Enhavo de Espero Katolika numero 2-3/1971

al la indekso de jarkolektoj 1971-1975

 

 

 

 

Sur la kovrilo:  NOVA ESTRARO. La skriba baloto de IKUE 1970 rezultis:  Prezidanto: PASTRO FERDINANDO LONGONI. Estraro: Aleŝ Berka, Ĉeĥoslovakio; Walter Mudrak, Aŭstrujo; P. Manuel Casanoves, Hispanujo; P. Lovro Kiŝ, Jugoslavio; Pastro Wilhelm Flammer, Svislando; Pastro Alfons Beckers, Belgujo; F-ino Corry van Kleef, Nederlando; Paul Scherer, Svislando; Norman W. Vigar, Britujo; Miloslav Šváček, Ĉeĥoslovakio.  NIHIL OBSTAT "Katolika Sento".

 

·      EL LA SANKTA SKRIBO SUBAKVIĜI EN JORDANO 

·     NI MEDITU PRI LA VALORO DE LA PREĜO

 

 


 

FONDUSO NEPAGIPOVAJ PERSONOJ

 

Je la 31a de decembro 1970 la Fonduso ricevis 4716,14 ned. guld,, el kiuj 4230 ned.gld. estis destinataj por la polaj membroj. Por diskoj, pupoj kaj libroj el Ĉeĥoslovakio la Fonduso ricevis 396.74.

 

 al la indekso


 

“Lastaj Vortoj” de MALSANA PREZIDINTO

La itala esperanto-revuo "Katolika Sento", kies enhavo ne ĉiam kovras la titolon, kutimas ĉiumonate alporti unu aŭ plurajn surprizojn, sed la februara numero vere rompis ĉiujn ĝisnunajn rekordojn. Sur paĝo 25-a mi legis informon, kiu efektive starigas la malmultajn harojn, kiujn mi ankoraŭ havas. La stilo estas iom parenca (plena venko, konduki kuraĝe la batalon) al en Ĉinio aperanta esperanto-revuo. Vi mem juĝu:

 Lastegmomente pertelefona informo el Klagenfurt (Aŭstrio), la 4-an de februaro 1971, je la 21,30 horo:

Sac. FERDINANDO LONGONI

Par. de Limbiate - Milano

ESTAS LA NOVA IKUE-PREZIDANTO

KATOLIKA SENTO, dankante al Dio, plaŭdas pro la plena venko de la sana parto de IKUE, kiu volis savi sian fidelan Asocion el gravaj devojiĝoj,

kaj sendas al Sac. Ferdinando Longoni, sia amata Responda Direktoro, kiu kondukis kuraĝe la batalon, la plej varmajn gratulojn.

La Sinjoro, kiu helpis nin por la unua paŝo al la ĝusta direkto, donu al la nova Estraro gracojn kaj lumon por atingi la sanktajn celojn de la origina programo!

En la venonta numero ni donos pli precizajn informojn.

 

Antaŭ ol la malsana prezidanto kaj la aliaj estraranoj estis informitaj pri la rezultoj de la balotoj, la ekstreme sana periodaĵo (kiun cetere karakterizas plej severa cenzuro! Kiel eblas?) publikigis la novaĵon pri la "plena venko". Afero, almenaŭ en la okuloj de la malsana parto de IKUE, malmulte plaŭdinda.

Ĉar la membroj eble kulpigos la balotan komisionon, mi opinias mia lasta devo - kvankam kun doloro en la koro - malkaŝi tion, kion la 10-an de februaro pasinta skribis al mi s-ro Karl Dürrschmid, prezidinto de tiu komisiono (lin mi sincere dankas pro lia modela laboro, kio estu por li konsolo):

"Je la ĵaŭdo, la 4-an nm. venis s-ro Franco Galbusera, oficisto el Verona, al mi por ke ni kune kun s-ro Franz Casar, peltisto en Klagenfurt, finu la skriban baloton por elekto de prezidanto kaj estraro de IKUE. Ni zorge kontrolis ĉion kaj subskribis fine protokolon. Kaj ni interkonsentis, ke mi sendu la tutan materialon al s-ro Paroĥestro Wilhelm Flammer, ĝenerala sekretario de IKUE en Urnasch-Zürchersmühle, Svisujo, kaj lasu al li la publikigon de la rezulto de la voĉdonado. Ni ne informu iun ajn personon pri ĝi. Sed el almetita folio al Katolika Sento No. 2-a, kiun mi ĵus ricevis, mi ekscias, ke s-ro Galbusera, kiu je la 21-a horo forlasis kun s-ro Casar mian loĝejon, jam je la 21,30 h. telefone informis la redaktoron de KS pri la rezulto, kiu oni publikigis per almetita folio. Laŭ mia opinio tio ne estas lojala ago kaj mi tre ĉagreniĝas pri ĝi. Sekve de tio mi aldone sendas al vi kopion de la protokolo ..."

El ĉi ĉio la membroj povas konkludi, ke

•      jam en la komenco la sana parto de IKUE plene venkis kaj ke tio estas "la unua paŝo al la ĝusta direkto ... por atingi la sanktajn celojn de la origina programo”!

Ĉu ĉi tie decas varma gratulo?

•      Venkis tiuj, kiuj evidente preferas "pure katolikajn aferojn" kiel diktaturon, cenzuron, neliberecon de opiniesprimado, neeraripovon de la gvidanto, ĉefe blindan sekvadon al la sankta aŭtoritato ktp.

•      Ĉu ne estas mirinde, ke tion postulas ĝuste tiuj, kiuj ĉiutage vivas en tia klimato? Tiuj por kiuj la estraro de.IKUE ĉiam tiom arde pledadis kaj ŝvitige agadis?

 Dio malhelpu, ke la ĉisupraj aferoj ekapartenos al la “sana” ideologio (“la origina klimato”?) de nia kara katolika esperanto-movado.

Due mi forte esperas, ke la nova estraro de IKUE - en ekumena rilato - ne resaltos al mezepokaj starpunktoj kaj per unu streko neniigos niajn bonajn rilatojn kun KELI.

Varman gratulon kaj sinceran dankon plene meritas la

•      estraranoj de IKUE, kiuj dum la pasintaj 4½ jaroj aktive aktive kaj sindone dediĉis sin al la movado, inter kiuj mi aparte menciu: nian ĝeneralan sekretarion

•      Pastro W. Flammer, kiu malgraŭ sia malsano tiam fidele plenumis sian taskon; lian akuratan kaj fervoregan asistantinon

•      D-rino Corry van Kleef, kiu fordonis sian koron al la membroj en Orienta Eŭropo kaj por helpi al ili neniam timis laboron kaj oferojn (mi konscias pri tio, ke por ŝi fariĝos ege malfacile kunlabori kun ĝenerale ekstreme konservativa kaj ankoraŭ pli griziĝinta estraro!; kaj ne laste nian modestan kasiston,

•      S-ro Paul Scherer-Graber, kiu bone faris la plej nedankan taskon por nia unuiĝo.

Apartaj gratuloj kaj danko iru al nia senlaca redaktoro,

•      S-ro Stefan Maul, kiu fordonis ĉiujn siajn talentojn kaj energion al la redaktado de nia organo "Espero Katolika". Kvankam mi ne liam samopiniis kun li  (ĉu tio necesas?), mi nepre laŭdas en li ke li havas proipran opinion kaj ĝin neniam forkaŝis (komparu la senkolorajn kaj sengustajn paĝojn en KS). Estus grava perdo por nia unuiĝo, se li adiaŭus sian funkcion!Verŝajne mi apartenas al la malmultaj, kiuj scias kiom da horoj li donis al la preparo de ĉiu unuopa numero de EK. Ni vidu, ĉu la nuna sana estraro de IKUE trovos same talentoriĉan kaj akuratan redaktoron, kiu kapablas stimuli al pensado kaj eldormigi la dormantojn.

Dankon mi esprimas ankaŭ al la adreso de

•      S-rino Vera Tuinder-Dekker, kiu de post januaro 1970 prizorgas la ekspedon de EK. Neniu scias pli bone ol mi, kion ŝi pripensis por ke nia revuo atingu la membrojn en orient-eŭropaj landoj. Ŝi dediĉis al tiu tasko multege da horoj kaj ĝin ĉiam faris kun ĝojo, ĉar ŝi konsideris tiun laboron grava.

Lastan dankvorton mi direktu al la prezidanto mia frato Pastoro Adolf Burkhardt kaj la estraro de KELI. La harmonia maniero, en kiu mi povis kunlabori kun vi, ade estis por mi kuraĝigo kaj stimulo! Mia nura espero estas, ke en same bona maniero vi povos rilati kun la nova estraro. Koran dankon kaj sinceran saluton al ĉiuj, kiujn mi ne menciis aŭ forgesis.

Ke vi ĉiuj bone fartu, deziras al vi, en la nomo de la malsana parto de IKUE,

Jacques Tuinder

al la indekso


 

PROTOKOLO

 

pri la skriba baloto por novelekto de prezidanto kaj estraro de IKUE laŭ decido de la ĝenerala kunveno de IKUE en Klagenfurt, je la 28-a de julio 1970.

En la tempo de la 15-a de oktobro ĝis la 19-a de januaro 1971 alvenis ĉe la prezidanto de la balota komisiono, s-ano Karl Dürrschmid en Klagenfurt

172 voĉdoniloj el 18 landoj.

Unu de la sendintoj elektis neniun, 4 nur prezidanton. 11 sendintoj elektis por la estraro ankaŭ samideanojn ne estantajn kandidatoj. Tiamaniere ricevis la gesamideanoj s-ro Maul 4, sac. Thalmaier kaj sac. Paruzel po 2, episkopo Pichler, P. Ciccanti, P. Wannemakers, P. Jacobitti, P. Lago, Sr. Duisas, prof. Görlich kaj la s-roj Eiti Minami kaj Majtan po 1 voĉon. Unu elektis pastoron Burkhardt.

Laŭlande la voĉdoniloj dispartiĝas jene: Ĉeĥoslovakujo 71, Polujo 20, Germanujo 14, Aŭstrujo kaj Nederlando po 12, Francujo 11, Italujo 9, Hispanujo 5, Belgujo, Svisujo kaj Kanado po 3, Jugoslavio kaj Usono po 2, Anglujo, Argentino, Israelo, Malto kaj Vatikano po 1.

La balotado havis jenan rezulton:

Por prezidanto: voĉoj

1 pastro Longoni, 92

2 s-ro Tuinder, 43

3 pastro Beckers, 11

4 Pastro Flammer, 7

5 s-ro Berka, 6

6 s-ro Mudrak, 4

7 patro Casanoves, 3

8 patro Jacobitti, 1

9 Patro Kiŝ, 1

10 f-ino v. Kleef, 1

11 pastro Paruzel, 1

12 s-ro Perko, 1

 

Por la estraro, voĉoj

1 s-ro Berka, 152

2 s-ro Mudrak, 149

3 patro Casanoves, 142

4 Patro Kiŝ, 141

5 Pastro Flammer, 140

6 pastro Beckers, 137

7 f-ino v. Kleef, 132

8 s-ro Scherer,  131

9 s-ro Vigar, 119

10 s-ro Šváček, 115

11 s-ro Perko, 103

12 s-ro Tuinder, 65

13 pastro Longoni, 47

 

La membroj de la balota komisiono akurate kontrolis ĉion kaj trovis ĉion perfekte farita. Pro tio ili deklaras, ke la supre skribitaj rezultoj estas veraj.

La balota komisiono Prezidanto sig. K. Dürrschmid

Membro, sig. F. Galbusera

Membro, sig. Franz Casar

A-9010 Klagenfurt, 4-a de februaro 1971

 

al la indekso


 

Raporto de s-ro Dürrschmid
al la Ĝenerala Sekretario de IKUE

 

Je ĵaŭdo la 4-an de februaro 1971 venis s-ro Franco Galbusera el Verona, Italujo, kaj s-ro Franz Casar el Klagenfurt en mian loĝejon en Klagenfurt kaj ni tri membroj de la balota komisiono akurate kontrolis ĉion kaj subskribis la aldonitan protokolon. Vi kiel ĝenerala sekretario de IKUE certe nun informos la elektitojn pri la rezulto de la skriba balotado kaj aranĝos la necesajn paŝojn por starigi la novan estraron de IKUE.

