Enhavo de Espero Katolika numero 5/1979

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: la pordego de la Katedralo de Luksemburgo

 

 

 

 


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

La 5-an de decembro 1978 mi vizitis la tombon de Pastro Henriko Paruzel en Zabrze. Absolute mi ne povis trovi ĝin: nek krucon, nek iun tabulon. Finfine, tombisto montris al mi iun anoniman tombon. Tre ĉagrena afero, ke tiu tombo restas plene neglektita.

De tombisto mi prenis bastonon kaj hakilon, mi enbatis la bastonon en frostiĝintan teron, kaj pendigis sur ĝi Esperanto-flageton. Ĝuste antaŭ nelonge pasis jam la dua datreveno de Lia morto. Kiel rapide la tempo forpasas. Marian Łaba, Pollando

Laŭ ĵus ricevitaj informoj, estas nun finpreparata marmora tomboŝtono kun Esperantlingva skribaĵo. Krome, 16.1.1979, en la Baziliko de la Dipatrino en Piekary-Śląskie (Pollando), zorge de IKCEM estis celebrita Sankta Meso por la animo de P. Paruzel. Kantis, ankaŭ Esperante, la granda koruso de la Baziliko.

 

Unuspire mi tralegis EK 1/1979. Kun plia kaj plia scivolemo mi atendas la revuon; dum la lastaj jaroj ĝi ege prosperis kaj fariĝis interesa kaj belaspekta. Ne mirige, do, ke multiĝis la abonantoj. Fervore mi deziras al vi, ke la progreso daŭre pli kaj pli fruktu.

Por ke, tamen, mi estu sincera, mi esprimas ankaŭ miajn negativajn rimarkojn. Tion mi faras ne por kritiki, sed por eviti ion malbonan al la movado en kelkaj landoj.

Eble mi eraras, sed ŝajnas al mi, ke foje mankas al ĝi la politika diplo­mateco. Atentante tion, ke ĝi estas internacia, oni devas prefere anoncadi, instruadi, defendadi, sed ne ataki, nek subflustradi al la kontraŭuloj. Eble vi sidante en Romo aliamaniere opinias, sed laŭ mia eksento kelkaj presitaj eldiraĵoj ne helpis, sed kontraŭe.

Poloj ofte skribas al vi. Tio ĉi ĝojigas kaj maltrankviligas. La skri­bemon havas ne nur seriozaj homoj; ne ĉiuj sentas respondecon pri la skribita vorto. Do, bonvolu detale ekzameni ĉiun presotan sciigon, por eviti misinformon, kiu kaŭzas malhelpon al la movado kaj malfavoron al la revuo.

Mi tralegis (en EK 1/1979) raporton sub la titolo «Pola agado». Mi havas nenion kontraŭ la raporto, sed kontraŭ la titolo. Ĝi raportas nur pri la 19-a Internacia Feriado «Ora Pola Aŭtuno», sed ne pri la «Pola agado». Ĝi estas multe pli vasta, ol tio aspektas eI la artikolo.

Pasintjare okazis en Pollando ankaŭ samgrande «Internacia Ĉebalta Esperantista Printempo», same priservita animzorge, kaj kelkaj aliaj, malpli grandaj feriadoj kun laika kaj religia enhavoj.

Krome, la Animzorgado de Esperantistoj aranĝis tri strikte religiajn pilgrimojn: al Matemblevo «En la defendo de la vivo», al Niepokalanów «Omaĝe al patrono de IKUE - p. Maksimiliano Kolbe», al Kalvario de Pacłav «Pentofare pro niaj pekoj». Ĉiuj estis rimarkindaj kaj imitendaj estonte.

Same la Animzorgado de Esperantistoj aranĝis du «Spiritajn Ekzer­cojn», kiuj daŭris po unu semajno. Oni ne nur preĝis kaj meditis, sed ankaŭ prilaboris la plej gravajn decidojn por la katolika E-movado en Pol­lando.

Specialan signifon por la pola E-agado havas la scienca laboro de la IKUE-biblioteko en LubIino. Tion mi opinias tre grava kaj esperdona eston­te. Pri tio ni neniam forgesu.

La katolikaj kunvenoj: mescelebrado kaj katekizado de esperantistoj okazadas ne nur en la ses urboj menciitaj en la artikolo, sed en dudek ok lokoj. Mi havas esperon, ke estonte la agado ankoraŭ plivastiĝos. J. Zielonka, Pollando

Dankon pro la rimarkoj, pozitivaj kaj negativaj.

