Enhavo de Espero Katolika numero 10/1965

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la titolpaĝo: pentofara procesio finigis la 14-an de septembro 1965 la malfermajn solenaĵojn de la kvara sesio de la Dua Vatikana Koncilo. Papo Paŭlo VI, meze de la koncilpatroj, portis relikvon de la Sankta Kruco al la katedralo de Sankta Johano de Laterano, kiel montras supra fotografaĵo.

 

 


LETERO AL VI, KARA SAMCELANO

 

Leginte viajn leteron kaj informojn pri nia movado entute kaj pri nia kara Espero Katolika speciale, mi longe meditadis.

Kaj mi ekmemoris, ke pasis nur tri jaroj, kiam ni triumfante jubileis la “diamantan” datrevenon de la plej malnova esperanta gazeto de la mondo, kiu estas ĝuste la nia, nur la NIA. Mi samtempe rememoris ankaŭ pri la belegaj planoj, entuziasme akceptitaj de la tuta katolika esperentistaro, kiujn nia (parte) nova, sed tute talenta kaj labordezira gvidantaro metis antaŭ nin: “Pli racia, harmoniigita administrado, lingve kaj enhave altnivela organo, kiu samtempe ankaŭ per sia amplekso kaj ekstera aspekto estu impona kai alloga”.

Kun ĝojo ni povis konstati baldaŭ, ke multo efektiviĝis el la belaj, altflugaj planoj. Precipe ni povis sperti la novajn rezultatojn ĉe nia gazeto. Ĝia nova formato, kolora kovrilpaĝo, enhavo, k.c. plene rajtigis nin kredi, ke ni fine... decide ekmarŝis antaŭen! Ĉu la aliaj planoj (harmonia kunlaborado ktp.) tiom-grade efektiviĝis, mi ĉi-tie, en la kontraŭa hemisfero, ne povas prijuĝi.

Sed tion mi povas diri al vi, kara Samcelano, ke dum la lastaj jaroj kun pli granda ĝojo kaj scivolo mi atendis nian karan gazeton, ol kiam ajn antaŭe. Kaj kun “fiereco” mi montradis ĝin ankaŭ al nekatolikaj gesamideanoj. Ĉiuj kun sincera rekono admiris ĝin.

Laŭ mia modesta opinio, inter niaj nunaj cirkonstancoj nur ankoraŭ du kondiĉoj estas bezonataj par fari ĝin respektinda en ĉiuj, katolikaj kaj nekatolikaj, esperantaj medioj :

1) Serioza, altnivela enhavo (senindulga forlaso de naivaj, ofte infanecaj “sciigoj”, “interesaĵoj”, “agadoj”). Kompreneble, per tiuj ĉi rimarkoj mi ne volas diri, ke la distra parto manku, sed ni levu ankaŭ ties nivelon! (Kiel efektivigi tiujn ĉi kondiĉojn, ni devus aparte prikonsideri).

2) Pli forta, almenaŭ du-kolora kovrilpaĝo. Nun forpasis la “mielmonatoj”, forvaporiĝis la ĉion orkolore-pentranta entuziasmo kaj “ni ne plu povas doni koloran kovrilpaĝon, ĉar la pres- kaj poŝtkostoj konstante plialtiĝas kaj niaj membroj kaj legantoj ne povas pli multon oferi” (? demandsigno mia). - Tial, estante zorgemaj mastroj, ni devas ekonomie funkcii kaj kiel unuan paŝon: rezigni pri la impona kaj impresa kolora kovrilo.

Sed mi tamen prezentas mian firman kontraŭdiron: se aliaj asocioj kapablas efektivigi siajn plej diversajn planojn kaj celojn, sin turnante al la grandanimeco kaj entuziasmo kaj financa subteno de siaj membroj, ĉu ni rajtas kredi, ke la membroj de IKUE estus pli avaraj?

Ni ne forgesu, kara Samcelano: ĉiu paŝo returna ĉie kaj ĉiam egalas unu malvenkon!

Post la unika jubilea jaro ni ne povas permesi al ni la lukson de la retiriĝo. Eĉ ne unu paŝon!

Alveninte al la konkludo de miaj pensoj, mi turnas min al vi, mia kara samcelano, al vi, kiu legas ĉi tiujn pensigajn liniojn.

Ni pruvu, ke nia movado estas inda al la “katolika” epiteto kaj ankaŭ ni povas prezenti kun ĝojo oferojn por ĝi kaj por ĝia plej efika batalilo. ESPERO KATOLIKA! Mi estas absolute certa, ke vi ne nur komprenas, sed ankaŭ akceptas miajn sugestojn, kaj ni ĉiuj sentas nin feliĉaj, ke ankaŭ ni havas okazon pruvi ĉi-maniere la forton de nia movado.

Sen oferoj ankoraŭ neniu venkis!

Kore kaj amike salutas vin via malproksima frato en Kristo.

J. Hamvai, Aŭckland, Nov-Zelando 

 

1. Rilate la enhavon de ESPERO KATOLIKA, la redakcio preskaŭ tute dependas de la bonvola kunlaboro de tiuj membroj de IKUE, kiuj pro sia kompetenteco en iu fako devus subteni pli forte la redaktoron, sendante al li regule tiajn artikolojn de sufiĉe faka nivelo, ke “ipso facto” la redakcia nivelo de “Espero Katolika” konsiderinde pliboniĝus. La redakcio de EK bonvenigos varme artikolojn ĵus nomitajn kaj ripete apelacias al la legantaro, por ke la rondo de kunlaborantoj fakaj pligrandiĝu! Denove nun la redakcio de EK ripetas tiun alvokon al ĉiuj kiuj estas kompetentaj kunlabori.

2. Rilate la financan staton de IKUE, de kiu ja komplete dependas la aperformo - kiel ekz. du-kolora kaj pli forta kovrilpaĝo - la redakcio ricevas la direktivojn de la Taga Estraro. Kiu siaparte, tiurilate ne povas disponigi pli da mono por la eldono de EK ol la financa subteno de la membroj de IKUE ebligas al ĝi. La afero baldaŭ trovus feliĉan solvon se ĉiu membro de IKUE farus same kiel d-ro Hamvai, kiu ne nur ensendis supran leteron, tamen samtempe 2 nov-zelandajn pundojn! D-ro Hamvai do ne nur skribas pri “oferoj”, li ankaŭ praktikas tiun devizon...!

N. Hoen, redaktoro de “Espero Katolika”

 

al la indekso


IKUE-ARANĜOJ

DUM LA EŬROPA ESPERANTO-KONFERENCO

 

Dum la interesa Eŭropa Esperanto-Konferenco, kiu okazis en Vieno de la 11-a ĝis la 18-a de julio 1965, la ĉeestantoj povis partopreni tri tre diversajn kunvenojn de I.K.U.E.

Kiel unuan aranĝon oni povis aŭskulti, la 14-an de julio, la prelegon de prof. d-ro P. Suitbert Siedl O.C.D. pri “Esperanto kaj la religioj”. Prof Siedl, denaska esperantisto, demandis sin, antaŭ ol doni la rilaton inter Esperanto kaj religio: kio estas religio? Religio estas la kredo al estulo aŭ estuloj super la homoj. La homo serĉas personan, amikan kontakton kun tiu(j) estulo(j).

Estas grupo, kiu kredas en persona estulo super ni. La religia filozofo serĉas vojon kontakti kun tiu plej supra estulo. Alia grupo serĉas, ĉu la plej supra estulo mem klopodas kontakti kun la homoj. Estas ankoraŭ alia grupo, kiu opinias, ke Dio elektas certan popolon par montri kiun vojon oni iru. Ni vidas en la historio, ke religio estas kaŭzo de kvereloj, bataloj, milito. La homoj el la diversaj religioj mortis dum la religiaj militoj “pro la gloro de Dio”. Oni mortigis homon pro la fakto, ke li havas alian religion. Oni tiam ne komprenis la religion.

