Enhavo de Espero Katolika numero 4/1980

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: La S. Petro-Placo. Ankaŭ je Pasko, Esperanto ne sonis tie.

 

 

 

 


 

KUN PLENA RESPEKTO KAJ AMO

P. Magnani sendis al la Papo, 10.4.1980, ĉi tiun leteron (en itala lingvo):

 

Beatega Patro,

mi volus silenti por respekti Vian silenton pri nia plurfoja peto de kristnaska aŭ paska bondeziro en lingvo esperanto. Sed mi ne povas, ĉar mi estas urĝata kaj antaŭenigata de la amaso de esperantistoj, katolikaj kaj nekatolikaj, kiuj staras malantaŭ mi.

Bonvolu kompreni, amatega Patro, ke ĉi tiu insisto estas nura amo al la homaro, por ke ĝi eksperimentu alian vojon en la interpopola interkompreniĝo, pli proksiman al la spirito de Pentekosto ol al tiu de Babelo; certe ne pro pro kluba ŝatokupo aŭ pro elmontriĝemo.

La pli ol 30 lingvoj uzitaj post la belega paska mesaĝo, kvankam plimultiĝintaj kompare kun Kristnasko, tute ne povas kontentigi la postulojn de la aŭskultantaj popoloj. Via Sankteco, post la latina esprimo «Surrexit Dominus vere. Alleluja!», bonvolis, kun patra amo, plenigi la vakuon de la neuzitaj lingvoj per la diro: «...kaj en ĉiuj aliaj lingvoj!... Se ili ne suprenvenas al la lipoj, almenaŭ ili estas kun plena respekto kaj amo en mia koro».

Santeco, certe ne por esprimi dubon, sed nur pro la ĝojo de la konfirmo, mi kuraĝas demandi de Vi, ĉu inter la lingvoj prisilentitaj, sed egale respektataj kaj amataj, troviĝas ankaŭ la internacia lingvo Esperanto. Ha! Kiom multe ni ŝatus havi pri tio konkretan pruvon, apoge al nia konvinkiĝo kaj al nia laboro kiel katolikoj engaĝitaj en la internacia esperanto-movado!

Kun la konsento de mia amatega Episkopo, Mons. Giovanni Locatelli, kiu, kun amemo kaj helpemo sekvas mian «servon» de internacia prezidanto de la katolikaj esperantistoj, mi povos alproksimiĝi al Via Sankteco, okaze de la Speciala Aŭdienco al la diocezanoj de Rimini 19.4.1980, pri kiu mi jam parolis al Vi en mia letero de 12.3.1980, por humila omaĝo. Se mi povus havi, en tiu cirkonstanco, ankaŭ la ĝojon de kuraĝiga vorto, Beatega Patro, por mi kaj por ĉiuj katolikaj esperantistoj! Ili sentas vin en sia rondo, kaj tiom ili aprecas Vian apostolan agemon, ke neniu numero de la monata revuo «Espero Katolika» estas sen Via instruo.

Kun la koro plena de espero, mi atendas kun fila ĝojo la renkonton kun la amata Patro. Dezirante obei al la Sankta Patrina Eklezio, mi petas genue Via Apostolan Benon.

 Sac. Duilio Magnani

 

 al la indekso

 


 

EKUMENA KONGRESO 1981 EN NEDERLANDO

 

Karaj gefratoj,

 

en la jarkunvenoj de niaj unuiĝoj en Varna, Bulgario, ni unuanime decidis okazigi komunan ekumenan kongreson unufoje en la tri jaroj; tio, do, signifas, ke ni en 1981 havu tian kongreson.

Ekde 1964 ne plu okazis kristana kongreso en Nederlando, simple ĉar estas ege malfacile trovi taŭgan kongresejon. Tamen, la Ekumena Komitato akceptis ĉi tiun komision serci sufiĉe grandan kongresejon, kie ni kune povas loĝi, manĝi kaj kongresi.

Nun mi povas informi vin, ke mi sukcesis trovi tre belan konferencejon en bela, trankvila regiono de nia lando, .nome en Oudleusen, kom. Dalfsen, apud Zwolle. La centro nomigas «de Bron», kiu signifas «la Fonto», bela simbola nomo por kristanoj, kiuj deziros trovi unu la alian ĉe la Fonto: la Dia Vorto.

La centro estas religia centro, ĝi enhavas diversajn konstruaĵojn, modernajn kaj malnovstilajn, antikvajn farmbienojn kun malnov-nederlandaj malfermitaj fajrejoj, diversajn grandajn kaj malgrandajn salonojn kun pluraj pianoj, por ĥorripetado, por pastoralaj interparoloj, por matenpreĝoj kaj grandan preĝejsalonon, 500 litojn (2-pers. ĉambroj, kiuj povos fariĝi 3- aŭ 4-personaj por familioj, salono por 8 aŭ pluraj junuloj) kaj ĝi ankaŭ havas kampadejon, kie oni povos mem prizorgi la manĝaĵojn aŭ manĝi en la centro mem. Krome, sur la tereno estas du grandaj terasoj kun centoj da seĝoj kaj subĉiela teatrejo, kiu havas elstaran akustikon kaj donos al pli ol 400 personoj sidlokon.

Kaj kiom kostas tiu unika konferencejo? Tre malmultekosta, ĉar ĝi ne estas komerca entrepreno, nek tro luksa. Nur f. 27,50 plena pensiono po tago. Precipe en Nederlando tio estas tre favora. Oni ja havas taskojn kiel kovri la tablon, kaj lavi la manĝilaron poste, sed tio ĵus donas tre belan okazon pli bone koni unu la alian. Pasintan semajnon estis granda grupo de katolikaj pastroj, la ĉefepiskopo eltiris sian talaron, suprenrulis siajn manikojn kaj komencis lavi...

