Enhavo de Espero Katolika numero 7/1965

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Bildo sur la frontpaĝo: la nova mondo enkorpiĝas en la raketoj, kiuj - dank’ al la homa scienca persisto kaj genio - preskaŭ senhalte flugas alten en la kosmon.

 

 


NOVA EKFLORO

 

Kvankam ofte ŝajnas, kvazaŭ la internacia esperantista movado nunmomente - same kiel la ĝenerala movado - travivas iomete maltrankviligan periodon de halto, por ne diri de malprogreso, ni i. a. en la junia numero jam povis komuniki pri feliĉa ekvigliĝo en Usono. Jen sendube kuraĝigaj faktoroj.

Tial estas nova pruvo de ĝojiga kaj instiga elemento, ke ni en tiu ĉi numero povas mencii la ricevon de letero de nia samideano patro Johano B. Kao o.f.m., kiun ni ĵus ricevis el Ĉinujo, kaj kiu raportas en tiu letero (date de 29.5.1965) pri nia movado en Ĉinujo.

Kaj el tiu ni ĉerpas i. a. jenajn faktojn:

“Delonge mi intencis skribi al vi por informi vin pri la Esperanto-movado en tiu ĉi lando. Antaŭ du jaroj mi enkondukis kurson de Esperanto en la Instituto de Filozofio de Fu-Jen Katolika Universitato. Ĝis nun mi instruis du grupojn. La unua grupo de dek du studentoj studadis Esperanton dum unu jaro kaj ili jam diplomiĝis kaj foriris al diversaj partoj de l’ mondo. La dua grupo eklernis Esperanton de la komenco de la nuna instrujaro (de septembro 1964-ĝis julio de 1965) kaj la kurso finiĝos post du semajnoj. La dua grupo havas dek studentojn.

Mi intencas enkonduki Esperanton kiel liberan kurson en la Fu-Jen Universitato por ceteraj studentoj en la venonta instrujaro. Mi esperas, ke multaj studentoj interesiĝos pri la kurso.

Fu-Jen Katolika Universitato estas unu el famkonataj universitatoj de Ĉinujo; antaŭe ĝi estis en Peiping (Pekino) kaj multe progresis; sed, ho ve! la komunistoj konfiskis ĝin en 1950. Nun ĝi estas restarigita ĉi-tie en Libera Ĉinujo, kun speciala helpo de la Sankta Seĝo. Lia Papa Moŝto Johano XXIII ordonis ĝian restarigon kaj nomis Lian Ĉefepiskopan Moŝton Mons. Paŭlon Yupin kiel rektoron. La lasta, kiu do estas ĉefepiskopo de Nankino, sukcesis post multaj klopodoj restarigi la Fu-Jen universitaton en tiu ĉi antaŭ-urbo de Taipei. Kaj li jam delonge fervore apogas nian movadon.

Mia laboro en la universitato estas tiu de profesoro de filozofio kaj samtempe mi estas prefekto de studoj. Tiu posteno estas sufiĉe grava, por ke mi povu forte subteni la celojn de nia katolika internacia esperantista movado.

Mi gratulas vin pro la maniero en kiu vi plenumas vian taskon kiel redaktoro de nia revuo, kaj elkore mi preĝas Dibenon kaj sukceson por viaj sindonemaj laboroj por nia katolika Esperanto-movado”.

Supraj citaĵoj certe sufiĉas, por veki por nia movado grandan esperon pri nova ekfloro en Ĉinujo, dank’ al la persista kaj esperplena agado de patro Kao o.f.m.

Samtempe ni speciale atentigas pri aparta komuniko pri la aktiveco de f-ino d-rino Ĉisato Jamagata el Japanujo, kiu per letero de la 1-a de junio informis nin pri siaj aplaŭdindaj klopodoj, por ke en la kadro de la 50-a Universala Kongreso de Tokio okazu specialaj IKUE-aranĝoj - kiel ekzemple meso kaj faka kunsido - tiel ke jenmaniere IKUE ankaŭ en Tokio estos laŭeble inde reprezentota.

N. Hoen, redaktoro de “Espero Katolika”

 

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

 

 

Ŝanĝo en la Centra Oficejo de IKUE

Kun granda fervoro kaj entuziasmo f-ino E. Champy en Ličge akceptis en oktobro 1963 la taskon de kasistino kaj la prizorgon de la Centra Oficejo de IKUE. Si prizorgis ankaŭ la ekspedon de nia revuo “Espero Katolika”.

F-ino E. Champy estis vere sindonema oficistino, kiu sensalajre faris la grandan laboron por IKUE (laboro, kiu estas tiel granda, ke multaj membroj de IKUE ne povas sufiĉe aprezi ĝin). Pro tio la estraro kore dankas ŝin.

Bedaŭrinde la grava tasko, necese kunligita kun malagrablaĵoj kaj ĉagrenoj, trouzis ŝiajn fizikajn fortojn kaj sanstaton, kaj la estraro estis devigita ŝin malŝarĝi kaj liberigi de ŝia funkcio, kaj serĉi anstataŭantojn.

Ĝis la venonta kongreso provizore oficas kiel kasistino: S-ino Berta Mattle, St. Gallen (Svislando).

La adreso de la Centra Oficejo estas: 9106 Zürchersmühle/ Urnäsch (Svislando).

La ekspedo de “Espero Katolika” estas prizorgata en Nederlando.

La nova ŝanĝo en la Centra Oficejo postulas novajn aranĝojn, kaj se eble tial ne ĉio glate funkcios en la komenco, ni petas niajn membrojn, ke ili bonvolu iomete pacienci.

La Estraro de IKUE

 

 

Anoncoj en “Espero Katolika”

El principo la Taga Estraro de IKUE ĝis nun havis kiel starpunkton, ne presi anoncojn de aliaj esperantaj eldonejoj aŭ ne-esperantaj firmoj - firmoj do kun komercaj celoj - en la revuo “Espero Katolika”.

Post grava konsulto la Taga Estraro nun decidis, ke la ŝanĝintaj cirkonstancoj ĝeneralaj permesas novan kaj alian elirpunkton.

Tial de nun komerca anoncado en “Espero Katolika” estos ebla, kaj la tarifoj estas jenaj:

2.000 Belg. frankoj por unu tutu paĝo;

1.500 Belg. frankoj por duona paĝo;

800 Belg. frankoj por kvarona paĝo.

Por ripeta anoncado aparta rabato.

La Taga Estraro de IKUE havos la rajton rifuzi anoncojn pro moralaj motivoj.