Laŭ nia opinio la malsukceso de s-ro Tuinder ĉe la baloto ĉefe estas kaŭzita per la skribmaniero kaj atakemo de la redaktoro de nia "Espero Katolika", s-ro Stefan Maul. Pri ĝi ne nur la slavoj, sed ankaŭ la italoj, francoj kaj hispanoj estas ŝokitaj. ... Venis al mi plendoj el Ĉeĥoslovakujo, Francujo, Italujo kaj Polujo. La granda malkontento ja ankaŭ montriĝas el la rezulto de la balotado. Pro s-ro Tuinder mi bedaŭras ĝin, ĉar li certe estis fervora kaj ambicia prezidanto. Ankaŭ s-ro Maul estas sendube kapabla redaktoro. Sed, kiel prave skribis P. Kiŝ, tio sole ne sufiĉas. Li ne komprenis, ke la percepto de la religio ĉe la slavoj  kaj romaniaj popoloj estas tute alia ol ĉe 1a ĝermanaj popoloj. Kaj ĉefe la slavoj, kiuj devas vivi sub la forta premo de la ateista komunismo, estas forte ŝokitaj pri la atakoj al papo kaj eklezio en EK. Mi volas fini per la deziro multfoje skribita al mi, Dio donacu al IKUE pacon kaj konkordon, por ke nia katolika Esperanto-Movado kresku kaj prosperu! Ke la nova estraro kaj prezidanto tion atingu, estas mia arda deziro! Plej kore kaj samideane mi salutas vin, samcelane via

K. Dürrschmid

 al la indekso


 

El la cirkulero de la Centra Oficejo de IKUE
al la estraranoj

 

La kasraporto vidigas malbonan financan staton. Ni enspezis kotizojn de sv. fr. 6907,34. Se ni dividas per la kotizsumo de fr. 13 rezultas ke en 1970 pagis nur 531 membroj.

Rilate la elektojn: Laŭ nia statuto ĉiuj decidoj estas farataj per simpla plimulto de la voĉdonintoj. Voĉdonis: 172. Simpla plimulto:86. Laŭ tio estas elektitaj la kandidatoj n-roj 1-11. Sed ĉar laŭstatute "la estraro konsistas el 10 membroj kaj la prezidanto", laŭ mia opinio validas la elekto nur por la kandidatoj n-roj 1-10. Ĉu mi eraras? Estas tre bedaŭrinde, ĉar en tiu kazo eksiĝas la kandidato n-ro 11, s-ro d-ro Perko, kiu estis tre kompetenta estrarano.

Restas nun la laŭstatuta tasko por la nova estraro, elekti vicprezidanton, vicsekretarion, sekretarion kaj kasiston. Ĉar mia sanstato ne permesas al mi daŭrigi la ampleksan laboron de sekretario, mi devas peti la estraron, nomi alian sekretarion. Laŭ mia scio la aliaj oficuloj de la estraro ne rezignis kaj mi proponas reelekti ilin.

Ges-roj Tuinder akurate prizorgis la grandan laboron de la ekspedo de EK. Ili meritas la elkoran dankon de IKUE, kaj mi esperas, ke ili daŭrigos tiun laboron malgraŭ la seniluziiga rezulto de la elektoj. Elkore mi dankas al f-ino van Kleef, kiu en 1970 pro mia malbona sanstato faris por mi la sekretarian laboron kaj same prizorgis la adresaron de la abonantoj de EK. Mi esperas, ke ŝi daŭrigos tiun lastan taskon. Eble ŝi transprenos la tutan Centran Oficejon. Se ne, mi estas preta prilabori ĝin kaj la arkivon de IKUE.

Al la nova prezidanto, pastro Longoni, kaj al la novaj estraranoj mi kore gratulas kaj esperas, ke ni atingos fruktodonan kunlaboron por la prospero de nia lKUE.

W. Flammer rezigninta sekretario

al la indekso


 

ADIAŬ AL TRI LABORĈEVALOJ

 

Kiel "In Memoriam" mi verkas tiun ĉi artikolon post grava kaj vigla periodo en IKUE, kiu finis miaflanke en Profunda seniluziiĝo en la membroj de nia dividita unuiĝo.

La rezulto de la balotoj estis tia, ke IKUE perdas tri kapablajn junajn homojn el la estraro de IKUE kaj la redakcio de EK. Ĉiuj tri devenis el la junulara movado de IKUE. Jacques Tuinder kaj Stefan Maul estis siatempe redaktoroj de "Birdo"kaj Klaus Perko prezidanto de la junularsekcio.

Estas ĝuste tiuj ĉi konstantaj kaj entuziasmaj kunlaborantoj, kiuj ricevis la malaprobon de la IKUE-membroj. Ni scias la kaŭzon: ne estas pro maldiligenteco, sed pro la enhavo de iliaj artikoloj en EK ke oni forpuŝis ilin. Libera esprimo de opinioj estis kaj estas ilia idealo. Fakte nur tiu ĉi elirpunkto povos konduki al posta VERA DIALOGO.

La plimulto el la voĉdonintaj membroj de IKUE ne komprenis tion kaj ĝi direktis sin kontraŭ la grupo, kiu montras forte socian, ekumenan kaj realisman karakteron. Stef organizis la unuan kongreson de IKUE/KELI en Limburg Lahn, Jacques aranĝis la agadon E3, Klaus tradukis riĉenhavan broŝuron "Eklezio kaj Milito". Kaj tio nur estas io el iliaj laboroj dum la lastaj kvar jaroj. Oni nur legu la aperintajn numerojn de EK por scii tion!

Tamen la kontraŭa direkto venkis. Mi ne nomas ĝin "konservativa", sed pli multe "romantika" eble eĉ "romromantika"!. Estas ja klare, ke la multaj orienteŭropaj voĉdonintoj ankoraŭ vivas kun romantika ideo pri precipe la por ili malproksima Centro de la katolika Eklezio. La Vatikano estas kiel magia sanktejo, kiun oni ne ektuŝu, sed kies aŭtoritatulojn oni nur obeu senkritike kaj humile.

Por tiu ĉi centro oni forĵetas ĉion alian kaj precipe tiujn kiuj kuraĝas kritiki ĝin por pli reala vivkoncepto, per kiu ili fakte ne atakis Vatikanon aŭ papon, sed la belan revon de romantika direkto. Verŝajne POR NE PERDI TIUN REVON, la orienteŭropaj membroj riskis tiel multe en IKUE kaj forŝovis la plej kapablajn kaj sindonajn fortojn el la realista grupo.

Tio havos resonon en EK. Romantikuloj certe verkos artikolojn pri plorantaj madonoj aŭ sangantaj vundoj kiel tiuj de Patro Pio, ĉar ili tiel forte deziras miraklojn, t.e. tion, kio ne okazas en la ĉiutaga vivo (romantiko estas ja "forkuro" el la ĉiutaga vivo). La realista direkto ne montris tiun bezonon, sed pli intense serĉis al vojoj por socia kaj porpaca agadoj.

En la nunaj cirkonstancoj oni ne povos antaŭvidi, kiaspeca revuo EK estos post kelkaj monatoj se ĝi ankoraŭ aperos . Mi dubas ĉu la realistoj en la nova estraro sukcesos eviti la fantomon de cenzuro, kiu grimacas nun en nia unuiĝo kiel ĉiam kaj ĉie post tielnomata "purigado". Tiu danĝero estas vere la plej stranga frukto kiun produktis la demokratio en IKUE!

Corry van Kleef

al la indekso


 

ARANĜOJ DE IKUE-SEKCIOJ

 

FRANCUJO: Kongreso de la Katolika Ligo, Orleans, 27-28a de marto 71. Kongresejo: Pensionnat St. Aignan, Orleans. Akceptejo: Esperanto Office. Provizora programo: sabaton: distra vespero; dimanĉo: 9.30 ĝenerala kunveno, 11.00 diservo en Esperanto, 12.00 komuna manĝo, 14.00 vizito de la urbo.

 

ĈEĤOSLOVAKIO: Programo de la katolika sekcio de ĈEA: Ekskurso al Pollando, 4-taga, fine de junio 1971; Pilgrimo kaj 3-a landa kunveno en Přibram-Sankta Monto, 13-15a de aŭgusto 1971; ĝi estos kunigita per aŭtobusa krozado de Vsetín tra Moravio-Bohemio kun haltoj en diversaj urboj kaj lokoj dumvoje; Pilgrimo de junularo al Hory-Česká Třebová, dua duono de oktobro.

 

al la indekso


 

KELKE DA KONGRESANOJ

 

de Klagenfurt destinis belajn fotojn pri nia komuna kongreso por la dokumenta memoralbumo, kiun mi intencas kompili.

Ĉar la materialo ankoraŭ ne estas kompleta, mi urĝe petas al ĉiuj, kiuj fotografis en Klagenfurt, sendi al mi interesajn fotojn por riĉigi la kolekton.

Koran antaŭdankon!

D. de Boer, Den Haag - Nederlando

al la indekso


 

El la Sankta Skribo

SUBAKVIĜI EN JORDANO 

 

Johano la Baptisto staras meze en Jordano kaj li amase baptadas, plene agante kiel Baptisto! Liaj predikoj ne vualas la veron kaj li aldonas la savantan agon al sia kritika parolo: li baptas. Li lasas, por tiel diri, neniun Izraelidon senplie eniri en la promesitan landon; ili devas unue plene subakviĝi en la rivero. Ĝuste kiel la popolo antaŭ jarcentoj tra Jordano eniris la landon Kanaanan. Kiel signo de pentofaro, puriĝo kaj liberiĝo. Ĉar la fino de la bapto estas: denove elakviĝi.

Tiam alvenas Jesuo: "Kiel mi akceptu vin?" verŝajne pensis Johano. Nepre ne per la bapto; tio estas klara afero! Ĉar tio havas rilaton kun peko, mallumo kaj morto. Nur pensu pri la pereo de la Egiptoj en la Ruĝa Maro.

Sed venas Jesuo, tiel estas skribite, "por esti baptata de Johano". Atentu pri la vortoj: por esti baptata! Li volas submeti sin al tiu pereosimila subiĝo en la akvo. Tio estas ja tute nekomparebla kun nia "irado al prelejo por baptosolenaĵo". Ĉi tie okazos io, ĉi tie fakte okazos la tuta historio de Jesuo Mesio.

Ĉar li volas iri ĝuste la saman vojon de la homoj, tute kaj plene. Kiel unu el la multaj, kiuj eniros la Landon nur pere de la bapto. Sed la sekreto estas: ne nur kiel unu el la multaj, sed multe pli kiel Unu por multaj. Tiel li volas iri ĉi tiun pasian vojon, por subiĝi kun kaj nome de la aliaj. La unua el multaj fratoj, poste skribos apostolo Paŭlo.

Ĉi tie, kompreneble, ne helpas rifuzo flanke de la Baptisto. "Decas al ni plenumi ĉian justecon", diras la Sinjoro. Tio signifas: Johano devas fari tion, kion oni atendas de li (ĉar tio estas justeco en la Biblio) kaj tio estas: baptado! Kaj ankaŭ Jesuo devas fari tion, kion oni atendas de Li, kaj tio estas: iri la vojon de la homoj por savi ilin. "Plenumi justecon", tio estas realigi sian mision, fari tion, por kio oni estas elsendita. Kun kiu alia intenco Jesuo, la Sinjoro, venus ĉi tien al Jordano?

"Tial li lasis Lin." Kaj la Filo de Izraelo iris la vojon de Izraelo, kiel antaŭe rekte tra la akvon de la Ruĝa Maro kaj Jordano. Tra la juĝon, survoje al la nova vivo.

Kaj tiel Mateo rakontas al ni nenion malpli ol la grandan historion, tiun pri la morto sur la kruco kaj pri la releviĝo el la potencoj de mallumo kaj morto.

Pastoro N.A. Schuman (el Bijeen)

al la indekso


 

Malgraŭ la krizo ni meditu pri la

Valoro de la preĝo

 

Du demandoj sin trudas:

a) Kial propradire homo preĝas, kio estas la fundamento de lia preĝo?

b) Kio estas preĝi, kiel oni difinas preĝadon plej bone?

Se vi havas respondon al ĉi tiuj demandoj, vi scias ĉu la preĝo havas valoron en via vivo kaj kion vi faru, vi mem kaj kune kun aliaj, pri ĝi.

Dum la lastaj jaroj aperis centoj da artikoloj pri la preĝo; pruvo, ke io ĝenas. Pripenso pri ĝi tial estas dezirinda, eĉ necesa.

Ni tamen bone konsciu, ke al ĉiuj kial-demandoj en la vivo respondo ne ĉiam eblas aŭ necesas. Ekzemple, ĉu ni povas respondi la demandon: Kial ekzistas amo inter la homoj? Kial ekzistas la naturo, tago kaj nokto, sunleviĝo kaj sunsubiro? Kial ekzistas Dio?

Esence temas pli pri la kielo de la rilato inter Dio kaj homo ol pri la kialo de tiu rilato. Kaj jen la problemo: tiu rilato nuntempe ŝajnas postuli aliajn kriteriojn por realigi ĝin. Nia bildo pri Dio ŝanĝiĝis kaj samtempe la rilato al tiu Dio, kaj jen nia necerteco, nia problemo. Ni volas solvon.

