Enhavo de Espero Katolika numero 9/1978

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 Sur la kovrilo: Papo Johano Paŭlo la unua

 

 

·         LA MORTO DE PAŬLO SESA

·         LA TESTAMENTO DE PAŬLO SESA

·         TELEGRAMOJ DE IKUE

·         LA NOVA PAPO

·         MESOJ EN ESPERANTO

·         JUNULARO AKTIVAS

·         EPISKOPA SALUTO

·         KOTIZOJ POR 1979

·         IKUE-KONGRESO EN LUKSEMBURGO

·         NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS  (Josef König/ F.R. Germanio; Kard. Paŭlo Yu Pin/ Tajvano)

·         EKUMENAJ KUNVENOJ KADRE DE LA 63-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN VARNA (20.7-5.8.1978) (Irena Szanser)

·         VOĈDONOJ

·         PAROLO DE LA METROPOLITO JOZEFO DUM LA EKUMENA DISERVO EN LA ORTODOKSA KATEDRALO DE VARNA (30.7.1978)

·         NI GRATULAS KAJ BONDEZIRAS (Giuseppe Carassa/ Italio; Adolf Halbedl/ Aŭstrio)

·         ESPERANTO EN RADIO

·         HOMAJ RAJTOJ EN TEORIO KAJ PRAKTIKO (Antonio De Salvo)

·         LANDAJ REPREZENTANTOJ DE IKUE

 

 


 

LA MORTO DE PAŬLO 6-A

 

Profunda kortuŝo, sincera doloro, unuanima bedaŭro. Tiel la tuta mondo priploris Papon Paŭlon 6-an, la Papon de la Gentoj. Kun li malaperis ne nur granda Papo, sed ankaŭ tre sentiva interpretanto de nia tempo, kaj patro, kiu sin dediĉis komplete, ĝis la fino, al la bono de la granda homa familio. Kun Paŭlo 6-a malaperis sincera kaj lojala amiko de ĉiuj, sed precipe de la malriĉuloj kaj de la subprematoj; kuraĝa majstro de l’ vero; kaj, sam­tempe, bona samariano, kiu pasis tra la mondo bonfarante kaj ame flegante ĉiun vundon.

Sufiĉas relegi la tekston de lia lasta dimanĉa alparolo, kiun li ne povis eldiri: lia penso iras al la malriĉuloj, «al la senlaboruloj, al la malsatantoj, al tiuj, kiuj penas por trovi taŭgan lokiĝon en la ekonomia kaj socia vivo». Tiel Paŭlo 6-a mortis, la 6-an de aŭgusto: pensante al tiuj, kiuj soifas je justeco; misiisto de espero, ĝis la fino, en mondo, kiu nepre bezonas esperon.

Kun Paŭlo 6-a malaperis la Papo de la vivo, de li defendita kun firmeco ĉie, kie ĝi estis minacata aŭ perfortata; la senlaca konstruanto de paco; la singarda naviganto, kiu, en perturbata historia momento, kapablis montri altvaloran ekvilibron, evitante, kiam eble, la alprenon de rigidaj starpunktoj, kiuj estus povintaj nur kaŭzi disiĝojn; Papo, kiu kuraĝigis ĉiujn sanajn ener­giojn elstarantajn en la Eklezio, kaj kiu, kun historia sento, travivis kaj sentis la bezonon superi la kadron mem de la katolika Eklezio por trovi renkonto-punkton kun la mondo nekatolika, nekristana kaj nekredanta: renkonto-punkton, kiun li indikis en la akordo por konstrui la pacon, en la defendo de la vivo en ĉiu stadio, en la ŝirmado de la bazaj homaj rajtoj, en la antaŭenigo la evoluo de ĉiuj popoloj.

 

La kernaj punktoj de la pontifika periodo de Paŭlo 6-a

 

Paŭlo 6-a mem tiel resumis, la 29-an de junio 1978, la kernajn punktojn de sia papeco: senlaca gardado de la veroj de la apostola kredo; defendo de la homa vivo kontraŭ minacoj, perturboj aŭ forigoj.

Celebrinte Meson en Sankta Petro, la Papo indikis la Sanktulojn Petron kaj Paŭlon kiel «la grandajn kolonojn de la roma kaj de la universala Eklezio», kaj aldonis:

«Rigardante al ili, ni lanĉas resuman rigardon al tiu periodo, dum kiu la Sinjoro konfidis al ni sian Eklezion; kaj, kvankam ni konsideras nin la plej malĉefa kaj neinda posteulo de Petro, ni sentas nin, en ĉi tiu lasta limo, konsolataj kaj subtenataj de la konscio, ke ni senlace ripetis fronte al la Eklezio kaj al la mondo: "Vi estas Kristo, la Filo de la vivanta Dio"; ankaŭ ni, kiel Paŭlo, sentas, ke ni povas diri: "Mi plenumis la bonan batalon, mi finis mian kuron, mi konservis la kredon"».

Paŭlo 6-a memorigis, pri tio, la ĉefajn dokumentojn de sia papeco, «kiuj markis la etapojn de tiu suferplena amo kaj servo al la kredo kaj al la disciplino»: la enciklikon «Ecclesiam suam», en kiu estis indikitaj la agadlinioj de la Eklezio en si mem kaj en ĝia dialogo kun la disiĝintaj kristanaj fratoj, kun la nekristanoj kaj kun la nekredantoj; la «Mysterium fidei», pri la Eŭkaristia doktrino; la «Sacerdotalis Caelibatus», pri la sindono, kiu distingas la pastran oficon; la «Evangelica testificatio», pri la atesto, kiun la religiula vivo nuntempe estas vokata doni; la «Paterna cum bene­volentia», tuj antaŭ la komenciĝo de la Sankta Jaro, pri la repaciĝo interne de la Eklezio; la «Gaudete in Domino», pri la transforma riĉeco de la kristana ĝojo; la «Evangelii nuntiandi», kiu skizis la panoramon de la hodiaŭa evangeliza agado de la Eklezio.

