Enhavo de Espero Katolika numero 10-11/1978

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

 

Sur la kovrilo: la vizaĝo  de la Krucumito laŭ la Sankta Morto-Tuko.

 


 

 JOHANO PAŬLO LA 1-A: 33 TAGOJ DA PAPECO

 

La «granda ĝojo», kiu plenigis la Eklezion la 26-an de aŭgusto, ĉe la anonco de la elekto de la venecia Patriarko Albino Luciani je la katedro de Petro, abrupte transformiĝis en senfinan malĝojon pro la neatendita ma­lapero, la 28-an de septembro, de ĉi tiu Papo, kiu, en nuraj 33 tagoj da papeco, kapablis konkeri l’ animon de l’ mondo.

Lia kredo, lia simpleco, lia humileco, lia kristana optimismo - tiel klare esprimita de tiu rideto, kiu restis en ĉies koroj - igis lin, en la tute mallonga periodo de lia papeco, la simbolo de nova sezono por la Eklezio, signo de tiu «aŭroro de espero», kiu - kiel li diris la tagon post la elektiĝo - «ŝvebas super la mondo, kvankam densa mallumo de sango kaj de milito kelkfoje minacas ĝin malheligi».

Apenaŭ 33 tagoj, kiuj, tamen, vere estis donaco kaj senprecedenca sperto por la Eklezio kaj por la mondo, kiel evidentiĝis el la emocio kaj el la reagoj de la publika opinio.

 

Ankoraŭ ne 66-jara

 

Li estus plenuminta 66 jarojn la 17-an de oktobro.

Elektite preskaŭ unuanime (kiel diris kelkaj el la elektintoj), Albino Luciani alprenis al si la nomon Johano Paŭlo, por substreki sian kontinuecon rilate la du grandajn antaŭintojn.

En parolado en latina lingvo, eldirita en la Siksta Kapelo la tagon post la elektiĝo, tiel li indikis sian programon: daŭre antaŭenigi la heredaĵon de la Koncilio; konservi nedifektita la eklezian disciplinon; stimuli la ĉefan devon de la Eklezio, la evangelizadon; daŭrigi la ekumenajn strebojn; daŭrigi, pacience sed firme, serenan kaj konstruan dialogon kun la mondo; favori ĉiujn iniciatojn por ŝirmi kaj pliigi la pacon.

La 30-an de aŭgusto, tiel li alparolis la Kardinalojn:

«Indulgu la kompatindan novan Papon, kiu vere ne antaŭvidis supre­niri je ĉi tiu posteno. Klopodu helpi min. Kaj ni kune klopodu doni al la mondo spektaklon de unueco, laŭokaze ankaŭ fordonante ion. Ni certe mal­gajnos, se la mondo ne vidas nin en fortika kuneco».

Dimanĉon la 3-an de septembro, Johano Paŭlo la l-a inaŭguris sian oficon de Plejalta Paŝtisto. Nenia kronado, nenia portseĝo. Sub la ŝildo de humileco kaj amo, Johano Paŭlo la l-a sin prezentis al la fideluloj kaj al la oficialaj delegacioj, petante de ĉiuj la helpon de la preĝo:

«Ĉirkaŭate de via amo kaj subtenate de via preĝo, ni komencas nian apostolan oficon alvokante kiel brilegan stelon de nia irado la Dipatrinon, Marian, kiun la liturgio aparte honoras en ĉi tiu septembra monato».

 

Amasaj audiencoj

 

La 6-an de septembro, li havis la unuan el multnombraj kaj eksterordi­nare homplenaj aŭdiencoj. Tiun tagon, 17.000 personoj el ĉiuj mondopartoj amasiĝis por vidi la bonan Papon, kiu estis rezigninta je lukso kaj je ĉiuj manifestiĝoj ne strikte spiritaj. Li alvenis piede, kaj estis akceptita per neretenebla entuziasmo.

Li komencis sian unuan katekizadon, ilustrante, per sia stilo de simpleco, de klareco, de koreco, kiel oni povas iĝi bonaj, farante sian devon antaŭ Dio, antaŭ la homoj kaj antaŭ si mem. Lia parolado estis pIena de spritaj kaj efikaj ekzemploj, de personaj rakontoj, de taŭgaj citaĵoj el religiaj kaj nere­ligiaj aŭtoroj. La homoj eliris el la aŭdienca ĉambrego kun nova certeco kaj kun nova spirito de konfido, de entuziasmo, de boneco. Tiu sperto reno­viĝis en la tri postaj merkredoj, kiam kreskanta hom-amaso lin aŭdis paroli pri la kredo, la espero kaj la karitato.

 

La roma diocezo

 

La 7-an de septembro, Johano Paŭlo la l-a ricevis siajn plej striktajn kunlaborantojn en la roma diocezo, tieajn paroĥestrojn. Li parolis kun simpleco; li memorigis la devon de obeemo kaj la malfacilon daŭrigi kun sindona spi­rito la mision konfiditan de Kristo: «Mi konas preskaŭ neniun el vi - li aldonis ĉe la fino - Mi pardonpetas, se mi parolis supraĵe. Mi multe amas vin».

Ankaŭ liaj dimanĉaj renkontiĝoj kun la fideluloj kuniĝintaj en la S. Petro-placo akiris tute specialan allogon. Ĉiudimanĉe, 50 aŭ 70 mil homoj estis tie, kun la rigardo al lia fenestro. Ili ĝojegis kun li kaj pro li, preĝis kun li kaj por li.

La 23-an de septembro, Johano Paŭlo la l-a solene eniris la roman Katedralon de S. Johano. En sia parolado, li lanĉis idealan ponton inter la nuntempa Romo, la urbego angorplena pro perforto, kaj la privilegiita Romo, diocezo kaj sidejo de la Papo. Tion li faris per sia kutima stilo, humila sed firma.

La junularo lin entuziasme aklamis; la homoj tuj ekkomprenis, ke Johano Paŭlo la l-a estas la Papo de la humilaj, de la malriĉaj, de la subpre­mitaj, de la flankenmetitaj.

 

La amo ĉiam venkos

 

Kaj jen la lastaj tagoj de ĉi tiu eksterordinara papeco.

Dimanĉon la 24-an de septembro, li alparolis la amason pri la perforto, kiu plenigas la mondon per sango. Liaj vortoj nun akiras la valoron de spirita testamento:

«La homoj, kelkfoje, diras: Ni vivas en tute malhonesta socio. Ne estas vere: ekzistas tiom da bonuloj, ankoraŭ tiom da honestuloj. Prefere, kion fari por plibonigi la socion? Mi dirus: ĉiu el ni klopodu li mem esti bona, kaj kontaĝi la aliajn per boneco tute trempita en la mildeco kaj en la amo instruitaj de Kristo».

La memoro de la karmelaninoj martirigitaj dum la franca revolucio su­gestis al li la plej urĝan mesaĝon por la nuntempa mondo: «La amo ĉiam venkos, la amo ĉion povas. Jen la ĝusta eldiro; ne la perforto, sed la amo ĉion povas. Ni petu de la Sinjoro la gracon, ke nova ondo de amo al la proksimulo trairu ĉi tiun kompatindan mondon».

