Enhavo de Espero Katolika numero 3/1980

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Papo Johano Paŭlo la dua. Ĉu li, plenumante la peton de la Esperantistoj, salutos je Pasko ankaŭ en la internacia lingvo?    

 

 

 

 


 

AL LA PAPO

 

P. Magnani havigis al la Papo, 12.3.1980, ĉi tiun leteron, en itala lingvo:

 

«Beatega Patro,

malgraŭ la neokazinta kristnaska saluto en Esperanto kaj la silento sekvinta al mia letero de 25.12.1979, mi tamen restas, kun fila konfido, ĉe pordo de la Patro.

Via Sankteco bone scias, ke, malantaŭ mia malgrava persono de Prezidanto de la Katolikaj Esperantistoj, ĉeestas Episkopoj, Sacerdotoj, Religiuloj kaj Religiulinoj, laikoj (laboristoj, profesiuloj aŭ universitataj profesoroj, ktp), kiuj afable insistas, por ke la Plejsupra Pontifiko, okaze de S. Pasko, salutu la tutan esperantistan mondon en ilia internacia lingvo Esperanto. Ankaŭ la milionoj da nekatolikaj Esperantistoj, kiaj islamanoj, hebreoj, budhanoj, kaj precipe la protestantaj aŭ anglikanaj aŭ ortodoksaj fratoj, fidele atendas, ke la Papo anoncu ankaŭ al ili la Paskon en tiu lingvo, kiu jam de multaj estas difinata «ekumena lingvo».

Kvankam la Katolikaj Esperantistoj estas certaj, ke la esprimoj, skribaj kaj voĉaj, manifestitaj de Via Sankteco okaze de la 37-a Kongreso de IKUE en Ĉenstoĥovo en 1977, daŭre estas vivaj en Via animo, tamen ili ne kaŝas al si la rezistojn, kiujn Via Sankteco nun devas superi por akcepti ilian peton. Malgraŭ tio, la esperantistoj estas konvinkitaj, ke la «Papo de l’ Homo», heroldo de ĉiu rajto de la persono kaj de la komunaĵo de la popoloj, valorigos ankaŭ ĉi tiun solvon, Esperanton, de la problemo de la interkomunikado de la popoloj.

Pro tio, Beatega Patro, mi permesas al mi aldoni al ĉi tiu letero kelkajn frazojn de paska bondeziro en lingvo Esperanto, kun la koncerna elparolo kaj itala traduko. Tamen, Patro Giacinto Jacobitti, prizorganto de la Esperanto-fako de Vatikana Radio, estas ĉiam tre ĝoja esti ie Via dispono.

En la ĝoja espero, ke mi povos file omaĝi al Via Sankteco, persone, okaze de la speciala Papa Aŭdienco por la fideluloj de la Diocezoj de Rimini kaj Cesena, la 19-an de venonta aprilo, mi fidoplene petas, por mi kaj por la tuta katolika esperantista familio, Vian Apostolan Benon.

Devotega kaj respektoplena filo

 Sac. Duilio Magnani

Prezidanto de IKUE»

 

 al la indekso

 


 

VIGLA ANIMZORGADO EN POLLANDO

 

Nome de la polaj katolikaj esperantistoj, mi volas raporti pri kelkaj okazintaĵoj en Pollando. Eble tio estos interesa ankaŭ por aliaj IKUE-anoj.

I - La 30-an de septembro 1979 ni havis en Ĉenstoĥovo preĝtagon por la esperantistoj el tuta Pollando. Alvenis ankaŭ delegitoj el Ĉeĥoslovakio kaj Hungario. Kune ĉeestis 153 personoj, inter kiuj 7 pastroj kaj 4 fratulinoj. Ĉar la preĝtago estis malfermita, partoprenis, aldone, en niaj diservoj, amaso da aliaj pilgrimantoj. Tio signifas, ke nia esperantista preĝtago estis pli multnombra ol la 38-a IKUE-Kongreso en Luksemburgo (laŭ la Kongreslibro). Ankaŭ la tuta enhavo de la preĝtago kaŭzas nian fieron.

La Hela Monto estas la centro de la pola katolikismo, kvazaŭ pola Vatikano, speciale prizorgata de episkoparo, do oficiala kunveno de esperantistoj en tiu loko estas jam granda evento en nia movado. Estroj de la Hela Monto akceptis nin tre afable, kaj nian preĝtagon anoncadis per la lokaj komunikiloj, kaj, sabate kaj dimanĉe, dum ĉiuj diservoj. Tuj rimarkis tion eksterlandaj ĵurnalistoj, kaj eĉ Radio Vatikana, en la pola disaŭdigo, ĝoje parolis pri la evento.

La preĝtago okazadas ĉiujare en la lasta dimanĉo de septembro. La esperantistoj tiamaniere engaĝiĝas en la vivantan Eklezion, en kiu ili volas esti aktivaj membroj.

Temon por la meditoj donis al ili: la l-a datreveno de la papa elekto, la 40-a datreveno de la dua mondmilito kaj la 50-a datreveno de la katolika esperanto-movado en Pollando.

Ekde la 5-a horo esperantistoj partoprenis en la polaj diservoj, kun ĉiuj aliaj pilgrimantoj, en la kapelo de la Gracodona Bildo, la «Nigra Madono». La esperantista kunveno komenciĝis aparte, je la 7-a horo, en la «Papa Salonego», la plej bela sur la Hela Monto. En la kadro de la preĝtago okazis:

1) Malfermo de la preĝtago kaj salutoj, inter kiuj estis 'etero de Papo Johano Paŭlo la dua kaj letero de Episkopo Władysław Miziołek el Varsovio.

2) Himno de IKUE, kiun kantis ĉiuj.

3) Preĝoj intence de la Papo kaj la Eklezio, intence de la forpasintaj naciherooj, mortintaj esperantistoj kaj, fine, intence de ĉiuj individuaj kaj aktualaj problemoj, kiuj tuŝas la esperantistaron. La preĝado estis dividita inter la partoprenantojn.

4) Raporto pri la tutpollanda laboro de la «Animzorgado de Esperantistoj», kiun prezentis p. J. Zielonka, la ĉefanimzorganto. Poste, pri la 38-a IKUE-Kongreso raportis p. J. Kos. Sekvis raportoj el diversaj lokoj de Pollando kaj diskutoj pri ties enhavo kaj la venonta agado.

