Enhavo de Espero Katolika numero 1/1967

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

 

Nia titolpaĝo: vintra pejzaĝo

 


UNUJARA BILANCO

Kelkaj dankaj, kelkaj petaj vortoj al niaj legantoj

Ne pensu, ke via redaktoro estas “definitiva homo”, ke dekomence li havis klarajn kaj difinitajn imagojn pri nia revuo, eĉ se ŝajnis tiel. Certe eĉ la plej malrapide rimarkanta leganto konstatis ke konstante mi eksperimentis, kaj ritate la aspekton kaj rilate la enhavon de E.K.

Certajn imagojn mi ja havis, kiam mi transprenis ĉi tiun laboron, ankaŭ kelkajn esperojn. Ekz. mi esperis, ke niaj legantoj ne kontentiĝos pri legado, sed ankaŭ kunlaboros. Nu, en tio mi ekstreme trompiĝis, tiel ekstreme ke ofte mi havas la (pravan, kiel mi scias fidinde) impreson, ke nekredebla plimulto de niaj legantoj legas nur la gratulojn kaj la bild-klarigojn...

Ŝoke, ĉu ne? Precipe por mi!

Sed ankaŭ la pli legema minoritato estas nekredeble inerta. Por tute silenti pri efektiva kunlaboro - al la malmultaj fidelaj kontribuantoj mia danko estas des pli kora - ili eĉ ne sentas sin urĝigitaj fojfoje skribi sian opinion pri io aperinta en E.K.; aŭ ĉu ili ne havas opiniojn? Tio ankaŭ estus klarigo, sed kia!?

Vere, dum certaj momentoj, kiam kritikeme mi rigardas mian propran laboron, mi ne nur pensas pri miaj eraroj, sed ankaŭ enŝteliĝas la rezignacia penso: pro kio tiu tuta (parenteze: vere ne malmulta!) laboro, se ja nur kelkaj utiligas ĝin? Ĉu ne estas neresponsebla malŝparo de tempo, energio kaj mono? Konsolas ankaŭ ne la jen kaj jen eldiritaj laŭdoj, ĉar ili ne estas eĥo, sed nur pruvo ke ekzistas pli malbonaj E-revuoj…

Pli bona laŭdo estus kontribuoj al a) Fonduso por nepagipovaj personoj, b) Fonduso E.K.; sed ambaŭ fondusoj nutriĝas nur el monujoj de kelkaj fidelaj pagemuloj.

Nun bonvolu ne karakterizi min pesimisto, sed kompreni miajn zorgojn, konkretajn zorgojn de redaktoro kiu ne volas monologi sed dialogi - kun vi. Tio ne signifas, ke mi respondas ĉiun leteron senditan al mi, sed ke mi ja legas kaj atentas ĝin kaj represigas partojn interesajn ankaŭ por aliaj, tiel ke ankaŭ inter la legantoj estu dialogo.

Antaŭ unu jaro mi transprenis la redaktadon de E.K. Se vi volas, ĉi-supraj vortoj estas la bilanco de tiu jaro - la negativa. Nun mi petas vin:

Prenu vian jarkolekton 1966 kaj ankoraŭfoje trafoliumu ĝin laŭ la demandoj faritaj en ĉi tiu kajero, por starigi per viaj sinceraj respondoj la objektivan, pozitivan kiel negativan, bilancon de la lasta E.K.-jaro. Vi krome, sendante la eltranĉajon, helpas nin trovi kelkajn direktivojn por la estonta redakci-programo. Kaj apude vi povas gajni diversajn premiojn. Legu do!

Cetere, krom la iomete ŝanĝita tipografio, ni enkondukas laŭ diversflanka deziro du novajn rubrikojn. La unua estas koncizaj informoj el la mondeklezio. Ili estas elektitaj tiel, ke oni havu proksimuman super-rigardon pri la tendencoj kaj evoluoj en la universala eklezio. Ni esperas, ke tiel E.K. ankoraŭ pli aktualiĝos en la kadro de la eblecoj donitaj al monata revuo.

La alia rubriko dependos ĉefe de via kunlaboro: ni respondos viajn demandojn pri religiaj aferoj en E.K., kiom ili estas interesai ankaŭ por aliaj legantoj. Ni atendas vian poŝtkarton!

Stef 

al la indekso


U THANT

U Thant, post longa hezitado, tamen rekandidatiĝis, kaj estis unuanime elektita Ĝenerala Sekretario de UN. Nia foto montras lin tuj post la reelekto kun prezidanto Razawak (dekstre).

La papo kore gratulis U Thant, kun kiu li jam plurfoje renkontiĝis.

al la indekso


5-MINUTA PREDIKO

Ni lasis jaron malantaŭ ni. Ni lasis ĝin kun ĝiaj multaj tagoj, kun ĝiaj laboroj, kun ĝiaj zorgoj, kun ĝiaj seniluziiĝoj, kun ĝiaj amaraĵoj, kun la planoj kiujn ni havis kaj kiuj eble tute ne aŭ nur parte realiĝis. Ni lasis ĝin kun nia kulpo, kun nia fiasko, simple kun ĉio, kion faris nia magra koro el tiu jaro.

Al kiu ni donas tiun jaron, kiun ni adiaŭis, kiun ni lasis? Ĉu entute ni povas doni ĝin al iu? Ĉu ĝi ne simple pasis, ne plu estas? Per tio ke ni adiaŭis ĝin kaj ke ĝi ne plu estas en nia decid-ebleco, per tio, kia ĝi estis kiam ni vivis en ĝi, per tio ĝi ne estas ekstermita kaj pasinta. Male - se ni vidas ĝin kristane, se ni kalkulas je Dio, se ni ekkonas nin tiaj kiaj ni estas, spiritaj estaĵoj de la eterno, ni efektive devus diri, ke la pasinta jaro estas la gajnita, la akirita, la ne jam estingebla, la restanta jaro. La jaroj, kiujn ni vivis, estas niaj jaroj.

Ĉu la jaroj, kiujn ni renkontiras, ankaŭ estos niaj, tion scios nur Dio, ne ni. Al ni apartenas - tiel ni kristanoj trankvile povas diri - la pasinteco, kaj ni povas esperi kaj sopiri, ke Dio donacu al ni ankoraŭ multe da estonteco en ĉi tiu vivo, ke ankaŭ lia vivo tiel fariĝu nia, ke ĝi ŝajnante pasi restas...

Ni danke adiaŭu de la malnova jaro, por ke ĝi ankoraŭ fariĝu, kio ĝi estu: donaco de l’ dia graco. Ĉar Dio donis al ni ĉiujn tagojn de tiu jaro. Kaj se ni vere akceptis ilin donitaj de lia amo (kaj tion ankoraŭ ni povas fari), estis benitaj tagoj, tagoj de graco kaj savo.

Karl Rahner

al la indekso


NI PREĜU KUN LA PAPO

 

1. Ke akceliĝu ĉiuj klopodoj pri la unueco inter la kristanoj.

2. Ke la spiritaj valoroj de la nekristanaj religioj preparu la vojon al la ekkoniĝo de la evangelio.

 

al la indekso


NI ESTAS KUNE SURVOJE

 

Bilanco de la ekumena laboro en Ĝenevo

 

Intertempe d-ro Willem A. Vissert ‘t Hooft eksiĝis kiel ĝenerala sekretario de la Ekumena Konsilantaro de la Eklezioj. Antaŭ nelonge li parolis en germana radiofonio pri la bilanco de la laboro en la Konsilantaro. Ĉi-sube ni presigas la ĉefajn partojn de lia parolado.

 

Bilanco honeste informas kaj pri la malfortaj kaj pri la fortaj flankoj de entrepreno. Temas do pri kion la Ekumena Konsilantaro efektive atingis kaj kion ne. Ni komencu per la pozitivaj konstatoj:

La Ekumena Konsilantaro trarompis la izoliĝon de la eklezioj. Kiu scias ion pri la situacio komence de nia jarcento, precipe ankaŭ dum la unua mondmilito, kiam la eklezioj estis tute foraj, fremdaj unu al alia kaj preskaŭ ne okazis personaj renkontiĝoj inter ili, tiu komprenas, ke jen okazis io decida. Nun ne plu eblas serioze labori teologie sen aŭskulti la voĉojn el aliaj eklezioj. Estas hodiaŭ ĝenerala sperto, ke ektrovo de novaj formoj en la evangelizado tuj influas ankaŭ aliajn ekleziojn en aliaj landoj.

Ne griz-griza

Plue la Ekumena Konsilantaro per sia ekzisto devigis ĉiujn ekleziojn, serioze konsideri la demandon pri la unueco de la eklezio. Pli frue - precipe en la protestanta spaco - ĉiam oni provis pravigi la splititecon de la kristanoj per la parolo pri la nevidebla eklezio, en kiu jam ĉiuj estus unu. Hodiaŭ scias preskaŭ ĉiuj eklezioj, ke unueco, kiu ne fariĝas videbla, estas same nebiblia kiel kredo, kiu kaŝas sin. Kiam ĉiukaze en la Ekumena Konsilantaro ni havas komencon de komuneco, la demando ne plu estas: “Kion faru mia eklezio pri la aliaj kristanaj eklezioj?”, sed: “Kial ankoraŭ ne ekzistas plena komuneco inter mia kaj la aliaj kristanai eklezioj?”. Tiel ekestis kuraca maltrankvilo en la vivo de ĉiuj eklezioj, ankaŭ en tiuj eklezioj, kiuj ne estas membroj de la Ekumena Konsilantaro de Eklezioj.

Influhavaj reprezentantoj de la rom-katolika eklezio deklaris, ke la 2-a Vatikana Koncilo, kun sia aparta intereso pri la ekumena demando, ne estiĝis sen nerekta kunago de la Ekumena Konsilantaro. Ĉar la antaŭhistorio de la koncilo grandparte estas la historio de la pli nova teologio, kaj ĝi estiĝis en okcident-eŭropaj rondoj, kiuj havis intimajn rilatojn al la ekumena movado.

La Ekumena Konsilantaro vidigis en sia vivo kaj sia laboro, ke la mondvasta kristanaro estas komuno, en kiu multaj diversaj spiritdonaĵoj kaj multaj diversaj elformiĝoj de la evangelio havas siajn pravajn lokojn kaj siajn specialajn taskojn. Fariĝis neeble kredi, ke ekz. la okcident-eŭropa kristanismo estas la definitiva kaj normiga formo de kristanaj kredo kaj vivo. Estas homoj, kiuj timas ke la ekumena movado kreos grizan unuformecon de la kristanismo. Tio estate grandega eraro. Ĉar en la Ekumena Konsilantaro, kie ĉiuj sur sama ebeno kaj en plena libereco povas doni sian kontribuaĵon, fariĝas sunklare ke la sole ebla unueco estas tiu, kiu subpremos neniun spiritan donaĵon, neniun aŭtentikan kredosperton, neniun per la evangelio orientitan konvinkon. Oni lernas tie ke neniu membro de la korpo povas diri: Mi estas la tuta korpo. Ĝuste tio alportas la ĝojon pri la ekumena vivo, ke ĉiam denove ni malkovras novajn proprecajn respondojn al la voko de Dio.

Kiam nun ekis la renkontiĝo inter orient-ortodoksaj eklezioj kaj eklezioj kun okcidenta tradicio, kiam nun ankaŭ la junaj eklezioj alportas siajn apartajn kontribuaĵojn, en la vivo de la Konsilantaro la universaleco de la evangelio estas prezentata ĉiam pli klare.

La Ekumena Konsilantaro kreis novan solidarecon inter la eklezioj kaj kapabligis ilin, komune plenumi siajn taskojn por mildigi la mizeron en la tuta mondo. Tio estas granda progreso. Por la unua fojo ni havas fortikan strukturon, kiu permesas al ni serioze diri, ke membroj kunsuferas, se unu suferas. Tio efikas ne nur sur materia kampo, sed ankaŭ en moralaj helpoj, kiujn ricevas eklezioj, se ili estas persekutataj aŭ limigitaj en sia libereco. Kelkaj eklezioj estus en ankoraŭ pli malfacila situacio, se la Konsilantaro ne subtenus ilin. Tiel la ekumena movado estas aparte vivnecesa por minoritataj eklezioj.

Helpo por ĉiuj

Sed temas ne nur pri inter-ekleziaj helpoj. Same temas pri la plia diakonia tasko en la mondo. Se okazas katastrofoj, tertremoj aŭ malsatoj, se fuĝintoj grandnombre estas forpelataj el sia patrujo, tiam oni bezonas nur kelkajn tagojn por organizi el de Ĝenevo komunan helpagadon de la eklezioj. Novaj taskoj estiĝas per tio, ke vidiĝis ĉe ni la granda abismo inter malriĉaj kaj la riĉaj landoj. La ĉefa mondproblemo nun estas atingi socialan justecon sur internacia kampo.

La eklezioj ne rajtas silenti. Sed ili estos aŭdataj nur, se ili parolas komune, ne kiel reprezentantoj de iu nacio aŭ iu potenc-bloko, sed kiel advokato de la minacata homaro.

Nature ne estas tiel, ke pri ĉiuj gravaj demandoj ni povas paroli komune. Sed estas jam grandioza afero, ke la Konsilantaro parolis klare pri la ras-problemo kaj la malarmado, pri la rilato inter riĉaj kaj malriĉaj landoj, pri Vjetnamio kaj Sudafriko, pri religia libereco kaj homaj rajtoj, kaj ke konvinkoj konstante estas prezentataj en la UN kaj kelkaj aliaj internaciaj organizoj.

La negativa bilanco

Sed nun ni devas paroli ne malpli klare ankaŭ pri la negativa flanko de la bilanco.

Jen unue oni devas diri, ke post jardekoj de ekumena laboro ankoraŭ oni ne sukcesis atingi plenan komunecon inter la grandaj konfesioj. Ili proksimiĝis, detale interparolis, en varia maniero kunlaboris. Sed nur malmultaj faris vere decidajn paŝojn por krei plenan interkomunecon. Ja estis tuta nombro de eklezi-unuiĝoj, sed inter ili estas multaj unuiĝoj de eklezioj, kiuj havas la saman konfesian fonon. Nun hodiaŭ okazas tuta aro da interekleziaj traktadoj pri eklezia unuiĝo. Ne malpli multaj ol 121 el niaj membro-eklezioj partoprenas ilin. Sed bedaŭrinde ĉiam denove okazas ke, se oni devus fari la lastajn decidojn, de unu aŭ pluraj flankoj oni bremsas. Ja eĉ en la afero de la vespermanĝa komuneco, ekde la fondiĝo de la Ekumena Konsilantaro ni apenaŭ progresis.

 

Vokitaj al Espero

estas la devizo de la preĝosemajno por la unuiĝo de la kristanoj (18 -25 januaro). 

Se oni demandas, kial sur la kampo de eklezia unuiĝo ne okazis pli multe, oni devas respondi, ke ĝis nun ni ne sukcesis fari veran reformadon de la ekleziaj strukturoj. Ni ĉiam sciis ke ne povas esti unueco, se ni ne venas al renoviĝo de la eklezioj. Sed la malelasteco de la strukturoj estas tiel forta, ke tiu renoviĝo ĉiam restas sur la duona vojo.

Per tio estiĝas danĝera situacio. Ĉar kelkaj ekumene pensantaj homoj, precipe ankaŭ junaj homoj, tiam inklinas konkludi, ke ekumena progreso eblas nur ekster la konstituciaj eklezioj. Sed ekumena movado, kiu ne radikas en la eklezioj, simple fariĝus nova konfesio kaj nur des pli klare vidigus la disecon.

