Enhavo de Espero Katolika numero 4/1984

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: Paolo Veronese, “Krucumado” (Budapeŝto, Hungario, Belarta Muzeo).

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj!

 

Niaj Pasko-bondeziroj atingu vin ĉie ajn en la mondo. Pasko esprimas, por la kristanoj, la kredon en la reviviĝo de Kristo, kaj do en la estonta fina venko super malbono. «Se Kristo ne reviviĝis, vana estas via kredo» (1 Kor 15,17). En Kristo, ankaŭ ni mem povas supervenki la malbonon: jen la kerna senco de la nun finiĝanta Jubilea Jaro de la Elaĉeto.

Sed, ho ve, ĉi tiuj bondeziroj atingos vin iom malfrue. Bedaŭrinde. Tamen, por la kristano, Pasko ne estas io momenta. Pasko daŭras. Do, bonan Paskon! Espereble la maja numero atingos vin... maje.

Por nia revuo ni ade strebas havi plurajn kunlaborantojn. Revuo «esperantista» (t.e. internacilingva) kaj «katolika» (t.e. universala) devas havi mondskalan perspektivon.

En nia batalo kontraŭ malbono ni volonte alianciĝas kun ĉiuj bonavolaj kunfratoj, diverskredaj, au senkredaj (ekz. super problemoj kiaj la sano de la infanoj aŭ la dezertiĝo de Sahelo), ĉar «nenio homa estas al ni fremda».

Por internaciecigi la enhavon de nia revuo, kapabluloj ne neglektu sendi kontribuajoĵn kun propono de publikigo. La sukceso de nia laboro dependas de ĉies kunlaboro!

 

La redaktoraro

 

al la indekso


 

VOĈO EL ĈEĤOSLOVAKIO

 

Al la junularo, kiu kunvenos en Romo (11-15.4.1984), mi deziras komuniki jenon:

«Karaj junaj gefratoj en Jesuo Kristo!

Mi salutas vin ĉiujn kunvenintajn en Romo el la tuta mondo. Dio benu vin!

Mi ne povis partopreni pilgrimon de la junularo okaze de la Sankta Jaro; tamen mi estas spirite ligita kun vi.

Mi deziras al vi, ke Dio renovigu vin, kaj pere de vi la tutan mondon».

Mi preĝas, por ke la Sankta Patro povu viziti ankaŭ Ĉeĥoslovakion.

 

R. B., Ĉeĥoslovakio

 

al la indekso


 

SUFERI KUN KRISTO, POR VENKI KUN LI

 

Kadre de la nuna Karesma tempo, ni publikigas fragmenton de la papa apostola letero “Salvifici Doloris” (= Savodona Sufero) pri la kristana senco de la homa suferado.

 

«Ni deziras travivi ĉi tiun Jaron de la Elaĉeto en speciala kuneco kun tiuj suferantoj. Necesas, do, ke sub la Krucon de Jesuo spirite kunvenu ĉiuj suferantoj, kiuj kredas en Kristo, kaj speciale tiuj, kiuj suferas pro sia kredo en Li Krucumita kaj Releviĝinta, por ke la ofero de iliaj suferoj plirapidigu la plenumon de la preĝo de la Savanto mem por la unueco de ĉiuj. Tien kunvenu ankaŭ la homo de bona volo, ĉar sur la Kruco estas la «Elaĉetanto de la homo», la Homo de suferoj, kiu alprenis sur sin la korpajn kaj spiritajn suferojn. de la homoj de ĉiuj epokoj...

Kune kun Maria, Patrino de Kristo, kiu staris sub la Kruco, ni haltas apud ĉiuj krucoj de la hodiaŭa homo...

En la terura batalado inter la fortoj de bono kaj malbono, pri kiu donas spektaklon nia nuntempa mondo, venku via sufero en unueco kun la Kruco de Kristo!».

 

Johano Paŭlo la dua (trad. B.C.)

 

al la indekso


 

Frato Roger kaj fratino Tereza

 

AL LA GEJUNULOJ - POR ESPERO KAJ PACO

 

La ekumena komunaĵo Taizé (Francio) lanĉis al la mondo mesaĝon, subskribitan de frato Roger (protestanta) kaj fratino Tereza (katolika). Ni tradukas parton de la mesaĝo.

 

«Vastajn regionojn de la mondo kovras spirita dezerto. Multaj gejunuloj estas vunditaj de elreviĝo kaj dubo, kiel rezulto de la manko de amo, kiu tuŝis ilian plej profundan memon. Eĉ kiam ili sin montras soifantaj al spirita vivo, multaj suferas pro duboj: ili ne kapablas fidi al Dio kaj kredi, ĉar ili perdis la fidon en tiuj, kiuj donis al ili la vivon. Tiuj ĉi gejunuloj, dum sia infanaĝo kaj adoleskeco, vidis siajn gepatrojn disiĝi, kaj de tio devenis pesimismo, skeptikismo, senkuraĝiĝo. Al kio utilas vivi? Ĉu la vivo havas ankoraŭ sencon? En Kalkuto videblas gastigejoj por mortantoj, sed en la okcidenta civilizacio multaj gejunuloj vivas en domoj de mortantoj, ĉar multai homoj, malgraŭŝajne, ne estas vivaj, sed mortantaj.

Komentante la parabolon pri la perdiĝinta filo, junulo el Novjorko deklaris: «En mia familio, ne la filo, sed la patro iris for!». Ekzistas gepatroj, kiuj, malgraŭ zorgo por la materia bonstato, fakte estas tute for de la okuloj de siaj gefiloj..

La disiĝo de generacioj alportas aliajn sekvaĵojn. Pliaĝaj personoj estas devigitaj trapasi siajn lastajn vivotagojn en izoleco. Eĉ kiam la materiaj bezonoj estas kontentigitaj, tiuj ĉi pliaĝuloj vivas kvazaŭ ili havus antaŭ si nenion krom atendon de morto.

En tiu ĉi tempo de ĉagrenaj disiĝoj kaj renversiĝoj, ni aŭdacas adresi alvokon al ĉiuj viroj kaj virinoj: Necesas vivi ne duone. Necesas serĉi Kriston, kiu estas viva. Serĉu lin, eĉ kiam al vi ŝajnas, ke vi lin perdis. Li amas vin. Trovi lin estas trovi ĉion: amon, pacon, fidemon. Ni ĉiuj povas esti kreantoj de rekuniĝo kaj paco, kie ajn ni troviĝas. Ke niaj hejmoj, eĉ plej modestaj, estu kiel tiu de Maria en Nazareto, loko, kie oni sin aŭskultas reciproke, kie oni restas kune, por kune trovi elirejon el la krizo de nia epoko, krizo de fidemo kaj de espero...

Junaj kaj malpli junaj, homoj fariĝos fermento de paco kaj rekuniĝo, kiuj estas hodiaŭ vivesencaj, ne nur inter la kredantoj».

Roger kaj Tereza (trad. B. C.)

