Enhavo de Espero Katolika numero 4-5/1983

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

Sur la kovrilo: Papo Johano Paŭlo la dua malfermas la Jubileon de la Elaĉeto

 

 

 

 


 

SANKTA JARO POR LA PACO

 

Ĉu povas havi signifon la celebrado de Sankta Jaro en ĉi tiu hodiaŭa mondo? Ĉu ĝi povas stimuli la nuntempan homon al preĝo kaj pentofaro? La respondo de Papo Johano Paŭlo la dua estas jesa: pro tio li lanĉis eksterordinaran Jubileon, por memorigi la 1950-an datrevenon de la Elaĉeto fare de Kristo. En la buleo, per kiu la Papo deklaris la Sanktan Jaron, estas dirite, ke la repaciĝo kun Dio, pere de la pentofaro de la unuopaj fideluloj kaj de la kristanaj komunaĵoj, naskos «novan sindevigon de ĉiu kaj de ĉiuj je la servo de la repaciĝo inter ĉiuj homoj, je la servo de la paco inter ĉiuj popoloj». En ĉi tiu perspektivo, la Sankta Jaro celas ankaŭ emfazi la rolon de pentofarado kaj repaciĝo en la eklezia vivo. Jen kial la Papo malfermis la jubilean dokumenton per la frazo «Malfermu la pordojn al Kristo!»: tiu sama devizo, per kiu li estis adresinta sin al la homoj de la tuta tero, komence de sia papeco.

Meritas mencion, pri tio, la ekumena karaktero, kiun la Papo strebas doni al la Sankta Jaro: «Mi deziregas, kun emocia espero, reciprokan renkontiĝon de intencoj en ĉiuj, kiuj kredas je Kristo», nome, de ĉiuj kristanoj, kiujn la Papo nomas «niaj gefratoj». Por iniciati geston de bonvolo, Papo Wojtyła esprimis gran kontentecon pro la temo de la Kunveno de la Ekumena Ekleziara Konsilio, kiu okazos venontan aŭguston en Vankuvero (Kanado) pri «Jesuo Kristo, vivo de l’ mondo».

Ne malpli ol centmil personoj (pilgrimantoj, tradiciaj turistoj kaj gastoj ĉe geparencoj kaj geamikoj) aldoniĝis al la romanoj, okaze de la solena malfermo de la Sankta Jaro en la kvar romaj ĉefbazilikoj (S. Petro en Vatikano, S. Johano en Laterano, Sankta Maria la Granda kaj S. Paŭlo ekster la Muroj). La hoteloj kaj la aliaj gastejoj prezentis la plenplena aspekton de la grandaj okazoj.

El praktika vidpunkto, la oficialaj instancoj aranĝis planojn por asisti la pilgrimantojn, por preventi krimojn kaj eviti misfarojn, por plioftigi la transportilojn (fervojajn, aŭtobusajn kaj aviadilajn). Rilate la prezojn, la vivkostoj estas ĉijare 10 ĝis 15% plimulte ol en pasinta jaro; sed la fremdaj turistoj estas pli modere tuŝataj de tio, pro la intertempa devalutiĝo de la itala liro. Krome, okaze de la Sankta Jaro plenritme agadas multaj religiaj institutoj, kiuj gastigas la pilgrimantojn je kostoj tre pli malaltaj ol la normalaj turismaj ejoj.

 

Giulio Toth, laŭ Radio Roma-Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

NE NUR BUKEDOJ EL MIMOZOJ

 

8-an de marto, Tutmonda Tago de la Virino

 

En la Tutmonda Tago de laVirino plurloke okazis manifestacioj kaj debatoj pri tiu ĉi temo, kiu koncernas duonon de la tuta homaro.

Transe de la donaco de mimozoj (la floroj, kiuj estas simbolo de la virino), transe de ideologiaj kaj partiecaj prezentoj, oni konstatis, ke «la problemo de la virino» ankoraŭ estas malfermita.

Sendube kreskis la konscio pri la digno kaj rolo de la virino: «Estas afero de ĉiuj konata la eniro de la virino en la publikan vivon: pli rimarkinda, eble, ĉe popoloj de kristana civilizacio; malplirapida, sed ĉiam grandaskala, interne de la aliaj tradicioj kaj civilizacioj. Ĉe la virino, fakte, pli kaj pli fariĝas klara kaj aktiva la konscio de sia propra digno. Ŝi scias, ke ŝi devas ne permesi esti rigardata kaj traktata kiel ilo; ŝi postulas esti konsiderata kiel persono, ĉu en la kadro de la hejmo, ĉu en tiu de la publika vivo» (Papo Johano la 23-a).

 

Diversaj feminismoj

 

Por la emancipiĝo (t.e. liberiĝo) kaj egalrajteco de la virino bataladas diversaj feminismaj movadoj. Ne ĉiuj formoj de feminismo estas same akceptindaj.

Tiu radikala feminismo, kiu strebas abolicii la familion, kvazaŭ ĝi estus malliberiga establaĵo; kiu ĉiuokaze favoras al la eksedziĝo; kiu prezentas la abortigon kiel signon de civilizacio; tiu tute ne flegas la verajn valorojn de la virino. Kaj tiu feminismo, kiu estas nura imito de la virismo (kiu tro ŝatas kiel valorojn la fizikan forton, la eksteran aktivismon, la materian produktivon, la agresemon), tiu estas en si mem kondamnita al malvenko.

Aŭtentika feminismo estas tiu, kiu rigardas la virinon egalvalora kiel la viro, kaj komplementeca kun li: «Ĉar kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ viro estas per virino; sed ĉio estas el Dio» (1Kor 11, 12). Tiu ĉi feminismo, kune kun la egalvaloreco, evidentigas ankaŭ la specifan diferencon de la virino kompare kun la viro. Ĉi-koncerne, ne plu aktualas unuflankecaj teorioj, kiuj asertas ke ĉiu diferenco estas aŭ nur soci-historia (kaj do ŝanĝebla) aŭ nur genetika (t.e., nepre destinita ekde la koncipiĝo): «La sociologoj pli kaj pli konscias la potencialan gravecon de la genetikaj faktoroj; kaj la genetikistoj faras hodiaŭ ĉiun strebon por inkluzivi la sociajn kaj kulturajn faktorojn en la modelojn por esploro de la individuaj diferencoj» (Eaves).

La specifeco de la virino estas ne nur korpa (organoj por gravedo kaj mamnutrado), sed ankaŭ psika kaj spirita: «La homa korpo, kun sia sekso kaj sia vireco kaj ineco, rigardata en la mistero mem de la kreado, estas ne nur fonto de fekundeco kaj generado, kiel en la cetera natura ordo, sed ĝi inkluzivas, ekde la komenco, geedzecan karakteron, t.e. la kapablon esprimi amon» (Papo Johano Paŭlo la dua). Tio, iusence, estas vera ne nur je nivelo de geedza paro, sed ankaŭ de socia vivo. En ĝi la virino rajtas kaj devas partopreni pli multe ol nuntempe, sed ŝi devas tion fari sen perfidi sian virinecon, ne nur ĉar tio estas ŝia rajto, sed ankaŭ ĉar la socio bezonas ankaŭ la virinecajn valorojn, por fariĝi pli justa kaj harmonia.