Nia preĝokrizo, se uzi tiun pezan vorton, sekvas el nia krizo pri Dio, pri nia kredo je Li, ĉar preĝi estas esprimi sian kredo-situacion.

* Do gravas unualoke, ke ni denove havu "komprenon", se tio estas ebla, pri Dio, pri nia kredo je Li. 

Ni klopodu prezenti kelkajn ideojn pri tio.

Ŝanĝiĝo de la bildo pri Dio estas jene direbla: La moderna homo forte konscias pri sia "posedo" de la mondo. Li akiris tiun posedon de la mondo pere de la tekniko, de la homa organismo pere de la medicino, de la menso per la psikologio kaj psikiatrio, de la socia vivo per organizo kaj planoj. Pere de sociaj aranĝoj, ekonomiaj reguladoj, medicina zorgado li solvas problemojn en tute alia maniero ol antaŭe. Kion li per obstina batalo, rigora laŭplaneco kaj akurata prikalkulo venke akiris el la naturo, tio protektas lian kunhomon kontraŭ barbareco, anarkio, malsano, inundoj, malsato, malvarmo kaj mizero. La homo spertas kaj konscias sian konon kaj povon. Li regas la mondon, konkeras terenojn kiujn oni antaŭe konsideris preskaŭ ekskluzive rezervitaj al la ĉiopovo de Dio, al la zorgo de Dio. La propralaŭleĝecon, la aŭtonomion de multaj terenoj, de la tuta kampo de naturo kaj laboro oni nuntempe laŭvivas kaj spertas kiel ion tute naturan kaj memkompreneblan.

Tion oni nomas la "sekulariga procezo": la mondo iĝas mondo kaj Dio iĝas Dio. Oni malakceptas intermikson de Dio kaj la mondo.

La demando pri la loko de Dio en nia ekzisto, pri lia agado, pro tio iĝas granda problemo. Kiel ni vidu tiun Dion en nia vivo? De tio dependas ankaŭ nia rilato al Li. Tiu rilato devos konformiĝi.

Kiamaniere ni trovos la spurojn de Dio?

Paŭlo diras: la kredo venas el la aŭdo. Unue ni devos aŭskulti kaj poste venos la kredo, se almenaŭ oni bone aŭskultas kaj kapablas aŭskulti.

Ĉi tiu aŭskultado ne signifas nur aŭskulti la biblion, la dogmajn formuladojn en prediko aŭ religia referaĵo, sed ankaŭ la multajn "parolojn" kiuj venas tiamaniere al ni. La teologoj diras: ni devas kompreni la signojn de la tempo.

* Ekzistas du vojoj por iri al Dio: la vojo de la kreaĵo kaj la vojo de Kristo. La tuta realaĵo ĉirkaŭ ni montras al ni spurojn de la mistero de Dio.

Ni ne izolu la misteron de Dio for de la mondo. Tiu tuta mondo radikas en la ĉiam ĉeestanta, efikanta realeco de la persona krekapablo de Dio. Dio ne estas ia forto flanke de aliaj fortoj, sed la plej profunda fonto kaj radiko de ĉiuj fortoj.

Ni ne rilatigu ĉion al Li, sed ni jes devas agnoski Lin en la mondo. Li estas la kaŝita fundo de la tuta mondo, de nia tuta vivo. La vivanta Dio rivelas sin en sia kreado; tie Li iĝas atingebla.

Vi povus repliki ke estas belaj vortoj, sed ke ili ne utilas al ni. Kion signifas: koni Dion el la kreaĵo?

La kreaĵoj enhavas indikon al Dio kaj en tiu indiko vi povas iomete koni Dion. Dion mem ni propradire ne povas atingi, ne priskribi; ĉio estas nur indiko al Li. Dion mem ni ne vidas, ni ne aŭdas, kaj en ti tiu senco ne renkontas. Maksimume ni spertas ke ni estas survoje al Li, ke ni trovas spuron de Li, sed teni Lin mem, tio neniam okazos. Estas ja karakterizo de la Dio-sperto ke ni ne tenas Dion.

Kion Kristo diris al ni pri Dio, tio ankaŭ fariĝis per homaj vortoj; ankaŭ ili estas indikoj; ankaŭ el liaj vortoj ni povas nenion konkludi pri la esenco de Dio. Li laŭhome esprimis sin en Kristo.

Nia sola eblo por akiri pli da kompreno pri Dio do konsistos en tio, konsideri ĉion kio okazas en nia vivo kiel indikon al Li. Tutpura dio-sperto ne ekzistas; dio-sperto ĉiam estas sperto pri nia ekzisto, sperto en kiu nia vivo iĝas travidebla ĝis la plej profunda fundamento. El la eventoj la homo povas nur eldiri la nomon de Dio, kaj tiu nomado povas esti: voki, krii, flustri, preĝi, kanti, jubili, plendi, funebri, blasfemi. La homo esprimas sian propran ekziston, ion profundan, iun misteron pri kiu li konscias ke ne estas eble esprimi la mesaĝon per homaj konceptoj.

Jen klariga ekzemplo: Infano naskiĝas. La religia homo diras: Dio - tio estas: laŭdo al Dio, dank’ al Dio. Dio ne donas tiun infanon. La infano naskiĝas kaj oni estas tiom imponata per la profundo kaj la mistero de la ekzisto, ke oni krias: Dio.

Mi do ne priskribas la realon de Dio; mi spertas lian ĉeeston kaj esprimas mian propran homan sperton pri iu speciala evento. Dio estas trans la eventoj.

 Nu, preĝi estas klopodi per miaj propraj vortoj aŭ per la vortoj de la komunumo esprimi, kiuj kreoelementoj tuŝas min en la indiko al Li, kaj kiamaniere mia kredo je Li nutriĝas. En tio Kristo estas modelo por mi, montrante kiel li faris tion en sia vivo.

* Pro tio la ŝanĝiĝinta bildo pri homo kaj Dio, pro la mondiĝo de la mondo kaj la diiĝo de Dio mi devos preĝi en alia maniero ol antaŭe.

 * Ju pli bone mi konas la mondon, ju pli bone mi komprenas la signojn de la tempo, despli sana povas iĝi mia rilato al Li.

 Ni mem ŝanĝiĝas kaj tial ŝanĝiĝas nia bildo pri Dio. Do ne estas la transcendo de Dio kiu malfaciligas mian preĝon, sed la nerealeco de kelkaj dio-konceptoj, kiujn ni en la pasinto povis akcepti, sed nun ne plu. Ni devos serĉi bildon pri Dio, kiu pli bone akordiĝas kun la maniero kiel ni pensas pri ni mem, pri la mondo kaj pri la homa realaĵo.

Kredanto, kristano konscias pri tiu lasta fundo de sia ekzisto; li scias ke tio estas elemento el lia vivmaniero, el vivmaniero kiel Kristo vivis antaŭ li.

Li konscias pri sia Dio. Kaj jen precize la diferenco inter religia kaj profana homo. La psalmoj esprimas tiun kredon jenmaniere: Kio estas por mi la ĉielo sen vi? Kion mi faru sur tero, se vi ne ekzistas? Eĉ se rompiĝas mia korpo, se mortas mia koro, vi estas mia roko, ho mia Dio, la estonto kiu min atendas. Fore de vi ne estas vivo.

 Verŝajne leganto diros al si mem, ke fakte li jam scias ĉi tion. Kompreneble estas en mi pli profunda ekzisto-dimensio, kompreneble mi devas preĝi, ĉar mi devas esprimi mian kredon, transigi ĝin al aliaj; mi kelkfoje bezonas esprimi ke tiu Dio okupas sin pri mi.

 Nia kredo estas mistero, neklara afero; pro tio ĝi nomiĝas kredo. Ni daŭre deziras firmecon; la nevideblaĵon ni volas havi palpebl en niaj manoj; ni volas havi en nia konscio klaran bildon pri Dio. Nia lukto konsistas en tio, ke tiu klara bildo daŭre eskapas.

 Ĉi tiu kompreno pri nia rilato al Dio estas taŭga deirpunkto por nia preĝo. Kredi estas meti Dion meze de nia ekzisto. Preĝi estas esprimi ĉi tiun situacion. Ĉi tiu esprimado povas okazi en diversaj formoj, ankaŭ en diversaj lokoj kaj tempoj. Sed nun ni ne parolu pri tio.

 Vi sendube konas la malnovajn preĝo-difinojn: preĝi estas levi la koron al Dio; preĝi estas paroli kun Dio. Estas klare, ke oni povas ankoraŭ uzi tiujn difinojn, se vi nur metas ilin en la fono de ĉio supre dirita.

 Paroli kun Dio estas io tute alia ol paroli kun homoj. Dio ne estas homa persono; la fakto mem ke Dio estas indikata kiel persono jam ne estas pli ol reprezento, bildo tre neperfekta. En la pasinto ni tro multe faris el Dio personon. Ni konas nur homajn personojn, nur homan paroladon. Ĉiuj bildoj por trovi la spurojn de Dio estas bonaj, se ili signifas ion al vi mem. Sed ne forgesu ke estas nur bildoj, povraj indikoj.

La samo validas por la esprimo: "Dio parolas al ni." La vorton de Dio ni ne povas kapti per iu sperto; ne ekzistas apartaj diaj vortoj, riveloj ekster ĉio kio ekzistas. Ne ekzistas aparta ondlongo per kiu kredanto povas kapti ion. La parolo de Dio al ni estas nenio alia ol la lingvo de la kreaĵo. La kreaĵo parolas pri Dio kaj tiamaniere Dio parolas al ni. "Liaj nevideblaj ecoj post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentante per liaj faritaĵoj, nome lia eterna potenco kaj dieco." (Rom. 1,20). Dio komencis la dialogon pere de ĉio kion ni ricevis, kaj antaŭ ol ni petis Lin.

Nia kontribuo en la dialogo komenciĝas per aŭskultado kaj poste per respondado. Per la kontakto kun ni mem, kun aliaj homoj, kun ilia amo, ilia fido, iliaj produktoj kiel arto kaj tekniko, per la kontakto kun la naturo Dio nin tuŝas. Nia reago ĉiam restos homa reago. La religia kaj la profana elementoj sin distingas nur en la homa agado kaj ĝiaj esprimrimedoj.

La preĝo estas homa agado kiel laboro kaj sporto. Ĝi estas homa esprimilo. Oni per ĝi esprimas sian vivmanieron, nome tiun vivmanieron kian laŭvivis Kristo. Oni per ĝi esprimas sian kredosituacion, i.a. la konscion ke Dio estas la plej profunda dimensio de nia vivo, uzante por tio lian nomon. Ankaŭ kune oni povas esprimi sian ekzisto-situacion. Se iu alia envortigas sian ekzisto-situacion, vi povas konstati ĉu tio akordiĝas kun via maniero. Estas homoj kiuj tiel trafe ĝin envortigas, ke vi rekonas vin en tio. En ĉiu preĝotemo vi povas ekzameni, ĉu en ĝi io esprimiĝas de via propra vivmaniero, kiel vi pensas ke tiu maniero konformas al tiu de Kristo mem.

Psalmo, liturgia preĝo, memfarita teksto, teksto el iu spirita libro enhavu rekonon de via ekzisto-sperto; se ne, ĝi ne estas taŭga por vi.

* Ĉu nepre necesas esprimi sian kredosituacion? Ĉu do nepre necesas preĝi en nia vivo? Ĉu tio havas sencon?

 Al vi la respondo.

 Mia respondo estus:

 Geamantoj en vorto kaj ago esprimas sian amon. Povas esti tre mallonga parolo, povas esti nur okulumo. Povas eĉ konsisti en silenta kunestado (=la valoro de meditado!).

 En homo admiro, dankemo, ĝojo, dubo kaj angoro, necerteco, kredo kaj fido kaj amo emas esprimiĝi, age kaj vorte, per voko, krio, sopiro; per simpla gesto; sen alia persono ĉeestanta, aŭ kune kun aliaj. Homo bezonas esprimi sin mem.

La rezulto povas esti: konvertiĝo kaj preteco, nova orientiĝo, konfirmo, nova espero ktp. Se post mia preĝo mi ne estas alia ol antaŭ ĝi, se ĝi ne helpis min konscii pri kio kaj kia mi estas antaŭ Dio, kaj kun kia pasio, la vero povas esti, ke mi ne reale preĝis. Mi konvertiĝu al amo kiam la preĝo pasas tra mia korpo kaj trans miaj lipoj kaj iel tuŝas min.

 Estas demando, ĉu niaj preĝoformoj estas plejeble adekvataj esprimoj de nia kredo-situacio. Ekzistas ĉi-rilate la ne-povo al vera preĝo. Kaj ankaŭ la povo al ne vera preĝo.

Kredi estas maniero de vivado. La demando por ni estas: kiel ni, persone kaj kune, adekvate esprimu tion?

