Enhavo de Espero Katolika numero 3/1984

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: animskua bildo de malsata infano

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj Legantoj!

 

Ekde la venonta numero, EK denove atingados vin akurate. Ni pardonpetas pro la malfruo, al kiu pro diversaj kaŭzoj ni estis devigitaj en la pasintaj monatoj, kaj ni esprimas la deziron, ke neniu rezignos reaboni ĉi tiun amikan revueton.

Kiel vi vidas, ĉi tiu numero konsistas el plej diversaj kontribuaĵoj. Post fragmentoj el la papa letero pri la kristana senco de la sufero, vi legos interesajn originalajn poemojn, kiujn ni publikigas por via medito okaze de la Karesma (= Pasko-prepara) tempo: anstataŭ fari abstraktajn konsiderojn, ni preferis prezenti preĝojn de fratoj kaj fratinoj el diversaj mondopartoj.

En marto okazas la Monda Tago (proklamita de Unuiĝintaj Nacioj) kontraŭ rasismo. Ankaŭ ĉi-teme, anstataŭ teoriumi, ni preferis aŭdigi la voĉon de C. M. Razafinjatovo el Madagaskaro, kaj rakonton de D. van Ooijen pri eta Turko en Bruselo...

«La Eklezio, kiu dank’ al la dua Vatikana Koncilio fariĝis, ne nur potenciale, sed ankaŭ fakte, universala, ne povas kaj ne devas esti Eklezio kiu vivas nur el eŭropa kaj latina eksporto» (K. Rahner). Estas ja konate, ke «Katolika» signifas «universala».

Pro sia kredo kaj sia lingvo, Espero Katolika estas ideala tribuno de universalismo. Kondiĉe ke ankaŭ vi, laŭeble, kunhelpu...

La Redaktoraro

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Bonvolu akcepti miajn sincerajn aprobesprimojn, kun tutkoraj dankoj por la granda laboro en la pasinteco, kaj kun bondeziroj, por ke via utila laboro daŭru ankoraŭ longajn jarojn.

Ĉiam kun granda ĝojo «Espero Katolika» estas akceptata kaj legata de mi, kaj certe ankaŭ de ĉiuj legantoj. Ĉiuj artikoloj estas tre interesaj, montras la Esperanto-movadon en la Eklezio kaj en la ekumena agado, disvastigas nian mondkoncepton, kaj donas klaran bildon pri la signifo de Esperanto en la atingo de interkompreniĝo, amo kaj paco inter la popoloj.

Dio benu vian grandan laboron!

Urszula Łangowska, Pollando

 

La redaktoraro sincere dankas.

 

al la indekso


 

LA SUFERO: ĈU BENO AŬ MALBENO?

 

Salvifici Doloris, t. e. Savodona Sufero, estas la titolo de letero sendita 11.2.1984 de Papo Johano Paŭlo la dua al la fideluloj. Ni publikigas ĉi-sube du fragmentojn de la letero, kiel medit-objekton en ĉi tiu Karesma tempo.

 

En Kristo la plena respondo pri la kialo de la sufero

 

«Ĉiuflanke ni estas premataj, tamen ne elvenkitaj; embarasataj, sed ne konsternitaj; persekutataj, sed ne forlasitaj; faligataj, sed ne detruitaj; ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia korpo» (2 Kor 4,8-10).

 

«Preskaŭ ĉiam, ĉiu eniras en la suferon kun tute homeca protesto, kaj kun demando pri ĝia kialo. Ĉiu sin demandas pri la senco de la sufero kaj, je sia homa nivelo, li serĉas respondon al ĉi tiu demando. Certe, ĉi tiun demandon li faras ankaŭ al Dio, kiel li ĝin faras al Kristo. Krome li ne povas ne rimarki, ke Tiu mem, al kiu li faras la demandon, suferas, kaj volas al li respondi el la Kruco, el la centro de sia propra suferado. Tamen foje estas bezonata tempo, eĉ longa tempo, por ke ĉi tiu respondo komencu fariĝi interne perceptebla. Ĉar Kristo ne respondas sanpere kaj ne respondas abstrakte al ĉi tiu homa demando pri la senco de la sufero. La homo aŭdas la savo-donan respondon, laŭgrade ke li mem fariĝas partoprena en la suferoj de Kristo.

La respondo venanta el tiu partopreno, sur la vojo de interna renkontiĝo kun la Majstro, estas siavice io pli ol nur abstrakta respondo al la demando pri la senco de la sufero. Fakte ĝi estas, ĉefe, voko. Ĝi estas vokiĝo. Kristo ne klarigas abstrakte la kialojn de la sufero, sed antaŭ ĉio li diras: Sekvu min! Venu! Partoprenu per via sufero en ĉi tiu agado de mondo-savo, kiu plenumiĝas per mia sufero. Per mia Kruco! (Salvifici Doloris 26).

 

La bona Samariano

 

«Unu Samariano, vojaĝante, alvenis tie kie li (t.e. la vundito) estis, kaj lin ekvidinte, kortuŝiĝis, kaj alproksimiĝis, bandaĝis liajn vundojn, surverŝis oleon kaj vinon, kaj metis lin sur sian ŝarĝobeston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li» (Luk 10, 33-34)

 

«La parabolo pri la bona Samariano apartenas al la Evangelio de la sufero. Ĝi montras, fakte, kia devas esti la rilato de ĉiu el ni kun la suferanta proksimulo. Ni ne rajtas «preterpasi» indiferente, sed ni devas «ekhalti» apud li. Bona Samariano estas ĉiu homo, kiu ekhaltas fronte al la sufero de alia homo, kiu ajn tiu estas. Tiu ekhalto ne signifas scivolemon, sed pretecon. Ĝi estas kvazaŭ malfermo de interna dispozicio de la koro, ankaŭ kun propra emocia esprimo. Bona Samariano estas ĉiu homo sentema pri alies sufero, homo kiu «kortuŝiĝas» pro la malfeliĉo de proksimulo. Se Kristo, konanto de la homa koro, emfazas ĉi tiun kortuŝiĝon, tio signifas, ke ĝi gravas por nia tuta sinteno fronte al la sufero de la aliaj...