Koncerne diplomatecon, mi klopodas, laŭeble, ne esti agresema. Sed, samtempe, mi ne povas silenti pri difinitaj eventoj (ekz. la afero «Herbortice»). Certe, sidante en Romo mi ne riskas samkiel niaj fratoj en kelkaj landoj (kvankam mi povas certigi, ke ion ankaŭ mi riskas, des pli en la ĵusaj politikaj cirkonstancoj en Italio). Pro tio, antaŭ ol publikigi la unuan arti­ko1on pri la afero «Herbortice», mi plurfoje kaj insiste pridemandis la plej rektajn interesitojn, kiuj eĉ urĝigis mian disvastigadon de la informoj (cetere, mi opinias, ke se oni interrompis la proceson kontraŭ Šváček kaj Srna, tio ŝuldiĝas ankaŭ al la protestoj venintaj el diversaj landoj).

Pri la vereco de la informoj, kiujn mi ricevas, kompreneble mi klopodas ilin kontroli, precipe kiam ili estas gravaj aŭ senprecedencaj. Sed, grand­parte, mi devas fidi je la skribintoj (kiuj havas la respondecon de la eldiritaj deklaroj: pri la enhavo de la subskribitaj artikoloj respondecas la aŭtoroj mem).

Koncerne la artikolon «Pola agado», mi tuj diru, ke mi mem (do, ne S-ino Szanser) aldonis ĉi tiun titolon, do - se ĝi iamaniere frapis vin – la kulpo estas nur mia. Mi volas emfazi, tamen, ke mi tute ne intencis iel neglekti aliajn polajn iniciatojn: tute simple, mi ignoris (*) ilin, kaj mi dankas, ke nun vi informas pri ili, ankaŭ se ne detale (ekz., mankas la nomoj de la pliaj 22 lokoj, kie okazas E-Mesoj). Pri la Biblioteko de K.U.L. jam plur­foje aperis informoj en EK.

Antonio De Salvo

 

(*) Bv legi “ne konis”

 

Mi ŝatus atentigi vin pri artikolo en EK 1/1979, kie estas skribite pri perforto de homaj rajtoj en Ĉeĥoslovakio rilate la aferon Herbortice. Mi opinias, ke similaj artikoloj ne povas plibonigi nian situacion, sed povas damaĝi ne nur IKUE-n, sed eĉ ĈEA-n. Mi pensas, ke estus konvene per iu ajn formo rifuzi ĉi tiun artikolon pri neado de homaj rajtoj en Ĉeĥoslovakio, ĉar paralelan kampanjon gvidas la estinta Prezidanto de UEA, kiu boligas multŕjn homojn sur respektivaj postenoj.

Vladimir Škoda, Ĉeĥoslovakio

 

Kompreneble, mi respektas la opinion de s-ro Škoda, kvankam mi mem ne akceptas ĝin. Koncerne la «paralelan kampanjon» de Prof-ro Ivo Lapen­na, mi deziras ĉi tie emfazi, ke la batalo de IKUE marŝas tute sendepende de tiu de la iama Prezidanto de UEA, kaj ke IKUE ne deziras enmiksiĝi en la disputon inter Lapenna kaj UEA.

Antonio De Salvo

 

 al la indekso


 

TUTA POLLANDO PREĜAS INTENCE DE LA PAPO

 

Dum la unua aŭdienco destinita al Poloj, la 23-an de oktobro 1978, Papo Johano Paŭlo la dua petis de la samnacianoj:

- Ne lasu min sola. Memoru ĉiam, ke mi kun vi naskiĝis en la sama Patrujo. Preĝu miaintence en Ĉenstoĥovo kaj en la tuta lando. Recitu kun mi la Anĝeluson...

Responde, promesis Kardinalo Stefano Wyszyński:

- Tuta Pollando preĝos viaintence. Poloj per siaj genuoj premados la preĝejajn ŝtonojn en Ĉenstoĥovo kaj Kalvario...

La 2-an de februaro 1979, la Eklezio en Pollando aranĝis «Preĝtagon» intence de la Papo en ĉiuj preĝejoj kaj kapeloj. La diservoj estis ligitaj kun artaj kaj oferaj aranĝoj.

Polaj esperantistaj katolikoj ne restis senfaraj. Krom la universalan preĝadon ili aparte aranĝis «Preĝtagon» la 10/ 11-an de februaro en Krakovo, en preĝejo de PP Franciskanoj, apud la kardinala sidejo. En tiu sanktejo preskau ĉiutage preĝis la nuna Papo Johano Paŭlo la dua, celebrante la «Sanktan Krucvojon». Liaj genuoj premadis la preĝejajn ŝtonojn, donante al ni modelon de humila religiemo, kiu ne restos sen imitado.

