Enhavo de Espero Katolika numero 11/1966

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

 

Nia titolpaĝo: Dum ĉi tiu monato ni pli intense memoras niajn mortintojn, vizitas kaj ornamas iliajn tombojn, pli multe ol dum la cetera jaro preĝas por iliaj animoj. La flegado de iliaj ripozejoj estas - apud la preĝado - nia lasta bonfaro, ŝuldita al ili. Sed ne ĉiam ni havas la eblecon, stari rekte antaŭ la lasta lito, el kiu -laŭ atesto de nia Savanto - ili reviviĝos por eterna vivo. Ofte la milito kulpas pri tio ke niaj karuloj kuŝas longe for de ni en fremda tero, ĉar homa kruelo pelis ilin tien, kie ili mortis por “honoro de l’ patrujo”. Kiom da tiaj absurdaj honor-mortoj ankoraŭ lamentigos la homaron?

 


NUN NI DEVAS AGI!

Kial tia hezito pri “Sekretariato por internacia justeco”?

 

En la konstitucio pri la eklezio en la mondo hodiaŭa, n-ro 90 (lasta frazo) ni legas: “La koncilo trovas. . . tre oportune krei organon por la tuta eklezio, kies tasko estos ĉiam denove instigi la katolikojn akceli la progreson de la mizeron suferantaj regionoj kaj la socialan justecon”.

Tian organon poste oni nomis “Sekretariato por la Internacia Justeco”, kaj ĝian kreiĝon urĝe postulis ne nur koncilpatroj, sed ankaŭ “profanaj” eminentuloj, same kiel nekatolikaj teologoj.

En majo ĉi-jara tial oni kunvokis fakulojn al Romo. Ili unuanime postulis ke tiu organo estu memstara kaj troviĝu ĉe la pinto de la eklezio. Sed nun, kio efektive rezultiĝis? La nontinda malo de la fakulaj proponoj: ĝi estas simpla apendico de la provizora “Komitato por Laik-apostolado”. Ĉi tiu seniluziiĝo estas ekstrema! Ŝajnas ke la respondecaj monsinjoroj vivas en mondo, kiu ne estas nia ĉiutaga.

Ĉu ili tute ne registris la ardajn, flamajn kaj tiel oftajn apelaciojn de la papoj? Ĉu ili ne legas gazetojn, ne aŭskultas radion, ne rimarkas la streĉojn de la Ĝeneva Mondkonferenco kaj la klopodegojn de UN kaj aliaj internaciaj, neŭtralaj, politikaj, religiaj, socialaj kaj kulturaj organoj? Ĉu ili planas, paŝeton post paŝeto, fidelaj al la kutimo de la ofte citita “prudenta patrino nia, katolika eklezio”, kreadi antaŭorganojn, preparkomitatojn, subkomisionojn kaj mi ne scias kion, por havi post jaroj aŭ jardekoj finfine iel funkciantan organon - kiam la evoluo de nia rapida mondvivo jam galopis longe for?

Nun la homaro malsatas, nun oni diskriminacias rasojn, religiojn, popolojn, nun ribelas la subevoluintaj gentoj, nun la kristanoj perdas la kuraĝon kaj bezonas ne sekan administran aparaton sed instigojn kaj elan-plenajn iniciatojn, nun oni militas kaj murdas senkulpajn homojn, nun la homaro malsatas ne nur je pano, sed je justeco! 

NUN NI DEVAS AGI! 

Kaj tial mi havas la impreson, ke en la Vatikano oni vidas en la koncil-dokumentoj fakte nur dokumentojn, kiujn oni metas bonorde en la ujojn kaj arkivojn de “katolika burokratismo”. Kompreneble, la supra citita teksto ne proponas krei kvazaŭ eklezian UN-on, sed ĝi ankaŭ ne antaŭvidas burokratan organon kiu kontentiĝas pri malplenaj kaj patosaj vortoj sen agoj.

La celita sekretariato havas minimume jenajn taskojn: informi senĉese la tutan kristanaron pri la problemoj; inciti kaj instigi ilin al agado respondeca; konkretigi la principojn per esplor- kaj konsil-laboro; apliki ilin por la problemoj de internacia justeco kaj paco. Por doni tute konkretan programon: ekzemple la sekretariato devus atingi, ke la kristana Eŭropo disponigu procentaĵon de la naciaj bonhavoj por la neevoluintaj landoj, kaj ke la kristanoj de tiuj landoj kreu laŭeble piej bonajn kondiĉojn por efike uzi tiujn disponigotajn rimedojn.

Ne povas esti dubo, ke la nun fiksita formo de tia sekretariato absolute ne povas plenumi tiujn taskojn. La motivoj defendantaj ĝin efektive estas simptomaj. Ili montras la tendencon de ĉiu institucio, imagi la realon dependa de si mem. Unu el la argumentoj estas la kostoj. Ridinde, ne ĉar oni rakontas fabelojn pri la vatikanaj financoj, sed ĉar fakte ŝajnas ke tiuj fabeloj ne estas tro fabelaj - aŭ kiu vere scias la veron? Tiel longe ni rajtas supozi riĉecon en la Vatikano kiel ĝi ne publikigas siajn saldojn, kiel ĝia diplomatio glutas milionojn. Nur unu ekzemplo: La konstru-kostoj por la rezidejo de la delegacio en Kameruno sufiĉus por funkciigi dum du jaroj la sekretariaton! Aŭ ĉu la enormaj sumoj, kiujn glutas la Vatikanaj Muzeoj, ne estus ĝuste uzataj por satigi almenaŭ parton de la homaro? Ekzistis paŝtistoj, kiuj ne nur fordonacis siajn vestojn, sed vendis sanktajn ilarojn por helpi la malriĉulojn. Sed en la Vatikano oni paŝtas orajn ŝafojn.

Ĉu oni aŭdos en Romo nian seniluziigitan voĉon? Laŭsperte ne. Nu, aliflanke ni ne nur kritiku, sed mem faru ion. Jen des pli kaŭzo por kore kaj sincere kaj verve kaj malegoisme kontribui al sukceso de AGADO E3!

Stef

al la indekso


KVINMINUTA PREDIKO

En la naŭa ĉapitro de sia evangelio Johano detale rakontas pri viro, kiu estis blinda depost sia naskiĝo. Lian resaniĝon li priskribas tre detale, ĉar li deziras klarigi, ke Jesuo estas la Lumo de la homoj, kiu povas doni ne nur la naturan vidpovon, sed ankaŭ la supernaturan lumon de graco kaj kredo. Tiel Li povis diri: “Se iu havas soifon, li venu al Mi”. Tiel Li povis instrui al siaj disĉiploj: “Mi estas la Lumo de la mondo. Kiu Min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havas la lumon de la vivo”.

La disĉiploj demandis al Jesuo: “Ĉu pekis li mem aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda?”. Sed la Majstro respondis, ke nek li nek liaj gepatroj pekis. Ne, la viro naskiĝis blinda, por ke la faroj de Dio manifestiĝu en li. Por ke ĉiuj sciu, ke Dio konkrete amas ĉiun homon, ekzemple malfermante fermitajn okulojn.

Sed por Kristo ne sufiĉas, ke la blindulo ricevis nur naturan vidpovon! Li petas kredon, fidon en Sia Persono. Li sanigas okulojn, por ke ili vidu Lin... Por Kristo gravas nur la konfeso de la viro: “Sinjoro, mi kredas!”.

Kaj kredi estas: observi la ordonon de Kristo, laŭvivi la leĝon de la karitato! Ni observas la vorton de Kristo, sekvante Lin, vivante kiel Li antaŭvivis. Kiel bonfaranto. Kiel kuracanto. Kiel donanto de lumo al tiuj, kiuj estas senlumaj. La Amo de Dio klare manifestiĝis en Kristo. Ĝi aperu ankaŭ en tiuj, kiuj portas Lian nomon: la kristanoj! Ni reciproke portadu niajn ŝarĝojn!

Ni portadu ankaŭ la ŝarĝojn de la afrikaj blinduloj, kiuj venas al ni, kristanoj, dirante: “Kompatu nin!”. Ĝi estas demando, al kiu ni nepre devas respondi. Respondi ĝuste kiel kristano!

Stefan Maul

al la indekso


BLINDECO EN AFRIKO

ESPERANTISTOJ, ESPERIGU ESPERANTOJN!

En mia antaŭa artikolo mi detale parolis pri KAROSI kaj ĝiaj institucioj. Unu el ili, la Prof. D-ro H. J. M. WEVE-INSTITUCION, mi deziras nun pritrakti pro ĝia graveco kaj... por fari proponon al la esperantistaro.

Nia mondo nombras ĉ. 15.000.000 blindulojn, el kiuj ĉ. 10.000.000 estas nenecese blindaj. Ili loĝas ĉefe en Afriko. Nesufiĉe estas konate, ke la plej multaj el ili povus vidi, se oni povus doni la necesan helpon pere de operacio aŭ medikamentoj. Sed tio kostas monon, multan monon. Estas kulpigo kontraŭ nia civilizacio, ke dek milionoj da blinduloj restas blindaj pro manko de helpo!

La famkonata okulkuracisto Prof. D-ro H. J. M. Weve, kiu ankaŭ ekster la nederlandaj landlimoj akiris reputacion, vizitis Afrikon antaŭ kaj post la lasta mondmilito. Lin tiom trafis la multaj suferoj, kiujn li vidis, ke li kun kelkaj amikoj pripensis planojn por organizi helpagadon. Pro sia morto en 1961 li ne povis realigi ĝin, sed liaj amikoj daŭrigas lian laboron pere de institucio, fondita en 1965, kiu celas okulkuracan helpon al blinduloj en landoj malrapide evoluantaj. Ĉi tiu helpado havas ne nur karakteron preventan kaj kuracan, ĉar la laboro direktiĝas ankaŭ al nekuraceblaj blinduloj kaj al tiuj, kiuj malbone vidas.

En la somero de 1965 D-ro R. L. H. Sampimon, nuna prezidanto de la Institucio, faris orientiĝan vojaĝon al diversaj afrikaj landoj (Kenio, Tanganiko, Ugando). Li venis al la terura konkludo, ke unu el ĉ. 60 homoj en Kenio estas blinda kaj ke unu el ĉ. 160 homoj estas blinda pro katarakto. Laŭ ĉi tiu specialisto 80% el ili estas nenecese blindaj, ĉar oni estus povinta preventi ilian blindecon aŭ povas nun kuraci Dum vizito al gento mascara montriĝis, ke la tuta enloĝantaro suferas de traĥomo (infekta okulmalsano), kiu sen kuracado ofte kaŭzas blindecon. La nombro da okulkuracistoj en la diversaj landoj estas bedaŭrinde malaltega, kio estas granda problemo.

Kion faras la Institucio?

La Institucio donas financan subtenon al porblindula lernejo en Kenio. Ĝi deziras elsendi multajn okulkuracistojn por instrui al kuracistoj en tanganikaj malsanulejoj la teknikon de katarakta operacio. Ĝi havigas okulkuracajn instrumentojn kaj fakliteraturon al kuracistoj en Orienta Afriko. Ĝi kontaktiĝas kun registaraj kaj diversaj instancoj en Orienta Afriko por solvi la multajn ĉi-koncernajn problemojn. Ĝi havas abundon da planoj kaj projektoj por la estonteco, sed por tio necesas mono!

Kion faras la Esperantistoj?

Estis D-ro L. L. Zamenhof, la pola okulkuracisto, kiu en 1887 sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto” prezentis sian lingvon Esperanton al la homaro. Ĉiu esperantisto scias, ke li helpis prefere malriĉajn pacientojn. Li ofte faris tion senkoste.

Opiniante, ke la agado de la Prof. D-ro H. J. M. Weve Institucio estas simpatia en la okuloj de ĉiu vera adepto de “nia” okulkuracisto, mi venis al ideo, kiun mi volonte proponas al la membraro de I.K.U.E.

La kostoj de unu katarakta operacio sumas ĉ. 2,50 nederlandajn guldenojn (dek “stelojn” aŭ iom pli ol 6 internaciaj respondkuponoj). Ĉu estas eble, ke ĉiu membro de I.K.U.E., kiu havas du vidantajn okulojn, pagu unu operacion, ekzemple kiel dankesprimon al D-ro Zamenhof? Mi proponas, ke nia Unuiĝo redonu la lumon al almenaŭ 1.000 afrikaj blinduloj. Ĉiu esperantisto kunlaboru en la rondo de siaj geparencoj, gekonatoj, en sia paroĥejo, ktp. Volonte mi donas konsilojn al ĉiu petonto. Vi povas helpi per respondkuponoj kaj poŝtmarkoj.

Ĉiuj landaj reprezentantoj certe kunlaboros. Nia Sinjoro, la lumo de l’ mondo, malfermu niajn okulojn, por ke vidu blinduloj! Por ke ili ankaŭ vidu la lumon de la Evangelio!

Esperantistoj, ni esperigu almenaŭ mil esperantojn, mil kunhomojn, kiuj esperas... al la esperantistoj. Nia per-esperanta laborado ebligu, ke I.K.U.E. en 1967 - okdek jarojn post la apero de nia internacia lingvo - povos donaci al la Institucio 2.500 nederlandajn guldenojn.

Jen belega maniero por propagandi nian lingvon: „ESPERANTO ESPERIGAS ESPERANTOJN!” Karosi portas la nomon de Kardinalo van Rossum, kiu iam diris, ke Esperanto bonege servos al la Eklezio kaj al la homaro!

