj de la muzilista movado. Bone rigardu la bildon kun priskribo kaj klopodu ludi la melodion “Gaudeamus igitur”.

La Muzilista movado eldonas bultenon, kun muzikaĵoj kiel aldonoj; ĝis nun aperis 3 Bultenoj: n-roj 1 kaj 2 speciale dediĉitaj al klavinstrumentoj, nro 3 al muziko por akordiono. Nro 4 aperis en la fino de majo kaj estis speciale dediĉita al la japana kanto, pro la ĉi-jara Universala Kongreso en Tokio.

La bulteno estas senpaga, kvankam oni volonte akceptos subtenon. Petu regulan alsendon al f-ino T. Durenkamp, Dordrecht, Nederlando.

En Muzilo estas haveblaj centoj da muzikaĵoj kaj aperis Lernolibro kaj 2 kajeroj, enhavantaj dekojn da belaj muzikaĵoj por klavinstrumentoj. Kajero por aliaj instrumentoj aperos post kelkaj monatoj

 

al la indekso


AMUZA “REVELACIO”

aŭ: stultuloj ĉiam ekzistos

 

Mi ne scias kiel mi meritis la grandan honoron, ricevi nepetitan “REVELACION” , resp. de kie la revelaciemulo havas mian adreson. Leginte la enkondukon kaj foliuminte iomete, mi formetiis la kajereton senplue, ĉar mi tuj konstatis intencon kaj tendencon: la pastreto (au kion signifas Pastorello) volas ridindigi la kristanismon.

Nu, mi havas sufiĉe da alia, pli grava laboro ol okupiĝi pri stultaĵoj. Nur antaŭ kelkaj tagoj mi denove trovis la revolucian revelacion sub amaso de aliaj forĵetindaj paperaĵoj, kaj ĉar momente mi ne emis serioze labori, mi komencis tralegi la verketon. Kaj imagu, mi ne pentas pro tio: de paĝo al paĝo mi pli kaj pli multe kaj kore devis ridi pri ĉi tiu amuzega, plej naiva scienca ellaboraĵo! Nekredeble, kiajn ridindaĵojn per “la griza substanco entenata en sia krania skatolo” homo sukcesas fabrikadi. Kaj ĉar vi, kara leganto, certe ankaŭ volonte ridas, mi volas koncize resumi por vi ĉi tiun elstaran sensencaĵon.

“Objektive”

D-ro Inĝ. D. Pastorello do volas “objektive kiel la matematikisto”, laŭ “plej ortodoksa logiko”, montri al ni, ke “oni povas konsideri la komencan kristanismon nur kiel heredanton, ne ĉiam inteligentan, de la filozofiaj humanaj doktrinoj de Lao-Tse, de Platono, de la Esenoj, de la Stoikoj”, ke “la kristanismo, mumiiĝinta se ne putriĝinta, restas pasinteco”, ke “la tuta rakonto de la dia revelacio falas pro evidenta plagiato pri kiu ne eblas ia ajn sofisma senkulpigo” ktp. Sed se vi nun opinias kaj atendas, ke la inĝeniero konstruas filozofian palacon el la menciitaj doktrinoj, vi funde eraras. Jes, liaj brikoj estas sofismoj, sufiĉe mallertaj eĉ, sed lia logiko estas ofendo por tiu “griza substanco”...

Nu, la afero koncentriĝas al komparo inter la unua libro de Titus Livius (en kiu la romia “historiisto” rakontas pri Romulo kaj Remo) kaj la Nova Testamento, kiu lasta do estas - laŭ la doktoro - plagiato de la unua. Ĉi tie vi rajtas la unuan fojon ridi: kiel la aŭtoroj de la NT, el kiuj krom eble Paŭlo neniu povis koni la verkojn de Titus Livius, plagiatu?