 

al la indekso


 

ALMOZULO

 

Ĉe pordo mi ricevis panon,

donacitan de kompatema kor’.

Ion alian mi bezonas:

Vin mi deziras, Sinjor’!

Oni regalis min per vino,

larĝmane verŝita el amfor’,

sed miaj lipoj nur flustradis,

Vin mi deziras, Sinjor’!

Oni prezentis al mi veston:

demetu viajn ĉifonojn, for!

Sed mia peto plu lamentis,

Vin mi deziras, Sinjor’!

Oni alportis luksan ujon

skulptitan arte el pura or’,

sed mi petegis ripetante,

Vin mi deziras, Sinjor’!

Oni donacis al mi donon,

havaĵon plenan de splendor’,

sed mia burso laŭte vokis,

Vin mi deziras, Sinjor’!

Fine l’ Sinjoro unuiĝinta

«Prenu min - diris - en vian koron».

Kaj mi dankeme kun avido

fermis en brakoj la Sinjoron.

 

Leopoldo Staff (trad. Irena Missiuro)

 

al la indekso


 

LA PLEJ MIRINDA ALIANCO

(Oka parto)

Unua parto - Dua parto - Tria parto
Kvara parto - Kvina parto - Sesa parto - Sepa parto

 

La du Testamentoj

La alianciĝo de Dio kun la homoj havas du etapojn: la Malnova Testamento, entenata en la libroj de la Biblio verkitaj antaŭ Kristo; kaj la Nova Testamento, en tiuj verkitaj post Kristo. Ambaŭ Testamentoj apartenas al unu nura savo-plano de Dio: la Malnova Testamento preparas la Novan.

 

La Nova Testamento

Se la libroj de la Malnova Testamento estas la historio de la unua amo-renkontiĝo inter Dio kaj la homaro - tempo de «gefianĉiĝo» - la Nova Testamento atestas pri la definitiva alianco - la «geedziĝo» (Mat 22,2). Tiu ĉi nova perfekta alianco, anoncita de la profetoj, efektiviĝas en la Evangelio.

 

Kio estas la Evangelio?

«Dio, kiu multfoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en ĉi tiuj lastaj tempoj parolis al ni en la Filo» (Heb 1, 1-2). Tiu ĉi parolo, donita ne per la perado de la profetoj sed en Jesuo, nomiĝas Evangelio, t.e. Bona Mesaĝo, Anonco de Savo.

Oni povus resumi la Bonan Mesaĝon jene: Dio, la ĉiela Patro, tiel multe amis la homojn, ke li sendis sian Filon en homa korpo. La Filo, en sia amo al Dio kaj al la homoj, batalis kontraŭ la malbono ĝis la morto per kruco. Post tri tagoj li reviviĝis, kaj per sia resurekto li supervenkis la morton kaj la pekadon kaj repacigis kun Dio la homojn, sendante al ili la Sanktan Spiriton, ĉar nur per supernatura donaco de la kredo oni povas travivi la kristanan vivon.

Tiu ĉi Evangelio, aŭ Bona Mesaĝo, troviĝas en la kvar Evangelio-libroj, kiel ankaŭ en la aliaj verkoj (ekz. la leteroj de la apostolo Paŭlo), kiuj konsistigas la Novan Testamenton.

La esenco de la Evangelio estas: la homa savo en Jesuo.

 

Kiu estas Jesuo?

 

Jesuo estas la Kristo-Mesio, filo de la vivanta Dio.

Li estas la revelacianto de la nevidebla Dio

kaj li estas la unuenaskito inter ĉiuj kreitajoj,

li estas la fundamento de ĉio.

Li estas la majstro de la homaro, li estas la Elaĉetanto.

Li naskiĝis, mortis, reviviĝis por ni.

Li estas la centro de la historio kaj de la mondo,

Li estas tiu, kiu nin konas kaj amas.

Li estas la kunulo kaj amiko de nia vivo.

Li estas la homo de sufero kaj espero.

Li estas Tiu kiu estas venonta

kaj iam estos nia juĝanto...

Li estas la lumo, la vero,

eĉ, li estas la vojo, la vero, la vivo.

Li estas la Pano, la fonto de viva akvo

por nia malsato kaj por nia soifo.

Li estas la Paŝtisto, nia gvidanto, nia modelo,

nia konsolo, nia frato.

Kiel ni, pli ol ni,

li estis malgranda,

malriĉa, malhonorita, laborulo, malfeliĉa, pacienca.

Por ni li parolis, faris miraklojn,

fondis novan regnon,

kie la malriĉuloj estas beataj

kaj la paco estas principo de kunvivo,

kie la kore puraj kaj la plorantoj estas levataj kaj konsolataj,

kie la aspirantoj al justeco estas kontentigataj,

kie la pekuloj povas ricevi pardonon,

kie ĉiuj estas fratoj...

Jesuo Kristo estas la Komenco kaj la Fino.

Li estas la sekreto de la historio.

Li estas la ŝlosilo de niaj destinoj.

Li estas la peranto, la ponto inter tero kaj ĉielo.

(Papo Paŭlo la sesa)

 

«Jesuo efektivigas en sia persono la perfektan komunion de la homo kun Dio: li mem estas la nova, vivanta kaj eterna Alianco. Li estas atestanto de la rekuniĝo, eĉ, li mem estas la Rekuniĝo kaj la Paco».

(Papo Johano Paŭlo la dua)

 

La bankedo de la nova kaj eterna Alianco

La hebrea Pasko estis (kaj por la Hebreoj ankoraŭ estas) dankesprima memorigo de la savo el la egipta sklaveco kaj de la sinaja alianco. En la nova Pasko Jesuo mem estas la Ŝafido, kies sangelverŝo efektivigas la liberigon el la sklaveco de la pekado: «Jesuo prenis la panon, kaj farinte dankon, li ĝin dispecigis kaj disdonis al la disĉiploj, dirante: Ĉi tiu estas mia korpo, oferata por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. Sammaniere, vespermanĝinte, li prenis la kalikon, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova alianco en mia sango, verŝata por vi» (Luk 22, 19-20). La korpo kaj la sango de Kristo fariĝas nutraĵo kaj trinkaĵo de la kredantoj. Tiamaniere la alianco, la solidareco, la intimeco inter Dio kaj la homo atingas sian kulminon, eĉ se ĝia plena manifestiĝo okazos nur en la postmorta, eterna vivo: «Beataj tiuj, kiuj manĝos panon en la regno de Dio» (Luk 14, 15); «Miaj karaj: nun ni estas filoj de Dio, sed ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estes. Ni scias, ke kiam li reaperos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kia li estas» (1 Joh 3, 2).

Sac. Battista Cadei, Italio - (daŭrigota)

 

al la indekso


 

Mesaĝo de la italaj misiistoj

 

KONTRAŬ MALSATO ŜANĜU VIVSISTEMON

 

La reprezentantoj de la 36 italaj misiistaj revuoj lanĉis por la ĉi-jara karesmo jenan mesaĝon:

 

«800 milionoj da malsatuloj. 1.500 milionoj da subnutratoj, ĉiutage miloj da mortintoj pro malsato aŭ pro malsanoj kaŭzitaj de malsato. Fronte al tioma tragedio ni estas konsternitaj, kaj ne scias, kion fari.