Jacques Tuinder

Ter Apel, la 12-an de septembro 1966-a

Al: Kardinalo van Rossum Institute, Groot Haesebroekscheweg 12,

Wassenaar, Nederlando.

Temo: Agado E3.

Estimataj Sinjoroj,

aŭdinte pri via energia batalo kontraŭ la blindeco en Afriko, mi proponos al la membroj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, ke ĉiu el ili pagu al vi la kostojn de almenaŭ unu katarakta operacia, t. e. 2,50 ned. guld.

Ni volonte faros tion, i. a. ĉar la kreinto de Esperanto, D-ro L.L. Zamenhof (1859-1917), estis okulkuracisto kaj ofte senkoste helpis al malriĉaj pacientoj. Ni tiel do agos laŭ lia spirito.

La estraro de I.K.U.E. esperus donaci al vi la tutan monsumon dum la venonta jaro, kiam ni rememoros la 80-jaran ekziston de la internacia lingvo.

La beno de Dio estu kun vi kaj kun via belega laboro!

Kun sinceraj salutoj,

J. A. Tuinder

Prezidanto de IKUE

al la indekso


LA BATALO DE LA KRISTANISMO EN AFRIKO

 

Dio estas la amo, predikas la kristanismo bonfarinta tiom multe en Afriko. Kiom da sindonemaj misiistoj sendis la grandaj kristanaj konfesioj kaj diversaj sektoj al Afriko. Sed ne estas sufiĉe multaj! Kaj ankaŭ la kristanoj hodiaŭ ankoraŭ ofte agas, kvazaŭ ekz. la negroj estus niai etaj stultaj fratoj...

Jen granda danĝero por kristanismo kaj blankuloj; i. a. la danĝero ke la kristanismo kune kun la tre minacata blankula kulturo estos neniigata.

400-jara misia epoko finiĝas, kiu staris sub la moto: kristanismo kaj eŭropa kulturo. Tio povas instigi al pesimismo, sed certe estas, pli ĝuste, kaŭzo por nova espero, ĉar oni povas komenci novan epokon sub la moto: la afrikaj kulturoj devas kristaniĝi, kristanismo kaj eklezio ne rajtas fariĝi “noktogardistoj de la eŭropa kulturo”!

La evidente malgranda sukceso de la misi-laboro havas multajn kaŭzojn, pri kiuj la misiisto mem eble eĉ ne tiom respondecas kiom la societo, el kiu li venas kaj por kiu li servas. La kristanismo ne estas kaduka, sed la ĝisnuna koncepto kaj interpretado vid-al-vide de la hodiaŭaj mondaj cirkonstancoj estas malnoviĝintaj.

Ekz. la kristanoj estas kulpaj pri Afriko, ĉar ili ne “kiel unu viro” staris kontraŭ ĉia ras-diskriminacio, sed parte eĉ - sub plej diversaj konsideroj - pligrandigis ĝin. Sed ankaŭ afrikaj kristanoj ne silentas pri sia mizero. S-rino Rena Karefa-Smart, afrikanino, diris ke la kristanismo en la tropika Afriko estas endanĝerigita per la kreskanta materialismo, sed ankoraŭ pli videble per certaj cirkonstancoj, kiuj regis en la vivo de la eklezioj sur la tuta kontinento.

“Oni havas la impreson, ke multaj afrikaj kaj neafrikaj kristanoj estas honorantoj de kulto, kiu estas hodiaŭ tiel fremda kiel antaŭ du generacioj. La plimulto de laŭnomaj kristanoj, kiujn ĉie mi trovas, kaj kiuj en publikaj kiel privata vivo ne agas konsente kun tio, kion ili konfesas, efikas tiel detruige kiel la disvastigita formo de kristana kredo, kiu esprimiĝas en memjusteco kaj psikologia brutaleco. La rezulto estas, ke la kristanismo montris sin ne kapabla renkontiri al la tropika Afriko sur la sola tereno, kie eblus vera kontakto, nome en la komuna vivo kaj ĝia ordo. La eklezioj fiaskis en predikado kaj demonstrado de la mesaĝo, kiun la evangelio havas por popolo jam estanta komuno”.

Pastro P. K. Dagadu, afrikano, atentigis speciale pri la en kelkaj landoj de Afriko vere akra batalo inter la konfesioj kaj ĝia rezulto: “La afrikanoj ricevas impresojn de disspliteco, kie ili bezonus modelojn de unueco kaj kunlaborado. La dividiĝo de la kristana eklezio je protestantoj kaj romkatolikoj estas granda skandalaĵo. La homoj de Eŭropo almenaŭ scias ion pri la historiaj kaŭzoj starantaj malantaŭ tiu skismo, sed por la afrikanoj la tuta situacio estas perturba aspekto de la kristanismo...”.

La disvastiĝo de la kristanismo ne konformis kun la kreskado de la monda loĝantaro. Certe, la eklezioj kreskas, tamen fariĝis pli kaj pli malgrandaj. La relativa regreso dum la lastaj jaroj estis 5 procentoj. Entute oni taksas la afrikajn kristanojn je proksimume 40 milionoj, el ili 19 mil. katolikaj, 11 mil. protestantaj kaj 10 mil. ortodoksaj.

Sed jen oni taksas, ke hodiaŭ 85 milionoj da afrikanoj estas mahometanoj kaj ke la islamo dum la lastaj 30 jaroj gajnis 20 milionojn da adeptoj. Dum la sama tempo la eklezio kreskis nur je 8 milionoj. El la afrikanoj forlasantaj la malnovan religion 7 venas al islamo kaj 3 al kristanismo.

Ke la islamo kontraste al kristanismo ne konas ras-barilojn, esence kontribuis al ĝia sukcesa misiado. Kaj tio daŭros, se la kristanismo ne ĉie transiras al novaj principoj. Precipe ĝi devas rigorege batali kontraŭ ĉiuj rasaj antaŭjuĝoj.

Ni ankoraŭfoje aŭdu s-rinon Rena Karefa-Smart: “La nekristana mondo staras vid-al-vide de du mondreligioj, islamo kaj kristanismo. La islamo progresas surbaze de afrikana iniciato kaj gvidado, adaptiĝante al lokaj religioj kaj sociaj moroj kaj transformas ilin, tiel portante relative malmulte da ŝarĝo por la etika kaj socia vivo de la konvertitoj.

La disvastiĝo de la islamo starigis la eklezion antaŭ la duoblan taskon: prediki la regnadon de Kristo tiel fidele, ke nekristanoj vidantaj kaj islamon kaj kristanismon konvinkiĝas kaj konvertiĝas al kristanismo; al la mahometanoj la kristanoj devas tiel fidele atesti, ke Kristo anstataŭ Mohamed kondukos ilin al Dio”.

 

al la indekso


ESPERO KATOLIKA PAROLATA

POR BLINDAJ ESPERANTISTOJ 

Se ekzistos sufiĉe da intereso inter blindaj esperantistoj por aŭdi la enhavon de “Espero Katolika”, ni ekfaros en 1967 sonbendojn pri nia organo, kiujn blinduloj povos pruntepreni. Por esplori, ĉu ekzistas sufiĉe da intereso por tiu ĉi sonbendservo, ni estas farantaj “provnumeron”, kiu grandparte pritraktas la kongreson en Sankt Gallen. Sur tiu ĉi unua bendo, duspura kun meza rapideco de 9 cm, vi aŭdos i. a. paroladon de nia nova prezidanto, raporton pri la kongreso, prelegon de Stefan Maul, kantadon de la familio Schweizer (el la programo de la “amuza vespero”) kaj svisan muzikon.

Legantoj, kiuj konas blindajn esperantistojn, bonvolu informi ilin pri tiu ĉi nova ebleco. Nia blinda samideanino Maike Heidendal, ENGELEN, Nederlando, estas preta reprezenti la blindajn esperantistojn. Bonvolu sciigi al ŝi la nomojn kaj adresojn de tiuj, kiuj volas ricevi la provbendon.

IKUE-anoj, kiuj volas kontribui al nia servo, ĉu laŭtlegante tekston el EK, ĉu muzikante, bonvolu sciigi tion al la vicsekretariino. Ju pli da voĉoj kunlaboras, des pli aŭdinda la bendo estas!

Co.

al la indekso


Rimarkinde:
 
TRADUKOJ EL E.K.
 

De s-ro W. Mudrak atingas nin la informo, ke en “Österreichische Klerus-Blatt” (revuo por aŭstraj pastroj, Salzburg) de la 18-a de junio 1966 sur paĝo 150, sub la titolo (germanlingve) “UNA VOCE - Bona intenco malbonaj metodoj” aperis 90-linia tradukaĵo el E.K.

La redakcio enkondukas jene: “La internacia katolika EsperantISTA Unuiĝo” publikigis en la numero de aprilo 1966 artikolon pri la movado UNA VOCE, kiun ni en la traduko de Ö. St. R. Prof. Dr. E. J. Görlich jen en plej gravaj partoj represas”.

S-ro Mudrak komentas: Estas nepre notinde, ke “Österreichisches Klerus-Blatt”, signifa duonmonata revuo, publikigas tradukon el nia organo E.K.! Danko estu ankaŭ al d-ro Görlich, kiu ja “kulpas” pri ĉi tiu rimarkinda afero.

Samtempe el Nederlando venas simila informo: Prezidanto Tuinder tradukis la referaton de s-ro Maul en St. Gallen (Necesas ekumena teologio) kaj sendis ĝin al la redakcio de la dioceza semajngazeto. La redakcio ne nur aperigis ĝin, sed petis ankaŭ tradukon de la referato de profesoro L. Thalmaier, kiu aperis en la oktobra numero de E.K.

Krom la ĝojo, kiun ni kompreneble sentas pri tiaj faroj, ni ne nur dankas al la du inciatintoj, sed same petas kaj instigas niajn aliajn legantojn imiti tiujn ekzemplojn. Apenaŭ ekzistas ja pli bona propagando por esperanto, por nia movado kaj por nia revuo, ol ĉi tiu traduk-agado, kiu en si mem estas tute ne propagando.

Vi ja scias, ke sen demandi vi rajtas traduki ion ajn el nia revuo kaj aperigi ĝin en aliaj gazetoj. La sola peto, kiun ni havas por tiuj kazoj: sendu al ni ekzempleron de la presaĵo!

Sed por estontaj tradukoj ni volas atentigi vin pri unu afero: ne ĉiuj artikoloj aperantaj en E.K. estas originale verkitaj, sed ofte ankaŭ ni tradukas el naciaj lingvoj, sen aparte atentigi pri tiu fakto. Do unue limiĝu je originalaj esperant-lingvaj artikoloj, kaj se vi dubas pri la originaleco, bv. antaŭe demandi ĉe la redakcio.

Multan sukceson al ĉiuj tradukemuloj!

al la indekso


NI GRATULAS

 

al d-ro Wilhelm Herrmann, Lampertheim (Germanio), prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, kiu pro siaj meritoj pri la E-movado ricevis la federacian merit-krucon unuaklasan;

al Hannelore Lukesch kaj Klaus Elsässer (München, Germanio) pro geedziĝo la 11-an de novembro 1966.

al la indekso


NI AŬDIS

 

* La 24-an/ 25-an de septembro 1966 en Bazelo (Svislando) okazis TRILANDA RENKONTIĜO kun esperantistoj el Francio, Germanio kaj Svislando. Dimanĉe la katolikoj havis meson kun prediko de patro S. Huber el Lucerno; partoprenis ankaŭ kelkaj evangelianoj, por kiuj ne povis esti araĝata propra diservo.

Oni havis tri prelegojn pri la temo: “Ĉu Esperanto estas sufiĉe simpla?”, sed prave la raportanta K. Schweizer komentas: “Nur tiam Esperanto definitive trapasis la krizan fazon, kiam ni ĉesis paroli pri ĝi kaj komencas paroli pri iu ajn temo per ĝi.

* La tagon de paco (4-an de oktobro) Aŭstria Katolika Ligo Esperantista solenis en la kadro de Aŭstria Esperanto-Konferenco en Ternitz (1-an/ 2-an de oktobro 1966) per aparta meso por la paco. Celebris kaj predikis surbaze de la encikliko “Pacem in terris” patro B. Hebenstreit ofm. Ĉeestis gastoj el Germanio kaj Jugoslavio.

Kiel prezidanto de AEF estis elektita d-ro A. Halbedl, kiel unu el la vic-prezidantoj s-ro W. Mudrak.

Danko estu esprimita ankaŭ al paroĥestro Paŭlas, kiu disponigis la indan kaj modernan preĝejon.

al la indekso


ANTAŬ 60 JAROJ: NOVEMBRO 1906

 

Ni ne devas esti tro esperplenaj: ni ne devas trompi nin per vantaj revoj. Rigardu la nun unulingvajn landojn, ekzemple Anglujon. Ĝi ne posedas religian unuecon. Rigardu la nun divers-lingvajn landojn, ekzemple Svisujon.

La lingvaj limoj estas tute malsamaj ol la religiaj limoj. Kial do ni pensus ke la posedo de komuna dua lingvo forviŝos la religian malsamecon? Ne!

Nia lingvo povas esti kiel oleo kiu faciligas la movadon de la radoj: ĝi ne povas esti la moviga povo de la veturilo kiu antaŭenportos nin en la vojo al la glora celo de Kristana unuiĝo.