Ni do devas elteni la tension inter la ekumena ordono de la nuno kaj la heredaĵo de la historio, ne en cerbuma rezignacio, sed en la kredo ke la Sankta Spirito havas ankoraŭ pli grandan fortikecon ol ĉiuj strukturoj, kaj ke tial la batalo por vera renovigo ne estris senespera.

Multaj oficiroj, malmultaj soldatoj

Tiel ni venas al la vere decida punkto: la afero, kiun reprezentas la Ekumena Konsilantaro, ne estas sufiĉe profunde radikiĝinta en la vivo de la komunumoj. Ankoraŭ en la ekumena armeo estas mis-rilato inter la nombro de oficiroj kaj la nombro de soldatoj. Tio parte estos neevitebla. Ĉar la plimulto de la homoj vere lernas nur, se oni donas al li novan sperton. La transformiĝo de homo kun tute malvasta eklezia horizonto al homo, kies horizonto estas la tuta ekumeno, kutime okazas nur, se li havas la ŝancon mem travivi ke li apartenas al mondvasta komuno kaj havas fratojn kaj fratinojn en eklezioj kaj kontinentoj. Sed bedaŭrinde ne eblas venigi ĉiujn eklezi-membrojn al ekumenaj konferencoj. Ni ankoraŭ ne trovis la ĝustajn rimedojn kaj vojojn, por alimaniere tiel proksimigi la eklezi-popolon al la realo de la ekumeno, ke ili vivas en kaj el tiu realo.

Persone kaj loke

Jen nia konciza bilanco. Facile oni povas vidi per ĝi, kiuj estas la plej urĝaj taskoj, kiujn ni havas antaŭ ni. Ni nur vere progresos, se la ekumena sopiro de niaj tagoj trovos konkretan formon, kaj konkrete signifas ĉiam persone kaj loke.

Ni devas ĉesi atendi de aliaj homoj aliloke, ke ili kreos la veran unuecon. Ni devas fini nian preĝon por la unueco de la eklezio ĉiam per la peto: “Sinjoro, faru el mi instru-utilan instrumenton por la kolektado de via popolo!”.

Ni ne havas kialon por jubili, ke tiel grandioze ni prosperis per la Ekumena Konsilantaro. Ni tamen havas motivon, dankoplene konstati, ke almenaŭ ni komune estas survoje. Nun ĉio dependas de tio, ĉu ni estas pretaj pluen vojaĝi kune, eĉ se ni ne scias precize kiel aspektos la lando, en kiun ni estas kondukataj. Sed ni rajtas esti fidemaj, ĉar estas la lando, kiun fidela Dio promesis al ni.

 

al la indekso


BANKEDO DE MILIONO

Rafael Garcia Herreros, moderna social-apostolo

La 25-an de novembro 1966 en Bogotá denove kunvenis ĉirkaŭ 500 eminentuloj de la nacia kaj internacia vivo por partopreni la “bankedon de miliono” kaj, paginte la enirbileton per ĉirkaŭ 300 dolaroj, trinki tason da supo kaj manĝi pecon da seka pano. Kaj kiel ĉiam, patro Rafael Gracia Herreros, la organizanto de tiuj nekutimaj bankedoj, ree enkasigis pli ol unu milionon da pesoj.

Ankaŭ Brigitte Bardot, la konata franca filmstelo, estis invitita. P. Herreros skribis al ŝi: “Mi estas certa, ke vi venos. De tempo al tempo oni devas riski ankaŭ la skandalon de l’ bono. Por vi la mondo estas malgranda. Vi faros ĝin el amo al la homoj, viaj fratoj”.

Brigitte akceptis la inviton - tamen ne venis. Sed la fakto, ke ŝi akceptis la inviton, jam sufiĉe propagandis, do malgraŭ ŝia neveno havis certan efikon.

Minuto de Dio

Per la profito el tiu bankedo kaj la honorario de ĉiutaga dekminuta elsendo en la kolombia nacia televido, la “Minuto de Dio”, patro Garcia financas model-kvartalon ĉe la rando de Bogotá por la malriĉuloj, kiu ankaŭ portas la nomon “Minuto de Dio”. Ĝi ampleksas jam 1.000 familiajn loĝejojn, elementan kaj superan lernejojn, teatrejon, butikojn, sportejojn kaj meti-laborejojn.

Oni taksis lin komunisto

P. Herreros hodiaŭ havas 55 jarojn. Dekomence li dediĉis siajn pastrajn aktivecojn al socialaj problemoj. En Cartagena liaj propraj fratoj devigis lin forlasi la urbon, kiam tie la unuan fojon li intencis realigi sian planon de social-agado. Kiel seminaria profesoro li tie petis la radio-stacion “Emisora Fuentes” por la ebleco, ĉiumatene elsendi religian mesaĝon. Ĝi ricevis la titolon “Minuto de Dio” kaj estis transprenita de ĉiam pli multaj stacioj. Neerarigite per la oftaj malplaĉoj, kiujn li vekis per siaj senkompromisaj postuloj por sociala ekvilibrigo, li daŭrigis same en Cali per “Radio Pacifico”.

Ĉiutage li memorigis la riĉulojn pri la evangeliaj vortoj: “Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio”.

En Cali estis la guberniestro, kiu devigis lin forlasi lian jurisdikciejon, ĉar li taksis la patron pro liaj progresistaj ideoj - komunisto!

Konstruisto de Dio

Fine, en 1943, patro Herreros venis al Bogotá, la ĉefurbo, kie li elsendis sian “minuton de Dio” unue en la radio, poste en la televido. Baldaŭ li vidis, ke karitata helpo sola ne solvos la malfacilajn socialajn problemojn. Lia celo estis, havigi al la malriĉaj tavoloj pli bonan edukiĝon, doni al ili proprajn domojn kaj tiamaniere krei modelan setlejon. La plej granda malfacilaĵo estis ricevi taŭgan terenon. Arda apelacio en nokta elsendo fine havis sukceson: jam la postan tagon oni donacis al li grandan terenon en la valoro de pli ol duona miliono da pesoj. Por la financado de la konstruado li startis la agadon “Unu centavo tage”, apelaciante al ĉiuj kolombianoj donaci ĉiutage obolon por la sociala domkonstruado.

En 1958 la “konstruisto de Dio” povis beni jam 45 domojn. Hodiaŭ jam estas 400 domoj, kiujn la senmona patro konstruis en la kvartalo “Minuto de Dio”. Li sukcesis tiel disponigi al 835 familioj, t. e. 10.000 personoj (!), hejmojn. Krom la jam menciitaj lernejoj por 2.500 infanoj, la instru-laborejoj ktp, li ankaŭ kreis laborejojn kaj kuracajn institutojn.

La “Bankedo de miliono” ludas grandan rolon en la planoj de Herreros. Ĉiam ĉeestas ĝin la prezidanto de la respubliko, la ministroj, la diplomataro, bankistoj, industriistoj kaj eminentuloj el la internacia socio. Belec-reĝinoj kaj ministro-edzinoj servas al la gastoj supon kaj panon, por kiuj kaj la gastoj kaj la servantinoj pagas la enirprezon.

H.V.U. 

al la indekso


EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

 

Pri la pac-agado de la papo en la jaro 1966 raportis la oficiala parolanto de l’ Vatikano, ms-ro Vallainc. Paŭlo VI publike pledis por paco en Vjetnamio kaj aliaj landoj per 32 mesaĝoj, leteroj kaj paroladoj. Sed tio, laŭ Vallainc, estis nur unu flanko de la papa aktiveco, ĉar al ĝi apartenas ankaŭ la sennombraj aŭdiencoj donitaj al politikistoj el ĉiuj landoj.

Kreskanta intereso pri diakoneco en la tuta mondo; jen la rezulto de konferenco pri la diakoneco kun partoprenantoj el 34 landoj. En Brazilo ekz. jam komenciĝis 25-monata kurso por edzoj el diversaj profesioj. Ankaŭ en Peruo kaj Kameruno jam estas kursoj. La francaj kaj germanaj episkopoj principe pledis ankaŭ por enkonduko de ĉi tiu eklezia ofico.

Ses polajn seminariojn porpastrajn la ŝtato volas fermi. En decembro 1966 tial la polaj episkopoj kunvenis al speciala konferenco. Post ĝi ili instigis ĉiujn kredantojn por preĝa subteno de ilia klopodo savi la seminariojn.

“Keren Jeladenu”, organizo klopodanta konservi la purecon de la juda kredo en Israelo (kaj subtenata de la religi-ministerio) postulis de la fabrikestroj en Tel Aviv ne plu dungi kristanajn laboristojn, laŭdire por malhelpi prozelitismon.

La protestanto-statuto trovis la aprobon de la hispanaj episkopoj. Se ankaŭ tiu nova leĝo pri la religia libereco alportas kelkajn progresojn por nekatolikoj, la hispanaj protestantoj ne povas esti kontentaj, ĉar ĝi ne donas al ili la samajn rajtojn, kiujn havas la katolikoj. Aliflanke, la nun ekinta aktiveco de protestantaj sektoj tre malbone impresas la hispanajn katolikojn, kaj ne taŭgas por krei pli ekumenan klimaton.

La vatikanaj arkivoj, unikaj en la mondo pro amplekso kaj kompleteco, laŭ ordono de Paŭlo VI ekde la 2-a de januaro 1967 estas alireblaj de ĉiuj sciencistoj por la dokumentoj ĝis la jaro 1878 (antaŭe nur ĝis 1846).

Bogotá, kie okazos la 39-a Eŭkaristia Kongreso (1968), eldonis la 1-an kongres-bultenon en 5 lingvoj. Per ĝi la kolombia ĉefurbo petas financan helpon eksterlandan por la kongreso.

Komunan kongreson en Prago havos la Paŭlo-Societo kaj la ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj en aprilo 1967. Oni traktos la problemon de la “kreado” en scienco, kulturo kaj religio. Al tiu kristan-marksista kongreso - por la unua fojo en orienta lando - venos sciencistoj kaj teologoj el okcidento kaj ĉiuj komunistaj landoj.

“Fratan leteron” al la mahometanoj de sia lando sendis la ĉefepiskopo de Vila Cabral (Mozambiko). Li invitis ilin partopreni la solenaĵojn okaze de la 50-jara jubileo de la apero de Sankta Maria en Fatima. Li atentigas ilin pri la tradicia venerado de la patrino de Jesuo per la islamo.

 

al la indekso


SPIRITA FRATECO

 

La kreitaĵoj de patro Pio

            “Maria, patrino kaj savo de la malsanuloj, helpu, protektu, konsolu la suferantojn; faru, ke la Preĝo-Grupoj iĝu iloj de lumo kaj amo en la mondo”

Patro Pio

Kiam oni parolas pri patro Pio jam ne necesas priskribi, kiu li estas kaj kion signifas lia vivo. Li estas mondkonata kaj la miraklo de lia sacerdota ekzistado, la stigmatoj de la pasiono, kiujn li portas ekde duonjarcento sur sia korpo, estis kaj estas objekto de admiro kaj de espero por multegaj fideluloj dissemitaj tra la tuta mondo. Al la kruta kaj sovaĝa promontoro Gargano jam iris kaj iras milionoj da homoj el ĉiuj kontinentoj.

La preskaŭ okdekjara patro estas ankoraŭ en la pleneco de sia sacerdota ofico, celebras la meson, konfesprenas kaj precipe preĝas.

Lia meso estas la fokuso de ĉiu pilgrimo. Pli frue ol sunleviĝo, antaŭ la pordo de la baziliko S. Maria de la Gracoj, flanke de la malnova monaĥeja preĝejeto el la 17-a jarcento, amasiĝas popolamasoj, dezirantaj kunpremiĝi ĉirkaŭ la altaro, kie patro Pio celebros la meson.

Neniu katedralo, neniu baziliko vidas ĉiutage tiom da personoj, kiuj ekde la nokto atendas la malfermon de la preĝeja pordo, por ĉeesti la meson. Neniu konfesejo vidas tiajn senfinajn vicojn da pentofarantoj, kiuj notis sian nomon eĉ de monato, por genuiĝi antaŭ sacerdoto. Neniu preĝejo estas vizitata kiel la preĝejo de patro Pio, tuttage malfermita por ricevi la fidelulojn.

Ĉi tiu viro de Dio tamen malmulte parolas; sed lia tuta vivo fariĝis mesaĝo kaj prediko de nekalkulebla valoro, ĉar ĝi estas teksita el liaj ekzemplo, atesto, amoplena vivo.

Apud la baziliko leviĝas gigante kaj grandioze la hospitalo, aŭ pli bone, “La Casa Sollievo della Sofferenza” (la domo por mildigi la suferon).

Por tiu kiu ne kredas aŭ skuas skeptike la kapon, ĉi tio estas nekomprenebla fakto. Kiu estus elpensinta, projektinta hospitalon sur la roka monto Gargano? Kaj kiu volus esti kuracata tie supre?

Sed mono alfluis kaj antaŭ dek jaroj “La Casa del Sollievo” estis malfermita, ĉiam plena de malsanuloj. Pro tio ĝi estas jam notinde plivastigita, kaj iĝis centro de fekundaj esploroj ankaŭ en medicina internacia kampo per famaj kuracistoj, kiuj estas honorataj servi aŭ viziti ĝin studocele.

Sed krom la hospitalo de S. Giovanni Rotondo - en la vilaĝo kie vivas patro Pio - ekzistas alia lia kreitaĵo, verŝajne ne striktasence institucio, tamen multe pli grava ol ĝi, eĉ se oni ne povas taksi kaj kalkuli ĝin empirie.

Temas pri “Gruppi di Preghiera” (Preĝo-Grupoj). Por kuniĝi al la preĝoj de la papo kaj precipe por respondi liajn invitojn al preĝado, patro Pio lanĉis la ideon, ke animoj kaj koroj viciĝu por preĝi. “Kie estas du aŭ tri personoj kunigitaj en Mia nomo, Mi estas meze de ili”. Tiel naskiĝis la Preĝo-Grupoj, kaj ili jam estas centoj kaj centoj, dissemitaj en Italujo kaj tra la mondo. Ili estas nek asocio, nek kunfrataro: temas nur pri aro da fideluloj, kiuj, laŭ la ekzemplo kaj invito de patro Pio, kune preĝas. Tiu preĝo kulminas precipe en la sankta meso kaj enfluas en la karitaton.

Ĉe multaj paroĥoj la Preĝo-Grupoj fariĝis ankaŭ motora centro de iniciatoj pri kulturaj kaj sociaj problemoj; sed ilia precipa celo estas la komuna preĝo kun la eklezio, por la eklezio kaj la papo.

Antaŭ nelonge la papo parolis pri eklezio kiel “unuiĝo de homoj kiuj preĝas”. Se oni volus difini la Preĝo-Grupojn, oni ne povus diri alie.

Iam la tempo metos sian “Amen” al la homa vivo de patro Pio, kaj tiam oni povos fari bilancon pri lia agado; neniam tamen oni povos kalkuli la pezon da graco kaj ĝian konsekvencan fermentadon pro la agado de la Preĝo-Grupoj, kiujn li volis starigi.

Jen kial patro Pio inter siaj institucioj amas prefere ĉi tiun, kiun li havas ĉe sia koro.

