Enhavo de Espero Katolika numero 10-11/1981

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: Madono el Muggia (Italio)

 

 

 

 

 


 

ENCIKLIKO “PLENUMANTE LABORON”

 

Estis diskonigata, 15.9.1981, la teksto de tria encikliko de Papo Johano Paŭlo la dua, titolita «Laborem exercens» (Plenumante laboron).

La Encikliko aperas ĝuste 90 jarojn post tiu «Rerum novarum» de Leono la dektria, per kiu, siatempe, la Eklezio unuafoje alfrontis, en sistema formo, la «socian demandon »; kaj ĝi daŭrigas la postajn dokumentojn, per kiuj aliaj Papoj strebis difini la doktrinon kaj la sindevigon de la Eklezio en la sociala kampo.

La fundamenta aserto de la Encikliko «Laborem exercens» estas, ke la homo estas pli grava ol la aĵoj, kaj la laboristo pli ol la laboro. Tiel la homa laboro iĝas, por Johano Paŭlo la dua, la kerno de la tuta sociala demando, kaj la rimedo por forigi disiĝojn kaj antaŭjuĝojn. Antaŭ ĉio, oni devas superi la nacian aŭ regionan ideon pri la socialaj problemoj. La maljustecoj kaj la malegalecoj, la neĝusta distribuo de riĉeco kaj malriĉeco, estas jam ne klasaj, sed mondai problemoj: pro tio oni devas ĉesigi frapajn diferencojn, kiuj estas maljustaj kaj povas eĉ naski perfortajn reagojn.

La valoro de la homa laboro - laŭ la Encikliko - ne dependas de ĝia speco, sed de la fakto, ke la laboristo estas homo. Surbaze de ĉi tiu premiso, la sociala doktrino de la Eklezio kontraŭas kolektivismon kaj kapitalismon, ĉar en ambaŭ sistemoj la homo estas konsiderata nur kiel produkto-rimedo. Laŭ la Papo, iu laborsistemo povas esti justa nur kiam ĝi ebligas superi ĉiun kontraŭstaron inter kapitalo kaj laboro: alivorte, kiam ĝi ebligas la stariĝon de strukturo baziĝanta sur la regado de la homo super la aĵoj kaj de la homa laboro super la kapitalo.

El tio sekvas, unuflanke, ke la Eklezio taksas, ke la rajto je privata proprieto estas subigata al la kondiĉo de komuna uzo de la riĉaĵoj, kaj aliflanke, ke la sociigado de difinitaj produkto-rimedoj devas enkadriĝi en iu personeca koncepto de laboro, en kiu la laboristo povas ludi propran rolon.

Grava ĉapitro de la Encikliko estas dediĉita al la rajtoj de la laboristoj. Laŭ la Papo, kontraŭ la danĝero de senlaboreco oni devas agi per morala planado; la laboro devas esti taŭge kompensata; oni devas prizorgi la sufiĉon de la familia salajro, la rolon de virinoj, la rajton je ripozo kaj sociaj asekuroj. Estas aparte enfazita la rajto de la laboristoj asociiĝi, ĉar - diras la Papo - sindikatoj estas esenca elemento de la socia vivo. Sed la sindikatoj ne devas lukti «kontraŭ» la aliaj, sed por la socia justeco. Sindikatoj devas esti pozitiva faktoro de socia ordo kaj de solidareco: kaj en tiuj vortoj multaj vidas klaran aludon al la situacio en Pollando. La sindikatoj - aldonas Papo Wojtyła - ne havas la taskon okupiĝi pri politiko; sed, samtempe, ili ne devas esti pasive submetitaj al la decidoj de la politikaj partioj. La rajto je striko estas konfirmata, sed kun la samtempa rekomendo, ke oni ne misuzu ĝin.

Fine, la Encikliko alfrontas kelkajn apartajn problemojn (ekz. la kamparan laboron kaj tiun de invalidoj), kaj pritraktas la migradon de laboristoj, kiu - emfazas la Papo -  neniel devas iĝi okazo por ekonomia aŭ socia ekspluatado: tiel, la gastlaboristoj ne devas esti en malsuperai kondiĉoj, kaj ne devas esti diskriminaciataj pro nacieco, raso aŭ religio.

Antonio De Salvo

 al la indekso


 

JU PLI

 

Ju pli vin vipas insult’ kaj ironio,

ju pli ridindajn kronojn por via tempio

ili donas kriante: «... Nu, montru la forton!...»

aŭ traktos vin eĉ kiel suvenir-aborton,

ju pli da plend’, akuzo, koler’ kaj opono,

ĉar via vort’ ne kaŭzas moviĝon de l’ ŝtono,

des pli trapenetras min la certego:

jen Vi estas, envere, Alfo kaj Omego.

 

Czesław Miłosz, trad. Janusz Sulżycki

 

Czesław Miłosz estas la plej elstara pola poeto de nia epoko. Nobelpremiito pri literaturo, Profesoro pri slavaj literaturoj ĉe la usona Universitato de Berkeley, «Honora Doktoro» de la Katolika Universitato de Lublino (Pollando), Miłosz estas ankaŭ eminenta tradukisto de Biblio. Li speciale ellernis, malgraŭ nejuna aĝo, la hebrean kaj la grekan, por traduki la Sanktan Skribon rekte el la originalo. Estas lia la traduko en polan lingvon de la fragmento de la 29-a Psalmo, kiu estas gravurita sur la monumento al la ŝipfaristoj pafmortigitaj decembre 1970 en Gdansko:

«... La Eternulo donos forton al Sia popolo, la Eternulo benos Sian popolon per paco».

 

al la indekso


 

PAPAJ PREĜINTENCOJ POR DECEMBRO

 

Ĝenerala: por ke, pere de la preĝo komune eldirata en la kristanaj familioj, ĉiam pli firmiĝu ilia ama kunligo.