El prediko de la anglikana pastro John Cyprian Rust,

 farita la 2-an de septembro 1906 dum la UK en Ĝenevo.

al la indekso


MODERNA ISLAMO

 

La verkinto de la sekvanta artikolo dam multaj jaroj agis kiel altlerneja instruisto en la vivmedio de la islamo kaj ekde nelonge instruas kiel gastprofesoro en Kairo.

La gigantaj ŝanĝiĝoj, kiuj okazis dum la pasintaj jardekoj en la ekonomio kaj socio de la arabaj landoj, ankaŭ en la islamo starigis la problemon de la “aggiornamento”, de la adapto de tempoligitaj vidpunktoj kaj institucioj al la moderna tempo. La parenceco de tiaj tendencoj kun la reformaj aspiroj en la katolika eklezio kelkfoje estas perpleksigaj, same la kontraŭtendenco, kiu kondamnas ĉiun novigon kiel deflankiĝon kaj volas haltigi la kuron de la tempo. Pri la demando de la adapto evoluis riĉa araba literaturo sur diversaj kampoj de la instruo kaj de la vivo.

La aŭtoroj estas ne nur la kompetentaj profesoroj de la Azhar-Universitato, la spirita centro de la islamo. Ankaŭ - kiel diras katolikoj - laikoj miksiĝis tre fervore en la diskuton, kiel la scienculo Taha Hussein, profesoro pri filologio, kiu ekde sia junaĝo estas blinda kaj publikigis interesajn studojn pri la kompren-maniero de la blindulo en franca lingvo, aŭ la politika ĵurnalisto Muhammed Husain Haikal, la eldonanto de la gazeto Al Ahram (piramido), defendanto de la araba speco de l’ socialismo, aŭ la batalantino por virinrajtoj Bint esch Schati, profesorino ĉe la Ain-Snams-Universitato, aŭ politikistoj kiel la sciencisto pri ŝtatjuro Al Schafadschi. Ankaŭ poetoj kunagadas, kiel la pakistanano Muhamad Iqbal, kies verko “Returne al la pra-islamo” ankaŭ en la araba mondo trovis fortan eĥon. Jen provo de lia lingvaĵo, sonanta ankoraŭ en la traduko giganta. “Vi forlasis la koranon, vi koleras unuj kontraŭ aliaj, sed ili estis indulgemaj kaj grandanimaj. La tronon de Ĉinujo ili posedis kaj tiun de Irano, sed pri vi oni diras, ke vi nur avidas ĝin. Vi elĉerpiĝas per la parolo, sed ili per faroj”.

La evoluo de la islamo

La tempo de la unuaj kalifoj estis plena de ĝojo kaj agemo. Ili havis en la misio sukcesojn de Hispanujo ĝis Ĉinujo kaj de centra Afriko ĝis la Aral-lago. La araba ĉi ĉie fariĝis la oficiala lingvo. La reakcio je tiu baza agordo estis la skismo, la Schia (anaro de Ali). Nun komenciĝis la dogmigo de la instruoj de la korano, je kio estis uzata la tradicio pri la vivo de la profeto. Okazis la “instituciiĝo” de la religio. La kvin devoj: konfesado de Dio, preĝo, pilgrimado, fastado kaj imposto por la malriĉuloj, detale estis fiksataj.

Evoluis kazismo kaj simila al Sem Taluid, sed parte ankaŭ al la moral-teologio de Alfonso de Liguori, diranta ekzemple al la skrupulemaj kredantoj, ke sinlavado antaŭ la preĝo estas valida, ankaŭ kiam la akvo fluas ne nature, sed de altigita ujo tra la krano, aŭ ke ili en la fastomonato de matene ĝis vespere eĉ ne rajtas gluti la salivon ktp. En sama maniero evoluis dogmaro, instruoj pri la ecoj de Dio, pri la libereco de l’ volo. Per disputoj pri interpretadoj ekestis multnombraj skoloj, kiuj interbatalis kaj sin herezigis reciproke. En la 9-a jarcento al Kindi alportis la grekan filozofion en la islamon, kiel Thomas de Aquino 400 jarojn pli poste ĝin enkondukis en la skolastikon.

En la 19-a jarcento ekmoviĝis la modernismo. Ĝia gvida reprezentanto estis Muhammed Abduh. Li diris: “Ekde la 13-a jarcento ĉesis la memstara pensado; la malnovaj instruoj estis tradiciataj senkritike. Tio estas pardonebla ĉe la besto, sed ne ĉe la homo”.

La disputo pri la mistiko

Al tiu disputo inter la teologiaj tendencoj aldoniĝis ankoraŭ, rande de la islamo, la asketismo kaj la mistiko, kiu estis influita eble ankoraŭ de la kristanaj surkolonaj sanktuloj de la 4-a jarcento, de la budaanaj monaĥoj kaj de la maniĥeoj de Irano. Daŭre ripetitaj sentencoj, danco je flutoj kaj tambursono gvidu en staton de ekstazo kaj de la senpera rigardo al Dio. Ĉe tio la mistikulo devis senpropravole aliĝi al gvidanto. “Estu antaŭ li kiel mortinto antaŭ la lavisto”, diras Ibn al Arabi (13-a jarcento). Ankoraŭ nuntempe oni disputas pri la rajtigo de tia tendenco en la islamo, ĉar ĝi unuflanke gvidas al speciala intimeco de la kredo, sed aliflanke kelkfoje tre forte proksimiĝas al la panteismo (kiel cetere ankaŭ certatempe la kristana mistiko de Majstro Eckehard aŭ de Tauler).

La nova modernismo en la islamo kunligas la religion kun la politikaj liberecaj movadoj: antikoloniismo, industriigo kiel vojo al levita vivnivelo, forigo de ĉiuj klasdiferencoj, ĉi ĉio jam estas antaŭmode-meti la rigidiĝintajn pensarojn en la instruo de la korano. Oni devas nur trovi novan interpretadon kaj pasintecon. Al tiu celo nuntempe estas dediĉita ĉiam pli forte kreskanta literaturo. Abd ar Razzak en Kairo akcentas, ke kredo kaj naturscienco ne estas kontraŭdiroj, sed ke la moderna esploro estas devo por la kredanto. La korano jam anoncis la rotacion de la tero, la kern-fendado estas aludita en la korano: “Jen la lastan tagon, kiam la ĉielo alportas fumon videblan, kiu kovras la homojn kiel doloriga puno”.

Praktikaj konsekvencoj

Ankoraŭ multe pli antaŭenirantaj estas la “adaptoj” sur la kampo de la religiaj ekzercoj kaj de la vivmaniero. Ankoraŭ nuntempe en Kairo vendrede sur la trafikplenaj stratoj de la centra urbo genuas multaj kredantoj kaj preĝas en rita formo (kliniĝo ĝis la frunto tuŝas la teron, levado de la manoj, ekstaro ktp), kiam la laŭtparolilo disaŭdigas la tagmezan preĝon el la moskeo. Dum la fastomonato Ramadano la laboro en oficejoj kaj fabrikoj estas forte reduktita, ĉar la abstinado de manĝado, trinkado kaj fumado de sunleviĝo ĝis subiro malaltigas la laborkapablecon. Estas mirige, kiel kleruloj same kiel laboristoj kaj felaĥoj obeadas tiujn preskribojn. Por la preĝekzercoj en ĉiu nova fabriko estas konstruita moskeo. La monogamio, kvankam ne postulita, nuntempe de la plej multaj modernistoj estas rigardata kiel normala kazo. La sinvualigo de la virino estas klarigata kiel malnova popolkutimo, kiu kun la modernigo de la vivo povas esti forigata. Same la virina studado ne plu estas malpermesita, sed eĉ komprenita el la korano kiel devo. La universitatoj havas preskaŭ 50 procentojn da studentoj. Kunedukado de knaboj kaj knabinoj en la elementa lernejo estas kutima. La plimalgrandigo de la abismo inter malriĉuloj kaj riĉuloj, la prizorgado de la malriĉularo kaj la malsanul-flegado kiel religiaj devoj estas surmetataj al la ŝtato. La unuopulo devas kontribui laŭ sia kapablo. La jam okazinta disdonado de la grandbienoj eĉ povas esti derivata el la tradiciita heredjuro.

Tiel oni do provas klarigi ĉiujn taskojn de la industriiga procezo kiel religian ordonon, prezenti la formadon de sendependa ŝtato kaj la liberigon el la koloniismo kiel naturan rajton de la nacio kaj pruvi la modernan vivmanieron kiel tute konforman kun la pra-islamo. Tiel la transiro al la industria socio ne plenumiĝas, kiel en la Eŭropo de la 19-a jarcento, en kontraŭeco al la religio; ne okazas apostatiĝo de la laboristaro, la sciencistoj ne fariĝas ateistoj, la politikistoj kaj ekonomiuloj ne fariĝas nuraj laŭbuŝaj sinkonfesantoj, la defendantoj de virinrajtoj ne kontraŭas la religion. Sed antaŭ ĉio la islamo per tiu aggiornamento gajnas novan misian allogforton, speciale ĉe la junaj popoloj de Afriko, allogforton, kies sukceso jam estas videbla en miriga mezuro.

Eksministro Univ.-Prof. D-ro Josef Dobretsberger, Graz (Aŭstrio)

Kun afabla permeso de la redakcio tradukita el: “DIE FURCHE”, libera kulturpolitika semajngazeto, Vieno (Aŭstrio), n-ro 12/1966

al la indekso


LA KRIZO EN LA EKLEZIO

La vento blovas kien ĝi volas...

 

“Ne atendu de ni, ke ni iel helpos vin!”. Jen la lastaj vortoj, kiujn la vilaĝestro diris al li. Estis la konkludo de la mallonga interparolo, kiun ili havis. La vortoj martele eĥadis en la oreloj de la veturil-loĝanto, kiu serĉis homindan loĝadon. Li komprenis, ke li klopodas batadi la venton. Estis kun ĉi tiu sciigo, ke li venis hejmen ĉe sia malsana edzino, patrino de sep infanoj.

“Ni ne helpos vin, ĉar vi mem ekbruligis vian loĝveturilon! Ni ne kredas, ke la brulo senkaŭze eksplodis. Akceptu en danko ĉi tiun domon aŭ tuj foriru al alia loko! Ne trotrinku alkoholaĵojn kaj alimaniere ne miskondutu! Ŝparu al ni malfacilaĵojn kaj serĉu laboron kiel ĉiu honesta viro! Pensu pri tio, ke vi havas edzinon kaj sep infanojn. Estas via kulpo, ke ili ploradas. Ne atendu de ni, ke ni iel helpos vin!”.

La kuracisto, kiu ĉiutage vizitis la malsanan virinon, telefonis al la vilaĝestro, dirante al li, ke la situacio estas pli ol terura. “La domaĉo, en kiu loĝas ĉi tiu familio, eĉ ne taŭgus por bestejo. Preskaŭ ĉiuj fenestroj estas rompitaj. La pordoj pendas malrekte kaj neniu bone funkcias. La kamentubo estas ruiniĝinta, tiel ke la fumo plenigas la ĉambraĉon anstataŭ trovi vojon eksteren. Ne estas trinkakvo en la loĝejo. Mankas ĉio, nur ne mizero. La patrino sentas sin nek helpebla nek konsilebla. Kaj ŝi estas malsana...”.

La respondo estis: “Ni scias pri tio, sed ni neniel helpos!”. La kuracisto senvorte metis la aŭdilon sur la aparaton. Post kelkaj minutoj li mallaŭte ĝemis: “Kiel mi povos kuraci ŝin en tiaj cirkonstancoi? Jes, li pensu pri tio, ke li havas edzinon kun sep infanoj…”.

La pastro vizitis la familion. Li havis ĉe si sanktakvon por beni la domaĉon. Sed li ne kuraĝis tion, kion li intencis. Li jes afable konsolis la gepatrojn kaj infanojn, malavare donis mondonacon kaj silentis pri Dio kaj ĉielo. Lia luksa aŭtomobilo reveturigis lin al komforta loĝejo. Li ĝojis, ke li almozis al malriĉuloj. Estis por li vera plezuro fari ion, kio estas agrabla en la okuloj de Dio. Ankaŭ li telefonis al la vilaĝestro. Sekvis invito trinki kun li glason da vino. La pastro akceptis la inviton kaj ne revidiĝis en la kabano.

Al la vilaĝa domo blovis ventego da skribaj kaj telefonaj protestoj. Sed la oficistoj inter si ridis kaj priparolis la lastan - tiel gravan - piedpilkludan konkurson. Vilaĝanoj helpis la familion per sia protesto, per sia akra protesto. La vilaĝa solidareco estis senekzempla. Ne helpis petoj nek minacoj.

La viro, kiu malŝatis labori en la fabriko, nun ne povis eklabori pro la malsano de sia edzino. Li bezonis monon kaj trovis ĝin “hazarde”. La polico malaprobis lian monmalsaton kaj arestis lin. La virino pensadis pri tio, ke ŝi estas patrino de sep infanoj. Iom post iom ŝi resaniĝis.

Severa estis la vintro. Forta ventego skurĝis kontraŭ la murojn de la domaĉo. Pluvegis kaj ŝtormis. Subite plorbruanta batego haktranĉis truegon en la tegmenton. Estis preskaŭ meznokto. La infanoj jam dormis en siaj ĉifonaj kuŝejoj. La patrino vokis ilin: “Iru kun mi, ĉar ĉi tie atendas nin granda danĝero!”. La kabano tremdancis sur sia fundamento. La fenestroj vibre muzikis kaj la pordoj timige krakis.