Ni, la misiistoj, kiuj travivas la realaĵon de malsato meze de la malriĉuloj, konstatas, ke, malgraŭ la multspecaj iniciatoj por helpo, la riĉaj fariĝas pli kaj pli riĉaj, kaj la malriĉaj pli kaj pli malriĉaj.

Tiel kompleksan problemon certe oni ne povas solvi, delegante la respondecon nur al la granduloj aŭ potenculoj de la mondo. Nek sufiĉas nur sendi ekonomiajn kaj teknikajn helpojn. Nek utilas koncentriĝi nur super siaj propraj problemoj, kvazaŭ ili ne estus kunligitaj kun tiuj de la tuta mondo.

Necesas rekonsideri nian vivsistemon, ekde la «konvertiĝo al la aliulo», kiel komenco de aŭtentika ŝanĝo de la mekanismoj de maljusteco, kiuj regas la internaciajn kaj la interpersonajn rilatojn.

Kontraŭ malsato, ŝanĝu vivmanieron. Ĉar la nia estas malhoma vivo, ĉar ni havas tromulte, ni bazis niajn rilatojn sur konkurenco kaj malfido, kaj ni lokis nin en la centron de la mondo. Sekve de tio, nia vivnivelo estas super niaj eblecoj, ni vidas nur niajn interesojn, ni ilin defendas per la forto, kaj eĉ riskas travivi la problemon de malsato nur kiel eblan minacon kontraŭ nia bonstato.

Tial necesas ŝanĝi nian vivmanieron, rekonsiderante niajn familiajn budĝetojn, la edukadon en la familio kaj en la lernejo, la vivmanieron en la ekleziaj komunaĵoj, la sindikatajn intertraktadojn, la sindevigon en la politika vivo je ĉiu nivelo, kaj la manieron donadi kaj ricevadi informojn.

Kiel misiistoj, ni reasertas tutklare, ke ne eblas pensi pri vera helpado al malriĉuloj kaj malsatuloj en la mondo, daŭrigante vivmanieron konsistantan el malŝparo, veta pliakirado, freneza rearmiĝo, ekskluziva zorgo pri propra eta aparta problemo sen rigardo al problemoj kun universalaj dimensioj, kvazaŭ la aliuloj ne estus homoj same kiel ni. Aldone al tio, laŭ logiko de kredo, ni devas komenci konvertiĝi al la aliulo, metante la bonstaton de la aliulo kiel nepran kondiĉon por nia vera bonstato».

 

(trad. B .C.)

 

al la indekso


SOLIDARECO KONTRAŬ LA “SAHELA”SOIFO

 

Sahelo devas esti savita. Oni devas ĉesigi la dezertiĝon. Dezertiĝintaj regionoj, almenaŭ parte, povas kaj devas esti rebonigitaj. Por tion efektivigi, vastaskala solidareco estas bezonata.

 

Terurega plago

Multaj eĉ ne scias, kie estas Sahelo. Potenculoj ĝenerale ignoras la problemon... ĉar temas nur pri akvo, ne pri nafto!

Sahelo estas savana strio ĉe la rando de la Sahara dezerto, ekde Atlantiko ĝis la Ruĝa Maro. Kaŭze de plurjara sekego, la herboriĉa savano pli kaj pli dezertiĝas: en kelkaj regionoj la dezerto antaŭeniĝis eĉ 150 kilometrojn, malebligante la vivtenadon de bestoj kaj homoj. Proprasence, la Sahelaj landoj estas ses: Senegalio, Maŭritanio, Malio, Voltalando, Niĝerlando, Ĉadio; plivastasence, aldoniĝas Sudano, Etiopio kaj Somalio.

En tiuj regionoj ofte videblas tutaj loĝantaroj (viroj, virinoj, ĉaroj, kaproj, bovoj, zebuoj, azenoj, dromedaroj) formigrantaj, pelataj de la dezerto. Ili havas nenian perspektivon, krom malsaton au eĉ morton.

 

Kaŭzoj de la sekego

Krom neregeblajn meteologiajn fenomenojn, la sekego havas ankaŭ kromajn kaŭzojn. Ekzemple, la freneza senarbarigo fare de la koloniismaj kaj de la lokaj registaroj, cele al tuja profito. Depreni arbojn por forvendi lignaĵon; praktiki kulturojn tuj profitodonajn: tio ŝajnis racia elekto, sed ĝi difektis la klimatan ekvilibron kaj la tenadon de la akvo. Ankaŭ la monokulturoj (= kulturado, sur vasta teritorio, de unu nura vegetaro, ekz. kotono) kaj la neracia bruto-bredado, kaŭzis ekologiajn misekvilibrojn. Al tio aldoniĝu la manko de komunikoj; la imitado de la eŭropa industriigo, neglektante la agrikulturon; la registaroj (aŭ diktatoroj), kiuj investis en luksaĵojn aŭ militilojn, anstataŭ flegi realismajn evoluigajn programojn, kaj ni havos imagon pri la homaj kaŭzoj de la afrika sekego.

 

Alarmokrioj

Jam en 1980, okaze de sia unua vojaĝo al Afriko, Johano Paulo la dua lanĉis el la Voltalanda ĉefurbo, Ùagadugu, dramoplenan alvokon: «Mi, Johano Paŭlo la dua, aŭdigas preĝpete mian voĉon, dum miaj fratoj kaj fratinoj estas en danĝero. Ĉi tie mi estas la voĉo de la senvoĉaj: la voĉo de la senkulpuloj, kiuj mortis, ĉar ili ne havis akvon kaj panon; la voĉo de la patroj kaj de la patrinoj, kiuj vidis siajn gefilojn morti sen kompreni; la voĉo de la estontaj generacioj, kiuj ne plu devus vivi kun pendanta terura minaco super ilia vivoekzisto».

Antaŭ nelonge okazis en Bruselo konferenco, en kiu konstatiĝis, ke ĝis nun nenia problemo koncerne tiun sekegon trovis longedaŭran solvon.

Lastatempe, lanĉis urĝan helpokrion la generala direktoro de FAO (Organizaĵo de. Unuiĝintaj Nacioj por Agrikulturo kaj Nutrado), Edouard Saouma, kiu deklaris, ke sen tuja grandskala internacia helpo, unu miliono da homoj mortos de malsato. Unu miliono. Eble ni ne sciis. Sed nun ni scias.