5) La unuan parton de la programo ornamis kortuŝa elpaŝo de la ĉenstoĥova junularo sub gvido de s-ino W. Stiens. La koruso prezentis al ni multajn recitaĵojn kaj kantojn.

6) Post ioma paŭzo ĉiuj preparis sin al la komuna celebrado de la E-diservo. La meson kuncelebris 7 pastroj.

7) Post la Meso kaj prediko, kiun havis la ĉefa ammzorganto, ĉiuj pregis la Anĝeluson en unueco kun Papo Johano Paŭlo la dua.

8) La antaŭtagmezan parton de la preĝtago kronis artisma kantado de la varsovia koruso «Lutnia», kiun estris s-ro Tomaszewski.

9) Post la tagmezo komenciĝis la tria parto de la preĝtago per sankta Krucvojo sur la helmontaj remparegoj. Ĉe ĉiu stacio preĝis aliaj pastroj kaj laikoj nome de propra animzorga grupo.

10) Por fini la debatojn kaj diskutojn, kaj subskribi decidojn kaj planojn, la esperantistoj denove kunvenis en la Papa Salonego. Tie ankaŭ okazis fermo de la preĝtago.

11) Kiel la lasta akcento de la preĝtago, sekvis debatoj de la pola E-aktivularo.

 

II - Kiel reeĥo de la preĝtago okazis en Krakovo la loka kunveno. Kiel kutime, en ĉiu dua dimanĉo de la monato, oni celebris s. Meson en Esperanto la 14-an de oktobro en la preĝejo de Patroj Franciskanoj, kiun gvidis p. M. Krzymowski. Post la E-diservo la esperantistaro kunvenis en la apuda salono por diskuti pri la lastaj eventoj en la Eklezio, speciale pri la papaj vojaĝoj kaj instruoj. La meditojn ilustris per diapozitivoj s-ino H. Brede el Kielce.

 

III - Ĉar ni ne estas sanktuloj kaj ofte diversaj pekoj malpurigas al ni la ĝustan vojon al la ĉielo, la esperantistaro el suda Pollando decidis aranĝi pentofaran pilgrimon al Kalvario de Zebrzydowice. La 21-an de oktobro, frumatene, kolektiĝis tie esperantistaro. Post la komuna s. Meso kaj partopreno en sakramentoj, ni foriris vizitadi pli ol kvardek kapelojn disĵetitajn sur la apuda montaro en distanco de sep kilometroj, ĉiam preĝante, kantante kaj meditante. Kompreneble, ĉio okazis en la internacia lingvo, kio vekadis grandan intereson ĉe la aliaj pilgrimantoj. La pilgrimon gvidis p. J. Zielonka.

Jam nokte ni revenis hejmen, lacegaj en la korpo sed ĝojaj kaj optimisme rigardantaj la vivon. Kiel eĥo sonis en niaj oreloj. «Kiu por ni portis vundojn, Jesu-Kristo, estu kompatema!».

Franciszka Bardecka, Krakovo, Pollando

 

 al la indekso

 


 

NOVJARA RENKONTO

 

Kiel ĉiun jaron, 13.1.1980 okazis renkonto de la varsoviaj esperantistoj kun Episkopo Władysław Miziołek.

Komence, en la preĝejo S. Aleksandro en Varsovio, okazis la S. Meso, kiun kuncelebris la Episkopo kun la Pastroj J. Zielonka kaj R. Forycki, kaj alumno de Varsovia Pastra Seminario T. Bazylewicz.

Predikis p. J. Zielonka, kiu substrekis, interalie, la grandan valoron de Esperanto en la servo de la Eklezio. La internacia lingvo povas kunigi per liturgio multajn homojn, de diversaj nacioj, en la amikeco, frateco, boneco.

Dum la S. Meso, en kiu partoprenis ankaŭ neesperantistoj, kantis sinjoro E. Pawlak, kantisto de Varsovia Operejo, kaj la koruso «Muzilo».

En la plenplena preĝejo oni povis aŭskulti la sonon de kantoj kaj la flustrojn de esperantaj preĝoj.

Post la S. Meso, en la paroka domo okazis vespera renkonto.

Lia Ekscelenco, kore bonvenigita, bondeziris al la katolikaj esperantistoj feliĉon en novjaro, sanon kaj sukcesojn en 1a vivo. La Episkopo substrekis la grandan senlacan laboron de p. J. Zielonka, la penon de R. Forycki. Li menciis ankaŭ fraton K. Kaczmarek, kiu organizas esperantajn solenaĵojn en Niepokalanów, kie iam agis beata Maksimiliano Kolbe. Montrante la junan alumnon T. Bazylewicz, li esprimis la esperon, ke venonte li estos aktivulo de la katolika Esperanto-movado.

Poste, p. J. Zielonka prezentis la riĉan kaj vastan programon de la animzorga tudlanda jarlaboro.

B. Monkiewicz informis pri la libro de Episkopo Władysław Miziołek «Enkonduko al Ekumenaj Problemoj», kiun eldonis la IKUE-Centro en 1978 en lia esperanta traduko.

M. Sosińska sciigis pri la planata unua esperanta murgazeto, kiu estos ekspoziciita en la vestiblo de la preĝejo Sankta Aleksandro en Varsovio.

Ĉiuj ĉeestantoj, instigite de la kara Episkopo, ĉe glaso de teo kaj kuko, ĝoje, en agrabla etoso, interparolis kaj kantis.

Marta Sosińska, Varsovio, Pollando

 

al la indekso

 


 

MESO EN BIELSKO-BIAŁA

 

30.12.79 okazis en Bielsko-Biała (Pollando) , en la Kapelo de B. Jan Sarhander, S. Meso tute en Esperanto, celebrita de P. Jozefo Zielonka. La diservon partoprenis ĉirkaŭ 60 Esperantistoj el Bielsko Biała kaj aliaj urboj, ankaŭ malproksimaj, kune kun du eksterlandaj gastoj. Ĉeestis, krome, multai neesperantistoj, ĉar la Meso estis anoncita de la parokestro, kiu ankaŭ invitis la parokanojn. Post la Meso, okazis amika renkontiĝo en la paroka domo.