La Esperanto-preĝtagon aranĝis la ĉefa animzorganto, p. J. Zielonka, kune kun la franciskana rektoro de tiea porpastra seminario, P. M. Krzymowski. Partoprenis monaĥoj kaj laikoj eĉ el foraj urboj de Pollando. La pia etoso instigis al plua unuiga aktivado sub gvido de la Eklezio.

La samideanoj kunvenintaj je la «Preĝtago» ne nur preĝis, sed oni kunligis artan programon. Oni prezentis diapozitivojn pri la Papo, Romo, Radio Vatikana; oni recitis versaĵojn, kaj el magnetofono oni aŭdigis mesaĝojn de la Papo. Plej forte impresis la ĉeestantaron la adiaŭa parolado de la Papo, en kiu Li prezentis la amon al la Krista Eklezio kaj al la forlasata Patrujo-Pollando.

Post la «Preĝtago», oni forsendis al la Papo omaĝleteron, subskribitan de la ĉeestantaro.

Raportis Franciska Bardecka

 

 al la indekso


 

EDUKO AL LA PACO

 

Okaze de la soleno de la papa tago por tutmonda paco (30.1.1979), kard. König, ĉefepiskopo de Vieno (Aŭstrio), postulis ke la instru-libroj pri historio estu aliigataj, ĉar oni faras malbonan servon al la afero de la paco se, en la lernejoj, historio ĉiam ankoraŭ estas instruata kiel sinsekvo de militai heroaĵoj. Anstataŭe, oni devus pli emfaze prezenti la pacigantojn kaj la pacosopiron de la homaro.

Raportis W. Mudrak, Aŭstrio

 

 al la indekso


 

50.000 MORTINTOJ EN LA TAGO DE RESUREKTO

 

Ĉiujare mortas pro malsato aŭ nesufiĉa kuracado preskaŭ 17 milionoj da infanoj. Terura cifero, kiu tamen, ankoraŭ ne sufiĉe skuas la konsciencon de la homaro. Eble, ĝi aperos pli ŝoka en alia prezento: ni diru, ke dum la tago, en kiu oni memorigas la Resurekton de Kristo, preskaŭ 50.000 infanoj mortas pro malsato!

Multaj opinias, ke temas pri neevitebla natur-evento, kvazaŭ tertremo aŭ inundo, kaj kelkaj eĉ teoriumas pri ia «neceso» de ĉi tiu «murdo de senkulpuloj», ĉar, onidire, la Tero ne sufiĉas por gastigi ĉiujn. Kristanoj energie malakceptu ĉi tiujn sintenojn: en la mondo oni elspezas por militaj celoj, en unu tago, sumon sufiĉan por vivteni dum unu jaro la minacatajn infanojn; kaj, eĉ daŭrigante elspezi frenezajn sumojn por armiloj, oni povus igi sufiĉaj la ekzistantajn rimedojn, per pli justa distribuado.

De ĉiam kristanoj estas engaĝitaj en la agado por nutri, instrui, igi memsufiĉaj, konsciigi pri propraj rajtoj la malriĉulojn; sed la individua sindonemo (kvankam bezonata kaj laŭdinda) jam ne sufiĉas.

La Eklezio, kiu jam multokaze levis sian voĉon por defendi la homajn rajtojn, ĵus konfirmis sian apartan zorgon pri la sorto de l’ homo en la unua Encikliko de Papo Johano Paŭlo la dua, «Redemptor hominis» («La Elaĉetanto de la homo») (*), kaj senĉese ĝi agadas por la atingo de la diritaj celoj «Je defendo de la vivo».

Nun estas tempo, ke ankaŭ la Ŝtatoj faru ion konkretan, por ke la Internacia Jaro de l’ Infano, kiun ni travivas, ne estu nur plia okazo por belaj principaj deklaroj sen efektivaj sekvoj.

Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

HINDOĈINAJ RIFUĜINTOJ

 

Nur en Tajlando, nuntempe ekzistas preskaŭ 150.000 hindoĉinaj rifuĝintoj (el Laoso, Kamboĝo kaj Vjetnamo). La plimulto el ili artngis Tajlandon per tre malgrandaj boatoj. Aliaj centmiloj da rifuĝintoj troviĝas nun en Hong-Kongo, en Malaizio, en aliaj landoj ĉe la Ĉina Maro, kaj en aliaj mondopartoj. Oni taksas, ke ekde 1975 fuĝis el Hindoĉinio pli ol unu miliono da homoj; el ili, almenaŭ 100.000 (plejparte maljunuloj, virinoj kaj infanoj) dronis antaŭ ol atingi la celatan marbordon.

 

 al la indekso


 

PAPA GEEDZIĜO

 

Dimanĉon 25.2.1979, Papo Johano Paŭlo la dua celebris la geedzigan ceremonion de kontorino (Vittoria Janni) kaj laboristo (Mario Maltese). De jarcentoj ne okazis, ke Papo celebras geedzigan riton por simplaj homoj (temis pri privilegio rezervita al tre nobelaj familioj).

