Enhavo de Espero Katolika numero 7-8/1979

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Papo Johano Paŭlo la dua kaj maljuna handikapito.

 

 

 

 


 

LA PAPO EN POLLANDON

 

Paŝtista vizito

 

La vizito al Pollando de Papo Wojtyła estis granda evento, pro la ĝojo, la timoj, la spertoj, la atestoj, la dimensioj de la travivaĵoj, la daŭraj eĥoj en la tuta mondo.

Temis pri vizito precipe paŝtista, kiu okazis en efektiva konkreteco: la Papo ne iris al iu «ideala» Pollando, sed al la Pola Popol-Respubliko. Kaj ĝuste en tio kuŝas la eksterordinara flanko de la afero: Johano Paŭlo la dua estas la unua Papo, kiu venas el socialisma lando; kaj ankaŭ la unua Papo, kiu iris al socialisma lando.

La deziro, kiu ne realiĝis por Paŭlo la sesa, realiĝis por Johano Paŭlo la dua; la baroj, kiuj malhelpis la aliron de Papo Montini, falis antaŭ Papo Wojtyła. En li la poloj vidis ne nur la Estron de la Eklezio, sed ankaŭ filon de la pola Nacio, kiu amegas sian Patrolandon.

La vizito estis ambaŭflanka kuraĝa ago, por la Pola Popol-Respubliko kaj por la Eklezio; sed, kiel diris la Papo, «oni devas havi la kuraĝon marŝi en la direkton, al kiu neniu marŝis ĝin nun, ĉar niaj tempoj postulas, ke ni ne enfermu nin en la rigidaj limoj de la sistemoj, sed ke ni serĉu ĉion, kio necesas por la bono de la homo».

Ĝuste tion faris la Papo: en ĉiuj paroladoj, en ĉiuj renkontiĝoj, oni sentis pasiplenan deziron favori la bonon de la homo: temis pri alvokoj por la respekto de la homaj rajtoj, pri invitoj esti fortikaj, havi kuraĝon, ne timi malkaŝe praktiki sian kredon. La motivoj, kiujn la Papo daŭre substrekis, estas la instruo de Kristo, la pola tradicěo, la kredo de la Prapatroj. Kaj la popolo komprenis tion, kaj alkuris al la rendevuoj en senprecedenca maniero (oni kalkulas, ke preskaŭ 12 milionoj da poloj entute ĉeestis la diversajn redkontigojn!) .

 

La homaj amasoj

 

La fenomeno de la grandegaj amasoj, kiuj alkuris par aŭskulti la Papon, ne estas atribuebla al iu propaganda agado. La amaskomunikiloj havis neniun rolon en la afero. Radio, televido, gazetaro, adresis neniun inviton; kaj en la stratoj ekzistis ncniu afiŝo. Tamen, la homoj ĉion sciis: kie la Papo pasos, ĉu helikoptere aŭ aŭtomobile, kie li haltos, kie li celebros la Meson. En formo plej diskreta, preskaŭ kaŝa, de homo al homo, la informoj disvastiĝadis kun nekredebla rapideco kaj precizeco. Ilia fonto estis la paroĥejoj. En Pollando ne ekzistas katolikaj organizoj (ili ne estas allasataj), sed paroĥoj funkcias tre bone, kaj ludas spartan rolon, malsimilan ol en okcidenta Eŭropo. En Pollando, la paroĥoj ne estas nur kultocentroj, sed ankaŭ (kaj precipe) paŝtistaj centroj: oni pensu, ke en kamparo preskaŭ 100% el la infanoj vizitas katekizajn kursojn (90% en la urboj), kaj la procentaĵo daŭre restas alta ankaŭ ĉe knaboj kaj junularo (70% en kamparo, 60 gis 40% en la urboj).

Par klarigi la amasan partoprenon en la renkontiĝoj kun la Papo, oni parolis pri nacia fiero, pri politikaj aludoj, pri esprimo de sento kaj bezono de libereco. Sendube, estis ankaŭ tio; sed, precipe, temis pri pure spirita fenomeno, tute religia. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉis konstati la religieman partoprenon en la Meso, la silenton, la enmemiĝon de la homaj amasoj, kiuj, je la kernaj punktoj de la diservo, genuiĝis ĉie, kie ili estis: sur la ŝtonoj, sur la herbo, sur la tero.

