Enhavo de Espero Katolika numero 11/1982

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: diakoniĝo de la juna esperantisto Stanisław Żyliński (Pollando)

 

 

 


 

LA KRISTANO KAJ LA MORTO

 

La morto de karulo estas tiel neimagebla, ke malgraŭ ĉia sperto ĉi-rilate, neniam ni kredas ĝin ebla. Ĉiam ĝi alvenas kiel io eksterordinara kaj nekredebla: neeblaĵo, kiu subite fariĝas realaĵo.(Goethe)

 

Sinjoro, ne disigu min, postmorte, de tiuj, kiujn tiel tenere mi amegis surtere. Mi petas Vin: faru, ke kie estos mi, tie estu ankaŭ la aliaj kun mi, por ke mi povu tie ĝui ilian ĉeeston, tiel frue disde mi forprenitan sur la tero. (Sankta Ambrozio)

 

Novembro tradicie estas monato dediĉita al la karmemoraj forpasintoj. La kristanoj preĝas por ili, kaj meditas pri la senco de la morto.

Ĉi-koncerne, jen esperantigo de du etaj ĉapitroj el taglibro, verkita de Liliana Giudice kiam ŝi perdis sian edzon.

 

Kiam mi deprimiĝas, mi sercas konsolon pripensante la reviviĝon de Lazaro (Joh 11, 1-44). Jesuo havis grandegan konsideron pri la doloro de la afliktitoj. Jorg Zink tradukas libere: «Jesuon trafis kolero kontraŭ la malnova malamiko de la homo: la morto».

Lutero interpretas ĉi tiun evangelian lokon jene: «La okuloj de Jesuo pleniĝis de larmoj». Aliaj tradukas tutsimple: «Jesuo ploris» (Joh 11,33). Sed, se Jesuo mem ploris super amiko, kiom pli rajtas plori ni! Li, kiu fariĝis vera homo, povas ja kompreni kiom da doloro mi havas. Li ne atendas, ke mi senkulpigu min pri miaj larmoj. Sufiĉas diri: «Sinjoro, Vi ja scias, kiom mi suferas; venu kaj helpu min!».

Pliposte, en mian koron amikino metis dubon, kiu longtempe min turmentis. Ŝi pensis, ke la kredo malakrigas la suferon. Ŝiaj vortoj igis min malcerta, ĝis mi trovis komenton skribitan de mia edzo sur la Biblio, kiun al ni donacis nia parokestro en la tago de nia geedziĝo: «La kredo ne evitigas al ni zorgojn kaj dolorojn, sed ĝi penetras iom post iom kaj en la zorgojn kaj en la dolorojn». Li pravas. Tiel ja estas. Mi suferas; mi suferas ne malpli ol nekredanto. Sed mi suferas sekura en Dio.

Dum mia edzo vivis, mi ĉiutage rekomendis lin al la Sinjoro, dirante: «Benu lin, tenu Vian sanktan manon super lia kapo». Kaj ĉu hodiaŭ mi ne plu preĝu, ke la Sinjoro lin benu, nur pro tio, ke li nun vivas en alia regiono de la regno de Dio? Ekde kiam la Sinjoro lin forvokis, mi preĝas por li kaj por tiuj kiuj, kiel li, jam revenis al la domo de la Patro: ke Dio benu nin kiel ilin, kaj nin akompanu, ĝis la fino de la tempo. Tiele preĝante, mi sentas min kunigita, en Dio, kun ĉiuj kiujn mi amas: ĉi-tie surtere kaj tie enĉiele: jen nia renkonto-punkto. Tiu ĉi maniero de preĝado donas al mi ĉiutage pacon, ĝojon kaj forton.

Liliana Giudice (trad. B. C)

 

al la indekso


 

DUA JARMILO DE MARIA

 

SALUTON, MARIA

 

Ni proponas skizan klarigon pri la Dua Jarmilo de la Senmakula:

 

1 - La Dua Jarmilo de Maria estas jubileo pri la dumila datreveno de la naskiĝtago de Maria el Nazareto, la plej Sankta kaj perfekta kreitaĵo, la Ĉefverko de la kreado.

 

2 - La kialoj de tiu festado estas multaj kaj gravaj, ĉar Maria estas la Senmakula Virgulino; la tute Bela kaj Sankta; la Virga Dipatrino; la Resurektinta kaj la Ĉielenprenita; la Reĝino de la Ĉielo kaj de la tero; Vivo, Espero kaj Dolĉeco nia.

 

3 - Kiam? Ni atendas la decidigan vorton de la Sankta Patro. Samkiel agis Papo Pio la dekunua, kiu fiksis la jaron 1933 kiel Jubilean Jaron por festi la 19an jarcenton de la Elaĉeto, tiel eble agos Johano Paŭlo la dua por la Dua Jarmilo de Maria. Ĝi estos proksimuma dato, surbaze de la dato de la naskiĝo de Kristo kaj de la hebreaj kutimoj pri juna edziniĝo. Tiun daton oni povus opinii la jaron 1984 aŭ 1985.

 

4 - Intertempe, estas bone adresi al la Sankta Patro - fare de privatuloj, Institucioj, religiaj Asocioj, Parokoj, gereligiulaj Komunumoj, Ordenoj kaj Kongregacioj - humilajn kaj fidoplenajn petojn, por ke estu celebrata, plej solene kaj fruktodone, la Dua Jarmilo de la naskiĝo de la Sanktega Virgulino.

 

5 - Kie? En la tuta mondo, ĉar ĉiuj homoj kaj ĉiuj popoloj estas spiritaj gefiloj de Maria, kaj ĉiuj esperas je Ŝia atenta kaj daŭra patrina protektado.

 

6 - Kiel? En la plej engaĝita maniero, ĉu en la preparado ĉu en la celebrado de la Dua Jarmilo. Estas tiel grava ĉi tiu Maria-dato, ke ĝi postulas, el nia amo de Maria-gefiloj, la kunlaboron de ĉiuj bonfortoj. Oni devas konsideri la doktrinajn, devotecajn kaj praktikajn postulojn:

a) de la organizado;

b) de la planado;

c) de la efektivigo de la dujarmila celebrado, je internacia, kontinenta, regiona, dioceza kaj paroka nivelo.

 

7 - Konklude: neniu rajtas resti indiferenta kaj malvarma!