La evento devenas el vizito, kiun la Papo faris, antaŭ nelonge, al malriĉa roma paroĥejo. Tie kontorino, kies patro laboras kiel strata purigisto, petis de la Papo, ke li estu celebranto de geedziĝo; kaj la Papo tuj respondis jese, ridetante. La promeso estis plenumita. La ceremonio (rezervita nur al la plej intimaj familianaj de la juna paro) disvolviĝis en la Paŭla Kapelo, interne de Vatikano; kuncelebris la paroĥestroj de la geedzoj (supozeble, por doni civilan valoron al la geedziĝo laŭ la itala juro, pro tio, ke la Papo ne oficas kiel pastro en Italio, kvankam li estas itala Primaso).

 

al la indekso


 

SVISA EPISKOPO PRI ESPERANTO

 

Mons. Remi Schwery, Episkopo de Sion (Svislando), tiel skribis 25.1.1979, en franca lingvo, al P. Francisko Bommer:

«La problemo de Esperanto estas sendube pasiiga studotemo, kaj mi komprenas vian entuziasmon... Pro sia universala amplekso, ĉi tiu problemo havas malmulte da eĥo ĉe la nefakuloj, tio signifas, ĉe la grandega plimulto el ni, pastroj aŭ fideluloj. Ŝajnas al mi, ke la entuziasmuloj pri Esperanto devus renkontiĝi kaj akordiĝi por realismaj iniciatoj je supera nivelo, pure internacia. Ĉu eble ili trovus agadkampon en la tereno de difinitaj lernejoj (ekzemple, katolikaj universitatoj) aŭ en internaciaj medioj?».

 

al la indekso


 

TELEFONADO KUN DIO

 

Per moderna slogano, oni povus nomi la preĝon «telefonado kun Dio».

1) Atentu la ĝustan antaŭnumeron, neniam kontaktu senpripense, por tiel telefonaĉi.

2) Ne lasu vin erarigi per signalo de okupiteco. Provu pluan fojon! Ĉu vi estas certa pri la elektita numero?

3) Telefonado kun Dio ne estu monologo. Ne parolu senĉese, sed aŭskultemu, kion diras la alia flanko.

4) Je interrompiĝoj ekzamenu, ĉu vi ne mem fuŝis la kontakton.

5) Ne kutimiĝu voki Dion per savkontakto.

6) Telefonu kun Dio ne nur je tempo de rabatita tarifo, precipe je semajnfino. Ankaŭ dum labortagoj ebliĝu mallonga alvoko.

7) Lernu parkere: telefonado kun Dio estas senkosta!

 

Laŭ «Timor Domini» 4/78; tradukis d-ro A. Halbedl, Aŭstrio

 

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

Oni celebras ĉi-jare la 4-an jarcenton de la kreo de la ĉefdiocezo de Manilo, kiu estis starigita de Papo Gregoro la 13-a, en 1579, kiel diocezo dependanta el tiu de Meksik-urbo (la katolika kredo estis portita al Filipinoj de hispanoj venantaj el Meksikio).

Filipinoj havas 44 milionojn da loĝantoj, el kiuj 37 milionoj estas katolikoj. Temas pri la sesa katolika lando en la mondo, kaj pri la unika katolika lando de Azio.

En ĉi tiu kadro, Filipinoj estas vokitaj doni luman ateston inter la antikvaj kaj noblaj kulturoj de Azio, kaj esti la lumturo de Kristo en Ekstrema Oriento.

 

197 junuloj petis, ĉi-jare, enskribiĝon en la du ĉefaj seminarioj de Suda Koreo, sed oni povis akcepti nur 102 petojn, pro manko de spaco.

Estas kuraĝiga la respondo de tiel multaj junuloj al la voko de Dio, ĝuste dum en aliaj mondopartoj la sacerdotaj vokiĝoj malkreskas. En Suda Koreo katolikoj estas 1.100.000, el 37 milionoj da logantoj.

 

Dum 1978, alfluis al la Baziliko de S. Antono en Padovo (Italio) 4.038 pilgrimadoj, venantaj el 52 landoj de ĉiuj kontinentoj: el ili, 2.363 el Italio, 257 e1 Usono, 194 el F.R. Germanio, 193 el Francio, 111 el Jugoslavio, 98 el Pollando, 40 el Hungario.

En la sama jaro 1978, en la Baziliko estis celebritaj 23.000 Mesoj, kaj estis disdonitaj pli ol 650.000 komunioj.