Cetere, la inĝeniero montras eminentajn konojn pri NT kaj kristanismo, kion atestu: “Adamo, la filo de Dio”, aliloke li nomas “Jehovon” “avo por Johano - kiel “filo de Adamo” (temas pri la Baptisto); li ankoraŭ ne rimarkis kiel humanisto, ke “Kristo” estas la greka vorto por “Mesio”, kaj tial: “Jesuo estas la nomo de l’ filo de Maria: ĝi estas poste ŝanĝita al “Kristo”: kiel Kristo... “ Saŭlo el Tarso - kiu poste ŝanĝis sian nomon pro la timo esti rekonata”. “La kreinto de la kristanismo estas, laŭ la kleruloj, tiu eksa Saŭlo el Tarso...” (Kiujn klerulojn li nur konsultis?). “Kiom da paganismo restas en la nova kristana religio - tio estas afero tro bone konata...”...la origina peko, kiu kondamnas la ne-baptitojn al morala morto, sen ebla saviĝo”. “Johano (Baptisto, sm) mortis fraŭlo, pro lia konata rifuzo akcepti la komplezojn de Herodias”. - Mirinde, kiajn novaĵojn Pastorello “revelacias” al ni, ĉu ne? Sed ni volas pardoni tion al li: errare humanum est, kaj li ja ŝajne estas humanisto.

Komparoj

Sed karaj, nun! Ho kiaj ĉarmaj 30 komparoj sekvas, kaj, ĉiun fojon la komparulo konstatas identecon de faktoj, perfektecon de analogio ktp.

Rea Silvia analogas al Maria, “ĉar tiu romia pastrino estis perfortita, kaj poste deklaris ke Marso (= Sankta Spirito ĉe Pastorello) estas la patro de Romulo kaj Remo. Ĉar Rea Silvia havas reĝan sangon, “la Eklezio, por ŝin (Maria, sm) egaligi al Rea Silvia revalidigas iun malnovan Mosean leĝon laŭ kiu ankaŭ ŝi havas reĝan sangon”. Remo, la ĝemel-frato de Romulo, korespondas al Johano Baptisto, la kuzo de Jesuo. La fondo de Romo egalas al la fondo de la kristanismo (kaj supre ĝia kreinto estas Saŭlo ....). Remo estis murdita - Johano ankaŭ... - la analogeco estas frapanta” (precipe se oni konsideras, ke Romulo murdis Remon). Remo kaj Romulo restis fraŭloj - Ja bone kaj Jesuo ankaŭ. Ke la ĝemeloj estis ĵetitaj en la akvon, la pensakrobato P. komparas kun la bapto de Jesuo per Johano. La fakton ke Romulo ne dronis li komparas kun la saviĝo el origina peko per la bapto de Johano... Ho sankta simpleco, kiu eĉ ne konas la diferencon infer kristana bapto kaj tiu de Johano!

La ĝemeloj post la naskiĝo tuj estas metitaj en korbon - Jesuo sur pajlon: “temas pri la sama materialo”. Faŭstulo, la vartisto de Romulo, estis paŝtisto - ĉe la lulilo de Jesuo staris bovo (kaj ĉe tiu de Johano?). Modela indenteco! “Romulo kaj Remo lernis... ataki la rabistojn”. Jesuo forpelas la komercistojn el la templo. Do, konkludas la sagaca aŭtoro: “Kaj Romulo kaj Jesuo atribuis elstaran gravon al la batalo kontraŭ la rabado,... defendas la proprecon”.

Remo diris: mi ne estas Romulo - Johano diris: mi ne estas Kristo. Perfekta paralelo! La ĝemeloj salutis la reĝon, sian reĝon kaj avon “Jehovo”. Miru, pensu, ridu!

Jovo-Kvirino (= Romulo)-Marso estas - laŭ la doktora cerbo - precedenco de la Sankta Triunuo Patro-Filo-Sankta Spirito. Tiel do Jesuo “havas du patrojn...”.

