|
Sur la kovrilo: procesio, en Romo, honore al la Madono de l’ Karmelo
|
||
|
|
||
|
LA MADONO DE MONTO KARMELO
La 16-an de julio la Eklezio honoras la Dipatrinon per la nomo «Madono de Monto Karmelo». En Italio, tra la jarcentoj, preskaŭ mil diversaj kult-lokoj (bazilikoj, sanktejoj, parokoj kaj kapeloj) viciĝis honore al la Madono de l’ Karmelo, kaj ĝuste en Italio tiu Madono estas aparte honorata, ankaŭ per eksteraj aranĝoj (kermesoj, procesioj, folkloro). Tiel, ekzemple, en Romo (Festa de noantri - Nia Festo), en Napolo (piroteknika brulego de la svelta sonorilturo de la Baziliko honore al la Madono «del Carmine»), en Fasano, ĉe la okcidenta bordo de la Garda Lago (kvinkilometra pilgrimado al Salò), sur Monto Tabor apud Bardonecchia/ Torino, je 3.000-metra alteco, ktp. Kutime oni opinias, ke la spirita signifo de la devoteco al la Madono de l’ Karmelo limiĝas al la promesoj, kiujn - laŭ tradicio datumanta de la 14-a jarcento - la Virgulino kunligis kun religia objekto nomata skapulario (ŝirmado kontraŭ la Infero, kaj rapida liberigo el la Purgatorio, por tiuj kiuj, dumvive, inde surmetis ĝin). Sed la festo de la Madono de l’ Karmelo, en sia vera signifo, estas profunde spirita: fakte, surhavi la skapularion signifas aparteni al la familio de l’ Karmelo, kaj alpreni ĝiajn sindevigojn. La honorado de la Madono de l’ Karmelo komenciĝis proksimume en la jaro 1207, kiam ermita grupo kuniĝis ĉirkaŭ preĝejo, kiun ili mem konstruis sur Monto Karmelo, en Palestino, patrolando de Jesuo kaj Maria. Ilia programo estis tiu, vivi «laŭ la ordonoj de Kristo» kaj «laŭ la ekzemplo de la elstara filino de Ciono, Patrino de Dio kaj Patrino Nia». Ĉi tiu spirita medio estis pli aktuala, familieca kaj stimula por tiuj ermitoj, pro la proksimeco de Nazareto, kiu memorigas la elstarajn virtojn (antaŭ ĉio, preĝon kaj pentofaron) de Jesuo kaj Maria. Jen, por la devotuloj de la Madono de l’ Karmelo, la intima signifo de la skapulario, kiu estas ekstera kaj tuŝebla signo de la konsekriĝo al la Dipatrino. En 1726, Papo Benedikto la 13-a plivastigis la feston de la Madono de l’ Karmelo al la tuta latin-rita Eklezio. La liturgia celebrado, tamen, ekzistas ankaŭ en kelkaj orientaj ritoj, ekzemple en tiu maronita kaj en tiu alban-itala. Ĝi estas tre disvastiĝinta en Eŭropo kaj en Amerikoj, precipe en tiuj Centra kaj Suda, kie la Reĝino de l’ Karmelo estas Patronino de tutaj landoj (Bolivio, Ĉilio, Kolombio, Peruo). Sed ĝi ankaŭ troviĝas en Azio, en Afriko kaj en Oceanio: sanktejoj ekzistas en Mikronezio, en Keralo (Hindio), en Kuvajto (kie ŝi estas honorata sub la nomo «Nia Sinjorino de Arabio»). Antaŭ ŝia bildo, la muzulmanaj virinoj bruligas kandelojn por peti aŭ danki okaze de naskoj; similaj faroj ankaŭ videblas en la Baziliko de Monto Karmelo en Israelo, kaj en la insulo Cebu/ Filipinoj). A.D.S.
|
||
|
HIROŜIMO
La hasta ritmo de la nuntempa vivo certe forgesigis al multaj, ke la 6-an de aŭgusto plenumiĝos 35 jaroj post la ĵeto de la unua atombombo, sur la japanan urbon Hiroŝimo (la dua sekvis sur Nagasako). Temas, kontraŭe, pri dato, kiun oni ne devas forgesi, sed kiu devas resti kiel porĉiama memorigilo por la tuta homaro. Tiun 6-an de aŭgusto 1945, Hiroŝimo estis komplete detruita. 80 mil homoj mortis tuj, 120 mil restis vunditaj (kaj, el ili, multaj mortis en la postaj monatoj kaj jaroj, eĉ ankoraŭ nun, pro la sekvoj de la eksplodo). Tiuj, kiuj spertis tiun tragedion, nur pene sukcesas rakonti ĝin (*). Tiu 6-a de aŭgusto markis la eniron, en la homan historion, de ebleco ĝis tiam ne konceptita: la ebleco, ke la homaro detruu sin mem. La sola vojo, por eliri el ĉi tiu inkubsonĝo, estas tiu nelacigeble indikita de Papo Paŭlo la sesa (kiu, pretere dirite, kun frapa koincido mortis ĝuste en iu alia 6-a de aŭgusto): antaŭ ĉio malarmigi la animojn, kaj, tuj poste, konkrete detrui ĉiujn ekzistantajn atombombojn. Antonio De Salvo
(*) Ĵus aperis, zorge de japana Komitato, skua grandformata libro kun teksto en Esperanto, kiu prezentas, per multaj originalaj bildoj, tiun nekredeblan tragedion. La libro estas ricevebla senpage, ĝis elĉerpiĝo kaj kontraŭ pago de sendokostoj, ĉe UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, Nederlando).
|
||
|
KUN LA NEKREDANTOJ VENI EN INTERPAROLADON
En detala intervjuo ĉe Vatikana Radio Kard. König pritraktis la agadon de la Vatikana Sekretariejo por la Nekredantoj (de li gvidata), rerigarde al ties 15-jara ekzisto. Kard. Konig nomas la dialogon kun 1a nekredantoj «provoko por la kristanoj», ĉar ĝi devigas ilin pliprofundigi sian kredon, kaj forigi ĉiun superstiĉan sintenon samkiel la iaman klerikalismon, kiuj ambaŭ sendube «bedaŭrinde kontribuis al la disvastigo de ateismo kaj malkredo». El «Wiener Kirchen-Zeitung» trad. Walter Mudrak, Aŭstrio
Intertempe, Kard. König demisiis el la gvidado de la Vatikana Sekretariejo por Nekredantoj, lige kun tio, ke 3.8.1980 li iĝos 75-jara. IKUE sincere gratulas al Kard. König pro lia jubileo, kaj esprimas sian dankemon pro la fakto, ke li simpatias al la katolika Esperanto-movado.