 Preĝo estas rimedo por komuniki al Dio. Krom la lingvo estas aliaj komunikiloj. Ĉiu serĉu en sia medio la respondon al tiu demando. Multaj personoj konscias, ke iliaj esprimiloj ne adaptiĝis;ili serĉas. Eble, ke tiel ni interpretu ilian preĝokrizon.

 

Francisko Smit (tradukis E. Mulders)

 

al la indekso


 

SEKRETA CIRKULERO

 

"La digno de l' homo postulas ke li agu laŭ konscia kaj libera elekto, t.e. persone, movite kaj gvidite de interne kaj ne sub blinda interna urĝiĝo aŭ pura ekstera devigo". Tion oni povas legi en ĉapitro 17 de la pastoralkonstitucio "La Eklezio en la mondo hodiaŭa" de la 2a Vatikana Koncilo. Kaj en la ĉapitro 52 oni povas legi: "Tial devas ĉiuj, kiuj havas influon al komunumoj kaj sociaj grupoj, efike kontribui al akcelado de edzeco kaj familio. La ŝtata potenco rigardu kiel sian sanktan taskon, agnoski la veran karakteron de edzeco kaj familio, gardi kaj akceli ĝin, protekti la publikan moralon kaj favori la hejman bonfarton".

Kompreneble, tiel estu, ĉiu diras kaj ne trovas kontraŭdiron inter ambaŭ tekstoj. Sed en la lumo de la plej juna sekret-cirkulero de la Sankta Seĝo al siaj diplomataj reprezentantoj tiaj koncil-tekstoj trovas la verajn konturojn. Kion oni rapide tralegis, tio ekhavas pli profundan signifon, se nuncoj kaj episkopoj estas admonataj, influi la registarojn de siaj landoj, por ke en la problemo de la nask-reguligo estu atentata la katolika moraldoktrino. En landoj kun katolika plimulto la politikistoj senmiskomprene devas esti informataj pri la koncernaj ordonoj de la Vatikano. Precipe la registaro de Usono kaj internaciaj organizoj laŭ opinio de la Vatikano subtenas internaciajn kampanjojn por naskreguligo, atentigas la cirkulero, kaj: ĉe analfabetoj tia propagando okaze egalas al vundigo de la libereco kaj digno de la homo.

Kia libereco? Libereco, ekskluzive rajti fari tion, kion la eklezio en fora Romo aprobas? La diktatoroj de la mondo eluzos volonte la okazon, en la senco de la supre citita ĉapitro 52 fari komplezan servon al la eklezio kaj per tio samtempe nobligi sian "ŝtatan potencon" per la "sankta tasko", La importado de la "pilolo" ja kostas mankantajn devizojn, per kiuj oni same aŭ eĉ pli bone povus aĉeti armilojn, por mutigi malsatajn buŝojn. Kaj se evoluhelpantoj je kostoj de okcidentaj landoj instruas famili-planadon, eble en tia instruado tragutas ankaŭ tute aliaj imagoj pri libereco kaj digno de la homo, ol registaro kaj eklezio instruas ilin.

Ĉu la eklezio povas prezenti al la malriĉuloj nenion alian ol severajn ordonojn, por kies atentiĝo nun estu mobilizita eĉ la ŝtata potenco? Espereble laboras en la kanistro- kaj barak-urboj de ĉi tiu mondo ankaŭ aliaj atestantoj, kiuj pli multe komprenas pri la vivo kaj ĝia vera sendigneco, pri libereco kaj servuteco, kiaj ili vere estas, kaj pri la amo - ol fervoraj diplomatoj en la salonoj de la Vatikano.            SZ 

(Jen la konsiderinda komentario de "Süddeutsche Zeitung", germana renomita liberala ĵurnalo, pri la sekreta cirkulero. Kion vi opinias pri ĉi tiu afero?)

 

al la indekso


 

PROGRESO laŭ milimetroj 

Guarapuava, diocezo en Sudbrazilo. La homoj ĉi tie vivas per agrikulturo: maizo, faboj, greno, rizo, porketoj kaj bovoj. Industrio konsistas el segejoj kaj kelkaj celulozofabrikoj. En la diocezo situas kelkaj indian-rezervejoj. Ofte oni aŭdas, ke ili degeneras, supozeble estingiĝos. Ankaŭ la kabokloj - estiĝintaj el intermikso de indianoj kaj blankuloj - konstante malmultiĝas.

Fine la tria tavolo: la koloniistoj. Inter ili estas klare du grupoj distingeblaj. Unue la koloniistoj portugaldevenaj. Ili estas grandbienuloj, sed komfortemaj kaj tial ne interesitaj pri progreso. Ne mirinde, ke ilia vivnivelo estas malalta. Ankaŭ koncerne religion kaj moralon ili staras sufiĉe malalte. La dua grupo devenas el la regiono Rio Grande do Sul, Santa Catarina kaj el Eŭropo. Poloj kaj ukrajnoj inter ili estas posedantoj de mez- kaj malgrandaj facendoj (bienetoj). Ili ŝatas tradicion kaj laboras sur la kampoj laŭ primitivaj metodoj, ekz. eĉ ne per plugiloj. Sed ili estas laboremaj. En la publika kaj politika vivo ili ludas nenian rolon. Ili izoligas sin mem. Aliaj koloniistoj, ital- aŭ german-devenaj, estas pli apertaj, volas progreson.

La laboristoj en la segejoj estas aparta problemo. Ili vivas en granda nesekureco. Kiu scias, ĉu ne iun tagon la tuta ekonomio haltos? Ili trompas la firmaon, kiom ili nur povas, kaj montras eĉ ne iom da personeco. Mizeruloj.

Progreso ĉi tie estos tre malrapida procezo. Oni povas ĝin mezuri laŭ milimetroj. La stagnado estas tro granda kompare kun aliaj regionoj. La trafik-interligoj estas tre modestaj. Pli sanan evoluon malhelpas tiuj facendistoj, kiuj nek vendas nek volas pli bone utiiligi siajn grundojn. Kvankam kun iom da kuraĝo facile eblus agrikulturo kaj fruktoplantado. Sed koncernaj planoj ĝis nun ekzistas nur en la cerboj de kelkaj teknikistoj.

Ĉe tia situacio orda edukado estus necesa. Ĉie nur la “amaso homo” al kiu mankas ĉio persona! Plej terure montriĝas tio en la faveloj, la mizerkvartaloj ĉe la randoj de la urboj, kie ĉiuj vivaĉas - kiuj venas el la kamparo - en kabanoj. La juna diocezo Guarapuava starigas ampleksan planon, kiu mildigu la mizeron. Ĉar ĝis nun mankas vera kunlaboro. Kiu ion faras, agas proprariske.

Mizer-kvartaloj ekzistas en ĉiu brazila grandurbo - eĉ en la tiel grandioza moderna ĉefurbo Brasilia

(nia foto)

 

Person-edukado devas esti la fundamento por ĉio alia. La predikado en tio povas ludi grandan rolon, se ĝi atentas la elementajn problemojn kaj ne restas en malplena spaco. Grava ankaŭ estas la religia edukiĝo de la gvidanta tavolo. Devas estiĝi dialogo. Oni devas serĉi novan animzorgadon por la riĉuloj, la malriĉuloj, la junularo, la kabokloj, la farmistoj, la laboristaro en la segejoj.

La homoj estas flegmaj. Ni riskis eksperimenton en segejo, sed ĝi revenis kontraŭ ni kiel bumerango. En la kampadejaj komunoj, kiuj apartenas al nia paroĥejo, ŝajnas iomete pli bone. Mi paroladis multe pri Populorum progressio - en regiono, kie oni devas mezuri la progreson ankoraŭ laŭ milimetroj.

Sed nun kristaliĝas komuna plano. Ni havas teamon de sep viroj, kiuj ĉiusemajne kunvenas por priparoli ideojn kaj pripensi planojn. José Maria de Souza, kiu gvidas la najbaran paroĥejon, konfidis al mi: “Dum kvar jaroj mi laboris sola, sed estis kvar perditaj jaroj. Neniu eltenas ĉi tie sole laboradi”.

Momente ni ellaboras specialan planon por la gvidantoj de la kapelo-komunumoj. Tie ni nepre devas zorgi por reformoj. Ĝis nun la gvidantoj devis zorgi pri konstruaĵoj kaj festoj. Ni volas doni al ili novan, trioblan taskon: “gvidi, evoluigi kaj sanktigi” la komunumon. Por la unua tempofazo ni volas por tio inspiri 60 lokojn. Kiam ni estos vizitintaj ilin ĉiujn, ni volas el ĉiu komunumo venigi unu viron al studsemajno en Guarapuava.

Ekzistas ankoraŭ tre malmulta respondec-konscio. Oni povas ĉion organizi kaj ekirigi. Sed se oni ne konstante staras malantaŭ ili, jam post mallonga tempo ĉio denove stagnas.

René Parren svd

 

al la indekso


 

EL LA DOKUMENTARO DE LA 2a SESIO

DE LA SINODO DE LA ĈEFDIOCEZO DE VIENO

en oktobro 1970 

 

La sinoda kunvenantaro direktis telegramon al la registaro de Brazilo:

La sinoda kunvenantaro de la ĉefdiocezo de Vieno kun konsterniĝo sciiĝis, ke 17 funkciuloj de la Katolika Laborista Junularo de Brazilo sen sufiĉa arestiga kaŭzo estis enkarcerigitaj kaj ke krom tio de oficialaj instancoj de Brazilo en lasta tempo kreskanta premo estas praktikata al episkopoj kaj pastroj.

Ĉar ni kiel kristanoj abomenas ĉiun teroron, egale de kiu kaj al kiu, kaj en kiuj landoj ĝi estas praktikata, ni kiel reprezentantoj de la eklezio de Vieno postulas de la registaro de la Unuiĝintaj Statoj de Brazilo, nuligi ĉiujn maljustajn aranĝojn kaj en estonteco rezigni je venĝ-agoj, polica teroro, torturado kaj nemotivita enkarcerigo,

(Vidu ankaŭ en EK januaro sur paĝo 19; en ĉi tiu numero la artikolon "Progreso laŭ milimetroj") 

Instigo al la aŭstria episkopa konferenco:

Konsidere al tio, ke estas devo de la kristano, opozicii kontraŭ klinigo de la juro kaj difektado de la digno de homo, kie ajn tio okazas, la aŭstria episkopa konferenco estas petata, pledi ke difektadoj de la homaj rajtoj en Italujo kaj Hispanujo rilate al sacerdotoj sen ofico, estu finataj. En tiuj landoj laikigitaj sacerdotoj rajtas preni laboron nur en tute subigitaj profesioj. Tio estas speciale difinita en artikolo 5 de la itala konkordato. La kredindeco de la eklezio tiom firmiĝos, kiom la homaj rajtoj en la propraj rondoj estas certigataj,

Tradukis W. Mudrak

 (Rimarko de la redaktoro: Pri ĉi-lasta afero, subpremo de la homaj rajtoj pere de konkordato, do eklezia kontrakto kun Ŝtato, certe alilandanaj legantoj volonte aŭdos opiniojn kaj starpunktojn de la esperantistoj en la koncernaj landoj Italujo kaj Hispanujo. Kiel eklezio kun pura konscienco povas kondamni diskriminacion, se en propraj rondoj ĝi praktikas ĝin? Ĉu en tiuj landoj mem ekzistas kristanaj rondoj, kiuj batalas kontraŭ ĉi tiu diskriminacio? Kia estas la ĝenerala sinteno al laikigitaj sacerdotoj? Skribu al ni!)

 

al la indekso


 

AŬSTRIA MONBILETO

 

En septembro 1970 la Aŭstria Nacia Banko eldonis novajn monbiletojn de 1000 ŝilingoj, sur kies antaŭa flanko troviĝas la bildo de Bertha von Suttner, la granda pacbatalantino kaj Nobelpremiitino por la paco (1843-1914).

 

al la indekso


 

TRIBUNO DE DE JUNAJ KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ

Redaktoro: Miloslav Šváček, ĈSSR 

Karaj junaj gelegantoj,

Nia TRIBUNO prezentis al vi gravan parton pri la pasintjara viglado de la ĉeĥa junularo. Certe vi, traleginte iliajn belajn travivaĵojn kaj neforgeseblajn rememorojn, eksopiris al nova kunlaboro inter junaj katolikaj esperantistoj.

Jes, precipe nun, kiam la esperanta movado en la mondo stagnas, estas necesa fervora aktivado de la junularo, por forigi la stagnan staton el la monda scenejo. Grandparte ankaŭ junaj katolikaj esperantistoj povus kontribui al forigo de tiu stato. Pro tio estas necesa organiza laboro, ĉar nur per organizita laboro oni povas atingi noblajn celojn.