 

Plurlingve

 

Merkredon la 27-an de septembro, estis 20 mil la personoj, kiuj petis aŭdiecon. Tial, oni devis organizi du renkontiĝojn kun la Papo: Johano Paŭlo la l-a parolis en la germana, en S. Petro, al germanoj kaj nederlandanoj, dum li parolis en la itala, en la franca, en la angla kaj en la hispana al la ceteraj pilgrimantoj, en la aŭdienca ĉambrego. Li priskribis la belegan kaj misteran vojaĝon de la amo al Dio kaj al la proksimulo: neniam oni haltu tie, kien oni alvenis, sed per la helpo de la graco oni progresu en la amo.

La 28-an, kelkajn horojn antaŭ la morto, li alparolis grupon de filipinaj episkopoj, pri la evangelizado: «Hodiaŭ pli ol iam ajn - li diris - ni devas helpi nian popolon konscii pri la bezono, kiun ĝi havas de Kristo, la Savanto de l’ mondo, la ŝlosilo kaj la destino de la tuta homaro».

Kun ĉi tiu fortega sopiro, Johano Paŭlo la l-a ekdormis en la paco de l’ Sinjoro.

 

Kelkaj komentoj

 

Kard. Basil Hume, ĉefepiskopo de Westminster, Britio: «Ne estas facile legi la signifon de tiai eventoj. La elekto de Papo Luciani estis neatendita: same neatendita estis lia morto. La sola afero, kiu ĉiam estas certa, estas ke Dio tre ofte parolas al ni pere de neatenditaj aferoj».

Kard. Giuseppe Siri, ĉefepiskopo de Genovo, Italio: «Lia ĝentila animo, lia nefortika strukturo ne sukcesis rezisti je la eksterordinara pezo, kaj lia koro subite ĉesis bati».

Kard. Joseph Höffner, ĉefepiskopo de Kolonjo, FRG: «La morto de la Papo superas la homan komprenon. Johano Paŭlo la l-a mem, cetere, diris dum la enoficiĝa ceremonio, ke la intencoj de Dio ofte estas skuaj kaj liaj vojoj ne esploreblaj».

Patro Pedro Arrupe, generalo de la Jezuitoj: «Eble neniu alia Papo en la historio povis egali Papon Johanon Paŭlon koncerne facilon, dolĉecon kaj rapidecon, kun kiuj li kapablis eniri la korojn de la tutmondaj homoj. Ni nur povas danki Dion, pro la granda donaco de ĉi tiu papeco, malgraŭ ĝia tragika mallongeco. La luma boneco de la Sankta Patro kaj lia amema interesiĝo pri la malgrandaj de l’ mondo, devas resti kiel altvalora memoro, kiu devas stimuli nin ĉiujn al pli profunda vivo de kredo, espero kaj amo. Ĉi tion li instruis al ni, per vortoj kaj per faktoj, dum ĉiuj siaj malmultaj tagoj de papeco».

 (Laŭ Vatikana Radio)

 al la indekso


 

TELEGRAMO DE IKUE

 

Okaze de la morto de Papo Johano Paŭlo la l-a, IKUE sendis jenan telegramon, en itala lingvo, al la Ŝtata Sekretario kard. Villot:

«La katolikaj esperantistoj, konsternitaj pro la neatendita morto de la Sankta Patro Johano Paŭlo la unua, kiu konkludas pontifikecon tre mallongan sed plenan de espero, esprimas profundan doloron kaj certigas preĝojn.

Czesław Biedulski, Prezidanto IKUE»

al la indekso


 

 ANTAŬ 75 JAROJ

 

«Espero Katolika» havas 75 jarojn: ĝia unua numero, ja, aperis en oktobro 1903. Temas, do, pri la plej malnova revuo en Esperanto daŭre ekzistanta; aŭ, pli ĝuste, pri la plej antikva, ĉar ĝi estas vaste malfermita al la nuntempaj problemoj.

El la unua numero de «Espero Katolika» (1903), ni citas ĉefartikolon, kiu estas ankoraŭ plene aktuala. Rimarkindas, ke kelkaj principoj entenataj en ĝi, kiuj hodiaŭ aspektas sufiĉe normalaj, verŝajne estis avangardaj en la epoko, en kiu ili estis esprimitaj:

«Antaŭ unu jaro, multe bataladis Esperantistaj gazetoj pri l’ neŭtraleco de l’ Internacia lingvo. Kaj, efektive, tiu lingvo estas tiel neŭtrala, ke neniu ĝin uzas, ke per ĝi nenio estas dirata, ke l’ Esperantistoj parolas nur pri Esperanto. Kiam ĵurnalo publikigis artikolon pri kelka ideo, tuj unu el niaj majstroj prenis severan mienon, tondris al la malfeliĉa ĵurnalisto kaj dediĉis lin al dioj inferaj, pretekste ke la verkinto estis parolinta pri socia­lismo aŭ alia dogmaro.

Neŭtraleco povas esti komprenata dumaniere: tiu estas neŭtrala, kiu nenion diras, kontentiĝas kanti pri birdetoj kaj floroi, pri malnovaj legendoj aŭ vojaĝaj aventuroj; ankaŭ neŭtrala tiu, kiu, dirante ĉion, kion li pensas, permesas al ceteraj diri ĉion, kion ili volas: tiele ĉi neŭtralos Espero Katolika. Ni tre bone ŝatas, ke Socialistoj, Hebroj, Protestantoj, Framasonoj kreu revuojn, ke fondiĝu Espero Socialista, Espero Hebrea, Espero Protestanta, Espero Framasona; ni eĉ iros pluen: ni gastame malfermos niajn paĝojn al ĉiuj; ni ne kredas posedi la sciencon universalan, kaj tre facile almetas, ke homoj, kies religia penso ne tute similas al la nia, povas instrui nin pri multai aferoj.

Ni unue celis fari societon por vastigi Esperanton tra la mondo katolika: multaj konsentis iĝi anoj de tiu societo, sed neniu volis iĝi membro de l’ administrantaro... Tial ni prokrastis organizon de societo... Hodiaŭ ni proponas al la publiko Esperantista tiun revueton, kiu, espereble, grandiĝos... Al ni venu ili, kiuj, ĝis nun timemaj, ne kuraĝis esprimi siajn ideojn; ili ne turmentiĝu pri la gramatiko, pri la korekteco de siaj frazoj: ili nur penadu, laŭvere vivi, laŭvive pensi, laŭpense, klare, kompreneble verki; kiel eble ni korektos la mankojn de l’ stilo, sed ne volas esti profesoroj pri gramatiko; se iafoje glitos en nian revuon ortografiaj eraroj, eble instruistoj, lernejestroj, mezuloj, homoj pli zamenhofanoj ol Zamenhof mem kriegos; aliaj komprenos ke bona penso, eldirita bone, multe pli valoras ol ortografio korekta».