Tamen, la bona Samariano de la krista parabolo ne finas per nura emocio kaj kompato. Ĉi tiuj fariĝas por li instigo al faroj celantaj doni helpon al la vundita homo. Bona Samariano, do estas, entute, tiu kiu faris helpon en la sufero, kia ajn ĝi estas. Helpon laŭeble efikan. En ĝin li metas sian koron, sed li ne domaĝas eĉ siajn materiajn rimedojn... Nur per sincera sindono la homo povas plene retrovi sin mem.

Bona Samariano estas ĝuste la homo kapabla fari tian sindonon (Salvifici Doloris 28).

Johano Paŭlo la dua (trad. B. C.)

 

al la indekso


 

PATRO NIA

Vokas sonorilo

kaj sin turnas ĉiu

pie kun humilo

al la dia belo:

«Patro Nia, kiu

estas en ĉielo...».

Pro l’ sunbrilo, maro

monto, valo plata

birdotril’, arbaro

dankas Vin la homo;

«estu sanktigata

Via nomo...».

Se nin sorto vundas,

mornas vivdesegno;

se la bat’ abundas,

vokas Vin parolo:

«venu Via regno,

estu Via volo...».

Nin Espero gvidas,

logas nobla celo,

ni por Bono spitas,

ke ekregu Vero

«kiel en ĉielo,

same sur la Tero».

Semu al la humo

benon sunradian

post laborplenumo

nutru la infanon:

«Donu al ni nian

ĉiutagan panon...».

Se ni koron kaŝas,

patre nin admonu;

se ni dorme paŝas,

faru koran vekon

«kaj al ni pardonu

nian pekon...»

Se nin frat’ ĉagrenas,

trompas nin malame,

regi nin ni penas

sen revenĝa piko;

«ni pardonas same

al la malamiko...»

Homa fort’ ŝancelas;

virton Vi eduku!

Ĝi vantemon pelas,

gardas la atenton...

«kaj nin ne konduku

en la tenton...»

Lasu, ke la Paco

gentojn frate ligu,

ĉar sen Via graco

falas homo tamen

«kaj nin liberigu

de l’ malbono, amen!».

 

Julio Baghy, Hungario

 

al la indekso


 

PATRO NIA

Nokto. Malproksima stelo falas,

flamas, malaperas de vidbord’.

Densaj ombroj arbojn ekvualas,

disŝiriĝas ora lunokord’.

Nigra nokto ĉion jam superas,

dronas en mallumon ĉiu lok’.

Sola stel’, vi kial malaperas?

Kial vi vin kaŝas, lunohok’?

Nigras nokto. Kies la rigardo?

Persekutas min ĝi en solec’.

En la brust’ - ne tolerebla ardo.

Gorĝon premas kvazaŭ panopec’. (1)

Nokto - sen rebrilo, sen radio.

Morta kaj sufoka la silent’!

Tamen... ŝajnas, ke ektintus io...

Ĉu moneroj tridek el arĝent’? (2)

Fremda forto min antaŭen tiras

sub piedoj miaj - marĉa ŝlim’.

Antaŭ mi - abisma puto spiras,

ne aŭdeble krias la anim’.

Nigras nokto. Akras korturmento.

Inter fingroj kvazaŭ glitas ŝnur’. (3)

Kia stranga pereiga sento…

preĝas unu sangoguto nur:

PATRO NIA...

 

Elvira Lippe, Latvio

 

(1) «Li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili...» (Luk 22, 19).

(2) «Judaso diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn» (Mat 26, 15).

(3) «Judaso ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin» (Mat 27, 5).

 

al la indekso


 

EMMANUEL, VOJO, VERO, VIVO

Meze de ni unu estas,

kiun ni ne vidas.

Meze de ni unu estas,

kiu iri kun ni ĉiam volas.

Meze de ni unu estas,

kiu katenojn kaj murojn rompas.

Meze de ni unu estas,

kiu ĉiam la veron parolas.

Meze de ni unu estas,

kiu morton kaj diablon venkas.

Meze de ni unu estas,

kiu al ni eternan vivon en pano donas.

Meze de ni Jesuo estas,

kiu la teron de paco plenigas:

revenu, Sinjor', por ke vian gloron

baldaŭ ni vidu!

 

Hugo Westhoff, F.R. Germanio

 

al la indekso


 

EL LA PROFUND’ MI KRIAS AL VI!

 

Aŭskultu min Di’ Sinjor’:

instruu kiel mi devas larmi

en nemerita ĝoj’, ĝoji en nemerita plor’.

Donu forton paligi mian brilon orgojlan,

saĝe briligi mian humilon sentonan.

Instruu kiel devas klini min al feblul’,

alfronti rekte al senbrida potencul’.

Donu forton la korpon supereme regi,

humile al la Spirito min disponigi.

Instruu milde respondi insultan voĉon,

kun frida rideto rifuzi falsan gloron.

Instruu elani Vin retrovante,

abrupte ekhalti vojerarante.

Ne plenumu ĉiam kion mi deziregas,

instruu esti kuraĝa, se mi timegas.

Lasu al mi la mondon rezigne ŝati.

Nur ne permesu Vin mem de mi forlasi.

Ĉi tiu estas mia krio, ĝi restu la lasta!

Sed se mi male parolus poste, la erarema:

ne forĵetu min, forturnante majestan vizaĝon,

ja el la profundo mi sendas al Vi mian kriadon.

