Enhavo de Espero Katolika numero 10/1984

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

 

Sur la kovrilo: la mirakla bildo de la Madono de Pompei.

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj Fratoj proksimaj kaj foraj!

La vortoj de Jesuo: «Disĉipligu ĉiujn gentojn» (Mat 28, 19) koncernas ĉiujn kristanojn, esprimante la ordonon evangelizi, t.e. anonci, ke Dio amas nin kaj per Jesuo Kristo alportas al ni savon kaj eternan vivon, kondiĉe ke ni kredu en li kaj amu lin kaj la kunhomojn.

La 21-a de oktobro estas la Monda Tago de la Misioj, tio estas de la evangelizado. Sed kiel la kristano pritaksu la nekristanajn religiojn? La Dua Vatikana Ekumena Koncilio emfazis, ke oni devas respekti la konsciencon de la alireligianoj, kaj estimi iliajn spiritajn valoraĵojn, kiuj devenas de la ununura Dio, kiu kreis ĉiujn kaj akceptas kaj savas la homojn, kiuj serĉas sincerkore la veron. Jen la senco de niaj artikoloj pri la nekristanaj religioj en la ĉi-monata numero. Ĝi aspektas varia, dank’ al la kunlaboro de diversaj amikoj, al kiuj ni estas dankaj. Inter ili ni mencias artikolon de patro Carlo Musazzi, el la barnabita ordeno, longtempe misiisto en Latinameriko kaj Hispanio, nune loĝanta en Romo.

Por la venontaj numeroj ni denove mencias la temojn laŭeble traktotajn en 1985, nome:

            ° Kredo, nekredo, ateismo

° Konkretaj ekzemploj de packonstruo

° Nekristanaj religioj

° Junularo por la jaro dumila

° Kristanaj konfesioj kaj katolika kristanismo

° Voĉoj de nacioj.

Ĉi-temaj kontribuaĵoj estas ege dezirataj!

Kaj... ne forgesu reaboni kaj reabonigi nian revueton. Dankon.

 

La redaktoroj

al la indekso


 

Dum oktobro pluraj religioj celebras porpacan preĝo-semajnon

 

ĈIUJ RELIGIOJ POR PACO

 

De Kioto ĝis Nairobi

De la 23-a ĝis la 31-a de aŭgusto okazis en Nairobi (Kenio) la kvara asembleo de la Monda Konferenco de la Religioj por Paco. Ĝi montriĝis kiel la plej ampleksa renkontiĝejo de la religioj en la nuna tempo, kaj evidentigis, ke la grandaj mondai religioj pli kaj pli kunligiĝas por komuna aktivado favore al la paco. Fakte, en ĝi estas reprezentataj la dekunu plej grandaj religiaj tradicioj, nome, laŭ ordo de nombro-konsisto: kristanoj, budaistoj, islamanoj, hinduistoj, ŝintoistoj, hebreoj, sikhistoj, ĝainistoj, konfuceanoj, anoj de la tradiciaj religioj de Afriko kaj Azio.

La Konferenco kunsidis unuafoje en Kioto (Japanio) en 1970, kun partopreno de pli ol mil asembleanoj. Prezidanto estis la hinda katolika episkopo Fernandes; sekretario, la usona unitariana pastoro Homer A. Jack. La dua asembleo okazis en Loveno (Belgio) en 1974; la tria en Princeton (Usono) en 1979. La perspektivoj de la Konferenco pli kaj pli ampleksiĝis, ĝis la plej grandaj problemoj de la nuna homaro, nome la homrajtoj, la sociala justeco, la malpuriĝo de la vivmedio, la estonteco de nia planedo.

 

Unika travivaĵo en Nairobi

La aŭgusta asembleo en Nairobi konsistis el dek tagoj de vera frateca vivo, serioza esplorado, kaj etoso de profunda preĝado. En la diversaj matenoj sinsekvis la diversaj religiaj kultoj de la ĝainistoj, islamanoj, hebreoj, hinduistoj, kristanoj, budaistoj, zoroastranoj, ŝintoistoj kaj sikhistoj; ĉiufoje kadre de komencaj kaj fermaj multreligiaj preĝadoj. Ĉiuvespere okazis komuna medito, en kiu preĝis silente, sed ankaŭ laŭtvoce aŭ kante, homoj el ĉiaj religiaj kredoj. «Ĉio tio konsistigis neforgeseblan travivaĵon, kiu interalie sentigis, ke, pere de la dialogo, nuntempe la religioi influas sin reciproke, pliriĉigante unu la alian kaj samtempe puriĝante, kaj kune evoluante direkte al pli kaj pli universala monoteismo, t.e. kredo je unu nura Dio».

