Enhavo de Espero Katolika numero 3/1977

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: la Sankta Tombo de Kristo en Jerusalemo

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 


 

Sankta Virgin’!

Vi gardas Ĉenstoĥovon helan...

Adam Mickiewicz, «Sinjoro Tadeo»

 

REĜINo DE POLUJO

ĈENSTOĤOVA MARIA

 

 

Hela Monto - negranda monteto, unu el la plej altaj lokoj en Polujo.

La bildo de Dipatrino kaj ĝia historio kreskas ĝis la rango de simbolo. Ĝi estas nome, se temas pri la tipo iconografia, la bizanca Hodegitrio. Tiu ĉi nomo devenas de la preĝejo troviĝanta en la konstantinopola kvartalo ton hodegon de pramistoj, havenpilotoj aŭ gvidistoj. La Hodegitrio signifas tiom kiom «montranta vojon». La ĉenstoĥova bildo estas kopio de la originalo, kiu estěs detruita fare de Turkoj post la konkero de Konstantinopolo en la jaro 1455.

Alportita en la jaro 1582 de Ladislao princo de Opole /Malsupra Silezia provinco de Polujo - trad./ al Ĉenstohovo, la bildo famiĝis kiel la celo de pilgrimadoj. Konfirmas tion la pola kronikisto Jan Dlugosz /Dlugoŝ/, kiu tiutempe estis dekvinjara knabo, kiam oni invadis la monakejon sur la Hela Monto en la jaro 1450. La invadintoj «ne kontentiĝante per rabaĵo, tranĉdifektis per glavo trae la vizaĝon de la bildo, kaj la tabulon mem sur kiu estis pentrita la Madono; ili disrompis tiel ke ŝajnis, ke tiun krimon faris ne Poloj, sed ke Ĉeĥoj tiel terure krimis» skribas ĉi kronikisto. Li notas plu, ke la pola reĝo Władysław Jagiello /Ladislao Jagjello/ kaj la pola nobelaro intencis jam revenĝi per armitaj fortoj kontraŭ Ĉeĥoj, kiam venkis la vero: sakrilegiuloj montriĝis prodiginta kaj ŝuldoŝarĝita areto da pola nobelaro, kiu tiamaniere esperis ripari sian financan situacion. «Komandis tiun rabistan taĉmenton - kronikas Dlugosz - Jakub Nadobny el Rogów de blazono Dzialosz /Dzjaloŝ/, Jan Kuropatwa el Lancuchów de blazono Ŝreniawa /.../ kaj ankaŭ la princo Frederiko Rusin Rutenano - trad./ Ostrogski». Kaj do nefremdlandanoj aŭ alireligianoj tranĉis dufoje la vizaĝon de estonta Reĝino... Malfacile estis al Poloj kredi al tio kaj ankoraŭ hodiaŭ legendo kaj la poezio deflankiĝas de la vero...

La ŝoko kaŭzita de la sakrilegio estis grandega. La helmontaj monakoj portis la detruitan bildon eĉ al Krakovo, por montri ĝin al la reĝo Jagjello, revenanta el la militiro al Prusujo, en la unua duono de la jaro 1433. La reĝo pririgardis la bildon kaj konfidis ĝian renovigon al siaj kortegaj rutenaj pentristoj. Montriĝis, ke la afero ne estis simpla kaj facila, kaj nur la imperiestraj artistoj-pentristoj, venigitaj al la kortego, sukcesis firmamaniere rekonstrui kaj renovigi la bildon de la Madono. Ili faris tion tiamaniere, ke la vizaĝon de la Madono kaj de la Infaneto ili pentris laŭ la originalo, sed evidente en la okcidenteŭropa stilo.

Tiele do la helmonta bildo estas pentraĵo orientstila, ĉar ĝi estas bizanca Hodegitrio laŭ la temo, sed ĝia pentra, formala formo estas ligita kun la kulturo okcidenteŭropa...

Habent sua fata imagines. Mi pensas, ke nehazarde ni ricevis tian Reĝinon...

Krome: la Hodegitrio, «Montranta vojon» - kia do alia Madono povus esti la patronino de ni senhejmuloj kaj migrantoj, kies 1/4 loĝas ekster la limoj de la lando, de ni, kiuj kredas, ke jen Ŝi la forpelitojn mirakle portos hejman limon, kiel preĝis la Granda Elmigrinto /Adam Mickiewicz - trad./ kiu ĝis nun iras al Polujo el la Placo de l'Alma, kun la pilgrima bastono en la mano.

Multaj aferoj ligitaj kun la kulto de la Reĝino de Polujo posedas signifon simbolan. /.../ Ni rigardu Ŝin tra la historio, sed antaŭ ĉio tra la misteroj de Kristo kaj la Eklezio, kies Ŝi estis la profetaĵo kaj kies Ŝi estas la patrino. Ni vidas Ŝin ankaŭ en la mistero de la homo - de tiu ĉi mistero eterna kaj plenumiĝanta nuntempe. Ni vidas en Ŝi la homecon en la plej plena formo, ni adoras en Ŝi la plej belajn homajn ecojn. Unu el ili estas la fideleco.

Laŭ la verko de: Janusz St. Pasierb, s.t. CZAS OTWARTY / TEMPO MALFERMITA. el la pola elektis, prilaboris kaj esperantigis Jan Smykalski

RIMARKO: Janusz St. Pasierb. CZAS OTWARTY / TEMPO MALFERMITA, eld. de PALLOTINUM 1974, Poznań-Warszawa, posedas «IMPRIMATUR» de la Dioceza Kurio en Chelmno de la 30.04.1972., L. dz. 92/72/Ord. - do, la fonto estas aŭtoritata. Jan Smykalski

 

 al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

Sacerdoteco estas rezervita al viroj

Aperis en januaro deklaracio de la Sankta Kongregacio por Kredo-doktrino pri la sacerdota ofico. La impulso, kiun en nia tempo oni donis al la virina movado por la promocio de la virino, portis ĉe kelkaj medioj al la opinio, ke ankaŭ virinoj estas taŭgaj por la sacerdoteco.

La grava deklaracio rememorigas, ke la tuta tradicio sekvas la planon de Dio, kiu donas al viro kaj al virino similecon, sed ne identecon. La diverseco inter viro kaj virino kunportas diversajn rolojn inter si integriĝantajn.

Kristo taksis la virinojn, kontraŭstarante antaŭjuĝojn de la medio en kiu li vivis, kie ofte okazis praktikaj diskriminacioj rilate la virinojn. Sufiĉas pensi pri lia patrino, la plej sankta inter ĉiuj sanktuloj, kaj pri la virinoj, kiuj sekvadis lin. Tamen li ne elektis virinojn kiel apostolojn.

En la vivo de la Eklezio virinoj treege servis al Kristo, ne malpli ol la apostoloj, tamen laŭ sia aparta vokiĝo.

Sekvante la konstantan tradicion, la Eklezio deklaras ankaŭ hodiaŭ, ke nur viro kiel sacerdoto, do kiel prezidanto de la kristana asembleo, reprezentas taŭge Kriston, estron kaj paŝtiston de la Eklezio.

Barbara krimo en Rodezio

Grandegan emocion vekis en la tuta mondo la murdo de sep misiistoj (3 jezuitoj kaj 4 dominikanaj fratinoj) far de nigraj fanatikuloj, kiuj batalas por «konkeri sian patrujon».

Temas pri absurda krimo, ĉar en Rodezio la misiistoj estas tute dediĉitaj al la spirita kaj korpa servo de la popolo.

Dominikanino, kiu povis forfuĝi, rakontis, ke dekduo da nigruloj perforte eniris la mision de Musami sen pafi. Fratino demandis, kion ili volas. Unu el ili respondis: «Nian patrujon». Do oni supozas, ke temis pri malamo kontraŭ la rodeziaj blankuloj.

Poste ili murdis 7 personojn. Tiu estas unu el la kruelaj epizodoj de la luktado, kiu sang-makulas Rodezion.