La festo de la Dua Jarmilo de la Ĉiela Patrino estas proksima. Ĉiu persono, familio, paroko helpu per sia mana, intelekta kaj kora povo. Ĉiu gereligiula Ordeno, ĉiu religia Kongregacio, ĉiu Maria Sanktejo vete konkuru pri iniciatoj kaj starigu diskonigajn aranĝojn pri la Dua Jarmilo de Maria. Precipe estu aktiva kaj valorigata la Sanktejo de la Sankta Domo de Loreto, pro siaj ligoj kun la Senmakula Virgulino kaj Nazareto.

Ni ĉiuj komencu plenumi ion, kaj tuj ekpretigu la plej belajn kaj parfumajn florojn por ilin donaci al la Ĉiela Patrino okaze de Ŝia dujarmila naskiĝa datreveno. Precipe, ni envolvu la mondon per la preĝo plej kara al Maria kaj plej utila al ni: la Rozario. La preĝo de la konsekritaj personoj, de la senpekaj infanoj, de la suferantoj, de la persekutitoj pro la Kredo, alportu al la mondo la plej fruktodonan festadon de la Dua Jarmilo de Maria. Estu! Estu!

Por la plej granda Gloro de Dio, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito, kaj por la plej granda honoro de la Senmakula Virgulino. Amen!

Patro Gabriele Felci

Direktoro de la Loretaj Mariaj Misioj

Monaĥejo de Kapucenoj

I-62018 Potenza Picena/ MC (Italio)

 

La IKUE-anoj, post kaj pro la Sinkonsekro al Maria, havas plian devon subteni ĉi tiun iniciaton honore al la Virgulino, des pli pro la oportuneco kaj graveco celebri la Duan Jarmilon de la Virgulino.

Sac. Duilio Magnani

Prezidanto de IKUE

 

al la indekso


 

J. J. STROSSMAYER - EKLEZIA KAJ POLITIKA HOMO

 

La 1-an de oktobro 1982, la Katedralo de Ðjakovo (Jugoslavio) celebris sian centan naskiĝtagon. Ĉi tiu «plej bela preĝejo inter Istanbulo kaj Venecio» (Johano la XXIII), do la plej bela sur Balkana Duoninsulo, estis dediĉita «al la gloro de Dio, al la unueco de la Eklezioj, al la konkordo kaj amo de mia popolo» (vortoj de la episkopo Strossmayer, enskribitaj super la ĉefa pordo).

Josip Juraj Strossmayer naskiĝis en Osijek, la 14-an de februaro 1815, kaj mortis en Djakovo la 8-an de aprilo 1905. Liaj postmortaj restaĵoj ripozas en la kripto de lia Katedralo. En la jaro 1849 li estis nomita episkopo de Djakovo, kaj tiam komenciĝis lia tre riĉa kaj fruktodona agado, kiu daŭris 56 jarojn. Strossmayer estis la plej elstara kroato de sia epoko: politikisto, kultura laboranto kaj, unualoke, eklezia homo - episkopo.

 

Por alproksimiĝo de la popoloj

 

Kvankam Strossmayer ne estis politikisto nek ŝtatisto laŭ vokiĝo, lia influo estis konsiderinda en tiama Kroatujo kaj ekster ĝi. Kiel batalanto por alproksimiĝo kaj unuiĝo de la sudslavaj popoloj li estis en daŭra kontakto kun la tiutempaj politikistoj en Zagrebo, Vieno, Moskvo kaj cetera Eŭropo. Okaze de la 900-jara datreveno de la bapto de rusoj li sendis salut-telegramon al la Caro, sekve de kio li estis riproĉita de la kortego en Vieno.

Lia kultura agado estis tre multflanka kaj ĝi postlasis daŭrajn rezultojn, kiuj ankoraŭ hodiaŭ glorigas sian kreinton: li fondis kaj dumvive subtenis la Jugoslavan Akademion de Sciencoj kaj Belaj Artoj en Zagrebo, la Kroatan Universitaton en Zagrebo, la Bildgalerion en la kadro de la Akademio en Zagrebo, kaj konstruis la Katedralon en Ðjakovo. Ĉiu el la menciitaj verkoj, prenita aparte, jam sufiĉus kiel monumento por la estonteco, nevenkebla de la senkompata tempopaso. Li bone konsciis, ke la kulturo kaj kleraj homoj estas tre gravaj por la progreso de la popolo. Tial li grandanime kaj malavare subtenis junajn homojn, studentojn el diversaj slavaj popoloj, fondadis lernejojn, kolektis artaĵojn. En la jaro 1861 li financis la unuan eldonon de «Bulgaraj popolkantoj» de fratoj Miladinov. Ĉi tiu antologio estis la unua kolekto presita de makedonaj popolkantoj, kiu poste estis reeldonita. Dum lia tempo Bosnio ankoraŭ ĝemis sub la turka jugo. Strossmayer zorgis por la klerigado de junaj franciskanoj el Bosnio, ĉar ili tiam estis defendantoj de la kristana popolo sub la turka regado. En la dua duono de la 19-a jarcento Djakovo estis gvida centro de la kultura vivo en Kroatujo. Strossmayer posedis grandajn bienojn, arbarojn, vinberejojn, brutaron, kaj li tute celkonscie uzis tiujn riĉaĵojn por la progreso de la popolo, dirante, ke li redonas al la popolo tion, kio al ĝi apartenas.

 

Ĉefe, eklezia homo

 

Unualoke tamen Strossmayer estis nia plej grava eklezia homo - episkopo. La Katedralo estas lia ĉefverko. En la Unua Vatikana Koncilio li estis unu el la plej elstaraj patroj kaj oratoroj. Pro oportuneco li komence parolis kontraŭ la proklamo de la dogmo pri la papa senerareco - li timis, ke la proklamita dogmo povus malhelpi al la ekumenaj rilatoj inter la Katolika Eklezio kaj aliaj kristanaj Eklezioj - sed post la proklamo de la dogmo li akceptis ĝin kiel fidela filo de la Katolika Eklezio kaj tradicio. Li konsekris sian Katedralon al la unua el la Apostoloj, al Sankta Petro, kaj enskribis en la kupolon la vortojn de Jesuo al Petro: «Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi kontruos mian Eklezion, kaj la pordegoj de infero ne superfortos ĝin» (Mat 16,18).

Strossmayer firme kredis je la reunuiĝo de la kristanaj Eklezioj en unu Eklezion, laŭ la deziro kaj preĝo de Jesuo: «Por ke ili ĉiuj estu unu, kiel vi, Patro, estas en mi, kaj mi en vi» (Joh 17,21).