La supra artikolo estis verkita de Henri Auroux, Portsal par Pludalmezo, Finistère, Francio.

 

al la indekso


 

MILIONOJ DA HOMOJ EN TORINO
POR RIGARDI LA SANKTAN MORTO-TUKON

 

De la 27-a de aŭgusto ĝis la 8-a de oktobro estas ekspoziciata en Torino (Piemonto, Norda Italio) tiu Sankta Tuko el lino, kvar metrojn kaj 36 cen­timetrojn longa, en kiu estis envolvita, antaŭ dumiI jaroi, la korpo de kru­cumita homo.

La Eklezio, verdire, ne garantias, ke temas ĝuste pri la tuko, kiu envol­vis la korpon de la mortinta Jesuo, kvankam ekzistas multaj probabloj, ke estas ĝuste tiel, laŭ multaj studoj kaj esploroj, lastatempe faritaj eĉ per komputilo (kiu liveris impresan bildon, tridimensian kaj koloran, de bela vizaĝo eŭrop-azia, vundita kaj sangoplena).

En Torinon koncentriĝis por la okazo, en la spaco de nur unu monato kaj duono, tri ĝis kvar milionoj da pilgrimantoj. Tio kreis kelkajn orga­nizajn problemojn, ĉar Torino ne estas ekipita por tiaspecaj vizitoj, kiel aliaj pilgrimaj celoj (Lurdo, Fatimo, Ĉenstoĥovo...); Torino, kontraŭe, estas la «ĉefurbo de aŭtomobilo», kaj ĝi devis «inventi» novan rilaton kun la vizitantoj.

Estas malfaciIe klarigi la kaŭzojn de tiela interesiĝo por la Sankta Morto-Tuko, des pli en nia epoko, kies «sekulareco» malakordiĝas kun tiaj fenomenoj de popola religiemo.

 

Ŝtalo kaj kristalo

 

La Morto-Tuko estas aranĝita interne de la Katedralo, en granda urno el ŝtalo kaj kristalo, kun kvinmetra spano, fiksita je trimetra alteco el la planko kaj kapabla rezisti ankaŭ je pafadoj. Grandaj lampoj ĝin lumigas per apartaj bril-ludoj, donante la impreson, ke ĝi estas sugestie ŝvebanta en la vakuo.

Interne de la urno troviĝas atmosfero de azoto, preskaŭ 100% pura, kiu malhelpas difektiĝon de la relikvo; la premo de l’ azoto estas reguligita je nivelo pli alta ol tiu de la ekstera aero, por malpermesi fenomenojn de malpur-aera enŝoviĝo. La interna temperaturo estas konstante je 25 Celsius-gradoj, la malsekeco je 50%; filtriloj en la kristaloj neŭtrigas la ultraviolan bendon, tiel evitante la danĝeran efikon de la lumo.

En la Katedralo oni konstruis ŝtalajn alirvojojn, kiuj kapablas rezisti je la fortega pezo de la multnombraj vizitantoj; ĉi tiuj ordoplene alfluas en vastan belvidejon, de kie ili povas observi la Tukon kaj ĝiajn misterajn spurojn, de ĉirkaŭ 3 aŭ 4 metroj. Sed, por eviti la elreviĝon de tiuj, kiuj, nespertaj kvankam fidoplenaj, rigardante la Tukon ne vidus aŭ ne komprenus la spurojn, la vidado de la relikvo estas antaŭata de la vizito, preskaŭ deviga, en la korto de la apuda Seminario, al 22 lumigitaj paneloj, kiuj rakontas la historion de la Morto-Tuko, ilustras ĝiajn detalojn kaj ebligas pli facilan komprenon. Aliaj lumigitaj paneloj invitas, interne de la Katedralo, «trafi la religian signifon de la pilgrimado» kaj «traduki la pilgrimadon al la Morto-Tuko en konkretajn iniciatojn favore al la homa antaŭenigo de sufe­rantoj, forgesitoj, flankenmetitoj, handikapitoj».

 

Surprize fervora respondo de la amasoj

 

La respondo al la invito venanta el Torino estis surprize fervora. Kvankam ne estis farita, almenaŭ ĉe la komenco, granda propagando, venis amasa respondo. En la labortagoj la vizitantoj estas multaj, sed sabate kaj dimanĉe ili estas multegaj, eĉ po 200 mil. Alia surprizo estis la konduto de la amaso, kiu viciĝas eĉ du horojn, kaj poste pasas antaŭ la Tuko nur kelkajn sekundojn: ĝi povus plenrajte esprimi sian elreviĝon, ke ĝi povas nur tre rapide rigardi la relikvon; male, ĝi restas trafita pro tiu eksterordinara dokumento, kaj levas la manojn, kvazaŭ Tomaso.

La plej kortuŝa evento estis, sendube, pilgrimado de blinduloj, kiuj volis alproksimiĝi al la Morto-Tuko, dirante: «Ni ne vidas, tamen ni ion malkovras en ĉi tiu proksimeco». Estis vere emocie vidi tiujn homojn kun blanka bastono, kiuj pleniĝis je ĝojo apud la relikvo.

Kompreneble, oni ne devas troigi sur la vojo de tiu mistikismo, por ne fali en adoradon de la Morto-Tuko; kaj, fakte, la Eklezio klare substrekas la spiritan karakteron de la montrado de la Tuko. «Estas nepre necese - skri­bis, pri tio, la Episkopo de Torino Mons. Ballestrero - ke la montrado de la Tuko ne restu simpla devoteca fakto, sed ke ĝi fariĝu kristana sperto de eklezia komunumo, kiu renoviĝas en la fervoro de la kredo kaj en la kohereco kun la Evangelio».

 

Katekizo por la hodiaŭa mondo

 

La nuntempa homo estas alkutimiĝinta legi per bildoj; kaj, en ĉi tiu perspektivo, la montrado de la Tuko estas perfekte taŭga paĝo de kateki­zado. Por la pozitivisma mondo, kiu volas trovi la veron ĝin tuŝante per mano, la Tuko estas la dokumento plej taŭga por ĝia psikologio, ĉar temas pri atesto kaj ĉeesto, ne de la Tuko en si mem, sed de Tiu, kiu en ĝi estis envolvita.

Kompreneble, la kredanto ne bezonas la Sanktan Morto-Tukon por kredi, ĉar ĝi estas objekto de sciencaj esploroj, ne de kredo; sed por nekredantoj, ĝi certe estas potenca alvoko kredi, minimune je la historia ekzisto de Jesuo. Sed la kredanto - kiel diris Mons. Giulio Ricci, unu el la plej konataj studu­loj de la Tuko - povas ricevi konfirmon pri tio, kion la Eklezio instruis al li dum 2.000 jaroj, nome ke Jesuo naskiĝis, kreskis kaj resurektis: la Tuko, interalie, liveras nerektan pruvon pri la Resurekto, ĉar ĝi restis nur kelkajn horojn en kontakto kun la korpo de la Krucumito, sen suferi pro ĝia difektiĝo.

 al la indekso


 

TOMASO

 

Se la fingrojn

mi ne povas meti en Lian profundan vundon,

de kie ŝprucis sang’ pro najloj sur grundon,

se faroj Liaj

en mia vivo ne efektiviĝas,

kaj Lia Vort’ min agi ne instigas,

se ne pereas

ĉiuj, kiuj Lin damaĝis, kun frapo terura,

kaj la kreita mond’ ne iĝas tuj pli sekura,

se Lia popol’

sur la tero triumfi ne komencas,

Li estis nur vizio, kiun la sonĝo sendas!