 

 

Administrado

Dum la lasta tempo la administrado pri la abonoj por la nepagipovaj landoj stagnis. Tial ni devas reorganizi la sendadon de tiuj abonoj. Membroj kiuj sendis en 1963 “Espero Katolika” al unu aŭ kelkaj adresoj en la nepagipovaj landoj kaj nun volas denove plenumi tiun taskon, bonvolu sendi al f-ino C. van Kleef poŝtkarton, sur kiu ili notu nomon kaj adreson kaj la adreso(j)n, al kiu(j) oni volas sendi EK. Se vi scias, kiu persono pagas EK por alia persono, bonvolu ankaŭ sciigi tion. Tiamaniere ni povos baldaŭ reordigi la administradon de tiu grava laboro el la ricevitaj informoj. Ni tutkore esperas, ke ĝi eĉ multe kreskos.

Se estas aliaj membroj en Okcidenta Eŭropo, kiuj volas ekprizorgi la sendadon de EK al nepagipovai landoj, turnu vin al la nomita adreso. Ne forgesu mencii, al kiom da adresoj vi deziras sendi nian organon.

Karaj legantoj, ni urĝe bezonas vian helpon! Nur per viaj agoj IKUE vivas!   Co.

 

 

“Mono estas la radiko de ĉia malbono”

(oni ofte diras!). Sed ĉiu scias, ke la monhavo tamen estas necesa.

Tamen... ŝajnas, ke ne ĉiuj membroj de IKUE scias tion!

Eksciiĝu, karaj membroj ne-pagintaj (ĝis nun), ke ankaŭ por IKUE la mono estas rimedo por daŭrigi la organizon de IKUE kaj la eldonon de E.K.

Tial: pagu, ni petas, vian kotizon1965 senprokraste; pagu ĝin baldaŭ (prefere: tuj!), por ke ankaŭ ni povu pagi niajn fakturojn kaj por ke vi ankaŭ ricevu sen interrompo la sekvontajn numerajn de E.K.

Ne forgesu: nur per via pago ni povas ekzisti. Nome de la estraro de IKUE, la redakcio de E.K.

 

 

IKUE por kiel eble plej multaj

Jam en la IKUE-kongreso en Valencio 1964 la estraro decidis, fondi novan fonduson por la nepagipovaj landoj. Ĝis nun ni pro cirkonstancoj ne povis labori por ĝi. Sed hodiaŭ ni atentigas precipe la membrojn en la tiel nomataj riĉaj landoj pri la ekzisto de tiu nova fonduso.

Vi scias, ke multaj esperantistoj deziras esti membroj de IKUE kaj ricevi nian revuon “Espero Katolika”. Sed ke tio ne estas ebla, ĉar ili ne povas pagi la kotizon per sia nacia mono. Tial ni afable rekomendas al la membroj en la riĉaj landoj nian fonduson. Estu donema en nia materialista tempo, estu solidareca kun via frato aŭ fratino en pli malriĉa lando!

 

 

Fotoj en “Espero Katolika”

La Taga Estraro de IKUE ordonis al la redaktoro de “Espero Katolika” provizore ne publikigi fotografaĵojn, senditajn kun artikoloj por EK.

Bedaŭrinde supra aranĝo fariĝis necesa por sekurigi finance la pluan aperigon de EK.

 

 

Atentigo grava

Eble estas utile, informi la membrojn de IKUE pri la fakto, ke ilustraĵoj, kiuj nunjare aperis en “Espero Katolika”, estis tute SENPAGAJ. Dank’ al persona aranĝo de la redaktoro tio estis ebla, kaj kompreneble tiu fakto estis finance eksterordinare favora por la kaso de IKUE. Publikigo de specialaj kliŝoj pro financaj motivoj ne estis ebla. La financa stato de IKUE ne permesis tion. Oni do nepre ne sendu fotografaĵojn por publikigo en EK.

Envenas regule tiom da leteroj, ke ne plu estas eble por la redaktoro, persone respondi al ĉiu letero aŭ informi pri ensenditaj artikoloj aŭ resendi ilin. Oni atentu, ke ĉiu redakcia laboro devas esti plenumata en liberaj horoj. Plue ankaŭ la afrankkostoj por la redakcio de nun devas esti severe limigataj, laŭ peto de la Taga Estraro.

Ni plene fidas, ke ĉiuj membroj de IKUE montros centprocentan komprenemon por supraj neeviteblaj novaj gvidlinioj por la redakcio. N. Hoen, redaktoro de Espero Katolika

 

 

Jarlibro 1965 de UEA

Aperis la unua parto de la Jarlibro de UEA 1965, kiu donas multan adres-materialon pri UEA mem kaj en iu formo aligitaj esperantistaj organizaĵoj, kun samtempe la konataj anoncoj pri preskaŭ ĉiuj esperantaj eldonaĵoj kaj eldonejoj.

Tiel la libro reprezentas multvaloran resumon de la tuta Esperanto-movado, ĉefe por la esperantistoj mem.

Ĝi memorigas speciale, ke la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj proklamis 1965 la “Jaro de Internacia Kunlaboro”. Tial en ĉi tiu Jarlibro estas presita speciale konciza resumo, kiel gvidilo de agado, de aparta kaj detala Laborplano por nomita speciala okazo. Kaj plue la celoj por rapidigi la realigon de la Dua Baza Laborplano, akceptita de la Komitato de UEA en 1962.

 

 

Nova komitatano de UEA

Ni legas en “Esperanto” de junio 1965: “Per ĵusa voĉdono la Komitato de UEA elektis sacerdoton A. Beckers, prezidanton de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, komitatano C de UEA, laŭ art. 25(C) de la Statuto de UEA”.

 

 

Nova preĝolibreto

Prof. L. Thalmaier prizorgis la novan eldonon de “Ni oferas” en sama formato. Ŝanĝita estas la titolo, kiu nun tekstas: “Akceptu Sinjoro”. La tekston li adaptis laŭ bezonoj de la nova liturgio. Pro tio la libreto bone taŭgas por la uzo en meso dialogata okaze de Esperanto-kunvenoj kaj kongresoj. La libreto estas mendebla ĉe la libroservo de IKUE kaj kostas du stelojn (afrankite).

 

 

IKUE kaj la 50-a Universala Kongreso en Tokio

Ni citas el letero de f-ino d-rino Ĉisato Jamagata, la Landa Reprezentantino de IKUE en Japanujo:

“La programo por la 50-a Universala Kongreso ankoraŭ ne estas definitiva. Sed estas certe, ke ni okazigos meson kaj fakan kunsidon de IKUE. Eble plej baldaŭ mi sendos pli detalajn informojn por la katolikaj partoprenantoj de la japana universala kongreso”.

