Enhavo de Espero Katolika numero 7/1977

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Junaj ĉeĥaj IKUE-anoj en Olomouc

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 

 


 

KRISTO ALIANCANO KAJ FRATO DE ĈIUJ,

KIUJ ESTAS LABORANTAJ

Demandas hodiaŭ la homoj, kion havas Kristo por diri al la nuntempa mondo, en la periodo de ĉiopoveco de la paro ekonomio kaj tekniko? Tiuj ĉi du fortoj ligitaj kun si donas specifan econ de novtempeco. La homo estas hodiaŭ ekonomiigita, subigita al sklaviganta teknika forto. Kion do havas Kristo por diri inter la kombinumoj de maŝinoj, inter la grandega tutaĵo de la teknikaj fortoj kaj potencoj? Kion havas por diri la Instruisto el la monto de Gracoj, la Silenta Ŝafido, kiu ne per motorciklo, sed sur hejma azeneto enrajdis en la urbon de la paco - Jerusalemon, por plenumi la volon de la Patro kaj oferi sian vivon pro fratoj? Kion havas por diri Kristo al la homo, kiu estas kaptita per la febro de laboro, kreado, produktado kaj superproduktado, kiu kutime laboras super la normo? La homo farigis hodiaŭ la sklavo de la maŝino. Kvankam li estas anstataŭigata per la maŝino, tamen, samtempe ĉiam pli kaj pli li estas dependigata de preciza, komplikita aparataro de nuntempa produktado de «nia pano ĉiutaga». Ĉiuj popoloj luktas por ekzisto kaj bonstato, strebas al la ekonomia avanco, al elliberigo el la vico de malfruiĝintaj popoloj. Unuj vokas al Kristo, ĉar ili scias, ke multe posedi nuntempe jam ne sufiĉas. «Kio helpos al la homo, eĉ se li la tutan mondon posedus?...».. - «Ne sole per pano vivas la homo...» - Ili vokas do al Kristo. Aliaj anstataŭ tio diras: «Kristo malhelpas al ni en la konvena evoluo de la ekonomia vivo. Kristo malfruigas la ekonomian vivon. Lia instruo deturnas atenton de la tero kaj direktas ĝin al la ĉielo. Ni ne volas Kriston!».

Mi memoras certan okazintaĵon, kiu okazis ankoraŭ antaŭ la dua mondmilito, kiam mi funkciis kiel estro de la Kristana Laborista Universitato en urbo Włocławek. Laŭ la peto de la Kristanaj Metiaj Sindikatoj ni turnis nin al unu fabrikposedanto en Włocławek kaj ni petis lian konsenton, por ke ni povu pendigi en granda fabrika halo la bildon de la Sankta Koro de Jesuo. Ni volis nome ĉiujn tie laborantojn konfidi al la Koro de Dio. La industriisto diris: «Mi estas judo, sed vi povas tion fari. Ĉi «Sinjoro» al mi ne malhelpas. Vi povas lokigi Lin ĉi tie. Li eĉ helpos al mi». Jesante al tio, mi diris: «Li helpos ne nur al vi, sinjoro, sed ankaŭ al tiuj, kiuj laboras». - Certe, ne por tio oni surtronigis la Koron de Jesuo, por suprenigi en la fabriko la produktadon kaj por devigadi la homojn al pli granda produktiveco, sed la homoj, pli profunde ligitaj kun Dia Koro kaj penetritaj per Lia amo, tutcerte laboris pli bone.

Tiel pensis la homo, kiu ne konis la Krístanismon, sed li havis sociajn sentumon kaj sencon kaj li estis kompetenta pri la psikologio de la laboro. Li sciis, ke Tiu, kiu pri si mem diris: «Venu al Mi ĉiuj, estas laborantaj...», helpos al la laborantaj homoj.

Kristo estas Aliancano kaj Frato de ĉiuj, kiuj laboras. En la periodo de la Varsovia Insurekcio oni kolportis bildeton, sur kiu estis montrita Kristo iranta kun la kruco, en fronto de granda amaso da koncentrejaj malliberuloj. Ĉiuj penportis sian krucon. Ankaŭ nuntempa kruco de malfacila homa peno povas fariĝi malpli peza, kiam ĉiuj komprenos, ke Kristo estas la Aliancano de laciĝanta homo. Li estas la inspiro por la socia justeco. Kristo senĉese memorigas, ke la justeco ne sufěĉas, eĉ se ĝi estus plej grandioza, sed ke estas bezona ankoraŭ pli granda super ĉio - la amo. Al la vera socia paco oni iras tra la justeco, promesita per voto al la amo.

Fragmento el la verko de Stefan Kardinalo Wyszyński, Primaso de Polujo

s.t. «IRAS NOVA HOMA GENTO»...

«Idzie nowych ludzi plemie»..., 1973.

El la pola tradukis: Jan Smykalski

 

 al la indekso


 

ANONCETOJ

 

·       Grupo da studentoj de Pormisia Seminario deziras korespondi en Esperanto kun la tuta mondo. Respondo garantiata.

Gregorz Brzyski, PL-14.520 Pieniezno, Pollando.

·       S-ro Pirlot (Belgio) sugestas: Ne konservi senutile revuojn aŭ librojn en ŝranko, sed sendi post legado, al samideanoj preferinde el Azio, Afriko kaj Sud-Ameriko, t.e. en regionoj, kie estas izolitaj esperantistoj. Tiucele estus interese aperigi en E.K. adresojn de agademuloj loĝantaj en tiuj regionoj kaj kiuj frontas malfacilaĵojn por akiri E-materialon.

Do ni petas samideanojn. kiuj konas izolitajn esperantistojn bezonantajn Esperantan materialon, komuniki al nia Redakcio ilian adreson.

·       Frato Aleš Berka, Ĉeĥoslovakio, proponas interŝanĝon de libroj. En lia lando estis eldonitaj multaj libroj en la internacia lingvo.

·       Niaj gelegantoj bonvolu pardoni la malfruon de EK kaj preserarojn.

·       Espereble ĉiuj gelegantoj respondos la 10 demandojn de la enketo aŭ per letero aŭ persone dum la 37-a Kongreso.

 

al la indekso


 

ENKETO PRI NIA REVUO

Karaj gelegantoj!

Mi petegas vin, ke vi respondu tuj la sekvajn demandojn pri nia revuo, ĉar ĝi estas por vi, ne por la Redakcio. Sendu la respondojn rekte al mi!

La Redaktoro

1)        Ĉu vi ricevas regule la revuon?

2)        Ĉu vi kutime legas la tutan revuon? aŭ grandan parton? aŭ partetojn? aŭ nenion?

3)        Ĉu vi konservas la revuon aŭ transdonas ĝin al aliaj?

4)        Ĉu la aspekto de la revuo plaĉas al vi?

5)        Ĉu vi trovas bona ĝian stilon?

6)        Ĉu la malfrua alveno de la revuo ĝenas vin? aŭ ne?

7)        Kiaj artikoloj plej interesas vin? pri la vivo de la Eklezio? pri la historio de IKUE? pri la vivo de IKUE? pri ekumenismo? pri religiaj temoj? pri sociaj problemoj? pri E-literaturo?

8)        Kiuj temoj, laŭ via opinio, ne estas sufiĉe pritraktataj?

9)        Kiuj temoj tute ne interesas vin?

10)      Ĉu vi havas aliajn rimarkojn?

al la indekso


 

ARKIVO DE IKUE

 

En lasta letero al la redaktoro de EK mi menciis «nian arkivon». Ne ofendu vin la citiloj. Ni estas unuiĝo preskaŭ nubile, 75-jara, kaj pri arkivo oni devas skribi «arkivo»!