Bela estas la baziliko kaj ankaŭ la hospitalo, ili tamen estas nur marmoroj kaj ŝtonoj; sed la homaj koroj, kiujn lia sacerdota agado atingis, estos la plej luma brilo de lia krono.

En nia mondo, tiel materialisma kaj supraĵa, la Preĝo-Grupoj estas la silenta armeo de tiuj, kiuj certigas la valoron de la spirito. Ili estas atesto de la supernaturo, ili estas memorigo de Dio.

La mondo supreniras al San Giovanni Rotondo kaj rigardas ĉi tiun maljunan monaĥon, kaj en lia rigardo kaj en liaj gestoj ĝi malkovras en si mem la nostalgion al alia mondo, pli bona, pli dia.

Tiam ĝi eble ekmarŝos laŭ diversaj vojoj, kiuj tamen kondukos ĝin al Jesuo, la unika trairejo al la savo: “Mi estas la vojo”.

La Preĝo-Grupoj, kiuj scias kaj memoras pri ĉi tio, havas la honoron, la fierecon, kaj Dio volu, ankaŭ la kapablon daŭrigi kaj disvastigi en la mondon la mesaĝon de patro Pio, por la renaskiĝo kaj kristana aliiĝo de nia epoko.

P. Giancarlo Setti

Noto de la tradukinto:

Estas verkitaj multaj libroj pri patro Pio, itale, germane, angle, france, hispane. Oni povas mendi ilin ĉe la librovendisto: S-ro Abresch Federico, Viale Cappucini, S. Giovanni Rotondo (Foggia) - Italujo.

Ankaŭ en esperanto ekzistas du libretoj pri “Kiu estas Patro Pio?”, “El dubo al la kredo”, mendeblaj ĉe la libroservo de IKUE.

Al tiuj personoj, kiuj ankoraŭ nenion aŭdis pri P. Pio, ni klarigas, ke li estas kapucena sacerdoto kun famo de granda sankteco, kaj ke li havas sur sia korpo (en la manoj, piedoj kaj brusto) la stigmatojn de Kristo, kiel S. Francisko. Krome li ĝuas multajn supernaturajn povojn, kiel samtempa duloka ĉeesto, kiel S. Antono, ĉu videbla, ĉu nevidebla; en ĉi tiu dua kazo li manifestas sin per ondoj de agrabla flora aŭ incensa parfumo. Multaj malsanuloj resaniĝis mirakle el gravaj malsanoj per liaj preĝoj. Li introspektas intimajn kaŝitajn aferojn de la personoj, kiuj iras al li; sed li estas precipe konkeranto de animoj: multaj ateistoj konvertiĝis al la kredo pro liaj preĝoj.

Patro Pio havas multegajn spiritajn gefilojn dissemitajn en la tuta mondo. Ili kutimas sendi al li sian gardanĝelon ĉiutage por saluti lin kaj peti de li preĝojn por si mem kaj por la suferanta proksimulo; kaj multaj el ili ricevis de li konfirmon pri la vizito de ilia gardanĝelo kaj pri la vortoj, kiujn la sendinto transdonis al li.

Patro Pio asistas kaj helpas senĉese siajn spiritajn gefilojn spirite kaj materie. Ĉiujn personojn, kiuj kutime kunvenas al Preĝo-Grupoj, li konsideras kiel spiritajn gefilojn.

La sacerdotoj, kiuj deziras starigi Preĝo-Grupon en sia paroĥo, bonvolu skribi nacilingve al:

Centro Gruppi di Preghiera

Casa Sollievo della Sofferenza

San Giovanni Rotondo (Foggia) - Italujo

aŭ en esperanto al:

Risaliti Otello - Firenze - Italujo

kiu agos kiel peranto inter ili kaj la “Centro Gruppi di Preghiera”.

al la indekso


KODO DE LA “SPIRITA FRATECO”

1. Ni proponu al ni ĉiumatene kiel modelon Jesuon, “mildan kaj korhumilan”: en li estu nia Fido, nia Espero, nia Karito.

2. Ni konservu la animon kaj la vizaĝon ĉiam serenaj, eĉ kiam ni estas solaj.

3. Ni serĉu ĉiumatene antaŭ la bona Dio tion, kion ni povas fari, por doni konsolon kaj helpon al la proksimulo.

4. Ni antaŭvidu okazojn, en kiuj ni devos nin bremsi, por esti pretaj fari tion kaj pardoni la ofendojn.

5. Ni turnu la parolon al la kompato de la mankoj kaj al la rekono de la bonaj ecoj de la aliaj. Ni sciu pacience toleri la ĝenulojn.

6. Ni igu al ni kutimaj la esprimojn pri afableco: la saluton, la rideton ĉe l’ renkontiĝo kaj la formulojn de la kristana ĝentileco.

7. Ni cedu al la aliaj en la aferoj opinieblaj: ni estu indiferentaj pri la elekto de la ludo, de la promenado, de la legado, de la manĝaĵoj k.t.p., adaptiĝante al la gusto de la aliaj.

8. Ni igu ŝatindaj en ni mem la virtojn, ne fierante pri ili, kaj precipe ne humiligante tiujn, kiuj ilin ne havas.

9. Ni korektu neniun, sen aldono de afabla vorto

          10. Ni estu emaj peti pardonon, kiam ni kulpis.

La “Spirita Frateco” proponas al si realigi en la socia kunvivado la normojn de la Sankta Evangelio pri karito kaj boneco kaj precipe praktiki - tamen sen iu aparta morala devigo - la supran Malgrandan Kodon.

al la indekso


NI AŬDIS

La dosiero kun la petoj por enkonduki esperanton ĉe RADIO VATIKANA (750 leteroj kun pli ol 7 mil subskriboj, reprezentantaj 15 mil personojn) estis transdonita al la direkcio de la radio. Ĝis nun ne montriĝis ia reago flanke de la Vatikano aŭ de la radio. Eble la nova direktoro, P. Martegani, estos pli favora al esperanto ol la ĝisnuna. Ĉiu letero estis akompanita per itala traduko.

La propono de IKUE al instituto KAROSI (vidu E.K. novembro 1966) pri kunlaboro estis ekceptita tre favore de la instituto.

Prof. H. G. L. Zeegers, en letero al prezidanto Tuinder, eĉ klarigis sian intencon lerni la internacian lingvon. Li planas dissendi en esperanto ankaŭ per la Karosi-sendilo en Liberio.

al la indekso


DE LA REDAKCIO

Malĝusta matematiko

La redaktoro de E.K. jam dum sia lerneja tempo havis malfacilaĵojn pro la matematika scienco, kaj nuntempe lia matematika scio tute ne estas pli bona, male. Ĉar li do estas tia malperfektulo en kalkulado, li ne nur kutime ne havas sufiĉe da mono, sed eĉ malĝuste numerigas nian revuon.

Feliĉe ekzistas en IKUE pli bonaj matematikistoj. Ili do malkovris, ke depost julio 1966 la titolpaĝe indikitaj numeroj estis eraraj: julio portas la numeron 567 anstataŭ (la ĝusta) 569, tial ankaŭ la aŭgusta-septembra numero devas esti 570 kaj ne 568, kiel naive estas indikite, kaj oktobro havu la numeron 571 anstataŭ trovebla - certe ankaŭ bela, sed ja malĝusta - 569. Pro la menciitaj avertemaj homoj, al kiuj ĉi tie mi ekskluzive dankas, jam la novembra kajero numere ĝustas. La redaktoro humile petas pardonon pro tiuj kalkul-saltoj, kaj promesas estonte konsulti matematik-profesoron por la numerado de E.K., se li mem denove havos maifacilaĵojn.

Malĝustaj adresoj

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne rimarkis tion, ni atentigu ke ekde januaro 1966 nova (nun jam malnoveta) redaktoro prizorgas nian revuon. Lian adreson vi trovas sur la dua paĝo. Krome ni atentigas, ke li estas la redaktoro, t. e, la homo kiu decidas pri aperigo de artikolo, tial oni do devas turni sin al li kaj ne ekz. reprezentantoj, kies laboro estas tute alia.

Malĝustaj temoj

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne rimarkis tion - ĉar ili supozeble legas nur la pri-esperantajn artikoletojn - ni atentigu, ke la plimulto de la E.K.-artikoloj ne okupiĝas pri esperanto, se ne estas aferoj de IKUE aŭ vere gravaj por katolikaj esperantistoj. Ĉion alian ni maksimume mencias, sed ni ekz. ne aperigas raporton pri iu ferio-semajno. Ripete ni diru klare: E.K. estas per-esperanta revuo.

al la indekso


FINA AKTO DE EKLEZIA DRAMO

Komunista religi-politiko en Ĉinio

En E.K. oktobro 1966 ni raportis pri la forpelo de ok monaĥinoj el la Sankta-Koro-Lernejo de Pekino, la lastaj eksterlandaj katolikaj monaĥinoj. Tiu forpelo en la kadro de la “kultur-revolucio” atentigis la tutan mondon pri la batalo de la popolĉina registaro kontraŭ la eklezio.

Dum la lastaj monatoj la registaro trovis novajn rimedojn por redukti la influon de la katolika eklezio en Ĉinio. Al tio apartenas, laŭ raportoj de fuĝintoj, la fermado de la lastaj dimanĉaj lernejoj, la malpermeso por katolikaj gepatroj influi la edukiĝon de la infanoj, kaj la devo de pastroj, en ĉiu unuopa kazo, peti la permeson por bapto de la ŝtata eklezi-ofico. Ĉe tio la pastro devas garantii la postan “senduban ŝtatpolitikan sintenon de la baptotoj”.

Sed tiuj vere groteskaj aferoj fakte estas nur sekvo el multe pli kruela batalo kontraŭ la gvidantoj de la katolika eklezio en Ĉinio, rekte kontraŭ la episkopoj.

La komenco terura

Post la komunista potenc-preno en 1949 la laŭjuraj episkopoj unu post alia estis forigitaj, arestoj estis ĉiutagaĵoj; spiritaj torturoj (cerbo-lavado) en la karceroj kaj labor-kampejoj kondukis multajn episkopojn en malsan-ruinecon aŭ en la morton, kiel en la kazo de episkopo Francis Xaver Ford M. M. de Kajing, same de episkopo Cyrill Rudolf Jarre de Tsinan, ambaŭ enterigitaj en Ĉinio. Multajn episkopojn oni ekzilis aŭ perforte pelis eksterlanden.

Naciigo

En Ĉinio mem oni komencis ordoni al indiĝenaj pastroj ordiniĝi kiel episkopoj, devigante ankoraŭ restintajn episkopojn al tiaj ŝtate deziritaj ordinoj. Celo de ĉi-ĉio estis, starigi de l’ papo sendependan nacian katolikan eklezion, kiu poste facile povus esti kondukata - pro manko de internacia apogo - al ekstermiĝo. 256 episkopoj, pastroj, monaĥoj kaj laikoj en 1962 kunvenis en Pekino al kongreso “Patriota Unuiĝo de la Ĉinaj Katolikoj”. Rezulto de tiu kongreso estis la nepermesita ordiniĝo de sep episkopoj la 21-an de januaro 1962 en la preĝejo de Nantang. Ĝin faris la ekskomunikita arkiepiskopo de Mukden, Ignatius Pi-ŝu-ŝih, kiu mem en 1949 estis laŭjure ordinita de la tiama apostola internuncio en Ĉinio, arkiepiskopo Antonio Riberi. Do tiu episkop-ordinoj de 1962 estis, pro la mankanta permeso papa, nur nepermesitaj, sed validaj, ĉar la ordinanta episkopo ja estis laŭjura. La ordininta kiel la ordinitaj episkopoj tamen estas aŭtomate ekskomunikitaj. Oni raportis, ke kelkaj el la ordinitaj estis elektitaj kiel episkopoj per la registaro jam tri aŭ kvar jarojn antaŭe.

El tio oni povas konkludi, ke ĝis la fino ili rifuzis obei la ordonon, kaj nur poste, pro la konstanta premo de la komunistoj, obeis por ne ankoraŭ plimalbonigi la sorton de la katolikoj fidelaj al Romo. Ni vere ne havas la rajton je juĝo pri ili, ĉar ni ja ne konas la verajn okazintaĵojn.

Dum la jaroj, laŭdire, oni ordinis entute 40 episkopojn sen la papa permeso. Ili ne ricevis inviton al la 2-a Vatikana Koncilo. La laŭjuraj episkopoj, en kies diocezoj la registaro starigis aliajn episkopojn, estis enkarcerigitaj aŭ devigitaj al civilaj profesioj. La eksterlandajn episkopojn oni ekzilis. Antaŭ ilia forpelo kutime ili devis resti kelkan tempon en karcero aŭ domaresto. La sola eksterlanda episkopo, kiu ankoraŭ estas en Popola Ĉinio - en karcero, kompreneble - estas James Edward M.M. Por li, usonano, oni ja facile trovis pretekston por kondamno: spionado por Usono.

La lastaj simboloj por la preskaŭ definitiva ekstermado de la oficiala ĉina katolika eklezio estas, ke antaŭ nelonge, en la kadro de la konata kultura revolucio, oni anstataŭigis ĉiujn krucojn sur la preĝejoj per ruĝaj komunistaj steloj. Sed tio estas eksteraĵo. Kio vere estos pri la interna vivo de la kristanismo en Popola Ĉinio, pri tio ni ekscias fakte nenion.

M. K.

al la indekso


EKLEZIO KAJ MILITO

 

Ĉu la eklezio solvas la problemon de l’ milito?

 

Unua parto

Kun la permeso de la aŭtoro tradukita de d-ro Klaus Perko (kun kelkaj mallongigoj) laŭ prelego farita ĉe seminario de Internacia Repaciga Ligo en Graz, Aŭstrio. Estas atentinde, ke tiu prelego okazis ankoraŭ antaŭ la finiĝo de la 2-a Vatikana Koncilo, kaj tial ne konsideras ties rezultojn.

Eldonita de EKUMENA ESPERANTO, CH-9106 Zürchersmühle, Svislando.

1. Ekzistas nesolvita problemo de l’ milito

“De pesto, malsato kaj milito liberigu nin, Sinjoro!”. Tiu preĝo estas ripetata de la Eklezio de antaŭ generacioj en la plej solenaj liturgioj. Papo Johano XXIII diris: “La koncilo kunvenos 17 jarojn post la fino de la 2-a mondmilito. Unuafoje en la historio la koncilpatroj apartenas vere al ĉiuj nacioj. Ĉiu per sia inteligenteco kaj siaj spertoj kontribuos al la fermado de la vundoj de tiuj du konfliktoj, kiuj principe ŝanĝis la fizionomion de ĉiuj landoj. La familiaj patrinoj kaj patroj abomenas la militon. La eklezio, kiu estas la patrino de ĉiuj sen diferenco, ankoraŭfoje alvokos je la paco per tiu apelacio, kiu originas el la fundo de la jarcentoj, el Betlehemo kaj Kalvario: je tiu paco, kiu malebligas per-armilajn konfliktojn, je tiu paco, kiu devas havi siajn radikojn en la koro de ĉiu homo”.