En Bielsko Biała Esperanto-diservoj havas lokon ĉiun kvinan dimanĉon de la monato, do 3 ĝis 4 foje en la jaro.

Stanisław Pochanke, Pollando

 

al la indekso


 

LUMILO DE SANKTEJO

 

Kiu konas (aŭ, pli bone, konis) tiun revuon?

Tamen gi ekzistis, sed, bedaŭrinde, nur dum iom pli ol kvar jaroj.

Jen la mallonga historio.

Inter la jaroj 1930 kaj 1935, ekzistis en la pastra Seminario de Lieĝo (Belgio) grupo de esperantistoj.

La grupo decidis fondi malgrandan revuon inter proksimume 9 eŭropaj Seminarioj. Post longa preparado kaj korespondado, la revuo komenciĝis.

La eldonejo estis en la Liega Seminario. Pro la malgranda eldonkvanto, ĝi estis stencilita. La revuo estis forsendata de Lieĝo a1 Francio, Germanio, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Aŭstrio, Hungario kaj Italio. La revuo cirkuladis dum proksimume kvar monatoj, revenis al Lieĝo, kaj la sekvanta numero komencis la rondiron ktp.

En la revuo oni parolis pri la seminaria vivo kaj pri teologiaj problemoj.

Post 1935 pluraj, en la diversaj grupoj, pastriĝis, kaj la revuo bedaŭrinde malaperis el la Seminarioj de diversaj landoj, kvankam esperantistoj daŭre ekzistis ankoraŭ en pluraj Seminarioj (ekz. en Pollando kaj Ĉeĥos1ovakio: mi spertis tion kelkajn jarojn post la milito, kiam mi renkontis ilin en Varsovio kaj en Prago). La lastan mi renkontis en Finnlando: tiu kunfrato ankoraŭ parolis Esperanton, sed dum multaj jaroj li ne praktikis ĝin. Bedaŭrinde!

Ĉu en la diversaj eŭropaj Seminarioj tio ankoraŭ estas ebla?

Ĉu la tiamaj kunfratoj ankoraŭ vivas?

A. Beckers, Beringen (Belgio)

 

al la indekso

 


 

IOM PRI LA KREDO DE LA IAMAJ MAORIOJ

 

La religio de la maorioj ne estis difinita, sistema kolektaĵo de dogmaj kaj ritaj reguloj. Ĝi estis malfiksa kolektaĵo de diversaj kredo-imagoj kaj ceremonioj, kiuj donis vastajn eblojn al la individuo por praktiki ilin.

Idolojn ili ne havis, sed la maorio multe pensadis, meditis pri sia deveno kaj pri la origino de la mondo, de la homo... entute pri la estiĝo de la vivo... kaj ne povante diveni kaj solvi la grandegajn misterojn, li kreis al si solvon pere de mirinde belaj fabeloj-legendoj de sia fantazio.

La radikoj - origino de la kredo de la maorioj - estis naturadorado, kun la estimo de la prauloj.

Rangi estis la Ĉielo, la vira naskanto de ĉiuj ekzistaĵoj, Papa estis la Tero, la akceptantino kaj patrino de ĉiuj kreitajoj. La ventegoj kaj ŝtormoj havis siajn proprajn diojn, same ankaŭ la oceano. Lia nomo estis Tangaroa kaj li regis super kaj sub la oceanoj. Tie ĉio kaj ĉiu estis lia subulo. Memkompreneble, en la Pacifiko li estis unu el la plej respektataj dioj, sed ankaŭ ĉiu monto, arbo, naturfenomeno havis sian dion. Nur la maoriaj pastroj, kiuj posedis la «sekretajn konojn», sciis, ke super ĉiuj ĉi dioj ekzistas unu plej alta estaĵo, kiu finfine estas la «UNUA KAŬZO» de ĉio: ...«IO»... estis lia nomo, ofte ili nomis lin ankaŭ «LA KAŜITA VIZAĜO», sed la simpla, amasmaorio ne rajtis scii pri tio.

Ĉe la honorigo de IO nur la plej altrangaj pastroj kaj tribestroj rajtis partopreni. La plebo ne rajtis koni ankaŭ la 12 diversajn nomojn de IO. La maorio ne preĝis. Anstataŭ preĝado je diversaj okazoj li ĉantis diversajn petojn, alvokojn en la formo de recit-ĥoraj kantadoj. Tiajn kantaĵojn li aplikis je okazoj de naskiĝo, geedziĝo, divorco, morto, funebraj ceremonioj. Sed similaj ensorĉoj helpis ankaŭ atingi bonajn rezultojn en la diversaj ludoj. Ĉi tiuj estis ĉiam ritmaj, ilia nomo: Karakia. Tian diraĵon unu komencis kaj ripetis ĝin ĝis li senspiriĝis, tiam alia partoprenanto daŭrigis same. La fuŝado kaj haltigo de karakia povis kaŭzi grandan katastrofon al la persono.

La maorio kredis, ke la homo konsistas el tri partoj: el Tinana = korpo; el Mauri = animo kaj el Wairua = spirito.

En religiaj kaj mondaj demandoj kaj problemoj la plej gravai konsilantoj estis la pastroj, kiuj apartenis al la plej altrangaj kaj respektataj gvidantoj de la triboj. La pastro, tohunga, devis origini el nobela familio, sed oni elektis nur la plej kapablajn knabojn por tiu ofico.

Kiel ni jam menciis, la principo de la maoria teozofio estis, ke la homo konsistas el tri partoj. La «mauri» estas la «viv-fajrero», kiu enestas en ĉiu vivantaĵo: homo, vegetaĵoj, objektoj, kaj ĝi estas ilia kteskiganta, disvolvanta, kuntenanta forto. Se la mauri forlasas la homon, li mortas, kiam la floron, vegetaĵon, tiam ili velkas, kiam domon, ŝtonon, lignon, tiam ili putriĝas, disfalas. Simple: la mauri estas la vivoforto aperanta en multaj formoj.

Post la morto la wairua havas ankoraŭ multajn «terajn kvalitojn» kaj ĝi bezonas ankoraŭ longan tempon ĝis ĝi transformiĝas etera. Kaj pro tio estas, ke la wairua (spirito) de la mortinto ankoraŭ dum longa tempo post lia morto ne foriras en la «spiritmondon», sed kaŝvagadas ĉirkaŭ sia hejmvilaĝo.