 

Virinaj valoroj

 

Sed: kiuj estas la virinaj valoroj? Ĉu oni ne riskas difini kiel «virinecajn» iujn valorojn, kiuj fakte estas nur historiaj kondiĉaĵoj? La risko ja ekzistas, kaj la vojo al aŭtentika feminismo ankoraŭ estas longa. Sur tiu longa vojo ĉiuj, viroj kaj virinoj, havas gravajn respondecojn. Malgraŭ la ŝajna libereco, la nuna socio, en kiu regas perforto kaj profitemo, kaprico kaj malfideleco, prostituado kaj pornografio, estas malfavora al vera liberigo de la virino.

La kristana kredo taksas la virinon ne surbaze de ŝia produktivo aŭ de ajna «komerca valoro», sed laŭ tio, ke, sen diferenco inter viro kaj virino, «ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo» (Gal 3, 28). Tial la Eklezio, sen kompromisoj kun nekristanaj mondkonceptoj, sed eluzante la modernajn antropologiajn sciojn, kaj legante la «signojn de la tempoj», povas montri al la mondo la esencan dignon de la virino. Sed ni ĉiuj devas klopodi, por pli profunde kompreni tion kaj ĝin apliki en la konkreta vivo. La papaj instruoj en la ĉiusemajnaj ĝeneralaj aŭdiencoj jam delonge pritraktas ĉi tiun temon.

Estas evidente, ke ne sufiĉas donaci bukedon el mimozoj unu fojon en la jaro...

 

Battista Cadei

 

 al la indekso

 


 

 EN KIU SENCO LA RESUREKTO DE JESUO ESTAS HISTORIA

 

Por eviti miskomprenojn, konvenas distingi inter realeco kaj historieco. Historia estas realaĵo, kiu okazas en la tempo, kaj estas analizebla laŭ rilatoj de kaŭzanto kaj kaŭzato. Sed ne ĉiuj «realaĵoj» estas tuŝeblaj kaj esploreblaj per «historiaj» procedoj. Ekzemple: la amo inter du personoj sendube estas io «reala»; sed ĉu ĝi estas ankaŭ «historia», tio estas, videbla kaj mezurebla? Ĉio historia certe okazis, sed ne ĉio okazinta estas historia. Konklude: la realaĵoj estas pli ampleksaj ol la historiaĵoj.

Laŭ la Nova Testamento la releviĝo de Jesuo Kristo estas realo, kiu transas la historion en la senco supre klarigita, ĉar ĝi estas evento ne klarigebla per sperteblaj kaŭzoj.

Tamen, la «fakto» de la resurekto de Jesuo lasis profundajn postsignojn, per kiuj ĝi eniris en la historion. Ili estas:

- la aperoj de la reviviĝinta Jesuo, pri kiuj atestas la Evangelioj kaj Paŭlo;

- la radikala ŝanĝiĝo de la apostoloj, kiuj, post la krizo kaj la forkuro okaze de la kondamno de Jesuo, fariĝis senlimaj atestantoj de lia resurekto, ĝis la martiriĝo;

- la formiĝo kaj la daŭra ekzisto de la Eklezio, ĉar «se Kristo ne resurektis, nia predikado estas senfundamenta kaj nia kredo estas vana» (1 Kor 15, 14).

Battista Cadei

 

al la indekso


 

LI REVIVIĜIS

 

La trian tagon post la morto de Jesuo, du el liaj eksaj sekvantoj, jam nun seniluziaj, estis survoje al sia vilaĝo Emaŭso, 12 kilometrojn for de Jerusalemo. Subite fremdulo egalpaŝis flanke de ili, kaj demandis:

- Kial vi aspektas tiel malĝoje?

- Ĉu vi sola estas tiel fremda en Jerusalemo, ke vi nescias la eventojn de ĉi tiuj tagoj?

- Kio? - demandis la nekonato.

Tiam la du disĉiploj komencis paroli pri Jesuo la Nazaretano, granda en agoj kaj paroloj, pri kiu ili esperis, ke li restarigos Izraelon; sed antaŭ tri tagoj li estis mortigita, seniluziigante ĉiujn. Kaj la nekonato:

- Ho stultaj kaj malmolkoraj ĉe kompreno de la Biblio: ĉu Kristo ne devis tion ĉion trasuferi, kaj formorti, kaj tiele atingi sian gloron?

Kaj li komencis pruvi tion, surbaze de la Biblio.

En Emaŭso la okuloj de la disĉiploj malfermiĝas, kaj ili malkovras, ke tiu nekonato, kiu ilin riproĉas, kiu klarigas ke la profetoj jam antaŭdiris ĉion, kiu per siaj vortoj plenigas ilian koron de arda fervoro, estas Jesuo mem, la Resurektinto.

Antikva kristana himno tekstas jene:

“Via resurekto, ho Kristo Savanto,

lumigis la mondon”.

Falkte, la resurekto de Kristo estas la fundamento de la kristana kredo kaj espero: “Dio... nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj” (1 Pet 1, 3).

Baldaŭ la sekvantoj de Kristo forlasis la observadon de la sabato kaj alprenis kiel festo-tagon la dimanĉon, ĝuste memore de la reviviĝo de Kristo.

La disĉiploj, post la sperto de la resurekto de Jesuo, sentis tian ardon en sia koro, ke ili ne plu timis, sed kurage predikis sian kredon ĝis la martiriĝo. Tiele la kristano devas ne kaŝi sian kredon en la sekreto de sia koro, sed ĝin esprimi, ĉu sanktigante la dimanĉan tagon, ĉu per kohereco en sia cetera vivo, ĉar li vivas atende de la resurekto de sia korpo, laŭ la vortoj de Paŭlo: “Se enestas en vi la Spirito de tiu, kiu relevis Jesuon el morto, li donos vivon eĉ al viaj mortaj korpoj per sia Spirito, loĝanta en vi” (Rom 8, 11).

Per sia kohereco la kristano devas anonci ĉi tiun esperon al la mondo. Tiu ĉi espero harmonias kun la plej profundaj aspiroj de la homa koro, laŭ la vortoj de sankta Aŭgusteno: “Vi faris nin por vi, Sinjoro, kaj maltrankvilas mia koro, ĝis trankvilon ĝi trovos en vi”.

Per Kristo kaj en Kristo ricevas lumon la enigmo de la homa suferado, kiu sen la Evangelio nin subpremas kaj malesperigas.

La prakristanoj havis pli profundan senton de la fundamenteco de la reviviĝo de Jesuo., kaj Pasko estis ilia ununura jara solenaĵo. En la postaj jarcentoj la homoj estis pli impresitaj de la suferado kaj morto de Jesuo. Ĉu tio dependas de jeno, ke suferado kaj morto estas homaj spertaĵoj, dum la reviviĝo estas nespertebla? Aŭ ĉu pro tio, ke ankaŭ ni meritas la Jesuan riprocon: “Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj!” (Luk 24, 25)?

Battista Cadei

 

al la indekso


 

KRISTO NE HAVAS MANOJN

 

Kristo ne havas manojn:

Li nur havas niajn manojn,

por hodiaŭ plenumi sian laboron.

 

Kristo ne havas piedojn:

Li nur havas niajn piedojn,

por gvidi la homojn al siaj vojoj.

 

Kristo ne havas lipojn:

Li nur havas niajn lipojn,

por rakonti pri si al la aliaj.

 

Kristo ne havas rimedojn:

Li nur havas nian helpon,

por konduki la homojn al si:

 

ni estas la nura Biblio,

kiun la homoj ankoraŭ legas;

ni estas la lasta mesaĝo de Dio,

skribata per diroj kaj faroj.

