Enhavo de Espero Katolika numero 8/1978

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: somero estas tre varma en Romo; sed la vido de unu el la fontanoj de de  Placo S. Petro estas (iom) konsola kaj refreŝiga.

 

 

 

 


 

POR LA UNUIĜO DE KRISTANOJ

 

La 22-an de junio, la Prezidanto de IKUE, Patro Czesław Biedulski, skribis jenan leteron (en franca lingvo) al Kardinalo Willebrandts, Estro de la Sekretariejo por la Unuiĝo de Kristanoj:

 

«Eminenco,

ĉi-jare, de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto, havos lokon en Varna (Bulgario) la Universala Kongreso Esperantista de Universala Esperanto­-Asocio. En ĉi tiu kadro, nia Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), interkonsente kun la Kristana Esperantista Ligo lnternacia (KELI) - Asocio de la Protestantoj - organizis Ekumenan Kongreson en Varna, kaj atingis komunan renkontiĝon de preĝo kaj biblia legado en la Ortodoksa Katedralo de la Virgulino Maria. Krom ĉi tiun komunan diservon, ĉiu grupo antaŭvidas apartajn aŭ personajn renkontiĝojn en diversaj lokoj aŭ salonoj.

Nia unua Ekumena Esperantista Kongreso havis lokon en Limburgo (FRG) en 1968, la dua en Klagenfurt (Aŭstrio) en 1970, la tria en Hamburgo (FRG) en 1974. La kvara en Varna estos la unua, kiu okazos en ortodoksa medio.

Antaŭ ol iri al ĉi tiu Kongreso, mi estus tre feliĉa kaj kuraĝigita se mi ricevus de Via Eminenca Moŝto malgrandan kuraĝigan vorton, leteron de aprobo de nia iniciato aŭ de konsento, kiun mi povu presenti al Lia Eminenca Moŝto la Metropolito, Estro de la Ortodoksa Eklezio de Varna.

De Via Eminenco humila servanto, tre dankema en Jesu-Kristo

D-ro Czesław Biedulski, kapuceno

Prezidanto de IKUE»

 

Al ĉi tiu letero, mane transdonita pere de patro Joseph Christiaensen, jam la postan tagon (23.6.1978) tre afable respondis la Vicprezidanto de la Sekretariejo, la hispana Episkopo Ramón Torrella Cascante (pri kiu ni parolis en la pasinta numero de «Espero Katolika»). Jen la traduko de tiu letero, originale verkita en la franca:

 

« Respektinda Patro,

mi dankas pro via letero de la 22-a de junio, kiu informis min pri la kunveno, kiun vi baldaŭ havos en Varna kun aliaj esperantistoj, aparte­nantaj al diversaj Eklezioj kaj ekleziaj komunaĵoj. Tutkore, mi bondeziras plenan sukceson al ĉi tiu renkontiĝo. Mi aparte ĝojas, ke Lia Eminenca Moŝto la metropolito de Varna, Monsinjoro Jozefo, vin rajtigis havi komunan preĝceremonion en lia katedralo.

Mi esperas, ke ĉi tiu kunveno estos por la Katolikoj, kiuj partoprenos ĝin, okazo manifesti sian respekton kaj sian fratan amon al la ortodoksa Eklezio de Bulgario, frata Eklezio, kun kiu ni estas en preskaŭ totala komuneco, kiel plurfoje diris Lia Sankta Moŝto la Papo Paulo la 6-a.

Bonvolu kredi, Estiminda Patro, je miaj respektoplenaj sentoj.

+ Ramon Torrella

Vicprezidanto

 

Pri Mons. Torrella, ni aldonu tion, kion skribis al Patro Biedulski, la 22-an de majo, la estrarano de IKUE P. Manuel Casanoves el Barcelono (Hispanio): «Ne forgesu fari mian nomon al Mons. Torrella. Ni ambaŭ naskiĝis en la sama urbeto, kaj li estis mia helpanta diakono (fakte li estis tiam nur diakono) okaze de mia primica Meso en 1951 (li sacerdotiĝis en 1953 kaj fariĝis helpepiskopo de Barcelono en 1968)».

En la sama letero, P. Casanoves aldonis: «La afero de la komunaj diservoj ne estas nova inter niaj zorgoj kaj penadoj. Mi tamen devas konfesi, ke ĝis nun neniam ankoraŭ mi kuraĝis rekte skribi al malproksima Romo por prezenti la problemon antaŭ la Vatikanaj instancoj. Tial des pli multe mi ĝojis legante, ke vi mem faris demarŝojn tiucele».

 

 al la indekso

 


 

 75-JARAJ BONDEZIROJ

 

Okaze de la aperigo, sur la kovrilo de «Espero Katolika» 5/1978, de foto kun la pola Primaso kaj kun la Episkopo de Łomza (en la fono), Patro Biedulski skribis leteron al Kardinalo Wyszyński kaj al Mons. Sasinowski, informante ilin pri la evento kaj pri la agado de IKUE. Similan leteron P. Biedulski sendis ankaŭ al la alia pola Kardinalo, Karol Wojtyła, Episkopo de Krakovo.

Kard. Wojtyła tiel respondis, per pollingva letero de 23.5.1978:

 

« Estimata Patro,

mi multe dankas pro via letero kaj la sendita numero 5/1978 de «Espero Katolika». Okaze de la 75-jara datreveno de la ekzisto de ĉi tiu Revuo, mi bondeziras elkore al la Prezidanto kaj al ĉiuj membroj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista dian benon en la laboro por la bono de la Eklezio kaj de la animoj, kaj ankaŭ la plej grandan ekfloron de via agado en la tuta mondo.

Kun sacerdota saluto

+ Karol kard. Wojtyła»

 

Siavice, Mons. Sasinowski (kiu, interalie, estis instruisto de Patro Biedulski) tiel respondis, per letero de 31.5.1978 en pola lingvo:

«Mi kun plezuro dankas vin, kara Patro, pro la sendita «Espero Katolika».