 

 

La IKUE-estraro deziras al vi kaj viaj familianoj sun- kaj plezur-plenan, fortigan kaj sanigan ferion!

Ĝi esperas, ke nia unuiĝo ankaŭ havu profiton el via ferio, tiel ke ni ekde septembro novaforte kunlaboru al la disvastigo de niaj lingvo kaj unuiĝo.

Septembro estas la verda monato, do ĝi postulos nian tutan sindonon. Kaj ĝi estos la monato, en kiu vi denove ricevos E.K.!

Redakcio de IKUE

 

al la indekso


PROPAGANDO INTERNEN NECESAS

 

La problemo de la propagando en niaj propraj rangoj ne estas nova. Ĝi estas grava afero, ĉar se ni ne kapablas interesigi daŭre niajn organizitajn membrojn por la granda idealo de la esperantismo, do por la neceseco de senĉesa disvastigo de Esperanto eksteren, la flamo de la idealismo baldaŭ elĉerpiĝos. Kaj tiukaze ekestos sendube la danĝero, ke tiuj samideanoj iumomente perdiĝos per nia movado, almenaŭ por la membreco de iu formo de organizaĵo esperantista ĝenerala aŭ speciala. Tial ni represas malsupre artikolon, kiu povos esti instigo, por iri novajn vojojn al vigla kaj praktika propagando ankaŭ interne de niaj esperantistaj rangoj.

 

Ni sekvu alian vojon

Jam de pluraj jaroj ni defendas la tezon, ke krom la propagando eksteren por nia lingvo, ankaŭ propagando internen necesas. La unua klare celas la disvastigon de nia lingvo kaj movado, dum la dua rilatas pli al la necesa alproprigo kaj utiligo de nia lingvo, kun la celo vere esperantistigi la membrojn kaj reteni ilin por la movado. Ke tio nepre necesas pruvas la nombro da eksiĝantoj, sen sammezura kresko de novaliĝantoj.

Se tia situacio longe daŭrus, finfine nia movado ne plu povus funkcii. Alia pruvo estas, ke esperantistoj forlasas la organizitan esperanto-movadon, ĉar ĝi ne plu povas kontentigi ilin. Ili restas esperantistoj, sed ne plu apartenantaj al la movado, fakte forĵetas la instancon kiu esence reprezentas Esperanton. Ilia plej granda forto estas kritiko al nia movado, kritiko kiu ne ĉiam estas senbaza, sed restas senefika kaj eĉ fariĝas damaĝa al Esperanto, ĉar per la movado ili trafas la sorton de la esperantista vivo.

Ni sekvu alian vojon. Se kritiko necesas, se ni havas ideojn kaj sugestojn por la plibonigo kaj reaktivigo de nia movado, ni konigu tiujn en nia movado mem. Eĉ tiam la plimulto verŝajne ne tuj akceptos ŝanĝojn, ĉu pro la fakto ke ili ne taŭgas aŭ eble ĉar oni ilin opinias superfluaj. Sed pro tio ni ne tuj bezonas seniluziiĝi. Se la propono estas bona kaj la cirkonstancoj maturaj, novaj ideoj verŝajne estos akceptataj. (Rigardu F.E.N.).

 

La cirkonstancoj ne superregu nin

La ŝanĝo tamen nur povas okazi, se vere troviĝas sugestoj kaj proponoj, do evidentiĝas ke oni deziras agi kaj aktivi. Se kontraŭe la laboremo kaj la firma volo al renovigo mankas, se ni ne klopodas influi la cirkonstancojn, sed la cirkonstancoj superregas nin, jes tiam la afero estas perdita kaj nur restos al ni atendi nian malaperon. Tiu spirita stato de senpoveco, de apatia atendado, de fatalismo mi preskaŭ volus diri, jam tie kaj tie enpenetris en nian movadon kaj ĝin denove forigi certe ne estas facila tasko. Ĉe kelkiuj la pesimismo tiel forte enradikiĝis. ke ili simple ne plu volas kredi al favora turniĝo kaj eĉ ridindigas ĉiun klopodon por ŝanĝi tiun danĝeran situacion.

 

Reveki la interesiĝon por nia esperanta literaturo

Kiu tamen ne estas infektita, daŭre serĉas al la plibonigo de la nuna stato kaj ĝoje akceptas ĉiun eblon, kiu povas helpi en la bonan direkton. Rigardante el ĉi tiu vidpunkto, ni povas ĝoji ke A.K.K.E., la amsterdama kunlabora komitato esperantista, en la pasinta vintro-sezono iniciatis la starigon de literatura kurso. Ĝi opinias, ke la interesiĝo por la esperanto-literaturo danĝere malkreskis, kio certe ne utilos al nia movado, ĉar ĝuste la literaturo estas nia ĉefa interligilo. Reveki la interesiĝon por nia esperanto-literaturo ĝi konsideras ĉenero en la ĝenerala reaktivigo de la membraro, do ankaŭ ĝi iel apartenas al tiu interna propagando. Sed tamen ĝi estas pli ol propagando. Simple estas nia tasko doni al la homoj tion kion ili kiel esperantistoj bezonas kaj ŝatas. Se ni ĉesas la klopodadon por organizi variajn, por esperantistoj interesajn kaj allogajn kunvenojn, ni ne bezonas miri ke niaj ne tro fortaj gefratoj post kelka tempo turnos la dorson al ni. Ĉu ni ĉiam sukcesas en tio estas alia afero, sed ni almenaŭ daŭre klopodu.

 

Sukcesplena iniciato

Nu, suprenomita literatura kurso - eĉ neatendite - plene sukcesis. 25 partoprenantoj, inter kiuj esperantistoj ankaŭ el Harlemo kaj Wormerveer, regule vizitis la 4 kunvenojn kaj klare montriĝis ke ili ŝatis ĉi tiun iniciaton. Kiel ekzemplo de fruktodona kunlaboro ĝi krome havas apartan valoron. Organizis ĝin la diverstendencaj unuiĝoj kune; unu el ili senpage disponigis konversaciejon, kaj prelegis membroj el nia asocio kaj el L.E.E.N.

Por doni al vi koncizan komprenon pri la kurso, ni transskribas ĉi tie la oficialan programon, sed nur ŝanĝas la estontan en estintan tempon.

Je la 19-a de januaro 1965 K-do F. Faulhaber parolis pri la tradukita esperanto-literaturo kaj traktis la temon: “La interliga valoro de nia esperanto-literaturo”.

La 2-an de februaro D-ro W. P. Roelofs priparolis la temon: “Scienca literaturo”, pri kiu li donis ĝeneralan ideon.