Ekde pasinta jaro ekzistas en Romo, aprobita dutn la estrarkunveno en Massa, stabila CO-IKUE kun provizora direktoro p. Leszek Irek. Nia ejo estas malvasta, tute modesta, sed ĝi sufiĉas por nunaj taskoj. La taskoj estas: aktuala korespondado, propaganda agado, interesigi la ekleziajn mediojn pri E., kunlaboro kun L.L. kaj LKK de 37a, libroservo kaj aliaj aktualaĵoj de la sekretario ankaŭ. Samtempe oni tamen devas rigardi antaŭen kaj malantaŭen. Io devas resti post ni por la sekvontoj, ion postlasis por ni niaj antaŭuloj. Ĝene oni devas konstati, ke la postrestado estas hontinde malgranda. Ĝin entenas 2-3 dokumentujoj! Ekzistas certe aliaj dokumentoj ĉe antaŭaj sekretarioj. Multe ni ricevis de p. Flammer, la aliajn ni daŭre atendas kaj ege petas ke la posedantoj sendu ilin al Romo!

Preskaŭ samaĝa kun IKUE estas mia ordeno SDS. Ni estas ankaŭ nur ĉirkaŭ 2200 anoj, sed la arkivo disponas du grandajn ĉambrojn kaj ekde multaj jaroj deĵorantan arkiviston kaj sekretarion. Nun oni bezonas por specialaj taskoj historian materialon. Pro tio en arkivo nun laboras kvar personoj... Ni volu serioze pritrakti nian Asocion! Ni diligente kolektu ĉiujn postrestaĵojn por la sekvontoj, por la historio, por arkivo!

La vivo de ĉiu homo estas ege riĉa. Pli riĉa estas la vivo se temas pri asocio, pri multaj homoj. Ni ĉiuj devas lerni de niaj antaŭuloj. Hodiaŭ oni ĉie revenas kaj studas la fontojn, la komencon de ĉiu asocio, por bone ekkoni la spiriton de la fondinto kaj la celon kiu movis lin fondi la asocion. Hodiaŭ ni ankoraŭ trovos homojn kiuj persone konis p. Peltier, Richardson kaj aliajn pionirojn de nia IKUE-movado. Estas homoj kiuj havas korespondadon kun ĉi tiuj homoj kaj aliaj rememoraĵoj. Post dudek jaroj ni ilin plu ne trovos... Simile estas kun la Landaj Ligoj. Ĉiu lando havas siajn heroojn - ili devas resti kun ni kaj inter ni! Ni savu ilin! Estas klare, ke ne anstataŭeblan perdon suferis nia Unio per la du mondmilitoj. Estas tamen fidelaj IKUE-anoj, kiuj posedas diversajn dokumentojn, ili estas gravegaj. Nun ni havas stabilan lokon kaj ni kredu, ke la dokumentoj estos sekuraj, en bonaj «manoj». Mi do apelacias al ĉiuj, kiuj havas ion ajn utilan por nia historio pri S.E.K., pri E.K., pri I.K.U.E., pri aktivuloj de katolika E-movado - sendu ĝin al ni! Se via posedaĵo estas tro kara por vi, kaj vi ne volas ĝin perdi, bonvolu sendi al ni fotokopion!

Rilate al mia ofta citado de p. Peltier, unu el la plej elstaraj nunaj IKUE-anoj skribis al mi: ke mi ne forgesu - nun ni ne vivas en la tempoj de p. Peltier. Kontraŭ ĉi tiu vidpunkto mi protestas! Same oni povus diri - la hodiaŭaj tempoj ne estas la samaj ol la tempoj de s. Benedikto, s. Francisko aŭ Jesuo Kristo. La spirito de ĉiu asocio devas en ĝi resti kaj vivi kaj vivigi ĝiajn filojn kaj filinojn. Ni ekkonu ĝin por ĝin sekvi.

Leszek Irek, direktoro de CO de IKUE

 

 

 al la indekso


 

SPRITAĴOJ

 

Vidu, Petro, al ĉi tiu fonto venis ofte la fama poeto Torquato Tasso por trinki.

Nun mi komprenas, kial nia instruisto parolas ofte pri historiaj fontoj.

Gefianĉoj ofte mensogas. Ekzemple mi diris al mia fianĉo, ke mi scias kuiri. Li respondis, ke tio lin ne interesas.

Antaŭ semaforo aperas la ruĝa koloro kaj virino haltas. Poste aperas la flava koloro sed ŝi ne moviĝas, aperas la verda kaj ŝi ankoraŭ restas. La policisto diras al ŝi: «Sinjorino, ni havas nur tri kolorojn, bedaŭrinde».

 

 al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

Triobla datreveno en Fatima

La 13-an de majo oni celebris en Fatimo (Portugalujo) trioblan datrevenon: la 60-an jaron de la unua apero de Virgulino Maria, la 10-an de la vojaĝo de Paŭlo 6-a al la loko de la aperoj, kaj same la 10-an de la apostola admono «Signum Magnum». Por la solena datreveno, kiu altiris al Fatimo sennombrajn fidelulojn por preĝi kune por la unueco de la Eklezio, estis komisiita kiel reprezentanto de la Papo la usona ĉefepiskopo de Boston, kard. Medeiros, portugaldevena.

14-a itala episkopa asembleo en Romo

Per la malferma parolado pri «Problemoj kaj perspektivoj de la Eklezio en Italio» kard. Antono Poma, prezidanto de la Itala Episkopa Konferenco, inaŭguris la 14-an ĝeneralan episkopan asembleon. Temo de la studoj estis «Evangelizado kaj ekleziaj oficoj», kaj tiel konkludiĝas la plurjara paŝtista plano pri «Evangelizado kaj sakramentoj», kiu komenciĝis en 1973. Krom la episkopoj partoprenis okdeko da sacerdotoj, gereligiuloj kaj laikoj kaj je la unua fojo kelkaj stabilaj diakonoj. Kaj ankaŭ reprezentantoj de alinaciaj episkoparoj.

Unua datreveno de la beatigo de P. Leopoldo

En Hercegovino, Jugoslavio, okaze de la unua beatiga datreveno de la kapuceno P. Leopoldo Mandiĉ oni havis diversajn religiajn celebradojn. Partoprenis ankaŭ multaj ortodoksuloj, gvidataj de metropolito Danilo, granda nombro da muzulmanoj kaj 120 pilgrimantoj el Padovo, kie la beatulo dum longaj jaroj praktikis sian pastran oficon en la konfesejo.

Rimarkinde estis, ke montenegraj ortodoksuloj kaj muzulmanoj publike aŭspiciis baldaŭan enkanoniĝon de la beatulo, ĉar, kiel ili diris, tiu evento ĝojigus ne nur katolikojn, sed ankaŭ ĉiujn kredantojn je la vera Dio.

Porvokiĝa centro en Vieno

La porvokiĝa Centro «S. Petro Kanizo» de Vieno publikigis, ke el la 76 sacerdotoj ordinitaj en Aŭstrujo, ankaŭ ĉijare estis helpitaj 26 novaj sacerdotoj. Ĝis nun la porvokiĝa agado helpis 2320 studentojn por atingi la sacerdotecon.

Semajno por sociaj komunikiĝoj en Rio de Ĵanejro

Tiu semajno malfermiĝis je la 11-a de majo. La renkontiĝo estis organizita de la Episkopa porpaŝtista Komisiono kune kun la internacia katolika organizo por Radio kaj Televido, konata sub la siglo LINDA. Kaj jen la precipaj temoj diskutitaj: la Eklezio antaŭ la socikomunikiloj; la rolo de ĉi tiuj rimedoj en la paŝtista agado; amaskomunikiloj je servo de la evangelizado; presaro kaj ĉeesto de la Eklezio en la mondo; la lingvo de la televido kaj gia influo en la socia vivo, ktp.