La centro, kiun mi persone vizitis, situas ĉe la bordo de bela rivero, tute trankvile. Ĝi estas atingebla de Zwolle per intervilaĝa aŭtobuso, sed ankaŭ per trajno de Zwolle al Dalfsen kaj tiam poste per taksibuseto. Estas belaj ekskurseblecoj al pitoreskaj nederlandaj vilaĝoj kaj malnovaj urbetoj, boatekskurso al la polderoj, ĉirkaŭ la malnova Suda Maro kaj tiel plu.

La administranto kaj la direktoro montris grandan intereson por nia internacia kongreso, precipe por grupoj el orienteŭropaj landoj. Ni povos tie fari sufice da propagando inter la aliaj grupoj, kiuj tiam tie troviĝos, inviti ilin ekz. k.t.p.

Estis tre malfacile trovi unu liberan semajnon en 1981. La centro, fakte, estas jam tiam tute plena. Tamen, estas ebleco kongresi tie de lundo ĝis lundo 3-10 aŭgusto sed nepre ne de merkredo gis merkredo. La brazila kongreso estos de la 25-a de julio ĝis la l-a de aŭgusto. La direktoro petos al la koncernaj grupoj, ĉu iu povos iom ŝanĝi siajn datojn, por ke ni povu veni de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto.

Mi petas sugestojn por la temo de nia kongreso. Ni devos ĉion tre detale antaŭprepari, la Diservojn, la prelegojn, la preĝojn, la Eŭkaristiojn, la kulturajn programerojn, la ekskursojn, ĉar multai okuloj estos direktataj al ni.

Jelly Koopmans (KELI), Nederlando

 

 al la indekso

 


 

EKSIĜO

 

H.J. Kindler havigis al P. Magnani longan kaj detalan leteron, en kiu li diras, interalie, ke li redonas sian oficon de estrarano de IKUE, kaj samtempe de landa reprezentanto por Luksemburgio, dum li restos dumviva simpla membro. La letero tiel konkludas: «Mi petas... kompreni mian decidon... oni parolis kaj skribis jam tro multe pri mi publike. La resto estas afero inter Dio kaj mi».

Sekve de la eksiĝo de Kindler kiel estrarano, nun okazas kontaktoj por lia anstataŭigo: laŭvice, la kandidatoj kiuj, siatempe, ricevis plejmulte da voĉoj sed ne estis elektitaj, estas Casanoves (Hispanio), Kóbor (Hungario) kaj Gruić (Jugoslavio).

 

al la indekso

 


 

LANDAJ REPREZENTANTOJ

 

S-ro V.J. Timmins, ĝisnuna landa reprezentanto de IKUE en Aŭstralio, eksiĝis el sia posteno pro alta aĝo (88 jaroj!). IKUE sincere dankas pro la ĉiam diligenta perado en tiu fora lando, dum 20 jaroj; menciindas, krome, ke s-ro Timmins neniam petis de IKUE la repagon de siaj poŝtaj kaj transpagaj elspezoj, kiujn li ĉiam pagis e1 sia propra poŝo.

Nova landa reprezentantino por Aŭstralio iĝis F-ino C.A. Sullivan, kiun ni varme bonvenigas.

La landa reprezentanto de IKUE en Svislando, s-ro Paul Scherer-Graber, nun havas novan bankan konton (tiu antaŭa ne plu ekzistas, ĉar la konto de IKUE en Svislando estis likvidita).

Kindler eksiĝis kiel landa reprezentanto de IKUE por Luksemburgio. Ĉar en tiu lando ne ekzistas aliaj IKUE-membroj, la posteno de landa reprezentanto vakas.

 

al la indekso

 


 

DUMVIVAJ MEMBROJ

 

Oni atentigis min, ke en la ĝisnunaj listoj de Dumvivaj Membroj de IKUE estas erare preterlasita la nomo de s-rino A. Judickiene el Litovio (Sovetunio).

Mi pardonpetas pro la senvola preterlaso. Samtempe, tio donas al mi la okazon tuŝi temon, kiu meritas priatenton, nome tiun de Dumvivaj Membroj.

Tre ofte, ja, en la dokumentaro de la Centra Oficejo de IKUE mankas precizaj informoj pri tiuj DM, kiuj, ĝenerale, aliĝis antaŭ multai jaroj (oni memoru, pri tio, ke la arkivoj de IKUE estis plurfoje perditaj, pro militoj, translokiĝoj, morto de la administristoj, ktp). Pro tio, estus tre bele se la DM mem povus kompletigi tiujn informojn, sciigante, en kiu jaro ili iĝis DM, kaj tra kiu vojo.

Krome, ĉar multaj DM ne donas vivsignon jam de kelkaj jaroj, mi varme petas tiujn membrojn, ke ili bonvolu diri, ĉu ili daŭre havas intereson ricevi nian revuon. Se, en venontaj monatoj, mi ne ricevos tiajn certigojn, mi interrompos la sendadon de la revuo al tiuj, kiuj ne donas vivsignon de pli ol du jaroj.

Antonio De Salvo

Sekretario de IKUE

 

al la indekso

 


 

ESPERANTLINGVAJ MESOJ

 

Esperantlingva Meso estas celebrata en Milano, Italio (Preĝejo S. Antono, str. S.Antonio 5), la trian sabaton de ĉiu monato. La kanono estas eldirata en itala lingvo. La celebrado okazas laŭ la aparta loka rito (ambroza). La mestekstoj estas ĉiumonate publikigataj en la bulteno de la Katolika Esperanto-Klubo de Milano.

 

Ĉiudimanĉe (escepte de la somera periodo) okazas Esperantlingva Meso en la Baziliko honore al S. Prassede en Romo. Celebras ĝin P. Giacinto Jacobitti. La kanono estas eldirata en itala lingvo. La uzataj tekstoj estas tiuj siatempe aprobitaj de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto.

