Enhavo de Espero Katolika numero 2/1976

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

 

 

 


 

Sankta Jaro kaj Kongreso

La Sankta Jaro apartenas jam al la historio de la pontifikado de Paŭlo la 6-a kaj de la romkatolika Eklezio kiel paciga evento en la malkvieta historio de tiuj ĉi postkonciliaj jaroj.

Komence multaj akceptis la anoncon de la Koncilio sen entuziasmo, konsiderante ĝin jam mortinta tradicio aŭ muzea bildo de la katolika Eklezio; sed la faktoj malkonfirmis tiun skeptikecon: la Sankta Jaro superis ĉies antaŭvidojn kaj multegaj homoj unuope aŭ grupe pilgrimis al la Eterna Urbo. Inter la multegaj grupoj el ĉiu kontinento kaj lando estis ankaŭ nia grupo: por ĝi la kongresaj tagoj estis vere, kiel diris pastro Longoni, «tre grava mejloŝtono en la marŝado de nia lKUE». Laŭ la deziro de nia memorinda Eksprezidanto ni fariĝu bonaj propagandistoj por akiri novajn fruktojn. La sankta Jaro estu ne la epilogo, sed komenco de la renoviga procedo, kiun la Ekumena Koncilio arde rekomendis.

F.R.

 al la indekso


 

Bilanco de la Sankta Jaro

Laŭ la kalkuloj de la organiza komitato, dum la Sankta Jaro trairis la Sanktan Pordon 8 milionoj da pilgrimantoj el ĉiuj mondopartoj, pli ol duoblo kompare kun la antaŭa Sankta Jaro (3 milionoj kaj duono). «Temis pri Sankta Jaro vere eksterordinara» — komentis afrika episkopo —«kaj en la amaso de pilgrimantoj oni povis konstati profundan religian senton kaj vere ekzemplodonan konduton».

La partopreno de la pilgrimantoj en la sakramentoj de pento kaj eŭkaristio mobilizis de matene ĝis vespere milojn da pastroj dum 12 monatoj. Multegaj, onidire, estis la konvertiĝoj kaj precipe multegaj la «revenoj» post jardekoj de distanciĝo.

Krom la kvar ĉefajn bazilikojn en Romo la pilgrimantoj vizitis la katakombojn, la sanktejojn kaj la mondkonatajn prakristanajn preĝejojn. Multnombraj eventoj pliriĉigis tiun Jaron: estis proklamitaj 5 gesanktuloj kaj 13 beatuloj; estis konsekritaj 345 novaj sacerdotoj; soldatoj el la armeoj de la tuta mondo partoprenis komunan pilgrimadon, ktp.

Ne ĉiuj atingis Romon per modernaj komunikiloj: kelkaj alvenis, ankaŭ el malproksimaj landoj, surĉevale aŭ per biciklo aŭ piede, aŭ eĉ malsupreniĝante per paraŝuto en la S. Petro-Placon, meze de la homamaso, flanke de unuopaj anoj de aliaj religioj.

El kultura vidpunkto, aparte gravaj estis multnombraj ekspozicioj kaj koncertoj estritaj de famkonataj dirigentoj; la vizitoj de la Vatikanaj Muzeoj atingis la rekordan nombron de pli ol 1 miliono kaj 800 mil eniroj.

Teksto de N. Carandina, traduko de D-ro A. de Salvo.

 

al la indekso


 

Klarigo pri Espero Katolika

 

En la januara numero de «Katolika Sento» aperis anonco, kiu povas alporti konfuzon: do mi volas kaj devas klarigi ĉion.

Dum faka kunveno de la IKUE-Kongreso en Romo ĝuis grandan favoron mia propono, ke E.K. kaj K.S. (kiu havas preskaŭ 600 abonantojn en diversaj landoj) unuigu siajn fortojn kaj tiel aperu nur unu internacia revuo: E.K.

Konsiderinte la favoron donitan al mia propono, la altan nombron de la abonantoj de K.S., la kapablon kaj meritojn de P. Jacobitti, la avantaĝojn de la ofseta metodo kompare kun la multekosta presado, miajn okupojn en mia ofico de paroĥestro kaj delegito por la turismo, la pli fruan alvenon de K.S. ktp., mi volis esplori, ĉu la Roma Grupo estas disponebla por transpreni provizore la redaktadon kaj eldonadon de E.K., tamen se la elektota Prezidanto kaj la Estraro akceptos tiun ĉi solvon; ĉiukaze post januaro (ĉar mi pensis, ke en januaro ni jam havos la novan Prezidanton).

La Redaktoro de «Katolika Sento» montris sin grandanima, ĉar li deklaris sin preta transpreni tian ŝarĝon, se mi donos mian kunlaboradon. Intertempe mi informis la Estraron pri mia deziro.

Kaj jen miskompreno aŭ malsama orientiĝo: la Redaktoro de K.S. deziris tujan ŝanĝon kaj anoncis ĝin en K.S. kiel provizoran solvon ĝis la elektiĝo de la Prezidanto; la Redaktoro de E.K. volis atendi la decidon de la Estraro. Fakte laŭ art. 37 de nia Statuto la redaktoro estas «sub kontrolo de la estraro, kiu nomas kaj eksigas lin».