Romulo, murdinte sian fraton Remo, minacis: “Tiel pereu ĉiu kiu kuraĝas ekde nun transsalti miajn limojn”. Ĉu vi jam divenas, kio nun sekvas? Jes vi pravas: kiuj transsaltas la limojn de la nova religio estas kondamnataj al la infero. Pri tio ĉi povas bone atesti la dekmiloj da viktimoj bruligitaj fare de la (sankta) inkvizicio. Tiu ĉi maltoleremo distingas la kristanismon el inter mil aliaj religioj de la pasinteco kaj de la nuno” - Oni devas legi dufoje por kapti la kulminan logikon (sen paroli pri la mensogoj).

Ĉar en Romo mankis virinoj, ankaŭ la kristanismo rifuzas virinojn, kaj “al la forrabado de la sabinaj virinoj dum la romiaj ludoj korespondas la kristana edzinigo... ĉe la altaro!”. Uff!

Tuj poste li diras pri Romulo kaj Jesuo: “En ambaŭ okazoj ni estas en plena demokrateco”. - Romulo kiel Jesuo malaperis helpe de sama nubo - ŝajne la inĝeniera cerbo ankaŭ estas nubo aŭ malaperis helpe de nubo...

Tipa citaĵo

Sed nu vere sufiĉas! Nur ankoraŭ unu tipa citaĵo: “Tiel same Saŭlo komencis interparoli unuan fojon kun la bona Jesuo pendanta en la aero, sub la muregoj de Damasko”.

Ĉu ne ankaŭ vi, estimata leganto, ĝojas pri tiaj “atakoj” kontraŭ nia kredo? Pli ridindaj kaj senpovaj apenaŭ ekzistas; sed se la malamikoj de la kristanismo devas jam uzi tiajn stultegain rimedojn, ĉu per tio ne pruviĝas des pli forte, ke nia religio serioze ne estas atakebla? Kaj tio distingas la kristanismon el inter mil aliaj religioj .

Aliflanke - kaj jen la kaŭzo kial entute mi skribas pri la afero, kaj kial ĝi ŝajnas al mi arde aktuala - tiaj presaĵoj estas certasence danĝeraj, nome por tiu kiu tute ne aŭ nur malmulte konas la kristanismon: li facile kaptiĝas per la vortoj de tia doktoro, kiujn kontroli li ja ne povas, do ankaŭ ne rimarkos la kontraŭdirojn, mensogojn, nelogikon, absurdecon, el kiuj fontis la tuta idiotaĵo.

Kaj kion ni faras por malhelpi tiajn aferojn?? La kajereto de Pastorello estas senkoste dissendata...

S. M.

(*)Domenico Pastorello, REVELACIO (el itala esperantigis Filippo Franceschi), Fos sur Mer/Francio, 15 paĝoj.

 

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

153. La “Frumatena Birdo” (Uson.: Early Bird). Je la alteco de 36.000 km depost 8.4.1965 pendas la unua komerca interkomunikiga satelito “Early Bird” = “Frumatena Birdo”; je la unua de junio ĝi funkcias kiel ĉener-stacio por radiaj kaj telefonaj mesaĝoj inter Usono kaj Eŭropo kun 47 landoj. Tiam estos eble voje de la ĉielspaco telefoni al konataro kaj familianoj transmaraj. (Tiel ĉie la preskomunikaĵoj). Ni jam nun instigu samideanojn uzi tian belan okazon prapagandi nian internacian lingvon!

154. En oktobro 1964 nia papa Moŝto Paŭlo alparolis la svedajn katolikajn skoltojn... angle! (kiel antaŭe en februaro 1964 la nederlandanojn... germane - kiel vi povas legi en nia kajero de februaro 1964).

154. Por pli bone koni sian propran lingvon oni (precipe la junuloj) intense lernu Esperanton, ne nur por pli bone ekkoni strukturon, sintakson k.t.p., sed precipe pro la elpensado de sinonimaĵoj; ankaŭ tio povas esti propagando por nia afero.