 

Anonimulo de la 14-a jarcento

tradukis Battista Cadei

 

 al la indekso


 

 

LA EKLEZIO KAJ LA SOCIAJ KOMUNIKILOJ

1983: jaro de la komunikadoj

 

Rolo de la komunikado en la nuna epoko

 

Pli-malpli densa «arbaro de antenoj» sur la tegmentoj, ne nur de urbaj palacoj, sed ofte ankaŭ de vilaĝaj kabanoj, montras, ke vasta reto da komunikadoj pli-malpli dense kunligas la tutan mondon... La rolo de la komunikiloj (gazetaro, kino, telefono, radio, televido, ktp) en la nuna mondo ne estas subtaksinda. Tion pruvas, interalie, la fakto ke Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 1983-an «Jaro de la komunikadoj», kaj siaflanke la katolika Eklezio, laŭ decido de la Vatikana Koncilio, celebras ĉiujare la «Dimanĉon de la sociaj komunikadoj».

La teknikaj progresoj en ĉi tiu kampo estas mirindaj kaj senĉesaj. En la pasinta jarcento aperis la telegrafo kaj la telefono; en la nuna venis la radio kaj la televido; jam nun aktualas la komputero kaj la informadiko. Telekomunikaj satelitoj orbitas je alteco de 36 mil kilometroj super la tero, kaj disradias bonkvalitajn sonojn kaj bildojn sur ĉiujn mondo-partojn. Baldaŭ eblos, per simpla ŝalto de televid-aparato, ricevi hejme plej diversajn informojn, stokitajn en la tiel nomataj «bankoj de datumoj».

Ni ne devas imagi, ke tiu ĉi senhalta evoluo alportas nur «pli grandan komforton» (rapidajn informojn kaj kalkulojn, filmojn hejme...): ĝi ŝanĝis kaj ade ŝanĝas nian vivmanieron kaj eĉ penso-manieron. Netroigebla estas la rolo de la amas-komunikiloj por la nuna evoluo en la kampoj de agrikulturo, industrio, komercado, kuracado, por ne paroli pri klerigado, politiko kaj disvastigado de ideologioj, tiel ke praviĝas la aserto: «komunikado estas tiel esenca por la socia organismo, same kiel la cirkulado por la homa organismo» (Stefanizzi).

 

Malekvilibro en la komunikado

 

«En mondo, kiu dank’ al la mirinda progreso kaj rapida disvastiĝo de la amas-komunikiloj, fariĝis pli kaj pli interdependa, la komunikado kaj informado hodiaŭ konsistigas potencon, kiu povas celtrafe alkceli la grandan kaj noblan paco-aferon, sed aliflanke ankaŭ akrigi streĉitecojn kaj favori novajn formojn de maljusteco kaj de malobservo de la homrajtoj» (Johano Paŭlo la dua).

Unu el la kaŭzoj de maljusteco konsistas en la malegala distribuo de la komunikiloj (kaj, do, de la komunikado). Unua ekzemplo: la loĝantoj de la industriaj landoj, t.e. 30% de la tuta homaro, posedas 90% de la telefonaparatoj en la mondo, dum la ceteraj 70% da mondloĝantoj havas nur 10% da telefonoj.

Dua ekzemplo: la mondskalaj inform-agentejoj, kiuj preskaŭ ekskluzive «nutras» per aktualaĵoj la presajn, radiajn kaj televidajn gazetojn de la tuta mondo, estas tre maImuItaj, nome: Reuter (Londono), France Press (Parizo), Associated Press kaj United Press International (Vaŝingtono), Tass (Moskvo) kaj Nova Ĉinio (Pekino). La unuaj kvar reprezentas la interesojn de la okcidentaj industriaj landoj, kaj la aliaj du estas registaraj kaj partiaj organoj de orientaj landoj. Brulego (aŭ politikaĵo), kiu koncernas Parizon aŭ Moskvon, havas pli grandan eblecon aperi sur gazeto de Tajlando aŭ Zairio, ol samdimensia brulego (aŭ politikaĵo) kiu koncernas senpere ĉi-lastajn landojn. La Tria Mondo restas, por tiel diri, «senvoĉa»: «La informado - konstatas Johano Paŭlo la dua - se ĝuste pripensi, neniam estas neŭtrala, sed ĉiam ĝi respondas, almenaŭ implice kaj intence, al principaj elektoj».

Tial ni komprenas la sencon de la slogano lanĉita en 1966 en la kvina Konferenco de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj de la nealiancitaj landoj en Kolombo: «Nova internacia informa ordo estas same urĝa kiel nova internacia ekonomia ordo».

La nuna «Internacia Jaro de la Komunikadoj» havas jenan subtitolon: «Instalado de substrukturoj de komunikado», por signifi ke estas bezonataj konkretaj iniciatoj por forigi misekvilibrojn kaj «doni voĉon al la senvoĉaj».

 

Taskoj de la Eklezio

 

Kiel ĉiuj homaj problemoj, ankaŭ tiuj ligitaj kun la amas-komunikiloj interesas la Eklezion. La dua Vatikana Koncilio pritraktis la aferon per la dekreto Inter mirifica (jaro 1963): «La Koncilio... kredas kiel sian devon pritrakti kelkajn problemojn koncerne la sociajn komunikilojn, fidante, ke... tio utilos ne nur al la animoj de la fideluloj, sed ankaŭ al la progreso de la tuta homaro».

La Pontifika Komisiono por la Sociaj Komunikiloj publikigis en 1971 anim-zorgan Instrukcion, kiu interalie parolas pri la moralaj devoj rilate la publikan opinion, pri la rajto al informado kaj informiĝo, pri la objektiveco kontraŭ la tento de sensaciaĵoj aŭ ĉiaspecaj manipuladoj. Koncerne la rilatojn de la katolikoj al la mondo, la Eklezio:

- informas la mondon pri si mem;

- kIopodas kompreni la mondon;

- starigas kun ĝi kompetentan kaj lojalan dialogon.

Por plenumi siajn devojn rilate la amas-komunikilojn, la Eklezio disponas pri internaciaj katolikaj organizaĵoj, por la gazetaro (UCIP), la kino (OCIC), la radio kaj televido (UNDA).

Fine, por konsciigi la katolikojn pri iliaj devoj ĉi-koncerne, la Eklezio ĉiujare celebras la «Dimanĉon de la sociaj komunikiloj» (ĉi-jare ĝi okazis la 15-an de majo). Lige kun tiu «Dimanĉo» la Papo lanĉas mesaĝon, en kiu ĉiufoje li traktas apartan aspekton de la problemaro. La temo de ĉi tiu jaro estis: «La sociaj komunikiloj por la akcelo de la paco». Ni citas el la papa mesaĝo:

«La lojala akcepto de la logiko de la paca kunekzistado en la diverseco postulas konstantan aplikon de la dialogo-metodo, kiu, agnoskante la rajton de ĉiuj flankoj al ekzisto kaj sinesprimo, asertas la devon, ke ĉiuj partioj integriĝu, por atingi tiun superan bonon, kiu estas la paco, kontraŭ kiu nuntempe stariĝas, kiel dramoplena alternativo, la minaco de atoma detruo de la homa civilizacio». La agantoj de la sociaj komunikiloj ja rajtas ĝui liberecon, sed samtempe ili havas «precizajn devojn rilate la veron, rilate la publikon, kaj rilate la komunan bonon de la socio».