Sac. F. Ruaro

 

Pri la rezulto de la voĉdono ni informos en la marta numero. Nova adreso de Sac. A. Beckers, honora prezidanto de IKUE: Rozenlaan 5, B-3950 BERINGEN (Belgujo)

 

al la indekso


 

Postkongresaj konsideroj...

 

Raportinte pri «nia 36-a», ni esprimis nian feliĉon pri la pilgrima aspekto de tiu semajno en Romo, kie ni sentis nin en la privilegia ejo de la Universala Eklezio celebrante la Sanktan Jaron. Nian koron ĝojigis la kuraĝigaj paroloj adresitaj de la Sankta Patro al nia grupo, kiam ni aŭdis Lian saluton kaj Liajn bondezirojn, kaj kiam Li adresis al ni kaj al niaj celoj la Apostolan benon. Por ĉiu el ni, la Jubileo estis riĉa fonto de spiritaj riĉecoj.

Certe tio estas tre grava por nia Unuiĝo; kaj la kunesto de la reprezentantoj de 18 naciaj katolikaj asocioj, grupitaj en la unueco de nia kongresanaro esprimis, unufoje pli, la kapablojn de nia lingvo kaj la forton de la idealo de ĝi kunportita.

Tamen, pli malfacile estis paroli pri la Kongreso mem, kaj la impreso raportita el Romo inspiras al ni ioman malkvieton pri la aktuala vivpotenco kaj la estonto de nia unuiĝo.

Laŭ la kongresa regularo, la traktaĵoj kaj la programo devas esti proponitaj almenaŭ duonjaron antaŭ la kongreso. E.K. neniam publikigis tagordon de la ĝenerala kunveno, kaj, dumkongrese neniam okazis debato pri la vivo kaj la agado de la Unuiĝo aŭ de la naciaj asocioj.

Koncerne nian organon Espero Katolika ni nur aŭdis, dum la ferma kunveno, informon pri la decido de la Estraro de gravaj ŝanĝoj, sen diskutado, sen aprobo de la asembleo.

Oni ne konigis la bilancon nek la buĝeton de I.K.U.E., oni ne klarigis la financan situacion de nia organo, oni ne diskutis pri la redakcio de E.K., pri ĝia enhavo.

Konsiderante la ĉi suprajn kialojn, ni deziras konigi al la Estraro niajn deziresprimojn.

1.    Espero Katolika, unu el la plej malnovaj revuoj en Esperanto, devas daŭre vivadi. Ĝi devas resti la komuna ligilo inter la katolikaj esperantistoj, kun la celoj fiksitaj de la fondintoj de nia movado. Ĝi devas esti la esprimilo de la plej fidela linio laŭ la ĉefaj orientigoj de la Eklezio, precipe de tiuj definitaj de «Vatikano 2a».

2.    E.K. devas peti kaj akcepti komunikojn kaj artikolojn pri la Katolika vivo kaj ekumenismo en la diversaj landoj, ke ĉiu numero estu interesa informilo taŭga por konigi la utilecon de nia agado al la hierarĥio, al la universitataj kaj lernejaj instancoj, kiel ankaŭ al esperantistoj ankoraŭ ne konvinkitaj pri la neceseco de katolika fako en la ĝenerala movado.

3.    Ni petas de la Internacia Komitato kaj de la Estraro pli larĝan informon pri siaj decidoj, laboroj, kaj laŭeble pri la personeco de siaj membroj aŭ de la kandidatoj al balotelektoj, kiuj kompreneble ne estas konataj ekster malgranda rondo de konatuloj.

Esprimante tiujn demandojn, ni ne celas kritiki, sed proponi pozitivajn pripensojn pri la agado de nia unuiĝo, celante la enkondukon de Esperanto en la katolikajn mediojn, dank'al la taŭga helpo de la ĉefa rimedo, T.E. la ekzistado de serioza kaj alloga revuo vere internacia.

R. Cl. Colas (Francujo)

 

 al la indekso


 

ALIAJ KONSIDEROJ PRI «ESPERO KATOLIKA»

Mi dankas S-ron Colas pro la sinceraj «postkongresaj konsideroj». Pri iuj mankoj mi samopinias kaj sincere mi esperas:

ke antaŭ estontaj kongresoj la LOKA KONGRESA KOMITATO (LKK) aŭ la Estraro de IKUE informos la redaktoron de E.K., ĉar pasintjare mi devis ĉiam atendi la revuon «Kat. Sento» por povi publikigi ion pri la Kongreso;

ke dum la kongreso okazos la ĝenerala kunveno kaj raportoj de la sekretario, redaktoro kaj kasisto kun debatoj pri la vivo kaj la problemoj de IKUE, pri E.K. ktp.;

ke laŭeble ĉiuj estraranoj partoprenos kaj tiel donos siajn utilajn konsilojn.

Kiel mi jam multfoje faris, mi petas, ke el ĉiu asocio kapablaj membroj sendu raportojn, artikolojn, bultenojn, fotojn... al la redaktoro.