155. Negroj kaj angla lingvo. Samideano H. Vermuyten el Antverpeno anoncis:

Dum la jaroj min ĉefe trafis aspekto de la angla kiel mondlingvo, skribis la en Britujo vivanta nederlanda aŭtoro kaj ĵurnalisto Daan van der Vat en la brusela ĵurnalo De Standaard. Negroj el britaj kolonioj kaj eks-kolonioj malofte ŝajnas kapablaj perfekte regi la anglan prononcon. Mi profesie renkontis en Londono multajn negrojn, ofte intelektulojn, verkistojn aŭ altajn registarajn funkciulojn, kiuj tien venis por konferencoj aŭ diskutoj kun la registaro (mi prefere renkontas niĝerianojn aŭ jamajkanojn, por kiuj la ĉiutaga vivo ja estas videbla ĝuo), sed mi malofte renkontis negrojn, kiuj parolas la anglan lingvon kiel la indiĝenoj de Britujo.

Karaj samideanoj el ĉiuj landoj, se vi estas atentaj ankaŭ vi trovos interesaĵojn,  kiuj estas utilaj al nia afero; vi nepre sendu ilin al via muelisto

K. A. Ouwendijk

al la indekso


LA STRUKTURA EKVILIBRO DE LA INTERNACIA LINGVO

 

DUA PARTO (unua parto)

 

Post tiu parentezo ni daŭrigu nian ekskurson. Ni jam ekzamenis, kion signifas libera vortordo. Nun ni turnu nin al la vortfarado. En kiu senco estas ĝi libera? La respondo estas facila: pro la preskaŭ totala manko de preskriboj. La 11-a fundamenta regulo de la internacia lingvo eĉ sankcias tiun liberon, dirante, ke vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo. Prefiksoj, sufiksoj kaj finaĵoj principe obeas la regulon. Nur unu sola ordono savas nin de la ĥaoso: ĝi estas, ke en la kunigo oni ĉiam postmetu la ĉefan vorton.

Konsekvence de sia libero la vortfarado de la internacia lingvo estas esence dinamika. El la leginda eseo de Andrea Albault pri tiu temo (Esperantologio, 2-a vol., n-ro 1) mi citas: “(...) En Esperanto ne la vorto tute preta ĉefas, sed la vortelementoj (...). Tiu fakto (...) estas la fundamento, kiu klarigas la tutan mekanismon de Esperanto kaj la dinamikon de ĝia uzado (...). La homa cerbo per malpli da elementoj, kaj ĉefe per elementoj memstaraj kaj kombineblaj inter si, povas kun malpli da peno uzi kaj mastri pli ampleksan kaj pli nuancitan vorttrezoron. La cerbo per Esperanto kapablas krei kunligojn, kiujn ĝi eĉ ne povus koncepti per aliaj ingvoj. Per Esperanto eĉ infanoj kapablas esprimi nociojn nur pene esprimeblajn de plenkreskuloj per aliaj lingvoj. Kaj tio estas ege grava por lingvo, kiu devas servi al homoj el ĉiuj civilizacioj kaj kiuj, mulditaj per lingvoj el plej malsamaj tipoj, devas nun uzi komune homan komprenigilon”.

Sed, kiel ajn potence efiku la dinamiko de la vorfarado, ĝi ne povas tamen torente inundi la lingvon. Bridas ĝin du leĝoj, kiujn mi nomos la ekonomia kaj la estetika. Laŭ la unua ni faru vortkunmeton nur se ĝi vere respondas al nova, unueca koncepto. Laŭ la dua ni atentu, ke la vortkunmeto, en la fonetika strukturo de la internacia lingvo, ne ŝoku la orelon. Ekz. ĝi ne povas esti tro longa.

La samaj leĝoj opozicias la liberon eĉ pli ĝenerale, nome, kiam temas pri la plivastigo de la vortaro aŭ, pli bone, de la radikaro de la internacia lingvo. Jen ni alvenis al la lasta parto de nia ekskurso. Laŭ la ekonomia leĝo ni adoptu novan radikon nur en kazo de bezono, do se ni ne povas oportune esprimi la novan koncepton per vortgrupo nek per kunmeto de “oficialaj” eroj. Laŭ la estetika leĝo la nova radiko estu facile elparolebla. Krome, ĝi ne kaŭzu konfuzon pro simileco al aliaj jam uzataj radikoj.

