Enhavo de Espero Katolika numero 9/1980

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: la subakva statuo “Kristo de la abismoj” en Camogli (nord-okcidenta Italio). Pro kurioza optika iluzio, iu preterpasanta mara stelo similas al Esperanto-insigno. Laŭ konata slogano, “Dio komprenas ankaŭ Esperanton”: ĉi tiu bildo ŝajnas apliko de tiu eldiro.

 

 

 

 

 


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Mi fojfoje celebradas en Esperanto. Pro tio mi bezonas la «oficialan» mestekston; ĉu vi povus sendi al mi ekzempleron?

Rilate vian komenton (EK 5/80, p. 68) pri la celebrado en Esperanto okaze de kongresoj «plurnaciaj», mi demandas, kion signifas «plurnacia», se ĝi ne estas sinonimo de «internacia». Ĉu plurlingvaj landoj, kia Belgio, ne estas plurnaciaj?

Mi memoras pri konscienca kazo, antaŭ du jaroj: mi devis celebri en Bruselo, oficiale dulingva urbo, por la Zamenhofa Tago de 1978. Mi scipovas la francan kaj la nederlandan, sed kiun mi elektu? Aŭ ĉu mi faru miksaĵon? Kaj, tiam, oni ĵus aludis al malpermeso de Meso en Esperanto. Pro la manko de klara difino pri tio, mi tamen celebris Esperantlingve. Sed, post la Meso, mi rimarkis la timon de la partoprenintoj, ke oni malpermesos tion.

Cetere, en la lingvolimaj regionoj de Belgio oni spertas lingvajn malfacilaĵojn; tie, eĉ pastroj kaj Episkopoj rifuzas, kelkfoje, la diservojn en la dua nacia lingvo. En Zairo, kie ekzistas cento da lingvoj, kaj kie oni akceptis en la liturgio jam dudekon da ili, estiĝis au pligraviĝis kelkaj problemoj. Ekzemple, en la urbeto Sandoa, kie oni parolas la lingvojn lunda kaj ĉokve, la loĝantoj preferas uzi la malpli uzatan sŭahilan, kiu, de jarcentoj, ludas ĝuste la rolon de internacia lingvo en vasta parto de Afriko.

Mi tute ne estas kontraŭ la latina lingvo en la Eklezio. Mi eĉ bedaŭras, ke en pilgrimlokoj kiaj Lurdo kaj Banneux preskaŭ neniam oni uzas ĝin. Tiom da katolikoj estus feliĉaj aŭdi ĝin, kelkaj pro la senco de esprimo de la transcendeco, aliaj pro la sekureco de la kontinueco, kaj preskaŭ ĉiuj pro la esprimo de la sento de supernacieco.

Fina rimarko pri mirinda klaŭzo de la permeso uzi Esperanton por la solaj kongresanoj. Kia diskriminacio! En Lurdo mi spertis la malfeliĉon de kelkaj pilgrimantoj, kiuj estis forpelitaj de Meso «nur por anglalingvanoj»...

P. Louis Muller, Belgio

 

Mi volas danki pro via pacienco rilate mian longan silenton. Mi esperas, ke tio ne okazos venonte, kaj plendoj baldaŭ ĉesos.

Ankoraŭ dum unu jaro mi havos urĝajn aferojn en parokejo, sed ne tiom, kiom ĉe la komenco. Hodiaŭ mi ankaŭ reguligas la administrajn aferojn.

P. Józef Gotter, Pollando (25.7.1980)

 

Mi ricevis EK 5/1980 kaj 6/1980. Kvankam mi estis tre okupita, tuj mi tralegis ambaŭ numerojn kun granda emocio. Ili estas kuriozegaj. Mi ne kapablas taksi, ĉu tio estas bona aŭ ne, ke vi presas tiel diversegajn opiniojn, sed unu afero estas certa: la revuo ekhavis la vere naturan vizaĝon de la korespondantoj, sen ajna ŝminkado. Kun hirtiĝintaj haroj mi atendis, kion ankoraŭ mi trovos sur la sekvaj paĝoj. Ĉar mia koro ne krevis, do eble la naturalismo estas eltenebla, sed ĉu por ĉiuj? Eble, tamen, neniu plu plendos pri enuo de la Revuo.

Multegaj ĝojigaj kaj malĝojigaj sciigoj troviĝas en tiuj numeroj, vera magazeno de la eventoj, dankon! Ili estu plu tiaj.

Nur unu korekto. La krakovan animzorgan grupon gvidas ne mi, kiel vi bonvolis noti en EK 5/1980 (p. 80), sed P. Mateo Krzymowski, Rektoro de la tiea Porpastra Seminario. Al li ni ŝuldas la disvolviĝon de la tiea katolika esperantistaro. Li meritas la plenan agnoskon.

P. Józef  Zielonka, Pollando

 

La tuta plendo pri P. Gotter (EK 5/80, p. 79-81) estas jam neaktuala kaj ĝena, ĉar li ĉion ordigis kaj plu laboras. La silento ne estis lia kulpo. Estas domaĝo, ke aperis en EK tiu plendo. Antaŭ ol la revuo atingis la legantojn, P. Gotter jam ĉion ordigis, kaj la presitaĵoj montriĝis nur esprimo de nervoj. Estus do bone sciigi al la legantoj la bonan finon de la afero.

Dum la Kongreso de Polaj Katolikaj Esperantistoj en Gostyń, oni vaste pridiskutis ĉiujn problemojn ligitajn kun la movado, kaj la ĝenerala peto estis, ke en EK oni presu nur pure religiajn artikolojn kaj artikolojn el la movado, tamen tiujn, kiuj estas interesaj por ĉiuj. En nia revuo ne plu estu loko por nervozaj polemikoj.