Nu kaj ĉu povas esti io pli granda ol nia komuna strebado atingi niajn altajn idealojn? Ĉu ne estas bele samtempe batali kaj por kristanaj idealoj kaj por esperantaj? Ili ja tiel similas unu la alian. Ambaŭ celas amon al la proksimuloj kaj la surteran pacon. Estas nia sankta devo ne plu heziti kaj atendi, sed tuj eklabori. Ni ekkonstruu kunecon de la amo.

Jes, ankaŭ la nuntempa katolika junularo bezonas novajn formojn por sia agado kompare al la pli aĝa generacio!

Tiujn novajn formojn ni komune serĉu. Estas ja necese fondi Internacian Katolikan Esperanto-Junularon - aŭ pli ĝuste, reaktivigi ĝin, ĉar ĝi (IKEJ) ja ekzistas jam, kvankam nur surpapere. Ĉi tiu nova malnova IKEJ transprenu por siaj celoj nian nunan rubrikon TRIBUNO. Ĝuste por tiu celo TRIBUNO ja ekaperis. Kaj pro tio mi alvokas junajn katolikajn esperantistojn en ĉiuj landoj aliĝi al nia junulara agado. Ni bezonas trovi fervorajn kaj oferemajn kunlaborantojn, kiuj povas vivigi internacian junularan sekcion de IKUE.

Ne forgesu la vortojn de Jesuo Kristo: "Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze inter ili". (Mat. 18,20).

Denove mi vokas vin, karaj junaj gefratoj. Ne permesu, ke malaperu nia antaŭ nelonge naskita TRIBUNO - ĝi ja estas nia kaj por ni.

Mi fidas je via kunlaboro precipe nun, kiam ĉeĥaj IKUE-anoj, sen kulpo de IKUE, ne plu ricevadas nian karan organon EK. Ni restu ĉiam optimistoj, ĉar nia Savanto diris: "Petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite". (Luko 11,9) Pro tio mi petas kaj serĉas vin kaj frapas pordojn de viaj koroj, por ke ili larĝe malfermiĝu kaj disponigu sin al la internacia junulara sekcio de IKUE kaj nia TRIBUNO en EK.

Volonte mi akceptos viajn aliĝojn por ke ni povu kune kun la IKUE-estraro pritrakti oficialan refondiĝon de IKEJ. Samtempe mi atendas viajn opiniojn pri IKEJ kaj TRIBUNO, viajn proponojn, instigojn, konsilojn kaj kontribuaĵojn por nia rubriko. Ne forgesu, ke la adreso de via TRIBUN-redaktoro estas supre menciita, por ke vi tuj skribu al via frato

Miloŝ

 

al la indekso


 

KRUCVORTENIGMO

Klaku sur la foto por vidi ĝin grandformata

 

 

al la indekso


 

Eta IKUE-Kabaredo

(lasta prezentado)

 

PRI PURIGADO DE IKUE

Proponoj al la nova estraro

1. Kiel ni faris Sac. Beckers honora prezidanto de IKUE, decus fari S-ron J. Tuinder pro tro libera konvinko MALHONORA PREZIDANTO de nia rom-rom-rom-kaj-pli-ol romkatolika unuiĝo.

2. Al Stef Maul ni donu la ORDENON DE MALGRANDA DIABLO EL SKATOLO pro lia kritikemo kontraŭ la anĝela Centro de nia Eklezio.

3. Al Klaus Perko ni donu la konsilon, publikigi en la estonteco PLI SIMPLAJN ARTIKOLOJN, ĉar la nivelo de nia membraro estas tia, ke ĝi ne eltenas lian intelektan stilon. Li prenu kiel ekzemplon la stilon de "Katolika Sento".

4. Al ĉiuj tri antaŭnomitoj ni rekomendu, se ili volas savi sian animon por la eterneco, ĉiutage antaŭ endormiĝo pie kaj diligente legi paĝon en "Katolika Sento", por eklerni la intrigojn, kiujn oni povus uzi por la estrar elektoj post kvar jaroj. Tiuj intrigoj nur estas permesataj, se ili estos uzataj por defendo de papo kaj Vatikano. En aliaj kazoj estas pekoj!

5. En "Espero Katolika" estu malpermesate publikigi:

ARTIKOLOJN

  1. kun kritiko pri Vatikana riĉeco,

  2. kun kritiko pri konservativaj enciklikoj,

  3. kun kritiko kontraŭ la ordono de pastra celibato,

  4. kun pledo al interkomunio,

  5. kun teologia enhavo de teologie diplomitaj laikoj.

BILDETOJN

  1. kun pastroj kaj litoj,

  2. kun pastroj kaj virinoj,

  3. kun pastroj kaj antaŭnomitaj aferoj kune.

 

6. KABAREDOJ ne plu povu okazi

nek dum IKUE/KELI-kongresoj, se tiuj ĉi hazarde ankoraŭ okazos nek sur la estonte sanktigotaj paĝoj de EK.

Laikojn, kiuj protestos kontraŭ la pur-purigado de IKUE, ni tuj sendos al la ĉielo laŭ la metodoj de la novstila inkvizicio.

La eksvicsekretariino Corry van Kleef.

 

al la indekso


 

DEVO DE MODERNA KRISTANO

 

En novembro 1969 okazis en Vaŝingtono konferenco de la amerikana branĉo de la "Internacia Ligo por Repacigo". Dum ĝi s-ro James DOUGLASS faris tre atentindan paroladon pri "Teologio de rezistado". Li komencis ĝin per la ĉapitro "La evangelio - revolucio kontraŭ perforto", el kiu mi ĉerpis tradukante:

"Mi kredas, ke la kruco de Jezuo estas la fundamento de la paciga forto de la kristana kredo. Mi komencu mian referaĵon sur ĉi tiu bazo kaj demandu: Ĉu nia paclaboro en Ameriko dum la jaro 1969 staras sur la vero laŭ Dio, se ni ne estas pretaj, laŭ ĝi malobei al leĝoj, kiuj koncedas murdon; ofte akcepti punojn per karcero kaj perdon de tia sekureco konsideri kiel memkompreneblan prezon, kiun oni pagu por vivado en ekstreme maljusta socio? Se ni ne estas pretaj, kiel soldato en perforta luktado fordoni nian vivon senperforte? Mi opinias, ke kristano, kiu ne estas preta mem akcepti la krucon kaj tamen parolas pri paclaboro, proksimiĝis al falsigo de la evangelio kaj ordinara farizeismo. Mi kredas, ke por kristanoj, kiuj hodiaŭ volas nove trovi la evangelion kaj krucon, estas necese evoluigi kaj efektivigi teologion de rezistado. Kiel enkondukon al tia teologio oni povas meti la demandon: Kiun lokon leĝo kaj ordo havas en la evangelio?"

Kaj Douglass daŭrigas en la ĉapitro "Elektu la vivon!":

"Iusence leĝo kaj ordo en la evangelio rolas same kiel en la vivo de multaj vietnamaj kamparanoj kaj amerikanaj negroj. Ili kondukas al ekzekutado. La roma ŝtato ordonis la ekzekutiĝon de Jezuo laŭleĝe kaj la romiaj soldatoj, kiuj ĝin plenumis, ne malobeis al leĝo. Fakte, se la soldatoj ne obeis la ordonon de Pilato, ili estus kondamnitaj pro civitana malobeo. La soldatoj preferis plenumi sian taskon per martelo kaj najloj al la risko de propra krucumiĝo. Leĝo kaj ordono estis konservitaj je kosto de judo mortinta. Sed ordoninte la ekzekutiĝon de Jezuo la romia ŝtato samtempe preparis sian propran detruiĝon, sc. dissolvon de la imperiestra ordo kaj ĝiaj leĝoj, kiujn la romiaj civitanoj rigardis fundamento de l' homa ekzisto. Kiam la romianoj verdiktis la morton de Jezuo kaj kristanoj, ili mem pionire kontribuis al vojo de revolucia vivmaniero. Al vivmaniero kiu dum la sekvintaj 300 jaroj malebligis la provojn de la ŝtato ĝin detrui. Ĝuste per la provo de la ŝtato, ĝin detrui, la kristana kredo estis vivigita. La senperforteco, kiu karakterumis tiun kredon, certigis la venkon de la eklezio. La romia imperio same malsukcesis la kristanojn neniigi kiel en la provado ilin rekrutigi. La etiko de la amo rezistis kaj al la ekstermo kaj al kompromiso. Fine ĝi triumfis super la imperio - almenaŭ ĝis la politike lerta Konstanteno la eklezion faris parto de la establaĵo kaj tiel preparis la interligon de kruco kaj glavo, sub kies gvido ni ĉiam ankoraŭ vivas - aŭ pli bone dirende - kun kies helpo ni ĉiam ankoraŭ mortigas."

Kaj plie en la ĉapitro "Elektu la vivon":

"Mi havas la konvinkon ke la konscienco de ĉiuj konfesantoj de la kredo postulas la respondon al la konstante pliiĝanta brutaleco de Ameriko, fordoni la privilegiojn de la klasoj, rezisti al leĝaro, kiu rezultigas morton tutmondan, kaj aligi niajn nigrajn kaj blankajn gefratojn en malliberejoj. Nia hezitado, plenumi ĉi tiujn devojn, devenas de tio, ke la "american way of life” faris nian kredon senforta kaj sendia. Ni ne konas la Mastron de la historio. Ni submetas nin al Cezaro, ĉar li portas la maskon de Konstanteno. Ni perdis la forton aŭskulti la vorton en mondo de propagando. Ni kredas ke ni povus kredi sen sufero. Ni amerikanoj troviĝas ĉe la rando de la morto, ĉar niaj privilegioj baziĝas sur la morto de aliaj homoj. Sed ni ne estas pretaj, pagi la prezon de vivo."

Fine mi legis:

"La fortoj de la vivo ne estas venkeblaj, se oni ilin obeas. Ĉi tiuj efikadas en nia tempo el la malliberejoj, en kiujn la registaroj volis trudi la rezistantojn kontraŭ la militservo, sed donis al tiuj fortoj nur novan lokon de novnaskiĝo,"

La plej granda parto de ĉi tiu emociiga parolado meritus la plej vastan diskonigon; ĝi senmaskigas ne nur la amerikanajn kristanojn.

(Laŭ "Der Christ in der Welt" XX/2 peris d-ro Adolf Halbedl, Aŭstrujo)

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

ANKAŬ NUR HOMO

La decembra EK pripensigas min denove, speciale la antaŭlasta paĝo (239) "P.S. de la redaktoro" pri la lastjara enhavo de EK. Trafoliumante denove la pasintjarajn ekzemplerojn de EK, por refreŝigi memoron, mi devas konstati, ke denove jen kaj jen aperadis plend- kaj kritik-artikoloj pro la enhavo de EK. Laŭ ĉi tiuj kritikaĵoj (de kelkaj personoj) oni poste pritraktadas ĝeneralan nivelon de EK kaj internan situacion de IKUE, kio laŭ mia opinio ne estas tute ĝusta. Mi pensas ke la pli granda nombro de EK-abonantoj kontentas kaj pri la aspekto kaj pri la enhavo de EK. Estas ja kutimo, ke la konsenton aŭ kontenton oni jam tiel ofte ne esprimadas, kiel malkonsenton aŭ malkontenton. Bedaŭrinde nur tiel malmulte da IKUE-anoj esprimis sian kontenton aŭ malkontenton en la enketo (vidu p. 217). Tiu malekvilibro kaŭzas malbonan atmosferon ne nur por la redaktoro mem sed precipe ankaŭ por IKUE, kies organo EK estas.

Ankaŭ al mi kelkaj lastjaraj artikoloj ne plaĉis (ekz. "Ridinde" p. 28; “La financa imperio...” p. 113; k.c.). Sed ĉu estas eble ĉiam kontentigi centprocente la tutan, tiel diverskarakteran legantaron, kiun havas EK? La redaktoro ja estas ankaŭ nur homo (eble erarema kiel ni ĉiuj). Certe ĉiu leganto povas en EK trovi ion konvenan por si mem. Jes, estas necese esprimi bedaŭron pro malkonvenaj kelkaj artikoloj por nia legantaro, sed samtempe ankaŭ bedaŭron pro kelkaj troigitaj kritikoj pri EK-enhavo. Jes, ĝusta kritiko certe estas bonveninda (kaj ĉiu rajtas esprimi sian kritikon), sed ĉu vi, karaj kritikantoj, donis vian helpeman manon al la redaktoro, sendinte al li viajn kontribuaĵojn por helpi al li kaj EK? Viaj oftaj kontribuaĵoj ja povas ŝanĝi la nunan enhavon de EK, pri kiu vi ne kontentas, EK ja estas nia organo, do ni ne atendu nur kun la demando, kion (kritikindan) denove donos al ni EK. La enhavo de EK certe estos tia, kian ni ĝin per niaj kontribuajoj faros.

