Enhavo de Espero Katolika numero 7-8/1983

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

Sur la kovrilo: Papo Johano Paŭlo la dua transprenas leteron, per kiu P. Duilio Magnani prezentas la agadon de IKUE. La foto estis farita en Placo Sankta Petro dum la Ĝenerala Aŭdienco de 24.8.1983.

 

 

 


 

PENSOJ PRI LA 68-A UNIVERSALA KONGRESO

DE ESPERANTO (BUDAPEŜTO 1983)

 

Se mi komparas la 51-an Universalan Kongreson de UEA (Budapeŝto 1966) kun tiu nuna, el nia katolika vidpunkto mi devas konstati progreson: niaj hungaraj samideanoj ion lernis el la sukcesoj kaj malsukcesoj de tiu 51-a Kongreso. Tiam la katolika Diservo estis en ne facile atingebla kaj malgranda franciskana preĝejo, kaj dum la Diservo multaj devis resti ekstere. Nun niaj hungaraj samideanoj gajnis - ne tute facile - lokon kaj tempon por Diservo en la plej granda budapeŝta preĝejo, la Baziliko de Sankta Stefano. Ĝi estis plenplena: impona kaj ĝojiga vidaĵo!

Farigis ankaŭ tia progreso, ke la Diservo estis ekumena; sed iuj protestantoj ne kontentiĝis per tio, ke ili povis, en katolika preĝejo, kune kun ni preĝi, kanti, prediki (predikis hungara protestanta pastoro): ĉar ili ne povis kun ni komuniiĝi, estiĝis problemoj.

Progreso estis ankaŭ la fakto, ke la Diservon partoprenis Episkopo Kacsiba, kiel anstataŭanto de la hungara Primaso, Kard. Lékai. Tio estis ĝojiga, kvankam li sidis flanke dum la tuta S. Meso, kaj nur ĉe la fino li benis la kristanan popolon kune kun la ĉeestantaj pastroj.

La Diservo okazis dimanĉe 31.7.1983 posttagmeze. La postan tagon estis kunvenoj de IKUE (je la 14-a horo) kaj de KELI (je la 17-a). Multaj partoprenis ambaŭ.

Ni devas danki, ke ĉefe Pastro Lajos Kóbor sukcesis fari grandan organizan laboron. Li estas juna; sed la kongreson partoprenis ankaŭ pluraj maljunaj pastroj, kiuj ankaŭ estus povintaj doni konsilojn kaj helpon. Tamen, kiel kaj kiam? Mi opinias granda manko la fakton, ke ni katolikaj pastroj estis tie en sufiĉe granda nombro, sed ni neniam renkontiĝis ekster la Diservo kaj la kunvenoj. Ĉiu estus dirinta ion el siaj spertoj, kaj ni ĉiuj estus lernitaj multon.

Ĉe la kunveno de KELI la lerta kaj sperta Pastoro Burkhardt ne nur majstre parolis Esperante, sed ankaŭ multe kantis kun ĉiuj ĉeestantoj kaj paroligis interesajn homojn, eĉ katolikojn. La tuta programo estis kvazaŭ liturgio, preĝo: ĉu ni katolikoj ne estus povintaj fari la samon?

Mi devas ankaŭ aldoni, ke tre mankis niaj fratoj gvidantoj el Italujo, almenaŭ unu, du...

 

Sac. Imrich Sedlák, Ĉeĥoslovakio

 

 

Oni taksas, ke 3.000 homoj ĉeestis la S. Meson en Budapeŝto dum la U.K.; jen desupra vidaĵo de parto el la homamaso

 

 

 

 

 

 

 

 

Kuncelebrantoj el diversaj landoj dum la S. Meso en Budapeŝto

 

 

 

 

 

 

al la indekso


 

EN ROMO POR LA SANKTA JARO

 

Okaze de la Sankta Jaro 1983-1984, grupo da katolikaj Esperantistoj kaj simpatiantoj kunvenis en Romo la 23-an kaj 24-an de aŭgusto.

Marde 23.8.1983, okazis S. Meso en Esperanto en la Baziliko S. Maria la Granda; kuncelebris Pastroj Duilio Magnani, Riccardo Di Prinzio kaj Pasquale Campobasso. Krom IKUE-grupo, ĉeestis multaj eksterlandaj turistoj, kiuj scivoleme tralegis la Esperantlingvajn mestekstojn porokaze preparitajn. Pastro Giacinto Jacobitti, ankoraŭ ne tute resaniĝinta, ĉeestis la S. Meson sed ne povis mem kuncelebri.

 

 

La IKUE-grupo antaŭ la Baziliko S. Maria la Granda (foto Sarandrea)

 

Merkrede 23.8.1983, la IKUE-grupo ĉeestis, en Placo S. Petro, la papan aŭdiencon, vekante la intereson ĉu de la Sankta Patro, ĉu de multaj pilgrimantoj el diversaj landoj, kiuj scivoleme informiĝis pri la internacia lingvo, vidinte centojn da disdonitaj flagetoj kun verda stelo kaj la grandan flagon de IKUE.

Oni danku al P. Magnani, se la kunvenintoj sukcesis akiri unuavican lokon en la vastega placo, tiel ke ili sidis nur kelkajn metrojn for de la papa podio.

