Enhavo de Espero Katolika numero 2/1977

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: P. Henriko Paruzel

 

 

 

 

 

 


 

KONGRESI SIGNIFAS PILGRIMI

En la letero al Hebreoj ni legas: Ni ne posedas ĉi tie daŭran urbon, sed serĉas tiun, kiu onte estos (Heb l3 : l4). Unuavide ŝajnas, kvazaŭ la bibliaj tekstoj ne volonte rigardus la stabilan vivon. Kaino estis terkulturisto, Habelo paŝtisto. Estas kvazaŭ homo devus proksimiĝi pli al Dio ol al homoj. Al Dio, ĉar li ne limigis sin al iu lando-al homoj, ĉar oni ne ŝatas malpermesitajn lokojn.

La migranta, tra la dezerto, Elektita Popolo, formis unu tendaron deziranta eniri la promesitan teron de Javeo. Oni kunvenadis ĉirkaŭ la Kesto de Interligo por aŭskulti la Dian Parolon. Enirinte la Promesitan Landon, la popolo dividiĝas inter si je Galileanoj, Judeanoj, Samarianoj. Krom farizeoj kaj sadukeoj oni distingis inter puraj kaj malpuraj izraelidoj. Tial necesis Sinjora ordono: «Ili aperos viroj, trifoje dumjare, antaŭ la vizaĝo de Javeo, Dio de Israelo. Ili forlasos domojn, kiuj ŝajnas esti iliaj domoj kaj iros al unika Patra domo. ŝanĝos sian komfortan vivon je penoj de migrado, kie ĉiuj fariĝos pli proksimaj al si» (El 34: 23). Tiamaniere naskiĝis la pilgrimoj al la Templo.

En tiun pilgrimadon eniris Dio portata de siaj gepatroj, plenumantaj la leĝon. Tiun pilgrimadon partoprenis Dio por instrui en la Templo, ke alproksimiĝis la Dia Regno, regno, kies subuloj ne defendas perglave la teron, limojn kaj naturajn riĉaĵojn. Tiun pilgrimadon sekvis Dio por esti krucumita inter la multlingva pilgrimantaro, legmta la unikan informon pri: Jesuo Nazarena Reĝo de Judoj.

Ankaŭ la Krista Eklezio estas la Pilgrimanta Popolo al la domo de l' Eterna Patro. Ĝi migris orienten, okcidenten, eniris la grekan kaj roman kulturojn, volas unuigi per nia lingvo de l'amo ĉiujn lingvojn, kolorojn pensojn kaj korojn.

Kiel infanoj de Dio la verdstelanaro volonte pilgrimas sub la verda standardo, preĝante la Mondonregantan Misteron. Oni trovas en diversaj landoj siajn gefratojn, siajn samkredanojn kaj dank'al la Zamenhofa Esperanto siajn samlingvanojn.

Precipe dum la ferisemajnoj ni spertas la veron, ke homo ĝenerale estas surtera gasto, migranto, iusence ankaŭ ekzilito. Ĉiu volonte forlasas sian hejmon, direktas sin al la maro, al montoj, starigas sian tendon, kontentiĝas per simpla nutraĵo, nek kolektas, nek posedas riĉaĵon, vizitas, tramigras, serĉas tion, kio eksteras la ĉiutagajn impresojn, zorgojn, dolorojn. Io tute natureca ŝajnas al ni la realigo de vojaĝo, promenado, ekskurso. Por ĉiu kredanto estas io tute komprenebla fari pilgrimadon.

Ĉiuj konfesioj havas siajn pilgrimlokojn. Ni konas la urbojn... Jerusalemon, Meka'n, Lourdes... La pola pilgrimcentro nomiĝas Ĉenstoĥova, la kongresurbo de nia 37-IKUE-kongreso. Oni volonte revenas al la familia domo, vizitas siajn gepatrojn. Ankaŭ Dion, la Patron kaj Marian la Patrinon, deziras la kredantoj konscii en sanktejoj dediĉitaj al ilia honoro. Estas devo de normala afableco, rilate amatajn personojn, viziti ilin de tempo al tempo.

Kial tiuj specialaj pilgrimlokoj? Ĉar Dio ligas la disdonadon de siaj gracoj al simplaj signoj: bapto-akvo, eŭkaristia pano, unktoleo, infana kribo, savokruco. Ankaŭ la Dipatrino ligas siajn specialajn gracojn al diversaj signoj: bildo en Ĉenstoĥova, akvo en Lourdes, medaliono, skapulario, rozario k.s. Pere de la akvo en Lourdes Maria sanigas, per la medaliono-konvertas, per la rozario ŝi interne perfektigas kaj per la ĉenstoĥova vizaĝo ŝi vekas kaj profundigas nian amon al Dio.

La bildo de Ĉenstoĥova antaŭ kiu la pilgrimanto malfermas sian koron al la Dipatrino, parolas pri siaj zorgoj, mizeroj spirita kaj fizika, estas signo de riĉa kaj kompata protekto de Maria, kiu sur la Hela Monto sanigas, konvertas, konsolas, pacigas, unuigas, kun Kristo kaj liberigas de la malbono. Kiel perantino inter Dio kaj la homoj, ŝi elektas specialajn momentojn, kiam oni povas trovi Kriston kaj travivi la Dian amon.

Maria stimulas al serĉado de Kristo. La Hela Monto en Ĉenstoĥova estas pro tio loko, kie oni disdonas sakramentojn, kie oni vekas la homan fervoron, venkas la moralan malbonon, edifas kaj renovigas korojn. Ĝi estas loko de senĉesa preĝo. Ĉi tie profundiĝas la religia konscio al kiu Maria senĉese montras Kriston adorendan kaj amindan. La Bildo, kiel ŝatata fotografaĵo kortuŝas kaj emigas al diskreta delikata memoro.

La Hela Monto de Ĉenstoĥova daŭrigas en ĉies koroj la sindonon al Maria. Ŝi scias ja plej bone, kiel nin perfektigi, kion atendas de ni Kristo. Sufiĉas rezigni je ŝia konto ĉiujn niajn meritojn en tiu kaj en onta mondo. Temas pri venko super l'egoismo kaj seninteresa servado al Dio en plej pura amo, kiu ne atendas rekompencon en la eterneco, nur la solan Dion. Ĉi tie realiĝas la deziro de S-ta Ludoviko Grignon de Monfort kaj de P. Maksimiliano Kolbe, kiuj kuraĝigis jam siajn samtempulojn dediĉi sian animon al Maria. Nur tiamaniere la animoj alproksimiĝas per Maria al Jesuo adorata en niaj tabernakloj. Jes la ĉenstoĥova bildo unuigas nin kun Kristo.

Pilgrimi signifos por ni kongresi en Ĉenstoĥovo; sur la Monto de Sankta Anna, en Silezujo; en Niepokalanów, la hejmo de Patro Kolbe, apude de Varsovio; kaj en Gostyń, en la regiono de Poznań. 

P. H. Paruzel

Pastroj Paruzel, Longoni kaj Casanoves en Niepokalanów

dum la E-Simpozio honore al P. M. Kolbe.

 

 al la indekso


 

NI FUNEBRAS

Ni anoncas kun granda malĝojo ke Prof. P. Henriko Paruzel el Zabrze (Pollando) mortis pro aŭtomobil-akcidento la 17-an de januaro 1977.

Li estis 73 jara, esperantisto ekde 1925. Dum multaj jaroj li estis prezidanto de la pola katolika E-Asocio.

Li verkis novan muzik-metodon nomatan MUZILO, kiun la pola Televido prezentis kun grandaj laŭdoj en la novembro 1974. En la lastaj jaroj li estis tre ŝatata redaktoro de «Biblia Revuo».

Ni petu varme kaj pie, ke Dio donu al sia fidela Servanto la eternan gloron en la ĉiela regno. 