Cetere, la religia fenomeno en Pollando estas afero nepre popola. La preĝejoj estas taksataj kaj vizitataj de la popolo kvazaŭ propra hejmo, en ĉiuj momentoj de la tago.

 

«Superstiĉo», kiu ne mortas

 

La plej elstara aspekto de la papa vajaĝo al Pollando estas, eble, ke gi konfirmis, ke la kredo en Kristo daŭre ludas sian rolon, kaj ke la nuntempo, kaj precipe la estonteco, apartenas al tiu kristana kredo, pri kiu oni «science» diris, ke baldaŭ ĝi malaperos. En la vasta kampo de la socialismaj landoj, la kredo aperas ĉiam pli kiel evoluanta, ne kiel martanta realo. Kaj tion konfirmas, en la plej evidenta maniero, ĝuste la religiaj persekutoj kaj malhelpadoj, kiuj daŭras en multaj landoj (kvankam kun diversa intenseco): ili pruvas, ke la politikistoj mem konscias, ke la religio ne malaperis kaj ne malaperas, ke ĉi tiu «superstiĉo» kapablis elteni ĉiujn subpremadojn.

 

Fideleco al la kredo de la Prapatroj

 

La vizito de Johano Paŭlo la dua al Pollando estis iuspeca pilgrimado sur la spuroj de la Prapatroj, je la serĉo de la tradicioj, de la sopiroj kaj de la idealoj, kiuj siatempe gvidis tiujn Prapatrojn, kaj kiuj, ankoraŭ nun, povas gvidi la hodiaŭan Pollandon.

Post Varsovio, la nuna ĉefurbo (en kiu la Papo celebris Meson antaŭ senfina amaso, kaj eldiris gravan homilion, kiun ni prezentas aliloke en ĉi tiu sama numero de EK), la ĉefaj punktoj de la vojaĝo estis la tri lokoj, kiuj de ĉiam markas la historion de Pollando: Gniezno, la antikva ĉefurbo, la lulilo de Pollando kaj de la pola Eklezio, sub la patroneco de Sankta Wojciech (Adalberto); Ĉenstoĥovo, kun sia «Nigra Madono», de kie poloj, tra la jarcentoj, ĉerpis la kuraĝon kaj la forton konservi sian nacian identecon; Krakovo, la reĝa urbo, kiu memorigas ne nur la plej brilajn tempojn de Pollando, sed ankaŭ la atingon de matureco flanke de la pola Eklezio, per la martiriĝo de Sankta Stanislao, kiu, fordonante sian vivon por ŝirmi la kredon fronte al la tiama reĝo, iĝis simbolo de la defendo de la moralaj valoroj fronte al la politika subpremado.

Apud tiuj lokoj, aliaj etapoj de la vajaĝo havis malpli da graveco, inkluzive de Oświęcim, la tragike konata Auschwitz, la simbolo de la plej terura masakro de ĉiu epoko. Johano Paŭlo la dua, kiu dediĉis sian unuan Enciklikon al la neatencendaj homaj rajtoj, ne povis ne viziti ĉi tiun koncentrejon, starigitan kaj prizorgitan de la homa malamo kaj de la neado de Dio. En la loko mem, kien alvenadis la «trajnoj de la morto» kuu sia ŝarĝo de deportitoj, la Papo celebris repacigan Meson, kune kun multegaj sacerdotoj, iamaj kaptitoj en tiu aŭ en aliaj koncentrejoj. La ĉeestantoj estis multegaj: tamen, malpli multenombraj ol tiuj (4 milionoj), kiuj en tiu loko mortis. La Papo invitis ĉiujn memorigi la suferojn de tiuj 4 milionoj, apartenantaj al 28 nacioj. «La mesaĝo de l’ pasinteco - diris la Papo - ne devas esti instigo al malamo kaj al venĝemo, sed invito al homa kaj kristana solidareco, al remalkovro de Kristo kaj de la homa digno». Tion la Papo substrekis ankaŭ per vizito al la konstruaĵo, kie Patro Maksimiliano Kolbe fordonis sian vivon por savi alian homon, tiel pruvante la superecon de la kredo kaj de la amo super ĉiuj malamoj (*).

 

(*) Pri P. Kolbe ĵus aperis en Esperanto la libro «La Dia Avarulo», aĉetebla ĉe IKUE.