Post la ĝenerala alparolo de la Papo, iu komisiita Monsinjoro menciis la ĉeestantajn grupojn; la Esperantistoj reagis per aklamoj kaj svingado de flagoj, kiam alvenis ilia vico.

Temis pri aranĝo vere katolika, tio estas universala, pro la ĉeesto de homoj el tute malsamaj nacioj, unuigitaj de la Roma Apostola Eklezio, kiuj, en tiu paca kaj homama etoso, aŭdis la mencion de Esperanto kaj vidis aron da ĝiaj subtenantoj. La grupo entenis proksimume 75 anojn, plejparte italajn (el aliaj landoj ĉeestis nur kelkaj homoj el Belgio, San Marino, Usono, Zairio: la poloj ne ricevis la permeson forlasi Pollandon, malgraŭ intensaj streĉoj de la IKUE-gvidantoj je ĉiuj niveloj).

Tre oportune, la IKUE-grupo, anstataŭ enfermi sin en malvastan medion, elpaŝis meze de la publiko: la diskonigo de nia lingvo kaj movado, ja, pli efike realiĝas per rekta kaj praktika elmontrado ol per paperaj reklamadoj.

Gaudenzio Pisoni

 

al la indekso

 


 

SAVI EŬROPON PER LA KRUCO

 

La vojaĝo al Aŭstrio de Papo Johano Paŭlo la dua (10-12.9.83) estis okazo por substreki la sindevigon de la aŭstria katolika Eklezio (kaj aparte de ĝia Estro, Kard. König) por krei ponton inter oriento kaj okcidento, nordo kaj sudo.

La du momentoj eble plej gravaj, en tiu vojaĝo, estis la S. Meso en «Donau-Park» kaj la parolado sur la «Placo de la Herooj».

En la «Donau-Park», antaŭ 300.000 homoj (spite al intensa pluvo), la Papo parolis pri la dramo de misuzata libereco, de la senesperiĝo de multaj, kaj de la eblecoj retrovi la esperon per la rekono de propraj pekoj kaj la repaciĝo kun Dio kaj kun la proksimulo.

Sur la «Placo de la Herooj», dum Eŭropa Vespro, Johano Paŭlo la dua alvokis al spirita batalo, kiu ebligu la pluvivon kaj la liberecon de ĉiuj popoloj de la kontinento, de Atlantiko ĝis Uraloj, de Balta Maro ĝis Mediteraneo, transe de ĉiuj landlimoj, naturaj aŭ artifikaj. Tio egalas, iusence, al moderna krucmilito, tamen en la signo de repaciĝo, de amo al la malamikoj, de forigo de la disiĝoj. Des pli grava estas ĉi tiu alvoko, ĉar ĝi ne estis limigita al la kristanaro, sed ĝi estis adresita - signifoplene - ankaŭ al ĉiuj, kiuj kredas je unu sola Dio.

La Papo emfazis, ke la kristana koncepto pri la homo markis la eŭropan civilizacion; sed li ankaŭ memorigis, invitante al kolektiva rekono de propraj kulpoj, ke la eŭropa historio entenas malhelajn kaj terurajn aspektojn: la sangajn militojn inter kristanoj, la milionojn da homoj forpelitaj, diskriminaciitaj, persekutitaj kaj murditaj pro raso, nacieco aŭ religio. «Ni rekonu niajn pekojn - diris la Papo - kaj petu pardonon: kiaj heredantoj de niaj prapatroj, ni faru ke ĉi tiu Eŭropo, kiu sub la signo de la kruco makuliĝis per multai kulpoj, per la kruco renovigu sin».

Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

ĈEĤOSLOVAKAJ IKUE-ANOJ FUNEBRAS

 

La 5-an de julio 1983 subite mortis brava kaj nelacigebla pioniro, Aleš Berka, ĉeĥoslovaika landa reprezentanto de IKUE.

Li mortis subite sur la loko por li plej kara: en preĝejo, dum Sankta Meso celebrata omaĝe al patronoj de Eŭropo, sanktaj Cirilo kaj Metodo. Lia vivo estis forte ligita kun la tradicio de ĉi tiuj grandaj apostoloj de slavoj. Li estis granda honoranto de moravia Ĉefepiskopo Cirilo Stojan, kies beatiga proceso estas preparata. Tiu ĉi novtempa Ĉefepiskopo, karulo de la popolo, fervore kaj nelacigeble laboris sur la vitejo de la Sinjoro, kiun enplantis en nia popolo sanktaj Cirilo kaj Metodo. Kaj Aleš Berka deziris, ke la tuta katolika esperantista mondo interkonatiĝu kun ĉi granda Ĉefepiskopo, kies beatigon ege sopiratendas la ĉeĥa popolo. Ĉi-cele, li strebis prepari esperantlingvan biografion; lia neatendita forpaso malebligis al li fini la verkon.

La tuta vivo de Aleš Berka estis firme ligita kun la Esperanto-movado, kaj speciale kun la IKUE-agado. Ĝis lasta momento de sia vivo li ne ĉesis labori por IKUE, plenumante modele ĉiujn devojn de la landa reprezentanto. En lia persono la ĉeĥaj IKUE-anoj perdis vere neanstataŭigeblan servanton. Dum sia meritoplena vivo li eldonis kelkajn bonenhavajn Esperanto-librojn kaj verkis kelkajn Esperanto-lernolibrojn.