|
||
|
MARIA FARSETTI KAJ LA C.O. DE IKUE
Mi opinias, ke estas interese, ke la IKUE-anoj sciu, tra kiu vojo kaj en kiuj cirkonstancoj la Centra Oficejo de IKUE instalis sin en via Berni 9, Romo. En la apartamento, nun grandparte okupata de IKUE, vivis dum multaj jaroj, kaj mortis 9.5.1953, la Di-servantino Maria Farsetti, kiu naskiĝis 16.5.1867 en Madonna degli Angeli (Prov. Raveno). Ekde 1933, la asketa substrato de la animo de Maria Farsetti, pliigita kaj purigita de multaj vivsuferoj, iĝis hela fonto de mistikeco. Dum 20 jaroj ŝi (kiu estis ameme nomata «Panjo Maria»), ne eliris el sia hejmo, pro korpa malsano, kaj pasigis la tagojn suferante kaj preĝante. Ŝia ĉambreto, kie preskaŭ ĉiutage oni celebris S. Meson, iĝis iusence sanktejo, vizitata de ĉiuspecaj homoj, premataj de doloroj, turmentataj de kompleksaj problemoj, senesperaj kaj senkuraĝaj, kiuj alkuris por ricevi konsilon kaj konsolon. Multaj pendigis, ĉirkaŭ la bildoj de la Sankta Koro de Jesuo kaj de la Madono, dankesprimilojn pro ricevitaj difavoroj. La dosiero por la beatigo de «Panjo Maria» estas prizorgata de tiucela Fondaĵo, ligita kun la Sanktejo de Madonna degli Angeli, naskiĝloko de Maria Farsetti. Ĉar la tiea Paroĥestro estas P. Angelo Duranti, konata Esperantisto, estas kompreneble, kiel povis okazi, ke la konservado de la apartamento de via Berni estis konfidita al IKUE. IKUE kaj la Fondaĵo faras al si reciprokan komplezon: ja, IKUE zorgas pri la konservado de la apartamento, kaj la Fondaĵo gastigas senpage la Centran Oficejon. Konvencio estis subskribita, tiucele, 4.9.1975; kelkaj madifoj kaj precizigoj estis faritaj 21.9.1978. Jen la nun valida teksto (en itala lingvo):
EN LA NOMO DE LA SANKTEGA TRIUNUO
Per ĉi tiu dokumento, redaktita en duobla originalo kaj valida por ĉiu jura efiko, oni difinas la sekvaĵon inter la Direkcio de la «Fondaĵo Farsetti» kaj la «Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista - IKUE», kiel konfirmon kaj kompletigon de tio, pri kio oni akordiĝis per akto de 4.9.1975: 1) La «Fondaĵo Farsetti» konsentas la ekskluzivan uzon, fare de IKUE, de la apartamento posedata en Ramo (via Francesco Berni 9, 00185 Romo, unua etaĝo, ŝtuparo A, int. 3), kansistanta el tri ĉambroj, koridoro kaj alligita necesejo, postlasita per testamento de 22.3.1953, de la Diservantino Maria Farsetti, al la Tria Franciskana Ordeno. 2) En la dirita apartamento IKUE starigas, pere de sekretariejo, la Centron de la internacia katolika esperantista movado, reciprokante la senpagan uzon de la apartamento per religia gardado de la Kapelo sanktigita de la Diservantino Maria Farsetti, kaj ebligante al la fideluloj viziti ĝin kaj preĝi en ĝi; ĝi ankaŭ funkcios kiel centro de ŝia beatiga proceso. 3) Estas je kostoj de IKUE la elspezoj por elektro kaj telefono, dum restas je kostoj de la Fondaĵo Farsetti ĉiuj aliaj elspezoj, kaj aparte tiuj kunposedantaraj kaj ĉiuj tipoj de imposto. 4) En la unua ĉambro oni starigas la oficejon de IKUE kun la koneksa arkivo. En la Kapelo ĉiuj rajtigitaj Sacerdotoj povos celebri la Sanktan Meson aŭ prizorgi aliajn religiajn servojn; oni petas ĉiutagan preĝon laŭ la intencoj de la Fondaĵo Farsetti, kaj por la disvastigo de la katolika religio pere de Esperanto. La tria ĉambro povos esti, laŭplaĉe, privata ĉambro rezervita al la Sekretario de IKUE aŭ al alia kunlaboranto. 5) Ĉi tiu konvencio validas de 31.1.1978 ĝis 31.12.1999 (restas kanfirmitaj, por la antaŭa periodo, la reguloj fiksitaj per la citita akto de 4.9.1975), escepte de la kazo ke, pro neantaŭvideblaj kaŭzoj, iĝas necese modifi aŭ forigi iun klaŭzon; tiam oni agos laŭ komuna interkonsento. 6) Dum ne estas efektivigitaj la iniciataj de la Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj - IABO, inter kiuj ĉefe la ekumena traduko de la Sankta Biblio, IKUE kunlaboros en tiuj iniciatoj, laŭ siaj eblecoj. 7) Ĉion, kio ne estas eksplicite antaŭvidita en ĉi tiu akto, oni faros laŭ komuna interkonsento, laŭ la bezonoj, harmonie kun la itala leĝo.
Romo, 21.9.1978
Por «Fondaĵo Farsetti», Angelo Duranti Por IKUE: Czesław Biedulski, Antonio De Salvo, Joseph Christiaens, Egidio Paweł Tic
Iama kunveno en la C.O. de IKUE: (de maldekstre) E.P.Tic, G. Jacobitti, A. Duranti, J. Korytkowski, J. Zielonka
|
||
|
KUNLABORO
De la 9-a ĝis la 12-a de majo okazis en Budapeŝto (Hungario) kunveno de hungaraj kaj polaj esperantistoj. Apud la esperantista celo, ankaŭ evidentiĝis iu eklezia misio, ĉar oni okazigis, interalie, renkontiĝon kun poloj (neesperantistaj) loĝantaj en Budapeŝto. En la hungara ĉefurbo, ja, en la kvartalo Kobanya, poloj konstruis al si, antaŭ jardekoj, preĝejon kaj kulturdomon; sed la lastaj jaroj forprenis la polan pastron kaj la kulturdomon (kiu fariĝis domo por hungaraj maljunuloj). Pro manko de pola pastro, la religia vivo de la pola preĝejo ege kadukiĝis, malgraŭ la penoj de la hungara animzorganto (kiu ne konas la polan lingvon). La alveno de la polaj esperantistoj estis okazo por denove plenigi la preĝejon, ĝis la lasta loko, dank’ al invitoj al la budapeŝtaj poloj, afable dissenditaj de la hungara pastro. La 11-an de majo, antaŭ la Meso, la hungara animzorganto (P. Gyula Párádi) salutis latine kaj hungare. La Meson celebris P. Józef Zielonka; la legaĵoj kaj kantoj sonis pole kaj hungare. La prediko (de P. Zielonka mem) temis, interalie, pri la unueco de la Eklezio malgraŭ la baroj de lingvo, nacio kaj kulturo. Posttagmeze de la sama tago, okazis esperantista S. Meso en la Kapelo de S. Kristoforo. Partoprenis pli ol 35 personoj, el kiuj preskaŭ duono protestantoj. Kuncelebris P. Ferenc Nadi kaj P. Józef Zielonka. La budapeŝta ŝafaro, kvankam ne multnombra, konsistas el tre fervoraj agantoj, kies oferema ĉefo estas P. Nadi, kiu, por la ĉiumonata Esperanto-Meso, veturas al la ĉefurbo el preskaŭ 200-kilometra distanco. Witoslawa Mazur, Pollando
|
||
|
KIEL AKTIVIGI LA JUNULARON?
Dimanĉon 14.9.1980 okazos, en la pilgrimloko Banneux apud Lieĝo (Belgio), la 5-a Internacia Pilgrima Kunveno Esperantista. La temo estos: «Kiel aktivigi la junularon en la Eklezio per Esperanto?» La pilgrima tago havos lokon en la Instituto «Mater Dei» (Banneux-Louveigné). Patro L. Bourdon (Francio) kaj s-ro W.A.M. van Heugten (Nederlando) mallonge enkondukos la temon; sekvos diskuto. Estas antaŭvidita Meso en Esperanto (en la Kapelo de la Instituto). Oni vizitos la «Fonton por ĉiuj nacioj» kaj la Internacian Kapelon de S. Miĥaelo.
|
||
|
NE POR LERNI LA ITALAN VENIS MI AL ROMO!