Redakcio de E.K.

al la indekso


 

INTERVJUO PRI P. PARUZEL ĈE VATIKANA RADIO

S-ro Bruno Valentini intervjuis nian Prezidanton, P. Biedulski, pri la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo. Tiu intervjuo estis dissendita de la Vatikana Radio la 6an de februaro.

Jen la demando pri P. Paruzel: «Sinjoro Prezidanto, ĉu vi opinias. ke la konsterna, subita morto de P. Henriko Paruzel povos ion trafi aŭ malhelpi la IKUE-Kongreson aŭ ĝenerale nian movadon?».

D-ro Biedulski respondis: «Fakte ni ĉiuj estas ĉagrenitaj pro la neatendita perdo de ne nur neforgesebla amiko de ĉiuj esperantistoj, sed ankaŭ de oferema, senlaca bonfarantokaj lertega organizanto. Kompreneble ni sentos longe lian mankon inter ni, sed ni daŭrigos liajn taskojn kaj ni ĉiuj nun devas pli solidare, sinofere kaj sindone kunlabori en nia katolika E-movado».

al la indekso


 

IABO PERDIS ALTVALORAN HOMON

La 18-an de januaro ĉj. alvenis el Polujo al Raveno du telegramoj anoncantaj la subitan morton en aŭto-katastrofo de P. Henriko Paruzel.

Dum tiuj-ĉi tagoj kortuŝe ni ploris la gravan perdon de valora homo, ne nur por la Esperanto-movado al kiu li tute sin dediĉis je plena tempo sen ŝpari personajn laborojn, energiojn kaj penojn, sed precipe por la lnternacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj kie li estis ekde kvar jaroj senlaca kunlaboranto en ĉiuj entreprenoj.

Kiam post la eksiĝo de Pro f. Broadribb la torĉo de la ideoj kaj esperoj de I.A.B.O. pasis al li, ni havis okazon aprezi lian agadon ĉu por Biblia Revuo, ĉu per Biblia Vortaro, ĉu por la nova ekumena traduko de la Biblio en Esperanton: ĉar dum la lastaj jaroj sub lia redaktado Biblia Revuo ĝuis tre feliĉan periodon (por ĝi en 1974 li eĉ vizitis la Sanktan Landon); en februaro 1975 li verkis en paĝ. 124+VI Biblian Terminaron, poste sendita kiel provekzemplero al ĉiuj bibli-tradukantoj de I.A.B.O. kaj en la kolekto 1975 de Biblia Revuo en apartaj kajeroj li komencis kun E.T. Wojtakowski la redaktadon de nova granda Esperanta Biblia Vortaro, alveninta ĝis la litero G; fine li daŭrigis la jam komencitan prepar-laboron por la nova traduko de la Biblio en Esperanton.

Kaj nun lia subita morto renversas ĉiujn planojn de la I.A.B.O.-entreprenoj, ne estante ni pretaj per ni mem solaj subteni tiom da laboro.

Estas pro tio ke ni adresas tiun-ĉi alvokon al ĉiuj bonvolaj esperantistoj kaj fakuloj kiuj povas nin helpi kiel-ajn por ke niaj esperantaj kaj bibliaj entreprenoj daŭru ĝis la fina efektivigo de la planita celo.

Atendante, ni dankas pro via ŝatata helpo, petante ke ĝis la anstataŭo de la redaktoro oni bv. adresi leterojn, proponojn, materialon kaj ĉion al nia ravena adreso.

Salutante 

Prof. A. Duranti, Prezidanto de I.A.B.O.

 al la indekso


 

ANONCETOJ

* La Estraro de IKUE intencas eldoni monografion pri P. H. Paruzel. Samideanoj, kiuj havas materialon pri estas varme petataj sendi ĝin al nia Centra Oficejo en Romo.

* Aperis la tre atendita verko «S. Francisko el Asizo, profeto por nia tempo»: 320 paĝoj, prezo 5 dolaroj. Aĉetebla ĉe nia Centra Oficejo.

* Vojaĝante al Tajlando, vizitu Pastron Marcel Perray, Bangkok. Li volas reklami por kaj per Esperanto en studenta tavolo.

* «Amika Asocio de la popolo de Saharo» Canarias (Hispanujo) petas tiujn, kiujn interesas la problemoj de Saharo, sendi leterojn, sugestojn, raportojn, poŝtmarkojn aŭ helpon.

* Blinduloj kaj vidantoj de mezlernejo por blinduloj en Cagliari, Italujo, deziras korespondi kun la tuta mondo. Funkcias diversaj laborgrupoj laŭ la aĝo: infanoj, geknaboj de mezgrada lernejo kaj plenaĝuloj. Ni garantias respondon.

* Letervesperon havos E-klubo de Porto Alegre la 5an de marto. Respondo garantiata.

* 17 jara studento deziras korespondi pri elektroniko kaj monata turismo, kolektas turismajn mapojn. Adreso: Krzysztof Gucwa, Tarnów, Pollando.

* Ĉu vi bone ricevas E-programon de Vatikana Radio? Skribu al: Esperanta Programo, Radio Vaticana, Città del Vaticano.

 

 al la indekso


 

LASTA VIZITO DE P. HENRIKO PARUZEL

La 6-an de decembro posttagmeze ruĝa aŭtomobilo haltis ĉe mia domo. Mi malfermis mian pordon kaj kun grandega surprizo kaj ĝojo vidis antaŭ miaj okuloj pastron Paruzel. «Mi venas el Ravenna», li diris interrompante la komplimentojn, «kaj nun survoje al Francujo mi volas saluti vin kaj doni al vi artikolon por E.K., malfermitan leteron al niajkaraj gelegantoj».

Pro mia insisto li manĝis en mia domo, sed certe li dum la manĝo neniam pensis, kion li manĝis. Li ĉiam parolis pri IKUE, E.K., Centra Oficejo, Kongreso, Postkongreso ktp. Li esprimis grandanime sian personan deziron, ke mi restu longtempe redaktoro de EK kaj ke dum la Kongreso en Pollando pritraktu la temon «Evangelizado kaj promocio de la homo», temon, kiu en la lasta tempo estis profunde kaj vaste pritraktita de la itala Eklezio.

Ankoraŭfoje mi konstatis la apostolan fervoron kaj la senlacan aktivecon de pastro Paruzel. Lia kapo estis vere vulkano. Ĉiuj, kiuj konis lin, devas konsenti, ke pastro Paruzel dediĉis multege da tempo kaj fortoj al nia Asocio kaj ke lia forpaso estas granda perdo por ĝi. Li estis longtempe prezidanto de la pola katolika unuiĝo esperantista (PKUE), kiu ŝuldas precipe al li sian forton kaj sian altan nombron. Ankaŭ kiam li ne estis prezidanto nek estrarano, li konservis en ĝi grandan aŭtoritaton. Mi konstatis tion en Niepokalanów kaj precipe en Romo, kiam la okcidentaj kongresanoj vidis la t.n. «polan invadon», kies precipa organizinto kaj animo estis pastro Paruzel. Kaj kiom kortuŝite li esprimis sian ĝojon, kiam en la baziliko de S. Petro li predikis dum la kuncelebro kun 30 patroj en Esperanto ĉe la altaro, kie li antaŭ 40 jaroj estis celebrinta la Meson tute sola en latina lingvo!

Sed pri la meritoj kaj agado de la forpasinto parolos aliaj. Pastro Paruzel restis en mia domo preskaŭ unu horon. Li rigardis la horloĝon kaj diris: «Bonvolu permesi, ke mi donu telefone saluteton al nia Vicprezidanto, poste mi devos tuj ferveturi: ĉi-vespere mi volas esti en Torino, morgaŭ matene mi estos en Francujo, poste mi veturos al Germanujo. Se vi eventuale volos skribi al mi en Germanujon, jen mia adreso». Post malmultaj minutoj li malaperis. Mi pensis longtempe pri la fervoro de tiu homo, kiu faris longajn vojaĝojn, ankaŭ tra urboj kaj landoj ne bone konataj, por propagandi, stimuli, kuraĝigi, organizi... Kompreneble la informo de Vatikana Radio pri la neatendita morto estis tre malĝojiga por ĉiuj, kiuj konis pastron Paruzel.