Mi elkore deziras, ke ĝi laŭde kaj fruktodone, atinginte 75 jarojn, de­cidite disvastigu bonon kaj pacon en la tuta mondo.

Kum estimo kaj sindono en la Sinjoro

+ M. Sasinowski».

 

al la indekso

 


 

 USONAJ NEGROJ HODIAŬ: LA LEĜO DE LA ŜANCOJ

de Giocondo Degano (el «Nigrizia» 11/1977), tradukis Antonio De Salvo

 

KVARA KAJ LASTA PARTO   -  Unua parto  -  Dua parto  -  Tria parto

 

Negroj, do, ekokupis la loĝejojn forlasitajn de la blankuloj, kaj dum iom da tempo ĉio marŝis trankvile; poste, neniu riparis ilin, kaj la urbaj aŭtoritatuloj estis devigitaj ilin deklari nesalubraj aŭ kadukaj. Kaj, kelkajn jarojn pli poste, ekaperis alia homkategorio: la ekonomiaj «vulturoj», kiuj, rekte aŭ nerekte, aĉetadis la domojn unu post la alia. Tiel, je la taŭga momento, la publiko eksciis, ke iu domaro anstataŭiĝos per 36-etaĝa konstruaĵo.

Ĉio dirita dependas, parte, de civilizo malsimila ol tiu eŭropa («La italoj konstruas el ŝtono, por la eterneco; ni usonanoj konstruas lignajn domojn, kiuj taŭgas por unu vivodaŭro, maksimune por 60 jaroj»). Negroj; dume, estas vere zorgoplenaj koncerne loĝejojn. La usonaj amas-domoj, samkiel en la tuta mondo, estas malgajaj, senpersonecaj, malkom­fortaj, malpuraj kaj bruplenaj. Loĝas tie la plej malriĉaj negroj; estas tre malofte vidi blankulon, escepte de kelkaj meksikaj enmigrintoj, kiuj atendas trovi pli bonan aranĝon.

Tiuj negroj, kiuj povas tion permesi al si, serĉas unufamilian aŭ dufa­milian dometon. Kelkaj el tiuj dometoj apartenas al privatuloj, dum aliaj al la komunumo; sed, tre ofte, ili baldaŭ similas al la amas-domoj. La revo de la negro, almenaŭ de tiu mezklasa, restas, do, la posedo de propra dometo, kun malgranda ĝardeno, laŭeble en «bon-nivela» zono, malproksime de la kvartaloj de la malriĉuloj kaj de la krimuloj.

Jen antaŭ ni la konstato, ke ankaŭ ĉe negroj ekzistas diferencoj. La negroj, kiuj ekloĝis en la sinjordomoj de Montclair, en Nov-Ĵerzejo, iam apartenantaj al riĉaj novjorkaj profesiuloj, neniam akceptos, ke ilian kvartalon invadu negroj sen laboro kaj sen civila edukiteco.

Surbaze de ĉio dirita, do, estas malfacile prognozi la estontecon de la usonaj interrasaj rilatoj. Nuntempe, la kuniĝo, en la lukto, de la malriĉuloj kaj de la minoritatoj en si mem (sendepende, ĉu temas pri negroj, porto­rikanoj, meksikanoj, aŭ malriĉaj devenantoj de la Apalaka montaro) ŝajnas pli probabla ol kunpuŝiĝo inter negroj kaj blankuloj. La vera apartiĝo, hodiaŭ, ne baziĝas sur la haŭt-koloro, sed sur la kvanto da rajtoj kaj privi­legioj, kiujn ĉiu opinias, ke li havas aŭ ne havas.

La realo de la usonaj negroj ne povas, certe, elĉerpiĝi en artikolo. Oni devus aldoni ankaŭ aliajn aspektojn. Ekzemple, al la negroj oni atribuas tro grandan kvanton da krimoj; tro da negroj rifuzas perlabori sian vivon per serioza kaj stabila laboro, eĉ kiam ĝi estas je dispono, ĉar ili preferas vivi el la publika helpo. Ankaŭ estas vere, ke la negraj familioj estas malpli «stabilaj» (35% el la negraj «familioj» estas sen patro-edzo, kompare kun 11% ĉe blankuloj). Sed ankaŭ estas vere, ke la negroj sentas sin seni­gataj de la promesita bonstato. Ili ricevis la rajtojn kaj la teoriajn ŝancojn; ili eĉ ricevis la moralan dignon de memorinda pasinteco. Sed ili satiĝis je paroladoj, je honoroj, je aprecado de boksista kaj kantista lerteco. Ili estas lacaj amuzi la blankulojn; ili volas travivi propran vivon.

La Eklezioj de la blankuloj - kaj inter ili la negroj lokas ankaŭ la Katolikan Eklezion - kelkfoje helpis la negrojn, sed tutcerte ne batalis ĉe ilia  flanko por solvi iliajn problemojn. Male, la Eklezioj restas la lasta, praktika bastiono de la rasa segregacio. Dum unu jaro mi predikis en almenaŭ 25 katolikaj preĝejoj de pluraj diocezoj; el preskaŭ 50 mil personoj, kiujn mi rigardis, mi opinias, ke mi maksimune vidis kvindekon da negroj.