Lasta okazo por paca solvo en Rodezio

La pasintan decembron la rodezia episkoparo sendis mesaĝon al sia lando, alvokante al la paco kaj al serĉado de la bono de la tuta nacio. Interalie la episkopoj asertas:

«Bedaŭrinde kreskas tiuj agoj, kiujn kelkaj homoj juĝas justaj militaj agoj. Kaj ĉiutage okazas kruelaĵoj kaj mortigoj de senkulpuloj. En ĉi tiu tragika situacio ni memorigas, ke la homa vivo estas sankta kaj neniu povas arogi al si la rajton elimini ĝin».

Nova fakultato pri teologio en Hindujo

En la komenco de la jaro estis inaŭgurita en Bangaloro nova fakultato pri teologio por aspirantoj al la sacerdoteco.

Estimata la katolika gazetaro en Belgujo

Okaze de la jara asembleo de la Internacia Katolika Gazetara Unuiĝo, fine de januaro, la prezidanto de la belga Unuiĝo de Katolikaj ĵurnalistoj montris per statistikoj, ke la katolika gazetaro en Belgujo estas sekvata de la plimulto de la legantaro, inkluzive de nekatolikoj.

Absurda kondamno

La Vatikana Radio informis, ke slovaka pastro estis senigita de sia libereco por du jaroj, ĉar li admonis gejunulojn aŭskulti la Vatikanan Radion. La regiona kortumo de Košice aldonas, ke tiu pastro projekciis religiajn filmojn kaj disdonis presaĵojn kaj magnetofanajn sonbendojn por kreskigi la nombron de siaj laikaj kunlaborantoj.

Dokumento pri la ofico de episkopoj kaj pastroj

Tre interesa estas dokumento preparita de laborgrupo ortodoksa-katolika en Usono antaŭ kelkaj monatoj. Interalie oni deklaras: «La eklezioj ortodoksa kaj romkatolika rekonas, ke la paŝtista ofico ekzercata de episkopoj kaj pastroj estas esenca elemento de la strukturo de la eklezio fondita de Kristo. Malgraŭ la diferenco de akcento, ambaŭ eklezioj konkordas pri la naturo kaj la formoj de la paŝtista ofico».

36.000 kristanoj petas kondamnon de torturoj

En Francujo 36 mil kristanoj (katolikoj, ortodoksanoj kaj protestantoj) subskribis leteron al la Papo, petante solenan kondamnon de la torturo. Jen la komenco de la longa letero:

«Per tiu ĉi letero ni intencas aŭdigi al Vi krion, ne nian, sed de multegaj homoj torturataj en la tuta mondo: virinoj kaj viroj, maljunuloj kaj infanoj el ĉiuj landoj kaj rasoj. Ni kristanoj, membroj de la ekumena asocio ACAT, petegas Vin uzi Vian tutan aŭtoritaton kiel spirita estro, kiu per nunciejoj tenas diplomatajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj landoj, por denunci publike la praktikon ĉiam pli disvastiĝantan kaj pli sovaĝan de torturo kaj de kruelaĵoj.

Se niaj kristanaj gefratoj trans la ferkurteno rajtas atendi de ni aktivan solidarecon en la preĝo kaj en konkretaj interventoj, ni devas ankaŭ denunci forte kaj senlace la malbonan agadon kaj ekzemplon de kristanaj politikuloj, vivantaj en landoj tradicie kristanaj, kiuj praktikas ĉiutage torturon intensive kaj sisteme».

CLAT postulas defendon de la homaj rajtoj

La latina-amerika konfederacio de la laboristoj adresis alvokon al la politikuloj, al la ekleziaj estroj, al la studentoj, al la internaciaj organizaĵoj kaj al multaj registaroj, por ke oni defendu la liberecon kaj la homajn rajtojn.

Kiel oni scias, la episkopoj levis plurfoje la voĉon por la promocio de la homo kaj por la libereco en Sud-Ameriko. En la januara numero de E.K. aperis grava dokumento de la brazila episkoparo.

Blasfema Dana reĝisoro blokita

Dana reĝisoro, kiu vane klopodas realigi blasfeman filmon pri Jesuo Kristo, estis blokita je la 9-a de februaro en la Londona flughaveno fare de la britaj aŭtoritatoj kaj resendita hejmen, ĉar lia alveno al Britujo estis juĝita neutila al la publika opinio. Eĉ la Israelaj aŭtoritatoj deklaris, ke ili malpermesos lian klopodon veni al lsraelo.

Sudafrika episkoparo kondamnas rasismon

Je la konkludo de la Sudafrika Episkopa Konferenco okazis energia kondamno de la socia kaj politika sistemo de subpremo tie uzata. Oni deklaras, ke la Eklezio povas dokumenti grandan nombron da kruelaĵoj kontraŭ negroj.

 

al la indekso


 

LA TESTAMENTO DE MIA AVO

 

Kelkajn tagojn antaŭ sia morto mia avo lasis al mi herede jenan testamenton: «Senĉese legu la Biblion... Amu ĝin pli ol la gepatrojn... Pli ol min... Neniam disiĝu de ĝi. Kai maljuniĝonte vi konvinkiĝos, ke ĉiuj libroj tralegitaj de vi dum via tuta vivo estas nur mallerta komentario de tiu ĉi unika Libro».

P. J. Kos

al la indekso


 

KIUN FELIĈON VI DEZIRAS?

 

Kiun feliĉon vi deziras? Pri kiu feliĉo vi revas? Ĉar spite al ŝajno estas diversaj kategorioj de feliĉo. La demando estas pli grava ol ŝajnas al vi.

Kiun feliĉon vi deziras? Ĉu tiun en oportunaj pantofloj, en fotelo antaŭ televidilo? kaj ĉu vi kredas, ke oni povas esti feliĉaj kun brakoj ĝis kubutoj, kiam ŝvito superverŝas al vi okulojn, dum vi estas turmentita ĝis ekstremo?

Ke oni povas esti feliĉa estante ŝtonumata?

Kaj eble vi estas ĝuste tiele feliĉa kvankam vi mem pri tio ne scias.

Sac. M. Maliński

 al la indekso


 

ESPERANTO TRA LA MONDO

E-kursoj en Formozo

La franciskano D-ro Johano B. Kao, profesoro ĉe la Katolika Universitato Fu-jen en Taiwan (Formozo) gvidas en tiu universitato Esperantokurson, kiun partoprenas 120 studentoj. Krome li gvidas E-kurson por progresintoj kaj finis antaŭ nelonge kurson por laboristoj de la urbo Tajpeh.

Homaj rajtoj en Esperanto

Dank' al la klopodoj de ambasadoro Ralph Harry la Unuiĝintaj Nacioj eldonis esperantlingvan version de la «Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj». Tion informas la bulteno «Un kaj ni», aperigata de UEA ĝuste kun la intenco pli bone flegi la rilatojn kun UN. La bulteno «Un kaj ni» aldonas: «Kiam oni skribas al UN aŭ Unesko aŭ simila internacia organizo por peti informojn, oni uzu ĉiam la Internacian Lingvon». (El « Kuriero de Esperanto» - Radio Roma)

Bela informo el Rimini

La leĝpropono n. 342 pri Esperanto en italaj lernejoj falis pro la anticipita fermo de la Parlamento.

La rimina UECI-grupo «P. Carolfi» sukcesis, la 20-an de novembro 1976, renkonti la du novajn parlamentanojn de Rimini: senatanon A. Foschi kaj deputiton N. Sanese. Oni fiksis tuj reprezenti la antaŭan leĝproponon por enkonduki Esperanton en mezgradajn lernejojn, nur kun kelkaj ŝanĝoj. Efektive la Parlamento baldaŭ diskutos pri la reformo de la mezgrada lernejo kaj kun tiu ci projekto oni esperas kunligi la nunan leĝproponon. (Sac. D. Magnani)

Esperanto en francaj presaĵoj

La 8-voluma enciklopedio «Larousse des jeunes» (vol. 5, p.778) aperigis 25-linian artikolon pri Esperanto.

