Enhavo de Espero Katolika numero 2/1979

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: nekutima bildo de Papo Johano Paŭlo la dua (tiam, Kardinalo Karol Wojtyła) sur pola montaro dum skisezono (foto Filipiak) 

 

 

 

 

REZULTO DE LA BALOTADO

 

La komisiono (konsistanta el Cz. Biedulski, J. Christiaens kaj G. Jacobitti) par ekzameni vocdonilojn alvenintajn al la Centra Oficejo de lKUE en la periodo de 1-a de novembro 1978 ĝis la 1-a de februaro 1979, konstatas jenon:

 

Voĉoj por la elekto de la prezidanto:

A.Ciccanti 103, R.C. Colas 16, J. Kondor 65, D. Magnani 240 Sindetenis 7.

 

Voĉoj por la elekto de la estraro:

A. Beckers 155 - A. Berka 214 - F. Bommer 51 - L. Bourdon 38 - M. Casanoves 135 - A. Ciccanti 145 - R.C. Colas 59 - R. Degrelle 158 - A. De Salvo 294 - R. Despiney 78 - J. Eder 23 - B. Eichkorn 48 - R. Forycki 184 - F. Galbusera 59 - S. Giacchino 54 - J. Gotter 137 - L. Goudé 43 - F. Gruić 126 - H.J. Kindler 316 - L. Kóbor 132 - J. Kondor 162 - J. Korytkowski 160 - J. Kos 90 - D. Magnani 60 - R. Molera 54 - K. Perko 98 - S. Pietrzak 45 - G. Pirlot 32 - G. Pisoni 29 - F. Ruaro 141 - I. Sedlak 94 - F.L. Smith 73 - B. Sobol 64 - S. Szenási 107 - E.P. Tic 117 - J. Tuinder 114 - W.H. Van Heugten 28 - J. Zielonka 205.

 

Voĉoj por la elekto de la plenumkomitato:

Aŭstrio: W. Mudrak 264, K. Ryba 82 - Belgio: A. Beckers 162, E. Paesmans 77, G. Pirlot 78 - Ĉeĥoslovakio: F. Adamik 59, A. Berka 74, A. Dlugi 50, B. Grim 13, A. Klumpar 9, Z. Kralova 54, J. Laube 8, J. Pastrnakova 85, I. Sedlak 73, L. Škrna 24, F. Štoviček 29, M. Šváček 139, J. Tandara 60 - Francio: L. Bourdon 81, R.C.Colas 66, R. Degrelle 64, R. Despiney 64, L. Goudé 62 - FR Germanio: J. Eder 64, B. Eichkorn 139, J. Kondor 117 - Hispanio: M. Casanoves 174, M. Martinez Marin 71, R. Molera 88 - Hungario: L. Kóbor 122, E. Stancz 155, S. Szenási 60 - Italio: A. Ciccanti 91, A. De Salvo 73, F. Galbusera 66, S. Giacchino 72, G. Gimelli 63, D. Magnani 39, G. Pisoni 119, F. Ruaro 148 - Nederlando: G. Duivis 57, S.P.Smits 109, J. Tuinder 96, W.A.M. Van Heugten 77 - Pollando: R. Forycki 125, J. Gotter 82, J. Korytkowski 127, J. Korytowska 224, J. Kos 81, S. Pietrzak 94, B. Sobol 136, J. Zielonka 106 - Svislando: F. Bommer 164, P. Scherer-Graber 161 - Usono: H.S. Corlett 158, A. Herschel 90, K.M. Laughery 88.

 

Entute alvenis 431 voĉdoniloj.

 

La Komisiono atentigas, ke kelkaj kandidatoj ricevis sufiĉan kvanton da voĉoj por esti aŭ plenumkomitatano aŭ estrarano (Beckers, Ciccanti, Forycki, Korytkowski, Ruaro) kaj do ili devos decidi .kian taskon ili volas plenumi. Kelkaj aliaj (Berka, Pirlot, Corlett) rezignis antaŭ la rezulto de balotado. Pro tio fina listo de estraranoj kaj komitatanoj estos anoncita post la ricevo de decida respondo de la koncernaj elektitoj.

 

Nombro de la voĉdonintoj laŭ landoj:

Pollando 156, Ĉeĥoslovakio 64, Italio 53, Germanio 28, Hungario 26, Francio 19, Belgio 17, Hispanio 15, Jugoslavio 11, Nederlando 10, Aŭstrio 10, Svislando 5, Usono 5, Britio 2. Po unu voĉon sendis: Antiloj Nederlandaj, Argentino, Brazilo, Kanado, Litovio Soveta, Norvegio, Nov-Zelando, Portugalio, Rumanio, Tajlando.

 

Romo, 6.02.1979 - La balota komisiono

En originalo subskribis: Cz. Biedulski - J. Christiaens - G. Jacobitti

 

 al la indekso


 

LA PAPO RESPONDIS

 

La Ŝtata Sekretariejo de Vatikano tiel respondis, per pollingva letero de 15.12.1978, al la bondezira mesaĝo sendita al Papo Johano Paŭlo la dua, 17.10.1978, de P. Biedulski (v. EK 12/1978, p. 216):

 

Estimata Patro Biedulski,

Lia Sankta Moŝto Johano Paŭlo la dua kun ĝojo akceptis la leteron, en kiu Vi, Estimata Patro, en la nomo de katolikaj Esperantistoj el 60 landoj, esprimis bondezirojn okaze de Lia elekto al la Seĝo de Petro.

La Sankta Patro elkore dankas pro ĉi tiu afabla atesto de unueco kaj spirita ligo, deziras daŭran prosperan agadon de Via Asocio, kaj Li donas el tuta koro la Apostolan Benon al Vi, Estimata Patro, kaj al ĉiuj membroj de IKUE kaj al iliaj Familioj kaj Proksimuloj.

Profitante la okazon mi kunigas sincerajn estimvortojn.

+ J. Caprio, anstat.

 

al la indekso


 

OFICIALA TASKO

 

Mons. Władysław Miziołek, Prezidanto de la Pola Episkopara Komisiono por Ĝenerala Animzorgado, tiel oficiale skribis, en pola lingvo, al P. Prof. Jozefo Zielonka:

 

«Varsovio, 8.1.1979

La Komisiono por Ĝenerala Animzorgado (ĉe Pola Episkopara Konferenco) konfidas al Vi la oficon de animzorgado por Esperantistoj sur la teritorio de la tuta Lando.

