Enhavo de Espero Katolika numero 10/1976

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

 

 


 

paco sur la tero al la homoj

 

Okaze de Kristnasko kaj Nova Jaro al ĉiuj niaj karaj Gelegantoj

kaj Simpatiantoj de nia Asocio

dian abundan benon

garantiantan la veran pacon kaj f eliĉon deziras la

Estraro de IKUE

kaj Redakcio de E.K.

 

Karaj gelegantoj!

 Kun ĝojo mi anoncas, ke la Estraro de IKUE decidis plialtigi la nombron de la paĝoj de EK, por ke ĝi estu pli riĉenhava kaj pli impona, alivorte por ke ĝi enhavu plivastajn raportojn pri la vivo de IKUE kaj de la Ekezio.

Tiu kuraĝa decido, des pli ke abonkotizo ne plialtiĝas, trovu komprenemon en vi ĉiuj. La vivo de nia 73 jara revuo kaj ĝenerale la agado de IKUE dependas de via morala kaj financa apogo.

Ekzemple vi povas pli multe aĉeti niajn rekomenditajn en ĉi numero esperantaĵon ĉe la IKUE-Libroservo, memori pri ekzistantaj fondusoj en la kadro de nia movado kaj varbi novajn membrojn kaj abonantojn.

Ne forgesu la gelegantojn de nepagipovaj landoj, kiuj ŝatas pli ol aliaj tiun ĉi interligilon, sed ofte povas nur morale ĝin apogi.

Nia Redakcio dankas ĉiujn kunlaborantojn el IKUE kaj KELI: la Estraron, la landajn Reprezentantojn, la Prezidantojn de naciaj ligoj, ĉiujn kiuj sendis artikolojn, poeziaĵojn, bultenojn, konsilojn, rimarkojn ktp.

Tiuj, kiuj vidis la aperon de senditaj artikoloj bonvolu pardoni: nia 16 paĝa revueto ne povis gastigi ĉion.

Ni esperas, ke estonte en EK estos konvena spaco por multaj kontribuaĵoj kaj ĝi trovos la aprobon de la tuta legantaro.

En tiu espero mi kun miaj kunlaborantoj bondeziras al vi kaj al viaj familioj Dibenitan kaj feliĉan Kristnaskon.

La Redaktoro

RIMARKO: Por kio rilatas al Espero Katolika (artikoloj, leteroj, ŝanĝoj de adresoj, novaj abonantoj ktp.), skribu al mi (sac. F. Ruaro) aŭ al la Redakcio de E.K., VERONA).

 

 al la indekso


 

Adventkanto

Savanto venu baldaŭ nun,

dumnokte ekvidiĝu lum'!

Detruu barojn en ĉiel',

abundu roso kaj miel'!

 

Ho Dio, fluu en roser',

Mesio, reĝo de la ter'!

El nuboj super Jakobdom'

 pluvu la f ilo de la hom'!

 

Ho ter' verdiĝu kaj arbar',

verdiĝu valo kaj montar',

kiel f loreto venu nun,

savanto, nia nova sun'!

 

KINDLER

Laŭ kanto el Augsburg 1666

al la indekso


 

Ne timu

(Kristnaska poemo: Luk 2: 8-14)  

Jen, anĝelo diris tion dum la nokto

Al paŝtistoj, kiuj gregon sur la kampo gardis.

Du mil jarojn sonas al ni tiu vorto

Kaj la helo, la tiama, ĉiam ardis.

 

Sed ne venis vera paco dum jarmiloj

Nur en tiujn korojn, kiuj povis kredi,

Ke la helaj, diaj, ĉielaj mesaĝoj

Volas homajn korojn sur la ter' konkeri.

 

Naskita por la pac' lnfano ĵus de homoj

Estis devigita Li, ke krucon iru!

Sed dank' tio venis inter nin la Difavoroj:

Kaj Li mem restis inter ni ĝis nun, ne timu!

 

Tibor Beŝŝenyei

KELI-ano

al la indekso


 

NIA UNUA SANKTA PATRONO

Ni ne povas preterpasigi la rememoron de tiel ĝoja dato por la katolika esperantistaro, kiel estis la Beatigo de la Dia Servanto la Papo Pio la 10-a, okazinta la 3-an de junio 1951. Do, antaŭ 25 jaroj.

