Enhavo de Espero Katolika numero 10/1983

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

Sur la kovrilo: La “Siksta Madono” de Rafaelo

 

 

 

 


 

AL LA LEGANTOJ

 

Karaj legantoj,

 

en la jena numero vi trovas artikolojn pri temoj aktualaj en la monato oktobro: la Sinodo de la Episkopoj; la Mondaj Tagoj de Unuiĝintaj Nacioj; la Tago de la Katolikaj Misioj.

La enhavon ni ordigis laŭ temoj: Biblio, humanaj problemoj, travivaĵoj kaj leteroj, IKUE-movado.

Ni intencas pliampleksigi la horizonton de «Espero Katolika»: ekz. vi povas legi artikolon, verkitan esperantlingve por EK de d-ro Franco Polimeni, profesia ĵurnalisto de grava itala presagentejo, kiu faras konsiderojn pri Unuiĝintaj Nacioj.

Sed, por plenumi nian intencon, ni nepre bezonas kunlaboron el ĉiuj mondopartoj. Precipe bezonataj estas artikoloj pri travivaĵoj en ekstereŭropaj landoj, pri religiaj Esperanto-literaturo kaj Esperanto-terminaro, beletraĵoj kaj recenzoj. Se legantoj, kapablaj verki, sendus eĉ nur po unu kontribuaĵon en ĉiu jaro, ni havus... super-abundan materialon por publikigi. Interesuloj bonvolu kontakti nin.

Bonvenaj estas ankaŭ viaj demandoj pri religiaj temoj, kaj viaj kritikoj kaj sugestoj. Antaŭdankon!

La redaktoraro

 

 

 

 

P. Battista Cadei, redaktoro de la Esperanto-programo de Radio Vatikana, ekde ĉi tiu numero kunredaktos ankaŭ nian revuon (foto Sarandrea)

 

 

 

 

 

 

 

 

al la indekso


 

LA PLEJ MIRINDA ALIANCO

(kvara parto)

Unua parto - Dua parto - Tria parto

 

La liberigo el la Egipta sklaveco (Eliro 1-15)

 

En la antaŭaj artikoloj ni vidis, ke Dio starigis ligon inter si kaj Adamo; poste kun Noa; trie kun Abrahamo, prapatro de «la popolo de la Alianco».

Kvara rimarkinda etapo, en ĉi tiu alianciĝo de Dio kun la homaro, estis la liberigo de la izraela popolo el la egipta lando. Tie la izraelidoj malespere suferis sub la premo de kruela faraono, kiu ne nur trudis al ili neelteneble pezan laboron, sed ankaŭ ordonis mortigi ĉiujn iliajn virseksajn bebojn, por tiele pereigi la tutan izraelan genton.

Moseo mirinde saviĝis el la ekstermo, kaj en la Sinaja dezerto li ricevis de Dio la taskon, peti la faraonon forliberigi la izraelan popolon. Sed la egipta suvereno spiteme ignoris la ordonon de Dio, malgraŭ la famaj plagoj (Diaj punoj).

Plej grava kaj decidiga estis la deka plago. La izraelidoj ricevis de Dio, per Moseo, la ordonon manĝi oferŝafidon kun macoj (= senfermentaj panoj), ŝmirinte la supersojlon de siaj domoj per ŝafida sango. Noktomeze la Anĝelo de Dio ekstermis la egiptajn unuenaskitojn, sed indulgis la domojn signitajn per sango de ŝafido. La faraono, vidinte tion, donis al la izraelidoj la forpermeson, sed poste li pentis, kaj ordonis al sia armeo persekuti ilin. Tiam okazis nova mirindaĵo: la izraela popolo sukcesis trapasi la Ruĝan Maron, dum la egipta armeo dronis en ĝi.

Tiam la izraelidoj levis danko-kanton al la Sinjoro, kiu kondukis de la sklaveco al la libero.

 

Maniero de rakontado

 

En la «Eliro», dua libro de la Malnova Testamento, kunmiksiĝis pluraj tradicioj, kiuj diversmaniere tuŝas la historion. Fakte, propraj nomoj kaj diversai aliaj detaloj respegulas la egiptan medion de la 13-a jarcento antaŭ Kristo. La izraelidoj de la sinsekvaj generacioj ĉiam vidis en la liberigo el la egipta sklaveco la «naskiĝon» de la popolo de Dio. Tiu liberigo estas rakontita ne kiel kroniko, sed kiel eposo, kies ĉefrolulo estas Javeo, la ununura Dio, kiu agas per sia peranto Moseo. Al la historia kerno, epose prezentita, aldoniĝis liturgiaj elementoj, kiel la manĝo de la ŝafido; la macoj; la ofero de la unuenaskitaj brutoj. Verŝajne, tiuj ritoj originis el la paŝtista kaj terkulturista religio, sed la hebreoj prefere rilatigis ilin kun sia liberigo, ĉiam rigardata kiel fundamento de la interligo inter Dio kaj Izraelo.

 

Religia mesaĝo

 

La ĉefa mesaĝo estas, ke ne la homaj fortoj, sed nur Dio Javeo liberigis Izraelon. Fakte, Izraelo estis nur senhelpa sklavaro destinita al pereo (Eliro 1). Aliflanke Moseo apartenis al tiu popolo de sklavoj, kaj krome estis murdisto (Eliro 2,12). Sed «la izraelidoj ĝemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio. Kaj Dio aŭdis ilian ĝemadon, kaj Dio rememoris sian interligon kun Abrahamo, Izaako kaj Jakobo. Kaj Dio rigardis la izraelidojn, kaj rememoris ilin» (Eliro 2, 23-25). Dio malkaŝis al Moseo sian nomon Javeo (= Alestanto) kaj donis al li la taskon, liberigi Izraelon (Eliro 3). Moseo kontraŭdiris, ke li ne estas elokventa homo, kaj do ne povas paroli al la faraono. Sed Dio respondis: «... Iru, kaj mi estos kun via buŝo, kaj mi instruos vin, kion vi devas paroli» (Eliro 4, 12), kaj ordonis, ke li sin helpu per sia frato, la elokventa Aaron (Eliro 4, 14-16). Iliaj elpaŝoj ĉe la faraono estis sensukcesaj, sed Dio punis la spiteman suverenon per pli kaj pli gravai plagoj, tiel ke li estis devigita forliberigi la izraelidojn; kaj kiam la faraono pentis kaj persekutigis ilin, Dio dronigis la egiptan armeon en la Ruĝa Maro (Eliro 5-14). El ĉio ĉi evidentiĝas, ke la vera liberiganto de Izraelo estas nur Dio. Tial la izraela popolo de generacio al generacio oferas al Dio la unuenaskitojn de sia brutaro, kaj ĉe Pasko (= «paso »: t.e. paso de Dio, paso de sklaveco al libereco) ĝi manĝas macojn kaj ŝafidon: «Kaj kiam diros al vi viaj filoj: kion signifas ĉi tiu via servo? tiam diru: ĝi estas ofero de Pasko al Javeo, kiu preterpasis la domojn de la izraelidoj en egipta lando, kiam li punis la egiptojn, sed niajn domojn savis» (Eliro 12,26-28). La rakonto finiĝas per himno al Javeo, ununura liberiganto; «Tiam Moseo kaj la izraelidoj faris ĉi tiun kanton al Javeo, kaj parolis jene:

 

Mi kantos al Javeo, ĉar li alte leviĝis;

ĉevalon kaj ĝian rajdanton li ĵetis enmaren.