La 16-an de februaro K-do S. Aarse traktis la temon: “Kio estas poezio?” pri la idealo de belo dum jarcentoj kaj pri la diversaj specoj de poetoj.

Kaj fine, je la 2-a de marto K-dino F. Burgler-Jeszó parolis pri “La originala esperanto-literaturo depost 1945”.

Ankoraŭ de ĉi tiu loko ni kore volas danki ĉiujn kunlaborintojn por ilia kunlaboro.

Ĝuste pro la sukceso de ĉi tiu kurso mi volonte volas rekomendi al la ceteraj esperanto-grupoj en siaj ĉefurboj kaj distriktoj, organizi ion similan en kunlaboro kun la aliaj grupoj.

La reago de la partoprenintoj klare pruvis, ke ne ĉiu nova aranĝo jam antaŭe estas kondamnata al malsukceso. Kontraŭe montriĝis ke ili ŝatis lo aranĝon, ĉar ĝi kontentigis bezonon. Ĉu ni, provizore, rajtos atendi pli favoran rezulton?

G. R.

(el Zamenhofa Gazeto, marto 1965)

 

al la indekso


DIA SUNRADIO

 

Sunradio trafas vitrofenestron. Se nun tiu fenestrohavas kelkajn makulojn kaj netravideblajn lokojn, la sunradio ne povas tute trapenetri kaj pro tio ne tiom tute ĝin transŝanĝi en sian lumon, kiom se la fenestro estus libera de tiuj makuloj kaj plene pura.

Jes, la radio des malpli povas trapenetri ĝin per sia lumo, ju pli da tiaj makuloj kaj netravideblaj lokoj havas la fenestro. Jen ne kulpas la sunradio, sed la fenestro. Se la fenestro estas plene klara kaj plene pura, la radio tiel tralumus kaj kvazaŭ transformus ĝin, ke oni povus opinii, ke ĝi mem fariĝis radio kaj elsendas la lumon el si mem. Sed tamen ĝi restus, kio ĝi vere estas, nome fenestro, kvankam ĝi similus al la sunradio, kaj ĝi konservus sian naturon, kiu estas tute diversa de la sunradio. Sed ni povus diri, ke ĝi estas sunradio kaj lumo pro la perado de ĉi tiuj.

Same kiel ĉe tiu vitrofenestro estas ankaŭ ĉe la animo. Ĉiam enfluas en ĝin, aŭ dirite pli bone, loĝas en ĝi nature tiu Dia lumo de la dia naturo. Se nun la animo tute donas sin al Dio, t. s. se ĝi forigas de si ĉiun makulon de malpuro, kiun ĝi surhavas pro la kreiteco, se ĝi forigas ĝin plene unuigante sian volon kun la volo de Dio - ami ja signifas nenion alian ol pro Dio forigi de si ĉion, kio ne estas Dio - tiukaze ĝi baldaŭ estos unuigita kaj transformita en Dio. Tiam Dio donacas al ĝi sian propran supernaturan estadon, tiel ke ĝi ŝajnas esti Dio mem kaj havas kiel proprecon, kio estas de Dio.

Do, se Dio efikas en animo tiun eksterordinaran gracon, tiu unuiĝo havas tian grandon ke ĉio estas propreco de Dio kaj de la animo, fariĝas unu en tiu donacado kaj transformado; tiel do la animo poste ŝajnas esti pli Dio ol animo. Vere ĝi estas Dio nur per partopreno; sed tamen ĝi efektive konservas, malgraŭ ĝia transformiĝo, sian naturan estadon tute diversan de l’ dieco kiel antaŭe, same kiel ankaŭ la vitro, kiu estas surbrilata de la sunradio, konservas sian naturon, kiu estas diversa de la radio.

Johano de la Kruco (1542-1591) - Esp. K. P.

 

al la indekso


 “PRETIGU LA VOJON DE LA ETERNULO”

 

Kun la alveno de Jesuo Kristo en ĉi tiun mondon komenciĝis grandaj ŝanĝoj, rektigoj, egaligoj, ebenigoj... kiel estas dirite en la Evangelio: “Ĉiu valo leviĝos, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos, kaj la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo, kaj la malglataj vojoj glatiĝos”. Tiuj ŝanĝoj fariĝis en la tuta mondo, ĉar estas dirite: “ĉiu karno vidos la savon de Dio”.

Ŝanĝoj komencis realiĝi en la individua, spirita, morala sfero: spiritaj blinduloj ricevis vidkapablon, surduloj ricevis aŭdon, morale malfortaj kaj lamaj marŝis rektan vojon. Ŝanĝoj realiĝis, kvankam malrapide, en la socia sfero: iom post iom la homoj konsciis, ke ili estas filoj de unu Patro kaj fratoj unu de la alia, egalai je homaj rajtoj. Ĉi tiuj sociaj ŝanĝoj, egaligoj kaj ebenigoj efektiviĝis senĉese dum multaj jarcentoj, kaj nuntempe ni ĉiuj estas atestantoj de la plenumado de tiuj ŝanĝoj kaj egaligoj: grandaj kaj fortaj nacioj ĉesas - memvole aŭ devigite - rigardi malgrandajn aŭ malfortajn popolojn kiel servistojn, ellasas ilin el sia fortega povo aŭ “protekto” - pretaj de nun amike kunlabori kun ili por la komuna bonstato kaj feliĉo: Ĉiu valo leviĝas kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝas.

La naturo - kiu finfine baziĝas en Dio - ne toleras saltojn. La Dia Providenco laŭgrade preparas la homaron por tiuj ŝanĝoj. La fundamentan ŝanĝon, alvenon kaj instruistan agadon de Jesuo Kristo preparis senpere Sankta Johano Baptisto. Li venis “por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu” (Joh 1,7).

Por ke la Evangelio de Jesuo Kristo povu disvastiĝi tra la mondo, la Dia Providenco antaŭvidis kaj uzis la tiaman universalan lingvon, grekan lingvon kojné, kiu jam kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo plivastiĝis en la mondo kaj atingis eĉ Hindujon. Por ke nuntempe la diversaj popoloj povu interkompreniĝi kaj kunlabori amike por komuna bonstato kaj feliĉo, la Dia Providenco jam antaŭe donis al la homaro neŭtralan kaj facilan lingvon, Esperanton. La tuta universo eliris el unusola, eterna principo, Dio, kaj ĉiujn taŭgajn ilojn, kiuj povas helpi la homaron, ni devas konsideri kiel laŭcele devenantajn de la Dia Providenco. Ĉiuj, kiuj lernas, instruas, disvastigas Esperanton, pretigas la vojon de la Eternulo, por ke ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu.