En 1971, je la aĝo de 14 jaroj, enironte mezlernejon (la usona termino estas «high school» aŭ «alta lernejo»), mi devis fari decidon, la unuan decidon de mia akademia vivo. «El la kvar fremdaj lingvoj, kiujn oni instruas en nia lernejo, kiun vi studos?». La elekteblaj lingvoj estis: la franca, la hispana, la germana, la latina. Pripensante la aferon, mi rezonis tiele: «Mi ne volas studi la lingvon de unu lando, aŭ de unu grupo da landoj, ĉar mi havas intereson pri la tuta mondo. Oni diras, ke la latina havas pozicion de universaleco tra la tuta mondo. Kvankam homoj ĝenerale ne ĝin parolas, ankoraŭ ĝi gravas tutmonde en kelkaj profesioj: ekzemple, juro, kuracado, biologio, pastreco. Tial mi studos la latinan». Mi tiam ne sciis, ke mi pensis kiel tipa usona pragmatisto. Laŭ mi, lingvo interalie estas pragmatisma ilo uzenda por kontakti kiel eble plej grandan nombron kaj diversecon de homoj. Sub tiu analizo, la latina ŝajnis esti la plej povplena ilo por atingi miajn pragmatismajn celojn. Do, mi studis la latinan en mezlernejo. Kiam mi eniris mezlernejon, mi intencis sekvi la vojon al la profesio de arkitekto. Sed io aŭ iu ŝanĝis mian menson kaj koron dum la tria jaro de mia kvarjara mezlerneja kurso, kaj mi decidis studi por la pastreco de mia diocezo. Mi gratulis min pro mia saĝa decido studi la latinan - «ĉar» mi diris, «la latina estas la lingvo de la Eklezio! Miaj studoj en la seminario estos pli facilaj, dank’ al la latina!». Mi eniris la diocezan seminarion en 1975. Supozeble mi povas diri, ke la latina ja «helpis» min tie. Oni aŭtomate metis min en porkomencantan latinkurson: stulta afero, sed almenaŭ la laboro ne estis peza por mi! Post kelkaj semajnoj en la seminario, mi lernis feliĉan fakton: kvankam la plimulto de la seminarianoj de mia diocezo studas teologion en St.Louis, Misurio, kelkaj - kun permeso de la Episkopo - rajtas iri al Romo par studi. Tiu aranĝo ŝajnis al mi esti respondo al la malklara revo de mi. ROMO! La centro de la Universala Eklezio! La persono, kiu iras tien, povas renkonti katolikojn de la tuta mondo, kaj profunde lerni pri la ĝojoj kaj la problemoj de kredantoj ĉie. Tra mia tuta vivo, mi posedis emon «lerni ĉion», aŭ almenaŭ lerni en totala maniero; tial Romo ŝajnis al mi esti perfekta. Denove mi gratulis min pro mia saĝa decido studi la latinan en mezlernejo. «Jen mi iros al Romo, la patrina urbo de la latina! Sendube la latina estos ege uzebla tie. Certe tie oni instruas teologion en la latina». Sed baldaŭ mi lernis, ke ne: oni instruas teologion, ĉe la Pontifika Gregoria Universitato, la universitato al kiu mi estis destinita, nur en la itala! (Mia katolika mezlernejo ne agnoskis la «gravecon» de la itala en internaciaj katolikaj universitatoj!) Malgraŭ ĉi tiu malagrablaĵo, mi intencis peti permeson par iri al Romo. Mi ankoraŭ havis multe da tempo por zorgi pri la itala. Kion ajn la estonteco portos, ĝi portos! Ĝi portis Esperanton en mian vivon. Dum la somero de 1976, mi tute hazarde trovis interesegan libron en biblioteko: The Languages of the Word (La Lingvoj de la mondo) de Kenneth Katzner (Mi rekomendas ĉi tiun libron al ĉiuj uzantoj de la angla. Mi ne scias, ĉu ĝi estas havebla en aliaj lingvoj). Ĉi tiu libro enhavas ekzemplerojn kaj mallongajn diskutojn pri 500 diversaj lingvoj - inkluzive de Esperanto, pri kiu Katzner pentras tre favoran bildon. Mi jam estis aŭdinta pri Esperanto, kaj mi renkontis nenian obstaklon pri ĝia supozita «artefariteco», en la senco de «netaŭgeco por homa uzo», sed mi mise pensis, ke Esperantistoj volas forigi ĉiujn aliajn lingvojn kaj uzi Esperanton sole. Kiam mi lernis, ke Esperantistoj proponas la lingvon por gardi la lingvajn rajtojn de ĉiuj, mi eksimpatiis kun la Esperantistoj. Mi decidis esperantistiĝi kiam mi lernis pri la Katolika Movado, pere de Esperanto: The World Interlanguage (Esperanto: la monda interlingvo), inter kies kunaŭtoroj estas IKUE-anoj Patro J. B. Kao ka:j D-ro William Solzbacher. Mi pensis: «Certe la Katolika Eklezio, tutmonda kia ĝi estas, devas uzi Esperanton - precipe en internaciaj universitatoj - se oni ne uzos la latinan». Tri jaroj pasis. Mi iĝis membro de IKUE kaj UEA; mi lernis Esperanton pere de korespondkurso de la usona branĉo de IKUE; mi komencis korespondi kun pola seminariano; mi iĝis redaktoro de la novaĵletero de la usona branĉo de IKUE. En aprilo 1979 mia Episkopo donis al mi la definitivan «jes» pri Romo. Kaj la fakto frapis min: nun mi devas lerni la italan! Kiel mi diris antaŭe: laŭ mia pragmatisma menso, lingvo estas ilo. Do mi volas akiri ilon, kiu funkcias kiel eble plej universale. Mi ne volas havi multajn superfluajn, specialigitajn ilojn. Jam mi lernis la latinan pro ĝia supozita universaleco. Ankaŭ, mi lernis la novtestamentgrekan, por ke mi povu legi parton de Sankta Skribo en la originalo. Kaj mi lernis Esperanton ĉar ĝi servas kiel ilo vere internacia. Sed nun oni proponas, ke mi akiru alian ilon: la italan. Ne por lerni la italan intencis veni mi al Romo. Kiel mi diris antaŭe, mi intencis veni por pli bone koni la popolon de Dio, kiu estas disvastiĝinta tra la mondo, sed kiu rigardas Romon kiel sian spiritan centron. La lernado de la indiĝena lingvo estas ĝeno simila al la neceso akiri pasporton. Kiu vojaĝonto vere volas elspezi 20 dolarojn por akiri libreton, kiu enhavas nenion interesan krom malbelan foton de la posedanto? Neniu. Oni devas porti ĉi tiun dokumenton ĉien dum la vojaĝo, ĉiam timante pri ĝia eventuala perdo. Post la vojaĝo, kvankam la pasporto validas kvin jarojn, ĝi estas tute senutila en la hejmlando. Do la pasporto kuŝas en tirkesto kaj kovriĝas per polvo. Simile pri la lernado de etna lingvo: oni elspezas monon kaj tempon por lerni la lingvon de la lando, kie oni studos. Kiam ani alvenos, oni ĉiam timas, ke sia lingvouzo ne estas sufiĉe bona (kaj prave oni timas!). Post la tempo en la alia lando, oni hejmeniras, portante en 1a menso ilon tute senutilan. Almenaŭ, per pasporto, oni povas iri al pluraj landoj. Sed kiu lernas la italan akiras ilon uzeblan nur en unu lando! Kia frenezeco por la tutmonda popolo de Dio! Pasporto estas fakto de vivo. La neceso lerni multajn etnajn lingvojn ankaŭ estas fakto de vivo; sed, kiel ni Esperantistoj scias, ĝi estas fakto, kiu ne devas daŭri. Nun, dum mi estas en Romo, mi