La komisio al vi de ĉi tiu tasko estis kunordigita kun la Ĉefepiskopo de Tarnów, L.E. Jerzy Ablewicz.

Mi deziras al Vi, Pastra Profesoro, dian benon en tiu laboro.

Wł. Miziołek»

 

Dum ni gratulas Pastron Zielonka pro ĉi tiu signo de konfido, kiun li tiel oficiale ricevis, ni notas kun plezuro, ke la agado de katolikaj esperantistaj estas tre serioze taksata de la Pola Episkoparo (kaj ne nur pro la esperantisteco de Mons. Miziołek, sed ankaŭ pro la fervora kaj sindona agado de la polaj katolikaj esperantistoj).

al la indekso


 

REFOJE PRI ĈEĤOSLOVAKIO

 

La faktoj

Aldone al la informoj jam publikigitaj en EK 8/1978 kaj 1/1979, la prokuroro en Usti nad Orl. iniciatis tribunalan proceson kontraŭ Šváček kaj Srna. La proceso okazos 22.2.1979 en Usti nad Labem.

Lige kun la afero Herbortice, 9.12.1978 Ĉeĥa Esperanto-Asocio okazigis estrarkunvenon, al kiu estis vokitaj ankaŭ Aleš Berka (Prezidanto de IKUE-Fako ĉe MEM-sekcio de ĈEA), R. Horsky (Prezidanto de la KELI-Fako) kaj Jiří Laube (komitatano de MEM-Sekcio kun tasko esti parolanto de katolikaj esperantistoj).

La sekretario de ĈEA, Zdenko Krimsky, kulpigis Berka pro la eventoj en Herbortice kaj la multaj protestoj, venintaj el pluraj fontoj, pro la sekvaj okazintaĵoj. La klarigoj de Berka estis neglektitaj, kaj oni decidis «trovi laŭleĝan manieron por nuligi la agadon de la IKUE- kaj KELI-Fakoj en la kadro de la MEM-Sekcio», ankaŭ per konsultado de advokato.

La 28-an de decembro 1978, ĈEA sendis jenan leteron al Berka:

«En ligo kun la faro de 9.12.78, la Centra Komitato de nia Asocio voĉdonis pri la sorto de plua agado de IKUE-Sekcio en la kadro de nia Asocio, kaj ĝi decidis, per plimulto de voĉoj, haltigi ĝian agadon ekde 1.1.1979.

La pravigo de ĉi tiu decido estas donita per la fakto, ke nia Asocio, kiel rekta membro de UEA, ne organizas iun grupon de homoj, kiuj rilate al UEA ne povas plenumadi la neŭtralecon de UEA. IKUE, kiel memstara Asocio, ne estas membro de UEA, eĉ se kun UEA ĝi nerekte kunlaboras - ĝi estas kvalifikita kiel neneŭtrala.

Ni rekomendas al vi, turni vin al la koncerna eklezio en nia respubliko, kun la peto starigi en ties kadro specialan fakon de kredantoj-esperantistoj. La prezidantaro opinias, ke ĉi tiu akto ne estos juĝata, de kelkaj unuopuloj de via sekcio, kiel diskriminacio kontraŭ religio, kaj ke vi mem klarigos la intencon de nia Asocio koncentri la fortojn por plenumi ĉiujn taskojn plenumotajn.

Ĉiujn prudentajn proponojn el la vicoj de kredantoj, subtenantaj pacajn penadojn en la mondo, en nia ŝtato kaj Asocio, samkiel la intencon de kredantoj disvastigi Esperanton en kadroj religiaj, ni subtenos, kaj ni envicigos ilin en niajn laborplanojn, aŭ en tiujn de niaj sekcioj.

La prezidantaro kalkulas kun ĉiuj, kiuj havas intereson helpi al la Asocio plenumadi ĝian programon, kaj invitas ilin al kunlaboro en kiu ajn sekcio.

Ni instigas vin, ke vi komuniku ĉi tiun nian decidon al la ceteraj membroj de nia Asocio, kaj ke vi konsciu, ke kiun ajn aktivecon, kiun oni entreprenus nome de IKUE-Fako aŭ sekcio, ni prenas kiel agadon ekster la kadro de nia Asocio, inkluzive la eldonadon de via bulteno Informilo.

 

Josef Vítek, prezidanto          Zdenko Krímsky, sekretario».

 

Tute malplena frazo

Pri la eventoj estis informita la Ĉefepiskopo de Prago, Kard. František Tomášek, kiu tiel skribis (en ĉeĥa lingvo) al Berka, 7.1.1979:

«Mi dankas pro via sciigo pri la afero de la IKUE-sekcio. Vi anoncas, ke oni diris al vi, ke vi trovu «tegmentan asocion en la eklezio». Tio estas tute malplena, nenion diranta frazo, ĉar estas ĝenerale konata fakto, ke ili ne havas la ŝtatan konsenton por havi iun organizaĵon en la kadro de la eklezio.

Pro tio estas unusola vojo, penadi teni staton kiel ĝis nun, kaj, se tio estas neebla, poste kunfandiĝi kun ili kaj plu teni sian spiriton.

Mi eluzas ĉi tiun okazon por danki vin pro ĉiuj esperantaj presaĵoj, kiujn vi sendadas al mi. Kun la deziro de ĉioma bono de la Sinjoro, al vi persone kaj al viaj karaj kaj proksimaj, salutas kaj benas

Frant. kard. Tomášek».

 

Estinta IKUE-Fako

Berka sendis, 12.1.1979, jenan leteron al la Prezidantaro de ĈEA:

«Mi konfirmas ricevon de via registrita letero de 28.12.1978, per kiu vi anoncis la decidon haltigi la agadon de nia IKUE-Fako ce MEM-sekcio de ĈEA ekde 1.1.1979.

Kiel ĝisnuna prezidanto de tiu IKUE-Fako, mi prenas konscion de via decido, kaj konatigos ĝin al la membraro.

Malgraŭ tio, ke la argumentoj por la ĉesigo de la agado de nia IKUE-Fako estas por mi ne konvinkaj, mi ne entreprenos kiun ajn aktivecon, agon, nome de IKUE-Fako, en la senco de via letero, kaj ankaŭ al ĉiuj membroj de la estinta IKUE-Fako mi rekomendos same agi, ke ili povas antaŭmeti koncernajn proponojn al ĈEA.