 

La mondo de l’ laboro

 

Ne eblas, pro absoluta manko de spaco, raporti pri la multnombraj paroladoj de la Papo. Sed ni ne povas silenti pri almenaŭ du el ili (krom tiu de Varsovio, al kiu ni donas apartan reliefon aliloke).

En Mogiła (Nowa Huta/ Krakovo), parolante al la laboristoj, Johano Paŭlo la dua diris, interalie: «Kristanismo.kaj Eklezio ne timas la mondon de l’ laboro. Laboristoj ĉiam estis aparte proksimaj al la Papo, kiu eliris el inter ili, el la ŝtonminejoj de Zakrowek, el la kaldronegoj de Solvay, el Nowa Huta. Tra tiuj medioj, la Papo lernis, kiel profunde la nuntempa problemaro de la homa laboro estas gravurita en la Evangelio, kaj kiel estas ne eble ĝin funde solvi sen la Evangelio. La Eklezio nur petas, de la diversaj laborsistemoj, ke estu al ĝi permesate paroli pri Kristo al la homo».

Dum la lasta homilio en Krakovo, la Papo lanĉis alvokon al ĉiuj homoj kaj al ĉiuj popoloj, por ke oni konstruu novan socion en la signo kaj en la nomo de Kristo, respektante la rajtojn kaj la liberojn de ĉiu homo kaj de ĉiu nacio. «Ne estingu la Spiriton, kiu estas en vi - diris la Papo, antaŭ preskaŭ dumiliona amaso - ne estingu la forton, kiu venas el la kredo, el la espero kaj el la amo. Oni devas labori por la repaciĝo inter la homoj kaj la nacioj de la tuta mondo, oni devas klopodi reciproke alproksimiĝi. Oni devas malfermi la landlimojn: ne ekzistas iu imperiismo de la Eklezio, sed ĝia preteco servi».

 

Kio ŝanĝiĝos?

 

Multaj sin demandas, kio ŝanĝiĝos, post la vizito de la Papo al Pollando, en la sinteno de la Eklezio kaj de la socialismaj Ŝtatoj.

Ne estas facile respondi. Estu al ni permesate nur eldiri opinion. Koncerne la Eklezion, probable finiĝis la epoko de la rezignemo, kaj malfermiĝas erao de konscia kaj rekta asertado de la rajtoj de Dio kaj de l’ homo. Certe, ankaŭ pro la karaktero de la Papo, oni povas atendi ĉiam pli malkaŝan denuncon de ĉiuj kazoj de religia subpremado. Aliflanke, estas antaŭvideble, ke malgraŭ la tute diversaj mondkonceptoj, la Eklezio emfazos la neceson kaj la konkretan eblecon starigi dialogon kun la komunista mondo.

Koncerne la Ŝtatojn, verŝajne plimildiĝos la situacio en Pollando, kie katolikoj pruvis sian farton (sufiĉas pensi je la ŝoka partopreno, en la papaj ceremonioj, de grandegaj amasoj da gejunuloj, naskiĝintaj kaj kreskintaj en atmosfero de scienca ateismo). Eble, kontraŭe, eĉ pli malfaciliĝos la situacio en aliaj landoj: la unuaj simptomaj de tio estas, ke okaze de la Simpozio de la Eŭropaj Episkopoj, okazinta en Romo de la 17-a ĝis la 21-a de junio, ne estis donitaj la vojaĝpermesoj al la Episkopoj de Ĉeĥoslovakio, Rumanio, Latvio kaj Litovio.

 

Antonio De Salvo

 

 al la indekso

 


 

SANKTULO 16670

 

 

ARBEIT MACHT FREI (*), aperas fore

sed ene estas sklavoj,

tinusoj en buĉireto;

rubaĵoj homaj cindrigendaj,

numeroj, numeroj, numeroj

halucinigaj:

5659, 16670...

AUSCHWITZ!,

infero homa,

kun homoj pendumitaj

sur svastikaj krucoj.

Francisko Gajowniczek,

la pendigoto laŭvice,

krias amsentojn korŝire:

homo fariĝas respondo.

Fritsch, la koncentrejĉefo,

tion ne antaŭvidis

kaj li estas venkita.

Ĉu pastr’ katolika?!

Ja bone; rikane

li kreas Sanktulon:

Maksimiliano Kolbe.