Pio X estis la unua Papo, kiu efektive interesiĝis pri Esperanto, kuraĝiĝis kaj benis nian movadon.

Ni ne ripetos lian bone konatan biografion (vidu: Papo Pio X, Beata», de P. K. Sonntag, SDS, kaj D-ro A. Halbedl; «L'Osservatore Romano»: «Il Beato Pio X e l'Esperanto», 23.IX.1951; kaj plurajn numerojn de EK). Ni nur ĉerpos el la valora prelego de la meritplena Esperantisto D-ro Luigi Minnaja, disaŭdigita pere de Radio-Roma tri tagojn post la beatigo de Pio X.

Interalie, Minnaja citas la favoran sintenon de Pio X rilate la Internacian Lingvon, evidentigitan en pluraj okazoj, ekz. dum diversaj interparoladoj kun Monsinjoro Luigi Giambene, kiun la afabla Papo ŝerce nomis «Monsinjoro Esperanto», kaj tion kion Mons. Giambene skribis al Pastro Emile Peltier okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo (1906): «Mi ricevis la honoran komision sciigi al vi, ke la Sankta Patro favoranime kaj kun speciala plaĉo bonvolis akcepti la aperintajn numeroj de la revuo "Espero Katolika", kiun vi humile prezentis al Li je la nomo de Pastro Emile Peltier. Bonvolu, tre respektinda Monsinjora Moŝto, konigi al la nomita Pastro la Papan favoran akcepton, kaj komuniki la Apostolan Benon, kiun Lia Sankta Moŝto donis al li kaj al la redaktoroj de la revuo».

Speciale menciinda estas, skribis Minnaja, la aŭdienco al la partoprenantoj de la IKUE-kongreso en 1913 (unu jaron antaŭ la forpaso de Pio X), dum kiu Lia Papa Moŝto profete diris: «ESPERANTO HAVAS ANTAŬ SI GRANDAN ESTONTECON! ».

Bonega estis la ideo de la Komitato de la 23-a IKUE-kongreso (Munkeno, 1951), daŭrigis L. Minnaja, meti sub la specialan ĉielan protekton de la nova Beatulo la laborojn de la Kongreso, memorigante Liajn vortojn: «Mi vidas en Esperanto valoran rimedon por atingi la unuecon inter la Katolikoj de la tuta mondo».

Samideanoj: ni honoru nian sanktan Patronon preĝante kaj sindone laborante por efektivigi Liajn aŭgurajn bondezirojn;

Ĉe la okazo ni memorigas, ke ekzistas kiel aparta fako la sacerdota rondo «PIO X». Informoj: P. J. Christiaens, Romo.

 al la indekso


 

NOVA KUNLABORADO

Istituto di Storia e Documentazione Francescana (Instituto pri Historio kaj Dokumentaro Franciskana) kune kun IKUE organizis en Napolo la 10-an de oktobro 1976 la konferencon pri «Ekumenismo, franciskana universalismo kaj problemo de lingva komunikado». Prelegis D-ro J. Korytkowski el Pollando.

Ĉi tiu Instituto eldonas trimonatan revuon «Studi e ricerche francescane» (Studoj kaj esploroj franciskanaj). Ekde la nova jaro 77 ĉiuj artikoloj havos vastan resumon en Esperanto. Ni rekomendas al nia esperantistaro tiun sciencan revuon.

Abonkotizo en Italujo: 6.500 Liroj, eksterlande 8.500. (Pastroj tri mesintencoj».

 al la indekso


 

POR KE ĈIUJ ESTU UNU

Neniu kristano aŭdacus pridubi, ke nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo bone kapablus ordigi tempon kaj laboron. Sendube Li sciis, kio estas grava kaj urĝa kaj kio estas negrava. Li instruis al ni, kiel ni preĝu.