 

La defendo de la homa vivo

 

Paŭlo 6-a aparte menciis la engaĝitecon, kun kiu li defendis la homan vivon:

«Antaŭ ĉio, ni substrekis la devon favori la progreson teknikan kaj materian de la evoluantaj popoloj, per la Encikliko "Populorum progressio". Sed la defendo de la vivo devas komenciĝi de la fontoj mem de la homa ekzisto». Memoriginte la admonon de la KonciIio, laŭ kiu «la homa vivo, post la koncipo, devas esti zorge protektata», Paŭlo 6-a tiel daŭrigis: «Ni nur plenumis ĉi tiun ordonon kiam, antaŭ dek jaroj, ni eldonis la Enciklikon "Humanae vitae", kiu inspiriĝas je la netuŝebla instruo de la Biblio kaj de la Evangelio, konfirmanta la regulojn de la natura leĝo kaj la neforigeblajn preskribojn de la konscienco pri la respekto de la vivo, kies transsendo estas konfidata al la respondeca patreco kaj patrineco».

 

Pri li oni diris

 

Jen kelkaj komentoj okaze de la morto de Paŭlo 6-a:

«Papo Paŭlo 6-a estis unu el la grandaj Papoj de nia jarcento. Oni povas lin difini senhezite la Papo de la renovigo de la romkatolika Eklezio, de la repaciĝo inter la kristanoj, de la interkonsento kaj de la kunlaboro inter ĉiuj religioj; la defendanto de la homa digno, kun aparta konsidero al la flankenpuŝitoj; la heroldo de la homaj rajtoj kaj de la forigo de la rasaj diskriminacioj; la defendanto de la religia libero kaj la ĉefa aganto por la paco en la mondo».

(Dimitrios, ekumena Patriarko de Konstantinopolo, 7.8.1978)

 

«La 15 jaroj de papeco de Lia Sankta Moŝto Paŭlo 6-a estos memorataj kiel ŝlosila periodo en la vivo de la katoIika Eklezio kaj de la aliaj kristanaj EkIezioj. Dum ĉi tiuj jaroj estis ĵetitaj la bazoj por nova kaj daŭra unuiĝo de ĉiuj Eklezioj... La engaĝiteco de Paŭlo 6-a en la defendo de la tradicioj de la katolika Eklezio kaj en la favorado de la unuiĝa afero, naskiĝas el vivo profunde devota kaj humila, dum lia granda amo al la evangelia atesto de la Eklezio disradiiĝis trans la limojn de la katoIika Eklezio.

Paŭlo 6-a konceptis sian oficon kiel rimedon je la servo de la paco en la mondo, kaj senlace li memorigis al la Eklezio kaj al ĉiuj ĝiaj membroj la devon kontribui forigi la minacon de la milito. Li kuraĝigis al vigla atesto por la justeco favore al la malriĉuloj kaj al la subprematoj. Dum lia papeco, multaj katolikoj malkovris novajn perspektivojn de atesto kaj de agado en la socia vivo».

(Ekumena Konsilantaro de la Eklezioj, Ĝenevo, 7.8.1978)

 

«Certe ne temas pri la ondo de skua emocio, kiu trafis la mondon ĉe la morto de Papo Johano, kaj ankaŭ ne pri la nostalgia entuziasmo por la protagonisto de la paco kaj de la justeco dum la angorplenaj jaroj de la lasta milito, Pio 12-a; ĉi-foje, temis pri io, kion mi kuraĝus diri pli profunda kaj pripensita.

Abrupte, sin ekmontris al la atento de ĉiuj la pontifika periodo de Paŭlo 6-a, en siaj veraj dimensioj de instruado, de kuraĝa gvidado de la Eklezio en tempoj de radikalaj transformiĝoj de la homaro, de aŭtentika, agema kaj konsola ĉeesto en ĉiuj doloraj situacioj de la kompleksa moderna socio.

Paŭlo 6-a ĉeestis, dum dek kvin jaroj, en la vivo de la Eklezio kaj de la mondo, kun ĝustatempeco, kun ekzakteco, kun diskreteco, kun aktualeco, kiujn, unuamomente, oni povis kontesti aŭ subtaksi, sed kiuj, hodiaŭ, aperas en la ĝusta dimensio de saĝeco, de klarvido, de amo kaj de doloro, agnoskata unuanime de la tuta mondo. Okaze de sia morto, eble pli ol dumvive, Paŭlo 6-a faris al la katolika Eklezio la plej altan paŝtistan servon, ĝin prezentante kiel lumon de la gentoj, esperon por la mondo, lumoplenan ateston de la ĉeesto de Dio, kiu amas kaj savas la homon, ĉiun homon, la tutan homon, kun ĉiuj eblecoj de bonfaro, kun ĉiuj hezitoj kaj kontraŭdiroj, kun ĉiuj ne­fidelecoj kaj doloroj».

(Kardinalo Ugo Poletti, Vikario de Romo, 16.8.1978)

 

«La morto de Paŭlo 6-a estis granda bato por mi. Mi konis la Papon de tre proksime; ofte mi kunlaboris kun li en tre malfacilaj aferoj, precipe en la ekumena kampo. La evoluoj, ne nur en Nederlando, starigis antaŭ li grandajn problemojn. La Papo sin sentis profunde engaĝita en la renoviĝo okazanta en la tutmonda Eklezio. Lia morto estas grava perdo por la ho­maro. Paŭlo 6-a multe esperis en la nederlanda Eklezio, kiu dum la pasin­teco donis tre grandan impulson al la katolika Eklezio. Li konsciis, ke kelk­foje ekzistas diversaj pensmanieroj inter li kaj la nederlandaj episkopoj, sed tio ne influis sur lian amon al ni».

(Kard. Johannes Willebrands, nederlanda Primaso, 7.8-1978)

 

«La morto de Paŭlo 6-a konkludas periodon markitan de problemoj tre malfacile solveblaj. La Papo alfrontis tiujn malfacilaĵojn kun totala sin­dediĉo al la vero, tia, kia li ĝin konceptis, kaj al la Eklezio, kiun li estris. Mi taksas min privilegiita, ĉar mi povis paroli kun li pasintan jaron. Mi restis trafita pro lia ĝentila firmeco kaj pro lia deziro de unueco de la Eklezio en la mondo, kaj, malgraŭ la malforteco devenanta de la aĝo, pro lia decida volo porti ĝisfunde sian respondecan pezon. Nome de la anglikana Komunaĵo - nia kara fratino, kiel li ĝin difinis - mi deziras prezenti sincerajn kondolencojn al ĉiuj membroj de la katolika Eklezio».

(Ĉefepiskopo de Canterbury, Coggan, anglikana Primaso, 7.8.1978)

 

«Paŭlo 6-a markis historian epokon, per siaj klopodoj forigi la enra­dikiĝintajn barojn de malamo inter kristanismo kaj judaismo».