Mia gloro kaj mia glorkanto estas Javeo,

kaj li estis por mi savo.

Li estas mia Dio, kaj mi lin gloros,

la Dio de mia patro, kaj mi lin altigos...»

(Eliro, 15, 1-2)

 

Milfoje en la Malnova Testamento estas menciata «Javeo, kiu elkondukis el egipta lando, el sklaveco» (ekz. Rea 5, 6). Kaj ni vidos, ke la Nova Testamento prezentas Jesuon nia Liberiganto, nia Pano, nia Ŝafido, nia Pasko.

 

Sac. Battista Cadei (daŭrigota)

Kvina parto

 

 al la indekso

 


 

La ĝenerala Sinodo de la katolikaj Episkopoj

 

KONVERTIĜU KAJ KREDU

 

La 29-an de septembro 1983 malfermiĝis la 6-a Asembleo de la Sinodo de la Episkopoj, por esplori la temon: Repaciĝo kaj pentofarado en la misio de la Eklezio.

La ĝenerala Sinodo estas unu el la organoj, starigitaj sekve de la dua Vatikana Koncilio, por igi efektiva la kunrespondecon de la Episkopoj, kaj konsistas el pli ol 200 anoj (Kardinaloj, Episkopoj reprezentantaj la landajn Episkoparajn Konferencojn, kelkaj ĝeneralaj Superuloj de religiaj ordenoj).

La Sinodo asembleas ĉiun trian jaron dum ĉirkaŭ unu monato, por klarigi kaj pliprofundigi unu apartan temon. La ĉi-foja temo estas tre aktuala, ĉar multaj nuntempaj kristanoj ne sentas sin pekuloj, aŭ, se jes, ili opinias, ke ne necesas peti pardonon per la Eklezio, sed sufiĉas «sin turni senpere al Dio».

La Sinodo debatas, kiel klarigi, kontraŭ la farisea pretendo de «justeco» (Luk 18, 9-14), ke la «ŝanĝo de pensomaniero» kaj samtempe «ŝanĝo de vivomaniero» estas fundamenta deirpunkto por la kristana vivo (Mar 1, 15). Al tiuj kiuj kontraŭdiras: «Kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola? (Mar 2, 7), oni devos klarigi la vortojn de Jesuo: «Kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas... Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estos pardonitaj; kies vi retenos, ili estos retenitaj» (Joh 20, 21-23).

Dum ĉirkaŭ 2000 jaroj la Eklezio seninterrompe anoncis la kompatemon de Dio, instigis al sincera konvertiĝo, kaj «pardonis» en la nomo de Dio.

Verdire, la maniero de tiu «pardonado» tre variis de epoko al epoko (longdaŭra publika pentofarado, sekreta pekkonfeso al pastro... ). La Sinodo esploras la rimedojn, por daŭrigi sian mision en la maniero plej aŭtenta kaj taŭga por nia epoko.

B. C.

 

al la indekso


 

Kadre de la Monda Misiista Tago

 

PATRINO TEREZA

TIO ESTAS: LA UNIVERSALA LINGVAĴO DE LA AMO

 

La 23-an de oktobro la katolika Eklezio celebras la tutmondan Tagon de la misioj. La kristana misiado fontas el tio, ke Jesuo ordonis al siaj sekvantoj «evangelizi», tio estas komuniki al ĉiuj homoj la feliĉigan amon de Dio, kiu manifestiĝis en Kristo. En ĉi tiu senco estas modela misiistino patrino Tereza de Kalkuto.

 

«En Hindio ne ekzistas alia publika persono tiel kapabla stari super la sektaj, politikaj kaj eĉ religiaj bataladoj kaj interesoj, kiel patrino Tereza. Ŝia lingvaĵo estas tiu de la amo». Tiel skribas India Today (= Hindio Hodiaŭ), unu el la plej gravaj hindaj revuoj, kiu dediĉis al patrino Tereza longan pritrakton kaj intervjuon: afero rimarkinda, ĉar en tiu lando, el 700 milionoj da loĝantoj, la katolikoj estas nur 12 milionoj, tio estas malpli ol 2 %.

Sed kiu estas patrino Tereza? Naskite antaŭ 73 jaroj en Jugoslavio, el albana nacieco, ŝi iris al Hindio kiel misiistino-instruistino en kolegio de riĉaj knabinoj. Ŝi tamen estis tre sentema fronte al la mizero de la plej granda parto de la loĝantaro, kaj baldaŭ sentis la vokiĝon fondi novan ordenon, «por servo al la plej malriĉaj inter la malriĉaj...». Tiu «ordeno de la amo», fondita en 1950, nuntempe konsistas el 2.000 fratinoj kaj 400 fratoj en 52 diversaj landoj.

«La ŝtatestroj - skribas India Today - konkure ŝin invitas kaj helpas malfermi novajn domojn. La plej riĉaj industriaj imperioj en la mondo al ŝi donacas terpecojn, palacojn kaj monon. Sed, kio plejmulte gravas, la homoj, kiuj deziras la resanigan tuŝon de ŝia mano, estas la malriĉuloj: tiuj ne-flegataj, ne-amataj, la plej mizeraj malriĉuloj de la malhomaj barakaroj de Kalkuto, de La Paz... ».

Patrino Tereza ricevis, krom la Nobel-premion en 1979, okdekon da aliaj premioj, ne nur en Hindio, sed ankaŭ en Aŭstralio, Usono, Britio, Filipinoj, Jugoslavio... Siatempe, la hindia ĉefministro Nehru, inaŭgurante en Nov-Delhio domon por handikapitaj infanoj, diris al ŝi: «Kredu min, patrino, ni bezonas vin ĝuste same kiel vin bezonas la malriĉuloj». La ĉefministro de Jemeno, lando tute islama, aboliciis la iaman dekreton, kiu malpermesis al la kristanaj misiistoj eniri Jemenon, por ke patrino Tereza alsendu siajn fratinojn, kaj li honoris ŝin per la plej alta ŝtata ordeno

Edward Kennedy ploris, kiam li vizitis la bangladeŝajn rifuĝintojn gastigitajn de ŝi.

Antaŭ nelonge, patrino Tereza iris en la hindan ŝtaton Asamon, kie okazas amasaj mortigoj de bangladeŝaj islamanoj. Ŝia vizito kaŭzis profundan emocion kaj estigis iniciatojn por repaciĝo. Al ĵurnalisto demandanta, kial ŝi tiel defendas la islamanojn (kiel ŝi estis farinta ankaŭ en Bejruto), ŝi respondis: «Ne temas pri islamanoj, sed pri filoj de Dio. Mi neniam faras distingon pri raso, kredo, kasto, aŭ nacieco». Al la demando, kial al la tri kutimaj monaĥaj votoj (ĉasteco, malriĉeco kaj obeo), ŝiaj ordenanoj aldonas kvaran, nome «servi la plej malriĉajn inter la malriĉaj», ŝi diris: «Ĉar la malriĉulo ankoraŭ povas batali, por plibonigi sian viv-kondiĉon, dum la plejmalriĉaj tion ne povas. Tial ili, pli ol ajna alia, bezonas amon».