Koran dankon, ke en la revuo aperadas multai polaj sciigoj; tamen vi rajtas, foje eĉ devas, pritondi diversajn raportojn kaj esprimojn laŭ la internacia bezono kaj utilo.

Mi scias, ke estas malfacile kontentigi ĉiujn, se la legantaro estas internacia. Tute alimaniere pensas pri nia revuo la orientanoj kaj la okcidentanoj. La unuaj postulas la religion, eĉ la asketecon, kaj la duaj malŝatas ĝuste tion en la rekta formo. Tio estas konkludo de la bezonoj. Ja, la okcidentanoj havas multege da religia literaturo, kiu, kontraŭe, mankas ĉe orientanoj: ĉi tiuj, do, volas kontentigi siajn sopirojn. Pro fto por la okcidentanoj pli gravas la organizo; inverse ĉe ni, ĉar la organizo ne povas agi (agas, anstataŭe, la «Animzorgado»). Sed, en tio, mi vidas nur la diversecon de la marŝado al la sama celo. Via malfacila tasko estas diplomate ekpreni la mezan vojon, kiu kontentigu laŭeble plimulton.

El Pollando

 

Rilate la «polemikon» en EK 5/1980 (p. 79-81), certe la letero de s-ino Bardecka estis miskomprenita de la Redaktoro. Fakte, ne temas pri agado konkurenca al tiu de IKUE. En Pollando ekzistas agadeblecoj, por katolikoj, nur ene de la Eklezio (jen kial oni parolas pri «Animzorgado») aŭ en la sino de la Katolikaj Inteligentularaj Kluboj (ĉe kiuj ekzistas 3 Esperanto-Sekcioj, respektive en Krakovo, Poznano kaj Varsovio).

Oni profitas de ĉiuj eblecoj, laŭ la lokaj cirkonstancoj, por agadi kaj iri kune «al unu Paŝtisto, al unu kredo»; oni ne malhelpas al IKUE kiel paralela organizo, sed oni ne povas stari flanke senokupe, se nur tiaj estas la eblecoj agadi.

El Pollando

 

Ni komune esprimas nian ĝojan gratulon kaj nian kuraĝigantan konsenton, pro via redakcia agado kaj pro la pli novaj paŝoj koncerne al IKUE.

(Sekvas pluraj subskriboj, el Hungario)

 

«Ĉiuj trovas EK pli bona ol antaŭe. Interesaj artikoloj, malpli da eraroj. Sed tro luksa papero».

(El la protokolo de la Komitatkunveno de 9.3.1980 de Franca Katolika Esperanto-Asocio)

 

Mi estas studento pri Medicino ĉe la Universitato de Pisa, Italio; mi vizitas la lastan studojaron. Mi deziras esti informata pri la diversaj agadoj, kiujn IKUE faras rilate al la helpo al la Tria Mondo kaj al la malriĉaj landoj. Eble mi povus partopreni (estonte) kiel kuracisto. Ĉu vi povus kontaktigi min kun aliaj Esperantistoj, kiuj laboras en malriĉaj landoj?

Paolo Cerretini, Italio

 

Antaŭ pluraj monatoj, en la bulteno de Vatikana Radio 1/1980, aperis letero en Esperanto sendita de la membroj de la Esperanto-Klubo de Akureyri (Islando), kiu estis difinita «la verŝajne plej norda Esperanto-Klubo en la mondo». Ĉu vi scias, kiu estas tiu plej suda?

P. Vincenzo Corrias, Italio

Mi ne havas precizajn informojn. Mi povas nur fari supozon: verŝajne temas pri la Klubo de Kaburbo (Sudafriko). Kiu povas helpi en la serĉado?

Antonio De Salvo

 

Responde al via anonco pri la «Dumvivaj Membroj» de IKUE (EK 4/1980, p. 50), mi atentigas, ke mi estas DM jam de multaj jaroj (mi havas la numeron 1). Kompreneble, mi tre ŝatas ricevi la revuon EK, kiu multe interesas min.

Fr. René-Jean Marmou, Francio

 

Mi membriĝis al IKUE en 1954, kaj fariĝis Dumviva Membro en 1963. Komence de 1966 mi finis la aktivan Esperanto-laboradon, unuflanke pro familiaj kauzoj, sed ankaŭ pro kelkaj konfliktoj, kiuj jam tiam manifestiĝis en la Esperanto-movado. Tamen, mi havas intereson ricevi EK, ĉar Esperanto restas solvo de la lingvoproblemo, kvankam ĝi estas uzata ankaŭ por personaj interesoj.

Hub Weltens, Nederlando

 

Mi estas Dumviva Membro de IKUE ekde 1.9.1963.

En mia maljuneco (mi havas 84 jarojn) mi jam estas tro maldiligenta por aktiva kunlaborado, tamen mi ankoraŭ petas la sendadon de EK ĝis la fino de mia surtera vivo. Mi estas ankoraŭ sufiĉe sana, sed tiu fino povas ankaŭ neatendite alveni.

Miaj kunfratoj anticipis al 10.8.1980 (anstataŭ 20.3.1981) la feston de mia 60-jara pastriĝo.

P. Lovro Kiš, franciskano (Jugoslavio)

 al la indekso

 


 

TRA LA KATOLIKA ESPERANTO-MOVADO

 

Ĉirkaŭ 350 personoj (plejparte brazilanoj kaj argentinanoj) ĉeestis la Unuan Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto en San Luis, Argentino (12-15.7.1980). Meso en Esperanto estis celebrita de P. Bruno Ostropolski.

 

Meso en Esperanto estis celebrita en Madrido (Hispanio), okaze de la Hispana Kongreso de Esperanto (21-24.7.1980). Celebris ĝin P. Carlos Musazzi.