En Romo mi esprimis grandan deziron, ke ĉiuj katolikaj fortoj unuiĝu kaj koncentriĝu en unu organo: «ESPERO KATOLIKA» tiel ke ĝi estu la voĉo de ĉiuj katolikoj. Tio estus ankaŭ ŝparo de tempo kaj mono.

Redaktoro, Sac. F. Ruaro

 

 al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

R. Cl. Colas, prezidanto de la Franca Kat. E-Asocio: Mi bone ricevis vian estimatan leteron de la 30.11 sed bedaŭrinde post la kunveno de nia estraro.

Tre atente mi legis viajn klarigojn koncerne la revuon. Dum la kunveno, nia kolegaro konfirmis la necesecon pligravigi E.K. kiel informilon katolikan kaj aprobis la leteron de vi ricevitan, pri niaj komunaj postkongresaj pripensoj. Mi ĝojis, legante la lastan Num de E.K., sub la subskribo de P-ro. Beckers, ke li plene samopinias kiel ni.

Pri la kunfandiĝo de ambaŭ organoj, la afero estas eble malfacila; tamen, ni devas konservi vere internacian revuon. Ni tro multe suferis kiam E.K. respegulis nur la kvazaŭ apartan pensmanieron de nederlanda fako, rilate al la postkoncilia evoluo de la Eklezio. Nun, ni esperas ke la vizaĝo de nia organo estos vera bildo de la tutmonda universala Kristanismo.

Ĉu vi ne intencas oficiale peti ordinarajn korespondantojn de la diversaj naciaj asocioj, kaj akcepti informojn pri la gravaj okazintajoj en diversaj landoj? Nia celo estas ne nur servi «Esperantismon», sed precipe servi per Esperanto, uzata kiel interŝanĝa rimedo por nia senlima mondo de kredo kaj karitato. Sroj Delcourt kaj Amouroux verkis, konsente kun mi, biografian artikolon pri mia forpasinta Patro, kiu estis post Pastro Peltier kaj kun Pastro Richardson la pioniroj de nia Kat. movado kaj fariĝis pro la malsano kaj la morto de Pastro Peltier redaktoro de E.K. Mi pensas ke la presigo de tiu artikolo estos tre oportuna, kunligante la estonton al la pasinto, ne konservative sed progreseme, tamen daŭrigante la entuziasmon kaj la fervorecon de la unuaj pioniroj...

 

Indonezia diplomato: «Mi estas indoneziano, laŭprofesie diplomato ĉe la indonezia ambasado en Vieno. Esperanton mi lernis antaŭ 25 jaroj, kaj ekde tiam mi restis fidela al nia lingvo. Kvankam mi parolas plurajn eŭropajn lingvojn, mi spertis ke per nia Esperanto mi povis atingi kaj akiri tion, kio ne estis atingebla kaj akirebla per iu ajn nacia lingvo, nome samideanan senton kaj amikecon. En aŭgusto s-ro Vokal intervjuis min en la radio. Kiel rezulto alvenis multaj leteroj adresitaj al la Esp. sekcio de Radio Vieno. Estas vere ĝojige noti, ke mia intervjuo ricevis pozitivan eĥon inter la esperantistaro».

 

S-ro Glättli, sekretario de SAEF (Svislando): «Unue bonvolu akcepti nian sinceran dankon pro via favora akcepto de nia lastjara alvoko koncerne atentigon de viaj legantoj pri nia Esperanto-aranĝo tradicia. Multaj gesamideanoj pere de via publikigo aŭdis pri nia internacia renkontiĝo. Nun bonvolu informi: la 17-a Eŭropa Ferio-Semajno okazos de la 12-a ĝis la 18-a de septembro en Magliaso apud la lago de Lugano». Anoncojn kaj informpetojn oni adresu al: S-ro Ernest Glättli, BRUGG (Svislando).

 

S-ro Delcourt: «Respondo al via letero iom prokrastiĝis ĉar mi volis antaŭe komuniki ĝin al mia amiko Amouroux. Ambaŭ ni estas kontentaj pri la akcepto de nia artikolo pri Cl. Colas en la kolumnoj de E.K.».

*

Sac. Zielonka: «Unue mi volas esprimi dankemon pro la alsendita Espero Katolika. Poste mi petas vin pri anonco en la bulteno: Frateca Informejo Katolika sciigas, ke okazos la spiritaj Ekzercoj / iom mediti, iom preĝi, iom kanti, iom pilgrimi / por Geesperantistoj en: Bardo Slaskie 21-28 IV, Gostin Poznanski 4-12 VII, Bardo Slaskie 15-22 VIII. Ĉiujn informojn donas p. Stanislao Ruchała - Tarnów - Pollando.