H. Montano

 

al la indekso

 


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

+ D-ro Adolf Halbedl, Aŭstrio (li mortis 19.3.1983, nur kelkan tempon antaŭ la atingo de 90 jaroj. Li estis aktiva Esperantisto, ankaŭ por IKUE, dum preskaŭ 75 jaroj);

+ S-ro Giuseppe Carassa, Italio (li mortis preskaŭ 95-jara; li estis Esperantisto dum pluraj jardekoj);

+ Mons. Igino Cardinale, Apostola Nuncio en Bruselo (en 1982 li oficiale salutis, perletere, la Universalan Esperanto-Kongreson en Antverpeno, Belgio);

+ Sac. Jerzy Pojda, Pollando.

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso

 


 

EKLEZIO KAJ MALARMADO

 

Firma kaj definitiva kondamno de la uzado de atomaj armiloj, kaj vigla peto ĉesigi la atoman sinarmadon de la superpotencoj: jen la kernaj punktoj de la animzorga letero aprobita kun grandega plimulto, en Ĉikago, de la usonaj Episkopoj, post du jaroj da debatado.

La dokumento, kiu difinas en oficiala maniero la sintenon de la usona eklezia regantaro rilate la temon de atomaj armiloj kaj de milito en la atoma epoko, kvietigos, almenaŭ dummomente, la polemikojn naskitajn, en Okcidento kaj interne de la katolika Eklezio mem, de la iniciato de la usona Episkoparo. La animzorga letero (grandparte konata, en siaj ĉefaj trajtoj, jam de kelka tempo), estis aparte kritikita, en siaj pli fruaj versioj, de la usona registaro, kiu akuzadis, ke ĝi ne sufiĉe konsideras la sindefendajn bezonojn de Okcidento. La kondamno de la atoma sinarmado (des pli grava, ĉar ĝi venas el Episkoparo de lando engaĝita unuarange en la demando pri malarmado, kaj kie vivas 40 milionoj da katolikoj), koncernas la tiel diritan «unuan frapon», kaj ne ankaŭ la reagon kontraŭ eventuala alies atoma atako; malgraŭ ĉi tiu nekompleteco, la kondamno de la unua hipotezo estas neta kaj sen ŝanceliĝoj, kvankam la strategio de la Nordatlantika Pakto antaŭvidas iun «limigitan atoman respondon» en kazo de agreso fare de pli fortaj malamikoj provizitaj per konvenciaj armiloj.

Dum la preparado de la letero, la usonaj Episkopoj havis kontaktojn ankaŭ kun la Papo, kun altrangaj ekleziuloj kaj kun la reprezentantoj de la eŭropaj Episkoparoj. Ĉi tiuj lastaj esprimis sian malaprobon de la neta starpunkto de la usonaj Episkopoj, kiuj kondamnas la «intencan komencon de atomaj militoj, eĉ se limigitaj». Tiuj eŭropaj Episkopoj atentigis, ke la rezigno je la «unua frapo» per atomaj armiloj signifus, ke Eŭropo perdus ĉian eblecon sin defendi en kazo de sovetia atako per nuraj konvenciaj armiloj. Ŝajnas, laŭ kelkaj maldiskretaĵoj, ke komence la usonaj Episkopoj konsideris «morale pravigeblaj» tiujn zorgojn. En la definitiva teksto, kontraŭe, estas malakceptata ĉia hipotezo pri «unua frapo». «Ni ne opinias - skribis la Episkopoj - ke povas ekzisti tiaj kondiĉoj, ke ili povas pravigi el morala vidpunkto la ekpraktikon de atoma milito (eĉ se limigita)». Kompreneble, la usona Episkoparo enŝovas ankau la sovetian registaron en la respondecon rilate la ĉesadon de sinarmado, kaj postulas, ke ambaŭ superpotencoj starigu «tujajn, duflankajn, kontroleblajn» akordojn por haltigi la eksperimentadon, la produktadon kaj la instaladon de novaj atomaj armiloj.

Brancoli, laŭ Radio Roma-Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

 

MARIA KAJ LA UNUECO DE LA KRISTANOJ

 

La problemo

 

Maria, «la Patrino de mia Sinjoro» (Luk 19,27), ludas diskretan, sed neneigeblan rolon en la Nova Testamento kaj en la historio de la Eklezio: ŝi ja estis dirinta: «Ĉiuj generacioj nomos min beata» (Luk 1, 48).

La Ekumena Koncilio de Efezo (en la jaro 431) konfesis ŝin Patrino de Dio, en la senco, ke Kristo estas samtempe vera homo kaj vera Dio. Tiun titolon «Di-patrino» al ŝi agnoskas, krom la katolikoj, la ortodoksuloj kaj la anglikanoj, la luteranoj kaj la kalvinistoj.

Ĉiuj konsentas, ke «la Koncilio de Efezo proklamis Marian Patrino de Dio ne por glori ŝin, sed por fari el ŝi la servantinon de la vero koncerne Kriston» (Max Thurian).

Sed, «se estas nur unu Patrino de Jesuo, pluras la manieroj aliri al ŝi en la komunumo de la sanktuloj» (R. Laurentin).

Al la protestantoj ŝajnas, ke la katolika Maria-kulto forprenas la honoron, kiu apartenas nur al Dio, dum la katolikoj opinias, ke esprimi laŭdon al la «gracita» (greke: geĥaritomene) signifas laŭdi Dion, fonton de ĉiuj gracoj, nenion forprenante de Li. Jen kion sikribas fama propagandisto de la devoteco al Maria, sankta Ludoviko de Montfort (mortinta en 1716):

«Kun la tuta Eklezio mi konfesas, ke Maria, estante simpla kreaĵo elirinta el la manoj de la Eternulo, estas malpli ol atomo, kompare kun Lia senfina Majesto: ŝi estas ja nenio, ĉar nur Li estas Tiu kiu estas».

 

De la polemiko al la dialogo

 

La dua Vatikana Koncilio, kun sia animzorga kaj ekumenisma karaktero, kun sia klopodo purigi la popolan devotecon de troigoj kaj balastoj, estigis etoson favoran al la interparolo. Aliflanke, Paŭlo la 6-a konstatis, ke «plibona kompreno de la rolo de Maria en la mistero de Kristo kaj de la Eklezio, ankaŭ flanke de la disiĝintaj fratoj, igas pli facila la vojon al la renkontiĝo...; la respektego al la humila Servantino de la Sinjoro... fariĝos, eĉ se malrapide, ne malhelpo, sed ilo kaj renkonto-punkto por la unuiĝo de ĉiuj kredantoj en Kristo».