 

Diversaj voĉoj, unu celo

En la malferma prelego la hinda episkopo Fernandes diris, ke ĉiureligiaj kredantoj renkontiĝas en la porpaca religiara Konferenco, por konsistigi komunaĵon de dialogo, preĝado kaj homservo, por alvoki al la kor-konvertiĝo, kiu estas necesa por starigi novan homaran fratecon sur la tero.

La hebreo André Chouraqui salutis la «universalan mobilizon de la spiritaj fortoj por servo al la paco». Menciinte la ĵuron proponitan en majo 1984 en Rabat al arabaj kaj izraelaj eminentuloj, por klopodado al la repacigo de la anoj de la kredo de Abrahamo, nome hebreoj, kristanoi kaj islamanoj, li proponis al la konferencanoj fari ĵuron aŭ promeson strebi ĉiuforte por la repacigo de ĉiuj homoj.

La niĝeria episkopo Arinze alvokis al kontraŭbatalo de la rasaj kaj kastaj diskriminacioj, ĉefe de la rasa apartismo, kiu estas kontraŭ la homrajtoj kaj kontraŭ la instruo de la Evangelio.

La usona pastoro Homer A. Jack, menciinte la kampanjon kontraŭ sklaveco dum la pasinta jarcento, proponis similan mondskalan kampanjon por la detruo de ĉiuj atomaj armiloj, kies fabrikado, posedo, minaco kaj apliko devas esti deklaritaj krimo kontraŭ la homaro.

La angla episkopo Bruce Kent citis la historiiston Arnold Toynbee, laŭ kiu 90% de la fakta religio de la homoj estas la naciismo. Li konfesis, ke li mem estis edukita laŭ naciisma perspektivo, laŭ kiu la paco estas alcelata surbaze de armiloj kaj ne de justeco, kaj kies modeloj estas la armeaj herooj.

La sudafrikano Desmond Tutu denuncis ne nur la rasisman apartismon, sed ankaŭ la mankon de vera libereco en pluraj afrikaj landoj, malgraŭ la ekskoloniigo. «Se la kredantoj intencas montri la lojalecon de sia religia konfeso, ili devas koherece kondamni la maljustecon, la ekspluatadon kaj la subpremadon, la arbitran areston kaj ekzekuton de senkulpuloj».

La flankenlasitoj «havas neniun, kiu defendus ilian aferon, krom la anoj de la diversai religioi, kiuj devas kune ekstari, kaj krii laŭtvoĉe ennome de ĉiuj homoj malsataj, senhejmaj, malriĉaj, subpremataj kaj subtretataj, de ĉiuj senvoĉaj homoj».

La ĉiliano Precht instigis imiti la solidareeon de la malriĉuloj: «Ni lernis, ke la malriĉuloj kaj la suferantoj, la fratoj kaj fratinoj plei senfortaj kaj flankenlasitaj en niaj socioj, konceptas mondon multe pli humana, pli justa, pli dignodona, ol la potenculoj... ili montris sin majstroj de homa solidareco... Ili tion lernis, ĉar ili partoprenigis siajn kabanaĉojn kaj siajn etajn loĝejojn kun aliaj parencoj. Ili tion instruis al ni, kiam ni vidis, ke ili partoprenigas eĉ etan panpecon, kiu foje konsistigas la manĝon de tuta familio».

 

Ĉiuj religioj predikas amon

La Konferenco en Nairobi traktis pri multe de aliaj problemoj, kiel la misekvilibro inter nordo kaj sudo, la antaŭenigo de la virino, la konfliktoj en Mezoriento, la helpo al la rifuĝintoj.