 

Renkontiĝo de katolikaj esperantistoj havis lokon, 17.8.1980, en Lipinki (sud-orienta Pollando), okaze de la solena kronado de la tie honorata statuo de la Dipatrino.

 

P. Felice Ruaro (Italio), estrarano de IKUE kaj iama redaktoro de EK, gastis en Hungario meze de septembro. Interalie, li celebris Meson en Esperanto en Budapeŝto (Preĝejo honore al Kristo Reĝo), 14.9.1980, kaj gvidis «Biblian horon», ĉe familio Farkas, 18.9.1980. Kortuŝa estis la ĉeesto de multaj esperantistoj, alveturintaj ankaŭ de malproksime.

P. Ruaro estis akceptita aŭdience, 18.9.1980, de Kard. Lekai, Primaso de Hungario.

 

Grupo de polaj katolikaj esperantistoj (pli ol 30 personoj) pilgrimis, 31.8.1980, al la preĝejeto sur monto Szyndzelnia, dediĉita al la gloro de Dio kaj al la Ĉenstoĥova Dipatrino. Organizis la pilgrimon familio Pochanke el Bielsko-Biała, kies hejma lingvo estas Esperanto. Celebris la Meson P. Józef Zielonka.

 

Esperantistoj el Belgio, Nederlando, Francio, F.R. Germanio, Luksemburgio kaj Pollando partoprenis en Banneux (Belgio), 14.9.1980, la kvinan Internacian Pilgrimkunvenon Esperantistan (v. EK 7-8/1980, p. 111). P. Louis Bourdon (Francio) kaj s-ro W.A.M. Van Heugten (Nederlando) enkondukis la temon de la kunveno: “Kiel aktivigi la junularon en la Eklezio per Esperanto?”. Oni diskutis kaj interŝanĝis ideojn.

En la Kapelo de la lnstituto “Mater Dei”, Esperantlingva Meso estis kuncelebrita de Pastroj Beckers, Muller, Bourdon kaj Vincent (el Belgio kaj Francio).

La venonta lnternacia Pilgrimkunveno Esperantista okazos en Banneux la duan dimanĉon de septembro 1981. La ĝenerala temo estos: “Ĉu Esperanto ankaŭ por la malriĉuloj de Latin-Ameriko?”.

 

Dum la Antaŭkongreso de UEA en Gdansko (Pollando), 27.7-1.8.1980, havis lokon pluraj Mesoj en Esperanto.

Dimanĉe, lunde kaj marde (27, 28, 29), en la preĝejo de S. Andreo Bobola en Sopot (destinita por la esperantista animzorgado de la Episkopo de Gdansko: v. EK 5/1980, p. 74) kuncelebris 5 Pastroj: Józef  Zielonka, Stanisław Płatek, Stanisław Płachta, Zbigniew Bodecki kaj Sándor Szénasi (la unuaj 4 el Pollando, la lasta el Hungario).

Merkrede (30.7.1980) okazis la plej solena Meso, en la preĝejo de la Plej Sankta Koro de Jesuo en Gdansko-Wrzeszcz. Ĉeestis pli ol 120 personoj. Kuncelebris 8 Pastroj (krom tiuj jam cititaj, Tadeusz Cabała, Antoni Gucwa kaj Tadeusz Zeńko, ĉiuj tri el Pollando).

Kadre de la preparo de la aranĝoj, P. Stanisław Płatek estis akceptita en aŭdienco de la Episkopo de Gdansko (Mons. Lech Kaczmarek) kaj de la Help-Episkopo (Mons. Kazimierz Kluz).

 

25.5.1980 okazis esperantista ekskurso al la Monaĥejo de Patroj Palotanoj en Oltarzew apud Varsovio (Pollando), kie ekzistas aktiva grupo de esperantistaj seminarianoj.

P. Roman Forycki prezentis la lokon, kaj celebris Meson en la Kapelo de la Sankta Kruco.

 

Esperantlingva Meso havis lokon 31.5.1980 en Krakovo (Pollando), en la preĝejo de Patroj Franciskanaj, okaze de vizito de 21-persona grupo de esperantistoj el Pécs (Hungario). Kuncelebris 3 Pastroj: Pál Kele (animzorganto de la hungara grupo), Józef Zielonka (animzorganto de la polaj katolikaj esperantistoj) kaj Maciej Krzymowski (animzorganto de la krakovaj esperantistoj kaj Rektoro de la tiea Seminario).

Ĉeestis preskaŭ 100 personoj. Tuj poste sekvis kunveno, dum kiu P. Zielonka prezentis la historion de la pola animzorga agado kaj ĝiajn planojn por la estonteco.

 

Dum la 5-a Ĉebalta Esperantista Printempo en Ustronie Morskie (apud Koszalin, Pollando), de la 2-a ĝis la 8-a de junio 1980, okazis, jam tradicie, Meso en Esperanto.

Ĉi-foje celebris ĝin, en loka preĝejeto, P. Andrzej Srebrzynski el Więcbork.

 

Mesoj en Esperanto okazas en la preĝejo de S. Andreo Bobola en Sopot (Pollando) la unuan lundon de ĉiu monato. En la Meso de 4.7.1980 partoprenis pli ol 80 personoj, el Ĉeĥoslovakio, Pollando, Hungario kaj Germanio. Celebris kaj predikis P. Stanisław Płatek.

 

En Gostyń (Pollando) havis lokon, 23-27.7.1980, la 8-aj «Spiritaj Ekzercoj», kaj samtempe, la l-a Kongreso de Polaj Katolikaj Esperantistoj. Partoprenis pli ol 90 personoj el 6 landoj (Pollando, Ĉeĥoslovakio, Germana Demokrata Respubliko, Hungario, Nederlando kaj Italio), inter kiuj 13 pastroj, 3 seminarianoj kaj 3 monaĥinoj. La ekumena karaktero de la aranĝo estis pruvita de la ĉeesto de kelkaj evangelianoj kaj reformitoj: el ili, pastorino Jelly Koopmans el Nederlando ankaŭ predikis.