Interkonfesiaj dialogoj ĉi-teme okazas en diversaj lokoj. Inter la aliaj ni mencias tiun de Romo en la jaroj 1980-1981, fare de grupo de hebreoj, protestantoj, katolikoj, anglikanoj, ortodoksuloj, kiuj konstatis:

«Antau ĉio falas tiom da antaŭjuĝoj aŭ misjuĝoj pri la sinteno koncerne Marian en la diversaj konfesioj. Ekzemple la opiniantoj, ke la Virgulino de Nazareto estas taksata adultulino en la hebrea tradicio, devas ŝanĝi opinion, car laŭ tiu tradicio Maria estis virino pura kaj religiema, eĉ se viktimo de perforto kaj trompo. Tiuj kiuj eventuale estas konvinkitaj, ke la protestantoj estas «malamikoj» de Maria, persvadiĝas ke la reformitoj rigardas ŝin kiel «parabolon de la Eklezio», kaj «modelon por la kredo de ĉiuj». Tiuj kiuj imagas, ke la kulto de la ortodoksuloj al la Theotokos (Di-patrino) estas troigo kaŭzita de malmodera entuziasmo, devas agnoski, ke ĝi estas guste lokita en la savo-plano, kaj en la liturgia kulto, per si mem Kristo-centra... Fine, tiuj laŭ kiuj la katolika Eklezio staras senmove sur maksimalaj starpunktoj, konstatas la orientiĝojn de la dua Vatikana Koncilio, kiu traktis pri ŝi ne aparte, sed «en la mistero de Kristo kaj de la Eklezio», kaj purigis ŝian respektegon direktante ĝin al la adorado de la sankta Triunuo» (Pastoro R. Bertalot kaj Pastro S. De Fiores).

 

Konkludo

 

Malgraŭ la progresoj, longa vojo ankoraŭ estas irenda. Sur tiu ĉi vojo «ni vere honoros la ekzemplon de Maria, se ankaŭ ni kapablos, sen teologiaj, kulturaj, mediaj rezistoj, respondi kun sama decidemo (Luk 1, 38): Jen mi estas la servantino de la Sinjoro. Dio faru al mi laŭ via parolo» (R. Bertalot kaj S. De Fiores).

Tiam restariĝos tiu unuanimeco de la pra-Eklezio, kiun ni trovas en Ago 1, 14: «Ĉiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado kun la virinoj, kaj Maria, la Patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj».

Battista Cadei

 

al la indekso

 

 


 

PASTRO ALEKSANDRO DOMBROVSKI

TRIA KAJ LASTA PARTO

UNUA PARTO - DUA PARTO

 

Lingvo kaj movado

 

Pastro Dombrovski okupiĝis ankaŭ pri lingvaj kaj movadaj aferoj. En aprilo 1893 aperis en La Esperantisto lia letero pri nova planlingvo proponita de unu el la pioniroj de la naturalisma skolo, la aŭstriano Julius Lott, en ties gazeto Le Kosmopolit. Ankaŭ Zamenhof sciis pri la agado de Lott sur la internacilingva tereno, kaj li komentis pri ĝi en siaj propraj verkoj. Kiam Zamenhof en la sekva jaro voĉdonigis la abonantojn de La Esperantisto pri reformoj, Dombrovski estis inter tiuj, kiuj apogis punkton 1: «restigi la lingvon Esperanto senŝanĝe en ĝia ĝisnuna formo». En 1905 la litova pastro estis elektita al la Lingva Komitato.

Post la unua mondmilito, Dombrovski partoprenis en la fondo de la tutlanda Litova Esperanto-Asocio en 1919, kaj li ankaŭ funkciis kiel la direktoro de Internacio Katolika (IKA) por Litovio.

Dum kvindek jaroj li korespondis kun eminentuloj en la Esperanto-movado pri la lingvo, religio kaj scienco. Dombrovski havis okazon viziti Zamenhof nur unu fojon. En 1912, survoje al la Tria internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj en Budapeŝto, li haltis en Varsovio kaj gastis ĉe la aŭtoro de Esperanto, kiu, onidire, regalis sian vizitanton per taso da teo kaj kelkaj litovaj esprimoj en sia konversacio.

Antaŭ la nomo de Dombrovski staris ne nur la mallongigo P-ro (Pastro), sed ankau Prof., ĉar li plenumis la oficon de profesoro en la Peterburga Pastra Akademio. La kompilado de kompleta bibliografio de la verkoj de Dombrovski estus tre malfacila tasko. Inter la dek lingvoj, kiujn li sciis, li verkis en kvin: la litova, rusa, pola, latina kaj Esperanto. Litovlingva artikolo pri liaj rilatoj kun Zamenhof estis esperantigita kaj publikigita en La Estingiĝintaj Lumiloj (1930) kun la titolo «L. Zamenhof en Litovio», kaj en 1937 aperis lia mallonga rememoraĵo pri Zamenhof en Ora Libro de la Esperanto-Movado. En ĝi Dombrovski klarigas, ke de 1906 ĝis 1937 li faris preskaŭ nenion por Esperanto, ĉar li estis okupita pri redarktado de la litova ĵurnalo Drangija, kaj ankaŭ pro malsano kaj maljuneco. Li mortis la sekvan jaron, la 19-an de frebruaro 1938.

 

La «peko» de la pioniroj

 

La biografio de Aleksandro Dombrovski kiel prezentita tie ĉi estas bazita sur donitaĵoj registritaj en haveblaj konsultlibroj. Multaj aspektoj de la vivo de la unua katolika esperantisto mankas, tutsimple ĉar nek Dombrovski mem, nek liaj samtempuloj postlasis pli detalajn informojn. Se Dombrovski estus surpaperiginta ĉion, kion Ii sciis pri Zamenhof, eble hodiaŭ oni povus respondi le demandon: ĝis kiu grado Zamenhof sciis la litovan lingvon? Sed nun ne havas sencon demandi, kial Dombrovski ne verkis plenan priskribon de siaj travivaĵoj en la frua Esperanto-movado. Ankaŭ aliaj pioniroj same pekis. Nun movad-historiistoj povas rekonstrui la tutan bildon, pene kunmetante hazarde nepereintajn donitaĵojn, kvazaŭ pecojn de granda puzlo.

Eĉ surbaze de la skiza biografio de Dombrovski, estas eble iom taksi lian vivon kaj verkaron. Ŝajnas, ke la litova lernolibro estas lia ĉefa Esperanta verko, sed, en la unuaj jaroj post publikigo, ĝi havis restriktan utilon. Esperanta lernolibro, kiu ne estas akirebla en la lando, kie ĝi estas bezonata, ne povas efiki favore sur la disvastigon de Esperanto tie. Pluraj litovoj, kiuj volis lerni Esperanton tiutempe, certe faris tion helpe de lerniloj en la rusa aŭ pola lingvo. La tradukoj, kiujn Dombrovski faris de litovaj beletraĵoj, plej verŝajne aperis nur en periodaĵoj aŭ verkoj de aliaj autoroj, kaj ne libroforme. Kiel redaktoro de la ĵurnalo Drangija kaj prezidanto de katolika libro-eldona societo (1907), Dombrovski certe verkis pli en la litova lingvo ol en ĉiuj aliaj, kiujn li konis.

Pensinstiga demando por spekulativo estas jena: se Dombrovski vivus nuntempe, kiun rolon li elektus por si en la movado?

Bernard Golden

 

 al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

En la Episkopejo de Varsovio kunvenis 1.3.1983 polaj esperantistaj animzorgantoj, kun partopreno ankaŭ de laikoj. Entute venis ĉirkaŭ 100 personoj el diversaj regionoj de Pollando.