 

al la indekso


 

Memoro pri granda amiko kaj akcelanto de nia afero

 

Je la 25-a de oktobro 1975 estis 20 jaroj post la morto de Kard. D-ro Theodor Innitzer, ĉefepiskopo de Vieno de 1932 ĝis 1955, do en vere malfacila, parte terure kriza tempo, precipe dum la n.s. reĝimo. Je 7.10.1938 estis atakita de la n.s. «Hitlerjunularo» la ĉefepiskopa palaco kaj en,tieaj salonoj detruitaj ŝrankoj, krucifikso kaj difektitaj pentraĵoj (mi mem povis vidi tion kelkan tempon poste). Kard. Innitzer ankaŭ dum tiu tempo sub granda risko helpis persekutitojn, ne nur kredantajn, precipe jud-devenajn. Post la restariĝo de Aŭstrio li estis por ĉiuj konsolo kaj apogo. En la ĝenerala Katolika Kongreso de Aŭstrio en la jaro 1952 li estis komisiita de Romo kiel Papa Legato. AKLE kunlaboris laŭprograme.

Li montris ĉiam simpation al Esperanto kaj al la celado esperantista, precipe de ni katolikoj: al kelkaj IKUE-kongresoj li sendis signitajn salutleterojn. La raportanto jen povis kelkfoje esti ĉe li en aŭdienco, raportante, petante, dankante. Okaze de la 27-a IKUE-kongreso en Vieno (1958) ni vizitis lian tombon en la kripto de la katedralo de S. Stefano en Vieno.

Ni memoru pri li plu en niaj pensoj kaj preĝoj.

W. Mudrak

 

al la indekso


 

Claudius Colas

PIONIRO DE LA KATOLIKA ESPERANTO-MOVADO

(Unua parto)

Claudius Colas kun E-flago (1909)

 

En Saint Huruge, vilaĝo apud Mâcon (Francujo), en agrokulturista familio Colas, naskiĝis, la 29-an de novembro 1884, filo baptita Claude, François, voknomita Claudius.

Li estis edukita en profunde katolika medio kaj, kreskinta, la juna Claudius sentis sin vokata de Dio. En seminario de la regiono, li lernis ĝisfine de la duagradaj studoj; fariĝis novico en dominikana monaĥejo en Nederlando. Sekve, tuj post deviga soldatservo, prefere ol klaŭstran meditadon li elektis la civilan vivon, kaj kun arda fervoro propagandis por la politikaj, socialaj ideoj, kiujn la katoliko Marc Sangnier iniciatis en sia movado «Le Sillon» («La Sulko» ).

La celo de tiu juna movado vokanta la francajn katolikojn por nova formo de «Demokratio postulanta katolikismon» entuziasmis Colas. En tiu movado, kiu, por realigi sian idealon, eldonis plurajn gazetojn, organizis studorondojn, debatojn, popolajn institutojn, publikajn kunvenojn, vizitojn de muzeoj, ekskursojn, Colas trovis vastan agan kampon. Li konatiĝis kun multaj, kiel entuziasmaj kaj sindonemaj gejunuloj.

Tiutempe, Claudius Colas jam estis esperantisto. Li konatiĝis kun nia lingvo kiam, studento, li ankoraŭ ne estis 18 jara, ekzakte dum majo 1902. Lia nomo aperis sub la numero 7162 en la tiama «Adresaro de la esperantistoj» de D-ro Zamenhof. Li klopodis propagandi esperanton en sia nova agado kaj per sia varma konvinkoforto li sukcesis varbi 50-jaran fraŭlinon: Marie Larroche. Ĝis sia vivofino, en 1940, F-ino Larroche multege helpos la katolikan esperantismon kaj malavare helpos financi la buĝeton de la revuo «Espero Katolika».

La oratora talento de Marc Sangnier kredeble influis Colas. Li tamen ne falis en la tondrovoĉajn ekscesojn de sia mastro, ĉar raportoj pri la multaj paroladoj, kiujn li faris, informas ke li «talente, ĝentile, ĉarme simple» prelegis. Fine de 1908, Pastro Peltier, fondinto de «Espero Katolika», ĉiam pli malsana, ne plu havis la necesan forton por zorgi pri la multaj taskoj de la redaktado de sia kara revuo.

La gazeto ĉesis aperi. Tiam Claudius Colas transprenis la postenon de ĉefredaktoro. La redaktejo kaj administrejo de la revuo translokiĝis al Parizo ekde januaro 1909.

Sed jam, en la dua numero de li redaktita, Colas havis la tristan taskon informi la legantojn pri la morto de pastro Peltier en Lurdo (Lourdes) la 17-an de la februaro 1909. La saman monaton Claudius Colas edziĝis al F-ino Berthe Tassel, fratino de Joseph kaj Robert Tassel, kiuj kune agadis kun li por la komuna idealo en la movado «Sillon». Samjare, en Barcelono, okazis la 5-a Universala Kongreso de Esperanto. Colas aliĝis al tiu kongreso kaj lia aktiveco, por servi la katolikismon per esperanto de tiam ne ĉesos.

En tiu kongreso, ĉiutage estis apartaj kunsidoj de la katolikaj esperantistoj. Kun pastro Richardson, li raportis pri la celo kaj idealo de la antaŭnelonge forpasinta pastro Peltier.

Lia elokventa alvoko al komuna laborado de ĉiuj katolikoj por la «bela kaj sankta» idealo ricevis entuziasman aplaŭdon.