Kie, do, estas la fonto de ŝia agado? La amo de la ĉiela Patro, lia Providenco. Iun tagon iris al ŝi riĉega industriisto: «Patrino, kioma estas via budĝeto?». Ŝi respondis: «Kial vi venis ĉi tien?». Kaj li: «Nu, mi eksentis urĝan bezonon vidi vin...». «Jen, vidu - ŝi repIikis - multaj venas viziti min, kaj diras al mi la samon: kaj ĉi tiu estas mia budĝeto...».

Patrino Tereza vivas vere malriĉe: ŝi posedas nur du robojn (sariojn), dormas sur mato, ne pli ol tri horojn ĉiunokte, manĝas malmulte, vegetarane (kiel preskaŭ ĉiuj hindoj), leviĝas frue, por multe preĝadi; tiel ke oni tre miras, ke tiu eta maljunulino, kiu pezas ne pli ol 50 kilogramojn, faras tiel grandan aktivadon: ŝi vizitas kaj flegas mizerulojn kaj mortantojn, akceptas longajn vicojn da vizitantoj, skribas multege da leteroj, vojaĝas tra ĉiuj kontinentoj.

La regularo de la «ordeno de la amo» estas tre severa. Tamen, ŝiaj ordenanoj pli kaj pli multiĝas, kaj ili ĉiam estas ĝojaj. «Ĉar - ŝi klarigas - kiam oni metas Dion en la unuan lokon, ne povas esti alie: oni estas ĉiam feliĉa».

India Today skribas, ke post 50-jara restado Tereza estas vera hindino. Verdire, ŝia elparolo de la bengala kaj hindia lingvoj ne estas perfekta. «Sed ŝia lingvaĵo de amo superas kaj transas ĉian alian lingvaĵon».

Patrino Tereza estas modelo por ĉiuj evangelizantoj.

 

(El «Mondo e Missione» tradukis kaj resumis B.C.)

 

al la indekso


 

UNUIĜINTAJ NACIOJ FESTAS

SIAN TRIDEKOKAN DATREVENON

 

Alproksimiĝas la 24a de oktobro, la Tutmonda Tago de Unuiĝintaj Nacioj, kiam festos sian 38an datrevenon organizaĵo kiu ambiciis forigi la plagon de milito kaj malsato el la mondo, kaj tamen mizere fiaskis en tiuj taskoj ĝis nun.

Sidas en UN 157 landoj (kun loĝantaro de 4,5 miliardoj) kiuj solene ĵuris neniam plu militi. Sed UN ne kapablis malebligi militojn en Vjetnamio, Kampuĉio, Mezoriento, Irano kaj Irako, Okcidenta Saharo, Malvinaj Insuloj, Ĉadio, Centra Ameriko, Niĝerio, Somalio, Angolo...

 

Ĉu vere bonfaraj?

 

Laŭdire, UN helpas ĉiujare la evoluantajn landojn per la impona sumo de 40 miliardoj da usonaj dolaroj. Sed tio egalas la sumon elspezatan de ĉiuj landoj de la tero, en 18 tagoj, por sin armi...

Okaze de la datreveno, oni memorigos en la Centra Sidejo de UN en Novjorko, la noblajn idealojn de la Ĉarto de UN, kiu estis subskribita en San Francisko la 26an de junio 1945 kaj ekvalidis la 24an de oktobro de la sama jaro. Samtempe, en la tuta mondo prezidantoj, ĉefministroj, urbestroj kaj intelektuloj elbuŝigos solenajn deklaraciojn. Kaj dum la ĉampano fluos en la kalikojn, ni kristanoj devos nin demandi kion vere signifas la 38-jara organizaĵo.

Sendube kristano devas diri la veron, eĉ kontraŭe al la sloganoj de la mondo. Kaj unu slogano de la mondo estas, ke UN havas senfinajn meritojn kaj multe helpas la homaron. Ĉu ĉi tiu «triumfismo» estas mensogo?

Ĝi estas mensogo.

Laŭ ĉiu praktika vidpunkto, UN simplasimple ne ekzistas en la terura politika kolizio de la du mondai blokoj. Kian rolon havas UN, kiam la estroj de ĉi tiu mondo ĉiutage svingas ĉetable siajn nukleajn raketojn kiuj povas mortigi ĉiun vivon en la planedo en kelkaj tagoj?

Ni rigardu malantaŭen kaj relegu la pompajn vortojn de la unua paĝo de la UN-Ĉarto. Kia kontrasto kun la hodiaŭa realo!

 

El la «Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj»

 

NI, LA POPOLOJ DE LA UNUIĜINTA] NACIOJ, REZOLUTAJ

savi estontajn generaciojn de la plago de milito, kiu dufoje en la daŭro de unu homa vivo trudis al la homaro neeldireblajn suferojn,

rekonfirmi nian kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco, je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj kaj de nacioj grandaj kaj malgrandaj,

krei kondiĉojn necesajn por la konservo de justeco kaj de respekto al la devoj rezultantaj el traktatoj kaj el aliaj fontoj de internacia juro,

antaŭenigi socian progreson kaj pli altan vivnivelon en pli granda libereco,

 

KAJ POR TIUJ CELOJ

 

praktiki toleremon, vivi en paco unu kun la alia kiel bonaj najbaroj, unuigi niajn fortojn por konservi la internacian pacon kaj sekurecon, akcepti principojn kaj iniciati metodojn, kiuj certigos, ke armforto ne estos uzata krom por la ĝenerala bono, utiligi internacian maŝinaron por antaŭenigi la ekonomian kaj socian progreson de ĉiuj popoloj,

 

DECIDIS KUNIGI NIAJN KLOPODOJN POR REALIGI TIUJN CELOJN

 

(El la Ĉarto en Esperanto, eldonita de UN kaj UEA)

 

Du Papoj alparolis UN

 

La kialon de la fiasko de UN oni rajtas malkovri en la admonaj vortoj, kiujn Papo Johano Paŭlo la dua eldiris ĉe la Ĝenerala Asembleo de UN la 2an de oktobro 1979. Li substrekis, ke en la mondo (do en UN) regas malamo, kies radiko kuŝas en la fakto, ke oni ne sufiĉe perceptas «la spiritan dimension de la homa vivo». En tiu dimensio loĝas amo, kiun la ekonomiaj kaj politikaj teorioj tute ne esploras. La militojn naskas ĉefe malamo, ne misa ekonomio. Do, por forigi militojn, oni devas forigi unue malamon kaj ami sian proksimulon.

Pri la ĉefa celo de UN alia Papo parolis antaŭe ĉe la sama asembleo la 4an de oktobro 1965: «Neniam plu milito!», Paŭlo la Sesa ekkriis, por ke la aŭskultantaro memoru la Ĉarton.

 

Sunradioj kaj ombroj

 

Oni ne devas tamen subtaksi ĉion bonan elirintan de UN. Unue ni ne forgesu, ke tiu organizaĵo havas gigantan strukturon, kian neniam vidis antaŭe la homoj sur la tero. Tiu monstro ĉirkaŭbrakas la planedon per siaj multspecaj oficejoj, agentejoj, institucioj, specialaj organoj, komisionoj kaj eĉ internaciaj armeoj. La kolosa meĥanismo estas nekredebla kolektaĵo da energioj de la tuta homaro.