Ni ne atendu alian, eble ian pli universalan lingvon de estonteco, sed uzu ilon, kiun ni jam havas kaj per tiu ilo, Esperanto, ni pretigu la vojon de la Eternulo.

Sac. Doc. D-ro Fr. Tokarz

al la indekso


LA JAPANA ESPERANTO-MOVADO

 

Suban artikolon ni prenas el la japana revuo “La Movado” de marto 1965. Ni faras tion nur por iomete pli detale informi la legantojn de “Espero Katolika” pri la nunaj progresoj de Esperanto en Japanujo (la lando de la 50-a Universala Esperanto-Kongreso) ĝenerale, do nur por doni ĝeneralan ideon de la nuna stato de la Esperanto-movado en Japanujo. Pri la progresoj de la katolika Esperanto-agado en Japanujo ni informas niajn legantojn speciale alipaĝe.

 

La nuna stato de la japana Esperanto-movado

Post diversaj zigzagoj nun en nia lando esperantistoj sin organizis en Japana Esperanto-Instituto, fondita en la jaro 1919, kiu laboras kiel landa asocio de UEA. Ĝia organo La Revuo Orienta redaktata en esperanto kaj la japana aperas akurate ĉiumonate, kaj la membroj nun nombras 2.400. Ĝi eldonas abocolibrojn, kaj aliajn, inter kiuj la plej grava estas nun elĉerpita Scienco kaj Teknika Terminaro internacie bonvenigita.

Diversaj lokaj organizoj kompreneble ekzistas, ĉu en kadro de urbo, lernejo, aŭ laborejo, kaj oni organizis el tiuj grupoj kelkloke regionajn ligojn, el kiuj Kansai Ligo de Esperanto-Grupoj, Tokai-Ligo, Kyŭsyŭ Esperanto-Ligo kaj Ĉuugoku-ŝikoku Esperanto-Ligo, havas Sian komunan organon La Movado, kiu ankaŭ akurate ĉiumonate aperas, kvankam ne en tiom pompa maniero kaj en la nombro de 750 ordinare. Aliaj lokaj ligoj, ekzemple tiuj de Kantô, Hokkaido, Tôhoku, ŝajnas ne tiom viglaj kaj ne havas grandan influon ekster tiu regiono.

Studentoj sin organizis en Japana Esperantista Ligo Studenta, kies centro estas ĉe JEI. Ĝi havas sub si universitatajn rondojn tra la tuta lando, kiuj en la kadro de JELS en Tokio kaj Kansai havas Sian unuiĝon respektive TELS kaj KLES, kion sekvos anoj en Tôkai, Ili nun plej energie laboras en sia kampo; precipe iliaj intensaj kursoj plurfoje organizataj ĝuis grandan sukceson. Altlernejanoj ankaŭ havas sian propran organizon tutlandan, sed ilia laboro Same ankoraŭ restas en ĝermo.

La plej aktiva kampo de specialista esperantistaro estas tiu de medicinistoj. Nun la organo de TEKA estas eldonata en nia lando. Sciencistoj sur aliaj kampoj ankaŭ laboras diligente. Estas konata fakto, ke ili iniciatis internacie, ke ili almenaŭ unu fojon jare verku sian disertacion aŭ ties resumon en nia lingvo.

Literatur-amantoj nun eldonas sian gazeton KAJERO, kaj alia grupo L’ Omnibuson, La lasta ne ĉiam estas beletra, sed aperas akurate dumonate. Ambaŭ lokas Sian centron en Kansai. La Torĉo, monata kaj redaktata en ambaŭ lingvoj, estas konata pro sia elstara enhavo.

La japana movado tamen havas plej grandan forton en speciala afero. Oomoto, konata de antaŭ la milito, estas plej potenca. Ĝi oficiale uzas Esperanton en sia propaganda laboro, por kiu celo dumonata bela gazeto Oomoto estas eldonata. La junulara fako ankaŭ havas sian organon Nova Vojo eldonatan ĉiumonate en la nombro de 1.000.

Mondmesianismo, kiu originis el Oomoto, nun plej kontribuas al la laboro de JEI, ĉar ĝia esperantista grupo regulis, ke ĉiu membro devas esti ano de JEI. Pri ilia nombro la aŭtoro ne estas informita, sed kredeble 500-600. Ankaŭ ĝi havas sian organon.

La junulara movado en nia lando: ĝi estas ankoraŭ ne tre forta. En Takla, Nagoya kaj Kyŭsyű junuloj havas sian propran organizon en la kadro de regionaj ligoj aŭ alie, sed en Kansai la situacioj estas iom delikataj, ĉar 70% el KLEG estas junuloj.

Ĉu KLEG havu sian fakon de maljunuloj aŭ t. n. veteranoj? Ĉiuokaze KLEG-anaj junuloj, kiuj invitis la 21-an Internacian Junularan Kongreson, nun preparas por sia aparta organizo, dum tro laborplena aktivado por IJK.

Aktivaj membroj de UEA estas sufiĉe multaj, kaj la japana movado jam kelkajn fojojn gajnis la unuan poentaron en internacia konkurso. SAT estas tre malforta, kaj ĝia membraro laŭ la lasta Jarlibro estas nur 18. Kompare kun tio MEM havas sufiĉan forton, tiel ke ĝi povas eldoni Pacon ,laŭstatute eldonatan en diversaj landoj almenaŭ unu fojon jare en nia lando.

Speciale rimarkindaj lastatempaj eldonaĵoj estas jenaj: Nia Korpo, Legolibro de Oftalmologio, Rakontoj de Oogai, Nova Vortaro Esperanto-Japana, La obstino, Lingvo Stilo Formo, Enciklopedieto Japana, Malgranda Vortaro de Esperanto, nova japana traduko de 'Vivo de Zamenhof' de E. Privat, kaj baldaŭ eldonotaj Libro de Teo kaj Kvin Virinoj de Saikaku. Ankaŭ kalkulu en tio baldaŭ aperonta Japana Kvodlibeto nun kompostatan ĉe STAFETO.

 

 

al la indekso


JUBILEO DE LA CSEH-METODO

 

En “La Praktiko” de majo 1965 ni legas: La 24-an de majo 1930 fondiĝis en Hago la Internacia Cseh-instituto de Esperanto. Ĝia celo estis kaj estas eduki kaj doni bonajn instruistojn al la publiko, kiu deziras lerni Esperanton en agrabla kaj facila kurso laŭ la metodo de Andreo Cseh, kaj doni al la instruistoj kaj al la kursaranĝantoj la necesan helpon.