La virino, kies edzo trovis bonan prizorgadon en la malliberejo, alvenis ĉe la policejo. Kun siaj infanoj. La policisto diris: “Ni ne povas helpi vin! Ni reveturigos vin al via loĝejo!”. La plorado de la infanaro estis la sola protesto. La policisto mem juĝu, ĉu oni povas paroli ĉi tie pri “loĝejo”...

Ili atingis la domaĉon kaj kun miro konstatis, ke la kompleta tegmento estis malaperinta. Senĉese pluvego torentis el la ĉielaj kluzoj. La policisto komprenis, ke li nun devas helpi la mizeran familion. Li invitis la patrinon kaj ŝiajn infanojn al la policejo. Tie ili ricevis ĉelon, en kiu kutime dormadas ebriuloj kai krimuloj.

La vilaĝestro freneze furiozis kaj koleris. Nun ankaŭ li devis helpi. Kontraŭvole li pruntedonis al la familio malnovan loĝveturilon. Li faris tion, kion li ĉiam estis obstine rifuzinta: havigi homindan loĝadon. Li devigis la virinon aĉeti la veturilon per iom-post-ioma pagado, sed ŝi ne konsentis ĉar ĝi estis tro malgranda por ŝia familio. Li devigis la viron, kiam li revenis el la porkrimula hotelo, sed ankaŭ li forte protestis kontraŭ tiu propono. Fine la vilaĝa estraro pagis ĉiujn kostojn!

Unu tagon la familio estis subite malaperinta. Ĝi prenis kun si la malavaran donacon de la vilaĝestro, por ke ĝi havu ĉe si daŭran memoraĵon pri lia helpemo. La familio ne atendis helpon. La tuta vilaĝo helpis per siaj protestoj, per siaj akraj protestoj. La vento, tamen, helpis kiel nur la vento povas helpi.

La pastro ridis kaj sentis sin feliĉa, ĉar la Sinjoro estis portinta ĝojigan mesaĝon, destinitan por ĉiuj homoj de ĉiuj tempoj. Pri tio li estis certa: Dio zorgas pri siaj infanoj! Tamen li malagrable sidis en sia agrabla seĝo, ĉar li ne sciis, pri kiu temo li predikos la venontan dimanĉon. La vento blovanta malaperis kaj ĝi prenis kun si la inspiron, kiun li bezonis.

La vilaĝestro kaj la animzorganto estis varmaj amikoj. Ili ofte paroladis inter si pri dolĉa vino, pri ovoj kaj bovoj kaj, kompreneble, pri la krizo en la Eklezio…

Coos van Hulst

al la indekso


MESAĜO DE LA 2-A VATIKANA KONCILO

AL LA MALRIĈULOJ, MALSANULOJ, ĈIUJ SUFERANTOJ

 

Por vi, elprovataj fratoj, portantaj sennombrajn suferojn, la koncilo havas apartan mesaĝon.

Ĝi sentas viajn petantajn, pro febro brilantajn aŭ pro laciĝo senpovajn okulojn direktitaj al si, demandaj rigardoj, kiuj vane serĉas la kialon de homaj suferoj kaj timplene demandas, kiam kaj de kie venos konsolo.

Amataj fratoj, ni aŭdas resoni profunde en niaj koroj, kiel sacerdotoj kaj paŝtistoj, viajn ĝemojn kaj lamentojn. Kaj nia mizero kreskas ĉe la penso, ke ne estas en nia potenco donaci al vi korpan sanecon, kaj ke ni ne povas mildigi viajn fizikajn dolorojn, pri kio ja kuracistoj, flegistinoj kaj ĉiuj, kiuj dediĉas sin al malsanuloj, laŭ ĉiuj fortoj klopodas.

Sed ni povas doni al vi ion pli profundan kaj valoran: la sole ebla vero respondi al la mistero de sufero kaj porti al vi mildigon sen iluzio, estas kredo kaj fido en la dolorulo Kristo, filo de Dio, kiu krucumiĝis pro niaj pekoj kaj por nia savo.

Kristo ne forigis la suferon, li eĉ ne volis tute senvualigi ĉi tiun misteron, li prenis ĝin sur sin, kaj tio sufiĉas por kompreni la tutan pagitan prezon.

Ho vi ĉiuj, kiuj tiel peze devas porti la ŝarĝon de la kruco, vi, kiuj estas mizeraj kaj forlasitaj, vi, kiuj estas persekutataj pro justeco, vi, pri kiuj oni silentas, vi, la doloruloj nekonataj, ree havu kuraĝon! Vi estas la preferitoj en la dia regno, la regno de espero, de feliĉo, de vivo; vi estas la fratoj de la suferanta Kristo; kaj kun li se vi volas -- vi savas la mondon!

Jen la kristana instruo pri la sufero, la sola kiu donas pacon. Vi devas scii ke vi ne estas solaj, ne izolitaj, ne forlasitaj, ne superfluaj; vi estas la de Kristo vokitoj, lia viva kaj perspirita kopio. En lia nomo salutas vin la koncilo en amo, ĝi dankas al vi, certigas vin pri amikeco kaj apogo de la eklezio kaj benas vin.

al la indekso


MANKAS PROPRA EBENO

Vizito ĉe la direktoro de la teologia fakultato Sagorsk

Mi venis al Moskvo kun la firma volo, intervjui la patriarkon de la rusortodoksa eklezio, Aleksej. Sed la patriarko jam estis en sia somera rezidejo apud Odeso. Tial oni proponis al mi paroli kun metropolito Filaret, direktoro de la teologia fakultato de Sagorsk/ Moskvo.

 

La Ruĝa Placo kaj la Kremlo en Moskvo,

ne nur scenejo de militistaj demonstradoj, sed ankaŭ ĉefa allogaĵo por turistoj

 

La metropolito akceptas nin en agrabla salono. Afable ridetante li staras malantaŭ sia skribotablo. Baldaŭ ni interese interparolas; li estas tre atentema kaj respondas al ĉiu demando zorgeme.

Kiom da fideluloj ampleksas, laŭ plej freŝa stato, la rusortodoksa eklezio en Sovetunio?

Mi tre bedaŭras, sed mi ne povas servi vin per tiaj informoj, ĉar ni tute ne starigas statistikojn.

Kiom da preĝejoj ankoraŭ estas malfermitaj ĉi tie en Moskvo?

La malnova proverbo pri la 40 oble 40 preĝejoj hodiaŭ ne jam validas. Hodiaŭ estas ankoraŭ ĉirkaŭ 40-50 preĝejoj.

Kia estas la kresko de la sacerdotaro?

Ni ricevas pli multajn petojn de junuloj, kiuj volas fariĝi sacerdotoj, ol ni povas akcepti. Precipe mirige estas, ke multaj junaj homoj nur per la ateista propagando ekscias pri la kristana kredo.

Kie vi edukas viajn sacerdotojn?

Ni havas seminariojn en Moskvo, Odeso kaj Leningrado. Ĉiu el ili havas 150 studentojn. La studado daŭras 4 jarojn. Krome ni havas du fakultatojn, unu en Sagorsko kaj alian en Leningrado, ankaŭ po 150 studentoj en ambaŭ. Ni prenas ilin nur post gimnazio kaj soldatservo.

Per kio vivtenas sin viaj pastroj?

Ni vivas per tio, kion donacas la fideluloj.

En la romkatolika eklezio oni aparte atentas la aktivecon de laikoj kaj la hierarkio donas al laikoj ankaŭ certajn responsojn en ekleziaj aferoj. Ĉu en la rusortodoksa eklezio estas strebadoj, akceli la apostoladon de la laikoj?

En via senco ni ne havas laik-apostoladon. Sed ĉiu membro de nia eklezio estas ligita kun Kristo kaj povas atesti per kristana vivo. Nature ni havas la partoprenon de la unuopulo en la vivo de la komunumo. Tiel 20 laikoj gvidas la administradon de komunumoj. Sed ili neniel penetras en la pastran sekcion. La laikoj formas la teknikan personaron de la eklezio. Ne ekzistas teologia studado por laikoj.

Ĉu ankoraŭ ekzistas monaĥejoj en Sovetunio?

Jes, ni havas du en Kievo, unu en Revalo, unu en Transkarpatio. Ekzistas ankaŭ pli malgrandaj monaĥejoj, kiuj ne estas konataj al ni.

Ĉu estas eble al vi, iel instrui religion al la junularo? Laŭ mia takso en la preĝejoj kiujn mi vizitis, estis ĉirkaŭ 10 procentoj de la vizitantoj gejunuloj.

Ni havas nur du eblecojn: jen la familio hejme, la fama “babuŝka” (avino), kaj la predikoj. Niaj predikoj estas ne moralaj, ni ankaŭ pludonas la kred-instruojn kaj la apostolan spiriton.

Ĉu vi opinias ke ankaŭ la ortodoksaj eklezioj bezonus koncilon?

Mi kredas, ke vi eliras de malĝusta premiso. Vi, la romkatolika eklezio, strebas savi la eklezion, sed oni devas serĉi en la eklezio la savon. Nia eklezio konstante renoviĝas kaj restis juna. Nia eklezio partoprenas ĉiujn noblajn strebadojn. Tiel estis nia eklezio, kiu unua apelacias por paco.

La Moskva Patriarkejo antaŭ nelonge publicis resuman juĝon pri la 2-a Vatikana Koncilo kaj diris, ke ĉe la koncilo estiĝis ankaŭ “kelkaj pozitivaj rezultoj”. Kiuj estas viaopinie tiuj pozitivaj rezultoj?

Ni sincere ĝojas, ke oni decidis en Romo validigi ne nur la latinan, sed ankaŭ la naciajn lingvojn kiel ekleziajn. Tio estis urĝa problemo, kiu nun fine estas solvita. La liturgi-reformo imponas al ni. Plue ni fakte bonvenigas la ekumenismo-dekreton. Sed precipe ni ĝojas, ke papoj Johano XXIII kaj Paŭlo VI ne plu parolis pri la “skismuloj” sed al ĉiuj kristanoj en spirito de frateco. Aparte gravaj ŝajnas al mi la frazoj en ĉapitro 5 de la konstitucio “La eklezio en la mondo hodiaŭ” pri la paco kaj la popola familio, pri la abomenindeco de la milito. Ni sentas nin unuj kun la romkatolika eklezio en ĝia eldiro: “Ĉiu milit-ago, kiu sendiference celas detrui tutajn urbojn aŭ vastajn regionojn kaj ĝiajn loĝantojn, estas krimo kontraŭ Dio kaj la homo kiu estas kondamnenda klare kaj senhezite”. Ankoraŭ pli grava mi trovas tiun frazon: “Por firmigj la pacon ĉefe necesas forigi la kaŭzojn de la konfliktoj inter la homoj, kiuj kondukas al milito, antaŭ ĉio la maljustaĵojn”.

La firmeco de la katolika eklezio en la papa primaseco estas rigardata de rusortodoksa flanko kiel “skandala ŝtono” sur la vojo al unuiĝo de  kristanoj. Ĉu vi tamen vidas eblecojn por kunlaboro?

Ni eksterordinare bedaŭras la dogman konstitucion pri la eklezio, ĉar la eldiro pri la primaseco de la papo estas tute sur la metoda linio kaj la spirito de la unua Vatikana Koncilo. Oni ne devus tiel akcenti ĉi tiun punkton, tiam estus pli facile por ni. La vortoj pri la kolegeco de la episkopoj nature ĝojigas nin. Ni salutas ilin tre. Malgraŭ ĉio ni ne estas kontraŭ dialogo, ĉar ankaŭ ni opinias, kiel la romkatolika eklezio, ke la eklezioj devus plenumi sian taskon lumigi la tutan mondon per la mesaĝo de la evangelio, kaj unuigi ĉiujn homojn de ĉiuj popoloj, gentoj kaj kulturoj,en la signo de frateco kiu ebligas kaj postulas sinceran dialogon. Sed bonvolu ne forgesi tion: post longaj jarcentoj ni rekomencas dialogi. Ni ankoraŭ ne havas propran ebenon.

Ni devas pripensi nian teologion por ke la dialogo estu fruktodona Ni devas antaŭe prepari nin kaj konsiliĝi. Nur tiam ni definitive povas prijuĝi, ĉu vere ekzistas bazo por komuna dialogo. Ne forgesu, ke niaj tradicio, historio kaj teologio iris alian vojon ol en la okcidento.

H. B.

al la indekso


BIBLIO EN SOVETUNIO

La oficiala sinteno ŝanĝiĝis

Antaŭ kelkaj monatoj iris la informo tra la monda gazetaro, ke la unuan fojon de post la estiĝo de Sovetunio oni eldonis biblion, kiu disvendiĝis dum malmultaj horoj. Tio en si mem jam estas sensacio, ĉar ĝis antaŭ nelonge oni kondamnis la biblion kiel kolektiĝon de absurdaĵoj inventitaj aparte por malhelpi socialajn movadojn. Sed la sensacio estas ankoraŭ pli granda! Intertempe la oficiala revuo por ateismo, “Nauka i Religija”, en du numeroj tute alie ol ĝis nun klarigas la biblion.

Unue la revuo koncedis, ke pri la historieco de Jesuo ne estas iu dubo. Kia ŝanĝiĝo, se oni konsideras, ke ĉiam antaŭe oni obstine kaj firme asertis la malon!

Due, kaj tio ŝajnas eĉ pli grava, oni nun konsentas, ke esencaj eldiroj de la biblio havas ver-kernon en la homa ekzistado. Ĉe tio oni klarigas la rilaton inter biblio kaj materialismo laŭ kutima maniero: oni inversu la Sanktan Skribon kaj tiel komprenu ĝian materialisman enhavon.