Mesoj en Esperanto plurfoje okazis. Predikis, interalie, pastroj Zbigniew Bodecki, Józef Gotter kaj Józef Zielonka. Ĉe la harmoniumo ludis la 15-jara pola knabo Dario Olewinski.

Havis lokon prelegoj pri: la historio de la katolika Esperanto-movado (Witosława Mazur); la IKUE-movado en Pollando (Wanda Senftowa); la Esperanto-sekcioj de Klubo de Katolika Inteligentularo (Janina Kapturkiewicz); la agado - farita kaj estonta - de la Pola Animzorgado de la Esperantistoj (Józef Zielonka); «La Rozario - la preĝo de la IKUE-ano» (Anna Mackiewcz); «Silentado» (Johano Kos), ktp.

 

Diservo en Esperanto, zorge de P. Ippolito Pellis, havis lokon en Udine 25.5.1980, okaze de la 12-a Trilanda Esperanto-Konferenco.

 

Meso en Esperanto estis celebrita, 3.8.1980, en la katedralo de Stokholmo (Svedio), okaze de la 65-a Universala Kongreso de Esperanto. La Meso konsistigis la duan parton de Ekumena Diservo.

Dum la unua parto de la Diservo, predikis inĝ. R.C.W. Bedford el Britio, Prezidanto de KELI. La Meson kuncelebris 5 Pastroj: Ludwig Thalmaier (F.R. Germanio), Louis Bourdon (Francio), Karl Hochgatterer (Aŭstrio), Johano B. Kao (Tajvano) kaj Stanisław Płatek (Pollando). Predikis P. Thalmaier.

Partoprenis en la Diservo pluraj centoj da kangresanoj. Du aferoj estas rimarkindaj: kvankam la Meso estis la dua parto de la Diservo, la kristanaj ĉeestantoj disciplinite atendis ĝis la fino, en vere ekumena spirito; kaj, por multegaj el tiuj kristanaj ĉeestantoj, temis pri la unua sperto de katolika kulto.

 

La katolika Episkopo de Stokholmo (Svedio), Mons. Hubert Brandenburg (pri li, v. EK 5/1978, p. 96), 7.8.1980 akceptis en aŭdienco kelkajn partoprenantojn en la 65-a Universala Kongreso de Esperanto. Li parolis, germane (kun interpretado de P. Ludwig Thalmaier), pri la situacio de katolikismo en Svedio (pri tio, v. EK 7-8/1980, p. 115).

Prepare al la okazigo de Ekumena Diservo dum la U.K., la Prezidanto de IKUE estis stariginta perleteran kontakton kun la Episkopo; la rilatoj bone evoluis, ankaŭ pro tio, ke la katolika ĉefcelebranto de la Diservo (P. Ludwig Thalmaier) estas germano same kiel Mons. Brandenburg. Ankaŭ kontribuis al la favora sintcno de la Episkopo la fakto, ke la Meso en Esperanto celebrita en la Storkyrkan (svedkristana Katedralo) de Stokholmo estis, plej verŝajne, la unua Meso celebrita en tiu loko post la Reformacio (jen okazo, en kiu Esperanto vere servis al la ekumena idealo!).

 

Dum la 51-a Itala Kongreso de Esperanto, 7.9.1980 estis celebrita, en la preĝejo de S. Maria de Siponto Lido, Meso tute en Esperanto. Kuncelebris P. Albino Ciccanti, P. Riccardo di Prinzio kaj la loka parokestro. Partoprenis en la Meso pli ol 250 geesperantistoj, inter kiuj kelkaj eksterlandanoj (japanino legis unu el la preĝoj de la fideluloj).

 

P. Rino Bricco (Madonna di Campagna, viale Azari 115, 28048 Verbania Pallanza/ Novara, Italio) ĵus aperigis 4-paĝan prezenton en Esperanto de la renesanca preĝejo «Madono de Kamparo», apud Pallanza.

 

En la kadro de la «Aŭstria Esperantista Renkontiĝo» en Steyr (Supra Aŭstrio), de la 5-a ĝis la 8-a de septembro 1980, okazis Katolika Diservo, en la paroka ĉefpreĝejo, dimanĉe 7.9.1980. Celebris la Meson kaj eldiris la predikon P. Hochgatterer el St. Florian.

 

La du esperantistaj sacerdotoj de Vsetín (Ĉeĥoslovakio) estis, ekde 1.8.1980, subite forlokitaj: sac. Cyril Vrbik estis sendita al Dub n/M, kaj sac. Jaroslav Bibr al Valašska Bystrice.

Oni adiaŭis ilin, 26.7.1980, per pilgrimo, en kiu partoprenis multaj katolikaj esperantistoj.

 

IKUE havas pli ol 70 jarojn. Fakte, ĝia oficiala fondo okazis en Parizo, dum la unua Kongreso, en aprilo 1910.

En la komencaj jaroj, la plimulto el la IKUE-anoj estis en Nederlando: la nederlanda membraro de IKUE estis, tiam, pli ol 10-obla kompare kun tiu nuna. Hadiaŭ, la membroj de «Nederlanda Katoliko» tiel malmultiĝis kaj maljuniĝis, ke antaŭ nelonge oni planis kunfandiĝon de la sekcio en la ĝeneralan nederlandan asocion.

 

al la indekso

 


 

TEMO POR EKUMENA KONGRESO

 

Aldone al la proponoj jam menciitaj en EK 7-8/1980, p. 119, alvenis du pliaj sugestoj.