Lia pli proksima deziro estis la alproksimiĝo de slavaj kaj precipe de sudslavaj popoloj. En ĉi tiu alproksimiĝo la kroata popolo ludus gravan rolon. Signoj de unueco jam ekzistas, kvankam ili estas parte forgesitaj kaj superŝutitaj de historia evoluo: ĉiuj slavaj popoloj, katolikaj kaj ortodoksaj, havas komunaj apostolojn Cirilon kaj Metodion. Strossmayer tre honoris la sanktajn fratojn Cirilon kaj Metodion, baptintojn kaj klerigintojn de la slavoj el la 9-a jarcento; li disvastigis ilian kulton, kaj starigis belegan altaron en sian Katedralon, dediĉitan al sanktaj Cirilo kaj Metodio. Vere granda idealisto estis Strossmayer, sed liaj ideoj estis realecaj.

 

Biblio de la Malriĉuloj

 

La Katedralo estis konstruata dum 16 jaroj, inter 1866 kaj 1882. Du sveltaj turoj leviĝas ĝis la alteco de 84 metroj; la konstruaĵo, el ruĝaj brikoj, estas videbla de malproksime. La nov-romana stilo, kombinita kun la kupolo, estas signo de la unueco inter Oriento kaj Okcidento. La plano de la Katedralo estas je latina kruco. Ĉe la kruciĝo de la navoj staras unu el la plej belaj altaroj en la mondo. La perloj de la Katedralo estas ĝiaj koloraj bildoj-freskoj, kiuj reprezentas la Biblian historion de la Malnova kaj Nova Testamentoj, veran «Biblia pauperum», t.e. «Biblion de la malriĉuloj», laŭ la tradicio de la mezepokaj preĝejoj. La pentristoj estis patro kaj filo Aleksandro kaj Ludoviko Seitz.

En la transversa navo kaj en la absido estas pentritaj scenoj el la vivo de Jesuo: Maria vizitas Elizabetan, Naskiĝo de Jesuo, Adorado de Magoj (kun la reprezentantoj de sudslavaj popoloj), 12-jara Jesuo en la Templo, Bapto de Jesuo, Prediko sur la monto, Jesuo en la domo de Maria kaj Marta, Sanktaj Petro kaj Paŭlo, kronado de Maria en la ĉielo, Jesuo sanigas la malsanulojn, Jesuo forpelas la vendantojn el la tempIo, La lasta vespermanĝo, Perfida kiso de Judaso, Priploro de la morta Jesuo sub la Kruco, La vaka tombo («Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj?», Luk 24,5), Ĉieliro de Jesuo.

En la ĉefa navo troviĝas 10 scenoj el la Malnova Testamento: Adamo kaj Eva, Forpelo el la Paradizo, La diluvo, La ofero de Noa, La ofero de Abrahamo, Jozefo vendita en Egiptujon, Moseo en Nilo, La Dekalogo, Samuelo sanktoleas Davidon, Davido kaj Goljato.

Krom ĉi tiuj koloraj freskoj estas pentritaj ankoraŭ ses helmalhelaj duonrondaj bildoj kun epizodoj el la vivo de Sankta Petro: Vokado de Petro («Sekvu min!»), Petro en la akvo, Jesuo transdonas la ŝlosilojn al Petro, La koko krias kaj Petro ploras, Mirakla saviĝo de Petro el la karcero, Morto de Petro.

La Katedralo de Djakovo vere estas la plej grava kultura kaj eklezia monumento en Kroatujo kaj Jugoslavujo, fiero de Strossmayer kaj de nia popolo.

 

Franjo Gruić, Jugoslavio

 

al la indekso


 

LA KATEDRALO DE FERARO

 

Dek kvar jaroj por restaŭrado estas longaj: tamen ili estis bezonataj, por restarigi la fasadon de la Katedralo de Feraro (Emilio-Romanjo, norda Italio), konsekrita en 1135 al Sankta Georgo, laŭ grandioza romanika stilo kaj gotika kompletigo.

Post la forigo de skafaldoj, ondumitaj ladoj kaj plastaj kurtenoj, la fasado ekaperis en sia tuta brilo ankaŭ al la feraraj geknaboj, kiuj, ĝis nun, pri ĝi nur aŭdis paroli aŭ vidis bildojn en arthistoriaj libroj. Fasado kun Sankta Georgo rajdanta, kiu piedtretas la drakon, kun sirenoj kaj centaŭroj, fantaziaj bestoj, anĝeloj kaj profetoj, kaj diabloj kiuj pelas la damnitojn en bolantan kaldronon, kaj aliaj kiuj ĵetas ilin en la faŭkon de monstro, dum la beatuloj iras al la gloro de Paradizo. Estas ankaŭ Mikaelo la Ĉefangelo, kiu per pesilo pesas la meritojn kaj la kulpojn de la animoj, dum iu fripona diableto alkroĉiĝas al unu el la pesiltasoj por ĝin pendigi al si.

Rakontoj skulptitaj kaj pentritaj en la ĉeftrabo, en la pilastroj, sur la loĝieto, inter la ogivoj: la fasado de la katedralo de Feraro estas granda rakonto, mistika kaj simbola, kiu tiam trafadis la fantazion de la popolo, analfabeta, sen libroj, plena de spirita fervoro kaj apokalipsaj superstiĉoj.

Tiam Feraro nombris 10 mil loĝantojn, malriĉajn, kiuj vivadis en domoj kun pajla tegmento. La konstruado de la preĝejo estis iniciatita de la konsulo Vilhelmo Adelardi, kiu alvokis lertan arkitekton, Lanfranko-n (eble el Lombardio), kaj aron da artistoj, kiuj - laŭ la tiama kutimo - havis grandan fantazion, ne zorgis pri estonta famo, estis malbone pagataj kaj ricevis neniun honoron: por ili gravis nur la bona plenumo de laboro kaj la gajno en la konkurenca komparado kun aliaj konstruantoj.

Ĉiuj civitanoj estis implikataj en la konstruado de la preĝejoj, kiel metiartistoj, masonistoj, aŭ simplaj manlaboristoj por la transporto de materialoj kaj la starigo de skafaldoj. Laboro, kiu daŭris multajn jarojn, kaj fierigis ĉiujn. La konstruata Katedralo pliriĉiĝis konstante per novaj aldonoj: marmoro venis el Verono, ligno el la Alpoj; novaj arkitektoj kaj skulptistoj, kiuj konis la francajn katedralojn de Chartres, Reims, Notre Dame en Parizo, alportis novajn ideojn: la romaniko iĝadis pli ĝentila per gotikaj linioj.

Kunlaboradis la tuta loĝantaro, kaj la konstruado estis kolektiva verko. Oni faradis komparojn kun la proksimaj katedraloj kaj abatejoj de Modeno, Kremono, Parmo, Placenzo kaj Nonantolo. «Nia katedralo devas esti la plej bela!»; kaj en tia spirito ĉiuj kontribuis al la laboro.