En ligo kun la traktado en la sekretariejo de ĈEA en Prago 9.12.1978, mi petas vin, ke vi aranĝu mian registriĝon kiel landa reprezentanto de IKUE kaj Espero Katolika - la gazeto tute ne politika, kiun mi abonas de la jaro 1925, kaj kies landa reprezentanto mi estas de la jaro 1936».

 

«Anakronismo»

En “Informoj de ĈEA” 55/78 (Januaro 1979) aperis jena sciigo:

«Surbaze de pli fruaj traktadoj, intence finordigi la agadon de nia Asocio en la sfero de religiaj aferoj estis decidite - post traktado kun gvidantoj de ambaŭ religiaj grupoj - voĉdoni en CK de ĈEA - skribe - pri la nuligo de ties agado aŭ ne. Ni publikigas rezulton de la voĉdonado: el 20 personoj 18 voĉdonis por nuligo de la sekcioj, du personoj sin retenis. Per tio estis plua agado de ambaŭ sekcioj haltigita ekde 1.1.1979, en ĉiuj direktoj. Niaj membroj, estintaj anoj de ambaŭ sekcioj, havas eblecon utiligi siajn lingvajn kaj aliajn fakajn aŭ sociajn konojn en ĉiuj specoj de la Asocia aktivado ĉefe en la sekcio MEM, kie restas en funkcioj de ambaŭ vicprezidantoj s. Laube kaj Dro Horsky. Pri la abonado de presaĵo Dia regno zorgos kiel ĝis nun la Asocio.

La centra komitato eliras el la supozo, ke ambaŭ sekcioj estis ĉe ni anakronismo. Similaj sekcioj ne estis starigitaj en Slovakio nek en E-organizaĵoj de DDR, Hungario, Bulgario, nek en Pollando. La centra komitato rekomendis al ambaŭ gvidantoj de estintaj sekcioj - kiam montriĝos intereso - peti ĉe eklezioj starigi IKUE- kaj KELI- sekciojn aŭ starigi memstaran asocion ekster la kadro de la Asocio. La programo de ambaŭ sekcioj staris kontraŭ la programo de la Asocio».

Antaŭ ol prezenti mian taksadon de la menciitaj eventoj, mi atendos la pluan evoluon de la sinteno de Ĉ.E.A., ankaŭ en konekso kun la peto de Berka esti agnoskata kiel peranto de «Espero Katolika».

En tiu perspektivo, mi ankaŭ prokrastas la aperigon de pluaj dokumentoj, pri kiuj mi disponas.

 

Antonio De Salvo

 al la indekso


 

ONI INFORMIS LA PAPON

 

Pro evidentaj kaŭzoj, ni ne taksas oportune diskonigi la enhavon de leteroj, kiujn IKUE (rekte, aŭ pere de influaj personoj) lastatempe havigis al la Papo pri du el la plej tiklaj demandoj, kiujn nuntempe la Asocio devas alfronti: respektive, la uzeblo de Esperanto en Liturgio, kaj la persekutoj kontraŭ niaj ĉeĥoslovakaj fratoj.

Oni sciu, tamen, ke tre ofte la oficiala silento de la gvidaj organoj de IKUE ne signifas, ke oni ne okupas sin pri difinitaj problemoj, sed nur, ke pro diskreteco oni ne povas publikigi la iniciatojn kaj la partajn rezultojn.

 al la indekso


 

ESPERANTO EN LURDO

Pluraj gazetoj de Lurdo (Lourdes) kaj Pau, en Francio, kaj la franclingva periodaĵo «La mission de l’Immaculée du Pčre Kolbe», aperigis en franca lingvo jenan artikolon de Patro Louis Bourdon:

«La katolikaj esperantistoj ĵus kreis novan agadcentron en Lurdo.

Kial en Lurdo?

Ĉar en Lurdo, ĉiujare, de aprilo ĝis oktobro, kunvenas centmiloj da pilgrimantoj el ĉiuj landoj de la Mondo.

Ĉar unu el la katolikaj pioniroj de Esperanto estis Pastro Emile Peltier, kiu fondis, en 1903, la revuon «Espero Katolika». Post vivo tute dediĉita al la disvastigo de Esperanto, li mortis en Lurdo, kie lia korpo ripozas apud la tombo de Soubirous.

Cetere, la katolikaj esperantistoj elektis kiel patronon la beatan Maksimilianon Kolbe, kiu senhenzite skribis el Japanio: «Esperanto plaĉas al la Senmakula. Ĝi estos utila ĉie, aparte en Japanio».

Oni scias, ke ĉi tiu «martiro de la Karitato», kiu fordonis sian vivon, en la koncentrejo de Auschwitz, por kamarado kondamnita morti en la «bunkro de la malsato», havis, ĉe la groto de Massabielle, la intuicion de sia maria doktrino, kiu prilumis lian tutan apostolan agadon. Por «redoni al Kristo la tutan universon, pere de la Senmakula», kiel li senĉese diris, li uzis ĉiujn rimedojn de informado. Tuj kiam li ekkonis Esperanton, li fervorege ĝin subtenis. .

Estas, do, taŭge fiksi la sidejon de Esperanto de Lurdo ĉe la «Misio de la Senmakula de Patro Kolbe» (Mission de l’Immaculée du Pčre Kolbe), 5 rue des Petits Fossés, F-65100 Lourdes, teI. (62) 944640».

 al la indekso


 

EN KATOLIKAJ GAZETOJ

 

La agado de IKUE estis plurfoje menciita en katolikaj gazetoj de multaj landoj, dum la lastaj monatoj: ni citas tre ampleksan artikolon en la vatikana ĵurnalo «L’Osservatore Romano» de 24.12.1978 (kiu raportis pri la Esperanto-agado en San Marino - v. EK 1/1979 - kaj menciis la 75-jaran jubileon de «Espero Katolika» kaj la protektadon de la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo fare de la nuna Papo); krome, artikolojn en «Kalasantiner Blatter», «Kirche Bunt», «Kirchen Zeitung», «Österr. Klerus-Blatt», ĉiuj el Aŭstrio (dank’ al la interesiĝo de s-ro Walter Mudrak); en «Deutsche Tagenpost» el F.R. Germanio; en «The Tablet» el Britio; en «Il Ponte», organo de la Diocezo de Rimini, Italio (dufoje).