En la jaro 1917, dum la 1-a mondmilito, kardinalo Gasparri esprimis la efektivan opinion de la roma Apostola Seĝo rilate al la problemo de l’ milito, deklarante: “La ĝenerala militista servi-devo de antaŭ pli ol unu jarcento estas la vera kaŭzo de multnombro da malbonoj, kiuj trafis la socion: ĝia samtempa kaj koresponda forigo estas la vera kuracilo”. La kardinal-ŝtatsekretario precizigis, ke laŭ opinio de Benedikto XV tiu solvo “estas la sola praktika kaj facile realigebla rimedo” por alkonduki daŭran pacon en kunligo kun la internaciaj organizaĵoj. Kiel longa vojo de post tiam estas tramarŝita... Ĉar nuntempe, en la epoko de la ekvilibro de l’ timigo kaj de la konstanta kreskado de la atomarmadoj, la situacio estas ankoraŭ multe pli malfacila.

Sed la grandioza akcepto, kiun renkontis la encikliko “Pacem in terris”, kaj la eĥo, kiun ĝi elvokis ĉie kaj precipe inter la nekristanoj, ne faru al ni iluziojn. Tia iluzio estas ebla kaj havas multvariajn aper-formojn. En multaj kristanaj kaj ekleziaj medioj - almenaŭ en Francujo - ĝi aperas en jena maniero: oni opinias, ke “la papo opinias la problemon solvita”; oni opinias, ke sufiĉas prediki la principojn de l’ paco; oni ne konsideras la problemon konsistantan en la evidenta kontraŭdiro, kiu ekzistas inter la encikliko kaj la ĝenerala opiniaro de la kristanoj rilate al la politiko kaj ekonomio de la plej multaj kristanaj kaj ne-kristanaj registaroj; oni ne ekkonas aŭ maltroigas la eksterordinaran novecon de la encikliko, precipe rilate al la grandegaj postuloj por ĝia realigo.

Ĉar la bona kaj humila papo Johano “estis tute senigita de fiereco persona kaj fiereco rilate la eklezion (kio estas ankoraŭ pli malfacila)”, li ne havis iluziojn. Li finas la pastoralajn instrukciojn de sia encikliko per jenaj vortoj: “Sur ĉiuj homoj de bona volo nuntempe pezas gravega tasko: la rekonstruo de la interrilatoj en la socio sur la bazoj de vero, justeco, karito kaj libereco; de la interrilatoj inter individuoj, inter civitanoj kaj la ŝtato, inter la ŝtatoj reciproke kaj fine inter la individuoj, familioj, organizoj kaj ŝtatoj unuflanke kaj la mondsocieto aliflanke... Tiuj kiuj penadas por tio, ne estas sufiĉe multnombraj... Estas dece, ke ni publike laŭdas ilin kaj kuraĝigos intensigi sian utilan agadon. Ni kuraĝas esperi, ke multaj aliaj aliĝas al ili”. Li invitas nin, liberigi nin de niaj iluzioj kaj nia idealismo, tiu papo, kiu sur sia mortolito ripetis: “Mi timas, ke miaj infanoj estos entirataj en novan militon”, kaj kiu oferis sian vivon por la paco de l’ mondo, por la unueco de la kristanoj kaj la reformoj de la koncilo.

En kiel perfekta maniero renkontiĝas lia sinteno kun tiu de la laborista popolo, tiu papo, kiu komprenis vidi, suferi kaj ami! Jen kelkaj rezultoj de enketo, kiun faris Pax-Christi:

Unue la opiniesprimo de laboristo: “Tio, kion la papo jen faris, estas bona. Ni travivis sufiĉe da militoj. Ĉe atombombo ne estus multaj transvivintoj, kiuj povus rakonti siajn travivaĵojn. Tial oni devas kontraŭbatali tion. Mi apartenas al C.G.T. (Syndicat de la Confédération Générale du Travail = tiu sindikato, al kiu apartenas la komunistoj. Red.). De antaŭ longe ni estas por la malarmado. Se la papo estas kun ni, des pli bone. Mi ĉiam havis la impreson, ke oni en Francujo estos taksata kiel komunisto, se oni postulas la malarmadon. Mi apartenas al C.G.T. - konsentite. Sed mi ne estas komunisto. Nun ankaŭ la katolikoj devus obei la papon...”.

Ni nun aŭskultu la opiniesprimon de oficiro: “Mi konsentas la ĝeneralan entuziasmon, sed miaj rememoroj konsilas al mi singardemon... Antaŭ la eksplodo de la milito de 1914 la balotoj orientigis sin je la internacia paco, kaj la vekiĝo estis malmilda! Post 1930 la inter la ŝtatoj faritaj interkonsentoj ŝajnis prezenti en pli altaj militistaj rondoj la demandon: Milito? - nun estas neebla! Kaj mallonge poste ĝi eksplodis. La plenumo de la instrukcioj de l’ papo dependas de la ŝtatoj kaj popoloj, kaj jen ni retrovas la tutan homan malforton”.

Fine ni aŭdu, kion diras studentino: “La encikliko vere estas bonega. Ni metis ĝin sur nian programon ĉe la pilgrimado de la studentoj al Chartes kaj ni estis kopiintaj la kompletan parton de la pastoralaj instrukcioj. Nia studenta pastro tre miris pri tio! La papo parolas malkaŝe. Li diras, ke oni rajtas kontentiĝi nek kun la lumo de l’ kredo, nek kun la bona volo. Kvankam jam estas multe, ĉu ne, se oni kredas kaj havas bonan volon. Sed ne, tio ne sufiĉas! La papo, eksplicite tion diras. Tio estas multpostula. Jen kio plej profunde tuŝis nin”.

2. La horo de la porpacaj agadoj

Jes, tio estas multpostula. Kaj tuta generacio de junaj homoj ŝajnas esti preta laŭlitere kaj laŭspirite vivi laŭ tiu encikliko; eble pli bone ol la pliaĝuloj, eĉ pli bone ol kelkaj intelektuloj kaj pastroj. Sub unu kondiĉo: ke la pliaĝuloj en tiu batalo je la paco helpas al ili anstataŭ bremsi. Jes, tio estas multpostula, ankoraŭ pli ol la apelacioj de la antaŭaj papoj. La problemo, kiu estas entenita en ĉiuj aliaj, prezentas sin al la kristano jene: ĉu ni daŭrigos la tradiciojn de antaŭaj generacioj, kiuj montris tragikan surdecon rilate al la papaj apelacioj, aŭ ĉu ni mobilizos ĉiujn niajn energiojn de la inteligenteco, de la kuraĝo kaj de la humila amo, por aŭdi tiujn alvokojn kaj precipe la enciklikon de Johano XXIII, kiu estas lia testamento, por interkonsenti pri ĝia enhavo, tieldire por akcepti ĝian realigon.

Kelkajn jardekojn antaŭ ol Leono XIII aŭdigis sian voĉon, diris Karl Marx: “Ne plu temas pri tio, interpreti la mondon, sed aliformigi ĝin”. Kaj dum ofte perforte okazis tiu granda ekonomia, socia kaj ideologia aliformigo, la plimulto de la kristanoj rifuzis obei al Leono XIII en la demando de la socia justeco, meze en la subpremo de la laboristaro; rifuzis obei al Benedikto XV en liaj klopodoj je la paco, meze en milito inter kristanaj nacioj, el kiuj ĉiu kun siaj episkopoj alvokis la saman Dion kaj pretendis la saman rajton je perforte kontraŭaj celoj; kaj ĝi fine rifuzis obei al Pio XI en la demando de la supreniro de la laikoj, kiam tiu papo invitis partopreni en la apostolado de la hierarkio meze en la krizo de la mondcivilizacio. Tiuj rifuzoj de plej diversaj nuancoj ofte venis de tre alta ebeno, estis publikigataj, estis obstinaj kaj infektaj, ĉar ili trovis pretajn helpantojn en nia kritikema spirito kaj en nia inerteco. Kardinalo Léger ĝuste pri tio atentigas nin: “Se ĉiuj katolikoj estus aliĝintaj al la iniciatoj de Leono XIII, ĉu tiukaze la socia problemo en ĉi tiu duono de nia jarcento estus tiel arda?...”.

Oni jam tro ofte riproĉis al la kristanoj, ke ili kontentiĝas pri la deklaro de principoj kaj klopodas pri difinoj. Tiu ĉi horo apartenas al la agado. Ni rapidu konstrui kaj organizi pac-instituciojn, kaj ni mem fariĝu homoj de l’ paco: se ni ne faros tion, ni povas esti konvinkitaj, ke neniam estos paco sur tero.

En la tuta mondo nun plimultiĝas en kreskanta nombro tiuj agadoj de l’ paco, pacmovadoj, kontraŭ-atommarŝoj, neperfortaj agadoj, konferencoj kaj pacomarŝaj, internaciaj kaj interkonfesiaj renkontiĝoj. En tiu fluo de movadoj la eklezio volas esti ĉeesta kaj atentema, por efikigi ĉiujn siajn pacigajn energiojn, ĝian tutan Pax Christi, kiel ĝi ricevis ĝin de la Sinjoro en la kripo, ĉe la lasta vespermanĝo, sur la kruco kaj je la pasko-vespero.

En la jaro 1962 kardinalo Bea deklaris antaŭ kristanoj de ĉiuj konfesioj, kiuj estis kunvenintaj okaze de la ekumena semajno: “Estas por la tuta homaro grave vidi, kiel ĈIUJ kristanoj KOMUNE antaŭiras en la decidaj demandoj de la atommilito, de la ĝenerala malarmado, de la rimedoj de la mond-paco”.

En kio konsistas la agado, kiu sola povas solvi da problemojn de la milito? “Operatio sequitur esse: la agado estas sekvo de la ekzistado”, diras Tomo de Akvino. Kaj Lanza del Vasto, katolika disĉiplo de Gandhi, deklaras: “La neperforto estas agmaniero, kiu originas el ekzistomaniero”.

Por povi mediti tute konkrete pri la ESENCO DE L’ PACO, pri la fonto de nia pac-agado, por mediti pri tio per nia kapo, nia koro kaj niaj manoj, por pesi kaj pripensi la valoron de tiu dia kaj homa energio, kiu estas la paco, ni malfermas la orelojn kaj la okulon de nia koro al la Vorto de Dio en la Malnova kaj Nova Testamento de la biblio. En la biblio ni povas ne nur unuigi nin kiel kristanoj de ĉiuj konfesioj kun izraelidoj kaj mahometanoj, sed ĉiuj homoj de bona volo tie povas trinki el unu fonto. La nomo de tiu fonto estas: Jeruŝalem, urbo fondita sur paco.

3. La paco estas urbo, en kiu oni vivas kune en unueco

Sed, vi kontraŭdiras al mi, ĉu la biblio ne estas plenigita de perfortaj agoj kaj militoj? Serĉi en ĝi leĝojn kaj ateston de la neperforto, ŝajnas al mi kondamnita al malsukceso! Sed ĉu ni pensis ankaŭ pri tio, ke la biblio same estas plenigita de adultoj, sangadulto kaj eksedziĝoj? Kaj tamen en ĝi la plej bela geedza amo, la plej pasia kaj alloga amo estas malkovrita en plej granda perfekteco. Ĉu ne decas por ni, legi la sanktajn vortojn kaj interpreti la okazintaĵojn en la lumo de la perfekta dia plano, kiu evoluas de la Genezo ĝis la Apokalipso, trans la leĝo kaj la profetoj, la evangelio kaj la apostoloj? En la Genezo periodaj perfortaj agoj vualas sin en patriarkan atmosferon kiu ĉiam ree kondukas al la origina neperforto. En la Apokalipso kunfrontiĝas la perforto de ĉi tiu mondo kaj la neperforto de la martiro. La leĝo de Moseo klopodas limigi la perfortecon de Izraelo. La profetoj predikas la justecon, malarmadon kaj la savon eĉ en la sino de katastrofoj. Kristo anoncas la neperforton de la evangelio en sia surmonta prediko kaj en la paraboloj pri la regno de la ĉielo. Sed precipe li efektivigas ĝin en perfekteco per sia ofero sur la kruco. La apostoloj poste propagandas ĝin kiel novan manieron vivi kaj batali, kiel la vivmanieron de tiuj, kiuj sekvadas al la regno de l’ Sinjoro, de la atestantoj de la nova kreitaĵo, de la martiroj.

Ni povas tuŝi ĉi tie eĉ ne la kulminajn punktojn de tiu nelimigita kampo de la biblia kaj evangelia paco. Sed ni povas lumigi nian problemon en ĝia lumo.

La homa vivo kaj eble la tuta kosma evoluo, kiu estas kreita de Dio, estas pli malpli harmonia aŭ perforfa dialektiko inter la jeso kaj la neo. Milito kaj paco signas en ĝi treege senteme la universalan reciprokan interrilaton, la historian ludon. En la biblio milito kaj paco rilatas al kohera tuteco de realaĵoj, al homa kosma tutaĵo. Antaŭ ol la paco esprimiĝas kiel agado aŭ batalo, ĝi estas ekzistostato. Jen ni devas kompreni, kiom “Pacern in Terris” estas trapenetrita de la biblio. “Ŝajnas al mi”, diras kardinalo Léger, “ke la encikliko povas esti resumata per jenaj vortoj: vero, justeco, karito kaj libereco estas la angulŝtonoj, sur kiuj staras la 4 muroj de la konstruaĵo de l’ paco. Se falas eĉ nur unu el tiuj kvar ŝtonoj, la ekvilibro de la tuta konstruaĵo estas ĝenita. Tiuj kvar fundamentaj ŝtonoj ne estas vortoj. La realaĵoj esprimitaj per tiuj vortoj devas fariĝi institucioj de la paco, kaj ni mem devas esti viglaj akcelantoj de la paco, homoj de la paco, lasante trapenetri nian vivon de justeco, vero, karito kaj libereco kaj ties postuloj”. Se ŝanceliĝas eĉ nur unu baza pilastro de tiu Jerusalem, de tiu packonstruaĵo, poste jam ekestas milito kaj perforto, malvarma aŭ varmega milito, nervo-milito, propaganda aŭ armila milito.

Laŭ la biblio la paco estas la harmonia kunludado de ĉiuj elementoj de l’ ekzistado RILATANTAJ AL SI RECIPROKE EN LIBERECO, tiel efektivigante en ilia SOLIDARECO sian VERON. En tiu stato de l’ paco la kreitaĵo seninterronipe originas el la vero de l’ vorto kaj el la dia Spiro de la Patro! “Kaj Dio vidis ĉion, kion li kreis: kaj ĝi estis TRE BONA!” (Genezo 1, 31). La hebrea vorto, kiun ni tradukas per BONA, konkrete signifas tion, kio estas VERA t. e. kio estas taŭga ludi rolon, plenumi taskon, kio estas ĝusta kaj JUSTA, kio staras en interligo kaj tial estas SOLIDARA, kio estas ekvilibra kaj LIBERA. Jes, la paco estas nedisigebla harmonio de la homeco, kosmeco kaj dieco, de la unuopulo kaj de la komuno, de la politika-socia-ideologia, de la korpa-anima-spirita. Ĝi havas siajn radikojn en la ĉi-tieo kaj nuno, sed atingas la plenan fekundecon nur en la venonta mondo, en la Nova Jerusalemo. Kaj jen la signifo de la vorto vera: Jeru-ŝalem! Fundamento de l’ paco. Ŝalem, la hebrea esprimo por paco sammaniere estas uzata kiel salutvorto, kiel por la saneco de la korpo, de la koro kaj de la spirito kaj ankaŭ por la SAVO kiun Dio donacas al ni nun kaj en la eterno. Laŭ la latina esprimo “PAX” la paco estas harmonia interkonsento inter ĉiuj elementoj de nia viva ekzisto kaj de ĉiuj vivantoj inter si en la sino de la kosmo. La psalmo de la pilgrimantoj, kiuj iras al Jerusalemo, kantas: “Jerusalemo, vi estas konstruita kiel la urbo, kie ĉiuj unuiĝe renkontiĝas!” (Psa 122). Tio volas diri, ke la paco similas pli vere al ĝermo, al forto, al vojo, al neniam tute finita marŝo, ol al konstruita ordo, al fiksita situacio aŭ al kvieta trankvilo. Sed tio ankaŭ volas diri, ke la paco estas mirinda kaj rompebla bono, minacata, sed obstina kaj plena de vivoforto, bono kiun ni devas gardi, por konservi kaj nutri ĝin, aŭ por ĝin kuraci kaj savi. Papo Johano diris pri tiu paco: “Inter ĉiuj bonoj de la vivo kaj de la historio de la animoj, de la familioj kaj de la popoloj estas la paco la plej signifa kaj la plej valora. Do ni devas ĉiutempe serĉi la pacon, klopodi estigi ĝin ĉirkaŭ ni, por ke ĝi etendiĝu tra la tuta mondo, protekti ĝin de ĉiu danĝero kaj preferi ĝin je ĉiu risko: precipe ni ne rajtas rompi aŭ kompromiti ĝin!”.