Pluraj estis ankaŭ la proponoj por konkreta agado, kiel la subteno al la preĝo-semajno por paco, kiun multaj landoj celebras en oktobro, okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj por Paco kaj Malarmado; kaj la strebo solvi lokajn religiajn konfliktojn. Ĉi-teme oni rekonis, ke historie okazis interreligiaj persekutadoj kaj diskriminacioj kontraŭ religiaj minoritatoj, sed oni substrekis, ke ĉiu religio estas esence pacama kaj tolerema. «La Konferenco ne nur petis, ke la respondeculoj de la diversaj religiaj komunaĵoj sindevigu batali kontraŭ ĉia religia diskriminacio kaj persekutado, remalkovrante la instruon mem de sia religia tradicio, kiu ĉie ajn rifuzas ilin, kaj petis ke la anoj de ĉia kredo vivu en paco, respekto kaj harmonio kun la sekvantoj de aliaj religioj; sed ankaŭ sindevigis elpaŝi okaze de konfliktoj, en kiuj evidentiĝus religiaj kaŭzoj».

La Konferenco sin difinis jene: «La Konferenco de la religioj por paco estas libervola asocio kun la celo favori la mondan pacon; ĝi konsistas el homoj religie engaĝitaj. Ĝiaj karakterizoj estas: ĉiuj religioj, en ĉiuj mondo-partoj, por ĉiuj aspektoj de la paco».

 

al la indekso


 

PREĜADO DE LA POPOLOJ

 

Enkonduko

La preĝado estas posedaĵo de la tuta homaro. Ĉu la nekredantoj preĝas? Iumaniere, jes. Nur en la Infero rompiĝas tiu ĉi umbilika ŝnuro, kiu kunligas la homon kun Dio.

Certe, estas malfacile pruvi, ke la nekredantoj faras tion ĉi. Sed ni devas pensi, ke Dio estas la Patro de ĉiuj homoj, kaj ke li volas la savon de ĉiuj. Filo, eĉ se li volus ne plu esti filo de sia patro, nepre restos tia dum la tuta vivo; same ĉiu homo, en tiu ĉi vivo, restos ĉiam filo de Dio.

Se preĝas nekredantoj, des pli la kredantoj de ĉiuj religioj.

«La momento de la preĝo lokas la homan konscion transe de ĉiuj disputoj kaj konkretaj diferencoj, en viva kaj paca rilato kun la Dia Mistero, origino kaj fonto de ĉiu deziro kaj preĝo. La malsamecoj nuliĝas; la esprimoj seniĝas je siaj malmolaĵoj; la ĉeesto de Dio, kiu fekundigas la preĝon, estas atingita, la animo eliras el tio riĉigita kaj plivastigita, kun nova vidmaniero pri la homo: estulo kiu preĝas ne pro malforteco aŭ teruro, sed pro vera kaj reala partopreno en la vivo» (G. Vannucci).

En ĉi tiu kaj en la sekvontaj artikoloj mi traktos pri diversaj religioj kaj iliaj preĝoj, kaj ni preĝos kun kaj por ili.

 

La Hinduisma Religio

La transmigrado de la animo laŭ la Leĝo de rekompenco estas la kerna doktrino de la hinduismo.

La animoj estas spiritaj, intelektaj kaj eternaj; ekde la eterneco ili estas pilgrimantaj en senfina sinsekvo de naskiĝoj kaj de mortoj. Ilia kondiĉo de renaskiĝo dependas de la meritoj aŭ malmeritoj akiritaj en la estinteco. Oni ne povas eliri el tiu ĉi fera cirklo sen specialaj rimedoj, kiujn nur la religio povas havigi. La iloj de la savo de la animo estas jenaj:

a) La vojo de superega klareco (Vedanta Yoga)

En la homo oni devas distingi du specojn de memo: la absoluta kaj reala, kaj la empiria kaj nereala. Kiam iu ajn diras: «Mi estas alta, dika, riĉa, ktp», li identigas sin kun sia korpo kaj kun la aĵoj materiaj. La memo, pri kiu li parolas, estas nur produktado de lia nescio. Malantaŭ tiu estas la vera memo (la Aturan), identa kun Brahma, la neŝanĝebla, libera de ĉiu ligilo;

b) La vojo de la meditado (Dhyana Yoga)

Estas meditado, kio difiniĝas kiel senĉesa fluo de la penso al la vero, al kiu oni devas similiĝi;

c) La vojo de la agado (Karma Yoga)

Ĉiu faro, bona aŭ malbona, kunportas la neceson de renaskiĝo, por ke la animo ricevu la premion aŭ la punon.