 

Akos Horváth, Hungario

 

al la indekso


NUR LA AMO

 

Al ĉiu, kiun vi renkontas,

al ĉiu, kiu malfermas al vi la pordojn,

al ĉiu, kiun vi antaŭ momento ankoraŭ malamis,

al ĉiu, kiu iam ajn faris al vi maljustaĵon,

al ĉiu, kiu valoris ion por vi kaj por kiu vi valoris ion...

Al ĉiu, kiu pasas tra dornoplena vojo,

al ĉiu, kiu humiligis vin,

al ĉiu, kiu levetis vin,

al ĉiu, kiu faligis vin teren;

al ĉiu, kiu staras apud vi kaj estas preta helpi al vi...

Al ĉiu, kiu amas vin kaj staras ne malproksime,

al ĉiu, kiu en sia mizero falis en polvon kaj malpuraĵon,

al ĉiu, kiu malbenis vian fraton,

al ĉiu, kiu mankaresis vian vizaĝon,

al ĉiu, kiu antaŭ vi humilece genufleksis,

al ĉiu, kiu posedante nenion promesis ĉion al vi,

al ĉiu, kiu ĉion donis al vi kaj mem ricevis nenion...

Al ĉiu homo malkovru hodiaŭ vian koron.

Nur la amo alportas Savon

kaj beligas vian animon.

 

Jindřich Tomíšek, Ĉeĥoslovakio

 

al la indekso


 

Travivaĵoj

 

FROSSARD, NEATENDITA RENKONTIĜO KUN DIO

 

«Mia patro estis... unua sekretario de la Franca Komunista Partio... Mi do edukiĝis ateisto kaj materiisto... Mi havis la samajn ideojn de mia patro, eĉ, kiel bona filo, mi estis iom pli maldekstra ol li».

Tiel sin prezentas André Frossard, 70-jara verkisto, kiu en sia libro «Dio ekzistas, mi Lin renkontis» rakontas sian konvertiĝon. La juna Frossard iun tagon eniris preĝejon, por serĉi amikon, kiu tie preĝadis...

 

«... Kaj tiam, subite senkateniĝas aro da mirindaĵoj, kies nevenkebla perforto per unu momento fordetruas la absurdan estaĵon, kia mi estas, por regeneri miroplenan infanon, kia neniam mi estis.

Unue al mi sugestiĝas vortoj: «spirita vivo».

Ne diritaj nek formitaj de mi mem: sed aŭditaj, kvazaŭ apud mi mallaŭte eldiritaj de homo, kiu vidas tion, kion mi ankoraŭ ne vidas.

Tuj kiam la lasta silabo de ĉi tiu flustrata preludo atingas la randon de mia konscienco, komenciĝas inversa lavango... Nedetruebla kristalo, de senfina travideblo, de lumeco preskaŭ neeltenebla (unu plia grado min neniigus) kaj ete lazura mondo, alia mondo, de brileco kaj denseco reĵetantaj la nian inter la fragilajn ombrojn de nerealigitaj sonĝoj. Tiu mondo estas la realo, la vero: mi vidas ĝin elde la malbela bordo, sur kiu mi ankoraŭ estas retenata. Estas ja ordo en la universo, kaj, ĉe la kulmino, transe de ĉi tiu vualo el brila nebulo, la evidento de Dio, evidento fariĝinta ĉeesto kaj persono de Tiu, kiun antaŭ unu minuto mi forneus, Tiu, kiun la kristanoj nomas «Patro nia», kaj kies tutan dolĉecon mi sentas, dolĉecon malsaman ol ĉiuj aliaj, kiu ne estas la pasiva eco foje nomata per tiu nomo, sed dolĉeco aktiva, skua, transe de ĉia perforto, kapabla disrompi la plej malmolan ŝtonon, kaj, pli malmolan ol ŝtono, la homan koron».

 

André Frossard (trad. B. C.)

 

al la indekso


 

LA VIZAĜO DE «UNU» HOMO

 

Post la kunveno mi iris al Brusela restoracio por manĝi ion varman. Ĝi estis malnova gastejo kun multaj speguloj, solidlignaj seĝoj, kaj kelneroj kiuj aspektis, kvazaŭ ili neniam vidis ian renovigon de la ejo. Koncize: restoracio, kian ŝatis la homoj de antaŭ la dua mondmilito. La ĉefkelnero, servante min, montriĝis konscia pri la internacia karaktero de la urbo: laŭbezone li parolis france, nederlande, angle aŭ germane. Kvazaŭ ne estus lingvoproblemoj en Bruselo.

Post la supo envenis knabeto: malgranda, nigrahara kaj de beleco kiun nur la landoj ĉirkaŭ Mediteraneo produktas. Li ŝajnis proksimume okjara. Li havis mansakon, kies enhavon li montris al la manĝantoj ĉe la diversaj malgrandaj tabloj. Ili, unu post la alia, kapneis. Tiam li venis ĉe min.

En la mansako estis floroj, nefreŝaj kaj eĉ tiaj, ke ĉe ni kutime oni ilin forĵetas.

«Ĉu aĉeti?» demandis france la eta turko. «Kiom ili kostas?» mi demandis nederlande. Ĉar Bruselo ja estas dulingva. Sed li levis la ŝultrojn. Mi ripetis la demandon france. «Cent», li tiam diris, tre mallaŭte kaj kvazaŭ li estis kaptita ĉe mensogo.

«Tro kara», mi diris. «Kvindek», li tiam diris, preskaŭ kontentigite. Mi aĉetis la florojn je kvindek frankoj.

Ĉe la aliaj tabloj la gastoj plej ofte ree kapneis. Ili sendube ja estis eksterlandanoj, kiuj ne sciis bone, kion fari en fremda lando per tiuj floroj.