 

En 1978 estis 4.250.000 la fideluloj, kiuj iris al Lurdo/ Lourdes (Francio) por preĝi. Ili estis 200.000 plimulte ol en 1977. El ili, 23,5% iris solaj aŭ en malgrandaj grupoj, dum 76,5% per organizitaj pilgrimadoj.

Por 1979 oni antaŭvidas novan rekordon, ankaŭ en konekso kun la 100-jara datreveno de la morto de Bernadette Soubirous.

 

13 viroj (el kiuj 12 edziĝintaj kaj 1 ne edziĝinta) estis konsekritaj kiel daŭraj diakonoj en Montrealo, 17.2.1979. Partoprenis la ceremonion granda homamaso, plejparte konsistanta el la parencoj de la diakonoj (virinoj kaj infanoj) kaj el samparoĥanoj. La ĉefpiskopo de Montrealo, mons. Gregoire, substrekis ke la diakonoj, kvankam ili ne rajtos celebri la Meson kaj disdoni la Sakramentojn, povos transdoni la kredon en apartaj medioj. Unu el la diakonoj intencas dediĉi sin al la vagabondoj, alia al la enkarcerigitoj, alia al la forlasitaj infanoj, kaj tiel plu. La novaj diakonoj praktikas plej diversajn profesiojn: inter ili troviĝas inĝenieroj, instruistoj, oficistoj, ktp.

 

En februaro 1979 mortis en Norda Kanado, 74-jara, Patro Pierre Henry, la unua sacerdoto, kiu atingis la magnetan Poluson. Alta, maldika, kun granda ruĝeta barba (pro kiu li estis nomata de la eskimoj «La granda ruĝulo»), Patro Henry alvenis en 1933, el Bretonio (Francio), al la misiejo de Repulse Bay. De tie, en la vintro de 1935, kun iom da manĝaĵoj kaj malmuntebla altaro, per sledo tirita de hundoj, li atingis, post 800-kilometra veturo, la magnetan Poluson.

Li haltis en Pelley Bay, kie li sin dediĉis al misia agado inter la lokaj 350 eskimoj, kiuj, tra la jaroj, plejparte konvertiĝis al kristanismo. Patro Henry pledis ĉe la kanada registaro favore al la eskimoj, kiuj, ricevinte viandajn provizaĵojn, ne plu mortigis la novnaskitojn en la tempo de malsato. Kiel la eskimoj, Patro Henry sin nutris per fiŝaĵo, kaj dormis dumsomere en kabano kovrita per tolo kaj dumvintre en iglo.

 

Dum manifestacio en Milano (Italio), zorge de la «Movado por la Vivo», la brita profesoro Jan Donald, de la Glasgova Universitato, prezentis (25.2.1979) la bildojn de infano de 7 semajnoj kaj duono, kiu moviĝas en la patrina utero. Tiuj bildoj, filmitaj per modernaj ultrasonaj aparatoj, ebligis vidi la vivantecon de infano, kiu, laŭ la leĝoj pri abortigo, povus esti jure mortigita laŭ la bontrovo de la patrino.

Ĉeestis la aranĝon, interalie, la sekretario de la israela «Movado por la Vivo», rabeno Mordeĥai Blank, kiu tiel intencis substreki, ke la rajto je vivo estas problemo sendependa de la praktikata religio.

 

Eksterordinaran sukceson ĝuis teologia koresponda kurso, iniciatita en Hungario de la tiea Episkopara Konferenco. Je la unua anonco, alvenis 600 petoj pri enskribiĝo, sed nur 145 povis esti akceptitaj. Dum la selektaj ekzamenoj, oni povis konstati en la kandidatoj viglan deziron koni kaj pliprofundigi la respondojn al la problemoj proponitaj de la kredo. La hungaraj aŭtoritatoj rajtigis la kurson post longaj insistaj petoj; temas pri la unua teologia koresponda kurso en lando kun komunisma reĝimo.

 

Kompilis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

38-A IKUE-KONGRESO (Luksemburgo, 7-14.8.1979)

 

ALTA PROTEKTANTO:

Monsinjoro Jean Hengen, Episkopo de Luksemburgo

 

HONORA KOMITATO (laŭ la alfabeto):

S-ro Barthel Josy, Ministro pri Transporto kaj Energio, Turismo kaj Homa Medio.

S-ro Bollendorff Léon, Parlamentano kaj Ĉefskabeno de la Urbo Luksemburgo.

D-ro Bulz Emmanuel, Ĉefrabeno de Luksemburgo.

S-ino Flesch Colette, Urbestro de la Urbo Luksemburgo.

D-ro Goedert Jean, Prezidanto de la Turisma Oficejo Luksemburgo.

Pastro Heiderscheid André, Direktoro de la gazeto "Luxemburger Wort".