 

 

Giovanni Quaglia

(el «Caleidoscopio », Novara 1970.
Laŭ afabla rajtigo de l’ aŭtoro).

El la itala tradukis Gaudenzio Pisoni.

 

(*) Germane: «Laboro igas libera».

 

 

 al la indekso

 


 

HOMILIO EN LA PLACO DE LA VENKO EN VARSOVIO

(Johano Paŭlo la dua)

 

 

Vi povas legi la tekston de la parolado klikante ĉi tie

 

 

 

 al la indekso

 


 

LA ALLOGO DE CAMALDOLI

 

Spiritaj izoliĝoj iom post iom fariĝas unu el la plej ŝatataj kaj aprecataj formoj de «turismo de l’ animo». Temas, sendube, pri karakteriza fenomeno de la nuntempo: la vera problemo de la hodiaŭa homo estas ĝuste la malfacilo izoliĝi, koncentriĝi, mediti.

Camaldoli (elparolu: «Kamŕldoli»), en la centritala regiono Toskanio, aspektas kiel oazo en la halucina dezerto de la turismaj lokoj, plenaj de motoroj kaj de hasta hom-penado.

Kiu alvenas tien unuafoje, havas la impreson troviĝi en sorĉa lando, kaj estas tentata komenti, ke tre ofte monaĥoj elektas la plej belajn lokojn por siaj monaĥejoj.

La plej grava parto de la tutaĵo estas la Ermitejo, je 1100-metra alteco, meze de eksterordinara naturmedio. Sankta Romualdo, fondinto de la ordeno de kamaldulanoj, en 1012 konstruis 5 kabanojn por si kaj por aliaj ermitoj, sur iu tereno donacita de iu grafo Maldulus. De tiam, la ĉeloj iĝis 20. La monaĥoj vivas izolite, en dometoj ĉirkaŭataj de muro, en kvin vicoj dividitaj de malgrandaj paralelaj aleoj. Ĉiu dometo konsistas el dormoĉambro, malgranda studoĉambro, kapeleto, lignodeponejo kaj legomĝardeno; kelkaj ĉeloj havas historian valoron.

La Ermitejon de Camaldoli oni povas atingi laŭ multai vojoj, kaj dum somero la placo antaŭ la gastodomo estas plenplena je aŭtomobiloj. Kelkaj alvenas per la polva kaj kruta strateto, kiu supreniras el la malgranda vilaĝo; aliaj laŭiras la pli komfortan asfaltitan straton el la alia flanko; aliaj trairas la densan arbaron, kiu estas unu el la plej antikvaj kaj sugestiaj en Eŭropo.

Alvenas homoj ĉiuaĝaj kaj de ĉiuj sociaj niveloj: strangaj vestoj, neprizorgataj barboj, longaj haroj, montras ĉi tie nek falsan ekstravagancon nek senfruktan ribelon kontraŭ la socio, sed nur la deziron de tio, kio vere gravas kaj estas esenca.

La prioro akceptas ĉiun pilgrimanton per rideto kaj per alparolo, kiu senmitigas la tradiciajn ŝablonaĵojn pri la vivo de la kamaldulanoj (kiuj pretigas al si ĉiutage sian tombon, kiuj neniam parolas, kiuj reciproke sin salutas dirante: «memoru, frato, ke vi devas morti!»).

La Ermitejo estas loko, kie oni renkontu Dion. Kiu alvenas tien, devas alfronti Lin. Kaj dum somero ĉiuj ĉeloj estas okupitaj, ankaŭ per eksterordinaraj litoj, fare de multnombraj junuloj, kiuj sopiras al la kredo. La monaĥa vivo (izolita preĝo kaj laboro, kaj komuna manĝo kaj liturgio) iĝas simpla kaj natura lernejo: la monaĥoj volonte interparolas kun tiuj, kiuj unuope aŭ grupe demandas, kiel ankoraŭ oni povas kredi, kiun valoron havas la preĝo, kiel oni povas ŝanĝi ĉi tiun absurdan kaj kruelan mondon. Naskiĝas longaj intensaj dialogoj, en kiuj la sperto de silento kaj preĝado proponas solvojn ŝajne facilajn sed efektive kontraŭajn al la ordinara logiko. Tamen, tre probable la saĝuloj estas ĝuste ĉi tiuj ermitoj, ne la homoj de tiu mondo, kiu ne kapablas solvi la nuntempajn problemojn.