La kunveno malfermiĝis per mallonga komuna preĝo, kaj per enkondukaj vortoj de la Helpa Episkopo de Varsovio, la esperantisto Mons. Władysław Miziołek. Ĉe la prezidejo de la kunveno estis la kvar polaj Estraranoj de IKUE, Sacerdotoj Józef Zielonka, Roman Forycki, Józef Gotter kaj Jerzy Korytkowski. Sac. Zielonka (animzorganto de la polaj katolikaj esperantistoj), post historia trarigardo, prezentis raporton pri la aktuala agado de la landa animzorgado al esperantistoj; Sac. Korytkowski, siavice, informis pri la agado de IKUE. Rimarkoj el vidpunkto de laikoj proponis S-ro Wiesław Tomaszewski, Prezidanto de la Animzorga Esperantista Kansilantaro de Varsovio, kiu prezentis sian opinion pri kelkaj aktualaj problemoj. En posta diskuto oni decidis, interalie, ordigi la enlandan agadon laŭ ĝenerala plano, organizi esperantistajn okazojn en la malpli aktivaj regionoj, eldonadi informilon, plivastigi la laboron kun la junularo, iniciati karitatan agadon de reciproka helpo (ankaŭ al neesperantistoj). Por kompletigi la temojn, Sac. Gotter {Vicprezidanto de IKUE kaj ĝia Landa Reprezentanto en Pollando) raportis pri sia laboro en la kadro de IKUE, ne kaŝante la malfacilaĵojn. La kunveno finiĝis per komuna preĝo. Raportis Wiesław Tomaszewski

 

De 26.6.1983 ĝis 3.7.1983, fidelula grupo de Rimini (Italio), sub la gvido de la Episkopo Mons. Giovanni Locatelli, vizitos Pollandon. Partoprenos en la vojaĝo ankaŭ Sac. Duilio Magnani kaj Sac. Albino Ciccanti, respektive Prezidanto kaj Komitatano de IKUE. La vojaĝo efektiviĝos laŭ peto de la riminaj fideluloj, kiuj sentas des pli grandan amon al la pola nacio post la frataj interligoj starigitaj per la konata agado «Pakaĵoj al Pollando».

 

P. Giacinto Jacobitti falis de sur alta ŝtuparo, kaj rompis al si pluroble kruron. Li eltenis jam plurajn operaciojn. Ni bondeziras al li plenan kaj rapidan resaniĝon!

 

Kav. Francesco Ruggiero (kiu estis Sekretario de la IKUE-Kongreso okazinta en Romo dum la Sankta Jaro 1950) ĵus eldonis je propraj kostoj plaĉan libreton en itala lingvo, titolitan «L’amore cristiano e l’Esperanto» (Kristana amo kaj esperanto).

 

Sekve de la alvoko de s-ro Jacques Tuinder (v. EK 3/1983), sac. Lajos Kóbor (Hungario) jam kolektis 2.400 okulvitrojn sendotajn al P. Craemers en Ganao. Nun okazas intertraktoj kun la Hungara Ruĝa Kruco, cele al senpaga ekspedo al tiu afrika lando.

Ankaŭ alilolke viglas kolektado de okulvitroj: ekz., en Rimini Sac. Duilio Magnani, verkinte artikolon por la loka gazeto, jam ricevis plurajn okulvitrojn; simile okazas nun en Romo.

 

Mons. Luis Alessio, Vicsekretario de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, de kelkaj monatoj estis translokita al Argentino (lia devenlando). Tio kaŭzis halton en la rilatoj inter la Kongregacio kaj IKUE koncerne la definitivan aprobon de la liturgio en Esperanto.

 

Sacerdotiĝis en Pollando la juna Esperantisto Stanisław Zyliński, al kies diakoniĝo estis dediĉita la kovrilo de EK 11/1982.

 

Fine de majo ankaŭ sacerdotiĝos Diak. Kevin Laughery, Komitatano de IKUE (post la ceremonio, kiu okazos en Usono, Sac. Laughery reiros al Romo - aŭ, pli ĝuste, al Vatikano - kie li ankoraŭ pasigos du jarojn).

 

Ekde majo 1983 Radio Vatikana ŝanĝis la horojn kaj frekvencojn de sia Esperanto-programo, kiu nun okazas jene:  dimanĉe: horo 20.00 laŭ grenviĉa tempo (somere, 19.00); metroj 196 - 48,87 - 48 - 41,38 - 31,17 - 31,10 - 25,64 - 19,84; kHz 1530, 6190, 6250, 7250, 9625, 9645, 11700, 15120; en FM por Romo sur 525 kHz kaj 93/96,5 MHz; Daŭro: 15 minutoj. Konstantaj programeroj: 1) Religia penso; 2) katolikaj, ekumenaj kaj humanaj informoj el la tuta mondo, kelkfoje aparta temo aŭ intervjuo; 3) Ĉiun monatfinan dimanĉon: leteroj de aŭskultantoj. Ĵaŭde: horo 06.00 laŭ grenviĉa tempo (somere, 05.00); metroj 186 - 48 - 31,17 - 25,61 - 25,55 - kHz 1611, 6250, 9625, 11715, 11740, 15120. Daŭro: 14 minutoj. Konstantaj programeroj: 1) atesto pri la kristana vivo; 2) informoj. Foje aparta temo.

 

Esperanto-kurso okazis en la Seminariejo de Djakovo, Kroatio (Jugoslavio), zorge de Sac. Franjo Gruić, landa Reprezentanto de IKUE. Partoprenis 10 junaj seminarianoj (Zdravko Zdravčević, Ivan Čurić, Djuro Kadić, Mato Matasović, Marinko Bozić, Aiojz Kovaček, Mato Gašparović, Vlatko Dugalić, Ivan Jurić, Boze Radoš).

 

La preparado de la Komuna Adresaro IKUE-KELI espereble atingis sian lastan etapon (oni devis retajpi la tutan IKUE-parton, pro la multegaj ŝanĝoj okazintaj en kelkaj landoj rilate adresojn); la membroj de IKUE kaj de KELI ricevos la eldonaĵon antaŭ la Universala Kongreso en Budapeŝto.

 

Ekde 25.12.1982 Sac. Jan Sadowski, la konata pola misiisto al Madagaskaro, instruas Esperanton al ĉirkaŭ 20 personoj. Skribas pri tio Sac. Sadowski: «Verŝajne en la venonta jaro Esperanto eniros en la programon de la liceo. Tamen mi ne volus instrui en lernejego, ĉar tio malebligus mian unuan devon, la vizitadon de katolikaj komunumoj. Sed mi helpos volonte, kaj mi esperas, ke en aŭtuno iu alia povos jam transpreni la taskon. Mi devas prepari ĉiun lecionon tajpante 20-foje. Mi ne havas vortarojn krom tiujn pola-Esperantan kaj Esperanta-polan; tiuj por mi sufiĉas, sed ne por miaj lernantoj, kiuj petas tradukon en la malagasan aŭ en la francan».

 

La teksto de la pasintjara konsekriĝo de IKUE al la Senmakula Koro de Maria estis eldonita de IKUE sur kolora bildeto.

 

S. Meso en Esperanto okazos en Alghero, Sardinio (Italio) dimanĉon 16.10.1983, en la kadro de la 54-a Itala Kongreso de Esperanto. La kongreso, kiu temos pri «Esperanto kaj minoritataj Iingvoj» (en Alghero, pro historiaj kaŭzoj, oni parolas la katalunan lingvon), estas riĉa je allogoj ankaŭ el turisma vidpunkto.