S-ro Hilger Jos, Prezidanto de la Fondaĵo Raoul Follereau Luksemburgo (senprofita asocio por helpi la leprulojn) kaj membro de la Direktoraro de la Fondaĵoj Raoul Follereau Internaciaj.

D-ro Jockel Rudolf, Direktoro de la Thomas-Mann-Biblioteko Luksemburgo (Germana Kulturinstituto).

S-ino Koopmans-Schotanus Jelly, predikantino, Membro de la Nederlanda Reformita Eklezio. Reprezentantino de la Kristana Esperanta Ligo internacia (KELI), Membro de la Ekumena Komitato de IKUE-KELI.

Fratino Kremer Willibrorda, Prezidantino de la Nacia Konferenco de la Luksemburgaj Monaĥinoj.

Fratino Le Guern Charles Louis, Direktoro de la Franca Kultura Centro Luksemburgo.

S-ro Meyer François, Ĝenerala Sekretario de la Luksemburga Asocio por la Unuiĝintaj Nacioj (ALNU).

S-ino Orsolini Andrée, Ĉefdelegitino de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) por Belgio kaj Luksemburgo.

Pastoro Päutz Johannes, Prezidanto de la Evangelia Eklezio Luksemburgo.

S-ro Pinnel Roland, Direktoro de la Turisma Oficejo Luksemburgo.

S-ro Rollinger Raymond, Prezidanto de la Luksemburga Asocio por la Unuiĝintaj Nacioj (ALNU).

S-ro Santer Jacques, Parlamentano, Membro de la Eŭropa Parlamento, Prezidanto de la Kristan-sociala Popolpartio.

S-ro Schlechter Gérard, Prezidanto de Amiperas Luksemburgo (Asocio de la Pensiuloj, Maljunuloj kaj Soluloj).

S-ro Schmit Willibrord (Cristoph Klausener), Verkisto, Estro de la Misio de la Senmakula de Patro Maksimiliano Kolbe por Luksemburgo.

S-ino Steffen Marie-Louise, Nacia Prezidantino de la Katolika Virina Agado Luksemburga.

F-ino Thill Mariette, Prezidantino de la Mondasocio de la Katolika Junularo.

Patro Truijen Vincent, Abato de Clervaux, Benediktana Abatejo Sankta Maŭrico, Luksemburgo.

S-ro Werner Pierre, Honora Ĉefministro de Luksemburgo.

S-ro Wickler Albert, Prezidanto de la Luksemburga Esperanto-Asocio (LEA) kaj Membro de la Kuratoraro de la Eŭropa Domo Luksemburgo.

Pastro Wirtz Nicolas, Kanoniko kaj Pastro de la Katedralo Notre Dame, Luksemburgo.

 

al la indekso


 

PREMIO «RAYMOND SCHWARTZ»

 

Jam en decembro 1975 UEA anoncis la premion «Raymond Schwartz», kaj sendube en multaj lokoj de la mondo niaj aŭtoroj diligente prilaboras siajn manuskriptojn cele al gajnado de tiu elstara premio de 4.300 ned. gld. (Jes, kvar mil tri cent!)

Temas pri anonima donaco, kies malavara donacinto volas kuraĝigi la kreadon de originala prozo en Esperanto. Se niaj aŭtoroj ankoraŭ ne decidiĝis partopreni la konkurson, ankoraŭ ili havas tempon por tio - ĉar la limdato estas la 30a de septembro 1979. Sed pri kia konkurso ja temas?

La premio Schwartz estos aljuĝita al la plej bona «ankoraŭ ne eldonita proza fikciaĵo en Esperanto». Laŭ la regularo, la esprimo «proza fikciaĵo» inkluzivas romanojn kaj koherajn novelarojn. La plena regularo estas ricevebla ĉe s-ro Alec Venture, 7 Grosvonor Road, Wallington, Surrey, SM6 OEG, Britujo. Ĉiu konkursa verko devas ampleksi minimume 40,000 vortojn.

W. Auld

 

al la indekso


 

 LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EKLEZIO

 

La katolikaj lernejoj de Toronto (Ontario, Kanado) plenumas kun aparta engaĝiteco la planon, starigitan de la provinca registaro, por instruado en la diversaj devenlingvoj al la lernantoj de la elementaj lernejoj. Laŭ ĉi tiu plano, la lernantoj rajtas ricevi lecionojn en la lingvoj parolataj en la respektivaj familioj, aŭ en tiuj, kiujn ili deziras lerni surbaze de sia etna deveno. El 50.000 lernantoj de la zono de Toronto, kiuj sekvas ĉi tiujn lecionojn, 33.000 vizitas katolikajn lernejojn.