Afrika episkoparo defendas homajn rajtojn

En Akro, Ganao, en majo severa kondamno kontraŭ malobservo de homaj rajtoj estis deklarita fare de la Konstanta Komitato de la afrikaj kaj malgaŝa episkopaj konferencoj. Subskribis ĝin, inter la aliaj, tri kardinaloj: Paul Zoungrana el Voltalando, Maurice Olunga el Kenjo, Jacinthe Thiandoum el Senegalio, kaj ĉefepiskopo Jozeph Fitzgerald el Sudafriko. Ili deklaris: «Ne povas estiĝi aŭtonoma progreso de personoj kaj popoloj sen efektiva justeco por ĉiu, pozitiva respekto por ĉies libereco kaj forigo de ĉiu ajn trouzo de povo».

 

Portugala papo memorigita en Lisbono

Johano XXI, la unika portugala papo en la historio, mortinta en majo 1277, estis memorigita en Lisbono okaze de la 700-a datreveno de sia morto.

Por tiu evento estis organizita solena kunsido de la historia Portugala Akademio, kun ĉeesto de Kard. Antono Ribéiro kaj multaj eminentuloj. Reliefigis la historian figuron de la klera portugala Papo profesoroj Eduardo Bassao kaj Manuel Augusto Rodriguez.

Kvin novaj kardinaloj

En la malpublika konsistorio de la 27-a de junio la Papo «kreis» kvin novajn kardinalojn kaj publikigis la kardinalan nomumon de Mons. František Tomášek, apostola administranto de Prago ekde 1965. Tiun nomumon li estis rezervinta «in pectore» pasintjare en majo.

Kard. Johano Benelli estis dum 10 jaroj substituto en la Ŝtatsekretariejo kaj nun estas la nova ĉefepiskopo de Florenco.

Jozefo Ratzinger estas la nova ĉefepiskopo de München kaj Freising, Germanujo.

Kard. Bernardino Gantin, antaŭe ĉefepiskopo de Cotonou (Afriko), estas ekde 1976 pro-prezidanto de la pontifika Komisiono «Justitia et Pax».

Kard. Aloisio Ciappi, el Florenco, Italio, dominikano, ekde 1968 havas la titolon de teologo de la Pontifika Domo kaj konsilanto de la Ŝtat-sekretariejo.

Kard. František Tomášek, Ĉeĥoslovakio, regas ekde la jaro 1965 la ĉefdiocezon Prago. Samtempe li estas prezidanto de la liturgia komisiono de Bohemio kaj Moravio.

En siaj du paroladoj la Papo publike laŭdis la fidelecon de la kvin novaj purpuruloj kaj ilian meritoplenan agadon.

Paŭlo VI ne volis forgesi la ekzemplon de fideleco de multegaj aliaj kristanoj, kiuj «vivas en la Eklezio ne lasante sin influiĝi de la novaĵoj de iuj ideologioj, de la manio de aplaŭdoj, de la serĉado de sia avantaĝo».

Sed bedaŭrinde ne ĉiuj katolikoj estas fidelaj. Kun aparta ĉagreno la Papo malaprobis la obstinan sintenon de la franca episkopo, kiu post du tagoj estis celebronta nelegitimajn ordinojn. «Ni firme malaprobas ilin», diris la Papo, «tiel li plifortigos sian personan kontraŭstaron al la Eklezio kaj sian ribeladon. Ni petegas tiun nian Fraton: li volu atenti la rompon, kiun li kaŭzas, la malorientiĝon kiun li alportas, la malkonkordon kiun li enkondukas, kun sia grandega respondeco».

Parolante pri la reformo de la liturgio, Paŭlo VI alvokis al la disciplino tiujn, kiuj en la nomo de miskomprenita libereco enkondukas danĝerajn novaĵojn, kaj malaprobis tiujn kontestantojn, kiuj en la nomo de la tradicio, kiu montriĝas pli standardo de ilia malobeo ol signo de aŭtentika fideleco, restas obstine en sia rifuzado. Al ĉiuj li memorigis, ke apartenas al la Sankta Seĝo reguli la liturgion kaj ĝi kun la paŝtistoj en unueco kun la Papo juĝas aŭtentike pri la fideleco de doktrinoj aŭ normoj al la kredo kaj al la vivanta tradicio de la Eklezio.

La Papo reliefigis same la valoron de la unueco, por kiu Kristo preĝis kaj fordonis sian vivon.

Mons. Lefebvre denove defias la Papon

La franca episkopo Marcel Lefevbre, kiu pasintjare estis punita per malpermeso de la pastraj oficoj, en junio revenis al Romo por defii en la centro de la kristanaro mem la aŭtoritaton de la Papo kaj de la Vatikana Koncilio. Amaso da anoj kaj da scivoluloj eniris la salonojn de Palaco Pallavicini Rospigliosi, kie la ribela prelato esti gasto.

Al la pacieneo kaj grandanimeeo de Paŭlo 6-a Mons. Lefebvre respondis ankoraŭ per kondamno de la Vatikana Koncilio, kiu laŭ lia opinio estis la ruino de la Eklezio de Kristo. Respondo de obstino, de malobeo, de blinda malhumileco. La rompo inter Romo kaj Mons. Lefebvre ŝajnas nun definitiva.

Memorigo pri la votoj de Jasna Góra

Memorigante la votojn, kiujn la pola popolo eldiris en Jasna Góra (Ĉenstoĥovo) por renovigi la promesojn de fideleco al Dio kaj al la Eklezio faritajn de reĝo Johano Kazimiro en la XVII jarcento, la du plej grandaj reprezentantoj de la pola episkoparo, kard. Wyszyński kaj kard. Wojtyła, denove proklamis la rajton de la katolika nacio pri respekto de ĝiaj religiaj tradicioj. La ĉefepiskopo de Varsovio aparte asertis, ke la komuna amo al la Madono de Jasna Góra estas la plej granda forto por unuigi la nacion. Li aldonis: «La katolikoj en nia lando ne povas havi daŭre la pozicion de almozpetantoj por peti, ke oni agnosku iliajn plej elementajn religiajn rajtojn». La purpurulo levis sian voĉon kontraŭ la trudo de la ateismo, ankaŭ per la silento pri ĉio kio rilatas Dion, Kriston kaj la Evangelion en la lernejoj kaj en la socia vivo. Kard. Wyszyński poste kondamnis la propagandon favore al la aborto kaj al la divorco kaj defendis la rajton de la gepatroj pri la kristana edukado de la gefiloj ankaŭ en la lernejo.

Kanonizado de Nepomuceno Neumann

Je la 19-a de junio la Papo sanktproklamis Johanon Nepomucenon Neumann, episkopon de Filadelfio. Oni kalkulis, ke ĉirkaŭ 20.000 pilgrimantoj el Usono partoprenis la kanonizadon.

La katolika universitato Gutemberg festis sian 500-an jaron

Ĵus en Majenco (Germanujo) la katolika universitato Johano Gutembergo festis sian 500-an datrevenon. La episkopo de Spiro (Speier), kiu celebris la sanktan Meson, substrekis ke dum oni perdis hodiaŭ multajn bazajn principojn por la socia vivo, teologia fakultato helpas revigligi la konsciencon de la mondo pri ĝia plej profunda realo.

La universitato estis fondita en 1477 de ĉefepiskopo Teodoriko Isenburgo; ĝi estis fermita en 1798 kaj denove malfermita dum la franca milita administracio, en 1946.

Kadar vizitas la Papon

Vizitinte la ŝtatajn aŭtoritatojn en Romo, Janos Radar, la sekretario de la socialista partio de Hungarujo, vizitis la Papon. Paŭlo 6-a difinis tiun viziton «evento de eksterordinara signifo kaj de speciala graveco, kiu signas la alvenan punkton de malrapida sed senĉesa procedo iom post iom proksimiganta la Sanktan Sidejon kaj la Popolan Hungaran Respublikon post longa periodo de malproksimeco kaj de streĉoj, kies eĥo ankoraŭ ne tute estingiĝis».

La papaj vortoj konigas la etoson, kiu karakterizis la 50 minutan interparoladon, okazintan en la privata biblioteko de la Papo, la 9-an de junio.