 

Meso en Esperanto estas ofte celebrata en la feria centro «Esperantujo», situanta en Cavalcaselle (Verono, nord-orienta Italio). Celebras ĝin P. Felice Ruaro. La kanono estas eldirata en itala lingvo.

 

al la indekso

 


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Nun mi sufiĉe multe okupiĝas pri sciencaj aferoj, speciale en la lingvistika kaj teologia kampo, interesiĝante ankaŭ, pli ĝenerale, pri la homa komunikado en Eklezio kaj mondo. Mi volus pliprofundigi miajn esplorojn. Tio estus ligata kun miaj verkoj, speciale kun tiu en franca lingvo. Mi pensas, ke la disvastigo de Esperanto en la francparolantaj landoj povus havi grandan perspektivon, kaj ne nur en tiuj landoj, sed ankaŭ ĉe homoj konantaj francan lingvon, speciale profesoroj, ekleziuloj kaj aliaj aktivuloj. Mi esperas, ke la katolikaj Esperantistoj laboros en ĉi tiu lumo. Laŭ mi, eble estas pli grava afero skribi kaj paroli pri Esperanto en naciaj lingvoj ol en Esperanto mem. Estas grava problemo informi, montri kaj klarigi, ke Esperanto jam eniras en sciencajn kampojn, en Ek1ezion, en internaciajn interrilatojn. Tradukoj, konferencoj en Universitatoj, Seminarioj, kluboj, simpozioj ktp, montros, ke nia lingvo estas io serioza. En la agado de IKUE oni devus pli multe okupiĝi pri ĉi tiuj aferoj. Tiun ĉi entreprenon ne povas fari unu homo. Devas esti ĝenerala volo kaj agado en tiu ĉi direkto. Laŭ miaj eblecoj mi povus fari ion. Eble mi povos pripensi tiun ĉi agadon kaj esplori tiun ĉi specialaĵon, kunordigante aŭ stimulante, kun helpo de aliaj, la katolikajn Esperantistojn kaj la intenacilingvajn esplorojn.

Koncerne mian nunan agadon, ĉi tie en Lublino, mi instruas la italan, la hispanan kaj Esperanton, kaj mi kunlaboras en la Instituto pri Nederlanda Kulturo. La interesiĝo pri Esperanto kreskas en niaj sciencaj medioj, ankaŭ dank’ al la Esperanto-Libraro ĉe la Biblioteko de nia Katolika Universitato (*).

Jerzy Korytkowski, Pollando

(*) Kiel konate, pri ci tiu E-libraro aperis, en 1979, ampleksa Decimala Katalogo..

 

Mi havas tri sugestojn por revivigi la katolikan Esperanto-movado, kiu ne montras, laŭ mi, sufiĉe da fervoro kaj oferemo:

1) intensiva bonfarado kaj helpado al la malfeliĉuloj (ekz. responde al la alvoko entenata en EK 9/79, «Helpu al lepruloj»);

2) kreo de stipendia fonduso, ĉe IKUE kaj landaj asocioj, por helpi eduki malriĉajn homojn en scienca aŭ metia branĉo, kondiĉe, ke ili ellernu Esperanton kaj estonte laboru por ĝi;

3) mi tre aprecas EK kiel bonan informilon, sed, samtempe, ĝi ankaŭ devus esti bona edukilo de katolikaj Esperantistoj. Ĉar ĉi ĉiuj tre bezonas daŭran edukadon, speciale sub unu aspekto, kiel fariĝi forta, oferema katolika Esperantisto. Verdire, preskaŭ ĉiu artikolo havas ne nur informan, sed ankaŭ edukan valoron, kiun oni devas trovi kaj diveni, sed nun estas necese okupiĝi pri temoj moralaj kaj askezaj.

Sac. Stefan Motyka, Pollando

 

«Fine mi donas vivsignon pri mia daŭra ekzistado sur ĉi tiu planedo. Verdire, mi estas tiel surŝarĝita de taskoj kaj laboroj, ke mi tute ne sukcesas respondi al mia korespondantaro. Rilate E-on kaj IKUE-n: mi tamen klopodis ion fari. Mi faris E-kurson, kvankam ne tro sukcesan: nur ĉirkaŭ ses personoj finis la elementan parton. La kampo de mia sacerdota aŭ paŝtista agado estas ampleksa. La paroĥo, kiun mi estras, estas tra vasta, kaj krome mi funkcias kiel Episkopa Vikario super zono ankoraŭ pli vasta. Do ne restas al mi tro multe da tempo. Kiel Landa Reprezentanto, malmulton mi povas agi. Mia Provinco estas unu el la plej malgrandaj kaj situas en la ekstrema nordo de la lando. Ekzistas nur du aŭ tri vere interesitaj E-istoj...

P. Bruno Ostropolski, Argentino

 

 

al la indekso

 


 

NI GRATULAS

 

«Caldogno fra arte e storia» («Caldogno inter arto kaj historio») titoliĝas ampleksa (260-paĝa) libro en itala lingvo, publikigita de nia IKUE-ano Prof. Galdino Pendin (Italio). La volumo, riĉe dokumentita kaj provizita per multaj fotoj kaj mapoj, priskribas la vivon de la urbeto Caldogno apud Viĉenco (nord-orienta Italio) de prahistorio ĝis nia tempo. La libro, kiu aperis sub la patroneco de la loka Komunumo, havas ankaŭ kelkajn paĝojn en Esperanto: la indekson, kaj la indikojn «Unua eldono: marto 1980» kaj «Presita en Italio».

 

Nia IKUE-ano Prof. Stjepan Krčmar el Zagrebo (Jugoslavio) aperigis volumeton kun titolo «Tri noveloj», en traduko de alia IKUE-ano, Prof. Josip Velebit.