 

Sac. Felice Ruaro

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

La unueco estas donaco de Dio - Dum la ĝenerala aŭdienco de la 19-a de januaro Paŭlo la 6a adresis al la ĉeestantoj paroladon, kiu substrekas la gravecon de la unuiĝo de ĉiuj kristanoj.

Komencante sian paroladon, Paŭlo la 6a diris: «Nia hodiaŭa parolado okazas oportune dum la semajno dediĉita al la preĝado por la unueco de la kristanoj. Granda ĥoro fare de preskaŭ ĉiuj kristanaj konfesioj leviĝas dum ĉi tiuj tagoj al la unika Patro de ĉiuj per Jesuo Kristo en la unueco de la Sankta Spirito. Fakte en la preĝo la serĉado de la unueco trovas sian plej profundan inspiron kaj sian ĝustan orientiĝon kaj samtempe forton kaj motivon de espero. La unueco estas marko de la Eklezio de Kristo, estas donaco de Dio kaj signo de lia kompatemo».

Li rimarkigis, ke la divido de la kristanoj estas malutila al la sankta afero de la evangelizado: tial oni devas arde preĝi kaj ne nur dum la semajno dediĉita al la preĝado por la unueco.

Poste la Papo ekzamenis la temon proponitan al la meditado kaj al la preĝo: «La espero ne seniluziigas». Li diris, ke tiu alvoko estas tre oportuna, ĉar «la espero estas la animo de la ekumena agado, la stelo, kiu orientas niajn paŝojn».

La espero ne baziĝas sur niaj fortoj, niaj agadoj, niaj aspiroj, sed sur la forto kaj boneco de Dio. La fakto, ke multaj kristanoj deziregas la unuecon kaj ke jam oni atingis pozitivajn rezultojn, plifortigas nian esperon. Paŭlo la 6a aldonis: «Nova etoso estiĝis kaj spirito de vera frateco fariĝas ĉiam pli solida kaj pli fekunda; ni mem spertas tion en niaj ĉiam pli oftaj kaj personaj renkontiĝoj kun multaj altestimataj Fratoj, kiuj honoras nin per siaj vizitoj...».

Fine la Papo menciis diron de la 2a Vatikana Koncilio, laŭ kiu estas tasko ne nur de specialaj grupoj, sed de ĉiu baptito serĉi kaj plifortigi la unuecon de la kristanoj. Konklude li diris: «Ni volas plivalorigi tiujn ĉi bondezirojn per nia Apostola Beno, kiu revigligu la ekumenajn proponojn de ĉiuj kaj fekundigu ilin per la necesa graco de Dio». 

46 jaroj de Vatikana Radio - P. Roberto Tucci, direktoro de la Vatikana Radio, en sia januara konferenco parolis pri la historio, la strukturo kaj la perspektivoj de la Vatikana dissendilo. La «radio de la Papo» estis inaŭgurita en la februaro 1931. Grandega estis ĝia utilo dum la mondmilito, kiam ĝi ne nur aŭdigis sian liberan voĉon, siajn liberajn denuncojn, sed ankaŭ 1.240.000 alvokojn por la serĉado de personoj malaperintaj kaj disperditaj. Johano la 23a diris: «Nia Radio plisentigis la fratecon kaj ekbruligis lumon en la koroj de la subpremitoj». La lingvoj hodiaŭ uzataj estas 33 (ekde la 2-a de januaro V.R. dissendas ankaŭ en Esperanto ĉiudimanĉe de la 21,05 ĝis la 21,15). Oni dissendas dum 225 horoj posemajne, 900 pomonate. En landoj, kie la Eklezio ne estas libera, precipe en orientaj eŭropaj landoj, la Radio de la Vatikano disaŭdigas la parolon de la Papo kaj de la lokaj episkopoj, kiuj tiel trovas sian liberan esprimon. Alie la Vatikana Radio enmetas sin en la ekumenan dialogon kun aliaj kristanaj konfesioj kaj religioj kaj kun diversaj kulturoj raportante pri tutmonda agado por la paco, la solidareco kaj la justeco.

Ekumena dokumento pri la aŭtoritato en la Eklezio - La internacia komisiono katolika-anglikana aperigis dokumenton pri la aŭtoritato en la Eklezio de Kristo. Ĝi estas grava teksto por la diskuto inter teologoj kaj fideluloj de ambaŭ konfesioj.

En la jaro 1970 la sama komisiono publikigis dokumenton pri la Eŭkaristio, post du jaroj alian pri la oficoj kaj ordinoj en la Eklezio. La proksima pritraktas unu el plej delikataj temoj de la ekumena dialogo — la supereco de la papo — kaj oni antaŭvidas, ke ĝi estos plej longe pridiskutata inter la kristanoj. 

Evangelizado kaj promocio de la homo - Tiu estis la temo, kiun ĉiuj diocezoj pristudis en la jaro 1976. Delegitoj de ĉiu itala diocezo kunvenis en Romo por prezenti la rezultojn de tiuj studoj kaj diskutoj. La grava kunveno okazis komcnce de novembro. Nun komisiono ekzamenas la spertojn kaj proponojn prezentitajn dum la kunveno, por ke la itala episkoparo povu organizi sisteman kaj konkordan agadon. Ni sciigas, ke la sama temo estos pritraktata dum nia 37-a Kongreso. 

Kard. Willebrands pri interkomunio - Kard. Willebrands, primaso de Nederlando kaj prezidanto de Sekretariejo por la Unuigo de la Kristanoj, last-tempe publikigis deklaron, ĉar kelkfoje oni ne faris ekzaktajn raportojn pri ekumenaj Diservoj:

«Mi partoprenis en pluraj eŭkaristiaj renkontiĝoj kaj ofte mi celebris la Eŭkaristian Diservon antaŭ kristanaj fratoj, kiuj ne apartenas al nia Eklezio: ortodoksoj, anglikanoj, protestantoj. En ĉi tiuj cirkonstancoj ni ĉiam substrekis la ligilon, kiu ekzistas inter kristanoj, sed neniam ni partoprenis plene en la celebradoj per interkomunio.

Por la partoprenantoj estus kontraŭdiro, se dum fazo de intensa pristudo ni jam fakte estus deklarintaj la tutecon de kredo, kies sakramenta esprimo estas la Eŭkaristio. En la ekumena movado ni celas la unuecon de la kreda komunumo, la unuecon de la Eklezio.

La 2a Vatikana Koncilio proklamis restarigon de unueco inter ĉiuj kristanoj, kiel unu el sia ĉefaj klopodoj, substrekante samtempe la nedisigeblan ligilon inter partopreno en la Eŭkaristio kaj la plena eklezia komuneco. La esprimo "Korpo de Kristo", kiun ni uzas en la Sankta komunio, indikas la gloran korpon de la Sinjoro ĉeestantan sub la ŝajnoj de la pano kaj de la vino, kaj la Eklezion, kiu estas la mistika korpo de Kristo».

La purpurulo memorigis, ke ĉi tiuj principoj estis jam deklaritaj de la nederlanda episkoparo mem en letero de 8.1.1973 kaj konkludis deklarante sin kanvinkita, ke ne estas eble progresigi la unuecon de la kristanoj disigante la eŭkaristian komunion de la eklezia komunumo nek izolante la plenecon de Ia sakramenta Komunio disde la pleneco de la kredo. 

Interkonfesia Biblio - Aperis lasttempe en Italujo interkonfesia Biblio, kun tre moderna kaj bone komprenebla traduko.  