            Kadar esprimis admiron kaj dankon pro la agado, kiun Paŭlo 6-a disvolvis «per la forto de sia granda morala prestiĝo» favore al la paco kaj al la popola kunlaborado, kaj petis, ke li daŭrigu tian altvaloran agadon. La Papo certigis la hungaran aŭtoritatulon, ke la Sankta Sidejo volas fari ĉion eblan por tiuj celoj. Paŭlo 6-a esprimis sian konfidon, ke la vizito de Kadar estas «anonco kaj promeso de novaj progresoj sur la vojo de reciprokaj interkontaktoj, de interkompreniĝo kaj de pozitiva kunlaborado je la servo de noblaj celoj».

Maja renkontiĝo en Olomouc

Dum la januara renkontiĝo de junaj ĉeĥaj IKUE-anoj en urbo Olomouc estis decidite ĉiusezone aranĝadi la renkontiĝon, ĉar la personaj kontaktoj estas pli efikaj ol la skribaj. Pro tio ankaŭ maje la 8-an kaj 9-an okazis denove la renkontiĝo en urbo Olomouc. Matene la 8-an de majo, kiam amasiĝis gejunuloj, denove post kelkdiurna pluvado ekbrilis suno.

Do la planita komuna pilgrimo al proksima Maria-pilgrimejo Sankta Monteto

povis realiĝi. Venis 40 gejunuloj el diversaj lokoj de Bohemio kaj Moravio. Post komuna partopreno de sankta meso, la venintoj vizitis ankaŭ proksiman zoologian ĝardenon. En posttagmezaj horoj ĉiuj revenis la urbon Olomouc, por travivi belegajn horojn en frateca medio, kantante esperantigitajn religiajn kantojn kun akompano de gitaro ĝis malfrua nokto. Vespere ĉiuj denove partoprenis s. meson kaj post ĝi majan preĝadon, dum kiu niaj du Marinjoj el urbo Česká Třebová belege kantis honore al Maria, Reĝino de majo, loretan litanion kaj sanktmontan «Saluton Maria».

Lunde, la 9-an de majo, la junaj IKUE-anoj renkontiĝis ĉe la altaro por komune partopreni sanktan oferon celebritan de E-sacerdoto intence de IKUE-junularo. Dum la s. meso estis kantitaj ritmaj religiaj kantoj kun akompano de sperta gitaristino Blanka. Post tiel belege komencita tago ĉiuj foriris al urba E-klubejo, kie atendis prezidanto de ĉeĥa IKUE-sekcio frato Aleš Berka kun ceteraj komitatanoj kaj membroj de la sekcio. Venis ankaŭ gastoj el Slovakio. Entute partoprenis la renkontiĝon 60 personoj.

La programo estis vere riĉa. Pri la organizaj aferoj, pri problemoj de ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj kun abonado de E.K., pri vizito de direktoro de C.O. P. Irek Leszek kaj pri ceteraj organizaj aferoj informis la ĉeestantaron frato Berka. Frato Rimsky preparis lingvan prelegon, kiu celis lingvan plibonigon de la sekcianoj. Frato Miloš rememoris meritoplenan aktivadon de sac. Paruzel kaj informis la ĉeestantaron pri la tendaraj kaj kongresaj aferoj kaj pri la antaŭkongresaj kaj postkongresaj aranĝoj en Pollando. Kompreneble ne mankis la kantprogramero de junaj sekcianoj, kiuj kantis kelkajn ritmajn kantojn.

Posttagmeze okazis orgenkoncerto en preĝejo de s-ta Maŭricio kaj en katedralo de s-ta Venceslao ni vidis jubilean ekspozicion.

La dutaga renkontiĝo plifirmigis personajn rilatojn de ĉeĥaj IKUE-anoj kaj denove pruvis sindonecon de ĉeĥaj IKUE-anoj al IKUE.

«Maja renkontiĝo»

 

al la indekso


 

ESPERANTO TRA LA MONDO

Radio Vatikana unualoke

Ameriko, kiu ĝis nun estis sufiĉe izolita de esperantlingvaj mallongondaj radio-elsendoj, grandskale alprenas la kutimon aŭskulti la programon de Vatikana Radio en la internacia lingvo. La ricevo montriĝis elstare bona en multaj regionoj de Usono kaj Kanado, eĉ en la okcidento, kie la rekta ricevo el Eŭropo estas ofte malfacila. kaj en la tuta Centra Ameriko, inkluzive Meksikion kaj la plimulton de Sud-Ameriko... Vatikana Radio ekokupis la unuan lokon en la ricevkvalito de Esperantaj elsendoj en Ameriko; sekvas tiurilate Svisa Radio, Radio Pekino kaj - longe post tiuj tri - Radio Roma.

Sona gazeto?

Per ĉi tiu titolo la organo de UEA parolis pri interesa propono, laŭ kiu UEA devus klopodi produkti sonbendan gazeton kaj liveri al la ricevantoj modelan elparolon kaj stilon. Momente la estraro de UEA serĉas taŭgan redaktoron de tia gazeto.

Sporta terminaro en sep lingvoj

Tibor Ujlaky-Nagy el Budapeŝto, kiu en 1972 aperigis sian libron «La sporta lingvo en Esperanto», intencas nun eldoni novan projekton: sportan terminaron en sep lingvoj (angla, Esperanta, franca, germana, hispana, hungara kaj rusa).

La unua ĉapitro estos dediĉata al difinaro en Esperanto kaj ebie ankaŭ en la angla. Tiuj difinoj estos ordigitaj laŭ la alfabeta vicordo de 30 sporto-branĉoj (28 olimpikaj, plus teniso kal tabloteniso). En la sekvaj ĉapitroj aperos la sep vortolistoj de 3000 terminoj (fakesprimoj).

Je la fino de sia artikolo, aperinta en «Esperanto» aprile, la hungara samideano konfesas: «Mi povas diri, ke provizore mi tute ne okupiĝis pri la demando, kiu eldonos la terminaron, kiam ĝi estos preta».

Esperanto en franciskana revuo

Ni jam menciis la italan revuon «Studi e ricerche francescane». En ĝi aperas artikoloj pri S. Francisko kaj la franciskanoj en itala lingvo kun resumoj en la lingvoj itala, angla kaj Esperanta. Administracio: Corso Vittorio Emanuele 730 - Napoli - Italujo.

La esperantistoj estas ankaŭ mont-grimpantoj

La 22-an de majo la Esperanto-grupo de Vasto (Italujo) kun la gelernantoj, kiuj studas Esperanton en la mezgrada lernejo «Scuola Statale Raffaele Paolucci», post la partopreno en la Meso, kiun celebris la kapuceno P. Rikardo Di Prinzio, vojaĝis ĝis «Prati di Tivo» (= Herbejoj de Tivo) situantaj en la deklivoj de la plej alta monto de  centra Italio, la «Gran Sasso» (m. 2.914).

Kelkaj gesamideanoj grimpis ĝis m. 2000, kie estas bronza statuo de la Madono kun la infaneto Jesuo, por ĝin honori per la esperanta flago, por ke la Dipatrino gvidu la verdstelanojn en la disvastigado de la internacia lingvo. P.R. Di Prinzio

Simpozio pri lingvaj baroj

En Saint Louis (Usono) okazis simpozio kun la titolo «Lingvaj baroj kiel monda politika institucio». La simpozio, kiun aŭspiciis la sekcio pri komparaj interfakaj studoj, konsistis el 5 referaĵoj kaj diskutado.

Komencis la prezidanto de UEA, d-ro Tonkin, per «La difinado de lingvo kiel monda problemo: la rolo de neregistaraj organizoj». Prezentinte lingvajn barojn kiel nedisigeblan parton de la rajto je komunikado, Tonkin montris kiel la principo de nediskriminacia unulingveco faras Universalan E-Asocion multe pli agadkapabla ol aliaj internaciaj organizoj.