Ĉu Li reviviĝis?

Ne povas konvinki min tiu ĉi kredo!

/ ... ho, via revo estus nur la vero!/

- Venu, Tomaso!

Sciu, dum fingrojn en vundojn vi metas:

feliĉaj estas kiuj - ne vidante - kredas.

 

Józef Siklós; el la hungara tradukis Tibor Bessenyei

 al la indekso


 

PATRO PIO DE PIETRELCINA

 

Ĵus pasis 10 jaroj de la morto de Patro Pio de Pietrelcina. Memo­re al tio, ni reproduktas artikolon, kiu aperis en la numero de novembro 1968 de la tiama Bulteno de la Roma Katolika Esperanto-Centro:

 

Patro Pio de Pietrelcina estis bone konata inter la katolikaj esperantistoj, ne nur ĉar aperis pri li kelkaj broŝuroj, verkitaj de Alberto del Fante, esperantigitaj kaj eldonitaj de Frato Arni kaj de Frato Leotadio, sed ĉar la pia kapuceno inter siaj sennombraj disĉiploj havis ankaŭ fervorajn esperantistojn, kiuj plurfoje petis kaj ricevis de li apartan benon sur la tutan esperantistan movadon.

Ne longe antaŭ lia morto, okazinta la 22-an de septembro 1968 en San Giovanni Rotondo, oni festis 50 jarojn de liaj stigmatoj. Ĉar bazo de lia mondkonateco estis ĝuste tio: ke li, laŭ la generala atesto, portis daŭre en sia korpo la kvin vundojn de la krucumita Kristo. Dum tiel longa tempo ne mankis multaj kontroloj flanke de l’ eklezia aŭtoritato kaj de famaj sciencistoj. Neniam la Eklezio, laŭ sia prudenta kutimo, deduktis el tio sanktecon; tamen lian sankte­con proklamis liaj sekvantoj, kiuj el ltalujo kaj el ĉiu mondparto, kiel soifantaj pri supernaturo, rigardis en li la nuntempan modelon donitan de Dio al nia materialisma mondo. La ekleziaj aŭtoritatuloj suspekteme, ofte eĉ tre severe traktis lin; ne mankis provoj, minacoj kaj kondam­noj, ĉiufoje forprenitaj post novaj ekzamenoj. Dum liaj disĉiploj estis konsternitaj el tiuj sortbatoj, neniu kiel li estis tiel humila kaj trankvila, nur peteganta de la aliaj la saman paciencon, submetiĝon kaj obeadon. Lia famo kreskadis daŭre, ĉar, dum li suferante portis la signojn de la dia Krucumito, li ĝuis ankaŭ mirindajn povojn. Sennombraj estas tiuj, kiujn oni atribuis al li: introspekto de kon­sciencoj, resanigo de malsanuloj, kon­vertiĝo de nekredantoj kaj pekuloj.

(Kiomfoje oni perceptis subite en la aero misteran parfumon - la parfumon de Patro Pio! - kaj oni konstatis, ke la dezirita graco estis sammistere plenumita!).

La vilaĝo, kiu iam havis nur centon da dometaĉoj, hodiaŭ estas urbeto de dudekmil loĝantoj; ĝi posedas unu el la plej bone ekipitaj hospitaloj en Eŭropo: "Casa Sollievo della Sofferenza" (Domo por Mildigo de Sufero), kiun oni konstruis per la monoferoj, kiuj al li venis el ĉiu mondparto, kiel danko pro liaj efikaj preĝoj. San Giovanni Rotondo hodiaŭ havas superajn stud­institutojn, altajn palacojn kaj multaj hoteloj. Ĉi tio - emfazas ĝiaj loĝantoj - estas la ekonomia miraklo, kiun P. Pio tute senvole efektivigis. Ĉar, dum ĉiuj admiris liajn supernaturajn povojn, nur li ĉiam sin defendis kontraŭ sia sankteca famo, kaj estis tre severa kontraŭ tiuj, kiuj senpripense atribuis tion al li.

Tamen, li ne povis kaj ne volis forpeli la centojn, la milojn da personoj, kiuj ĉiutage vizitis lin por lin rigardi, por ricevi lian benon, por peti liajn preĝojn, por konfesi al li siajn pekojn. Longa kaj suferoplena estis lia ĉiutaga Meso; ofte, precipe dum la sankta semajno, liaj manoj, ĉiam kaŝitaj sub duongantoj, sangadis el la vundoj. Post la Meso, dum diversaj horoj li ricevis la konfesojn de viroj en la sakristio kaj de virinoj en preĝejo. Ili devis atendi sian vicon ofte dum multaj tagoj! Kaj dum la restanta tempo aŭ li preĝis, aŭ pere de sekretarioj li respondis al la lete­roj, aŭ li ricevis vizitojn. Kvankam cent- kaj centmiloj estis liaj fidelaj sekvantoj, kunligitaj al li per preĝo, oni asertis ĉiam, ke li eĉ de malprok­sime, tage kaj nokte asistis ĉiun, ofte sentigis sian ĉeeston, inspiris, inter­venis, konsolis. Kiom da vero, kiom da sugestio troviĝis en ĉi tiuj asertoj? Kiu povas diri? Nur Dio scias. Kompreneble ĉirkaŭ li ne mankis ankaŭ senskrupulaj profitemuloj, kiuj multe dolorigis lin; kaj ne mankis fanatikuloj.

Sed ĉio ĉi tio ne sufiĉas por fornei la misteron de la humila, simpla kapuceno, kiu ju pli deziris esti kaŝita, des pli famiĝis. Nun lia korpo kuŝas sub la planko de la preĝejo, kiun li diskonigis en la mondo. Kaj oni kun certeco asertas, ke ĉio, kion li faris dumvive, estis nur grensemo, kiu ankoraŭ estas sub la tero; sed baldaŭ kaj energie ĝi kreskos, ĝiaj spikoj maturiĝos kaj kurbiĝos pro sia pezo. Li donis al la mondo grandan heredon: ne tion, kion oni vidas; lia heredo estas morala kaj spirita: ke sufero ne kondukas al morto, se nur oni kapablas servigi gin al la aliaj, kiel li faris laŭ la ekzemplo de Kristo.

Serĉu en la IKUE-paĝaro aliajn artikolojn pri Patro Pio

al la indekso


 

 

LA PATRINO

 

Kaj kiam per pulsbato lasta l’ koro

faligos muron, ho Patrin’, el ombro

por alkonduki min ĝis la Sinjoro,

vi, kiel iam, donos al mi manon.