Li travivis, en la servo de Esperanto-movado kaj en la servo de IKUE, multajn agrablajn kaj amarajn periodojn. Al la agrablaj periodoj certe apartenas la jaroj, dum kiuj li funkciis kiel Ĝenerala Sekretario de IKUE, kaj ekde la jaro 1969, kiel Prezidanto de la ĉeĥa IKUE-sekcio. Liaj amaraj periodoj estis precipe la malpermeso de lia Esperanto-aktivado en la militaj jaroj, kaj, en nuna tempo, likvido de la ĉeĥa IKUE-sekcio kaj lia deviga eksigo kiel Prezidanto de Esperanto-klubo en Vsetín, kiun li longjare sukcese kaj saĝe gvidis. Lia religia aktivado estis kaŭzo de lia lasta malhonorigo, kiu tre dolorige tuŝis lian noblan animon.

Dum mia lasta revido kun li en junio, li estis plena de vivenergio kaj planoj. Kiel kompetentulo li planis ĉi-jare verki historion de IKUE. Li esprimis grandan zorgon, ke ĉi tiu historio estu verkita ankoraŭ ĝustatempe, kiam vivas inter ni memorantoj de IKUE-movado.

La Dia Providenco decidis alimaniere, alvokante el ĉi tiu valo de larmoj sian fidelan servanton Alexius (Aleš) en la ĉielan patrujon. Dum la entombigo, kiu okazis en ĉeesto de granda homamaso la 12-an de julio, estis kelkfoje akcentita lia meritoplena Esperanto-agado. La mes-epistolo estis legita en Esperanto. Pro lia sindonemo al la IKUE-ideoj kaj lia braveco kaj vivmodelo, li meritas kiel dankesprimon nian daŭran preĝmemoron. Dio, donu eternan feliĉon al nia kara frato Berka!

M. Š.

 

 

Historia foto de la 14-a IKUE-Kongreso (Prago 1929). La juna skolto dekstre estas Aleš Berka (foto Sadil)

 

 

 

 

 

 

al la indekso


 

NOVA ĈEĤOSLOVAKA LANDA REPREZENTANTO DE IKUE

 

Jam antaŭ tri jaroj Berka konfidis al mi la taskon trovi konvenan personon anstataŭ li, por la kazo, ke li ne plu povos plenumi devojn de la landa IKUE-reprezentanto. Tiam estis interkonsentite, ke ĉi funkcion volonte transprenos Jan Šebela. Kaj ĵus maturiĝis tempo por realigi ĉi interkonsenton.

Johano Šebela naskiĝis 19.5.1932 en sudmoravia vilaĝo. Kiam li kvarjariĝis, mortis lia patrino. En la jaro 1938 li komencis frekventi germanan bazan lernejon, ĉar la limteritorio, en kiu li vivis, estis okupita de germana armeo. Post la dua mondmilito, fininte la bazan lernejon, li laboris kun sia patro en agrikulturo.

Kiam lia patro transloĝiĝis en urbon Trebič, li vivis tie ĝis eksoldatiĝo en 1955. Post dujara soldatservo li eklaboris en ŝufabriko, kie li laboras ĝis nun.

En la jaro 1958 li esperantiĝis kaj samjare li edziĝis. Li havas tri plenkreskajn gefilojn. Aktive li partoprenas Esperanto-agadon en sia loĝurbo Trebič, instruante Esperanton en la klubkursoj. Krome, li aktive kunlaboras kun organizantoj de Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, instruante tie Esperanton.

IKUE-ano li fariĝis en la jaro 1977, kaj ekde jaro 1978 li distribuas “Espero Katolika”-n en sia regiono.

Ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj deziras al sia nova Landa IKUE-reprezentanto Dian benon kaj la oferemon, persistecon, bravecon kaj kuraĝon de la mortinta karmemora Aleš Berka.

M. Š.

 

al la indekso


 

 

EKSPOZICIO DE DANKAJ VOTAĴOJ

 

Ekspozicio, aranĝita en la roma Muzeo pri Popolai Artoj kaj Tradicioj, reproponis al la publiko tradicion tre disvastigitan en Italio: la dankvotaĵojn. Iu neĉefa arto, konsentite, tamen arto.

Kutime, la dankvotaĵoj estas el ligno, ceramiko aŭ altvaloraj metaloj. La objektoj ekspoziciitaj, kontraŭe, estis el simpla lado, ĉar ili venis el malgranda vilaĝo de Sicilio, Altavilla Milicia, kie oni kultivas kaj enskatoligas tomatojn kaj oni fiŝkaptas kaj konservas sardelojn, tiel ke lado abundas.

La dankvotaj ladaĵoj, kiujn oni povis admiri en la ekspozicio, estis ĉirkaŭ 400, apartenantaj al pli ol unujarcenta epoko, de 1840 ĝis hodiaŭ. La temo estas ĉiam la sama, la dankesprimo pro ricevita ĉiela graco, sed la epizodoj estas ĝenerale malsimilaj.

