Enhavo de Espero Katolika numero 6/1983

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

Sur la kovrilo: Caravaggio, “Saŭlo desuprigita el la ĉevalo survoje al Damasko”. Romo, preĝejo Sankta Maria de l’ Popolo.

 

 

 


 

REZULTOJ DE LA VOĈDONADO

POR LA ELEKTO DE LA ASOCIAJ ORGANOJ

 

La elekta komisiono kunsidis plurfoje por prilabori la voĉdonilojn ricevitajn, kaj finis sian laboron 30.5.1983. Jen la rezultoj:

 

Ricevitaj voĉoj

 

Alvenis 400 slipoj el 27 Landoj: Argentino 1, Aŭstrio 5, Belgio 13, Brazilo 1, Ĉeĥoslovakio 39, Ĉinio 1, Ĉinio/ Tajvano 1, Finnlando 1, Francio 24, Germanio (F.R.) 26, Hungario 39, Italio 63, Hispanio 6, Jugoslavio 13, Kanado 2, Kolombio 1, Malto 1, Madagaskaro 1, Nederlando 9, Peruo 1, Portugalio 1, Pollando 143, Svedio 1, Svislando 2, Usono 2, Vatikano 2.

 

Kaj jen la rezultoj de la unuopaj voĉdonoj:

 

Prezidanto

Degrelle 64, Magnani 317, blankaj 9, ne validaj 10.

 

Estraro

Bardecka 102, Beckers 179, Bieliński 61, Bommer 114, Bourdon 92, Casanoves 121, Ciccanti 210, Degrelle 212, De Salvo 289, Dlugi 63 Eichkorn 128, Fiutak 47, Forycki 124, Gotter 116, Gruić 143, Kóbor 175, Kohut 40, Kondor 209, Korytkowski 148, Korytowska 67, Kos 136, Laube 32, Lieskovska 40, Magnani 212, Marszałkowski 17, Pastrnaková 51, Ruaro 172, Sebela 54, Smits 94, Sobol 26, Šváček 119, Szénási 145, nevalidaj 17.

 

Plenumkomitato

 

Aŭstrio: Mudrak 301;

Belgio: Audenaert 28, Beckers 131, De Clerck 25, Masson 18, Paesmans 29, Poterucha 67;

Francio: Bourdon 124, Colas 66, Degrelle 116;

Hispanio: Casanoves 182, Martinez 120;

Italio: Cadei 166, Ciccanti 95, De Salvo 146, Magnani 105, Pisoni 66, Ruaro 82;

Ĉeĥoslovakio: Dlugi 139, Kohut 68, Laube 40, Lieskovska 63, Pastrnaková 107, Šebela 33, Šváček 133;

F.R. Germanio: Eichkorn 156, Kondor 158;

Hungario: Kóbor 165, Kollár 80, Szénási 86;

Jugoslavio: Gruić 296;

Nederlando: Smits 300;

Pollando: Bardecka 65, Bieliński 49, Fiutak 45, Forycki 84, Gotter 82, Korytkowski 88, Korytowska 69, Kos 85, Marszałkowski 26, Sobol 37;

Svislando: Bommer 177, Scherer-Graber 123;

Usono: Casey 117, Laughery 190.

La elekta komisiono devis kun bedaŭro kunsidi sen la ĉeesto de la malsana Patro Giacinto Jacobitti, al kiu iras la plej varmaj bondeziroj.

Romo, 30.5.1983

(Michela Lipari)           (Carlo Sarandrea)

 

al la indekso


 

NOVAJ ORGANOJ DE IKUE 1983-1986

 

Surbaze de la rezultoj de la ĵusaj voĉdonoj, jen la konsisto de la gvidaj organoj de IKUE por la periodo 1983-1986:

 

Prezidanto

Magnani

 

Estraro

De Salvo, Degrelle, Ciccanti, Kondor, Beckers, Kóbor, Ruaro, Korytkowski, Szénási, Gruić

 

Plenumkomitato

Aŭstrio: Mudrak; Belgio: Poterucha; Ĉeĥoslovakio: Dlugi, Šváček; Francio: Bourdon; F.R. Germanio: Eichkorn; Hispanio: Casanoves; Hungario: Kollár; Italio: Cadei, Pisoni; Jugoslavio: -; Nederlando: Smits; Pollando: Kos, Forycki; Svislando: Bommer; Usono: Laughery.

 

Rimarkoj

1) Kiam unu sama persono estis elektita por du oficoj, oni konsideris nur la rezultojn por la unua ofico (ekz., Magnani estis elektita kiel Prezidanto kaj kiel Estrarano, sed oni konsideris nur la rezultojn por Prezidanto);

2) ĉar la sola jugoslava kandidato, Gruić, estis elektita Estrarano, mankas komitatano por Jugoslavio;

3) intertempe (antaŭ la fino de la voĉdonado) Laughery eksiĝis el siaj funkcioj, pro la kaŭzoj menciitaj en EK 12/1982, p. 189. Se li konfirmos sian decidon, anstataŭos lin, por Usono, s-ino Casey.

Antonio De Salvo

 

 al la indekso

 


 

ESPERANTO KIEL PAROLA LINGVO

(dua kaj lasta parto) - Unua parto

 

Ĉu veraj problemoj?

 

Eble kelkaj legantoj de la unua parto de ĉi tiu artikolo indignis, ke mi aŭdacis kritiki «nian karan lingvon», kiu ja estas «facila, klara kaj belsona»! Al la indignuntoj mi respondas per la vortoj de Zamenhof: «Mi neniam pretendis, ke Esperanto estas io absolute perfekta», kaj mi petas objektive pripensi:

1) ĉu la problemoj, kiujn mi prezentis, estas vere tiaj;

2) ĉu ili estas konsiderindaj aŭ neglektindaj.