La katedralo, tiel, iĝis la koro de la urbo. Post ĝia kompletigo (dank’ al la renesanca artisto Leon Battista Alberti, kiu planis la sonorilturon), la preĝejo pleniĝis por dankaj tedeumoj, aŭ por preĝpetoj en la jaroj de pesto, aŭ por nobelaj geedziĝoj kaj entombigoj. Ankaŭ kelkaj papoj estas tie sepultitaj. Sub ĝiaj volboj pasadis Ariosto, Tasso kaj Koperniko.

Poste, katastrofa tertremo en 1570, kaj la pluvo kaj la frosto de 8 jarcentoj. Fendoj markis la murojn, la statuoj disfalis al pecoj. Fine, en 1968, komenciĝis la riparaj laboroj, laŭ novaj teknikoj. La statuoj denove fariĝis buntaj, simile al tiuj de la katedralo da Strasburgo: jen pruvo de intensaj kulturaj interŝanĝoj an en epoko kutime taksata «malhela».

 

Luigi Carandina, laŭ Radio Roma-Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

PROVOKA KRISTNASKO-MEDITO 1982

 

«Gloro al Dio en la altoj

kaj Paco sur tero al homoj de Di-favoro!»

 

Ĉu eble servas al la Dia gloro,

se la riĉaĵojn ni de tiu tero

kaj fruktojn de streĉiga hom-laboro

nur utiligas por armado-sfero?

Milmil gefratoj pro malsato luktas;

al ili armilaron ni liveras,

amasomortigilojn plu produktas,

por tiel profitegi, ni preferas.

Sed ĉio ĉie nur «defendocela»!

Jen sonas hipokrita la proklamo;

daŭrigas la diabla lud’ kruela,

en blinda iro al tutmonda dramo.

Ĉu rajtas ni Kristnaskon festi pie,

regataj de brutala mamon-emo,

«Adoro» nia fakte estas tie,

ne ĉe la Di-Infan’ de Betlehemo!

Nur plena pensoŝanĝo tutanima, kora,

nin savos, homon faros ree Di-favora!

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

 

al la indekso


 

AFRIKO: EKLEZIO DE LA ESTONTECO

 

Afriko, grandega mozaiko el pli ol 850 etnoj kun preskaŭ sama, nombro da diversaj lingvoj, havas nuntempe ĉirkaŭ 457 milionojn da loĝantoj sur teritorio de 30 milionoj da kvadrataj kilometroj. Du trionoj de la tuta loĝantaro estas sub la aĝo de 20 jaroj. Afriko ekspansias ne nur demografie (oni konjektas, ke ĝi atingos 800 milionojn da loĝantoj je la fino de la nuna jarcento), sed ankaŭ ekonomie kaj politike.

Ankaŭ la katolika Eklezio fariĝas pli kaj pli grava: la katolikoj kreskas firme de po du milionoj jare. Ili estis unu procento en 1900, kaj atingos 18 procentojn en la jaro dumila.

La procezo de afrikaniĝo de la episkoparo estas kuraĝiga fakto. Du trionoj de la Episkopoj de la kontinento estas afrikanoj. Konsiderante, ke la moderna evangelizado de Afriko komenciĝis nemulte pli ol antaŭ unu jarcento, oni devas agnoski, ke ni estas antaŭ Eklezio kun granda kreivo.

Sed, eĉ se estas kuraĝiga la nombra kresko de la baptitoj, ne mankas problemoj, kiujn kaŭzas la ŝtatigo de la lernejoj (ĝis antaŭ nelonge eminentaj kanaloj de evangelizado), la urbaniĝo, kiu elradikigis grandegajn hom-amasojn de la kamparoj, la rifuĝintoj, la malsufiĉo de pastroj (nur 17.122, kies du trionoj estas eksterlandanoj, kaj kiuj devas animzorgi po 3.302 fideluloj; 5.386 nepastraj religiuloj; 35.569 fratinoj kaj 125 konstantaj diakonoj).

Krom la politikaj malfacilaĵoj, inter ceteraj problemoj valoras mencii tiun pri la kristana geedziĝo kaj familio; eble gi estas la ĉefa problemo de la junaj afrikaj Eklezioj, kiel rimarkigis la Papo en sia parolado en Kinŝaso (Zairo). En pluraj regionoj 80% de la katolikaj geedzoj ne akceptas la religran geedziĝon, ĉar ili taksas ĝin tro peza.

Eble ĝuste pro tio Johano Paŭlo la 2-a, en la paroladoj faritaj dum siaj vizitoj en Afriko, plurfoje revenis al tiu ĉi temo: «Estu speciale aktivaj - li diris en Kaduna (Nigerio) al la katekistoj kaj al la katolikaj virinoj - en la diversaj iniciatoj favore al la familio. Kontribuu por aranĝi kaj mastrumi novajn centrojn de preparo de knabinoj al geedziĝo. Laboru en la geedziĝaj konsultejoj je dioceza nivelo. Helpu la familiojn trafitajn de malfaciloj, kaj defendu la vivon en ĉiuj ĝiaj fazoj, ekde la unua koncipiĝo-momento... En ĉiuj ĉi aferoj vi respegulas la homan tenerecon kaj dian amon de Kristo mem kaj de Lia Patrino».

Alia tasko, kiun hodiaŭ la afrikaj Eklezioj devas alfronti, estas la enkulturiĝo, tio estas la «enkarniĝo» de la EvangeIio en la lokajn kulturojn, devo kiu apartenas speciale al la indiĝena pastraro. «La afrikaj kristanoj - diris en la episkopara sinodo de 1974 Mons. Zoa, Ĉefepiskopo de Jaundeo (Karmerunio) - havas la taskon, en komuniko kun Petro, esprimi, celebri kaj travivi sian kredon en afrikana stilo».

Afriko, dum ankoraŭ longa tempo, bezonos eksterlandajn misiistojn, kiel ripetadas la plej engaĝitaj afrikaj Episkopoj; precipe ĝi bezonos fakulojn en diversaj kampoj de la animzorgado, ne nur tradicia (katekizado), sed ankaŭ moderna, kiaj la sociaj komunikiloj.

Estas komuna konvinko, ke la kristanismo havos brilan estontecon en Afriko, sed kondiĉe, ke ĉiuj kunlaboru kun humileco kaj fidemo.

(El «Popoli e Missioni» 19/1982, trad. B. C.)