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Kun ega intereso mi legis, kaj atente relegis, la raporton pri inda agado de S-ro R. Despiney el Francio (EK 10-11/1978, pp. 185-187). Ĝi estas bonega iniciato, sed ne ĉiu povas tiel agadi! Krome, S-ro Despiney havis ŝancon ricevi pozitivan reagon; ĝenerale, kiam tia altranga persono, kiel Mons. Etchegaray, respondas, estas nur per «ĝentila kaj diplomata» letero sensekva.

Ni cerbumu ankaŭ pri aliaj realigeblaj agadoj: jen kelkaj pripensoj tiu­riiate, sed antaŭe mi aldiru:

- plej taŭgas personaj rilatoj, eĉ neesperantistaj (parencoj, kolegoj, konatoj,...) por kontaktiĝi kaj ekrilati kun gravaj personoj;

- tre ofte, «titolo» gravas: oni aŭskultas pli facile Prof-ron D-ron X... ol S-ron Y..., eĉ kiam tiu-ĉi argumentas same kiel la unua; estas strange, sed home!!! Pro tio, laŭeble, ni ne sendu kiun ajn por prelegi, informi kaj por unuaj kontaktoj;

- niaj argumentoj estu trafaj, ĝisdatigitaj, adaptitaj al la personoj resp. al la publiko, kiun ni alparolas. Jen ekz. konsilo kiun mi ĵus legis en «Speciala Cirkulero 32» (E-Centro, pf. 1450, D-4790 Paderborn F.R. Germanio): «Estas ĝenerale pli bone ne listigi ĉiujn avantaĝojn de Esperanto, sed eble elekti gravan punkton, kiun vi fidinde povas prezenti. Ne uzu la argumenton de “16 gramatikaj reguloj sen esceptoj”, ĉar tio jam donis impreson de primitiva lingvo; diru anstataŭe, ke Esperanto malgraŭ nur 16 gramatikaj bazaj reguloj ebligas neelĉerpeblan variecon de esprim-maniero»;

- ni devas informi, sed ne konvinki! Nur la interparolanto mem kon­vinkiĝu. Tro ofte ni tro insistas kaj ni finfine nur tedas. Krome, ni ne tro rapide petu... kotizojn. Tiuj du punktoj estas tiklaj!!! Mankas tro ofte psikologio en Esperantujo!

Mi foliumis la «KEJ-Jarlibro 1978»-n kaj trovis 3 Episkopojn inter la IKUE-anoj; temas pri Mons. W. Miziołek (PL), Mons. F. Musiel (PL) kaj Mons. A. Pichler (YU).

Ĉu ne eblus listigi, kun ilia konsento, ĉiujn kardinalojn, ĉef- kaj episko­pojn, kiuj estas favoraj al Esperanto kaj pli malpli subtenas la IKUE-agadon?

Tiel, dum kontaktoj kun aliaj, ni povus montri tiun liston kaj trovi aliajn subtenantojn. Mi spertis tion en la instrumedio kun inspektoroj; inspektoro pli facile subtenas kaj «sin ligas» kiam aliaj kolegoj jam faris tion, ĉar tiam li ne havas la impreson ke li estas la unua.

Resume, per tia listo, je la dispono de ĉiuj IKUE-agantoj, oni povus pli facile trovi aliajn Mons-rojn favorajn al nia ideo (eĉ por ili pago de kotizo estus laŭvola, ĉar ni povus uzi ilian nomon), kaj interesigi pastrojn, sacerdotojn, fidelulojn...

IKUE-anoj povus aktive kaj efike agadi informante, ĉu en asocioj de gepatroj pri la pedagogia valoro de Esperanto, ĉu en parokaj grupoj pri la religia, internacia valoro de la Internacia Lingvo.

Ankaŭ per anoncetoj sur informtabuloj, kiuj ĝenerale troviĝas je la enirejo de ĉiuj preĝejoj, oni povas informi. Sufiĉas ricevi la permeson de la parokestro.

Jen ekz. teksto, kiu eĉ povus esti dulingva (en Esperanto kaj en la regiona lingvo): I.K.U.E. (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) ebligas rapidajn kaj senperajn kontaktojn kun fideluloj el la tuta mondo. Informoj ĉe...

 

Eventuale, oni povus kunmeti: - liston de la landaj IKUE-perantoj; - liston de la subtenantaj episkopoj.

 

Ankaŭ nian numeron de «Espero Katolika» ni povus lasi, post lego, inter la ĵurnaloj, kiujn ofte oni trovas en preĝejoj; oni pli facile interesiĝas pri aĵo, kiun oni vidas!

Ĉu ne eblus, ĉiumonate, aperigi en «E.K.» konsilojn por agado? Necesus aperigi ilin pli malpli regule, ĉar homo rapide forgesas.

Germain Pirlot, Belgio

al la indekso


 

LINGVA PROBLEMO EN LA EKLEZIO – TAMEN SOLVEBLA

 

En la marta numero 1978 de «Espero Katolika» mi skizis la urĝecon la internacia komunikilo en la Eklezio, deirante de la Sinodo de Episkopoj dum oktobro 1977 (1). Ĉi tiu konstato certe povas pensigi la esperantistajn katolikojn, sed ni neniel devas halti ĉe simpla konstato. Tial mi nun espri­mos miajn opiniojn pri iompostioma antaŭenigo de Esperanto en la Kato­lika Eklezio.

Ni povus ĉi tie insisti kaj demandi, kiom da episkopoj en la Sinodo estis esperantistoj. Verŝajne neniu. Kaj ni faru hipotezon: kio estus okazinta se inter la Sinodaj patroj estus kelkdeko de esperantistoj?! Krom di­versaj laŭlingvaj kaj laŭregionaj rondetoj povus fondiĝi ankaŭ esperanta ron­deto, kiu pli bone respegulus la internaciecon de la Sinodo kaj pli facile superus la ekzistantajn lingvajn barojn, ol tion sukcesis fari la latina aŭ la naciaj Iingvoj uzitaj dum la diskutoj - en la servo de la unua eklezia tasko: Katekizo en la hodiaŭa mondo!