(Shlomo Goren, Ĉefrabeno de Israelo, 7.8.1978)

 

«Oni devas reliefigi kelkajn pozitivajn aspektojn en la agado de la mortinta Papo. Plurfoje li parolis favore al la plifirmigo de la tutmonda paco, de la internacia malstreĉiĝo, de la malarmigo. Multon li faris por normaligi la rilatojn kun la socialismaj landoj».

(«Isvestia», organo de la soveta registaro, 7.8.1978)

 

«Ne estas facile gvidi la katolikan Eklezion en epoko de abruptaj ŝanĝiĝoj, kia la nuntempa. Sed Paŭlo 6-a estos ĉiam memorata kiel granda protagonisto de iu epoko. Li estis la unua Papo, en la historio, kiu, elirante el la italaj limoj, iris en la kvin kontinentojn por prediki mesaĝon de paco en mondo plena de perforto. Paŭlo 6-a havis universalecan koncepton de la katolika mondo, kaj ekzemplo de tio estas la internaciigo de la kardinala kolegio».

(«Indian Express», Hindio, 7.8.1978)

 

«La Papo pie mortinta, Paŭlo 6-a, estas homo respektata en la tuta mondo. Lia agado gajnis al li la estimon kaj la dankemon de ĉiuj. Same, li estis estimata kaj respektata de la rusa Eklezio. Li montris sin homo kun larĝaj vidoj kaj kun vasta engaĝiteco koncerne ĉiujn problemojn de nia mondo kaj de la Eklezio en nia tempo. Li estis, antaŭ ĉio, servanto de la Eklezio. Li multe prizorgis sian Eklezion, kaj estis malfermita al la ekumenaj kontak­toj kun la aliaj Eklezioj. Tio havigis al li la ĝeneralan estimon en la tut­mondaj kristanaj medioj. Ankaŭ multe kontribuis lia agado favore al la paco. Ses fojojn mi renkontis Lian Sanktan Moŝton Paŭlon 6-an. En tiuj renkontiĝoj mi ĉiam povis senti, ke li estas Paŝtisto kun forta kredo, kun solida religiemo. La zorgoj por la Eklezio komplete plenigis lian vivon. Samtempe, li estis klinita al ĉiuj bezonoj kaj problemoj de la EkIezio kaj de la nuntempa mondo. Li ĉiam okupis sin pri multaj aferoj; al ĉiuj demandoj li respondis simple kaj tuj, kaj post renkonto kun li oni ĉiam sentis, ke lia spirita influo efikas. En la interparoloj kun li, ĉiam enestis la ekumenaj problemoj; estis klare, ke li donas esencan lokon al la problemoj de la ekumena realproksimiĝo, por ke la regno de Kristo sur la tero estu unu. Oni vidis, ke li estas homo sincera kaj tuja, agema kaj malfermita. Mi por ĉiam konservos la memoron de Lia Sankta Moŝto, Papo Paŭlo 6-a».

(Nikodim, ortodoksa Metropolito de Leningrado, 16.8.1978)

 

La funebra ceremonio

 

Pli ol 100.000 personoj kaj pli ol 100 oficialaj delegacioj de fremdaj landoj, en simpla kaj sugestia atmosfero, ĉeestis la 12-an de aŭgusto la funebran ceremonion de Paŭlo 6-a, kiu okazis antaŭ la Sankta-Petro-Baziliko. Oni kalkulas, ke la riton povis sekvi ĉirkaŭ unu miliardo da homoj, pere de pli ol 50 televidaj retoj. Sub la okuloj de la tuta mondo, kiuj alrigardis la simplegan cipresan ĉerkon surŝultre portatan de la papaj seĝportistoj, la Eklezio donis la lastan saluton al Papo Montini. Silenta homamaso el plej diversaj aĝoj, naciecoj kaj socitavoloj, tiel omaĝis lastan fojon al la Papo pilgrimanto de paco kaj de amo.

Kardinalo Karlo Confalonieri, dekano de la Kardinala Kolegio, prezidis la funebran riton, en latina lingvo, akompanate de la koruso de la Siksta Kapelo, ĉirkaŭate de 104 kardinaloj kaj en ĉeesto de pli ol 200 episkopoj.

La entombigo de Paŭlo 6-a, post la funebra ceremonio, postulis unu horon kaj duonon. La cipresa ĉerko estis demetita en alian el plumbo (kiu pezas 500 kilogramojn), kaj la tuto estis enmetita en trian ĉerkon el kverka ligno.

En la cipresa ĉerko estis enfermitaj: notaria akto pri la entombigo, en plumba tubo; po unu ekzemplero de ĉiuj moneroj eldonitaj dum la papeco, en malgranda saketo el ruĝa veluro; la paliumo uzita de la Papo kiel roma episkopo.

 

La tombo

 

La triobla ĉerko estis enmetita, pere de argano, en fosaĵon boritan en la tero, en la vatikanaj Grotoj. Sur la tombo oni metis ŝtonon el kaŝtankolora travertino, ĉirkaŭ 300-kilograman, kun la simpla monogramo de Kristo kaj la nomo de la Papo, en latina lingvo: PAULUS PP VI.

La lasta sidejo de la Papo estas absolute simpla: nudaj estas la pavimo el blanka travertino, la tomboŝtono, la flankaj muroj de la Kapelo; nur en la fono troviĝas tri mirindaj marmoraj bareliefoj, kun Madono (atribuita al Donatello) kaj Anĝeloj.

Estis, tiel, plenumita la volo de la Mortinto.

Paŭlo 6-a estas la 146-a Papo entombigita en la Baziliko, «apud la korpo de Sankta Petro en Vatikano».

 

(laŭ Vatikana Radio, kunmetis kaj tradukis Antonio De Salvo)

 

 al la indekso


 

TELEGRAMOJ DE IKUE

 

Okaze de la morto de Papo Paŭlo 6-a, estis sendita jena telegramo, en Esperanto, al Lia Eminenca Moŝto Kard. Johano Villot:

«En la nomo de katolikaj esperantistoj de 60 landoj, bonvolu akcepti, Via Eminenco, doloresprimojn kaj sincerajn kondolencojn pro neatendita morto de Sankta Patro Paŭlo VI. La paco por la tuta homaro kaj ekumena unueco en la Eklezio - la bazaj streboj de la Mortinto - restos por ni plenumendaj taskoj.

D-ro Czesław Biedulski, Prezidanto de lnternacia Katolika Unuiĝo Esperantista».