La dankvotaĵoj estas dediĉitaj al la Madono kaj al la Sanktuloj de la popola pieco: Kosmo kaj Damiano, Francisko de Paola kaj Rozalia. Kiu pentris ilin? Simplaj metiartistoj, tiuj samaj, kiuj kreadas la mirindajn siciliajn ĉaretojn. La indikoj por krei la dankajn objektojn venas el la mendantoj, kaj estas absolute precizaj: la koloro de la vesto, la sintenoj, la loko, ĉio devas esti reproduktata kiel eble plej fidele, alie nek la fideluloj nek la Sanktuloj rekonas sin en la verko.

La mirakloj okazas por savi la fidelulon el malsano, aŭ el laborakcidento, aŭ el interbatiĝo, aŭ el mara ŝtormo; patrinoj ĉirkaŭitaj de infanoj leviĝas el la lito, kie ili kuŝis mortonte; infanoj saviĝas el pereigaj faloj; ĉaroj renversiĝas sur korpojn nevunditajn: jen la plej ripetiĝantaj temoj.

La pli malnovaj pentraĵoj estas la plej intensaj, sed ankaŭ tiuj pli modernaj posedas allogon, kaj pruvas, ke ĉi tiu arto ankoraŭ vivas, kvankam eble ĝi troviĝas ĉe sunsubiro.

 

Randone/ Lo Voi, laŭ Radio Roma-Esperanto

El la itala tradukis Antonio De Salvo

 

al la indekso

 


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Mi bedaŭras, ke en la «Kristana Esperantista Jarlibro» vi fabrikis «du Ĉiniojn», nome «Ĉinio (Popola Respubliko) kaj Ĉinio (Tajvano)», dum la provinco Tajvano estas nur parto de la sankta teritorio de Ĉinio.

Krome, en la tradukita artikolo «Katolikoj atendas komunismon» (EK 4-5/1983), maltaŭgas iuj vortoj: «La alproksimiĝo de tiu dato pelis la katolikan Eklezion ekzameni kun atento tiun historian fakton, kiu jam vekas timojn, eĉ teruron, ĉe la loka loĝantaro».

Ŝajnas al mi, ke se iam Hongkongo revenos al Popola Respubliko Ĉinio, ĉiuj ĉinoj (inkluzive de hongkongaj katolikoj kaj pastroj) inde ĝojegos sen ia ajn timo kaj teruro, ĉar la religia politiko de Ĉinio protektas kristanojn. La nura problemo estas, ke la hongkongaj katolikoj (inkluzive de pastroj) devas studi kiel disiĝi de ĉiaj malfavoraj faktoroj. Petro S. Kaiz, Popola Ĉinio

 

La Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj similaj aranĝoj ĉiam okazas en Eŭropo. Mi sugestas, ke IKUE estonte organizu en Madagaskaro sian Kongreson, por entuziasmigi la lokan Eklezion kaj la enlandanojn. Mi ankaŭ sugestas la starigon de Esperantistaj misiistoj, kiuj de lando al lando organizu Esperanto-kursojn en la Seminarioj. Roger Randrianekena, Madagaskaro

 

 

 

al la indekso

 


 

EL LA PROFUND’ MI KRIAS AL VI!

 

Aŭskultu min Di’ Sinjor’:

instruu kiel mi devas larmi

en nemerita ĝoj’, ĝoji en nemerita plor’.

Donu forton paligi mian brilon orgojlan,

saĝe briligi mian humilon sentonan.

Instruu kiel devas klini min al feblul’,

alfronti rekte al senbrida potencul’.

Donu forton la korpon supereme regi,

humile al la Spirito min disponigi.

Instruu milde respondi insultan voĉon,

kun frida rideto rifuzi falsan gloron.

Instruu elani Vin retrovante,

abrupte ekhalti vojerarante.

Ne plenumu ĉiam kion mi deziregas,

instruu esti kuraĝa, se mi timegas.

Lasu al mi la mondon rezigne ŝati.

Nur ne permesu Vin mem de mi forlasi.

Ĉi tiu estas mia krio, ĝi restu la lasta!

Sed se mi male parolus poste, la erarema:

ne forĵetu min, forturnante majestan vizaĝon,

ja el la profundo mi sendas al Vi mian kriadon.

 

Akos Horváth, Hungario

 

al la indekso

 


 

 

TRA LA MOVADO

 

Sur Sankta Monto en klostro ĉe Filipanoj en Gostyń (Pollando) okazis la dekaj Spiritaj Ekzercoj, de la 12-a ĝis la 17-a de julio 1983, laŭ organizo de pastro Jozefo Zielonka.

Pro konataj cirkonstancoj, eksterlandanoj ne povis alveni. Escepte alvenis geedza paro el Venezuelo, kiu vizitis Pollandon, kaj kiu volis partopreni la Spiritajn Ekzercojn almenaŭ unu tagon.

Ĉeestis ĉ. 70 personoj. Inter ili estis 4 pastroj (Jozefo Zielonka, Stanislao Płachta, Georgo Korytkowski kaj Jozefo Gotter), 2 seminarianoj kaj 2 fratoj.

La 12-an vespere okazis solena S. Meso; en la postaj tagoj, je la 7-a matene ni partoprenis S. Meson en klostra kapelo, destinita al ni.