El Johano 17 ni scias, ke nia Savanto kelkajn horojn antaŭ sia morto preĝis por siaj disĉiploj kaj «por tiuj, kiuj pro la vorto de la disĉiploj poste kredos al Li», nome por vi kaj por mi kaj por ĉiuj kristanoj nuntempaj kaj diverskonfesiaj: «... por ke ĉiuj estu unu, kiel Vi, Patro, en mi kaj mi en Vi, por ke estu unu en ni...».

Tiu peto verdire devus esti por ĉiu nuntempa kristano tre klara, komprenebla. Kristo, nia Sinjoro, preĝas por ĉiuj, ne sole por romkatolikoj kaj orientaj ortodoksuloj. Patro Kentenich, miaopinie, malĝuste interpretis aŭ ekzegezis la latinan vorton «omnes». Mi emfaze kuraĝas mencii, ke nek Dio Patro nek Jesuo Kristo aŭ la Sankta Spirito volis ekskludi min. Kaj mi estas luterano. Oni do ne pensu, ke mi estas feliĉa pri tiuj skismoj, kiuj okazis antaŭ mia naskiĝo, kiujn nia Sinjoro kaj Savanto kiel homo, nome antaŭ la irado al Golgoto, laŭeble voli eviti. Tial li nome preĝis. Pro tio Li menciis vin kaj min en sia preĝo.

Kaj Jesuo havis motivon, tiel preĝi. Li ja venis por min savi. Tial ni nomas Lin Savanto. Kaj pro tio Li daŭrigis sian preĝo.

«por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis,

kaj mi donis al ili tiun gloron, kiun Vi donis al mi,

por ke ili estu unu, same kiel ni estas unu.

Mi en vi kaj vi en mi, por ke ili estu perfektaj en la unueco

kaj la mondo ekkonu, ke vi min sendis kaj

ili amas, kiel vi amas min...».

Por ke la mondo kredu. Por ke la mondo ekkonu. Tre klara motivo, ĉu ne? Kiu ajn volas tiurilate sekvi nian Sinjoron kaj Savanton, tiu rajtas ekskludi neniun kristanon. Kontraŭe, amataj romkatolikaj gefratoj en Kristo, ni devos kune preĝi al la Triunua Dio, por ke ui denove per la Dia graco fariĝu unu.

Ni bone scias, ke ni devos preĝi. Neniu el ni scias, kiam la ĉiela Patro plenumos nian peton; sed tio ne malhelpu nin plu preĝi.

Gerhard Ziegler (KELI)

al la indekso


 

NI RECENZAS

Antaŭ nelonge aperis nova verko de P. Georgo Korytkowski titolita «Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo», frukto de longa kaj pacienca laboro, kiel atestas la granda nombro de la verkoj konsultitaj sur la plej diversaj kampoj: lingvistiko, filologio, literaturo, religio, sociologio, psikologio ktp.

La temo ne estis pritraktita fragmente kaj supraĵe, sed profunde kaj sisteme, do ankaŭ komunaj esperantistoj trovos ĉi tie amason da taŭgaj argumentoj favore al Esperanto kiel unueciga rimedo en la realo de la moderna mondo. Plue la kristanaj esperantistoj trovos, ke Esperanto povas doni al la Eklezio mirindan kontribuon por la disvastigo de la savanta Mesaĝo.

La verko estas dividita en 6 ĉapitrojn. Komence la aŭtoro analizas la lingvon kiel komunikilon kaj ĝian funkcion soci-religian. En la dua ĉapitro li ekzamenas la rolon, kiun ludis iuj «mortaj» lingvoj supernaciaj: hebrea, greka, latina ktp.

En la tria ĉapitro li demandas, ĉu latino povas esti la helpa rimedo por pli bona interkompreniĝo. En sia traktato li konstatas la konstantan krizon de la latina lingvo kaj analizas la kaŭzojn de tiu krizo. La klopodoj de la lastaj papoj konservi latinon en la liturgio, en la telogio kaj en la internaciaj ekleziaj renkontiĝoj ne sukcesis.