Sed ni forlasu la hipotezojn kaj nerealiĝintajn sonĝojn kaj transiru al la realaj eblecoj. Laŭ la Statuto, la celo de IKUE estas: «Montri la unuecon de la Eklezio uzante la internacian lingvon en ĝia liturgia kaj apostola aga­do; kontribui aI realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo; strebi por ke ĉiuj estu unu» (2). Ĉi tiu ĝenerala celo devas nin senĉese gvidi en nia agado. La sama Statuto diras ankaŭ: «Por atingi tiujn celojn estas uzataj de IKUE ĉiuj efikaj rimedoj kaj precipe: for­mado de komunumoj, prefere religiaj, por preĝi, kanti, studi kaj labori per kaj por Esperanto; ... enkonduko de Esperanto en internaciajn religiajn kun­venojn kaj eldono de koncernaj dokumentoj; ... kontaktiĝo kun diversaj ekle­ziaj instancoj kaj organizaĵoj; edukado de aktivuloj por la kristana esperan­tista agado» (3).

 

Seminarioj kaj lernejoj

 

Kiamaniere oni povas plej efike enkonduki kaj antaŭenigi la aplikadon de Esperanto en la Eklezio? Krom la propagando, kursoj kaj varbado je diversaj niveloj, la plej promesplenaj ŝancoj kuŝas en la malgrandaj kaj gran­dai porsacerdotaj seminarioj kaj en aliaj ekleziaj lernejoj, kie tiaj ekzistas. La nunaj seminarianoj estas ja la espero de la Eklezio, iIi estos paŝtistoj kaj episkopoj morgaŭ. La nombro de sacerdotoj kaj sekve de episkopoj esperan­tistoj devas konsiderinde pligrandiĝi, por ke Esperanto akiru realan ŝancon kiel komunikilo ĉe la sinodoj, kongresoj, simpozioj kaj aliaj ekleziaj aranĝoj je la internacia ŝtupo, en la senco de la Statuto.

Inter la katolikaj esperantistoj, pastroj kaj instruistoj, certe troviĝas ka­pablaj kaj pretaj personoj por gvidi kursojn en la ekleziaj lernejoj kaj pre­cipe en la seminarioj. IKUE nombras, laŭ la Jarlibro 1978, proksimume 190 sacerdotojn, kaj multajn aliajn tre aktivajn adeptojn de la internacia lingvo. Kvankam ĉi tiu nombro ne estas tre impona, tamen ĝi reprezentas grandan forton, kiu, miaopinie kaj miakonvinke, ankoraŭ ne estas sufiĉe ekspluatata. Estraro kaj Komitato de la IKUE devos aktivigi ĉi tiun kaŝitan kaj dorman­tan forton. Unu IKUE-kongreso povus okupiĝi pli detale pri tiu demando, esplori la pedagogian kapablon de la anoj, ellabori precizan agadplanon, kolekti la atingaĵojn kaj akceli la plej bonajn sukcesojn. Pri la diverslokaj aktivadoj «Espero KatoIika» povus regule raporti, kaj tiel ludi la rolon de pedagogia peranto inter la instruistoj kaj seminarioj.

Kiel komenci la vastan enkondukon de Esperanto en la seminariojn kaj lernejojn? Oni unue kontaktiĝu kun la rektoroj, eble ankaŭ kun la episkopoj sur kies teritorio troviĝas la seminarioj. La instruisto poste solvu praktikajn demandojn: propaganda prelego, ekspozicio, enskribado, instruejo kaj horaro, elekto de lernolibro kaj de aIiaj lerniloj (4). Esperanto ja estas eminenta interhoma ligilo. Ĉi tiu fakto estu maksimume ekspluatata en niaj raportoj kun seminariaj aŭtoritatoj. En la lokoj, kie ekzistas seminario aŭ lernejo sed ankoraŭ mankas kapablaj IKUE-fortoj, oni adresiĝu ĉu al anoj de ILEI, ĉu al pretaj instruistoj de la lokaj Esperanto-societoj, kiuj certe ne rifuzos sian helpon.

 

Esperigaj ekzemploj

 

En ĉi tiu varbado kaj instruado ni ne komencos de absoluta nulo. Ekzistas laŭdindaj iniciatoj: En Litomĕřice-Ĉeĥoslovakio jam vivas Espe­ranto-rondeto ĉe la sacerdota seminario (5). En Pollando, en la seminario de Tarnów, aktivas Esperanto-grupo, kiun gvidas sacerdoto Zielonka (6). EI mia korespondado kun polaj geamikoj mi povas konkludi, ke ankaŭ en aliaj polaj seminarioj ekzistas unuopuloj aŭ grupoj esperantistaj. En Granda seminario de Djakovo-Kroatio fondiĝis pasintjare E-grupo sub la gvidado de prof. Franjo Gruić. Profesoro Josip Velebit en Zagreb publikigis sep-paĝan artikolon «Esperanto, posrednicki jezik, jezik evangeIizacije» (Esperanto, pera lingvo, lingvo de la evangeIizado) en Zagreba teologia revuo (7). Ohi rajtas esperi ke baldaŭ fondiĝos Esperanto-grupo ĉe Zagreba teologia fa­kultato.

Brilan ekzemplon de preteco enkonduki Esperanton en la seminarion donis Lia Episkopa Moŝto Emilio Biancheri el Rimini-ItaIio, kiu salutis la 10-an ILEI-konferencon en Sanmarino kaj diris: «Finante mi deziras informi vin, ke neniam mi estis indiferenta al Esperanto kaj nuntempe mi fa­vore subtenas la lokan Esperanto-grupon. Mi povas antauvidi, ke Esperanto, eble, povos esti enkondukita en la Seminariojn mem ĉu de la Diocezo ĉu de la Regiono» (8). Salutinda ekzemplo de grandanimeco, kiu esperigu nin, ke aIiaj similaj ekzemploj sekvos.

 

Voĉo de prudento

 

«Kiu do estas nia devo, al ni, esperantistoj?... Elteni. Ni ne devas luli nin per fantaziaj esperoj... Ni devos penige kaj malfacile propagandi, faradi kursojn... penetri en la rondojn de homoj... kies profesio postulas internaciajn rilatojn aŭ korespondadon, ne por atingi de ili formalan agnos­kon de nia ekzisto sed por humile proponi al ili praktikajn servojn... Estas pli oportune korespondi kun la tuta mondo per unu lingvo ol per dekkel­kaj...» (9).