 

Biblio daŭre estas la plej tradukata verko en la mondo. Laŭ listo de tradukaĵoj, ĉiujare publikigata de UNESKO, en 1978 oni eldonis en la mondo 286 tradukojn de Biblio. Duavice staras la verkoj de Lenin (201 tradukoj).

 

En Aŭstralio, jam de kelka tempo oni priekzamenas la bezonon, ke unu episkopo sin dediĉu ekskluzive al la animzorgado de la indiĝenoj en la orienta parto de la grandega lando. Tiu episkopo ankaŭ devus profunde studi la kredojn de la indiĝenoj, por ke oni povu difini evangelian instruadon pli kompreneblan flanke de la indiĝenoj mem. Samtempe, oni celas liturgion kaj preĝformojn en pli strikta rilato kun la religia penso, la moroj kaj la vivmaniero de la tradiciaj loĝantoj de Aŭstralio.

 

Nova traduko de la Nova Testamento en la ĉiutagan lingvon lingala. parolatan en Zairo kaj en Kongolando, estis prizorgita de la Biblia Societo de Zairo. La traduko estis farita de grupo konsistanta el katolikoj kaj protestantoj, kiuj klopodis disponigi tekston facile kompreneblan de ĉiuj, laŭ la ekzemplo de la evangeliaj aŭtoroj mem, kiuj verkis siajn librojn en la ĉiutaga greka lingvo de tiu tempo.

La ĉefa merito de la nova traduko konsistas en tio, ke nun katolikoj kaj protestantoj de la du afrikaj landoj disponas pri komuna teksto de la Nova Testamento, dum, ĝis nun, ekzistis du diversaj tradukoj, tre malsimilaj koncerne lingvon kaj terminologion.

 

Jam en julio 1978 estis celebrita en Port Louis, Insulo Maŭricio, Meso en la kreola lingvo, kutime parolata de la popolo. La rito estis efektivigita de la episkopo mem, mons. Jean Margéot, kune kun multaj sacerdotoj; ĉeestis granda homamaso. Ankau la homilio estis eldirita en la kreola.

 

Nova traduko de la BibIio en la frisan estis publikigita antau kelkaj monatoj por la bezonoj de Frislando, regiono entenanta parton de norda Nederlando kaj de Germanio. Ĝis nun, ekzistis en la frisa nur nekompletaj aŭ tro antikvaj tradukoj. La nova versio estis prizorgita de la katolika Eklezio en kunlaboro kun tiuj reformita, memnona, baptista kaj kun la Ligo de Liberaj Eklezioj.

 

Diversaj iniciatoj estis entreprenitaj en Hispanio por plivastigi la uzon en liturgio de la eŭskera lingvo (parolata en la vaskaj landoj). Interalie, grupo de sacerdotoj el Bayona, Bilbao, San Sebastian kaj Pamplona prilaboras tradukon de misalo kaj de baza Biblio; jam estis tradukita breviero, kaj estis komencita la interkonfesia traduko de la tuta Biblio.

 

Jam de kvar jaroj agadas en Madagaskaro la «Ekumena Konsilantaro pri Teologio», kun la ĉefa celo reciproke informi pri la unuecigaj faktoroj inter la diversaj Eklezioj de la lando. La Konsilantaro konsistas el 16 teologoj, po 4 reprezente de ĉiu el la kvar Eklezioj: romkatolika, malagasa anglikana, malagasa luterana kaj Eklezio de Jesu-Kristo.

La Konsilantaro prizorgis komunan tradukon en la malagasan de pluraj preĝoj, kaj nun okupiĝas pri traduko de la Biblio.

 

La ukrajna Esplor-Instituto de Harvard, Usono, ĵus eldonis psalmaron en pra-slava lingvo, devenantan el la riĉa kolekto de slavaj manuskriptoj konservitaj en la Monaĥinejo de Sankta Katarina ĉe la piedoj de Monto Sinajo.

 

Internacia Komisiono pri la angla lingvo en liturgio, starigita en 1963 dum la dua Vatikana KonciIio, daŭre antaŭenigas la anstataŭigon de latino per la angla en la liturgio, laŭ la rekomendoj de la Koncilio mem. La komisiono konsistas el du kardinaloj (Gordon Gray el Skotlando kaj Joseph Cordeiro el Pakistano), pluraj episkopoj, sacerdotoj kaj laikaj spertuloj.

 

La koncilia dokumento «Gaudium et Spes» estis tradukita en la lingvon «kirundi», parolatan en Burundio. En la unua eldono, la traduko estas akompanata de la franca teksto. Temas pri provizora traduko (kvankam aprobita de la episkoparo), ĉar ĝi estos reviziita kaj korektita.