Ekz. oni komprenigas la identigon de Dio kaj vero kiel ĝeneralan homan intencon: en mondo plena de avido kaj potenco-strebado la vere homaj normoj fuĝis en la transcendon. Kaj tial oni trovas en la biblio universalajn verojn kiel la parabolon de Jesuo pri la mustarda semo, kiu devas perei por frukton porti. En tio vidiĝas la materialista principo “negado de l’ negado”, kiu trapenetras la tutan evoluon de naturo kaj socio. Nur la materialismo de la tiutempuloj ankoraŭ ne kapablis formuli tiun principon kaj tial vidis la kaŭzojn de konstanta ŝanĝiĝo en la providenco. Ankaŭ la sperto, ke multaj en si mem ĝustaj maksimoj konfliktiĝas kun la konkreta vivo, kondukis al identigo de la vero kun transcenda estaĵo, nomata Dio.

El tiu identigo nun sekvis, ke oni atribuis al Dio spiriton kaj liberecon. La saviĝo estas komprenata kiel fideleco al Dio, do al la vero, kaj rezulte Paŭlo povis diri: “La vero liberigos vin”. La ver-serĉanto devas esti batalanto kaj kanfirmi sian ekkonon per oferoj, konsekvence: “Kiu rezistas ĝis la fino, tiu estos savita”.

La severa aŭtoro ĉe tiu loko klopodos kontesti la identecon de Dio kaj vero: Dio estas komprenata kiel persono, sed la vero ja estas koncepto, kiu respegulas la “realecon”.

Bela sperto

Ankaŭ en la moralaj normoj la aŭtoro vidas ĝeneral-homan kernon. Veremo kaj proksimul-amo, pacemo kaj bona volo estos por li esprimoj de vera homeco, projektitaj en alian mondon. Kaj en tiu senco ankaŭ la rilato inter Dio kaj homo kompreniĝas kiel tiu inter patro kaj sia popolo, kiel ja estas baza homa sperto. Kaj tial ankaŭ al Dio estas atribuitaj boneco, saĝeco kaj ĉiopovo. La ĉiopovon la aŭtoro derivas el la vero en la homa vivo. Ĝusta estas laŭ lia opinio la biblia instruo, ke en la vero estas la leĝo de forteco. Nur la biblio ne povas klarigi tion. Envere estas, laŭ li, ne la ĉiopovo dia sed la krea aktiveco de la homo penanta pri siaj idealoj, kio feliĉigas lin. Sole jam en la antaŭsento, en la espero je celo kaj venko, la batalanto spertas feliĉon. La natursciencoj hodiaŭ povas klarigi tiun social-psikologian principon. La religio denove transcendigis tiun “esti sur la kulmino”, sed prave la biblio instruas, ke tiu konstruas sur sablo, kiu pekas kontraŭ tiu leĝo. La de ĝi asertita triumfo de veraj homaj interrilatoj trovis elformiĝon ankaŭ en la “legendo” de Kristo, kiu legendo enhavas universalan homan veron. La aŭtoro nun postulas reporti tiujn verojn en la ĉi tiean mondon, de kie ili ja fakte originas.

Teoria vero

Ĉi tiu nova soveta sinteno estas rimarkinda. Efektive ĝi ja ne koncedas al la kristanismo historian veron kiel rivelon, sed almenaŭ teorian veron kiel fonton de ekkonoj pri la strukturo de la homaj interrilatoj. Jen malfermiĝas fruktodona kampo por la kristan-komunista dialogo pri la radikoj de la etiko.

Interna digno de homo

Alia aŭtoro en la sama revuo konfesas, ke ja la scienco kapablos krei lakton, sed neniam doni al la homo senton de interna digno. Ĝin kreas la tuta homa ekzistado, ne sole la naturscienca pensado. Tial la aŭtoro vidas la ĉefan punkton de la diskutado kun kredantoj ne en la natursciencaj argumentoj por aŭ kontraŭ Dio, sed en la ekzistadaj demandoj de la homoj. Kaj tial oni misuzas la biblion, serĉante en ĝi sciencajn ekkonojn:

“La biblio estas la plej malnova verko de la homaro. Nature ĝi portas la signojn de antaŭjuĝoj kaj iluzioj de sia tempo, same kiel la Iliado aŭ Milito kaj Paco. Sed ĝi estas la plej valora produkto de artista kaj filozofia pensado, ĝi estas la klopodo de la antikva homaro, doni al si kodon de la moralaj kaj spiritaj valoroj”.

Tion oni vorte povas legi, ankaŭ se oni ne fidas al siaj okuloj! Efektive oni hodiaŭ trovas ĉe ne malmultaj sovetaj teoriuloj eldirojn pri la kristanismo, kiuj povus bone veni el la buŝo de predikisto!

Kultur-defendo

La sama aŭtoro, cetere, defendas la kristanismon kontraŭ la riproĉo de kultur-malamikeco: “Estus strange, kontesti la jarcentan kultur-historian rolon de la kristanismo... Ni devas ree ekkoni la spiritan penadon de dekduo da generacioj sub la vualo de la teologio”.

Samtempe li konkludas el la historia karaktero de la kristanismo, ke ĝiaj dogmoj ne povas kontentigi la spiritajn bezonojn de la hodiaŭa homo. Aliflanke li konfesas, ke la hodiaŭa soveta socio estas plena je profunda malkvieto pri la spiritaj valoroj:

“En diskutadoj... vidiĝas la reala kaj ege esence homa malkvieto, la vekiĝinta serĉado por la spiritaj valoroj... Oni ne miru, ke homoj kutimiĝintaj paroli en la lingvo de sia eklezio, metas sian hodiaŭan malkvieton en prahistoriajn formulojn”.

La aŭtoro tial rekomendas toleremon kontraŭ la kredanta dialoganto. Tro longan tempon oni bruligis herezulojn, por ke nun oni povus prediki la malamon kontraŭ la kredantoj:

“Ni havas diferencajn spiritajn spertojn, sed ni povas diskuti... Ni devas vivi kaj kunlabori; ni devas tage kaj hore krei novan etikon; sufiĉas la kondamnoj; sufiĉas la skolastikaj vort-disputoj; la homoj volas normale vivi kaj labori; kredantoj kaj ateistoj deziras moralan stabilecon... La homoj volas bazon, ili volas familion, socion, ŝtaton, ili deziras spiritajn plenon kaj trankvilon, kaj dependas de ĉiu, sur kiun pelvon li metas siajn klopodojn”.

Ĉu nur teorio?

Ankoraŭ sub Kruŝĉev oni oficiale predikis la maltoleremon kontraŭ la kredantoj, kaj ĝis nun en la realo oni apenaŭ vidas ion alian. Sed inter la gvidaj sovetaj teoriuloj iom post iom venkas la por la komunismo nekutima principo de toleremo. Estas malfacile eltrovi, ĉu tio rezultas el la fakto de pluvivanta eklezio aŭ el efektiva ŝanĝiĝo en la soveta ideologio mem. Ni nun nur povas registri la novaĵon. Rimarkinde estas ankoraŭ, ke la citita aŭtoro eĉ iras paŝon pluen, kaj proklamas principe pluralisman socion de kredantoj kaj ateistoj.

Preskaŭ oni emus diri, ke tie blovas ia “ekumena” vento meze sur la soveta tero, en kiu troviĝas la semoj de martira sango.

MM

al la indekso


NEKROLOGO POR LA INDEKSO

 

Kardinalo Ottaviani en intervjuo deklaris: La indekso, tiu listo de libroj, kiujn katolikoj rajtis legi nur kun speciala eklezia permeso, mortis laŭnature.

La indekso dum sia vivtempo neniam povis ĝoji pri aparta ŝatiĝo, kaj sufiĉe oni insultis pri ĝi. Satiruloj diras malkaŝe, ke ĝi ne nur nun mallaŭte kaj nerimarkite forŝteliĝis, sed ke dum jam pli longa tempo ĝi estis vivanta kadavro.

“Pri mortintoj oni parolu nur bone”, diras konata latina proverbo. Tamen tio ne estu kaŭzo, defendi la indekson post ĝia morto, sed oni vole-nevole devas koncedi, ke ĝi - malgraŭ ĉia prava kritiko - havis siajn bonajn ecojn. Ĝia fundamenta motivo, ŝirmi kredon kaj moralon, estis prava kaj restos ankaŭ estonte. Oni povas grumbli kontraŭ spirita sklaveco aŭ romantike pledi por memdecido, vera restas eldiro de Pio XII: “Ne povas esti libereco legi ĉion, kiel ankaŭ ne estas libereco manĝi kaj trinki ĉion, kio venas en la manojn, eĉ se estas kokaino aŭ alia veneno”. Tial ja ankaŭ la ĝenerala leg-malpermeso de la eklezia juro ĉiam estis pli grava ol la indekso mem, kiu povis ampleksi nur certan nombron da libroj.

Dum la eklezia indekso sekrete, kaŝe kaj mallaŭte, nur en la rondo de la plej proksimaj parencoj, estis entombigita, ĝia plagiata kaj misbilda kopio festas gloran reviviĝon en totalitaraj ŝtatoj. Sed tie la indeks-preskriboj kaj ankaŭ la punoj estas multe pli drakonaj kaj radikalaj. Posedo aŭ disvastigado de “indeksa” literaturo estas kontraŭŝtata krimo, kaj kiu pekas kontraŭ tiuj leĝoj, almenaŭ migras en la karceron, se al li okazas ne io pli terura. La indekso ŝajne ne estas ekstermebla, ĝi nur elmigris...

Nu bone, en la eklezio la indekso mortis.

Sed malbona libro tamen, ankaŭ estonte, restas malbona, kun kiel sen indekso. Tial ĝia intenco estas ĉiutempa. Tial ĝi ankaŭ, sub alia formo, trovas eniron en la reformitan jurkodon. Verŝajne estonte estos malpli da malpermesoj kaj pli da avertoj, kiel aludis kardinalo Ottaviani. La evoluo ankaŭ sur ĉi tiu tereno iros en la senco de la koncilo, sed tio signifas, ke nia vivo ne estos pli komforta. La koncilo montris la vojon de persona decido-respondeco.

La kristano pli kaj pli estos libera kaj plenkreska. Anstataŭ pasiva obeado sen pripenso, anstataŭ enkapsuligo kaj izoliĝo, estonte la signo de vigla kristano estos: preparita dialogo kaj diskutado kun ideoj, libroj kaj homoj de pluralisma socio.

La prava klopodo de la indekso ne perdiĝos. Sed ĝi trovos alian lokon, nome en la konscienco, en la sfero de la bone kaj ĝuste klera konscienco. La gravecon de la respondeco en la legado de libroj, broŝuroj, gazetoj, revuoj kaj ĉia literaturo estonte ni ne povos legi en listo kompilita de la eklezio, en la indeksaj preskriboj kaj principoj, sed nur ankoraŭ en la indekso de nia persona konscienco, en nia respondeco antaŭ Dio. La eklezio nur konsilos kaj helpos nin, sed decidi, ja vere tutpersone kaj de kazo al kazo decidi, tion ni devos mem!

al la indekso


GIGANTA LABORO

Reformo de la eklezia juro

Kiuj kampoj de la eklezia juro estas post la 2-a Vatikana Koncilo reformotaj? Kiel unua jen estu nomata la eklezia konstitucia juro, kiu devas esti nove formata antaŭ ĉio konsidere al la dogma konstitucio pri la eklezio, proklamita de la koncilo. Antaŭe jen staras la demandoj de la kolegeco de la episkopoj, de la episkopa konsilantaro kaj de la kun ĝi kundependanta reformo de la kurio kiel de la episkopaj konferencoj, speciale de la dislimado de iliaj leĝdonaj kompetentecoj. Ankaŭ bezonas ekzamenon la demando, ĉu al la episkopaj konferencoj eble estu koncesiata sama aŭtonomio, kiel ĝi en la eklezia juro de la orienta eklezio estas donita en la patriarka konstitucio. Plue apartenas al la ĉi tie nomendaj punktoj la jura normigo por la reenkonduko de memstara diakoneco jam antaŭvidita en la dogma konstitucio pri la eklezio. Ĝuste tiu demando verŝajne donos modelkazon por la leĝdona kompetenteco de la episkopaj konferencoj. Ĉar en la internacia studkonferenco pri la temo “La diakono en eklezio kaj mondo”, okazinta en oktobro 1965 en Romo, montriĝis, ke la kondiĉoj kaj la pli detalaj cirkonstancoj por la memstara diakoneco en la unuopaj terpartoj kaj eĉ en la unuopaj landoj de Eŭropo estas tre diversaj. Tial la jura reguligo de la diakoneco povas esti farata nur per la naciaj episkopaj konferencoj; la Apostola Seĝo devas limigi sin al malmultaj bazaj normoj.

Superflue

En tiu kundependo estu ankaŭ menciata la jura stato de la laikoj kiel la popolo de Dio. Multfoje oni eldiras la deziron, ke en la estonta eklezia kodo estu kreata speciala ĉapitro pri la “laika juro”. La defendantoj de tiu koncepto pretervidas, ke propra laika juro kaŭzos tion, kion ili ĝuste ne deziras, nome rektan dis-splitiĝon inter klerikoj kaj laikoj. Ĉe reformo de la eklezia juro la jura stato de la di-popolo devas esti enmetata en la ĝeneralan konstitucian juron de la eklezio; ĉe tio oni speciale devas atenti pri la ĝusta reciproka rilatigo de klerikoj kaj laikoj interne de la eklezia komuno.