Kiam, iom poste, la ĉefkelnero vidis la florojn sur mia tablo, li demandis: «Kiom vi devis pagi?». «Kvindek», mi respondis. «Bone », li diris, «sed kelkfoje li petas cent. Tion li lernas de sia patrino. Mizero, sinjoro; virino tute sola, sen enspezoj kaj havanta multajn infanojn».

En tiu momento la juna turko venis el manĝobudo transe de la strato. Li haltis ĉe virino kun granda florkorbo. La knabo ricevis novan kvanton por sia mansako. Vidate dč malproksime, tiu virino jam aspektis maljuna, kvankam, pro la aĝo de la infano, tio ne eblis.

Kelkfoje socia problemo nur fariĝas reale klara, kiam ĝi ekhavas la vizaĝon de unu homo. Virino, turka knabeto: mizero, en fremda urbo, tiom proksima de ni.

 

David van Ooijen, Nederlando

(trad:. † E.N. Mulders)

 

al la indekso


 

CIVITANOJ DE LA TRIA MONDO EN STATO DE MALRIĈECO

 

La mondo dividiĝas en du partojn laŭ ekonomia vidpunkto: unuflanke estas la landoj riĉaj, potencaj kaj multrilate evoluintaj; ili estas landoj (orientaj kaj okcidentaj) kiuj havas grandajn fabrikojn, produktajn industriojn, grandan ekonomian planon kiu ebligas al la popoloj komfortan vivadon; aliflanke estas la malriĉaj, evoluantaj landoj, kun malforta ekonomio, kiuj ne havas grandajn industriojn, kaj kiuj vivadas nur per la agrikulturaj kaj komercaj produktoj. Ili estas nomataj «landoj de la Tria Mondo», kaj estas multnombraj en Afriko, Azio kaj Suda Ameriko. La enlandanoj estas malriĉaj, plenaj de malfaciloj, embarasoj, nekapablaj atingi komforton kaj ĉiam dronantaj en la kota rivero de la malriĉeco, precipe dum la nuna tutmonda krizo.

La malriĉeco de tiuj landoj devenas de multaj kaŭzoj, sed la ĉefa estas la koloniismo, kiun ili travivis multjare, kaj kiu estigis aliajn mensostaton kaj strukturon de regado. Dum la kolonia periodo, ili spertis ekspluatadon kaj fraŭdon, kiuj malebligis al ili transpreni la landan ekonomion kaj igis ilin mizeraj.

Inter multaj ekzemploj, ni elektas la vivon de la popolo de Malagasio (*), kiu klare kaj modele priskribas la mizerojn de ĉiuj popoloj de la Tria Mondo.

 

En la kamparo

 

En Malagasio estas divido inter la loĝantoj de la urboj kaj tiuj de la kamparo. 85% el la malagasoj estas kamparanoj; ilia ekonomio baziĝas sur agrikulturaj produktoj (rizo, kafo, kariofilo, vanilo, ktp), kaj sur bredado kaj fiŝkaptado. Multaj malfacilaĵoj staras kontraŭ tiuj kamparanoj: la vojoj estas malbonaj, la transportaj veturiloj mankas, la tero fruktodonas nur unu fojon ĉiujare, la teknikistoj estas malmultaj, tiel ke la agrilkulturo kaj la bredado ne prosperas sufiĉe. La produktoj de la kamparanoj ne sufiĉas al ili por la tuta jaro, mankas la ebleco ŝpari por la bezonoj de la estonteco, kaj la kamparanaj familioj troviĝas ĉiam en malfacilaĵoj. Tio kaŭzas, ke multaj formigras el la naskiĝlokoj por nomadi ie, klopodante gajni salajron ĝis la rikolta sezono.

Amaso da problemoj ekzistas: kiel venki la malsaton? Kie trovi la monon por lernigi la infanojn kaj por ilin vesti? Kion fari ĉe la alveno de malsano? La produktoj ne sufiĉas, la tero ne fruktodonas, la bredado ne prosperas... la kortobirdoj kaj porkoj estas atakataj de kontaĝaj malsanoj, la bovoj estas forprenataj de rabistoj, la familiaj enspezoj mankas, la manĝaĵoj ne ĉiam abundas, la vestaĵoj maloftas... Ĉio, iom post iom, blankigas la harojn kaj malgrasigas la junajn korpojn, tiel ke multaj, eĉ junaj, mortas senespere kaj elĉerpite.

Laŭ la socia vidpunkto, la infanoj estas riĉaĵo: pro tio, preskaŭ ĉiuj malagasoj havas multajn infanojn. Tial ankaŭ abundas la buŝoj, kiuj bezonas manĝaĵon. Laŭ la cititaj faktoj, la vivnivelo en la kamparo estas tre malalta. Malgraŭ la ekzisto de lernejoj, multaj malagasaj infanoj ne frekventas ilin, do multnombras la analfabetoj: la ĉefa tasko de ĉiu, ja, estas gajni monon por pluvivi.

Ankaŭ tiuj, kiuj akiris ian gradon de instruado, ofte forlasas la lernejon, ĉar iliaj gepatroj ne plu povas elteni la kostojn por lernado kaj por aĉeto de libroj kaj kajeroj. Tial ankaŭ tiuj gejunuloj preferas forlasi la kamparon, esperante trovi vivrimedojn en la urboj.

 

En la urboj

 

En la urboj mem, la laboro mankas, la vivnivelo estas malalta, kaj la vivkostoj plialtiĝas de tago al tago. La gejunuloj venintaj el la kamparo aldoniĝas al la senlaboruloj kaj vagabondoj, kaj ofte rabas por vivi. En la urboj oni vidas junegajn laboristojn, kiuj kun granda peno kaj ŝvito sukcesas perlabori nur teleron da rizo. Multaj virinoj, pelite de la monmanko, prostituas sin. Oni ankaŭ vidas multajn almozulojn, kaj iujn kiuj dormas surtere, ĉar ili ne havas hejmon. Estas homoj apenaŭ duone vestitaj, per multspecaj ŝtofoj disŝiritaj, kiuj traserĉadas la rubujojn por dividi kun ratoj kaj hundoj ion manĝeblan.