Pri «Lingvaj baroj en la Unuiĝintaj nacioj» parolis s-ro Ralph L. Harry, aŭstralia ambasadoro en UN. Post detala priskribo de la problemo kaj ties kostoj, Harry rekomendis kvinjaran programon por la enkonduko de Esperanto.

Multaj someraj aranĝoj

Ni jam menciis kelkajn aranĝojn dum la somero. Tiam okazas kongresoj, seminarioj, E-kursoj, tendaroj ktp. Kompreneble en tiuj aranĝoj partoprenas ankaŭ multaj katolikoj, kiuj havas belan okazon aŭdigi kristanan voĉon kaj semi kristanajn ideojn.

Somera migrado en svisa alparo

De 20 ĝis 25.VIII okazos migrado en Valezo, dulingva svisa kantono. Temas pri la 4-a migrado en Svisio de la junularo.

Kiel ĉefepiskopo de Paderborn mi kore salutas la amikojn de la Internacia Lingvo el diversaj landoj en la jubilea urbo.

La kristanoj ĉiam denove klopodas mem kunagi, por ke plenumiĝu la peto de ilia Sinjoro, kiun li diris en sia adiaŭa parolado, Ut omnes unum sint! - Por ke ĉiuj estu unu! Eĉ se ili scias, ke la lasta unueco povas esti donacita nur de supre.

Komuna dua lingvo por ĉiuj povas alproksimigi la homojn. Dum jarcentoj la latina havis ĉi tiun taskon en la eklezio kaj havas ĝin parte ankoraŭ hodiaŭ. Tamen la eklezio ne kontraŭstaras la progreson. Esperanto povus esti la latina por ĉiuj, kaj ĝi pruvis, ke ĝi vivas. Pro tio mi speciale ĝojas, ke dum ĉi tiu eŭropa pentekosta kongreso en nia episkopa urbo la kristanoj ankaŭ en ĉi tiu komuna lingvo laŭdas Dion, ke ili kune celebras eŭkaristion, preĝas kaj kantas kaj montras sian fratan solidarecon kun ĉiuj, kiuj havas bonan volon, en la interparolo de homo al homo.

«Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona!» diras sankta Paŭlo en la unua epistolo al la Tesalonikanoj (1Tes 5,21). Ĉiam pli da respondeculoj en la eklezio diras: Esperanto estas bona afero.

Mi deziras al la kongreso multe da sukceso kaj al la internacia Lingvo pluan disvastiĝon.

Ĉefepiskopo de Paderborn

Johannes Joachim

Eŭropa E-Kongreso en Paderborn: D-ro Tonkin, prezidanto de UEA, D-ro Frank, profesoro en universitato de Paderborn, D-ro Kondor, estrarano de IKUE, S-ro Mudrak, estrarano de IKUE.

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

LEGANTOJ SKRIBAS

P. Johano B. Se-cien Kao (Tajvano - Ĉinio) skribis:

Je la fino de aprilo alvenis la februara numero de Espero Katolika, kiu multe entuziasmigis miajn lernantojn de Esperanta Kurso, kiun mi gvidas inter la gestudentoj de Fu-jen Katolika Universitato. Ili miris, ke ilia fotografaĵo aperis en internacia revuo.

Dum tiu ĉi semestro mi gvidas elementan kaj progresantan kurson de Esperanto. Hieraŭ mi faris ekzamenon de la elementa kurso kaj mi disdonos diplomojn...

Mi klopodos organizi IKUE-grupon ĉi tie por disvastigi Esperanton en nia katolika medio.

Antaŭ malmultaj tagoj mi ricevis salutleterojn de la Esperantistoj de la Katolika Universitato de Lublin reprezentita de D-ro G. Korytkowski, lektoro de Esperanto, kaj de S-ro Moczar Sander, hungara samideano. Dank’ al Espero Katolika ili eksciis pri nia Esperantista grupo en Taipei kaj deziras korespondi kun ĝi.

Antaŭ nelonge mi ricevis du tre valorajn esperantaĵojn, nome “Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo” kaj “Francisko el Asizo, profeto por nia tempo”. Vere bonaj verkoj!

Mi bedaŭras la subitan morton de nia tre sindonema, fervora kaj kapabla samideano Pastro Paruzel. Ke Jesuo, nia Savinto, donu pacon eternan al lia animo!».

Noto de la redaktoro:

Tre plaĉas, ke pastro Kao, kiu estas korpe tre malproksima de ni Eŭropanoj, spirite estas al ni tre proksima kaj fervore agadas por nia Asocio. Ni gratulas al li kaj tutkore bondeziras sanon, spiritan viglecon kaj abundan Dian gracon.

Daniel Luez:

Mi ĵus malkovris tre interesan klubon, kiu povus esti tre utila por la esperantistoj, ĉar ĝi ebligas sonan korespondadon kun homoj en multaj landoj. La aliĝkotizo estas tre modera kaj la avantaĝoj estas preskaŭ nekredeblaj...».

Noto de la redaktoro:

Koran dankon al s-ro Luez pro lia letero kaj pro lia artikolo, kiu jam aperis en E.K. en junio. Temas pri korespondado per sorbendo kaj kasetoj, do pri parola interkonatiĝo kaj efika propagandilo de Esperanto.

S-ro Berka:

«Laŭ interkonsento kun direktoro de C.O. mi skribis al nia episkopo D-ro F. Tomášek. Li respondis per tre favora letero, donante sian benon al nia laboro kaj asertante, ke li tuj sendis peton al la Sekretariejo por ekleziaj aferoj ĉe Ministerio de Kulturo, bedaŭrinde sen rezulto. Same senrezulta estis letero de C.O. en Romo al la Ambasadejo de nia lando en Romo. Persone mi ricevas la revuon tre malfrue pere de korespondanto... Mi sendis nian bultenon al ĉiuj adresoj de landaj reprezentantoj de IKUE. Estus bone, ke landaj reprezentantoj estu en intima kontakto kaj interŝanĝu siajn landajn bultenojn kaj donu informojn pri siaj labormetodoj».

F. Stoviček:

Tre karaj samideanoj! Mi elkore salutas vin kaj dankas pro Via bona kaj utila laboro kiun vi havas kun aperigado de «Espero Katolika». Dank’ al niaj polaj gefratoj, ankŭ ni ĉeĥaj IKUE-anoj povas legadi vian monatan revuon. Ni preda, ke venos por ni bonaj tagoj. Enhavo de via E.K. estas bona. Interesaj estas la informoj el katolika mondo... Mi havas unu peton: mi estus dankema, se Vi povus en iu el viaj numeroj ankaŭ elpresi kelkajn vortojn pri nia Papo Paŭlo VI kun lia fotografio. Tio ne estas malpeza tasko kaj per tio Vi ĝojigos multe da legantoj.

D-ro Kondor, Germanujo:

«Mi informas vin ĝoje, ke la enspezo pro la IKUE-glumarkoj ĉe mi estas momente 417,70 DM. La vendado daŭras. Bv. anonci en via plej proksima n-ro, ke italoj aĉetu ĉe vi aŭ de P. Jacobitti tiujn ĉi glumarkojn pri la IKUE-kongreso. Pluraj italoj jam petis ilin de mi. Kial de mi, se ili povas rekte en Italio aĉeti ilin? Simile estas kun poloj...».

Noto de la redaktoro:

Strangaj aferoj okazas ofte en IKUE kaj ne nur en IKUE. En la n-roj 3, 4 kaj 5 mi indikis, krom la adreso de d-ro Kondor, la adreson de P. Jacobitti, de Centra Oficejo kaj de la Redaktoro de E.K.

Eble la membroj preferas iri al la fonto, t.e. al la eldoninto.

Aŭ eble temas pri legantoj, kiuj legis en loka bulteno la sciigon (nekompletan), ke iu D-ro Kondor eldonis belajn glumarkojn; ili skribis do al D-ro Kondor, kies adreso estis la unika en tiu bulteno.