 

La «Fondaĵo Johano Paŭlo la dua por Sahelo»

Bonŝance, ĉi tiuj alvokoj ne restis sen respondo. El katolika flanko mencindas la amaso da mondonacoj, kiuj ebligis la starigon, 22.2.1984, de «Fondaĵo Johano Paŭlo la dua por Sahelo». Fakte, katolikaj unuopuloj kaj organizaĵoj el diversaj landoj, ĉefe el F.R. Germanio, donis konsiderindajn kontribuaĵojn al la Papo, kiu destinis ilin por la Fondaĵo, starigita kun kanonjura kaj civiljura personeco, sub la respondeco de la lokaj Eklezioj de la Sahelaj landoj. Ĝi estas, do, atesto de kunlaboro inter la Sankta Seĝo, la Afrikaj Eklezioj de la Sahela regiono, kaj la Episkoparo de F.R. Germanio. Celoj de la Fondaĵo estas: batalado kontraŭ la dezertiĝo kaj ties kaŭzoj, kaj helpo al la viktimoj de la sekego, sen ajna diskriminacio. La «Fondaĵo Johano Paŭlo la dua por Sahelo», frukto de kunlaboro interne de la katolilika Eklezio, ne intencas agadi aparte, sed estas malfermita al sincera kaj aktiva kunlaboro kun la registaraj kaj internaciaj organizaĵoj, kiuj sin devigis alfronti la dramon de Sahelo. Ĉar temas pri dramo kun tiaj proporcioj, ke ĝi postulas plej vastaskalan kaj malavaran kunlaboron. Nun ni scias. Ĉu ni rajtos resti indiferentaj?

 

B. C.

 

al la indekso


 

NORDO KAJ SUDO:

DU MONDO-PARTOJ, KIUJ DEVAS KUNLIGIĜI

 

«Kurteno de malriĉeco dividas materie kaj filozofie la teron: unu el la du mondoj estas klera, la alia estas grandparte analfabeta; unu estas industria kaj urbanizita, la alia plejparte agrikultura kaj kampara; unu estas sindona al konsumado, la alia batalas por transvivado. En la riĉa mondo oni kritike kontestas la vivo-stilon, en la malriĉa endanĝeriĝas la vivo mem, vivo kiun atencas malsanoj, malsato kaj subnutrado. En la riĉa mondo oni maltrankvilas por la konservo de nerestarigeblaj naturaj vivo-fontoj, kaj oni verkas erudiciajn librojn, pri kiel oni povas tenadi la mondon en stabila stato. Ankaŭ la malriĉa mondo zorgas, tamen ne pro timo, ke la vivo-fontoj finĉerpiĝu, sed por ilia ekspluato kaj distribuado avantaĝe al la tuta homara gento kaj ne nur al malmultaj privilegiaj landoj. Dum la riĉa mondo zorgas pro la sekvaĵoj de aktivadoj poluciantaj la ekologiajn sistemojn, la malriĉa mondo zorgas pro la poluciado el malriĉeco, ĉar la problemoj de tiu mondo devenas ne el tro da evoluo aŭ tro da teknikaro, sed el ilia manko, aŭ el nesufiĉa regado de la naturaj fenomenoj, kiuj tie superas la homan regpovon...

Ambaŭ, riĉa kaj malriĉa mondo, estas premataj de problemoj inter si ne kompareblaj, kaj tamen ne disigeblaj, tiaj ke ili ne povas solviĝi aparte».

 

Tinbergen: «Projekto RIO. Por refondo de internacia ordo» - (trad. B. C.)

 

al la indekso


 

MALLONGE EL LA MONDO

 

Afriko

Ekde ĉi tiu jaro Afriko havas tutkontinentan pres-agentejon. Ĝi nomiĝas PANA, Pan-African News Agency (=Tutafrika Informagentejo), kun centro en la Senegalia ĉefurbo Dakaro. Tien alvenas la regionaj depeŝoj el Nordafriko (Tripolo en Libio), Okcidentafriko (Lagoso en Niĝerio), Orientafriko (Kartumo en Sudano), Mezafriko (Kinŝaso en Zairo), Suda Afriko (Lusako en Zambio). Al la regionaj centroj sendas informojn la unuopaj landoj. La uzataj lingvoj estas la angla kaj la franca. Sed... Afriko havas 2.000 lingvojn!

 

La Afrika kontinento ĉiujare perdas ses milionojn da hektaroj da produktiva teritorio: la dezertiĝo estas grand-dimensia plago. En la lastaj 10 jaroj la produktado de nutrovaroj malpliiĝis proporcie je 10% por ĉiu loganto.

 

Azio

«La Aziaj kulturoj kaj religioj, kiel portantoj de bonkoreco, belo kaj vero, ankorau altiras la homojn. Ĉar ĉi tiuj valoroj fontas el Dio, la Eklezio devus sindevigi al ilia konservado en la moderna Azia socio, sed kun la firma konvinko, ke kristanismo transcendas ĉiujn kulturojn kaj estas portanto de supernatura vero». Tion deklaris en Hong-Kongo unu el la oratoroj dum la kongreso (decembro 1983) de la Aziaj katolikaj laikoj.

 

Britio

La anglikana Ĉefepiskopo de Kanterburio, Primaso de la Eklezio de Anglio kaj prezidanto de la Anglikana Komunumo, invitis al Kanterburio, de la 6-a ĝis la 9-a de aprilo, ĉiujn Ekleziojn de Anglio kaj Kimrio, inkluzive de 15 reprezentantoj de la katolika Eklezio. Temos pri renkonto de esploro kaj preĝado por la unueco de la Eklezio.

 

Brunejo

Ekde 1.1.1984 fariĝis sendependa Brunejo, eta brita kolonio en la insulo Borneo (Sudorienta Azio). La nova malgranda ŝtato estas sultanlando, tre riĉa de nafto kaj naturgaso. Religie, la loĝantoj de Brunejo estas plejparte islamanoj. La ĉina minoritato estas budaista. La katolikoj estas 5.000.

 

Ĉeĥoslovakio

En 1985 okazos la 1100-a datreveno de la morto de sankta Metodo, kiu estis, kun sankta Cirilo, evangelizanto de la Slavoj. La kristanoj de Ĉeĥoslovakio, malgrau la malfaciloj, sin preparas por konvene soleni tiun datrevenon. Ĉi-cele preĝas gejunuloj kaj plenkreskuloj, kaj oferas siajn suferojn 7.000 malsanuloj.

 

Ĉinio

La cinaj ŝtataj aŭtoritatuloj decidis redoni al la katolikoj de la «patriota» Eklezio kaj al la apartenantoj je aliaj religioj, aron da preĝejoj, kiuj estis fermitaj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj.

 

Egiptio

Fratino Emanuelle, belga katolika misiistino en Kairo, jam 12 jarojn vivadas kun la 40.000 ĉifonuloj de la egipta ĉefurbo. La 75-jara monaĥino, helpate de UNICEF kaj de francaj donacantoj, starigis minimumajn socialajn kaj klerigajn servojn por la ĉifonuloj: «Mi havas amikojn - ŝi deklaris - islamanajn, katolikajn, ateistajn, komunistajn: sed ni profunde respektas unu la alian. Rimarkinda estas ankaŭ la kunlaboro kun la koptaj kristanoj».