 

Misia: por ke ĉiuj lokaj Eklezioj sindevigu en la evangelizado de la aliaj nacioj de l’ mondo.

 

al la indekso


 

LA MISTERO DE IU MORTO

 

Tri jarojn posi la subita morto de Papo Johano Paŭlo la unua, ankoraŭ oni pridemandas sin pri la mistero de tiu skua malapero, kaj la sola saĝa respondo, kiu aŭdiĝas, estas tiu sama de Ijob: «La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis: la nomo de la Eternulo estu benata» (Ijob, 1, 21).

Ne estis facile, antaŭ tri jaroj, trovi posteulon de Paŭlo la 6-a, kiu, dum 15-jara papeco, estis plenuminta sian taskon en unu el la plej malglataj periodoj de la historio. La konklavo anonciĝis kompleksa kaj malfacila. La rapido, kun kiu la Kardinaloj elektis la humilan figuron de la Patriarko de Venecio, Albino Luciani, estis salutata kiel donaco de la Sankta Spirito. Tiuj mirindaj 33 tagoj, kiuj sekvis la aŭroron de tiu papeco, ŝajnis konfirmi la admiron pro la faro de l’ Sinjoro. Poste, subite, la anonco: «La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis... ».

Tamen, se oni pripensas la misteron de tiu morto, trans la parolo de la kredo («Miaj vojoj ne estas viaj vojoj»: Jesaja, 55, 8), ĉiam pli oni konscias pri la graveco de tiu mallonga papa periodo, kiu inaŭguris novan manieron esti Papo: en rekta kaj tuja kontakto kun la popolo, kiel misiisto kaj katekisto.

La leciono de Papo Luciani efikis kiel signo kaj kiel promeso de iu Eklezio pli humila, pli ĝoja, pli proksima al la homoj en ilia vojo al la estonteco.

Sen Papo Luciani, eble, hodiaŭ ni ne havus papon Wojtyła.

Antonio De Salvo

           

al la indekso


 

TUTE VIA MI ESTAS…

 

Ne ĉiuj legantoj konas la devizon de la blazono de la tiama Metropolito de Krakovo Karol Wojtyła, la nuna Papo Johano Paŭlo la dua: «Totus tuus», tio estas, «Tute via».

Kun granda emocio ni aŭdis tiun alvokon al Maria sur la lipoj de la Papo mem, kiam li salutis per radio unuafoje post la atenco, 17.5.1981 (1): «Al Vi, ho Maria, mi ripetas: tute via mi estas».

Jen kelkaj konsideroj pri la deveno kaj signifo de tiu asketa formulo, kaj unu konkreta propono.

Sankta Ludovìko Maria el Montfort (2) estis la fama disvastiganto de tiu slogano, kiu videblas en liaj manoj en monumento al li dediĉita en Romo, en la Sanktejo «Maria Reĝino de la koroj» (str. Romagna 44). La fama verko de Montfort «Traktato pri la vera pieco al la Virgulino» entenas tiun devizon ĉe n. 233. Eble, kelkfoje vi aŭdis pri tiu malgranda verko, kiu estas, tamen, grandega asketa trezoro; Papo kaj fakuloj pri Maria laŭdegas ĝin, ĉar ĝi malkovras graco-sekreton, la konsekriĝon al la Sanktega Virgulino Maria: «Nia tuta perfektiĝo estiĝas en la konformiĝo, unuiĝo kaj konsekriĝo al Jesuo Kristo, kaj tial la plej perfekta el ĉiuj piecoj estas, nekontesteble, tiu kiu konformigas, unuigas kaj konsekras nin, en la plej perfekta maniero, al Jesuo Kristo. Nu, ĉar Maria estas, el ĉiuj kreitaĵoj, la plej konforma al Jesuo Kristo, el tio sekvas ke, el ĉiuj piecoj, tiu kiu plejmulte konsekras kaj konformigas la animon al nia Sinjoro estas la pieco al la Sanktega Maria, kaj ke ju pli la animo estos konsekrita al Maria, des pli ĝi estos konsekrita al Jesuo Kristo» (Traktato, n. 120).

Oni rimarku, ke ĉi tiu postulo estas tute aktuala, kaj konforma al la sinteno de la Dua Vatikana Koncilio, kiu nepre rekomendas la centrecon de Kristo (3). Finfine, ĉi tiu perfekta pieco kaj tuta konsekriĝo de si mem estas la perfekta renovigo de la baptaj promesoj. Ĝi konsistas, ja, en plena sindonemo al Maria, por esti, per Ŝia perado, tute de Jesuo Kristo.

 

Konsekriĝo al Maria

 

Ni devas klopodi nin dediĉi al Maria, kaj atingi la asketan pinton, tra ĉi tiu vojo:

1) Vivi kun Maria: imiti Ŝiajn virtojn, harmonie kun la instruo de la Koncilio: «La fideluloj... memoru, ke la vera pieco ne konsistas... el senfrukta kaj forpasema sento... sed devenas el vera kredo, de kiu ni estas stimulataj je fila amo al nia Patrino kaj je imito de Ŝiaj virtoj» (4).

2) Vivi per Maria: obei al Maria en ĉio, kiel infanoj al la patrino, laŭ la evangeliaj vortoj: «Se vi ne fariĝos kvazaŭ infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo» (5).

3) Vivi en Maria: loĝi en Ŝi, perdiĝi en ĉi tiu granda «maro» de Graco, ĝis la profunda atingo de la «sanktejo» de la intimeco de la Virgulino kun la Triunuo, kaj tie adori profunde, ami intense, laŭdi daŭre.

4) Vivi por Maria: vivi por Ŝia Amo, do agadi, preĝi kaj suferi por Maria, kiu ŝatas nur la Dian Gloron kaj la Savon de la animoj.