En la kongresejo, ni preĝis, kantis kaj aŭskultis prelegojn de pastroj Zielonka kaj Korytkowski. Tagmeze ni preĝis Anĝeluson, animlige kun la Papo. Vespere ĉiam estis Diservo kun Rozario.

Merkrede estis inverse: la Diservo okazis matene, ĉar la prioro invitis nin partopreni en la Baziliko, je la 19-a, S. Meson honore al Dipatrino Maria Senĉese Helpema. Laŭ deziro de la prioro ni kantis dum la S. Meso esperantlingve, kio tre plaĉis al monaĥoj kaj fideluloj.

(Raportis Edita Fiutak)

 

S. Meso en Esperanto havis lokon, en julio 1983, dum la Hispana Kongreso de Esperanto en Zaragozo; ĉeestis preskaŭ mil personoj.

(Raportis Vicente Mateo y Martinez)

 

Sabate, la 27-an de augusto 1983, pilgrimis ĉeĥaj IKUE-anoj al moravia Maria-pilgrimloko Hostyn. Tiea belega pilgrim-preĝejo estis nunjare proklamita malgranda baziliko.

Venis ĉirkaŭ 100 personoj: infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj. Antaŭtagmeze ni partoprenis Sanktan Meson, celebritan en la baziliko de nia IKUE-ano novpastro Jaroslav. Poste, oni preĝis rozarion kun speciala memoro pri la forpasinta Aleš Berka, kaj kantis multajn kantojn kun akompano de gitaro.

Posttagmeze okazis krucvojo en la naturo. Oni iris la kalvarian vojon kun speciala konvinko kaj decido, ke oni ĉiam fidele sekvos la Sinjoron Jesuon Kriston, ke oni brave portos siajn krucojn laŭ Lia modelo, kaj ĉiam oni strebos plenumi Lian sanktan volon spitante ĉiujn mokojn kaj diskriminaciojn.

Belega suna vetero estis ĉiela donaco, kiu ankoraŭ plibeligis la spirite riĉan pilgrimon. Ĉiuj revenis hejmen kontentaj kaj plenigitaj de Di-gracoj, ricevitaj de Jesuo je propeto de Di-patrino Virgulino Maria.

 

S. Meso en Esperanto estis celebrita de P. Manuel Lima (por la unua fojo en Portugalio), okaze de la 11-a Portugala Kongreso de Esperanto en Santo Tirso (10-12.6.1983).

(Raportis Emidio Gardé)

 

Estis konfirmita, por la periodo oktobro 1983-septembro 1984, la stipendio «Pentekosto» favore al la juna studento Mulamba Kabutakapua el Zairio. Li daŭrigas la studon de Esperanto, kaj ĝojige surprizis la partoprenantojn en la Renkontiĝo en Romo, respondante en la internacia lingvo al la demandoj adresitaj al li.

 

Ekumena Diservo en Esperanto okazis dum la Kongreso de KELI en Esztergom (Hungario), fine de julio 1983.

 

La jarkunveno de KELI preskaŭ unuanime malakceptis, 26.3.1983, la proponon okazigi Ekumenan Kongreson (KELI-IKUE) en Hamburgo en 1984, pro «la ege altaj kotizkostoj», la «manko de komuna loĝejo» kaj «la granda lukso de la ĉambroj».

Kompreneble, ĉar ne havus sencon aranĝi «Ekumenan Kongreson» sen la partopreno de KELI, ankaŭ IKUE rezignas, siaflanke, kongresi en Hamburgo venontjare. Oni esploros la eblecojn aranĝi Ekumenan Kongreson kun KELI, aŭ IKUE-Kongreson, en alia loko kaj laŭ pli favoraj kondiĉoj.

 

21.8.1983 estis inaŭgurita originala Esperanto-Kapeleto en la pola vilaĝo Olszanka, naskiĝloko de Sac. Jozefo Zielonka. La Kapeleto situas en arbaro, kaj prezentas grandan verdan stelon kun la bildo de la Dipatrino. Magnetofona instalaĵo aŭdigas marianajn kantojn ĉe malfermo de pordeto. Apude troviĝas tranoktejo por gastoj, kie oni povas kuiri, manĝi kaj dormi.

En la inaŭguro partoprenis 16 personoj, venintaj el 10 polaj urboj; el ili, 12 virinoj tranoktis en la gastodomo. Oni planas aranĝi en tiu loko, ĉiujare, esperantistan libertempadon.

(Raportis Edita Fiutak)

Geesperantistoj antaŭ la ĵus benita kapeleto en Olszanka, Pollando (foto Posyniak)

 

Bele aranĝita stando varbis por Esperanto en la kadro de la ĉijara «Internacia Mitingo por Amikeco inter la Popoloj», okazinta en Rimini (Italio) fine de aŭgusto 1983. Oni kalkulas, ke pli ol 300.000 personoj, grandparte junaj, vizitis la Mitingon. En la stando (kiu prezentis eksplicite la karitatan agadon de la katolikaj esperantistoj) deĵoris volontule, krom kelkaj geesperantistoj de Rimini (ekz. la senlaca Pastro Duilio Magnani), Maria Stefanek el Pollando kaj kelkaj junaj esperantistoj el Romo.