 

Nia IKUE-ano D-ro Pietro Rizzo, unu en la plej malnovaj esperantistoj en Italio, publikigis libreton titolitan «Sesdek jaroj», en kiu, interalie, li prezentas memorojn kaj pensojn pri sia esperantista vivo.

 

El la bulteno «Esperanto en Belgio» de marto 1980, redaktata de nia IKUE-ano Jan Bovendeerd, ni ĉerpas informojn, kiuj montras la agemon de pluraj membroj de Flandra Esperanto-Ligo, samtempe IKUE-anoj: s-ro Guido Schroyers estis elektita «Beneluksa Ambasadoro de la Internacia Amikeco»; dum simpatia ceremonio en la urbodomo de Kalmthout, okaze de la «Semajno de Internacia Amikeco» 1980, festparolis s-ro E. Symoens; s-ro Frans Luyten prizorgas korespondan Esperanto-kurson por filatelistoj, en filatela gazeto.

 

Francisko Simonnet, 40-jara franco, Dumviva Membro de IKUE, nuntempe instruas gramatikon ĉe la Moskva Universitato. En la periodo 1971-1976, li instruis ĉe la Universitato de Sajgono (Vjetnamo).

 

al la indekso

 


 

NIA ĈIUTAGO

 

Vi asertas, ke vi kredas, ĉar vi agnoskas la ekziston de Dio. Tamen ĉi tio estas nivelo de informo, akcepto de sciigo. Tio ankoraŭ ne estas kredo. Kredi en Dion signifas unue ekkredi al Dio kaj riski la vivon en la Lumo, Honesto, Vero, Neprofitemo. Riski. Ĉar la unua paŝo kontraŭas al vi, al via egoismo. Tamen nur la unua paŝo. Poste vi ekkredos, ĉar vi konvinkiĝos, ke nur tiamaniere oni povas vivi. Konvinkos vin la feliĉo, kontentiĝo, interna, bela lumo, kiujn vi sentos en vi.

La kredo estas vivo en la lumo.

 

Kiam lupoj ŝteliris al kabanoj, kiam tempesto furiozis super domoj, niaj prapatroj metis sin sub protekton de Dipatrino, bruligante kandelojn.

Al ni jam ne minacas lupoj. Al ni minacas jam ne lupoj...

Al ni jam ne minacas fulmotondroj. Al ni minacas jam ne fulmotondroj...

En la Kandelfesto ni petu, ke ŝi prenu nin sub sian protekton. Sub la protekton kontraŭ la homoj pli malbonaj ol lupoj, kontraŭ malfeliĉoj pli neatenditaj ol fulmotondro.

 

Estinte malgranda vi deziris estis fama. Vi ankoraŭ ne konis la kialon, tamen vi kredis, ke oni skribos pri vi en gazetoj grandlitere. Ĉu vi daŭre atendas tion? Jes, ni volas, ke oni rimarku nin, petu, danku, ke oni nin rekonu, estimu.

Troviĝas en la Evangelio multnombro da homoj desegnitaj tre precize. Pri Santa Jozefo ni scias malmulte. Oni registris multe da diroj ne nur de apostoloj, sed ankaŭ de farizeoj, impostistoj, pekulinoj. Ne troviĝas eĉ unu lia vorto. Al neniu falis en la kapon demandi, kion li diris, kia estis lia opinio. Ni eĉ ne scias kiam li mortis. Oni ne rimarkis lin...

Li volis foriri ekkoninte gravedecon de Maria. Li restis pro ordono de anĝelo. Pro ordono de anĝelo li fuĝis en Egiptujon kun Maria kaj Infano. Pro ordono de anĝelo li revenis al Palestino.

Li plenumas la ordonojn, kvankam li ne ĉiam komprenas ilian celon.

Li perlaboras la panon por la Patrino kaj la Filo. Li mortas verŝajne tiam, kiam li ne estas jam necesa, kiam Jesuo estis jam plenaĝa.

Jen la Patrono de tiuj, kiuj ne estas ĉefoj, kiuj restas en ombro, kiuj estas nerimarkataj kiel aero, sed kiel aero necesaj.

 

Eble vi pereos. Eble, realigante vian vivon laŭ modelo de Jesuo, vi malgajnos. De via neprofitemo elprofitos aliaj; via honesteco restos de neniu rimarkita; neniam vi akiros multe da mono; oni algluos sur vin la fliketon de naiva, malpraktika fantaziulo.

Eble vi pereos. Eble vi malgajnos. Tamen tiel, kiel Li malgajnis, kiel Li pereis.

 

Estu patrino por ni. Igu nin viaj infanoj. Faru, ke ni scipovu konsenti pri nia sorto, kiel vi en la momento de la Anonco; elporti mizeron, kiel vi, kiam vi naskis en la stalo; akcepti humiligojn, kiel vi devigita forkuri en Egiptujon; serĉi Jesuon kiel vi - en la jerusalema templo; peti Lin kiel vi, kiam mankis vino en Kana Galilea dum nuptofesto; suferi, kiel vi, kiam vi staris apud la kruco de mortanta Filo; preĝi, kiel vi en vespermanĝejo atendante descendon de la S. Spirito.

Ni petas vin: igu nin viaj infanoj. Vi estu por ni Patrino.

 

Antaŭe vi nepre estu homo kaj nur poste vi povas esti: oficisto, laboristo, instruisto, pastro, kuracisto.

Ĉar kvankam via profesio estas grava, estiminda, ĝi ne superkresku vian homecon. Ĉar, kvankam la institucio, en kiu vi laboras, estas eble granda, grava, sankta, estas malpermesite al vi fariĝi ties instrumento. Observante rigide ĝiajn disponojn vi pereigas homojn - anstataŭ servi al ili. Nenia institucio kapablas demeti vian respondecon pri la homa konduto.