La franca poŝtista bulteno «Messages PTT» anoncis novajn Esperanto-kursojn por poŝtistoj kaj ties familianoj. La franca poŝlibro «L'Allemagne dans votre poche» kun praktikaj informoj pri Germanujo, interalie enhavas la adreson de Germana Esperanta Junularo. (El «Kuriero de Esperanto» - Radio Roma)

Jubilea kongreso de IPA en Luksemburgo

La Internacia Polica Asocio (150.000 membroj el 50 landoj) aranĝis sian jubilean kongreson. La devizo de IPA tekstas «Servo per amikeco». Oni disdonis la varb-prospekton de la ĉefurbo en Esperanto, kaj la estraro petis esperantistojn traduki la statutojn en la internaciajn lingvon gis la venonta mondkonkreso.

LEA ( = Luksemburga E-Asocio) sendis jenan telegramon: «Luksemburga Esperanto-Asocio tutkore salutas la jubilean kongreson de la Internacia Polica Asocio en Luksemburgo. Ni multe ĝojas pri la moto en la internacia lingvo: SERVO PER AMIKECO, kaj esperas, ke oni uzos ankoraŭ pli Esperanton inter la membroj de IPA. Ni deziras agrablan restadon en la verda koro de Eúropo kaj sukce-splenan laboron».

LEA eldonis belegan koloran faldfolion pri Luksemburgo.

Esperanto en la Eŭropa Parlamento?

Strasburgo, Francujo. La Internacia Lingvo Esperanto kiel pontlingvo por la Eŭropa Komuna Merkato estis la temo de lastatempa demando fare de Tom Normanton (Konservativa Partio, Britujo) en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo. (El LEA-informilo)

Pastro Kindler propagandas por Esperanto

P. Kindler el Luksemburgo parolis pri Esperanto en rondo de eŭropaj oficistoj kaj bankdirektoroj kaj en internulejo en Diekirch.

Post Kristnasko li prelegis ankaŭ ekstere: en la popolaltlernejoj de Koblenz kaj Weinheim, Germanujo. Ni jam informis, ke tre interesa estas lia disko kun religiaj kantoj.

Materialoj pri H. Paruzel

La Estraro de IKUE intencas eldoni monografion pri H. Paruzel. Samideanoj, kiuj havas materialon pri li, estas varme petataj sendi ĝin ĝis la fino de aprilo al: C. Biedulski, PL-00245 Warszawa - Pollando.

Serio da pm. pri S. Francisko

Serio da vatikanaj poŝtmarkoj por memorigi la 750-jaran datrevenon de la morto de S. Francisko el Asizo estas eldonata en marto.

Internacia E-Muzeo en Wien

La muzeo estas senpage vizitebla lunde, merkrede kaj vendrede: 9-15,30. Aliro sub la granda kupolo vid-alvide de la imperiestraj ĉambroj, en la tria etaĝo.

Aperas kvarfoje en la jaro «Informilo de Internacia E-Muzeo en Wien»; jarabono: 8 resp. kup. aŭ egalvaloro.

Stafeto en Danlando

La plej grava esperanto-eldonejo durn la lastaj 25 jaroj, eldoninta preskaŭ 90 titolojn, translokiĝas al Danlando. La fondinto kaj la antaŭa posedanto de la Eldonejo TK Torben Kehlet decidis unuigi siajn fortojn por ebligi eldonon de altkvalitaj literaturaj verkoj ankaŭ estonte.

Propono de hungaraj parlamentanoj

140 hungaraj parlamentanoj direktis proponon al la prezidanto de la parlamenta komisiono pri kulturo, petante starigon de aparta instanco, kiu studu la eblecon por adopti komunan internacian lingvon.

Diskutoj pri lingvaj baroj en Parizo

Eŭropa Asocio de Instruistoj kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj organizis kunvenon en Parizo por la 10-a kaj 11-a de novembro 1976. La partoprenintoj diskutis pri la lingvaj baroj, kiuj malhelpas la plifortiĝon de la eŭropa unuiĝo, kaj pri la rolo, kiun Esperanto povas ludi por elimini tiujn obstaklojn.

Orient-siberia kunveno

Lastan novembron 60 personoj partoprenis la orient-siberian Esperanto-renkontiĝon en Krasnojarsk. Dum majo 1977 simila aranĝo okazos en Omsk.

Nederlanda ĉefministro favora al Esperanto

La revuo «Esperanto» de UEA, kaptante la okazon de la 90-jariĝo de D-ro W. Drees, nederlanda ĉefministro de 1948 ĝis 1958, memorigas, ke tiu elstara homo senĉese interesiĝis pri Esperanto kaj en sia verko «La nederlanda Parlamento en la pasinteco kaj hodiaŭ» li amplekse argumentis por la alpreno de neŭtrala, nenacia lingvo, uzota apud naciaj lingvoj en internaciaj rilatoj. Laŭ D-ro Drees (kiu estas membro de la Honora Patrona Komitato de UEA) Esperanto estas plene elprovita solvo kaj prezentas la ununuran alternativon al daŭra kreskanta lingva konfuzo. (El Radio Roma - Esperanto)

«Protektu vian vivon kaj vivon de aliaj»

Eldonis: Respublika komitato de la Ruĝa Kruco de Makedonio kaj Makedonia Esperanto-Ligo Skopje. La internacilingva eldono prezentas dankindan ekzemplon de kunlaborado inter esperantistoj kaj gravaj neesperantistaj organizajoj.

Pedagogia asocio internacia adoptas Esperanton

La revuo «Brita Esperantisto» en sia decembra numero informis: «La unuan fojon verŝajne en historio de la Esperanto-movado, tre grava internacia pedagogia asocio adoptis Esperanton kiel unu el siaj ĉefaj laborlingvoj. Tiu ĉi asocio estas FIMEM (Internacia Federacio por Moderna Edukado), kiu arigas asociojn el 38 landoj kaj ĉiujare organizas Internacian Pedagogian Kongreson. Dum la ok unuaj kongresoj oni ne nombris pli ol du aŭ tri geesperantistojn inter la 150-200 partoprenantoj. La lingvaj problemoj estis ĉiam gravaj kaj neniun solvon oni antaŭvidis. Sed en 1975 esperantista grupo de FIMEM alprenis la taskon organizi la venontan renkontiĝon en Pollando... Kiam la Renkontiĝo komenciĝis tie, inter la 150 partoprenantoj troviĝis 50 esperantistoj el 5 landoj. Esperanto estis agnoskata kaj utiligata kiel laborlingvo samrajte kiel la franca kaj la pola, la du aliaj oficialaj lingvoj; kaj ĉiuj laborkunvenoj okazis en la tri lingvoj».

Premio «Simondetti»

La Ornitologia Rondo Esperantlingva (O.R.E.) disponas pri monsumo, per kiu ĝi povas rekompenci ĉiujare la plej bonan esperantlingvan tekston pri naturscienco, ensenditan konforme al la regularo. Por omaĝi al la unua, karmemora prezidinto de O.R.E., inĝ. Mario Simondetti, la premio nomiĝas «Premio Simondetti». Por informpetoj skribu al: Centro Esperantista Piceno - Ascoli Piceno (Italio).

 

 al la indekso


 

RERIGARDO EN LA PASINTAN JARON

 

Kun plena ĝojo kaj kontenteco ankaŭ la ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj povas rerigardi la forpasintajn aranĝojn. Jes, spite de ne ĉiam favoraj cirkonstancoj estis ebleco ĝui diversajn spirite riĉajn aranĝojn de la pasinta jaro.

La 2-an de januaro 1976 okazis belega renkontiĝo de 35 junaj ĉeĥaj IKUE-anoj en urbo Olomouc, dum kiu ne mankis trarigardo de la katedralo kaj de kelkaj pluraj preĝejoj kun belegaj betlehemoj. La renkontiĝo sur la sojlo de la jaro estis bona starto de niaj IKUE-anoj.

Tre kontentige disvolviĝas kunlaboro de la ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj kun polaj gefratoj. Al senlacaj kaj oferemaj gefratoj, pastro Verdulo, prof. Korytowski kaj la ceteraj polaj gefratoj ni dankemas pro la spirite riĉaj aranĝoj aprile kaj aŭguste en Bardo Śl., kiujn niaj IKUE-anoj partoprenis.