La stando estis vizitita, interalie, de la Vicprezidanto de la itala Ministra Konsilantaro (= Vica Ĉefministro) Arnaldo Forlani, kaj de la Vicministro Nicola Sanese, ĉi-lasta varma subtenanto de la Esperanto-afero en pluraj okazoj. Ricevinte donace Esperanto-gramatikon eldonitan de la itala IKUE-sekcio, Dep. Forlani diris: «Esperanto... ĝi estus bezonata ĉe la Eŭropa Komunaĵo». Pastro Magnani respondis: «Ekscelenco! Se la politikistoj ne interesiĝas... Deputito Sanese jam faris ion». Dep. Sanese aldonis: «Okaze de la eŭropaj balotoj de venonta jaro!». (Raportis Duilio Magnani)

La plaĉa Esperanto-stando en Rimini

 

 

 

 

al la indekso

 

 


 

LITURGIAJ PROBLEMOJ

 

La Sankta Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto sendis al Sac. Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE, ĉi tiun leteron (en itala lingvo):

 

la 28-an de julio 1983

 

Prot. CD/1148/82

 

Tre Respektinda Sinjoro,

 

la problemo de «Malgranda Meslibro» en Esperanto (komparu leteron de la 19-a de novembro 1982), estis ĵus traktita en la Kunveno de la Fako «Dia Kulto». De la Kunveno estis donitaj ĉi tiuj indikoj:

1. Ĉar la «Malgranda Meslibro» kolektas kelkajn Mesojn, presendajn en Apendico al la Meslibroj en nacia lingvo, por la utilo de sacerdotoj kiuj havas malfacilaĵojn por celebri en la loka lingvo (komp. Missale Parvum, Typis Polyglottis Vaticanis 1970, Animadvertanda, p. 5), la Kongregacio neniam allasis, ke tia «Malgranda Meslibro» en latino estu tradukita en alian lingvon.

Pro tio, ĉi tiu Kongregacio ne povas fari escepton al ĉi tiu normo, eĉ ne por la lingvo esperanto.

2. Kiom koncernas la tekstojn en esperanto, uzendajn laŭ la «Reguloj por la celebrado de la Meso en esperanto» de la 23-a de marto 1981 (Prot. CD 5/81), oni rimarkis:

a) La Mes-ordo devas esti ekzamenata de la tiucela Komisiono kun pli da zorgemo, precipe koncerne la tekston de la eŭkaristiaj Preĝoj kaj la tekston de la titoloj.

b) Aparta atento devas esti dediĉata al la teksto de la sakramentaj formuloj, kiuj, post nia ekzameno, devos esti submetataj ankaŭ al la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo kaj poste al la Sankta Patro por ilia aprobo. Oni rimarkis, ke la teksto de la priskribo de la Eŭkaristio ne estas egala al tiu de la projekto de esperanto-Meslibro sendita al la Kongregacio la 28-an de julio 1972.

Ĉiel ajn, la teksto de la sakramentaj formuloj en esperanto devos esti sendita al ĉi tiu Kongregacio kun la transskribo de ĉiu esperanto-vorto kun la responda termino en unu el la pli konataj lingvoj (itala, franca, angla...).

c) Referaĵo devos, krome, klarigi la kriteriojn sekvitajn en la traduka laboro (komp. Epistula de linguis vulgaribus in S. Liturgiam inducendis, de la 5-a de junio 1976, in Notitiae 1976, p. 302).

d) Ankaŭ la liturgia titolado devus esti reekzamenata.

Pri tio, la projekto de Meslibro en esperanto de 1972 ŝajnis pli responda al la «Roma Meslibro».

Ekz. en 1972 por indiki «Collecta» oni diris «Kolekto», dum en la nuna projekto de «Malgranda Meslibro» de 1983 tio estas tradukita per «Preĝo». Ankaŭ la terminoj «Responsorio» por traduki «Responsoria Psalmo», «Ofertorio» en rilato kun la «Preĝoj super la oferoj», «Komunio» por la «Antifono ĉe Komunio», ne redonas precize la respondajn terminojn de la nova Roma Meslibro.

Ĉi tiu Kongregacio, do, surbaze de la valida leĝaro, ne povas konfirmi la «Malgrandan Meslibron» en Esperanto, dum ĝi deklaras sin je dispono por la konfirmo de la tekstoj de la «Roma Meslibro» en Esperanto. La traduka laboro, grandparte jam plenumita, devus esti reprenata kaj kompletigata, konsidere de la supre donitaj indikoj, precipe kiom koncernas la Mesordon kaj la sakramentajn formulojn.

Bonvolu akcepti la esprimon de mia elstara respekto, kun kiu mi konfirmas min

dev.ega en Kristo

+ Virgilio Noč, sekret.

 

P. Giacinto Jacobitti, al kiu jam ŝuldiĝas impona laboro por la traduko al Esperanto de la Mestekstoj, vigle prizorgas kompletigojn kaj reviziojn, prepare al denova agado de la Komisiono por Liturgio en Esperanto (foto Sarandrea)

 

al la indekso


 

LA PLEJ MIRINDA ALIANCO

TRIA PARTO

 

Unua parto - Dua parto

 

Abrahamo (Gen 12-22). Resumo

 

En la historio de la Alianco inter Dio kaj la homoj, gravan rolon ludas Abrahamo, kiu estas rigardata de hebreoj, kristanoj kaj islamanoj bel modelo de kredo.