 

Ĵetu plejdon sur ŝultron, prenu en manon plaĝo-kostumon, sub akselon libron - sed malseriozan, aŭ pli bone prenu nenian - sur la nazon sunokulvitrojn, sur la kapon ian kovrilon - kaj iru al la plaĝo. Sternu tie la plejdon, falu teren kaj provu ne pensi. Aha, antaŭe enpremu ankoraŭ bastoneton apud la plejdo kaj pendigu sur ĝi blankan viŝstukon. Por signo, ke vi kapitulacas.

Vi scias, ke viaj aferoj restas neplenumitaj, ne ordigitaj, tamen ekde tiu ĉi momento vi ĉesas interesiĝi pri tio. Vi okupiĝos pri tio post la finita libertempo .

Tio ne estos tiel simpla. Ĉar dum unuaj tagoj vi ofte ekscitiĝos: ke ankoraŭ ĉi tio ne estas farita, tio neplenumita, ke ankoraŭ al ĉi tiu oni devas ion diri, al tiu doni, de alia ankoraŭ repreni ion. Teniĝu obstine je la plejdo, kaj kiam vi estos ekscitata, rigardu vian flagon kaj rememoru, ke vi kapitulacis.

Eble donos la bona Dio, ke vi ekaŭdos, kiel muĝas la maro kaj arbaro susuras; eble vi rimarkos, ke sur la firmamento fluas nubetoj, ke birdoj kantas kaj verdas la herbo...

 

Plej multekosta por ĉiu homo estas la tempo. Pri nenio ni tiel tremas, kiel pri nia tempo. Kaj pri nenio mi avaras al homoj tiel, kiel pri la tempo.

Kaj ne ekzistas pli valora donaco, kiun ni povas oferi al alia homo, ol la tempo. Kaj doni la tempon al alia homo signifas aŭskulti lin pacience, kompreni lin, helpi al li - fariĝi partoprenanto en lia vivo.

Kaj, kiel organizado de sia tempo estas mezuro de la homa saĝeco, tiel, donado de sia tempo al alia homo estas mezuro de la amo.

 

Ni timas la vivan Dion. Kaj pro tio ni lokas Lin ie en malproksima ĉielo, kiel tiun, kiu iam kreis la mondon, starigis la ordon de la naturo, al homoj donis porĉiame paragrafojn de ŝtonaj tabuloj, kaj nun daŭras en perfekta inercio.

Kaj tamen Li estas la Vivo, la Ekestado, la Agado. Vi povas renkonti Lin sur viaj malfacilaj, ĉiutagaj vojoj, ektuŝi nur per manoj lacigitaj de laboro, ekaŭdi, se vi estas kapabla aŭskulti.

Pli facile estas starigi en angulo idolon, al kiu de tempo al tempo vi ĵetos incens-buleton, antaŭ kiu vi klinos la kapon. Kaj la vero estas jena: pro tio, ke Li estas la Vivo, nur per la vivo vi povas renkonti Lin.

 

Kristo ne alportis al ni recepton nur por eterna vivo. Li ne venis instrui nin kiamaniere vivi, por esti feliĉa nur post la morto. Pro tio ne reduktu lian instruon al ordono kolekti meritojn por la ĉielo. Ne estas tiel, ke vi nur post la morto povas atingi ĝojon. Ne estas tiel, ke vi nur en la ĉielo povas esti feliĉa.

Ni estas kreitaj por feliĉo. Jesuo Kristo celas instrui nin kiamaniere vivi, por feliĉigi la aliajn kaj mem esti feliĉaj ankaŭ ĉi tie, sur la tero. La eterna feliĉo estas daŭrigo de tia vivo.

 

Diru al vi, ke vi volas travivi ĉi tiun jaron kiel la lastan en via vivo. Eĉ ne «kiel»; diru al vi, ke ĝi estas la lasta jaro de via vivo. Kaj kiam vi, eble ĉe la fino de tiu ĉi jaro, kun ioma kontenteco diros al mi ...:..- kaj eble jam ne al mi - «kaj tamen tiu ĉi jaro ne estis lasta en mia vivo», vi perdos nenion. Ĉar fakte nur tiam oni povas vivi, kiam al sia vivo oni donas ekstremajn dimensiojn. Nur tiam oni povas ĝuste decidi, labori, paroli, pensi. Aldone, mi ne garantias, ke vi venos al mi - aŭ jam ne al mi. Ĉar eblas, ke ĉi tiu jaro estos fakte la lasta en via vivo...

 

Ni tiel atendas la stelon. Ni tiel rapidas al la betlehema groto. Por ekvidi propraokule, por ekaŭdi propraorele, por ektuŝi propramane. Por konvinkiĝi, ke tiu silenta, terura firmamento, ke tiu nia homa sorto plena de suferoj, ke ĉio ĉi havas sencon.

Por certiĝi, ke tio, en kion ni arde deziras kredi, ke tio, por kio ni penas vivi - ne estas iluzio.

Propraokule ekvidi, propraorele ekaŭdi, propramane ektuŝi - la Signon de nia Espero.

 

(Fragmentoj el ĉarma libreto de P. M. Maliński, titolita: «Nia Ĉiutago». Esperantigis la fragmentojn kiel ankaŭ la tuton - P. Johano Kos, Pollando. Lau permeso de la Aŭtoro. La originalo kun aprobo de ekleziaj instancoj - «Imprimatur»).