Inter la nomoj de la fondintoj ni vidas tiujn de sinjorino Julia Isbrücker kaj sinjoro Andreo Cseh; la Internacia Konsilantaro konsistis siatempe el tre eminentaj esperantistoj, kiel Prof. P. Bovet (Ĝenevo), Prof. O. Bujwid (Krakovo), Prof. Th. Cart (Parizo), Prof. W. E. Collinson (Liverpulo), Konsulo K. von Frenckell (Dresdeno), Rektoro S. Jansson (Stokholmo), D-ro E. Privat (Ĝenevo), S-ro Ed. Stettler (Bern) S-ro Felix Zamenhof kaj D-ro Leono Zamenhof (Varŝavo).

S-ron Cseh ni ne plu devas prezenti, ĉar ĉiuj konas lin. Sed kio estas la t. n. Cseh-metodo?

Parolu anstataŭ ni sinjoro Rienks, regna ĉefinspektoro de la nederlanda publika instruado, kiu kiel faka observanto partoprenis unu tutan kurson de s-ro Cseh kaj la metodon klare priskribas:

 

a. Rektaj instrumetodoj

Antaŭ 30 jaroj diversaj lingvo-instrumetodoj kreiĝis kiel reakcio kontraŭ la metodo de ekzercaĵoj kaj vortlernado, kaj oni nomis ilin “rektaj metodoj”.

Kelkaj komencis traduki la frazimpresojn de objektoj kaj iliaj ecoj, montrante objektojn aŭ bildojn, grupigitajn laŭ la ĉirkaŭaĵo de la lernanto: lernejo, ĉambro, kuirejo, strato k.t.p. Tiuj metodoj nomiĝis rektaj, ĉar la gepatra lingvo ne estis intence kaj aŭdeble uzata. Oni ĉefe uzis substantivojn kaj la apartenantajn adjektivojn.

Nur poste venis la agoj, tamen ne laŭ propraj agoj de la infanoj. Tiel formiĝis rakontoj, projektataj en diversaj tempoj. Samtempe kun la agoj, kiuj esprimis la rilatojn inter la objektoj, oni tradukis la rilatojn, kiuj efektive aŭ enpense ekzistis inter la objektoj. Ĉi tie oni tamen forlasis la rektan vojon kai la helpo de la gepatra lingvo estis necesa.

Aliaj rektaj metodoj prenis kiel bazon agojn de la instruisto kaj lernantoj; sen helpo de la gepatra lingvo oni tuj tradukis en la fremdan lingvon.

Kio en la unua metodo venis poste kaj do fakte ne laŭ la rekta vojo, tio nun tuj okazis. Ĉar ankaŭ laŭ ĉi tiu metodo aperis la objektoj en reciproka rilato, la efiko estis pli granda, ankaŭ pro la pli granda vigleco dum la leciono, sed nur tiam, kiam la instruisto posedis la necesajn kvalitojn. Tiu metodo postulis pli grandan kapablecon kaj pedagogian talenton de la instruisto.

 

b. La Ĉe-metodo

La Ĉe-metodo por la instruado de Esperanto eliras de tute alia principo kaj estas tute alimaniere konstruita.

La lernantoj, ŝajne sen helpo de la instruisto, tuj nomas objektojn, kvalitojn, rilatojn kaj agojn, formante frazojn sen ia uzo de la gepatra lingvo. Objektoj, bildoj kaj aliaj ĉiuspecaj helpiloj estas multe uzataj.

Tamen la sinsekvo de la materialo kaj ĝiaj instruiloj ne estas difinitaj de la objektoj kaj agoj grupigitaj laŭ loko kaj tempo, sed de la malfacilaĵoj, kiujn prezentas la lernota lingvo. Tiu sinsekvo estas tiel pripensita, la konstruo tiel logika, ke ĉiu parto donas eblecon al la lernanto mem formi la regulon sen ia penso pri gramatiko.

Tio rezultas el la fakto, ke la regulo formiĝas el praktikaj ekzemploj kaj tuj estas aplikata en la praktiko. Kun granda vigleco la regulo estas trovata kaj praktikata en rekta kaj neintenca kunlaboro kun la instruisto. Abundo da facilaj aplikoj memorigas la vortojn kaj frazojn, kvazaŭ senpene. La vigla pritrakto devigas la lernanton al propra laboro.

Nur la eksterordinare granda pedagogia talento de s-ro Andreo Ĉe kaj lia kvazaŭ intuitiva kompreno, kiuj tamen estas la rezulto de profunda pripensado kaj multaj eksperimentoj, povis produkti ĉi tiun metodon, kiu metas ĉiun parton sur ĝian lokon en la konstruaĵo. Kaj ĉar tiu konstruaĵo estas simpla, la Ĉe-metodo donas la eblecon kompreni kaj uzi rekte, intuitive kaj fruktoplene la lingvon Esperanto.

La metodo ne estas karakterizata ĉu de frazimpresoj, ĉu de agoj, sed de ambaŭ en reciproka rilato; ĝi iras super la materialon kaj laborigas la spiriton, kiu faras la konkludojn kaj denove aplikas ilin kaj gvidas al ordigita uzo de la nove lernita lingvo. Ĝi do entenas ambaŭ nomitajn specojn de rektaj metodoj kaj krom tio la spiritan elementon.

Pro tio la Ĉe-metodo havas pedagogie kaj praktike plej altajn efikojn, ankaŭ morale. La granda morala valoro estas, ke ĝi kondukas la lernanton al plena evoluo de propraj fortoj.

 

al la indekso

 


EK RECENZAS

 

Julia Pióro: El tero kaj etero - Originala novelaro -Mallonga prezento de Baldur Ragnarsson - Kovrilo de Jan Schaap Jr. - STAFETO, Beletraj Kajeroj, 23. - J. Régulo, Eldonisto, La Laguno, Kanariaj Insuloj, 1964 - 12 x 18,5 cm - 116 pĝ. - Prezo: 1.20 usonai dolaroj (aŭ egalvaloro).

 

Aleksandro Logvin: Sur la vivovojo - Poemaro originala kaj tradukita. Renkonto sur la vivovojo de Ferenc Szilágyi - Kovrilo de Jan Schaap Jr. - STAFETO, Beletraj Kajeroj, 24. - J. Régulo, Eldonisto, La Laguno, Kanariaj Insuloj, 1964 - 12 x 18,5 cm -116 pĝ. - Prezo: 1.20 usonaj dolaroj (aŭ egulvaloro).