P. Bernhard Eichkorn (F.R. Germanio) skribis: «Mi persone ŝatas pleje se oni traktas bibliajn temojn. Tial mi proponas prelegojn pri bibliaj temoj, legadon de la Sankta Biblio en rondoj (ankaŭ por komencantoj), lumbildojn pri bibliaj regionoj, ktp».

S-ro W. Krikke (Nederlando), el la organiza komitato, skribis: «Laŭ la komitato kaj pluraj aliaj, la temoj de la kongreso estu praktikaj. Tial ni proponas la devizon Kristanoj en ŝanĝiĝanta mondo. Do la kongreso studu la nunan pozicion kaj la nunajn eblecojn de kristanoj, kaj, ne lastloke, de kristanaj esperantistoj».

 

al la indekso

 


 

IKUE-KUNVENO EN STOKHOLMO

 

Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo, 7.8.1980 okazis vigla IKUE-kunveno, en ĉeesto de ĉirkaŭ 60 personoj kaj sub gvido de P. Ludwig Thalmaier.

Venis precipe plendoj, kelkaj pravaj, aliaj ne tute pravigeblaj. Detale, oni plendis ke:

 

1) Radio Vatikana estas tro katolika;

2) «Espero Katolika» estas tro katolika; en ĝi aperas tro malmulte pri kristana vivo; tro da artikoloj rilatas al Italio kaj Pollando;

3) «Espero Katolika» estas liverata neakurate;

4) la Meso, en la kadro de la U.K., ne estis diligente antaŭpreparita. Fakte, mankis informado al la kongresanoj pri la okazigo de Meso, kaj mankis mesteskstoj por la partoprenantoj en la Diservo.

 

Al la supraj plendoj estis kelkmaniere respondite fare de tiuj, kiuj iel konas la kondiĉojn de la movado (Michela Lipari kaj Kevin Laughery pri Vatikana Radio, la komitatanoj de IKUE Louis Bourdon kaj Walter Mudrak pri EK). Tamen, estu al mi permesate klarigi kelkajn aferojn:

 

1) ke Radio Vatikana estas katolika, ŝajnas al mi tiel memkomprenebla afero, ke mi ne vidas, kiel oni povas tion «riproĉi». Cetere, mi supozas, ke la elsendoj de IBRA- Radio (kiu, bedaŭrinde, antaŭ nelonge ĉesis elsendi en Esperanto) havas pure «kristanan» karakteron; neniu katoliko certe plendus pri tio!

 

2) Pri la troa katolikeco de EK, mi povas nur diri, ke - kiam tio eblas - mi volonte gastigas ekumenajn informojn. Sed oni ne devas forgesi, ke EK estas oficiala organo de IKUE, kaj do ĝi devas prezenti ĉefe katolikajn eventojn (kvankam ne mankas, en ĝiaj paĝoj, artikoloj pri nekatolikaj aferoj). Ke multaj artikoloj rilatas al Italio kaj Pollando estas, verdire, aserto, kiu ne tute respondas al la realo (sufiĉas ekzameni unu jarkolekton por konvinkiĝi pri mia diro; nature, la impreso povas esti alia se oni rigardas nur iun difinitan numeron). Ĉiukaze, la «ital-poleco» de la revuo ne estas intenca, sed ĝi dependas de du faktoj: ke la centro de katolikismo (inkluzive de la Papo) troviĝas en ital-pola medio, kaj ke la polaj katolikaj esperantistoj estas la plimulto el la IKUE-membraro, kaj tre aktive laboras. Oni agu same vigle kiel la polaj katolikaj esperantistoj, kaj certe ne mankos eĥoj en EK.

 

3) La neakurateco de EK en la kuranta jaro estas, bedaŭrinde, vera. Mi klopodis klarigi la kialon de tio en EK 5/80, p. 81. Nun la situacio klariĝis, do mi esperas, ke estonte ankaŭ la akurateco pliboniĝos. Tamen, oni memoru, ke tiu akurateco ankaŭ dependas de la ĝusta funkciado de la poŝta servo.

 

4) Kvankam oni ne diskonigis, ĝis nun, la malfacilaĵojn por celebri Diservon dum la Universalaj kongresoj, tiaj malfacilaĵoj ekzistas, pro principaj kaj praktikaj kaŭzoj. Fakte, UEA estas neŭtrala rilate religion, do ĝi ne okazigas la Diservon en la kadro de la Kongreso. Alivorte, la Diservo estas ekster la programo, zorge de la fakaj asocioj, kiuj, do, ne havas rektan alireblon al la kongresanoj. La manko de legtesktoj en Stokholmo estis, bedaŭrinde, vera; tio dependis precipe de la fakto, ke ĝis la lasta momento oni ne sciis, ĉu la Diservo povos efektive okazi (ĉar oni havis tre malfrue la certigon, ke esperantista pastro ĉeestos la Kongreson). Por la estonteco oni klopodos pli diligente aranĝi la aferon.

Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

NI GRATULAS

 

Gregoire Maertens (Belgio), membro de IKUE, estis elektita Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

 

P. Pedro Urbaitis, litovo (nuntempe en Brazilo, kiel animzorganto de litovaj enmigrintoj) , festis 40 jarojn de sacerdoteco: fakte, li estis ordinita pastro 15.8.1940, en Hong-Kongo. En Ĉinio P. Urbaitis vivis 20 jarojn, kiel misiisto.

P. Urbaitis, Dumviva Membro de IKUE, estas ĝia Landa Reprezentanto por Brazilo. Li vigle laboras, ankaŭ en la perspektivo de la venontjara Universala Kongreso de UEA en Brasilia, por disvastigi Esperanton kaj katolikismon.

 

La itala Pastro Carlos Musazzi, vivanta en Madrido (Hispanio), gajnis la unuan premion en la Literatura Konkurso okazinta en la kadro de la ĉijara Hispana Kongreso de Esperanto.