Tiuj leĝoj ŝajnas al mi tiel memkompreneblaj, ke mi ne hezitas nomi ilin la naturaj aŭ internaj leĝoj de la internacia lingvo. Mi povus diri multe pri ili, sed mi limigos min al la konstato, ke fakte ili ne forte rezistas al la spontana evoluo de la vortaro. Principe, por iu ajn vorto el iu ajn lingvo la eniro en la internacia lingvo estas libera, kondiĉe ke ĝi utilu kaj adaptu sin al la lingvo-strukturo. Jen kial ni eterne havos problemon de neologismoj. La kriterioj, laŭ kiuj oni difinas, ĉu nova vorto necesas aŭ oportunas, estas tiel malprecizaj, ke en la praktiko ili lasas al ni multajn dubindajn kazojn. Krome, vere superfluaj vortoj povas enŝteliĝi sub la masko de neceso kaj oportuno. Malice ili glitos en la “grandan rondon familian” de la radikaro por malkvietigi ĝin. Ili kelkfoje kaŭzos bruon, tumulton, pied- kaj pugno-batojn. Sed nur en iu malproksima angulo de la ingvo! La plimulto de ni apenaŭ rimarkos ilin. Ni ne faru tro da honoro al la nenecesaj neologismoj, kvalifikante ilin “danĝeraj”. Eĉ se kelkaj sŭkcesas loki sin en la lingvon, ni ne timu, ke ili venenos la organismon. Nek neologismoj, nek duoblaj formoj endaĝerigos ĝin. Multaj esperantistoj tro emas konsideri kiel difekton tion, kio estas nura aspekto de la vivimpeto de la internacia lingvo. Tial iliaj solvoj de la problemoj nur tute hazarde taŭgas. Tial iliaj reformprojektoj etas forblovataj kiel velkintaj folioj en la potenca spiro de libero, kiu animas la internacian lingvon.

Mi resumu. La internacia lingvo naskiĝis sub du kontraŭaj signoj: la leĝo kaj la libero. Leĝo signifas ordon, obeon, disciplinon. Libero signifas vivon, evoluon, renoviĝon. Al ĉiu Zamenhof asignis propran agadkampon. En la gramatika strukturo de la lingvo ordonas la leĝo; en la vortordo, la vortfarado kaj la radikaro regas la libero. Tamen por ke la leĝo ne fariĝu tro prema kaj sufoka, ekzistas “marĝenoj”, “liberaj zonoj” ĉirkaŭ la reguloj. Kaj por ke la libero ne degeneru en anarkion, bridas ĝin kelkaj “internaj leĝoj”. Jen la principo de la struktura ekvilibro de la internacia lingvo. Krome, el la interrilatoj de leĝo kaj libero elkreskas delikataj vivo- kaj sento-nuancoj, alivorte, la propra Esperanta stilo. Elkreskas el ĝi ankaŭ niaj aktualaj problemoj. Sed ni ne maltrankviliĝu pro ili: ili ne skuas la fundamenton de la lingvo, kiel kredas kelkaj timemuloj. Ili ne igas labila la strukturan ekvilibron. Ili eĉ necesas, por ke la esperantistoj ne endormiĝu super la lingvo. Ili estas la pruvo, ke la lingvo vigle vivas. Do, de certa vidpunkto, vivu niaj problemoj!

Kiam Zamenhof mortis, li postlasis jam tre maturan internacian lingvon. Sed li ne donacis ĝin al ni kiel trezoron, el kiu ni nur ĉerpu juvelojn por nin ornami kaj paradi tra la mondo. Male, li donacis ĝin al ni, por ke ni senĉese kaj plej intense ekspluatu ĝin. Esperanto estas la lingvo de mil kaj unu ebloj. Ekspluati ĝin signifas efektivigi tiujn eblojn. Jen la tasko de niaj literaturaj kaj sciencaj verkistoj kaj tradukistoj. Kaj plej varme per ĉiuj rimedoj subteni la verkistojn kaj tradukistojn; jen la tasko de ni ĉiuj. Ni faru tion, legante iliajn verkojn. Kaj samtempe ni faru tion, enprofundiĝante ĉiam pli en la strukturon kaj la spiriton de la internacia lingvo.