En la urboj estas multaj senesperuloj, kiuj rezignas lukti kontraŭ la vivo, kaj per drinkado klopodas konsoli sin kaj forgesi siajn suferojn.

Jen la malriĉeco kaj la mizero de Malagasio. Estas ankaŭ iuj bonŝanculoj, kiuj havas pliaĵojn en la vivo; sed la plimulto el la popolamaso spiras la aeron de mizero kaj malriĉeco.

 

Celestin Marie Razafinjatovo, Madagaskaro

(tradukis Roger Randrianekena; reviziis kaj koncizigis A.D.S.)

 

(*) Madagaskaro (N.d.R.).

 

al la indekso


 

LA PLEJ MIRINDA ALIANCO

(Sepa parto)

Unua parto - Dua parto - Tria parto - Kvara parto - Kvina parto - Sesa parto

 

 

Preparo de nova kaj eterna interligo

En nia lasta artikolo (EK 1-2/1984) ni vidis, ke, malgraŭ la ripetaj malfidelaĵoj de Izraelo, Dio restis fidela al sia popolo. La Di-Sinjoro, en sia kompato, ne nur instigas restarigi la rompitan interligon, sed li eĉ preparas alispecan, plibonan aliancon.

 

Alianco nova

En la libro de la profeto Jeremio ni legas: «Jen venos la tempo - diras la Eternulo - kiam mi faros kun la domo de Izraelo kaj la domo de Jehudo aliancon novan: ne tian kia la alianco, kiun mi faris kun iliaj patroj, en la tago. kiam mi prenis ilian manon por elkonduki ilin el la egipta lando, la alianco, kiun ili malobeis kaj mi devis altrudi al ili - diras la Eternulo - Sed jen estas la alianco, kiun mi faros kun la domo de Izraelo post tiu tempo - diras la Eternulo -: mi metos mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro mi ĝin skribos, kaj mi estos ilia Dio, kaj ili estos mia popolo» (Jeremio 31, 31-33).

La novan aliancon karakterizos ne ekstera trudo aŭ laŭvorta plenumo, sed interna konvinko, tutkora aliĝo, amo, justo, fideleco, kono de Dio, paco: «Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan mi metos en vin. Mi eligas el via korpo la ŝtonan koron, kaj mi donos al vi koron karnan» (Jeĥezkel 36, 26).

Ĉasta kaj fidela gefianĉiĝo inter Dio kaj Izraelo anstataŭos la estintajn adultojn kaj sinprostituadon de la popolo: «Mi (diras la Eternulo) fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en korfavoro kaj kompato. Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon » (Hoseo 2, 19-20).

 

Alianco eterna

Tiu nova alianco, ĉar fidela, estos eterna: «Mi faros kun ili aliancon eternan» (Jeremio 32, 40). «Ĉar montoj forŝoviĝos kaj altaĵoj ŝanceliĝos; sed mia korfavoro ne forturniĝos de vi, kaj la alianco de mia paco ne ŝanceliĝos - diras la Eternulo, via kompatanto» (Jesajo 54, 10).

 

La Servanto de Javeo

La profeto Jesajo diras, ke Dio peros la novan aliancon per iu misterplena «Servanto, de la Eternulo»: li estos milda kaj humila, kaj li starigos la justecon en la mondo: «Jen estas mia Servanto, kiun mi apogas, mia elektito, kiun favoras mia animo. Mi metis mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj. Li ne krios nek bruos, kaj ne aŭdigos sur la stratoj sian voĉon. Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. Laŭ la vero li faros juĝon. Li ne laciĝos nek fleksiĝos, ĝis li starigos sur la tero justecon» (Jesajo 42, 1-4).

 

Alianco universala

La Servanto de Javeo ne limigos tiun novan kaj eternan aliancon je la nura Izraela popolo, sed li ĝin etendos al la paganaj nacioj, al la tuta homaro: «(La Eternulo) diris: Ne sufiĉas, ke vi estas mia Servanto, por restarigi la tribojn de Jakobo kaj revenigi la konservitojn de Izraelo; sed mi faros vin lumo por la nacioj, por ke mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero» (Jesajo 49, 6). «Mi faros vin alianco por la popolo, lumo por la nacioj, por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el karcero malliberulojn, el domo ŝlosita sidantojn en mallumo» (Jesajo 42, 6-7).

 

Konkludo

Tiele la «popolo de la alianco» estis preparata al alianco «nova». La «malnova testamento» ne estas fermita en si mem, ĉar ĝi mem klare anoncas testamenton «novan». Ni vidos, ke la «nova kaj eterna alianco» plenumiĝas en Jesuo Kristo, la vera Servanto de Javeo, kiu elverŝos sian sangon «por la savo de ĉiuj».

Sac. Battista Cadei - daŭrigota

Oka parto

 

al la indekso


 

MALLONGE EL LA MONDO

 

Albanio

«El ĉi tiu urbo, kiu pro sia geografia kaj kultura situo estas ponto trans Mediteraneon, mia penso iras ankaŭ al niaj fratoj kaj fratinoj de Albanio, kiuj ne povas manifesti sian religian kredon, kiu estas fundamenta rajto de la homa persono». Ĉi tiun alvokon faris Johano Paŭlo la dua 26.2.1984, okaze de sia vizito en Bari (sudorienta Italio). En Albanio ĉiuj religioj estas strikte malpermesitaj.