Laŭ la regularo de la Ĉeĥa IKUE-sekcio, la membroj havas taskon aktive kunlabori dum organizado de diversaj E-aranĝoj. Niaj sekcianoj serioze plenumis ĉi taskon kaj aktive helpis organizi E-aranĝojn, precipe la tendaron aranĝitan sub la gvido de frato Miloŝ. La tendaron partoprenis 100 personoj, inter ili gastoj ei Pollando, GDR kaj Rumanio.

Kulmino de la agado de niaj IKUE-anoj estis Rozaria pilgrimrenkontiĝo en urbo Česká Trebová - Hory. Sabato, la 9-a de oktobro apartenis al junaj katolikaj esperantistoj. Ne nur de proksime, sed ankaŭ el foraj lokoj de Bohemio, Moravio kaj eĉ Slovakio venis 65 personoj, por kune travivi belegan tagon. Ĉar ĉiuj konas sin reciproke, do regis inter ili vera frateca amo. Ja tiom multe da aferoj estas pridiskutendaj kaj tiom multe da ritmaj religiaj kantoj kantendaj. Rapide forpasis la tago plena de ĝojo kaj kristana amo. Dimanĉe, la 10-an de oktobro alvenis pluraj gefratoj, inter ili ankaŭ la prezidanto frato Aleŝ Berka. La sekcianoj pilgrimis al proksima pilgrimloko Hory, kie ili partoprenis sanktan meson kun belega prediko dediĉita al Virgulino Maria - Reĝino de la rozario. La komunan fotografadon /vidu foton/ antaŭ la pilgrimejo ĉeestis 120 gefratoj.

Ĉeĥoslovakaj samideanoj

Post la tagmanĝo okazis komitatkunveno kaj oficiala kunveno de ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. La kunvenon prezidis frato Miloŝ. Frato Aleŝ Berka en sia alparolo pritraktis ĉiujn gravajn organizaferojn, precipe la aferojn malhelpantajn eldonadon de la sekcia Informilo. Frato Miloŝ informis la ĉeestantaron precipe pri du ĝojigaj aktualaĵoj - pri la E-disaŭdigoj de la vatikana radiostacio, kio signifas grandan agnoskon al la strebado de la katolikaj esperantistoj - kaj pri la venonta IKUE-kongreso en Ĉenstoĥova. Ambaŭ raportoj estis akceptitaj kun vera ĝojo. Post la diskuto estis prezentitaj filmoj de fratoj Šváček kaj Jarolim pri la tendara vivo kaj la aranĝoj de polaj IKUE-anoj en Gostyń.

Rerigardante la pasintjaran agadon de la sekcio / fako,/ estas necese adresi koregajn dankojn al ĉiuj eksterlandaj IKUE-anoj precipe en Italujo kaj Pollando, kiuj diversmaniere helpadas al ni. Dio rekompencu bonkorecon de ĉiuj bonfarantoj. Kun bedaŭro ni devas konstati, ke plu kzistas malpermeso ricevadi nian karan organon Espero Katolika.

Ni preĝas, ke bona Dio benu ĉiun agadon de IKUE-estraro, Centra oficejo en Romo kaj la strebadon de ĉiuj IKUE-anoj por sukcesa okazigo de nunjaraj aranĝoj, precipe de la kongreso en Ĉenstoĥova, kiun la ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj kun espero atendas.

Eksterlandaj IKUE-anoj, kiuj planas viziti Ĉeĥoslovakion aŭ libertempi inter ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj, bonvolu skribi al: Miloslav Šváček, 751 27 Penčice 16, okres Přerov, Ĉeĥoslovakio.

 

al la indekso


 

SE KRISTO NE ESTAS DIO...

 

La atestantoj de Javeo asertas, ke Jesuo ne estas Dio. Ili sin bazas sur la teksto el la letero al la Korintanoj: «Kaj kiam ĉio estos submetita al Li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al Li, por ke Dio estu ĉio en ĉio». 

Ne kredi la diecon de Kristo signifas forĵeti el la kristanismo ĝian esencon mem. Ĉar se Kristo ne estas Dio, tiam kompreneble neniam okazis la Dia enkarniĝo, neniam Dio alprenis homan naturon. Se Kristo ne estas Dio, tiam ja Lia kruco tute ne estas tio, kion ni ĝin konsideras, ĝi tute ne havas la senfinan valoron. Se Kristo ne estas Dio, sekve ni ne estas vokitaj al la diiĝo. Unuvorte, la tuta kristana kredo ruiniĝas.

La tezo pri la dieco de Kristo - fundamento por la kristanismo - estas ja en la Nova Testamento multfoje kaj diversmaniere dokumentita. En la Evangelioj kaj apostolaj skribaĵoj ni trovas je tiu temo multajn atestojn senperajn, sed ankaŭ multajn implicitajn. Ekzemple S. Paŭlo skribis iam, ke se homoj komprenus la misteron de la saĝeco «ili ne krucumus la Sinjoron de gloro» /1 Kor 2,8/. Jen «la Sinjoro de gloro» estas nomo de Dio uzata en la Malnova Testamento. La simila nomo estis uzita, ekzemple, en la belega Psalmo 24/ 23: «Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot. Li estas la Reĝo de gloro».

Kelkaj tekstoj en la Nova Testamento senpere parolas pri Jesuo Kristo kiel pri Dio. Ekz. en la sceno kun la malfida Tomaso, kiam la konvinkita apostolo diras al Kristo: «Mia Sinjoro kaj mia Dio» /Joh 20,28/. La Evangelio laŭ S. Johano komenciĝas per la konstato de la Krista dieco: «en la komenco estis la vorto, kaj la vorto estis en Dio, kaj la Vorto estis Dio». Analoge li finas sian unuan epistolon: «Li estas la vera Dio kaj la Vivo eterna». S. Paŭlo skribas, ke «en Li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco» /Kol 2,9/. Kaj en la ep. al Tito ni trovas formulon, ke «ni atendas la feliĉan esperon kaj la aperiĝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto Jesuo Kristo» /2,13/.

Krom tio troviĝas en la Nova Testamento treege interesa tipo de la citaĵoj el la Malnova Testamento, kiuj koncernas nian temon. Temas nome pri tiuj citaĵoj, en kiuj oni kvazaŭ identigas Jesuon Kriston kun Dio de la Testamento. Laŭ S. Paŭlo, ekzemple, Kriston koncernas la vortoj prenitaj el la profeto Joelo /3,5/, ke: «Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Sinjoro, estos savita» /Rom 10,13/. Tamen en la libro de Joelo tiuj ĉi vortoj estas jenaj: «Ĉiu, kiu vokos la nomon de Javeo, estos savita». Same citas S. Marko vortojn de Jesaja /40,3/: «La vojon al Javeo preparu sur la dezerto, glatigu la vojon por nia Dio» kaj aplikas ĝin al Jesuo Kristo.

Samdirekte iras la enigmaj eldiroj de la Sinjoro Jesuo en kiuj Li aplikas koncerne sin mem la malnovtestamentan nomon de Dio. Tiu nomo signifis: Mi Estas Kiu Estas. Ekzemple: «Se vi ne kredos, ke MI ESTAS, vi mortos en viaj pekoj» /Joh 8,24/. Cetere ĝi ne estas la unika tiuspeca eldiro /komp. Joh 8,59; 13,19/. Unu el la tekstoj eĉ substrekas klare la unuecon de la Patro kiel nia Savanto: «Kiam vi levos la Filon de Homo, tiam vi scios, ke MI ESTAS, kaj ke mi ne faras ion per mi mem, sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas» /Joh 8,28/.

Ĝuste ni ofte trovas en la Nova Testamento la ateston pri la dieco de la Savinto. Multfoje rezultas el Evangelio, ke Li mem konsideris sin Dio kaj atribuis al si la aferojn, kiuj apartenas ekskluzive al Dio. Ni prenu jenan detalon. La plej grandaj profetoj estis konvinkitaj, ke ili estas nur servistoj de Dio kaj neniu el ili aŭdacis proklami la Dian parolon per sia prcpra aŭtoritato. Siajn instruojn ili antaŭis per la anonco, ke «tion diras la Sinjoro», ke tia estas «Dia orakolo». Alie kondutas Kristo. Li unusola inter la profetoj proklamas la Dian parolon per sia propra aŭtoritato: «Vi aŭdis, ke estas dirite al la antaŭuloj: Ne mortigu... Sed MI diras al vi: «Ĉiu, kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de la juĝado» /Mat 5,21/; « Li instruis ilin kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj» /Mat 7,29/.