Vi surgenue, firma,

estos statuo antaŭ l’ Eternulo,

kiel Li vin vidadis

dum vi ankoraŭ vivis.

Vi levos treme la maljunajn brakojn

kiel ĉe via morto

dirante: Jen, Di’ mia.

Kaj nur se Li min estos pardoninta

vi sentos la deziron min rigardi.

Memoros vi la longon de l’ atendo

kaj havos en okul’ sopiron tujan.

 

Giuseppe Ungaretti

(el «Sentimento del Tempo»; laŭ afabla rajtigo de la Eldonejo Mondadori).

El la itala tradukis Gaudenzio Pisoni.

al la indekso


 

FRANCA AGADO

 

Per letero de 24.5.1978 al mons. Etchegaray, Ĉefepiskopo de Marsejlo (Francio) kaj Sekretario de la franca Episkoparo, s-ro Roger Despiney, Ĝenerala Sekretario de la Franca Katolika Esperanto-Asocio, komencis agadon por provi interesi la francajn Episkopojn pri Esperanto. Jen traduko de tiu letero:

 

«Monsinjoro,

vi partoprenis en Romo la Sinodon de la Episkopoj, por trakti gravan problemon por la vivo de la Eklezio - katekizadon en nia tempo, aparte tiun de la infanoj kaj de la gejunuloj.

La nunaj cirkonstancoj en nia mondo, ilia komplekseco, ne faciligis tian studon. Plie, aldoniĝis la lingvaj baroj. Latino kaj kelkaj naciaj lingvoj ne regataj de ĉiuj, ne ebligis al la partoprenintoj facilan komunikadon de propraj zorgoj, problemoj kaj spertoj.

Ĉu la lingva problemo povas esti solvata en la Eklezio?

Latino estas ĉiam malpli instruata kaj lernata. Ĉu oni devas, en la inter­naciaj asembleoj, adopti unu aŭ plurajn naciajn lingvojn? Ĉu nia moderna kaj demokrata konscienco povas akcepti, ke kelkaj naciaj lingvoj iĝu supernaciaj? Jen la kaŭzo kial, ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kreskas la nombro de la labor­lingvoj, devigante ĉi tiun organismon al elspezoj ĉiam pli netolereblaj.

Esperanto, internacia helpa lingvo, neŭtrala, fleksebla, facile lernebla, kun neneigebla kultura valoro, prezentiĝas kiel la solvo de la incita problemo de la lingvaj baroj. Ĝi estas ofte senpripense juĝata de personoj, kiuj ne malfermis ĝian dosieron. Tial la afero de Esperanto progresas malrapide.

Se vi opinias, Monsinjoro, ke ĉi tiu demando povas trovi sian lokon inter tiom da aliaj, kiuj zorgigas la francan Episkoparon, nia Asocio aprecus viajn klerajn konsilojn, kiuj povus ebligi al ĝi alporti sian eventualan kunla­boron.

Bonvolu akcepti, Monsinjoro, la esprimon de miaj respektoplenaj kaj devotaj sentoj.

Roger Despiney

Ĝenerala Sekretario de F.K.E.A.»

 

Al tiu letero Mons. Etchegaray afable respondis, kaj invitis s-ron Despiney viziti Patron Defois, Ĝeneralan Sekretarion de la Franca Episko­para Konferenco. Patro Defois akceptis s-ron Despiney 23.6.1978. La 25-an de junio, s-ro Despiney sendis jenajn du leterojn:

 

«Al Monsinjoro Etchegaray, Marsejlo.

Monsinjoro,

kiel invitis min via letero de la 10-a de ĉi tiu monato, mi kontaktis Patron Defois.

La renkontiĝo havis lokon pasintan vendredon, kaj mi rapidas vin danki pro ĝi.

P. Defois kaj mi mem ekkonsciis pri la malfacilaĵoj de la problemo de la lingvaj baroj, kaj ni agnoskis la bazan taskon de la registaraj organizoj por trovi ĝian solvon; tiam, la Eklezio memevidente tute pretus ĝin adopti.

Tamen, oni povas demandi de si mem, en kiu mezuro la Eklezio povus havi ian influon, por ke, ekster ĝi, startu la agadoj, kiuj devas konduki al la elekto de komuna lingvo.

Estas en ĉi tiu vidmaniero, ke mi permesas al mi adresi al Patro Defois projekton, kiu povus eventuale esti prenata en konsideron flanke de la franca Episkoparo.

Bonvolu kredi, Monsinjoro, je miaj respektoplenaj kaj dankaj sentoj.

Roger Despiney

Ĝenerala Sekretario de F.K.E.A.»

 

«Al Patro Gérard Defois, Parizo.

Patro,

permesu, antaŭ ĉio, ke mi danku Vin pro la ĝentila atento, kiun vi bonvolis doni al miaj proponoj okaze de nia renkontiĝo de pasinta vendredo.

Mi rapidis, cetere, danki Monsinjoron Etchegaray, kaj mi petas, ke vi bonvolu trovi, ĉi-kune, la kopion de la letero, kiun mi adresis al li.

En ĉi tiu letero, oni mencias iun projekton. Ĝi prezentiĝis je mia menso dum la nokto, kiu sekvis nian renkontiĝon. Pri kio temas? Ĉar la adopto de internacia helpa lingvo neŭtrala, ebliganta la interkompreniĝon inter la homoj, samtempe respektante la kulturan riĉaĵon de la etnoj kaj de la popoloj, estas ago elstare karitata, la Eklezio devus partopreni en ĝia realigo.

Ĉu ne eblus, do, ke la franca Episkoparo, konscia pri la lingvaj mal­facilaĵoj, kiuj sin prezentas okaze de internaciaj kunvenoj en la sino de la Eklezio, petu de Romo, ke estu kreita Komisiono por pristudi la demandon? Ĉi tiu Komisiono povus konsisti, interalie, el lingvistoj, sociologoj kaj repre­zentantoj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

Mi lasas, do, al la Sinjoroj Episkopoj, la zorgon prijuĝi la taŭgecon de ĉi tiu propono.

En la espero, ke iam mi havos la plezuron denove kontakti Vin, mi petas, Patro, kredi je miaj plej bonaj sentoj.

Roger Despiney

Ĝenerala Sekretario de F.K.E.A. »

 

Raportante pri la supre diritaj aferoj, S-ro Despiney aldonis:

«Ĉar temas pri peto de nacia Episkoparo al la Sankta Seĝo, ĉu ne estus bone, ke aliaj naciaj Episkoparoj faru same?».

La unua favora reago al la iniciato de s-ro Despiney venis el nia frata Asocio KELI. La 31-an de aŭgusto, s-ro André Bachelier el Francio dissendis cirkuleron, en kiu estas dirite, interalie:

«Nia franca frato Roger Despiney sendis al Monsinjoro Etchegaray, Ĉefepiskopo de Marsejlo, leteron, en kiu li sugestas, ke la romkatolikaj episkopoj serioze konsideru la uzadon de Esperanto por la kontaktoj de la Ek1ezio kun eksterlando.