Jam dum la 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo (1907) pastro Richardson proponis la fondon de «Societo Katolika Internacia». La ideo ĝermis de tiam, kaj en kunsido, Colas legis belegan leteron de la litova pastro kaj samideano Dombrovski, senditan al la katolikaj kongresanoj, en kiu la prelato montris la necesecon de tia tutmonda katolika asocio de esperantistoj. Li rimarkigis ke la programo de la fondota asocio difiniĝas en tiu letero kaj li proponis ke oni donu al ĝi la nomon de «Katolika Unuiĝo Esperantista».

Kataluna esperantisto, pastro Lliro, legis la regularon kiun li jam antaŭe redaktis kaj, unuanime, ĝi estis aprobita. Ankaŭ unuvoĉe, pastro Richardson estis elektita kiel Prezidanto de la ĵus fondita «K.U.E.», kiu tiel naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1909.

Colas malfermis la morgaŭan kunsidon per emociiga parolado. «Se Esperanto, li diris, estas interesa al ĉiuj, ĝi estas pli interesa al ni katolikoj, ĉar per ĝi, ni certe alproksimigos kaj amikigos la aliajn homojn, kiuj havas la saman kredon, diras la samajn preĝojn kaj fleksas la genuon antaŭ la sama Dio».

En la lasta kunsido, alia grava propono de pastro Richardson kaj Colas, akceptita unuanime de la 61 ĉeestantoj, estis ke okazu ĉiujare aparta kongreso internacia de la katolikaj esperantistoj kaj ke tia unua kongreso okazu en Parizo dum Paska libertempo 1910.

La 17-an de decembro 1909 naskiĝis lia unua infano Rene-Claude (I) kiu pie paŝos la vojon elektitan de sia patro. Li estas nun prezidanto de la franca Kat. E-Asocio.

Sur la ŝultroj de Colas pezis la organizado de tiu unua ne-speciale por esperanta kongreso, kies sole oficiala lingvo estis Esperanto.

La debatoj estis tre diversaj, sed la ripeta kongresa temo pridiskutita estis la «reunuiĝo de la Eklezioj». En iu kunsido, partoprenis rusa ortodoksa pastro kaj anglikana pastoro. Ambaŭ prelegoj konkludantaj je la neceso de la Papa aŭtoritato forte impresis la ĉeestantaron. Cirkaŭ 600 personoj, el 17 diversaj nacioj, plenigis la salonon de la Katolika Universitato. La rektoro, Monsinjoro Baudrillart, estis honora prezidanto de tiu kongreso katolika, esperantista kaj internacia, kiel difinis ĝin pastro Duvaux.

Post tiu programa deklaro, Prof. Gustave Gautherot, tre konata katolika historiisto, klarigis: «Kial ni estas esperantistoj». Lian paroladon en franca lingvo, kiun resumis en esperanto Colas, oni ovacie aplaŭdis.

En la lasta kunveno Colas koncize reparolis pri la studo farita en Barcelono pri «Unuiĝo Katolika» kaj, post varma diskutado, venis fine interkonsentiĝo kaj definitive fondiĝis la ligo, kiu ricevis la nomon de «Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista», (nia I.K.U.E.), kun pastro Richardson kiel prezidanto kaj Claudius Colas kiel helpsekretario.

En la sama jaro Colas estis elektita membro de la «Lingva Komitato», laŭ propono de pastro Richardson, jam L.K.-ano. Li sin deklaris speciale preta por helpi al prilaborado de teologia kaj liturgia terminaro.

Ĉiam sur la breĉo, li enŝipiĝas en aŭgusto por ĉeesti la 6-an Universalan Kongreson en Vaŝingtono kaj partoprenas en ĉiuj kongresaj kunsidoj de la Lingva Komitato.

Je la nomo de la Katolika Unuiĝo, kiun li reprezentas, li salutas la kongresanojn kaj raportas pri la grandaj progresoj en katolikaj rondoj kaj pri la granda sukceso de la Unua Katolika Esperantokongreso.

Post la Vaŝingtona kongreso, Colas vojaĝis al Kanado, vizitis Montrealon kaj la rezervejon de la Irokezaj indianoj en Caughnawaga. Tie, li amikiĝis kun la ruĝhautuloj, kiuj alnomis lin «Katsenio», t.e. «Arda Fajro».

Pri tiuj kuriozaj triboj, Colas paroladis la 23-an de oktobro ĉe la esperantista Londona Klubo, priskribante iliajn morojn kaj lingvon, kiun li sukcesis kompreni.

M. DELCOURT - J. AMOUROUX

(dua parto)

al la indekso


 

Kiam la ortodoksuloj?

En la decembra numero de «Dia Regno» estas artikolo titolita: «Propono pri nova organizaĵo», en kiu la aŭtoro rimarkas, ke jam ekzistas sur la religia tereno fakaj organizaĵoj: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kaj Kvakera Esperantista Societo, sed mankas ortodoksa E-asocio, islamana esperantista organizaĵo, judaisma esperantista organizaĵo. Certe ekzistas esperantistoj de tiuj tutmondaj religioj, do povus kuniĝi por disvastigi Esperanton en siaj religiaj rondoj kaj per Esperanto diskonigi sian religion.