 

Amnestio Internacia

La Raporto 1983 de Amnestio Internacia, neŭtrala organizaĵo kiu aktivas en pli ol 150 landoj favore al la homaj rajtoj ĉie ajn en la mondo, prezentas tragikan revuadon de malobservo de la homrajtoj. La Raporto estas detala listo de perfortoj fare de ŝtataj kaj registaraj aŭtoritatuloj. En du trionoj de la terglobo la hompersono ne estas respektata en siaj nerezigneblaj rajtoj.

 

Argentino kaj Ĉilio

Ŝajnas proksima al solvo la landlima disputo inter Argentino kaj Ĉilio pri la suda zona de Sudameriko. Kiel konate, la Sankta Seĝo estas peranto de ĉi tiu repaciĝo, kaj proponis solvon akcepteblan ambaŭflanke.

 

Ĉeĥoslovakio

Okazis en marto la unua jarcento de la morto de Gregoro Johano Mendel, monaĥo kaj eminenta biologo, malkovrinto de la «leĝoj de Mendel» pri la transdonado de la heredaj karakteroj. Per tio li estas la fondinto de ]a moderna genetiko.

 

Ĉina Popola Respubliko

Proparolanto de la katolika patriota Eklezio de Ĉinio komentis pozitive la aŭdiencon donitan de Johano Paŭlo la dua al la katolikaj episkopoj de Tajvano/ Formozo. Fakte, la Papo parolis pri Ĉinio kiel unueca realaĵo, kaj instigis la katolikojn de Tajvano fariĝi Eklezio-ponto inter la insulo Tajvano (Respubliko Ĉinio) kaj la kontinenta Ĉinio (Ĉina Popola Respubliko).

 

Indonezio

La «verda revolucio», de la katolika misiisto patro Bollen en Flores, vekis intereson enlande kaj eksterlande. Ĉar la torentaj pluvegoj ĉiujare forŝovas de la montodeklivoj milojn da tunoj de humo, patro Bollen konvinkis la etproprietulojn aranĝi la terenon laŭ ŝtupegoj baritaj per fortaj heĝoj. La indonezia prezidanto Suharto, vizitante la insulon Flores, gratulis la realigintojn de tiu imitinda iniciato.

 

Japanio

La usona protestanta pastoro Homer Jack estas la ĉi-jara laŭreato de la Niwano-premio por paco, fondita antaŭ kvin jaroj de la japana budaista organizaĵo «Rissho-Kosei-Kai», kiu havas kvin milionojn da adeptoj. Pastoro Jack dediĉas sian vivon al paco, senarmigo, homrajtoj kaj civitanaj liberoj.

 

Koreio

Por celebri la duajarcentan datrevenon de la starigo de la katolikismo en Koreio, la Papo vizitos tiun landon komence de majo.

 

Sahelo

Por kontraŭbatali la sekegon kaj dezertiĝon en la 8 sahelaj landoj (Ĉadlando, Gambio, Malio, Maŭritanio, Niĝerlando, Senegalio, Verdakaba Insularo kaj Voltalando) estis starigita la «Fondaĵo Johano Paŭlo la dua por Sahelo». En ĝi kunlaboras la lokaj sekcioj de la katolika instanco «Caritas», kune kun la Sankta Seĝo, la katolika episkoparo de F.R. Germanio kaj aliaj katolikaj organizajoj.

 

Sovetunio

Okaze de la entombigo de Jurij Andropov, prezidanto de la prezidumo de la plejsupera Komitato de Sovetunio, Johano Paŭlo la dua sendis kiel sian personan reprezentanton profesoron Jérome Lejeune, membron de la Pontifika Akademio de Sciencoj.

 

La kvina jarcento de la morto de sankta Kazimiro, protektanto de Litovio, estis solene celebrita en Litovio la 13-an kaj la 4-an de marto. Princo Kazimiro vivis 26 jarojn (1558-1584) kaj estis modelo de fideleco, frata amo kaj ĉasteco.

 

Plejparto de la sovetiaj kredantoj estas ortodoksaj, sed ĉeestas ankaŭ katolikoj, protestantoj, baptistoj, pentekostaloj, atestantoj de Jehovo, malnovkredantoj, islamanoj, budaistoj, ktp, Depost la Oktobra Revolucio (1917), plejparto de la preĝejoj kaj de la monaĥejoj estis fermitaj.

 

Svislando

La Papo denove vizitos Svislandon de la 12-a ĝis la 17-a de junio.

 

Unuiĝintaj Nacioj

Pasintjare en la mondo 15 milionoj da infanoj mortis pro deshidratiĝo kaŭzita de diareo, subnutrado kaj diversaj malsanoj. Preskaŭ duonon de ili oni povus savi. Tion deklaras la Raporto 1984 pri la stato de la infanaro en la mondo publikigita de UNICEF, la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por la Infanaro.

 

La 21-a de marto estas la tutmonda tago de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ rasismo.

 

Usono

Post 117 jaroj Usono restarigis diplomatiajn rilatojn kun la Sankta Seĝo.

 

 

al la indekso


 

KALVINANO INSTIGAS AL EKUMENISMO

 

En la februara numero (1984) de la program-informilo de Radio Vatikana mi legis germanlingvan leteron de iu aŭskultanto, sub la titolo «Ankaŭ protestantoj aŭskultas Radion Vatikanan».

Mi devas skribi, ke ankaŭ mi ne estas katoliko, sed kalvinano, tamen mi aŭskultas la elsendojn de RV kun intereso, precipe tiujn informojn, kiuj sciigas pri movado kiu celas la denovan unuiĝon de la kristanoj. De multai jaroj mi aŭdas jam pri tio, sed en la lasta tempo plifortiĝas ĉi tiu tendenco, kaj mia ĝojo estus granda se la menciitaj klopodoj sukcesus, kvankam mi scias, ke ni staras antaŭ longdaŭra procezo.