Al ĉi tiu doktrino de Sankta Ludoviko Maria el Montfort (verŝajne jam konata, kaj eĉ praktikata, de kelkaj legantoj) mi aldonas la kortuŝan alvokon de la Virgulino de Fatimo, kiu, per plurfoja mesaĝo, ege rekomendas la personan kaj tutmondan konsekriĝon al Ŝia Senmakula Koro, la Sakramentojn kaj la ĉiutagan Rozarion (6).

 

Propono al la katolikaj Esperantistoj

 

Neniu katolika esperantisto devus preterlasi ĉiutagan Maria-preĝon kaj oftan partoprenon en la Sakramentoj.

Rilate konsekriĝon, kial ni ne konsekriĝu al la Senmakula Koro de Maria kiel «internacia verda popolo»? Kial, okaze de la dumiljara datreveno de la naskiĝo de la Virgulino (7), ne konsekri oficiale al Ŝi nian IKUE-movadon, des pli, ke ni elektis Ŝin nia Protektantino?

Nia specifa celo estas, disvastigi la Evangelion pere de Esperanto; ĉu ĝi ne entenas ankaŭ la disvastigon de la devoteco al Maria? Tutcerte, se ni ne hontos honori Ŝin per nia publika kaj oficiala konsekriĝo, Ŝi fariĝos nia ĉefa kunbatalantino por ĉiuj ĝustaj atingoj, spirite kaj socie. La Dipatrino celas, antaŭ ĉio, nian eternan savon, kaj nur poste, kaj laŭ la Dia Volo, Ŝi strebas pri la aliaj homaj rimedoj por la fratigo de la homaro.

La «Virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur Ŝia kapo krono el dek du steloj» venkos «la ruĝan drakon» (8), kiu povas esti simbolo de la nuntempa ateismo, ĉeestanta ankaŭ en Esperantujo, kaj batalanta per Esperanto kontraŭ la Evangelio kaj la Eklezio, sed Ŝi petegis de siaj gefiloj plej amataj preĝadon, suferadon kaj konsekriĝon.

Papo Johano Paŭlo la dua tutcerte konsekriĝis al Maria. Tion supozigas ankaŭ frazo, kiun li eldiris 14.8.1981, vizitante la tombojn de la Papoj en la subteraj ejoj de S.Petro: «Se la Dipatrino ne estus antaŭdecidinta alimaniere en tiu 13-a de majo, mia tombo jam estus inter la viaj».

Do, mi konkrete prezentas ĉi tiun planon, por eventuala konsekriĝo de la IKUE-movado al la Senmakula Koro de la Virgulino:

1) Almenaŭ ĉiuj Estraranoj kaj Komitatanoj devus doni sian konsenton.

2) Estus bone, se la plimulto el la membroj konsentus skribe.

3) Iu Esperantista Episkopo, aŭ la IKUE-Prezidanto, konsekru la movadon en iu festo de la Virgulino, kunlige kun la membroj per Vatikana Radio.

4) Oni havigu, eventuale, al ĉiuj membroj bildeton de la Virgulino de Fatimo, kun la konsekra formulo, subskribita de la Prezidanto kaj de la membro mem, por konservado kaj kohereca praktikado.

5) Oni povus diskonigi la aferon per ĉiuj Maria-revuoj, kiuj certe ne malakceptos ĉi tiun senprecedencan informon.

6) Oni povus transdoni al la Papo oficialan pergamenon, kun la subskribo de la Estraranoj kaj Komitatanoj, kaj kun la grava rimarko, ke IKUE celas servi al la Eklezio kaj deziras obei file kaj ameme al la Papo.

7) Se eblas, oni aldonu al la pergameno por la Papo ankaŭ leterajn aprobojn de tiu konsekriĝo, fare de Episkopoj Esperantistaj aŭ simpatiantaj.

Mi plenespere atendas la reagon (jesan aŭ nean) de ĉiuj IKUE-anoj, ĉar mi sentus min tre honorata plenumi la aferon antaŭ la fino de mia prezidanteco.

Duilio Magnani

 

(1) V. EK 6/1981, p. 85.

(2) nask. 1673, mort. 1716; sanktigita 20.7.1947. Popola predikanto de orienta Francio. Oni kolektas subskribojn por peti de la Papo, ke li estu proklamata «Doktoro de la Eklezio».

(3) Lumen Gentium, n. 56.

Estas notinde, ke 9.9.1981 Johano Paŭlo la dua, dum aŭdienco al montfortanaj pastroj, emfazis, ke «Ludoviko Maria el Montfort povas instrui al ni, ankoraŭ hodiaŭ, ke la vera devoteco al Maria devas konduki nin al Kristo, Saĝeco de Dio».

(4) Lumen Gentium, n. 67.

(5) Luk 18, 3.

(6) En alparolo de 28.10.1978, Papo Johano Paŭlo la dua substrekis, ke la Rozario, kiu iam havis kiel centron Marian, post la Dua Vatikana Koncilio akiris Kristan karakteron, bazitan sur la enkarniĝo kaj sur la paska mistero. La rolo de la Virgulino tute ne estas malpliigita pro tio, sed plibone klarigita. Maria, ja, en la Rozaria preĝo, elstaras kiel Servantino de la Sinjoro, modelo por la kredantoj kaj Patrino de la Eklezio.

(7) V. EK 5/1981, p. 87.

(8) Apo 12.

 

al la indekso


 

IKEK: INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO

 

Por ĉiuj el vi, la lernejo-tempo jam delonge aŭ ĵuse rekondukis vin al la libroj, kajeroj, lecionoj kaj taskoj, ankaŭ al la gekamaradoj, kaj tio estas agrabla flanko de la lernado, ĉu ne?