Ĉu la religio estas ŝanĝita? Tute ne. Sed la homoj ŝanĝiĝis, kaj pli bone komprenas la religion. La amo estas plej grava inter la religianoj kaj oni montru tion. Se vi opinias, ke la religio de via amiko estas pli bona ol la via, amu lin, ĉar li havas pli bonan kontaktilon kun Dio ol vi. Se vi konvinkiĝas, ke via amiko havas pli malbonan religion ol vi, despli amu lin, ĉar lia kontaktilo kun Dio estas pli maltaŭga ol la via.

Ĝuste ja esperantistoj, kiuj estas tiel diversaj, amu unu la alian. Vera esperanta sento ja estas kornprenemo, tolererno, amo. Tial ni povas diri pri nia Esperanto, ke Esperanto neniam pereos, ĉar amo ĝin kreis.

Dum tiu ĉi kunveno ĉeestis ĉ. 135 ĉeestantoj. La prelego estos disaŭdigata per radio Varsovio kaj verŝajne ankaŭ per radio Vieno. 

Dum la ŝipekskurso al Dürnstein sur la Danubo, la 15-an de julio, okazis la IKUE-kunveno, en kiu partoprenis 47 personoj el dek landoj. S-ro Walter Mudrak prezidis la kunvenon kaj bonvenigis la ĉeestantojn en bela salono de la ŝipo.

Patro Siedl elparolis sian deziron pri la biblia traduko, kiun eldonas IKUE. Tute novan tradukon el la biblio oni ne bezonas. Se oni sekvas la principon, ke biblia traduko devas esti farata el la originala teksto, grandaj partoj el la traduko de Zamenhof estas bonaj, ĉar ĝi venas el la hebrea lingvo. Estas necese, ke oni traduku laŭ la originalaj lingvoj de la biblio. t. e. la greka kaj hebrea.

La prezidanto de La Alta Flugo, d-ro Klaus Perko, petis la junularon multnombre veni al la IKUE-kongreso en Sankt Gallen par reorganizi LAF.

La franca ligo intencas informi la episkoparan pri Esperanto kaj nia organizo. Ĝi petas pro tio la kunlaboron de I.K.U.E.

Kelkaj membroj urĝe petis, ke oni organizu la katolikan kongreson plej proksime de la Universala Kongreso. La vicsekretariino respondis, ke la estraro klopodas fari tion, sed ke ĝi en la praktiko ne ĉiam havas la eblecojn por tio. Por la venonta jaro la plej taŭga loko por I.K.U.E.-kongreso estos Sankt Gallen en Svislando.

Fine ĉiuj akceptis proponon de S-ro Fr. Simmonet el Francujo enhavantan “Tre proksiman kunlaboron kun la ĝenerala movado loke, lande kaj tutmonde”. 

Sabate la 17-an de julio je la 8-a horo la diservo okazis en la baroka preĝejo de Sankta Karlo en Vieno. En tiu ĉi Diservo oni uzis specialan tekston de Sankta Meso por la paco, tradukitan de patro Siedl. Tiu bonega teksto konvenas forte al la ideoj de la Esperanto-movado. En tiu-ĉi Sankta Meso patro Siedl predikis. La tekston EK publikigas komplete aparte en tiu-ĉi numero. 

Ni kore dankas niajn aŭstrajn samideanojn, precipe Patron Siedl kaj s-ron Mudrak, kiuj tiel bone aranĝis la kunvenojn de I.K.U.E.

Co.

 

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

 

Monumento en Linz

La 10-an de julio 1965 Esperanto-monumento estis inaŭgurita en Linz (Aŭstrujo), en ĉeesto de multaj esperantistoj el 10 landoj, kiuj poste partoprenis en la Eŭropa Esperanto-Konferenco de Vieno.

La teksto sur la monumento estas jena: Esperanto, la lingvo internacia de d-ro L. L. Zamenhof 1859-1917

 

 

El Pollando

En Ĉenstoĥovo, la 4-an de julio 1965, mortis granda amiko de la Pollandaj esperantistoj, nome Lia episkopa Moŝto Stanislao Ĉajka.

Naskite en 1897, li ĉiam emis ripetadi, ke ekde lia juneco simpatio kaj admiro por nia movado ne forlasis lin. Ĉiufoje kiam la okazo prezentiĝis por montri sian simpation publike, li parolis konvinkplene pri nia esperantismo. Al la estontaj sacerdotoj, al kies eduko li forte kooperadis, kiel Superulo de la porsacerdota seminario, la mortinta prelato inspire eksplikis la idealojn de la verd-stelanoj. «Mi ne renkontis “konvinkitajn” kontraŭulojn de la Zamenhofaj idealoj», li asertis al la gvidantoj de la katolika esperantista movado en Pollando.

Ekscelenco Stanislao Ĉajka preparis kun granda piemo sian predikon okaze de la internacia pilgrimado de katolikaj esperantistoj al Ĉenstoĥovo (1959). “La pentekosta miraklo de Jerusalemo - tiel post la Diservo Episkopo Ĉajka diris - povas ripetiĝadi nur dank’ al Esperanto”.

Sac. H. Paruzel, Prezidanto de la Pola Katolika Unuiĝo Esperantista

 

 

Trilanda renkontiĝo en Heerlen

Dimanĉe la 24-an de oktobro 1965 okazos en Heerlen (Nederlando) denove unu el la tradiciaj Tri-Landaj Renkontiĝoj de esperantistoj el la nederlanda, germana kaj belga limregionoj.

Kvankam tiu-ĉi kunveno tuttaga unualoke estas organizita por esperantistoj el nomitaj landpartoj, la organizantoj tamen ankaŭ invitas ĉiujn esperantistojn el aliaj regionoj kaj landoj. Kaj ili garantias veran internacian samideanan sferon.

La kunvenejo estos: Salono Schiffers, Soroleastrato 48, en Heerlen, kiu kuŝas apude de la stacidomo. La matena kunveno komenciĝos le ja deka h. precize. Kontribu-kostoj estas du guldenoj, kiun sumon oni povos pagi envenante la nomitan salonon.

La programo anoncas i. a. matenan diskutkunvenon, posttagmezan promenadon en la belega arbaro “Het Aambos”, nedevigan tagmanĝon, adiaŭan kunsidon kaj vespere amuzan kunvenon kun muziko, dancado ktp.

 

 

31-a kongreso de IKUE - dua bulteno

Kun ĉi tiu numero de “Espero Katolika” la legantoj ricevas la aliĝilon por la kongreso en 1966 kiel elkoran inviton al partopreno.

Kiam vi legos en tiu sama numero la artikolon pri “Esperanto - ekumena lingvo”, vi certe interesiĝos pri la aktuala temo de la kongreso. Kompetentaj personoj prelegos kaj informos vin pri la realigo de ekumenaj postuloj en Esperantujo.

Al partopreno allogos ankaŭ ekskursoj al la lago “Bodensee”, al la monto “Santis” per pendfervojo (2.700 m), al la mondfama monaĥeja biblioteko de St. Gallen ktp.

Nepre priatentu:

Laŭ niaj spertoj ekzistas iomete stranga sinteno de kelkaj IKUE-anoj, kiuj opinias sin rajtigitaj partopreni kongresaranĝojn kaj voĉdonojn de ĝenerala kunveno, ne plenuminte siajn statutajn devojn, t. e. ne paginte la IKUE-kotizojn por abono de “Espero Katolika”, kiun ili ricevas, akceptas kaj - ne pagas.

Por eviti tiajn maljustaĵojn, ni sendos kongreskartojn (kiuj rajtigas eniri la kongresejon) nur al tiuj membroj, kiuj pagis la IKUE-kotizon por 1966.

Por plifaciligi Ia kontrolon ni devas postuli, ke la kongresanoj pagu la IKUE-kotizon por 1966 (3.- dolarojn) nur kune kun la kongreskotizo, per poŝtmandato rekte al la Centra Oficejo de IKUE, Zürchersmühle (Svislando), do ne pere de la landaj reprezentantoj aŭ ligoj.