En la nunaj cirkonstancoj devus unuiĝi katolikoj, ortodoksuloj, anglikanoj, luteranoj, kalvinanoj k.a., por plifirmigi la aŭtoritaton de la kredantoj kaj tiun de la Sankta Seĝo. Ĉi tiu klopodo eble povus bremsi la malprudentan armadon de la Superpotencoj.

 

Stefano Bencsik, Hungario

 

al la indekso


 

BIBLIA KAJ EKUMENA LABORGRUPO

 

En la Ekumena Kongreso (IKUE-KELI) en Dalfsen (Nederlando), en 1981, oni sugestis la kreadon de laborgrupetoj. Tiel oni faras, en Lille (Francio), kunsidojn, kiuj kunigas unu dekon da aktivaj partoprenantoj, sub la gvidado de P. Louis Bourdon.

La unua kunveno de la jarperiodo 1983-1984 okazis 19.11.1983. Oni studis la ortodoksan Eklezion. Ĝi havas 170 ĝis 200 milionojn da fideluloj. Dum dek jarcentoj, estis nur unu kristana Eklezio, kies doktrino estis precizigita en orientaj Koncilioj. La unua Koncilio okazis en Jerusalemo, jam en la unua jarcento; sekvis 4 aliaj:

Niceo (325): estis precizigita la egaleco inter Kristo kaj lia Patro;

Konstantinopolo (381): estis difinite, ke en Dio estas unu naturo kaj tri personoj, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito;

Efezo (431): oni precizigis (kontraŭ la herezulo Nestorio), ke Jesuo Kristo estas nur unu persono;

Kalcedono (451): oni asertis, kontraŭ monofizismo, ke en Kristo kunekzistas du naturoj, la dia kaj la homa.

Aliaj Koncilioj okazis en la postaj jarcentoj.

La malakordo inter la orienta parto de la Eklezio kaj tiu okcidenta estiĝis en 1054. Pri tio, ni parolos alian fojon.

 

Georgette Preux, Francio

 

al la indekso


 

MITINGO ‘84

Ameriko-Amerikoj

 

La ĉijara eldono de la «Internacia Mitingo por la Amikeco inter la Popoloj» okazos en Rimini (Italio) de la 25-a de aŭgusto ĝis la l-a de septembro.

Ĝia ĉeftemo estos: «Ameriko-Amerikoj». Ĝi volas esti renkontiĝo kun la mondo trans Atlantiko: ĝiaj kulturoj, ĝiaj riĉofontoj, ĝiaj gentoj, ĝiaj esprimoj, ĝiaj kialoj, ĝiaj teknikoj; sed, samtempe, ankaŭ la renkontiĝo kun tio, kion Usono kaj Amerikoj signifas por Eŭropo kaj por la tuta homaro: mito alterne pozitiva aŭ negativa, fortostreĉo al nova mondo kaj al nova vivo, simbolo de demokrateco kaj trofiero, de kunvivado de popoloj kaj de naskado de gettoj.

Libero kaj sklaveco, tago kaj nokto de la civilizo, travivas kaj ludas sian dramon sur la scenejo de Amerikoj.

La Mitingo de 1983 temis pri la deveno kaj la celo de la homo; tiu de 1984 temos pri la homa agado, pri la iniciatemo de la homo kaj de la popoloj en la historio.

Per Amerikoj, la mondo jam ne havas limojn, la scenejo estas universala, la kontinentoj estas tute proksimaj:

- malriĉeco kaj riĉeco ne povas malzorgi unu la alian;

- la kunvivado bezonas toleremon, kaj toleremo ne povas vivi en skeptikismo kaj puritanismo;

- identeco kaj toleremo ne estas du kontraŭaĵoj, sed dependas unu de la alia.

Ankaŭ ĉi-jare, espereble IKUE havos propran standon en la areo de la Mitingo. Tiucele, oni varme alvokas al kunlaboro: kiel aranĝi la ekspozicion, kian fonan desegnaĵon utiligi por altiri la atenton (por la pasintjara solvo, oni vidu EK 9/1983, p. 147); kaj, krome, estas bezonata ilustra materialo pri Amerikoj, en rilato kun Esperanto (turismaj prospektoj, beletraĵoj, listo de la lokoj kie Esperanto estas instruata, statistikaj donitaĵoj pri la lingvoproblemoj en Amerikoj, ktp).

La afero urĝas: antaŭdankon! Sugestojn kaj materialon oni bonvolu havigi al

 

Sac. Duilio Magnani, Italio.

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* En Gliwice (Pollando) komenciĝis regulaj ĉiumonataj S. Mesoj en Esperanto. La unuan fojon, 26.10.1983, kunvenis ĉirkaŭ 40 personoj, ankaŭ el aliaj najbaraj urboj. Celebris la kamilana Patro Zbigniew Bodecki el Zabrze. (Raportis Irena Winnicka)

 

* S. Meso en Esperanto estis celebrita de P. Albino Ciccanti en Alghero (Sardinio, Italio), 22.10.1983, okaze de la Itala Kongreso de Esperanto.

 

* Okaze de la 21-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto en Lodzo, multaj geesperantistoj vizitis la tombojn de Esperanto-pioniroj, interalie tiun de Kazimiro Bein (konata per la pseudonimo KABE). Oni preĝis laŭte en Esperanto.