Jena gratula telegramo estis sendita al Papo Johano Paŭlo la l-a, en itala lingvo:

«La katolikaj esperantistoj de 60 landoj bondeziras al Via Sankta Moŝto fruktodonan apostolan agadon kaj ĉielajn benojn.

Czesław Biedulski, Prezidanto de lnternacia Katolika Unuiĝo Esperantista».

 

al la indekso


 

LA NOVA PAPO

 

La nova Papo, kiu nomiĝas Albino Luciani, havas 66 jarojn. Patriarko de Venecio (kiel Sankta Pio 10-a kaj Johano 23-a), li estis nomita kardinalo la 5-an de marto 1973. Li decidis nomiĝi Johano Paŭlo l-a, duobla nomo, kiu por la unua fojo aperas en la dumiljara historio de la Eklezio, ĝuste por atesti sian volon daŭrigi la renovigan agadon de la antaŭintoj, Johano 23-a kaj Paŭlo 6-a.

 

Filo de socialisto

 

Albino Luciani estas el la nord-orienta itala regiono Venetio; li naskiĝis, ja, en Forno di Canale, vilaĝo en provinco de Belluno. Lia patro, socialisto, post multaj jaroj da elmigrado en Svislando, reiris al Italio, kaj trovis laboron kiel vitro-blovisto en Murano (Venecio). Lia filo Albino decidis iĝi sacerdoto, kaj studis filozofion kaj teologion en la Seminarioj de Feltre kaj Belluno. Li kompletigis siajn studojn en Romo, ĉe la Gregoria Universitato, kie li doktoriĝis pri teologio. Apenaŭ 22-a jara, li estis ordinita sacerdoto, kaj tuj li iĝis vicparoĥestro en sia malgranda naskiĝloko, pli poste en la apuda urbeto Agordo. Samtempe, li instruis religion en la minista teknika instituto de Agordo.

Dum dek jaroj, ĝis 1947, li estis vicrektoro kaj profesoro pri teologio en la Seminario de Belluno. Li pretigis en 1949, iĝinte ekde 1948 Vikario de la Episkopo de Belluno, Eŭkaristian Kongreson, kaj verkis katekismon, kiu jam atingis sep eldonojn kaj estis tradukita en multajn lingvojn.

 

Episkopo en Sankta Petro

 

En 1958 Papo Johano 23-a, kiu havis la okazon lin apreci kiel Patriarko de Venecio, nomis lin Episkopo de Vittorio Veneto; la episkopa konsekro okazis en Sankta Petro, per la manoj de la Papo mem.

La agado de Mons. Luciani en tiu urbo estis vasta kaj intensa sur la spirita, karitata kaj kultura ebeno. Lia ĉefa zorgo estis la formado de sacerdotoj kaj la evoluigo de la laikaj katolikaj organizoj. Sentiva je la suferoj de la malriĉuloj, li neniam mankigis al ili spiritan konsolon kaj konkretan helpon.

Kiel Episkopo de Vittorio Venero, Mons. Luciani partoprenis la Duan Vatikanan Koncilion, kies spiriton li kapablis profunde travivi, kaj kies instruojn li same profunde interpretis. Jam en aprilo 1962, tio signifas antaŭ la malfermo de la Koncilio, li klarigis, en letero al la klerikaro kaj al la fideluloj, la konciliajn celojn, invitante al la preĝo por la ekumena unuiĝo de ĉiuj Eklezioj.

 

Patriarko de Venecio

 

Je Kristnasko 1969, Mons. Luciani estis nomita de Paŭlo 6-a Patriarko de Venecio; la tuta urbo feste akceptis la novan paŝtiston. La simpleco kaj la korelverŝemo de la nova Patriarko tuj havigis al li la simpation de la venecianoj. Li multe favoris la formadon de la junularo kaj de la laikoj, kun menso malfermita al la novaĵoj, kun preciza kohereco kun la nerezigneblaj principoj de la Eklezio, kun profunda kono de la sociaj fenomenoj de nia tempo. En iu lia letero, estas dirite, ke plurismo povas ekzisti en tiuj kampoj, kie la aferoj estas pridiskuteblaj, sed ne kiam temas pri dogmoj, ĉar alie la kredo estas aliigata.

 

 

Oni skribis pri li

 

La italaj ĵurnaloj dediĉis plenajn paĝojn al la rapida konkludo de la Konklavo kaj al la figuro de la nova Papo, aparte emfazante lian tre modestan devenon kaj lian kontinuecon kompare kun la antaŭintoj.

Laŭ «IL TEMPO» de Romo, estas signifoplena la surpriza, senprece­denca kaj nekutima kunigo de du nomoj, ĉar Johano kaj Paŭlo, tiel intime ligitaj, intencas signifi klaran kaj eksplicitan memorigon de Roncalli kaj Mon­tini, kaj indiki, ke lia papeco plene utiligos la heredaĵon de Johano 23-a kaj Paŭlo 6-a.

Temas pri nefacila heredaĵo - substrekis alia roma ĵurnalo, «LA REPUBBLICA» - ĉar la du Papoj, kies nomoj estis alprenitaj de tiu nova, estis por ĉiuj du referencaj punktoj, en la aprobo kaj en la kontestado.

«IL CORRIERE DELLA SERA» de Milano emfazis, ke la vivo de ĉi tiu Papo, Patriarko de Venecio kiel Pio 10-a kaj Johano 23-a, komenciĝis en la malriĉeco, kaj ke lia kariero estas tiu de montara episkopo. Cetere, «Humilitas» (Humileco) estas la devizo, kiun Mons. Luciani enskribigis en sia episkopa ŝildo, kune kun tri malgrandaj steloj, kiuj signifas fidon, esperon kaj karitaton.

Ankaŭ «IL GIORNALE NUOVO» de Milano reliefigis la modestajn, humilajn originojn de la Papo, kiu spertis siajn unuajn viv-instruojn en la malriĉeco kaj en la maldolĉaj familiaj travivaĵoj: lia patro estis socialisto, el tiuj, kiuj ĉe la komenco de la unua mondmilito devis rifuĝi al aliaj landoj por eskapi el la subpremado kontraŭ la «pacifistaj revoluciuloj». Filo de elmigrinto, do, kiu revenis al Italio nur post multaj jaroj, eklaborante kiel modesta metiisto.

«LA VOCE REPUBBLICANA» skribis, ke la rigora katolikismo estas konstanta donitaĵo en la vivo kaj en la sacerdota misio de la nova Papo, kiu estas difinita, de «LA STAMPA» de Torino, «animpaŝtisto», sekvanto de Johano kaj Paŭlo, sed prefere de Johano.