Labori estas devo kaj rajto: multfoje la Papoj (inter ili, kompreneble, Johano Paŭlo la dua) parolis pri tiuj devo kaj rajto. Homo sen laboro, kia ĝi estas? Knabo sen lernejo kaj lernebleco, kia ĝi estas? Vi ĉiuj, kiuj havas la bonan ŝancon lerni, profitu tiun tempon kiel eble plej bone. Plie, ne forgesu tiujn knabojn, kiuj en la evolulandoj ne povas viziti lernejon: informu vin pri tiu grava nuna problemo.

 

Poezi-flanke

 

Lerni: homa rajto! Homa

devo! Bona ŝanco! Roma

memorigo: Papo nuna

post aliaj skribis ĵuse

pri laboro amo-ŝpruce.

Ho letero oportuna.

 

Vi, geknaboj, en lernejo,

laboregu kun ard-plejo.

Ne perdante vian tempon,

l’ instruiston aŭskultante

tre atente kaj konstante,

vi florigos viv-printempon.

 

Jesuo-flanke

 

Kelkaj homoj persekutis Jesuon pro tio, ke Li laboris dum sabato. Lia laboro konsistis en kuracado kaj sanigo de la malsanuloj, lepruloj, handikapitoj, ktp. Kion respondas Jesuo al Siaj akuzantoj? «Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras» (tiu frazo troviĝas en la Evangelio laŭ Sankta Johano, ĉe la kvina ĉapitro).

Kompreneble, la Patro laboris - kaj ankaŭ laboras - por Sia mondo, kiun Li kreis kaj subtenas per Sia amo. Li laboris por savi la Hebreojn el la Egiptoj, kaj por revenigi la ekzilitojn al ilia lando.

Jesuo laboris kun Jozefo. Li laboris instruante, aŭskultante, rigardante, rakontante Siajn parabolojn, kaj ripetante la ordonojn de Sia Patro. Li laboris - kaj ankaŭ nun laboras - por savi, alvoki, helpi, doni la vivon surteran antaŭ la vivo enĉiela.

Kaj ni? Kiel ni laboras? Por kiu? La demandoj meritas respondon.

 

IKEK-flanke

 

Kun ĝojo, kaj iom da emocio, mi ricevis poemon de freŝe bakita IKEK-anino.Temas pri Paola Colona el Italio. Ŝi estas 11-jara kaj jam premiita. Gratulon, kara Paola. Jen la poemo:

 

La papilioj

printempe naskiĝis.

Kaj ili pasigas someron

flugante feliĉaj.

La papilioj ne scias,

ke la aŭtuno estas proksima.

 

Mi dankas al Paola pro ŝia poeziaĵo, bela kiel la printempo, ŝvela kiel la somero kaj instru-cela kiel la aŭtuno. Mi esperas, ke aliaj provos verki kaj sendos siajn juvelojn.

P. Roger Degrelle, Francio

al la indekso


 

RELIGIA MUZIKO

 

La nord-itala urbo Modeno partoprems en la colebrado de la 15-jarcenta datreveno de la naskiĝo de S. Benedikto, per ekspoziicio unika en Italio kaj en Eŭropo, dediĉita al ses jarcentoj de historio de muziko. Temis pri mirinda elmontrado, kiu daŭris ĝis junio, kaj kiu ampleksis kodeksojn kaj muzikajn fragmentojn datiĝantajn de la periodo inter la 10-a kaj la 14-a jarcento. Ili estas dokumentoj kun aparte grava valoro por studi kaj kompreni la evoluon de la muzika civilizo, en iu periodo, en kiu muziko estis precipe ligita kun religio. Antaŭ la malnovaj pergamenoj de la kodeksoj uzitaj dum Mezepoko en la ĥorejoj de la kristanaj preĝejoj, naskiĝas profunda sugestio, ĉar oni ekpensas, ke tiuj folioj entenis profundan signifon por miloj da kantistoj kaj fideluloj, kiuj, pere de tiuj notoj, esprimadis siajn profundajn sentojn de devoteco kaj espero. Dum jarcentoj, la notoj entenataj en tiuj kodeksoj leviĝis je la nefirma lumo de kandeloj, sub la volboj kaj en la navoj de la benediktanaj abatejoj.

La dokumentoj devenas grandparte el la Biblioteko «Estense» de Modeno, tre riĉa koncerne partiturojn kaj muzikajn volumojn renesancajn kaj 17-jarcentajn. Tiuj dokumentoj, kaj aliaj pli fruaj, estis pacience prilaboritaj de la aranĝintoj de la ekspocizio, kiuj eltiris, restaŭris kaj prezentis la erojn pli rarajn kaj altvalorajn.

Inter la plej elstaraj fragmentoj, troviĝas himno de la 10-a jarcento al Sankta Tegolo, protektanto de la nord-itala urbo Ivreo; franca pergameno de Senlis kun kvadrat-punkta notado de la 12-a jarcento; kaj tre malnova fragmento el Rouen (Francio). Multaj eroj estis malkovritaj kaj savitaj kontrolante la kovrilojn kaj la ŝirmo-foliojn de volumoj de postaj jarcentoj: fakte, ili estis utiligataj por bindi librojn, ĉar ili estis konsiderataj senutilaj.

La ekspozicio estis vizitata de multai eksterlandanoj kaj de junularaj grupoj. «Ĝuste la junularo instigas min okupiĝi pri ĉi tiu agado - deklaris profesorino Renata Martinelli, kiu prizorgis la aranĝon - Okaze de prelegoj kaj dum la aŭskultado de diskoj, mi konstatis, ke precipe gejunuloj montras intereson, petas informojn kaj klarigojn, kaj registradas la antikvan muzikon».

Luigi Carandina, laŭ Radio Roma - Esperanto.