La spiritoj de la mortintoj vivas en la subtera spiritmondo similkorpforme kaj inter cirkonstancoj, kiel surtere ili vivis: ili loĝas en domoj, manĝas, laboras ktp.

Kiam iu ekmortas, liaj prauloj venas kaj kondukas lin en la spiritmondon.

La maorio ne konis la «punon pro pekoj» post la morto (pri surtera justeco kaj puno ni eble parolos iun alian fojon).

Li nenian konstruaĵon faris por specialaj religiaj celoj, sed ĉiam kaj inter ĉiuj cirkonstancoj li rememoris pri la koncerna dio.

La unua rikolto, frukto, fiŝo, mortigita sovaĝbesto ĉiam apartenis al la loka dio. La nomo de la solena ofero estis «whakahere» = «repaciga donaco». Sed kiu estis survoje ien, simple povis flanken ĵeti ĝin, kun la rimarko: «Via manĝaĵo, ho Whiro!».

Malofte ili prezentis ankaŭ homan oferon, kies celo estis repacigo de la dio, sed nur okaze de milito kontraŭ alia tribo. Tiam la ofero estis aŭ sklavo aŭ por tiu celo oni atakis alian tribon. En militado la korpo de la unua mortigita malamiko estis «tapu» kaj ties koron ili oferis al la milit-dio.

Aliaj kaŭzoj por hom-ofero estis: konstruo de grava domo (renkontiĝdomo, «kulturdomo»), la surakvigo de milit-kanuo, finpreparo de nova «pa» (vilaĝo), peto por bona rikolto.

Jam menciite, ke la nome de la pastro-tribestroj estis tohunga. Sed ankaŭ ili apartenis al diversaj, pli altaj gradoj. La plej respektataj estis la tohunga ahure aŭ la tohunga tuahau. La tohunga ahure kaj tuahau estis la pastroj de IO kaj nur tiuj ricevis ezoterikan instruadon. Preskaŭ ĉiam ili devenis el tribestraj familioj, ili estis la sciantoj kaj konantoj de la historio de la tribo; krome indik-gardantoj, astrologoj, kuracistoj, militgvidantoj, agrikulturaj ekspertoj.

Tiujn ĉi konojn ili ricevis dum longjaraj instruadoj en la Whare Wananga (lernejo), kiuj estis trigadaj.

La maorio havis nenian formon de skribo kaj pro tio lia memorkapablo estis eminente evoluigita. Apartiĝinte dr ĉiu alia pli supera civilizo, la maorio devis sin konfidi entute al sia memoro, al buŝa tradicio, al pervorta instruado, por ke li povu gardi al si sian altetaksitan folkloron kaj tiel pluenigi ĝin al siaj idoj. Kaj por tiu celo oni edukis la plej bonkapajn kaj nobelajn infanojn en la whare wananga, per sistema, regula instruado dum jaroj.

Nia nuna celo estas iom paroli nur pri la religiaj konceptoj de la maorio, kaj por fino ni prezentas la imagon pri la

KREADO DE LA MONDO.

(Ni volas tiri la atenton de nia kara leganto al la fakto, ke ĉi tiun - kaj la sennombrajn aliajn - mitologiajn fabelojn divenis la maorio, kiu vivis ankoraŭ antaŭ la alveno de la kristanismo pere de misiuloj.

- Komence estis la mallumo kaj en tiu ekzistis la unuaj prapatroj de ĉiuj ekzistaĵoj: Rangi - la Ĉiela Patro, kaj Papa - la Tera Patrino. Sed ili estis tute kune, ĉirkaŭbrakante unu la alian en granda amo. Ili ekhavis sian unuan idon, Tane, kiu poste kreis ĉiujn aliajn idojn.

Tane ne ŝatis vivi en la mallumo kaj li perforte apartigis siajn gepatrojn, por ke estu lumo. Ili havis jam ankaŭ aliajn idojn kiam, ĉefe je la iniciato de Tane, malgraŭ la kontraŭstaro de la gepatroj la idoj disigis ilin. Ili suprenpremis Rangi - la Ĉielon kaj malsupre restis Papa - la Terpatrino. Sed ili ambaŭ sopiras unu je la alia kaj ploras ofte. La ploroj de Rangi estas la pluvoj kaj de Papa estas la nebulo.

Kvankam la infanoj estis malbonaj kontraŭ siaj gepatroj kaj pro tio ili devis morti, Rangi kaj Papa diskutis, kiu ekhavu ilin post ilia morto? Fine Papa - la Patrino - konvinkis la patron: Mi naskis ilin, do lasu, ke ankaŭ post ilia morto ili restu kun mi. Rangi konsentis.

La unuaj idoj estis la plej gravaj dioj, kiuj konformis al ĉiuj gravaj naturaj fenomenoj. La unua kaj plej grava inter ili estis Tane, kies plej grava aperformo estas la suno, li estis la dio de fekundeco, kiu kreis ĉiujn arbojn kaj vegetaĵojn, kreskajoĵn kaj li kreis la unuan homon, kiu estis virino - la Terknabino -. Rongo estas la dio de luno, la kreanto de paco, artoj kaj agrikulturo. Tu estas la dio de la morto kaj milito. Sed la plej malbona inter ĉiuj estas Whiro, la dio de la mallumo kaj la reganto de la mortintoj. Kiam Rangi kaj Papa estis disigitaj, fariĝis la ĝenerala lumo, sed la idoj volis poste pli grandan lumon. Kaj pro tio tiuj idoj, kiuj estis kun Rangi, kreis la stelojn, lunon, sunon.

Sed super ĉiuj ĉi tiuj, en la plej granda, nekomprenebla alto vivas la PLEJ SUPRA ESTAĴO, lO, kiu finfine estas la origino de ĉio... Li loĝas en la dekdua ĉielo, kien nur Tane, la ĉefdio sur la tero, povis foje supreniri kaj tie li ricevis tri korbojn da diferencaj scioj. Tiuj konoj kaj scioj estis parte bonaj kaj utilaj, parte malbonaj, malutilaj. Ĉiuj ĉi tiuj estis la «sekretaj», magiaj, okulta konoj. Kiu homo konas parton de tiuj, tiu havas MANA (= potenco, respekto).