Laŭ la socialista organo «L'AVANTI», estis elektita Papo tre spirita, ligita kun la apostola tradicio, laŭ ridetanta humaneco, modera. Johano Paŭlo l-a, ĝuste ĉar li neniam ludis aparte elstaran rolon, povas paradokse respondi al tiu bezono de revalorigo de la religiemo, kiun povas certigi nur Papo nehavanta propran «politikan» fizionomion kaj neŝatanta harfendajn teologiajn disputojn.

Laŭ la komunista organo, «L’UNITÀ», temas pri Papo, kiu nek de­venas el longa kaj spertoplena diplomata agado, nek kreskis en la roma kurio, sed pri «paŝtisto», kiu profunde sentas la religian vivon kaj la Eklezian tradicion. Tiuj sentoj kelkfoje portis lin, kiam li estis Episkopo, al la alpreno de rigora kaj eĉ rigida sinteno kontraŭ tiuj kiuj, sur la ondo de la Koncilio, puŝadis sur la vojo de la renovigo.

Laŭ «IL MESSAGGERO» de Romo, li estas «iluminita realisto», konservativa apartenanto al tiu venetia klerikaro, kiu pasi-plene predikas iun «socian antaŭenigon».

En artikolo titolita «La Eklezio, kiu marŝas», monsinjoro Capovilla, kiu estis sekretario de Johano 23-a, skribis en la kristandemokrata organo «IL POPOLO», ke la Eklezio enskribas ĉi tiun Konklavon en siajn plej elstarajn paĝojn, kaj ke la doktrino, kiun la nova Papo pretiĝas anonci, estas la sama ekde dumil jaroj: ĝia potenco konsistas en la plejsupra kaj unika unueco, metata je la universala servo; ĝia sekureco baziĝas sur la vortoj de Kristo, sur lia sindevigo regi kaj gvidi la Eklezion tra la jarcentoj.

 

La unua parolado

 

Almenaŭ 400.000 personoj, kiuj plenigis la Placon S. Petro kaj la grandan antaŭan straton, aplaŭdis la novan Papon dimanĉon la 27-an de aŭgusto, kiam Johano Paŭlo l-a aperis ĉe la centra loĝio de la Baziliko por sia unua dimanĉa rendevuo kun la fideluloj. La aplaŭdoj renoviĝis eĉ pli forte kaj varme por substreki la nelongan, tamen tre signifoplenan paroladon de Papo Luciani, kiu kun korelverŝa tono, kun surpriza simpleco, menciis la tute homan, kompreneblan emocion de la momento, en kiu la Kardinaloj lin levis al la katedro de Petro. Liaj vortoj tuj starigis intiman kontakton kun la festanta amaso, al kiu Johano Paŭlo l-a volis riveli la momenton de hezito, kiun li havis akceptante la elekton. Li klarigis, ke li alprenis la nomojn de ambaŭ antaŭintoj pro aparta admiro kaj devoteco al ili, «kvankam – li aldonis - mi havas nek la korsaĝecon de Johano 23-a nek la klerecon kaj la kulturon de Paŭlo 6-a». Kun kora rideto la Papo aldonis: «Sed nun mi okupas ilian postenon, pro tio helpu min!». Post ĉi tiu parolado en itala lingvo, Johano Paŭlo l-a recitis en latino la «Anĝeluso»-n, donis la apostolan benon, kaj antaŭ ol foriri respondis per vastaj mangestoj al la aplaŭdoj de la amaso. Ĉie, flirtado de tukoj kaj flagetoj, festaj voĉoj: la spektaklo, kiun Placo S. Petro ĉiam kapablas proponi en la grandaj okazoj.

 

La enoficiĝo

 

Estis maksimume simpligita la enoficiga ceremonio de Johano Paŭlo l-a. Ne temis, ja, pri «kronado», kaj ankaŭ ne pri «surtronigo», kiel oni opiniis unuamomente. La ceremonio, kiu disvolviĝis la 3-an de septembro antaŭ la S. Petro-Baziliko, estis simple liturgia ceremonio, al kies partopreno estis invititaj la kardinaloj ĉeestantaj en Romo, episkopoj, klerikaro, fideluloj kaj oficialaj delegacioj.

La Papo mem celebris la riton, kiu estis oficiale nomita «Solena Meso por la komenciĝo de la ofico de Plejsupra Paŝtisto». La ceremonio komenciĝis interne de la Baziliko, de kie elvenis procesio konsistanta el la Papo, el la kardinaloj, el la ĉefepiskopoj, el la episkopoj kaj el la klerikaro de la Baziliko. Papo Luciani marŝis piede, kiel ĉiuj aliaj, de la centra altaro ĝis la placo. Li rezignis, ja, pri la uzo de la portseĝo, kiu, cetere, estis uzita malmulte kaj malvolonte ankaŭ de la du lastaj Papoj. La ceremonio, kiu estis akompanata, kiel kutime, de la kantoj de la koruso de la Siksta Kapelo, konkludiĝis denove. en la interno de la vatikana Baziliko.

La rezigno je la kronado, kiu tamen ne devontigas la estontajn Papojn, ligiĝas kun starpunkto siatempe subtenata de Papo Montini, kiu estis kronita, sed kiu, poste, vendis la altvaloran tiaron (al li donacitan de la milananoj) por helpi asistajn iniciatojn. Koncerne Papon Luciani, lia rezigno pri la krono kaj pri la trono estas tute kohereca kun liaj antaŭaj sintenoj, neŝa­tantaj triumfecan konduton kaj troajn formalaĵojn: cetere, kiam li iĝis Patriarko de Venecio, li aboliciis la antikvan tradicion de la luksa boatprocesio laŭlonge de la Granda Kanalo.

 (laŭ Radio Roma; kunmetis kaj tradukis Antonio De Salvo)

 

PAROLADO DE JOHANO PAŬLO LA 1a

al la indekso


 

MESOJ EN ESPERANTO

 

Lastatempe, atingis nin informoj pri Mesoj en la internacia lingvo, okazintaj en Malto, en Pollando (Bydgoszcz) , en Hungario (Budapest) kaj en Italio (Gorizia, okaze de la Internacia ILEI-Konferenco; Cesena, okaze de la 49-a Itala Kongreso de Esperanto).

Estas en preparo, pri tio, la promesita artikolo koncerne la sintenon, al tiaj Mesoj, flanke de la vatikana Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto.