Kristo atribuas al si la atributon de ĉieesteco, sed nur ja Dio mem povas esti ĉieesta: «Kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie Mi estas meze de ili» /Mat 18,20/; «Jen mi estas kun Vi ĉiujn tagojn ĝis la maturiĝo de la mondaĝo» /Mat 28,20/. Plue, Li estas la Sinjoro de ĉiuj aĵoj: «Kiu estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro Lin obeas?» /Mat 8,27/. Li donacas la vivon, absolvas pekojn, juĝas vivantojn kaj mortintojn ktp., ktp. Tiuj ĉi veroj konsistigas la esencon de la Evangelio kaj ĉiam aperas sur la paĝoj de la Evangelio. Verdire estas malfacile kompreni la homojn, kiuj agnoskas en la Sankta Skribo la Dian parolon kaj ne volas ekkredi, ke Jesuo Kristo estas la vera Dio, la Filo de Dio samranga al la Eterna Patro, kiu fariĝis homo por nia savo.

Kion tamen signifas tiu teksto el 1 Kor 15,28? Ni citu ĝin ankoraŭfoje: «Kaj kiam ĉio estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al Li, por ke Dio estu ĉio en ĉio».

Jen ni ofte konstatas, ke plej malfacile estas al ni kompreni la verojn evidentajn. Verŝajne ni havus neniajn malfacilaĵojn kun ĉi teksto, se ni ne pretervidus iun evidentecon. Nome tiun, ke la Sanktan Skribon oni ne devas legi pagane, sed laŭ Dia senco, ŝajnas al mi, ke la ĉefa malfacileco estas ligita kun la signifo de la vorto «submeti». La unuai asocioj, kiuj aperas lige kun ĉi vorto, estas efektive paganaj. «Submeti» ni komprenas en la senco: «subordigi al sia povo», «altrudi al iu sian volon», «devigi al obeo».

Tamen ja estas eĉ peko pensi, ke Dio volus en tiu senco submeti al si iun ajn, des pli sian Filon, kun kiu Li estas unu /Joh 10,30/ kaj kiu ĉiam plenumas Lian volon /Joh 4,54; 5,30; 6,38/. Ni ne komparu Dion al la potenculoj de tiu mondo. Pri Dio oni devas paroli kaj pensi ĉiam en la kategorioj de amo.

Kion do koncerne al Dio signifas la vorto «submeti?». Antaŭ ol ni prikonsideros, kion signifas submeti la Filon al la Patro, eble ni antaŭe demandu pri la senco de ĉi vorto koncerne nin mem. Se Dio deziras nin subigi al si, tio okazas pro tio, ke Li amas nin: Li volas nin tiamaniere riĉigi. Dio ja estas la Fonto de ĉia esto, vero kaj bono. Li amas nin, do Li deziras, ke ni ĉerpu el Li. Tio ne estas amo aneksa, ĉar Dio ne estas kapabla al tia amo. Ĝi estas amo donacanta, ĝi ne limigas la liberecon sed ĝi estas ties fonto. Dio ne scias feliĉigi perforte, kontraŭ nia volo. Pro tio nia submetiĝo al Dio estas malo de la devigo. La vera subiĝo al Dio estas subiĝo pro amo: ni amas Lin kaj kun ĝojo subiĝas al Li, ĉar ni amas Lin. Submetiĝo en la amo signifas nek superecon, nek malsuperecon, nur direkton de transfluo de la dono. Malgraŭ ke Dio estas obiektive senkompare pli supera ol ni.

Ĝuste en tiaj superbaj kategorioj vidas S. Paŭlo la kuniĝon de la homaro kaj de la tuta mondo kun Kristo: «Ĉio estas submetita al la Filo». Tamen kion signifas la vorto, ke ankaŭ «la Filo mem estos submetita al Tiu, kiu ĉion submetis al la Filo?». La Filo estas ja vera Dio, kiel do oni povas paroli pri Lia subigo al la Patro?

Ĉar ĝuste estas tiel, kiel skribis S. Paŭlo: La Filo estas vere subigita al la Patro. La Patro estas la unua Persono de la Plejsankta Triunuo, Li generas la Filon kaj ekde la pratempoj transdonas al Li ĉion, kio Li estas. Li kreis la mondon per sia Filo kaj kiam plenumiĝis la tempoj sendis Lin al ni, por ke ĉiu, kiu Lin kredas, ne pereu, sed havu la vivon eternan. Tial ĉio, kio de la Patro eliris, fine al la Patro revenos: por ke Li estu ĉio en ĉio. La Patro kreis ĉion pere de sia Filo, tial ĉio revenas al la Patro pere de la Filo. Ankaŭ ni homoj pere de la Filo revenas al la Patro jam ŝanĝitaj, spiritigitaj, diigitaj.

Kaj anstataŭ cerbumi, ĉu hazarde subigo de la Filo al la Patro signifas Lian malsuperecon, ni prefere baziĝu sur la Dia parolo, kiu multfoje diras pri Lia vera dieco kaj provu raviĝi pri la superbo de tiu ĉi submetigo. Ĉar la Filo estas tiel perfekte kaj tiel senfine subigita al la Patro, ke tio transpaŝas ĉiajn niajn imagojn. Ili estas ligitaj per tiel senfina amo, ke ili ekzistas en unu Dia naturo. Kaj imagu, ke tiu raviga kaj nekomprenebla amo de la Dia Filo al la Patro, Lia subigo al la Patro, tiel diferenca de ĉia subigo humiliganta, estas modelo por ni, kiuj estas nur kreitaĵoj.

J. S.

Esperantigis B. Monkiewicz (laŭ revuo «W drodze» - Dum vojo)

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

Sac. T. Nowakowski:

«La mondfama pola pilgrimloko Jasna Góra en Częstochowa, kie estas okazonta la 37-a IKUE-Kongreso, en Espero Katolika estas nomata jen Hela Monto, jen Klara Monto.

Kiel do devas esti? HELA MONTO aŭ KLARA MONTO? La formo "Klara Monto" uzata en E.K. ekde jaro 1959 estas evidente fuŝa, kontrabande altrudita. Tio estas latinismo: el Clarus Mons.

Konforme al pola nomo povas esti nur HELA MONTO.

Ĉu tamen ne estas pli bone oficialigi por esperantlingva uzo la originalan polan formon Jasna Góra? Decidu pri tio kompetentaj instancoj».

Noto de la Redaktoro:

Koran dankon al sac. Nowakowski pro tiu klarigo!

En mia libro «The cultural heritage of Jasna Góra» estas bildoj kun enskriboj en latina lingvo, kie aperas sufiĉe ofte la vorto Claromontanus: ekz. Ecclesia Claromontana, Prior Claromontanus, Claromontana Maria. Polo povas bone scii, ke la ĝusta traduko de «Jasna Góra» estas nur «Hela Monto». Sed kiel la angla titolo portas la polan formon, tiel povas ankaŭ ni fari.

Sac. L. Irek, direktoro de Centra Oficejo:

«Dum la atena kongreso Evangelia Ritmo estis gastigita de la paroĥestro P. Marko Vidalis. Naskiĝis reciproka amo ekde la unua rigardo. La ĉefa interkomprenilo estis lingvo permana (= per manoj). Ni bezonis daŭrigi la kontakton. La permana lingvo ne sufiĉas, do kiamaniere ni korespondos? La solvon trovis P. Marko mem, proponante Esperanton. Ni daŭre kaj amike korespondas. La amikeco estas savita».

Prof. J. Smykalski:

Mi jam sendis fragmenton el la verko ELEKTO DE PAROLADOJ de Kard. Wyszyński kaj nun mi sendas artikolon pri la Reĝino de Polujo, kiu “gardas Ĉenstoĥovon helan” (ne klaran). Informu min, al kiu mi devas sendi ĉiam la materialon: ĉu al vi aŭ al P. Jacobitti aŭ al la Centra Oficejo.