 

al la indekso


 

 EKLEZIA VIVO EN AZIO

 

Azio estas la plej vasta kaj kompleksa el la kontinentoj. Krom tio, ke ĝi estas la fontloko de la religioj (hindua, hebrea, konfucea, ŝintoa, kristana, islama...), ĝi estas ankaŭ la teritorio de nerezistebla demografia kresko, de lepro, malsato, analfabeteco. Tamen, la azia mondo, pro enkonduko de la moderna progreso kaj organizado de la popolaj amasoj, estas preparanta la grandajn potencojn de la estonteco.

Kaj kian perspektivon havas la Eklezio? La statistikoj, kaj la rilato inter la kresko de la tuta loĝantaro kaj tiu de la kristanaro, ne estas kuraĝigaj. La «eta kristana grego» estas malpli ol tri procentoj de la tuta loĝantaro, kaj tiu misproporcio pli kaj pli grandiĝas.

Ankaŭ la soci-politika situacio ŝajnas ne favora al la evangeIizado. Krom landoj malkaŝe kontraŭaj al la misia kaj aktiva ĉeesto de la Eklezio, aliaj estas ne malpli problemodonaj, ĉar ili vidas en la katolikismo malhelpon al la apliko de iliaj principoj; aliloke, rekresko de naciismoj estigas rigidan sinfermon kontraŭ la kristanismo.

Pri la 60 milionoj da katolikoj kaj pri la 97 procentoj da nekatolikoj en Azio zorgas nur 27 mil pastroj, 6.600 fratoj kaj 87 mil fratinoj. Plej grava problemo estas, do, la malmultenombra apostolada personaro.

Alia problemo estas la urĝo de enkulturiĝo (adaptiĝo de la Evangelio al la lokaj kulturoj, sen perfidi ĝin): tiu procezo postulas studadon daŭran, paciencan, en bonvola dialogo kun la orientaj religioj.

Malgraŭ la supre menciitaj problemoj, la «eta grego» de Azio havas en si riĉaĵojn esperigajn por ĝi kaj modelaj por la Eklezioj de la aliaj kontinentoj. Inter tiuj riĉaĵoj, la azia Episkoparo faras mencion pri «metodo de preĝado riĉe evoluinta kuntrenanta la tutan personon, preĝado el profunda enmemiĝo kaj intimiĝo; tradicio de asketismo kaj abstinenco; kontemplopraktikoj komunaj kun la antikvaj orientaj religioj; formoj de simpligita preĝado; aliaj popolaj esprimoj de kredo kaj de pieco fare de homoj kiuj, en la ĉiutaga vivo, sincere adresas al Dio siajn korojn kaj mensojn».

Alia esperiga fakto estas la preskaŭ 12 mil grandaj Seminarianoj (9 mil en 1974), kiuj sin preparas al pastreco, kaj de kiuj oni speciale postulos, ke ili donu al sia Eklezio «azian vizaĝon».

(El la misia gazeto «Popoli e Missioni»; el la itala tradukis kaj koncizigis B. C.).

 

al la indekso


 

LA KANZONO DE ETULO

Laŭ antikva bretona legendo

 

Mortis panjo, kaj Etulo

hejme vivi ne plu povas;

ĉe l’ dezerta flamobrulo

tute sola li sin trovas;

poste siajn aĵojn prenas,

kaj kun vesto la plej bona

foren, al ekspedici’.

Cele al bonŝanc’ li venas

kun pakaĵo tre ĉifona

al la urbo, tien ĉi.

 

Post tuttaga marŝopeno

li al mastro sin prezentas:

«Ho bakisto, por posteno

jen lernant’, se vi konsentas».

La bakisto kun l’ edzino

ridas, ridas mirigita:

«Vere eta estas vi:

ĉe ni estas malinklino

por lernanto bebkvalita!

Vi ne taŭgas ja por mi».

 

Ĉe l’ palaco de la Reĝo

li prezentas sin fiere:

«Mi vagadas nun sen leĝo,

igu min soldato, vere!».

«Ĉu per lanco kai kiraso»

kun ridet’ la Reĝ’ admonas

«soldatiĝi volas vi?

Nutristinon vi bezonas!

Tro malgranda via raso:

vi ne taŭgas ja por mi».

 

 

 (*) Sori: supreniri.

Jen milito: ĝi teruras;

sangoplenaj kampoj, stratoj;

al la fajr’ Etulo kuras

en la vicoj de l’ soldatoj.

Kugloj dum atak’ senhalte

superflugas lin de alte

kvazaŭ kun kompat’ al li.

«Estas la viret’ ĉarmeta,

sed por ni tro malgrandeta:

li ne taŭgas ja por ni!»

 

La vizaĝon fine boras

al Etulo kuglo griza;

el la tru’ l’ animo soras (*)

al la alto paradiza.

Sankta Petro diras: «Bubo,

ni bezonas Ĉefangelon.

Vi ne faras eĉ Anĝelon

kaj eĉ etas por Kerubo...

Vi ne taŭgas ja por ni».

 

Sed el sia dia trono

Jesu’ Kristo subenvenas

al Etul’; kun ama tono:
«Kial tia dir’ senkora,

ho pordisto mishumora?

Etul’ restu tie ĉi.

Li ‘stas eta, en mizero,

sen amiko, dom’, espero:

por mi taŭgas ĝuste li...

Sankta Petro, ja en vero,

en ver’ diras mi al vi... ».

 

Guido Gozzano

El la itala tradukis Carlo Minnaja

 

 

al la indekso


 

MARTIRO EL FRISLANDO

 

Ĉiu katolika Esperantisto, se ne ĉiu katoliko, jam scias pri S. Maksimiliano Kolbe, kiu oferis sian vivon por kunkaptito en Auschwitz/ Oswięcim, kulmina gesto de franciskana sindediĉo al Dio kaj la proksimulo.

Malpli konata, eksterdube, estas alia pastra heroo de la naziaj koncentrejoj, kiu tamen ege similas diversmaniere al S. Maksimiliano. Temas pri la nederlandano (pli precize friso), Titus Brandsma, kiu pereis en Dachau en julio 1942.

Ankaŭ li, ĝisosta karmelano, elstaris pro speciala sindonemo al la Dipatrino. Ankaŭ li, spite al sano kronike malfortiìka, atingis altajn akademiajn honorojn, kiuj kulminis kiam oni nomis lin Rektoro de la Universitato de Nijmegen en 1932. Plue, kaj ankoraŭ simile al S. Maksimiliano, P. Brandsma multe okupis sin pri ĵurnalisma agado, kiel moderna kaj efika rimedo disvastigi la bonajn novaĵojn de la Evangelio.