Pro tio la decembra EK pensigis min, kvazaŭ mi legus en ĝi jenan demandon: "Ĉu mi dum la lasta jaro faris ĉion, kion mi kapablis fari por plua ekflorado de IKUE kaj la enhavo de EK?" Jen estas la demando ankaŭ por ceteraj IKUE anoj kaj legantoj de EK. Kaj tial kortuŝis min la "P.S." de la redaktoro kaj precipe en ĝi kelkaj demandoj de B. Grim, kiu laŭ mia opinio (eble eĉ ne bona) malĝuste tuŝas multan pormovadan penlaboron de la redaktoro.

La kuracilon por niaj malsanoj ni havas. Karaj legantoj, ni provu ĝin trovi en la artikolo de sac, Lounek "Krizo de la amo" (p. 192), Se ni sukcesos ĝin trovi, certe en la nuna jaro ni fariĝos pli kontentaj,

Miloslav Šváček, ĈSSR

 

... SENDU MALPLENAN EK-ON

Kion porkatolikan aŭ poresperantan utilon vi vidas en viaj kvar paĝoj primokaj desegnaĵoj kaj kvar paĝoj plenitaj per senutilaj vortoj? Samtiel via "Malplena vortaro" (vera malplenaĵo), en EK n-ro 11/1970? Se vi ne havas ion plibelan, pli utilan sendu al mi malplenan EK-on! Amike vin salutas Golubić Drago, Jugoslavio

(Rimarko de la redaktoro: Evidente humuro ne estas ĉies afero)

 

BONVOLU STREKI MIAN NOMON

Mi tute ne bezonas katolikan revuon por ektrovi karikaturaĵojn eĉ humorajn pri (aŭ kontraŭ) religiaj aferoj kaj Eklezio. Baldaŭ kompreneble vi presos humoraĵojn pri erotismo, abortigo ktp. Ankaŭ pri tio sufilas aliaj revuoj ol la via. Do bonvolu streki mian nomon el viaj abonantoj. R. Olivaux, Francujo

(Rimarko de la redaktoro: Tiel kompreneble ne estas... Cetere bonvolu relegi sur paĝo 204 la duan kolumnon, kion ŝajne ne faris la skribinto.)

 

MALGRANDAJ LITEROJ

Ne volonte mi skribas tiujn liniojn. Ili koncernas la novan aspekton de la revuo "Espero Katolika". Ĝoje kaj plezure mi iam akceptis la unuopajn kajerojn. La preso estis klara kaj sufiĉe granda por miaj malsanaj okuloj kaj bone legebla. Sed hodiaŭ? Kie estas la beleco de la pasintaj jaroj? Sur multaj paĝoj la literoj estas tiel malgrandaj ke mi ne plu povas sufiĉe flue legi ilin. Dum la legado la okuloj doloras. Kial oni ne uzas la saman literaron kiel en la komuna revuo "Kristana Esperanto Revuo"? Mi scias, oni volas ŝpari monon pri la presigo. Sed mi estas 75-jara viro kaj tre bedaŭras, ke mi ne povas ree aboni por 1971 la "Espero Katolika" ĉe la nuna aspekto, August Schulte, Germanujo

(Rimarko de la redaktoro: Sinjoro Schulte pravas, ke nia litertipo ne konvenas al maljunaj okuloj pro la malgrandeco. Sed ĝi korespondas al 8 punktoj, grandeco do uzata de jurnaloj. Tio signifas, ke por maljunuloj ankaŭ ĵurnaloj estas malbone legeblaj - plendo ofte aŭdebla. Mi volonte aŭdus ankaŭ de aliaj legantoj, ĉu ili deziras havi pli grandajn literojn. Se ni grandigas la literojn, tio signifos ke ni ne povos meti tiom da teksto kiom nun. Mi do atendas viajn komentojn.)

 

BLINDULOJ

Mi tralegis numeron 9/1970 de EK sed la legado estis malgaja. Interpugnado, reciproka akuzado pri la ĉiuspecaj malvirtoj, mokado, sensanga fratmortigada batalo en artikoloj (...) Ĉu ni devas en la periodo de la interplanedaj kosmoŝipoj endronadi en ĉiutagaj bagatelaj problemoj, ĉi-mondaj kvereletoj, zorgetoj, diseraj problemoj, misvalorala sensignifa malkonkordo, kiuj eknestas en kapo kaj koro dubajn demandojn? Nia tasko estas disvastigi Kriston, sed se iu konsumanto staras antaŭ simila montrofenestro kiel estas nia EK, ĉu la vendisto havus vendejon plenan de aĉetantoj? Ĉu oni ne scias, ke dum la neĝblovado la homo povas tre facile devojiĝi?

- Ni pli similas al la batalantaj mahometanaj araboj, palestinanoj kaj jordananoj. Ĉu la homoj aŭskultantaj nin povas diri pri ni la vortojn, kiujn oni diradis pri la kristanoj:"Vidu, kiel ili reciproke sin amas?" Anstataŭ nia nedirekta instruado, edifado, kuraĝigado al persisto, mastikado nur temporabaj, personaj, mokemaj disputoj, sengustigado, splitigado, frakasado.

- Ĉu la ambaŭ partioj scias nenion pri la respondeco de la gviduloj, se ili senrespondece kaj facilkonscie dissemadas malkonfidon kaj malgrandigas tiun nekredebla malgrandan nombron de la katolikaj esperantistoj?

- Kia impreso ĉe la kolorhaŭtuloj dum la legado de EK kaj KS?

- Kion valoras nuraj paroloj?

- Oni ne forgesu, ke temas pri la respondeco kvadrata: esperantistoj kaj katolikoj!

- Ĉu pro la personaj rivaleco aŭ opinio devas suferi la organizo? Vidsenlima domaĝo.

- Aŭ kiu volas nin dupartigi kaj subsklavigi? Ĉu la gvidantoj ne konas nian proverbon "Se du interbatalas, gajnas la rideganta tria"?

Ĉu nin ne konsciigas eĉ la nunega seriozeco kaj ne unuigas nin en falangon bone ordigitan? Ekzemple ĉe ni (...) Ĉu ni vekiĝos antaŭ ol la fungego elfantomados? La diablo scias kion li faras kaj ni ne povas scii kion postulas de ni la preĝado pri la alveno de la Dia regno?

Ĉu la disputon ne povas ordigi per sia aŭtoritato esperanta ĉefepiskopo Macheiner?

Kial senbezone komplikigi nian movadon? Estas nature, ke la homoj havas pri diversaj aferoj opiniojn kontraŭkuŝantajn. Sed al EK kaj KS sufiĉu, ke ili pri la solvendaj problemoj skribu: por tiu opinio ekzistas sekvaj pro- kaj kontraŭargumentoj, sed aferon decidu kompetentuloj.

Vi skribas kaj petas, ke ni skribu niajn opiniojn rekte al la redaktoro, sed se ili kaj liaj kontraŭuloj ne vidas tion ĉion mem, oni devas supozi ke krom la afrikaj blinduloj vivas ankoraŭ eŭropaj, blankaj, al kiuj estas vane paroli pri la koloroj. (...) Estas vero, ke granda trankvilo estas danĝera kaj ke por ne endormiĝi estas necesaj ŝokoj, sed se ne ekzistas du egalaj vangofrapoj, same ne ĉiu ŝoko estas bona. Estas alia vekiĝo, se oni aŭdas per la modera ekfrapeto sur la frunteto akompanantan mildan, dolĉan patrinan vorton.

Alois Šindler, ĈSSR

 

al la indekso


 

KIU HELPOS ?

 

Mi nomiĝas Ižak Petrović kaj havas 55 jarojn. Mi estas sana kaj kapabla por ĉiu laboro. Mi estas malriĉa terkulturisto kaj vivas en vilaĝo. Miaj najbaroj laboras en viaj landoj (okcidenteŭropaj) kaj multe laŭdas, ke ili bone perlaboras. Mi havas infanojn kaj ni estas malriĉaj. Se vi scias ie ĉe viaj amikoj, ke ili bezonas bonan laboriston, mi petas al vi min rekomendi. Mi ŝatas labori en hotelo, hospitalo aŭ ĉe terkulturistoj, nur ĉe katolikoj.

Mia adreso: Ižak Petrović, ĈRNKOVCI, Jugoslavio

Se iu povas helpi nian fraton, li bonvolu rekte al li skribi. Li estas aŭtodidakta esperantisto.

 

al la indekso


 

ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN (fino)

1+1 = 2 Okulklinikoj

La 19-an de januaro 1971 Prof, G. H.L. Zeegers, sekretario de la Institucio Prof. D-ro H.J.M. Weve (porblindula helpo en evolulandoj) sciigis, ke la esperantistoj kolektis tiom da mono dum la pasintaj jaroj, ke ili donacis ne unu surradan okulklinikon sed DU!

Unu por Malavio (Edukcentro por Blinduloj), la alia por Kenjo (Kenja Porblindula Societo), Ili nomiĝas Kliniko D-ro L.L. Zamenhof I kaj II, kaj sur ili oni povas legi la tekstojn en angla kaj esperanta lingvoj: DONACO DE LA TUTMONDA ESPERANTISTARO,

Koran dankon al ĉiuj. kiuj helpis al mi ebligi ĉi tion. Speciale koran dankon al tiuj, kiuj kolektis la lastajn tri mil guldenojn. t.e. en:

Aŭstrujo: E.H. en I. 39.50, D.M. en W. 22.50;

Belgujo: H. de R. 98.-;

Ĉeĥoslovakio: B.G.en N. k.a. 212,50;

Finnlando: O.T. en P. 4,20;

Francujo: J.V. en L.A. 14.-;

Germanujo: L.H. en B. 10.-; J.E.en 19,62; J.W. en H. 524,68;

Hispanujo: diversaj IKUE-anoj 25.-;

Hungarujo: P.B. en B. 3,15;

Italujo: P.M.U. en R. 7.-; A.F. en A. 350.-;

Kanado: Kanada E-Asocio 50,87;

Nederlando: Fiat N.V. en A. 50.-; California en H. 35.-; J.A.T. en H. 350.-; S.G.M. en t'W. 2.50; A.M.S. en W. 10.-; N.S.en L. 25.-; Centro por Evoluhelpo en W. 400.-; H.T.S. en H. 10.-; P.v.G. en E. 3,50; D.S.T. en H. 50,-; D. de B. en H. 10,-;

Pollando: I.M. en B. 25.-;

Svedujo: M.O. kaj S.A. en H. 42,02; Esperanto-Societo en H. 139,74;

Usono: du IKUE-anoj 7,20;

Kongreso en (Brno) Klagenfurt 125.-;

Kongresa kaso de KELI 50.-;

Diversaj (Poŝtmarkoj. pupoj, diskoj ktp.) 284.02.

Entute: 3.000.-ned. guld.

Lasta kaj fina sumo: 33.000 nederlandaj guldenoj.

 

KIEL ONI DONIS LAŬLANDE ?

 

 

ned. guld.

1

Arubo

200,00

2

Aŭstralio

1164,05

3

Aŭstrujo

851,06

4

Belgujo

413,50

5

Britujo

170,68

6

Ĉeĥoslovakio

2135,13

7

Danlando

50,00

8

Finnlando

206,40

9

Francujo

888,85

10

Germanujo

4852,58

11

Hispanujo

962,27

12

Hungarujo

52,80

13

Islando

5,00

14

Israelo

2.25

15

Italujo

827,07

16

Japanujo

2,70

17

Kanado

53,37

18

Malto

2,50

19

Nederlando

12914,23

20

Novzelando

138,11

21

Pollando

53,00

22

Svedujo

3185,91

23

Svislando

2325,50

24

Urugvajo

76,95

25

Usono

435,75

26 Diversaj (bildkartoj, poŝtmarkoj ktp.)

1030,04

Entute

33000,00


 

Jacques Tuinder, Heemskerk, Nederlando

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS

Post tre mallonga malsano forpasis la 14an de januaro 1971 s-ro JEAN ASQUERI, prezidanto de la grupo "Bona Stelo" de Romans, Francujo.

La 16-an de julio 1970 mortis 78 jara kort. kons. d-ro Karl FRIEDL el Graz, Aŭstrujo.

En marto 1970 mortis s-ino Anna VOLK, Leoben, Aŭstrujo.

I.R.P.

al la indekso


 

 

LA PAPIGANTOJ

ĈU NUR LA KARDINALOJ ELEKTU LA PAPON? AŬ LA EPISKOPA SINODO?

 

Kardinalo Tisserant reagis tuje: "Se la papo fiksas aĝolimon por la agado de la kardinaloj, li devas konscii, ke tiu limo povos validi iun tagon ankaŭ por li." La 86jara kardinalo pro siaj eldiroj aperis sur la titolpaĝoj de diversaj gazetoj: "La papo estas malsana. Sed rigardu min. Mi ankoraŭ bone kaj volonte povas plenumi mian deĵoron." Sed ankoraŭ dum la vojaĝo al Azio, kiun Tisserant partoprenis kun la papo, li devis retiriĝi: "La papo estas sana."