Precipe ne rompi ĝin, ne kompromiti ĝin! Se ni volas alstrebi kaj alpaŝi tiun absolutan JESON, kiun formas la paco, ĉu ni ne devas scii ke antaŭe kelkaj NEOJ estas eldirendaj kaj esprimendaj? La ABSOLUTO laŭvorte signifas tion, kio per nenio estas ligita, fremdigita kaj partigita. Tion, kio estas plene LIBERA kaj tute harmonia, tion, kio estas UNUECA. Tiu paco, tio estas Dio. Sed ni, ĉu ni ne estas ligitaj al tiu Dio, de la naskiĝo ĝis la morto kaj ankoraŭ plu? Tiu rilateco al la Dio de l’ paco rilatigas nin al la JESO de la paco, sed sur la ŝancela vojo de nia libereco, kondukanta nin al la matureco de nia ekzisto. Ĝi ankaŭ rilatigas nin al la neo, kiun ni devas eldiri kaj esprimi kontraŭ ĉiuj malhelpoj, kiuj perfortas la pacon. Kiel neniu alia, mistiko de la paco devas percepti la ekziston kaj la potencon de la malbono. Sed pli ol ĉiu alia ankaŭ la forto de la paco (kiu forto por la kredantoj estas NOMO de Dio, unu el niaj energioj) sentigas al ni, ke la malbono neniam ekzistas en pura formo. La malbono ĉiam estas bono, kiu estas intermiksita kun malbono, kiu estas malpura, kiu estas deflankiĝinta de sia vojo, estas perfortita, pervertigita; ĝia potenco kreskas en tiu mezuro, en kiu ĝi delogas materiajn kaj spiritajn bonojn de ilia ĝusta vojo. Tial niaj virtoj, leĝoj kaj rajtoj estas kutime la universalaj kaŭzoj de la milito kaj de ĝiaj militaj virtoj. Tomo de Akvino diras, ke la plej potenca post Dio estas Satano. Li konservas sian tutan inteligentecon kaj potencon, li estas lucifero, kiu fariĝis princo de la mallumo. “Li estis hom-murdanto dekomence. Li ne estis firmigita en la vero, ĉar neniu vero estas en li” (Joh 8,44), ŝteli kaj perforti la veron kondukas al la ŝtelo kaj al la perfortigo de la vivo.

La paco al ni ĉiuj sentigas tion, ĉar ĝi estas tiu magneto, mistera superreala altirforto, kiu vivigas ĉiujn bonojn de la kreitaĵo kaj gvidas ilin al unuiĝo, renkonte al harmonia komuneco, al la universala edziĝa nokto de ĉiuj vivaĵoj, en Dio, ilia viva fonto, kiun la biblio nomas LIGO DE L’ PACO.

La pac-agado tiel neniam konsistos en partigo de ekskluziva maniero, kiel “kontraŭa kruc-militiro”, sektismo aŭ unuflanka propagando (de kia ajn religia, politika aŭ rasa flanko ĝi venus). En la stato de malfeliĉo kaj malsano, de perfortaj agoj, kiu regas en ni mem kaj inter ni ekde nia naskiĝo, interne kaj ekstere de nia vivmedio, en tiu stato de ĝenerala pekeco, de origina kaj daŭrigita perforto, la pac-agado same ne povas konsisti sole en tio, simple konservi la ekzistantan ordon (tiun ordon, kiu ofte estas konstruita sur kaŝita aŭ elmontrita malordo), nek en tio, sole konservi la tradicion nek en la ne-enmiksiĝo, en la pasiveco, nek en la nerezistado kontraŭ la malbono. Inter tiu tro facila malkuraĝo unuflanke kaj la malvastanima perfortemo aliflanke, kondukas nin la sankta skribo kaj la eklezio interligante siajn fortojn, laŭ vojo, kiu ne disigas la homojn aŭ ilin gvidas en la nenion, sed pli vere intencas konduki la homojn kaj iliajn bezonojn al vojkruciĝo, ĉe kiu malfermiĝas pordego al la paco.

4. La malvasta vojo de Gandhi; la anti-Machiavelli

En la surmonta prediko Kristo diras al ni: “Eniru tra la mallarĝa pordo; ĉar larĝa estas la pordo kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj estas multaj, kiuj tra ĝi eniras. Kiel mallarĝa estas la pordo kaj malvasta la vojo kondukanta al la vivo, kaj estas malmultaj, kiuj ĝin trovas” (Mat 7,13-14).

Nur malmultaj interne de la kristanaro estas, kiuj ekkonis tiun vojon de la kruco, tiun pordon de la paco, tiun dialogon kaj tiun eniron en la amon kaj la vivon rilate al la aferoj de la publika vivo. Kaj tamen Kristo montris kaj malfermis al ni tiun pordon per sia evangelio kaj per la ekzemplodona batalo de sia kruco. Sen tiu pordo de la paco ĉiuj kredaj kaj moralaj sintenoj, ja eĉ la plej severaj ritaj praktikoj finiĝas ĉiam en tio, ke ili fariĝas batalkampoj aŭ karcer-muroj, eĉ kiam la religia milito estas nomata kruc-militiro kaj kiam la karcero estas gigante granda, ekipita per vastaj vojoj kaj altaj pordoj. Kaj tamen ĉiam ekzistis en la eklezio kaj ankaŭ interne de la diversaj civilizacioj kaj tradicioj, herooj, sanktuloj, saĝuloj kaj martiroj, kiuj trairis tiun pordon kaj montris al sia nacio la vojon de la kruco de la vera paco.

En la jarcento de la atombombo kaj de la sistemaj perfortaj agoj estis rezervite al nekristano, remalkovri la evangelion en tiu punkto kaj montri al ni, kiel oni realigas ĝin en la ekonomia, socia kaj politika vivo: Mahatma Gandhi. Tute konscie li volis formi sian politikan vivon tiel, ke ĝi estu publika atesto por la efikeco de la surmonta prediko, kiu estas la ĉarto de la neperforto, t. e. de la aktiva kaj paciga karito. Lia vivo estas bela, pura kaj forta apelacio al la kristanoj kaj al ĉiuj homoj de bona volo. En 1948 la perforta morto de Gandhi elvokis sur ĉiuj flankoj emociigajn atestojn, kiajn de post tio ni nur ĉe la morto de papo Johano denove travivis. Kun granda historia precizeco oni povus nomi Gandhi la “Anti-Machiavelli”.

De post Machiavelli la politiko pli kaj pli absolute solviĝis de ĉia morala, spirita, laŭevangelia ligiteco (ni komprenu ĝin bone: de ĉia profunda kaj efika ligiteco al vero, justeco, karito, libereco, paco) kaj la ŝtatestroj - ĉu kristanaj au ne - malvaste kaj blinde subigis sin al la ŝtataj konsideroj kaj al la akreco de la glavo. Gandhi estas la unua politikisto, kiu estas ne nur nemakulita de la sango de siaj fratoj, la homoj, sed kiu tuj katenas sian politikon al spiritaj principoj en la “Satyagraha” la nedissolvebla “potenco de l’ vero”. La neperforto, li nomis ĝin POTENCO DE L’ VERO KAJ DE L’ AMO, kaj la paco estas por li, kiel poste por Johano XXIII, la frukto maturiĝinta el la kvar radikoj de vero-justeco-karito-libereco.

En la subiranta kristanaro la doktrino de Machiavelli ludis “diablan” rolon, t. s. ĝi disigis ĉi ĉion, kion la Kreinto en natura maniero estis kuniginta kaj kion oni ne rajtis disigi. Sub la patroneco de Machiavelli okazis la sistemigo, la justigo de ĉiuj iam ekzistantaj formoj de la perforto: de post tiam ili fariĝis pli kaj pli laŭleĝaj, oficialaj, ja eĉ farigis virtoj. Tiel okazis la krucaj militiroj, la inkvizicio, baptoj sub la devigo de mortopuno kaj ekzilo, tiel nun ekzistis skismoj kaj religiaj militoj, la ekstermo de milionoj da indianoj per la konkistadoroj, la sklavkomerco kun 50 milionoj da negroj, la subjugigo de la spiriteco sub la forpaseblon kaj interne de la eklezio kaj en la ŝtatoj, la benoj kaj preĝoj en la du kristanaj tendaroj intermilitantaj je la venko de la justa kaj laŭleĝa defendo... je profito (la angla-germana konkurenco en la komerco estas unu el la profundaj kaŭzoj de la 1-a mondmilito). Jen la faktoj, kiuj signas la historion de la triumfanta kaj agonianta kristanaro, meze en seninterrompaj kaj ĉiam nesufiĉaj reform-klopodoj de la sanktuloj kaj de la sankta eklezio, kiuj provis limigi la perfortajn agojn. La historio de la okcidento kaj de la mondo celas al disigo, al malintegriĝo kaj nihilismo. Ĝia plej perfekta frukto estas la daŭriĝanta evoluo de la atombomboj laŭ nombro, laŭ detruforto kaj sintezo, estas la malŝparo de sennombraj homaj kaj kosmaj bonoj, kiuj estas fremdigataj de ilia ĝusta celo. Estas klare, ke tiamaniere la vera evangelio ne povas kompreniĝi al la paganoj, kaj ke ĝi tiel ne povas esti laŭvivata de kristanoj!... Sed la novaĵo alportita de Johano XXIII troviĝas precize sur la sama linio kiel Gandhi: konstanta kaj potenca alvoko je reintegriĝo, al unuigo, al komuniiĝo.

5. La de Johano XXIII montrita kaj remalfermita pordo al la paco

La novaĵo, kiun alportas Johano XXIII, ne estas sur la kampo de la doktrino: li diris malpli multe pri la unuopaj aspektoj de la milito kaj pri ties konsciencaj konfliktoj ol Pio XII. La novaĵo, kiun li alportas, estas precize en la treege densa interligiteco de lia pensado, liaj vortoj kaj lia agado, en tio, kion li sur la bazo de sia biblia antropologio nomis “la kapo, la koro kaj la manoj”. Rilate al la lasta el tiuj tri punktoj, tiu pri la agado, kardinalo Montini povis akompani la agonion de la papo dum la noktomeza meso de la Pentekosto-festo per jenaj vortoj: “La paco de Johano XXIII ne plu estas nur precize dokumentita instruo en la doktrino, sed plie ĝi estas koncepto pri la vivo kaj la civilizacio, ĝi estas por ni ordono kaj okupo!”.

La pensoj kaj vortoj, kiuj gvidas tiun pac-agadon, plej perfekte montriĝas al ni en la encikliko “Pacem in terris”. En ĝi la papo vere pruviĝas por la tuta mondo kiel profeto de l’ paco! Laŭ mia opinio la granda novaĵo de la packompreno de papo Johano troviĝas en tiuj vortoj, kiuj estas la ŝlosilo ĉe la komenco de la tria parto:

“La politikaj komunumoj havas reciprokajn rajtojn kaj devojn unu al la alia. Tial interrilatoj devas esti regulataj laŭ la normoj de la vero, justeco, efektiva solidareco kaj libereco. La sama naturleĝo, kiu regulas la rilatojn inter la individuoj, devas ankaŭ reguli la rilatojn inter la ŝtatoj. Ĉi tiun principon ĉiu ekkonas, kiu pripensas, ke la regantoj neniam rajtas difekti sian naturan dignon, kiam ili funkcias en la nomo de sia komunumo kaj laŭ la intereso de sia lando. Ili do neniam rajtas perforti la naturleĝon, kiu estas la morala leĝo mem”.

Por senti, kiome tio estas ekflamiga fajrero por revolucia turniĝo de nia historio (kion multaj ankoraŭ ne vidis en la encikliko), oni denove devas konstati kiomgrade la mentaleco, la agadoj de la registaroj kaj la naciemaj teniĝoj, eĉ interne de la amaso de la kristanoj kaj inter la klerikoj, en rilato al tiu politika aspekto ĝenerale restadis en la sama sinteno kiel tiuj, kristanoj aŭ nekristanoj, kiuj apartenas al la ekonomia vivo kaj kiuj diras: “Meti valorojn, kiuj prezentas la poluson de la morala vivo, en ampleksa maniero sur la ebenon de la historia evoluo, tio signifas, kondamni sin al la mispercepto de la naturo de la agado en la historio”. Tiuj vortoj, kiuj diametre kontraŭas al tiuj de Johano XXIII, estis skribitaj nur antaŭ kelkaj jaroj kontraŭ Gandhi de unu el la plej signifaj reprezentantoj de katolika pensado kaj agado en Francujo. Ili donas tute bonan resumon de la mezmezura opinio de la kristana medio, inkluzive de la pli altaj tavoloj.

Kelkaj “profetoj” kiel Péguy, Bernanos kaj Berdajew, Lanza del Vasto, Romano Guardini kaj Teilhard de Chardin, anstataŭigas tiun maniĥean dualismon per triunueco kaj al unueco strebanta vizio. Zorgeme ili “simboligas” anstataŭ “diabligi”, t. s. ke ili en neperforta armilaro, en interkonsento, kiu prezentas postulojn, “unuigas” la homajn kaj kosmajn valorojn, por rekonduki ilin al ilia “universala” vokiĝo, por returnigi al la “unueco”. “AL LA UNUECO”... jen la plej profunda fundo de la vivo kaj morto de papo Johano.