La granda esperantologo Gaston Waringhien ne menciis ĉi tie la ho­mojn de la Eklezio, pastrojn, episkopojn kaj kristanojn de la mondvasta Katolika Eklezio, sed ĉi tiuj homoj certe apartenas al la rondoj de homoj, kies profesio kaj kredo postulas internaciajn rilatojn kaj korespondadon, hodiaŭ pli urĝe ol iam ajn dum la longa historio de la Eklezio, aŭ ol antaŭ 20 jaroj, kiam aperis esperantologiaj eseoj «Lingvo kaj Vivo».

 

Miraklo en Varna

 

La partoprenintoj en la 63a Universala Kongreso de esperantistoj en Varna 1978 denove spertis la miraklon, kiu ripetiĝas ĉe ĉiuj internaciaj esperantistaj kunvenoj: ĉe la bordo de la Nigra Maro en Bulgario kunvenis preskaŭ 5000 malsamnacianoj el ĉiuj kvin kontinentoj kaj el 51 landoj (10), por senpere interkompreniĝi, homo al homo, digne kaj amike, sen tradu­kistoj aŭ tradukiloj. Por ili la Turo Babela ne ekzistas plu. Inter ili pli ol mil kristanoj preĝis kaj diservis komune en la Ortodoksa Katedralo de la Sankta Ĉieliro: katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj. Ĉu simila miraklo okazos baldaŭ en la Sinodo de Episkopoj? Sen nia celkonscia strebado ĝi ne okazos. Nur la amaseco de episkopoj esperantistaj povus ĝin okazigi! Formala agnosko estas duaranga, faktoj estas pli gravai kaj necesaj.

La lingva problemo en la Eklezio fariĝas pli kaj pli akra kaj urĝa. Ni ne devas esti defetistoj antaŭ ĝi. Se ni estas plene konvinkitaj, ke Esperanto povas alporti grandan utilon al la internaciaj rilatoj en la Eklezio, se ni vere kredas kaj esperas, ni ekagu persiste kaj celkonscie. Kristanaj kredo kaj espero nin instigados sur ĉi tiu vojo, kaj «la nepoj nin benos se ni pacience eltenos» (11).

 

Franjo Gruić, Djakovo

Kroatio-Jugoslavio

 

 

 

(1) Espero Katolika, 3-1978, p. 48-49.

(2) Statuto, art. 5. b, c, d, en Jarlibro 1978, p. 7.

(3) Statuto, art. 6. a, e, g, h, en Jarlibro 1978, p. 7-8.

(4) lnstrukciojn koncerne ĉiujn demandojn de propagando, organizo kaj instruado vidu en la bonega libro: Rudolf Rakuša, Metodiko de la Esperanto-instruado, Ljubljana 1970, akirebla ĉe la Libroservo de UEA.

(5) Vidu Jarlibro 1975, p. 40.

(6) Vidu la adreson de Józef Zielonka en Jarlibro 1978, p. 78.

(7) Spectrum, 1-1978, Revuo de la teologistudentoj en Zagreb, p. 60-66.

(8) Internacia Pedagogia Revuo, 3-1976, p. 56.

(9) Waringhien, Lingvo kaj Vivo, J. Regulo, La Laguna 1959, p. 362.

(10) Revuo Esperanto de UEA, 9-1978, p. 149.

(11) Laŭ: La Vojo de Zamenhof.

 

al la indekso

 


 

EN VILAĜETO NASKIĜIS ARTVERKO

 

Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo (laŭ Radio Roma)

 

Estis konsekrita en Riola di Vergato (Emilio, Centra Italio) la preĝejo konstruita de Alvar Aalto, verko, kiu denove atestas pri ĉi tiu eksterordi­nata artisto, mortinta antaŭ du jaroj.

La preĝejo, kiu estis difinita «aŭtentika teknologia veto», estas kon­kreta kaj tre sugestia, per siaj senprecedencaj arkaĵoj kaj velformaj struk­turoj. Ĝi prezentas la efektivigon de io, kiu ŝajnis nerealigebla, ĉar neniam, ĝis nun, oni faris en tiaj proporcioj antaŭfabrikitan verkon, laŭ tiel avan­garda konceptado, ke oni devis porokaze krei la fabrikinstrumentojn.

Alvar Aalto, konsiderata kiel elstara homo en la eŭropa arkitekturo jam ekde 1937, projektis multajn verkojn por Italio; sed neniu, ĝis nun, estis realigita. Li estis fremdulo, kiu multe amis Italion, en kiu li kutimis pasigi ĉiujare multajn monatojn, precipe en Toskanio, kiun li trairadis de­segnante ĝiajn antikvajn konstruaĵojn.

Estis ĝuste Florenco, en 1965, kiu dankeme malfermis al li la salonojn de Palaco Strozzi, por granda antologia prezentado. En tiu cirkonstanco, oni donis al Alvar Aalto la honoran dok­torecon pri arkitekturo kaj la honoran civitanecon de Florenco. De tiam datumas la ideo de la preĝejo en Riola. Tiun ideon havis la kardinalo de Bolonjo, Giacomo Lercaro, sekve de vizito al la florenca ekspozicio. Aalto mem akompanis la kardinalon, kaj inter ili tuj naskiĝis reciproka simpatio. Antaŭ ol foriri, la kardinalo proponis al la arkitekto konstrui preĝejon en la bolonja diocezo. La propone estis akceptita.

Riola estas tre proksima al Toskanio, kaj ĝia medio, malriĉa kaj se­nornama, ĉe la bordo da rivero Reno, tuj plaĉis al la granda arkitekto. De tiu momento, la genio de la artisto komencis sin montri en sia tuta brilo. En la postaj jaroj sinsekvis la vizitoj de Aalto al la elektita loko, ĝis la de­finitiva projekto, en 1967. Pasis preskaŭ dek jaroj da necerta atendo, antaŭ ol oni povis komenci la verkon, venkinte ĉiujn obstaklojn; kaj nun la pre­ĝejo estas realaĵo.­

El urboplana vidpunkto, la originala lokado de la preĝejo donas al la vilaĝo novan strukturon kaj novan dimension, per la vibroj de la kurbaj vandoj kaj per la movoplenaj solvoj de teknikaj kaj estetikaj problemoj.

al la indekso


 

MESAĜO DE LA SINODO

DE LA EPISKOPOJ AL LA POPOLO DE DIO

(El la itala tradukis Carolina Minio Paluello)

 

SESA KAJ LASTA PARTO

 

Unua parto  -  Dua parto  -  Tria parto  -  Kvara parto  - Kvina parto

 

La katekizo en la plurisma socio

 15. c) La hodiaŭa mondo estas karakterizita de la diverseco, ĉar ĝi konsistas el popoloj kun tre malsamaj mondkonceptoj, etikaj principoj kaj soci­politikaj sistemoj. Ankaŭ laŭ la religia vidpunkto ĝi estas plurisma. La katekizo devas doni al la kristanoj la kapablon taŭge eniĝi en tiun situacion. Por atingi tian celon, ĝi devas eduki ilin al sento de sia specifa karaktero de baptitoj, de kredantoj kaj membroj de la Eklezio. Krome, ĝi devas igi ilin sentemaj al dialogo, kiu estu samtempe respektema al la aliaj homoj kaj treege fidela al la vero.