 

P. Louis Bourdon, la franca Dominikano kiu multe laboras por kaj per Esperanto, festos 19.6.1983 la 50-jaran datrevenon de sia sacerdotiĝo. Gratulojn, kaj bondezirojn ke, ankoraŭ longtempe, li povu daŭrigi sian viglan kaj senlacan agadon. (Raportis Georgette Preux)

 

Kunvenoj de IKUE kaj KELI okazos, en la kadro de la Universala Kongreso en Budapeŝto, en la posttagmezo de lundo 1.8.1983. Precizaj horoj kaj lokoj ne estas jam konataj. IKUE petis de la organiza komitato, ke la du kunvenoj estu ne samtempaj (por ebligi reciprokan viziton fare de la membroj de ambaŭ organizoj), kaj ke la IKUE-kunveno estu aranĝata en vasta salono por la daŭro de du horoj.

 

S-ro Mulamba Kabutakapua, la juna zairano kiu gajnis la stipendion «Pentekosto», ĵus akiris bakalaŭran titolon kun la plej alta noto kaj la indiko «kun laŭdo». S-ro Kabutakapua, kiu daŭrigas sian studadon ĉe la Pontifika Universitato «Sankta Tomaso» (Angelicum), ankaŭ progresadas en la lernado de Esperanto: interalie, de kelka tempo li help(et)as ĉe Radio Vatikana. Kontraŭe, estis likviditaj la rilatoj de IKUE kun s-ro John Crasta, kiu ne plenumis la kondiĉojn antaŭviditajn por la stipendio «Resurekto». Ni kaptas la okazon por memorigi, ke ekzistas ankaŭ tria stipendio, «Senmakula», per kiu oni planas akiri laborfortojn por la rutina agado de Radio Vatikana, ĉiam pli temporaba; ĉi tiu stipendio meritus pli fortan subtenon fare de la IKUE-anoj.

 

Ekde februaro 1983 D-ro Antonio De Salvo, laŭ profesio juĝisto ĉe la itala Konto-Kortumo, estis alvokita kunlabori ce la Kabineto de la itala Ĉefministro, la kristandemokrato Amintore Fanfani. D-ro De Salvo estas spertulo pri financ-juraj kaj ekonomi-juraj problemoj.

 

La Kapucena Monaĥejo de San Giovanni Rotondo, Italio, ĵus eldonis proprakoste plurkoloran bildeton de Patro Pio de Pietrelcina, kun Esperantlingva teksto de preĝo por atingi la altargloradon de la fama kapuceno. La kanona procezo por la beatigo de Patro Pio oficiale malfermiĝis antaŭ kelkaj semajnoj. La bildeton oni povas ricevi de IKUE, au rekte de: Voce di Padre Pio, Convento dei Cappuccini, 1-71013 San Giovanni Rotondo/ FG, Italio.

 

IKUE reeldonis (en pli komforta formato) la konatan koloran bildkarton de la «Madono de la Espero».

 

Ekumena Diservo en Esperanto, lige kun la Universala Kongreso, okazos en la budapeŝta Baziliko «Sankta Stefano» 30.7.1983 je la horo 16.30. La Diservo daŭros ĝis la 18-a (ne estis eble okazigi ĝin pli frue, ĉar la kongresa inaŭguro finiĝos je la 16-a, nek pli malfrue, ĉar je la 18-a komenciĝas en la Baziliko la kutima Sankta Meso). Ne estiĝis apartaj malfacilaĵoj en la rilatoj kun la katolikaj instancoj; eĉ, la kanoniko de Sankta Stefano, D-ro Géza Szabó, akceptis tre amikeme la reprezentantojn de la kongresa komitato, kaj oni esperas, ke la hungara Primaso, kard. László Lékaj, ĉeestos mem la Diservon aŭ reprezentigos sin. En la kadro de la Diservo (ne antaŭ aŭ post ĝi) okazos Sankta Komunio ĉe la ĉefa altaro, kaj Sankta Vespermanĝo kun protestantaj pastoroj ĉe meza maldekstra altaro. La du aferoj, do, okazos samtempe (oni mencios tion en la ordo de la Diservo, por ke la protestantoj povu okupi lokojn proksimajn al la meza altaro). La sidlokoj estas, bedaŭrinde, nur 800, sed estas multe pli da loko por enmeti seĝojn; la organizantoj, do, decidis pruntepreni ĉirkaŭ 800 seĝojn (cetere, la Baziliko Sankta Stefano estas la plej granda preĝejo en Budapeŝto), La orgeno de la Baziliko estas en tre bona stato, do mallonga koncerto kaj akompanado de la kantoj estos mendata. Eva Farkas-Tatár

 

En la prestiĝa revuo pri lingvoj «Le lingue del mondo» aperanta en Florenco (Italio), estis publikigita plurpaĝa, dokumentita artikolo de la IKUE-ano D-ro Pietro Rizzo, kiu sobre kaj efike prezentas la ĉefajn trajtojn de la Esperanto-lingvistiko.

 

Kard. Józef Glemp, Primaso de Pollando, kaj Kard. Franciszek Macharski, Ĉefepiskopo de Krakovo (Pollando), sendis dankajn leterojn (en itala lingvo) al Sac. Duilio Magnani, rilate la konatan iniciaton «Pakaĵoj al Pollando». Kard. Glemp skribis: «Mi multe dankas vin, ne nur pro la ricevita donaco, sed tre pli multe pro la trafa iniciato por helpo, kiu inspiras kuraĝon al tiuj, kiuj bezonas ĝin. Mi benas vin kore». Kard. Macharski skribis: «Dankegon pro la pakaĵo. Mi aldonas koran benon por via animzorga agado».

 

al la indekso


 

POR LA TOMBO DE PASTRO PELTIER

 

Okazas, ĉijare, la 80-a datreveno de nia ŝatata revuo «Espero Katolika». Kun profeta spirito, Pastro Emile Peltier kreis ĝin en 1903 kaj ĝin dediĉis kiel ilon al ekumena laboro, kiu, ekde tiu tempo, aspektas pli kaj pli vasta kaj urĝa.

Pastro Emile Peltier havis grandan konfidon en la Virgulino, kiun li ofte preĝis en Lurdo; en tiu urbeto li finfine mortis, post nur 39 jaroj da surtera vivo.

Lia tombo estas nun en ne inda stato: nur restas kelkaj ŝtonpecoj. Okaze de la pilgrimado al Lurdo de grupo de esperantistoj el pluraj nacioj, delegacio (s-ro R. Claude Colas, s-ino Georgette Preux kaj Sac. Louis Bourdon) faris la necesajn klopodojn ĉe la Tombejo, ĉe la Urbodomo kaj ĉe marmoristo. Post seriozaj pripensoj, oni elektis tre longdaŭran granitan ŝtonon, kun la indiko sur stelo: «Pastro Emile Peltier, 1870-1909, fondinto de “Espero Katolika”, ekumena Esperanto-Revuo».

La prezo estas sufiĉe modera: entute 6.500 francaj frankoj. Ni tuj lanĉas monkolekton. Vi ĉiuj, kiu aprezas la valoron de nia Revuo kaj ĝian neceson por la katolika kaj ekumena agado de nia internacia Movado, povas sendi vian financan kontribuon.