 

F.R. Germanio

«Fidi je la vivo, ĉar Dio vivas kun ni»: tiu ĉi frazo, eldirita de la jezuito Alfred Delp, pendumita de la nazioj 2.2.1945, estos la slogano de la 88-a kongreso de la germanaj katolikoj (Katholikentag), okazonta en Munkeno de la 4-a ĝis la 8-a de julio 1984.

 

G.D.R.

Nova katolika preĝejo estis konsekrita en Orienta Berlino. Ĝi estas dedicita al Maria Reĝino de Paco, kaj estas la unua nova preĝejo en la orienta parto de Berlino post la dua mondmilito.

 

Germanio

«Evangelia Konfesanta Eklezio» nomiĝis, en Germanio, protestanta movado, kiu decidis rezistadi kontraŭ la Hitlera naziismo. Ĝuste antaŭ 50 jaroj stariĝis en Barmen la «escepto-kaza ligo de pastoroj», kiu fariĝis fundamento de la Konfesanta Eklezio. Ĝi estis baldaŭ sufokpremita, sed ĝi kontribuis al la naskiĝo de opozicio kontraŭ la Hitlera reĝimo.

 

Hindio

Titoliĝas «La Unika» la unua libro pri Jesuo en tamila lingvo, kies aŭtoro estas la hinda pastro Tiburtius Raj. La libro havis grandan eldonan sukceson, kaj jam estas tradukita en la lingvojn telegan kaj hindian.

 

Hispanio

Concha Velasco, plej populara hispana filmaktorino, bildigos sanktan Terezan de Avila en «kolosa» televida filmo, produktota de la hispana ŝtata televido kunlabore kun itala filmo-kompanio. La filmo, kiu konsistos el 8 felietonaj daŭrigaĵoj, titoliĝos: «Tereza de Avila: la interna kastelo».

 

Japanio

Malgraŭ tio, ke la japanaj katolikoj estas 412.000, tio estas nur 0,35% de la tuta loĝantaro (117 milionoj), la humanaj iniciatoj de la Eklezio estas bone konataj en la lando. Unu ekzemplo, koncerne la edukan-kulturan kampon: la katolika Eklezio havas en Japanio 12 universitatojn, 115 kolegiojn, 91 altlernejojn, kun entute 170.000 studentoj, plejparte nekristanaj.

 

Jugoslavio

La 1300-jara jubileo de la kristaniĝo de la kroatoj estas solene celebrata per Eŭkaristia Kongreso en Marija Bistrica, la plej fama kroata pilgrimloko.

 

 

Koreo

La 200-jara jubileo de la alveno de la katolikismo en Koreo estas la ĉefmotivo de la papa vojaĝo en tiun landon. La vojaĝo (kiu daŭros de la 2-a ĝis la 12-a de majo) ,koncernos ankaŭ Papulandon-Novgvineon, Salomonajn Insulojn, Tajlandon kaj (dum etapo) Alaskon.

 

Salvadoro

«Mi vin petegas en lo nomo de Dio: ĉesu la sufokpremado!»; «Mia devo estas: resti kun mia popolo»; «Unu episkopo pereos; sed la Eklezio kaj ĝia parolo neniam pereos». Ĉi tiuj frazoj de Monsinjoro Oscar Romero, la Ĉefepiskopo de Sansalvadoro murdita 24.3.1980, aperis kiel ŝildo-sloganoj dum la manifestacio de la «patrinoj de la malaperigitoj» en la Salvadora ĉefurbo, en la kvara datreveno de la mortigo de la Ĉefepiskopo.

 

Sovetunio

«Aŭ ni detruos la bombon, aŭ la bombo detruos nin». Tion deklaris la sovetia akademiano Evgenij Veliĥov okaze de distanca debato de scienculoj de ambaŭ Superpotencoj, elsendita 24.3.1984 de la sovetia televido. La usonaj kaj la sovetiaj scienculoj konsentis, ke ne eblas paroli pri atoma milito, kiel ajn limigita aŭ kontrolata, ĉar ĝi endanĝerigus la ekziston mem de la homara gento.

 

Svislando

Papo Johano Paŭlo la 2-a vizitos Svislandon de la 12-a ĝis la 17-a de junio 1984. Krom renkontiĝi kun la svisa katolikaro, li faros viziton al la Ekleziara Ekumena Konsilio en Ĝenevo, kie okazos ekumena Di-servo, kun paroladoj de la Papo kaj de la ĝenerala sekretario de la E.E.K., Philip Potter.

 

Unuiĝintaj Nacioj

80% de la loĝantaro de la tuta mondo ne povas aliri al la moderna sanitara asistado. Tio estas aparte evidenta en la kampo de la medikamentoj, kies internacia merkato maljuste ekspluatas la landojn pli malriĉajn. Urĝas jam nun nova strategio, kun la ĉefa celo formi bazajn sanitarajn agantojn. Ĝi estos decida paŝo al «sano por ĉiuj en la jaro 2000», kiel proklamis la Monda San-Organizo.

 

al la indekso


 

MONDA INFANARO: ESPERO POR LA ESTONTO

 

Kiel la Monda San-Organizo strebas al la bonfarto de la homidoj

 

Atentigante la mondon, okaze de la Internacia Tago por la Sano (la sesa de aprilo) pri la specifaj problemoj de la sano de la infanoj, la Monda San-Organizo, (World Health Organization, WHO), kiu nombras preskaŭ 150 membrolandojn, memorigis nin pri la kampanjo kiun ĝi lanĉis ĉi-jare, kunlabore kun Unuiĝintaj Nacioj, helpe al la monda infanaro. Kaj ĝi memorigis ankaŭ, ke la afero enkadriĝas en grandioza programo, kiun ĝi starigis en 1977, cele al «Sano por Ĉiuj je la Jaro 2000» («Health for All by the Year 2000», HFA/ 2000).

La projekto celas forigi el la mondo ĉiun eviteblan malsanon kaj morton. Centoj da fakuloj ellaboris la gvidliniojn de la giganta plano, kaj esploris multenombrajn rimedojn. Post zorga studado, WHO rimarkis, en grava raporto de septembro 1973, ke surbaze de la jaraj sumoj kiujn nun la mondo elspezas por kuracaj servoj, necesos, por plenumi la HFA/ 2000-programon, kroma jara sumo de 50.000 milionoj da usonaj dolaroj. Se ni dividas tiun sumon per la antaŭvidebla averaĝa loĝantaro de la evoluantaj landoj ekde nun ĝis la jaro 2000, ni trovas, ke por ĉiu civitano de tiuj landoj oni devus pagi 12,5 usonajn dolarojn ĉiujare. Kaj per tio malaperos el la mondo ĉiu evitebla malsano kaj morto... La estonto diros ĉu tiuj kalkuloj iĝas realaĵoj .

 

Kio estas infano?