La ekumena formiĝo prezentas al la apartenantoj al la roma katolika Eklezio la okazon pli bone kompreni la kristanojn de aliaj Eklezioj aŭ Ekleziaj Komunumoj, kaj pretiĝi al dialogo kun ili kaj al starigo kun ili de frataj rilatoj. La realigo de «komunaj katekizoj» tie, kie la pastroj opinias ilin necesaj, estu kompletigita de specifica katekizo katolika, por eviti la danĝerojn de reĚigia indiferenteco.

Koncerne la aliajn religiojn, kiujn pli kaj pli ofte la kristanoj renkontas sur sia vojo, la katekizo devas instigi al respekto kaj komprenemo, kaj evoluigi konduton de aŭskultado kaj de ekkono de la «semina verbi», kiuj en ili troviĝas. Por ke la gejunuloj povu eltiri iun rezulton el la kono de la nekristanaj religioj, kaj precipe el la nocioj pri la diversaj materialismaj konceptadoj, estas necese, ke, gvidate de siaj Pastroj, ili ricevu taŭgan preparon pri la katolika doktrino, kaj sin dediĉu al la preĝado kaj al la praktikado de la kristana vivo. Sekve de tia formiĝo ili povos ne nur respekti tiujn, kiuj ne partoprenas en ilia kredo en Kristo, sed ankaŭ prezenti al tiuj la ateston de tia kredo.

 

La kristana katekizo fronte al la hodiaŭaj materialismaj tendencoj

 16. Fronte al la materialismaj, sekularecaj kaj ateismaj tendencoj, aŭ al iuj formoj de radikala humanismo, sufokantaj la homan dimension de la persono, la katekizo distingiĝas pro la kristana perceptado de la homo kaj de la mondo. La «apologetiko» aŭ iu kritika «konfronto» adekvataj al la nuntempa pensmaniero prilumu la raciajn fundamentojn de tiu perceptado. En la situacio de diverseco kaj plurismo la kristano ne timu: kun la helpo de la graco de la Sankta Spirito li povas esti, laŭ la vorto de la Apostolo, «forta en la kredo». La aŭtentika malfermiteco de l’ animo supozas kaj postulas la klaran kaj maturan konscion pri la propra identeco, kiu implicas la ateston kaj la mision.

 

Misia dimensio de la katekizo 

17. La katekizo estas ĉiam misia. Fakte, ĝi instigas al interesiĝo pri aliaj homaj grupoj vivantaj en malsamaj medioj, kaj ĝi malfermas la animojn al la bono de la tuta Eklezio, inspirante la misiajn vokiĝojn; samtempe ĝi evoluigas la sintenon de respekto al ĉiuj homoj, kaj instigas al aŭtentika kristana atesto antaŭ ili, antaŭ ĉio devontigante sin al la konstruado de la eklezia komunumo.

 

Konkludo 

18. Koniginte al vi la laboron plenumitan en ĉi tiuj tagoj ĉe la Katedro de Petro en kuneco kaj komuneco kun la Plej Supera Pontifiko Paŭlo VI, ni deziras danki Dion, de kiu venas ĉiuj bonoj, kaj al kiu ni konsekras nian vivon; danki Dion, kiu per la Spirito de Sia Filo ĉiam estis en nia spirito kaj ebligis al ni vidi, kontempli kaj sperti la mirindaĵojn de lia amo; danki Dion, pri kiu ni tutkore deziras, ke Li estu ĉiam de vi amata super ĉio.

Krome ni dankas ĉiujn, kiuj kune kun ni havas la respondecon de la katekiza ofico. Ni pensas pri la presbiteroj, niaj kunlaborantoj en la apostola ofico, kaj kun ni profunde kunigitaj per la sakramento de la Ordino; ni pensas pri tiuj, kiuj vivas sin dediĉante al Dio en la religiaj monaĥejoj aŭ en la mondo, kaj ni renovigas nian esperon en la granda spirita fekundeco, por la mondo, de vivo pasigita en la spirito de beatecoj (vd. «Lumen Gentium», 42); ni pensas pri tiuj, kiujn ni specife nomas katekistoj. Ili estas multegaj, viroj, virinoj, gejunuloj kaj ankaŭ geknabetoj, kiuj dediĉas sian tempon - ĝenerale sen ia ajn rekompenco - al agado tiom granda, kia estas la konstruado de la Regno de Dio, plena de vera amo, por formi en la koro de la homoj Kriston Jesuon ĝis pleneco. Ni pensas ankaŭ pri la gepatroj, kiuj edukas siajn gefilojn ekde la infanaĝo en la kono de Jesuo Kristo kaj en la timo kaj en la amo al Dio, kaj gardas viva en la koro de la gefiloj la kredon ricevitan per la bapto kaj konfirmitan per la konfirmacio, tiel ke ĝi maturiĝu kaj portu konstante fruktojn de eterna vivo. Ni pensas ankaŭ pri tiom multaj kongregaciaj komunumoj, dediĉitaj al la preĝado, malriĉaj, kiuj al la mondo superregata de individuisma egoismo montras tre valoran ateston de vivo.