Pri la unua punkto, mi mem foje dubis ĉu mi aŭdis miania, sescentsepcent, to po (literoj), juniojulio, tiom aŭ  tion. El leteroj de aŭskultantoj mi foje konstatis ankaŭ ĉe ili tiajn konfuzojn, kiuj do ne dependas de duonsurdeco... Pri la dua punkto, ŝajnas al mi, ke la problemo estas limigita je nemultaj vorto-paroj, kaj tamen ĝi ne estas subtaksinda. Kion fari?

 

Pragmatismaj solvoj

 

La fonetika flanko de Esperanto estas ĝis nun malplej traktata. Esperanton fondis kaj evoluigis ne teoriistoj, sed pragmatistoj, kiuj sekvis la principojn de «klareco» kaj «facileco» (notu: «reguleco» estas rimedo, ne celo, do ne absolutaĵo: «Ofte - precipe en vivaj dramaj dialogoj - plibone estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza, kaj tro kabineta» - Zamenhof). Sed, male ol la naciaj lingvoj, Esperanto estas uzata pli multe skribe ol parole, kaj tiele oni solvis pli multajn problemojn koncerne la skriban ol koncerne la parolan lingvon. Jen ekzemplo: origine la tempaj korelativoj estis kian, tian ktp, kiujn oni baldaŭ ŝanĝis al kiam, tiam, ktp, por ilin distingi disde la pronom-adjektivoj kia-n, tia-n, ktp; kio plene sufiĉas por la skribado, sed ne same por la parolado (-am kaj -an sonas tro simile).

Ankaŭ koncerne la parolan lingvon oni devos serĉi solvojn praktikajn, laŭ la principoj de klareco kaj facileco, sen troa teoriumado: «Neniu gvidu vin per konsideroj teoriaj, kiel ajn belaj ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan signifon la ŝanĝo havus» - Zamenhof'.

Jen kelkaj praktikaj rimarkoj.

 

Precizeco

 

Antaŭ ol cerbumi pri reformoj («De la komenco de Esperanto nia plej granda malamiko ĉiam estis la postulado de reformoj» - Zamenhof) oni strebu al ĝusta, internacia prononco. Precipe estas bezonata rigoreco ĉe la lernado, ĉar mislernitaj elparolaj manieroj malfacile elradikiĝas.

 

Malrapideco

 

Foje konvenas malrapidigi la paroladon, aŭ almenaŭ la vortojn, kunmetaĵojn aŭ esprim-manierojn malfacilajn, nekutimajn aŭ konfuzeblajn.

 

Emfazo

 

Ankaŭ la emfazado de intonacio aŭ akcentado povas helpi.

 

Facilaj vortoj

 

Kiam la aŭskulteblo ne estas bona, oni konsilas elekti vortojn facilajn, eviti kunmetajojn nekutimajn (diru maldika anstataŭ minca).

 

Literumado

 

Foje necesas (aŭ konvenas) eldiri la literojn dise: sepdek = so-e-po-do-e-ko, aŭ ni trovas siglojn LKK ktp. Sed la unusilabaj nomoj de la konsonantoj estas konfuzeblaj. Proponoj ŝanĝi la nomon de la literoj ne ĝeneraliĝis. Praktike oni povas literumi per komunuzaj nomoj: arbo-bastono-cigaredo-ĉevalo; aŭ geografiaj nomoj: Argentino, Brazilo, Cipro, Ĉinio... kiam temas pri naciaj sigloj internacie konataj, oni povus, miaopinie, ilin uzi sensange: BBC (bibi-si); SS (es-es); pli gravas klareco ol reguleco (mi ne volas esti pli papisto ol la papo...pardonu: pli zamenhofisto ol Zamenhof...).

 

Dis-ciferado

 

Ekz.: 16.876 = deksesmil okcent sepdek ses = unu-ses-ok-sep-ses.

 

Redundanco

 

Literumado kaj dis-ciferado estas ekzemploj de redundanco, kiu estas esprimo pli abunda, ol kiom per si mem estus necese kaj sufiĉe. Redundanco konvenas, kiam oni parolas per radio (precipe kurt-onde), per telefono, aŭ tra ajna bruo, aŭ al duonsurduloj, al komencantoj, al homoj ne kutimiĝintaj al ali-nacia Esperanto-parolado. Krom per literumado, oni povas redundanci per aldono de sinonimo aŭ klarigo, ekz: «konsistorio, tio estas kardinalara kunsido»; «kanona kodo, tio estas Eklezia leĝaro»; «insulo Kubo»; «Maputo, ĉefurbo de Mozambiko».

 

Homofonoj kaj homeofonoj

 

Unualoke oni devos eviti la ĉeeston de hom(e)ofonoj en unu sama kunteksto, escepte se oni volas fari vortludon (tiuokaze, ĉio dependas de la lerteco de la «vortludanto» en rilato kun la konkreta aŭskultantaro). Kiam la ĝusta kaj emfaza elparolo ne sufiĉas, oni serĉu sinonimojn aŭ parafrazojn: ekz., por distingi diskuti-disputi, preni-premi, lumo-luno, eble oni povas uzi respektive kvereli, kapti, brilo por ĉiu unua membro de la paro; anstataŭ ni vidas, oni povas diri ni estas vidantaj (kio evidentigas la pluralon). Anstatau enspezo-elspezo, ĉu oni povas uzi alspezo-forspezo? Mi ne scias. Pri la korelativoj, la uzo de sinonimoj jam estas klasika fakto: tiel klariĝas, ke anstataŭ ĉi-tiam, tiel, tiom, tial, tiam, ni trovas (aŭ povas trovi) nun, tiumaniere kaj tiele, tiel multe, pro tio, tiutempe, ktp.