Diras la proverbo, ke multaj vojoj kondukas al Romo. Same, laŭ pluraj vojoj ni alstrebas la progreson de la internacilingva ideo en la mondo. Ekspluati la eblojn de Esperanto estas nur unu, sed ĝi estas ĉefvojo. Ĝi garantias al ni la maksimumon de sukceso. Irante ĝin, ni ankaŭ konsoliĝas de la seniluziiĝoj, kiujn ni spertis sur aliaj kampoj. Krome, tiun vojon konstante iris Ludoviko Zamenhof. Ni fidu kaj sekvu lin. Tiel ni montros, ke li vere vivas en nia memoro. Tiel ni malkovros novajn perspektivojn por nia lingvo kaj nia movado. Pri tiuj perspektivoj mi ne volas profeti. Sed mi ne dubas, ke ili estos grandiozaj.

Albert Samyn (el “Heroldo de Esperanto” de la 16-a de marto 1965)

 

al la indekso


HEROOJ

 

 

“Triumfo kaj gloro,

boksisto plej granda!”

jen krias en ĥoro

hommaso tre vanta.

“Ho! vidu lertulon!

Jen forto, jen sano!

Koregan gratulon,

heroa sportano!”

 

Dumtempe sidadas

junulo malsana -

la vivon li ŝatas,

espero ja vana.

Sed kvankam la forto

fizika disfalos,

li ĝis sia morto

fiere batalas;

nobligas l’ animon,

klerigas la menson,

ĝojigas kaj helpas,

al viv' donas sencon.

 

“Rigardu! en ĉiu

gazeto presiĝis

la bildo de tiu

knabino; ŝi iĝis

unua en naĝo!

Mondfama ŝi estas

en juna jam aĝo!

Nun venkon ŝi festas”.

 

Sen laŭdo, sen bruo,

kun amo en koro,

dum fruo, malfruo,

dum ĉiu ajn horo,

pacienca sen fino

ĉe malsanullito

jen flegfratulino

kun nobla spirito.

Sentante en propra

animo ĉagrenon,

ŝi flegas alian,

por li petas benon.

 

Venkinte revenas

Hero’ el milito.

Popolo lin benas

pro granda merito.

Li faris batalojn,

kaj urbojn detruis,

superis rivalojn -

ja multa sang' fluis.

 

Sed kiu atentas

la lukton teruran

internan, se tentas

animon la puran

de l’ amo pasio,

aŭ brilo de oro?

se kontraŭ medio

ekstaras honoro?

Ne fluas ja sang’,

sed la kor’ konvulsias,

pugniĝas la man’

- sed okul’ venkradias!

 

E. Feigenbutz

 

al la indekso


NEPRAKTIKA AFERO

 

Ni ĉiuj havas la konvinkon ke niaj naciaj kaj internaciaj organizoj faradas sian eblon por plivastigi nian lingvon, kaj daŭre atentigas la homojn pri la ekzisto de l’ mondlingvo.

Tamen ofte, eĉ tre ofte, mi dubas ĉu tiu atentigo estas efika kaj ekonomia. Ĉiu ja scias ke la plej bona propagando estas konfrontigi la homojn ĉiutage kun la nova ĉiam kaj daŭre. Se iu modisto kreis novan robon, se iu verkisto eldonis novan libron, se iu fabriko faris novan helpilon kion ajn, oni ne nur diskonigas tion per gazetoj kaj revuoj, sed ankaŭ montras kaj montrigas la novaĵon en montrofenestroj. Se mi promenas laŭlonge de la butikoj kaj magazenoj, ekestas en mia cerbo (vole-nevole) stoko da viditaj objektoj, kaj - kiam ajn - iam mi aĉetas ion el tiuj objektoj, precipe ĉar mi eksciiĝas ke la elmontrita objekto certe havas valoron kaj konatecon: se ne, oni certe ne elmontrus ĝin.