plene spertas la eklezian lingvo-problemon. Pri la problemo ĉe la Universitato, mi skribos pli detale en venonta artikolo; nun sufiĉas mencii la nekredeblan sencon de ironio, kiun mi sentas dum mi parolas kun miaj usonaj kolegoj pri la evidenta taŭgeco de Esperanto kiel solvo por lingvoproblemoj. Eĉ se ni povas preteriri la ofte esprimatajn, nelogikajn timojn pri «artefariteco», miaj kolegoj - viktimoj kun mi de efektiva (kvankam neintence malica) diskriminacio - rifuzas tiun sorton. «Ni loĝas en Italujo», ili diras; «tial, studi en la itala estas la plej bona solvo». Jes, ni loĝas en Italujo, sed dum nur kvar aŭ kvin jaroj; kaj je la servo de Eklezio, kiu ne estas itala. Meze de ĉi tiu konfuzo, almenaŭ mi povas resti kontenta je uno fakto - tio estas, ke ankoraŭ mi gratulas min pro mia saĝa decido studi la latinan en mezlernejo. Kial? Ĉar, kiel ĉiu teologo scias, la latina, kune kun la greka, staras kiel neforgesebla parto de la eklezia heredaĵo. Gravas, ke ĉiu teologia studento konu ilin ambaŭ por kompreni la diversajn dogmajn problemojn, kiujn la Eklezio spertis dum sia historio - ekzemple, la problemojn pri la difino de la dogmo pri la Sankta Triunuo. La greka kaj la latina ja estas partoj de nia heredaĵo; sed nek unu nek la alia taŭgas hodiaŭ kiel povplena komprenilo inter la popoloj, kiuj konsistigas la Eklezion, kaj kiuj sopiras por pli bona interkompreno - eĉ en la romaj universitatoj. Mi ĝojas koni la du grandajn lingvojn, kiujn la Eklezio pasintece uzis pro kialoj de internacieco; kaj mi ĝojas partopreni en la laboro por antaŭenigi trian lingvon, por plenigi la hodiaŭan vakuon. Kevin Laughery, Usono/ Vatikano
|
||
|
KATOLIKA HORIZONTO
La katolika Eklezio estas, en Svedio, malgranda minoritato (ĉirkaŭ 1% el la loĝantaro). De 1945 ĝis hodiaŭ, la nombro de la katolikoj kreskis rapide, de 7.000 al 100.000; sed temas, plejparte, pri migrintoj al Svedio post la dua mondmilito, pro politikaj aŭ ekonomiaj kaŭzoj; pro tio, ili nur pene atingis ioman unuecon. La rilatoj inter la katolika Eklezio kaj la sveda ŝtata Eklezio estas bonaj, malgraŭ kelkaj tiklaj punktoj (ekz., la rilatoj kun la registaro, ĉar la sveda Eklezio havas la statuson de ŝtata religio). Dum tre longa tempo, preskaŭ oni ne konis, en Svedio, eĉ la ekziston de la sveda katolika minoritato. Nuntempe, tiu minoritato estas (kaj restos) tia, sed ĝi atingis ioman gravecon: oni pridemandas ĝian opinion kaj oni petas ĝian konsilon. La sveda junularo montras intereson al katolikismo. La kaŭzoj de tio ne estas klaraj: eble temas pri scivolemo rilate nekonatan aferon, sed eble ankaŭ pri konsciiĝo, ke en la katolika Eklezio oni povas trovi gvidlinion kaj helpon, por superi kaj solvi la problemojn de la vivo.
Jam de kelka tempo aperas regule, en EK, la «Papaj preĝintencoj» por la unuopaj monatoj. Temas, pli precize, pri la preĝintencoj proponataj de la internacia Movado «Apostolado de la Preĝo», aprobataj de la Sankta Patro. La preĝintencoj devenas el sugestoj de la diversnaciaj sekcioj de la Movado. La Papo kelkfoje anstataŭigas iun intencon, kelkfoje modifas iun alian; poste, ili estas disvastigataj al la tuta mondo. La «Apostolado de la Preĝo» naskiĝis en 1844, pro iniciato de la spirita konsilanto de la jezuitaj studentoj de Vals (Francio). Li kutimis proponi al tiuj studentoj, en la festotago de Sankta Francisko Ksavero, ĉi tiun penson: «Vi volas iĝi misiistoj, kaj iri al malproksimaj landoj por prediki la Evangelion. Vi estas nun en tempo de pretiĝo kaj studo, do vi ne povas iri tien. Sed tio ne devas malebligi, ke vi jam nun estu taŭgaj misiistoj kaj apostoloj. Tion vi povas atingi per la preĝo kaj la ofero de via vivo».
Suda Koreo havas tre junan, sed viglan katolikan Eklezion. Ĝi naskiĝis antaŭ du jarcentoj, sed la unua jarcento vidis teruran persekuton. Post kelktempa libereco, denovaj malfacilaĵoj okazis dum la japana regado. Tiel, je la fino de la dua mondmilito, en Koreo ekzistis nur 180.000 katolikoj. Hodiaŭ ili estas 1.200.000, kaj ĉiujare okazas 40 ĝis 50 mil konvertiĝoj, precipe ĉe kleruloj kaj universitatanoj. La sacerdotaj vokiĝoj estas tre multnombraj: en la ĵus finiĝinta lernojaro, ĉirkaŭ 100 kandidatoj ne povis eniri Seminarion pro manko de liberaj lokoj. Pro tio, oni nun planas konstrui novan Seminarion. Pro tiu abundo de vokiĝoj, baldaŭ koreaj sacerdotoj iĝos misiistoj: korea misio jam ekzistas en Peruo. Deklaris, pri tio, la korea Episkopo Angelus Nam Sou Kim: «Ni estis evangelizitaj de misiistoj. Nun, post ducent jaroj, ankaŭ ni povas helpi la aliajn gefratojn, kiuj petas la ĉeeston de sacerdotoj».
La unua kompleta konkordanco de la Biblio (indekso de ĉiuj vortoj de la verko, kun cito de ĉiuj lokoj, kie la vorto estas uzata) aperos, en la lingvoj hebrea, greka, latina, angla kaj franca, zorge de la benediktanaj monaĥoj de Maredsous (Belgio). Sub la gvido de P. Boswick kaj De Borchgrave, 12 monaĥoj, specialistoj pri informadiko, plenumis, per elektrona komputilo, ĉi tiun monumentan kaj unikan verkon, kiu havos 1.200 paĝojn en kvin volumoj. Ĝuste en la 15-jarcenta datreveno de la naskiĝo de S. Benedikto, liaj monaĥoj renovigas la bibliajn esplorojn per informadiko. «La mezepokaj benediktanoj - diris, pri tio, P. Boswick - estis famkonataj, ĉar ili disvastigis la Biblion kopiante ĝin. Hodiaŭ, per nia banko de bibliaj informoj, ni havas kvar au kvin jarojn da avantaĝo kompare kun ĉiuj aliaj bibliistoj».
La katolika Eklezio en Usono klopodas, jam de kelkaj jaroj, atingi la 70 milionojn da usonanoj, kiuj apartenas al neniu religia konfesio. La situacio en Usono profunde ŝanĝiĝis, ja, kompare kun la pasinteco. En la unuaj du jarcentoj de la usona historio, la Eklezio en Usono okupiĝis preeipe pri gardado de la kredo de la katolikaj enmigrintoj, meze de nefavora socio. Nun la katolika Eklezio en Usono iĝis sufiĉe forta, por ke ĝi povu okupiĝi pri apostola agado pli vasta, nome pri la evangelizado de tiuj 40% da usonanoj, kiuj (laŭ la usona esprimo) estas «senekleziaj». La agado ankaŭ celas okupiĝi pri la 12 milionoj da usonaj katolikoj, kiuj ne partoprenas aktive en la Eklezio. Laŭ kelkaj esploroj, ŝajnas, ke la meza «seneklezia» usonano estas viro, needziĝinta, ĉirkaŭ 30-jara, kun meza klereco, en mezbonaj ekonomiaj kondiĉoj, kaj loĝanta laŭlonge de la Pacifika marbordo.