Ĉi tiu agado efektive kostis al li unue la liberecon kaj fine la vivon mem. Jam en 1935 la nederlandaj Episkopoj elektis lin kiel Spiritan Konsilanton al la Sindikato de Ĵurnalistoj. Lia lasta devo ĉi-rilate estis komuniki al la redaktoroj de la katolika gazetaro gravan decidon - des pli malfacilan pro ĝiaj antaŭvideblaj sekvoj - fare de la Episkoparo: la redaktoroj nepre rezistu al naziaj postuloj, rifuzante publikigi ĉiun ajn reklamon por la nazia partio. Tiun decidon P. Brandsma sciigis ne poŝte, sed, kun granda morala kuraĝo, per serio da personaj vizitoj. Li ĵus kompletigis la rondvojaĝon, kiam la Gestare lin arestis.

En Dachau, kie la gardistoj lin persekutis per kruelaĵoj esceptaj eĉ en tiu fifamejo, P. Brandsma baldaŭ konatiĝis pro siaj kuraĝo, sindonemo kaj travidebla bonkoreco kristana. Nur kvin semajnojn li travivis tie, preĝante por la sadismaj torturantoj, konsolante kaj kuraĝigante kunkaptitojn, ĝis mortiga injekto ĉesigis liajn suferojn. Tamen li neforgeseble imponis al multaj, kies sola cetera intereso tiutempe estis la lukto por vivadi. “Se iu ajn estis martiro”, atestis kunsuferinto, “tio ja estis Titus”.

Dachau estis la lasta stacio de lia krucvojo. Ĉe la unua, en la malliberejo de Schevenigen, P. Brandsma jam verkis poemon, kies mesaĝo ne malpli validas por la hodiaŭa mondo. En Esperanto ĝi tekstas jene:

 

Jesuo, kiam mi rigardas Vin,

denove mi ekvivas de Vi mem.

Ĉar Via Koro daŭre amas min,

kvazaŭ per aparta amikem’.

Kuraĝon plian tio jam postulas,

aflikto devas esti mia ĝoj’;

ĉi-maniere mi al Vi similas,

kondukas al la Regno kruta voj’.

Mi estas en sufero ja benita –

por mi senteblas ne plu la dolor’,

sed sort’, ho Dio, plene elektita

por unuigi min kun Via Kor’.

Ĉi tie tutsilenta, tutsoleca,

mi restu, kie vintra frost’ tremigas;

forestu kompanio homfrateca -

ĉi tie izoliĝo ne lacigas.

Tial ke Vi, Jesuo, apudestas;

neniam pliproksimis amo Via.

Do restu kie mi, kaptito, restas,

Jesuo dolĉa, ĉefbonaĵo mia.

 

Roderic McDermott, Britio

 

al la indekso


 

NIKOLAO DE FLÜE

 

Antaŭ iom pli ol kvincent jaroj minacis interna milito inter la svisaj kantonoj, ĉar ili ne konsentis pri diversaj politikaj problemoi. En la lasta minuto, kiam jam ne ekzistis espero, ke oni povos eviti militon, kompromiso estis atingita dank’ al la konsilo de ermito Nikolao de Flüe (Niklaus von Flüe).

Kiu estis tiu homo, kies konsilo estis tiel respektata? Lia biografio kaj lia personeco estas tiel eksterordinaraj, ke ankoraŭ nun oni konsideras lin kiel patronon de Svislando. La katolikoj adoras lin kiel sanktulon, la protestantoj admiras lin kiel grandan saĝulon. La papo sanktigis lin en 1947, sed jam en la antaŭaj jarcentoj la homoj preĝis al li kaj pilgrimis al lia ermitejo.

Niklaus von Flüe vivis de 1417 ĝis 1487; dum kvindek jaroj li estis homo de la mondo, dum la lastaj dudek jaroj li estis ermito. La vortoj «homo de la mondo» povas esti miskomprenataj, li neniam estis mondano, sed li vivis kiel ordinara homo, havis familion, profesion kiel kamparano kaj transprenis politikajn oficojn.

Lia transiro en alian sferon ne estis sekvo de subita konvertiĝo aŭ vekiĝo, sed maturiĝis en homo, kiu jam kiel infano havis fortan religian senton. Oni rakontas ke ofte, kiam la aliaj knaboj petolis, li retiris sin por preĝi kaj ekzercis sin per fastado.

Niklaus von Flüe vivis en la kantono Obwalden, kiu estas tre montara regiono, en tiu epoko preskaŭ fortranĉita de la mondo, kaj tamen tiu memstara respubliko de kamparanoj tre vigle partoprenis en la politikaj kaj militaj bataloj, kiujn trairis la tiam ankoraŭ juna svisa federacio, en kiu Obwalden estis unu el la tri unuaj membroj.

Nikolao de Flüe estis tre respektata persono, li fariĝis membro de la kantona registaro, juĝisto, kaj en la militiroj li partoprenis atingante la rangon de kapitano. Tamen li fariĝis granda paciganto, kaj oni povas nomi lin la unua svisa pacifisto. Liaj spertoj en tiu mondo, kiu en tiu 15-a jarcento estis aparte maltrankvila, brutala kaj materialisma, tre turmentis lin. Tiu epoko, en kiu ankaŭ la eklezio trairis dekadencon, kiu fine provokis la reformacion, naskis ankaŭ fortan kontraŭan movadon; la mistikismo ekfloris, certe Nikolao estis influita de ĝi.

Kiam li estis kvindekjara, lia interna transformiĝo aŭ maturiĝo estis tiel forta, ke li sentis sin vokita de Dio por fariĝi ermito. Tamen li ne volis decidi tion sen la konsento de sia edzino Dorotea. Li havis kun si dek infanojn, la plej aĝa estis plenkreskulo kapabla transpreni la estradon de la farmobieno, la plej juna kuŝis ankoraŭ en la lulilo. Dorotea, pri kiu ni scias tre malmulte, konsentis fariĝi vidvino de vivanta viro, certe ne ĝoje sed libervole, ĉar ŝi ja konis la religiajn impulsojn de sia edzo. Nun estante kvindekjara, Nikolao forlasis hejmon kaj familion, kio en lia tempo vekis grandan atenton kaj eĉ kritikon, kaj li ekpaŝis al la direkto de Alsaco, kiu tiam estis centro de la mistikistoj.