 

Ĉu neologismoj?

 

Zamenhof, kontraŭa al reformado, «plej granda malamiko de Esperanto», allasis la proponon de neologismaj sinonimoj (sed «ne tro krude, ne tro multe per unu fojo!»). La uzo de la esperantistaro decidos, ĉu la neologismo arkaikigos la antaŭan vorton, aŭ restos kiel sinonimo apud ĝi, aŭ la neologismo mem mortos. Teorie, ĉiu uzanto de Esperanto povas proponi neologismojn, sed fakte nur bonaj verkistoj havas ŝancon, ke iliaj proponoj estas akceptotaj. Ekz., oni povus fariĝi redundanca formo apud ni; oni ankaŭ povus proponi julo anstataǔ julio, kaj sis anstataŭ ses. Sed... mi ne estas verkisto, kaj proponojn mi ne faros.

Battista Cadei

 

 

 

 

 

 

 

Aŭskultado de kurt-ondaj radiaj programoj postulas streĉan atenton (Foto Fischer)

 

 

 

al la indekso


 

LA PLEJ MIRINDA ALIANCO

Unua parto

 

Enkonduko

 

Sendube la ligo, kiun Dio starigis kun la homaro, farante el ĝi la popolon de Dio, estas la plej mirinda alianco en la historio. La dua Vatikana Koncilio ĝin prezentas jene:

«En ĉiu epoko kaj en ĉiu gento, al Dio plaĉas ĉiu ajn, kiu lin timas kaj agas juste (kp Ago 10, 35). Tamen, Dio volis sanktigi kaj savi la homojn ne po unu, sen ia reciproka ligo, sed li volis konsistigi el ili popolon, kiu lin agnosku en vero kaj servu en fideleco. Li do elektis la Israelidan popolon, kun ĝi li starigis aliancon, kaj iom post iom li ĝin formis, en ĝia historio manifestante sin mem kaj siajn planojn, kaj ĝin sanktigante per si. Sed ĉio tio estis farita prepare kaj figure de la nova kaj eterna Alianco, farota en Kristo, kaj de pli plena revelacio, farota per la homiĝinta Vorto dc Dio mem».

La historio de ĉi tiu alianciĝo, preparita en la Malnova Testamento, kaj plenumita en tiu Nova, konsistigas la enhavon de la Biblio.

Per serio da artikoloj ni klopodos fari sintezan prezenton de la historio de ĉi tiu Alianco, ekde la unua libro de la Malnova Testamento, titolita Genezo. Ni procedos jene:

a) resumo de la enhavo;

b) maniero de rakontado (aŭ literatura ĝenro);

c) religia mesaĝo.

 

I - Kreo kaj pekado (Gen 1 -5): resumo

 

Dio en ses tagoj kreis la kosmon, la vegetaĵaron, la bestojn, la homon, kaj ripozis la sepan tagon.

El la viro Dio eltiris virinon; li konfidis al ili ĝardenon por kulturi, sed kun malpermeso manĝi el la arbo de scio de bono kaj malbono, alie ili mortos. La serpento tentis la virinon, dirante ke, manĝinte el la malpermesita arbo, iIi fariĝos similaj al Dio. Ili manĝis, sed tuj ili eksentis, ike ili estas nudaj; kaj sin kaŝis. Dio kondamnis la serpenton al malamikeco kun la virina idaro, kiu frakasos ĝian kapon; li kondamnis la virinon al doloraj akuŝoj, kaj la viron al pena laboro; kaj li elpelis ilin de la ĝardeno.

Adamo kaj Eva generis la filojn Kainon, kiu fariĝis terkulturisto, kaj Habelon, kiu fariĝis paŝtisto. Sed Kaino murdis sian fraton.

Sekvas listo de la generacioj de la idoj de Adamo. En tiu idaro rimarkindas la perfortema Lemeĥ kaj la pia Ĥanoĥ.

 

Maniero de rakontado

 

Fronte al ĉi tiu rakonto, la moderna leganto sin demandas pri ĝia vereco. AI tiu demando oni devas respondi, distingante la kernon (tio estas, la religian mesaĝon) disde la ĉirkaŭvolvaĵo (tio estas, la literatura ĝenro, en nia kazo popolrakonto transdonita de generacio al generacio laŭ la tiama penso-maniero). Oni, do, ne devas serĉi sciencan priskribon de la mondo kaj de ties origino. Temas pri la mondo, kia ĝi estis konceptita en tiuj praaj epokoj, kiel evidentiĝas el komparoj kun tiutempaj parencaj kulturoj.

La mondo ordigitŕ per apartigo de akvoj supraj (ĉielaj disde la surteraj, kaj de ĉi lastaj disde la «seka tero»), respondas al la tiama kosmologio. La ripozo de Dio en la sepa tago, post la kreo de la mondo, estas en evidenta rilato kun la hebrea sabato, la sepa religia ripoz-tago. La kontraŭmeto de Habelo (bona) kaj Kaino (malbona) respegulas la rilatojn de la Hebreoj, monoteistaj paŝtistoj, kun la Kanaanoj, paganaj terkulturistoj, kiuj tentis la Hebreojn al malmoraleco kaj idol-kultado.