Preskaŭ 5.000 homoj haltas, ĉiujare, ĉe la mondkonata Monaĥa Rifuĝejo de Monto Granda S. Bernardo, fondita en 1049 de Bernardo, ĉefpastro de Aosto (Italio), sur la svisa flanko de Alpoj, laŭlonge de la malnova strato konstruita en la jaro 12 antaŭ Kristo de la romia imperiestro Aŭgusto. La Rifuĝejo, situanta je 2.473-metra alteco, naskiĝis por gastigi la vojirantojn, kaj ilin protekti kontraŭ la atakoj de la rabistoj kaj de la naturo. Ankoraŭ nun la Rifuĝejo estas tre vizitata, sed ne pro la iamaj kaŭzoj. Fakte, la nunaj gastoj alvenas post trihora skiado, por mediti kaj preĝi kun la aŭgustenaj monaĥoj, fronte al neforgesebla, neĝkovrita panoramo. Ĉiutage, la monaĥoj preĝas, por ke ilia ĉeesto sur tiu monto favoru la transdonon de la dia graco, kaj ke, ĝuinte la belecon de la naturo, la vizitintoj reiru al siaj ĉiutagaj taskoj pli serenaj kaj pli fortaj en la servo al Dio kaj al la gefratoj.
Revolucia, sed tre inteligenta propono, estis prezentita de itala Episkopo, Mons. Costanzo Miccio, por solvi la problemon de sacerdotaj vokiĝoj. La propono baziĝas sur premiso tre simpla, eĉ memkomprenebla. Kiam mortas sacerdoto 60-jara, oni diras: «Domaĝe! Li estis juna. Li ankoraŭ estus povinta multon fari por la Eklezio!». Nu, en nia epoko, en kiu la homoj iĝas pensiuloj en ĉiam pli juna aĝo, daŭre kreskas la nombro de tiuj kiuj, kvankam ankoraŭ en bonaj sankondiĉoj, estas devigataj resti senokupaj. El tiuj, pluraj estas needziĝintaj, aliaj vidvaj, sen filoj aŭ kun filoj jam memstaraj. Kaj, el ili, estas pluraj, kiuj iam pensis sacerdotiĝi, sed kiuj, poste, ne tion faris, pro diversaj cirkonstancoj. Laŭ Mons. Miccio, la vojo de la sacerdotiĝo estas ankoraŭ malfermita al tiuj homoj, eĉ se, hodiaŭ, nemultaj el ili kuraĝas sin proponi, ĉar la afero estus nova, aŭ ĉar ili ne emas travivi la sperton de la kutimaj seminarianoj. «Sed - skribis Mons. Miccio - oni povus trovi la manieron prepari tiujn homojn en taŭga formo, profitante de tio, kion ili jam scias, kaj en rilato kun apartaj sacerdotaj taskoj, kiujn oni povus konfidi al ili». Sub la respondeco de Mons. Miccio, oni starigis, tiucele, eksperimentan centron, ĉe la kamaldulana monaĥejo de Montegiove (dioc. Fano).
La nova maniero, en kiu la roma Episkopo plenumas sian oficon en la katolika Eklezio, estis substrekita de Papo Johano Paŭlo la dua 22.5.1980: «Ŝajnas - li diris - ke, post la dua Vatikana Koncilio, li ne povas plenumi sian oficon alimaniere ol elirante renkonte al la homoj, do al la popoloj kaj al la nacioj, en la spirito de la tiel klaraj vortoj de Kristo, kiu ordonas al la apostoloj iri al la tuta mondo kaj instrui “ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomo de l’ Patro, de l’ Filo kaj de la Sankta Spirito” (Mat 28,18). Jam Johano la 23-a antaŭvidis ĉi tiujn eblecojn, kaj Paŭlo la sesa ilin vaste efektivigis. Tio, sendube, estas ankaŭ ligita kun la progreso de la modernaj komunikiloj, sed, precipe, estas ligita kun la nova misia konscio de la Eklezio, ŝuldata al la dua Vatikana Koncilio. Oni povas diri, ke, post tiu Koncilio, eblas plenumi oficojn en la Eklezio nur en la kadro de tiu misia konscio».
«Misio neniam estas detruo, sed ĝi estas reakiro de valoroj kaj nova konstruo». Johano Paŭlo la dua esprimis ĉi tiun penson en sia unua Encikliko. Antaŭ nelonge, li pli vaste pritraktis ĝin, en mesaĝo, kiun li sendis al ĉiuj katolikoj prepare alla Tutmonda Misi-Tago (21.10.1980). En la mesaĝo, la Papo rimarkigis, ke la misiisto kontaktiĝas kun la naturaj, personaj, kulturaj valoroj de la homo. Fronte al ĉi tiuj valoroj, la anoncanto de la Evangelio devos havi sintenon de atenta kaj respektoplena pripenso, zorgante, ke tiuj valoroj neniam estu sufokataj, sed savataj kaj evoluigataj. «La baza sinteno de la misiisto estas tiu proponi, ne altrudi la kristanan veron. Tio estas postulata, antau ĉio, de la homa digno, kiun la Eklezio, laŭ la ekzemplo de Kristo, ĉiam defendis kontrau ĉiu misa altrudo, ĉar de tiu digno la libero estas premiso fundamenta kaj nerezignebla. Tio estas postulata, krome, de la naturo mem de la kredo, kiu povas naskiĝi nur el libera akcepto». La misia agado, laŭ la Papo, devas elstarigi kaj maturigi, puriginte ilin el la mis-aldonoj akumuliĝintaj tra la jaroj, la autentikajn valorojn de religiemo kaj amo, kiuj, «signoj de la ĉeesto de Dio», malfermas la vojon al la akceptado de la Evangelio. Tiamaniere la Eklezio «kontribuos al la starigo de nova kaj universala civilizo, kiu, netuŝante la tipajn aspektojn de la diversai etnaj-sociaj medioj, atingos sian perfektecon en la alpreno de la pli altaj evangeliaj enhavoj».
La nombro de la nekredantoj rimarkinde pliiĝis en Aŭstralio. Inter 1971 kaj 1976, la aŭstralia loĝantaro kreskis preskaŭ 800.000, dum, en la sama periodo, la aŭstralianoj, kiuj deklaras sin neapartenantaj al iu ajn Eklezio, kreskis pli ol 1.100.000, tiel ke la kristana loĝantaro malkreskis 350.000. Laŭ kelkaj interpretoj, la fenomeno ne estas reala, sed ŝuldiĝas nur al la fakto, ke la homoj ĵus akiris la kuraĝon konfesi ion, kio jam pli frue ekzistis, nome, la mankon de religia kredo. Sed, laŭ malpli optimismaj opinioj, estas ĉiukaze serioza afero, ke la homoj publike distancigas sin de la Eklezioj, kaj ke falis tiuj sociaj motivoj, kiuj subtenis la homojn en la praktikado de iu kredo.
|
||
|
TEMO POR EKUMENA KONGRESO
Oni serĉas temon por la venontjara Ekumena Kongreso IKUE-KELI. Ĝis nun estas ĉi tiuj proponoj: «Ni estas homoj inter homoj» (Degrelle), «Enkonduki Esperanton en kristanajn mediojn estas profetaj signo kaj rimedo al unuiĝo» (Magnani). Pliaj proponoj estas bonvenaj.
|
||
|
ASOCIAJ NOTOJ
Ĉirkaŭ 30 personoj partoprenis en la «Printempaj tagoj» en Asizo, Italio (v. EK 3/1980, p. 35), de la 24-a ĝis la 27-a de aprilo 1980.