            La usonaj katolikoj, tion oni devas agnoski, estas tre zeriozaj kaj engaĝitaj; sed tro multe da ili kortuŝiĝas pro la mizeroj de la afrikaj negroj, kaj tro malmulte pro la mizeroj de tiuj najbaraj. Kaj nemultaj membroj de la hierarkio alfrontis la negrajn problemojn kun vere misiista spirito. Aliflanke, la negroj sentas la. bezonon de Kristo, eble eĉ pli konscie ol la blankuloj. Cetere, ekzistas multegaj negraj preĝejetoj, en ĉiuj anguloj de la Lando. Ĝis nun, ja, nur la negraj Eklezioj liveris al la negroj memregadon. Kiam venos la tago, en kiu ankaŭ la Katolika Eklezio kapablos esti agnoskata kaj akceptata gvidanto al tiu kompleta liberiĝo, por kiu la katolikaj misiistoj (ankaŭ usonaj) luktas en Brazilo kaj en multaj aliaj mondopartoj?

Multaj usonaj gejunuloj ŝatas kanton, kiu estis popularigita de la kan­tistino Olivia Newton John. Ĝi esprimas la suferon pro la konstato, ke la homoj ne parolas inter si, ne etendas sian manon por interkomuniki, kaj tiel kreas abismojn kaj malamojn. Ĝi esprimas la decidon malfermi sian koron al la aliaj, al ĉiuj ajn: amiko, alia popolo, alia raso. Ĉar nur tiamaniere oni povos eliri el la kriza situacio, en kiu troviĝas la homaro:

 

“Nun la rivero estas tro larĝa, por ke oni povu ĝin transiri.

La fluo estas tiel forta, ke ni ne sukcesas nin kompreni.

Neniam ni konstruis pontojn:

pro tio la rivero estas tro larĝa.

Iam, inter ni fluadis plaĉa rivereto,

sed amo povis facile ĝin transiri,

ĝis nuboj ŝtormaj alportis amarajn larmojn,

kaj transformis la rivereton en impetan riveron,

kiu ekstaris inter mi kaj vi.

Ne estas eble atingi la alian bordon.

Nun la rivero estas tro larĝa, por ke oni povu ĝin transiri,

la disŝiraĵo tro profunda, por ke oni povu gin fliki.

Ni rezignis je la amo por savi nian orgojlon.

Venontfoje, kiam mi ekestos antaŭ leviĝanta akvo,

mi rapidos konstrui pontojn de amo kaj afableco,

kiuj atingu la alian bordon . . .”

 

Ni ĉiuj bondeziras, ke tio okazu. Alie, ekzistas la danĝero, ke la nun latenta frustracia sento eksplodu en la sama maniero de la sesdekaj jaroj. Kaj tion, eĉ ne Usono povas permesi al si.

(fino)

al la indekso

 


 

MESAĜO DE LA SINODO

DE LA EPISKOPOJ AL LA POPOLO DE DIO

(El la itala tradukis Carolina Minio Paluello)

 

TRIA PARTO  -  Unua parto  -  Dua parto

 

La mistero de Kristo centro de la katekizo

 

7. La Eklezio ne ĉesas ripeti, ke ĝia misio estas disvastigi la mesaĝon de savo, destinitan al ĉiuj homoj. Ĝi anoncas kaj realigas sur la tero la savon en Kristo. Temas, do, pri tasko de evangelizado, de kiu la katekizo estas unu el la aspektoj. Ĝi rilatas al la mistero de Kristo kiel al sia centro. Sekve, la centra kerno de la anonco devas esti Kristo, vera Dio kaj vera homo, kaj lia sava agado plenumita en la enkarniĝo, vivo, morto kaj resurekto; Jesuo Kristo, kiel fundamento de nia kredo kaj fonto de nia vivo. La tuta historio de la savo kunfluas en Kriston. En la katekizo ni klopodas kompreni kaj provi, kiom Li estas grava en nia ĉiutaga vivo. Pere de la katekizo oni devas klarigi, ke la Patro kunigas nin al si per sia Filo Jesuo Kristo, kaj ke la Sankta Spirito estas nia gvidanto. Transdonante tiun misteron, la katekizo estas Vorto viva, kaj fidela samtempe al Dio.kaj al la homo.

Konforme al tio, kio estis dirita en la Apostola Admono «Evangelii Nuntiandi», la Sinodo memorigas la jenajn aspektojn:

- la katekizo estas vorto,

- la katekizo estas rememoro,

- la katekizo estas atesto.

 

La katekizo kiel «Vorto»

 

8. Ĝi estas unu el la plej gravai aspektoj de la misio de la Eklezio. Fakte, ĝi parolas, anoncas, instruas, transdonas: ĉi tiuj aferoj esprimas ĉiuj nur unu agadon, nome tiun, kiu konigas en la Spirito la misteron de Dio Savanto: «Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston» (Joh 17, 3). Ĉi tiu kono ne estas iu ajn scio: ĝi estas kono de la mistero, kono ĝojoplena, kono laŭ la Spirito, kompleta kompreno de la mistero de Kristo, al kiu ĝi rilatas kiel al sia centro; ĝi estas nek sistemo, nek abstraktaĵo, nek ideologio.

La kredkonfeso estas deira kaj alvena punkto de la katekizo. Ĝia celo estas, ke la komunumo de la kredantoj deklaru, ke Jesuo, Filo de Dio, la Kristo, vivas kaj estas Savanto.

Pro tio, modelo de ĉiu katekizo estas la bapta katekumeneco, kiu estas la specifa formiĝo, per kiu la plenkreskuloj, konvertitaj al la kredo, alvenas al la konfeso de la bapta kredo dum la antaŭpaska nokta adorado. Dum tiu prepara periodo, la katekumenoj ricevas la Evangelion (nome la Sanktan.Skribon). kaj ĝian eklezian konkretiĝon, kiu estas la Kredkonfeso.

La katekizo povas konsisti el multaj aliaj formoj (sankta predikado, in­struado de la religio en la lernejoj, religiaj programoj radiofoniaj kaj tele­vidaj), respondantaj al la manieroj de socia komunikado kaj de instruado karakterizaj de difinitaj epokoj.