 

al la indekso


ESPERANTO - EKUMENA LINGVO

 

Ĉar la venonta kongreso de IKUE en St. Gallen temos pri ekumenaj klopodoj de la esperantistoj, la ĉi-suba prelego, kiun faris nia sekretario W. Flammer okaze de la Trilanda Esperanto-Renkontiĝo en Romanshorn, Svislando, la 25-an de septembro 1965, estas meditinda por ĉiuj kongresanoj.

Redakcio E.K. 

Certe vi atentiĝis pri la artikolo de Erik Carlén: “Movado bezonas ankaŭ ideologion”. La artikolo aperis en la revuo de UEA “Esperanto” de aŭgusto 1965, kaj ĝi estas ne nur atentinda, sed ankaŭ elfunde studinda. Carlén skribis: “Por ke popola movado povu vivi kaj prosperi, ĝi devas havi vivantan mesaĝon, kiu kapablas emocii la homojn. La mesaĝo aŭ ideologio de la movado ne nur apelu al la prudento, sed ĝi devas ankaŭ apeli al la koro, al la sentoj. Nur tiam la ideologia nivelo estas tiel alta ke ĝi povas igi la homon labori kaj oferi tempon kaj monon por realigo de la ideo”.

Carlén ĝuste rimarkigas ke la ideo pri internacia lingvo por plifaciligi la interparolon de diverslingvanoj ne konsistigas sufiĉe vivigan ideologion. Li skribas: “Estas al mi tute klare ke la strebado enkonduki novan lingvon en si mem havas sufiĉe malaltan ideologian nivelon. Ĝi estas komparebla al strebado enkonduki novan stenografion aŭ novajn regulojn en la trafiko. Ne multaj homoj volas oferi laboron kaj tempon nur por tia ideo, se ĝi ne donas ekonomian rekompencon”. Tial d-ro Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, kaj ankaŭ la pioniroj de la Esperanto-movado varbis por la t. n. “interna ideo de Esperanto”.

Carlén plue skribas: “Oni tuj povas konstati, ke ili ligis al la mondlingva ideo aliajn konceptojn, kiuj kreis ilian entuziasmon, oferemon kaj laboremon. Estis ideoj pri popola interfratiĝo, internacia kunlaboro, pri paco, kultura kaj rasa justeco, estimo al homoj sen konsidero pri raso, kulturo, lingvo, religio kaj politikaj opinioj”.

Ni meditu nun iomete pri tiu “interna ideo”, sed nur pri unu punkto de la Carlén-a formulo, t. e. pri la eldiro: “Popola interfratiĝo, kunlaboro, paco kaj estimo al homoj sen konsidero pri religio”. La vortoj “sen konsidero” montras, ke en nia movado oni ofte komprenis kaj formulis la internan ideon negative: t. e. ebligu la interfratiĝon ne konsiderante ekz. la religion... Kontraŭe, mi ŝatus formuli la ideon tute pozitive: Ebligu la interfratiĝon bone kaj plene konsiderante, ekkonante, estimante kaj respektante la religian kredon de aliaj.

D-ro Zamenhof siatempe opiniis, ke la diverseco de religioj estas unu el la kaŭzoj de la interpopola malpaco. En la jaro 1911 li skribis en sia raporto al la kongreso de Rasoj: “La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion”. Zamenhof aldonis praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan, skribante jene: “Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj per ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale homan, kaj vivu laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale homaj” (E. Privat, Vivo de Zamenhof, p. 113).

La biografo de Zamenhof, Edmondo Privat, rimarkigis pri tio: “Laŭŝajne unue Zamenhof pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma eklezio kaj vizitadi iun templon superkredan”. Sed pli poste Zamenhof postulis nur “sincerecon, toleremon al malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca”. Tie ĉi montriĝis tre rimarkinda evoluo en la sinteno de Zamenhof rilate la religiojn. Ĉar postulante toleremon, Zamenhof forlasis sian unuan tezon, ke la diverseco de religioj estas kaŭzo de malpaco; ĉar ne la fakta ekzisto de malsamaj kredoj estigas malpacon, sed la netoleremo al malsamaj kredoj. La Zamenhofa postulo pri toleremo do estas agnosko de la religia pluralismo.

Tiuj pensoj de Zamenhof pravigas ankaŭ mian tezon pri pozitiva kompreno de la “interna ideo” de Esperanto, ĉar la sinteno kiu ne konsideras la religion de aliaj, ne estigas veran toleremon. Homo kapablas esti vere tolerema nur, se li konsideras, ekkonas kaj respektas la religian kredon de aliaj.

La hodiaŭa ekumena movado inter kristanoj baziĝas ĝuste sur tiu pozitiva kompreno de la religia toleremo. La unua paŝo al la unueco de la kristanaj eklezioj estas la klopodo studi, kompreni kaj estimi la diversajn kristanajn kredojn, sen pretervido kaj malkonfeso de la kredodiferencoj.

Tiele komprenante la religian toleremon, ni devas konstati, ke la internacia lingvo Esperanto estas elstara helpilo por la ekumenaj klopodoj, kaj samtempe la ekumena ideo pliriĉigas la ideologion de la Esperanto-movado, plivivigas la “internan ideon de Esperanto”. Jam Emile Peltier, la fondinto le IKUE, invitis la esperantistojn al

ekumenaj klopodoj, skribante en la jaro 1906: “En la neforgesebla kongreso de Boulogne mi deziris, en toasto, la unuiĝon de la diversreligianoj per Esperanto” (N. Hoen, Emile Peltier, p. 21).

Por ni hodiaŭaj esperantistoj, la alvoko al ekumenaj pensoj kaj klopodoj estas precipe aktuala. Vi ĉiuj ja scias, ke komence de la nuna jarcento fondiĝis la ekumena movado de la protestantaj, anglikanaj kaj ortodoksaj eklezioj, fondiĝis ankaŭ la Ekumena Mondkonsilantaro. La tiama papo Pio XI malpermesis al la katolikoj la partoprenon en tiu ekumena movado per la encikliko “Mortalium animas”. Feliĉe papo Johano XXIII instigis la ŝanĝon de tiu negativa sinteno, kaj en la tria sesio la koncilpatroj proklamis la “Dekreton pri Ekumenismo”, kiu aprobas kaj laŭdas la partoprenon de la katolikoj en la ekumena movado. Ni citu el tiu dekreto kelkajn principajn eldirojn:

La unua ĉapitro konstatas, ke la Eklezio de Kristo estas unu kaj unika, kvankam ĝi dividiĝis en la fluo de la historio per diversaj konfesioj. La katolika eklezio agnoskas, ke en la diversaj eklezioj “troviĝas tre multaj kaj altvaloraj elementoj, el kiuj kune la Eklezio mem estas konstruita kaj vivigata: la skribita Vorto de Dio, la vivo de la graco; kredo, espero kaj amo, krome aliaj internaj donoj de la Sankta Spirito... Ankaŭ pluraj sanktaj agoj de la kristana religio estas plenumataj ĉe niaj disaj fratoj...”. “Ĉar nun en pluraj partoj en la mondo sub influo de la Sankta Spirito oni faras multajn klopodojn por veni per preĝo, vorto kaj faro al tiu plena unueco, kiun Jesuo volas, la sankta Koncilo instigas ĉiujn katolikajn kredantojn agnoski la signojn de la tempo kaj fervore partopreni en la ekumena laboro. Per Ekumena Movado ni komprenas la iniciatojn kaj agadojn, kiuj laŭ la diversaj bezonoj en la Eklezio kaj laŭ la cirkonstancoj de la tempo estas entreprenataj kaj organizataj por progresigi la unuecon inter la kristanoj. Tiel unue: ĉiuj streboj por elimini vortojn, juĝojn kaj agojn, kiuj ne akordiĝas laŭ ĝusteco kaj vereco kun la situacio de niaj disaj fratoj kaj pro tio malfaciligas kun ili la reciprokajn rilatojn. Plue: la dialogo inter taŭge instruitaj spertuloj en kunvenoj de kristanoj el diversaj eklezioj kaj komunumoj, kiu okazas en religia sfero, kaj en kiu ĉiu pli profunde eksplikas la doktrinon de sia komunumo kaj klare prezentas ĝiajn karakterizajn trajtojn”.