El la itala tradukis Antonio De Salvo

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

Dank’ al la streĉa kai kompetenta prizorgado de P. Józef Zielonka, la plimulto el la membroj de la Liturgia Komisiono (v. EK 6/1981, p. 100) havigis siajn rimarkojn kaj sugestojn pri mestekstoj.

Nun okazas duagrada reviziado, kiu koncernas specife la proponitajn teksto-modifojn.

Espereble, la fina celo estos baldaŭ atingebla, malgraŭ la malfacilaĵoj devenantaj el la dissemiteco de la reviziantoj, el la misfunkciado de la poŝta servo, kaj el pure praktikaj malglataĵoj (gis nun, la C. O. en Romo prizorgis pli ol 3.000 fotokopiojn por la Liturgia Komisiono; kaj P. Zielonka bezonis 30 dense skribitajn paĝojn por kunmeti la diversajn respondojn ricevitajn el la komisionanoj, kun aldono de propra komento).

P.Magnani kaj D-ro De Salvo raportis neformale, 14.10.1981, al la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, pri la agado de la Liturgia Komisiono. Dum afabla kaj fruktodona interparolo kun la Vicsekretario de la Kongregacio, Mons. Alessio, oni ekzamenis kelkajn principajn demandojn, rilate tradukadon de liturgiaj kaj bibliaj tekstoj, kaj presforman eldonadon de meslibro (kompreneble, post la aprobo de ĝia teksto fare de la Kongregacio).

Ni kaptas la okazon por atentigi, ankaŭ eksplicite, ke la kunsido de la Liturgia Komisiono en Dalfsen (v. EK 9/1981, p. 146) estis neoficiala: kiel, cetere, estas dirite en la artikolo mem, ĝi okazis «neformale», laŭ la fakta konstato, ke «parto de la membroj de la Liturgia Komisiono ĉeestas en la Kongreso».

 

Oni intencas eldoni en formo de broŝuro la prelegojn kaj predikojn faritajn dum la Ekumena Kongreso IKUE-KELI 1981 en Dalfsen.

Por fiksi la eldonkvanton kaj kalkuli la kostojn estas necese scii, kiom da ekzempleroj de la broŝuro estas dezirataj. Interesiĝantoj (ankaŭ nekongresanoj) bonvolu anonci sin ĉe la Centra Oficejo de IKUE.

 

Kard. Franz König, Ĉefepiskopo de Vieno (Aŭstrio), 10.5.1981 festis sian 25-jaran episkopan jubileon. Omaĝe al tio, Dank-Diservo okazis 16.6.1981 en la plenplena Katedralo de S. Stefano.

Ankaŭ la aŭstra sekcio de IKUE gratulis al la Ĉefepiskopo, kaj ricevis dankleteron.

Kard. König ofte montris sian konsideron kaj favoron por la Esperanto-movado, precipe per sendo de salutaj leteroj aŭ telegramoj al kelkaj IKUE-kongresoj, kaj per afabla akcepto de raportoj pri la katolika Esperanto-agado (v. EK 7-8/1981, p. 108).

 

Celebrado de la Parolo de Dio en Esperanto, pri la temo «Mi kredas je unu Dio, la Patro Ĉiopova», havis lokon 11.7.1981 en Wil/ S.G. (Svislando), zorge de P. Francisko Bommer el Martigny, kiu ankaŭ celebris S. Meson en Esperanto la postan tagon, en la paroka hejma centro de Wil.

Ĉeestis pli ol 20 geesperantistoj, plejparte svisaj.

 

En EK 9/1981 (p. 149) ni skribis, ke «preskaŭ 1.500 personoj partoprenis S. Meson en Esperanto en la Katedralo de Brasília». Verdire, tiu, kiu havigis al ni la informon, parolis pri «ĉirkaŭ 2.000 personoj», sed, pro singardemo, ni «reduktis» tiun ciferon al 1.500, kio al ni ŝajnis jam enorma kvanto. Sed nun ni legas en «Heroldo de Esperanto» 1684-85, ke la partoprenintoj eĉ estis 3.000, dum en alia gazeto oni parolas pri 1.000. Kvankam ni komprenas, ke ne estas facile kalkuli la konsiston de iu hom-amaso, tamen ni multe ŝatus scii, kun ioma precizeco, kiom da personoj efektive partoprenis en la aranĝo: kiu povas helpi?

 

Laŭ informo de «Heroldo de Esperanto», la Ĉefepiskopo de Brasília, Mons. Milton Newton, 29.7.1981 akceptis en aŭdienco la pastrojn, kiuj estis celebrintaj la S. Meson en Esperanto en la Katedralo, 26.7.1981. La Ĉefepiskopo promesis apogi la Esperanto-movadon ĉe katolikaj pastroj, parokoj, seminarioj kaj lernejoj.

 

«Katolikaj kaj evangeliaj Esperantistoj» titoliĝas dukolumna artikolo, kun foto, aperinta en la aŭstra katolika gazeto «Kirche Bunt» 34/1981, pri la Ekumena Kongreso IKUE-KELI 1981. La kontribuaĵo ŝuldiĝas al s-ro Walter Mudrak.

 

Broŝureto en Esperanto pri la pola sauktejo Niepokalanów (Urbeto de la Senmakula), fondita de P. Maksimiliano Kolbe, estas ricevebla senpage ĉe Patroj Franciskanoj, Niepokalanów, PL-96.515 Teresin, Pollando.

 

Poŝtkarto memore al la 40-jara datreveno de la morto de P. Maksimiliano Kolbe estis eldonita de la Sanmarina Respubliko.

Kiel konate, P. Kolbe estas unu el la protektantoj de la katolikaj Esperantistoj. Pri lia vivo estas disponebla la libro «La dia avarulo».

 

P. Alfons Beckers (Belgio), honora Prezidanto de IKUE, estis intervjuita de ORF-Eksterlanda Servo (Radio Vieno) pri la IKUE-agado. La intervjuo estis elsendita en la tagoj 22.8.1981 kaj 23.8.1981.