Lia encikliko koncentrigas sin - kaj ankaŭ tio ankoraŭ ne ĉiam estas vidata - al la diversaj bibliaj ligoj, kaj precipe la komenco de la encikliko metas ĝin tute en la akson de la unua, universala kaj eterna ligo, kiu troviĝas en ĉiuj judaj kaj kristanaj aliancoj. Tio estas la ligo, per kiu Dio en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj popoloj sendas sian gracon kaj sian alvokon al ĉiuj homoj de bona volo, al ĉiuj homoj. Kiel montras la bibliaj citaĵoj de la encikliko, tiu ligo komencigas ĉe Adamo (daŭriĝas ĉe Noaho), kaj sankta Paŭlo detale rilatigas sin al ĝi en siaj leteroj. Tiu ligo restas valida dum ĉiuj bibliaj etapoj kaj estas ankaŭ la fundamento de la Nova kaj Eterna Ligo de Kristo. Kristo ne venis “por nuligi la leĝon aŭ la profetojn. Mi venis ne por nuligi, sed por plenumi... Ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon” (Mat 3,15 kaj 5,17), tiun justecon, kiun li restarigas en la surmonta prediko, la justecon kaj la pacon, kiuj superas tiun de la ekzegezistoj kaj fariseoj de ĉiuj tempoj. En Kristo ni estas baptitaj, konfirmitaj (= kristanigitaj) kaj kelkaj el ni ordinitaj en la reĝa kaj profeta sacerdoteco laŭ la ordo de Melĥisedeko, reĝo de la Ŝalom, reĝo de la justeco kaj de la paco (Hebreoj 5-7). La valoroj de tiu unua ligo, lumigita kaj altigita per Kristo, la Savanto, je la savo de ĉiuj homoj, tiuj valoroj estas, kiuj konsistigas la komunan destinon de ĉiuj homoj kaj “prezentas la naturan kristanan fundamenton de la homa naturo”, pri kiu parolas Pio XII kaj sur kiu Johano XXIII konstruas sian tutan enciklikon! Fakte Pio XII en 1952 skribis al la hindaj katolikoj: “Klare videbligu, ke ĉio, kio en aliaj religioj estas vera kaj bona, trovas en Kristo sian profundan signifon kaj sian perfektan kompletigon”. Kaj Johano XXIII diris: “La grandaj popoloj de Centra Azio kaj de la Malproksima Oriento konservas en sia grandioza civilizacio evidentajn postsignojn de la origina dia rivelo”.

La plej granda nombro de tiuj homoj, kiuj estas nek judoj nek kristanoj, estas tuŝataj de tiu ligo “de la lumo de la Vorto, kiu lumigas ĉiun homon” (Joh 1,9). Aliflanke tiu ligo kompreneble estas ankaŭ la fundamento de la judoj kaj kristanoj, kiuj nur tro ofte forgesis tion, speciale la kristanoj de la lastaj jarcentoj. Tiu ligo konstruas sur la naturaj cikloj de la elementoj, de la steloj, sezonoj, de la tuta kosmo, kiu en ĉiu momento estas kreata de Dio en harmonio. Ĝi same konstruas sur la historia evoluo de la civilizacioj kaj nacioj, esprimiĝas en la homaj rilatoj de la justeco, de la solidareco, de la libereco kaj de la paco. Ĝi fine baziĝas sur la homaj ritmoj de vivo, morto kaj amo, sur niaj rilatoj kaj konfliktoj, niaj laboroj, niaj manĝoj kaj ĉiuj niaj ekonomiaj bezonoj, sur niaj festoj, niaj kulturaj kaj spiritaj bezonoj. Tiu religio, kiu ekkaptas nin meze en la homa amaso, estas nek abstrakta nek komplikita, sed vere konforma al la popolo kaj al la ĉiutaga vivo. Kontraŭe al Johano XXIII, ni estas, sub la preteksto aparteni al pli alte evoluinta religio, terure malproksimaj de ĝi.

En la centro de tiuj ritmoj kaj evolu-cirkloj troviĝas la homa konscienco, la personeco de la homo per si mem. Tiu personeco estas kreita kiel bildo de Dio, estas la subjekto de ĉiuj rajtoj kaj devoj, kiujn montras la papo, kaj kiu kiel kruciĝa punkto de ĉiuj: la kruciĝa punkto de la rilatoj de vero-justeco-karito-libereco, la pordo de la paco.

Sed, vi nun diros, kion novan Kristo kaj la eklezio kaj tiu encikliko nun aldonas al tiuj universalaj valoroj, kiuj ĉie pli malpli ekzistas, sed kiuj ankaŭ, eĉ en kristanaj landoj, estas interne de la konfliktoj tiom absolute malefikaj? La tuta novaĵo, kiun havas la eklezio, rilatas al la ordono, kiun Kristo donis la matenon de la ĉieliro: “Anoncu la evangelion al la tuta kreitaĵo! Kaj jen la signoj, kiuj sekvos al tiuj, kiuj kredis...”, kaj Kristo nombras kvin signojn, el kiuj unu estas: “Vi parolos en novaj lingvoj!”. La nova lingvo, kiu estis parolata de papo Johano, de la papo de la Pentekosto-festo kaj de la paco, sole estas la lingvo de malnova, sed novigita strategio, kiu estas ampleksigita al nia problemo de l’ milito, potenca sed neperforta strategio: tia estas la strategio de la evangelio de la paco, de la evangelio de la kruco. Dirante tion, mi uzas la samajn vortojn kiel Johano XXIII. Depost sia 1-a kristnaska mesaĝo de 1958 li kuraĝis skribi tute simple pri la sinteno de la kristanoj rigarde al la persekuto, kiun ili suferas en pluraj landoj: “(Rigarde al la persekutantoj) en nia sinteno kiel homoj de la kredo rajtas ekzisti nenio militista aŭ perforta”. Jam Pio XII je Kristnasko 1948 estis skribinta: “La papo kontraŭas ĉiun militon, eĉ tiun, kiu volas forigi la danĝeron de la komunismo”.

6. La pacostrategio de la evangelio: nova reprezentado de la fortoj de la bono kaj de la malbono

Strategio laŭvorte signifas la militistan arton, gvidi armitajn trupojn en la lukto kun la trupoj de la kontraŭulo. La universalaj valoroj, pri kiuj ni parolis, estas potencoj, en kiuj estas intermiksitaj bono kaj malbono. Nur en ideala formo ni povas meti sur unu flankon veron-justecon-kariton-liberecon kaj sur la alian flankon eraron-maljustecon-malamon-sklavecon. En realeco la potencoj ne aperas en du precize (laŭ bono kaj malbono) disigitaj tendaroj, kiel ni kredas en intelekta maniero, kiu ofendas la veron. Sed en la interno de ĉiu homo kaj de ĉiu socio estas vero kaj eraro, justeco kaj maljusteco, karito kaj indiferenteco aŭ malamo, libereco kaj devigo intermiksita; kaj estas internoditaj al pli-malpli videbla kaj konscia komplekso. Nun temas ĝuste pri tio, disnodi tiun komplekson. La strategio de la evangelio de la renkontiĝo de malamikaj potencoj postulas pli subtilan kaj profundecan gvidadon de la trupoj, ol la strategio de ideologia propagando kaj militistaj bataloj.

Ekde la komenco de sia instruado Jesuo deklaris: “Mi ne venis por la justuloj kaj vidantoj, nek por tiuj, kiuj bonfartas, sed por kuraci la malsanulojn, vidigi la blindulojn kaj por pardoni al la pekantoj, ĉar la lastaj estos la unuaj kaj la unuaj la lastaj!”. Do, ni respondas kun la Fariseoj: “Ĉu ankaŭ ni eble estas blindaj!”. “Ho”, respondas Kristo, “se vi estus blindaj, vi estus sen peko. Sed nun vi diras: ni vidas. Tial restas via peko”. (Joh 9,39-41; 8,24, Luk 5,31-32). Ĉu do Kristo ne venis por ĉiuj homoj? Jes, tamen, sed liaj vortoj devigas nin rigardi la homaron en nova maniero kaj konstati, ke ne ekzistas du kategorioj de homoj, kiuj definitive estas disigitaj en du tendarojn.

Sole nia perfortema maniero, rigardi laŭ la eksteraĵo, juĝi laŭ la aŭditaĵo (kontraŭe al la bildo pri la neperforta reĝo kaj juĝisto, kiun prezentas al ni Jesajo, 2,1-9), konsideri neniun, false kredigas tion al ni. Sed tiu profunda perspektivo, kiun Jesuo postulas, tiu rigardo, kiu venas el la koro kaj penetras en la koron, ekkonigas al ni, ke ni ĉiuj estas blindenaskitaj, malsanaj kaj pekantoj. Ekzistas nur tiuj, kiuj ekkonas sin kiel tiaj, kaj tiuj, kiuj ne scias tion aŭ rifuzas voli scii ĝin. Por esti pli precizaj: ekzistas en ni zonoj, kiuj ekkonas sin kiel pekaj, kaj aliaj, kiuj rifuzas tiun ekkonon aŭ fermas sin kontraŭ ĝi. En ĉi tiu punkto troviĝas la unua konflikto; la aliaj nur estas ties ellarĝiĝo kaj amara frukto. Respekto al la vero estas, kiun papo Johano ree faris fundamento de .la homaj kaj interkonfesiaj interrilatoj: la respekto al la vero eĉ en tiu, kiu ĝin forgesas, kiu ĝin perfortas aŭ kiu ankoraŭ ne plene malkovris ĝin. La konsciiĝo pri la egaleco de ĉiuj homoj laŭ ilia naturo, diras la papo, estas signo de la nuna tempo: egaleco de la rajtoj kaj devoj, egaleco en la bono kiel en la malbono. Tio pli bone komprenigas al ni la evangelion: “La Patro lasas pluvi kaj leviĝi la sunon super bonuloj kiel super malbonuloj”. Jes, super la fekundaj regionoj de nia propra tero kiel super tiu de niaj kunhomoj, kiuj ajn ili estas, same kiel super ĉi ĉiuj regionoj, kiuj ĝis nun estis malfekundaj, li elverŝas la vivan akvon kaj la klarecon de sia graco. Tiu unua justa, verema, ekvilibrigita rigardo do igas nin respondecaj unuj por la aliaj, substrekante nian fundamentan egalecon kiel pekantoj kaj filoj, kiuj estas invititaj en la saman reĝolandon. Fiaski en tiu elementa perspektivo, tio konsistigas la unuan perfortan agon, je kiu kulpiĝas ĉiuj ideologioj de politika aŭ religia naturo. Tiu malhonorigo al la respekto staras ĉe la radiko de la proceso kaj la kondamno de Jesuo, de Johana de Orleans, de Dreyfuss kaj de multaj aliaj, malpli konataj viktimoj, per la plej altaj religiaj, civilaj aŭ militistaj aŭtoritatoj. Tiu perforto al la vero, tiu misuzo de la verdikto, de la leĝo, de la inteligenteco en la servo de niaj kastaj interesoj kaj de nia profito, kaŭzas perfortajn agojn kontraŭ la vivo mem. Tial la neperforta strategio en plej unua linio konsistas en la inversigo de tiuj malĝustaj pozicioj rigarde al solvo de la kompleksoj. Ĝi volas esti apelacio al la konscienco, konvertigo, novorientigo de la rigardo.

Jesuo, kiu “konis eĉ la internon de la homo” (Joh 2,25), esprimis tiun novan strategian pozicion en parabolo: la regno de la ĉielo similas al kampo, sur kiu kune kreskas tritiko kaj lolo, bona kaj malbona semo. Al la servistoj, kiuj volas kolekti la lolon, la dommastro vokas: “Ne; por ke kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaŭ la tritikon. Lasu ambaŭ kune kreski ĝis la rikolto!” (Mat 13). Kristo rifuzas, elŝiri perforte la malbonon, ĉar tiu perforta ago duobligus la eblecon de la malbono. Ne repagu malbonon per malbono, eĉ ne per la pli malgranda malbono. “Se iu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi kaj forpreni vian tunikon, lasu al li ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento, sed Mi diras al vi: Ne rezistu al la malbono (me antistenai diras la greka teksto)” (Mat 5, 38-40).

Ĉu tio celas lasi efiki la malbonon, ne rezisti al ĝi? Kontraŭe, tio pli vere signifas, kontraŭmeti al la malbono por-sintenon: por la bono, por la celo de la vero, de la bono, de la justeco, kiu estas kaŝita sub ĝia eraro. Tio gvidas al tio, ke la bona greno tiel kreskas, tiel pura kaj tiel perfekta, ke ĝi finfine sufokas la lolon. Tiel la malbono ree povas lasi libera la bonon, kiun ĝi estis teninta kaptita - “la veron, kiun ili subpremis per sia maljusteco” (Rom 1,18). Se estas la sankta arto de la Kreinto, krei la ekzistaĵon el la nenio, ĉu tiel ne estas la plej mirinda kaj doloriga arto de la savo, rikolti bonon el malbono? Kiel delikata kaj forta estas tiu arto! Kiom necesas al ni, vidi ĝin transmetita en realecon per malriĉaj kaj bonaj kuracistoj, kies manoj estas molaj kaj fortaj, kies koroj estus humilaj kaj ardaj, kiel Gandhi, kiel Johano XXIII, kiel la apostoloj kaj precipe kiel Jesuo Kristo.

Patro Jacques Goettmann

(daŭrigota)

 al la indekso


MALGRANDA, SED GRANDIOZA

La nederlanda “koncilo”

La unuan advent-dimanĉon de la lasta jaro la sonoriloj de la nederlandaj katedraloj sonoris pro speciala okazo: en Nederlando komenciĝis la pastorala koncilo, daŭronta ĝis majo ĉi-jara en sia unua fazo.

La sep diocezoj de ĉi tiu malgranda lando povas esti fieraj, ne nur ĉar ili havas la unuan postkoncilan komunan sinodon, sed ankoraŭ pli multe pro la karaktero de ĉi tiu koncileto, kiu laŭ amplekso - kompare al la dua Vatikana Koncilo - ja estas malgranda, sed laŭ sistemo kaj strukturo ŝajnas al mi preskaŭ pli grandioza ol la Roma kunveno.

Konvenas al la nederlandaj katolikoj, nek vidi nek atendi sensaciojn, sed konvenas al la eksterlandaj senti sin gnomoj kompare al siaj fratoj ĉe Rejno kaj Moso. Ĉar ili jen preparis kunvenon vere eksterordinaran.

La preparado daŭris kelkajn jarojn; la unuan konkretan anoncon la nederlandaj episkopoj faris jam dum la koncilo en Romo. Kaj dekomence estis klare, ke temos pri koncileto de l’ popolo, ne nur en la preparoj. Ĉar, kiel en la prepar-komisionoj, tiel ankaŭ en la nunaj kunvenoj laikoj kaj pastroj sidas ŝultro ĉe ŝultro. La preparo estis maksimume funda: ne nur institutoj, organizoj, grupoj, komisionoj ktp okupiĝis pri la traktendaj problemoj, sed ĉiu unuopa homo - ankaŭ protestantoj kaj nekredantoj - povis interveni: en la tuta lando staris specialaj leterkestoj, en kiujn ĉiu povis ĵeti sian proponon, instigon, kritikon, demandon, problemon. La gigantan materialon prilaboris la komisionoj en sennombraj sesioj, traktis la gazetoj, diskutis publikaj kunvenoj.

Ĉe la nederlanda koncilo mankas la pompo, kiun oni opiniis necesa en Romo. Ĉar tiu popolo estas sobra, tiel sobra ke ofte ĝuste la sobreco efikas sensaciojn ĉe malpli sobraj popoloj. Kaj nelaste el tiu karaktera diferenco la nederlandanoj estis juĝitaj revoluciaj se ne herezaj en la okuloj de aliaj popoloj, kiuj simple ne povas pensi laŭ tiaj kategorioj.

Mi estas certa, ke la rezultoj de tiu nacia koncileto estos interesaj por la aliaj naciaj eklezioj. Kun malpacienco do ni atendas la rezultojn.

sm

 

al la indekso


AFORISMOJ

de B. Crncević, satirverkisto, Belgrado

* Ne el ĉiu simio estus povinta fariĝi Homo.

* Se Marx reviviĝus el la mortintoj - tio estus vere miraklo!

* Kial nur Eklezion? Ankaŭ la Diablon oni devus apartigi de Ŝtato.