Ĉiukaze estas necese starigi kriteriojn, laŭ kiuj iu formo de komunikado estu vere katekiza. Ne ĉiu instruado, eĉ religia, estas per si mem eklezia katekizo. Kontraŭe, ankaŭ okaza interparolo, atinganta la homon en lia konkreta situacio kaj orientiganta lin al Kristo, povas havi katekumenan karakteron. Sed en tiu okazo ĝi devas transdoni la esencajn elementojn aŭ la konsistan enhavon de la evangelia mesaĝo, kiu povas nek esti ŝanĝata, nek esti  prisilentata («Evangelii Nuntiandi», 25).

La integra kaj viva: enhavo, transdonita per la Kredkonfeso, trans­donas la fundamentan kernon de la mistero de Dio Unu- kaj Tri-persona, kiu estis al ni revelaciita per la mistero de la Filo de Dio Enkarniĝinta kaj Savanto, ĉiam vivanta. en sia Eklezio.

Por rekoni la fidelecon en la integra transdono de la evangelia mesaĝo kaj la aŭtentike katekizan formon de la vortoj, per kiuj estas transdonata la kredo, estas necese prikonsideri kaj la instruan kaj la paŝtistan oficon de 1’ Eklezio.

 

Katekizo kiel «rememoro»

 

9. Ĝi estas alia tre grava aspekto de la agado de la Eklezio: ĝi memorigas kaj ĝi celebras la oferon memore al Sinjoro Jesuo, ĝi plenumas la re­memorigan preĝon.

Vere, la vorto kaj la agado de la eklezia komunumo havas sian forton nur, ĉar ili estas la vorto kaj la agado, kiuj hodiaŭ deklaras, ke Jesuo estas la Sinjoro, kaj kondukas al Li. Tiamaniere la katekizo estas ligita kun la tuta sakramenta kaj liturgia agado.

La katekizo estas, por nia tempo, la manifestado de la mistero kaŝita de la jarcentoj en Dio (Kol 1, 26). Tial la unua parolo uzata de la katekizo estas la Sankta Skribo kaj la Kredkonfeso. Sekve, la katekizo estas aŭten­tika enkonduko al la «lectio divina», nome al la legado de la Biblio, sed «laŭ la Spirito», kiu troviĝas en la Eklezio, kaj per sia ĉeesto en la apostola ofico kaj per sia agado en la kredantoj. La Sankta Skribo ebligas al ĉiuj kristanoj uzi komunan parolon. Estas normala afero, ke, dum la formiĝa periodo, la kristanoj lernu parkere iujn bibliajn sentencojn, precipe el la Nova Testamento, aŭ iujn liturgiajn formulojn, kiuj tre klare ilin entenas, kaj aliajn komunajn preĝojn.

La kredanto asimilas ankaŭ tiujn kredesprimojn ellaboritajn de la kristanoj dum la jarcentoj, kiuj estis kolektitaj en la ĉefaj dokumentoj de la Eklezio.

Tiamaniere, esti kristano signifas eniri en vivan tradicion, kiu, tra la historio de la homoj, pruvas, ke en Jesuo Kristo la Vorto de Dio akiris la homan naturon. Fine, la katekizo estas «transdonado de la dokumentoj pri la kredo». La temoj, kiujn ĝi elektas, kaj la maniero, en kiu ĝi disvol­viĝas, respondas al la aŭtentika fideleco al Dio kaj al la homo en Jesuo Kristo.

(daŭrigota)

 al la indekso

 


 

TRAFAJ ARGUMENTOJ POR MISTRAFA CELO:

PLEDO POR REVALORIGO DE LATINA LINGVO

 

 La 25-an de majo 1978, la Vatikana Radio elsendis intervjuon de la ĵurnalisto Paolo Salvo al la hispana jezuito Félix Sanchez Vallejo, profe­soro pri latina lingvo ĉe la Pontifika Gregoria Universitato; jen ĝia traduko:

 

De kelka tempo, ĉiam pli insiste, cirkulas la ideo de revalorigo de latina lingvo en la kadro de la Eŭropa Ekonomia Komunaĵo. Komuna al multaj estas la timo, ke iĝu nehaltigebla la perdo de eiĉa havaĵo, historia, literatura, humanisma, jura, kiu favore influis la eŭropajn kulturojn dum pluraj jarcentoj. Oni aldonas, kun ioma zorgo, ke la definitiva malapero de latino kuntrenos iujn valorojn, kiuj estas universale konsiderataj kiel fundamentaj.

Pri la temo estis intervjuita pastro FéIix Sanchez Vallejo:

 

Demando: Kiu estas, laŭ vi, la kaŭzoj de ĉi tiu abrupta nostalgio pri la lingvo de la iama Romo?

 

Respondo: Antaŭ ĉio, la koncepto mem de Komunaĵo. Se ni volas formi veran komunaĵon de nacioj, unuecan familion, ni urĝe bezonas komunan lingvon. Por ĉi tiu celo certe ne taŭgas la angla, kvankam ĝi jam multe antaŭeniris en la konkero de fakta hegemonio; psikologiaj baroj igas nepense­bla la akcepto de unu el la naciaj lingvoj. Teorie ĉiuj konverĝoj eblus... sed eŭropanoj estas «varmaj» estaĵoj, kaj sendube, ne povas ekesti akordo pri tio.

Alia kaŭzo, estas la serĉo de elemento, kiu unuecigu pli ol la ekono­miaj kaj politikaj interesoj. Politiko kaj ekonomio kunigas la regantojn, ne la simplajn civitanojn. kiuj eĉ suspektas, ke ili estas manipulataj de supraj interesoj. Komuna lingvo, kontraŭe, irigos nin renkonte unu al la alia, kun etenditaj brakoj!