Kaj ni italoj ne vendas!

 

al la indekso


 

KRISTANISMO: ĈU NECESA EN UNUIĜINTA EŬROPO?

Enkadre de la 20-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo, kiu okazis de la 27-a de decembro 1976 ĝis la 3-a de januaro 1977 en la junulargastejo Sensenstein apud Kassel, Federacia Respubliko Germanio, junaj homoj havis la eblecon partopreni laborgrupon kun la provoka temo «Kristanismo - ĉu necesa en Unuiĝinta Eŭropo». Tiun ŝancon uzis 14 esperantistoj kristanoj kaj nekristanoj, el Britio, Finnlando, Germanio, Italio, Luksemburgio kaj Pollando. Dum 4 duhoraj kunsidoj ili interŝanĝis opiniojn kaj spertojn, analizis bibliajn tekstojn kaj diskutis pri historio, nuna situacio kaj estonteco de la kristana religio.

Enkonduke la gvidinto de la Laborgrupo, 23-jara studento de teologio kaj natursciencoj el Würzburg, Germanio, mallonge prelegis pri la nocio kaj funkcio de religio. Homa ekzisto kaj estado ekigas diversajn demandojn. La sciencoj ne povas kontentige respondi pri origino, senco kaj celo de la homo. La religioj donas tiujn respondojn kaj elmontras vojojn de la savo. Pro tio religio ĉiam estas aktuala kaj grava afero. Foriginte la religion, la homo aŭ la ŝtato kreas religisurogatojn: mondkonceptojn sen Dio, en kiuj ekzemple la potenco aŭ la ĝuo anstataŭas Dion. La partoprenintoj kunsentis kun la difino de religio kiel kredo je instanco ekster la homo kaj la mondo, kiu komunikis sin per la revelacio.

Elirpunktoj por la laboro estis listo da demandoj kaj tekstoj el la evangelioj. Tiu ĉi raporto ne volas informi pri problemoj pritraktitaj, sed nur povas resumi la ĉefajn aferojn. Unu tasko estis eltrovi tipe kristanajn karakterizaĵojn. El la respondoj unuanime estis akceptitaj: 1) la eksterordinara rilato de la kristanismo al sia fondinto; 2) la tipe kristana interpreto de la leĝo de amo; 3) la universala karaktero. Kelkaj partoprenintoj menciis maltoleremon kiel tipe kristanan, aliaj asertis la malon.

Kiu estas por vi Jesuo Kristo? Ĉiu prezentis sian sintenon, i.a.:

1) Jesuo estis interesa kaj neordinara homo, sed oni faris el li pli ol li estis.

2) Li estas imitinda ekzemplo pro sia etiko kaj konsekvenceco.

3) Li estas unu el la grandaj profetoj.

4) Li estas, kiu li pretendis esti.

Tiu lasta respondo donis la eblecon atentigi pri la taskoj de la kristologio. La majestaj titoloj por Jesuo - la Filo de homo, la Sinjoro, la Kristo, la Filo de Dio - konfesas la unikan aŭtoritaton de lia persono. Por la kristanoj Jesuo estas la kulmino de la revelacio, bildo kaj peranto de la nevidebla Dio.

Rilate al konkreta vivo de Jesuo la partoprenintoj havis nur malklarajn sciojn. Paraboloj, eldiroj kaj sanigoj montriĝis kiel sufiĉe nekonataj, same kiel la centra termino de la Jesua prediko, la regno de Dio. Tasko de la kristanoj estas, denove konsciiĝi kaj konsciigi pri la evangelio de Jesuo Kristo, la bona novaĵo de liberigo kaj pacigo. Nur tiel la kristanismo havos lokon en Unuiĝinta Eŭropo.

Kiel ekzemplon por la rilato de Dio al la homo la laborgrupo pritraktis la parabolon de la bona paŝtisto (Luk 15,11-32). Evidente estis la nova kaj por la tiama tempo provoka maniero paroli pri Dio. La grandega kompatemo de Dio estas espero por la nekredanto. Kaj demandite, ĉu ni ankaŭ estas aŭ iam estos en la situacio de la filo en la malproksima lando, montriĝis la nuna bonfarto, kiu malhelpis sin identigi kun la perdita kaj trovita filo. Reveno en la ŝirmitecon de amata homo kaj ne al Dio estis por la nekristanaj partoprenintoj la senco de la parabolo. Sed kiom da homoj kiel la patro en la parabolo troveblas?

Tre ampleksa fariĝis la diskuto pri la estanta religia situacio en Eŭropo. Kvankam oni povas rimarki kreskantan intereson pri religio, nur la malplimulto praktikas la kristanismon. Motivoj por la malakcepto estas i.a. la formo de la religia instruado en la lernejoj, malsimpatiaj pastroj, malfacilaĵoj el la kredo mem. Paradoksa afero estas, ke junuloj en la evolustadio de liberigo ofte sin liberigas de la kristana religio, kiu do pretendas esti la vera liberigo de la homo.

Surbaze de Joh 8,2-11 (Jesuo kaj la adultantino) la partoprenintoj sin okupis kun etikaj demandoj. Miriga fenomeno estas, ke Jesuo, kiu instruis tre radikalan etikon, tamen ne kondamnas la virinon pro la adulto. Juĝisto nur rajtas esti senpekulo. Tiu estas sole Dio. Kaj ĉar Dio pardonas, ankaŭ la homoj ne kondamnu unu la alian. La kristana etiko favoras la familion kaj la malfortajn membrojn de la socio. Ĉu la sociala Ŝtato transprenis tiun taskon, kaj la kristanaj postuloj fariĝis tial superfluaj, aŭ ĉu ili estas la plej taŭga morala fundamento por la moderna Eŭropo?

Kristanismo - ĉu necesa en Unuiĝinta Eŭropo? Kompreneble ne estis la celo de la laborgrupo unuanime kaj klare respondi per jes aŭ ne. Ĝi intencis memorigi kaj konatigi kelkajn fundamentajn trajtojn de la kristana religio kaj inviti al pripensadoj kaj dialogoj. La viglaj interparoloj en kaj ekster la oficialaj laborgrupaj kunvenoj kaj la konstanta partoprenantaro kompare al aliaj laborgrupoj de la seminario, pruvis, ke la provo kun netradicia temo sukcesis kaj meritas daŭrigon.

Theinfeld, la 5-an de januaro 1977                          Otto Gessner (Germanujo)

 

al la indekso


 

DEMANDOJ KAJ RESPONDOJ

 

JOHANO (30-jara)

Mi estas 30-jara, sentas en mi la vokiĝon al la geedziĝo, sed mi ne sukcesas realigi ĝin. Mi frekventis plurajn junulinojn, sed ĉiuj montris timojn, necertecon, kaj forlasis min. Kiu ne perdus la kuraĝon? Antaŭ kelkaj jaroj pastro diris al mi, ke kiam Dio donas vokon, donas ankaŭ la rimedojn por realigi ĝin. Nun venis al mi la dubo, ke Dio mokas min.

Respondo:

La vokiĝo al la geedziĝo ne konsistas nur en la deziro, kiu ĝenerale estas en ĉiuj, sed en aro da kvalitoj kaj disponeblecoj objektivaj por realigi ĝin. Estas malsaĝuloj, kiuj edziĝas nur pro tio ke ankaŭ la virino estas malsaĝa. La fakto ke vi sukcesas kunligi neniun fraŭlinon, ne estas bona signo. Vi devas serioze ekzameni vin: ĉar vi estas tro malvarma? ĉu vi havas malmolan aŭ pezan karakteron? ĉu vi ne komprenas la virinojn? ĉu vi estas egoisto? Mi ne kredas, ke junulinoj perdis la deziron edziniĝi. Do, se vi ne sukcesas konduki al la altaro junulinon, io ne funkcias bone en vi mem.