 

 al la indekso


 

EPISKOPA SALUTO

 La Episkopo de Cesena kaj Sarsina (Italio), Mons. Luigi Amaducci, sendis al la partoprenantoj en la 49-a Itala Kongreso de Esperanto (Cesena, 2-6.9.1978) mesaĝon en itala lingvo, kies traduko tekstas jene:

 

«Tre estimataj Gesinjoroj,

koran saluton al vi ĉiuj, partoprenantoj en la 49-a Itala Kongreso de Espe­ranto, kiu disvolviĝos en Cesena de la 2-a ĝis la 6-a de venonta septembro. Mi estas certa, ke la Kongreso estos ŝate gastigata en ĉi tiu urbo nia, kie la esperantista movado de kelka tempo aktive ĉeestas, precipe en la lerneja medio kaj en la junulara mondo.

Ĉi tiu aktiva ĉeesto estas, sendube, kaŭzo de espero por la disvastigo de movado, kiu intencas, pere de la kono kaj de la uzo de internacia lingvo, antaŭenigi la grandajn homajn valorojn de la interkompreniĝo, de la dialogo, de la paco kaj de la frateco inter la homoj kaj la popoloj.

La nuntempa mondo havas urĝan bezonon de la sindona kontribuo de ĉiuj, kiuj engaĝas sin cele al la transigo de tiaj homaj valoroj en la ĉiutagan vivon, pere de konkretaj kaj taŭgaj rimedoj.

Al la celoj kaj al la agado de la esperantista movado ne povas ne esti aparte sentiva la Eklezio, kiu havas la taskon, de ĝia dia Fondinto, porti al ĉiuj homoj kaj al ĉiuj popoloj la anoncon de la Evangelio, utiligante, tiucele, ĉiujn taŭgajn rimedojn.

Pro ĉio dirita, mia saluto iĝas bondeziro, ke la Kongreso de Cesena marku plian progreson por la tuta esperantismo».

Romo, 23.8.78

 al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

 + Kardinalo Paŭlo YU-PIN, Tajvano: li mortis la 16-an de augusto en Romo, kie li troviĝis por partopreni en la elekto de la Papo. Li estis multe pli ol nur eminenta simpatianto de la katolika esperanto-movado. Li esperantistiĝis en 1938 irante al la Eŭkaristia Mondkongreso en Buda­peŝto (Hungario); sufiĉis por li, elstara poligloto, du tagoj da lernado, kaj je la tria li mirigis ĉiujn, parolante oficiale en esperanto al la partoprenantoj en la IKUE-kongreso organizita kadre de tiu Eŭkaristia. De tiam, kvankam pro siaj gravai okupoj li ne povis multe zorgi pri la internacia lingvo, tamen li gardis kontaktojn kun la esperantista movado, almenaŭ pere de niaj revuoj. Okaze de lia elekto kiel Kardinalo (28.4.1969), komisiono de katolikaj esperantistoj omaĝis lin en Romo nome de IKUE. Kun plezuro li akceptis ilin, kaj en la junia numero de 1969 de la tiama roma katolika bulteno aperis afablaj vortoj al IKUE, de li subskribitaj, kaj lia portreto. En Taipei (Tajvano), kien li rifugis el Nankino pro la ĉina revolucio, li fondis la Katolikan Universitaton Fu-jen (kie instruas nia membro p. Kao). Ankoraŭ dum pasinta majo, li aktive kunlaboris okaze de esperanto-ekspozicio (v. EK 6-7/1978);

 

+ Josef Konig, FRG.

 

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

 al la indekso


 

EKUMENAJ KUNVENOJ KADRE DE LA 63-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN VARNA (29.7-5.8.1978)

 

Kun vera ĝojo mi raportas pri ekumenaj kunvenoj organizitaj de IKUE kaj KELI, kadre de la 63-a Universala Kongreso de Esperanto en Varna. Sed, unue, kelkajn rememorigojn pri la vojo, kiun laŭiris la esperan­tista ekumena movado.

La unuaj iniciatintoj de ĉi tiu movado estis la katolika pastro Emil Peltier kaj la protestanto PauI Hübner.

E. Peltier jam dum la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905 esprimis la deziron ke per Esperanto fratiĝu la diversreligianoj. P. Hübner same vidis, ke ĝi povas plenumi grandan rolon en la interna­ciaj rilatoj kaj en la Kristana mondo.

La ideo aranĝi interreligian Esperanto-Kongreson venis en 1966 dum la IKUE-Kongreso en St. Gallen (Svislando), kaj realiĝis en 1968 en Limburgo (F.R. Germanio) dum IKUE-KELI Kongreso. Tiam oni decidis regule organizi komunajn IKUE-KELI Kongresojn, kaj oni fondis ekumenan komitaton. Poste sekvis la dua komuna Kongreso en Klagenfurt (Aŭstrio) en 1970, kaj la tria en Hamburgo (F.R. Germanio) en 1974.

Intertempe, dum la apartaj Kongresoj de IKUE (ĉiun duan jaron) kaj KELI (ĉiujare) ekestis tradicio de partopreno de reciprokaj reprezentantoj. Pasintan jaron (1977) mi havis la honoron, kiel oficiala reprezentanto de IKUE (de la Ekumena Komitato), transdoni al KELI, dum la Kongreso en Edinburgo (Skotlando/ Britio), la proponon de la prezidanto de IKUE p. d-ro Biedulski, organizi komunan kongreson kadre de la U.K. de Espe­ranto en Varna en 1978. La estraro de KELI kaj la gekongresanoj en Edinburgo, post vigla diskuto, decidis akcepti tiun ĉi proponon, malgraŭ, ke ĝi signifis por ili la bedaŭran rezignon pri propra KELI-Kongreso en 1978. Superregis tamen emo kaj intenco kuniĝi kun la gefratoj el diversaj eklezioj.

La internacia lingvo denove estis bonega rimedo por interkompreniĝo. Tio ne signifas, ke ĝi postulis de diverskredantoj forĵeti siajn religiajn kon­vinkojn. Sed ĝi ebligis kaj faciligis la fratecan alpaŝon al alia kristano, mon­tris la pretecon komune ĝui fratecan kunestadon kaj unuiĝon per komuna kanto, preĝo kaj parolo, kaj desegnis esperon de plena kristana unuiĝo en la estonteco.