 

Religia mesaĝo

 

Kvankam en maniero ne scienca, sed populara, la unuaj paĝoj de la Biblio malkaŝas tre riĉajn religiajn mesaĝojn. Jen la ĉefaj el ili:

1) Dio kreis ĉion: «En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron (Gen 1, 1). Ĉu tio estas kunmetebla :kun la moderna evoluismo (hipotezo, ke la specioj formigis pro evoluado el pra-formoj)? Jes, car la religia mesaĝo asertas, ke Dio kreis la kosmon, sed ĝi ne klarigas, kiel tiu formiĝis: la populara rakont-maniero ne apartenas al la religia mesaĝo.

2) La homo estas kvazaŭ ĉefverko de la kreitaro. Dio kreis ĝin kiel lastan, do kiel plej perfektan. «Dio kreis la homon laŭ sia bildo, laŭ la bildo de Dio li kreis ilin... kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi» (Gen 1, 27 - 28). La homo estas ne nur simila al Dio, sed ankaŭ en intimeco kun li: «Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Edeno en la Oriento, kaj li metis tien la homon, kiun li kreis» (Gen 2, 8). Al la viro Dio donas kiel kunulon la virinon. Ili estas liberaj de pasioj: «Ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis» (Gen 2, 25).

3) La homo ne plenumas la kondiĉojn por la alianco. Dio volas ke la homo, kiel ajn kreita, agnosku sian dependon de sia kreinto (ne manĝi el la arbo de sciado de bono-malbono). La diablo (la serpento!) tentas al sento de orgojla memsufico: «En la tago, en kiu vi manĝos iom da ili, malfermiĝos viaj okuloj, kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon (Gen 3, 5). Kaj la homo ribelis.

4) Puno de la pekado kaj promeso de la elaĉeto. Sekve de la ribelo, la simileco kun Dio kadukiĝas. La pasio regas la homon: «Malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ, kaj ili sciiĝis, ke ili estas nudaj» (Gen 3, 7). Ĝi perdas la intimecon kun Dio: «Dio la Eternulo eligis ĝin el la Edena ĝardeno»; kaj, precipe, ĝi mortas: «ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo» (Gen 3, 19). La morto aperas la unuan fojon en la Biblio per la murdo de Habelo fare de lia frato Kaino, al kiu Dio diras: «Kion vi faris? La voĉo de la sango de via frato krias al mi de la tero» (Gen 4, 10).

Apud tiuj nigraj flankoj, jen la unua anonco de liberigo: al la serpento (= diablo) Dio diras: «Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino, inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon kaj vi pikados ĝian kalkanon» (Gen 3, 15). Ankaŭ la figuroj de la senkulpa Habelo, kiu oferas al la kreanto ŝatatajn viktimojn, kaj de la pia Ĥanoĥ, kiu «iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis» (Gen 5,24 ), komprenigas, ke la vojo de la alianco inter Dio kaj la homaro estas ankoraŭ malfermita.

Sac. Battista Cadei - (daŭrigota)

Dua parto

 

al la indekso


 

NI FORPERDIĜIS

 

(Preĝo al Maria de juna litovino,

dum ŝia kaptiteco en Siberio sub la Stalina reĝimo)

 

Ni forperdiĝis,

ni estas lacaj, frostěĝintaj...

Sed vi ne nin forlasis,

Patrino de Kompato,

en tagoj de aflikto kaj de malfeliĉo!

Panjo, al kiu ni do rifuĝos,

aŭ apelacios

en ĉi horo de granda malfeliĉo?

Turnu, Patrino, la rigardon

al niaj koroj disŝiritaj

de angoro kaj de nostalgio,

rigardu niajn lipojn bluajn

pro frosto kaj malsato.

Nin revenigu al la tero,

kiun al ni donis mem la Ĉielo,

al la tero de krucoj kaj preĝejoj,

al la tero, kiun vi ŝatis de jarcentoj.

Faru, ke ni revidu denove

la bildojn famajn pro mirakloj,

kaj viajn pilgrimlokojn.

Komplezu,

ke ni povu denove kanti kune

la himnojn de danko kaj de amo

al Jesuo Kompatoplena kaj al vi,

Patrino de Kompato,

kiu promesis elpeti

la pardonon de ĉiuj kulpoj.

Amen.

 

al la indekso


 

 

TRA LA MOVADO

 

Aldone al Stanislao Zyliński (v. EK 4-5/1983, p. 76), sacerdotiĝis, en Pieniężno (Pollando), 17.4.1983, ankaŭ alia Esperantisto, Johano Pieper. Ili ambaŭ apartenis al la Seminaria Esperanto-Rondo «Ĵetita Grenero», kaj misios en malproksimaj landoj. (Raportis E. Fiutak)

 

Same en Pieniężno, 1.5.1983 eldiris siajn eternajn votojn, kiel frato, la Esperantisto Gregoro Brzyski, membro de la sama Esperanto-Rondo «Ĵetita Grenero». Ankaŭ li misios en malproksimaj landoj. (Raportis E. Fiutak)

 

Sabate 25.6.1983, en la Katedralo de Olomouc (Ĉeĥoslovakio), sacerdotiĝis la IKUE-ano Jiří Jerábek el Uhersky Brod. (Raportis A. Berka)

 

Kvar Esperanto-kursoj estis aranĝitaj en Kielce (Pollando), en kvar urbaj liceoj, sub la gvido de la IKUE-anino Helena Massalska. Partoprenis dekoj da gestudentoj. La 7 plej lertaj ĝuos senpagan dusemajnan restadon en Szedliget, Hungario, de la 8-a ĝis la 23-a de julio. (Raportis H. Massalska)

 