Li pensas, ke estus bone, se en ĉiuj nacioj ni sendus tiajn leterojn alla estroj de la Eklezioj katolika, ortodoksa, protestanta.

Por informo, vi povos trovi ĉi-poste la tradukon de tiu letero… Kompreneble, oni ne simple kopiu gin, sed oni ĝin adaptu je la lokaj cirkonstancoj kaj je la personeco de la adresotoj.

Mi lasas tiujn liniojn je via ekzameno, sed mi persone opinias, ke en tiu ideo estas iu eblaĵo, por transirigi paŝon al la afero de la internacia lingvo. Kaj estus bone se, en proksimume la sama periodo, multaj instanculoj de niaj Eklezioj ricevus tian leteron».

Menciindas, krome, ke jam 12.4.1978 ideo tre simila al tiu praktike realigita de s-ro Despiney estis prezentita al IKUE de s-ro André Ribot, same el Francio, kiu tiel skribis, interalie, komentante la artikolon de Prof. Franjo Gruić en EK 3/1978:

«La lasta Sinodo evidente montris, ke nek latino nek la naciaj ling­voi taŭgas por kontentige solvi la delikatan problemon de la internacia inter­kompreniĝo. Tamen, Esperanto ekzistas de 1887, kaj S. Pio 10-a jam en 1906 aprobis, laŭdis kaj benis tiun lingvon. La unika penso, kiu tuj venas al la spirito, estas: kial do la Eklezio ne alprenas Esperanton, kiel veturilan ling­von? Nu, ĉar ankoraŭ tro granda nombro da Ekleziuloj altrangaj ne sufiĉe konas la kvalitojn de Esperanto. La tuta afero, por ni Esperantistoj, resumiĝas tiel: informi mallonge, sed frate, la Episkoparon kaj Pastrojn de niaj respektivaj landoj pri la vera vizaĝo de Esperanto. Estas iom malfacile doni agadregulojn, sed verŝajne bona maniero estus kontakti la Episkopon de ĉiu diocezo por informi lin kiel eble plej komplete, kaj peti, ke kun la aliaj Episkopoj de la sama lando li bonvolu proponi la starigon de Enketkomi­siono pri Esperanto; tiu Komisiono povus konsisti el kelkaj Episkopoj (aŭ de iliaj senditoj) kaj de kelkaj esperantistoj (pastroj kaj laikoj). La rolo de tiu Komisiono estus, plene kaj ĝisfunde esplori la aferon kaj respondi al la jena demando: ĉu Esperanto kapablas alporti veran utilecon al la Katolika Eklezio kiel veturila lingvo? Laŭ la konkludoj de tiu Komisiono, ni povus certe senteble antaŭenigi la konon de nia lingvo en la Katolika Eklezio, kaj inter niaj samreligiaj gefratoj de la tuta mondo!».

 al la indekso


 

 

MALSATO

 

Malsatas, Di’ mia,

mi, sole, malsatas.

Ne povas mi dormi,

maldormi ne povas.

Malsatas mi. L’ ventro

jam voras la cerbon:

ne povas mi pensi.

Malsatas, Di’ mia,

mi, sole, malsatas.

La brak’ senutila

ne povas labori.

La kor’ ŝanceliĝas

kaj neas esperon.

Malsatas, Di’ mia,

mi, sole, malsatas.

La panon sub dentoj

persiste mi revas:

ĉu gravas alio?

Malsatas, Di’ mia,

mi, sole, malsatas.

 

Giovanni Quaglia

(el «Caleidoscopio», Novara 1970. Laŭ afabla rajtigo de l’ aŭtoro).

El la itala tradukis Gaudenzio Pisoni.

 al la indekso


 

 

 

PAPO PAŬLO LA SESA KAJ ESPERANTO

 

Lia poresperanta favoro restos en la historio de la katolika Esperanto-­movado:

- Kiam li estis Kardinalo de Milano, li, kiel Episkopo de la tiama IKUE-Prezidanto p. Ferdinando Longoni, multfoje kuraĝigis per vortoj kaj rimedoj la Prezidanton.

- Post la papa elekto, Paŭlo la 6-a akceptis p. Longoni kaj aliajn IKUE-estraranojn en privata aŭdienco. La Papo diris interalie: «La Eklezio rigardas favore kaj kuraĝigas la klopodojn, kiuj plibonigas la interkompreniĝon de la popoloj, kaj subtenas la lingvon, kiu faciligas tian interkompreniĝon» (P. Longoni).

- La 21-an de aprilo 1966 la Papo persone donis la aprobon por oficiale uzi Esperanton en la Liturgio, rilate la legaĵojn kaj la preĝon de la fideluloj, okaze de Esperanto-kongresoj kaj kunvenoj. Mons. Bugnini, Sekretario de la Konsilantaro por la plenumo de la Konstitucio pri Sankta Liturgio, tiel skribis (en la itala) al P. Giacinto Jacobitti: «Mi havas la plezuron komuniki al vi, ke la Sankta Patro, en la aŭdienco de la 21-a de aprilo 1966, bonvole rajtigis la Unuiĝon de Katolikaj Esperantistoj uzi, okaze de asembleoj, kunvenoj kaj kongresoj, Esperanton en la legaĵoj kaj en la preĝo de la fideluloj de la Meso» (letero n. 1212/66 de la 26-a de aprilo 1966).

- Sekve de ĉi tiu leterpermeso, oni daŭrigis kaj pluigis la uzon de Esperanto en Liturgio, ĝis kiam alve­nis la tuta aprobo (letero n. A 252/68 de 16.7.1968, de Mons. Bugnini, Sekretario de la dirita Konsilantaro).

- La partoprenintoj en la IKUE-­Kongreso en Romo, okaze de.1a Sank­ta Jaro 1975, ankoraŭ bone memoras la salutvortojn de la amata Patro en la S. Petro-placo, antaŭ miloj da pil­grimantoj. Li tiel parolis (en la ita­la): «Ni nun adresas nian saluton kaj bondeziron al la partoprenantoj en la 36-a Internacia Kongreso de Ka­tolikaj Esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj interesoj vi volis aldoni ka­rakteron elstare religian, enigante vin en la spiriton de la Jubileo, kiu al ĉiuj bonvolaj homoj parolas pri re­novigo, konvertiĝo, retrovita kontak­to kun Dio kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito gvidu vin en la antaŭenigo de la frateco kaj de la interkom­preniĝo inter popoloj de diversaj lingvoj, laŭ via aparta programo; jen nia sincera bondeziro, kiun ni pliva­lorigas per nia Apostola Beno, favo­ranta la donacojn de l’ Sinjoro (L’Osservatore Romano de 15.8.1975).

- Sub la papa regado de Paŭlo la 6-a, Vatikana Radio komencis regule elsendi en Esperanto.