Oni ne forgesu ke la monstro venkis la variolon en la mondo, kaj ĉiutage batalas kontraŭ la manko de manĝaĵoj ĉiuspecaj en kelkaj diversaj regionoi de la tero. La tutmonda meĥanismo prizorgis la vakcinadon de pli ol 400 milionoj da homoj por defendo kontraŭ teruraj malsanoj. La koloso bakis 8.000 projektojn celantajn ekonomian evoluigon en Afriko, Azio, Eŭropo kaj Latina Ameriko. Kaj ni ne subtaksu la egajn sumojn asignitajn helpe al la rifuĝintoj en Sudorienta Azio, Mezoriento, ktp.

Sed kion diri pri la rezolucio per kiu la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris, ke Cionismo estas formo de rasismo kaj rasa diskriminacio? La 10an de novembro 1975 la Asembleo aprobis tiun dokumenton per 75 jesaj vocoj, 35 neaj kaj 32 sindetenoj.

Tiu rezolucio certe estas insulto por la juda popolo, kiu per «cionismo» kaj la starigo de la israela ŝtato nur celis sin savi de la infero de rasismo mem. Tiu infero kulminis per la pereo de ses milionoj da judoj en la naziaj kampoj.

Tiurilate, tamen, oni bone konsideru kion diris en 1979 la tiama ĝenerala sekretario de UN, Kurt Waldheim: UN ne povas esti pli bona ol ĝiaj membroj, ĉar ĝi ne estas alio ol la landoj mem de la Asembleo. Se la mondo ne volas pacon kaj interkonsenton, UN ne povas krei ĝin, Waldheim klarigis.

 

Barbara suvereneco

 

Multaj fakuloj, kiuj pripensis la fiaskojn de UN, opiniis ke la ĉefa malsano de la organizaĵo estas la barbara koncepto de absoluta suvereneco de la Ŝtatoj membroj. Se Irano kaj Irako militas, UN ne kapablas, per siaj paperoj, haltigi la militon, ĉar temas pri suverenaj Ŝtatoj, kiuj ne obeas supernacian autoritaton. UN suferas je manko de supernacia povo. Pri tiu «danĝero de nacia suvereneco» iam parolis la fama esperantisto Edmond Privar en sia libro «Federala Sperto».

Kaj se paroli pri Esperanto, oni multe bedaŭras, ke la 38-jara Organizaĵo, kies popoloj parolas centojn da lingvoj, ignoras Esperanton, kiu povus solvi la teruran lingvan problemon. Estas vere ke UEA sin ornamas per la «konsultaj rilatoj» kun UNESKO, la kultura agentejo de UN. Sed neniam oni vidis Esperanton akceptita kiel labora lingvo ĉe UN.

Kaj neniu sidejo estus pli taŭga ol UN por efektive uzi nian internacian lingvon. Sed pri tio la koloso estas surda. Alia fiasko...

Do festu bele, UN, vian datrevenon. Sed ĉu ni gratulu aŭ kondolencu vin?

Franco Polimeni

 

 

STREBU AL TIO, KIO UNUIGAS

 

La Papo al la reprezentantoj de U.N.

 

La katolika Eklezio donas sian apogon al Unuiĝintaj Nacioj, konsidere de ties universalaj idealoj kaj celoj. Por ekzemplo, jen fragmento el la freŝdata (12.9.1983) alparolo de Johano Paŭlo la dua al la reprezentantoj de organizaĵoj kaj oficejoj de UN en Vieno:

«Unua devo de ni ĉiuj estas jena: labori kune, partoprenigi nian sperton, estigi komunan konsenton por komunaj streboj kaj klopodoj. Tiel la organizaĵoj kaj burooj ĉi tie kunigitaj partoprenos en unu sama vidmaniero, en unu sama spirito, kiu estas propra de Unuiĝintaj Nacioj en si mem, kaj kiu - kiel mi diris en mia alparolo al U. N. en Novjorko en 1979 - unuigas kaj asocias, kaj ne disigas aŭ kontraŭmetas».

 

LA STRUKTURO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ

 

Organoj

 

Ĝenerala Asembleo (Novjorko)

Sekretariato (Novjorko)

Sekureca Konsilio (Novjorko)

Kuratoreca Konsilio (Novjorko)

Ekonomia kaj Sociala Konsilio (Novjorko)

Internacia Kortumo (Hago)

Alta Komisariato por Rifuĝintoj (Ĝenevo)

Konferenco pri Komerco kaj Evoluigo (Ĝenevo)

Centro por Homa Loĝado (Nairobio)

Programo por la Medio (Nairobio)

Programo por la Evoluigo (Novjorko)

Fonduso por Agado pri Loĝantaro (Novjorko)

Fonduso por la Infanaro (Novjorko)

Instituto por Trejnado kaj Esploro (Novjorko)

Tutmonda Nutraĵa Konsilio (Romo)

Tutmonda Nutraĵa Programo (Romo)

Universitato de UN (Tokio)

Organizo por Industria Evoluigo (Vieno)

Oficejo por Rifuĝintoj de Palestino en Mezoriento (Vieno)

 

Fakaj Instancoj

 

UPU - Internacia Poŝta Unio (Berno)

GATT - Ĝenerala Akordo pri Doganaj Tarifoj kaj Komerco (Ĝenevo)

OIT - Internacia Labor-Organizo (Ĝenevo)

OMS - Monda San-Organizo (Ĝenevo)

UIT - Internacia Telekomunika Unio (Ĝenevo)

OMM - Monda Meteologia Organizo (Ĝenevo)

OMPI - Monda Organizo pri Intelekta Propraĵo (Ĝenevo)

OMCI - Konsultiĝa Interregistara Organizo pri Mara Navigado (Londono)

ICAO - Organizo pri Internacia Civila Aviado (Montrealo)

UNESCO - Organizo por Eduko, Scienco kaj Kulturo (Parizo)

FAO - Agrikultura kaj Nutraĵa Organizo (Romo)

FIDA - Internacia Fonduso por Agrikultura Evoluigo (Romo)

AIEA - Internacia Agentejo pri Atoma Energio (Vieno)

FMI - Internacia Mon-Fonduso (Vaŝingtono)

IDA - Internacia Asocio pri Evoluigo (Vaŝìngtono)

BIRD - Internacia Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo (Vaŝingtono)

SFI - Internacia Financa Societo (Vaŝingtono)

 

Regionaj Komisionoj

 

Ekonomika Komisiono por Afriko (Adis-Abebo)

Ekonomika kaj Sociala Komisiono por Azio kaj Pacifiko (Bangkoko)

Ekonomika Komisiono por Okcidenta Azio (Bejruto)

Ekonomika Komisiono por Eŭropo (Ĝenevo)

Ekonomika Komisiono por Latin-Ameriko (Santiago)

 

Operacioj por konservado de paco

 

Militforto por kontroli la malmilitiĝon

Militforto por konservi pacon en Cipro

Provizora Militforto en Libano

Armeaj observantoj en Hindio kaj Pakistano

Organo por prigardo de interpaco

 

al la indekso


 

 

Okaze de la 500-jara datreveno de Rafaelo

 

MI KONVERTIĜIS ANTAŬ MADONO DE RAFAELO

 

Sergiej Bulgakov (1871-1944), profesoro en la Moskva Universitato kaj ateisto, konvertiĝis kaj fariĝis ortodoksa pastro. Ni ĉerpas el lia aŭtobiografio la rakonton de lia konvertiĝo.