 

al la indekso

 


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

«La moderna homo en la industriai socioj - skribis en paŝtista letero mons. Martě Alanis, episkopo de Seo de Urgel (Hispanio) - ne volas paroli pri la morto. Li preferas forlasi ĉi tiun mondon senbrue, preskaŭ kaŝe. En la pasinteco, kontraŭe, la protagonisto de la morto estis la persono mem de la mortanto. Bona morto egalis al kono kaj akcepto de ĝi, kaj familianoj kaj amikoj taksis sia devo averti la mortanton pri la alproksimiĝo de la morto. Hodiaŭ, ni ofte spertas tute kontraŭan socian sintenon. La malsanulo sciu nenion pri sia baldaŭa morto. Kuracistoj kaj familianoj ĝin kaŝas per ŝablonaj mensogoj, kaj plilongigas sensencajn terapiojn... La kristano devas alrigardi la morton per la okuloj de la kredo. Kiel diris Pascal, ni konas nin nur pere de Jesuo Kristo, kaj for de Li ni scias nenion pri la vivo kaj pri la morto. Per la morto ni partoprenas en la obeemo de Kristo al la Patro, plenumante misteran sed grandan paŝon al la nova vivo kaj al la relevigo».

 

La nuntempa loĝantaro de Tajvano/ Formozo (Ĉinio) konsistas el multnombraj rasoj, laŭ diversaj lingvoj, kutimoj kaj religioj. Multaj el la logantoj havas ĉinan, malajzian, polinezian, filipinan devenon.

La indiĝena loĝantaro, ĉirkaŭ 200.000 homoj, vivas sur la montaroj, kien ĝi rifuĝis je la a1veno de la aliaj popoloj.

Ekde 1949 (kiam ili komencis agadi en Tajvano) dominikanaj misiistoj prizorgas kontaktojn kun ĉi tini indiĝenoj. En ĉi tiuj jaroj oni konstruis 33 kapelojn, kaj 10.000 indiĝenoj estis baptitaj. Nuntempe 6 dominikanoj, helpate de 6 dominikanaj monaĥinoj, okupiĝas pri ĉi tiu apostola agado.

 

La privataj radiaj kaj televidaj stacioj, eksplicite katolikaj aŭ laŭ kristana inspiriĝo, estas en Italio preskaŭ 180, laŭ ankoraŭ nekompleta nombrado prizorgata de Asocio, kiu arigas 60 katolikajn staciojn.

 

Hindoj iĝas misiistoj. Du hindaj sacerdotoj, ambaŭ apartenantaj al la Kongregacio de la Dia Vorto (Verbitoj), plenumas sian oficon en la insulo Bali (Indonezio).

Bali estas fortikaĵo de la hindua kulturo, en Lando, kie 88% el la loĝantoj sin deklaras islamanoj. Verbitoj laboras tie ekde 1935. Bali, kune kun la apuda insulo Lombok, konsistigas la diocezon de Dempasar, kun loĝantaro de 3.500.000 homoj, el kiuj nur 8.000 estas katolikaj.

 

al la indekso

 


 

PROPONOJ

 

Karaj amikoj!

Mi volas prezenti ĉi tie du proponojn celante, ke Esperanto povu montriĝi kiel utila afero.

1. Okaze de internaciaj renkontiĝoj de plenkreskuloj aŭ junuloj (ekz. Taizé), metu sin je dispono esperantistoj kiel neoficialaj interpretantoj - ĉe kongresoj plejofte ĉeestas oficialaj interpretistoj.

Kunlaboru ĉiam du esperantistoj, ekz. germano kaj franco, hispano kaj italo. Sur ŝildo portata de ili aŭ ĉirkaŭpendigota, ili publikigu: «Esperanto-lingvoservo. Ĉu vi estas franco kaj volas paroli kun germano? Ni helpos vin». Aŭ: «Esperanto-lingvoservo. Ĉu vi estas italo kaj volas paroli kun hispano? Ni helpos vin».

La malavantaĝo de tia interpretado, traduki trifoje anstataŭ dufoje (ekz. germane-esperante-france) , estos egaligata per la simpleco de la efektivigo.

Tiel estiĝos grupoj de francoj, kiuj parolos kun germanoj, de hispanoj, kiuj parolos kun italoj, de portugaloj, kiuj parolos kun angloj.

Preter la eblo de duflankaj paroladoj, kiel klarigite, ekzistas ankaŭ la eblo de rond-paroladoj. Ekz. kunsidas angloj, francoj, turkoj, grekoj, germanoj.

Franco diras ion; la franca esperantisto traduku en Esperanton. La ceteraj esperantistoj traduku en siajn landlingvojn.

 

2. IKUE aranĝu internacian stud-servon (specialan informservon), kiu ne okupigu pri aktualaj informai el la katolika eklezio, sed sin okupu pri nediritaj fon-informoj de la aktualaj problemoj.

Tiel oni povus stimuli la precizajn sciojn de ekleziaj problemoj en diversaj landoj.

La ideo povus esti efektivigota jene:

La stud-centralo pripensu, kiuj problemoj de la Ekklezio tutmonde ekzistas. Oni prenu destinitan problemon, formulu demandojn tiurilatajn, kaj sendu ilin al la landaj responsuloj. La landaj responsuloj kontaktu fakulojn de sia lando, traduku la respondojn en Esperanton kaj sendu ilin al la studcentralo. La studcentralo verku el la respondoj priskribon de la problemo. Tiu priskribo estu alsendota denove al la landaj responsuloj, por ke ili traduku ĝin en la landlingvon kaj alsendu ĝin al la responsaj organizoj de la Eklezio de sia lando. La demandado fariĝu dufoje ĝis trifoje en jaro.

Tiu stud-centralo tutmonda supozeble plej bone estos instalata en Germanio. Estas atendeble ke germanaj administracioj episkopaj kaj katolikaj societoj eble donos kontribuojn.

Karaj amikoj, mi havas la konvinkon, ke Esperanto estas la unika ebla solvo de la lingva problemo. Mi havas ankaŭ la konvinkon, ke la Eklezio, se ĝi nur volas, povas akceptigi la enkondukon de Esperanto kiel dua lingvo kaj rimedo de la internacia interkompreniĝo de ĉiuj homoj.