Ni Episkopoj, kunvenintaj en tiu ĉi Sinodo el ĉiuj mondopartoj, aŭskultinte la Ekleziojn de la tuta mondo kaj ekkonsciinte pri la graveco de la katekizo, al kiu ni atribuas la unuan lokon en nia pastra agado, el la Vatikano, apud la Tombo de Petro, kun la penso al vi ĉiuj kaj antaŭ la Pontifiko Paŭlo VI, ni solene proklamas, ke ni akceptas la dolĉan taskon dediĉi ĉiujn niajn fortojn al la katekiza agado kune kun tiu evangeIiza. Ni fidas la gracon de la Sankta Spirito, kiu povos porti des pli da fruktoj de sankteco ju pli maturiĝos via kredo. Oni antaŭvidas ankoraŭ multajn malfacilaĵojn en la mondo, sed la estonteco estas de la kredantoj, ĉar la espero ne hontigas (vd. Rom. 5, 5).

La Beata Virgulino Maria, Patrino de la Eklezio, diligente aŭskultanta la Vorton de Dio, ebligu al ni plenumi la bonajn intencojn, kaj la sava kredo de Kristo iĝu fermentilo, salo, lumo, vera vivo por la tuta mondo. Ŝi, kiel arda disĉiplo de Sia Filo en la kredo, «konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro» (Luk 2, 19).

 al la indekso


 

EPISKOPO GRATULAS

 

Mons. Giovanni Locatelli, Episkopo de Rimini, Italio, tiel skribis 28.11.1978 al P. Duilio Magnani:

 

«Karega Patro Duilio,

mi eksciis pri la propono (*), kiu estos subtenata ankaŭ de Deputito Sanese (**). Mi admiras la entuziasmon, kaj mi volas esperi, ke tiom da pasio kaj tiom da konvinkiteco alportos la atendatajn rezultojn. Mi povas nur kun­labori per la estimo, la atento, por plifaciligi la eksplodon de la semoj. Donu koran saluton al la Patro de S. Bernardino (***), tiel eniĝinta en la mondon de Esperanto. Ĉi tiu okazo estas por mi ŝatata por saluti kore

+ Giovanni Locatelli»

 

 

(*) Temas pri leĝpropono por enkonduko de Esperanto en la italajn mezlernejojn.

(**) Unu el la ĉefaj subtenantoj de la leĝpropono estas la kristandemokrata deputito Sanese el Rimini.

(***) Patro Albino Ciccanti, kiu loĝas ĉe la franciskana monaĥejo de S. Bernardino en Rimini.

 

 al la indekso


 

VITAMINOJ POR LA KORO

 

Jam de multai jaroj «Bond zonder Naam» (Ligo sen Nomo), kun sidejo en Antverpeno, Belgio, estas asocio tre konata ĉe la nederlandlingvaj parolantoj. Sub la entuziasma gvido de Patro Phil Bosmans, ĝi lanĉas ĉiumonate sentencon por plibonigi la mondon pere de persona strebado. Ĉiuj tekstoj alvokas al optimismo kaj al komprenemo de la aliaj.

La Ligo ankaŭ prizorgas telefonservon, sub la nomo «Vitaminoj por la Koro». Tiu servo, en la nederlanda lingvo, estiĝis post konstato, ke multaj personoj, estante en embaraso kun la hodiaŭa vivstato, serĉas iun, kiu povas ilin kompreni.

Ekde 15.12.1978 la Ligo sen Nomo ankaŭ disponigis telefonlinion por la Esperanto-parolantoj. Ekde nun, kie ajn vi loĝas en la mondo, vi povas aŭskulti amikan voĉon, kiu havigas novan kuraĝon kaj montras la vojon al esperplena estonteco.

La telefon-numero (belga) estas 031-351267; ĝi funkcias la tutan tagon, escepte de la periodo inter la 18-a kaj la 20-a horo.

Korajn dankojn kaj gratulojn al Patro Phil Bosmans kaj liaj kunlaborantoj pro ĉi tiu bela iniciato!.

E. Paesmans, Belgio

al la indekso


 

«HEROLDO» TRANSLOKIĜAS

 

En sia 58-jara ekzistado, nur dufoje «Heroldo» ŝanĝis la eldonlandon: en 1936, kiam la fondinto (Teo Jung) - antaŭvide al naziaj persekutoj - forlasis Kolonjon (Germanio) kaj instalis la gazeton en Hago (Nederlando); kaj en 1962, kiam la redaktadon transprenis S-ino Ada Fighiera-Sikorska, loĝanta en Bruselo (Belgio).

Nun la familio Fighiera translokiĝos al Madrido (Hispanio), pro laboraj sindevigoj de S-ro Gian Carlo Fighiera, prezidanto de la laŭleĝa senprofitcela societo, kiu eldonas «Heroldo»-n. Tial, ankaŭ la gazeto translokiĝos, ekde aprilo aŭ majo.

Nenio ŝanĝiĝos en la aper-ritmo: ĉiuj 17 numeroj kaj la aldonaj suplementoj regule sekvos unu la alian: aparta klopodo estos farita por plibonigi la enhavon.

La eldonplanoj ricevos novan svingon, ĉar la Eldonejo «Heroldo» specialiĝos en la eldonado de altkvalitaj nacilingvaj Esperantaj lernolibroj, verkitaj laŭ modernaj pedagogiaj kaj metodologiaj konceptoj de spertaj esperantistaj lingvo-instruistoj.

Ada Fighiera-Sikorska

al la indekso


 

RADIO «ESPERANTO»

 

Laŭ informo de P. Albino Ciccanti, la privata radio-stacio «Esperanto» (instalita en la monaĥejo de P. Ciccanti mem, kaj prizorgata, interalie, de nia IKUE-ano Antonio Gambuti) intencas kreski de la nunaj 60 vattoj ĝis ĉirkaŭ 1.000 vattoj, kaj enprogramigi ankaŭ dissendadon de la programoj de Vatikana Radio, ne tute bone aŭdeblaj per si mem en Rimini kaj ĉirkaŭaĵo.

 

al la indekso


 

SVISA AGADO

 

Mi faris du ekspoziciojn (kun prezento de IKUE-materialo, informoj, diversaj esperantlingvaj koloraj frazoj, bildkartoj, libroj, revuoj, ktp) en la lernejo, kie mi instruas (Collčge Sainte-Marie, CH-1920 Martigny, Svislando). La montrotabulo (en formato 160 X 120 cm) ĉiam estas videbla de la 550 knaba junularo dum la ripoza intervalo.

La unua frukto: pli ol 12 knaboj elektis Esperanton kiel «kulturan okupon» ekde januaro 1979, inter multaj aliaj elekto-eblecoj oficiale proponitaj de la Kolegio.

 

Francisko Bommer, Svislando

al la indekso