«La ortodoksa ismo nepre estas tre forta kaj nombra en la kristana religio, do oni povas nur miri, kiam oni konstatas, ke ne ekestis jam organizaĵo de ortodoksaj religianoj... Precipe la memstaraj ortodoksaj eklezioj, kiuj bezonas internaciajn kontaktojn, certe bonakceptus la helpon de Esperanto».

al la indekso


 

La nova prezidanto de KELI

Dum la kongreso de KELI, kiu okazis en Jönköping (Svedujo) kaj kiun partoprenis ankaŭ kelkaj IKUE-anoj, inter la eks-prezidanto de IKUE, S-ro Jacques Tuinder kun familio, la kongresanoj elektis kiel prezidanton s-ron Reg. Bedford el Britujo.

Laŭ la protokolo de la sekretariino, post la raporto de la redaktoro de «Dia Regno», S-ro Jan Van Keulen, prezidanto past. Burkhardt transdonis la gvidadon de la kunveno al la redaktoro. Tiu ĉi provizora prezidanto de la kunveno legas la nomojn de la estraranoj kaj demandas, ĉu la reelekto okazu bloke aŭ ne. La kunveno konsentas pri bloka reelekto. «Pastoro Burkhardt denove esprimis sian deziron transdoni la prezidantecon kaj la estraro trovis Inĝ. Bedford preta kandidatiĝi por tiu funkcio. Do la estraro nun proponas elekti Reg. Bedford kiel prezidanton kaj Past. Burkhardt restu en la estraro kiel vic-prezidanto. La kunveno aklame akceptis tiun ĉi proponon. Past. Burkhardt nun transdonis la prezidantan martelon al Reg. Bedford».

La nova prezidanto dankis al la elektintoj kaj speciale al Past. Burkhardt pro lia 14-jara periodo de laborego kaj saĝa gvidado de KELI; fine li proponis, ke Past. Burkhardt daŭrigu prezidi la kongreson ĝis la fino; tiu ĉi akceptis, dankis kaj aldonis: «Mi promesas, ke mi ne ritiros min el KELI, mi volas esti kaj resti inter vi».

La estonta kongreso de KELI okazos en Montpellier (Francujo): de la 20-a ĝis la 27-a de julio 1976.

 

al la indekso


 

EL ITALUJO

 

1. Laŭ la informo de la Itala Instituto de Esperanto, dum la pasinta lernojaro la internacia lingvo estis instruita en almenaŭ 101 kursoj okazintaj 41 urboj. Kelkaj el la okazintaj enkadriĝis en la oficiala lerneja programo: ekz. en la elementa lernejo «Dante Alighieri» de Oltresavio (Cesena) studis Esperanton 380 geknaboj, en la kadro de la aldonaj lernofakoj kaj kun instruistino pagita de la ŝtato nur por instrui Esperanton.

 

2. Oni devas gratuli al la redaktoro de Radio Roma - Esperanto, D-ro De Salvo, kiu ĵus gajnis nacian konkurson por iĝi Referanto ĉe la Kontokortumo, nome ĉe la Supera Tribunalo. En la menciita konkurso, prof. d-ro De Salvo akiris la unuan postenon per severaj ekzamenoj pri 16 diversaj fakoj (juraj, ekonomiaj kaj lingvaj). La kongresanoj memoras lin kiel gvidanton dum kelkaj ekskursoj. Li estas apenaŭ 33-jara, unu el plej junaj membroj de la menciita Supera Tribunalo.

 

3. La 15-an de oktobro 1975 stariĝis en Rimino ĉe la Esperantista Centro la Grupo de U.E.C.I., t.e. de la katolikaj esperantistoj. Tiu iniciato estas ankaŭ atesto de dankemo kaj estimo al P. Ciccanti, nacia prezidanto de U.E.C.I., pro lia senlaca agado en Rimino. Omaĝe al la esperantista pioniro P. Eugenio Modesto Carolfi la anoj dediĉis la Grupon al lia memoro.

 

al la indekso


 

EL POLLANDO

 

ESPERANTISTA MALSANULARA APOSTOLADO

Inter la Spiritaj filoj de Sankta Kamilo, nia Zamenhofa mondlingvo havis ĉiam fervorajn adeptojn. Kiel sciate, la pensojn de Sankta Kamilo inspiris la Evangeliaj vortoj, ĉe Mat. 25,35-36: pri malsataj manĝigitaj, soifantoj trinkigitaj, fremduloj gastigitaj, nuduloj vestitaj, pri malsanuloj vizitataj ktp.

Kamilo de Lellis naskiĝis la 25-an de majo 1550 en Italujo. Ĝis la dudek kvina jaro lia vivo estis plena je diversaj aventuroj kaj la vojo al Dio estis neglektata. Tamen li spertis la gracon de Dio kaj la 2-an de februaro 1575 li konvertiĝis kaj sin dediĉis al la malsanuloj. En 1586 Kamilo fondis ordenon, kies tasko estas servi al la suferantoj. Nia heroo fariĝis la unua heroldo de la nuna Ruĝa Kruco.