La kritikon de la maljuna franco provokis dekreto de la papo. En la momento de sia 80jariĝo, tiel la papo rigore dekretis, la kardinaloj perdas la rajton elekti la papon kaj ĉesas esti membroj de la roma kurio.

Per tio la papo nuligis la eblecon de la same spertaj kiom ofte reformbremsaj "senatoroj" de la eklezio, plue aktivi en la vatikana politiko.

Jam sub papo Johano XXIII Tisserant ekscitiĝis. Tiam la koncil-papo dekretis, ke junaj aktivaj episkopoj regadu la tiel nomatajn suburbajn diocezojn (do tiujn, kiuj situas rekte en la ĉirkaŭode Romo). Jam en la 6a jarcentola papo vokis episkopojn el tiaj diocezoj unue por la liturgio kaj poste por konsilado. Baldaŭ ili ne nur aktivis en la liturgio, sed apogis kaj subtenis la papon ankaŭ en problemoj de la diocezo Romo kaj de la universala eklezio. Kajtiel formiĝis, kio nur longan tempon poste estis fiksita en la eklezia juro: ke la senaton de la roma pontifiko konsistigas « la kardinaloj de la sankta roma eklezioj kiuj konsilas la papon en aferoj de la eklezia regado”.

La kardinaloj volonte ekloĝis en Romo, kie oni faris la decidojn. Tiel okazis, ke la episkopoj de la sep najbar-diocezoj de Romo ja tenis sian plenan respondecon por tiuj diocezoj, sed rezidis en Romo. Ofte estis grizharuloj, kaj ne malofte ankaŭ estis eksterlandanoj. En la vatikana honor-ĥierarkio la unua rango estas la nomiĝo kiel kardinalo kun rezidejo en unu el la sep suburbaj diocezoj.

Por la animzorganto Johano XXIII tia situacio estis neebla. Tial li metis junajn episkopojn en la diocezojn kaj lasis al la kardinaloj nur la titolon. Jen, kio ekscitis kardinalon Tisserant, kiu tenis la plej noblan lokon inter la kardinalepiskopoj kiel episkopo de Ostia kaj Porto kun Santa Ruffina.La reform-koncilo de Trento (1545-1563) postulis, ke ĉiu episkopo rezidu en sia diocezo, ne en Romo- kio kompreneble ne plaĉis al la kardinaloj. Sed kaŭze de ĉi tiu nova precepto eblis ke la senatanoj ekleziaj troviĝas ĉie en la mondo.

Sed ankaŭ pro alia kaŭzo la nombro de eksterlandaj kardinaloj kreskis: Pli kaj pli multaj regantoj deziris ke inter la konsilantoj de la papo troviĝu viroj, kiuj reprezentas iliajn interesojn. Krome ili povis omaĝi tiamaniere meritplenajn servantojn.

Ne mankis teologoj, kiuj dum la finiĝanta mezepoko nomis la kardinalecon plej supera ŝtupo de la hierarkio kaj volis pruvi, ke ĝi estas divolita institucio.

Sed se ekzistas institucio en la eklezio, kiu ne estas esenca por ĉi tiu eklezio, jen estas la kardinalrango. Ĝi estas unu el la multaj historiaj instalaĵoj, kiuj por momento utilaj poste tiom fiksiĝis, ke ĝi portempe povis kovri la esencajn bibliajn strukturojn.

La hodiaŭa penado pri jura radikigo de la episkopa sinodo montras kiel malfacile estas forlasi malnovajn honor-jurojn favore al justa reprezentado de ĉiuj eklezipartoj.

Ĝis nun dependas de la papo, kiu estas vokata en la plej altan rangon de la eklezio. En la tielnomata sekreta konsistorio la papo konigas la kardinal-nomojn. La nombro de kardinaloj dum la tempo kreskis kaj atentis diversajn modelojn. De 1586 estis 70 laŭ la maljunul-konsilantaro de Moseo. Nur papo Johano transiris tiun limon, kaj hodiaŭ ni havas 126 kardinalojn. Laŭ la kunlaborantaro de la romia imperiestro Diokleciano oni nomas la kardinalaron ankaŭ "sankta kolegaro".

El la senato de la papo jam en la 13a jarcento estiĝis kurialismo, kiu zorgis nur pri unu afero: Kiu fariĝos papo? La pap-leĝo de 1059 agnoskis al la kardinaloj la solan rajton elekti la papon. En 1378 Urbano VI estis la lasta papo, kiu ne estis kardinalo. Ekde tiam elektiĝis nur kardinaloj. Laŭ onidiroj jam en 1958 la nuna Montini-papo apartenis al la favoritoj, sed oni ne elektis lin, kiu ankoraŭ ne estis kardinalo.

Dum pli fruaj epokoj la sankta seĝo kelkfoje restis dum longa tempo vaka; la kardinaloj ne povis decidiĝi, kiun el si ili papigu.

Hodiaŭ papelekto estas afero de maksimume kelkaj tagoj. Hodiaŭ eblus, ke nekardinalo fariĝos papo. Sed tio same rompus la neskribitajn leĝojn kiel la elektiĝo de neitalo.

Ĉar papo havas intereson, ke post lia morto daŭru lia regad-politiko, li atentas ĉe la nomigo de kardinaloj, ke estas reprezentata lia "linio". Evidente ne kontraŭ la volo de la papo oni lastatempe pli kaj pli ofte nomas kardinalŝtatsekretarion Jean-Marie Villot posteulo de Paŭlo VI.

Sed povus esti ke la fortiĝanta influo de la episkopa sinodo ŝanĝos la praktikojn de la papigo. Kial ne kunelektu reprezentantoj de la episkopoj? Tio estus pozitiva paŝo direkte al modera demokratigo de la eklezio. Ĉar neniel oni pretervidu, ke la kardinalaro estas pure historia afero - ĉiu papo povus nuligi ĉi tiun oficon aŭ doni al ĝi tute aliajn taskojn ol ĝi havas nun.

La reprezentado de la regionaj eklezioj hodiaŭ estas jam multe pli forta, ĉar la prezidantoj de la landaj episkopaj konferencoj estas kardinaloj. Inter ili la “reform-trio": Alfrink (Nederlando), Döpfner (Germanujo), Suenens (Belgujo). Krome certaj ĉefdiocezoj kvazaŭ aŭtomate havas kardinalojn kiel Vieno, Novjorko, Westminster kaj Kolonjo. En Italujo estas ne malpli ol 7! Kardinaloj ankaŭ estas la prezidantoj de la romaj kongregacioj, en kiuj laŭ maniero de ministerioj estas traktataj la aferoj de la eklezio.

Konstante la papoj klopodis reformi la "sanktan kolegaron". (Ekstere jam multe reformiĝis ekz. en la vestaĵo de kardinalo.) Se ja estas ĝuste, ke la papo estas la "kreitaĵo" de la kardinaloj, eĉ pli ĝuste la kardinaloj estas la kreitaĵoj de la papo. La efikeco de papo dependas en alta mezuro de lia senato, des pli atente li devas zorgi pri agadkapabla senato.

Precipe Paŭlo VI konscias pri tio sed liaj pluraj singardaj provoj adapti la kardinalaron al la moderna tempo montras, kiel malfacile estas. Interalie li strebas al internaciigo, sed la ĵus fiksita aĝolimo zorgis, ke denove la italoj estas plimulto: 27; ok kardinalojn havas Francujo kaj Usono, poste kelkaj landoj sekvas kun po kvar kardinaloj. Sed la junaj kontinentoj ordinare havas nur unu kardinalon. Sed eĉ pri ili oni devas demandi, ĉu ili restis azianoj aŭ afrikanoj aŭ ne per sia roma edukiĝo fariĝis eŭropanoj.

Plifortigon de la episkopa sinodo postulas precipe kardinalo Suenens kaj unu el liaj postuloj estas ke la papigo ne restu privilegio de la kardinaloj. Kaj la papo povos ne rezigni pri la episkopa sinodo kaj ĝia helpo, se li volas reformi la kardinal-kolegaron.

Kiel malfacila tio povas esti, oni ja vidas ĉe la nuna kritiko de la maljunaj kardinaloj. Apud Tisserant estis ĝuste tiu viro, kiun la tuta mondo ĉiam konis kiel homon volantan ĝuste la tutan mondon devigi al absoluta obeado kontraŭ la papo: kardinalo Ottaviani. Se jam li oponas la papon reformeman ...?

G.Eberts

Konataj kardinaloj estas ankaŭ konataj kritikantoj:

Kardinalo Villot (franca, nun en la roma kurio kiel ŝtatsekretario) sekvas la reformkurson de la nuna papo Paŭlo VI kaj estas nomata kiel posteulo sur la trono de S-ta Petro. Kardinalo Suenens (meze) postulas:"la reformo devas ne halti sur duona vojo"; li pledas por pli forta influo de la episkopa sinodo, ne nur koncerne la papigon. Kardinalo Tisserant, ankaŭ franco kaj kuriano, dekano de la kardinalaro, kritikis la decidon de la papo pri aĝolimo por kardinaloj: "konsekvencoj ankaŭ por la papo ..."

 

 

al la indekso


 

VENTO POR NIA MUELILO

Adreso: K.A.Ouwendijk, Roelofarendsveen, Nederlando

 

 

Antaŭa (aŭ malantaŭa?) vorto. Kaj ankoraŭ pli antaŭe: korajn bondezirojn por dibenita jaro, kiu ankaŭ por la esperanta movado estu fruktodona.

Jes ankaŭ per via kunlaborado al ĉi tiu rubriketo; sed pri tio nun grava rimarko. Verdire ... ĝi ne estas por vi mem persone, estimataj legantoj. Tiu averto min alvenis leginte leteron de samideana patro franciskano el Jugoslavio. Taksante bona nian rubrikon, li tamen havis rimarkojn pri kelkaj sciigoj, kiujn li opinias en praktiko ne-utilaj:

1e: jarkolekto ‘70 p, 148 li legis, ke la germana episkoparo ne povus paroli al la eksterlandaj laboristoj en unu komuna lingvo - Esperanto - ĉar ili ja ne komprenus; do la sugesto (per kiu la episkopoj povus diri dekduoble pli) estas ne-utila;

2e: p. 194 kie mi mem pri la seslingva nederlanda informlibro rimarkis, ke en unu komuna lingvo oni estus povinta sesoble doni la informojn; ankaŭ tio estus senutila.

Jen mi konstatas miskomprenon, mi timas: malutilan. - Vi scias, ke de la komenco la intenco de tiu ĉi rubriko estas ke la legantoj jes konatiĝu kun la faktoj ("interesaĵoj"), sed nur por ke ili mem - ĉie en la mondo, kie oni renkontas ne-aŭ eĉ kontraŭ-esperantistojn - utiligu ilin por la propagando de (n)ia komuna lingvo. Oni pli kaj pli al tiaj personoj encerbigu kiel utila, eĉ necesa estus unu simpla, neŭtrala, tamen universala, ĉionampleksanta lingvo por la plaj diversaj aferoj k. okazoj, ekz. por eviti miskomprenojn, eĉ mortdanĝerajn kiel okazis kun la 19 italoj, kiuj en Afriko estis mortigitaj, ĉar ili pro la lingvo ne povis pruvi, ke ili vere estas italoj kaj do ne malamikoj. Oni povas multobligi tiajn okazintaĵojn sur senmezura tereno... Mia konkludo estu: preskaŭ ĉiam post la prezentataj faktoj oni povas aligi la frazon (kiu estas nia granda deziro): "SE ili nur estus konantaj la unu valoran lingvon: Esperanto."

Post ĉi tiu rimarko mi esperas ke tiuj legantoj eventuale forpelu la indikitan miskomprenon kaj do forsendu la trovitajn interesaĵojn al la suba adreso; ankaŭ ĉijare: Bonan venton por nia muelilo!

Jen la unua... vento de 1971 - sendis Walter Ludin, Solothurn): Londona turisma agentejo organizas gvidon tra historie kaj arkitekte interesaj necesejoj. Post la unua gvido estis du germanaj turistoj malkontentaj: ili estis atendintaj publikajn laborejojn (public laboratories) kaj oni montris al ili publikajn necesejojn (public lavatories). Venton ...! 

La germana agrar-ministro baldaŭ post sia enoficiĝo ne plu fidis la interpretistojn dum konferencoj de la Eŭropa Ekonomia Komuno. Josef Ertl tial mem lernis la francan lingvon kaj postulis de siaj oficistoj lerni la anglan kaj la francan lingvon. La kursoj en la ministrejo estis bone vizititaj...