- La lasta persona iniciato de la memorinda Papo estis la permeso celebri en Esperanto dum la 37-a IKUE-Kongreso (1977) en Ĉenstoĥovo, malgraŭ la haltigo de la uzo de Esperanto en Liturgio fare de la Vatikana Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto.

 

laŭ «Katolika Sento» 9/1978

 al la indekso


 

 

 VATIKANO DANKAS

 

Responde al la telegramo, per kiu IKUE esprimis sian ĉagrenon pro la morto de Papo Paŭlo la 6-a, mons. Caprio, Ŝtata Vicsekretario de la Sankta Seĝo, sendis jenan leteron en itala lingvo, datitan 26.8.1978 kaj adresitan al P. Biedulski:

 

«Tre estimata Sinjoro,

alvenis la altestimata mesaĝo per kiu Vi, nome de la katolikaj esperan­tistoj de multnombraj Landoj, intencis kuniĝi al la doloro de la universala Eklezio pro la pia morto de la Sankta Patro Paŭlo la 6-a.

Mi kore dankas pro la kortuŝaj kondolencaj esprimoj, kiujn vi sendis, dum mi petas, ke oni preĝu al Dio favore al la granda kaj elektita animo de la malaperinta Papo.

Kun sentoj de aparta estimo, mi konfirmas min

tre respektoplena en la Sinjoro

G. Caprio

anstataŭanto »

 

Responde al la telegramo, per kiu IKUE gratulis okaze de la elekto de la nova Papo Johano Paŭlo la l-a, la Ŝtata Sekretario, Kard. Villot, sendis 12.9.1978 jenan telegramon en itala lingvo:

 

«Ĝentila mesaĝo alportis al la Sankta Patro, okaze de lia levo al la katedro de Petro, fervorajn bondezirojn kaj sentojn de respektego aparte ŝatitajn, kiujn li kore reciprokas per voko de abundaj ĉielaj favoroj kaj bondeziro de kristana serena prospero.

Kardinalo Villot».

 

al la indekso


 

MI ATENDAS LA VIVON DE LA VENONTAJ JARCENTOJ

 

Okaze de la Tago de la Mortintoj (2-a de novembro), estas bele reme­mori, kion diris pasintjare la forpasinta Papo Paŭlo la 6-a:

«La superhoma espero pri la releviĝo de la mortintoj, espero senerara, devas lumigi nian hodiaŭan vivon, prozan, suferplenan kaj efemeran. La rele­viĝo estas la mistero, metita je la konkludo de la homa vivo, kvazaŭ venka veto al la dissolviĝo de la homa ekzisto.

Nia kredo, kun eksterordinara vigleco ne allasanta dubojn, certigas nin pri la releviĝo de la mortintoj. Kaj en ĉi tiu perspektivo de la fina triumfo ni kliniĝas sur la tombojn de niaj forpasintoj. Kvankam ni ne posedas pre­cizan bildon pri la transmondo, ni tamen konas kelkajn konsolajn verojn. Kaj, antaŭ ĉio, ke niaj mortintoj ankoraŭ vivas, ĉar la homa animo estas envolvita de la dia juĝo. Terura penso, kiu tamen estas akompanata de la fido en la dia mizerikordo».

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

+ Sac. Kornelis Adrianus Ouwendijk, Nederlando. Li mortis la 20-an de aŭgusto, nur 5 tagojn post la 60-jara datreveno de sia pastriĝo. Li estis konata ĉe la katolikaj esperantistoj pro la rubriko «Vento por nia muelilo», kiun li prizorgis dum multaj jaroj en EK. Siatempe, li devis rezigni je tiu rubriko pro grava malsano, sed ĝuste antaŭ nelonge li sciigis, ke li intencas denove zorgi pri ĝi. Ĉeestis lian funebran riton la Episkopo de Roterdamo, D-ro A. Simonis.

 

+ S-ino Lise Oberlechner, Aŭstrio.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

MATENPREĜO EN ANGLA ĜARDENO

 

Sinjor’, kiam mi elmergiĝos

el l’ obskura morta koŝmar’,

estos en tia tagiĝa ĝardeno

ke mi adorkliniĝos, rekonante vin.

El tiom da terpreĝoj, kiu tiam

troviĝos en mia kor’? Nur l’ ekkrio

de senhava lepra almozul’ -

“Jesuo, estro, kompatu min!”

Eble eksilentos venteto

inter laburnoj kaj arĝentaj betuloj,

merl’ kaj turdo kvietiĝos,

aŭskultados eĉ lekantetoj

kaj rosa herb’, ĝis vi respondos.

 

Roderic Mc Dermott, Britio

 

al la indekso


 

 IKUEJ RAPORTAS

 

Dum la 37-a IKUE-kongreso okazinta pasintjare en Ĉenstoĥovo, estis restarigita la junulara sekcio de IKUE, kiu nun nomiĝas IKUE-junularo (IKUEJ). Dum la junulara kunveno estis elektita provizora estraro de IKUEJ (vidu EK n-ro 8/1977, paĝo 196). La unujara forpasinta periodo montris nekontenti­gajn rezultojn. Krom komencita kompilado de ju­nulara kantareto fare de ĉeĥaj IKUEJ-anoj, kaj krom kelkaj renkontiĝoj de junularaj aktivuloj, la agado stagnis.

Dum du vizitoj de la IKUE-prezidanto Patro Bie­dulski en Ĉeĥoslovakio, estis pridiskutitaj proble­moj de la IKUEJ. Pro tio en EK n-ro 5/1978 (paĝo 91) estis alvokitaj gejunuloj renkontiĝi dum Spiritaj Ekzercoj en Gostyń Poznański (Pollando) de la 22-a ĝis la 29-a de julio 1978. La renkontiĝon partoprenis entute 40 gejunuloj. Dum la kunveno okazinta la 24-an de julio 1978 en Gostyń Poznański oni pritraktis gravajn IKUEJ-aferojn, ce­lante definitive revigligi la junularan agadon. Dum la kunveno okazis defi­nitivaj balotoj, el kiuj rezultis elekto de nova estraro, elekto de novaj pre­zidanto kaj sekretariino. Per elekto de la nova estraro ĉesis ekzisti la pro­vizora IKUEJ-estraro, elektita dum la pasintjara IKUE-kongreso.

La prezidanto fariĝis juna novpastro Stanislao Ruchała, PL-33-122 Wierzchoslawice 69, woj. Tarnów, Pollando, kiu donas la esperon bone kaj vigle gvidi la junularon.

La sekretariino kaj redaktorino de la junulara rubriko en Espero Ka­tolika fariĝis juna kaj talenta instruistino de pola filologio, f-ino Halina Mastalska, ul. Różana 6, PL-32-840 Zakliczyn n./D., Pollando.

Kiel komitatanoj de IKUEJ estis eletkitaj:

F-ino Jana Chroboková, Vaskovo nám. 3, 74601 Opava, Ĉeĥoslovakio

S-ro Antonín Basler, CS-78962, Olsany 40, Ĉeĥoslovakio.