Tial estas la tasko de futuro konvinki la estraron de la Eklezio pri la neceso de Esperanto. Se ni atentigas al la «utileco» de Esperanto, ni povas antaŭeniri etapon de la malfacila vojo.

Kun koraj salutoj

Josef Grabmaier, F. R. Germanio

 

al la indekso

 


 

PRI MESTEKSTOJ

 

La teksto de E-Meslibreto, eldonita de IKUE en Romo (1978), havas la plej bonan tradukon, kiun mi iam ajn renkontis. La traduko estas fidela, klara kaj bonstila. Ĝi devas esti enkondukita oficiale, kun malpermeso uzi aliajn tradukojn. Estu fine iu ordo en nia liturgia «agado».

Tamen nenio en tiu ĉi mondo estas perfekta. Ankaŭ la menciita Meslibreto havas (laŭ mi) iujn mankojn pli malpli grandajn. Mi kuraĝas atentigi Vin pri ili:

1) Latina «fratres» koncernas virojn kaj virinojn. Ni havas belan kaj taŭgan esprimon: gefratoj. Ĝi substrekas ĉeeston de virinoj. Kial ne uzi ĝin?

2) «Gefratoj, ni agnosku niajn pekojn...» (p. 1). Agnoski havas en Esperanto nur pozitivan sencon de: rajtigo, rekono (PIV, p. 15). Do: agnoski pekojn - sonas laŭ mi ironie. Devas esti: ni konfesu, ni bedaŭru pro, ni pentu pri...

3) Pro mia kulpo? Kial? Konkorde kun originalo sufiĉas: mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

4) Gloro al Dio en la altoj...(p. 3): ...Ĉar Vi sola estas sankta, Vi sola la Sinjoro (la la), Vi sola la Plejaltulo (la la) - pli belsone sen artikolo «la».

5) Oni devus unuecigi la alvokojn kaj respondojn post legaĵoj (kiel havas latina teksto). Se Vi akceptis: «jen la mistero de la kredo» (p.10) do akceptu ankaŭ: Jen la parolo de Dio, Jen la parolo de la Sinjoro. Ankau la respondoj estu unuecaj; pli facilaj por memoro: Dankon al Dio. Gloro(n) al Vi, Sinjoro. Laŭdo(n) al Vi, Kristo.

6) Mi kredas je unu Dio... (p. 4-5). Oficiala, latina teksto havas: ...krucumita ankaŭ por ni… adorata kaj kunglorata en la venonta mondo…

7) Benata estu, Sinjoro... (p. 6). Latina meslibro havas: Benata Vi estas, ho Sinjoro...

8) Kun humilo kaj pento ni petas... (p. 7). Mia propono: «Akceptu nin, ho Sinjoro, starantajn antaŭ Vi en spirito de humilo kaj pento ktp.

9) La Sinjoro akceptu el viaj manoj... Devas esti: de viaj manoj.

10) Ni petas do... por ke ili fariĝu por ni (p. 9). Pli belsone: «por ke ili fariĝu al ni...»

11) ...preninte la kalikon... (p.10). Devas esti: preninte ankaŭ la kalikon...

12) P.10: Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas (dua «ni» estas superflua) Vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro - (aŭ: atendante Vian revenon en gloro).

13) «Memorante pri Via morto...» (p. 10). Miskompreno! La preĝo estas direktata al Dio, la Patro, ne al la Filo. Laŭ latina teksto devas esti: «Do, memorante pri la morto kaj resurekto de Via Filo, ni oferas al Vi, ho Dio, la panon de vivo kaj la kalikon de savo, dankante, ke vi nin agnoskis indaj stari antaŭ Vi kaj servi al Vi» (ne: «servadi»).

14) Sinjoro Jesuo Kristo, ...Filo de Dio vivanta... (p. 14): ...«faru ke mi ĉiam observu viajn ordonojn (ne: observu ordonojn).

Estas cio, kion mi rimarkis komparante Vian tradukon kun oficiala, latina teksto. Mi pardonpetas, ke mi nepetite «enŝovas la nazon» en tiun ĉi aferon, tamen bona traduko de liturgiaj tekstoj estas ja nia komuna afero kaj zorgo. Tiom da malordo regas sur ĉi tiu kampo! Eĉ vortojn de transsubstancigo iuj esperantigas senzorge!  Kompreneble mi ne pensas pri Vi!

P. Johano Kos, Pollando

 

al la indekso

 


 

RENKONTO

 

Ŝi estas sinjorino ĉirkaŭ sesdek jarojn aĝa, vivas en iu urbo, kaj mi vidis ŝin lastfoje antaŭ kvin aŭ ses jaroj. Mi rememoras, ke ŝi estas interesa kunparolantino, impresas «emancipite», kaj diras pri si mem, ke ŝi havas sian propran mondkoncepton. Mi sciis, kie ŝi logas, kaj la okazo permesis al mi viziti ŝin. Mi intencis diri nur «bonan tagon» kaj «kiel vi fartas?», sed la intencita vizito fariĝis renkonto duhora.

Ŝi sciis, ke mi estas sacerdoto, kaj komencis tuj la konversacion pri la kredo:

«Pardonu min pro tio, kion mi nun diros al vi. Eble vi ofendiĝos, sed mi kaptas la okazon diri al vi, kion mi jam delonge deziris diri al iu sacerdoto».

«Bonvolu; mi esperas, ke mi eltenos vian atakon».