En la kvara ĉapitro Korytkowski ekzamenas kelkajn modernajn lingvojn tre disvastigitajn (anglan, hispanan, rusan...), sed li trovas, ke mankas al ili la postulataj ecoj de komuna helpa lingvo. Kaj jen la kvina ĉapitro, kiu analizas la karakterizojn de Esperanto —(esprim-riĉeco, facileco, precizeco, moderneco, neŭtraleco ktp. Tiuj ĉi kvalitoj — precipe la neŭtraleco aŭ (sennacieco) — igas Esperanton ideala respondo al la homaj kaj religiaj celoj. La aŭtoro citas plurajn ekleziajn kaj civilain rekonojn kaj kelkajn gravajn iniciatojn favorajn al la efektivigo de la E-projekto. Plue li citas provizoran katalogon de religiaj publikaĵoj en Esperanto: pli ol 2000 estas tie enlistigitaj.

En la lasta ĉapitro la aŭtoro pritraktas la perspektivojn religiajn kaj soci-kulturajn de la helpa lingvo en multaj nacioj. Tamen necesas sentimigi la homojn favore al internacia lingvo, kiu povu helpi la bonan homan kunvivadon kaj la disvastigon de la savoportaj mesaĝoj.

La verko pro la riĉa enhavo kaj la modela stilo estas treege rekomendinda. Fine mi avertas, ke ĝi aperis ankaŭ en itala lingvo sub la titolo «La Chiesa e il problema della lingua ausiliare internazionale».

F.R.

 al la indekso


 

SERĈANTE NOVAN SFERON !

De d-ro Karl GEMES

La sinodo de episkopoj nin esperigas. La eklezio serĉadas novajn vojojn, kiuj pli adaptiĝas al nia epoko. Estas neeble, trovi novan terenon sen forlaso de kontinento. Dio puŝis la ŝipon «Eklezio» defor firma tero en la vastan maron. Ni kredis, stari sur firma grundo kaj estis sekuraj, certaj. Ni trovis nian situacion en la socio, ni posedis klare formulitan kredodoktrinon kaj opiniis, precize koni la vojon, sur kiu iri ni devas. Nun la Spirito de Dio, kiu kreadas novan vivon, forprenis nian sekurecon. Estis longa procedado daŭranta de la renesanco ĝis hodiaŭtempa profanigo de ĉiuj sferoj de la vivo. Se ni ne estas blindaj kaj surdaj, ni fine devas rimarki, ke ni perdis la firman teron. La firmaj, ofte rigidaj formoj naĝis for, la ŝipo de l' Eklezio vagas sur vasta maro kaj serĉas novan teron.

La kristanaro reagas diversmaniere al la hodiaŭ malsekura situacio. Ekzistas iuj homoj, kiuj timas, kaj iuj, kiuj rezignas. Kelkaj fariĝas atakemaj, aliaj atendas espereme internan renoviĝon.

Dio vokis Abrahamon en la malcertecon. La malnovtestamenta popolo de Dio migradis longan tempon en dezertoj kaj ne sciis, kien la vojo kondukas. Ankaŭ dum la «Malnova Ligo» Dio forprenis de sia popolo ĉian sekurecon, certecon, eĉ la nacian memstarecon kaj la templo estis ruina dum jarcentoj. Tiujn epokojn de malgloro kaj serĉado estas ne malpli fekundaj ol tiuj de la kreditaj kvieto kaj certeco.

Jesuo ne vivis sukcesade kaj kviete. Li iris la vojon de l’ amo, kiu kondukis lin en la lastan malgloron de morto. El tio ni devus sekvigi: Destinita vojo kaj sekura posedaĵo ne ekzistas. Depost la morto de Jesuo ni scias: Neniu povas atendi kiel rekompencon de sia kredo, ke Dio lin kondukas kun forta brako de triumfo al triumfo. Ni ĉiuj estas survoje. Neniam ni povas diri, esti sciantaj, kiu Dio estas, kaj la vojon al Li. Ni serĉadas kaj esperas, ke en la fino de nia irado Li eklumos.

La Eklezio serĉas novan sferon, novajn vojojn, novajn formojn. Multo instigas al espero. Saint Exuperey iam diris, ke plantinto de kverko ne tuj povas ripozi en ĝia ombro. Nia generitaro ricevis la taskon, serĉadi: Definitiva ripozo post laboro farita ne devas okazi. Se ni povas trovi novajn eblojn, por en nova mondo fidinde proklami la evangelion de Jesuo, ni trovu!