Ekumena Diservo en Esperanto havis lokon 5.6.1983 en la preĝejo honore al Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Oostende, Belgio, okaze de la 35-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto Federacio (IFEF). Celebris Pastro Alfons Beckers; predikis s-ino Jelly Koopmans Schotanus. Estis eldonita broŝureto kun la diservaj tekstoj. (Raportis G. Pirlot)

 

Dum la 61-a Germana Esperanto-Kongreso en Bad Sackingen (F.R. Germanio), Sac. Willibald Kuhnig celebris S. Meson en lingvoj germana kaj Esperanto en la ĉefpreĝejo honore al Sankta Fridolino. Ĉar temis pri ĝenerala Diservo ankau por neesperantistoj, multaj fideluloj povis konatiĝi kun Esperanto kaj ĝia movado. Estis je dispono dulingvaj tekstoj. (Raportis W. Mudrak)

 

Artikoloj de W. Mudrak aperis en «The Australian Esperantist» kaj «Aŭstria Esperanto-Revuo» (pri «Patro MaksimiIiano Maria Kolbe kaj Esperanto») kaj en «Internationale Informationen» (pri la 80-jara jubileo de EK). (Raportis W. Mudrak)

 

La 5-a Pilgrimo al la Sanktejo de Graveda Dipatrino en Matemblevo (Pollando), fare de la Esperantista Oazo de Gdansko, havis lokon 5.6.1983; partoprenis 37 personoj. S. Meson celebris la esperantista animzorganto sac. Stanislao Płatek; pro la granda amaso da neesperantistaj ĉeestantoj, li predikis en pola lingvo. Okazis ankaŭ procesio, komunaj preĝoj kaj kantoj. (Raportis E. Fiutak)

 

En Lurdo (Lourdes, Francio) la flago de la Franca Katolika Esperanto-Asocio denove partoprenis en la granda procesio de la Sankta Sakramento; la esperantistaj pilgrimantoj preĝis por la unueco de la kristanoj, por la paco inter la homoj kaj por la sukceso de la esperantistaj klopodoj. Oni havis Spiritajn Ekzercojn sub la gvido de P. Louis Bourdon, kaj oni meditis pri la personeco de P. Emile Peltier, fondinto de «Espero Katolika», kiu mortis en Lurdo en 1909. Oni vizitis lian tombon, kies renovigo okazos fare de la katolikaj esperantistoj (v. EK 4-5/1983, p. 81). (Raportis C. Colas)

 

Katolika Esperanto-Renkontiĝo okazis 29.5.1983 en la preĝejo de Sankta Maksimiliano en Bielsko- Biała (Pollando). S. Meson kuncelebris Sac. Leszko Solakiewicz kaj Sac. Henriko Molenda. Partoprenis pli ol 70 geesperantistoj. Dum posta kunveno oni kantis kaj preĝis en religia etoso. (Raportis Barbara Pochanke)

 

Oni rekomencis la agadon en Bydgoszcz (Pollando), tamen en alia loko: nun la S. Meso kaj la religiaj programoj okazas en la Kapelo de la Sankta Kruco ĉe la preĝejo de la Sankta Triunuo (strato Swierczewskiego). En marto kaj aprilo vizitis nin pastro el la najbara loko Ostrowite apud Kowalewo, sac. Tadeo Nowakowski, multjara Esperantisto, kiu plenumis la predikojn (aparte interesa estis tiu pri la 2000-jara datreveno de la naskiĝo de Maria). En majo ni celebris la arĝentan jubileon de nia aninmzorganto, sac. Włodzimierz Kowal; tre kortuŝe estis, kiam li rakontis pri sia vojo al pastriĝo. (Raportis J. P. Bieliński)

 

Fine aperis, en junio, la longe atendata «Kristana Esperantista Jarlibro 1983», kunlabore kun KELI. Ĝi ampleksas 160 paĝojn, kaj enhavas ĉirkaŭ 2.500 adresojn, krom diversajn aldonaĵojn.

Por la okazo, estis unuafoje uzita la nova emblemo de IKUE.

 

 

La redaktado kaj la ekspedo de la jarlibro postulis streĉan aldonan laboron, kiu, pro diversaj kaŭzoj, trafis precipe la ĉiam pli kompatindan Antonio De Salvo: jen la ĉefa kaŭzo de la malfruo, kun kiu aperis lastatempe EK. Tio pli kaj pli evidentigas, ke unu sola persono ne povas elteni la laboron de la Centra Oficejo kaj de EK; aliflanke, la financaj rimedoj je dispono ne ebligas dungi salajritan oficist(in)on, kaj la help(et)o venanta el triamonda(j) {ge)studento(j) montriĝis malgrava. Pro tio ni varme apelacias, ke laŭeble oni bonvolu havigi monon al la plej lasta el la fondusoj starigitaj de IKUE, tiu kiu nomiĝas «Senmakula» kaj havas la celon trovi financajn rimedojn por havi plentempan oficist(in)on ĉe la Centra Oficejo de IKUE.

 

Sac. Felice Ruaro, Estrarano de IKUE kaj iama Redaktoro de EK, estis operaciita ĉe la intesto fine de majo, kaj bezonos longan resaniĝon. IKUE sendas siajn plej varmajn bondezirojn, kune kun la gratuloj pro lia sacerdota 40-jara jubileo (junio 1943-junio 1983).