Alvoko de elstaraj personoj en Aŭstralio - Elstaraj aŭstraliaj personoj, inter kiuj la katolika ĉefepiskopo de Sydney, kard. Freeman, la anglikana episkopo, Sir Marcus Loane, la rabeno estro de la sinagogo de la sama urbo, la protestanta pastoro Dough Nichols kaj unu el plej famaj reprezentantinoj de la feminista movado, Enid Lyons, adresis alvokon al la nacio por defendi la publikan moralecon. La alvoko estis subskribita dum la Festivalo de la Lumo. En la dokumento admonas, ke oni respektu kaj defendu la geedziĝon kaj la familion, «rokon, sur kiu stabilaj kaj sanaj komunumoj povas esti fondataj». En la mesaĝo estas asertata la esenca digno de ĉiu homo kaj la neceso elimini la perforton, la mizeron, la solecon kaj ĉian egoismon.

La mesaĝo esprimas la konvinkon, ke Aŭstralio povas esti morale kaj fizike forta, se ĉiuj havos bonan volon kaj petos la helpon de Dio. 

Celebradoj honore al M. Kolbe - La 17-an de oktobro en 5 jara datreveno de la beatigo okazis en Romo kaj en Pollando multaj liturgiaj celebradoj omaĝe al B. M. Kolbe. Speciale solenaj estis la celebradoj en Niepokalanów, la loko de la Senmakula, fondita de la Beatulo. Oni dediĉis al li en Pollando 13 preĝejojn kaj 18 kapelojn; ankaŭ en aliaj landoj ekzistas jam preĝejoj je lia honoro. 

Figuro de B. M. Kolbe en preĝejo de S. Jozefo en Zabrze fondita de H. Paruzel

  

Nova hispana sanktulino - La 23-an de januaro la Papo sanktproklamis la beatan Raffaella Maria de la Sankta Koro de Jesuo. La nova sanktulino dediĉis sian vivon al la malriĉuloj. Kun sia fratino Dolores ŝi fondis la instituton «Sklavinoj de la Sankta Koro de Jesuo» en 1877, kiun ŝi direktis dum 16 jaroj. Ŝi mortis en la jaro 1925 kaj estis beatproklamita en majo 1952. 

Neniu diskriminacio en katolikaj lernejoj - Pro la decido de la sudafrika episkoparo, malgraŭ aktualaj leĝoj, kvin katolikaj lernejoj de Transwaal kaj du de Namibio lastatempe akceptis studentojn de ĉiuj rasoj. Tial kvardeko da nigraj studentoj eniris klasojn rezervitajn al blankuloj en la provinco Johannesburg kaj alia kvardeko en aliaj provincoj. 

Respekti la minoritatojn - En Hindujo nacia delegacio de la Katolika Unuiĝo renkontiĝis kun Indira Gandhi kaj prezentis al ŝi «memorandum» pri la diskriminacio rilate kvar milionojn da kristanoj de diversaj kastoj pro religiaj kialoj. La delegacio petis por ili la helpojn donatajn al aliaj kastoj. sendepende de ilia kredo. Aparte ĝi substrekis la diskriminacion malfavoran al kristanoj rilate al la terposedaĵoj. Indira Gandhi promesis, ke ŝi ekzamenos la prezentitajn postulojn. 

 

al la indekso


 

MONDA FEDERACIO DE KURACISTOJ

POR LA DEFENDO DE LA HOMA VIVO.

DEKLARACIO

Je ĉiu momento de sia kreskado, la frukto de la koncipado estas vivanta estulo, esence aparta de la patrina organismo, kiu gastigas kaj nutras ĝin.

De la fekundiĝo ĝis la maljuniĝo, estas tiu sama vivanta estulo, kiu ekfloras, maturiĝas kaj mortas. Ĝiaj apartecoj faras ĝin ununura kaj do neanstataŭebla. Same kiel medicino restas je la servo de la finiĝanta vivo, same ĝi ŝirmas ĝin ekde ĝia komenciĝo. La nepra respekto, ŝuldata al la pacientoj, dependas nek de ilia aĝo nek de la malsano aŭ de kriplaĵo, kiuj povus premegi ilin.

Antaŭ la angoregoj, kiujn povus okazigi tragikaj cirkonstancoj, la devo de kuracisto estas ĉion fari por sekurigi la patrinon kaj ŝian infanon.

Pro tio, la propravola abortigo ĉu pro eŭgenikaj kialoj, ĉu por solvi moralan, ekonomian aŭ socialan konflikton, ne estas ago de kuracistoj.

Ĝenerala sekretario: D-ro H. Schepens, Belgio.

 

al la indekso


 

TRA LA MONDO

 

Kardinalo alta protektanto de E-Kongreso - Karolo Kard. Wojtyła (Kraków - Pollando) honoros la 37-an Kongreson de IKUE en Ĉenstoĥovo favore akceptante altan protekton kaj per persona ĉeesto, per celebro en Esperanto de S. Meso kaj prediko (la 18-an de aŭg. 77).

Krom Patro G. Kotnis, generalo de Patroj Paŭlanoj, gardistoj de Sanktuario en Hela Monto kaj Lia Episkopa Moŝto, S. Barela, mastro de diocezo Ĉenstoĥova, partoprenos la Kongreson almenaŭ kvar aliaj episkopoj.

62-a Universala Kongreso - De 30.VII ĝis 6.VIII.77 en Reykjavik, Islando, okazos la 62-a UK de Esperanto. Konstanta adreso de LKK: Postholf 1081, Reykjavik. La titolon de Alta Protektanto de la Kongreso akceptis la Prezidanto de la Respubliko, D-ro Kristjan Eldjarn.

Kongreso por blinduloj - 97 nevidantaj esperantistoj el 16 eŭropaj landoj partoprenis en la kongreso, kiu okazis en porblinda feria hejmo de Stirio, Aŭstrujo. Ĉiutage post la matenmanĝo okazis Esperanto-kursoj; tiujn por komencantoj gvidis svedo kaj italino, laŭ perobjekta metodo. Multaj prelegoj kaj diskutoj prilumis la staton de la blindula aferaro en Eŭropo.

Praktiku kun ni - En la universitato de Bonn (Germanujo) studenta laborrondo ellaboris lernolibron titolitan « Praktiku kun ni Esperanton». La verko ampleksas 116 paĝojn, tute en Esperanto, plus 40 paĝojn kun germanlingvaj klarigoj. Ĝi prezentas en 12 lecionoj la ĉiutagan parolan lingvon per dialogoj, ekzercoj, ŝercoj, enigmoj, ktp.

Universitata fako en Brazilo - En Juiz de Fora (Brazilo) la universitata konsilantaro decidis krei novan fakon «Lingvo Esperanto», kadre de la Instituto pri beletro kaj homaj sciencoj. Esperanto havas la samajn rajtojn kiel la franca kaj angla.

«Juna amiko» - La Hungara Esperanto-Asocio eldonas novan revuon por infanoj, Juna Amiko, kiu estas kvarmonata.

Triksini gvidas kurson - P. Hansjörg Kindler (Triksini) en sia urbo Luksemburgo gvidas kurson de Esperanto laŭ natura metodo, t.e. parolante ĉiam en Esperanto. Tion li anoncis en unu el siaj lastaj bultenoj. Estas interese scii, ke preskaŭ ĉiam en liaj paroĥaj bultenoj aperas paĝo pri Esperanto.

Unua Latinamerika E-kongreso - Dum la lasta Brazila Seminario de Esperanto oni decidis, ke en la jaro 1978 okazu en Marilja (San-Paŭlo) la unua latin-amerika Kongreso de Esperanto, kiel preparo por eventuala okazigo de la 65-a UK en 1980, por kiu kandidatiĝis la brazila ĉefurbo Brazilo.

Neksta universitata E-lektorato en Pollando - Ekde 1976-77 studjaro oficiale estas starigita lektorato de esperanta lingvo ĉe la Katolika Universitato en Lublin. Lernigas la internacian lingvon al pli ol 20 gestudentoj P. D-ro G. Korytkowski.

UNESKO salutas la Atenan Kongreson - La 61-a Universala Kongreso okazinta en Ateno ricevis belan mesaĝon de la ĝenerala direktoro de Unesko, s-ro M. Bow. Reciproke la UK gratulis Uneskon pro la 30-a datreveno de ĝia fondiĝo. S-ro Bow diris interalie: «Kiel interŝtata organizaĵo kun 136 suverenaj ŝtatoj-Membroj, Unesko plene konscias pri la problemoj de komunikado kaj interkompreniĝo, kiujn kaŭzas la multeco de la lingvoj uzataj tra la mondo».