 

Subite okazis neatendita, mirinda renkonto: kun la «Siksta» Madono en Dresdeno. Vi mem, Patrino de Dio, tuŝis mian koron, kiu eksaltis je via voko.

En nebula aŭtuna mateno ni rapidis, kiel estas devo de turistoj, por viziti la faman Zwinger-Galerion. Miaj konoj pri arto estis tre malmultaj, tial mi nebone sciis, kion mi trovos.

Kaj tie turniĝis al mia animo la okuloj de la ĉiela Reĝino, kiu antaŭenvenas sur la nuboj kun sia eterna Filo. En tiuj okuloj estis senmezura forto de pureco kaj de klarvida oferemo, sperto de sinofero kaj preteco al volonta suferado; kaj la sama profeteca oferemo vidiĝis en la okuloj profundaj, ne infanecaj, de la Infano. Ambaŭ scias, kio ilin atendas, al kio ili estas votitaj, kaj volonte ili antaŭeniras, por sin oferi, por plenumi la volon de Tiu, kiu ilin sendas: Ŝi, por ricevi «la glavon en la koron», kaj Li, Golgoton...

Mi estis ekstaza, mia kapo turniĝis; el miaj okuloj descendis larmoj ĝojaj kaj samtempe maldolĉaj, dank’ al kiuj fandiĝis la glacio en la koro, kaj malligiĝis iu viviga nodo. Ne estis estetika emocio: estis renkonto, ekkono, miraklo...

Mi, tiam marksisto, nevole nomis tiun kontemplon «preĝo»; kaj ĉiumatene mi klopodis iri al Zwinger, kiam ankoraŭ neniu vizitanto ĉeestis: tien mi rapidis, antaŭ la vizaĝon de la Madono, por «preĝi» kaj plori.

Malmultaj momentoj en la vivo troviĝas, same beataj kiel tiuj larmoj..

Sergiej Bulgakov, trad. B. C.

 

al la indekso

 

 


 

Travivaĵoj

 

GIULIANO, HEBREA LERNANTO

 

En la lernejo ĉiuj scias, ke Giuliano estas hebreo, kaj estas normale kaj memkompreneble, ke dum la lecionoj pri la katolika religio, li eliras de la klasĉambro. Sed neniu scias, ke tio kaŭzas en li impreson, ke oni lin malestimas kaj malŝatas: en lia ĉeesto neniam oni parolas pri religio...

Ofte li havas stomako-suferojn, kaj lia patrino konjektas, ke tio dependas de tiu streĉiteco. La problemo pliakriĝas, kiam Giuliano, jam nun 14-jara, devus ricevi la «konfirmacion», tio estas, fari sian oficialan eniron en la hebrean religian komunaĵon. La patrino priparolas la aferon kun la instruistino pri matematiko kaj fiziko, kaj tiu decidas paroli malkaŝe al la lernantoj. Jen ŝia rakonto:

«Ĉu vi scias, ke Giuliano estas sin preparanta al evento grava por sia vivo?», mi komencis... Dum kelkaj lecionoj mi forgesis matematikon, por paroli pri la izraelida komunaĵo. La knaboj malkovris novajn aferojn, Giuliano retrovis sian spontanecon kaj sian sekurecon: li sentis sin akceptata kaj amata. Ĉe tio, fariĝis memkompreneble starigi komparon aŭ paralelon inter la hebrea kaj la kristana religioj. Rabeno kaj katolika pastro estadis pli ol du horojn kun lernantaro. En etoso de vera frateco, kiu kunligis instruistojn kaj lernantojn, la antaŭjuĝoj falis, kaj oni lernis interkonatiĝi kaj sin respekti reciproke.

En la tago de la Konfirmacio, la tuta klaso ĉeestis je la Diservo en la sinagogo. Giuliano estis ĝojoplena, feliĉa, ke li povas prezenti al ĉiuj siajn katolikajn amikojn.

La stomak-doloroj preskaŭ tuj malaperis. De post tiam, dum la lecionoj pri religio li kutime restis en la klasĉambro, sekvante le lecionon kun profunda respekto.

Fininte la mezgrandan lernejon, Giuliano kaj la aliaj estis elektontaj malsamajn vojojn. Mi tamen - fine diras la instruistino - sentas, ke ĉiu el ni, instruistoj kaj lernantoj, ricevis, tra ĉi tiu okazaĵo, grandan donacon».

(El «Città Nuova» tradukis kaj resumis B. C)

 

al la indekso

 


 

INTERNACIO KATOLIKA

KAJ INTERNACIA KATOLlKA UNUIĜO ESPERANTISTA

 

La artikolo de Carlo Sarandrea, «Iom pri Internacio Katolika - Kiam IKUE riskis malaperon» (EK 7- 8/1983) enhavas erarojn:

(1) Pastro D-ro Max Joseph Metzger, Superulo de la Societo de Kristo-Reĝo, ne mortis en koncentrejo, ne freneziĝis, ne estis «senartifika idealisto ĝis naiveco». Li estis en malliberejoj en 1934, 1938 kaj 1939 (por mallongaj periodoj) kaj de junio 1943 ĝis la 17-a de aprilo 1944, kiam oni senkapigis lin en la malliberejo de Brandenburg-Görden. La Hitlera Popoltribunalo kondamnis lin je morto pro «perfido»: li estis en kontakto kun eksterlandaj kristanaj eminentuloj pri la restarigo de paco, kiam Germanujo estus perdinta la militon. Li terure suferis, sed liaj Leteroj el la Malliberejo (Gefangenschaftsbriefe), publikigitaj en 282-paĝa volumo (Kyrios-Verlag, Meitingen, 1947) estas inter la plej impresaj kaj profundaj verkoj, kiuj iam venis el malliberejo. La plimulto de la leteroj estis adresita al la membroj de la Societo de Kristo-Reĝo, sed la libro ankaŭ enhavas leteron al Papo Pio la XII-a pri la laboro por la reunuigo de la kristanaj eklezioj.

Pastro Metzger ne havis iluziojn pri la danĝeroj minacantaj lin. Li vizitis min en Luksemburgo en 1939, mallonge antaŭ la komenco de la milito. Li estus povinta resti eksterlande, sed li sciis, ke la pastroj, fratoj kaj fratinoj, kies superulo li estis, kaj la Frataro UNA SANCTA, kiun li estis fondinta kaj kiu laboris por pli bona interkompreno inter katolikoj kaj aliaj kristanoj, bezonas lin. Eble estas tio, kion S-ro Sarandrea nomas «frenezeco» kaj «naiveco». Mi tamen preferas pensi, ke tiujn rimarkojn kaŭzis abisma nescio de la faktoj kaj ne manko de Kristana amo kaj komprenemo.