Laikigo

Pluan problemon, kiu urge vokas je solvo, formas la laikigo de la klerikoj. Jen oni devas krei la eblecon, ke sacerdoto je motivita peto povu esti remetata per indulga akto de la Apostola Seĝo en la laikan staton kun liberigo de ĉiuj klerikaj stataj devoj kaj koncesiado de ĉiuj rajtoj apartenantaj al ĉiu membro de la eklezio. Per tia reguligo de la remetado en la laikan staton la eklezio, plenumante sian savotaskon, liberigus kelkan sacerdoton, fiaskintan je la ŝarĝo de la celibato, el lia ofte apenaŭ eltenebla konscienca mizero kaj redonus al li la pacon en Dio kaj la pacon kun la eklezio.

Geedzeca juro

En la geedzeca juro estas dezirinda malpliigo de la edziĝaj malhelpoj. Tiel ekz. la senvalidigaj malhelpoj de la laŭsanga parenceco en la tria grado de la flanka linio kiel de la spirita parenceco povus forfali. Ankaŭ estus ekzameninde ĉu ne la diverseco inter malpermesigaj kaj senvalidigaj edziĝaj malhelpoj povus foriĝi, tiel ke la ĝisnunaj malpermesigaj malhelpoj, kiom ili restu, fariĝu senvalidigaj malhelpoj. La preskriboj pri la geedziĝa interkonsento, speciale pri la mankohava interkonsento, kiu ne efektvigas validan geedziĝon, bezonas reformon. Antaŭ ĉio estos necese, ke la intenca trompigo al unu parto pri esencaj ecoj de la alia parto estu rekonata kiel edzec-nuliga kaŭzo, egale ĉu la trompigo estas kaŭzita de parto aŭ eble de ties familianoj.

Punjuro

La eklezia punjuro ĉe la de Papo Pio X-a iniciatita kodigo de la eklezia juro estis submetata al la plej malmultaj novigoj inter ĉiui juraj kampoj. En la eklezian kodon estis senŝanĝite transprenitaj preskaŭ ekskluzive la parte jam jarcentajn aĝaj preskriboj. Ankaŭ, en la pasinta duona jarcento scienco kaj jurisdikcio apenaŭ ion kontribuis al la trapenetrado resp. pluevoluigo de la eklezia punjuro; la jurisdikcio ankaŭ ne havis okazon por tio, ĉar punprocesoj multkaze estis forprenitaj de ĝi per tio, ke la puno aŭ estiĝis per si mem aŭ estis surmetata laŭ administracia vojo. Enfunda reformo antaŭ ĉio devas esti farata tiel, ke la kredantoj kiel membroj de la eklezio ĝuste komprenas ties punkompetentecon. Oni devas konsciigi al la di-popolo, ke la eklezio, plenumante la taskon al ĝi donitan de la Sinjoro, devas jure puni ofendojn kontraŭ la komuna ordo. Por plifaciligi al la membroj de la eklezio tiun ekkonon, la eklezia punjuro devas esti fandita en formon, kiu estas komprenebla al la homo de la nuntempo. Kiel ekzemploj por reformo estu nomataj: pli forta dislimigo inter la jura kampo kaj la konscienca kampo, klara difino de la punago-bildoj kaj malpliigo de la kazoj, en kiuj kun la farado de la delikto la puno estiĝas per si mem.

Procesjuro

La eklezia procesjuro bezonas reformon tiurilate, ke ŝajnas necese, iom malstreĉi la rigidajn formojn de la procesa regularo, por ke la procesoj povu esti gvidataj pli rapide. Tio validas antaŭ ĉio por la geedzeca proceso. Ĉu vere estas necese, ke la defendanto de la geedzeca ligo ĉiam devas apelacii kontraŭ la unua verdikto eldiranta la nulecon de la geedzeco? Certe sufiĉus, se estos donita al li same kiel al la procespartioj la rajto je apelaciado. Devo je apelacio tro limigas lian liberan decidiĝon kaj devigas lin al agado, kiu ofte kontraŭas lian konvinkon. En kelkaj kazoj la nuleco de la geedzeco estas tiel sendube pruvita, ke la defendanto de la geedzeca ligo persone estas konvinkita pri la ĝusteco de la verdikto. Sed tamen li devas apelacii al la dua instanco, ĉar la leĝo postulas tion. La nun ekzistantaj limigoj de la plenda rajto en geedzecaj procesoj devus forfali. Ankaŭ estus enkondukata devigo je advokato, kiel ĝi jam nun ekzistas por punprocesoj.

Protekto kontraŭ administracio

Specialan problemon formas la demando de jura protekto kontraŭ administraciaj aktoj de eklezlaj oficejoj. Ĉu la administracia justico, ne forpensebla el la moderna jura ŝtato, estu en sama formo transprenata en la eklezian juron? Tiu demando povas esti ne tiel senrezerve jesata kaj des pli ne tiel simple neata. Ĝi bezonas zorgeman ekzamenon, ĉe kio la antaŭlaboro farita ĝis nun de la scienco sur tiu kampo povas servi kiel bazo por diskutado. Jen ne rajtas resti nekonsiderite, ke le potenco-divido ekzistanta en la moderna ŝtato ne konformas al la esenco de la eklezio. Tamen la eklezia juro konas funkci-dividon, diferencigante ĉe la plenumado de la paŝtista ofico tri funkciojn, nome la leĝdonadon, la jurisdikcion kaj administracion. Kiom estu kreata la ebleco, alvoki eklezian juĝejon kontraŭ administraciaj aktoj de eklezia oficejo, ne estas facile decideble. En limigita amplekso mi volus opinii necesa justican juran protekton kontraŭ administraciaj aktoj ankaŭ en la eklezia medio. Multe pli necese ŝajnas al mi, ke la surmetado de punoj estu forprenata de la administracia medio kaj ekskluzive transdonata al la ekleziaj juĝejoj, ĉe kio estas irenda la vojo de laŭorda proceso.

Nur unu laiko

Certe estas giganta labora ŝarĝo, kiu dum la venontaj jaroj estos venkenda de la komisiono por la revizio de la eklezia kodo. Krom la episkopoj vokitaj el ĉiuj nacioj kiel membroj de la komisiono, apartenas el ĝi nombro de kanonistoj kiel konsultoroj (konsilantoj). Estus konvene, formi subkomisionojn por la unuopaj juraj kampoj kaj por tio pligrandigi la rondon de la kunlaborantoj, ĉe kio ankaŭ fakspertaj laikoj estu alvokataj. Sola laiko en la komisiono estas ĝis nun profesoro Ciprotti de la Laterana Universitato en Romo.

D-ro J. Weier (tr. d-ro K. P.)

al la indekso


LA SAVO DE LA POPOLOJ

 

UNUA PARTO

“Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj, kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi. Se vi obeos Min kaj observos mian Interligon, vi estos inter ĉiuj popoloj mia speciala propraĵo; ĉar al Mi apartenas la tuta tero. Vi estos por Mi regno de pastroj kaj sankta popolo. Tiel vi parolu al la filoj de Izraelo” (Eliro: 19, 4-6).

Izraelo naskiĝis, kiam Dio ĝin forkondukis el la Egipta sklaveco. Ĝi ekvivis en la dezerto de la duoninsulo Sinai. Kiel grupo da servutuloj, liberiĝinta el la Egipta popolamaso, ĝi kiel okul-pupilo de Dio elkreskis, apartiĝinta de la popoloj. Li amis ĝin.

Junulo, kiu trovis la knabinon laŭ sia koro, plena de afablaĵoj zorgadas pri ŝi. Tia estas Dio por Izraelo. “Nur pri vi mi zorgis inter ĉiuj gentoj de la tero” (Amos , 2). En la vivo ni ofte vidas la jenon: tiu, kiu ĝojas pri sia elekto, preterpasas en sia unua ĝoj-ebrio ĉion alian: homojn kaj aferojn. Tio, kompreneble, ne ade povas resti tia! La geamantoj, en kies okuloj estas desegnita la bildo de la amato aŭ de la amatino, devos direkti sian rigardon ankaŭ al aliaj. Feliĉo ne estas izoleco.

Ankaŭ Izraelo devas sin liberigi el la intimeco de la ĉirkaŭbrakado de Dio. Ĉar alrigardante Izraelon Dio sondis la tutan mondon, ĉiujn popolojn kune: “Al Mi apartenas la tuta tero”. Ĉiu homo havas zorgon pri tio, kio apartenas al li kaj kio estas konfidita al li. Des pli Dio. Por ĝin estradi Li dungis Izraelon. Li ne deziras Izraelon anstataŭ la mondo, sed Li elektas ĝin pro la mondo. La komisio estas gravega: “Vi estos por Mi regno de pastroj”.

Izraelo estas ĉenero inter Dio kaj la aliaj. Ĝi devas zorgadi pri la propraĵo de Dio, la mondo. Plenumante tiun taskon Izraelo servas al Dio, kaj samtempe ankaŭ la aliaj estas servitaj. Dio volas altan profiton kaj trafas du celojn per unu ŝtono! Helpante la alian, Izraelo helpas ankaŭ Dion kaj realigas Lian savplanon.

Dio amas lzraelon. Sed Li esprimis en ĝi Sian amon por ĉiuj. La popoloj estis en la pensoj de Dio, kiam Li kreis Izraelon. Tial la ekzistado de Izraelo estas la vivanta signo de Lia zorgo pri la tuta homaro.

Kaj Dio diris al Abrahamo: “Foriru el via lando, el via parencaro kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi. Mi faros vin granda popolo, benos vin kaj grandigos vian nomon, kiu estos kiel beno. Mi benos viajn benantojn kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj en vi beniĝos ĉiuj gentoj de la tero”.

En la propra historio de Izraelo la okazintaĵoj ĉirkaŭ la liberiĝo el Egiptujo okupas ege gravan lokon. Ĝi estas la periodo, en kiu popolkomuno elkreskas al memstara nacio; la tempo, al kiu oni rigardas returnen kun nacia fiereco. Kiom ajn karakteriza estu tia tempospaco, ĉiu popolo restas interesiĝanta pri sia historio kaj cedas al la nebridebla inklino de la homa koro kontraŭfluen iradi laŭ la rivero kaj malkovri la kaŝitan fonton, kie ĝi elteriĝas. Kiom da homoj estas serĉfosantaj, pere de antikvaj dokumentoj, en la malproksima pasinteco por videbligi la radikojn de genealogio, el kiu ili mem kaj ilia parencaro devenas!

Kiel “Fingrulo” Izraelo reiris al la malmultaj donitaĵoj el la pasinteco kaj alvenis ĉe la granda prapatro, kiu povas esti konsiderata kiel la fonto de la ekzistado de Izraelo: Abrahamo. Pri ĉi tiu Abrahamo Izraelo scias rakonti, ke li estas nomadestro el la lando Eŭfrata, kiu el Ur malstarigas sian tendaron kaj kun parencaro, sekvantaro kaj multnombra brutaro foriras, fakte nesciante kien. Li ne iras libervole; lia foriro estas ordono, neverŝajna ordono flanke de Dio, kiun li obeas. Ŝajne li ŝanĝas unu herbejon kontraŭ alia, sub dubaj cirkonstancoj kaj kun zorgoplena estonteco kiel perspektivo. Sed la ordono estas plena de promesoj: riĉa lando, potenca kaj granda popolo, ĉie beno.

Izraelo pli profunde pririgardas ĉi ĉion. Ĝi rekonas en la travivaĵoj de Abrahamo sian propran hodiaŭan situacion. Dio ne liberigis ĝin de la aliaj popoloj nur depost Egiptujo, sed jam multe pli frue. Ĝiaj ekzistado, elekto kaj misio estas antaŭ-donitaj en Abrahamo, la patriarko. Ankaŭ lia loko inter la aliaj popoloj: Abrahamo estas elektita por esti fonto de beno por ĉiuj generacioj de l’ tero.

Rigardante en la spegulo, kiu estis direktita al la pasinteco, Izraelo ekstaris kontraŭ sia propra spegulbildo. Tiam ĝi vidis sin kiel Abrahamon, kiu portas la promeson por ĉiuj: la Patron de ĉiuj kreitaĵoj.

(daŭrigota)

al la indekso


NEFIDINDAJ TEILHARD-TEKSTOJ

 

Teilhard de Chardin apartenas al tiuj modernaj teologoj kaj sciencistoj, kies tuta idearo ankoraŭ ne komplete estas pripensita, pristudita kaj elĉerpita. Lia frua morto kaj la parta indeksigo de liaj verkoj estis du kialoj por tiu stato. Ĝis hodiaŭ eĉ ne ĉiuj tekstoj estas eldonitaj, kaj ĉefe ankoraŭ mankas tradukoj. Tamen ekzistas jam multaj Teilhard-tradukoj, kaj en ĉiuj landoj fervore oni okupiĝas pri liaj skribaĵoj. La originala lingvo de liaJ verkoj estas la franca.

Antaŭ nelonge la nun en Romo vivanta Patro Beda Schneble (salvatoriano) publikigis la rezultojn de studeto, kiun li faris pri la tradukoj de Teilhard-verkoj. Li surskribis sian artikolon: “Unu miliono da eraroj”. Schneble komparis, parte vorto post vorto, ses tradukojn, kiuj en tri lingvoj uziĝas en almenaŭ 10 landoj, kun la francaj originaloj. Kaj li malkovris po mil paĝoj 668 erare tradukitajn lokojn, kiuj en la signifo iras de simplaj preseraroj ĝis “tre gravaj eraroj”.