Laŭ «Kleine Zeitung», Graz, skribis D-ro Adolf Halbedl

al la indekso


 

Klarigo pri «L'Osservatore Romano»

Ni havas la devon informi nian Legantaron kaj multajn aliajn interesitojn, ke nia projekto pri semajna eldono en Esperanto de «L'Osservatore Romano» devas esti prokrastita ĝis pli favoraj cirkonstancoj. Ni klarigas: por eldoni tiun ĵurnalon ni bezonas certigi ne 500 abonantojn, kiel skribis «Heroldo de E.», «Katolika Sento» kaj eble aliaj E-gazetoj, sed laŭ lasta postulo de la Administracio de «L'Osservatore Romano», eĉ pli ol 5000 abonantojn.

Kvankam multe da samideanoj el diversaj landoj jam deklaris sin pretaj aboni menciitan ĵurnalon tamen por atingi la postulatan nombron de abonantoj ni devas ankoraŭ iom atendi.

B.O.

 al la indekso


 

Intervjuo pri nia 37-a

Nian Centran Oficejon en Romo vizitis P.H. Paruzel kaj oni profitis lian ĉeeston por fari demandojn.

Kiam precize okazos nia 37-a, ĉar estis diskonigitaj kelkaj datoj?

Ni bedaŭras tion. La preciza dato troviĝas nur sur la Aliĝilo nome: de la 17-a ĝis 21-a de aŭgusto 1977. La tagoj por la Postkongresoj ne ŝanĝiĝis. Aldone ni antaŭsciigas pri Antaŭkongreso de 9-16 aŭgusto en Gostyń situanta en la Poznania regiono.

 

Kial vi ĝis nun ne anoncis la Antaŭkongreson kaj tamen du lokojn por la Postkongreso?

Ĉar intertempe multaj okcidentanoj esprimis la deziron prefere ekskursi kaj viziti Pollandon, malmultaj - partopreni en spiritaj ekzercoj.

 

Ĝuste ni ankaŭ ricevis similajn dezirojn. Kiamaniere vi intencas kontentigi tiujn vizitemulojn?

Ni spertis dum la Varsovia U-Kongreso en 1959, ke multnombraj estis, kiuj preferis veni antaŭ, multnombraj, kiuj deziris gasti post la Kongreso en nia Patrujo. Por tiuj lastaj Niepokalanow estas bonega centro por viziti la Varsovian regionon kaj Sankta Anna por viziti la sudan parton kun Krakovo.

 

Kial do la Antaŭkongreso?

Ĝi devas spirite prepari la partoprenantojn de la 37-a, kiu esence atentigos la specifajn problemojn de IKUE.

 

Bone. Kiamaniere aliĝi la Antaŭkongreson?

Simple, skribi pri sia alveno al la adresoj indikitaj sur la Aliĝilo kaj en Polujo plenumi la samajn postulojn, kiel por la Postkongreso.

 

Kaj la temo de la Kongreso?

IKUE kontribuu al la evangelizo kaj promocio de l' homo.

 

Ankoraŭ demandon. Ĉu pro la Antaŭkongreso Niepokalanów kaj S-ta Anna menciitaj sur la Aliĝilo kiel lokoj de Spiritaj Ekzercoj perdos sian karakteron?

Jes kaj ne. Kiuj deziros ekskursi povos ĝin fari. Kiuj ŝatus libertempi en esperantista familia etoso restos ĝis ilia hejmreveno. Ni tamen ebligos en Gostyń en plena senco de l' vorto internan rekolekton de la spiritaj fortoj.

Ĉ. B.