 

En la fino de 1964 STAFETO presis sian 50-an volumon, kiun ĝi kune kun la 49-a “Stafeto” nun prezentas. Jam nun STAFETO rangas la unua inter la aktualaj eldonejoj esperantistaj, kaj en la pasintaĵo nur Literatura Mondo estis pli riĉa… je libroj. Sed ankaŭ tiun rekordon Juan Régulo intencas rompi.

Tial estas al li ĝoje anonci, ke la du unuaj titoloj de la duaj 50, nome Maskerado ĉirkaŭ la morto de Teodoro S. Ŝvarc (Schwartz) kaj Japana Kvodlibeto (de pecoj originale verkitaj en Esperanto) estas preskaŭ finpresitaj kaj baldaŭ dissendopretaj; ke Civilizo kaj Lingvo de Collinson, Martin Fierro en traduko de Sonnenfeld kaj Romeo, Julieta kaj la tenebro en traduko de Váňa estas bonritme pretigataj; ke aliaj tri titoloj estas prespretaj kaj baldaŭ enirontaj sian kompostadan stadion, dum pli ol du dekoj da aliaj estas en diversaj fazoj de pretigado.

 

al la indekso


NE NUR KIEL SCIVOLEMAJ TURISTOJ

 

Ĉar per Esperanto ni vivas unu apud alia ne kiel fremduloj, sed kiel fratoj, kaj ĉar inter esperantistoj oni rajtas ne nur libere pripensi, priparoli, sed ankaŭ konfidence proponi ĉion, kion oni opinias utila al la disvastigado de la internacia lingvo kaj fortikiĝado de la tutmonda interfratiĝo, pro tio ĉi ni kuraĝas per tiu ĉi anonceto inviti niajn enviindajn Eŭropajn kaj Amerikajn delegitojn partoprenontajn en la Tokia Kongreso: “Vizitu Azion, precipe Hindujon, ne kiel nuraj lingvistoj aŭ ne simple kiel scivolemaj kaj feliĉaj turistoj, sed kiel plene konsciaj kaj sociaj misiuloj esperantistaj!”.

Azio hodiaŭ reprezentas la duonon de la tuta homaro, sed ĝi ŝajne enhavas 75 procentojn de la tutmonda sufero. Mi amas Azion kaj volas iom pli interesigi samideanojn pri ĝi, ĉar tie mi travivadis dudek neforgeseblajn jarojn. Mi certe ne intencas perforte devigi vojaĝontojn - kiuj persone jam havas gravajn elspezojn - fari aŭ donaci ion neeblan. Mi simple kaj fratece invitas ĉiujn naciajn federaciojn aŭ forveturontajn grupojn ne forĵeti gravan okazon por anticipe kolekti inter bonvolemaj amikoj iom da mono kaj tiel ebligi niajn delegitojn - eĉ en organiza maniero - proksimigi la plej suferantojn kaj ne eviti ilin. Grandaj estas la tempoj kaj ĉiam pli grandanimaj devas esti la homoj. Nuntempe fremda mizero jam ne povas esti ridinda kaj evitinda afero. Ioma eĉ malgranda kaj eĉ simbola oferaĵo al la plej suferantaj gefratoj havas certe gravan socian kaj propagandan signifon.

La iniciato de la “Monato de la universala frateco” por la “puto esperantista” apud la ĉefurbo hinda Nova Delhi, danke al via kunlaboro dum la nuna jaro de la internacia kunlaborado, estas preskaŭ kompletigita afero. Ĉi tio, tamen, estas signifa komenco, sed ne sufiĉa preparado por esperante viziti kaj iom pli koni Hindujon kaj Azion. Ne kun manoj tute senhavaj, ne kun la mensoj kaj koroj nepretigitaj vizitu la kontinenton kun tiom da pezaj problemoj!

Azio, Hindujo precipe, kun tiom da lingvaj kaj homaranaj problemoj, havas urĝan bezonon de ESPERANTO kaj de ESPERANTISMO!

P.S. Mi povas sendi al la petantoj kelkajn adresojn de misiuloj italiaj kaj alilandaj pri Azio, precipe Hindujo, Hongkongo kaj Tokio.

Petro Homariano (Petro M. Urbaitis, Castelnuovo D. Bosco, Asti, Italio)

 

al la indekso


BRAZILA ESPERANTO-LIGO

 

Brazila Esperanto-Ligo nombras 1.068 membrojn. La reto de delegitoj, kiu kreskas kontentige, atingas 167. Ĉirkaŭ 70 grupoj tra la tuta lando kaj precipe en la ĉefurboj korespondis kun B.E.L. en la lastaj kvin jaroj, sed kompreneble ne ĉiuj estas vere aktivaj kaj daŭraj: nur la triono de ili enskribis en la jaro siajn membrojn en la Movadon. Tri novaj grupoj estis fonditaj: en Itumbiara kaj en Jataí (Goiás) kaj en Vitória (Espírito Santo).

Preskaŭ ĉiuj aktivaj grupoj funkciigis kursojn, en kiuj enskribiĝis entute ĉirkaŭ 2.000 lernantoj. Krom tio B.E.L. havas kursojn per korespondado en tri gradoj - elementa, supera kaj profesora. Ankaŭ funkcias perradiaj kursoj.

La diversaj registaroj daŭre montriĝis favoraj: la Prezidanto de la Respubliko oficiale donis permeson al la publikaj oficistoj, por ke ili ĉeestu la landan Kongreson sen perdo de salajro kaj de aliaj rajtoj; la Parlamento de l’ Ŝtato Săo Paulo voĉdonis la Leĝon n. 7893 de la 9-a de majo publikigita de la Prezidanto de la Parlamento, laŭ kiu Esperanto estas enkondukita en la ŝtatajn mezajn lernejojn.

En julio okazis du Regionaj Kongresetoj: la VII-a Nordorienta Esperanto-Kunveno, Teresina (Piauí) kaj la III-a Esperanto-Kunveno de l’ Ŝtato Săo Paulo, Santos. La XVIII-a Brazila Kongreso (januaro 1964) en Fortaleza (Ceará) estis la plej norda tutlanda kongreso ĝis nun okazinta: la serio de kongresoj iras regule norden, centren kaj suden. Fariĝis kutimo, ke la Prezidanto de la Organizaj Komitatoj de la Brazilaj Kongresoj estas Rektoro de loka Universitato.

Radioprogramoj aŭdiĝis regule en Teresina (Piauí) 2, Rio de Janeiro 2, Volta Redonda kaj Resende (Ŝtato Rio de Janeiro). Pluraj aliaj stacioj disradiis programojn nekonstantajn. Plie okazis 5 televidaj programoj.