Hungario - Laŭ la revuo «Világ ès nyelv» (mondo kaj lingvo) 140 hungaraj parlamentanoj direktis proponon al la prezidanto de parlamenta komisiono pri kulturo, petante starigon de aparta instanco, kiu studu la eblecojn por adopti komunan internacian lingvon. Kiel sciate, Hungarujo estas ĉirkaŭata de popoloj je 8 malsamaj lingvoj: germana, ĉeĥa, slovaka, rusa, rumana, kroata, serba kaj slovena.

Venezuelo - Post tre sukcesa prelegciklo en la Centra Universitato de Venezuelo, en la sama universitato Prof. Mosonyi gvidis E-kurson.

Rubriko pri E. en Triesta gazeto - Sekve de la sukcesa Itala Kongreso en Triesto la loka societo atingis, ke ekde oktobro 1976 aperadas rubriko pri Esperanto en la semajna urba gazeto «Avvenimenti della città».

Esperanto kaj konferencoj de Sankta Vincento - Grupo da katolikaj esperantistoj restarigis lastatempe en Milano katolikan rondon kaj nomis ĝin «Centro Don Ferdinando Longoni» memore de la memorinda prezidanto Longoni, por kiu la nova rondo celebrigis sanktan Meson je la unua datreveno de la morto: celebranto estis la frato de sac. Longoni, sac. Lorenzo, nova esperantisto.

La rondo, inter la diversaj entreprenoj komencitaj kaj komencotaj, akceptis surpreni ankaŭ la taskon esti je dispono de la membroj de la Societo de S. Vincento por startigi kontaktojn pere de konferencoj kie ajn. En Ĉenstoĥovo la rondo prezentos siajn spertojn rilate tiun ĉi iniciaton.

 

Unua Kolombia Kongreso - En decembro havis lokon en Medellín la unua kongreso de Kolombio, kiu bone sukcesis.

Interesa estas la bulteno «Esperanto» de la Medellina grupo. Aperis ĵus artikolo adresita al ĉiuj universitatanoj (A todos los universitarios), en kiu la aŭtoro, atente konsiderinte la lingvan situacion en la nuna tempo, per trafaj argumentoj montras la grandegan utilecon de Esperanto.

IKUE sendis bondezirojn al la Kongreso kaj ricevis la jenan respondon: «Estimataj samideanoj, Antiokia Esperanto-Ligo, kaj per ĝi nia Unua Kolombia Kongreso de Esperanto, dankegas al vi la intereson kaj bondeziron kiun vi sendis ankaŭ al ni. Samtempe al ni plaĉas informi vin ke la kongreso estis granda sukceso: en ĝi partoprenis personoj el kelkaj landoj kaj el ĉiuj niaj regionoj kaj departamentoj. Nia Unua Kolombia Kongreso de Esperanto estos tre fruktodona por vigligi kaj antaŭenirigi la Kolombian E-movadon. Ni esperas, por la venontaj kongresoj povi esti kun karaj esperantistoj kiel vi...».

La 33-a Internacia Junulara Kongreso - La kongreso okazos en la kvartalo de la universitato de Poitiers de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto. La elektita kongrestemo estas: «Problemoj de organizado kaj disvolviĝo de la esperantistaj junularaj movadoj».

 

 

al la indekso


 

LANDAJ REPREZENTANTOJ RAPORTAS

 

el TAJVANO-ĈINIO - Pastro D-ro Johano Baptisto SE-ĈIEN KAO, OFM estas unu el la plej malnovaj, fidelaj kaj konstantaj batalantoj por la Esperanta idealo. Li estas Esperantisto ekde sia junaĝo. En 1930, verŝajne, li foriris el sia hejmlando Ĉinio por fari pliajn studojn en Romo, Parizo kaj aliaj grandaj centroj. Ne estas mia intenco nun verki nek skizi biografion pri li (kiun li certe meritas, eĉ longan kaj detalan); mi nur volas surpaperigi kelkajn el miaj personaj rememoraĵoj pri P. Kao, ĉar mi havis la bonŝancon interkonatiĝi kun li en Buenos Aires (1945) kaj en Rio-de-Ĵanejro (1958). En la jaroj 1945-46 li travojaĝis la tri Amerikojn: la Sudan, la Centran kaj la Nordan, kiel vera «Ambasadoro de Esperanto». Tiam li estis Delegito de la Apostola Vikario de Fengsiang, en la Provinco Ŝensi (Ĉinio) kaj li faris tiun longan vojaĝon kiel Membro de la Ĉina Helpa Komitato por la Militviktimoj, agentejo de la tiama Ĉina Registaro. Multaj el liaj sennombraj paroladoj estis en aŭ pri Esperanto. Li devis uzi, krom Esperanto, hispanan, portugalan, anglan, francan kaj ĉinan lingvojn. Sed ĉie la Internacia Lingvo estis menciita, se ne detale priskribita. Alia nerefutebla pruvo de la sindonemo de P. Kao al nia E-movado, estas la brilsukcesa «Tria Eŭkaristia Mondkunveno», okazinta en la kadro de la 36-a lnternacia Eŭkaristia Kongreso en Brazilo (Rio-de-Ĵanejro, 1955), kiun li animis nerve kaj verve. Pri tio atestas riĉenhava 215-paĝa MEMORLIBRO (Rio-de-Janejro, 1956).

Jen kion nun raportas al nia CO tiu nelacigebla apostolo de Kristo kaj de Esperanto.

«Mi forlasis Brazilon en 1961 kaj alvenis en Taipei kiel profesoro por Fu-jen Katolika Universitato, kie mi havis diversajn oficojn. Mia nuna posteno estas tiu de Dekano de la Fakultato de Humanismaj Sciencoj kaj Studoj (kiel filozofio, literaturo, historio, biblioteka scienco, fizika edukado, pedagogio, psikologio, scienco kaj tekniko pri moderna komunikado, ktp.). Mia Fakultato havas 1900 gestudentojn, kaj la Universitato havas pli ol 10.000. Mi estas tre okupita de la taskoj de mia ofico. Sed mi klopodadas agi por nia E-movado inter la studentoj de la Universitato. Mi gvidis diversajn fundamentajn kursojn de E: kelkaj centoj da studentoj ĉeestis la lecionojn. En la nuna studperiodo, mi ankaŭ gvidas E-kurson, kiu komenciĝis la 22-an de la lasta monato (t.e. en oktobro 76): pli ol 40 gestudentoj enskribiĝis en la klaso. Lastmonate fondiĝis E-societo en Fu-jen Katolika Universitato. Ĝia titolo estas «Fu-jen Esperanto-Societo». La novaĵo pri ĝia fondiĝo aperis en diversaj gazetoj de Taipei, ĉar «E-societo» estas vere novaĵo en la Libera Ĉinujo. Mi disvastigas la ideon de la Internacia Lingvo kaj ĝian grandan valoron por moderna mondo, kaj mi esperas ke miaj klopodoj produktos frukton.«Vi petis ke mi trovu iun personon, kiu povus esti kiel Landa Reprezentanto de IKUE en la Respubliko de Ĉinujo. Mi volonte plenumos vian peton, sed unue ni devos starigi IKUE-grupon aŭ sekcion tie-ĉi, ĉar ĝi ne ekzistas. Ŝajnas al mi, ke mi estas la sola membro de IKUE en la Libera Ĉinujo. (Mi estas ankaŭ dumviva membro de IKUE ekde 25 jaroj). Mi klopodos fondi IKUE-grupon tie-ĉi. Se vi bezonus ĉinan Landan Reprezentanton, vi povas uzi provizore mian nomon, kaj mi faros ĉion laŭeble por nia kara movado.