Tria kaŭzo: ni jam estas lacaj pro la spektaklo de la plurlingvaj inter­naciaj renkontiĝoj; tio igas peza la funkciadon kaj balasta kaj laciga la buro­kratan preparon. La Eŭropa Parlamento, kiu stariĝos venontjare, ne havos facilan vivon, ĝuste pro la lingvaj malfacilaĵoj. Eĉ se ĝi funkcios en tri lingvoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj, tamen ekstaros la lingvaj minoritatoj, kiuj defendos sian pravegan civitanan rajton.

 

Demando: Ĉu vi opinias, ke la propono por revalorigo de latino havas ian sukceseblecon?

 

Respondo: Certe jes! Sed la demando estas nekompleta. Se oni parolas nur pri «revalorigo», tio ridigas. Mia fido, kontraŭe, iĝas neskuebla se oni aldonas esencan metodan detalon: «revalorigo pere de televido» eĉ plibone «pere de eŭrovizio».

 

Demando: Kiuj estas la eŭropaj landoj plej sentivaj koncerne la reakiron de ĉi tiu kultura riĉaĵo?

 

Respondo: Memkompreneble, ĉar kunludas la alternativo esti subpremataj de la hegemonio de la angla, Francio kaj Germanio. En ĉi tiu lasta Lando, estas tre aktivaj la grupoj por studo kaj uzo de latino, kiuj taksas entuziasmiga ĉi tiun proponon de latino por Eŭropo. Simpatiojn oni trovos ankaŭ en la orienteŭropaj Landoj, kaj pli konkrete en Rumanio, kiu ĉiam pli sentas nostalgion pri sia latina deveno.

 

Demando: Konkrete, kion oni preparas nuntempe?

 

Respondo: Oni klopodas kunigi ĉiujn fortojn, kiuj postvivis la dekadencon de latino, cele al ĉi tiu nia konverĝo. La propono de televida ĵurnalo en la­tino, per Eŭrovizio, aspektas alloga kaj bonsukcesa (tiel oni denove enkon­dukus la latinan lingvon en la uzon de la eŭropaj popoloj), kaj ĝi ŝajnas la plej sekura kaj malplejkosta rimedo, ĉar ĝi ne ĝenus la ministrojn pri publika instruado, nek mobilizus la instruist-amasojn. Oni ĵus decidis pledi por ĉi tiu iniciato ĉe la Eŭropa Konsilantaro. Je privata nivelo, malfermiĝas nun vasta propaganda kampanjo».

 

  al la indekso

 


 

DU MONDPERCEPTOJ

 

Kiam, en 1957, estis lanĉita la unua sputniko, la itala poeto Salvatore Quasimodo (1901-1968) verkis ĉi tiun «laikan» poemeton, kiu, siatempe, vekis multajn diskutojn:

 

AL LA NOVA LUNO

 

Komence Dio kreis la cielon

kaj la teron, li poste en la ĝusta

tago ĉielen metis la lumegojn

kaj plenripozis en la sepa tag’.

Post miliardoj da jaroj la homo,

laŭ lia bildo kaj samo .farita,

eĉ ripozinte neniam, per sia

inteligent’ laika

sen ajna tim’, en ĉielon serenan

de iu nokt’ oktobra

metis aliajn lumegojn egalajn

al la jam turniĝantaj

de post la kreo de l’ mondo. Amen.

 

(laŭ afabla permeso de la itala eldonejo «Mondadori». El la itala tradukis Gaudenzio Pisoni).

 

Kvazaŭ responde al tiu vivkoncepto, alia itala poeto, Bruno Nardini, tiel primeditis la bazan kristanan pregon:

 

PATER NOSTER

 

Pater noster qui es in coelis

finfine ankaŭ mi alvenas tien

kaj okulgape mian Teron vidas

elleviĝanta el planeda nokto,

(ĝi belas flava pro la kontinentoj,

pro l’ nuboj blanka kaj pro l’ mar’ lazura).

 

La sangon nun alpuŝas mi konkere

al foraj mondoj kaj senpeze ŝvebas

en kosmo entenanta la tutaĵon

kun nedirebla nomo, via Nomo.

Sanctificetur nomen tuum.

 

El la proksima Lun’ ne plu mistera

ĝis la stelid’ ankoraŭ nekonebla

- ĉi supre kie multobliĝas steloj

pro lumdonaco - iĝas evidenta

la Regn’ eterna de saĝeco via,

ekzempl’ al ni. Adveniat regnum tuum.

 

Vi estas nevidebla fajro kiu

lumigas Regnon per la Nom’, vi estas

am’ oferita kiu viktimiĝas.

Jen via Volo. Plenumiĝu tiel

ĝi inter ni. Fiat voluntas tua

sicut in coelo et in terra.

 

Mi estas tero, estas mineralo

miksita kiun nutras vi kaj helpas

per la laŭvica ŝanĝo de sezonoj

de tagoj kaj de noktoj. Ne senigu

min je la tera pano. Panem nostrum

cotidianum da nobis hodie.

 

Mi estas tervivaĵo kiel trunko

radikiĝinta kaj levanta alten

foliojn, florojn, fruktojn.

Min ligas miaj gentoj, tempoj, lokoj

kiel la stelon la orbit-sistemo

(ĉar la libero sen obe’ ne eblas)

mi ŝuldas amon, konsciencriproĉon

de vi nur absolveblan - et dimitte

nobis debita nostra ­-

kaj reguligos mi identan konton

al la samuloj kiujn mi ankoraŭ

en via nom’ ne diras fratoj.

Sicut et nos dimittimus

debitoribus nostris.

 

Kaj marŝas sur la tero mi pilgrimo

nur de mi mem, inter naskiĝ’ kaj morto,

kiel ĉiu estaĵo

kiu al astra forto ne rezistas.

Sen via help’ la karno min perfidas,

do vi ne provu gin.

Et ne nos inducas in temptationem.

 

Sed guto estas mi de via maro:

en mi rebrilas via di-esenco

sub la opaka ter’ de mia korpo.