Ĉiuj unuaj dioj, idoj de Rangi kaj Papa, estis virseksaj. Pro tio la maorio sentis, ke li devas serĉi ankaŭ la originon de la virina sekso, precipe ĉe la kreo de la homaro. Kaj li fine solvis tion en alia, belege-ĉarma legendo: La kreo de la virino.

Ni ĉi-foje intencis prezenti iom el la maoriaj praaj religiaj imagoj, precipe pri la supertera, spirita mondo kaj por la finkonkludo ni volas altiri la atenton de la leganto, kiom multe da plej noblaj ideoj de jud-kristanismo enhavas la maoria pensado kaj kredo. Tion rimarkante nomas la profundaj studantoj la maorian «kredon» transiro de la pagana kredo adoranta multajn diojn al kredanteco en UNU DIO!

Kaj ĉiujn ĉi kreis al si la maorio antaŭ multai jarcentoj - en tuta izoleco kaj soleco!

J. Hamvai, Auckland, Novzelando

 

al la indekso

 


 

ESPERANTO-ARANĜOJ

 

 Francaj katolikaj esperantistoj kongresos en Sens de 31.5 ĝis 2.6.1980.

 

La 12-a Trilanda Konferenco (de Esperantistoj el Aŭstrio, Jugoslavio kaj Italio) okazos en Udine (Nord-orienta Italio) de la 23-a ĝis la 25-a de majo 1980. Estas antaŭvidita ekumena diservo en Esperanto dimanĉon la 25-an.

 

Italaj katolikaj esperantistoj kunvenos en Asizo de la 24-a ĝis la 27-a de aprilo 1980, precipe kun la celo pridiskuti kelkajn organizajn problemojn. Esperantlingva Meso okazos 25.4.1980. En la programo estas antaŭviditaj, interalie, interŝanĝado kaj aŭkcio de esperantaĵoj.

 

Dum la Kongreso de Esperanto en Sorocaba (Brazilo), de la 23-a ĝis la 27-a de januaro 1980, oni aranĝis Esperantlingvan Diservon, kun kantoj, muzikoj, preĝoj. Partopreno estis ĝenerala.

 

Ĉiun unuan vendredon de la monato, je la 18-a horo, Meso en Esperanto estas celebrata de P. Carlo Trinchero, en kapelo de la «Domo por katolikaj asocioj» de Vercelli, Italio.

 

 

al la indekso

 


 

NOVAJ LANDAJ REPREZENTANTOJ

 

Kiel antaŭanoncite jam kelkajn monatojn pli frue, s-ro H. S. Corlett, de multaj jaroj landa reprezentanto por Usono, devis forlasi sian postenon pro nebona farto, relative alta aĝo kaj familiaj zorgoj (lia edzino ĵus mortis, post longa malsano).

Dum IKUE sincere kaj tutkore dankas al s-ro Corlett pro lia merita, multjara agado, estu bonvenigata la nova Landa Reprezentanto por Usono, s-ro Mark B. Weddell, kiu tiel prezentas sin:

«Mi estas 23-jara komercisto/ studento en belega regiono de Florido, ŝtato de Usono. Mi estas denaska katoliko kaj nur dujara Esperantisto, sed mi intencas labori per kaj por Esperanto dum mia tuta vivo. Mi havas la honoron esti la Ĝenerala Sekretario de la Esperanto-Societo de Florido, kaj redaktoro/ eldonanto de ties ĉiumonata novaĵletero, la Sunbrila Gazeto. Mi estas ankaŭ la kasisto de Amerika Katolika Esperanto-Societo, membro de la Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko, membro de UEA kaj kandidato al ties faka delegiteco pri komercaj, katolikaj kaj junularaj aferoj. Koncerne mian neesperantistan vivon, mi baldaŭ havos diplomon pri Lingvoj kaj lingvistiko, kaj nun studas la komputilan fakon ĉe la loka Universitato».

Nova Landa Reprezentanto de IKUE ankaŭ en Madagaskaro: s-ro Roger Randrianekena (kies Esperanto-agadon ni jam menciis en la paĝoj de EK) anstataŭas s-ron Eugčne Raveloson.

Fine, en Kolombio s-ro Jorge G. Velásquez anstataŭas s-ron E. Palacios Toral. S-ro Velásquez estas, verŝajne, la ĉefa aganto de la (ankoraŭ malforta, sed esperiga) Esperanto-movado en Kolombio.

 

al la indekso

 


 

PLIBONIGU LA MONDON, KOMENCU DE VI MEM!

 

Tiu ĉi slogano, bele kaj grandlitere presita sur kartono, dissendiĝis en 10.000 ekzempleroj je la fino de februaro 1980. Vi povas pingli ĝin aŭ enkadrigi ĝin en via vivĉambro, deĵorejo, akceptejo... ie ajn.

Ĉiun trian monaton aperos nova slogano.

Tiaj kartoj ekzistas jam de multaj jaroj en la nederlanda, franca, hispana kaj ĉina lingvoj. Temas pri iniciato de la vaste konata «Movado sen Nomo». Ĝi estas bonfara organizaĵo, kiu okupiĝas pri la morala kaj materia subteno de helpobezonaj homoj.

Dum la Zamenhof-tago en 1978 la Movado sen Nomo jam startis kun Esperantlingva telefonservo en Antverpeno, Belgio (Vitaminoj por la Koro, v. EK 2/79). Ĉar la sukceso estas tiel granda (kutime po kvino da telefonalvokoj ĉiutage, ankaŭ el ekstedando, sed kun pintoj ĝis pli ol cent alvokoj en UNU tago) ĝi nun uzos Esperanton por diskonigi siajn sloganojn. Se vi volas ricevi ilin, kvarfoje en la jaro, vi tutsimple konigu vian nomon kaj adreson al: MOVADO SEN NOMO, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen (Belgio).

 

al la indekso

 


 

NI GRATULAS

 

Sam-ano Stefano Basilius Rejnič (Ĉeĥoslovakio) sacerdotiĝis en Romo 24.2.1980.

Ĉeestis lian Unuan Meson, 2.3.1980, kelkaj romaj Esperantistoj.

 

Sam-ano H. Klene (F.R. Germanio), Dumviva Membro de IKUE, 19.5.80 celebros sian «diamantan edziĝon».