Li mortis en Romo la 14-an de julio 1614. Kanonizis lin Papo Benedikto la 14-. Universala patrono de malsanuloj kaj ĉiuj hospitaloj li estis proklamita dum la papeco de Leono la 13-a. Pio la 11-a donis Sanktan Kamilon, kiel Patronon al la geflegistaro.

En kelkaj vortoj ni prezentis la vivon de Sankta Kamilo. Tion ni ne faris sen kaŭzo. En la tuta esperantista mondo vivas ja multaj malsanaj gesamideanoj, en kiuj ni vidas, antaŭ ĉio, gefratojn. Tiuj gefratoj bezonegas sian propran apostoladon. En Polujo, en la monata revuo, nomata Apostolstwo Chorych /Apostolado de Malsanuloj /oni aperigis pasintjare sekvan artikolon, kiu sugestis al fondo de nova apostolado en Esperantujo:

En oktobro 1974 havis lokon en Niepokalanów/Polujo/, tritaga Esperanto Simpozio honore al beata Patro Maksimiliano Kolbe. La Simpozion partoprenis multaj landaj kaj eksterlandaj samideanoj. Tridek sacerdotoj de kelkaj nacioj kun Episkopo L. Miziołek, celebris diservon esperantlingve. Dum tiuj tagoj naskiĝis la penso memori pri malsanaj esperantistoj en la tuta mondo, ĉar inter ili troviĝas spiritaj Simeonoj Kirenanoj, helpantoj de la Krucumita Kristo, suferanta en la nuntempa mondo, en sia Mistika Korpo.

En tiu artikolo oni petis la legantojn subteni la kontaktojn de malsanaj verdstelanoj, ligitaj iam dum la bonfarto, ĉar oni dezirus korespondi kun gemalsanuloj en landoj. La artikolon subskribis P. Z. Bodecki, Kamilano.

* * *

Nia artikolo, kiun vi ĵus tralegis, celas veki vian atenton pri E.M.A., nome: emigi vin al apostolado inter niaj malsanaj gefratoj. Sendu al ni ties adresojn kaj al ili la nian. Ni atendas leterojn kaj dezirus trovi por ĉiu kunulon en la sama malsana stato, eble ankaŭ kun similaj interesiĝoj.

La adreso ĝis revoko: Esperantista Malsanulara Apostolado, Zabrze. Pollando

 

al la indekso


 

EL AŬSTRUJO

 

1. En la Pedagogia lnstituto de Vieno okazadas lunde Esperanto-kurso por instruistoj.

2. Radio Vieno, Esperanto-Redakcio: mallongondoj: 48,74 sabate (je 17,45 - 17,55 h; dimanĉe je 06,45 - 06,55 h.).

3. AKLE, kiun gvidas S-ro W. Mudrak, kunvenas dufoje ĉiumonate. Temoj por februaro: Horo de bonhumoro, konversacio, gaja kunesto okaze de la Semajno de Internacia Amikeco.

4. La Trilanda Esperanto-Konferenco, kiu en 1974 okazis en Venecio (Italujo) kaj en 1975 en Koper (Jugoslavio), ĉijare okazos en Graz (Aŭstrujo) de la 24-a ĝis la 26-a de septembro. Tie okazos ankaŭ la jarkunveno de la Aŭstria E-Federacio.

5. Dum la 36-a IKUE-KONGRESO s-ano Gröbner el Vieno oficiale reprezentis AKLE kaj f-ino Sieglinde Stamm, ankaŭ el Vieno, reprezentis ĉiujn KELI-anojn.

6. Fariĝis membro de AEF altrangulo: D-ro Hermann Schnell, prezidanto de la Viena Lerneja Estraro kaj ano de la Aŭstra Parlamento.

 

al la indekso


 

EL BRAZILO

 

1. La Komunuma Ĉambro de la urbo S. Carlos (SP) omaĝis per leĝo la Lingvon Internacian Esperanton, konsiderante la 15-an de decembron, la naskiĝtagon de Zamenhof, «dia da Lingua Internacional Esperanto» (tago de la internacia lingvo Esperanto).

2. La Societo Bauru de Esperanto organizis kursojn de Esperanto en pluraj lernejoj kaj disvendis multajn librojn.

3. Prof. D-ro Benedicto Silva akceptis partopreni la kadron de la brazila vic-prezidantaro.

4. Unu el la plej brilaj okazintaĵoj dum la 10-a Seminario de Esperanto, kiun organizis la Kultura Kooperativo de Esperantistoj, sendube estis la bonega pianludado de talenta junulo, kiu bone regas la internacian idiomon: André Luiz de Souza, filo de D-ro Fausto de Souza.

5. Vic-prezidanto G. Grattapaglia, partopreninte la 60-an UK, konstatis kun ĝojo, ke UEA ne perdis la tradician neŭtralecon por fali en la manojn de senskrupulaj politikistoj, sed la atmosfero estis «plene harmonia», la estraro de UEA «ne perfidis la statuton», la kongresaj laboroj estis «tre konstruaj».