Mi estas la Estaĵ’ al vi simila

pri la substanco kiel fil’ al patro

kaj timas mi la ĉiam daŭran tenton

pro kiu l’ vojo por reveni longas.

Al Malamik' min ekzaltanta kaŝe,

sed nur por nei vin al mi, vi scias,

mi sola ne rezistas - miafate.

Ne lasu tenti min en la Spirito,

sed libera nos a malo.

Ke mi ne perdu similecon vian.

 

(Laŭ afabla permeso de la aŭtoro. El la libro «Il dono degli dči», ediz. «Centro Internazionale del Libro S.p.A.», Firenze. EI la itala tradukis Gaudenzio Pisoni).

 

al la indekso

 


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

HOMA VIVO

«Kiamezure oni rajtas disponi pri la homa vivo?»: jen la titolo de eseo publikigita en Svislando, zorge de la Nacia Komisiono «Justitia et Pax» (Justeco kaj Paco). Ĝi pritraktas la valoron de la homa vivo en nia socio, el la vidpunkto de la kristana moralo. La eseo aperas en momento, en kiu oni diskutadas pri la laŭleĝa pravigo de abortigo kaj eŭtanazio, kiuj baziĝas sur la konvinkiĝo, ke la homo rajtas disponi pri la homa vivo. La eseo celas meditigi pri la neforigebla valoro de la homa vivo, kiu restas tia ankaŭ en nia nuntempa socio.

 

PORTUGALIO

32,5% el la portugalaj katolikoj regule partoprenas la dimanĉan Meson, kaj 28% komuniiĝas. Ĉi tiuj donitaĵoj devenas el esploro farita pasintjare, zorge de la portugala Episkopara Konferenco. El la enketo rezultis ankaŭ, ke el la aktivaj katolikoj 61% estas virinoj kaj 39% viroj. La absoluta nom­bro de la aktivaj katolikoj estas 2.413.000; ili estas proporcie pli multnombraj en la Nordo de la Lando (537.000 en la diocezo de Porto, kompare kun la pli ol 1.500.000 katolikoj; 407.000 en Braga, el 1.022.000). En la sudo, kon­traŭe, la procentaĵoj estas tre pli malgrandaj: 17.000 en la ĉefdiocezo de Evora (el 290.000 katolikoj); 7.000 en Beja (el 215.000).

 

POLAJ GE-MISIISTOJ

Estas entute 1.007 la ge-misiistoj, kiuj forlasis Pollandon por sin dediĉi al la evangelizado en la diversaj kontinentoj. En 1977, 53 personoj forlasis Pollandon tiucele: 22 religiuloj, 8 diocezaj sacerdotoj, 1 helpanta frato kaj 22 religiulinoj. Ili iris al Afriko (34), Latinameriko (15) kaj Aŭstralio (4). Same en 1977, 114 polaj ge-misiistoj pasigis sian libertempon en Pollando, ĉe siaj familioj kaj religiaj kongregacioj, kaj partoprenis ĝisdatigajn kursojn - en la Centro de Laski apud Varsovio.

 

INDONEZIO

Nur 7% el la 130 milionoj da indonezianoj estas kristanoj. Katolikoj loĝas precipe en la insuloj Flores kaj Timor kaj - en la regione Batak (Su­matro). La plimulto el ili troviĝas en la ĉefdiocezo de Medan (Sumatro), kie agadas nederlandaj kaj indoneziaj kapucenoj. Ili prizorgas 35 misi-centrojn kaj 848 duarangajn misiostaciojn, kiuj servas ĉirkaŭ 250.000 katolikojn.

Antaŭ 20 jaroj, la nederlanda kapuceno patro Van Damm fondis en Medan «Karitato-Centro»-n, por helpi la loĝantaron per nutraĵoj, vestoj, sa­nitara kuracado kaj loĝejoj. Hodiaŭ la indonezia kapuceno patro Sihotang agadas por stimuli la loĝantaron al la mem-evoluo. Inter la plej rimarkindaj iniciatoj, kiujn li starigis, menciindas Altlernejo pri Agrikulturo, Centro por favorado de familia vivo, kaj prunto-banko («Credit Unions Darlehens­-kassen»).

 

SACERDOTA AĜO

Laŭ la ĵus aperinta sepa volumo de la «Annuarium statisticum Eccle­siae» (Statistika Jarlibro de la Eklezio), kies donitaĵoj rilatas al 1976, la meza aĝo de la diocezaj sacerdotoj estas 53 jaroj en Eŭropo (56 en Francio, 52 en Italio, 47 en Pollando), 44 en Afriko, 47 en Azio kaj 48 en Centra Ameriko. Konsiderinde plimultiĝas la novicoj kaj la diakonoj.

La statistika jarlibro, prizorgita de la Ŝtata Sekretariejo de la Sankta Seĝo, estas en la lingvoj latina, angla kaj franca.

 

MALJUNULA APOSTOLA AGADO

La aŭstraliaj religiaj ordenoj pristudas novajn formojn de apostola agado por tiuj membroj, kiuj superis 60 jarojn: tio, sekve de la forta malkresko de la junularaj vokiĝoj en Aŭstralio dum la lasta jardeko, precipe ĉe monaĥinoj. Nuntempe, daŭre kreskas la nombro de la aŭstraliaj gereligiuloj pli ol 60-jaraj, kaj do oni devas trovi novajn formojn de apo­stola agado, taŭgajn por nejunaj homoj.

Aparte monaĥinoj pli ol 60-jaraj povus sin dediĉi al la laboro ĉe la enmigrintoj, al la helpo al la patrinoj por la vartado de la infanoj, al la vizito al la malsanuloj kaj al la maljunuloj. La sperto de la nejunaj monaĥinoj povas multe bonfari al la eklezia komunumo. Krome, oni pristudas novajn agadojn por tiuj gereligiuloj, kiuj ankoraŭ ĝuas bonan sanon malgraŭ la aĝo. Tio postulas renovigon kaj spiritan ĝisdatigon de la diversaj religiaj ordenoj.