Velia Corsini, trad. Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

ENCIKLIKO “REDEMPTOR HOMINIS”
( ELAĈETANTO DE LA HOMO

 

Vi trovos la tekston de la komenca parto de la Encikliko klikante ĉi tie

 

 

 

 al la indekso

 


 

PAX CHRISTI

 

Tra la tuta mondo alvoko por paco kaj sekureco, por justeco kaj libereco, ankaŭ por nutraĵo kaj sano, sonas tiel laŭte, tiel universale kaj tiel insiste, kiel neniam antaŭe.

Ankaŭ neniam antaŭe estis en ĉiuj tavoloj de la socio tiom da homoj, kiuj sentas, ke estas ilia profunda homa devo fari ion pri tiuj problemoj. Ni scias, ke paclaboro estas peniga procezo je longa daŭro. Ni devos fari ĉi tiun laboron kaj persisti en la perspektivo de la espero kaj la fido, ke nia sindediĉo - en kunlaboro kun aliaj kaj per kunigo de niaj fortoj - povos konduki al efektiva ŝanĝo de la situacio, en kiu ni nun estas. Tio signifas, ke ĉiu el ni devos elekti. Ni nomu la aferojn laŭ ilia nomo kaj kuraĝu estigi klarajn prioritatojn. Ni havu la forton kritike konsideri la kaŭzojn de la nuntempa malordo en nia mondo, kaj - kie necese - fari ĉion eblan por revizii ĝin.

Paclaboro estas afero por realistoj. Tio koncernas same la ekkonon de la realo, kiel la realisman alpaŝon al la pacoproblemoj: la serĉado kaj la proponado de bone primedititaj realismaj alternativoj kaj planoj por krei kondiĉojn por esenca ŝanĝiĝo. Ĉi tio signifas, ke ne malofte estiĝos tensio inter ĉi tiu nuntempa realo kaj la nun jam eblaj paŝoj por realigi la ŝanĝojn. Mi opinias, ke la pacmovado ĉiam devas meti la realon en la fokuson, kaj surbaze de tio fari demandojn, eĉ se estus malagrablaj kaj ne ĉiam bonvenaj demandoj, fari proponojn por realigi esencajn ŝanĝojn, fari iniciatojn, veki kaj teni konstanta veran interesiĝon pri ĉi tiujn proponoj. Tiamaniere ĉi tiu agado utilos por trovi la ĝustan kaj solan direkton kaj estos ĉiam pli aprezata kiel serioza laboro.

La nomo Pax Christi estas provoko por ni ĉiuj. Sed ĉi tiu nomo ankaŭ entenas devontigon. Se ni volas plenumi la taskon, kiun Kristo komisiis al ni, tiam ni ĉiam devos apogi la senrajtigiton, la subpremiton kaj la perfortiton. La malriĉon, la malsaton kaj la mizeron en la mondo ni ne povas kontraŭbatali per helpagadoj kaj donacoj kiom ajn necesaj ili povas esti kiel unua nepra kontribuo. Ni devos alfronti la kaŭzojn de ĉi tiu netolerebla kaj neeltenebla situacio, kaj havi la kuraĝon tiri el tio la konsekvencojn, ankaŭ kaj precipe por nia propra influo tiurilata: influo, kiu kondukos al plua daŭrado kaj plia malboniĝo, se ni akceptas ĉi tiun situacion, ĉiutage prezentatan al ni per la amaskomunikiloj, kiel nuran informon; sed ankaŭ alia, pozitiva kaj esenca influo pri ĉi tiu situacio, se ni estas pretaj eltiri el tio la rezultintajn instruojn kaj rezigni nian propran privilegian pozicion en la riĉaj landoj, tiel ke estos kreitaj la kondiĉoj por vera homa socio, bazita sur kristanaj principoj.

Jen konsekvenca kristanismo, kaj tiamaniere oni atingos la radikojn de ĉi tiu mondvasta problemaro.

 

(Vortoj de Kardinalo Bernard Alfrink, ĉe lia rezigno kiel prezidanto de «Pax Christi lnternationalis», en la Ridderzaal (Kavalira Salono), en Hago, Nederlando, je la 8a de aprilo 1978).

El "lnternationale Katholieke Informatie", aprilo 1978; tradukis Arnold Mulders.

 

 

al la indekso