(2) Pastro Metzger neniam estis Prezidanto de MOKA (Mondjunularo Katolika). La sola Prezidanto, kiun MOKA iam havis, estis Walter Arnold, Profesoro en la Instruista Seminario de Zug (Svisujo). Poste la gvidantoj de MOKA estis la Protektanto (Episkopo Majlath de Transilvanio, Rumanujo), la Internacia Sekretario (kiu estis mi), la Ekzekutiva Komitato kaj la Internacia Komitato konsistanta el la Naciaj Sekretarioj en proksimume 20 landoj. Esperanto tiam restis la oficiala internacia lingvo de MOKA kaj la sola lingvo de ĝia internacia organo LA JUNA BATALANTO, kiun mi fondis kaj redaktis de 1926 ĝis 1934.

(3) Pastro Austin Richardson, unua Prezidanto de IKUE, ne estis «belga pastro», sed anglo naskiĝinta en Hindujo. Li konvertiĝis de la anglikana al la katoliika Eklezio, kiam li estis 21-jara, pastriĝis 9 jarojn poste kaj fariĝis profesoro de angla lingvo en la Instituto Saint-Louis en Bruselo.

(4) Pri la IKA-IKUE-afero troviĝas pli kompletaj (kaj eble pli objektivaj) informoj en la prelego, kiun mi preparis por la Esperanto-Kunvenoj de la Eŭkaristia Kongreso en Rio de Janeiro (1955). La teksto («La Katolika Esperanto-Movado en la Servo de la Eŭkaristia Kristo») troviĝas sur paĝoj 145-157 de la Memorlibro kompilita de Pastro D-ro J.B. Kao, OFM. Ĉar la plimulto de la legahtoj de EK eble ne konas tiun libron, mi proponas, ke vi represu en EK kelkajn partojn de mia artikolo, nome tiujn, kiuj pritraktas la samajn aferojn, pri kiuj skribis S-ro Sarandrea.

(5) Ĉar multai personoj (ne nur S-ro Sarandrea kaj D-ro Smulders) skribis pri la Blanka Kruco sen sufiĉa precizeco pri la termino, mi deziras klarigi, ke estas necese distingi inter la Misia Societo BLANKA KRUCO, fondita de Pastroj Impekoven kaj Metzger en Merzig, Germanujo, en 1913, kaj ŝanĝinta sian nomon al Societo de Kristo-Reĝo en 1927, la Mondpaca Centro de la BLANKA KRUCO, fondita de Pastro Metzger en Graz, Aŭstrujo, en 1916, kaj la Mondpaca Ligo de la BLANKÀ KRUCO, fondita kelkajn jarojn poste kaj prezentita al la ekstera mondo (en Esperanto kaj aliaj lingvoj) per la broŝuro Kristo kaj la Ligo de Nacioj, kiu enhavas la enciklikon Pacem Dei de Papo Benedikto la XV-a, alvokon de la Mondpaca Ligo kun la subskriboj de eminentuloj el 8 landoj, kaj la Statuton de la Mondpaca Ligo, kiu mencias la celon, ke estu fondata Internacio Katolika.

D-ro William Solzbacher, Usono

 

Respondas Carlo Sarandrea

 

La artikolo, kiun mi verkis pri IKa, fontas ĉefe el la legado de la tiutempaj jarkolektoj de «Espero Katolika»: estas memkompreneble, do, ke ĝi prezentas difinitan starpunkton. Cetere, mi opinias ke ne estas utile polemiki pri aferoj okazintaj antaŭ pli ol duonjarcento, do mi ne rebatos la unuopajn punktojn de la letero de s-ro Sozbacher.

Mi volas substreki, tamen, unu aferon: se, en estonteco, iu esperantisto intencos verki historion de IKUE, li povos pritrakti la ĉapitron pri IKa nur tiel, kiel mi pritraktis ĝin, pro la absoluta manko de facile alireblaj dokumentoj. El ĉi tiu angulado mi estas konvinkita, ke mia artikolo (eĉ se, eventuale, nekontentiga) havis pozitivan efikon, ĉar ĝi instigis pionirojn (s-ron Solzbacher, sed ankaŭ s-ron Walter Mudrak) aŭdigi sian voĉon kaj atentigi pri fontoj aliaj ol EK. Kiom da valoraj atestoj kuŝas en la memoro de multaj esperantistoj, en la paĝoj de forgesitaj kaj ne facile alireblaj revuoj kaj libroj: krome, oni ne povas ĉion legi, kribri, kunmeti... Jen kial mi opinias, ke unu sola persono ne estas sufiĉa por verki la sopiratan «Historio de IKUE».

Jen la urĝa invito, kiun mi faras, kiel nur 21-jara junulo, al la noblaj samideanoj, kiuj de multaj jardekoj viglas en la movado: sciigu, kion vi scias, kion vi spertis; ne lasu, ke aliaj estu devigataj ŝtopi la truojn per supozoj, manke de fidindaj dokumentoj.

Carlo Sarandrea

 

al la indekso

 


 

 

PENSOJ ĈE LA SKRIBOTABLO

(dua parto)

 

Ĉiu ideo, kiu pli poste fariĝas movado, bezonas sinoferajn adeptojn. Kun simpla kotizpaganta anaro nenia movado povas evolui. Tre gravas la sinoferaj gvidantoj, la «spirita elito». Nur ilia laboro kreas ion novan. Movado, kies gvidantoj dum jaroj ne kapablas krei ian neforigeblan memoraĵon por la futuro, tiu movado nur stagnas kaj la noblaj celoj de la ideo enkorpiĝinta en la movado, ne havas altirpovon. Ĉi-rilate kion vi pensas pri la katolika Esperanto-movado? Dank' al Dio ĝi havas eminentulojn, sinoferulojn, tamen malmultajn por la laboro staranta antaŭ IKUE. Do, ĉies laboro estas ege bezonata.

 

Kiom da bonaj ideoj, proponoj legiĝas sur la paĝoj de EK! Kaj la reago al tiuj? Kvazaŭ nenia. Laŭ Zamenhof, la indiferenteco de la mondo estas unu el la obstakloj al la disvastiĝo de Esperanto. Same granda obstaklo estas la indiferenteco de la esperantistoj, ĉar ili interne ruinigas per sia teniĝo tion, kion la aliuloj konstruas. Al konstruo ĉiu briko estas necesa. Ofte la plej simpla laboro - ekz. dissendo, poŝtigo de nia revuo - povas esti pli grava kaj necesa ol la plej bela artikolo en ĝi.

 

IKUE, do la katolika Esperanto-movado, havas jam patronojn en la ĉielo, tamen estus utile serĉi patrono(j)n ankaŭ sur la Tero; ja Esperanto ne estas ĉiela, sed surtera lingvo kaj ni volas disvastigi ĝin ĉi-monde. Oni ne pensu tuj pri mono; gravas por ni ankaŭ morala subteno, se tiu estas vere sincera.

 

Laŭ Kristana Esperantista Jarlibro la nombro de la anaro de IKUE estas 1300. Certe ĝi povus esti pli multe, se... ekz. IKUE havus sian «Propaganda Fide», t. e. Katolika Esperanto-Informado.