23.10.1983, en la preĝejo de Jezuitoj, kuncelebris S. Meson en Esperanto 5 Pastroj: J. Zielonka, M. Krzymowski, St. Płachta, L. Hrynkiewicz kaj Fr. Szpilka. (Raportis Edita Fiutak kaj Zofia Klopocka)

 

* De la 12-a ĝis la 15-a de novembro 1983 havis lokon, en la Katolika Universitato de Pernambuko (Brazilo), la Kongreso de la Brazila Esperanto-Konsilantaro, en kies kadro okazis ankaŭ S. Meso, celebrita de la jezuita pastro Francisco de Oliveira Borros Leal. (Laŭ la informilo de BKE)

 

* S. Meson en Esperanto celebris P. Jozefo Zielonka, 13.11.1983, en la kapelo honore al S. Maksimiliano Kolbe en Bielsko-Biała (Pollando), okaze de la 25-jara datreveno de la loka Esperanto-Asocio. (Raportis Edita Fiutak)

 

* P. Albino Ciccanti celebris S. Meson en Esperanto, 20.11.1983, en Caltagirone (Sicilio, Italio), okaze de la 2-a internacia ekspozicio de murafiŝoj kaj turismaj prospektoj en Esperanto.

 

* En la kadro de «Zamenhof-festo» en Napolo, Italio, S. Meso en Esperanto estis celebrita de P. Nicola Cavaliere en la preĝejo «S. Johano Baptisto de la Florencanoj». (Raportis Enrico Mingo)

 

* En la kadro de la «Esperantaj Tagoj de Krakovo», en la krakova preĝejo honore al S. Norberto de Pastroj Saletanoj, S. Meso en Esperanto estis kuncelebrita 18.12.1983 de Sac. Antoni Gucwa, Jan Kos kaj Józef Zielonka, kun la partopreno de pli ol cent personoj. (Raportis Franciszka Bardecka)

 

* 8.1.1984, en la preĝejo S. Aleksandro en Varsovio (Pollando), la Episkopo Mons. Władysław Miziołek kuncelebris S. Meson en Esperanto kun pastroj R. Forycki, J. Korytkowski, T. Bazylewicz kaj A. Jachowicz. Antaŭ la S.Meso la junulara grupo «Paco kaj bono» de Łomża (voĉa kaj instrumenta), sub la gvido de P. Andrzej Wiwatowski, prezentis kristnaskajn kantojn. Dum la S. Meso kantis sole S. Nafalski, kaj ĥore junulara koruso sub gvido de P. Jan Laska. En la plenplena preĝejo oni povis aŭdi preĝojn en Esperanto, laŭ speciale preparita libreto. Predikis P. Roman Forycki. Post la fina beno de Mons. Miziołek, ekkantis denove la koruso «Paco kaj Bono». Sekvis la tradicia renkontiĝo, en apuda ĉambro; regis neforgesebla etoso de ĝojo, amikeco kaj kortuŝo. (Raportis Marta Sosińska)

 

* 26.12.1983 geedziĝis en Budapeŝto, Hungario, Klara Anna Rab-Nádai kaj Johan Reginald Harrison. La ceremonio estis ekumena kaj esperantlingva. Pastoro Jozefo Farkas faris la tutan ceremonion en Esperanto, inkluzive de prediko, dum postan preĝon prizorgis la katolika pastro Tibor Veszprémi. S-ino Rab-Nádai estas fervora aganto por ekumenismo, kaj konata kaj amata ankaŭ en la katolikaj medioj: cetere, ŝi sindoneme aranĝas ĉu «Bibliajn horojn» ĉu Sanktajn Mesojn, ĉu ekumenajn kunvenojn. Al la nova paro, sincerajn bondezirojn! (Raportis Tibor Bessenyei en «Dia Regno»)

 

* 8.1.1984, en la preĝejo honore al S. Stefano en Krakovo (Pollando), je la 17-a horo, havis lokon la ĉiumonata S. Meso, kaj poste la tradicia disdonado de blanka pano (oblato). Celebris la S. Meson Sac. J. Wozniak. Estis deklamitaj kristnaskaj poemoj kaj kantitaj kristnaskaj kantoj. En la pia kaj gaja kunveno (kiu daŭris, entute, tri horojn) partoprenis pli ol cent personoj. (Raportis Pranciszka Bardecka)

 

* La «Biblia Semajnfino» en la Abatejo Grüssau/ Bad Wimpfen (F.R. Germanio) ne okazos en marto, kiel erare indikite en EK 1-2/1984, sed de la 25-a ĝis la 27-a de majo 1984. Interalie, P. Angelo Duranti prelegos pri «La ĝisnunaj bibliaj tradukoj». Sed, precipe, oni kune legos la Biblion en Esperanto, interŝanĝos pensojn, spertojn, opiniojn, dubojn; oni preĝos, kantos, meditos en grupo, kaj oni havos la eblecon partopreni la liturgion de la benediktanaj monaĥoj. Certe estos ankaŭ tempo por promeno aŭ por silento, retiriĝo, privata preĝo, aparta parolo kun sacerdoto, sakramenta konfeso. Tiel oni povos ĉerpi novajn fortojn, ĝojon, esperon. (Raportis P. Bernhard Eichkorn)

 

* Jam pluraj faris donacojn por la renovigo de la tombo de Pastro Emile Peltier en Lurdo/ Lourdes, Francio. Ĝis nun oni ricevis la sumon de 3.940 francaj frankoj; fervoran dankon al la donacintoj! La marmoristo petas 6.500 fr. fr. por la tuta laboro kaj materialo; mankas, do, 2.560 fr. fr. Espereble, tiu mankanta sumo baldaŭ estos donacita: la kuraĝa fondinto de «Espero Katolika» tion meritas! (Raportis Louis Bourdon)

 

* 12.1.1984 je la 17-a horo, en kapelo situanta en nova urbokvartalo de Kłodzko (Pollando), P. Jozefo Zielonka celebris S. Meson en Esperanto; krom la lokaj esperantistoj, ĉeestis aliaj el najbaraj lokoj. Sekvis amika kaj kortuŝa kunveno en la loka Esperanto-klubejo. (Raportis Józef Kosiński)

 

al la indekso