En proksimeco de Bazelo li havis vizion, kiu revokis lin al lia patrujo, kaj nun Nikolao reiris hejmen, sed ne al sia domo, sed en la arbaron, en mallarĝa valo, kie li konstruis kabanon, post kiam alia vizio estis montrinta al li la lokon. Lia renomo kiel pia ermito tiel rapide kreskis, ke jam post unu jaro liaj samlandanoj konstruis al li kapelon, apud kiu ili konstruis por li ĉelon, kiu tamen estis tiel malgranda ke li eĉ ne povis rekte stari en ĝi. Tie li dormis sur la planko, li portis kuton kiel almozpetanta monako, neniujn ŝuojn, kaj li nek manĝis nek trinkis. Tiu daŭra fastado siatempe vekis admiron kaj dubojn, sed pri tio ekzistas tiom da dokumentoj, ke ni ne plu rajtas dubi pri tio.

Pri tiu temo kaj pri mirakloj, kiujn rakontas malnovaj kronikoj, mi ne volas insisti, sed ili ludis rolon en la ekleziaj procesoj en Romo, kiuj rezultigis en 1671 la papan deklaron ke Nikolao estas beatulo kaj en 1947, ke li estas sanktulo.

La nekutima elemento en la vivo de la ermito Nikolao estas lia rolo en la publika vivo; li ne vivis kiel izolulo en iu fora sovaĝejo, sed lia ermitejo estis tiel proksima al lia origina vilaĝo Sachselen, ke li ĉiun dimanĉon povis iri tien por ĉeesti la diservon.

Pli kaj pli da homoj pilgrimis al li, la piuloj por peti de li helpon en mensaj kaj korpaj malfacilaĵoj kaj malsanoj, la politikistoj por serĉi konsilojn. La pilgrimado al li farigis tiel grandskala, ke la registaro devis protekti lin kontraŭ la alfluon. Li mem kutimiĝis dediĉi la matenon al preĝado kaj meditado, dum poste oni povis viziti lin. Ankaŭ lia familio kelkfoje iris al li.

Dank’ al la spertoj dum sia antaŭa vivo, dank’ al la kontaktoj kun la mondo, li estis bone informita pri la publika vivo, kaj la konsiloj, kiujn li donis, baziĝis sur konkreta scio kaj sur eksterordinara inteligenteco. Li sciis nek legi nek skribi, sed li travidis la problemojn ĝisfunde kaj prijuĝis ilin senpartie. Pro tio, eĉ de malproskime venis al li senditoj de eksterlandaj potencoj, por ekscii lian opinion pri politikaj problemoj aŭ peti lian arbitradon. Inter tiuj liaj petitaj intervenoj la plej grava estis sendube lia perado kaj repacigo de la svisaj federacianoj en 1481, dank al kiu li efektive savis la federacion en plej kriza momento.

Arthur Baur (laŭ Svisa Radio lnternacia)

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

La Redaktoro trafe respondis al samideanino de Nederlando (v. EK 7/1982, p. 103), al kiu ne plaĉas la enhavo de EK.

Se ŝi konus la ĉeĥan lingvon, mi volonte abonus por ŝi iun ĉeĥan gazeton. Tie oni ne laŭdas Okcidenton; kaj se tiu samideanino tralegus nur unu ekzempleron, ŝi verŝajne akirus la opinion, ke tiu «Oriento» estas surtera paradizo.

Ankaŭ pri la Papo oni ne skribas tie; se hazarde jes, tamen nur klaĉmaniere.

El Ĉeĥoslovakio

 

La «Veterana Esperantista Klubo» (ĉe s-ino Julie Winter, Wolfhagen 1, F.R. Germanio) decidis, kiel kontribuon al la celebrado de la 100-jara datreveno de Esperanto, registri ĉiujn vivantajn malnovajn geesperantistojn el la tuta mondo, kiuj lernis Esperanton antaŭ 1948.

La koncernatoj bonvolu anonci sin ĉe la supre indikita adreso, konigante sian nomon, adreson, jaron de naskiĝo kaj jaron de Esperantiĝo.

Ĉar oni planas raporti pri la rezultoj de la enketo jam okaze de la venontjara Universala Kongreso en Budapeŝto, la koncernatoj sin anoncu kiel eble plej rapide.

 

al la indekso


 

HISTORIECO DE JESUO KRISTO

 

Kiajn historiajn dokumentojn lasis la antikveco pri Jesuo? Ili devenas el tri diversaj medioj: juda, pagana kaj kristana. Tre diversaj, kaj eĉ inter si kontraŭaj, ili tamen tute akordas almenau super la fakto de la historia ekzisto de Jesuo. Ni mallonge pritraktu la paganajn kaj la kristanajn fontojn.

 

Paganaj fontoj

 

Ili konsistas el atestoj de romiaj verkistoj. Plinio, Tacito, Suetonio, kiuj hazarde pritraktas la aferon. Plej rimarkinda estas la atesto de Tacito (ĉirkaŭ la jaro 115 p.K.): «Tiu ĉi nomo - kristanoj - devenas el Kristo, mortkondamnita de provincestro Poncio Pilato, sub imperiestro Tiberio. Tiu abomeninda superstiĉo, tuj subpremita, denove revigliĝadis, ne nur en Judlando, fontloko de tiu malbonaĵo, sed ankaŭ en Romo...». En ĉi tiu dokumento impresas la kontrasto de la prijuĝo de la romia verkisto, kun tiu de la evangeliistoj. Laŭ Tacito la Evangelio estas tute alia ol «bonmesaĝo»! Ankaŭ la aliaj nekristanaj atestantoj pri Jesuo apartenas al la plej aŭtoritataj reprezentantoj de la romia kulturo de la fino de la unua jarcento kaj komenco de la dua, kaj abunde pruvas la historian ekziston de Jesuo.

 

Kristanaj fontoj

 

Ĉirkaŭ la jaro 30-a p.K., novaĵo disvastiĝas tra Palestino: Jesuo la Nazaretano, krucumita sub Poncio Pilato en la Paskaj tagoj, mirinde reviviĝis. Kelkaj galileanoj, estintaj liaj disciploj, energie deklaras, ke ili lin vidis en diversaj aperoj. Nun ili nomas lin Kurios (Sinjoro) kaj Kristo (Sanktoleito, Mesio). Liaj kredantoj kunvenas por preĝi, dispecigi la panon, kaj aŭskulti la instruon de la apostoloj. Ĉi-lastaj liberparole anoncas al ĉiuj la Dian Evangelion (Bonmesaĝon), kiu konsistas en Jesuo mem, Savanto de ĉiuj, judoj kaj paganoj. Tiu ĉi historia atesto devenas el Luko, klera kristano el urbo Antiokio, kiu verkis libron titolitan «Agoj de la Apostoloj».