Ekzistas ununura maniero por eviti tian sekvaĵon: agadi kun perfekta neprofitemo, nur pro amo al Dio. Tiel, ankaŭ, la faroj sole profanaj donas kulton al Dio;

d) La vojo de la Dia amo (Bhaki Yoga)

Dum ĉiuj aliaj vojoj estas rezervitaj al elitaj personoj, ĉi tiu vojo estas malfermita al ĉiuj.

La animo liberigas sin definitive, nur kiam ĝiaj kontoj estas kvitaj. Ne mankas en ĉielo diversaj loĝejoj. La hinduaj spiritaj libroj parolas pri kvar da ili: salukya (esti en la regno de Dio), samipya (esti apud Dio), sarupya (esti similaj al Dio) kaj sayujya (esti unuiĝintaj kun Dio). Ĉi tiu lasta estas la plejsupra grado de beateco, kiu tamen enhavas nek la identecon kun Dio nek la perdon de sia propra individueco.

 

 

 

 

«Tagon post tago, ho Sinjoro de mia vivo, mi sidas antaŭ Vi, kontemplante Vin...» (hindua preĝo). El la gazeto «CEM-Mondialitŕ»

 

 

Hinduaj preĝoj

«Superega Sinjoro, ŝirmu nin ĉiujn. Superega Sinjoro, diskonigu la fruktojn de la sciado sur nin. Ke ni povu malkovri la fortojn por atingi la konon! La studado konduku nin al la Vero! Neniam iu ajn el ni havu malamikajn sentojn al la aliaj».

(Katha Upanishad)

 

«La organoj de nia korpo: la lango, la okuloj, la oreloj, la spirado kaj la forto estas nutrataj de Vi, Plejsupra Sinjoro. Komplezu al ni neniam malfideli al vi, kaj ne malbenu nin, ho Sinjoro. La noblaj kvalitoj priskribitaj en la sanktegaj libroj estu en ni, konsekritaj al Vi, ho Sinjoro».

(Kena Upanishad)

 

«Plejsupra Sinjoro, donu, ke ni leviĝu ĝis la kulmino de Via ĉeesto, sur la flugiloj de Via Dia parolo, kaj bonvolu ke ni diru pacvortojn al la tuta mondo, laŭ Via volo».

(Guru Nanak)

 

«Ho mondkreinto, lasu ke la nerezistebla fluado de via forto furiozu kiel printempa ventego, balau Vi la kampon de la homa vivo, alportu la parfumon de la floroj, de la arbaroj, igu dolĉa kaj harmonia la sekecon de la animo».

(Rabindranath Tagore)

Du hinduistoj ĉe la enirejo de la templo

de Jopal, Hindio (el la gazeto «Mondo e Missione»)

 

 

Preĝo de komunikeco kun la hinduistoj

«Faru nin, ho Sinjoro, similaj al vi pro la estimo al ĉiuj manifestaĵoj de la vivo, pro la mensa koncentriĝo.

Ni dankas vin, ĉar vi sendis al ni, per la hindua popolo, homojn kiuj memorigas al nia tempo (kulpa kaj en danĝero), la senperforton, la amon al ĉiu religia aspiro, la saĝecon, kiu estas transe de la scienco, la amon al la lastaj estaĵoj, la plej altan liberon en la vero».

(G. Vannucci)

 

Sac. Carlo Musazzi - (daŭrigota)

 

 

al la indekso


 

LA PLEJ MIRINDA ALIANCO

(Dekunua kaj lasta parto)

Unua parto - Dua parto - Tria parto - Kvara parto - Kvina parto

Sesa parto - Sepa parto - Oka parto - Naŭa parto - Deka parto

 

Ankoraŭ ne manifestiĝis…

Per la kredo la kristano fariĝas filo de Dio! Sed tiu realaĵo ankoraŭ estas vualita: «Amegataj, nun ni estas filoj de Dio, sed ankoraŭ ne manifestiĝis, kio ni estos. Ni scias, ke kiam li aperos, ni estos similaj al li, ĉar ni vidos lin, kia li estas» (1 Joh 3, 2),

 

Morto kaj reviviĝo

…La semo de eterna vivo jam estas en la kredanto, sed nur postmorte plenumiĝos jena promeso de Jesuo: «Estas volo de mia Patro, ke ĉiu ajn, kiu vidas la Filon, kaj kredas en li, tiu havu la eternan vivon, kaj mi lin relevos en la lasta tago» (Joh 6, 40).