La enkonduko de novaj, internacia j trafik-ŝildoj kaj komunaj eŭropaj trafik-reguloj kostas sufiĉe da mono, ankaŭ en Germanujo. Per ĉiaspeca varbado kaj propagando la trafik-ministerio konatigas la loĝantaron kun la nova ordo. Aparta problemo estas, ke miloj da gastlaboristoj en Germanujo lernis kaj lernas ŝofori aŭtomobilon. Nun do ankaŭ ilin oni devas informi pri la ŝanĝita ordo. Do oni eldonis la por ĉiu loĝejo en germana lingvo preparitan broŝuron ankaŭ en ses lingvoj, kiujn parolas la gastlaboristoj. Kostoj: pluraj cent germanaj markoj.

Via muelisto K.A.Ouwendijk

al la indekso


 

EL LA UNIVERSALA EKLEZIO 

v                 Kiel unua finna ŝtatĉefo ministroprezidanto Urho Kekkonen vizitis papon Paŭlon VI kaj la Vatikanon. La papo okaze de la renkontiĝo substrekis sian deziron al plena unueco de la eklezia vivo kun la multaj disaj fratoj. 

v                 Ne nur la Vatikano sed ankaŭ multaj afrikanaj episkopoj kritikis la amas-proceson en Conakry/Gvineo, kie estis kondamnitaj multaj homoj pro laŭdiraj konspiroj, inter ili la ĉefepiskopo de la ĉefurbo, Rajmondo Ĉidimbo. En deklaro pluraj okcidentafrikaj episkopoj solidarigis sin kun la kondamnita ĉefepiskopo (Raymond-Marie Tchidimbo). Ankaŭ la papo apelis al Sekou Touré favore por la ĉefepiskopo, sed Paŭlo VI nur ricevis iom strangan mesaĝon kiel respondon. 

v                 Post multa ekscitiĝo nun ŝajnas, ke D-ro Simonis, la nova episkopo de Roterdamo, trankvile povos ofici. Simonis, kiu estas taksata "konservativa", estis vokita de la papo kontraŭ la volo de granda parto de la klerikaro, sed kun granda rekomendo de la popolo. Eĉ la ceteraj episkopoj nederlandaj kritikis komence la papan decidon. Ŝajnas, ke ankaŭ nunco Felici ludis rolon neklaran en la afero.

v                 "Kun ĉia trankvilo kaj la necesa seriozeco" oni ekzamenas la demandon, ĉu la katolika eklezio membriĝu en la Ekumana Konsilantaro, skribis P. Jerome Hamer OP en artikolo de "L'Osservatore Romano". Lia (samtendenca) parolado dum la jarkonferenco de la centra komisiono de la Konsilantaro en Addis Abeba efikis - laŭ germana partopreninto - kiel "malvarmega duŝo".

v                 Okaze de la kvina jartago de la koncil-fino papo Paŭlo VI sendis "Apostolan instru-leteron" al ĉiuj toritato" episkopoj. En ĝi li skribis i.a.: "Kiom ajn necesa estas la laboro de ia teologoj, Dio tamen ne konfidis al la sciencistoj la taskon aŭtentike klarigi la kredon de la eklezio." La papo postulas fortan sintenon de la episkopoj, ĉar multaj kredantoj estas perturbitaj. "Dum iom post iom certaj fundamentaj veroj de la kristana religio estas prisilentataj, ni vidas tendencon, kiu provas konstrui kristanismon el la psikologiaj kaj sociologiaj premisoj, kiu solvas sin de la seninterrompa tradicio ..."

v                 La nova ĉefepiskopo de Tarragona, José Pont y Gol, luis modestan loĝejon kaj volas uzi sian palacon nur por apartaj okazoj. Jam antaŭ li pluraj hispanaj episkopoj agis same.

v                 La "Svisa Gvardio" restis kiel sola uniformita grupo en la vatikana "armeo". Laste dissolviĝis ankaŭ la grupo de 150 papaj ĝendarmoj. Antaŭe jam la membroj de la Honor-Gvardio kaj de la Palatin-Gvardio devis rezigni pri siaj oficoj. Post la "malarmado" do estas nur 50 viroj kun "armiloj" (helebardoj) en la Vatikano.

v                 "Ekumena preĝejo" estis konstruita en Nederlando. En Biddinghuizen apud Bussum katolikoj, reformitoj kaj kalvinistoj nun posedas komunan preĝejon. Kardinalo Alfrink nomis la eksperimenton paĝo sur la vojo al pli granda kompreno inter la eklezioj.

 

 

al la indekso


 

S-RO SKEPTIKUL'

 

EN LA VINJETO: S-ro Skeptikul’ opinias: (ekster nia respondeco). Se vi demandas min - ne havas sencon, rezonado nun pri la celo de IKUE. La balotoj montros pli bone ol enketo, kien la celas la membroj...

 

Jen, kion s-ro Skeptikul’ opiniis en la decembra EK - kaj li pravis, ĉu ne? La tendencon cetere li vidis jam en KS, pro kio lia prognozo ne estis tro malfacila. Vidu mem la apudajn eltranĉaĵojn el lastaj numeroj de KS.

Ĝi estas itala revuo, sed kun internacia splitiga tendenco. Aŭ ĉu la supozo estas malĝusta, ke la (de Skeptikul) substrekitaj personoj neitalaj estas malkontentaj pri la (ĝisnuna) EK kaj tial aliĝis al la centralisma partio?

Nun ili povos feliĉe fini sian duoblaniman ekziston, ĉar EK=KS kaj KS=EK, opinias:

s-ro Skeptikul’ !

 

 

al la indekso


 

"MIELA LUNO EN RIMINI 1971"

konkurso por junaj geedzoj

 

La turisma Entrepreno kaj la Asocio de Hotelestroj organizas konkurson " miela luno " en Rimini, kiun rajtos partopreni ĉiuj junaj geedzoj, kiuj ne atingis la 35an jaron je la 20a de majo 1971a, bone parolas esperanton kaj ne gajnis en la pasintaj eldonoj de la konkurso.

La premioj konsistos el 14-tagaj senpagaj restadoj en unuaklasaj hoteloj de la marbordo de Rimini (Italujo). La restadperiodo estas fiksita de la 26a de majo ĝis la 8a de junio 1971. Dum la restado oni aranĝos apartajn festojn, ekskursojn kaj regalojn honore al la paroj.

La konkursantoj, plej malfrue ĝis la unua tagdeko de la venonta aprilo, devos sin anonci per letero aldonante la plej belan foton de la edzino kun edziniĝa vesto aŭ foton de la paro kaj la daton de la geedziĝo.

Tiucela komisiono plenrajte selektos, juĝos kaj premios la parojn.

Oni adresu ĉion al la delegito de U.E.A. en Rimini, Albino Ciccanti

 

al la indekso


 

NI GRATULAS

 

al P. Sergio Tovini OP kaj Anna Tassitano, kiuj geedziĝis la 28 de julio 1970 en Firenze, Italio. P. Tovini estis dominikana profesoro de moralo kaj petis laikigon de la Vatikano, kiun oni sen komplikaĵoj donis al li. Al la partoprenintoj de la kongreso en Limburg/Lahn li estas konata pro pluraj diskut-kontribuoj; li ankaŭ estis prezidanto de la tie fondita "ekumena komitato", por kiu li je propra bedaŭro ne trovis sufiĉe da tempo. 

 

 

al la indekso


 

ANONCETO

 

Pensiita paroĥestro, solida viro okupanta sin pri domaj eltrovoj, deziras pritrakti lian ilon kontraŭ ekstrema malvarmeco kaj malgrandan presŝanĝilon, kiu plifaciligas la legadon multe. Kiu emas korespondi? Kondiĉo: pliaĝaj katolikoj el granda urbo en Germanujo kaj Italujo.

Makjanić D. Ante

DUBROVNIK - Jugoslavio

 

al la indekso


 

Lasta P.S. de la (eks)redaktoro  

 

Estimataj gelegantoj,

altajn distingojn ricevis aŭstraj samideanoj. Tutkore ni gratulas la sinjorojn Walter Mudrak kaj Karl Dürrschmid pro"GoldenesVerdienstzeichen der Republik Österreich" kaj sinjoron d-ron A. Halbedl pro "Silbernes Ehrenzeichen d. R. Ö." ( = oraj kaj arĝenta meritinsigno de la respubliko Aŭstrujo; la arĝenta laŭ rango estas pli alta). Ili estis distingitaj pro sia 50-jara agado por Esperanto kaj interkompreniĝo de popoloj kaj paco kaj por agado "per Esperanto por Aŭstrujo".

Tiel do ni povas gratuli ilin duoble: sinjoron Dürrschmid pro la akurata kaj korekta prezidado de la balota komiSiono kaj sinjoron Mudrak pro la reelektiĝo kiel estrarano de IKUE, kun preskaŭ sama nombro da voĉoj kiel sinjoro Berka en la unua loko. (Gratulojn do kompreneble al ĉiuj elektitoj!)

Min mirigas la malalta nombro de voĉdonintoj. Se oni prenas kiel bazon la nombron de 531 pagintaj IKUE-membroj (kiuj laŭstatute estas voĉdonrajtaj), tio signifas ke 172 donitaj voĉoj estas nur iomete pli ol unu kvarono de la membraro. Kial ne voĉdonis la granda resto? Aliflanke oni devas atenti, ke la kutima elektomaniero dum kongresoj ebligis al eĉ malpli multaj membroj voĉdoni. Sed ĝuste por eviti tion oni ja enkondukis skriban voĉdonadon.

Ankaŭ se oni rigardas la landajn nombrojn, mirigas ke ekz. Italujo balotis nur kun 9 voĉoj, kvankam ilia prezidanto kandidatis por la IKUE-prezido.

Pri la komentoj de s-ro Dürrschmid (paĝo 26, lasta alineo) mi rimarkas nur jene: Kiel mi jam plurfoje atentigis, ĝis nun oni ŝuldas al mi precizajn respondojn al mia demando, kie, kiam kaj kiel mi atakis en EK la papon kaj la eklezion? Ĉiuj alportas nur ĝeneraligajn riproĉojn sed ŝparas al si la detalojn, en kiuj - kiel konate - ja sidas la diablo.

Sed - tiaj pripensoj nun ja estas superfluaj. Anstataŭ plia komentario, mi konigas ĉi tie parton de letero, kiun mi sendis la 8an de februaro 1971 al sac. Longoni:

"Tutkore mi gratulas vin pro la elektiĝo kiel nova prezidanto de IKUE. Estas granda honoro por vi, laŭ demokrata vojo atingi ĉi tiun altan kaj respondecan postenon, kaj granda pruvo de fido al vi flanke de la plimulto de IKUE-anoj. Tamen mi esperas, ke vi en via nova funkcio ne forgesos kaj malatentos la grandan minoritaton de tiuj IKUE-anoj, kiuj - kvankam ne elektis vin - ankaŭ estas kaj restas membroj de la de vi prezidata asocio. Vi decas zorgi pri la diverĝaj interesoj de ĉiuj kaj atenti la dezirojn de ĉiuj flankoj - ne facila tasko, kiel mi povas juĝi el propra sperto kiel ĝisnuna redaktoro de EK. Por tiu via nova tasko mi deziras al vi dian benon kaj multan energion, kaj mi dezirasal vi ke oni ne (de alia flanko ol min) tiel fanatike ataku vin, kiel oni ne malofte atakis min, resp. ankaŭ eksprezidanton Tuinder.

Kompreneble mi disponigas mian propran oficon kiel EK-redaktoro, por ke la nova estraro laŭ artikolo 37 de la IKUE-statuto povas nomi redaktoron laŭ siaj plaĉo kaj prefero. Ĉar ekde januaro ĉi-jara mi krom miaj ceteraj taskoj ankaŭ havas la postenon de ĉefredaktoro de pastorala revuo (germanlingva), mi tute ne malĝojas "perdi" mian funkcion en EK."

Restas al mi nur ankoraŭ danki al ĉiuj kiuj helpis min ekz. per artikoloj (bedaŭrinde la de s-ro Dürrschmid cititaj slavoj malofte estis inter ili; bonajn artikolojn mi ricevis preskaŭ nur el okcidentaj landoj) kaj kiuj havis tiom da pacienco kun mi. Mi mem ne atendas dankon - sed eble pardonon...?

(Ĉi tiu numero aperas kiel duobla pro la raportoj pri la balotado!).

Stef

al la indekso


 

S-RO SKEPTIKUL'

 

 

S-ro Skeptikul’ opinias: (ekster nia respondeco): Se ĉiuj membroj estas tiel maljunaj kiel mi - kaj ŝajnas, ke ili estas - ni ne bezonas junularan sed  maljunularan klubon!

 

 

al la indekso


 

VINJETOJ

 

 

al la indekso