Portugala Esperanto-Asocio iĝis peranto de IKUE en Portugalio.
Fondiĝis .en Antverpeno, Belgio, Komitato por la efektivigo de la 67-a Universala Kongreso de Esperanto (1982). El la 6 membroj, 4 estas IKUE-anoj: Edward Symoens, Roger De Schepper, Jules Verstraeten kaj Wim De Smet.
|
||
|
LEGANTOJ SKRIBAS
Nia sekvonta IKUE-Kongreso, laŭ la plano farita en Luksemburgo, okazos en Nederlando. Sed ĉu vere tiu lando estas la plej konvena? Nun ni batalas, por ke nia Movado trovu pli grandan interesiĝon en la Eklezio; ni deziras, ke la Papo salutu ankaŭ en Esperanto. Ni esperantistoj scias, kiel multe povas nia lingvo helpi la kristanojn en ekumenismaj interrilatoj, kiel multe helpas Esperanto en katolikaj kontaktoj, kiel multe Esperanto povas helpi en la disvastigo de la Evangelio, de la Dia Vorto en la tuta mondo. Sed pri tiuj ĉi valoroj de Esperanto, ni devas konvinki ankaŭ aliajn, antau ĉio ni devas montri al la Eklezio tiujn universalajn valorojn. Mi opinias, ke estus bone organizi nian sekvontan IKUE-Kongreson en Romo. Ne gravas, ke Kongreso jam okazis en tiu ĉi urbo. Nun, kiam la Papo estas polo, kiu iam estis protektanto de la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo, tutcerte li akceptos la kongresanojn el la tuta koro, benos ilin kaj povos multe influi por nia Esperanto-movado. Se la afero dependus de mi, mi proponus organizi IKUE-Kongreson en 1981 en Romo. Mi pensas, ke okaze de Kongreso la Sankta Patro ne nur salutus nin en Esperanto. Kaj ĝuste tion ni bezonas, por propagandi nian Movadon en la Eklezio, inter la pastraro, kiu ne ĉiam ŝatas tiun lingvon. Se la Papo mem apogos Esperanton, tiam pli facile disvolviĝos nia movado en la ekleziaj medioj. Bogusław Sobol, Pollando
Mi opinias, ke multaj IKUE-anoj faris al si la samajn demandojn de s-ro Sobol, kaj verŝajne ankaŭ donis la samajn respondojn. Tamen, mi estas konvinkita, ke IKUE-Kongreso en Romo ne povos okazi en 1981. Antaŭ ĉio, mi diru, ke mi ne povis (bedaŭrinde) partopreni en la Kongreso de Luksemburgo, kaj, do, mi ne scias, kial oni elektis Nederlandon por la komuna Kongreso IKUE-KELI de 1981 (tion povus klarigi la ĉeestintoj). Sed mi supozas, ke la elekto baziĝis sur du ĉefaj konsideroj: nederlandanoj sin proponis (dum romanoj ne faris tion); kaj, la Kongreso de 1981 ne estos nur Kongreso de IKUE, sed komuna Kongreso IKUE-KELI, kaj do oni devas elekti lokon, kiu estu akceptebla de ambaŭ Asocioj. Romanoj ne sin proponis pro la simpla fakto, ke la roma esperantistaro ĝenerale, kaj tiu katolika aparte, ne estas sufiĉe forta por aranĝi tian kongreson. Oni povos rebati, ke IKUE-Kongresoj en Romo jam okazis en ne tro malproksima pasinteco (laste, en 1975), kaj ke, do, mia opinio estas tro pesimisma. Eble. Sed mi estas konvinkita, ke la fortoj je dispono ne sufiĉus por aranĝi Kongreson de IKUE-KELI (cetere, la ltala Esperanto-Federacio ĵus decidis okazigi en Romo, en septembro 1981, la Italan Kongreson de Esperanto: nu, en la koncerna estrara voĉdonado, ĝuste la romaj estraranoj sindetenis, kio pruvas, ke mia opinio ne estas izolita). Rilate la komunecon de la Kongreso kun KELI, mi ne estas tute certa, ke Romo estus plene akceptebla por tiu Asocio. Kvankam la rilatoj inter katolikoj kaj kristanoj de aliaj konfesioj estas, nuntempe, tre pli glataj ol iam (sufiĉas pensi je la ĵusa memorigo, fare de la Papo mem, de la 450-jara datreveno de la Confessio Augustana, kiu staras ĉe la bazo de luteranismo), kaj kvankam la esperantistaj katolikoj kaj kristanoj havas, generale, eĉ pli ekumenan inklinon ol tiuj neesperantistaj, oni ne povas nei, ke Romo estas ankoraŭ iu simbolo, kiu ne ĝuas kompletan ŝaton fare de nekatolikoj. Pro similaj kaŭzoj, cetere, ne estis akceptita la propono okazigi la ekumenan kongreson 1981 en Lurdo (Lourdes/ Francio). Nederlando, kontraŭe, havas tre pli nuancitan aspekton; en ĝi kunvivas katolikoj kaj kristanoj, kvankam kun multai problemoj (kiel pruvis la ĵusa Sinodo de la nederlanda episkoparo, kiu devis alfronti, interalie, ĝuste la neklaran situacion devenantan el la fakto, ke en Nederlando la starpunkto de katolikoj estas ofte tre proksima al tiu de alikonfesiaj kristanoj). Por esti sincera, eble Nederlando povas veki ioman «suspektemon» flanke de katolikoj (precipe polaj kaj italaj); sed mi ne kredas, ke ĝi estas simbolo samkiel Romo. La suprajn klarigojn mi ŝuldis al vi, kara amiko, sed ankaŭ al aliaj IKUE-anoj (inkluzive de mi mem). Sed mi volus aldoni uni plian konsideron. Prave aŭ malprave, jam antaŭ unu jaro estis decidite, ke la Kongreso 1981 okazos en Nederlando; nun ne plu estas eble ŝanĝi tiun decidon, ĉar jam la organizado startis, kaj pro lojaleco IKUE devas ĉiurimede subteni la Kongreson en Nederlando. Antonio De Salvo
Mi nuntempe verkas legolibron, kun tre varia enhavo. Inter miaj centoj da informeroj, mi deziras, se eble, mencii la patronan Sanktul(in)on de la katolika esperantistaro. Mi kredas ke mi legis ion pri tio, antaŭ kelkaj jaroj, kaj malsaĝe mi ne notis ĝin tuj. Se ekzistas tia patrono, mi petas vin informi min. Mi scias, ke ekzemple Sankta Tomaso la Akvinano, kies emblemo estas ja stelo, patronas klerigadon, kaj ke Sankta Barnabo patronas pacigemulojn; sed ĉu ne estas iu Sanktulo, kiu aparte patronas viajn laborojn? Nu, povus esti Sankta Francisko, kun sia «Disinjoro, igu min instrumento de via paco», sed mi ne povas nur konjekti, mi bezonas kontrolitajn faktojn. Mi posedas karton pri Nia Sinjorino de la Espero, sed mia memoro estas, ke temas ankaŭ pri iu Sanktulo speciala. El Britio
Fakto estas, ke la Patronoj de la katolikaj esperantistoj ne estas unu, sed... kvar! Nia Sinjorino de la Espero estis proklamita Patronino de la Esperantistoj jam en la 4-a IKUE-Kongreso (Romo 1913); Sankta Francisko el Asizo, kiel vi prave supozis, estas konsiderata Patrono de la Esperantistoj pro sia amo al la paco kaj al ĉiuj kreitaĵoj (kvankam mi ne havas precizajn indikojn pri la formala atribuo al li de la patrona titolo, ĝi, tamen, troviĝas jam en publikaĵoj de antaŭ kelkaj jardekoj); Pio la 10-a, kiu montris varman simpation al Esperanto, estis proklamita Patrono dum la 23-a IKUE-Kongreso (Munkeno, FRG, 1951); fine, en la Statuto de IKUE (akceptita en Ĉenstoĥovo, Pollando, en 1977) estas indikita kiel Patrono, kune kun S. Pio la 10-a, Maksimiliano Kolbe, kiu ankaŭ montris simpation al Esperanto. Antonio De Salvo
Leginte la lastajn jarkolektojn de EK, mi rimarkis jenon. La titolo mem de la IKUE-organo multe promesas al la legantoj; sed, almenaŭ nun, pri la esenco de ĉi tiu «Espero» oni povas trovi ne tro multe en ĝi. Enestas diversaj artikoloj (ekz. pri la vivo de la Eklezio, pri la agado de la Papo, pri nia Esperanta katolika movado, ktp); oni povas certe konstati, ke la enhavo de ĉiu numero estas sufiĉe riĉa kaj divers-speca. Sed mankas al mi (kaj, eble, ne nur al mi), en nia revuo, io plej grava, io, kio plene pravigus ĝian titolon: mankas konstantaj paĝoj dediĉitaj al la esenco kaj principoj de nia katolika kredo. Laŭ mi, en ĉiu numero, sur unu aŭ du paĝoj (aŭ eĉ pli multaj), devas esti fragmento de la Evangelio kaj iu prediko, almenaŭ malgranda. Jan Książek. Pollando