Poste la dekreto parolas pri la praktikado de la ekumenismo kaj postulas la renovigon de la Katolika Eklezio, la internan konvertiĝon, la unuaniman preĝon, la kunlaboron kun la disaj fratoj. Pri la reciproka kompreno la dekreto diras: “Ni devas penetri en la piritan mondon de niaj disaj fratoj. Por tio necesas studo en sfero de vero kaj bonvolo. La katolikoj devas akiri per konvena preparo pli bonan scion pri la doktrino kaj la historio, pri la spirita kaj liturgia vivo, pri la religia kaj kultura psikologio, kiuj estas propraj al la fratoj”.

Tiuj malmultaj citaĵoj montras, ke la dekreto pri la ekumenismo estas granda progreso en la rilatoj de la katolika Eklezio kun la aliaj kristanaj eklezioj. Mi bone scias, ke ne ĉiuj eldiroj de tiu dekreto kontentigas la dezirojn kaj esperojn de la nekatolikaj kristanoj. Tamen ankaŭ nekatolikaj teologoj konfesas, ke tiu dekreto estas granda progreso en la direkto al la ekumena kunlaboro.

Ni esperantistoj ĝoju pri tiu nova kaj esperiga situacio. Ni ne nur ĝoju, sed vigle komencu kunlabori - per nia ekumena lingvo Esperanto! Al tio helpu Dio!

W. Flammer

 

al la indekso


 

 

VENTO POR NIA MUELILO

 

158. Interpretistoj. El “Illustrierte Wocheschau” (ilustrita semajn-revuo) 15.8.1965, “Profesio kun grandaj ŝancoj: la mondo serĉas interpretistojn”. En Hilton-hotelo-Novjorko antaŭ nelonge okazis la 3-a Internacia Kongreso de Interpretistoj. La 5.000 partoprenintoj estis konvinkitaj, ke la mondo havas urĝan bezonon de interpretistoj, ĉar la tradukmaŝinoj tute ne povas anstataŭi ilin. Ĉiu traduko farita de tradukmaŝino devas esti kontrolata poste de interpretisto. Ĝis nun oni ne sukcesis konstrui maŝinon, kiu ankaŭ povas trakti detale la subtilaĵojn de la gramatiko, aŭ konsideri la nuancojn de filozofiaj kaj juristaj tekstoj. Pripensante ke antaŭ proksimume 100 jaroj, nome je 1858, en tuta Eŭropo okazis nur du internaciaj aranĝoj, dum en 1963 okazis 2.000 pojare, oni vidas per tiu evolucio la urĝan bezonon de interpretistoj. Laŭ la “index translationum” de U.N. en 1952 estis publikitaj 17.744 tradukaĵoj el 69 landoj; en 1963 la nombro kreksis je 35.143. La internacia alproksimiĝo de komerco kaj industrio petas larĝan funkciejon por tradukistoj. Ambiciaj homoj jam ekkonis tiun ŝancon. La lingvaj lernejoj dum dek jaroj en ĉiu lando triobliĝis rilate la nombron de siaj lernantoj. Multaj homoj lernis lingvojn vespere post la laboro. Industriaj entreprenoj kaj uzinoj aranĝis lingvokursojn por siaj dungitoj. La profesio de interpretisto estas bonege pagata. Malgraŭ tiu-ĉi avantaĝo mankas la interprestistoj! En Bruselo, la sidejo de la “Eŭropa Parlamento”, 15 procentoj de ĉiuj tradukistaj oficoj estis ne-okupitaj. Pro manko de taŭgaj kandidatoj.

En la sama kongreso oni bedaŭre konstatis, ke la estetika kaj literatura manieroj de instruado de fremdaj lingvoj, kiuj nuntempe estis praktikataj en la lernejoj, ne taŭgas por la bezono de la nuntempo, kaj ke ili ne taŭgas kiel solida bazo por bonaj interpretistoj. Kial oni ne ekhavis la ideon, ke ekzistas tre simpla solvo de tiu-ĉi problemo: internacia lingvo?

Tiel konkludas la ensendinto Fr. Richter Enns.

 

159. Batalo sporta pro ne-kompreno. Laŭ “General Anzeiger Wuppertal” 20.7.1965: Dimanĉe la 18-an de julio 1965 en Zandvoort (Nederlando) okazis granda internacia aŭtomobil-vetkuro. La ĉefprizorgisto de la “Lotos”-aŭtomobilgrupo, la Anglo Colin Chapman, ne portis dum la vetkura aranĝo la preskribitan brakbendon de oficialulo. De policisto li estis petata foriri el la tereno rezervita por oficialuloj kun brakbendo. Pro la lingvaj malfacilaĵoj ekestis inter la Nederlanda policisto kaj la Angla oficialulo disputo kun interbatiĝo. Post tio s-ro Chapman estas arestita.

Ĝin sendis nia fidela samideano Anton Kronshage, Schwelm.

 

160. Ankoraŭ olimpiaj ludoj. Reportisto de Svisa radio rakontis pri sia laboro ĉe la olimpiaj ludoj en Tokio. La lingvaj malfacilaĵoj estis, malgraŭ la tradukistoj, kiuj germane, france ka angle parolis, preskaŭ nevenkebla malhelpaĵo; se mi devis ekz. fari munton de radio-sendaĵo kun Japanoj, ĉi tiuj tute ne estas lingvotalentaj, kiuj - kaj tio estis plia malfacilaĵo - kapjesas ankaŭ se ili ne komprenis la deziron. Se la laboro estis laŭ la skemo, ne ofte io estis kritikinda. Sed je la neantaŭvideblaj laboroj, je improvizaĵoj, kiuj ne estis pritraktotaj en la “Radioreportista libro de la olimpaj ludoj” kaj ne estis ekzercitaj, la miskomprenoj komenciĝis. Sed la afero finiĝis ĉiam kun afablega “Yes, Sir, sorry, Sir” (Jes sinjoro, mi bedaŭras, sinjoro)”.

 Sendis s-ro Walter Ludin, Hinterfeld Grosswangen, Svislando.

 

Aliaj ensendintoj volu pacience atendi; sed malpacience deziras el ĉiuj partoj de l’ mondo interesaĵojn via muelisto

K. A. Ouwendijk, Nederlando

 

al la indekso


LA DUA VATIKANA KONCILO 

La 14-an de septembro 1965 papo Paŭlo VI malfermis la kvaran, kaj verŝajne lastan, sesion de la Dua Vatikana Koncilo. Ĉeestis preskaŭ 2.600 el la 3.090 episkopoj de la katolika Eklezio. Kaj preskaŭ sama nombro da ĵurnalistoj, nome 2.300.

En la malferma kunsido, kiun la papo surprize ĉeestis, la papo anoncis, ke estos instituata episkopa sinodo, kiu ekzistos el episkopoj kiuj - kun postpapa aprobo - plejgrandparte estos nomitaj de la naciaj episkoparaj konferencoj.

Litere la papo diris:

“La sinodo estos, laŭ la bezonoj de la Eklezio, kunvokata de la papo, por doni siajn konsilojn kaj kunlaboron, kiam la ĝenerala bonstato de la Eklezio postulos tion laŭ nia opinio”.

Jam la 15-an de septembro papo Paŭlo VI legigis en kunsido de la koncilo “motu proprio” (anoncon “el propra iniciato”), en kiu li instituis suprenomitan papan konsilantaron kaj fiksis ĝiajn rajtojn. Oni konsideras kiel gravan paragrafon, ke la orientaj katolikoj estos multnombre reprezentitaj, kaj ke la membroj, kies nomumon la papo rezervis por si mem, ne pli nombros ol dekkvin (15) procentoj el la tuta nombro.