El la serba: E.S.

 

al la indekso


INUNDOJ

La eŭropa vintro komenciĝis per teruraj inundoj en Italio kaj Aŭstrio. Miloj da homoj perdis hejmojn kaj havaĵojn ĝuste antaŭ Kristnasko.

Ŝtatoj kaj eklezioj fervore kaj tuje helpis ĉiamaniere, precipe papo Paŭlo VI disponigis grandajn monrimedojn por forigi la plej grandan mizeron. En la ege trafita Firenze (Italio), kie detruiĝis ankaŭ sennombraj artaj trezoroj, li eĉ celebris la noktan Kristnaskan meson, rompante tiel la tradicion de la papoj celebri tian meson ĉiam en la Siksta Kapelo. Jen nobla gesto de koranima patro!

al la indekso


MI ESTIS NEELTENEBLA

Humberto Almazan - filmaktoro kaj sacerdoto

Li pozis kun Sophia Loren, Jean Marais, Jeanne Moreau, Gérard Philipe kaj aliaj eminentuloj de la internacia filmarto antaŭ la kameroj. Li ludis en 21 meksikaj kaj eksterlandaj filmoj, en 200 televidaĵoj kaj 30 teatraĵoj. Li korpigis la latinamerikan liber-heroon Benito Juarez, matadorojn kaj banditojn. Li nomiĝas Humberto Almazan, estas meksikano, 42-jara, kaj komencis sian karieron kiel studento en Pariza kabareto, kantante trifoje nokte en meksika folklora vesto “La laktobovo”.

La 13-an de februaro 1966 li vestis sin por sia provizore lasta rolo. Scenejo: la sakristio de la Vaŝingtona preĝejo de Sankta Maria Senmakula. “Kostumo”: mesvestoj. Humberto Almazan, la malfrue vokita, nov-ordinita sacerdoto celebris sian unuan sanktan meson. Kolektiĝis sufiĉe bunta aro, inter ili iamaj kolegoj kiel Gregory Peck kaj filmkritikistoj. Unu el ili skribis en memorinda recenzo: “Neniam antaŭe oni donis al viro tian riĉaĵon, prenante de li la voton de malriĉeco”.

Li faris, kio plaĉis al li

Post sepjara seminaria tempo en Usono Humberto Almazan promesis al Dio kaj siaj superuloj de la misiistoj de la sankta apostolo malriĉecon, virgecon, kaj obeon. La “stelo” Almazan antaŭe gloris sin, ŝofori la plej skandalan kabri-aŭton de tuta Meksikio kaj porti plej selektitajn vestojn. Ĉe ĉiuj filmfestivaloj li estis timita pro lia satira buŝaĉo.

Pri sia karaktero en intervjuo kun la meksika revuo “Señal” antaŭ nelonge li diris: “Entute mi ĉiam estis neeltenebla. Mi simple faris, kio plaĉis al mi. Mi serĉis la feliĉon, konis la mondon kaj povis plenumi ĉiujn miajn materiajn dezirojn. Dio ne laciĝis doni al mi. Kaj ŝajnis al mi, kvazaŭ li dirus: prenu, prenu, prenu... Ĉu tio estas via feliĉo? Kaj iam li diris: ĉu vere vi volas la feliĉon? Mi estas”. Pli multe la eks-aktoro ne povas diri pri sia vokiĝo. Kiel ĉe sankta Paŭlo, tia subita konvertiĝo estis ne abrupto, sed evoluo, li diras.

Malfeliĉa amo?

En Meksikio kaj la internacia film-mondo kuris multaj sensencaj onidiroj, tiam antaŭ sep jaroj, kiam Humberto Almazan ŝanĝis el sia luksega hejmo al ĉelo en la ordena seminario de Vaŝingtono. Kiel kutime, se sukcesulo decidas sacerdotiĝi, oni prenis la konatajn sloganojn: malfeliĉa amo kaj timo pri profesia malprospero. Almazan ridas pri tio. Kaj li ne neas, ke unue pli ĝuste egoisma motivo pelis lin sur la vojon al sacertoteco: lia senĉesa serĉado de la feliĉo. Sed kiel seniluziigito aŭ malsukcesulo kapablus elteni la totalan sindoniĝon de orden-sacerdoto? “Komence mi mem ne kredis, ke mi eltenos”, rakontas Patro Humberto. “Mia senbrida karaktero kaj tiam... Oni sendis min al Kanado por ekzameniĝi en filozofio. Mi fiaskis. La profesoro vokis min: la vero estas, ke mi ne komprenis viajn respondojn. Bone, mi rediris, ni dividu duone-duone, ĉar mi same ne komprenis viajn demandojn”.

Novaj filmplanoj

Kiu hodiaŭ faras “nekompreneblajn” demandojn al la aktoro-sacerdoto, ricevas similajn lakonajn respondojn. Patro Almazan kun permeso de siaj superuloj baldaŭ ludos la ĉefrolon en filmo pri la meksika martir-sacerdoto Miguel Augustin Pro, kiu en 1927 estis ekzekutita kaj en la meksika popolo estas venerata kiel sanktulo. Almazan: “La filmo ne estos iel bigoteca. Tiaj filmoj kutime ne plaĉas al delikataj animoj. Ĝia mesaĝo estos la rajto je libereco, ankaŭ religia libereco. La persona kontraŭulo ne estos diabligita. Li, generalo Calles, estos prezentata respektoplene kiel viro, kiu estas profunde konvikita pri tio, ke lia lando devas esti ateista”.

Aperitivo antaŭ la bankedo

La scenejoj por la filmo jam estas trovitaj: perua pejzaĝo portanta ankoraŭ la trajtojn de Meksikio antaŭ 50 jaroj. Ŝtatprezidanto Belaunde promesis al Patro Almazan sian personan subtenon: “10.000 soldatojn li disponigos al ni por la fina sceno”. Reĝisoro estas la en mamutaj filmoj sperta Larry Fritsch, kiu kunlaboris ĉe “Exodus”, “Ben Hur”, “El Cid”. “Mi kredas, ke fakte mi estas naskita por aktori” deklaras Patro Humberto; “min doni en miajn proksimulojn, min enkarnigi - tio estas tasko de aktoro kaj, se li sukcesas, lia feliĉo. Sed por mi tio estis nur aperitivo antaŭ la bankedo, kiun mi esperas je mia sacerdota vivo”.

H. L.

al la indekso


VI DEMANDAS - NI RESPONDAS

 

Estas ne ĉiam facile por redakcio de ĝuste religia revuo, trafi guston kaj intereson de la legantoj. Ofte tiel povas okazi ke ankaŭ la religiaj temoj traktataj en E.K. tute ne respondas viajn demandojn. Sed ekzistas tre simpla metodo por eviti tion: vi skribu al ni viajn demandojn, kaj fakuloj respondos ilin. Sed ni petas vin:

1-e limiĝi al vere religiaj temoj,

2-e klare indiki, ke vi aparte celas ĉi tiun rubrikon (vidu titolon!).

Kompreneble ni traktos nur temojn, kiuj estas interesaj ankaŭ por aliaj legantoj. Personajn demandojn vi faru al tiu instituto, kiu jam dum jardekoj fervore dediĉas sin al tio: IKI.

red.

 al la indekso


MONSTRA KAJ STULTA

 

La filmo “La Biblio” de Dino De Laurentiis

En E.K. de majo 1965, sub la titolo “biblio kaj filmo”, mi skribis: Alarmiga informo antaŭ kelka tempo atingis min: Dino De Laurentiis, la konata reĝisoro de la bonega filmo “La Strada”, sidis en la bankuvo kaj ĉe tiu okazo legis la biblion. Nu, la gustoj estas diferencaj; mi kutime fajfadas banante kaj mi eĉ ne hontas pri tio, ke mi ne iomete plinobligas la iom ordinaran okupiĝon per bibli-meditadoj kiel s-ro De Laurentiis - precipe kiam mi rigardas la rezulton: la brava subite, verŝajne kaŭze de tro varmega akvo kaj densa vaporo, ekhavis la ideon: jen kompleta kaj perfekta film-manuskripto. Ankoraŭ ne seka malantaŭ la oreloj, li jam faris la unuajn paŝojn por realigi ĉi tiun akvo-planon. En la daŭro de kelkaj jaroj li intencas filmigi la tutan biblion, profetante, ke ĝi estos la plej monstra verko de la ĝisnuna filmhistorio! Feliĉe mi legis ĉi tiun informon ne ankaŭ en la bankuvo, alie mi verŝajne estus droninta pro teruriĝo... Kompatinda biblio, kiu ne ĝuas la rajtojn, kiujn posedas ĉiu aŭtoro de kiel ajn primitiva romano!

Ne grumblu, ke ĉi tie mi ripetas tiujn vortojn, prefere grumblu pri tio, ke la plano de Dino De Laurentiis intertempe realiĝis: la monstra filmo aperis!

Superlativoj

La unua am-historio, la unua murd-historio, la unua katastrof-raporto, la unua reĝo-dramo - jen kelkaj el la superlativoj, per kiuj oni varbas por tiu ekrana monstraĵo, por kies produktiĝo fluis la ŝvitaĵo de ne malpli ol kvar jaroj, de pli ol mil kunlaborantoj krom Dino kaj reĝisoro John Huston, fluis, cetere, ankaŭ ne malpli ol 18 milionoj da dolaroj. La kinej-vizitanto do eniras la salonon kaj eksidas en la komforta seĝo, por elteni tie 3 horojn kaj duonon - pro kiu mallonga tempo li eĉ povas esti feliĉa, ĉar origine Dino ja volis filmigi la tutan Malnovan Testamenton. Sed ĉe ĉapitro 23 de Genezo li ĉesis, kapitulacante antaŭ la giganta materialo.

Razita Adamo

“En la komenco Dio kreis ĉielon kaj teron” obtuzas la voĉo de parolanto el la mallumo. Sur la ekrano oni vidas nenion, nur flavbrunajn nubojn kaj haladzojn. La mondkreiĝo okazas eksplode, dum 30 minutoj. Tiam ŝprucas ruĝa brula lafo, akvo kaj vaporo, ĝis fine el flava ŝtormsablo figuriĝas Adamo. Sed ne iu neandervala aŭ simia homo, kiel oni eble emas imagi la unuan homon. Ne, estas purege razita, ekstreme bela Hollywood-junulo (Michae Parks), kiu leviĝas el la cindro. Li ne marŝas tra praarbaro, sed promenas en bonflegita botanika ĝardeno kun malsovaĝigitaj bestoj el zoologia parko. De kie li nur prenis razilon kaj hartondilon kaj bonodoran sapon?

La iluzia nudeco

La paradize senvesta Eva venas el Svedio: la ne-aktorino Ulla Bergryd. Ke ŝi ludos tute nude, tion la propagand-spertaj manaĝeroj reklam-kaŭze distrumpetis jam delonge tra ĉiuj landoj. Sed kiu tial venis en la kinejon, baldaŭ seniluziiĝas: la genuduloj lertas je elegantaj korpomovoj,  kiuj diskrete kaŝas ilin malantaŭ arbustoj. Paroli la blonda svedino ne bezonas; nur unu fojon mordi pomon, kaj per tio finiĝas ŝia aktor-arto.

Infan-fabeloj

Ĉe fulmotondroj miaj gepatroj kutime rakontis al mi la fabelon pri la koleranta ĉiela Patro, kiu insultas per la tondro. Ĉiu plen-kreskulo kompreneble scias, ke tio estas sensencaĵo - escepte de la bibli-filmigintoj.Ĉar laŭ ili kaj ilia natur-filmo la Dipatro post la origina peko ĵetas zigzagantajn fulmojn, grumblas per bruegaj rulantaj tondroj, per siteloj verŝegas la pluvon sur la paradizan teron. Tiu film-paradizo, cetere, troviĝas en Italio, Usono, Kanado kaj sur la Galapagos-Insuloj.

Por la diluvaj scenoj oni eĉ venigis bestojn el Hindio. Krome oni okupis la tutan cirkon Althoff. Kaj por ke la sovaĝaj bestoj ankaŭ estu sufiĉe mildaj, svisa best-vartanto devis ludi la rolon de Noa-filo, Huston mem transprenis la rolon de Noa: prapatre saĝa, triboreĝo, patriarko kaj ne sen seka bonhumoro li prezentiĝas. Por la arkeo li bezonis tutan arbaron. Kvin tiaj akvo-veturil-domoj devis esti konstruitaj, ĝis Dino De Laurentiis estis kontenta. Kaj por ke ankaŭ ne manku komedio, Noa-Huston devis foje forte treti en la peĉpoton. Se tio ne estis grandioza ideo!

Harmonie-pare la bestoj trotadas en la naĝantan arenon. Bela amuzo por cirk-amikoj, kaj kortuŝe por infanoj. Neniu detalo estas forgesita: eĉ pri testudo - malfruiĝanta - oni pensis. Kiel edife kaj emocie ja! Nutraĵo ekzistas por ĉiuj. Ovojn produktas la birdoj, lakton la bovoj, kaj jen fojno, pajlo, aveno, legomo. Nur, kion manĝegas la karnamaj bestaĉoj, pri tio silentas la reĝisoro.

Simile gigante kaj natur-fidele la konstruado de Babelo prezentiĝas al la publiko, same la ekstermiĝo de Sodomo kaj la diboĉadoj provokantaj tiun teruran finon.

Ĉu S-ro De Laurentiis efektive havis la intencon, helpe de la amas-edukilo filmo disvastigi la biblion? Se jes, li devas esti simpla kiel la kolomboj. Nur ne tiel prudenta. Ĉar lia bibli-monstraĵo povas neniun konvinki, nur rabi la lastan restaĵon de infaneca kredo.

Kiel mi skribis antaŭ du jaroj? “Kompatinda biblio…”. Hodiaŭ mi aldonu: kompatinda Dino De Laurentiis - kaj kompatindaj spektantoj.

sm

Ne ĉiuj bibli-filmoj estas malbonaj; al la pli bona kategorio apartenas la kolora filmo “La plej granda historio de ĉiuj epokoj”, el kiu estas prenita ĉi tiu sceno.

al la indekso


MALRAPIDA MORTO DE MARIANNHILL

La sudafrika registaro rifuzis peticion de la ĉefepiskopo de Kapstadt, kardinalo O. McCann, kaj de la Mariannhilla episkopo A. Streit. Laŭ registara edikto la depost 1882 ekzistanta modela misi-centro estis deklarita “blankula zono”. Miloj da bantuoj loĝantaj ĉirkaŭ Mariannhill tial devas elmigri, la multaj laborejoj, lernejoj, produktejoj ktp restos malplenaj. (Nia foto montras la preĝejon kun parto de la konstruaĵoj).

Tiamaniere la registaro de Vorster modele daŭrigas la ras-politikon de la murdita Verwoerd, kiu jam en 1954 eldonis lernejan leĝon, kiu pleje damaĝis la misi-centron. Tiutempe eksterlandaj klopodoj savis Mariannhill. Sed nun la registaro devigas ĝin en “malrapidan morton”, kiel komentis granda sudafrika ĵurnalo “The Natal Mercury”.

Kvankam supozeble ne multe helpos, ni almenaŭ akre protestu kontraŭ tiu nekredebla kruelaĵo.