La morto estas kaŭzita de la pekado; reviviĝo estas kaŭzota de la elaĉeto: «Kiel per unu homo (= Adamo) eniris en la mondon la pekado kaj - per la pekado - la morto, kaj tiel la morto transiris al ĉiuj homoj, ĉar ĉiuj pekis... des pli multe la graco de Dio - kaj la gracdonaco de unu homo, Jesuo Kristo - abundis favore al ĉiuj homoj» (Rom 5, 12-15).

Kiel Jesuo korpe resurektis, ankaŭ ni korpe reviviĝos por la eterna vivo: «Se ni estus esperintaj en Kristo nur dum ĉi tiu vivo, ni estas la plej mizeraj el ĉiuj homoj» (1 Kor 15, 19),

 

La eterna vivo

«Paradizo», «ĉielo», «eterna vivo», estas terminoj, por esprimi tiun postmortan staton; sed ĉi-tere ne eblas havi pri ĝi taŭgan imagon: «Neniam okulo vidis, nek orelo aŭdis, nek en homan koron eniris, tio kion Dio preparis por tiuj, kiuj lin amas» (1 Kor 2, 9). Ĉiuokaze ni kredas, surbaze de la Dia parolo, ke li donos feliĉon tian kiun neniu alia povas havigi, ĉar «vi kreis por ni, ho Sinjoro, kaj senpaca estas mia koro, ĝis ĝi pacos en vi» (sankta Aŭgusteno). Tiam la elaĉetitoj (alinome: elektitoj, justuloj, beatuloj, sanktuloj...) ĝuos senfinan pacon, ĝojon, feliĉon en Dio, tiel ke «la nuntempaj suferoj estas nekompareblaj kun la gloro manifestata al ni» (Rom 8, 18).

 

 

 

 

Kristo krucumita sur la arbo de la vivo, laŭ afrika artisto de Benino. «En neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas ricevi savon» (Agoj 4, 12). El la gazeto «Mondo e Missione»

 

 

 

 

Rifuzo kaj kondamno

Nur tiuj kiuj, obstine ĝismorte, rifuzas la donacon de Dio, estas kondamnotaj, aŭ, pli bone, ili mem sin kondamnos: «Se iu aŭdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas, ĉar mi venis ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon... la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago» (Joh 12, 47-48). «Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis mallumon pli ol lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj» (Joh 3, 19).

 

La fina apero de Jesuo Kristo

Kiam, laŭ la Dia plano, la monda historio finiĝos, tiam Jesuo aperos surtere en glora maniero. Neniu konas la tagon kaj horon de tiu evento, sed la amantoj de Jesuo atendas lin vigle kaj fervore en ĉiu vivo-momento.

La homa lingvaĵo tute ne taŭgas, por esprimi tiun travivotaĵon: la Biblio nur diras, ke ĝi estos tute malsama ol la surtera, aŭ faras komparojn: malaperos la mondo signita de pekado kaj morto kaj aperos «nova ĉielo kaj nova tero» (2 Pet 3, 13); ne plu estos bezonata suno, ĉar «la brilo de Dio lumigos» (kp Apok 21, 23); kaj «Dio estos ĉio en ĉiuj aferoj» (kp 1 Kor 15, 28).

 

Konkludo

Tiel finiĝas nia artikolaro pri la «plej mirinda alianco», komencita per la mondo-kreo, rompita de la prahomoj kaj ripete de la sinsekvaj generacioj. Sed la «Dio de fideleco» ĉiufoje restarigis sian aliancon. Fine li ĝin perfektigis en Jesuo Kristo, kiu antaŭ sia foriro promesis: «Denove mi venos kaj alprenos vin kun mi mem, por ke ankaŭ vi estu tie, kie mi estas» (Joh 14, 3). Tie estos «la loĝejo de Dio kun la homoj. Li loĝos kun ili, kaj ili estos liaj popoloj...; kaj li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj ne plu estos morto, nek funebro, nek plorado, nek doloro, ĉar la unuaj aferoj forpasis» (Apok 21, 3-4).