 

KOPIOJ

La katolika komunumo en Somalio celebris antaŭ nelonge la 50-jaran datrevenon de la konstruo de la Katedralo de Mogadiŝo, dediĉita al la Madono. La preĝejo, laŭ araba-normana stilo, el blanka ŝtono, estas fidela kopio de la Katedralo de Cefalů (Sicilio), de la 12-a jarcento.

Somalio, ĉe la Afrika Korno, havas surfacon de pli ol 637 mil kvadrataj kilometroj, kaj loĝantaron de preskaŭ 4 milionoj da homoj, plejparte muzul­manoj. Katolikoj estas apenaŭ iom pli ol 2.500: ĝenerale iamaj italaj kolo­niintoj, diplomatoj kaj fremdaj spertuloj. Episkopo de Mogadiŝo estas la franciskano mons. Colombo, deventata el la ĉefdiocezo de Milano (Italio).

 

SENPAGE

La cisterciana monaĥejo de San Pedro de Cardeňa, la unua fondita de benediktanoj en Hispanio, estis komplete restaŭrita per 11-jara laboro, volon­tula kaj senpaga. La monaĥejo, kies origino datumas de la 6-a jarcento, estis preskaŭ tute detruita de brulego la 2-an de februaro 1967.

La restaŭraj laboroj estis prizorgitaj de Angel Blanco Escudero, kon­stru-entreprenisto, kiu metis je dispono de la monaĥoj sian sperton, la mate­rialon kaj la teknikajn rimedojn, La laboro estis liverita de la monaĥoj, kaj de la soldatoj de la 6-a milita regiono de Hispanio. Blanco Escudero kon­fesis: «Temis pri donkiĥota ago, pri miraklo. Ne ŝajnas vere, ke oni povis fari ĉi tion, kaj senpage».

La historio de la monaĥejo, kiu troviĝas je 11-kilometra distanco de Burgos, estas ligita al la famkonata Cid, kiu ripozas en la preĝejo kune kun la edzino. Nuntempe, ĝi gastigas 36 cistercianojn.

 

USONO

Kvar sacerdotoj laŭ latina rito de la ĉefdiocezo de Miami regule cele­bras la liturgion laŭ orienta rutena rito, ĉe la bizanca preĝejo honore al Sankta Bazilo, kun la aprobo de la Vatikana Kongregacio por Orientaj Eklezioj. «Temas pri esprimo de amikeco kaj estimo - klarigis la ĉefepiskopo de Miami, mons. Edward McCarthy - por niaj katolikaj fratoj laŭ bizanca rito, kiuj, pro la nesufiĉo de la koncerna klerikaro en nia regiono, alie ne havus la eblecon plenumi la kulton laŭ propra liturgio». La ĉefepiskopo ankaŭ substrekis, ke «temas pri signo de respekto de la universala Eklezio por siaj fideluloj laŭ antikva orienta tradicio». En Usono vivas preskaŭ 600.000 katolikoj laŭ orienta rito. La bizanca rito (kiu ankaŭ koncernas la rutenan, ukrajnan kaj melĥitan komunaĵojn) estas la plej disvastiĝinta en la Lando post tiu latina.

 

al la indekso

 


 

EKUMENAJ INFORMOJ

 

BIBLIO

La kontribuo de la katolika Eklezio al la disvastigo de la Biblio estis substrekita de la Prezidanto de la Monda Unuiĝo de la Bibliaj Societoj, d-ro Oswald Hoffman, usona luterana pastoro. Dum intervjuo en Sidnejo (Aŭstralio), d-ro Hoffman esprimis varman dankon al la katolikaj studuloj, engaĝitaj en la biblia apostola agado, kaj aldonis, ke la remalkovro de la Biblio spertas kreskantan ritmon. Ekzemple, en Aŭstralio ĵus vendiĝis 250.000 kopioj de la plej lasta eldono de la Sankta Libro.

 

SUDAFRIKO

Estis benita kaj inaŭgurita en Stellenbosch preĝejo, kiu estos komune utiligata de katolikoj kaj de anglikanoj. La ceremonio estis celebrita de la katolika ĉefepiskopo de Kaburbo, kardinalo Mc Cann, kaj de la anglikana ĉefepiskopo Bill Burnett. La proprieto de la konstruaĵo (dediĉita al Ĉiuj Sanktuloj) estas de ambaŭ religiaj komunumoj.

La iniciato starigi unu solan preĝejon por la loĝantaro de Stellenbosch, konsistanta el anglikanoj kaj katolikoj, ŝuldiĝas al la dominikana patro Arnold Diephuis kaj al la loka anglikana pastoro, Edward Goodyer.

 

ETIOPIO

La katolika komunumo kaj tiu ortodoksa de Dire Dawa akordiĝis por konstrui sanktejon, honore al Sankta Gabrielo, en la zono de Sabiem, kie vivas miloj da kristanoj sed ne ekzistas preĝejoj.

La iniciato estis lanĉita de la jezuita patro Payeur. El la bezonata sumo, jam 40% estis kolektitaj, respektive 30% ĉe katolikoj kaj 10% ĉe orto­doksuloj. La fundamentoj de la pregejo estas finitaj, samkiel la fera strukturo.

 

EGIPTIO

La ortodoksa patriarkujo de Aleksandrio iniciatis la tradukon en la grekan de la verkoj de la fama angla kardinalo John Henry Newman, granda antaŭulo de ekumenismo. Ortodoksuloj aparte interesiĝas pri Newman, ĉar li multe pristudis la historion de la patriarkujo de Aleksandrio.