Inter ili estas tiaj, kiuj ege ŝanĝas aŭ forŝovas la sencon, kiuj restis en pluraj eldonoj kaj ŝajne rezultas el profundaj miskomprenoj de la tradukintoj ne regantaj la Teilhard-nociaron. Schneble citas tutan aron da lokoj, kiuj evidente redonas tute alian sencon ĝis la rekta malo de tio, kion diris Teilhard. Ja ofte simple mankas tutaj alineoj en la tradukoj, aŭ oni ellasis specialajn esprimojn de Teilhard, ĉar oni ne sukcesis traduki ilin.

“Estas malmulte konata fakto de granda signifo”, diras Schneble, “ĉar estas neeble fari realan diskutadon, se oni devas serioze dubi pri la fidindeco de la dokumentoj”. Estas laŭ lia opinio tre verŝajne, ke pli grandskala esplorado pri aliaj libroj kaj lingvoj malkovrus pliajn gravegain erarojn. La internacia legantaro staras antaŭ malfacila problemo, “indiferente, ĉu estas amikoj aŭ kontraŭuloj de la pridisputata Teilhard”, akcentas Schneble.

al la indekso


FAMILIA MESO KUN PROPRA RITO?

 

Por la celebrado de familiaj mesoj en la loĝejoj pledas la konata Viena liturgi-fakulo Josef Ernst Mayer, kiu prezentis ankaŭ rito-proponon. Laŭ tiu propono povas partopreni tian eŭkaristian festadon dek ĝis dekdu personoj ĉirkaŭ longigita, blanke kovrita kaj tute simple ornamita tablo. Al la unuopaj familianoj oni transdonu difinitajn taskojn. Post la unuopaj legadoj estas antaŭvidita serioza interparolado. La komunio povas esti ricevita en formo de pano kaj vino, ĉe kio oni prenu la saman panon, kiun la familio ordinare uzas.

Tuj post la diservo kaj post la demeto de la liturgiaj vestoj de la sacerdoto, la rondo faru interparoladon kun la pastro, dum kiam simpla vespermanĝo povus esti surtabligata, per kio okazus la laŭŝtupa transiro de la sankta okazaĵo al la ĉiutaga vivo.

En tiu kundependo paroĥestro Mayer akcentas, ke Jesuo fondis la eŭkaristian festadon en la amika rondo, kaj ke la reakiro de tiu origina formo apud la komunuma meso en granda kaj plej granda kadro tial ŝajnas esti ankrigita en la volo de la fondinto.

al la indekso


BATALO POR LA PACO?

 

Ofte enoreliĝas tiu slogano, speĉiale ofte en niaj esperantistaj manifestacioj. Mi timas, ke ni preskaŭ jam tedas je tiuj vortoj. Bedaŭrinde, ĉar la afero de la paco ne meritas neatenton kaj enuon. Aliaj homoj primokas la esprimon “batalo” en kundependo kun “paco”, ĉar laŭ ilia opinio ne eblas militi por la paco, ĉar paĉo nur povas ekesti per pacemo kaj ne per batalemo. Ili do nur asertas, ke tiu slogano estas komunista propaganda diraĵo, kaj rezignas pri la afero.

Se ni rigardas la situacion de la okupiĝo pri la paco, ni unue devas konstati, ke nia jarcento alportis tiun ideon kiel unua jarcento en la historio de la homaro. Mi ĉi tie intence traktas nur la “politikan” pacon kaj ne temas pri la paco, pri kiu Jesuo diris.

Tiu pac-okupiĝo estas afero de aktiva laboro por la paco. En antaŭaj tempoj paco estis simbolo de nevireca pasiveco kaj de malsupereco. Estis hontige, ne militi. La tuta gloro de la homa ekzisto konsistis en akiro de militaj laŭroj. Ni povas aprezi nian tempon pro tio, ke nia koncepto pri la honoreco de la milito ŝanĝiĝis.

Kiel ridindaj al ni junaj homoj de nia tempo aŭdiĝas la frazoj: “mortis sur la batalkampo de la honoro” aŭ “mortinta por Dio kaj patrujo”.

Kia blasfemo! Kaj ĝuste tiam, kiam oni puŝis en la morton tiom do junuloj, oni metis la benon (ankaŭ de la ekleziaj instancoj, ni devas konfesi tion sincere!) sur tiun agon.

Pli ol iam antaŭe la nuna generacio jam estas konvinkita, ke tiu “honoro” abdikis. Bedaŭrinde ankoraŭ ne estis trovita pli bona, pli hominda koncepto pri la honoro, sed regas ĝenerale grava konfuzo pri tiu nocio.

Taman ekzistas ankoraŭ en sufiĉe granda kvanto homoj sur nia mondo, kiuj estas priokupitaj de ekstreme hieraŭaj pensoj. Kaj malgraŭ la ĝenerala ŝanĝo de la koncepto pri la milito, ili aktive influas per siaj faŝismaj aktivecoj la konscion de siaj kunvivantoj, kiuj en certa letargio rigardas la aferon de milito kaj paco (Por ripeti: la baza ideologiaĵo de la faŝismo estas, ke sole la milito estas la histori-evoluiganto, la unua principo de la homa ekzistado).

Ekzistas hodiaŭ jam giganta amaso da personoj kiuj aktive laboras por la paco, kiuj do en sublima senco “batalas par la paco”. Ili daŭrigas la verkon de Bertha von Suttner, kiu, estante senrajta virino en tempo de la gloreco de la milito, per ĉiuj siaj intelektaj kapabloj provis enigi la ideon de la paco en la kapojn de la obstinaj politikestroj de la tiama tempo.

Ni devas konfesi, ke longan tempon la kristanoj staris ekster la vicoj de la pacbatalantoj, ĉar ili rigardis ilian agadon kiel enmondan aferon, kiun partoprenas ankaŭ nekristanoj kaj ateistoj. Ili eĉ apogis sin sur la eldiro de Jesuo, ke li ne venis por alporti la pacon. Parte ili ankaŭ kredas, ke la milito estas iu naturkatastrofo, kontraŭ kiu la homo ne havas forton. Ĝi estas puno de Dio, sendita de la ĉielo por la pentigo de la homoj.

Ni atentigas: la milito estas la puno por tiu sinteno. Ni forigu niajn malbonajn moralajn kondiĉojn kaj sekve milito ne estos. Milito ne estas naturkatastrofo, sed katastrofo de la homo, kiu ankoraŭ ne lernis forigi siajn rudimentajn, praepok-devenajn mensajn elementojn kaj instinktojn.

La homo certe havas la impulson de batalo, ĝi eĉ estas necesega por lia vivo. Sed direkti tiun batalenergion en kanalojn, kiuj estas pli utiligaj ol la kanalo de la primitiva militado, estas rekta morala tasko de la homo.

Aktiva okupiĝo pri la paco enhavas tutan spektron da diversaj formoj: ekzemple la sciencan esploron de la sublimigo de la homa batalemo, konkreta helpo en formo de la forigo de militakcelaj malbonstatoj (sociaj kaj ekonomiaj), daŭra averto pri la kruelaĵoj de la milito ktp. Jen la tasko de la pacbatalantoj.

Ni junaj kristanoi ne devas abstini en tiu batalo. Jen ni povas montri nian zorgon pri la mondo, jen povas realiĝi konkretaj formojn de amo. Ni eĉ havas ion, kio nin fortigas en tiu agado kaj kion ne havas la aliaj kunhomoj ne konantaj la kristanan veron: la esperon, kiu leviĝas super nia volo kaj preĝo por la paco.

H. M. Maitzen

al la indekso


“AFRICA ADDIO”

Se ni iam kredis, ke filmoj, kiuj laŭ la eldiroj de la produktistoj por plibonigo de la homoj montras “sincere kaj malkaŝe, brutale kaj sensingarde” la “veron”, ni nun laŭ la evidentaĵoj, kiujn prezentas al ni la nova filmo de Jacopetti, devas ŝanĝi tiun falsan kredon.

“Africa addio” ĉefe celas, kiel la aliaj Jacopetti-filmoj (“Mondo nudo”, “Mondo cane”), montri kruelaĵojn, kaj tiamaniere sur la alia “ondo” naĝanta (la seks-ondo jam iomete malfortiĝadas pro trostreĉo) savi siajn monerojn. Sen komento restu la eldiraĵo de Jacopetti antaŭ la kortumo (kaŭze de la produktado de tiu filmo), kiam temis pri tio, ke li postulis de la blankaj soldataĉoj fari la pafekzekuton al nigrulaj knaboj en loko kun pli bona lumo par la filmado: “Kion fari, pli aŭ malpli frue ja ĉiukaze ili estus mortpafitaj!”.

Mi opinias, ke nia junular-organizo povas enviciĝi en la amason da aliaj junular-organizaĵoj, kiuj leviĝis kontraŭ tiu fiverko, kiu en la plej malnobla maniero diskreditas kaj kompromitas la aferon de la juna afrika kontinento, kaj tion faras per apelo al la plej primitivaj instinktoj de la spektantoj.

Afriko ne estis malkaŝita per tiu filmo, malkaŝita estas nun evidente Jacopetti.

al la indekso


JUDMURDO - KAVALIRA DELIKTO?

 

Pasintan monaton okazis evento en Aŭstrio, kiu havis eksterordinaran eĥon en la eksterlando. Jam la kvaran fojon unu post la alia asiza tribunalo malkondamnis krimulon el la nazia tempo, kiu estis kulpa je la deportado de 400.000 judoj al koncentrejoj, kie ili estis ekstermitaj. La asizanoj, kvin virinoj kaj tri viroj, decidis per kvar je kvar voĉoj, ke la akuzito agis sub “Befehlsnotstand” (= ordondevo de supre). Tio signifas, laŭ aŭstria juro, ke la akuzito estas libera.

Tiu bedaŭrinda fakto (cetere la prokuroro plendis je nuleco de tiu kondamno, tiel ke la proceso estos ripetata) vidalvidas tujan reagon de reprezentantoj el ĉiuj junular-organizaĵoj krom tiuj, kiuj reprezentas kaŝe la ideologiaron de la tria regno. En Vieno kaj en Graz okazis protestmarŝoj iniciatitaj de studentoj. La gvidantoj deklaris, ke la junularo volas kontraŭbatali ne nur la konkretan kazon de la malkondamno de tiu NS-krimulo, sed la mensecon de sufiĉe granda parto de la pli aĝa generacio en Aŭstrio, kies sinteno estas, neglekti la okazaĵojn de la NS-tempo kaj postuli la kompletan forgeson kaj endormigon de la tiamaj amaskrimoj. En sloganrubandoj la protestintoj i. a. demandis: “Judmurdo - aŭ kavalira delikto?”. Sed ne nur protestdemonstraciojn intencas okazigi la junularaj kaj studentaj organizaĵoj. Kelkaj proponis sciencan okupiĝon pri la fenomeno de la antisemitismo, do psikologian, sociologian kaj ekonomian traktadon de la problemo.

Temas en tiu kundependo ĉefe ankaŭ pri ĝusta civitana edukado en la lernejoj. Dum diversaj homoj argumentas, ke oni lasu la aferojn okazintajn antaŭ pli ol dudek jaroj, je la alia flanko la pli aĝa generacio pro la mallongeco de la tempo ne riskas doni objektivajn informojn al la junularo. Jen la evidenta senkonsekvenceco de la menseco, kiun nun prave kaj ĝojige amase atakas la aŭstria junularo.

al la indekso


 

VENTO POR NIA MUELILO

Trafika sekureco. Rapid-justeco kontraŭ trafik-pekuloj la lastajn jarojn en Okcidenta Germanujo, Aŭstrujo, Svisujo, Hispanujo kaj Francujo estas tute ordinara afero. Je tio tamen (r)estas la granda malfacileco, ke la jura asisto povas veni en embarason. Plue: la lingvaj malfacilecoj ofte blokadas la ĝustan rajton de kulpigo kaj defendo. (Tiel el Leidse Courant, Nederlando, 11.8.1966).

Lerneja junularo repaciĝas en tri lingvoj. La konferenca ejo Woudschoten (pron. Vaŭtsĥoten) en Zeist (Nederlando) donis en aŭgusto pasinta spacon al unika okazaĵo: la unua konferenco por mezgradaj lernejoj en Eŭropo.

150 gejunuloj de 16-19 jaroj el multaj landoj kunvenis: 8 finnoj, 20 germanoj, 2 ĉeĥoj, unu belgo, 3 francoj, 2 poloj, 2 portugaloj, 10 norvegoj, 15 svedoj, unu sviso, kelkaj italoj kaj 15 nederlandaj lernuloj... La nederlanda kristana student-unuiĝo ne sen fiereco estas prezentinta sian propran konferencejon kiel centran lokon en Eŭropo, kun ĉiu komforto, ekzemple tri-lingva interpretist-instalaĵo kaj ĉiuj rekreadaj eblecoj en la proksima ĉirkaŭaĵo.

La ekumena kunveno - partoprenado de eklezioj de romkatolika kaj reformita ĝis rus-ortodoksa - havis kiel temon: “Repacigo”. La prezidantino estis esperplena pri po-jare revenonta ekumena okazaĵo; provizore oni pensis pri du-jara internacia kunveno. Ŝi kredis ke tiamaniere la gejunuloj estas stimulotaj al pripersado. (Jen kion mi citis el la Volkskrant, Nederlando, 11.8.1966).