Jam de 1974 mi abonas «Biblia Revuo»-n, kaj mi restis fidela al ĝi ankaŭ post la morto de nia kara pastro Paruzel. Delonge mi nun rimarkas, ke en EK ne plu aperas anoncoj pri ĝi. Mia demando, ĉu eble ĝi ne plu estas rekomendinda revuo? Josef Cremer, F. R. Germanio
La neaperigo de anoncoj pri «Biblia Revuo» en EK ŝuldiĝas simple al manko de spaco. «Biblia Revuo», ja (kiu okupiĝas pri bibliaj kaj orientai studoj), estas daŭre rekomendinda. Informoj kaj specimenoj estas riceveblaj ĉe: Biblia Revuo, Piazza Duomo 4, 1-48100 Ravenna, Italio. Antonio De Salvo
|
||
|
NI GRATULAS
La Germana Asocio por Helpi la Leprulojn (Deutsches Aussätzigen-Hilfswerk e.V., Postfach 348, D-8700 Würzburg 11, F.R. Germanio) eldonis Esperantlingvan faldfolion, kiu prezentas la problemon de lepro en la nuntempa mondo kaj la agadon por ĝin solvi. Kiel konate, tre aktiva en la iniciatoj favore al la lepruloj estas d-ro Josef Kondor, estrarano de IKUE kaj landa reprezentanto por FRG (v. EK 9/1979, p. 159).
Laŭ iniciato de la Esperanto-Grupo de Verbania (Italio), gvidata de s-ro Leone Costantini, la Loka Turisma Entrepreno aldonis esperantlingvan folion al turisma prospekto titoliĝanta «De l’ verdaĵo al la lago: Verbania». Adreso: Azienda Autonoma Soggiorno, Verbania Pallanza/ Novara, Italio.
Sac. D-ro Anselm Schwab, Superulo de la konata Maria Pilgrimejo Maria Plain (Salzburg, Aŭstrio), esperantisto de pli ol 50 jaroj, iĝis 70-jara 3.6.1980.
Laŭ iniciato de Mark B. Weddell, landa reprezentanto de IKUE por Usono, fondiĝis «Sud-Orienta Esperanto-Centro» (Southestern Esperanto Center, Indian Rocks Beach, Usono), kun la celo informi pri Esperanto en la sudorienta parto de tiu granda lando. Ankaŭ grava estos la eldona agado de la Centro; ĝi koncernos ne nur verkojn de usonaj aŭtoroj kaj tradukantoj, sed ankaŭ verkojn en difinitaj kampoj, kie ekzistas kelkaj «truoj» en la esperantista mondo. Nun planata estas anglalingva eldono de «Esperanto sen antaŭjuĝoj» de Walter Francini, kaj nun verkata estas angla-esperanta Katolika Terminaro.
Roland Jossinet (Parizo/ Francio) kaj Heinrich Post (Menden/ F.R. Germanio) aktivas por Esperanto jam de 60 jaroj.
Sep seminarianoj, el kiuj unu fariĝos sacerdoto dum la kuranta jaro, sukcese finis la Esperanto-kurson prizorgitan de Prof. Josip Velebit ĉe la Teologia Fakultato de Zagrebo/ Jugoslavio (v. EK 5/1980, p. 75).
Prof-ro Franjo Gruić, landa reprezentanto de IKUE por Jugoslavio, gvidis elementan kurson de Esperanto por tri siaj kolegoj, profesoroj en la porpastra Seminario de Ðjakovo.
|
||
|
MAITRI-MOVADO POR INTERŜANĜO KUN LA LANDOJ DE LA TRIA MONDO
La movado Maitri fondiĝis en Pollando en 1976. Kion signifas partopreni en ĝi? Unuflanke, ĝi estas movado de helpo al homoj senigitaj je elementaj vivrimedoj. Sendante pakon kun vestoj aŭ kun medikamentoj al iu el la landoj de la Tria Mondo, vi jam fariĝas partoprenanto de Maitri. Ĉi tiu maniero de partopreno estas la plej simpla kaj malfermita por ĉiu. Ĝi ne postulas organizadon, nek organizaĵon. Tia unufoja akto de helpo jam estas certa rezigno. Se vi ne kontentiĝos pri tio, sed strebos al limigo de la propraj materiaj bezonoj, vi per tio plifirmigos vian partoprenon en la movado. Aliflanke, la movado Maitri konsistas en transformo de sia konscio. Se vi scipovas rekoni la homecon de tiuj, al kiuj vi helpas, se vi scipovas apreci la valoron de iliaj kulturoj kaj religioj, se vi penas neniigi superstiĉojn kaj falsajn imagojn pri la mondo de tiuj homoj, tiam vi fariĝas pli konscia partoprenanto de Maitri. Partopreno en ĉi tiu aspekto de la movado dependas de la nivelo de viaj kulturo, scio kaj religieco. La pleneco de la partopreno en la movado Maitri manifestiĝas en la scipovo de samtempa prenado kaj donado. Ĉerpante el la spirita trezorejo de la komunumo, al kiu vi helpas, vi profundigas vian propran kulturon, religiecon kaj vian personan ligon kun Dio. La situacio de reciproka interŝanĝo permesas al vi konservi la homan dignon - estos al vi fremda la opinio pri supereco, samkiel la negado al la mondo, en kiu vi elkreskis. La movado Maitri fontas el la instruoj de Kristo. Ĝi estas nenio alia ol plenumado de la ordono pri amo. Homaj modeloj de tia amo en la kristanismo estas por ni sanktaj Cirilo kaj Metodio, sankta Francisko el Asizo, Patro de Nobili, Albert Schweitzer, pastoro Martin Luther King; sur la hindia grundo, Ramakrishna, Vinoba Bhave kaj Mahatma Gandhi, kiu la unua formulis la principon de interŝanĝo, dirante pri sia lando: «Hindio bezonas helpon, sed kiom ĝi povas doni!». La termino «maitri», ĉerpita el la sanskrito, indikas specialan orientiĝon de nia amo: temas pri amo inter homoj de diversai religioj kaj rasoj. En la movado Maitri povas partopreni ĉiu, senkonsidere pri sia riĉeco, edukiteco kaj kredo. La senpera inspiro al la movado estas la agado de la kongregacio fondita de Patrino Tereza el Kalkuto. Tial la plimulton da niaj sendaĵoj ni direktas al la adreso de ĉi tiu kongregacio. La ĉi-subaj du citaĵoj proksimigas al ni la signifon de la vorto «maitri»: «La ĉefa el... la virtoj, la amo (en la sanskrito “maitri”), estas iom malpli nuancita per sento ol la analoga virto kristana. Ĉi tiu termino devenas el la vorto “mitra” (“amiko”), kaj oni povas ĝin traduki: “amika sinteno”, “bona volo”, “bondeziremo”, tamen en la sanktaj libroj de la budaismo ni trovas fragmentojn, kiuj priskribas “maitri” kun pasio simila al la fama himno de sankta Paŭlo pri la virto de amo: “Ĉiu vivanta estaĵo, malforta aŭ forta,… naskita aŭ ankoraŭ ne naskita, ĉiu vivanta estaĵo estu plena de ĝojo. ...samkiel patrino, dum ŝi vivas, ŝi zorgas pri sia sola infano, tiel la homo portu ĉionampleksantan amon al ĉiuj vivai estaĵoj. Li semu senliman amon al la tuta mondo, amon etendiĝantan en ĉiujn direktojn, per nenio limigitan”». Artur L. Basham, «The Wonder That Was India»
«Karuna, t.e. kunsento kun la suferanta homaro, konvinkis Budaon rezigni pri la trono kaj serĉi vojon al liberigo, kaj post lia iluminiĝo, ĝi irigis lin al longa predikista migrado, dum kiu li transdonadis sian penson al ĉiuj homoj. “Ahinsa”, t.e. doktrino de neperfortado, ne estis por ili nur negativa koncepto. Ĝi ligiĝis kun “maitri”, bondeziremo al ĉiuj homoj kaj amikeco kun la tuta kreitaĵaro. Kiel diras Dhammapada: “Malamo nenian neniigos malamon. Bonkoreco neniigas malamon. Tia estas la eterna leĝo”». John B. Chethimattan, «Patterns of Indian Thought»
Maitri, estas, antaŭ ĉio, fundamenta principio de kontakto de homo kun homo.