N. H.

 

 

al la indekso


ESPERANTO KAJ RELIGIOJ

 

Parolado de Univ. Prof. Dr. P. Suitberto Siedl, O.C.D. (Universitato Salzburg)

Eŭropa Esperanto-Konferenco en Vieno 14.7.1965

 

Karaj gesamideanoj, geamikoj, gefratoj!

Eble vi miras, ke en tiu Eŭropa Esperanto-Konferenco oni pritraktas ankaŭ temon, kiu ŝajnas iomete diversa de aliaj temoj pri Esperanto en la praktiko. Ŝajnas iomete for de la praktiko, paroli pri Esperanto kaj religioj. Sed tamen oni almenaŭ povos kaj devos diri, ke ni Esperantistoj - kiel bonege diris altŝatata prezidanto de UEA, Profesoro Lapenna - ne vivas surla nuboj, sed en tiu ĉi mondo. Kaj estas fakto, ke en tiu ĉi mondo vivas homoj kiuj estas religiaj; kaj do ni devas ankaŭ demandi nin, kia povas esti la interrilato inter Esperanto kaj religioj, kaj tio signifas ankaŭ: religiaj homoj. Por pritrakti tian demandon, tian temon, ni devas necese demandi nin, kio signifas, kio estas “religio”; ĉar oni nur povas kompari aferojn, se oni scias kiaj ili estas.

Do, “religio”. Mi dirus, ke religio supozas, ke oni kredu la ekziston de iu plej supera estulo, aŭ plej superaj estuloj - ĉar tiurilate tute ne gravas kaj ne diferencas paroli pri unu plej supera estulo, Dio, aŭ pri dioj, superaj estuloj. Kiam oni kredas tiun ekziston, oni povas serĉi vojon interkontaktiĝi kun tiu estulo aŭ estuloj. Kaj ne nur interkontaktiĝi, ĉar oni povas divers-maniere serĉi kontakton kun estulo supera. Oni povas nur voli scii ion pri la unuaj kaŭzoj de tiu ĉi mondo; kaj tiam oni parolas rekte pri filozofio. Oni povas ankaŭ voli havi influon sur tiuj ĉi estuloj, oni volas efike influi sur ilin, ke ili agu laŭ nia deziro, ankaŭ tiam oni ne povas paroli pri religio, sed estas magio.

Religio serĉas interrilaton, kontakton personan; oni kredas, ke ekzistas estulo persona (aŭ estuloj personaj) - kaj oni serĉas personan kontakton, personan interrilaton kun tiu ĉi estulo (aŭ estuloj); personan kontakton, unuiĝon de amo. Tio estas religio.

Sed estas multaj eblecoj, kiel oni povas konkrete realigi tian religion tendencon. Mi dirus, ke ekzistas du grandaj grupoj de religioj. Unu grupo pensas, ke ekzistas certe iu unua kaŭzo, estulo persona, kaj kredas ke oni povas kontaktiĝi kun tiu ne nur abstrakta potenco, sed persona estulo - sed laŭ niaj homaj scioj, voloj kaj agoj. Ni mem, ni homoj serĉas la vojon por interkontaktiĝi, por - se vi volas - amikiĝi kun Dio (aŭ dioj). Tiam ni parolas pri religia filozofio, ĉar estas la homo, kiu serĉas la vojon; estas la emo de la homo interkontaktiĝi - se vi volas - interamikiĝi: la homo mem kun sia menso, sia intelekto, sia spirito kaj volo serĉas la vojon kaj iras laŭ sia propra, de si elektita vojo. Povas esti diversaj vojoj, sed ili havas kune, ke tiuj ĉi vojoj estas serĉitaj kaj elektitaj de la homo mem. Tio estas la unua grupo de religioj.

Alia grupo - grupo, kiun oni nomos pli ekzakte, kaj pli vere, en la senco de la vorto, “religioj”, ne nur “religiaj filozofioj” - kredas ke tiu ĉi plej supera estulo mem (aŭ tiuj estuloj mem) volas kontaktiĝi kun la homaro, serĉas interkontaktiĝi, serĉas paroli al la homoj - kaj iamaniere montras vojon, kiu ebligas kontakton tra la homoj kaj kun tiu ĉi Dio (aŭ dioj). Povas esti diversa la maniero, kiel Dio parolas al la homoj: aŭ per iu sankta libro (aŭ sanktaj libroj) aŭ per iuj homoj - profetoj, se vi volas nomi ilin tiel - kiuj transdonas al la homoj vortojn de Dio (aŭ de la dioj) por montri al la homoj la vojon, kiu kondukas al tiu ĉi kontakto, amikiĝo kaj amo de Dio. Tia religio estas ĉefe kaj pli vere “religio”. Sed ankaŭ inter tiaj religioj estas granda diferenco. Mi ne intencas nun pritrakti la diversajn religiojn pri kiuj oni povas studadi, se oni interesiĝas pri komparo de religioj, pri historio de religioj, por lerni ion pri la diversaj formoj de tiuj religioj, pri la diversaj kredoj kaj dogmoj, kiuj evoluiĝis dum la filozofia kaj religia historio de la homaro. Rilate al nia temo tamen interesas nin, kiel homoj, kiuj kredas, ke efike oni povas aŭskulti tiajn diajn vortojn, pensas ke ni devas respondi al tiaj diaj vortoj.

Estas grupo de religioj, laŭ kies opinio aŭ dogmo aŭ kredo Dio (aŭ la dioj) diversmaniere parolis al la homoj: ekzistas diversaj sanktaj libroj, ekzistas diversaj profetoj aŭ diaj homoj, kiuj parolis al la homaro kaj kiuj montris diversajn vojojn - bonaj, eble pli bonaj aŭ malpli bonaj, tamen ĉiuj eblaj, ankaŭ se diversaj, vojoj - kaj ni rajtas, laŭ tiuj ĉi religioj, elekti ibere inter la vojoj kaj iri laŭ iu vojo, kiu plaĉos al ni, por interkontaktiĝi, interamikiĝi kun Dio (aŭ kun dioj).

Estas aliaj religioj, kiuj instruas nin, ke Dio volas de iu grupo, ke tiu grupo (la homoj de ia popolo, de ia nacio, de ia lando) iru al Dio, serĉu kontakton kun Dio nur laŭ unu konkreta vojo kaj forlasu aliajn vojojn.

Kaj fine estas ankoraŭ religioj kiuj diras, ke vere Dio parolis al la homoj kaj montris al ili unu vojon: la veran, ĝustan vojon: kaj tia vojo estas la volo de Dio, kaj laŭ tiu volo de Dio ni ĉiuj devas iri, ni devas serĉi Dion laŭ tiu vojo.

Se ni volas grimpi sur monton, ni devas scii la vojon; se iu diras al ni: tia estas la ĝusta vojo por iri supren, ni devas sekvi tian vojon - alie ni ne povos supreniri - Ekzistas do ankaŭ religioj, kiuj tiamaniere pripensas la aferon. Kaj tiam komenciĝas problemo. Kaj ŝajnas al mi, ke tiu problemo precize estas la kaŭzo, kial oni invitis min paroli ĉi tie en Eŭropa Esperanto-Konferenco pri ŝajne iomete abstrakta - sed tamen nun, kiel ni vidas, tute konkreta - temo; pri religioj kaj Esperanto.

Mi diris, ke ekzistas religioj, laŭ kies kredo, laŭ kies dogmo, laŭ kies instruado Dio mem diris al la homoj, ke tia aŭ tia estas la vojo, kiun devas sekvi la tuta homaro por veni al Dio, por interkontaktiĝi, interkonatiĝi, interamikiĝi kun Dio, por efike povi ami Dion.