Ni rimarku ke, spite la trilingvan interpretist-maŝinon, tamen nur 3 el la 12 diverslingvanoj estis servataj en sia propra lingvo. Ankaŭ kaj eĉ antaŭ ĉio en la lingvaj problemoj estas necesa... ekumenismo; kaj per tio ankaŭ... ekonomiismo; ĝi ja jam ekzistas: ESPERANTO; ĝi tamen iomete partoprenas la sorton de la vundito laŭ la vojo el la Evangelio: “oni” (eĉ kaj ĝuste el la altranguloj...) indiferente preteriras. Kaj tamen: ĝuste tiu “vundito” aŭ “malzorgito” povus helpi siavice en dekoj kaj eĉ miloj da malfacilecoj.

Vi scias ke en ĉi-tiu rubriko mi publike indikis centojn da tiaj okazaĵoj; kaj volonte mi ankoraŭ pluajn povos almeti se vi, karaj gelegantoj, persistos aŭ komencos sendi viajn interesaĵojn al via “muelisto”

K. A. Ouwendijk, Nederlando 

al la indekso


LETEROJ AL LA REDAKCIO

 

 

Ekumena teologio

Kun vera interesiĝo mi legis kaj pristudis la klaran kaj dolĉan perspektivon prezentantan referaton pri la neceso de ekumena teologio (EK septembro). Restis tamen ĉe mi demando, ĉu tia teologio estos vera scienco kun ĉiuj ĝiaj karakterizajoj. Ĉu ne estas propra al ĉiu scienco certa “distanco” inter la konkreta vivo kaj la abstrakto: laŭsistema pensado pri tiu vivo (ĉi tie: la distanco inter predikado kaj teologio)?

La sciencisto ĉiam laboras analizante kaj sintezante, priskribante kaj klarigante, kaj kiamaniere li povus malhavi “aparaton” da nacioj kaj fakesprimoj? Se mi okupas min pri la sociologio, simple dirite la scienco pri ĉio socia kaj sociala, mi bezonas tian aparaton por povi eniri kaj kompreni la tutan realaĵon, kiun mi intencas pristudi. Ĝi estas la “ilaro” en la mano de sociologo! Sen la helpo de nocioj... mi, kiel sociologo, ne sukcesos pense kaj vorte “kapti” tiun realaĵon, kiu estas la objekto de mia scienco!

Ŝajnas al mi ke ankaŭ la teologo Sankta Paŭlo jen kaj jen ne povis ne uzi fak-esprimojn! Mi povas samopinii kun la aŭtoro nur en tio, ke ni forĵetu tiujn nociojn, kiuj devenas el teologia kaj filozofia sistemoj, kiujn ni forlasis, ekz. la malklaran nocion “transsubstantiatio”. Kompreneble ankaŭ mi preferas klaran lingvon de teologo! Cetere, en la referato mi renkontis i. a. la “malfacilan vorton” eskatologio (ĝi mankas en P.V.?) sen sufiĉa klarigo. Ĉu la aŭtoro sukcesis eviti ĝin?

Laŭ mia opinio s-ro Maul vidas la ekumenan teologion kiel “pure praktikan sciencon” (nome por la praktiko de predikado, religia instruado kaj ekumena dialogo), do kiel sciencon en senco malortodoksa. Ĉu mi pravas? Ĉu ĉiu leganto tute konsentas pri la larĝa vidmaniero de nia redaktoro?

J. Tuinder, Nederlando

 

Rango de E.K.

Mi lastatempe ricevis ekzempleron de la junia numero de Espero Katolika.

Mi donas du kritiketojn, kiuj eble utilos al vi. Unue, mi trovas la presliterojn nefacile legeblaj. Ili havas bonan aspekton unuavide sed por rapida legado pro sia nefamiliara formo ili ĝenas. Due, la grandformataj paĝoj emfazas la maldikecon de la gazeto. Eble mi povas aldoni trian kritiketon: la dukolonaj paĝoj estas malfacile legataj, la trikolonaj pli facile. La larĝo de kolono sur la trikolona paĝo estas proksimume tia, ke okulo povas vidi la tutan linion senmove, kio multe faciligas legadon. Ĉar esperantistoj plejparte ne estas tre kompetentaj pri sia lingvo, estas miaopinie dezirinde helpi la legadon laŭeble per konsidero pri tiaj aferoj.

La enhavo de la gazeto estas rimarkinde altnivela, kaj pro tio mi inklinas opinii ke nunmomente E.K rangas inter la plej bonaj esperantaj gazetoj.

D. Broadribb, Aŭstralio

 

al la indekso


Aman kaj amindan geston faris la anglikana primaso, ĉefepiskopo Ramsey, por montri la ĝustan sintenon al la publiko: li montris sin kun negra knabineto ĉe la mano, kiel protektanta patro de suferanta infano. Li kvazaŭ diris: kiel vi stultaj homoj ne povas ami ĉi tiun negrineton, nur ĉar ŝi havas alian haŭtkoloron kaj tiel ĉarmajn krispajn harojn? Vidu, ŝi eĉ boras same en la nazo, kiel viaj propraj infanoj. Se Dio amas ĉiujn rasojn - li ja kreis ilin pro amo - kiel vi povas arogi, esti liaj preferitoj? Hontu, kaj amu ĉiujn homojn kiel li amas ĉiujn, ankaŭ vin!

 

al la indekso


POR VIAJ RID-MUSKOLOJ

 

 

Sukceso

“Vi anoncis en nia gazeto pro noktogardisto” diris la reklam-agento, “ĉu vi havis sukceson?”.

“Ho jes, kaj kian!” diris amare la juvelisto, “apenaŭ la anonco staris en la gazeto, oni jam ŝtelrompis ĉe mi”.

 

Kolegoj

La policisto haltigis aŭtomobilon, kiu veturis tro rapide. “Vi transpasis la ĉi tie permesitan rapidecon!” li diris severe al la ŝoforo.

Sinjorino sidanta apud la kondukanta viro vokis: “Ja, punu lin tiel alte kiel vi povas! Li ja simple ne volas obei min! Ĉiam la sama!”.

La policisto mirigite demandis la ŝoforon: “Via edzino?”.

La viro mallaŭte respondis jese. Plene de kompato la policisto milde rigardis lin kaj diris: “Rapide daŭrigu, amiko!”, kaj fermis sian punlibreton.

 

Nova episkoparo

“Ni ne bezonas novan episkoparon”, asertis pastro Flammer dum diskutado pri liturgiaj tekstoj okaze de la kongreso en St. Gallen. Estis duobla eraro, ĉar li ja volis diri “novan epistolaron” kaj ĉar baldaŭ poste la papo mem postulis la kontraŭon, rekomendante al maljunaj episkopoj rezigni.

 

Pli malmultekoste

Ŝildo en vintrinkejo: “Kial vi volas vojaĝi al Pisa por vidi la oblikvan turon? Kelkaj glasoj da mia vino efikas same”.

 

Anstataŭigo

Garanti-deklaro: “Se iu peco montrigas difektita, bonvolu resendi ĝin al ni. Ni anstataŭigos ĝin per alia peco samkvalita”.

 

Malpura afero

Anonco de grand-lavejo: “Ne mortigu vian edzinon per malpeza laboro de lavado. Tiun malpuran aferon multe pli efike prizorgas niaj elektraj lavmaŝinoj”.

 

Postmorta puno

“La tuŝado de la elektro-kabloj efikas mortige! Neobeantoj estas punataj per karcero de almenaŭ unu jaro!”.

 

al la indekso


KRUCVORTENIGMO

post la ferioj

 

La serĉatajn vortojn vi almenaŭ parte uzis pli ofte dum viaj ferioj ol ordinare. 

Horizontale: 1. parto de la foto-aparato, grava por akraj bildoj; 6. virina nomo (r); 7. se vi estis apud Venecio, vi konas ĉi tiun marparton; 9. fabela brita reĝo; 10. nordokcident-eŭropa ŝtato; 13. tien leviĝu la suno dum ferioj; 14. refleksiva pronomo; 15. kudrilego de ŝuisto; 17. februloj faras tion (r); 18. muzik-signo (r); 19. kanalo apud Korinto, Greklando; 20. se vi rajdis, vi tiel ordonis al la ĉevalo trankvilan rapidecon; 22. strato en portugala lingvo; 24. maljuna (r); 25. ŝip-albordiĝejo en haveno (r); 26. nacia tereno.

Vertikale: 1. poŝtmarko-kolektantoj; 2. el valora metalo; 3. sur la strando oni facile konstruas el sablo tian pintan figuron; 4. tempa adverbo; 5. oni flaras ĝin; 8. en akvo oni tiel moviĝas; 10. vojaĝantoj en sovaĝaj regionoj timas lin; 11. ŝatata sudeŭropa feri-lando; 12. tia ulo ĉiu ferianto rajtas esti (r); 14. dum ferioj ne bezonata vekhorloĝa sono (r); 16. feriante ĉe la maro oni iras ĉiutage tien (r); 21. feriante en la montaro oni vidas ĝin amase (r); 23. malnova mezur-unuo (r).

 

al la indekso


FONDUSO POR NEPAGIPOVAJ PERSONOJ

 

Dank’ al la kongreso en Budapeŝto nia fonduso ricevis plurajn kotizojn pagitajn en la urbo de la Universala Kongreso. Ĝis la 1-a de oktobro 1966 IKUE ricevis minimume pagojn por 139 membroj. Inter ili estas pluraj novaj IKUE-anoj. Ĉar ni ne volas seniluziigi multajn aliajn, ni uzis ekde oktobro pomonate 180 ekzemplerojn de EK por la fonduso. Kelkaj el vi certe demandas sin kiamaniere mi prirespondas tion ĉe nia kasisto. Nu mi vere timas: li eble povus kolere ĵeti grandajn neĝbulojn el la Alpoj en la malaltaĵon, kie mi loĝas, kaj certe ne estas digo, kiu retenos tiun svisan forton!

Jam estas tempo ankaŭ pensi pri la jaro 1967 rilate nian fonduson. Malgraŭ la deficito kaj la eblaj grumbloj kaj neĝbuloj de la kasisto ĉiu kontribuo por la fonduso, kiu envenas post la 1-a de novembro, estas destinata por 1967. Kiu el vi komencas meti moneron en la por 1967 preskaŭ malplenan porketon? Vi scias la adreson, kiu akceptas la nutraĵon por nia porketo: F-ino C. van Kleef, Keewijzend 28, Blokker, Nederlando, pk 664993.

En la orienteŭropaj landoj estas diversaj personoj, kiuj volas pagi sian kotizon pere de neuzitaj poŝtmarkoj. Filatelistoj, kiuj deziras per pago de IKUE-kotizo ricevi samvalorajn poŝtmarkojn el iu orienteŭropa lando, bonvolu sciigi tion al suprenomita adreso.

Co.

al la indekso


NI VENDAS:

 

ELDONOJ DE IKUE (serio kristana kulturo):

Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo, ilustrita biografio, verkita de N. Hoen

Sintrompoj, de sac. prof. J. B. Hirscher, el la germana tradukis sac. W. Flammer

ambaŭ broŝuroj kostas po 1.50 ndl. guld. (6 steloj) + 10% por afrankkostoj; ambaŭ broŝuroj kune kostas nur 2.50 ndl.guld. (10 steloj) + 10% afrankkostoj

La turo inter nuboj, de d-ro Jan Filip; dramo pri S-ta Barbara.

3.50 ndl. guld. + 10% afrankkostoj

ERNA, kion Erna travivis en Pinurbo, de B.M. Slösser-Bresler, ndl.gld. 1.50

TUTMONDA LAŬDO, preĝlibro de H. G. Wannemakers SJ

restekzempleroj, kiuj kostas nur ndl.gld. 2.75

 

 

ELDONOJ DE IKI:

Propraj nomoj de sanktuloj kaj sanktulinoj, latine-esperante, de H. G. Wannemakers SJ

Propraj nomoj en la nova testamento, latine-esperante, de H. G. Wannemakers SJ

Katolika terminaro, esperante-latine, de H.G. Wannemakers SJ kaj P. Huberteno ofm cap

Katolika terminaro, esperanto-nederlande, de H. Roosen SCJ

Enkonduko en leteroj de la s. apostolo Paŭlo, de H. G. Wannemakers SJ

Katolika terminaro, esperante-hispane, de J. M. Claramunt Sch. P.

Studoj kaj klarigoj (I), artikolaro el VVV

ĉiuj broŝuroj kostas po ndl.guld. 1,- + 10% afrankkostoj

Katolika terminaro, germane-esperante, de W. Flammer, ndl.guld. 2.

 

 

ELDONOJ DE “Ekumena Esperanto”:

La Vojoj de la Eklezio, encikliko “Ecclesiam suam” de papo Paŭlo VI sv. fr. 4.-

Sankta Meso, la ordinarai mestekstoj, ĉiuj prefacoj kaj meso por kanto (komponita de Kurt Schweizer); 1a tekstoj estas kontrolitaj de la liturgia komisiono

sv.fr. 1.- ĉe mendo de minimume 20 ekzempleroj rabato de 50%

 

PEPU, BIRDANOJ!

kantareto kun 70 kantoj popularaj el diversaj landoj;

ricevebla kontraŭ 2 respondkuponoj ĉe la redakcio de E.K.

al la indekso