 

Kvankam nombre Esperanto ne estas granda organizo, la ideo, kiun la esperantistoj proponas al la mondo (kaj la katolikaj esperantistoj al la Eklezio), la senperan interkompreniĝon per neŭtrala, facila, latineca lingvo, estas unika penso en la mondo, ĉar kion ni proponas, tio jam vivas, evoluas, estas uzata, do temas ne pri ia revo, sed pri realaĵo. La ideo de la kristanismo jam tiam estis grandioza kaj portis en si mem la futuron, kiam ĝin konis kaj komencis disvastigi nur dekdu apostoloj. En la Eklezio agadas niatempe pli ol dekdu apostoloj de Esperanto; jam ne ili devas fari la unuajn paŝojn kaj ĉiam malofte atendas ilin rido, mokado, nekredemo, dubo, ja la faktoj frue-malfrue konvinkas ĉiujn reale pensantajn homojn pri la neceso de komuna lingvo.

 

Antaŭ nelonge trafis en mian manon kelkaj ekzempleroj de EK el la jaroj 1960 kaj 1963. Jen, kion mi legis sur la lasta kovrilpaĝo: «Nun aperis la tri unuaj IKUE-broŝuroj en la nova serio «Kristana kulturo»:.. La titoloj: Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo; Sintrompoj, traduko el la germanlingva originalo; Pacem in terris, la fama encikliko de Papo Johano la XXIII. Ĵus aperis ankaŭ Katolika terminaro... enhavanta ĉ. 2700 vortojn pri religio kaj Eklezio». En la aliaj numeroj: Fabiola, Quo vadis? Religiaj verkoj: dekunu titoloj. Kion aldoni al tio? Eble nur tion, kion diris Mons. Poggi (EK 5/1980 p. 81). «Bedaŭrinde via movado ne havas multe da mono por ke la lingvo propagandiĝu en la tuta mondo kaj en la Eklezio. Oni bezonus riĉan subtenanton, kiu donu monon por eldoni literaturaĵojn». Certe multaj ne legis tiun numeron de EK aŭ jam ne memoras pri la deklaro de grava ekleziulo. Mi scias, ke ne ĉiuj konsentas pri la opinio de Mons. Poggi. Bone, sed tiuokaze, kio malhelpas la eldonagadon de IKUE, se ne la mono? Ĉu mankas la tradukistoj, ne estas katolika literaturo, do libroj tradukindaj, ĉu timo, ke la libroj ne vendiĝos aŭ ne troviĝas tiuj personoj, kiuj respondece kuraĝus proponi eldonindajn librojn aŭ kiu(j) havas tempon okupiĝi pri ĉi tiu grava agado? El ĉi tiuj kaŭzoj sufiĉas nur unu, ke la tuta agado fiaskus. Do, eĉ se «oni havas monon», nur tio vere ne sufiĉas, sed sen ĝi estas vanaj la plej belaj revoj. Kiel komenci? Per la reeldono de bonaj, sed jam antaŭlonge elĉerpitaj libroj, samtempe kolekti proponojn el la tuta mondo. Jen: Tutmonda Katolika Antologio (aŭ ĉu Kristana Antologio, ekumena eldono?).

 

Niaepoke la interesiĝo de la homoj koncentriĝas - krom la konservo de la paco - pri la ekonomiaj kaj sociaj demandoj. Pri tio ankaŭ la Papoj ne silentis kaj en enciklikoj ili disvolvis la starpunkton de la Eklezio. Kiel signifa paŝo estus, eldoni la koncernajn enciklikojn sub la titolo: «De Rerum novarum ĝis Laborem exercens». Ĝi enhavus la sekvajn enciklikojn: Rerum novarum, Mater et magistra, Quadragesimo anno, Populorum progressio, Octogesimo adveniens, Laborem exercens. Miascie pluraj el ili – aŭ ĉu ĉiuj? - estas eldonitaj ankaŭ en Esperanto. Eble al ĉi tiu grava entrepreno ankaŭ Vatikano donus helpon - presadon, paperon. Ĉu eble aperigi ĝin okaze de la centjariĝo?

 

Ĵus mi legis en EK, ke okazos ĉi-jare la 80-a datreveno de EK, kiun kreis Pastro Emile Peltier en 1903. Jen bona okazo ĝis la jarfino aŭ komence de 1984 reeldoni la libreton pri li, aperintan antaŭ dudek jaroj. Certe li tion meritas.

S. Ĉapody, Hungario

 

al la indekso

 

 


 

NIA SINJORINO DE LA ESPERO,

JAM 70 JAROJN NIA PATRONINO

 

Ni ĉiuj scias, ke ci-jare Espero Katolika fariĝas 80-jara. Sed eble ne ĉiuj scias, aŭ memoras, ke antaŭ 70 jaroj, la 7-an de septembro 1913, en Romo, IKUE oficiale akceptis kiel sian patroninon kaj protektantinon Nian Sinjorinon de la Espero.

Bedaŭrinde, oni forgesis tion mencii eĉ en la Oficiala Raporto pri la 4-a IKUE-Kongreso (Romo, 1913) aperinta siatempe en Espero Katolika. Eble pro tio s-ro Luigi Minnaja iam skribis en Katolika Sento, ke li ne sukcesis trovi oficialan informon. Tamen oni trovas ĝustigon - vere oficialan en la numero de decembro 1913 de EK, pago 337:

 

«Oficialaj komunikoj...

La Patronino de IKUE.

En la Oficiala Raporto de «Nia Kvara» estas forgesita, ke la Roma Kongreso laŭ propono de P-ro Planas (Hisp.) akceptis kiel patronino de IKUE «Nian Sinjorinon de l’ Espero».

Sub Ŝia potenca protektado IKUE kresku kaj floru!»

 

Pastro Josep Planas (1816-1929), kiu en sia paroĥo en Barberà del Vallès (apud Sabadell) jam en 1908 fondis la E-grupon «Esperanta Nesto» kaj donis al ĝi kiel patroninon Nian Sinjorinon de la Espero, kaj same atingis, ke ankaŭ la «Kataluna Ligo de Katolikaj Esperantistoj» (KLKE), fondita kiel landa sekcio de IKUE en 1911, havu ŝin kiel patroninon, mem skribas pri la 4-a IKUE-Kongreso en Romo:

«Sepan de septembro (4-a laborkunsido)... Ankaŭ mi havis grandan honoron je la nomo de la Kataluna Ligo de Katolikaj Esperantistoj proponi, KAJ LA KONGRESO AKCEPTIS, ke la IKUE-anoj en la tuta mondo honoru kiel PATRONINO kaj PROTEKTANTINO LA SANKTAN VIRGULINON DE L’ ESPERO» (Kataluna Katoliko, jaro III, novembro 1913, n-ro 11 (26), p, 5).

La Redakcio de Kataluna Katoliko, kiu estis la oficiala organo de KLKE, aldonis la jenan noton al la raporto de pastro Planas:

«Kataluna Katoliko, kaj nia Ligo, ŝuldas koran dankon al nia kara amiko Ptro Planas kaj ĝi akceptas kaj aprobas ĉion, kion li faris kaj diris je l’ nia nomo. Dankon al li! Vivu nia Kongreso! Vivu la V-a en Lourdes!» (Kataluna Katoliko, samloke).

 

Manuel CASANOVES, cmf.

 

al la indekso


 

 TRA LA MOVADO

 

La duan dimanĉon de septembro (11.9.1983) okazis la 7-a Internacia Esperantista Pilgrimado al Banneux (Belgio). Partoprenis ĝin 35 Esperantistoj el diversaj landoj.