 

 al la indekso


 

LA LANDO DE NIA 37-a IKUE-KONGRESO

1. Poznań - 2. Gostyń - 3. Częstochowa - 4. Opole - 5. Góra św. Anny - 6. Warszawa - 7. Niepokalanów - 8. Gdańsk - 9. Olsztyn - 10. Białystok - 11. Lublin - 12. Kraków - 13. Wrocław - 14. Szczecin

 

 al la indekso


 

Kardinalo D-ro Franz König

20 JAROJN ĈEFEPISKOPO DE VIENO

«Kiom utilas al ni, konkeri la Universon, se ni ne povas venki plej etan distancon de homo al homo?» Jen eldiraĵo de kard. F. König, kiu en junio festis sian 20 jaran jubileon kiel ĉefepiskopo de Vieno. Li jam dum la tempo de la nazi-socialista reĝimo estis kuraĝa animzorganto de la junularo kaj tiam suspekte observata. Poste, ankaŭ universitata docento kaj profesoro, li fariĝis respektinda scienculo sur eklezia kampo. Nun krom efika zorgo pri sia diocezo li plenumas ofte diplomatajn taskojn (regante bone plurajn lingvojn) kaj kiel kardinalo estas estro de la Vatikana sekretariejo por la Nekredantoj (kun kiu IKUE laste ekhavis kontaktojn). En Aŭstrio mem li estas respektata kiel atestanto de la Eklezio, kiu volas esti la «admonanta konscienco» rilate al ŝtato kaj publika vivo.

Ĵus li dum la Eŭkaristia Kongreso en Philadelphia admone proklamis, ke nia mondo ne povas esti savata per nura teknika kaj organizado, ankaŭ ne per la «pilolo» kaj devigita «nasko-kontrolo». Ne egoismo kaj memavido, sed sinregado kaj ligiteco al DIO kaj konsidero, indulgemo al la homoj, konscienco kaj respondec-konscio, estas la esenca vojo al plu kaj post-vivado.

La kristanaj popoloj alportis la civilizon, sed ne la kulturon de la koroj. Oni multe predikis, sed mem ne vivis laŭ la Dek Ordonoj. Ĉiu pieco ne helpas, se mankas la faroj de la amo.

 

W. Mudrak

 

IKUE ĉi okaze bondeziras al Estiminda Kardinalo Franz König, ke Li daŭre konstruu pontojn inter nuntempa civilizo kaj kristana kulturo. 

al la indekso


 

†Mortis Kardinalo Lercaro

La 18-an de oktobro 1976 mortis en Bolonjo (Italujo) kardinalo Giacomo LERCARO, 85 jara. Iama episkopo de RAVENNA kaj ĉefepiskopo de BOLONJO, LERCARO estis, siatempe, unu el la plej elstaraj personoj en la katolika Eklezio, precipe en la liturgia kaj sociala kampo.

La nomo de kardinalo LERCARO estas kar-memora inter la Esperantistoj, ĉar li plurfoje montris varman simpation al la idealoj de la E-movado.

Se oni trafoliumas la E-gazetaron, oni trovas, ke okaze de la Itala E-kongreso en Sassari (1954) kard. LERCARO (tiam ĉefepiskopo de Bolonjo) sendis leteron, kies E-traduko tekstas jene (v. «L'Esperanto» de F.E.I. n. 29, 1954).

«El Bolonjo, kie antaŭ du jaroj kunvenis la Nacia Kongreso de la Esperantistoj, mi sendas al la kongresanoj kunvenintaj en Sassari mian koran, respektoplenan saluton, akompanatan de varmaj bondeziroj kaj de mia beno.

Kaj mi akceptas kun fervoro kaj lanĉas kun entuziasmo la proponon, ke la Katolikaj Esperantistoj de la tuta mondo fariĝu iniciatantoj de la starigo de Templo al sia protektanto, la Sankta Papo Pio 10-a, templo, pri kiu mi permesas al mi mem proponi, ke ĝi ekestu en ĉi tiu mia Bolonjo, kiu, antikvega centro de kulturo por la tuta mondo, sentas en siaj gastamaj tradicioj la noblan taskon alproksimigi la popolojn».

La letero, de 15.8.1954, estis legita dum la kongreso; ĝi vekis ĝeneralan aplaŭdon kaj entuziasmon, kaj la episkopo de Sassari malfermis monkolekton por la starigo de la unua preĝejo al S. Pio X(v. «L'Esperanto» n. 35, 1955).