 

En la kadro de la ĉiujara filatela aranĝo «Praphilex», unu el la ĉefaj en Italio, Antonio De Salvo ekspoziciis (11-16.3.1980), en la historia Urbestra Palaco de Prato, parton el sia filatela kolekto titolita: «Unu lingvo por ĉiuj».

La partopreno de De Salvo en la ekspozicio estis tiel komentita en la luksa katalogo, senpage distribuita al la multnombraj vizitantoj (inter kiuj multegaj gejunuloj): «Selektitaj pecoj el kolekto pri esperanto, la plej kompleta hodiaŭ videbla en Italio».

La ĉijara «Praphilex» estis aparte dediĉita al la rilatoj inter filatelo kaj gazetaro; kaj De Salvo estis invitita al Prato (je kostoj de la Komunumo, de la Turisma Entrepreno kaj de la Ŝparkaso, en unu el la plej luksaj hoteloj) kiel membro de la Itala Unuiĝo pri Filatela Gazetaro (USFI). Estas interese, ke, siatempe, De Salvo estis akceptita en tiun prestiĝan asocion dank’ al la filatelaj artikoloj, en Esperanto aŭ pri Esperanto, kiujn li verkas por Radio Roma kaj por diversaj gazetoj.

Je la fino de venonta septembro, De Salvo kunlaboros en la aranĝo, en la itala urbo Lucca, de filatela ekpozicio komplete dediĉita al Esperanto. En tiu okazo, eble li ankaŭ aperigos ilustritan katalogon pri Esperanto-filatelo.

 

Sac. Francisko Bommer (Svislando) instruas Esperanton po 2 horojn ĉiusemajne al 7 knaboj, kiuj, en la Kolegio «S. Marie» de Martigny, elektis la lingvon internacian kiel «kulturan okupon» inter 22 aliaj elekto-eblecoj oficiale proponitaj kaj lernigitaj.

 

al la indekso

 


 

PRI LITURGIO

 

Magnani kaj De Salvo longe parolis, 13.3.1980, kun Mons. Alessio, Funkciulo de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, rilate la nunan staton de la uzebleco de Esperanto en Liturgio.

Kvankam ne temis pri oficiala interparolo, oni povis reciproke klarigi kelkajn malglataĵojn, kaj oni informis unu la alian, respektive pri la uzado de Esperanto en Liturgio kaj pri la nuna sinteno de la Kongregacio koncerne la uzadon de etnaj lingvoj.

El la interparolo oni povis konkludi (kvankam, kiel dirite, en neoficiala formo), ke oni ankaŭ povas opinii, ke la ĝenerala rajtigo por uzado de Esperanto, siatempe donita de la Kongregacio, «eksperimente», sed sen datlimo, daŭre validas, ĉar neniam estis eldonita dekreto por senvalidigi tiun rajtigon. La leteroj, per kiuj la Kongregacio ekde 1977 neis la aplikeblon de tiu rajtigo, verŝajne ne povas senvalidigi la rajtigan dekreton, siatempe eldonitan, cetere, surbaze de papa decido (de Papo Paŭlo la sesa).

Tamen, por ne inciti la Kongregacion, estas konsilinde, ke almenaŭ por la plej gravaj okazoj oni petu, anticipe, porokazan permeson. Samtempe, estas necese, ke oni akiru la subtenon de Kardinaloj kaj Episkopoj, kiuj emfazu persone ĉe la Kongregacio la paŝtistan valoron kaj signifon de la uzado de Esperanto en Liturgio, precipe en tiuj medioj (ekz. internaciaj kunvenoj) kie Esperanto estas la sola rimedo de komuna partopreno en la diservo.

Lige kun la supre skizita situacio, ni urĝe alvokas por ke:

1) oni informu la Centran Oficejon pri tiuj Esperanto-aranĝoj de 1980, dum kiuj oni planas okazigi Esperantlingvan Meson (laŭeble kun detaloj pri la aranĝo);

2) oni klopodu kontakti Kardinalojn kaj Episkopojn, por ke ili persone pledu ĉe la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, emfazante la paŝtistan valoron de la uzado de Esperanto en Liturgio.

 

 

l Por la Esperant-lingva Liturgio estas uzataj multaj tekstoj, apud tiu oficiala (siatempe aprobita de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto). Komprenehle, oni devas forigi ĉi tiun mankon de unueco, ne nur ĉar la tekstoj neaprobitaj estas neuzendaj, sed ankaŭ ĉar tiu diverseco malfavore atestas pri la seriozeco de la Esperanto-afero.

Kompreneble, tio ne signifas, ke oni akceptu blinde kaj senrezerve la aprobitan tekston, sed nur, ke oni uzu tiun tekston ĝis oni povos aprobigi alian, kiu rezultu el la spertoj akumulitaj diverslande dum multjara uzado.

Malgraŭ kelkaj kritikoj (ofte eĉ viglaj), la aprobita teksto - grandparte prizorgita de P. Giacinto Jacobitti, kaj reviziita de la jugoslava Episkopo Mons. Alfredo Pichler -aspektas uzenda, eĉ se plibonigenda. Ĝuste por tiu plibonigo oni nun klopodas starigi komisionon (internan al la katolika Esperanto-movado, do neoficialan).

 

al la indekso

 


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Mi ankoraŭ «ekzistas» en tiu ĉi malgaja mondo, kun miaj 77 jaroj, sed mi ne povas diri, ke tro bone. Estu la volo de la Disinjoro. Fratajn salutojn kaj bondezirojn.

Johano Hamvai, Novzelando

 

Nia Esperanto-rondo «Kunlaboro» konsistas el 80 personoj, kaj 35 partoprenas Esperantokurson.

Ĉiujare ni organizas, en januaro, novjaran feston. Ni ankaŭ partoprenas Esperantlingvan Meson en Vroclavo (ĉiumonate kelkaj personoj) kaj Spiritajn Ekzercojn en Gostyń.

Dum maj renkontiĝoj ni legas, parolas, tradukas, korespondas. Ni ankau multe turismas.

Rondo «Kunlaboro»

PL-63.900 Rawicz (Pollando)

 

En EK 10-11/1979 mi legis la rezolucion de la IKUE-Kongreso en Luksemburgo, kaj kun granda surprizo mi rimarkis, ke ne estas fiksita iu programo de faro, sed nur dankoj; ĉu estas eble?