 

 

VALENTINA

Mi vidas, ke miaj konatinoj estas ĉiam kontentigataj, kiam ili deziras ion: ekz. brilianton, luksan tapiŝon, multekostan pelton ktp. Mi, kiu havas pli moderajn dezirojn, de la vivo havis nur «ne». Oni rifuzas al mi ĉion, kion mi deziras, eĉ la amon de mia patrino, kiu fariĝis malamikino. La vivo estis avara kun mi. Nun mi pensas, ke mi multe eraris, kiam 20-ja mi renoncis pri mia granda amo por resti pura. Mi ne volis peki nek perdi mian dignon...

Respondo:

La sento de nia malsukceso kreskas kun la jaroj. Kaj la komparo kun aliaj, kiujn ni kredas pli feliĉaj kaj malpli skrupulemaj, konvinkas nin, ke ni eraris ne eluzante la malmultajn okazojn, en kiuj nia koro kaj niaj deziroj estus povintaj trovi elverŝon. El malproksime la riskoj kaj la malfacilaĵoj ŝajnas malpli grandaj; sed ni ne scias, kiom da pacienco, da suferado, da humiliĝoj kostis al aliaj alveni kie ili alvenis. Niaj komparoj ĝenerale estas supraĵaj kaj malutilaj. En la vivo estas tre valora la honesteco kun ni mem, ĉar bedaŭrojn ni povas havi laŭvole.

 

 

LOREDANA (17-jara)

Kial kelkfoje mi sentas fortan deziron rompi ĉion, disputi kun proksimaj personoj, kiuj amas min?

Respondo:

Ĉar vi ne estas kontenta pri vi mem kaj ne sukcesas kompreni la kialon de tio. Sekve la sentoj de malkuraĝo kune kun la impeto de via juna aĝo formas eksplodan miksaĵon, kiun nur la intereso por la proksimuloj povas regi.

 

 

VALERIO

Kiam du animaloj batalas pro peco da manĝaĵo aŭ pro ino kaj unu el ili, vidante ke ĝi estas pli malforta, prezentas sian kolon kiel signon de kapitulaco, la alia, kontenta pro ĉio, lasas ĝin. Laŭ vi, ĉu la homo agas je la sama maniero?

Respondo:

Dio kaŝis en la konduto de la naturo kaj de la animaloj lecionojn profundajn, kies signifon la homo ne plu komprenas. Li ankoraŭ ne komprenis, ke li devas uzi sian menson kaj sian liberecon por fari libere tion, kion la aliaj surteraj estaĵoj faras necese. Ĉio alia estas misuzo kaj ribelo.

 

 

LUCIA

Laŭ mia opinio la Eklezio pensas, ke la geedziĝo estas viv-stato elektita de la plej malfortaj personoj, kiuj ne kuraĝis aŭ ne sukcesis iri pli heroan vojon.

Respondo:

La Eklezio bone scias, ke la vokiĝo al la geedziĝo estas tre nobla kaj kunportas multajn malfacilaĵojn kaj riskojn. La vokiĝo al konsekrita virgeco estas aparta donaco, ne merito, kaj pri ĝi la vokito havas grandan respondecon.

 

 

OSKAR

La reformitaj amerikai hebreoj volas elimini el la liturgio ĉiun viran aspekton de

Dio, dum la episkopo de Kalifornio defendis la viran naturon de Dio.

Respondo:

Dio estas nek viro nek virino. Dio estas tute spirita, do senseksa. Dio manifestiĝis en viro, Jesuo, kiu vokis lin plenrajte «Patro». Tamen tio ĉi ne starigas superecon de viro rilate virinon, ĉar Kristo, vera Dio kaj vera homo, fariĝis servanto por ke ĉiuj estu liberigataj de la egoisma deziro de supereco.

 

al la indekso


 

NEVIDEBLA EVIDENTO

 

Ho, Kreinto de l’ mondo videbla,

de l’ grandega tuta universo

kaj de ĉio iel rimarkebla,

eĉ per sola intelekta penso!

 

Vi ja estas fonto de la tuto,

Vi de l’ tuto mem la idealo,

kvankam formon Vian sen disputo

travidebla kaŝas la vualo.

 

Malpiulo eston Vian neas,

kaj ĉe tio eĉ malsaĝe ridas,

imagante, ke Vi tuj pereas,

se okulo lia Vin ne vidas.

 

Li ne pensas, ke spirit’ Vi estas,

ne objekto de la homa sento,

ke postsignoj Viaj Vin atestas

nevidebla granda Evidento.

 

Mi Vin, mia Dio, ja rekonas,

Patro mia firme Vin certigas;

mi senliman amon Vian konas,

Vin reami kiu min devigas.

 

Estu al mi ĉiam korfavora,

benon Vian patran al mi donu,

adoranto faru min fervora,

miajn kulpojn ĉiujn Vi pardonu!

 

P. Antonio Crnica

(sac. Crnica, kroata teologo el Zagreb,

 esperantisto, religia poeto. Mortis en 1969.

Unuafoje ĉi-versaĵon publikigis E.K. en nro 3/4 en 1970)

 

al la indekso


 

MONTO DE SANKTA ANNA (POLUJO) - HISTORIA SKIZO

 

La Monto de sankta Anna fascinas per sia beleco kaj digneco. Tie kunkreskigis en tuton la beleco de silezia tero, la harmonio de antikvaj konstruaĵoj, la popolaj tradicioj kaj la pieco de silezia popolo.

Precize oni ne scias, kiam oni komencis konstruon de la preĝejo de sankta Anna. Verŝajne tio okazis en la jaroj 1489-1516. Kun la konstruo kreskis en Silezio la kulto al sankta Anna, ĉefe koncentriĝante ĉirkaŭ negranda ligna statueto, kiu altiradis kiel magneto sur la Monton milojn da pilgrimuloj. Neniu scias, de kie devenas la statueto. La figuro certe estas samtempa al la preĝejo. Laŭ opinio de arthistoriisto ĝi posedas grandan artan kaj historian valoron kaj apartenas al la plej malnovaj lignaj skulptaĵoj en Silezio.

Sankta Anna tenas sui maldekstra brako sian filinon kaj sur la dekstra sian nepon, Jesuon. El la vizaĝo kaj okuloj de sankta Anna ŝajnas paroli ia mirinda boneco kaj komprenemo.

La preĝejon transprenis franciskanoj. Oficiala transdono okazis la 6.VIII.1656 j. Ekde la eksetlo de franciskanoj ĉe la preĝejo forte kreskis la alfluo de pilgrimuloj. Oni devis pripensi pligrandigon de la preĝejo. En la jaroj 1671-1673 oni alkonstruis ĉefan navon kaj ekipis ĝin per 7 altaroj.

Laŭvice grafo Gaszyn decidis konstrui sur la Monto kalvarion laŭ ekzemplo de tia en Zebrzydowice. En 1710j oni finis konstruon de 3 grandaj kaj 30 malpli grandaj kapeloj. Oni renovigis ĝin en 1764j. La unua kalvaria soleno okazis 14.IX.1763 kaj de tiam ĉiujare oni ripetas la kalvariajn solenaĵojn.

La jaro 1864 estis por la Monto jubilea jaro - pasis centa datreveno depost la renovigo de kalvario. Por memorigi la jubileon oni konstruis monumenton - kapelon de Tria Falo kaj la kalvario ricevis kadron el belaj arboj kaj arbustoj.

En 1910j la Monto de sankta Anna festis imponan solenaĵon: ducentjaran datrevenon depost la fondo de kalvario. Okazis solena kronigo de la figuro. Por memorigi tiun ĉi momenton oni konstruis novan kapelon omaĝe al kronigo de Dipatrino.

La amaso de pilgrimuloj devigis al aranĝo de granda placo, sur kiu oni konstruis groton de Lurdo. /1912-14/. Ĝi estas loko, kie okazas la ĉefaj kalvariaj diservoj.