 

Sac. Battista Cadei

FINO

 

al la indekso


 

RELIGIO EN ĈEĤOSLOVAKIO

 

La ĉeĥoslovaka konstitucio garantias la liberecon en religioj. Oni povas aliĝi al ia ajn religio kaj plenumi religiajn ceremoniojn. Sed oni ne povas tial esti en konflikto kun la aliaj leĝoj. La religio estas privata afero de ĉiu ŝtatano, en dokumentoj ĝi ne estas registrata. Sed ĉiu religio, kiu aktivas en Ĉeĥoslovakio, devas esti ŝtate aprobita. La ŝtato aprobas la religion, se ĝi ne aktivas en konflikto kun leĝoj, Tia aprobo neniel verigas la teorion de la religio. Kaj sur bazo de la aprobo la ŝtato zorgas pri la ekonomiaj aferoj de la eklezioj kaj religiaj asocioj kaj pagas sacerdotojn, se ili plenumas la promeson al la ŝtato.

Tiu certe favora principo estas malvalorigata de aliaj paragrafoj de la konstitucio. Nome, la ideologio de la ŝtato estas «scienca mondkoncepto», tial la edukado estas sur bazo de tiu «scienca mondkoncepto». Tial la lernejoj estas nur ŝtataj, la religio povas esti instruata nur en malsuperaj klasoj, la aliĝon de la infanoj devas subskribi ambaŭ gepatroj. Kompreneble, la estroj de la lernejoj strebas, ke la nombro de aliĝintaj infanoj estu minimuma, eĉ nula; la ŝtatanoj kaj infanoj, kiuj estas religiaj, estas nur formale egalrajtaj, sed certe la religiemo estas registrata, kaj povas en multaj kazoj esti kaŭzo de malgranda taksado.

Do oni strebas forigi la religion per malatento, per silentado pri ĉiuj religiaj aferoj. Ĉar la aneco al la religio nenie ekzistas, oni povas taksi nur laŭ partopreno en liturgioj, laŭ religiaj baptoj, geedziĝoj kaj sepultoj. Sed la religia geedziĝo estas nepre post tiu civila, tial nur nemultaj plenumas ĝin, ĉar tio povas esti bremso en la plua vivo.

Oficiale oni aljuĝas al ĉiu religio la nomon «eklezio», eĉ se la religia asocio mem uzas alian nomon. Krom romkatolika eklezio, la aliaj eklezioj estas nur libere kunigitaj kun similaj eklezioj en eksterlando. La greka-katolika eklezio estis en la jaroj ĉirkaŭ 1950 malpermesita, ĉar oni kulpigis la pastrojn pri kontraŭŝtata agado. En 1968 oni nuligis tiun fikcian kulpon, do oni refoje aprobis la eklezion, sed alie oni silentas pri ĝi kaj neniel akcentas, ke ĝi estas same subordigita al la papo kiel la romkatolika eklezio.

Ŝtate neaprobitaj eklezioj certe havas anojn ankaŭ en Ĉeĥoslovakio, sed ilia propagando povas esti konsiderata kontraŭŝtata ago, dum la propagando de la aprobitaj eklezioj ekzistas, eĉ se en nefacilaj kondiĉoj.

Ekzistas 6 lernejoj, kiuj edukas la sacerdotojn. La eklezia administrado estas tute afero de la eklezioj; pri ĝi oni povas ekscii nur el ekleziaj gazetoj, kies eldonkvanto estas malgranda.

 

J. C., Ĉeĥoslovakio

 

 

La iama Ĉefepiskopo de Prago, Kard. Josef Beran. La dediĉo en itala lingvo, sur la dorso de la foto de Kard. Beran, diras: «Mi benas ĉiujn katolikajn esperantistojn». La foto estis donacita al Antonio De Salvo okaze de omaĝa vizito al la Kardinalo (tiam vivanta ekzile en Romo)

 

al la indekso


 

ESPERANTO KAJ KREDO JE DIO

 

La 6-an de novembro 1983 forpasis la ĉina veterana esperantisto s-ro Tikos, 77-jara.