Noto de la Redaktoro:

Koran dankon al D-ro Smykalski pro lia interesaj sendaĵo. Artikolojn por E.K. oni sendu rekte al la Redaktoro.

 

Radio Roma - Esperanto

Oni adresu al «RADIO ROMA - ESPERANTO», C.P. 320, 1-00100 ROMA, Italia, sen indiko en la adreso de la nomo(j) de la prizorganto(j) de la elsendo.

Oni bv noti, ke Radio Roma kaj Radio Vatikana estas tute diversaj aferoj: ili apartenas al du diversaj kaj suverenaj ŝtatoj (Italujo kaj Vatikano)! Nuntempe, tiuj du stacioj elsendas preskad samtempe en Esperanto, kaj sur tre proksimaj ondoj (Vatikana Radio, tamen, posedas preskaŭ 7-oblan potencon kompare kun Radio Roma). Oni ĝuste adresu korespondaĵojn al la respektivaj stacioj, por eviti malagrablajn situaciojn (ni jam ricevis plurajn raportojn pri la aŭskultado de Vatikana Radio!).

Radio Roma elsendas nuntempe ĉiun dimanĉon, de la 21-a horo ĝis 21.20 (laŭ mez-eŭropa tempo), sur jenaj ondlongoj/ frekvencoj :

metroj             30,90   41.24   50,08

kilohercoj       9710    7275    5990

Kun dankemo ni akceptas E-eldonaĵojn, dokumentojn kaj informojn pri Esperanto kaj pri lingvaj problemoj, kiujn ni utiligas por niaj elsendoj (rubriko «Kuriero de Esperanto»).

Senpage ni sendas turismajn prospektojn pri Italujo; ilustritan programbroŝuron pri nia stacio, italan flageton. Niaj publikaĵoj, generale, NE estas en Esperanto, sed en la lingvoj franca, germana, angla, hispana kaj itala: do, oni bv indiki, kiu(j)n lingvo(j)n oni komprenas.

P. Alfonso Beckers, honora Prezidanto de IKUE:

«Kara kunfrato kaj amiko, mi sendas miajn plej korajn gratulojn pro la bela aspekto de la ĉijara revuo kaj pro la bela kaj bona enhavo. Daŭrigu en tiu ĉi vojo! Tamen mi bedaŭras, ke EK plurfoje alvenas malfrue kaj ĝi ŝanĝis formaton. Nun tenu tiun ĉi eterne».

Respondo de la Redaktoro:

Koran dankon al nia Honora Prezidanto, kiu volas kuraĝigi niajn klopodojn fari nian revuon ĉiam pli interesa. Por pliriĉigi la revuon, ni iomete pligrandigis la formaton: tamen mi ne povas garantii, ke tiu formato daŭros «eterne», ĉar mi estos redaktoro ĝis la 37-a Kongreso aŭ maksimume ĝis decembro. Bedaŭrinde la presejo pro la multa laboro ne ĉiam pretigas nian revuon je la komenco de la monato: sed tio okazas por multaj aliaj revuoj.

 

al la indekso


 

EPITAFO POR MIA TOMBO

 

Kiam el ŝton’ ĉi eĉ polv' ne restos

kaj pasos via «gloro por memoro»,

mi senmortulo ankaŭ tiam estos,

do helpu preĝo al la Dia Koro.

 

Jeji Podbielski

 

 

al la indekso


 

Karavano Verona - Czestochowa / 15-25. VIII .1977

NOVA ALLOGA PROGRAMO

15 aŭgusto H. 8 - Forveturo el VERONA (antaŭ la stacidomo P.N.) per aŭtobuso laŭ aŭtostrato Venezia-Udine ĝis TARVISIO - Tagmanĝo en restoracio. Posttagmeze daŭrigo al Villach - St. Veit - Leoben, alveno dum la vespero en hotelon, vespermanĝo kaj tranokto.

16 aŭgusto    Matenmanĝo en hotelo. H. 8.00-8.30 forveturo al Bruck-Vienna. Tagmanĝo en restoracio, posttagmeze daŭrigo al limo Mikolov-Brno. Vespermanĝo kaj tranoktado en hotelo.

17 aŭgusto    Matenmanĝo en hotelo, forveturo al pola limo Tensin, tagmanĝo en restoracio en Frydek-Mistek, posttagmeze daŭrigo al Katowice-Czestochowa. Vespermanĝo kaj tranoktado en hotelo.

18-20 aŭgusto Libera restado en Czestochowa (kompleta pensiono en hotelo) por la partopreno en la kongreso.

21 aŭgusto    Matenmanĝo kaj tagmanĝo; en hotelo en Czestochowa, kaj poste forveturo al Breslav, alveno kaj vespermanĝo kaj tranokto en hotelo.

22 aŭgusto    Matenmanĝo en hotelo. H. 6.30-7.00 forveturo al Breslau ĝis la limo de Klodzko, alveno al Praha je la H. 12.30-13.00, tagmanĝo en hotelo, tranoktado. Posttagmeze vizito al la urbo per autobuso kun gvidisto.

23 aŭgusto    La tuta pensiono en hotelo. Matene daŭrigo de la vizito de la urbo - posttagmeze libera tranoktado en hotelo.

24 aŭgusto    Matenmanĝo en hotelo, proksimume je la H. 9 forveturo al Pilzen, alveno dum la mateno kaj libera tempo, tagmanĝo en restoracio, posttagmeze daŭrigo al limo de Waldhaus kaj Norimbergo. Loĝado en hotelo, vespermanĝo kaj tranokto.

25 aŭgusto    Matenmanĝo en hotelo, mallonga vizito al la urbo, forveturo al Munkeno-Kufstein, tagmanĝo en restoracio, posttagmeze daŭrigo: Innsbruck-Brennero-Trento-VERONA

LA VOJAĜO ESTOS EFEKTIVEBLA NUR SE ONI ATINGOS 45 PARTOPRENANTOJN

La prezo estas L. it. 280.000 po persono, entenas:

  • la tutan vojaĝon per luksa aŭtobuso
  • loĝadon en hoteloj de unua kaj dua grado en ĉambroj dulitaj, kun banejo aŭ duŝo. En la tuta pensiono ne estas entenataj la trinkaĵoj (escepte en kelkaj ĉeĥoslovakaj hoteloj)
  • vizitojn de la urboj en la programo kun gvidistoj
  • vizojn por la eniro en Ĉeĥoslovakion kaj Pollandon.

Por unulita ĉambro oni devas pagi pli ol L. 55.000

La partoprenantoj devas havi regulan pasporton validan, kiu devas esti sendita al la vojaĝoficejo antaŭ la 1.a DE JULIO kun 4 fotoj.

Kune kun pasporto necesas sendi al la vojaĝoficejo: familian nomon kaj nomon - lokon kaj daton de la naskiĝtago - profesion - precizan adreson - naskiĝan nomon de la patrino.

La supra prezo estas valida nur nun. Se okazos gravaj plialtiĝoj   etos anoncataj al la partoprenantojn ĝustatempe.

La aliĝoj al la vojaĝo devas atingi la «Agenzia Viaggi Bolgia en Trento aŭ al S.ro rag. Alfredo Bassetti, Trento, antaŭ la 1.a de JUNIO 1977, kune kun it. L. 100.000 kaj la tuton antaŭ la 15.a-7-1977.

Ufficio Viaggi BOLGIA - Trento

 

al la indekso


 

 

BENEDETTA BIANCHI PORRO naskiĝis en Dovadola (provinco Forlio) la 8an de aŭgusto 1935a. En la jaro 1951a ŝi transloĝiĝis al Sirmione. En ĉi periodo manifestiĝis la unuaj simptomoj (surdeco kaj atrofio de la kruroj) de grava malsano. Deksepjara ŝi enskribiĝis por la Medicina fako ĉe la Universitato en Milano. Komenciĝis tiam ŝia plej turmenta kalvario. Longaj restadoj en klinikoj, konsultadoj, kirurgiaj intervenoj, suferoj, kriplaĵoj, humiligoj ne sukcesis rezignigi ŝin je la revo fariĝi kuracistino.