 

Dum la fakuloj cerbumas pri la dolaroj, ni konsideru la specifan temon de la sano de la infanaro. Temas pri duflanka problemo, ĉar en ĉiu infano sin kaŝas la estonta plenkreskulo. Tial la infanaro konsiderendas la morgaŭa socio, kaj kiu flegas la nunan infanaron, konstruas la homaron de post dudek jaroj. De tio venas la slogano por la sesa de aprilo: BEBA SANO, MORGAŬA BONSTATO. Tamen tiu «Children’s health – tomorrow’s wealth» povus soni ŝablone, se oni ne konsiderus la multnombrajn, malsimplajn aspektojn de la afero, de la starpunkto de la sano, kaj de la mizeraj kondiĉoj de evoluanta lando, kiel Ugando, Jemeno, Ganao, Tajlando...

Kutime oni emas opinii, ke la sano de bebo estas prizorgo de lia kuracisto. Unue ni starigas en nian kapon la duopon infano-kuracisto. Sed tiu duopo ne sufiĉas. Bebo ne estas en rekta rilato kun sia kuracisto. Necesas patrino, kaj la duopo fariĝas triopo.

Sed tuj poste prezentiĝas aro da psikologiaj problemoj. La triopo ne povas elturniĝi sen familio, kiu kunlaboras. Sed ankaŭ tio ne sufiĉas: ĉar ekde nun eniras la bildon sociaj, ekonomiaj, organizaj problemoj. Kaj la menciitaj homoj devos peti helpon de la tuta komunumo, ĝis la plej alta instanco de la socio, la registaro. Ĉar la sanitaraj, sociaj, lernejaj problemoj de la infanaro estas tiel grandaj, ke nur la registaro, per siaj fortaj politikaj brakoj kaj ekonomiaj povoj, kapablas peri la rimedojn por helpi la infanon vivi home. Peri la rimedojn, kompreneble, per la helpo de aliaj eksterlandaj fortoj. Tial la problemo de unu infano fariĝas monda problemo.

La kialo de tiu vere speciala situacio estas, ke oni devas konstrui homon, ne kuraci homon jam konstruitan. Kio estas infano? Infano estas nenio, kaj nenio bezonas ĉion de la aliaj, por estiĝi io. Plue, kiam temas pri evoluantaj landoj, ni devas pritrakti infanojn en infanaj socioj. Do la problemoj plimultiĝas...

 

La porinfana batalo

 

Kiel diris d-ro Halfdan Mahler, ĝenerala direktoro de WHO, en sia alvoko okaze de la Internacia Tago por la Sano, la kuraca helpo al la infano komenciĝas antaŭ la koncipiĝo mem, per la prokrasto de la unua gravediĝo (ĝis la naskontino atingos plenan fizikan maturiĝon) kaj per oportuna intertempigo de la naskoj. La flegado daŭras, depost la koncipiĝo, per adekvata prizorgado dum la gravedeco, la naskiĝo, la infanaĝo.

Bedaŭrinde, aro da danĝeroj minacas la homidon en la evolu-landoj. Oni devas protekti ĝin per ĉiuj havigeblaj rimedoj, ĉefe kontraŭ la mortigaj malsanoj.

Unu el la plej oftaj malamikoj de la infanoj, en la evolu-landoj, estas la diareotipaj malsanoj. WHO raportis, ke en 1980 oni taksis je 744-1000 milionoj la kazojn de akuta diareo en aĝuloj de malpli ol kvin jaroj (senkonsidere pri Ĉinio). Kaj 4.6 milionoj el tiuj kazoj rezultigis morton. En multai evolu-landoj tiaj malsanoj estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de morto ĉe la infanaro. Oni malkovris, por la akuta diareo, almenau 25 infektajn agantojn. Multajn el ili oni identigis nur dum la lasta jardeko.

Kontraŭ tiu plago WHO ellaboris en 1978 apartan programon nomitan «Totala Regado de Diareaj Malsanoj» (Global Diarrhoeal Diseases Control (CDD) Programme). La ĉefa kuracrimedo por tiuj malsanoj estas la buŝa rehidratigo fare de la patrino hejme. Pri tio oni devas instrui la patrinojn, ĉar ne temas pri enkonduko en la korpon de akvo, sed de hidrata akvo, nome kombinaĵo de akvo kun alia substanco. WHO asertas, ke buŝa rehidratiga terapio (Oral Rehydration Therapy, ORT) povas savi milionojn da vivoj ĉiujare en la tuta mondo.

Cele al ORT, la fakuloj de WHO kaj UNICEF (Fonduso por la Infanaro, organo de UN) rekomendas specialan glukozan solvaĵon kaj necesegan porpatrinan instruan programon. Ĉiuj kuracrimedoj fiaskas, se la patrino ne scias kiel nutri adekvate sian infanon dum la diareo kaj konvalesko.

Fundamenta ero de CDD-programoj estas selekto kaj disvolvo de transportaj sistemoj por certigi sufiĉan liveradon de la t. n. ORS’oj (Oral Rehydration Salts, t. e. saloj por buŝa rehidratigo). Nuntempe, preskaŭ 50 landoj produktadas tiujn vivsavajn ORS’ojn.

Unu el la celoj de CDD-programo estas, ke je la jaro 1990, 50 procentoj el la infan-diareaj kazoj kapablu atingi ORT-ejojn. «Kapablu atingi» signifas, ke la malsana infano estu distanea je 5 kilometroj, maksimume, de la ORT-ejo. Tio ne signifas, ke la bebo efektive ĝuos la ORT-servon! WHO ne sin allasas al revoj, kaj objektive programas ke 37,5 procentoj el la kazoj efektive profitos la ORT-traktadon, je la jaro 1990.

Atinginte ĉi tiujn celojn, WHO estos savinta de la morto duonmilionon da infanoj je 1990.

 

Senkulpuloj mortos, helpomanke

Eble la leganto enuos pro tiu stako da statistikaj ciferoj. Tamen utilas prilumi almenaŭ unu temon iom detale, por komprenigi, kiom da problemoj ariĝas malantaŭ malsana bebo de vilaĝeto en Koreo aŭ Eburio. Al ties patrino estas ofte senutile rekomendi uzadon de purigita akvo, se ne ekzistas tia strangaĵo en la ĉirkaŭaĵo. Oni devas provizi akvon. Eble estas ankaŭ senutile konsili boligon de akvo, se en la medio ne estas brulaĵo por havigi al si fajron. Oni devas provizi nafton.

Ni parolis pri diareo, kiu estas nur unu el la malamikoj de la infanoj en la evolu-landoj. Ni ŝparos al la leganto detalojn pri la batalo por redukti la morto-frekvencon de patrinoj, kaj por imunigi la infanaron kontraŭ granda nombro da infektaj malsanoj (ĉefe infektoj de la spirai organoj). Ni ne tedos per la problemoj de la intestaj parazitoj, de nesufiĉa nutrado, de programoj pri ĝustaj metodoj por akuŝo, pri vartado, familia planado, ktp.