La postan jaron, okaze de la 40-a Universala Kongreso de Esperanto en Bolonjo, E-lingva meso havis lokon en ĵus starigita, provizora preĝejo honore al la ĉiela protektanto de la Esperantistoj (en tiu okazo, estis ankaŭ inaŭgurita E-lingva memortabulo): Kardinalo LERCARO ne nur sendis mesaĝon al la Kongreso, sed ankaŭ persone partoprenis katolikan festkunvenon en la impona salonego de la franciskanaj monaĥoj ĉe S. Antono, la 8-an de aŭĝusto 1955. Tiam la kardinalo, fortege aplaŭdita, faris signifoplenan paroladon al la katolikaj esperantistoj, dirante, interalie, ke ilia idealo estas «profunde homama kaj fundamente kristana» (v. «Heroldo de Esperanto» n. 1219 de 16.9.1955); kaj li bonvole akceptis la titolon de «Protektanto de la italaj katolikaj esperantistoj», pri kio atestas tiucela diplomo, reproduktita ankaŭ sur bildkartoj (v. «L'Esperanto» n. 41 1956).

Ankaŭ pli poste, kard. LERCARO havis siampatian sintenon al la E-movado. Pro tio la Esperantistoj kunigas sian voĉon al tiuj de la multaj homoj, kiuj estis trafitaj de lia morto, sendepende de religiaj kaj ideologiaj opinioj (kardinalo LERCARO estis tre populara eĉ inter komunistoj, kaj tio en periodo tre delikata, kiam viglis la «malvarma milito»).

Estu paco al li kaj honoro al lia memoro!

A. De Salvo

 al la indekso


 

INTER HUNGARAJ KRISTANOJ

Dank' al la afabla invito de fam. Stancz realiĝis en junio mia granda revo vidi Hungarujon. La 9-an de junio posttagmeze mi lasis Vienon, kie mi en du tagoj vizitis multajn vidindaĵojn kaj ĝuis la koran amikecon de la esperantista rondo AKLE, precipe de ĝies animo S-ro Walter Mudrak.

Post unu horo mi jam estis en Hungarujo, lando tiom proksima al Aŭstrujo, sed tiom malsama. Mi rigardis atente la hungarajn pejzaĝojn, kaj jen ĉirkaŭ la 20-a horo la multegaj lumoj de la ĉefurbo. La longa vagonaro malrapidiĝis, haltis. Kun granda miro mi vidis dekon da esperantistoj, kiuj atendis kaj akceptis min tre kore. Preskaŭ ĉiuj estis KELI-anoj, sed mi ne sentis min italo inter fremduloj, katoliko inter nekatolikoj, okcidentulo inter orientuloj. Mi sentis min hejme, esperantisto inter esperantistoj, kristano inter kristanoj, frato inter gefratoj.

Ili akompanis min al familio Stancz, kiu donacis al ĉiuj abundan refreŝigaĵon, kaj restis tie kun mi longtempe. Mi havis okazon revidi ilin en la domo de Eva Farkas, kie la kristana rondo volis honori mian viziton, kaj en la preĝejo de Kristo Reĝo, kie mi celebris Diservon.

Dank' al la afableco de D-rino Eva Stancz kaj de gesinjoroj Bessenyei dum kelkaj tagoj pasis sub miaj okuloj multaj belaĵoj de Budapeŝto: la preĝejo Matyas, la Parlamento, la majesta Danubo, la Fortikaĵo de Buda, la insulo de Sankta Margareta, kiu memorigis la romanon «Sklavoj de Dio», la Operejo kaj multaj aliaj vidindaĵoj.

Alia belega travivaĵo estis la vizito de Veszprem, Varpalota, Szekesfehervar kaj de la lago Balatono kune kun pastro Nadi kaj d-rino Stancz. Kiom da memoraĵoj kaj historio mi vidis en malmultaj horoj! La lokoj de la sankta reĝo Stefano kaj de la heroa kardinalo Mindszenty estis antaŭ miaj okuloj.

Mi neniam forgesos la gastamon de la hungaraj gefratoj, la belaĵojn kaj la gloran historion de ilia lando.