 

al la indekso

 


 

LA LECIONO DE BRAZILO

 

La vojaĝo (12-taga, la plej longa ĝis nun) de Johano Paŭlo la dua al Brazilo, estis, sendube, la ĉefa religia evento de ĉi tiu somero. Post ĝia fino, eble valoras la penon pripensi ĝin trankvile.

Tiu Brazilo, ja, kiun la Papo trairis, ne estas Lando kia la aliaj: ĝi estas la Lando kiu, laŭ statistikoj, havas plej multe da katolikoj; la Lando, kun plej multnombra kaj «pridiskutata» episkoparo; la Lando kie, post unu jarcento, povus vivi pli multe da katolikoj ol la nuna tutmonda totalo. Oni kalkulis, ja, ke kiam Brazilo atingos 700 milionojn da loĝantoj, ĝi ankoraŭ ne povos esti konsiderata kiel «troloĝata». Sendepende pri la efektiviĝo de ĉi tiu prognozo, ne estas dubo, ke la Eklezio de la estonteco parolos la hispanan lingvon de Latin-Ameriko kaj la portugalan de Brazilo. Se tiel estas, temas certe pri malfacila Eklezio, pro la apartaj kandiĉoj de la kristanaro en tiu mondoparto. Venas, fakte, de tie, iu historia leciono, kiun oni devas rememori, ĉar «kiu ne konas la pasintecon, estas devigita ĝin rekomenci».

La evangelizado de la novaj teroj, malkovritaj de hispanoj kaj portugaloj, estas, eble, la plej drama pruvo, ke la konvertiĝo de la popoloj al la aŭtentika Evangelio neniam estas sen peno. Oni scias, kiel iris la aferoj: Aleksandro la 6-a (tiu Papo, kiu certe ne elstaris pro religiaj kvalitoj), kaj kelkaj liaj posteuloj, trovis komforte, ke sur la necerta mondmapo oni marku dividlinion. Unuflanke la reĝo de Hispanio, aliflanke tiu de Portugalio, al kiuj estis praktike konfidita la religia animzorgado de la senfinaj teritorioj. Temis pri la tiel dirita reĝimo de «patroneco», dank’ al kiu, en kelkaj dokumentoj de la kortegoj de Lisbono aŭ Madrido, oni eĉ skribis ke «la Eklezio estas la reĝo».

La unuaj rezultatoj konfirmis la iluzion de la Papoj, kiuj opiniis, ke ili faris «bonan negocon»: oni parolas pri iu portugala franciskano, kiu, en unu sola tago, baptis 10 mil indiĝenojn. Sendube, malgraŭ la neeviteblaj homaj malfortecoj, ĝenerale la religiuloj kondutis, en tiuj senfinaj teritorioj, sindoneme kaj heroece: franciskanoj, en nuraj 6 jaroj, havis 28 martirojn, kaj jezuitoj kaj dominikanoj ne postrestis. La miopeco de tiuj tempoj malebligis kompreni, ke sen loka klerikaro la Eklezio ne povas havi solidajn radikojn; obstine oni ne alprenis amerikan liturgion, tiel ke, ekzemple, oni celebradis la Paskon en aŭtuna tempo. Kaj oni havis la iluzion, ke la amasaj kanvertiĝoj kontribuas realigi la Regnon de Dio.

Sed, ĉefe, en la evangelizado ĝenis la ombro de la reĝoj, kaj de iliaj glavoj, ĉiam ĉeestantaj malantaŭ la krucifikso de la misiisto. Kaj tiuj reĝoj de Partugalio, malavaraj subtenantoj de misioj, estis tiuj samaj, kiuj organizis ekonomian sistemon, laŭ kiu la afrikaj kolonioj liveris negrajn sklavojn al la brazila kolonio. «Kristanegaj», tamen, tiuj reĝoj: tiel ke unu el la unuaj ŝipoj por transporto de negroj nomiĝis «Jesuo»...

La travivaĵoj de hieraŭ klarigas la eventojn de hodiaŭ. Atinginte la sendependecon, Brazilo, samkiel ĉiuj aliaj latin-amerikaj Landoj, vidis en la Eklezio la heredaĵon de la senkompataj koloniistoj. La episkopoj, ĉiuj eŭropanoj, seneskape aspektis «malamikoj» por la lokaj popoloj, kiuj serĉadis novan identecon. Negroj, mestizoj, indianoj, ofte kristanigitaj nur supraĵe kaj perforte, rapide returnis sin al la paganaj kultoj. Multaj opinias, ke la pridiskutata simpatio por marksismo de multaj brazilaj sacerdotoj (eĉ episkopoj) estas la reago al iu historia situacio, en kiu la Eklezio identiĝadis kun la povo. Ni ne intencas ĉi tie alfronti la problemon: ni volas nur memorigi, ke malofte iu «reago» kapablas esti proporcie ĝusta.

Johano Paŭlo la dua konas tre bone ĉi tiujn travivaĵojn. En liaj paroladoj, tamen, ne mankis la mencio de la historio: ĉar tiu historio, malgraŭ eraroj kaj kontraŭdiroj, malfermis Brazilon al iu realo de kristana vivo. «Via plej granda riĉaĵo - li diris, ekzemple, en Porto Alegre - estas la religia kaj morala havaĵo de via kristana tradicio. Ĉi tiu havaĵo meritas esti konservata je ĉiu kosto, sed ĝi ankaŭ devas eniĝi en la supreniran movadon de la nacio, ĝi devas esti ties animo; por ke, samkiel kristana estis la bazo de via hieraŭa historio, tiel kristane vigla kaj agema estu la spirito de via hodiaŭa socio». Senkonsidere pri la pasinteco, la estonteco povas malfermiĝi al novaj perspektivoj.