«Jen, mi kredas je Dio, sed ne kiel la popolo, kiu venas en la preĝejon. Mi ne komuniiĝas nek konfesas min, mi ne kredas je tio ĉi; mi ne vizitas preĝejon, krom je Kristnasko kaj Pasko, kiam oni bele kantas, aŭ okaze de la koncertoj en la preĝejo. Mi tre ŝatas la liturgiajn kantojn, mi mem kantis en la ĥoro, sed mi ĝin forlasis. Tamen mi kredas je Dio. Vidu, mi posedas ĝardenon kaj prilaboras gin, mi vidas Dion en ĉiu floro kaj planto, kiuj kreskas en la ĝardeno. Floroj kaj plantoj parolas al mi, ke estas iu en ili, kiu donas, ke ili kresku. Mi ŝatas ankaŭ bestojn, mi havas kelkajn katojn, kaj rigardante ilin mi vidas Dion. Jen mia kredo, ne koleru ĉar mi malkaŝe diris ĝin al vi!».

«Kial mi kolerus kontraŭ via tiel klara kaj malkaŝa konfeso? Ni restu ĉe la temo, kaj vi permesu al mi diri ion pri mia kredo!».

«Tre volonte».

«Mi ankaŭ kredas je Dio, kiu donas, ke la floroj kresku kaj la kato estu tiel bela kaj interesa. Mi kredas, ke ĉi tio estas rebrilo de Dia boneco kaj ĉiopovo. Kaj ankoraŭ pli: mi trovas Dian bonecon kaj forton ĉie en la mondo, sur la Tero, sur la suno, en la tuta Universo. Sed Dio ne resds kasita ie en la planto, au malantaŭ la Suno, aŭ ekster la Universo, tiel, ke ni povu vidi lin nur spure. Li alproksimiĝis al ni fariĝante unu el ni - homo. Tio estas Jesuo, Dio en la homo, Dio kaj homo, Diohomo. Dio en Jesuo alproksimiĝis plej eble al ni. Vi konas la historion de Jesuo el la kredinstruo, ĉi tie mi deziras iomete ripeti. Tiu Jesuo, kiu estas Dio kun ni, vivis kaj mortis samkiel ĉiu homo. Sed li ne restis morta kiel aliaj homoj, li leviĝis per sia Dia forto. Li vivas nun en la gloro kaj promesis, ke ni ankaŭ vivos kun li, se ni kredas je li, je liaj vortoj kaj agoj. Ankoraŭ pli: li diris, ke ni jam ĉi tie estas kun li, se ni aŭskultas liajn vortojn. Li postlasis la signon de sia ĉeesto inter ni, sub la pano kaj vino, en la eŭkaristio, kiun vi ne akceptas, kiel vi mem diris. Li restis inter ni en la komunumo, kiu dimanĉe kunvenas por preĝi, kanti, penti kaj komuniigi. Li sendis al ni sian Spiriton, en kiu ni kunvenas kaj kredas. En la sama Spirito de Jesuo ni preĝas "Patro nia", la preĝon kiun Jesuo mem instruis al ni. En la Spirito de Jesuo ni trovas fortojn por vivi kaj por venki la malfacilojn en la vivo, dum la malsanoj, en la soleco. Ni kredas, ke la Spirito de Jesuo nin fortigas, ke ni povu vivi kiel homoj kun la homoj. Ĉiuj homoj, kiuj ĉi tiel kredas, nomiĝas ununome Eklezio. La Eklezio de Jesuo ekzistas jam preskaŭ 2000 jarojn kaj daŭros ĝis la fino de la mondo, laŭ la promeso de Jesuo-Dio. Ĉi tio estas resume mia kredo kaj la kredo de la Eklezio».

«Dankon, via pastra moŝto, pro viaj vortoj. Por diri la veron, mi multe aŭdis kaj legis pri la Eklezio kaj kredo, sed neniu parolis tiel kiel vi. Mi pripensos viajn vortojn. Sed antau ol foriri, vi ricevos ion de mi. Prenu ĉi tiun Biblion, kiun mi legis. Ĝi servos bone al vi».

«Koran dankon pro via komplezo. Sed ĉu ne estos pli bone donaci la Biblion al iu alia, al iu via konato, kiu ĝin ankoraŭ ne havas, sed eble legus ĝin?».

Ni disiris. Mi estis ĝoja kaj ravita, kaj mi kredas, ke mia kunparolantino samtiel estis ĝoja kaj emociita. La du horoj estis por mi bela travivaĵo, kaj mi kredas, ke la samo estis por ŝi.

 

Franjo Gruić, Đjakovo (Kroatujo – Jugoslavio)

 

al la indekso

 


 

LA ARTO SUBFOSI ASOCION

 

Jen (laŭ franca filatela bulteno) praktikaj konsiloj pri la plej taŭga maniero detrui iun ajn asocion:

1) Neniam vizitu kunvenojn, aŭ alvenu tre malfrue. Precipe ne venu, se la veterkondiĉoj ne estas laŭ via gusto aŭ se vi havas alion por fari.

2) Se hazarde vi partoprenas en la kunvenoj, tre zorge kritiku la agadon de la estraro.

3) Neniam iĝu estrarano: kritiki estas pli facile ol fari. Kompreneble, ne forgesu sciigi, ke vi ĝeniĝis pro tio, ke oni ne nomis vin estrarano.

4) Se la prezidanto petas vian opinion pri iu grava afero, diru, ke vi havas nenion por diri. Post la kunveno, diru al ĉiuj, kion li estus devinta fari.

5) Neniam faru ion ajn. Se la aliaj membroj laboras, protestu, dirante, ke la asocio estas regata de kliko.

6) Neniam aŭskultu tion, kion oni diras al vi, sed poste deklaru, ke oni neniam diras ion al vi.

7) Voĉdonu favore al io, sed poste faru ĝuste la kontraŭon.

8) Dum la kunveno aprobu ĉion, kion oni proponas, sed post la kunveno malaprobu ĉion tre vigle.

9) Profitu kiel eble plej multe de la agado de la asocio, sed zorge evitu iel kunlabori en tiu agado.

10) Se oni postulas, ke vi pagu aliĝkotizon, protestu kontraŭ tia senhonteco, kaj tuj minacu eksiĝi.

(tradukis A.D.S.)

 

al la indekso