 

Post kelksemajna paŭzo pro la akcidento, kiu trafis P. Giacinto Jacobitti (ankoraŭ nun kun gipsumita kruro), S. Mesoj en Esperanto okazis en Romo, en la Baziliko S. Prassede, zorge de pola sacerdoto portempe loĝanta en Romo, Sergiusz Gajek. Unu fojon kuncelebris alia pola sacerdoto trapasanta Romon, Zbiegniew Bodecki. Krome, 26.6.1983 Mariaj Laŭdoj en Esperanto estis kantitaj en la roma preĝejo «S. Maria in Cosmedin», laŭ greka-bizanca rito. (Raportis Carlo Sarandrea)

 

Por omaĝi al la memoro de la forpasinta s-ro Ramón Molera (v. EK 2/1983, p. 36), la Barcelona Esperanto-Centro lanĉis konkurson por proza aŭ versa verko.

 

21.6.1983 la Prezidanto kaj la Sekretario de IKUE (Magnani kaj De Salvo) vizitis en Vatikano la Monsinjoron, kiu transprenis de Mons. Luis Alessio la taskon ekzameni la Esperantlingvan Meslibron.

Evidentiĝis, ke la rilatoj estas tre pli malglataj ol kun Mons. Alessio. La nova responsulo, juna italo, ŝajnas tre ligita al la ideo pri centreco de la latinlingva originalo, tiel ke li (eĉ ne sciante Esperanton) eldiris plurajn kritikojn pri la traduko de unuopaj vortoj aŭ esprimoj. Oni ne devas miri pri tio, ĉar Esperanto estas tre simila al la itala lingvo (kaj al tiu latina), tiel ke - prave aŭ malprave - eblas kompreni (aŭ «diveni») la Esperantlingvan tekston.

Krom tradukaj problemoj, evidentiĝis baza miskompreno pri la tradukotaj tekstoj. Fakte, dum siatempe ŝajnis, ke estas preferinde limiĝi al malgranda Meslibro, prokrastante al dua momento la peton de aprobo de pli kompleta Misalo, montriĝis, ke la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto preferas doni rajtigon al kompletaj Misaloj, ĉar ĝi timas, ke la rajtigo je nur kelkaj tekstoj povas malriĉigi la faktan liturgian praktikadon.

Krome, por la rajtigo de la Kanono estas postulata traduko, vorto post vorto, en la italan lingvon de la Esperanta teksto, por submeti ĝin al la ekzameno de la Kongregacio pri Doktrino de la Kredo (la iama «Sankta Oficejo»).

La interparolo kun la vatikana responsulo, kvankam formale glata, kompreneble estis sufiĉe peniga por la Esperantistaj reprezentantoj, kiuj, unu plian fojon, spertis kiom da diplomata pacienco estas bezonata en tiaj cirkonstancoj.

Tion ni diras por tiuj homoj, kiuj, kvankam bonintence, plendas al la Estraro de IKUE pro tio, ke ankoraŭ oni ne atingis firmajn rezultojn en ĉi tiu afero. Oni devas konvinkiĝi, ke la katolika Eklezio kutimas rezonadi per la mezurilo de la jardekoj (pesimistoj eĉ dirus «de la jarcentoj»), kaj nur per senlaca kaj pacienca eltenado kaj agado oni povas atingi la celon.

Portempa interkonsento kun la vatikana responsulo estis jena, ke IKUE prezentos por la rajtigo, antaŭ ĉio, la Kanonan parton kun laŭvorta traduko el Esperanto al la itala; sekvos la prezentado de la ordinara parto de la Meso; fine, venos la tekstoj de ĉiuj dimanĉoj (eventuale, unu post la alia, por sinsekvaj rajtigoj) .

El ĉio dirita rezultas, ke la laboro de la Liturgia Komisiono devos esti kompletigata. Tiucele, la nun resaniĝanta Patro Jacobitti estas prizorganta kunmetadon de la postulitaj tekstoj, kiujn oni sendos al la Komisionanoj por laŭeble rapida revizio.

Estas memevidente, ĉiukaze, ke la tuta afero bezonos ankoraŭ iom da tempo.

Antonio De Salvo

 

8.5.1983, dum la 11-a Renkontiĝo de sileziaj Esperantistoj en Opole (Pollando), Sac. Józef  Zielonka celebris S. Meson en Esperanto en la preĝejeto de S. Aleksio. Ĉeestis ĉirkaŭ 80 personoj el Silezio kaj el aliaj polaj landopartoj. (raportis Stanislaw Śmigielski)

 

Por la aŭdienco en Placo S. Petro de 24.8.1983, estis petitaj de IKUE 150 enirbiletoj: 50 personoj venos el Rimini, almenau 35 estas atendataj el Pollando, kelkaj romaj IKUE-anoj partoprenos, kaj la resto espereble venos el aliaj lokoj (kelkaj konfirmoj pri tio jam alvenis).

Ni memorigas, ke ne ekzistas aliĝkotizo, pro la simpla fakto ke ne ekzistas vera organizita programo: ne temos, ja, pri kongreso, sed pri renkontiĝo, kiu ebligu komunan praktikadon de la Sankta Jaro, kaj kiu donu la okazon por (esperebla) mencio de Esperanto fare de la Papo: demarŝoj al tiu celo estis jam faritaj kaj estos daŭre farataj.

La aparta karaktero de la aranĝo (kaj la manko de sufiĉaj homaj fortoj en Romo) ne ebligos prizorgi loĝadon kaj restadajn servojn (escepte de la 30 lokoj rezervitaj por poloj ĉe la vatikana Pola Domo): ĉiu, do, devos prizorgi per si mem.

Akceptejo-kolektejo funkcios ĉe la Pola Domo, strato Pfeiffer (tute proksime de Placo S. Petro, ĉe la maldekstra flanko de «strato Conciliazione» kun la vizaĝo al la Baziliko).