Sac. F. Ruaro

(historia noto: ĉi tiu estas detalo - en duobla grandeco - de la foto kiu aperis en EK)

 

al la indekso


 

Funkcias nova Katolika E-rondo en Italujo

La nova Katolika Esperantista Rondo «Don Ferdinando Longoni» estis inaŭgurita oficiale la 6-an de junio en la sidejo de Limbiate (Milano).

Laŭ la deziro de UECI (Unione Esperantisti Cattolici Italiani) la Centro celas al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto inter katolikoj kaj al la ĉeesto de la katolikoj en la esperantista medio.

Je tia celo oni organizas kursojn, oni pretigas kaj disvastigas religiajn tekstojn. Oni celebras Mesojn en Esperanto...

Partoprenis en la inaŭguro multaj esperantistoj kaj simpatiantoj, inter kiuj Prof. N. Minnaja, prezidanto de I.E.F. (Itala E-Federacio), P.A. Ciccanti, prezidanto de UECI, la sekretario de IKUE ktp.

Ni salutas la novan rondon kaj bondeziras.

(El K.S. n. 7)

al la indekso


 

Unua Kolombia Kongreso de Esperanto

Ni salutas kun ega ĝojo la UNUAN KOLOMBIAN KONGRESON DE ESPERANTO, kiu okazos en Medellín, ĉefurbo de la Antiokia Provincio, de la 10 ĝis la 12-a de decembro. IKUE deziras kaj aŭguras al la Kongreso la plej brilan sukceson. Ni esperas, ke ĝi estos la unua mejloŝtono de longa kaj seninterrompa vico de sukcesoj por nia E-movado en la granda kaj katolika Kolombio, grava lando en la Latin-Amerika kontinento. Tiu aŭspicia fakto esperigas ankaŭ nian Katolikan E-movadon. Ni esperas ke IKUE havos baldaŭ multajn membrojn en Kolombio kaj en la ceteraj landoj de Latin-Ameriko.

C.O. de IKUE

al la indekso


 

AVIZOJ

 

1.   La abonkotizo por la jaro 1977 restas la sama: 17 svisaj frankoj aŭ egalvaloro. Por italoj simpla abonkotizo: 3500 Liroj, abonkotizo kun membreco: 5000 L.

2.   Sacerdotoj de nepagipovaj landoj povas celebri tri s. Mesojn je la intenco de la Centra Oficejo, nepre avertante ĝin pri tio.

3.   La komuna numero de IKUE-KELI-revuoj ĉijare pro diversaj kialoj ne aperos. Iom anstataŭos ĝin intersango de artikoloj kaj poeziaĵoj. Tial E.K. jam gastigis kaj gastigos kontribuaĵojn de KELI-anoj.

4.   Ni memorigas, ke ĝis la fino de decembro la kongres-kotizoj estas la plej malaltaj. Kaptu la okazon kaj tuj aliĝu al nia 37-a. Validas la dato de poŝt-stampilo.

 

Novaj Dumvivaj membroj

Sac. D. Magnani (Italio) kaj sac. H. Kindler (Luksemburgio)

 

Dankon al P. FLAMMER

Nia Centra Oficejo en Romo esprimas sian dankvorton al la gvidinto de la IKUE-C. Oficejo en Svislando pro la afabla transdono de la tuta kolekto de dokumentoj, libroj, gazetoj, aktoj, registroj ktp. necesaj en la daŭra laboro por nia Unuiĝo. La havaĵon transportis la 8-an de nov. 76 de Zürchermhüle al la Eterna Urbo Sac. H. Paruzel en sia aŭtomobilo, en kiu «neniam antaŭe troviĝis tiom valoraj supertempaj objektoj» de la IKUE-historio.

Ni ne dubas pri la daŭra kunlaboro de P. Flammer, kiu ĉiam sciis antaŭvidi la bezonojn de nia movado.

Sekretario sac. B. Ostropolki

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

La hazardo estas pseŭdonimo de Dio, kiam oni ne volas akcepti lian nomon. Sertillanges

 

En la profundo de la animoj estas kaŝitaj trezoroj, kiujn nur la amo malkovras. Eduard Rod