 

MALAVIO (AFRIKO)

La katolika kaj protestanta Eklezioj de Malavio kompletigis komunan tradukon de la Nova Testamento en modernan lingvon «chichewa». La iniciato startis en 1969, kiam oni decidis traduki la Biblion en lin­gvaĵon, kiu povu esti legata kaj komprenata de la tuta loĝantaro, inkluzive de nekristanoj. La petoj koncerne la novan eldonon estas multaj, kaj verŝajne la unuaj 10.000 ekzempleroj ne sufiĉos. Nun oni prilaboras la tradukon de la cetera parto de la Biblio, kiun oni esperas kompletigi en 1979.

 

TELEVIDO EN ZAIRO

Ĉiun dimanĉon, la zaira televido dediĉas po 45 minutoj (de 10.15 gis 11) al religiaj elsendoj. La unuan dimanĉon de ĉiu monato prizorgas la elsendon protestantoj, la duan katolikoj, la trian kimbangistoj, kaj la kvaran muzulmanoj. Same al religiaj elsendoj la zaira radio dediĉas ĉiun dimanĉon unu horon (de 7.30 gis 8.30): la unuan kaj la trian dimanĉon prizorgas la programon muzulmanoj kaj kimbangistoj (po duonhoro) , la duan kaj la kvaran kato­likoj kaj protestantoj. En la monatoj, kiuj havas 5 dimancojn, la kvina diman­ĉo - laŭ decido de la Eklezioj - estas dediĉita al ekumena celebrado.

 

LATINAMERIKAJ LUTERANOJ

En Latinameriko vivas, nuntempe, preskaŭ unu miliono da luteranoj. La plimulto el ili (pli ol 800.000) troviĝas en Brazilo, precipe en la Ŝtatoj Rio Grande do Sul, Santa Catarina kaj Paranŕ.

La diversaj komunumoj kuniĝas en tri Federacioj: la Evangelia Eklezio laŭ luterana konfesio (650.000 membroj), la Evangelia Luterana Eklezio (pli ol 160.000 membroj) , kaj la Asocio de Liberaj Luteranaj Eklezioj.

 

  al la indekso

 


 

 

LASTE APERIS . . .

 

. . . plaĉa kaj interesa volumo (numero 6 en la IKUE-serio), kun ti­tolo «Enkonduko al ekumenaj problemoj». La verko, de la konata espe­rantista helpepiskopo de Varsovio, Mons. Władisław Miziołek, estis tra­dukita el la pola de Bolesław Monkiewicz, kaj lingve reviziita de la Vicpre­zidanto de KELI, pastoro Adolf Burkhardt (kiu ankaŭ verkis la antaŭpa­rolon). Kunordigis la tuton P. Czesław Biedulski.

Ni citas el la antaŭparolo:

«Al multai kristanoj ŝajnas, ke la ekumena vojo estas tro dorna por suriri ĝin, do ili prefere tenas sin for, ŝparante al si elreviĝojn kaj perdon de energio kaj elano. Sed kiu estas preta malfermi siajn okulojn kun danka atendemo, baldaŭ vidos, kiom Dio jam faris ĝuste en nia generacio.

La verko de katolika episkopo W. Miziołek, kiun li eksplicite dediĉis al la intertempe mortinta luterana eklezia gvidanto, Z. Michelis, informas pri gravaj ŝtupoj kaj etapoj sur tiu vojo. Mi rekomendas ĝian zorgan studon al ĉiu kristano, kiu ne kontentiĝas pri sia enuigita ĉiutaga persona sperto, sed emas rigardi trans barilojn kaj murojn».

La 7-a publikaĵo en la IKUE-serio estas la longe atendita «Kristana Esperantista Jarlibro 1978», komuna eldono de IKUE kaj KELI. Temas pri utila kaj belaspekta publikaĵo, kiu estos sendita al ĉiuj membroj de IKUE.

Fine (por la momento, almenaŭ!) aperis ankaŭ 8-a publikaĵo, negranda sed ĉarma «Esperanta Meslibreto».

 

 al la indekso

 


 

 

LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EKLEZIO

 

POLLANDO

La pola diocezo de Włocławek plenumas regulan religian servon por blinduloj kaj surdmutuloj, pere de taŭgaj iniciatoj, kiuj prikonsideras la kon­cernajn fizikajn mankojn. Ĉiumonate okazas preĝkunveno en la domo de la «Fratinoj de la Senmakula», kun la ebleco ricevi la sakramenton de kon­feso. En la liturgiaj renkontiĝoj por surdmutuloj, la prediko kaj la komento de la Meso okazas en la karakteriza gestlingvo de la koncernatoj.

 

SUDA KOREO

Estis publikigita en Seulo la eldono en la korea de la apostola alvoko de Paŭlo VI «Evangelii Nuntiandi». La broŝuro, kiu entenas 116 paĝojn, havas efikan formaton kaj klaran preson; la traduko (prizorgita de la korea episkopara konferenco) estis efektivigita laŭ altnivela stilo, tamen komprenebla de ĉiuj. Por plibone precizigi kelkajn vortojn kaj esprimojn, oni utiligis ĉinajn tipojn.

 

EKUMENA BIBLIO

Aperis en Madrido (Hispanio) ekumena versio de la Biblio en kastilia lingvo. La traduko, prizorgita de 15 katolikaj kaj protestantaj bibliistoj, estas la frukto de interkonsento starigita en 1971 inter la Katolika Eklezio kaj la ceteraj enlandaj Eklezioj.

La versio estis farita surbaze de la «Kunmetitaj Reguloj» de la Vatikana Sekretariejo por la Unuiĝo de la Kristanoj kaj de la Monda Biblia Ligo. La traduko, plenumita per lingvaĵo facile alirebla de la nuntempa homo, estas pliriĉigita per multnombraj piednotoj kaj referencoj, kiuj plifaciligas la komprenon de la sankta teksto.

 

 al la indekso