Matene, predikis mallonge la iniciatintoj de la Pilgrimado, Pastroj Louis Muller (Belgio) kaj Louis Bourdon (Francio).

Sekvis diskuto pri IKUE kaj pri Espero Katolika (tio ne devas mirigi, ĉar ja la kunveno iel similis malgrandan IKUE-kongreson) .

Sankta Meso en Esperanto estis kuncelebrata de Pastroj Muller, Bourdon kaj Alfons Beckers.

P. Bourdon alvokis je kontribuo por la rebonigo de la tombo de P. Peltier, la fondinto de Espero Katolika; duono de la mono estis jam kolektita, sed la alia duono ankoraŭ mankas!.

En granda tendo okazis komuna pilgrima Diservo, en ĉeesto de kelkmiloj da homoj, inkluzive malsanulojn. Ĉe la alvokoj estis legata ankaŭ Esperanto-teksto, fare de P. Bourdon. Multaj el la ĉeestantoj scivolemis pri la lingvo, kaj poste petis informojn.

La venontjara rendevuo estas fiksita por la 9-a de septembro (dua dimanĉo de la monato).

(Raportis S.P. Smits)

 

16-paĝa broŝuro pri la juna diservantino Pierina Morosini estis eldonita en Esperanto de la Fondaĵo «Opera S. Gregorio Barbarigo» de Bergamo (Italio), laŭ traduko de Sac. Arturo Bellini (via Ghislanzoni 38, I-24100 Bergamo, Italio).

Kopio de la broŝuro estis sendita al ĉiuj IKUE-anoj listigitaj en KEJ 1983; pliajn kopiojn oni povas mendi ĉe la supra adreso, kontraŭ libervola repago de kostoj.

 

Libreto en Esperanto pri Monto S. Anna (Pollando) estis eldonita okaze de la vizito de Papo Johano Paŭlo la dua.

La libreto estas ricevebla, kontraŭ repago de sendokostoj, de: Esperanto-Klubo ĉe WDK, skr. 405, PL-45.043 Opole, Pollando.

(Raportis St. Śmigielski)

 

En la Monaĥejo de la Paŭlanaj Patroj en Ĉenstoĥovo (Pollando), sur la Hela Monto, okazis 24-25.9.1983 la deka eldono de la «Esperantistaj Preĝtagoj», organizitaj de P. Zielonka.

Ankaŭ ĉijare estis je dispono de la esperantistoj la «Papa Salonego», plaĉe ornamita per murtapiŝoj kiuj prezentas Papon Johanon Paŭlon la duan.

Ĉe la malfermo, oni preĝis kaj meditis, sub la gvido de P. Zielonka. Sekvis deklamado de poeziaĵo kaj instrumenta-voca koncerto de ensemblo de Łomża.

En la tuj posta S. Meso en Esperanto partoprenis ĉirkaŭ mil personoj. La sekvan tagon, post komuna kanto, havis lokon memorigo de la esperantistaj mortintoj.

Laŭ peto de Episk. Ladislao Miziołek, okazis elekto de Konsilantaro de la Laika Esperantista Animzorgado; estis elektitaj (laŭ alfabeta ordo): Franciszka Bardecka (Krakovo), Halina Brede (Kielce), Janina Dłużewska (Sanok), Edita Fiutak (Gdansko), Ludmila Hubczenko (Opole), Jan Kabala (Piotrków Tryb.), Aleksandra Klewska (Krakovo), P. Jerzy Korytkowsiki {Varsovio), Hedviga Kosińska (Sczeczin), J. Mazur (Chorzów), Lidia Ordyńska (Varsovio), A. Pohanke (Bielsko-Biała), Zofia Śliwka (Tarnovo) kaj Stefania Widera (Chorzów).

Post meditado (parte en pola lingvo) pri la Espero, zorgeme preparita de P. Zielonka, okazis S. Meso kuncelebrita de 7 pastroj. Sekvis ludado de novfondita Esperanto-Koruso el Lodzo.

 

 

Kuncelebrantaj Pastroj sur Hela Monto

(de maldekstre): Wiwatowski, Bodecki, Gucwa, Zielonka, Gotter, Kloc, Korytkowski (foto Posyniak)

 

 

 

Post Anĝeluso, disvolviĝis Krucvojo sur la remparegoj de la Monaĥejo, gvidite de 5 Esperanto-Standardoj el diversaj lokoj de Pollando.

Denove en la Papa Salonego, okazis lastaj diskutoj, proponoj, salutoj, ornamitaj per komunaj Esperanto-kantikoj.

(Raportis E. Fiutak, M. Sosinska, H. Brede, F. Bardecka)

 

 

Sub la gvido de P. Gerardo Schneider, grupo da geknaboj el Sens (Francio) daŭrigas la lernadon de Esperanto. Al la grupo (kiu konsistas el junegaj mesoservantoj) ĵus aldoniĝis du pliaj knaboj, portugaldevenaj.

Okazas ankaŭ vigla korespondado kun junaj geamikoj el Ĉeĥoslovakio kaj F.R. Germanio, kaj kun franciskana frato el Brazilo.

(Raportis G. Schneider)

 

Post la somera paŭzo, denove okazadas S. Meso kaj kunvenoj de katolikaj esperantistoj en Krakovo, Pollando (en la preĝejo honore al S. Stefano, Akademia Kapelo, str. H. Sienkiewicza 19), la duan dimanĉon de ĉiu monato je la 17-a horo.

(Raportis F. Bardecka)

 

28.8.1983 havis lokon esperantista pilgrimo al Szczysk (Pollando), kun S. Meso en Esperanto.

18.9.1983 okazis pilgrimo (jam tradicia) al Monto Sankta Kruco apud Kielce, kun S. Meso en Esperanto celebrita de P. Zielonka.

(Raportis Halina Brede)

 

 

 

 al la indekso


 

DEK KONSILOJ POR PEREIGI ESPERANTON

 

1) Ne ellernu Esperanton

2) Honte silentadu pri Esperanto

3) Ambiciu fariĝi gravulo per Esperanto

4) Skribadu al ŝtatestroj por Esperanto

5) Fanfaronu, blufu, mensogu super Esperanto.

6) Skribadu al neesperantistoj en Esperanto

7) Insultu la kontraŭulojn de Esperanto

8) Ekstermu la supersignojn el Esperanto

9) Reformu, reformu Esperanton

10) Semu malpacon, malpacon, malpacon tra Esperantujo

 

DEK KONSILOJ POR PROGRESIGI ESPERANTON

 

1) Dumvive tralernu Esperanton

2) Sentime, diskrete, ĝin konatigu

3) Ambiciu nur servi al la homaro

4) Agadu modeste, realisme

5) Estu rigore sincera, ne konfuzante inter REVO kaj VERO

6) Al neesperantistoj, skribu Esperante nur se necese, aldonante ŝlosilon

7) Esploru la internajn kaj eksterajn kaŭzojn de stagnado de Esperanto

8) Reformo, kiel kirurgia operacio, ofte kaŭzas febron, kaj eĉ morton

9) Reformi provu nur fakuloj, sed «ne tro krude, ne tro multe per unu fojo» (Zamenhof)

10) «Plej alta leĝo estas unueco inter la esperantistoj» (Zamenhof)

B.C.

 

 al la indekso