«Mia poresperanta laboro aŭ klopodoj en Tajvano ekkomenciĝis en 1961, tuj post mia alveno. Laŭ mia sugesto kaj konsilo, du libroeldonejoj represis 4 Esperantajn verkojn, 3 gramatikojn kaj 1 vortareton: tre bonaj kaj taŭgaj lernolibroj. Mi mem verkis gvidlibron pri Esperanto-konversacio kun ĉina traduko. Mi ankaŭ mimeografigis iun «Klasigitan Vortareton Esperanto-Ĉinan» (tre utilan) por la uzo de miaj lernantoj. «Vi vidas, ke mi daŭre faras iom por la movado».

Kial vi rimarkas, karaj gelegantoj, miaj supraj epitetoj rilate Pastron Kao estas tute ne troaj, sed trafaj kaj pravaj. Memkompreneble, ni ĝoje akceptas kiel Landan Reprezentanton tian personecon kiel Pastro Kao, kaj ni dankas pro lia oferemo, gratulas lin kaj preĝas al Dio kaj al Nia Sinjorino de Espero, ke li povu labori por nia E-movado dum multaj kaj viglaj jaroj. P. Bruno Ostropolski

 

La fotografaĵo reprezentas grupon da membroj de «Fu-jen Esperanto Societo», fondita en Oktobro de 1976, inter la studentoj de Fu-jen Katolika Universitato, Taipei, Tajvano, Respubliko de Ĉinujo. La gvidanto, Pastro Johano B. Se-Ĉieu Kao estas inter la gestudentoj.

 

el KANADO - «Ni ĉiam provas fari ion por pli firmigi Esperantan movadon en Kebekio kaj en Kanado.

La granda distanco inter la kluboj, malhelpas kontaktojn inter ili. La plej proksima klubo de Kebeko, kie mi loĝas, troviĝas en la urbo Montrealo, estas 390 kilometrojn de kebekanoj; la aliaj estas ankaŭ pli malproksimaj.

Mi priparolis kun pluraj parohestroj, ili ne konis Esperanton, sed estas pretaj helpi nin; kiam oni petas ion de ili oni neniam havas respondon.

La klubo faris demarŝojn al la Rektoro de la Universitato Laval, li diris ke estus tre bona E-movado, li promesis fari ion por trovi eblecon instrui la lingvon, sed nenio estis farita...». P. Proulx

 

el ĈEĤOSLOVAKIO - La 2-an de januaro 1977 okazis renkontiĝo de junaj ĉeĥaj IKUE-anoj en urbo Olomouc. La renkontiĝon partoprenis 40 personoj el Moravio kaj Bohemio. Dum la renkontiĝo estis pritraktitaj aranĝoj aranĝotaj dum la nova jaro, inter ankaŭ la 37-a 1KUE-kongreso.

Dum la renkontiĝo regis vera Dia harmonio kaj reciproka frateca amo. Estis kantitaj multaj belegaj kantoj kun gitara akompano.

La renkontiĝintaj junaj IKUE-anoj deziras al IKUE, al la C.O. de I KUE kaj al ĉiuj legantoj de EK Dian benon precipe dum la kongresaj preparlaboroj, korege dankas al ĉiuj, kiuj volonte helpadas ilin kaj ĝojatendas la renkontiĝon dum la kongreso. M. Šváček

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS 

P.L. Irek (Centra Oficejo de IKUE) : «Vizitis nian generalan domon episkopo Mario el Brazilio. Mi estas nova loĝanto de la domo, do prezentis min kunfrato al la episkopo, kompreneble kiel esperantiston. Tuj la episkopo diris: « Ĉiu lernu la portugalan lingvon, ĉar en la ĉielo oni parolos nur portugale». Antaŭ lia forveturo, dum vespera rekreacio mi enmanigis al li ital-lingvan libron de P. Korytkowski kun esperantlingva dediĉo: «Al la honorinda kaj kara Episkopo Dom Gurgel Mario Teixeira. En ĉielo ni parolos nek esperante nek portugale; ni parolos la lingvon de la amo. Tamen strebante atingi la ĉielon, ni devas esperi kaj ankaŭ paroli la lingvon de la Espero, do Esperanton. Mi esperas, ke survoje al la Patra Hejmo ni renkontiĝos sur la verda kampo. Kun elkoraj salutoj en Kristo, nia Savinto» Enmanigante al li la libron, mi laŭte legis la dediĉon kaj kelkaj kunfratoj kun mi tradukis ĝin por granda ĝojo de la tuta loĝantaro. Matene antaŭ la foriro li adiaŭis min dirante: «Eble vi pravas». 

S-ro Germain Pirlot (el Belgio) : «Por montriĝi pli internacia antaŭ la okuloj de la neesperantistoj, ĉu la sekcioj de IKUE ne povus adopti komunan nomon, anstataŭ ke ĉiu havu propran nomon? Mi klarigas: ni havas AKLE-n (Aŭstria Katolika Ligo Esp.), FKEA-n en Francio; KEHA-en Hispanio. ktp. Ĉu tiuj sekcioj ne povus nomiĝi: IKUE-aŭstria sekcio; IKUE-franca sekcio; IKUE-hispana sekcio, ktp.? Estas ege bedaŭrinde, ke la esperantistoj, kiuj agadas internacie pere de universala ilo, havas tian naivan, infanan, regionan pensmanieron. Sekve vekas negativan reagon flanke de neesperantistoj, kiuj opinias ke agadas dise (kio ne malofte okazas). Pri financa rimedo, ĉu IKUE ne povus celebrigi mesojn, memore al mortintoj por personoj, kiuj tion petas kaj por kio ili pagus? Pli kaj pli IKUE okupiĝu pri E-instruado en katolikaj medioj. Nccesus nepre revigligi la landajn sekciojn kaj kunagadi internacie kun neesperantistoj;tro ofte esperantistoj agadas kiel en la komenco de la jarcento per arkaika metodo; poste miras kaj plendas, ke gejunuloj ne interesiĝas pri iliaj faradoj. Ili ne vidas, ke iliaj konceptoj ne plu estas modernaj; necesus iomete malpli da idealismo kaj pli da realeco».

Komento de la redakcio - Trafaj, kiel kutime, la ideoj de S-ro Germain Pirlot. Ni proponas ilin al la pripensado kaj decido de la aluditaj asocioj kaj de aliaj katolikaj E-grupoj. Ni atendas iliajn opiniojn. Pri la neceso revigligi la landajn sekciojn, ni tute konsentas. Tiucele, en oktobro ni sendis Cirkuleron al niaj Landaj Reprezentantoj, laŭ la listo enestanta en la N. 6 de nia revuo. El ili respondis ĝis nun Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Jugoslavio, Nov-Zelando, Pollando kaj la nova en Britio. Krome, ni sendis la saman cirkuleron al aliaj dek personoj en landoj kie ni ne havas ankoraŭ Reprezentanton. Respondis tri, akceptante tiun taskon, nome: el Hindujo, Tajvano kaj Meksikio. Ni priparolos ankoraŭ la aferon; ĉar ĝi meritas apartan ĉapitron.

Pri la instruado de E. en katolikaj medioj: ni estas informitaj, ke pluraj centroj tion faras, ekz. en Francio, Pollando, Italio kaj probable ankaŭ alilande. Ke tio estas grava tasko, tutcerte. Nia klopodado devas esti dudirekta: diskonigi Katolikismon inter la esperantistoj kaj Esperantismon inter la katolikoj.

 

al la indekso


 

KIA ESTAS SENCO DE LA VIVO?