Sed... tiu estas la religio de unu, aŭ de unuj homoj, kaj aliaj diras: “Ni ne kredas tion; ni havas alian religion; ŝajnas al mi, ke Dio sendis al ni aliajn profetojn, kiuj instruas alian religion, alian sistemon, pensan kaj agadigan sistemon”. Tiel povas rezulti konflikto. Kaj fakte ni scias, ke dum la historio de la homara religio, religioj estis kaŭzo de bataloj, de militoj, de malamo.

Terura afero: la plej sankta koncerno de la homaro - tio, kio laŭ nia klarigo de la vorto mem (“religio") devas esti vojo al amo kun Dio, kaj do ankaŭ vojo al amo de la homoj kiuj estas gefiloj de Dio - tia sankta kaŭzo fariĝis kaŭzo de malamo, de batalo, de milito. Ni ĉiuj scias ion pri la krucmilitoj en la mezepoka tempo. Kaj antaŭ unu jaro mi estis en alia kontinento kaj vidis sanktejon de alia religio. Mi eniris la sanktejon kaj vidis tombon de herooj de tiu religio; kaj estis belege skribitaj sur la tombo en la sankta lingvo de tiu religio jenaj vortoj: “Por la ĉiela gloro ili batalos, ili militos, ili mortigos, kaj estos ankaŭ mortigataj”. Do, fakte, tro ofte ni batalis, ni militis, ni mortigis unu la alian kaŭze de religioj.

Kaj do - ĉu Esperanto ne kontraŭstaras tian ideon pri religioj? Ĉu religiema homo povas esti Esperantisto kaj paroli pri interkompreniĝo de la homaro? povas esti ano de la interna ideo kaj celi pacon tutmondan kaj komprenemon kaj toleremon tutmondan? Aŭ ĉu Esperantisto, kiu komprenis la internan ideon de paco, de komprenemo, de toleremo povas esti ano de ia religio, kiu volas, ke homoj akceptu tian religion, tian dogmon, tian kredon? Jen, la problemo! Kaj jen la kaŭzo, kial oni invitis min paroli hodiaŭ al vi, geesperantistoj tutmondaj. En sia parolado, en sia belega parolado je la inaŭguro de la Esperanto-monumento en Linz, profesoro Lapenna citante Aristotelon diris, ke tiam en la tempo de Aristotelo, oni estis vere konvinkitaj, ke tute nature kelkaj homoj naskiĝas liberaj kaj aliaj naskiĝas sklavoj - kaj estas afero tute natura: laŭ la naturo kelkaj homoj estas liberaj, aliaj homoj estas sklavoj. Kaj prof. Lapenna diris rekte, ke tiam, en sia tempo, Aristotelo ne povis kompreni eĉ eblecon, ke ne estu sklavoj: laŭ la organizo, laŭ la strukturo de la tiama greka ŝtato vere estis necesaj la sklavoj. Sed tio ne pruvas, ke Aristotelo, tiurilate, vere komprenis la esencon de la homaro kaj laŭ la vero diris, ke kelkaj homoj devas esti liberaj kaj aliaj nature devas naskiĝi sklavoj. Tio nur montras, ke li ne havis la eblecon pli bone kompreni la problemon. Poste ni vidis, ni lernis, ke homaro povas ekzisti sen sklaveco, ke tute ne estas nature, sed kontraŭe estas malnatura afero, ke homoj estu sklavoj.

Tiel ankaŭ mi dirus pri religio. Estis tempo, en kiu homoj kredis, opiniis - sankte opiniis, eĉ; bedaŭrinde, sed tamen - ke la religio devas kaŭzi batalojn, oni devu altrudi al aliaj homoj la vojon, la ĝustan vojon. Kaŭze de amo - kurioza logiko - kaŭze de amo oni devas altrudi al aliaj homoj vojojn, kiuj ne plaĉas al ili; kaŭze de amo, do, oni devas batali kontraŭ ili; kaŭze de amo oni devus eĉ mortigi ilin se ili ne volas kompreni la ĝustan vojon. Tiam, verŝajne, oni ne povis kompreni, ke tia opinio estus kontraŭ la esenco de la religio. Ĉar se religio estas kontakto kun Dio, kontakto spirita, persona kun Dio persona, kontakto, kiu estas amikeco kaj amo - kiel do oni povas trudĝeni aliajn homojn por ke ili akceptu amikecon kaj amon? Ĉu milito, ĉu malamo, ĉu trudĝeno iam povas kaŭzi amikecon kaj amon? Do oni vidas la ridindan - aŭ ni diru: la plorindan aferon.

Ni lernis. Ĉu la religioj ŝanĝiĝis? Ŝajnas al mi, ke tute ne. Sed ŝanĝiĝis nia kompreno de la religioj. Ni komprenis pli profunde, pli bone, pli perfekte, kio estas religio. Religio estas vojo, kiu kondukas al amikeco kaj amo kun Dio. Do neniam ni povos trudĝeni aliajn homojn, altrudi al ili ian kredon, ian dogmon, aŭ opinion - ĉar trudĝeno neniam povas kaŭzi amikecon kaj amon. Ni ege bedaŭras, ke iam homoj ne komprenis tion kaj mortigis unu la alian eĉ kaŭze de religio, do: de amo. Hodiaŭ preskaŭ ni ne komprenas kiel estis eble .

Kaj tiam ni jam havas la solvon de la problemo. Se religio estas amikeco kaj amo - amikeco kaj amo kun Dio, kaj do ankaŭ amikeco kaj amo kun aliaj homoj, kiuj ĉiuj estas gefiloj de Dio - mi devas, se mi volas ami Dion, ami, necese ankaŭ ami ĉiujn homojn, ĉiujn gefilojn de la homaro.

Vi diros al mi: “Bone, sed ili ne kredas al la vero; ili havas alian, neveran, malveran religion. Aŭ ili eĉ havas nenian religion; aŭ almenaŭ nenian konkretan religion, ili diras: ho, estas ia forto, eble, sed konkretan religion mi tute ne bezonas. Aŭ eĉ ili ne kredas, ke estas iu persona estulo - kaj do kion ni devas fari?”

Vi devas ami tiujn homojn. Rigardu: Se iu homo havas religion, kredon, opinion pri la vojo, kiu kondukas al amikeco kaj amo kun Dio, pli bonan ol la via, vi devas ami lin. Ĉar li havas pli bonan ilon iri al amo de Dio. Kaj se vi opinias, ke vi havas pli bonan instrumenton, diru ilon - religio laŭ tiu senco estas ilo, kiu ebligas nin atingi tian amikecon, tian amon kun Dio - se vi, supozu, opinias, ke alia homo do havas ilon (religion) ne tiel taŭgan kiel la via, se ŝajnas al vi, ke via religio estas pli bona ol la religio de tiu amiko: vi ankoraŭ pli devas ami in, ĉar li per malpli taŭga ilo serĉas kaj klopodas atingi la saman celon. Do vi devas helpi. Se vi volas priparoli la aferon, se vi volas diri al iu amiko amike kaj ame, ke ŝajnas al vi, ke la instrumento kiun vi posedas, la sanktaj libroj kiujn vi legis, aŭ la vortoj de profetoj kiuj venis al via spirita orelo, estas pli taŭgaj, pli bonaj, ol ies-ajn alia religio, vi povas fari tion. Sed amike kaj ame. Kaj neniam serĉu trudĝeni viajn gefratojn.

Tiurilate ŝajnas al mi, ke Esperanto helpas nin; ĉar la interna ideo de Esperanto komprenigas al ni, ke ni ĉiuj estas gefratoj, ke ni devas ami unu la alian. Mi kvazaŭ dirus, ke Esperanto estas anima preparo je bona kompreno de tiu ĉi vero, ke religio estas afero de amikeco, de amo, kaj neniam de forto, be batalo, de altrudo. Ni amas unu la alian, ni scias, ke ni ĉiuj estas membroj de la sama homaro, ke ni ĉiuj estas ankaŭ... diversaj.