La nova IKUEJ-estraro alvokas kapablajn kaj oferemajn personojn, ke ili anoncu sin kiel kandidatojn por kompletigo de la IKUEJ-estraro.

La IKUEJ-estraro alvokas ĉiujn junajn katolikajn esperantistojn en la mondo al vigla kunlaboro. Dum la venonta periodo ni planas prilabori pro­ponon de la IKUEJ-statuto, kompletigi IKUEJ-adresaron (kiu troviĝas ĉe la nova IKUEJ-prezidanto), finkompili kaj eldoni internacian kantareton uze­blan dum la renkontiĝoj de la junularo, regule redakti porjunularan paĝon en «Espero Katolika», okazigi antaŭ la fino de ĉi jaro kunvenon de la estraranoj kaj ceteraj junularaj aktivuloj, kaj sondi eblecojn venontjare or­ganizi ferian restadon de la IKUE-janularo.

La IKUEJ-estraro alvokas la junajn katolikajn genjunulojn aliĝi ĉe la nova prezidanto kiel membroj de IKUEJ, formi landajn kaj lokajn grupojn de IKUEJ, kaj sendi al la prezidanto ĉiujn proponojn kaj konsilojn por vigligo de IKUEJ-agado, kaj la kontribuaĵojn por IKUEJ-paĝo en EK al la redaktorino Halina.

Karaj gefratoj, helpu al la nova estraro aktivigi la IKUE-junularon! Ĉiuj el ni celu kolekti junajn katolikajn esperantistojn al komuna laboro, por bono de la Eklezio kaj por disvastigo de Esperanto inter la katolika junularo.

La IKUEJ-estraro

al la indekso


 

PRI «TELEVIDA ĴURNALO» EN LATINA LINGVO

 

La propono de jezuito (v. EK 8/1978, p. 138), organizi televidan ĵurnalon en latina lingvo, povus esti prikonsiderata se ĉi tiu lingvo ne estus kontestata en la sino mem de la Eklezio.

Por konvinkiĝi pri tio, estas oportune legi kelkajn dokumentojn pri la Vatikana Koncilio (*):

- Mons. F. Simons, Hindio: «Ne estas vere, ke la klerikaro havas familiecon kun la latina... De multaj jaroj, la korespondado kun la roma Kurio okazas en la modernaj lingvoj»;

- Mons. J. Maalouf, Libano: li plendis, ke multaj partoprenantoj ne sufiĉe konas la latinan, kio kaŭzis multajn malfacilaĵojn dum la diskutoj. Li mem esprimis sin en la franca;

- Mons. R. Cushing, Usono: «Neniam mi forgesos la Koncilion. Mi nenion komprenis: mi neniam aŭdis latinlingvan paroladon, kaj tio por mi estis kvazaŭ greka»;

- Mons. A. Bacci, Italio: li rekomendis la plumultigon de latinistoj en la roma Kurio; samtempe, li agnoskis, ke bona elkono de latina lingvo ne povas esti improvizata en kelkaj monatoj, aŭ eĉ en kelkaj jaroj, sed ĝi postulas longan trejnadon.

Do, ĉu latina lingvo por Eŭropo?

 Germain Pirlot, Belgio

 


(*) Caprile G., Il Concilio Vaticano II. Cronache del Concilio Vaticano II, Roma 1968.

Bacci A., In quale lingua si parlerà nel Concilio Ecumenico Vaticano II?, en «L’Osservatore Romano» de 3.7.1960.

 

al la indekso


 

MESAĜO DE LA SINODO

DE LA EPISKOPOJ AL LA POPOLO DE DIO

(El la itala tradukis Carolina Minio Paluello)

 

KVARA PARTO  -  Unua parto  -  Dua parto  -  Tria parto

 

Katekizo kiel «atesto»

 

10. La Vorto, baziĝanta sur la viva tradicio, estas tiamaniere vorto viva por nia tempo. Esprimoj kiaj atesto, persona sindevigo, «alkulturigo», eklezia aktiveco, spirita vivo, preĝado persona kaj liturgia, sankteco, indikas la saman aferon, nome ateston.

La komunumo de la kredantoj estas komunumo de homoj, kiuj vivas, kaj konsistigas hodiaŭ la historion de la savo. La savo, kiun la komunumo kunportas, proponas al la homoj de nia tempo la liberigon de la peko, de la perforto, de la maljusteco, de la egoismo. Tiel plenumiĝas la vortoj de Jesuo: «La vero vin liberigos» (Joh 8, 32).

La katekizo, do, ne povas disiĝi de la viva sindevigo: «Ne tiuj, kiuj diras Sinjoro» (Mat 7, 21). «Tiu sindevigo povas akiri plurajn formojn individuajn aŭ kolektivajn. Laŭ tradicia formulo ĝi estas «sequela Christi». Do, la instruado pri la moralo, nome pri la «Leĝo de Kristo», havas sian lokon en la katekizo. Estas necese aserti sen miskomprenoj, ke ekzistas mo­ralaj leĝoj kaj principoj prezentendaj en la katekizo, kaj ke la evangelia moralo havas specifan karakteron, kiu multe superas la nurajn postulojn de la natura etiko. Fakte, la leĝo de Kristo, nome la leĝo de la amo, estas stampita en niaj koroj fare de la Sankta Spirito, kiu estas al ni donita.

Aliflanke, la katekizo, kiel atesto, formas samtempe la kristanon: eni­gante lin tute en la komunumon de la disĉiploj de Jesuo Kristo, kiu estas la Eklezio; prenante sur sin la tutan realecon de la kondiĉo de graco kaj de peko de tiu ĉi kredanta popolo, pilgrimanta sur la tero; akceptante ĉiujn sentojn de frata solidareco, kiun la kristano devas konservi en sia vivo al ĉiuj, kiuj, kredantoj aŭ ne kredantoj, partoprenas en la sama destino de la homa familio. Tiamaniere, la eklezia komunumo realiĝas vere kiel universala sakramento de savo.

Ĉi tiu morala doktrino ne estas nur individua, sed ĝi devas esprimi samtempe la socian dimension de la evangelia mesaĝo.

Unu el la ĉefaj taskoj de la hodiaŭa katekizo konsistas en la kreado kaj instigado de novaj formoj de sindevigo precipe en la kampo de la justeco. Tiel, el la kristana sperto naskiĝos novaj formoj de evangelia vivo, kiuj, kun la helpo de la Graco de Kristo, donos novajn fruktojn de sankteco.

 

Aparta karaktero de la pedagogio de la kredo

 11. Por ke ĉiu formo de katekizo realiĝu en sia integreco, estas necese, ke estu nedisigeble kunigitaj:

- la kono de la Dia Vorto,

- la praktikado de la kredo en la sakramentoj,

- la konfeso de la kredo en la ĉiutaga vivo.

 

Tial la pedagogio de la kredo havas apartan karakteron: nome ĝi kon­sistas en la renkontiĝo kun la Persono de Kristo, en la konvertiĝo de la koro, en la sperto de la Spirito en la eklezia komunumo.

(daŭrigota)

al la indekso