La junulara pola monatrevuo «Radar» anoncis enketon sub la titolo: «Senco de la vivo urĝe serĉata». Interesaj estas la respondoj. Jen, kion skribas junulino Johanino: “Mi vivas jam dek-sep jarojn, sed mi absolute ne deziras plu vivi. Mi ne vidas sencon en mia vivo, ĉar mi simple timas la vivon. Mi timas, ke estos pli malbone ol estas. Mi timas min mem. Kaj plej malbonas, ke mi eĉ al mi ne fidas. /.../ Mi trovos en la vivo nek sencon, nek kontenton, se mi plu renkontados tiel okulfrapan maljuston kiel ĝis nun. /.../ Eble mi ŝanĝus la opinion, se mi nur povus vivi por iu. Vivi por la gepatroj, kiuj min amas, sed ne komprenas, aŭ vivi por iu sinjoro dekunu jarojn pli aĝa ol mi, kiun mi amas, sed kiu min neglektas, mi ne vidas bezonon.

/.../ En la lernejo oni min ŝatas, sed mi kun neniu simpatias. Mi estas rompita kaj elrevigita. Plenigas min nur timo kaj malamo al ĉiuj kaj ĉio”.

Vidu, gefratoj, neniu homo povas forkuri de tiuj ĉi gravaj demandoj. Temas nur pri tio, por trovi plej ĝustan kaj plej trafan respondon. Johanino ne sukcesis ĝin trovi. Ŝi eksentis sin senvalora en la momento, kiam ŝi konvinkiĝis: «mi havas neniun, por kiu valorus vivi». Laŭ ŝia opinio ne valoras vivi por la gepatroj, ĉar ilia amo estas tro malgranda afero, por ke ĝi povu sencigi ŝian vivon, des pli, ke la gepatroj ne komprenas ŝin.

Ne valoras vivi ankaŭ por la amata viro, kiu rekompencas ŝin per la neglekto.

Krome, seniluziigas ŝin la rimarko, ke ĉirkaŭ ŝi estas tro multe da malbono kaj maljusto; ĉio ĉi plifortigas ŝian malamon al la vivo. Ŝi fermiĝas en si mem - senfida kaj suspektema, malamema al ĉio kaj ĉiuj.

Ŝia ĉefa kulpo estis, ke ŝi enkrustiĝis nur en siaj travivaĵoj, en siaj problemoj kaj restis sola, nur kun siaj aferoj. Ili alkondukis ŝin al katastrofo.

Multaj samaĝuloj reagis al ŝia tragedia eldiro. Valoras ilin citi. Jen Kristina proponas:

«La vivon oni devas finuzi. Nenion preterlasi, serĉi plenon. Esti ĉiam tie, kie okazadas io interesa. Zorgi ĝui ĉiun sekundon de la vivo».

Alie Andreo. Li konsilas al la malesperanta Johanino forkuri al la sfero de arto.

Sed eble la plej konkretan kaj nekomplikan solvon donas Barbara, skribinte:

«Mi ankaŭ pensis, ke mi havas neniun, por kiu valorus vivi kaj... mi aĉetis hundon».

Sed ni demandu nin, ĉu la proponoj povas esti traktataj kiel efikaj receptoj, por akiri feliĉon kaj trovi sencon de la vivo?

Jen la aŭtoroj de tiuj ĉi respondoj mem estis konsciaj, ke iliaj konsiloj havas iujn mankojn. Ekzemple Kristina, kiu proponis — laŭ sia propra praktiko — la vivon finuzi, serĉi plenon, ĝui ĉiun sekundon de la vivo. Ŝi mem vivis en senĉesa emocia streĉo, poste estingiĝis en siaj kon-pasioj, alvenis fine al apatio, kaj ŝia kuracisto rimarkis nervozan prostracion.

Ankaŭ Andreo trovis nur duonsolvon de la problemo, en arto serĉante sencon de la vivo. Baldaŭ montriĝis, ke en la arto ne eblas trovi konsolon. Ja arto ofte proklamas sensencon de la vivo, propagas agordojn je memmortigo kaj prikatastrofajn vizitojn. Ofte ĝi estas reeĥo de aroganteco kaj senjusteco.

Ne ĉiam eblas trovi mirindajn kaj noblajn homojn, imitado de kiuj sencigus la vivon - laŭ la propono de Marta.

Kaj fine: ĉu la aĉeto de hundo kaj zorgo pri tiu ĉi kvarpiedulo povas esti tiom granda kaj daŭra valoro, por kun ĝi ligi la sencon de la ekzisto?

Estas do homoj, kiuj pro tiuj ĉi malfacilaĵoj penas preterlasi la demandon pri la vivosenco. Ĉu tamen sukcesos? En la vivo ofte okazadas situacioj, en kiuj la demando spontanee ekestas. Kiam atingas nin sufero aŭ kiam ĝi turmentas niajn amatojn, tiam ni demandas: kial, kiucele tiel suferi, kian sencon havas la plendolora homa vivo? Tiam facilas malesperi.

Sed ĉu nur tiamaniere oni povas reagi je la suferoj? Eble estas homoj, kiuj malgraŭ doloroj, malvenkoj kaj seniluziiĝoj trovis la sencon? Jen la biblia ekzemplo:

En Arabio vivis justa kaj pia Ijobo. Ĉar li estis bona kaj bonfarema al ĉiuj, Dio benis lin en ĉio. Li havis sep filojn kaj tri filinojn, milojn da ŝafoj kaj kameloj, centojn da bovoj kaj azenoj, multnombran servistaron. Dio tamen decidis lin provi kaj allasis al li multege suferi. Rabistoj prenis liajn kamelojn, bovojn kaj azenojn, kaj murdis la servistaron; fulmo bruligis ŝafojn kaj ventego faligis domon, en kiu pereis ĉiuj gefiloj. Ijobo eksciinte pri tio, dolorŝiris sian veston, falis surteren kaj ekĝemis: «La Sinjoro donis, la Sinjoro prenis, kiel al Li plaĉis, tiel okazis. Estu lia nomo benata».

Sed ne finiĝis malfeliĉoj de Ijobo. Krome, Dio allasis al li ankaŭ malsanon. Ulceroj kovris lian korpon kaj neglektita de homoj, li kuŝis en sterko. Eĉ lia edzino mokis lin kaj plendis kontraŭ li. Sed Ijobo respondis: «Se ni akceptis el la dia mano bonon, kial ni ne prenu de Li malbonon?».

Eksciinte pri la malfeliĉo de Ijobo, liaj amikoj venis lin viziti kaj suferige por la kompatindulo klarigis al tiu, ke li certe estas granda pekulo kaj tial la justa Dio tiom severe lin punas. Ijobo senkulpigis sin ĉe ili. Konsolis sin per penso pri morto, kiu ĉesigos liajn suferajn kaj per penso pri la reviviĝo: «Mi scias, ke mia Savanto vivas — li diris — kaj Lin min prijuĝos en la lasta tago, kaj mi en mia korpo rigardos Dion».

Ekplaĉis al Dio la sinteno de Ijobo. Dio akceptis liajn oferon kaj sindonon, forigis de li ĉiujn suferojn kaj malbonon kaj rekompencis per ankoraŭ pli granda prospero.

Kio helpis al Ijobo persisti dum la malfacilaj tagoj? Jen la tri pensoj:

Unue, la penso: «La Sinjoro donis, la Sinjoro prenis». Vere, ni havas nenion propran. Ĉion ni ricevis de la Sinjoro. Kial do malesperi perdinte riĉaĵon, sanon, fortojn, surteran prosperon, se ĉio ĉi estas nur la dia donaco?

La dua penso, kiu persistigis la suferantan Ijobon estis jena: «Se ni akceptis bonon el la dia mano, kial ni ne prenu de Li malbonon?» La Dio ne havas devon senĉese bonfari al ni, laŭ nia deziro.

Kaj fine: plej helpis al Ijobo la espero, ke «la Savanto vivas kaj Li estas Dio» pli forta ol ĉiuj kontraŭaĵoj, ŝanĝanta la triston en ĝojon, malfeliĉon en prosperon kaj - morton en vivon. Li juste juĝas homojn kaj la plej malaltigitajn sur la tero Li plej altigos en sia Regno.

Jen estas la senco de la vivo kaj sufero. Ni tamen serĉu pluajn instruojn.

Sankta Paŭlo, kiu multon suferis, konfesas al siaj lernantoj Koloseanoj: «En mia korpo mi plenigas, kio mankas al la suferoj de Kristo, por la bono de la Eklezio» (Kol 1.24).