Ni scias, ke la lingvoj estas diversaj, la kutimoj estas diversaj - kaj ankaŭ la pensmanieroj, la filozofioj kaj la religioj estas diversaj. Kaj ŝajnas al mi, ke sammaniere, kiel Esperanto klarigas al ni, ke ni akceptu la diversecon de lingvoj kaj tamen havu ilon interkomprenigan, tiel ankaŭ ni akceptu, ke ni homoj, ni gefiloj de la homaro havas diversajn opiniojn, ankaŭ diversajn opiniojn pri plej grava afero, pri kontakto, amikeco kaj amo kun Dio - kaj tamen ni amu, ni respektu unu la alian.

Ni estas diversaj. Tio eble povas ne plaĉi al mi aŭ al vi; sed ni estas tiaj. Kaj ŝajnas al mi, ke Dio kreis nin tiaj. Li kreis nin ne ĉiujn egalaj, sed diversaj - do, ni akceptu nin, kiaj ni estas. Esperanto estas la lingvo de kompreno, de toleremo, de amo. Tio helpas nin. En ĉiuj rilatoj, kiam ni preparas, pritraktas aferojn homajn, ni devas ĉiam havi en nia koro tian vere Esperantan senton de kompreno, de toleremo, de amo. Tiam Esperanto kaj la religioj helpas unu la alian: Esperanto la lingvo internacia, kaj la religioj estas, devas esti interkomprenigiloj inter la homoj. Ankaŭ la religioj, mi diras, ĉar ili ĉiuj, eĉ se diversaj, celas la samon, celas ami Dion. Se mia amiko amas Dion li serĉas dian amon, klopodas atingi amikecon kun Dio - kiel do mi povus rifuzi mian amon al tiu homo, kiu amas kaj serĉas la saman Dion, kiun mi serĉas.

Ambaŭ, religio kaj Esperanto, venas, devas veni de amo; ili restas kaj devas resti iloj de amo. Pri la religioj ankaŭ, pri la veraj religioj, kaj pri la homoj, kiuj vere vivas laŭ tiu ĉi vere religia ideo de amo, oni povas diri tion, kion mi volas diri pri Esperanto, nia kara linvo internacia:

Esperanto neniam pereos,

ĉar amo ĝin kreis.

P. Suitberto Siedl

 

al la indekso

 


ESPERANTO KAJ LA JUNULARO

UNUA PARTO

 

En la kadro de la “Eŭropa Konferenco” d-ro K. Perko el Graz, Aŭstrujo, prononcis suban aktualan prelegon:

 

Unue mi volas paroli kelkajn vortojn pri Eŭropo, poste pri la eŭropa junularo kaj ĝia rilato al Eŭropo, kaj fine pri la signifo de la Lingvo Internacia par la eŭropa junularo kaj por Eŭropo mem.

Pri Eŭropo oni jam multege skribis kaj parolis. Tiel ne estas mirige, ke estiĝis tre diversaj opinioj pri la karaktero de Eŭropo, pri ĝia signifo kaj ĝia estonteco. Nin precipe interesas nun la celadoj al t. n. “unuiĝinta Eŭropo”, kiuj intencas venki la diversajn ankoraŭ ekzistantajn naciismojn kaj ŝovinismojn, kunstruante novan komunumon de la eŭropaj nacioj sur la bazo de samrajteco kaj reciproka kunlaborado.

La ideo pri “unuiĝintaj ŝtatoj de Eŭropo” verŝajne estis instigita per la modelo de Usono (la unuiĝintaj ŝtatoj de Ameriko), kies progreso estis evidenta rigarde al la disigita kaj tiel malfortigita Eŭropo, en kiu regis envio kaj malamo, kie diversaj nacioj fiere sentis sin privilegiitaj, strebante al hegemonio super la aliaj, laŭ kulturo aŭ “raso” malpli valoraj kaj malpli nobelaj popoloj. 

Interesa evoluo

Precipe post la dua mondmilito, kiu estis kvazaŭ la supro de la naciisma frenezo, la eŭropaj nacioj pli ol antaŭe sopiris al paca kaj justa komuna Eŭropo. Estiĝis diversaj pli malpli sukcesaj eŭropaj organizoj, kies evoluo estas tre interesa, sed nun ne povas esti pritraktata. Fakte la radikoj de la eŭropa ideo jam estas multe pli malnovaj: ili troviĝas en la mezepoka koncepto pri kristana supernacia “Sankta Romia Imperio”, kiu mem vidis sian modelon en la antikva Romia Imperio. Tiuj historiaj universalaj konceptoj neniam plene efektiviĝis kaj poste cedis al la naciaj ŝtatoj, sed restis la konscio pri iu interligo inter la eŭropaj popoloj per multaj kulturaj kaj ekonomiaj rilatoj. Sed ni nun ne parolu pri la historio, sed pri la estonteco. Vera eŭropa unuiĝo ne estos ebla dum la daŭro de la tiel nomata konflikto inter okcidento kaj oriento, la du grandaj ideologiaj blokoj en la nuna mondo. Eŭropo ja ne konsistas nur el la okcidentaj aŭ nur el la orientaj landoj, sed estas nedisigebla unuo el ambaŭ. Certe la politikaj kaj sociaj sistemoj estas tre diversaj, kaj tiuj diversecoj restos ankoraŭ longtempe kaj nur malfacilege estos unuigeblaj. Sed aliflanke la multaj jarcentoj de komuna historio, kvankam ofte tre malpaca historio, la multaj komunecoj kaj interrilatoj en arto, kulturo, civilizo ktp ne permesas al unu aŭ alia unuopa parto nomi sin sola “Eŭropo”, ĉar ĝi fakte estas nur parto de la tuto. Estas nature kaj kompreneble, se la ŝtatoj de okcidenta Eŭropo aŭ de orienta Eŭropo klopodadas pli dense kunlabori inter si mem, speciale sur ekonomia aŭ politika kampoj. Ne estas nepre malaprobinde, se la ŝtatoj interne de unu el la du blokoj pli proksimiĝas al si reciproke, kondiĉe ke tio ne okazas kun malamika aŭ agresema intenco kontraŭ la alia bloko. Sed absolute malĝuste estas, nomi iun el tiuj partaj unuiĝoj “eŭropa”, nekonsiderante ke Eŭropo estas multe pli granda kaj ampleksa. 

Aŭstrio

En tiu kundependo mi ne volas preterlasi mencii la specifan rolon de Aŭstrio. La nuna aŭstria popolo kaj ĝia kulturo ja originis el plural fontoj, kiuj harmonie kunfluis kaj tiel formis propran novan “nacion de internacia karaktero”. En la aŭstria spaco en la koro de Eŭropo kuniĝis al nova akordo ne nur la tri grandaj eŭropaj popolaj sonoj, nome la romanida, la ĝermana kaj la slava, ĉiuj sur la bazo de antikva kelta popolelemento, sed kunefikis ankaŭ la multjarcenta najbareco al la hungara popolo. Kiu studas la aŭstrian historian, tiu krome ekkonos ankaŭ i. a. la multajn influojn venintajn el la grek-bizanca orient-romia regno kaj aliflanke poste tra Burgundio el Hispanujo. Sed speciale grava ĉiam estis la interligo kun la orienteŭropaj popoloj de la Danuba spaco, al kiuj Aŭstrio ankoraŭ nun sentas sinceran simpation kaj veran amikecon.

Tiel la historia, geografia, kultura, psikologia kaj entologia pozicio de Aŭstrio en la interkruciĝo inter oriento kaj okcidento, inter nordo kaj sudo, ebligas al ĝi fariĝi ponto kaj peranto inter la nacioj de Eŭropo. Kvankam sendube la socia, ekonomia kaj politika sistemo de Aŭstrio estas samforma al la okcidentaj demokratioj, Aŭstrio tamen, laŭ la popola karaktero kaj kultura evoluo, apartenas ne sole al la okcidento aŭ al la oriento, nek sole al la norda aŭ suda spaco, sed kvazaŭ unuigis ĉiujn tiujn kontrastojn en si.