Fronte al ĉi tiu kuraĝa vojaĝo, ni, simplaj kristanoj, meditu, ke la vojoj de la kredo, de la aŭtentika kristanismo, ne kruciĝas kun tiuj de la politika kaj militista povo. Latin-Ameriko, ni ne forgesu tion, estas admono por tiuj, kiuj ankoraŭ fidas je la forto de la sekulara helpo. Ne estas la «privilegioj», pro intereso proponataj de la potenculoj (eĉ se «kristanaj» kaj «katolikaj»), kiuj ebligas al la Evangelio resoni per sia tuta forto.

El la itala katolika revuo «Jesus» 8/1980. Tradukis Antonio De Salvo.

 

al la indekso

 


 

RADIO VATIKANA: PROBLEMOJ KAJ ESPEROJ

 

La Esperanto-elsendoj de Vatikana Radio travivis, en la lastaj monatoj, rimarkindajn malfacilaĵojn, pro la nebona farto de ĝia ĉefa prizorganto, P. Giacinto Jacobitti.

En aŭgusto, P. Jacobitti ankaŭ devis resti en kliniko, pro kolapso verŝajne koneksa kun troa laboro. Nur per eksterordinara streĉo, la aliaj kunlaborantoj sukcesis daŭrigi la elsendojn, kiuj, en aŭgusto, estis eĉ pli multnombraj ol kutime (entute temis pri 12 programoj!).

La ĵusa malsano de P. Jacobitti (kiu, cetere, 26.8.1980 plenumis 76 jarojn) atentigis, ke se oni volas certigi la pludaŭron de la Esperanto-programoj oni devas urĝe trovi taŭgan anstataŭanton. Jam en januaro 1980, kiam aspektis evidente, ke baldaŭ povos prezentiĝi krizo (tiel facile antaŭvidebla, ke aludoj pri tio jam troviĝas en EK 9/1979, p. 148), IKUE estis komencinta demarŝojn tiucele (v. EK 1-2/1980, p. 11), sed, dum multaj monatoj, senrezulte. Tio ne devas mirigi, ĉar la romaj esperantistoj ne estas multaj, tiuj katolikaj des malpli, kaj ne estas facile konvinki taŭgajn homojn forlasi sian restadlokon kaj jam stabilan vivon por translokiĝi al Romo kaj komenci novan agadon, des pli, ke Vatikana Radio donas neniun kompenson aŭ repagon pro la Esperanto-elsendoj (kiuj eĉ kostis, ĝis nun, rimarkindajn sumojn al P. Jacobitti).

Fine, la demarŝoj sukcesis. P. Battista Cadei, profesoro pri la latina kaj greka en la Seminario de Bergamo, akceptis forlasi sian komfortan pozicion kaj translokiĝi al Romo, por la bono de la apostola agado pere de Esperanto kaj Radio. La esperantistoj neniam tro multe dankos lin pro ĉi tiu kuraĝa decido, kiu donas trankvilecon pri la daŭrigo de la prizorgado de la Esperanto-elsendoj: des pli ke, kiel mi diris kaj substrekas, P. Cadei forlasis tute komfortan postenon, kaj translokiĝos al Romo kiel simpla helpanto en unu el la plej loĝataj, malriĉaj kaj problemhavaj (kaj problemdonaj) parokoj. La translokiĝo okazos fine de oktobro.

Apartan dankon meritas ankaŭ la Episkopo de Bergamo, kiu ĝuste komprenis la gravecon de la tasko de P. Cadei ĉe Vatikana Radio (kaj rajtigis lin translokiĝi al Romo, provizore por tri jaroj, sed kun ebleco de konfirmo), kaj la Episkopo de Rimini, kiu, laŭ instigo de P. Magnani, efike pledis ĉe tiu de Bergamo, rekomendante per varmaj vortoj la seriozecon de la Esperanto-afero.

Memkompreneble, grandan dankon meritas ankaŭ P. Jacobitti, vera pioniro en pluraj kampoj de katolika Esperanto-agado (de liturgio ĝis radio).

Pri tio atestas bela letero, kiun P. Pasquale Borgomeo, Direktoro de la Programoj de Vatikana Radio, sendis al IKUE (en itala lingvo) 30.9.1980:

 

«Estimata Direkcio de IKUE,

je preskaŭ kvin jaroj de la komenciĝo de la elsendoj ĉe Vatikana Radio en internacia lingvo Esperanto, kiel Direktoro de la Programoj, estas por mi granda ĝojo alvenigi al ĉi tiu respektinda Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, ankaŭ skribe, miajn personajn gratulojn.

Ekirinte timeme kaj preskaŭ duonkaŝe, intermetante religian penson kaj muzikon en la nokta elsendo «Kun vi en la nokto», oni pasis, en mallonga tempo, unue al semajna elsendo 10-minuta, kaj poste al alia l5-minuta, respektive dimanĉe kaj ĵaŭde, La multnombraj korespondaĵoj, kun monataj averaĝoj de 350 leteroj, kaj precipe ilia kvalito kaj deveno (meznombre 25-30 diversaj nacioj), estas nekontestebla atesto de ŝato. Tiel, pere de moderna lingva rimedo, oni atingas tre vastan mondon, portante al ĉiuj la evangelian mesagon kaj la parolon vivan kaj aŭtentikan de la Eklezio. Ŝajnas vidi en tio inviton de la Sankta Spirito al Sia Eklezio, por ke ĝi superu, kiel en la tago de Pentekosto, la babelan konfuzon de la lingvoj, parolante al ĉiuj kvazaŭ tion ĝi farus en la lingvo de ĉiu (Ago 2, 7-9).