En Rimini, kontraŭe, la renkontiĝo enkadriĝos en la grandan aranĝon «Mitingo por la Amikeco inter la Popoloj», kiu pritraktos, ĉi-jare, la temon «Homoj simioj robotoj»: la homo ne limiĝas esti kondiĉata de sia instinkto kiel simio, aŭ de la socio kiel roboto, sed li praktikas apartan respondecon, kaj pro tio li restas homo. Dum la Mitingo ankaŭ funkcios stando pri «Esperanto internacia rimedo de solidareco».

 

La katolika Esperanto-movado viglas, en Pollando, malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj. Jen ĝiaj animantoj fotitaj en Varsovio 1.3.1983 (v. EK. 4-5/1983, p. 75). De maldekstre: Sac. Roman Forycki, Sac. Józef Gotter, Mons. Władysław Miziołek (Helpa Episkopo de Varsovio), Sac. Józef Zielonka kaj P. Jerzy Korytkowski (foto Posyniak).

 

al la indekso

 


 

SAŬLO: DE PERSEKUTISTO AL APOSTOLO

 

Koleremo, orgojlo, pasiemo. La tuto sub la ŝelo de malglata karaktero. Emo tranĉi la mondon en du partojn: unuflanke la Di-elektita popolo, al kiu li apartenas; aliflanke la paganaj gentoj, destinitaj al damniĝo. Tiuj estas la karakterizoj de Saŭlo el Tarso, superkonvinkita hebreo, edukita ĉe la skolo de la fama rabeno Gamelielo.

Desupreco, memsufiĉeco, distanciĝo disde la potenca, rafinita kaj koruptita grek-romia mondo, kiun li ja konas, sed malŝatas, ĉar ĝi rigardas la Mosean Leĝon kiel religion de subevoluintoj kaj fajrujon de kvereloj: tiu ĉi laika interpreto de la hebreismo pligrandigas lian fanatikecon.

Kiam li ekscias, ke ĝuste inter la izraelidoj estas naskiĝanta sekto, kiu minacas desuprigi Moseon avantaĝe al iu Jesuo, li ekkoleregas, kaj per vortoj kaj faroj klopodas ĝin ekstermi. Ĉe la ŝtonumado de Stefano, Saŭlo, ankoraŭ tre juna, nur gardas la mantelojn de la ŝtonumantoj. Sed pli poste, tuj kiam la aĝo tion ebligas, per sia aktiveco li fariĝas teroro de la kristanoj: li eniras en la domojn, forkaptas virojn kaj virinojn kaj ilin enkarcerigas.

Iun tagon li elpetas de la hebrea ĉefpastro la rajtigon iri al urbo Damasko aresti kristanojn kaj konduki ilin katenitaj al Jerusalemo. Sed, dum li alproksimiĝas al Damasko, jen, subita lumego el la ĉielo lin blindigas kaj faligas teren. Samtempe li aŭdas voĉon: «Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas?».

Kaj Saŭlo, tremante pro timo: «Kiu vi estas, Sinjoro?». La respondo lin ŝtonigas: «Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas! Leviĝu, eniru en la urbon, kaj tie estas al vi dirote, kion vi faru».

Ekde tram Saŭlo fariĝas Paŭlo, la persekutisto iĝas apostolo. Mirego, admiro, indigno. La kristanaj komunaĵoj gloras la Sinjoron. Liaj iamaj kunuloj taksas lin freneza. Paŭlo sin defendas: dank’ al la graco de Dio li estas tio, kio li estas, nome apostolo kiel la aliaj, eble eĉ pli abunde, kiel li diras per sia stilo tiel malglata sed esprimo-plena: «En penoj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure... Kvinfoje de la judoj mi ricevis po tridek naŭ batojn; trifoje mi estis batita per vergoj; trifoje mi estis ŝtonumita, trifoje mi suferis ŝipan pereon» (2 Kor 11, 23-25). Rilate la penadon pro la Evangelio, kiu povus kompariĝi kun li? «Oftaj vojaĝoj, danĝeroj de riveroj, danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de judoj, danĝeroj de paganoj, danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro, danĝeroj inter falsaj fratoj; peno kaj sufero, oftaj maldormoj, malsato kaj soifo, oftaj fastoj, malvarmo kaj senvesteco. Krom tiuj eksteraj aferoj, estas tio, kio mia premas ĉiutage: la zorgado pri ĉiuj Eklezioj» (2 Kor 11, 26-28).

Ĉio-ĉi tute ne estis frenezo: estis nova vivo-sistemo, laŭ la postuloj de la Evangelio. Ĝis li estis senkapigita per glavo ekster la remparmuregoj de Romo, en la jaro 67 post Kristo.

 

El “Missioni Consolata” (trad. B. C.)

 

al la indekso

 


 

KVINDEK JAROJN POST LA APEROJ DE LA DIPATRINO

EN BEAURAING KAJ BANNEUX

(Unua parto)

 

Dum la vintro 1932-1933 oni multe parolis en Belgujo pri la aperoj de la Dipatrino al infanoj en du vilaĝoj: Beauraing, apud la franca landlimo, kaj Banneux, proksime al Germanujo. Kompreneble, la reagoj estis diversdirektaj. Sed, post ripetitaj enketoj, la Episkopo de Lieĝo, L.-J. Kerkhofs, oficiale agnoskis (kun permeso de Romo) la realecon de la aperoj en Banneux (1942). La hezitoj pri Beauraing estis pli longdaŭraj, sed finfine ankaŭ la Episkopo de Namuro, A.-M. Charrue, favore konkludis la proceson en 1949.