 

Bronza monumento estis starigita en Taipei (Tajvano/ Ĉinio) honore al Kard. Paŭlo Yu Pin, mortinta en Romo en aŭgusto 1978. Pri la rilatoj inter Kard. Yu Pin kaj Esperanto, v. EK 9/1978, p. 166.

 

Okazis en Rimini, Italio (22.29.8.1981) Internacia «Mitingo por amikeco inter la popoloj», organizita de katolikaj movadoj. Partoprenis ĉirkaŭ 150.000 homoj el multaj landoj, plejparte gejunuloj. Ankaŭ en rilato kun la ĉijara temo («Eŭropo de la popoloj kaj de la kulturoj»), iu stando estis afable disponigita al la katolika Esperanto-movado. Diskrete (laŭ la stilo de la aranĝo), sed efike, la IKUE-grupo de Rimini profitis la ŝancon, disdonante kelkajn milojn da informaj folioj.

Dum unu el la mitingaj amas-kunvenoj, P. Albino Ciccanti demandis de la Prezidantino de la Eŭropa Parlamento, Simone Veil, kion ŝi opinias pri Esperanto. La respondo estis: «Ni defendas la kulturojn kaj la lingvojn de la unuopaj popoloj. Dulingvismo kaj plurlingvismo solvas la problemon de la komunikado inter la popoloj».

Post la kunveno, la Esperanto-aktivulo Antonio Gambuti alproksimiĝis al s-ino Veil kaj transdonis al ŝi informan materialon en franca lingvo, dirante: «Informu vin, sinjorino!».

Pri la okazintaĵo raportis (ankaŭ kun foto) la dioceza gazeto de Rimini «Il Ponte» de 13.9.1981, kiu aperigis artikolon de P. Duilio Magnani. Eksterlanda interesiĝo pri la Mitingo estas nepre bezonata, por ke ankaŭ en la venontjara aranĝo estu loko por la Esperanto-movado. Pro tio, oni bonvolu skribi al la organiza komitato (Meeting 81, Rimini/ Forlì, Italio), en ĝentila formo kaj en nacia lingvo (eventuale kun akompana traduko en Esperanto), esprimante sian opinion pri la rolo de Esperanto en la interpopola komunikado kaj amikeco. Oni estu koncizaj!

 

S-ro René Llech-Walter (Francio), Dumviva membro de IKUE, festis 75 jarojn da vivo kaj 60 da esperantisteco.

 

S-ro Walter Mudrak, Landa Reprezentanto de IKUE por Aŭstrio kaj membro de la Plenumkomitato, jam de 60 jaroj agadas por la katolika Esperanto-movado.

 

En la numero 5/1981 de la prestiĝa itala revuo pri lingvistiko «Le lingue del mondo» aperis tripaĝa artikolo de la IKUE-ano D-ro Umberto Stoppoloni, pri la temo «La internacia lingvo: didaktika kaj propedeŭtika efektivigo».

 

Sac. Leszek Solakiewicz el Zagórnik, Pollando, planas konstruadon de nova preĝejo en Zagórnik, 8 km de la papa naskiĝloko Wadowice. En Esperantlingva alvoka bileto (kiu prezentas ankaŭ skizon de la konstruota preĝejo) estas dirite, interalie, ke sur la ĉefa altaro estos lokita bildo de Sankta Pio la 10-a, Protektanto de la katolika Esperanto-movado.

Oferoj por la konstruado de la preĝejo povas esti sendataj pere de IKUE.

 

Ĉirkaŭ 90 personoj partoprenis, 20.9.1981 je horo 8.15, en Esperantlingva S. Meso, kiun kuncelebris en Romo, en la Kapelo de «Domus Pacis», P. Riccardo Di Prinzio el Incoronata di Vasto kaj Sac. Ippolito Pellis el Gorizia, okaze de la 52-a Itala Kongreso de Esperanto.

Ĉiu partoprenanto ricevis kopion de la taga mesteksto en Esperanto, kiun IKUE aperigis sur 12-paĝa broŝuro.

Laŭ la preskriboj de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto (v. EK 5/1981, p. 76), la Organiza Komitato informis pri la okazigo de la S. Meso la lokan Episkopon, nome la papan Vikarion, Kard. Ugo Poletti, kiu, responde, per itallingva letero de 9.9.1981, skribis interalie: «Mi kore bondeziras ĉiam pli larĝan sukceson kaj disvastiĝon de Esperanto».

Dum la Kongreso estis elektita la nova, 21-persona Nacia Konsilantaro de la Itala Esperanto-Federacio. El la elektitoj, 7 (Bassetti, Dao, De Salvo, Galbusera, Lipari, Sola M., Venturini S.) estas IKUE-anoj.

En la kadro de la Kongreso havis lokon la premiado de la literatura konkurso «Vittorio Dall'Acqua», por traduko el la itala lingvo. Inter la premiitoj troviĝas du IKUE-anoj: Gaudenzio Pisoni kaj Pier Giorgio Soranzo. Cetere, ankaŭ la forpasinta Vittorio Dall’Acqua estis membro de IKUE.

Tre pozitiva, trikolumna artikolo pri la Kongreso aperis en la vatikana gazeto «L’Osservatore romano» de 2.10.1981.

 

Per letero de 22.9.1981, la Direktoro de la Biblioteko de la Episkopa Seminario de Treviso (Nord-orienta Italio) skribis al IKUE: «Ni deziras havi denove inter la revuoj, kiuj estas je dispono. de la publiko en ĉi tiu Biblioteko, ankaŭ «Espero Katolika», kiu, dum multaj jaroj, digne ĉeestis».