Senfina estas la ag-ebleco de IKUE, en la katolika kampo, por la disvastigo de Esperanto. Ekzemple, estas tre grava kaj urĝa nia agado en la Seminarioj kaj katolikaj lernejoj (laŭ konsilo de F. Gruić el Jugoslavio); kaj oni faru, ke Vatikana Radio elsendu en Esperanto ĉiutage, post la disaŭdigo de la Sankta Rozario, anstataŭ la novaĵojn en diversaj eŭropaj lingvoj, por kiuj oni dissendas jam abundajn programojn.

Ĉu vi povus informi pri la diritaj agoj per EK?

Leo Franzoni, Treviglio (Italio)

 

Mi ne rajtas prijuĝi la konsiston de la fina kongresa rezolucio, kvankam (se estas al mi permesate esprimi personan opinion) mi mem preferus pli konkretan enhavon. Tian enhavon, ĉiukaze, oni nun klopodas liveri per multflankaj iniciatoj, kiuj, tamen, tre ofte ne estas diskonigataj, ĉar ili disvolviĝas ankoraŭ en delikataj cirkonstancoj (precipe en la kampo de Seminarioj, de Vatikana Konsilio pri lnternaciaj Laikaj Asocioj, de Liturgio).

Koncerne Vatikanan Radion, bedaŭrinde via propono, kara amiko, ŝajnas al mi nerealigebla en la nuna momento, pro absoluta manko de homaj fortoj por prizorgi eventualan ĉiutagan programon (ni preterlasu la demandon, ĉu VR pretas doni pli da spaco al Esperanto): pensu, ke pro la circkonstancoj jam plurfoje menciitaj en EK, eĉ la nunaj elsendoj riskas malaperi. Fakte, P. Giacinto Jacobitti, nun pli ol 75-jara, kaj ne tute bonfarta, laŭgrade retiriĝas el sia posteno, kaj s-ino Elizabeta Puracchio, pro san-kialoj, antaŭ kelkaj semajnoj devis interrompi sian kunlaboron. Momente, oni solvis la problemon per la bonvola, tamen provizora, helpo de la juna usona seminariano Kevin Laughery kaj de s-ino Carolina Minnaja, kaj, samtempe, per la sekretaria laboro (je totala kosto de P. Jacobitti mem!) de sindonema esperantistino. Kiom longe, tamen, la afero povos daŭri? IKUE estas aktive serĉanta solvon, kaj oni jam faris plurajn demarŝojn, sed ankoraŭ oni ne havas trankviligajn certecojn. La ĉefa problemo estas, ke en Romo mem ne ekzistas homoj kiuj povu kaj deziru preni sur sin ĉi tiun pezan zorgon de Vatikana Radio, des pli ke ĝi estas senpaga, eĉ ĝi postulas elspezojn; la utiligo de neromaj esperantistoj estas malhelpata de la fakto, ke por tiuj oni devus ankaŭ trovi vivrimedojn en Romo ekster la Esperanto-laboro (IKUE povos, laŭ mi, iel kontribui, sed certe ne tute, ĉar tio postulus tian elspezon, ke oni devus forigi «Espero Katolika»-n, aŭ oni formanĝus la tutan IKUE-kapitalon en la daŭro de nur kelkaj jaroj). Pro teknikaj kaŭzoj, krome, aspektas nerealigebla la propono, bonvole farita de la pola animzorganto, ke oni preparu la elsendojn en Pollando kaj oni sendu al Romo la registraĵojn.

Ĉar la temo estas unuarange grava, kaj ĉar multaj iniciatoj estas ankoraŭ survoje, oni  amplekse sciigos, pri la stato de la afero, en venontaj numeroj de EK.

Antonio De Salvo

 

Bonvolu, en la sekvonta Jarlibro, ne skribi antau mia nome «F-ino». Mi konas la Esperantan kutimon: kiu ne estas edzino, tiu estas oficiale nomata fraŭlino, dum kiu ne estas edzo, tiu ne estas oficiale nomata fraŭlo. Eĉ mi scias, ke foje forblovos tiun malkonsekvencon la vento de la tempoj, kun aliaj antikvaĵoj. Sed nun mi petas la ŝanĝon pro praktika kaŭzo. Mi ricevas leterojn de eksterlandaj junuloj, kiuj opinias min juna knabino, kaj deziras korespondi. Bonvolu senŝarĝi min de tiu malagrabla situacio.

Anna Németh

gimnazia profesorino, pensiulino

Budapest, Hungario

 

Ĉar nova jarlibro ne estas planata, almenaŭ por la momento, mi tuj diskonigas la peton de prof-ino Németh, per la paĝoj de la revuo.

Antonio De Salvo

 

Mi estas «hejme» en Usono de novembro, en hejmo por aĝuloj. Mi alkutimiĝis al la nova vivmaniero. Nura malfacilaĵo estas la distanco de la urbo, ĉar mi, havante unu okulon nevidpova kaj la alian malforta, devas dependi de aliaj personoj. Mia fratino Elvira estas sindona valontulino.

La 14-an de junio forpasos 50 jaroj de mia sacerdotiĝo (mian Unuan Meson mi celebris en Romo, en S. Maria la plej Granda). Tamen, mi «festos» la datrevenon la l-an de venonta junio, dimanĉon honore al la Sankta Triunuo, samkiel 14.6.1930. Mi ne sendos invitojn, sed mi neformaligos la aranĝojn, kiel taŭgas pro la graveco de la tempoj kaj pro mia kondiĉo: Meso ĉi tie je la 15-a horo, kaj sekve bufeda tagmanĝo. Estu certigataj pri varma bonvenigo!

Fatimo kaj Portugalio? Fatimo ŝanĝiĝas, sub la influo de nekredebla kreskado. La poredukaj establoj, komerco kaj industrio, turismo ktp, donis sekularigan efekton. La pli maljuna generacio mortas, kaj tial Fatimo perdas iom da sia intimeco kun la aperoj. Miaj 19 jaroj tie vidis eble la periodon de plej vasta ŝanĝo ĉe Fatimo...

Patro Gabriel Pausback, Usono (antaŭe en Portugalio)

 

Gratulojn pro la 50-jara jubileo, kaj bondezirojn!

Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

ESPERANTO EN TAJVANO

 

Mi volas sciigi kelkajn novaĵojn koncerne la Esperanto-movadon en Tajvano:

1) mi tradukis en la ĉinan la artikolon «Papo Johano Paŭlo la dua kaj Esperanto», aperintan en EK 12/1978. Du katolikaj semajnaj gazetoj («Kristana Vivo» kaj «Bona Konsilo») ĝin publikigis, eĉ en la unuaj paĝoj, en majo 1979;

2) en oktobro 1979, mi rekomencis Esperanto-kurson por la gestudentoj de la «Fu-jen Katolika Universitato». 137 gestudentoj aliĝis al la fundamenta kurso, kaj 6 al tiu por progresintoj;

3) la 15-an de decembro 1979, okazis en la «Fu-jen Universitato» konferenco pri la eksterklasaj agadoj de la gestudentoj. Estis aranĝita, tiu-okaze, ekspozicio por montri la diversajn agadojn; ankaŭ la Esperanto-Societo de la «Fu-jen Universitato» partoprenis en la ekspozicio, elmontrante tridekon da libroj en Esperanto, ekzemplerojn de diversaj Esperanto-periodaĵoj, portretojn de Zamenhof  kaj de Papo Pio la deka, kaj verdan flageton. Multaj profesoroj kaj studentoj vizitis la ekspozician kaj montris interesiĝon;

4) nova ĉina-Esperanta vortaro baldaŭ aperos. Pastro Marko Ŭang, membro de IKUE, verkis ĝin. Ĉi tiu vortaro enhavas ĉirkaŭ 24.000 ĉinajn terminajn en ĉina skribo kaj kun esperanta elparolo, kai 1a tradukojn en Esperanto. Ĝi estas nun presata;

5) estis eldonita kolekto de miaj artikoloj, verkitaj en la ĉina, en la angla kaj en Esperanto, aperintaj dise tra la Esperanto-gazetaro en la lastaj 50 jaroj. La eldono estis prizorgita omaĝe al la ora jubileo de mia sacerdotiĝo, kiu okazis 18.1.1930. La kolekto konsistas el 90 artikoloj.

P. Johano B. Se-ĉien Kao, Tajvano / Ĉinio

 

Mi estas certa interpreti la penson de ĉiuj IKUE-anoj, kiam mi sincere gratulas P. Kao, pro liaj 50 jaroj da sacerdoteco kaj pro lia senlaca Esperanto-agado.

Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

KATOLlKA HORIZONTO

 

La Kongregacio de la Dia Vorto (Verbitoj) konsistas el 5.261 religiuloj apartenantaj al 54 landoj. Fondite en 1875 kiel misia instanco par sacerdotoj laŭ germana kaj nederlanda lingvoj, la Kongregacio baldaŭ transpasis la limojn de la devenlandoj, kaj iĝis internacia. Per 1.350 memhroj, germanoj daŭre konsistigas la plej multnombran grupon, sed post kelkaj jaroj ili verŝajne ne plu havos ĉi tiun rekordon, dank’ al la forta kaj bonvena pliiĝo de vokiĝoj en Orienta Azio, precipe en Filipinoj.

Laŭnombre, la dua grupo estas, hodiaŭ, tiu nordamerika (518); sekvas poloj (502), filipinanoj (430), indonezianoj (369), nederlandanoj (368), hindoj (340), aŭstroj (190), argentinanoj (174), irlandanoj (125), ĉeĥoslovakoj (114), brazilanoj (100), hispanoj (86), svisoj (78), japanoj (64), hungaroj (55), ktp.

Estas aparte substrekinde, ke ne mankas verbitoj apartenantaj al landoj tradicie kansiderataj misi-ricevantaj, kiuj iĝis misiistoj en landoj kun pli grandaj misiaj bezonoj: tio okazas, ekzemple, koncerne Filipinojn, Argentinon, Brazilon, Hindion, Paragvajon kaj Japanion.

 

En sia 11-jara ekzisto, la Seminario por malfruaj vokiĝoj de Colle Val d’Elsa apud Sieno (Italio) havis 120 studentojn, el kiuj 13 iĝis sacerdotoj, 7 diakonoj, kaj 43 ankoraŭ sekvas teologiajn studojn. Ekde la fondojaro, la nombro de la studentoj daŭre kreskis, kvankam neregule. La aĝo varias de 18 ĝis 45 jaroj, samkiel varias la deveno, el ĉiuj italaj regionoj.

Pri la studentoj de la Seminario, la Episkopo de Sieno, mons. Castellano, deklaris: «La kulturo de ĉi tiuj plenkreskuloj, preskaŭ senescepte, estas tiu teknika-scienca jam ĝeneraliĝinta en Italio. Pri tio, ili spertas grandajn malfacilaĵojn por eklerni la humanismain konceptojn kaj por alkutimiĝi al la filozofia rezonado, kaj nur parte ili sukcesas superi ĉi tiujn fundamentajn mankojn. Ili estos sacerdotoj kun pensmaniero alia al tiu tradicia, sed eble pli proksima al tiu de nia nuntempo».

 

«La vojo», la plej konata el la verkoj de mons. Escrivŕ de Balaguer, fondinto de la institucio «Opus Dei», jam atingis 2.800.000 kopiojn. Antaŭ nelonge aperis la 15-a eldono en itala lingvo, kiu aldoniĝis al la 154 eldonoj en 34 lingvoj (inkluzive de Esperanto). Estas planataj eldonoj en lingvoj albana, bulgara, korea, norvega, sveda, suahila kaj vjetnama.

Ankaŭ la aliaj spiritaj verkoj de mons. Escrivŕ de Balaguer daŭre havas ampleksan disvastiĝon: «Sankta Rozario» estis eldonita, ĝis nun, 48 fojojn en 11 lingvoj; la «Interparoloj kun mons. Escrivŕ de Balaguer» atingis 29 eldonojn en 6 lingvoj; «Amikoj de Dio», aperinta antaŭ nur du jaroj, jam estas furora. La homilioj de la fondinto de «Opus Dei» estis presitaj en 2.100.000 ekzempleroj, laŭ entute 594 eldonoj en pluraj lingvoj.

 

al la indekso