Ĉefa adreso de la kongregacio: Mother Teresa, Missionaries of Charity, 54 A. Lower Circular Road, Calcutta 16, Hindio. Adresoj de la movado en Pollando: Siostry Szarytki - Maitri, Warszawa, ul. Tamka 35 Parafia przy Bazylice Mariackiej - Maitri, ul. Podkramarska 5 Parafia Najświęntszego Serca Jezusowego - Maitri, PL-41092 Bytom, ul. Pulaskiego 9.
|
||
|
ELEKTU VI MEM VIAN KATEGORION
Verŝajne vi konsentas, ke la esperantistoj konsistas el multaj kategorioj, malgraŭ tio, ke oni ofte nomas ilin «samideanoj». Ni volas priparoli tiujn kategoriojn, kvankam ne eblas garantii, ke ni nomas ĉiujn.
1. Bonan-tagon-esperantistoj Ilia vortprovizo estas tra limigita. Kelkajn esprimojn ili bonege scias, ekz. «bonan tagon», «kiel vi fartas?», «ĝis revido». Cetere ili ĉiam parolas nacilingve. Tre ofte ili portas grandan verdan stelon.
2. Eternaj komencantaj esperantistoj Dum pli ol jardekoj ili jam studas la lnternacian Lingvon, sed ili malmulte progresis. Kiam aliaj esperantistoj alparolas ilin, ili ruĝiĝas kaj ne scias respondi. Ĝenerale ili tre flue parolas nacian lingvon en esperantokunvenoj.
3. Filatelist-esperantistoj Ili volonte korespondas kun ĉiuj landoj, sed nur por interŝanĝi poŝtmarkojn. Cetere ili ne partoprenas esperantistan vivon.
4. Vortar-esperantistoj aŭ promenantaj vortaroj, kontraŭe, scias multege da esperantaj vortoj, precipe tiujn, kiujn oni preskaŭ neniam bezonas. Sed en interparolo kun aliaj ili mallerte balbutas; ili neniam legas libron (krom vortaron), kaj korespondi ili ne ŝatas.
5. Gazet-esperantistoj opinias, ke ĉiu, kiu pli malpli bone scipovas Esperanton, havas taskon verki gazet-artikolojn. Tiu kategorio senesperigas verajn redaktorojn. Iliaj plumfruktoj ne bongustas. Verkado postulas apartan talenton.
6. Klub-esperantistoj loĝas precipe en grandaj urboj, kie la verda movado floras. Ili regule vizitas la kunvenojn en propra klubo, sed tute ne interesiĝas pri la distrikta, pri la landa aŭ internacia movado, pri kongreso k.t.p.
7. Kongres-esperantistoj plejparte estas fraŭloj (ambaŭseksaj), loĝante izolite en malgrandaj lokoj. Ili havas amikojn en ĉiuj urboj, kie jam okazis internaciaj kongresoj. Sed en la propra loko, urbeto aŭ vilaĝo ili estas (kaj daŭre restos) la solaj esperantistoj.
8. Gramatik-esperantistoj favore studas la teorian flankon de nia lingvo. Pri la plej subtilaj gramatikaj demandoj ili scias la sole ĝustan respondon. Ve, kiu uzas la lingvon ne laŭ iliaj konsiloj. Ĉiam ili havas ruĝan krajonon en la mano.
9. Nur-esperantistoj estas homoj, por kiuj la zamenhofa kreaĵo estas la sole ĝusta vivocelo. Ili interesiĝas pri nenio alia. Neniam ili legas nacilingvan libron aŭ ĵurnalon. Ilia domo estas plena de esperantaĵoj. Ili portas verdan stelon, verdstelajn ringojn, manibutonojn, poŝtranĉilojn, krajonon; eĉ noktovestoj estas ornamitaj kvinpintstele. En ĉiu rondo ili parolas daŭre pri Esperanto, ĉiun ili salutas esperantlingve. Ili estas la plej bonaj kontraŭ-propagandistoj de nia movado.
10. Politik-esperantistoj politikas sian ekstreman radikalan politikan opinion, prefere en la verda movado; verŝajne tial, ĉar ekster tiu movado neniu aŭskultas ilin. Ili estas eksterordinare aktivaj. En ĉiu kunveno aŭ kongreso ili petas plurfoje la parolon, disdonas flugfoliojn, kolportas memverkitajn gazetojn k.t.p. Esperanto estas por ili politika ĉastereno.
11. Opozici-esperantistoj Ili ŝatas aŭdi sin mem, sed oni malmulte povas diri, se oni samopinias kun la gvidantoj. Tial ili ĉiam estas kontraŭ la agoj de la plimulto. Ili amas fortajn, akrajn kvalifikojn kaj senfinajn lamentadojn. Se oni volas kredi al ili, ĉiuj aktivuloj en niaj organizoj estas trompantoj aŭ profitemuloj aŭ diktatoroj.
12. Kritikemaj esperantistoj Tiu kategorio daŭre observas, klasifikas kaj severe prijuĝas la samideanojn. Neniu taŭgas krom ili mem. La saĝa leganto aŭ aŭskultanto verŝajne jam konstatis, ke la verkinto de ĉi tiuj linioj estas unu el la plej tipaj reprezentantoj de ĉi-lasta kategorio.
Probable ni forgesis kelkajn kategoriojn. Ĉu vi, leganto, jam renkontis vian portreton? Aŭ ĉu vi apartenas al la 13-a kategorio?
13. La ordinaraj esperantistoj Ili estas progresemaj homoj, kiuj interesiĝas pri multai aferoj i.a. ankaŭ pri Esperanto. Ili uzas la lingvon praktike kaj klopodas disvastigi ĝin. Por ili Esperanto estas bona rimedo por atingi altan, tuthomaran kulturon.
|
||
|
|