 

Estis publikigita en Malavio (Afriko) la traduko de la tuta Biblio en lingvojn «chichewa», «tumbuka», «nyakyusa» kaj «ngonde» (kelkajn el la multnombraj lingvoj parolataj en tiu lando). Krome, oni aperigis la Evangelion laŭ Johano en «lemwe», kaj baldaŭ oni publikigos la Evangelion laŭ Luko en «yae». La tradukoj estis prizorgitaj de la Biblia Societo de Malavio.

 

Kompilis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

LA SOLDATOJ DE LA PAPO

 

Ankaŭ la Papo havas soldatojn: sed temas pri nur tre malgranda korpuso, kun celoj pure reprezentaj.

En pasinteco, tiu korpuso (la «Svisaj Gardistoj») havis, kontraŭe, efektivajn taskojn. La statuto de la korpuso parolas ankoraŭ pri «tuja gardado de la Sankta Persono de la Plejsupra Pontifiko kaj de la Sanktaj Apostolaj Palacoj», sed, kompreneble, ĉi tiuj celoj ne povas esti plenumataj sole de la nunaj 85 svisai gardistoj (3 oficiroj, 1 pastro, 23 suboficiroj, 56 soldatoj armitaj per pikstango kaj 2 tamburistoj).

La korpuso estis fondita en 1506 de Papo Julio la dua. La karakteriza kaj bunta uniformo, laŭtradicie desegnita de Mikelanĝelo, havas la kolorojn de la florenca familio Medici, kiu donis multajn Papojn en la renesanca periodo.

Nur la svisoj de la tradiciaj svisaj kantonoj (do ne, ekzemple, tiuj de la ital-lingva kantono Tiĉino) rajtas aparteni al la korpuso.

La festo de la svisaj gardistoj okazas la 6-an de majo, memore al la 6-a de majo 1527, kiam, dum la «Rabado de Romo» fare de la imperiestraj trupoj, 147 el la tiamaj 189 svisaj gardistoj fordonis sian vivon por ebligi al Papo Klemento la sepa rifuĝi en la Kastelon «Sankta Anĝelo» kune kun la ceteraj 42 gardistoj.

 

 al la indekso


 

EKUMENAJ INFORMOJ

 

Johano Paŭlo la dua, en aŭdienco al reprezentantoj de hebreaj organizoj (12.3.1979), konfirmis sian intencon daŭrigi fruktodonan kaj fratan dialogon kun hebreismo, komune celante la superon de ĉiu speco de antaŭjuĝo kaj diskriminacio.

La Papo memorigis la instruojn de la dua Vatikana Koncilio, kiuj malfermis la vojon al nova kaj promesplena fazo en la rilatoj inter la katolika Eklezio kaj la hebrea komunaĵo; li substrekis, ke la du religiaj komunaĵoj havas striktajn kunligojn je nivelo de la kernoj mem de la respektivaj kredoj; li emfazis la devon de la kristanoj plibone koni la esencajn elementojn de la religia tradicio de hebreismo; li kondamnis ĉiun formon de antisemitismo, kiu kontrastas ne nur kun la vera spirito de kristanismo sed ankaŭ kun la respekto, kiun oni devas havi por la homa digno.

Johano Paŭlo la dua aldonis: «Sekvante la ekzemplon, aparte, de Paŭlo la sesa, mi intencas fari mian eblon por la paco en tiu Lando, kiu estas Sankta por vi samkiel por ni, kun la espero, ke Jerusalemo povu esti centro de harmonio por la anoj de la tri grandaj monoteismaj religioj (hebreismo, islamismo kaj kristanismo), por kiuj tiu urbo estas sankta loko de devoteco». La Papo finis sian paroladon levante la penson al Dio, kiun kristanoj kaj hebreoj ofte alvokas per la samaj preĝoj.

 

La similecoj inter kristanismo kaj ŝintoismo (la tradicia japana religio) estis substrekitaj de Papo Johano Paŭlo la dua 26.2.1979, okaze de aŭdienco al la «Plejsupra sacerdoto» Nijo.

La Papo diris: «La katolika Eklezio respektoplene agnoskas ĉion, kio estas vera, bona kaj nobla en via religio. Ŝintoismo asertas, ke ĉiuj homoj estas egale filoj de Dio, kaj pro tio ĉiuj homoj estas fratoj. Krome, vi montras apartan sentivecon kaj aprecon de la harmonio kaj beleco de naturo, kaj en ĝi vi agnoskas manifestiĝon de Dio. En via nobla instruo pri la persona asketeco, vi klopodas igi ĉiam pli puraj la korojn de la homoj. La multaj aferoj, kiujn ni havas komune, nin puŝas nin kunigi ĉiam pli strikte en amikeco kaj frateco, en la servo al la tuta homaro».

 

al la indekso