Neeviteble sieĝata de la grava malsano, ŝi forlasis la Universitaton je la lasta ekzameno. Surda, tute paralizita, senigita je ĉia sensokapablo, ŝi iĝis, sekve de la lasta operacio, eĉ blinda. La solaj rimedoj por komuniki kun la mondo estis voĉfadeneto kaj la sentiveco je unu mano, per kiu oni perceptigis al ŝi, sur la korpo kaj la vizaĝo, konvenciajn signojn.

Benedetta donis subliman ateston pri la suferanta kaj reviviĝinta Kristo: krucumita. Ŝi kantis la mirindaĵojn de la vivo, sin mem ŝi forgesis por la aliaj, sian dezerton ŝi ekflorigis per multvaloraj amikecoj. Ŝi travivis la doloron, kiel misteron de amo kaj fonton de graco. Al ĉiuj ŝi donadis esperon. Ŝia kredo estigis miron, ŝia surtera ekzistado fermiĝis la 23an de januaro 1964a, en Sirmione.

Ekde 22.3.1969 la korpo de Benedetta en konvena sarkofago troviĝas en la Abatejo de S. Andreo (en preĝejo «Badia») en Dovadola (FO).

La 25an de januaro 1975a oni malfermis la proceson por la kanonizado de Benedetta.

Por informoj: Anna Cappelli «Amikoj de Benedetta», I-47100 Forlě

 

Mi pensas kiel mirinda estas la vivo (eĉ en ĝiaj plej teruraj aspektoj) kaj mia animo estas plena de dankemo kaj de amo al Dio pro ĉi tio.

Benedetta

 

Letero de la 28.8.1963

... mi scias, ke tra la suferado la Sinjoro kondukos min al mirinda vojo...! Kaj mi diras kun S. Aŭgusteno... «mi tremos pro teruro kaj amo »...!

Miaj horoj estas kelkfoje longaj kaj foje mallongaj. Mi klopodas forgesi min tute kaj en sereneco mi preĝas. Tion mi ofte faras ĉar nur ĉi tiel oni konscias pri si mem: la preĝado malhelpas perdiĝi, eĉ nur dummomente. Mi estas tre singarda kaj, se momente tentoj prezentiĝas, mi vokas lin, eĉ se mi paliĝas pro timo, tuj konsciante la ĉeeston de la Sinjoro kiu konsolas min, kiu lumigas min tra la mallumo. Se mi ŝanceliĝas, Li scias kiel tuj gardi min, voki min kaj Li trovas min: kaj Li retrovas nin. La Sinjoro ligis niajn vivojn por ĉiam, per misteraj, ne esprimeblaj ligiloj de amo. Kaj la amo estas pli forta ol la morto. Mi ŝatas ĉi tiun spiritan nigrulan kanton: «Iun tagon mi demetos mian ŝarĝon kaj etendos la flugilojn. Vi povos enterigi min en oriento, vi povas enterigi min en okcidento, sed mi tiun tagon, finfine, aůdos la sanktajn trumpetojn sonoradi».

BENEDETTA

 

al la indekso


 

ALIĜIS AL LA KONGRESO

ĝis la fino de februaro entute 225 personoj el 17 landoj. Ni ne daŭrigos skribi detalan liston de aliĝintoj por ŝpari spacon. Ĝi troviĝos kun personaj adresoj en la Kongresa Libro.

LOĜADO

LKK informas, ke oni jam prizorgis la restadon por ĉiuj partoprenontoj en la Kongreso je tre favoraj kondiĉoj en rnonaĥejoj kaj studentaj domoj (eble du aŭ trioble malpli ol en hoteloj).

Prezoj por eksterlandanoj en hoteloj: 20 ĝis 55 dolaroj por ĉiu nokto kun matenmanĝo.

En la aprila numero vi ricevos pli detalajn informojn.

Provizora programo de la Kongreso

(Temo: «Rolo de Esperanto en evangelizado kaj progreso de la homo»).

17.VIII - ĝis la 17-a horo akcepto de alvenintoj.

- Kuncelebro antaŭ la Mirakla Bildo.

- Interkona Vespero.

18.VIII - Kunsido de Estraro.

- Inaŭgura kuncelebro kun Kard. Wojtyła kaj episkopoj.

- Oficiala malfermo de Kongreso.

- Ĝenerala kunveno.

- Arta vespero.

19.VIII - Kruca Vojo sur la remparoj.

- Kuncelebro.

- Ĝenerala kunveno (prelegoj kun diskutoj).

- Vizito de Hela Monto.

- Kunsido de Estraro: apartaj kunsidoj.

- Arta Vespero.

20.VIII - Junulara renkontiĝo.

- Kuncelebro.

- Ĝenerala kunveno.

- Komuna fotografaĵo.

- Ekskurso tra la urbo Ĉenstoĥovo.

- Filmoprezento pri la Hela Monto.

- Oficiala fermo de la Kongreso.

21.VIII - Frumatene: Kuncelebro.

- Ekskursoj laŭ fiksota programo.

- Vespere: forveturo al la lokoj de Postkongreso.

al la indekso


 

 

LA POSTULATAJ ECOJ DE LA HELPA LINGVO

 

La socio, en kiu ni vivas, ekkonsciis pri la lingva graveco, favorante la klopodojn por depreni la barojn: malgraiŭ tio, en mondo en kiu ekzistas proksimume trimil lingvoj, la situacio estas tre malfacila. Oni aldonu la plifortiĝon de la nacia konscio de ĉiu popolo, kiu postulas kaj defendas la oficialan uzadon de la propra lingvo. Tiu ĉi fakto estas pozitive taksenda, ĉar ĉiu lingvo estas atribuo tute natura, eĉ se ne esenca, de homa suvereneco: tial ĉiu popolo, ankaŭ la plej malgranda, rajtas uzi sian patrinan lingvon kaj ne povas esti devigata paroli lingvon malsaman.

Naskiĝas ĉi tie la grava problemo: kiel oni povas, agnoskante la rajtojn de ĉiuj lingvoj, superi la lingvajn barojn?

La akcepto de unu el la lingvoj jam disvastigitaj en la mondo renkontas grandajn malfacilaĵojn. La identigo de tiu eventuale lingvo ĉiam dependas de la nacieco de tiuj, kiuj ĝin parolas. La angloj kaj la usonanoj vidas la avantaĝoin de la angla. La francoj klarigas, ke ilia lingvo, kun siaj nediskuteblaj bonaj ecoj, meritas la prioritaton. Tiuj, kiuj parolas la araban, la ĉinan, la rusan aŭ la hispanan, povas egale prezenti argumentojn valorajn por solvo favora al la respektiva lingvo.

Estus nun konsiderenda la akcepto dc lingvo supernacia, neceso reliefigita ankaŭ ĉe la Komuna Merkato per la propono de la latina lingvo.

Dum la laboroj de la Lingva Seminario en Nuwara Eliya oni komencis ekzameni la eblecon aprobi unu el la lingvoj tiel nomataj artefaritaj, indikante Esperanton kaj ĝiajn nekontesteblajn avantaĝojn kompare kun ĝiaj rivaloj.

La Revue Néo-Scholastique jam ĉe la komenco de la nuna jarcento bedaŭris la neeblecon de akordiĝo inter la nacioj por adopti unu el iliaj lingvoj kiel duan internacian. La revuo proponis la solvon de la malfacilaĵo per la adopto de unu el la lingvoj neŭtralaj kaj ĝi finis subtenante la neceson de lingvo universala.

La ĉefa karakterizaĵo postulata por lingvo internacia estas esprimita de la aŭtoritata lingvisto M. Jespersen: «La plej bona lingvo internacia estas tiu, kiu prezentas la plej grandan facilecon al la plej granda nombro da homoj».