Obeante al la voko de Dio, Abrahamo transloĝiĝis el sia naskiĝurbo Ur, en Kaldeo, al la Kanaana lando (= la nuna Palestino).

Al li Dio promesis idaron «multnombran kiel la steloj de la cielo». Lia edzino, Sara, estis sterila. Tiam li naskigis filon, Ismaelon, el Hagar, sklavino de Sara (la tiama leĝaro tion rajtigis)  ISmaelo estas tradicie rigardata kiel prapatro de la araboj.

Sed, laŭ la promeso de Dio, Sara, tute maljuna, naskis Izaakon, la veran heredonton.

Ĉio ŝajnis en ordo, sed iun tagon Abrahamo ricevis de Dio la ordonon bruloferi sian filon sur ŝtiparo. Li obeis, sed lastmomente Dio haltigis lian manon, ĉar Li volis ne hom-oferon, sed nur provi la kredon de Abrahamo.

Pro tiu ĉi obeo, Dio starigis kun li aliancon, kaj promesis, ke en lia semo «estas benotaj ĉiuj mondaj generacioj».

Filo de Izaako estis Jakobo, el kiu naskiĝis 12 filoj, kiuj fariĝis prapatroj de la 12 gentoj (aŭ triboj) de Izraelo, la «popolo de la Alianco».

 

Maniero de rakontado

 

La rakontomaniero estas malsama ol tiu pri Adamo kaj Eva. Ĉi-lastaj apartenas al la prahistorio, kaj la koncerna Biblia rakonto estas plejparte simbola. Abrahamo, male, apartenas al la historia epoko. Arkeologio kaj historiaj esploroj pruvas, ke la vivomaniero de Abrahamo estas tiu de la tieaj nomadaj paŝtistoj en la 19-a jarcento a. K. (ekzemple: tiutempa estas la leĝo, laŭ kiu sterila edzino devas disponigi al la edzo sian sklavinon).

Tamen, oni ne rajtas paroli pri historio striktasence. Pli ĝuste temas pri popolrakontoj transdonataj de generacio al generacio, kaj finredaktitaj plurajn jarcentoj post la eventoj. Ĉiuokaze ĉi tiuj rakontoj estis fundamentaj por la formiĝo de la etna kaj religia identeco de historia popolo, nome Izraelo.

 

Religia mesaĝo

 

La historio de Abramo estas sinsekvo de malavaraj elpaŝoj de Dio kaj de obeemaj respondoj de Abrahamo, kies rezulto estos la starigo de Izraelo kiel «popolo de la Alianco».

1) Ĉio dependas de la libervola iniciato de Dio. Abrahamo apartenis al la idolana kaldea popolo; Dio vokis lin: «Iru el via lando, elinter via parencaro, el la domo de via patro, al la lando, kiun mi montros al vi. Kaj mi faros vin granda popolo» (Gen 12, 1-2).

Dio decidis, ke Abrahamo naskigos el Sara filon, kiu estu la heredonto anstataŭ Ismaelo: «Mi benis Ismaelon... sed mian interligon mi starigos kun Izaako, kiun naskos al vi Sara» (Gen 17, 20-21).

Dio ordonas, ke Abrahamo oferu sian filon: «Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Izaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin... » (Gen 22, 2).

2) Abrahamo estas modelo de kredo kaj obeemo. Li forlasis sian landon «kiel la Eternulo diris al li» (Gen 12, 4). Ni rimarku, ke por antikva nomada homo, forlaso de sia klano (parencaro) kaj eniro en fremdan landon signifis riskon de pereo.

Abrahamo, jam maljuna kaj tute seninfana, kredas al Dio, kiu promesas multnombran idaron: «Li kredis al la Eternulo, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto» (Gen 15, 6).

Abrahamo ne hezitas obei, eĉ kiam Dio ordonas oferi sian ununuran filon. La rakonto pri tiu obeo (Gen 22, 1-18) estas inter la plej belaj en la Biblio; jen ekzemple la dialogo inter la filo kaj la patro: «Abrahamo prenis la lignon por la brulofero, kaj metis ĝin sur sian filon Izaakon, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la tranĉilon; kaj ili iris ambaŭ kune. Kaj Izaako diris al sia patro Abrahamo: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero? Kaj Abrahamo diris: Dio provizos al si la ŝafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaŭ kune... » (Gen 22, 6-8).

3) Dio faras Abrahamon sia intimulo kaj aliancano. Al la silenta, sed kredoplena, obeo de Abrahamo, respondas la elekto de Dio, kiu igas lin sia amiko. Tiu intimeco klare manifestiĝas en la mistera renkontiĝo de Mamra, kie Dio gastas kaj manĝas ĉe Abrahamo (Gen 18, 8).

Tamen, ne temas pri nur persona amikeco, sed pri alianco kun li kaj lia tuta idaro. Tiun aliancon Abrahamo esprimis per la primitiva rito de distranĉo de oferbrutoj (Gen 15, 17) kaj per la cirkumcido (Gen 17, 10). Dio, siaflanke, respondis per la promeso de lando (Gen 15, 8) kaj de idaro: «Mi estas Dio la Plejpotenca: iradu antaŭ mi kaj estu senpeka. Mi faros mian interligon inter mi kaj vi, kaj multigos vin tre forte» (Gen 17, 1-2).