Mi tre ĝojas substreki la enhavon, forman kaj katekizan, kaj ne nur informan, de la sendoj, kiuj, tiel, igas vere efika la apostoladon de la etero. La diligenteco kaj la kompetenteco en la pretigado de la tekstoj, fare de la respondeculo de la Esperanto-Programoj dissendataj de Vatikana Radio, patro Giacinto Jacobitti, kaj la akurateco kaj reguleco kaj sindonemo liaj kaj de liaj laikaj kunlaborantoj, ĉiuj volontulaj, estas vere indaj je laŭdo.

Ĝoja pro tio, kion mi povis ĵus eldiri, kaj kun la bondeziro ke ĉi tiu internacia Asocio de katolikaj esperantistoj povu daŭre doni konkretajn atestojn, kiujn la Eklezio petas de ĝi en ĉi tiu aparta kaj promesplena kampo de speciala kompetenteco, mi havas la honoron transdoni mian koran saluton.

P. Pasquale Borgomeo S. J.»

 

Nun, por plifaciligi la laboron de la Esperanto-fako de Vatikana Radio, oni bonvolu plenumi jenajn petojn kaj konsilojn:

1) oni skribu al la Esperanto-fako, por pruvi, ke la elsendoj estas ŝatataj (adreso: Radio Vaticana, Esperanto, Piazza Pia 3, 1-00193 Roma, Italio);

2) oni skribu koncize; la leteroj estas kalkulataj laŭnombre, ne laŭ la longeco!

3) prefere oni skribu sur poŝtkarto (kun poŝtmarko jam enpresita): tiel oni havas korespondaĵojn samformatajn, kun la adreso sur la sama folio de la teksto (kiom da tempo oni perdas por transkribi aŭ serĉi la adresojn de la korespondantoj!), kaj kun la poŝta pruvo ke la korespondaĵo efektive vojaĝis;

4) ĉiuj korespondaĵoj estas valoraj, eĉ tiuj kun simplaj salutoj. Tamen, des pli valoraj estas la raportoj pri aŭskulto (prefere redaktitaj sur la raportiloj, kiuj haveblas senpage, aŭ laŭ ilia skemo);

5) raportoj pri aŭskulto valoras ankaŭ kiam ili estas negativaj, ĉar la koncerna elsendo estis neaŭdebla. Tiam, oni ne limigu sin al simpla plendo, sed oni donu detalojn pri la vana provo (tipo de radioaparato kaj anteno, provitaj frekvencoj, spertitaj malfacilaĵoj, ktp);

6) oni memoru, ke Vatikana Radio (samkiel ĉiuj aliaj stacioj) ne elsendas en Esperanto pro amo al la lingvo kaj al la movado, sed ĉar, pere de Esperanto, ĝi celas disvastigadon de siaj principoj. Pro tio, komentante la programojn, oni emfazu la religian enhavon de la elsendojn, pli ol tiun pure esperantan;

7) de tempo al tempo, oni skribu ankaŭ al la nacilingvaj sekcioj de Vatikana Radio, dirante, ke ani komencis per la aŭskulto de la Esperanto-programoj, kaj oni laŭgrade alkutimiĝis ankaŭ al la aŭskulto de tiuj nacilingvaj (nature, oni skribu ne en Esperanto, sed en la koncerna lingvo; kaj oni ne faru propagandon por Esperanto, sed simple oni menciu, ke oni komencis per la aŭskulto de la Esperanto-elsendoj). Tio igos pli glataj la rilatojn de la Esperanto-fako kun la alilingvaj sekcioj (kiuj povas vidi en la Esperanto-fako ĝenan konkurencanton)..

 

 

 

 

Papo Johano Paŭlo la dua interparolas kun P. Jacobitti okaze de vizito al la Vatikana Radio, 5.2.1980.

 

 

 

 

 

al la indekso

 


 

ANONCETOJ

 

«La Viro en la Mortotuko», de la svedkristana episkopo Sven Danell, traktas la novajn sciencajn faktojn, kiuj parolas por la aŭtentikeco de la Mortotuko, kaj anikaŭ klarigas detale la cirkonstancojn de la suferado kaj morto de Jesuo.

 

La Urba Turistoficejo de Kolonjo, F.R. Germanio (Stadt Köln, Vevkehrsamt) ĵus eldonis belan prospekton en Esperanto. En ĝi oni aparte emfazas, ankaŭ per multaj koloraj bildoj, la historion de la karakteriza Katedralo, kiu, komencite en la 9-a jarcento, estis kompletigita ĝuste antaŭ 100 jaroj, en 1880.

 

al la indekso

 


 

ĈEFEPISKOPO  SALUTAS

 

 

Mons. Valentino Vailati, Ĉefepiskopo de Manfredonia, Italio (en la supra foto kun la tiama prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, prof-ro Mario Dazzini) partoprenis, 7.9.1980, la inaŭguron de la 51-a Itala Kongreso de Esperanto. En tiu okazo, li adresis sin al la kongresanoj parte en itala lingvo kaj parte en Esperanto (laŭ teksto por li tradukita). Li diris:

«Nome de la eklezia komunaĵo de Manfredonia ankaŭ mi ĝojas esprimi al vi mian tutan simpation, kaj doni bondeziran saluton al la estroj kaj al la partoprenantoj en ĉi tiu Kongreso de Esperanto, kiu honoras la kulturon kaj honoras, do, ankaŭ nian urbon. La Episkopoj - aŭskultu bone - estas la posteuloj de la Apostoloj, kaj sur la Apostolojn malsupreniris la Sankta Spirito. Pro tio ni legas, ke ili paroladis en diversaj lingvoj. Ne miru, do, se nun mi parolos Esperanton. Karaj gekongresanoj, bonvenon kaj bonan restadon en Manfredonia. Dio benu vian laboron kaj kreskigu en kredo kaj espero. La Eklezio rigardas vian laboron kun ĝojo kaj simpatio. Antaŭen, do, bonan laboron!».

 

 

al la indekso