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

Mil viroj kun kresko-zorgoj

El la nederlanda Volkskrant 15.9.1966 mi prenis kelkajn detalojn de la anoncado de internacia kongreso kiun en Roterdamo estis (tiam ankoraŭ en septembro) havontaj pli ol mil direktoroj, organizaci-spertuloj kaj altaj oficistoj el 42 landoj. La komuna problemo estas: kresko-zorgoj, nome en la ekonomia sfero de profesioj, metioj, landoj k.t.p. (Alvenis eĉ de la Riuku-insuloj, Rusujo kaj plej malproksimaj mondopartoj. La kunveno estas aranĝita de la Congrès International d’Organisation Scientifique, CIOS; do esp. KIOS).

Post la malfermo farita de princo Bernardo, sekvas longa serio de prelegoj kaj diskutad-kunvenoj. La parolad-lingvo estas la angla; sed je ĉiuj ĝeneralaj kunsidoj senfadenaj instalaĵoj prizorgas tradukojn nederlandajn, germanajn kaj hispanajn (do ne..., vi nur plenigu francajn, italajn, norvegajn k.t.p.!). Grupo de 50 japanoj alportis propran interpretiston kaj tradukaparaton... (interkrampaj notaĵoj: la partoprenontoj pagas po 450.- guldenojn, ekskl. vojaĝajn kaj loĝajn kostojn, ne kalkulante ankoraŭ la traduk-instalaĵojn! Vi komparu pluajn aliajn tiaĵojn, kiujn mi jam plurfoje indikis! Pri tio ni esperantistoj havu mil... zorgojn!).

Sangobano pro manko de lingva scipovo (Volkskrant, Nederlando 3.10.1966). Marokana kuirej-helpisto de hinda restoracio en Hago iun dimanĉon per haktranĉilo grave estas vundinta pli ol sepdekjaran virinon, kiel ankaŭ la kuirejestron kaj ĉefkelneron. Laŭ la polico li havas akomodiĝajn malfacilaĵojn. La viro, kiu havas edzinon kaj gefilojn en Maroko, ne parolas eĉ unu nederlandan vorton; kaj la kontakto inter li kaj la cetera servistaro fariĝas per gestlingvo. Tiel ankaŭ li ricevis siajn ordonojn. Li sentis sin senhejmigata kaj jam longe havis sinmortigajn planojn; per interpretisto li rakontis al la polico ke li estis forlasinta tiujn planojn, sed ke li estis decidinta mortigi siajn kolegojn por ricevi la mortpunon (kiu ja en Nederlando ne ekzistas!). Post kiam ankoraŭ aliaj estis ricevintaj multajn batojn alvenis la polico, kiu kunprenis lin. La polico je la pridemando havis grandan malfacilecon ĉar - kiel dirite - la marokano tute ne parolas ion nederlandan.

Internaciaj Katolikaj Informoj. Jen prezentis sin al mi (en nederlanda lingvo kiel ankaŭ aperis alilingvaj eldonoj) specimena ekzemplero de la internacia revuo Informations Catholiques Internationales, kiu (por Nederlando) depost 1.1.1967 aperos ĉiujn dekkvar tagojn. Mi i. a. legis: La celo de tiu revuo estas respondi al ĉi tiu demando: “Kiel vivas la katolikoj, niaj fratoj, en la hodiaŭa mondo; kion pensadas, kion ili faradas, kiuj estas rilatoj kun iliaj kunvivantoj, kredantoj, malsampensantoj aŭ ne-kredantoj; kia estas ilia sintenado kun la Ŝtato kies ili estas civitanoj. Mallonge: kiu estas la vizaĝo de la kristanaj komunoj dissemitaj en tiu interesega mondo?”. La senco en kiu la respondo al tio estas donata, de la ĝenerala direktoro Georges Houdin tiel estas formulita: “Ni havas kiel nuran zorgon: pli bone konigi la eklezion de Kristo en ĝia katolikeco kaj ĝia unueco, per la regula publikado de novaĵoj pri kaj en tiu ĉi eklezio. Por tio ni tute fidis en nia profesio, nia rava ĵurnalista metio. Ne antaŭ-metita doktrino.

Ni volis esti ĵurnalistoj kaj nenion plu. Dek jarojn post la apero de la unua numero (franca)... ni ankoraŭ ĉiam kaj senlace volas amigi la eklezion konigante ĝin kiel ĝi estas en la vereco kaj la diverseco”.

La revuo ekstere multe similas nian E.K., nur: duoble kaj ĉiujn du semajnojn; kostas 25 guldenoin; du gravaj rubrikoj: “Katolika aktualeco” kaj “Ekumena Novaĵo” estas uzataj al nombro de koncizai sciigoj el ĉiuj mondopartoj; ĉiu kajero enhavas “dokumentaron”, vastan studaĵon pri iu problemo je kiu ludas la aktualeco, ekz. La Eklezio en Hungarujo, La kredantoj kaj la psikanalizo; La sacerdota celibato k.t.p., tro multe por ĉi tie citi; troviĝas multaj interesaj fotoj.

La kialo ke mi metis tion en nia “muelilo” espereble estas klara: jam en nia E.K. troviĝas tre informaj artikoloj pri supre nomitaj aferoj. sed: kiom multege pli ni katolikoj povus atingi se revuo kiel menciita povus per unu universala lingvo, do esperanto, kunligi ĉiujn kaj ĉion en nia Eklezio. Oni tion enkorigu en ĉiujn koncernajn personojn!

Kun bondeziroj por la nova jaro per la graco de Dio por la gelegantoj kaj ĉiuj koncernuloj mi nepre petas: sendu ankaŭ viajn interesaĵojn (se necese eĉ germane, france, angle, itale) al tute via en Kristo muelisto

K. A. Ouwendijk, Nederlando.

al la indekso


ENKETO inter la legantoj de E.K.

 

 

I. Bonvolu cenzuri per 1 (plej bone) ĝis 5 (plej malbone):

1. titolpaĝoj

2. 5-minuta prediko

3. Ni aŭdis

4. E.K. antaŭ 60 jaroj

5. vento por nia muelilo

6. ilustrado

 

II.

Kion vi legas

1. neniam

2. kelkfoje

3. regule, ofte

4. ĉiam

 

III.

1. Kio estas superflua?

2. Kio mankas?

 

IV.

1. Kiun specon de artikoloj vi pleje ŝatas? (ekzemploj)

2. Kiun plej malmulte? (ekzemploj)

V. Kiel vi juĝas pri stilo kaj lingva nivelo?

 

VI.

Ĉu aperu pli multaj distraj artikoloj?

 

VII.

1. Ĉu vi ŝatas pli multajn bildojn?

2. Kiuj el la bildoj ne plaĉis al vi? n-ro, paĝo:

3. Kial?

 

VIII.

1. Kiu numero kiel tuta laŭ via opinio estis la plej bona?

2. Kiun artikolon vi trovis plej interesa?

 

IX.

Ĉu vi jam foje skribis al la redakcio? Se ne, kial ne?

 

X.

Ĉu vi ŝatas legi pli multe pri la ĝenerala esperanto-movado?

Nomo:

Adreso:

Lando:

Aĝo (nur por statistiko):

Kromajn kritikojn, proponojn, sugestojn ktp bv skribi sur aparta slipo.

Tondu kaj sendu la plenigitan slipon ĝis la 30-a de marto 1967 al

Stefan Maul, Limburg/ Lahn, Germanio.

Se vi ne volas eltondi ĉi tiun slipon, vi ankaŭ povas uzi alian folion aŭ poŝtkarton, indikante antaŭ viaj respondoj nur la koncernajn ciferojn.

Atentu: Ĉiuj demandoj koncernas nur la jarkolekton de 1966!

Inter ĉiuj sendintoj ni lotumos esperanto-librojn laŭ propra elekto, en la valoro de ĉirkaŭ 10 n. gld. (1-a premio), en la valoro de ĉirkaŭ 5 n. gld. (2-a premio), en la valoro de ĉirkaŭ 2 n. gld. (3a-5a premioj).

al la indekso


LETEROJ AL LA REDAKCIO

MODERNAJ TEOLOGOJ MALKOVRAS LA VERON

Ni devas havi ankoraŭ iom da pacienco, ĉar malgraŭ la senĉesa laboro de pluraj lumigitaj spiritoj, ni ne alvenis ankoraŭ al la punkto de certeco pri ĉiuj demandoj kaj “problemoj” kiuj estas en la eklezio. Povus ekzisti dubo, ekzemple, pri arboj, kiuj troviĝis en la oliv-ĝardeno. Ĉu ni ne erare estis konvinkitaj dum longa tempo ke Jesuo, la vesperon antaŭ sia morto, preĝis en korto de olivarboj? Ĉu la vorto “olivo” tiutempe eble ne havis alian signifon, kiel estis ekzemple pri la vorto “pendigo”? Ĉar “pendigo” en la tempo de Kristo ne volis esprimi, ke oni metis ŝnuron ĉirkaŭ la kolo por mortigi personon. La vorto volis nur diri, ke la persono mortis en ia terura maniero.

Tio rezultigas, ke tre verŝajne Judaso ne pendigis sin al arbo, kiel ni ĉiam kredis, sed mortis en alia maniero. Tion malkovris teologoj asistitaj de lingvistoj. Certe, pendigo aŭ ne pendigo, olivarboj aŭ ne olivarboj, ili ne estas gravaj problemoj; ili esprimas nur al la kredantaro la akuratecon kaj la malkovro-kapablon de kelkaj modernaj interpretantoj de la sanktaj libroj.

Sed kiom da eraroj, malbonaj situacioj, neĝustaĵoj aliaj trovas en la katolikismo kaj ĝia estraro la “senpolvigantoj” de la eklezio. Suspekte ili metas sian mikroskopon sur ĉiun parteton de nia religio. Kaj la rezultato? Kritikoj. Pluvo da kritikoj. Krome ili donas sian propran opinion, sian propran juĝon. Estas forte dubinde ĉu tiu daŭra kritikemo kaj tiuj personaj vidpunktoj havas pozitivan valoron por la eklezio.

Krome ni povas konstati, ke kelkaj teologoj disponas je miriga fantazio. Post la kritikado pri pli eksteraj flankoj de la religio, venis eĉ iu kiu komencis fantazii pri la eŭkaristio. Kiu scias sur kiu bazo li kuraĝis lanĉi la opinion, ke Kristo ĉeestus en la sankta hostio nur dum la momento de la konsekrado. Post la sankta meso Kristo ne estus plu en ĝi.

La ideo estis tuj praktikita; mi pensas ekzemple pri tiu franca pastro, kiu ne plu genuis preterpasante la tabernaklon post la fino de la meso.

Aliaj dubas pri la virgeco de Maria.

La “novaĵo” estas tuj absorbita de multaj ĵurnaloj, ĉar ili ne volas perdi famon esti progresemaj, kaj cetere iom da sensacio vendigas bone.

Kaj la leganto?

Li falas de unu surprizo en la alian. La vermo de la senĉesa kritiko formanĝas iom post iom la radikojn de lia religia konvinko. Li sentas, kvazaŭ oni malrapide forfosas la grundon sub liaj piedoj. Kun aliaj vortoj: oni kaŭzas maron de maltrankvileco, dubo kaj konfuzo.

Ĉu tio estas frukto de amo?

Ni aŭskultu la vortojn de Paŭlo VI (dum aŭdienco la 27-an de julio 1966 en Castel Gandolfo). Li plendis pri tiuj «filoj de la eklezio kiujn oni dirus lacaj esti katolikaj, kaj kiuj profitas tiun ĉi periodon de reviziado kaj stabiligo de la praktika vivo de la eklezio por pridiskuti ĉion, por fari kritikon sisteman kaj revolucian de la eklezia disciplino, por serĉi la plej facilan vojon al la kristanismo; kristanismo malriĉigita je la sperto kaj evoluo de ĝia tradicio; kristanismo sin konformanta al la spirito de alies opinioj kaj al la kutimoj de la mondo; kristanismo ne taskodona, ne dogmeca, ne “klerika”».

En alia okazo la papo direktis siajn vortojn al nelacigeblaj diskutantoj de fundamentaj leĝoj de la eklezio: «Kiu nutras antaŭjuĝan kontraŭon al eklezia lego ne havas la veran “sensus Ecclesiae”; kaj kiu kredas progresigi la eklezion simple disfaligante la strukturojn de ĝia spirita, doktrina, asketa, disciplina konstruaĵo, praktike disfaligas la eklezion, akceptas la negativan spiriton de tiu kiu ĝin forlasas kaj ĝin ne amas».

Daŭre kritikante kaj malkonstruante oni ne kreas ĝustan postkoncilan sferon. Ni citu ankoraŭ papon Paŭlo VI: «Ni ne dirus ke estas samtonigita kun la spirito de la koncilo la sinteno de tiuj kiuj prenas okazon de la problemoj kiujn ĝi prezentas kaj de la diskutoj kiujn ĝi naskas por veki en si kaj en aliaj spiriton de maltrankvilo kaj de radikala reformismo ĉu en doktrina ĉu en disciplina kampo, kvazaŭ la koncilo estus okazo favora por diskuti dogmojn kaj leĝojn, kiujn la eklezio skribis sur la tabuloj de sia fideleco al Kristo Sinjoro; kaj kvazaŭ ĝi rajtigus ĉian personan opinion malriĉigi la posedaĵon de la eklezio je ĉiuj akiroj kiujn ĝia longa historio kaj ĝia provita sperto havigis dum la jarcentoj».

La vortoj de la papo - laste kun energio konfirmitaj dum la publika aŭdienco de la 30-a de novembro 1966 - estas tiel klaraj, ke ne necesas fari komenton. Se oni anstataŭigus la kritikojn per pli sindona praktikado de la katolikismo en la propra kaj eklezia vivo, certe oni agus pli en la spirito de la koncilo.

Elsa Nova, Vercelli, Italio

al la indekso


NI RIDU IOMETE

 

* La skota patro nervoze kaj senpacience atendis la revenon de sia filo de l’ unua rendevuo. Fine je la 11-a horo la junulo venas hejmen. Pesimisme la patro demandas:

“Nu, kiom da mono vi elspezis?”.

“Ha”, respondas la filo, “nur unu ŝilingon. Pli multe ŝi bedaŭrinde ne havis en la monujo”.

* Oni demandis skoton, kion li opinias pri la multaj spritaĵoj, kiujn oni rakontas pri la skotoj. Li ridetis kaj diris:

“Oni estu pli ŝparema pri ili…”.

* La kuracisto ekzamenas la klientinon, kiu lamentis pri malbonfarto. Fine li diras ridetante: “Mi havas tre ĝojigan informon por vi, sinjorino Amara”.

“Fraŭlino Amara”, korektas la klientino.

“Ho”, diras la kuracisto, “bedaŭrinde mi havas tre malagrablan informon por vi”.

* La trian fojon Karlo veturas ĉirkaŭ la domblokon sen trovi park-lokon. Fine lia edzino insultas: “Mi ja ĉiam diras, ke vi ne scias aŭtomobili! Ĉiuj trovis park-lokon, nur vi kompreneble ne…”.

 

al la indekso


SOLVO DE LA KRUCVORTENIGMO

(E. K. novembro 1966)

 

Horizontale:

1 fokuso

6 Iren

7 laguno

9 Lear

10 Britio

13 alten

14 si

15 aleno

17 delir

18 not

19 istmo

20 trotu

22 rua

24 old

25 kaj

26 land.

Vertikale:

1 filatelistoj

2 ora

3 keglo

5 odoro

8 naĝi

10 bandito

11 Italio

12 inertul

14 sonor

16 strand

21 rok

23 uln.

 

al la indekso