 

al la indekso


 

Atestantoj de Jehovo

Ili batas je la pordo de nia domo ĝentile, sed ankaŭ obstine, vizitas nin duope kaj lasas publikaĵojn. Ili komencas paroli anoncante, ke la fino de la mondo estas proksima kaj la regno de Dio sur la tero komenciĝis en la jaro 1914, ktp.

Libreto, kiun donacis al mi, demonstras, ke nia tempo estas tiu, pri kiu pensis Jesuo, kiam li antaŭdiris la finon de tiu ĉi malbona sistemo. La Majstro diris, ke la lastaj tagoj de tiu ĉi malbona sistemo estos distingata de malfeliĉoj, kiel mondmilitoj, manko de nutraĵoj kaj progresanta perdo de la kredo je Dio. «Ni — konkludas la libreto — vidis la plenumiĝon de tiuj ĉi profetaĵoj en nia tempo».

HISTORIO DE LA MOVADO ATESTANTOJ DE JEHOVO

Kvankam la Atestantoj de Jehovo fieras, ke devenas spirite de Abelo, konsiderita «la unua atestanto de Dio», la vera fondinto de la sekto estis la amerikano Charles Taze Russel, naskiĝinta en Pennsylvania en la jaro 1852.

Edukita en la kalvinismo, Russel aŭdis iam en trinkejo skeptikulon nei inferon kaj paradizon. Li miregis kaj vidis, ke li ne havis sufiĉan kulturon por refuti la tezojn de tiu skeptikulo. Kun kelkaj amikoj tiam Russel volis fondi rondon par bibliaj studoj: oni nomis ilin «biblianoj». Kvankam tute nepreparitaj ĉu sur la scienca tereno ĉu sur la religia, la «biblianoj» konvinkiĝis tuj, ke estas la unuaj, kiuj bone komprenis la signifon de la Sanktaj Skriboj.

Tre fantazie kalkulante, Russel diris, ke li malkovris, ke Kristo post unua vizito, farita sekrete kaj nekonate en 1874, revenos sur la teron en 1914. Do li certigis, ke en tiu jaro okazos la fino de la mondo, ke post tiu jaro komenciĝos tuj la «jarmila aŭroro», t.e. periodo, dum kiu la homoj preparos sin al la 1000 jaroj de regado de Kristo sur la tero kun la elektitoj. Sed en 1914 okazis la mondmilito, ne la fino de la mondo. Russel korektis sian diron, asertante ke Dio pro sia kompato prokrastis la teruran okazaĵon; samtempe li anoncis, ke li rekonis en la Papo la teruran beston de la Apokalipso.

En la novembro de la jaro 1916 Russel mortis en Texas, atendante la revenon de Kristo, kaj liaj anoj dividiĝis en diversajn grupojn kaj prenis la plej strangajn nomojn. Tamen la laboro de Russel ne perdiĝis, ĉar J.F. Rutherford, la advokato defendinta lin en pluraj procesoj, fariĝis fakte lia posteulo.

Li kunvokis en 1919 la unuan nacian kongreson de la anoj de tiu sekto; la profetaĵoj estis aktualigitaj: oni konsideris la jaron 1914 komenciĝo de «armagedon», t.e. de universala milito, post kiu Kristo estos la reĝo de ĉiuj justuloj.

Volante esti preciza, li diris, ke en 1925 releviĝos la antikaj patriarkoj kaj profetoj kaj tiam komenciĝos la regado de Jehovo. Sed ankaŭ tiu jaro pasis kaj neniu profeto releviĝis. Rutheford toleris silente la kritikojn kaj la mokojn de la seniluziigitaj fanatikuloj. Tamen li ne finis sian profetan agadon.

En 1930 Rutheford anoncis al la gazetaro, ke en Kalifornio li konstruigis luksegan vilaon por akcepti profetojn kaj patriarkojn de la Malnova Testamento je ilia proksima alveno. En la ĝardeno de la vilao luksa aŭtomobilo estis je dispono de la ĉielaj gastoj.

En 1942 Rutheford mortis postlasante al siaj spiritaj heredantoj novan revelacion: en la libro «La vero liberigos vin» li klarigis, ke Kristo estis jam alveninta sekrete kaj nevideble por plenumi sian juĝistan agadon inter homoj.

Daŭrigis lian instruadon Nathan Knorr, kies tasko estas prepari la homojn al la teruraj eventoj, kiujn la Apokalipso antaŭdiris.

 

Karlo Nardetto

Noto de la TTT-ejestro. La originala publikigita teksto uzas la nomon “Jehovao”

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

«Antaŭ ĉio necesas doni al la Paco aliajn armilojn, anstataŭ tiuj destinitaj mortigi kaj neniigi la homaron. Estas necesaj precipe la moralaj armiloj, donantaj forton kaj prestiĝon al la internacia juro; antaŭ ĉio tiuj pri observado de la paktoj». Paŭlo la 6-a

* * *

«La Paco firmiĝas nur per la paco, tiu, kiu ne estas disigebla de la postuloj de justeco, sed kiu estas nutrata de sinofero, de indulgemo, de mizerikordo, de karitato». Paŭlo la 6-a

 

al la indekso