Krome Aŭstrio, laŭ internacia juro, devigis sin al ĉiamdaŭra neŭtraleco. Tio signifas, ke Aŭstrio ne nur ne aliĝos al militaj aliancoj kaj ne konsentos la starigon de fremdaj militbazoj sur sia teritorio, sed ankaŭ faros ĉion por eviti eventualan subtenon de unu aŭ alia flanko en la kazo de estonta perarmila konflikto. Do la neŭtraleco devigas la Respublikon Aŭstrio, jam nun, ankaŭ al konscienca neŭtraleca politiko, kiu havas ankaŭ konsekvencojn sur ekonomia kampo. Cetere Aŭstrio havas la juran devon, konservi sian sendependecon kaj suverenecon. Sed ĝuste tio faciligas al Aŭstrio, flegi bonajn rilatojn kun ĉiuj flankoj, sen subteni la agadon de unu aŭ alia bloko, sed laŭeble internaciigi ilin. Tiel la aŭstria neŭtraleco, kiu estu aktiva neŭtraleco, povas formi gravan stabiligan faktoron en Eŭropo, utilante ne nur al si, sed al ĉiuj aliaj nacioj, kaj kontribuante al la vera unuiĝo de tuta Eŭropo. 

Forigo de malfido

Mi ripetas, ke la iom-post-ioma forigo de la malfido inter okcidento kaj oriento estas nepra kondiĉo por efektiva eŭropa unuiĝo. Ĝis tiam certe estos ankoraŭ longa kaj peniga vojo. Sed kiom longe ĝi daŭros, kaj kiel ajn aspektos la celo, almenaŭ unu afero estas certa: la venonta Eŭropo ne estos unuformigita griza centrigita ŝtato, kiu fakte estas nek ebla, nek dezirinda. La plej karakteriza trajto de Eŭropo estas ĝia multvarieco de ideoj, tendencoj, popolkarakteroj ktp, kiuj tre kontrastas al si reciproke, sed tamen almenaŭ certagrade estas pretaj toleri unuj la aliajn. Do la specifaj valoroj kaj apartaĵoj de la unuopaj nacioj restos konservitaj, sed tamen sen perdi la propran koloron, unuigos sin laŭ komuna plano kiel en mozaiko aŭ florbukedo.

Kio nun estas la pozicio de Eŭropo en la mondo? Dum multaj jarcentoj Eŭropo estis gvida en la kultura evoluo de la mondo. Sed en la nova epoko Ameriko nun alvenis al ĝia flanko, kaj dum la pasintaj jardekoj postsekvis ankaŭ la novaj kaj malnovaj, ofte riĉe kulturitaj popoloj de Azio kaj Afriko.

Ekzistas tamen certaj grupoj de homoj, kiuj ne volas vidi tiun ŝanĝitan situacion, sed intencas rezervi al Eŭropo por ĉiam superregan influon en la mondo. Tio estas nova formo de naciismo, kiu ornamis sin nur per la vorto “eŭropa”, sed fakte estas nenio alia ol rasismo. La bone konata kaj enfunde primitivega ideologio pri la “norda mastra homo”, la “nobela raso”, la “blu-blonduloj”, nun estas aplikata ĝenerale al la eŭropano aŭ al la blankrasano, kiu devas batali kontraŭ la “malvaloraj” aŭ “servantaj” popoloj, la “simiuloj” ktp. Laŭ tiu koncepto la unuiĝo de Eŭropo ne estu rimedo por servi al la paco de la tuta mondo, sed por subpremi kaj ekspluati la anojn de aliaj rasoj. Ne mirige, ke ni ofte trovas en tiuj rondoj ankaŭ sufiĉe viglan kontraŭjudismon, kiun severe devas kondamni ĉiu justa homo. Ankaŭ faŝistaj organizoj kaŝas sin volonte malantaŭ iu eŭropa nomo, kaj ofte radikaluloj kaj ekstremistoj misuzas la titolon “eŭropa”, por sub tiu kaŝilo denove disvastigi sian venenon kaj alstrebi la diktatoran regadon de unu nacio super la aliaj. 

La vera tasko

Sed la vera tasko de venonta unuiĝinta Eŭropo, eĉ jam do la nuna Eŭropo, ne estas subpremi la popolojn de aliaj kontinentoj kaj de alia raso, sed helpi al ili spirite kaj materie, en edukado, ekonomio kaj scienco, precipe ankaŭ por venki la teruran malsaton, kiu regas en tiel multaj landoj de la tero. Certe la moderna scienca esplormetodo, la tekniko, la tuta nuntempa civilizo estiĝis en Eŭropo kaj poste disvastiĝis pli kaj pli ĉie en la mondo. Sed sur la kampo de arto, filozofio, laŭ la grandaj kulturaj trezoroj, la aliaj popoloj ekster Eŭropo certe restos memstaraj kaj ne transprenos la eŭropajn ideojn. Tiel Eŭropo ne plu restos la gvida, ĉefa potenco en ĉi mondo, sed ĝi estos unu el la diversaj grandaj kulturaj spacoj de la terglobo.

Oni ne rigardu Eŭropon kiel izolitan formaĵon. Ĝi ja ne nur donis sian civilizon kaj sciencon al aliaj kontinentoj, sed ankaŭ mem ricevis influojn de ili. Ne nur en la pasinteco efikis influoj, ekz. en la antikva epoko de ĉiuj popoloj ĉirkaŭ la mediteranea maro aŭ el la oriento, kiel judoj, fenikoj, egiptoj, ktp, aŭ ekz. en la mezepoko de araboj, sed ankaŭ en la nuntempo ekzistas tre gravaj rilatoj al ekstereŭropaj landoj; mi volas nur mencii la tradiciajn rilatojn de Britio al la Commonwealt-ŝtatoj, kaj la rilatojn kun Azio, kiuj rezultas el la fakto, ke Sovet-Unio estas parte eŭropa, parte azia ŝtato.

Klaus Perko

(daŭrigota)

al la indekso


NI GRATULAS

 

Sac. Paŭlo Janik, IKUE-pioniro en Pollando, emerita paroĥestro, honorita pro sia multflanka laboro je la papa distingilo “Pro Ecclesia et Pontifice”, festis antaŭ nelonge kun multaj pollandaj IKUE-simpatiantoj sian 70-an naskiĝtagon kaj 45-an datrevenon de sia sacerdotiĝo.

“Espero Katolika”, kiun nia jubileinto ĉiam ŝateme legas, esprimas la plej korajn bondezirojn kaj gratulojn. Ankaŭ, kompreneble, nome de la tuta IKUE-Estraro kaj Komitato.

 

 

S-ro J. S. Jansen, prezidanto de la Nederlanda Katolika Esperanto-Movado, estis honorigata okaze de la naskiĝtago de la Reĝino de Nederlando per arĝenta medalo en la Ordeno de Oranje-Nassau.

La urbestro de Amsterdam, kiu fiksis al s-ro Jansen la dekoracion, menciis inter la diversaj motivoj, pro kiuj s-ro Jansen ricevis la medalon, ankaŭ lian laboron por Esperanto en la medio de la amsterdamaj policistoj.

Ni sincere gratulas sinjoron Jansen!  El “La Praktiko”

 

 

 

Ni legas en la revuo “Nederlanda Katoliko”: ni gratulas pastron F. J. Preller O.P. en Venlo okaze de la 60-a datreveno de lia voto je la 23-a de septembro 1965.

Pastro Preller fariĝis Esperantisto en 1911, kiam kursaro en la jurnalo “De Tijd” de la pioniro en nia lando, Dreves Uitterdijk, altiris lian atenton. Li tuj aliĝis al “Nederlanda Katoliko”, kaj li estas fondinto de la nimega klubo Stelo de l’ Maro. Dum tri jaroj li estis prezidanto de N. K. (1922-1925); krome li fariĝis redaktoro de la N.K.-organo en 1927.

Detaloj pri lia aktiveco sur la tereno de Esperanto estas menciitaj en la Enciklopedio de Esperanto.

 

 

al la indekso