Aktualan internon de la preĝejo oni renovigis en la jaroj 1959-1960. Ĝi estas gotiko -baroka. Ĉefa altaro, dediĉita al patronino sankta Anna, estas gotika, nova. La statueto de sankta Anna estas kolorigita. La vesto estas verdkolora kaj la mantelo ruĝa. Tamen la koloroj estas nevideblaĵ, ĉar la figuron oni ornamas per valora robo blanka, ruĝa aŭ viola konforme al la periodo de eklezia jaro.

Flankaj altaroj barokaj, renovigitaj, devenas de la jaroj post 1882, en ili bildoj el XVIII jc.

Antaŭ la preĝejo, de okcidenta flanko troviĝas rektangula korto, t.n. «Paradiza Placo», triflanke ĉirkaŭita de portikoj el 1768 j. En norda kaj okcidenta flankoj estas monumentaj ŝtuparoj kondukantaj al la korto.

J. P. Bielinski

al la indekso


 

 

AŬGUSTO MONATO DE MARIA

Tiziano: Ĉieleniro de Maria (katedralo de Verona)

 

Aŭgusto - pole “sierpien” - la monato de serpo, de rikoltilo.

La pola kamparano nomas la Dipatrinon foie Semantino, aŭ Dipatrino Flora, Herba, fine Dipatrino Nutristino. Li gardas plaĉe ĉiujn legendojn, laŭ kiuj Maria helpas kaj kunlaboras kun la homoj de kampo. Ekz: Antaŭ la diluvo la tuta pajlero de supre ĝis la tero estis spiko. Kiam la inundo venis teren kaj ankoraŭ la suproj de la grenaĵoj elstaris el la akvo, tiam la Virgulino Maria mankaptis la pintoin petante la Bonan Dion: «Almenaŭ tiom lasu al ili Sinjoro»... Kaj la spiko estis savata en ŝia manmezuro...

Al la Bonfarantino de la kamparanoj la pola popolo oferas la 15-an de aŭgusto la serpaĵojn; siajn grenojn, herbojn, la fruktojn de kampoj kaj ĝardenoj. Ŝin oni ornarmas per grenkrono el spikoj aspergitaj per ŝvitgutoj de laborema homo.

J. P. B.

 

al la indekso


 

LA ATENDO

Dolĉa estas la atendo

fariĝi patrino.

Mi ne scias

ĉu vi estos viro

aŭ virino,

sed io estas certa:

dolĉa flamo

eklumiĝis

en mia koro

por vin atendi,

mia kreitaĵo.

Mi dezirus donaci al vi

nur ĝojajn tagojn,

mi dezirus

ke vi konfidu al mi

ĉiujn viajn sekretojn.

Eble estas tro frue

paroli pri tio ĉi,

vi ne ankoraŭ moviĝas.

Mi petas vin,

ne seniluziigu min

en la venontaj jaroj,

neniam plorigu min.

Mi tiel amas vin,

eĉ se mi ne vidas vin;

vi ekzistas:

vi estas en mi.

 

G. Frattini-Rosi

tradukis Caterina Ceccarelli

al la indekso


 

AL LA ESTRARO DE KELI

PROPONO:

Por la jarkunveno de KELI, kiu ĉijare okazos en la kadro de la Kongreso en Edinburgo, Skotlando, Britujo, la haga grupo de KUNE ensendas la jenan propon:

KELI-estraro studu la eblecojn rilate al la pli intensaj agado kaj kunlaborado inter KELI kaj IKUE.

Tiuj ĉi kontaktoj kunligu la taskojn, kiuj laŭ la bazo de la kristana kredo, povos esti komune farataj kaj prezentos bildon de kristanaj kompreniĝo, interparolado kaj reciproka helpo.

KLARIGO:

Ekde 1968 okazis ia kontakto inter ambaŭ kristanaj esperantaj asocioj, kiuj rezultis en la organizado de 3 kristanaj esp. kongresoj kaj la eldono de 6 komunaj numeroj de la ligaj organoj sub la nomo «Kristana Revuo».

La lasta komuna kongreso estis en 1974 kaj ankaŭ en la sama jaro aperis la lasta komuna esp. numero. Nur en 1975 aperis la longe atendita jarlibro de KELI kaj IKUE.

Ni havas la impreson, ke en la daŭro de 9 jaroj ne multe estis farita kaj ni demandas al ni mem, ĉu estas dezirinde rompi la silenton?

Ĝis nun ekzistas du memstaraj kristanaj esp. asocioj, kiuj pli malpli prilaboras specialajn terenojn. Ekster tiuj specialaj interesoj estas multaj aliaj kristanaj facetoj, kiuj povos esti komune ellaborataj.

Povas, ĉar la principaj starpunktoj en multaj kazoj koincidas kaj pro tio pli da unueca laboro por Esperanto estonte havos pli da efiko kaj influo.

Ambaŭ ligoj serĉu tion, kio estas komuna el la kristana vidpunkto. Oni stimulu la bonan volon, por ke la kristana unueco kaj atesto ankaŭ sonu en Esperantujo kaj ekster ĝi.

Nome de la Haga grupo de KUNE

Ch. Kruis-Andel, sekretariino

Den Haag, Nederlando

al la indekso


 

VI ESTAS LA FILOJ DE DIO

(LUK 6,27-38)

 

Kia ĝojo kaj kia fiero!

Jes ja.

Ankaŭ kia malfacilaĵo.

Baptitaj, ni apartenas al la popolo de Dio, ni estas filoj de Dio.

Filoj de Dio. Fratoj de Jesuo.

Fratoj de ĉiu homo kaj ne gravas la haŭtkoloro, la raso, la religio, la filozofio, la ago, la sekso, la sanstato.

Malfacile ĉu ne?

Ĉu estas ebleco?

Sed ĉu temas pri ebleco aŭ pri perfektiĝo?

Kaj jen la aŭdaco de Jesuo!

Li ja bone scias, ke ni estas laŭ la bildo de la tero kaj ke estas kruele malfacile pardoni, prezenti la ankoraŭ ne frapitan vangon, donaci al tiu, kiu malbenis.

Sed Li ankoraŭ pli bone scias, ke ni estas laŭ la bildo de la ĉiela Dio, laŭ la bildo de la ĉies Kreinto kaj Amanto, laŭ la bildo de Li, Jesuo, Li la bonkora kaj bonfarema.

Kion do Li faris?

Ni rigardu al la kruco!

Li donas la vivon, al tiuj kiuj donis al Li la morton.

Ne plu temas pri mantelo, pri tuniko aŭ pri vango, pri preĝo.

Temas pri morto, pro amo, por vivo!

Jen la aŭdaco de Jesuo, la aŭdaco de la amo.

Li kredas, ĉar Lia Patro kreis nin similaj al Si, ke ni kapablas, same kiel Li, la Ekzemplo, la Sinjoro kaj la Majstro, doni ne nur mantelon, ne nur tunikon, ne nur pardonon, sed ankaŭ, pro amo, vivon.

Kiom Li amas nin.

Li naskas nin. Li vivigas nin. Li faras, ke ni estu kaj estas naskantoj de ĝojo, de pardono, de frateco, de amikeco, de vivo, de amo.

Unufoje pli, ni estas devigitaj ne rigardi al ni, sed al Li, kiu faris nin kaj el la tero kaj el la ĉielo. Ankoraŭ nun Li blovas en nin la vivigan blovon de la sankteco, de la perfekteco.

Kio estas neebla al la homoj eblas al Dio.

Ni estos filoj de Dio.

Ni fariĝas filoj de Dio.

Ni fariĝas kio ni estas.

Ĉar de ĉiam kaj por ĉiam Jesuo alvokas nin, por partopreni kaj en sia dieco kaj en sia homeco.

Jes, hodiaŭ!

Al Dio estu danko.

Roger Degrelle

al la indekso