Ni ne povas, tamen, kaŝi la konsideron, ke milionoj da infanoj en la mondo vivas en teruraj kondiĉoj. UNICEF anoncis, ekzemple, en la pasintaj semajnoj, ke en la landoj de Sahelo unu miliono kaj duono da infanoj mortos pro malsato kaj malsanoj, dum la venonta vintro, se oni ne realigos rapidan helpan programon. Oni nun laboras tiucele. La kaŭzoj de tiu dramo estas senpluveco, troa loĝantaro pro migradoj, nesufiĉa nutrado. La infanaro pagas.

Radio de lumo, tamen, venas al ni inter ĉi tiuj dramoj. Kiam ni superrigardas la nunan agadon de WHO, prezentiĝas al ni agrabla novaĵo. La membrolandoj de la vastega organizaĵo nun rifuzis la koncepton de «teknika helpo» fare de la riĉaj landoj al la malriĉaj. Oni ne plu parolas pri «helpantoj» kaj «helpatoj», pri «donacantoj» kaj «ricevantoj». Oni starigis nun novan etoson, anstataŭiginte la «prakoncepton» de helpanto-helpato per nova koneepto de «teknika kunlaborado». Ĉiu membrolando, ĉu riĉa aŭ malriĉa, strebas per siaj fortoj al komuna celo, servas al la komuna intereso. La membroj de WHO sin konsideras nun egalrajtaj anoj, kunlaborantaj en spirito de memfido kaj reciproka respondeeo.

Sendube tiu nova etoso multe helpos por «la konstruo de plibona socio, kie la infanoj de la mondo havos pli bonstatan vivon kaj pli grandajn ŝancojn profiti la eblojn de la homeco». Ni citis la vortojn de d-ro Mahler, kiuj sugestas al ni la penson, ke oni devas helpi la homidojn atingi homecon.

Franco Polimeni, Italio

 

al la indekso


 

SANO

 

Ho nobla sano,

nia kompano,

neniu konas,

kiom vi bonas.

Nur vin perdante

ni spertas lante,

ke vi plej gravas,

kion ni havas.

Ĉar niaj bonoj,

perloj kaj ŝtonoj,

ankaŭ junaĝo,

bela vizaĝo,

kaj altaj lokoj

kaj larĝaj povoj

bonas - sed kiam

ni sanas ĉiam.

Se mankas fortoj,

ne helpas vortoj,

eĉ la plej karaj

kaj malavaraj.

Kara juvelo,

restu en celo

mia mizera

dum vivo tera!

 

Jan Kochanowski (1530-1584)

El la pola tradukis Stanislao Płachta

 

al la indekso


 

Travivaĵoj

 

PERDIĜINTA PATRINO... REVENIS

 

Ĉi tiu rakonto estas dediĉita, kun respekto, al la disiĝintaj familioj. La sperto instruas, ke per la bona volo kaj la helpo de la kredo, oni povas rebonigi ŝajne senesperajn situaciojn.

 

«Mi konis en la lernejo knabinon, kies patro mortis, kaj kies patrino ŝin forlasis ĉe la geavoj, por kunvivi kun alia viro. La knabino sentis sin tre soleca, ĉar al ŝi mankis la patrina amo.

Iun tagon mi decidis ŝin akompani viziti la tombejon, kie kuŝis ŝia patro. Vidante la tombon, la eta Anna Maria plorante diradis: «Paĉjo, venu venu forporti min kun vi, venu, ĉar mi ne eltenas vivi ĉi tie, en ĉi tiu mondo. Portu min for!».

Mi vidis ŝian suferon, kaj, ĉar proksime troviĝis forlasita preĝejo, mi akompanis ŝin tien: ĉio estis ruinigita, tie! Restis nur eta tabernaklo kaj krucifikso. Kaj mi al ŝi diris: «Rigardu, en ĉi tiu mondo ĉio estos detruita: sed krucifikso kaj tabernaklo ja restos!». Ŝi fikse rigardis min, kaj ankaŭ fikse rigardis la tabernaklon kaj la krucifikson. Kaj ŝi diris, forviŝante siajn larmojn: «Jes, vi pravas, vi!».

Poste ni eliris, kaj iris al la hejmo de ŝia patrino, kiu tamen, komence, ne volis ŝin vidi. Tiam mi diris al ŝi:

«Vidu, sinjorino, tiuj ne estas aferoj, kiuj min koncernas, sed mi al vi diras, ke vi forlasis vian filinon, senigante ŝin de la patrina amo, kiun ŝi bezonas. Kaj mi al vi diras ankoraŭ unu aferon: ke vi neniam estos en paco, ĝis vi reakceptos ŝin kun vi, kaj pentos». Poste ni foriris.

La postan matenon, fine de la lernejo, mi vidis elaŭtiĝi sinjorinon, viditan antaŭ ne multe, sed mi ne memoris, kiu ŝi estas. Poste mi vidis la etan Anna Maria kuri renkonte al ŝi: estis ĝuste ŝia patrino, kiu dum longa tempo ne volis vidi sian filinon, kaj male nun venis por veturigi ŝin al sia hejmo. Ili forveturis kune, kaj ekde tiu tago la patrino ĉiam tenis la filinon kun si, kaj forlasis tiun viron».

Elizabeta, Italio (trad. B. C.)

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* De la 28-a de decembro 1983 ĝis la 7-a de januaro 1984, sepdeko da scienculoj el la tuta mondo (venintaj el 22 landoj) parolis pri scienco utiligante Esperanton, en la kadro de la Unua Universitata Semajno de San Marino.

La inaŭguro de la Semajno havis lokon en ĉeesto de la Regantaj Kapitanoj (= Ŝtatestroj) de la malgranda Respubliko, kaj de la Episikopo de San Marino kaj Rimini, la bone konata (de la Esperantistoj) Mons. Giovanni Locatelli, kiu eĉ salutis en Esperanto. Malfermis la laborojn la Ministrino pri Publika Instruado kaj Kulturo Prof-ino Fausta Morganti; festparolis Prof. Helmar Frank.

San Marino pretiĝas starigi Internacian Akademion pri Sciencoj, kies statuto estis jam aprobita de la Ŝtata Kongreso (= Parlamento): art. 8 de tiu statuto preskribas, ke «oficialaj lingvoj de la Akademio estas la itala, la internacia lingvo kaj la oficialaj lingvoj de UNESKO».

Animo de la diversaj iniciatoj estas Prof-ino Marina Michelotti, membro de IKUE.

Okaze de la Semajno, S. Meso en Esperanto estis kuncelebrita en la preĝejo de S. Francisko, fare de Sac. Duilio Magnani, Albino Ciccanti kaj Pasquale Campobasso el Rimini. (Raportis Duilio Magnani)

 

* La Gdanska Katolika Oazo Esperantista organizis, de la 25-a ĝis la 27-a de junuaro 1984, la unuajn Spiritajn Esperanto-Ekzercojn en la antaŭurbo S. Adalberto, sude de Gdansko (Pollando).

25.1.1984. Sac. Jozefo Zielonika kaj Sac. Stanislao Płatek kuncelebris S. Meson en Esperanto. La postajn tagojn, je la 7-a celebris Sac. Zielonka; sekvis prelegoj, kantikoj, preĝado de Anĝeluso kaj Rozario, en tre edifa etoso. Partoprenis 17 personoj el Gdansko kaj aliaj urboj.