“Brazila Esperantisto” aperas regule trimonate. Ĝi estas sendata al ĉiuj membroj kaj havas plurajn abonantojn eksterlande.

La eldona Fondaĵo, lastatempe starigita de B.E.L., jam aperigis la du unuajn librojn. La libroservo disvolviĝas pli kaj pli kaj disvendas librojn de ĉiuj esperantaj eldonistoj. Săo Paulo Esperanto-Asocio eldonis interesan diskon “Brazila Bird-Simfonio”.

r. d. (el: “Pola Esperantisto” de marto/ aprilo 1965)

 

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

157. La Ligo de la Ruĝa Kruco raportis antaŭ nelonge kun ĝojo, ke ĉe olimpiaj ludoj, kiuj en novembro 1964-a estis aranĝitaj en Tokio por 370 invalidoj el 22 landoj en kadro de la japana Ruĝa Kruco, helpis 140 parolkapablaj studentoj kiel tradukistoj por diversaj lingvoj, kaj ke tiuj gejunuloj estis antaŭe instruitaj en speciala kurso por tiu malfacila tasko.

Ni ŝatas la idealismon de tiuj filantropoj. Sed ni demandas denove ĉu ili ne scias ke Esperanto faros tiajn klopodojn superfluaj? Speciale la Ruĝa Kruco ekkonis en kelkaj landoj, ekz. en Belgujo, la praktikan valoron de Esperanto. Estus do dezirinde kaj signifus grandan progreson, se ankaŭ tiu granda organizo, kiu estas tiel mondampleksa kiel la nia, ne nur en kelkaj regionoj, sed ĉie, en ĉiuj kontinentoj, sin okupus pri nia movado kaj niaj celoj.

Tiel d-ro Oskar Meister, dumviva membro de IKUE, Graz (Aŭstrio).

 

158. Latino de la popolo. Ankaŭ samideana sacerdoto Felikso Stricki, Belgrado, skribis ke li dimanĉe kaj festotage diras la meson nacilingve; sed ne semajntage, kio multe plaĉas al personoj de hungara, germana, franca deveno. Ili diris tion eksplicite al li. Kaj li sopiras: kiam do venos la momento, kiam ni rajtos celebri la meson en la “latino de la popolo”?

Mi aldonu: ankaŭ en aliaj ĉirkaŭaĵoj tiu problemo estas urĝa; en mia lando mi pensas ekz, pri la minregionoj. Ĉu tie ne povas alpreni la aferon iu sacerdota samideano?

Ree mia petego: nepre sendu viajn interesaĵojn al via muelisto:

K. A. Ouwendijk, Nederlando

al la indekso


GEFIANĈIĜO

Per gazetoj, radio kaj televido diskoniĝis la 28-an de junio 1965, ke la nederlanda kronprincino - estonta reĝino - Beatrix fianĉiniĝis kun s-ro Claus von Aresberg, diplomato - oficisto de l’ Okcident-germana Respubliko, el Hitzacker (Germanujo).

Ni kore gratulas la gefianĉojn pro ilia ambaŭa feliĉo kaj esperas, ke ilia estonta vivo ruliĝu feliĉe kaj prospere, interese de l’ nederlanda popolo, kies reĝino Beatrix iam fariĝos. Sed ankaŭ interese de l’ germana popolo, kiu - en ĉi tiu jarcento - jam la trian fojon donis unu el siaj filoj kiel edzon al nederlanda princino-reĝino.

La nederlanda popolo - pardonante kaj dezirante forgesi tion, kio estis - ĝustamaniere ŝatas la liberan elekton de sia princino kaj ĝoje akceptas la novan fianĉon.

Estu ĉi tiu fianĉiĝo sub dia beno antaŭenpuŝo al periodo de plua feliĉa kunvivado inter ambaŭ najbarpopoloj kaj paca ekzemplo por la tuta mondo.

Jen la gefianĉoj, fotitaj dum promeno en la palacparko laŭlonge de centoj da entuziasmaj nederlandanoj.

 

al la indekso


LA VOJOJ DE LA EKLEZIO

(Ecclesiam suam)

Encikliko de Papo Paŭlo VI

ĵus aperis

Prezo: 3,50 ned. guld.

 

 

 

kristana kulturo

mendu tuj…!

 

Nun aperis la kvar unuaj IKUE-broŝuroj en la nova serio Kristana Kulturo - unu el la iniciatoj okaze de la 60-jara ekzisto de la oficiala revuo “Espero Katolika”. La titoloj de la kvar unuaj numeroj estas:

1. Emile Peltier

apostolo de katolika esperantismo.

Biografio (ilustrita).

Verkita de N. Hoen.

 

2. Sintrompoj

El la germanlingva originalo de

sac. prof. Johann Baptist Hirscher

tradukis sac. W. Flammer.

Mendo de la du broŝuroj kune je 2,50 ned. guld. (10 steloj) kaj 10% por afrankkostoj. Po broŝuro 1,50 ned. guld. (6 steloj).

 

3. Pacem in terris

la fama encikliko de Papo Johano XXIII

Prezo: 2,50 ned. guld.

 

4. La turo inter nuboj

originala dramo en esperanto pri S. Barbara,

de d-ro Jan Filip

Prezo: 3,50 ned. guld.

 

PROPRAJ NOMOJ DE SANKTULOJ KAJ SANKTULINOJ

Latine-Esperanto

de H. G. Wannemakers S. J.                                                 1,00 gld

 

PROPRAJ NOMOJ EN LA NOVA TESTAMENTO

Latine-Esperanto

de H. G. Wannemakers S. J.                                                 1,00 gld

 

KATOLIKA TERMINARO

Esperanto-Latine

de H. G. Wannemakers S. J.

kaj P. Huberteno OFM Cap.                                                1,00 gld

 

ENKONDUKO EN LETEROJ DE LA S. APOSTOLO PAŬLO

de H. G. Wannemakers S. J.                                                 1,00 gld

 

STUDOJ KAJ KLARIGOJ I

de H. G. Wannemakers S. J.                                                 1,00 gld

 

KATOLIKA TERMINARO

Esperanto-Espańol

de J. M. Claramunt Sch. P.                                                   1,00 gld

 

ERNA (KION ERNA TRAVIVIS EN PINURBO)

Verkis originale en Esperanto: B. M. Slösser-Bresler             1,50 gld

 

TUTMONDA LAŬDO - Preĝolibro

de H. G. Wannemakers S. J.

(Restekzempleroj, kiuj kostas nur)                                         2,75 gld

 

KATOLIKA TERMINARO

Deutsch-Esperanto

de W. Flammer                                                                     2,00 gld

 

al la indekso