Nun trapasis 50 jaroj, kaj la pilgrimantoj alvenas ĉiam pli multnombraj. La renoviga influo de tiuj Sanktejoj estas rekonebla pro la nombro de personoj, kiuj ŝanĝas sian vivon, konfesante tie siajn pekojn kaj prenante novan direkton. Mi memorigu nur la ĉefajn trajtojn de tiuj okazintaĵoj.

 

La aperoj en Beauraing

 

Inter la 29-a de novembro 1932 kaj la 3-a de januaro 1933, aperis la Dipatrino en Beauraing 33 fojojn al kvin infanoj el familioj Voisin kaj Deçeimbre.

La unuan vesperon ili petole amuziĝis, kiam Ŝi surprizis ilin en la ĉiutaga banaleco apud fervoja taluso. Poste, Ŝi kutimis stari sub la ĉefbranco de dornarbo nomita kratago.

Por Esperantistoj, kratagoj kreskas nur en vortaroj. Sed por la infanoj de nia Regiono temas pri banala arbo de la dornoheĝoj, kies berojn ili foje manĝas. Por poetoj, ĝi estas blankflora sovaĝa arbeto, kiu post la pluvo tiel agrable odoras. Sed por la maljunaj saĝuloj la krategaj beroj, manĝitaj nur post frosto, estas rimedo por la koro. Notu tion. Apotekistoj nomas gin crataegus.

Maria aperis en la ĝardeno de la Konvento de Nia Sinjorino de l’ Sankta Koro, komence de preĝa tagnaŭo pretiganta al la festo de la Senmakula Koncipiĝo. La infanoj, do, demandis: «Ĉu Vi estas la Senmakula Virgulino?». «Jes». «Kion Vi deziras de ni?». «Ke vi estu ĉiam saĝaj». Ili promesis, komprenante la vorton «saĝaj» kiel komprenas franclingvaj infanoj, do «Estu bonkondutaj infanoj». Tion klarigis antaŭ mi en 1954 unu el la knabinoj, aldonante: «sed, kun la tempo, ni komprenis, ke oni ĉiam devas esti saĝa». Alia ankaŭ foje deklaris: «Mi ĉiam pensis, ke esti saĝa, estas: rilatigi ĉion al Dio». Ŝi do komprenis, ke la «Sidejo de la Saĝeco» celis pli profundan signifon.

Maria petis kapelon. Ŝi deziris, ke oni venu pilgrimante. Ofte Ŝi diris absolute nenion. Sed Ŝi portis Rozarion, kaj admonis plurfoje: «Preĝu. Preĝu multe. Preĝu ĉiam».

Kio plej frapis kaj tuŝis ĉiujn, estis la Ora Koro, kiun plurfoje montris la Dipatrino. Oni eĉ nomas Ŝin en Beauraing: la Virgulino kun Ora Koro.

La lastan tagon Ŝi diris ion apartan al ĉiu infano. Sekreton Ŝi konfidis al la tri plej junaj, kiuj neniam malkovris ĝin.

Maria distinge signis siajn aperojn: «Mi estas la Patrino de Dio, la Reĝino de l’ Ĉielo». Si faris kompateman promeson: «Mi konvertos la pekulojn». La lastaj vortoj estis por Fernande Voisin, kiu vidis kvazaŭ fajroglobon eksplodantan. «Ĉu vi amas mian Filon? Ĉu vi amas min? Tiam oferu vin por mi!». Kiel poste en Banneux, la vorto «Adieu» indikis la finon de la aperoj. Ni tamen ne traduku vortare: «adiaŭ», sed etimologie: «ŕ Dieu», t. e. «ĝis Dio», do definitiva rendevuo.

Louis Muller, Belgio - (daŭrigota)

 

al la indekso

 


 

 

LA PLEJ MISTERA DINASTIO

 

La vorto papo (= patro, aŭ pli bone paĉjo) en la prakristanismo indikis la episkopojn. Ekde la 6-a jarcento ĝi estis rezervita al la episkopo de Romo, patro de la kristanaro.

Ne konata estas la origino de la kristana komunaĵo en Romo, sed estas certe, ke ĝi datiĝas de la pratempo de la predikado de la apostoloj: en Romo, lasta etapo de sia misiado, martiriĝis Petro kaj Paŭlo, kaj jam en la dua jarcento la roma Eklezio estis rigardata kiel centro de la kristana mondo, pro tio ke ĝia episkopo estis posteulo de Petro.

Ne eblas difini la ĝustan nombron de la papoj ekde Petro ĝis nun, ĉar ne ĉiuj historiistoj samopinias pri la legitimeco de iuj tiel nomitaj antipapoj (papoj elektitaj opozicie al aliaj, kies legitimecon oni kontestis). Plej verŝajne la papoj estis ĝis nun 264, kaj ili konsistigas seninterrompan serion dum preskaŭ du jarmiloj.

El ili 82 estas kultataj kiel sanktuloj, 32 estis martiroj, 104 estis el Romo kaj 106 el aliaj italaj regionoj, 15 francoj, 9 grekoj, 7 germanoj, 5 azianoj, 3 hispanoj, 2 dalmatoj, 1 kimro, 1 traco, 1 nederlandano, 1 portugaIo, 1 el insulo Kreto, 1 anglo kaj 1 polo. Naŭ el ili estis papoj dum malpli ol unu monato, kaj 11 dum pli ol 20 jaroj. La plej longa papado estis tiu de Pio 9-a, kiu daŭris 31 jarojn kaj 7 monatojn.

El “Missioni Consolata”, adaptis Battista Cadei

 

al la indekso