28.1.1984. havis lokon en la kapelo de S. Adalberto en Sopot la jam tradicia «oblato». Je la 16-a kuncelebris Sac. Jozefo Zielonka kaj Sac. Stanislao Płatek; sekvis kunveno en apuda salono, dum kiu oni preĝis, kantis, amuziĝis en agrabla etoso. Partoprenis 47 personoj. (Raportis Edita Fiutak)

 

* 5.2.1984, en la preĝejo honore al S. Hedviga en Chorzów (Pollando), okazis S. Meso omaĝe al la forpasinta pastro Henriko Paruzel. Kuncelebris Sac. Józef Zielonka el Tarnów kaj Zbigniew Bodecki el Zabrze. Partoprenis ĉirkaŭ 80 geesperantistoj el Chorzów kaj el najbaraj lokoj. Sekvis kunveno en la paroka salono. (Raportis Frederiko Widera)

 

* 12.2.1984, en la kapelo de Pastroj Kamilanoj en Zabrze (Pollando), Sac. Zbigniew Bodecki celebris S. Meson en Esperanto, kun la partopreno de ĉirkaŭ 60 geesperantistoj el diversaj urboj de Silezio. Sekvis, en la paroka salono, projekciado de diapozitivoj, aŭskultado de sonbendoj kaj prezentado de polaj kaj esperantaj kantoj. (Raportis Frederiko Widera)

 

* En Silezio (Pollando), regulaj S. Mesoj en Esperanto okazadas en Chorzów (la unuan dimanĉon de ĉiu monato), Zabrze (la duan dimanĉon de ĉiu dua monato), Sosnowiec, Bielsko Biała kaj Gliwice. (Raportis Frederiko Widera)

 

* La unuan vendredon de ĉiu monato, je la 18-a horo, S. Meso en Esperanto estas celebrata de Mons. Sergio Vercelli en la «Domo de Katolikaj Asocioj» de Vercelli, Italio.

 

* Esperanto-kurseto okazis en la novicejo de la germanaj Salezanoj en Jünkerath (F.R. Germanio). Tiel nun tri germanaj novicoj de tiu porjunulara kongregacio konas la internacian lingvon. (Raportis Hatto von Hatzfeld)

 

* La komunuma konsilantaro de St. Ulrich ĉe Steyr, Supra Aŭstrio, starigis la jaron 1983 sub la moton: «1983 - la Komunumo - vi kaj la Paco». La unuan Pacodimanĉon oni festis 15.5.1983; la Papo sendis salutmesaĝon. En konekso kun la festado de la 2-a Pacodimanĉo (20.5.1984), oni pligrandigos la jam starantan pacomonumenton, por kiu daŭre alvenas brikoj el junularaj grupoj aŭ organizoj. La inaŭguron de la monumento (kiu titoliĝas je la «tutmonda junularo») faros la federacia prezidento d-ro Rudolf Kirschlager. Oni atendas la partoprenon de multaj esperantistoj.

 

* La vatikana gazeto «L’Osservatore Romano» de 29.2.1984 aperigis ampleksan artikolon de la jezuita pastro Pedro C. Beltrao, el Brazilo, Profesoro ĉe la Pontifika Gregoria Universitato en Romo, kiu fervore pledas por Esperanto kiel internacia lingvo.

 

* P. Jerzy Korytkowski translokiĝis (antaŭvideble, por kelkaj jaroj) al Usono.

Baldaŭ aperos renovigita kaj ĝisdatigita eldono en Esperanto de la fundamenta verko de P. Korytkowski, kun titolo «Internacia helplingvo en Eklezio kaj mondo»; prizorgos ĝin Pola Esperanto-Asocio. Versio en pola lingvo aperos en junio zorge de la katolika eldonejo «Pallottinum». Estas pripensata la ebleco eldoni ankaŭ franclingvan version.

 

* Sekve de la iniciato «Dua Jarmilo de Maria», propagandita per nia revuo kaj per plurlingvaj reklamiloj (inkluzive de tiuj en Esperanto), la tuta paroko Spadarolo de Rimini (Italio), gvidite de la parokestro Sac. Pasquale Campobasso (IKUE-ano), festis la datrevenon de la naskiĝo de la Virgulino per sugestia ceremonio, 25.3.1984. Prezidis la liturgion Mons. Amedeo Polverelli, iniciatinto de la memorigo de la Dua Jarmilo. Je la lumo de dumil kandeletoj, portataj de la homamaso, estis proklamita «Sinkonfidon al Maria», en kortuŝa etoso. En tiu okazo, estis inaŭgurita bareliefa monumento de la artisto Guido Montanari. (Raportis Sac. Pasquale Campobasso)

 

* Responde al la alvoko por starigo de preĝejo en Pollando omaĝe al Papo Johano Paŭlo la dua, alvenis mondonacoj de s-ro Amouroux, Francio, d-ro Boschin, Italio, kaj Sac. Magnani, Italio.

 

* La Eldona Kooperativo «Esperanto», iniciatita de la Itala Esperanto-Federacio, ĵus aperigis ampleksan vortaron Esperanto-italan, prizorgitan de d-ro Umberto Broccatelli kaj reviziitan de d-ro Antonio De Salvo kaj d-ro Renato Corsetti. La volumo ŝtopas truon en la panoramo de la itala Esperanto-movado, kiu, ĝis nun, ne posedis ampleksan kaj fidindan vortaron Esperanto-italan.

 

* Aperis la unua numero de «Voĉo de Handikapuloj», dumonata gazeto de la novfondita Internacia Asocio de Handikapitaj Esperantistoj (IAHE), Skolska 25, YU-56227 Borovo, Jugoslavio.

 

* Zoltán Dukai, Novi Sad, Jugoslavio, estas studento de historio kaj teologio. Eble li fariĝos franciskana frato, ĉar lin allogas la vivmaniero kaj la vividealo de Francisko el Aziso. Li ŝatus kontakti la membrojn kaj la simpatiantojn de tiu ordeno.

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

(aperintaj dise, en la paĝoj de ĉi tiu numero de EK)

 

Sinjoro, vi scias: ni havas korojn disigitaj; unuigu nin. Vi scias: ni havas korojn malmolaj kaj mortaj: tuŝu nin, veku nin (Gerhard Tersteegen)

 

Fratoj, ne timu la pekadon de la homo: amu lin eĉ en lia pekado; tio transas la homan amon por proksimiĝi al la Dia amo (Dostojevskij)

 

Se mi povos helpi iun sur mia vojo; se mi povos ĝojigi iun per vorto aŭ per kanto; se mi povos al iu montri, ke li ekiris misvojon: tiam mia vivo ne estos vana (Martin Luther King)

 

Kio estas la kruco, se ne la signo de amo, kiu supervenkas eĉ la perfidon? (Robert Blomme)

 

al la indekso