Gravas rimarki la karakterizojn de ĉi tiu dokumentado:

- ĝi konsistas ne el tekstoj, sed el movado de homoj predikantaj Jesuon;

- tiu anonco estas prezentata kiel senpera, persona atesto de la predikantoj;

- laŭ tiuj predikantoj/ atestantoj, Jesuo estas la Mesio, kiu starigas la delonge atendatan Regnon de Dio.

Sur ĉi tiu historia fono formiĝis la Evangelioj kaj la aliaj libroj de la Nova Testamento.

(El “Missioni Consolata”, trad. B. C.)

 

al la indekso


 

KIAL LA 25-A DE DECEMBRO?

 

La 25-a de decembro memorigas ne la daton, sed la fakton de la naskiĝo de Jesuo. La Kristnasko-festo originis en Oriento, kie ĝi estis celebrata la 6-an de januaro. Enkondukite en Okcidenton, ĝi estis fiksita je la 25-a de decembro. La jaro, en kiu tiu festo estis starigita en Okcidento, ne estas certa: ĉiuokaze, laŭ la plej novaj esploroj, ne antaŭ la jaro 243-a kaj ne post la 336-a.

Kial ĝuste la 25-a de decembro? Kelkaj studuloj opinias, ke oni elektis ĝin por kontraŭmeti la celebron de la naskiĝo de Jesuo al la pagana festo de la naskiĝo de la «Nevenkebla Suno», fiksita de imperiestro Aŭreliano (inter 270-a kaj 275-a) ĝuste je la 25-a de decembro, tio estas 4 tagojn post la vintra «sunhalto» (t.n. «solstico»).

Interne de la kristana mondo, la starigo de festo dediĉita al la surtera, homa naskiĝo de Jesuo, celis energian emfazon de la enkarniĝo de Dio, kiu estis neata de Ario kaj liaj disĉiploj.

El «Missioni Consolata», trad. B. C.

 

al la indekso


 

 KIU ESTAS LA ĜUSTA JARO DE LA NASKIĜO DE JESUO?

 

Ni estas en la jaro 1982-a de la kristana erao, sed Jesuo ne naskiĝis antaŭ ĝuste 1982 jaroj. Neniu, ĝis nun, kapablis indiki la ĝustan daton de Lia naskiĝo.

La kutimo kalkuli la jarojn ekde la naskiĝo de Kristo estis komencita en la 6-a jarcento de monaĥo el Orienta Eŭropo, Dionizio la Malgranda. Li fiksis la naskiĝon de Jesuo (tio estas, la komencon de nia erao) en la jaro 754 post la fondo de Romo. Sed liaj kalkuloj ne estas ĝustaj. La evangeliistoj Luko kaj Mateo fiksas la naskiĝon de Jesuo je la epoko de Herodo la Granda, reĝo de Judlando; kaj el la Evangelio ni scias, kion faris Herodo sekve de tiu naskiĝo, nome la «murdegon de la senkulpuloj». Sed ni ankaŭ scias, nekontesteble, ke Herodo mortis en la jaro, kiun ni nomas «kvara antaŭ Kristo». Konsidere de tio, kaj de aliaj argumentoj, la modernaj studuloj pensas, ke Jesuo naskiĝis inter la kvara kaj la sesa jaro antaŭ nia erao.

Sed ĉi tie estiĝas alia problemo, nome tiu de la registrado (tio estas, oficiala entabeligo de la subuloj) ordonita de imperiestro Aŭgusto. Pri ĝi la studuloj faris plurajn hipotezojn, tamen sen konvinkaj solvoj. Kiel konate, la Evangelio de Luko rakontas, ke Jozefo kaj Maria iris al Betlehemo okaze de registrado ordonita de Aŭgusto, kiam la regiono Sirio estis regata de guberniestro Kirenio. El historiaj fontoj ni scias, ke en la epoko de Kirenio okazis nur unu registrado, en la jaro sesa aŭ sepa de nia erao (tio estas, post Kristo). Sed tiutempe Jesuo jam havus ĉirkaŭ 11 jarojn. Ĉu antaŭe okazis alia registrado? La opinioj estas malsamaj. Nuntempe ni ne povas prezenti solvon de la problemo. Ĝin serĉadas, pasie, ĉiutendencaj studuloj.

El «Missioni Consolata», trad. B. C.

 

al la indekso


 

KIAL TIOM DA MARTIROJ?

 

Sendube, la kristanismo havas pli multe da martiroj ol la ceteraj religioj. Jesuo mem antaŭavertis pri tio la disĉiplojn: «Oni persekutis min, oni persekutos ankaŭ vin».

Neniu parolo iam plenumiĝis tiel laŭvorte. La naskiĝo kaj kresko de la Eklezio okazis sub la signo de la martiriĝo. Kiel unua elverŝis sian sangon la diakono Stefano: unua ero de ĉeno, kiu daŭras laŭlonge de la jarcentoj. Ĉiuj apostoloj, escepte de Johano, mortis kiel martiroj. La unuaj 31 papoj, de Petro ĝis Eŭsebio, mortis en la sama maniero.

Sed la martireco ne estas ekskluziva sorto de papoj, episkopoj, pastroj kaj diakonoj. Ja, pli multenombraj estas la laikoj, kiuj pagas per la sango sian kredon en Kristo: viroj kaj virinoj, maljunuloj kaj infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj: jen soldatoj, kiuj rifuzas adoradi la oficialajn diaĵojn; jen knabinoj, kiuj pro konsciencaj motivoj malakceptas la edziniĝon; jen popolanoj trenitaj en juĝejojn kaj kondamnitaj nur pro tio, ke ili estas kristanoi. Kaj la martiroj farigas legio, sennombra amaso.

Per la edikto de imperiestro Konstanteno la perforto de la persekutadoj ĉesas, sed ade ĝi pretas denove eksplodi, ĉiufoje kiam la kristanismo ekkonfliktas kun la nescio, la superstiĉoj kaj la malamo de la homoj. La historio de la kristanismo, de la komenco ĝis la nunaj tagoj, estas plena de persekutadoj.

Kial tiom da martiroj? Oni povus respondi: ĉar la sango de la martiroj purigas la Eklezion; ĉar ĝi estas semo de novaj kristanoj. Sed pli vera respondo estas alia. Ĝi konsistas en la «mistero de la kruco», tra kiu efektiviĝas la elaĉeto. Alivorte: la martiroj ekzistas, ĉar ekzistas la Krucumito.

El «Missioni Consolata». El la itala tradukis B. C.

 

al la indekso