Ĝi helpas en daŭra serĉado de taŭgaj vojoj de kunlaboro, por ke di­versaj Eklezioj ne estu «fermitaj konstruaĵoj», en kiujn oni enpaŝas nur hazarde, sed «... por ke ĉiuj estu unu...», pri kio preĝis Kristo dum la Lasta Vespermanĝo.

Sed ni revenu al la U.K. de Esperanto en Varna, kaj speciale al ĝiaj ekumenaj programeroj. Jen ili:

Jam dimanĉon, la 30-an de julio, post la oficiala inaŭguro de la 63-a U.K., okazis la unua ekumena renkontiĝo en la granda, ortodoksa Katedralo de s-ta Maria Virgulino, dum la kristana diservo en Esperanto. Tri aliaj eku­menai kunvenoj sekvis dum la ceteraj kongresaj tagoj, kaj la salonoj estis plen-plenaj. Krom prelegoj kaj diskutoj sonis kantoj, preĝoj, deklamoj. Regis atmosfero de amikeco kaj harmonio inter la diverskredantoj el 23 landoj. Sed nun pli vaste pri ĉiuj ekumenaj programeroj.

 

1. Ekumena diservo

 

Ekumena diservo, kiel mi menciis, okazis le 30-an de julio 1978, dimanĉe, je la 15,00 h, kunlabore de IKUE kaj KELI kun la Bulgara Orto­doksa Eklezio. Kuncelebris esperante kelkdeko da sacerdotoj el diversaj kon­fesioj. En la Domo de la Bulgara Ortodoksa Eklezio salutis la milon da partoprenantoj la metropolito Jozefo el Varna. Predikis p. A. Burkhardt, la vicprezidanto de KELI, dirante pri la graveco de ĉiuj novaj paŝoj alproksi­migantaj la plenan integriĝon de la Kristanoj.

Post la ekumena diservo, p. C. Biedulski, prezidanto de IKUE, kun­celebris la sanktan meson.

 

2. Ekumena kunveno organizita de IKUE

 

Ĝi okazis mardon, la 1-an de aŭgusto, en la salono Drezen de la Supera Ekonomia Instituto VINS, kiu dum la U.K. ricevis la nomon «Domo Gra­bowski».

La temo de la kunveno estis «Per la internacia lingvo al la edukado por interkristana kompreno». Prezidis p. C. Biedulski kaj ĉeestis pli ol 120 reprezentantoj de diversaj konfesioj kaj landoj. Post la salutoj al estraranoj de KELI, IKUE, al reprezentantoj de la Ortodoksa Eklezio kaj al ĉiuj ĉeestan­toj fare de p. Biedulski, kaj post mallonga ekumena diservo, la prezidanto de IKUE en sia parolado informis pri la nuna stato de rilatoj inter konfesioj kaj pri nova rilato kun la ortodoksa eklezio.

P. Biedulski ankaŭ anoncis la ĵus aperintan libron sub la titolo: «En­konduko al ekumenaj problemoj», kies aŭtoro estas la pola katolika help­episkopo de Varsovio Wł. Miziołek. El la pola lingvo tradukis ĝin redaktoro B. Monkiewicz. La antaŭparolon al ĝi prilaboris d-ro A. Burkhardt, vicprezi­danto de KELI. La libro estis dediĉita al mortinta luterana episkopo, eku­mena aktivulo Z. Michelis, do ĝi estas vere ekumena verko, ne nur pro la enhavo. La libro informas pri la historio de la ekumena movado ĝenerale, pri ĝiaj ŝtupoj kaj etapoj. Kompreneble ĝi mem estas grava paŝo sur ekumena vojo.

Dum la kunveno oni decidis sendi telegramojn al la jenaj instancoj:

 

- Sekretariato por Unuiĝo de Kristanoj en Romo,

- Monda Konsilantaro de Eklezioj en Ĝenevo,

- Bulgara Patriarko Maksim en Sofia,

- La episkopo de Luksemburgo (kie okazos venontjare la 38-a IKUE kongreso).

 

Poste en la programon venis. prezentado de lumbildoj pri la historio de la Vatikana Radio, kiu uzas, interalie, Esperanton.

 

3. Ekumena kunveno organizita de KELI

 

Ĵaŭdon, la 3-an de aŭgusto, en la granda salono «Haudebine», ĉeestis la kunvenon pli ol 150 personoj. Post mallonga ekumena preĝo kaj kanto, p. Burkhardt prezentis la estraranojn de IKUE, de KELI, de la Ekumena Komitato (IKUE - KELI), kiuj sidis ĉe la ĉeftablo. Tuj poste ĉiuj, dividitaj je 4 grupoj, ekkantis ĵus eklernitan kanonon.

J. Koopmans, membrino de la Ekumena Komitato flanke de KELI, regalis la ĉeestantojn per nelonga sed interesa prelego pri diversaj bazaj kondiĉoj de efika ekumena laboro.

Post la paŭzo, komenciĝis la Jarkunveno de KELI kun la raportoj de diversaj sekcioj, kaj s-ro Bedford, prezidanto de KELI, resumis la agadon ankaŭ rilate reciprokajn kontaktojn IKUE-KELI.

 

4. La lasta ekumena kunveno

 

La 4-an de aŭgusto, vendrede, en la salono «Haudebine» estis la lasta ekumena kunveno dum la U.K. en Varna.

Unue komuna preĝo kaj la kantoj de «tuj-ĥoro», kiu surmomente for­miĝis, kaj dum la duonhoro antaŭ la kunveno ekzercis kantadon bonege, dank’ al preskaŭ «mirakla» gvido kaj instruo de p. Burkhardt. Poste li prelegis pri la historio de la ekumena esperantista movado, kaj antaŭ la di­skuto s-ro L. Bodenlos el Ĉeĥoslovakio prezentis deklame kelkajn poemojn. Dum la diskutoj kaj paroloj de la reprezentantoj de IKUE-KELI el di­versaj landoj kaj de la Ekumena Komitato, oni aŭdis pri spertoj enlandaj kaj oni prezentis proponojn. Interalie, oni proponis eldoni esperantistan ekumenan signon kun la simbola fiŝeto de Kristanoj, kaj decidis, ke la ve­nontaj ekumenaj kongresoj okazu ĉiun trian jaron, ne ĉiun kvaran. Ankoraŭ p. Kindler anoncis pri la venonta IKUE-kongreso en Luksemburgo 1979, kaj pri la ebleco mendi la filmon pri Luksemburgo en la Esperanto-Centro de Luksemburgo, poŝtfakto 628.