P. Louis Bourdon, Francio

 

 

 

 

 

 

Tiel mizere aspektas, hodiaŭ, la tombo de P. Emile Peltier, fondinto de «Espero Katolika» (foto Bourdon)

 

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Dankon pro EK 12/1982. La revuo havas unu novaĵon pri Nepalo koncerne religion. Ĝi ne estas agrabla. Ne ekzistas leĝo, kiu malpermesas partopreni en la praktikado de religioj aliaj ol tiu ŝtata. Ankaŭ legado de BibIio ne estas krimo en Nepalo. Mi estis lernanto de Biblia koresponda lernejo en Poona, Hindujo. Mia filo lernis Biblion per koresponda kurso. Estas rajto propagandi, sed ne kontraŭ la indiĝenaj religioj. Gamrir Man Sresta, Nepalo

La informon entenatan en EK 12/1982, p. 197, ni ĉerpis el artikolo de la prestiĝa itala revuo «Jesus». Kun ĝojo ni nun ekscias, ke la efektiva situacio en Nepalo estas pli milda ol dirite. Antonio De Salvo

 

Malgraŭ iom da prokrasto, mi volus reveni al la raportoj en EK 8-9/1982. La raportoj estas gravaj kaj interesaj precipe por tiuj, kiuj ne havas eblon senpere kontakti la estraranojn kaj komitatanojn.

El la raporto evidentas, ke la komitato kaj la estraro ne kapablas kunveni eĉ dum la Kongresoj. Tio estas bedaŭrinda, sed oni devas konsideri tion kiel realaĵon.

La kunveno en Lille pritraktis plurajn temojn, faris decidojn, sed ŝajnas, ke la decidoj estis nepreparitaj, elvokitaj per tujaj emocioj.

Mi ne volas nur kritiki, mi volus estigi diskuton, kiamaniere plibonigi la situacion.

Mi pensas, ke la plenum-komitato estas tro multenombra. Kompreneble, la nomon plenum-komitato oni povas kompreni dusignife:

a) plenumo signifas «plena nombro» de anoj de certa asembleo, sekve plenumitato povas signifi «komitaton en plena nombro»,

b) «plenum» povas origini en «plenumi» t.e. realigi. La plenumkomitato povas signifi pli malmultenombran komitaton, kiu estas, per ĝenerala asembleo komisiita plenumi (realigi) la decidojn de la pli larĝa komitato.

Konsiderante la «plenum-komitaton» en ĉi tiu lasta senco, kio estas laŭ mia sperto pli kutima, ĝi devas esti kapabla plenumi la decidojn de la komitato. Ĝi devus konsisti el vere laborpretaj homoj, esti ĉ.7-membra por esti laborkapabla. Tia komitato povus labori eĉ se ĝi ne povus regule kunvenadi. Multaj tiaj organoj laboras skribe per «daŭraj skribaj kunvenoj» efektivigitaj per leteroj plurkopie tajpitaj, per kiuj ĉiu komitatano informus la aliajn pri sia starpunkto, kaj sendataj al ĉiuj plenum-komitatanoj. Ĉiu plenumkomitatano estus komisiita pri specialaj taskoj: la prezidanto pri gvidado kaj reprezentado eksteren, la sekretario pri administrado, kontakto kun la membraro, preparado de materialoj por la komitato ktp. Povus ekzisti ankaŭ komisiito por la liturgio (eble la estro de la liturgia komisiono), komisiito pri la kulturo (por dialogo inter la kulturoj), komisiito pri la lingvo (speciala terminologio), komisiito pri ekumenaj kontaktoj, ktp.

Por neoficiala pridiskutado de ĉi tiuj demandoj estus tre konvena la UK en Budapeŝto, kie ĉeestos ankaŭ multaj orienteŭropanoj. La nuna Internacia jaro de Komunikado, la alvoko de la S. Patro por la Monda Tago de la Paco, kaj la kreo de la Papa komisiono por la kulturo, unu el kies taskoj estas dialogo inter la kulturoj, estas sufiĉa enhavo por nia estonta laboro. Fine mi petas vin, ne konsideru ĉi tiun mian leteron kiel kritikon, sed nur kaj nur kiel instigon por plibonigo de nia agado.

Jiří Laube, Ĉeĥoslovakio

 

 al la indekso


 

RELIGIO EN SOVETA UNIO

 

Jam pli ol 75 jaroj pasis de la «Oktobra Revolucio», sed la religia problemo daŭre estas viva en la sovetia socio, malgraŭ la peza ateisma propagando flegata de la registaro kaj de la komunistaj organizaĵoj. En Sovetunio, ja, teorie ekzistas plena libereco de kulto, tamen la kontraŭreligia propagando ne konas limojn, eĉ ĝi estas daŭre kuraĝigata de la aŭtoritatoj, dum al la religiaj organizoj estas malpermesite fari prozelitojn. La sacerdotoj rajtas plenumi sian oficon nur en la preĝejoj, sed ili ne rajtas instrui la kredon al infanoj kaj gejunuloj.

Malgraŭ tio, la gazeto «Sovjetskaja Rossia» ĵus plendis, en longa artikolo, ke estas daŭre multaj la sovetiaj civitanoj, kiuj sanktigas la festojn kaj baptigas siajn gefilojn. Prenante la okazon el la situacio en la regiono de Belgorod, iu urbeto 700 kilometrojn for de Moskvo, la sovetia gazeto denuncas, ke ofte junaj paroj, aktivaj membroj de la junulara komunista organizo, pasas rekte de la urbodomo al la preĝejo por geedziĝi antaŭ pastro, por plezurigi parencojn (ĉefe gepatrojn kaj bogepatrojn). Ne estas sen signifo, ke antaŭ kelkaj monatoj dudeko da litovaj gejunuloj estis forpelitaj el la komunista junulara organizo, ĉar ili geedziĝis preĝeje. Laŭ la sovetia gazeto, ĉi tiu situacio devas ŝanĝiĝi, kaj la rimedo estas iu pli decidita kaj energia kontraŭreligia propagando, pere de pli ĝisdataj lecionoj de ateismo. Krome, unu el la lastaj numeroj de «Kommunist» (la ideologia revuo de la sovetia komunista Partio) plendas, ke la agado de la ĉefaj religiaj organizoj daŭre transpasas la limojn de la religia sfero, kaj klopodas enmiksiĝi en la sociajn kaj ŝtatajn problemojn.

Manzi, laŭ Radio Roma-Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 al la indekso


 

KATOLlKOJ STUDAS KOMUNISMON

 

La revuo «Mondo e Missione», aperanta en Italio, ĵus informis, ke la Asocio de la ĉinaj katolikaj diocezaj pastroj de Hongkongo decidis «engaĝi sin kuraĝe en la studadon de marksismo kaj de la komunistoj», en la perspektivo de 1997, kiam la plejparto el la nuna brita kolonio iĝos denove popolĉina. Post 14 jaroj, fakte, finiĝos la centjara kontrakto, per kiu Hongkongo estis konfidita al Britio. La alproksimiĝo de tiu dato pelis la katolikan Eklezion ekzameni kun atento tiun historian fakton, kiu jam vekas timojn, eĉ teruron, ĉe la loka loĝantaro. La katolikaj pastroj de Hongkongo (entute 345), dum eksterordinara kunveno, ankaŭ decidis «studi kun pli granda atento la alvokojn de Papo Johano Paŭlo la dua por normaligo de la situacio de la rilatoj kun Popola Ĉinio», kaj «emfazi la disiĝon de la Eklezio disde la politika vivo, por ŝirmi ĝian profetecan rolon».

La diocezo de Hongkongo, regata de la ĉina Episkopo Johano Baptisto Wu, nombras 250.000 katolikojn el kvinmiliona loĝantaro..

Augusto Milana, laŭ Radio Roma-Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

 al la indekso