 

Okaze de Esperantista pilgrimado alla Sanktejo «Madonna della Corona» (nord-orienta Italio), 4.10.1981, oni legis en Esperanto parton el la mestekstoj, laŭ aranĝo de P. Felice Ruaro el Costermano.

 

La Prezidanto kaj la Sekretario de IKUE (Magnani kaj De Salvo) kontaktis, 14.10.1981, la movadon «Apostolado de la Preĝo», ĉe la Centra Sidejo en Romo de la Jezuita Ordeno

Sekve de afabla interparolo kun la prizorganto (hispana pastro), IKUE ricevis la rajtigon libere utiligi la enhavon de la periodaĵo «Preĝi kaj servi» (aperanta en la lingvoj angla, franca kaj hispana), inkluzive de la eventuala eldono de apartaj broŝuroj en Esperanto kun ĉiumonataj preĝintencoj kaj taŭgaj komentoj.

 

al la indekso


 

LA LASTA TABUO

 

Novembro, monato dediĉita de la Eklezio al la memorigo de la mortintoj. Laŭ antaŭkristanaj tradicioj, la kredantoj ligas la meditadon pri la fina destino kun la jartempo, en kiu la naturo ŝajnas morti.

Ne estas ŝatate, ne estas facile, hodiaŭ, paroli pri tio. Post la falo de ĉiuj aliaj «tabuoj», restis, kaj laŭgrade pligrandiĝas, tiu pri morto.

Pri tio parolis ankaŭ Johano Paŭlo la dua. Por alfronti la temon, ĉi tiu kuraĝa Papo ne kaptis la okazon de iu aŭdienco al maljunuloj. Kontraŭe, li volis alfronti la misteron de la vivo kaj de la morto antaŭ 20.000 junaj gestudentoj. «Kristo - diris Karol Wojtyła - estas la plej granda realisto en la homa historio, ĉar li akceptis la tutan realon de la vivo kaj de la morto. Li fundamente renversis la manieron kompreni la vivon: li pruvis, ja, ke la vivo estas transiro».

Ĝenaj, neagrablaj vortoj por multaj. Kaj estas signifoplene, ke ili estis ignorataj de la amasaj komunikiloj. La silento estis antaŭvidebla, ĉar por la modernaj ideologioj (dekstraj aŭ maldekstraj) nenio estas pli maltolerebla ol la dubo, ke ĉi tiu vivo ne estas la sola vivo, aŭ la aserto, ke la vivo estas «granda provo, al kiu la homo estas alvokita» (laŭ la vortoj de la Papo), en la perspektivo de iu alia, mistera dimensio.

Ĉiuj nuntempaj socioj kaj «sistemoj», almenaŭ en ĉi tio samopiniaj, alianciĝis por forgesigi tiun krizan momenton, tiun demandosignon (por ili, nesolveblan) de la morto. Oni fuĝas el la problemo, oni ignoras ĝin. Oni duonigas la homan dimension, kaj oni strebas «distri» la homojn, proponante al ili konsum-objektojn aŭ ideologiojn.

Malantaŭ ĉi tiu streĉo, por ke ne ekstaru embarasaj demandoj, malantaŭ ĉi tiu ŝajnigata nesciado, krude evidentiĝas timo. Ankaŭ en ĉi tiu rifuzo alfronti la realon kuŝas unu el la kaŭzoj de la kadukiĝo de la nuntempaj ideologioj, forlasataj precipe de la gejunuloj, kiuj ne havas la hipokritecon de la plenkreskuloj. Tiuj gejunuloj konscias, ke ĉiu projekto de socio, kiom eble plej libera, justa kaj riĉa, tamen ne solvas la problemon de la lasta malvenko, de tiu «venko de la morto» pri kiu parolas S. Paŭlo, kaj kiu nur en la kristana perspektivo malfermiĝas al la espero. Ne sufiĉas, por ekzorci la maltrankvilojn, distinge aserti, ke kvankam la homo estas mortema estas nemortemaj socioj, klasoj, partioj, multnaciaj entreprenoj. Ĉiu homo (ne la grupoj, la amasoj, la institucioj) demandas de si mem, kiu estas la senco de sia vivo kaj de sia morto, kaj kiuj realoj kaŝiĝas malantaŭ la lasta akto.

Multaj sociologoj pruvis, kiom multe oni klopodas «kasi» la ĉeeston de la morto. Oni mortas en anonimaj hospitaloj, meze de kuracistoi kai flegistinoj, kiuj zorgas ne superi la laŭkontraktan labortempon. Duonkaŝe. sur buntaj veturiloj (eĉ la tradicia funebra koloro estas laŭgrade forigata) oni iras rapidege al la tombejo. Ne plu akompanoj: ili malĝojigas, kaj, precipe, ĝenas la trafikon. Neniu tro eksplicita vorto en la nekrologoj. Kaŝi, minimumigi, ĉefe ne fari demandojn: jen la signalvortoj, oriente kaj okcidente.

Se tia estas la situacio, Kristo (laŭ la vortoj de la Papo) estas vere, meze de tiela hipokriteco, «la granda realisto, kiu ne kaŝas al la homo la realon, sed invitas konsideri ĝin en ĝia tuteco».

Multaj trovas pretekston por rifuzi konsideri la problemon, akuzante pri «fremdiĝo» tiujn, kiuj memorigas la kristanan kredon je la vivo kiel provo, transiro, voj-iro al iu estonta vivo. Johano Paŭlo la dua bone konas la argumenton, kaj al ĝi li tuj respondis: «Multfoje oni emfazis, ke la kristana koncepto pri la vivo deturnas la homon el la surtera realo, kaj, iusence, nuligas ĝin. La vero estas tute alia. Nur tia vivkoncepto donas plenas gravecon al ĉiuj problemoj de la surtera realo».