Krom posedi ĉi tiun fundamentan econ, la helpa lingvo devas esti kapabla esprimi ĉiujn postulojn de la moderna homo. Estus risko tro granda la provo revivigi por la kuranta uzo, ekzemple, la sanskritan aŭ alian mortan lingvon. Praktike ankaŭ la latino povus ofte kaŭzi malagrablaĵojn, jam aperintajn en diversaj internaciaj kunvenoj. Tion rimarkigis ankaŭ la Generalo de la kapucena Ordeno P. Rywalski, membro de la Sinodo de Romo, en parolado dum Ĝenerala Kapitulo en 1974: «La lingvo (latina) certe ne faciligis la fratan komunikadon, kaj fakte oni konstatis, ke ĝi ne povas daŭre esti la oficiala lingvo de niaj kapituloj… En ĉi tiuj tagoj ni estas farantaj la saman sperton de la Sinodo. Ĉe la komenco la Sekretario estis solene anoncinta: “Lingua officialis sacrae Sinodi est lingua latina” kaj jam la unua prelato, kiu leviĝis por paroli, asertis: “Je parlerai en français...”, kaj la dua: “I speak english...”».

La internacia lingvo devas karakteriziĝi per la precizeco de la esprimoj. La latino havis tian karakterizon, sed en sia tempo. Kontraŭe, estas malfacile interpreti per la latino la modernan esprimo-kapablon.

Alia postulata eco de la helpa lingvo neŭtrala estas ĝia disvastigiteco, ne nur inter la ekleziuloj, sed ankaŭ inter la homoj el ĉiuj sociaj klasoj. 

La pozitivaj atributoj: facileco, neŭtraleco, beleco, precizeco, riĉeco, moderneco, disvastigiteco, devas troviĝi ĉiuj kune en la lingvo, kiu povos kontentigi la universalajn postulojn.

En la kvina ĉapitro ni analizos la lingvon kreitan de L. Zamenhof - Esperanto - kaj ni esploros, ĉu ĝi posedas la kvalitojn postulatajn por servi al la komunikado internacia, ankaŭ en la Eklezio.

P. G. Korytkowski (el lia lasta verko)

 

al la indekso


 

LA SOLVO FAVORE AL LA UNIVERSALA EKLEZIO

 

«La Eklezio agnoskas ĉion bonan troviĝantan en la hodiaŭa socia dinamismo: precipe la evoluon al la unueco». Estas evidente, ke la dua komuna lingvo donus sian valoran kontribuon por faciligi la unuecon, ĉar la lingvo estas unu el la plei gravaj faktoroj de la homa dialogo. La internacia dialogo kondukas al la unueco internacia. «Stimuli la unuecon, respondas, fakte, al la intima misio de la Eklezio, kiu ja estas "en Kristo kvazaŭ sakramento, nome signo kaj ilo de intima kuniĝo kun Dio kaj de unueco de la tuta homaro"».

Pri ĉi tiu universalisma spirito ĉiam pensis la Eklezio, ankaŭ sub la lingva aspekto. Paŭlo VI konfirmas tion.

Antaŭ la Koncilio Vatikana II, Kardinalo Bacci parolis pri la dua lingvo, memkompreneble ankoraŭ pri la latino, kiel ligilo de unueco en la Eklezio kaj ligilo de kuniĝo inter la popoloj. Lia argumentado, kvankam favora al la latino, utilas ankaŭ al ni por evidentigi la ĉefan ideon de la eklezia universaleco, helpata kaj profundigita danke al dua lingvo.

Se la Eklezio favorus ankoraŭ pli oficiale komunan rimedon modernan kaj neŭtralan por la lingva komunikado, ĝi portus grandan kontribuon al la unuecigo

ne nur en la kampo de la Eklezio, sed ankaŭ inter ĉiuj popoloj.

Bacci pludiras: «Ankaŭ pro ĉi tiu ligilo de lingva unueco aperos antaŭ ĉiuj popoloj, disigitaj de tiom da ideologioj, de tiom da malakordoj kaj de tiom da lingvoj, la supereco de Romo». Ĉi tiu opinio estas antaŭkoncilia, eĉ malmoderna. Hodiaŭ oni ne povas paroli pri iu ajn «supereco de Romo». Post la Koncilio la sama esprimo povus esti aplikebla laŭ universalisma maniero, t.e. ne rilate al Romo kaj al ĝia lingvo, sed al dua lingvo pli internacia, pli neŭtrala, kiu mon-trus al ĉiuj popoloj vere universalajn valorojn.

Ni citu voĉon, tre signifoplenan, de koncilia Patro, Mons. C. De Vito (Lucknow, Hindujo), kiu, kvankam parolante pri la latino, esprimis la varman deziron kaj la neceson de internacia rimedo por transdoni kaj defendi la kredon, portante diversajn argumentojn, kiuj estas: la multobleco de la lingvoi, ankan en la sama regiono; la danĝero inciti disiĝojn en la landoj plurlingvaj; la uzado de dialektoj, kiuj igas nekompreneblaj eĉ la naciajn lingvojn; la daŭraj modifoj okazantaj en la vivaj lingvoj kaj ankaŭ (esenca konformeco kun nia verko) la tendenco trovi lingvon unikan por la internaciaj renkontiĝoj». Ĉi tiuj vortoj de Episkopo de Hindujo, kie la lingva problemo estas ege komplika, akiras apartan gravecon. La tendenco al trovado de komuna lingvo por la internaciaj renkontiĝoj estas pli kaj pli vigla, eĉ en multaj kazoj gi estas jam realigata.

Mons. De Vito aldonas ankoraú, ke «la uzado de unika dua lingvo ekzistas en la praktikado de la nekristanoj, kiuj uzas ankaŭ en siaj ritoj la mortintajn lingvojn». En la ritoj kristanaj, katolikaj, la situacio estis analoga: oni uzadis kaj parte oni uzas ankoraŭ duan lingvon.

Tiuj, kiuj deziras plibonigi la internacian komunikadon, povas multon lerni el la historio. Jam en la unuaj jarcentoj la kristanismo disvastiĝis tra la tuta mondo «civilizita» uzante la grekan lingvon. La unuaj misiistoj de Kristo trairis la mondon uzante tiun internacian esprimilon, kiu estis antaŭe la greka kaj poste la latina. La taŭgeco de analoga rimedo estas aktualega hodiaŭ. Nuntempe la apostoloj de la Evangelio havas la saman mision trairi la mondon, tamen la interkomunika situacio estas ankoraŭ tre neperfekta. Se ĝi estus plibonigita, ĝi ebligus esprimi la Parolon de Dio en lingvo internacia, inter-rita kaj samtempe neŭtrala, alirebla por ĉiuj.

Nun la kristanismo, la katolika Eklezio, estas ankoraŭ tro «limigita» al Okcidento (Romo, Italujo), al la medio «latina». Kontraŭe, la kristana mesaĝo universala estas ĉiam tro malmulte konata en la mondo ne-latina. En Azio kaj en Afriko la kristanaro konsistigas tre malgrandan procenton. En 1951 en Hindujo la kristanoj estis 2,35°% de la loĝantaro. En Tel-Aviv ne ekzistas eĉ unu kristana kapelo.

Hodiaŭ la mondo ne estas plu fermita en Mediteraneo kun ĝia «koiné» (komuna lingvo) greka aŭ latina: ĝi estas pli vasta kaj plurlingva.

La latino helpadis la universalecon de la Eklezio, sed la universaleco atingita estis parta. La nuna sindevigo estas formi la universalecon totalan, aŭ almenaŭ universalecon plejeble vastan.

La mondo, kvankam plurisma, havas nuntempe universalisman postulon tre pli grandan, kaj disvastigo de la kristanismo per la parolo skriba aŭ voĉa evidentigas la bezonon de komuna esprimilo, tamen ne detruante la nepre gardendan plurismon lingvan, kulturan kaj ankaŭ religian.

La manko de komuna komprenilo inter la katolika centro okcidenta kaj la alilingvaj komunumoj produktas ofte rezultojn tre negativajn. Estas necesa lingvo neŭtrala kaj internacia en la senco, ke ĝi havu laŭeble la karakterizojn de leksikono, kiu povu konformiĝi tiel al la okcidenta kiel al la orienta kulturo. Tia rimedo, unuanime impulsata de la kristanoj, povus naski kaj laŭgrade pliigi la sinceran sintenon por konduki ĉiam pli efikan dialogon.

P. G. Korytkowski (el lia lasta verko)

 

al la indekso