Kaj, kiel kutime, sekvis adiaŭoj kaj bondeziroj, en la emo de unueco kaj paco, kaj certe kun instigo por efika, internacia, ekumena kunlaboro.

 Irena Szanser

Membrino de la Ekumena Komitato flanke de IKUE

al la indekso


 

VOĈDONOJ

 

Pro neantaŭviditaj cirkonstancoj (interalie, pro personaj kaŭzoj p. Biedulski devos forlasi la prezidantecon de IKUE), oni devos okazigi kiel eble plej baldaŭ la voĉdonojn por la elekto de la novaj Prezidanto, Estraro kaj Plenumkomitato. La balotoj okazos perletere; jam en la venonta numero oni publikigos la nomojn de la kandidatoj.

 

al la indekso


 

 

PAROLO DE LA METROPOLITO JOZEFO

DUM LA EKUMENA DISERVO

EN LA ORTODOKSA KATEDRALO DE VARNA
(30-7-1978)

 

Esti nun en la dia domo en spirita komuneco kun kredantaj kaj kleraj fratoj en Jesuo Kristo: tio estas dia korfavoro.

Hodiaŭ ĉi tiu dia korfavoro donas al mi la ĝojon kaj la feliĉon saluti Vin, de Dio elektitajn kaj noblajn Liajn filojn, pere de graco de spirito kaj de parolado. Ĉi tiun saluton mi adresas al Vi ne kiel fremdulo al frem­duloj, sed kiel frato al fratoj en spirito kaj kredo en Jesuo Kristo.

Kiam mi, antaŭ unu monato, ricevis kaj tralegis la leteron, senditan el Romo de la tre estimata Prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperan­tista d-ro Czesław Biedulski, en la sama momento mi ĵetis rigardon al la unua libro de Moseo - Genezo, ĉapitro 11, versoj 1-9, pri la Babela turo. Mi tralegis ankaŭ la klarigon de ĉi tiuj versoj en la nova usona Biblio, re­memoris la rakonton transdonitan de la eklezia historiisto Eŭsebio pri Abideno, kaj mi konkludis denove, ke la orgojlo de la homoj kaj ilia strebo vivi kaj konstrui ĉion sen Dio kaj malproksime de Dio estas la ĉefa kaŭzo, ke ili perdis la plej valoran donacon de la dia amo - la unikan lingvon por ĉiuj homoj. Perdinte tiun donacon la homoj perdis la plej taŭgan rimedon por sia plua plena disvolviĝo kaj siajn noblajn sentojn por vera frateco kaj egaleco.

Gefratoj,

kiam mi pensis tiamaniere, mi tuj komencis arde preĝi kaj mi eĉ pli arde preĝas, ke ĉiuj homoj forlasu la vojon de orgojlo kaj alpaŝu la vojon de pento kaj humileco antaŭ la ĉiopova Sankta Triunuo, por ke ili povu ricevi denove la perditan gracon de unueco. Mi estas certa, ke tio estas la sopiro de ĉiuj kristanaj kaj aliaj esperantistoj, sed ankaŭ estas nobla celo de ĉiuj homoj.

Jen tia estas la logiko de la Biblio.

Dio estu kun Vi, kaj la plej Sankta Spirito sanktigu Vin kaj benu Viajn noblajn strebojn kaj laborojn.

 

Jozefo, Metropolito de Varna kaj Preslav

 

(El la bulgara tradukis arkimandrito Nikolao Kacarski)

 al la indekso


 

 

NI GRATULAS KAJ BONDEZIRAS

 

La 19-an de septembro nia membro Giuseppe Carassa el Castellazzo Bormida (Italio) plenumos 93 jarojn. Li ankoraŭ vigle korespondas, en bonega Esperanto, kun la C.O.!

 

D-ro Adolf Halbedl el Knittelfeld, Aŭstrio, de pli ol 55 jaroj agema ankaŭ por IKUE, plenumis 85 jarojn 30.5.78.

 

 al la indekso


 

 

 HOMAJ RAJTOJ EN TEORIO KAJ PRAKTIKO

 

Jen traduko de letero sendita de IKUE al la ĉeĥoslovaka Ambasadorejo en Romo:

 

Kiel direktoro de la kultura-religia periodaĵo en lingvo Esperanto «Espero Katolika» (organo de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista/ IKUE, kun sidejo en strato Berni 9, 00185 Roma), mi antaŭ nelonge sendis ioman kvanton da kopioj de la dirita publikaĵo al adresoj de ĉeĥoslovakaj esperantistoj, donace (ĉar, kiel konate, la ĉeĥoslovakaj civitanoj ne rajtas sendi valuton eksterlanden).

Dum la kopioj senditaj per simpla poŝto neniam atingis sian celon (nek oni resendis ilin al la sendinto), tiuj senditaj registrite estis resenditaj kun la indiko «enhavo kontraŭa al la doganaj preskriboj».

Ĉar ne estis en miaj intencoj malrespekti la ĉeĥoslovakajn doganajn preskribojn, kaj aliflante mi ne konas tiujn preskribojn, mi estus tre danka al ĉi tiu Ambasadorejo se mi povus esti afable informata pri la formalaĵoj, kiujn mi devas plenumi por sendi al Ĉeĥoslovakio donacajn publikaĵojn.

Mi opinias, ja, ke temas pri la plenumo de difinitaj sendo-formalaĵoj; mi ne kredas, kontraŭe, ke la frazo «enhavo kontraŭa al la doganaj preskri­boj» koncernas pritakson de la enhavo el la vidpunkto de la ideoj esprimitaj en ĝi; kaj tion mi supozas ne nur ĉar, miascie, la Ĉeĥoslovaka Respubliko jam delonge ratifis la Finan Akton de la Konferenco de Helsinki (kiu, inte­ralie, agnoskis la rajton je la libera cirkulado de la ideoj, kaj devontigis sin je la favorado de la kulturaj interŝanĝoj inter la popoloj de Eŭropo), sed ankaŭ ĉar la revuo, pri kiu temas, laŭ karaktero ekskluzive kultura-religia, kaŭzas nenian damaĝon al la sekureco kaj al la publika ordo, al la saneco, al la bonaj moroj aŭ al la fundamentaj rajtoj kaj liberoj de aliaj.

Mi petas senkulpigon pro la ĝeno, kiun mi kaŭzis, mi restas atendante klarigojn, kaj multe salutas. 

(D-ro Antonio De Salvo)

al la indekso