Ne hazarde, la juĝo pri la homo, post la morto, estas ligita de Jesuo al la sindevigo al la fratoj: laŭ la Evangelio, nur tiuj, kiuj utiligis en la amo al la aliaj siajn surterajn tagojn, povos aliri aliajn tagojn, tiujn promesitajn al la justuloj. Kaj ne hazarde la Nova Testamento neniam parolas pri morto dise de la espero pri Releviĝo. Kiel konfesas la liturgio de la Eklezio, oni «anoncas la morton de l' Sinjoro», sed, tuj poste, oni «proklamas Lian Releviĝon».

 

El la itala katolika gazeto «Jesus» 11/1979 tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

En pasinta julio finiĝis la restaŭraj laboroj de la plej alta sonoril-turo de Romo, tiu de la Baziliko «Sankta Maria la Granda». Okaze de la inaŭgura ceremonio, akceptis la ĵurnalistojn, ĉe la supro de la turo, Kard. Carlo Confalonieri, kiu, 88-jara, piede supreniris 75 metrojn.

Kard. Confalonieri estas la Dojeno de la Kardinala Kolegio, sed dum ĵusa intervjuo li precizigis, ke la «dojeno» ne necese estas «la plej aĝa» el la Kardinaloj.

Naskiĝinte en Seveso, la urbeto venenigita de dioksino, la 25-an de julio 1893, Kard. Confalonieri vidis 8 Papojn, plurajn el kiuj de tre proksime. Pro sia aĝo, li ne povis partopreni la du lastajn Konklavojn. Li vivas en loĝejo, kiu alrigardas la S. Petro- placon. Ankoraŭ vigla kiel studulo kaj verkisto, Kard. Confalonieri havas karakteron malfermitan kaj elverŝeman, kaj kutimas diri: «Mi ŝatas vivi en la nuntempo, kaj pro tio mi estas longviva».

 

La figuro de S. Francisiko el Asizo estis emfazita de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Kurt Waldheim, en mesaĝo sendita okaze de la 8-jarcenta datreveno de la naskiĝo de la Sanktulo.

Laŭ Waldheim, S. Francisko iĝis, per sia ekzemplo kaj sia instruo, simbolo de paco, de protekto de la homa medio kaj de amo alla malriĉuloj. «Li iĝis paciganto por ĉiuj popoloj - diras la mesaĝo - kaj pledis, por ke la soldatoj estu sen armiloj; hodiaŭ, U.N. laboras por la paco kaj la senarmigo. Li proklamis la amon kaj la respekton al la naturo kaj al ĉiuj estaĵoj: U.N. strebas konservi la naturon kaj protekti la medion. Li estis la Sanktulo de la malriĉuloj; U.N. klopodas ĉesigi la longajn suferojn de milionoj da homoj, kaj batalas por la defendo de la malriĉuloj, de la invalidoj, de la viktimoj de maljusteco kaj diskriminacio».

Waldheim ankaŭ memorigis, ke la ĉarto de U.N. estis subskribita ĝuste en urbo (San-Francisko), kiu nomiĝas laŭ la Sanktulo el Asizo.

 

Okaze de la datreveno de la soveta «Oktobra Revolucio», estas oportune, ke ankaŭ la kristano meditu pri la signifo de tiu evento.

Se, unuflanke, oni ne povas kaj ne devas forgesi ĝian homan koston kaj ĝian kontraŭreligian karakteron, aliflanke oni devas konscii, ke ĝi atentigas pri la neplenumo de la kristana idealo de justeco.

Ekzameno de la Oktobra Revolucio evidentigas, ke, kiam oni volas konstrui socion sen Dio kaj kontraŭ Dio, naskiĝas socio kontraŭ la homo (tio, cetere, validas ne nur en socialistaj landoj, sed ankaŭ en tiuj kapitalistaj, kie materiismo kaj ateismo ludas same gravan rolon).

Sed la Oktobra Revolucio estas ankaŭ la signo kaj la spegulo de la kristanaj nesufiĉoj, mankoj kaj malfruoj: «Por la kristano, komunismo devus havi apartan signifon: ĝi estas atesto pri neplenumita tasko fare de kristanismo» (N. Berdjaev).

 

al la indekso


 

OMAĜE AL LA POETO DE SUN-KANTIKO (*)

 

La poeto en Suno-kantikon

enkarnigis la tutan animon,

de la kosmo sin sentas amiko,

kun ĝi tion prikantas sen timo.

Li malkaŝis unikan direkton:

ĉio kuras returne al Dio,

por Di-fajre ricevi korekton.

Do audiĝas sopira kosmkrio...

Post sufero de forlasiteco

feliĉigis lin Dia vizito,

pri Di-amo la ĝoja certeco.

Riveliĝas do Lia spirito...

La trankvilon kaj pacon senliman

li ekvidis en kosmo de l’ koro,

do elverŝis la tutan animon

en la himno al Dio Sinjoro.

Pace himnas kun li elementoj,

fajro ĝojas kaj akvo humilas,

ter’ patrinas, fratiĝas la ventoj,

Di-simbolo la sun’ milde brilas.

Per la fajro la kosm’ transformita

partoprenos la Regnon feliĉe,

ĉar per Kruco ĝi ankaŭ savita,

Kristo kosmon pridotis tre riĉe.

La heroldo de l’ nova am-ero,

nia Frato, Francisko tre kara,

nin alvokas al paco kaj vero,

al toler’ de sufero amara.

Bonvenigas li morton afable,

korpo iom ripozas ensable,

ĉar kondukas ĝi homon trans limon,

Dio tuj feliĉigos animon.

Laŭdu homoj la bonan Sinjoron,

benu, danku kaj servu fidele,

Lin prikantu, adoru en koro;

ĉar Li estas ja nia viv-celo.

 

Anna Mackiewicz, Pollando

 

(*) Sankta Francisko el Asizo

 

al la indekso