Do: kiam ni tristas, kiam ni malsatas, kiam oni nin humiligas aŭ kalumnias, kiam ni malsanas, tiam suferas en ni Kristo — Savanto de la mondo — se nur ni estas kunigitaj kun Li. Tiel suferante kun Kristo kaj kvazaŭ mortante kune kun Li, ni reviviĝos kaj ni venkos, ĉar Li suferas, mortas kaj venkas kiel la Kapo de la Mistika Korpo, kies membroj estas ĝuste ni. Kaj kiel nia sufero kompletigas la suferon de Kristo, tiel la kompletigo de Liaj venko kaj gloro estos nia finvenko kaj la venonta gloro.

Ĉu ne estas alloga kaj daŭra la vivosenco?

Halina Massalska

El «NIA ESPERO» (Polujo)

al la indekso


 

 

KAPABLA ESPERANTISTO FORGESITA

Henriko Gerardo Wannemakers, naskiĝinta en Bussum (apud Hilversum) je la 18a de oktobro 1909-a eniris la Societon de Jesuo la 7a de septembro 1932.-a; antaŭ tio, — post la Hilversum (H.B.S.) mezgrada lernejo — li laboris kiel analisto (depost 1929 provize je diplomo A) en Utreĥta laboratorio; en la Nederlanda kolorigaĵoj-fabriko en Naarden (n.o. Hilversum); kaj ĉe la Bussuma-Kooperado «Helpt elkander» (Helpu unu la alian). En la jaro 1931-a li ekstudadis la latinan kaj la grekan lingvojn ĉe la «Haga Skolo Karolina»; samjare li akiris la Esperanto-diplomon-A, la lingvon por kiu li dum tuta sia vivo fervoris.

Post sia pastriĝo en Maastricht (15 aŭg. 1941) kaj sia tria-jaro en Grave li iris je 1943a al Nijmegen (Nimego) kie li fariĝis direktoro de la knabinoj-kongregacioj. Dum la militaj bataloj li sendis la kongreganistinojn kiel kurierinojn inter la paflinioj. Pro ĉi-tiu flegma fakto li ricevis malliberpunon por unu-kaj duona tago. Vere mortdanĝeron malestimante li iris tra la fortegalpafitaj stratoj de la urbo.

Post la milito li fariĝis katekisto en la Stijn Buysstraat kaj estis komisiita per la zorgo por la katekumenoj (konvertitoj).

Tiun-ĉi taskon li plenumis ankaŭ en Maastricht, post ke li dum kelkaj jaroj (1948-'52) instruis filozofion en Java (Djokjakarta). Reveninte en Nederlando li oficiĝis en la Maastriĥta-Jezuita preĝejo. De 1957 ĝis 1963 li zorgis pri la katekumenoj en Hago. Post tio Maastricht revidas lin, kie li laboradis kiel antaŭe tiel longe li povis. En 1972 li diris proprahumore: «Miaj lcruroj ne ĉiam estas obeemaj: ili devas nur iri, sed kelkfoje ili ne volas kunveni».

Certe en la lastaj jaroj li montris denove ian malestimon por la morto. Li havis la finzorgon pri homoj, jam nejunaj, aliĝintaj al. la eklezio. Tiuj-ĉi personoj ŝatis lian seriozan ekkomencon. Kunvokoj ekz. por amase prepari sin per tagtrio al la S.a Konfirmo plaĉis al ili kaj altiris multajn partoprenantojn.

En la fluo de l' tempo li baptis homojn el 21 landoj kaj de 20 religioj.

Li daŭre zorgis pri Kanisio- kaj Ksaverio- kongregacioj, ankaŭ tiam kiam estiĝis malgrandiĝantaj grupetoj de maljunaj viroj. «Tio estas aŭtentika, longe konservita substanco», li diris en 1972, «sed ĉi-tiuj homoj volas laŭvivi sian kongregaciecon, kaj tial ni konservigos ĝin kiel eble plej longtempe». Multajn li eĉ helpis ĝis siaj lastaj tagoj. Precipe tial li ne volis foriri el Maastricht. Kiam la Tongersestrato estis ŝlosita, li transloĝiĝis al unua etaĝo en la trafikplena Wolffstraat kum dormĉambro kiu donis vidon sur la eks-Jezuita kolegio.

Tie li restis tre okupita per la Esperanto-traduko de la Nova Testamento. Tri partojn li faris pretaj plus la tradukon de la Johano-evangelio. En 1982 li esperis finpretigi sian verkon.

«Tre interesa laboro, ĉar oni okupiĝas tiel pri la lingvo kiel ankaŭ pri la S-a Skribo». Pro la reakcioj post lia morto montriĝas klare, kiom li signifis por la Nederlanda Katolika Esperanto-unuiĝo. «Por ni li restos la granda, kvieta Esperantisto», skribas iu el Aruba. Aliulo atestas: «Li brilis per modela kaj vigla aktiveco! Lia morto signifas gravan perdon por la apostola movado de la Esperanto-afero, kiu jam havas mankon al fortoj!». Dum malmulte da jaroj li produktis konsiderindan bibliografion en diversaj revuoj: ekz. en N.K. (Nederlanda Katoliko), «Vojo... Vero... Vivo» organo de I.K.I (lnternacia Katolika lnformejo), Espero Katolika, kiu valoras esti gardota por siaj sekvantoj...

Ankaŭ kiel homo Patro Wannemakers estis simpatia persono. Nur malmultaj konis lin de proksime. Kunfrato skribas: «lnter ni ĉiuj li estis afabla figuro; konata pro sia kuraĝa, kelkfoje trokuraĝa persistemo kaj sia fundetraviva fideleco. Ne necesis diri, ke la fino alproksimiĝos en peniga sufero; eĉ tion li rigardis kiel ordinare».

Li mortis je la 12a de septembro 1974a inter la «Berchmanianum» en Nimego, kaj lia enteriĝo okazis post funebra ceremonio la 16an de tiu monato sur la tombejo «Jonkerbos» ĉe la sama urbo. Sur lia memorigaĵ-bildeto oni legu:

Kiel sia staturo, tiel li estis: rekta kaj sincera, sen trompo. Ĉefe li estis pastro. Tiel li komplezis al homoj; profunde pia kaj fervore preĝanta, speciale dum la Sankta Meso- ... ĝis kiam li ne plu kapablis.

Multajn li povis enkonduki al la Katolika Eklezio, kiu estis al li tre kara kaj por kiu li sentis gravan zorgon precipe en nia hodiaŭa epoko. Vaste li atentis pri la tuta mondo: lia vivotasko konsistis en komprenigi al homoj el ĉiuj landoj la ĝojigan mesaĝon de Kristo per Esperanto, kaj krom tio interpreti la Kristanan konsolon por ĉiuj popoloj.

Kun forta persistopovo li laboris, kaj tre kuraĝe li portis sian krucon donante sian vivon. Ke Maria, kiun li samkiel sian kongregacion intime honoris, estu por li la ĉiela pordo.

Li ripozu en paco! 

Fr. M. Fulbertus Dankers

Tilburg

 

al la indekso


 

DONACOJ

 

DONACOJ POR IKUE-C.O.

Goudé M. (Francio) .                        5.000 L.

Magnani D. (Italujo)                        13.650 L.

Despiney R. (Francio)                       5.000 L.

Pons R. (Francio)                              1.000 L.

Franckx M.R. (Belgio)                      7.000 L.

Van Well (Nederlando) .                      100 L.

Urbaitis P. (Litovujo)                       12.000 L.

 

DONACOJ POR BIBLIA FONDUSO

Pons R. (Francio)                              1.000 L.

Van Well A. (Nederlando)                   100 L.

 

POR BIBLIOTEKO DE IKUE

S-ro Michelitsch (Aŭstrio)                    100 ŝil.

Murak S. (Norvegio)                      40.500 L.

 

 

al la indekso