Post la prov-ofero de Izaako, Dio diris, ke tiu alianco fariĝos beno por la tuta homaro: «Mi benos vin, kaj multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo kaj al la sablo sur la bordoj de la maro... kaj beniĝos per via semo ĉiuj popoloj de la tero, pro tio ke vi obeis mian voĉon» (Gen 22, 17-18).

 

Konkludo

 

Per Abrahamo, modelo de ĉiuj kredantoj, la rilatoj inter Dio kaj la homaro fariĝis pli intimaj. Ekde nun Dio ne estos abstraktaĵo, sed Iu enirinta en la historion de la homoj: Li estos «la Dio de Abrahamo».

Abrahamo estas prapatro ne nur de la hebreoj, sed ankaŭ, per Ismaelo, de la araboj. La Korano agnoskas al li gravan rolon kiel modelon de kredo.

La Nova Testamento plurfoje mencias la kredon de Abrahamo. La apostolo Paŭlo skribas, ke veraj filoj de Abrahamo estas tiuj, kiuj havas la kredon, laŭ Abrahama modelo (GaI 3, 7), kaj ke la Dia promeso («per via semo beniĝos ĉiuj popoloj de la mondo» (Gen 22, 18) efektiviĝas per Jesuo, ido de Abrahamo (Gal 3, 16), kaj savanto de la tuta homaro.

Bedaŭriride, izraelidoj, islamanoj kaj kristanoj, en la lando, kie vivis Abrahamo, estas nun en reciproka malkonkordo. Klarvidaj homoj, inter kiuj Paŭlo la sesa, apelaciis, ke la «tri popoloj de la kredo de Abrahamo» (= de la tri grandaj monoteismaj religioj) komune klopodu por konstrui veran pacon.

Ni preĝu kaj agadu ĉi-cele.

Sac. Battista Cadei

kvara parto

 

al la indekso


 

ĈU BAPTO DE DEZIRO AŬ DE SANGO?

Temas pri evento okazinta en katolika misiejo de Etiopio dum la dua mondmilito

 

Post la festo de sankta Agnesa, al la katekumeninoj aldoniĝis knabino eble dekdujara, kun la haroj tonditaj je formo de krono, kiel signo, laŭ la islama kutimo, ke ŝiaj gepatroj jam ŝin promesis kiel edzinon. Ŝi prezentis sin al la instruistino kun granda decidemo, dirante: «Ankaŭ mi volas viziti lernejon, ĉar mi volas fariĝi kiel sankta Agnesa, virga kaj martira». La instruistino, nur dudekjara, surpriziĝis, kaj diris al ŝi: «Sed kiel vi povas? Unue, por ricevi bapton, necesas rajtigo de gepatroj; due, vi jam estas edzin-promesita, kaj krome martireco estas donaco de Dio, kaj ni ne povas ĝin havigi».

La knabino komprenis sufiĉe bone la italan, kaj nemulte skuiĝis je tiu respondo. Ŝi komencis asidue viziti la katolikan lernejon. Ŝia patro ne estis entuziasma pri tio, tamen li permesis, ke ŝi kuniĝu kune kun la aliaj knabinoj, kun la eksplicita malpermeso ricevi la bapton.

Estis milita tempo, kaj ĉe la vintro-fino la britoj bombadis la urbon preskaŭ ĉiutage. De nia lernejo, el mizeraj klasĉambroj kun lignaj kaj vitraj vandoj kaj kun ladaj tegmentoj, ĉe la apero de aviadiloj ni forkuradis en la subterejon de la Katedralo, kie, post la unuaj emocioj, oni kantis, kaj, se estis lume, oni legis la ununuran libron je nia dispono.

La eta islamanino rifuĝadis apud la instruistinon, tenante enmane boteleton da akvo. Plurfoje ŝi petegis per la okuloj kaj per la voĉo: «Se mi mortos, donu bapton». Mi strebis trankviligi ŝin, dirante, ke antaŭ Dio ŝi jam ricevis la bapton de deziro. Sed ŝi bezonis la signon!

Iun matenan, plian fojon sonoris alarmo, kaj preskaŭ samtempe audiĝis bombeksplodoj. Okazis ĝenerala disfuĝado kaj anhela alkurado al la Katedralo. La instruistino, enirinte, laŭ sia kutimo, kiel lasta en la rifuĝejon, fermis la pordon kun la konvinko, ke ĉiuj knabinoj jam estas sekuraj. Dum la longa bombado malŝaltiĝis la kurento, sed ni daŭrigis preĝi kaj kanti. Kiam ĉio fariĝis denove trankvila, ni eliris, kaj tiam ni trovis Agnesan (tiele ni ŝin nomadis, por ŝin ĝojigi), kun ŝia boteleto enmane, kumpremita kontraŭ muro, ne multajn paŝojn dise de fonteto. Bombo estis falinta en la korton, kaj Agnesa, pro la aer-delokiĝo, restis kiel ŝtonigita, sed ankoraŭ kun sia signo enmane.

Emilia Longhi, trad. B.C.

 

 al la indekso