Kaj nun mi ĵetas mian ĉefan oponon kantraŭ ĉiuj niaj organizoj surtable (ĉi-kaze: surpapere), nome ke ili daŭre montriĝas kontraŭi la elmontradon de niaj esperantaj eldonaĵoj (libroj, gazetoj, revuoj ktp.) en librovendejoj kaj budoj.

Mi memoras la tiaman (kaj ĉiaman) oponon kiam mi iam proponis tion: la “libroservoj” estas unu el la ĉefaj enspezoj de l’ organizoj... kaj ofte la solaj! Akordite! Oni sendube ne povas malhavi tiun enspezofonton. Sed ĉiu nova propagandilo kostas monon (same tamen: sen mono ne profitdono!). Bonvolu aŭskulti kaj ĵuĝi: kio estus pli bona: atendi ĝis niaj propraj anoj foje aĉetos libron, aŭ sperti, ke tutmondo vidos niajn eldonojn kaj ekscias ke Esperanto ekzistas, eĉ se ili ne aĉetas libron? Tuj kiam iu vidas esperantajn eldonojn, elmontritajn en la montrofenestroj de niaj librovendejoj, li skue sciiĝas ke Esperanto ekzistas, ke oni verkas esperantlingve, ke la lingvo vivas, estas parolata kaj skribata, ke la librovendisto opinias la libron inda por esti montrata. Oni ne plu akceptas la nuran ekziston de la lingvo, sed scias ke ĝi estas uzata. Prezentu al vi iun montrofenestron, en kiu sin trovas iu fama esperanta libro kun speciala enlandlingva reklamo ekz.: Jen denove eldonaĵo el Danujo, Ĉinio k. s. de la fama verkisto N. N.

Kial oni ofte opinias ke ekz. la franca, angla, itala ktp. lingvoj estas lernindaj? Pro tio, ke oni ĉiam kaj ĉie vidas librojn, verkitajn en tiu lingvo. Se oni en Nederlando ekz. ekmontros ekde morgaŭ greklingvajn librojn, ĉie kaj daŭre, oni fine eklernos tiun lingvon, opiniante ke tiu lingvo certe estas “en modo”, ĉar - se ne - oni ne elmontrus tiajn librojn.

Eble iu el vi prijuĝos tion infaneca, sed tiu sama “iu” certe scias ke daŭra propagando, daŭra konfrontado ĉiam venkas. Ĉiu deziras esti “enmoda”.

Ĉu ne estus eble konsiliĝi kun kelkaj librovendistoj? Ne necesas ke ili aĉetu la librojn; nur havu ilin en stoko, por elmontri ilin kaj... por ricevi prezparton post vendo.

En kelkaj landoj oni organizas ĉiujare t. n. “librosemajnon”, faras dum tiu semajno multegan reklamon de dom’ al domo kaj eldonas specialan librorevuon. Ĉu ne estas eble kunlabori kun ili, presigi en tiuj revu-listoj ankaŭ esperantajn eldonojn, kaj mencii ke tiu libroj estas haveblaj?

Niaj organizoj ĉiuj havas pli da revuo ol bezonate por la anoj (ĝis nun nia diversaspecaj centoj da revuoj estas, miaopinie, multekosta senefika ŝarĝo por niaj estraroj). Kial ne doni kelkajn ekzemplerojn al revu-budoj, kiuj troviĝas ĉie? Donu ilin senpage. Se oni en iu budo vidas esperantilingvajn revuojn, oni pli konscie ekscios pri Esperanto ol nun!

Ĉu ne estas eble igi pritrakti kaj priparoli iun Esperantan libron dum radiolibra rubriko?

La vojo montrita certe komence malpliigos la enspezojn por niaj organizoj, sed ĝi sendube naskos pli da fruktoj ol nia hodiaŭa interna kaj fakte do limigita propagando.

Vagulo

 

al la indekso