Por la Esperanto-movado en Ĉinio falis granda stelo.

Tikos ekde juneco okupiĝis pri Esperanto, kaj kompilis lernolibrojn kaj redaktis gazetojn. Poste li laboris kiel tradukisto ĉe «El Popola Ĉinio».

Malgraŭ diversaj malfacilaĵoj aŭ grandaj malhelpoj, tamen li fondis la korespondan Esperanto-lernejon «Xinhua» (historie le plej grandan en Ĉinio).

Ĉar s-ro Tikos malsaniĝis pro duon-paralizo, li, por sin amuzi hejme, ĉiutage trafoliumis la Sanktan Biblion, ne nur ĉinlingvan sed prefere Esperantan.

Ĉar li bone sciis min katoliko, kelkfoje li aŭskultis miajn klarigojn pri katolikismo. Laste li eldiris al mi: «Nia granda majstro D-ro L. L. Zamenhof, antaŭ sia forpaso, ankaŭ havis religian kredon je Dio. La Sankta Biblio estas bonega libro, kies vortoj estas la plej prudentaj kaj tre utilaj por la homaro». Tio signifas, finfine, ke li kredis je Dio.

Menciindas alia fakto. Iutage mi vizitis la ĉinan Esperantistan poeton Armand Su, internacie tre konatan. En lia hejmo, sur muro, pendis la kruco de nia Sinjoro. Li elmontris al mi ankaŭ la bultenon (1982) de «Radio Vatikana», kiun li estis metinta sur la skribotablo. En ĝi oni publikigis kelkajn liajn liniojn sub la titolo «El ĉina lingvo».

Petro S. Kaiz, Ĉinio

 

al la indekso


 

Travivaĵo

 

SE DIO FRAPETAS LA PORDON DE MALLIBEREJO

 

Ridetanta, parolema religiulino gastamece malfermas la pordon de silenta monaĥinejo. El ŝia vesto-maniero mi vidas, ke ŝi apartenas al religia ordeno de mi nekonata.

«Kia estas la celo de via ordeno?» mi scivoleme demandas.

«Tie, kie ne plu estas espero, havigi esperon kaj mizerikordon. Tien ĉi venas teroristinoj, prostituitinoj, ĉastaj virgulinoj. Sed la pasinteco apartenas al la Dia mizerikordo, kaj ĉi tie neniu rajtas paroli aŭ demandi pri ies okazintaĵoj».

(Malgraŭ la konata virina scivolemo! Mi tion pensas, sed ne kuraĝas diri, ĉar mi vidas, ke la fratulino parolas tute sincere). Mi eksentas grandan scivolon ekkoni ĉi tiun ordenon.

 

Predikado en malliberejo

Ĉio komenciĝis antaŭ 120 jaroj, ĝuste en 1864, okaze ke la dominikana monaĥo Jean-Joseph Lataste faris kvartagan predikadon en franca virina malliberejo. La predikanto konstatis kun admiro, ke la karceraninoj respondas al la Dia mesaĝo kun fervoro, tiel ke li instigis ilin oferi al Dio sian karceran vivon, kun ties malkomfortaĵoj, ĉar pasinteco ne plu validas, kaj la Dia mizerikordo estigas novan kreaĵon.

Dum la kvar predik-tagoj, kaj ĉefe dum la lasta nokto, pasigita en preĝado, la 400 malliberulinoj montris fervoron kaj sindonon de veraj religiuloj. Instigite de tiu travivaĵo, patro Lataste elpensis virinan ordenon, en kiu kunvivu fratece senlkulpaj knabinoj kaj eksaj krimulinoj, proklamante al la Eklezio kaj al la mondo la mirindaĵojn de la amoplena Dia kompato. Li skribis: «Se al mi prezentiĝos virinoj, knabinoj pretaj imiti Jesuon en ĉi tiu sin-neniigo, tiam la Dominikaninoj de Betanio (tiu estas la nomo de la nova ordeno) naskiĝos».

 

Sendistinga vivo

Kaj, fakte, la ordeno fondiĝis, kaj tie knabinoj de «bonmoraj» familioj vivas sendistinge kaj sendiskriminacie kun eksaj karceraninoj, publikulinoj, narkotistinoj kaj alkoholistinoj. La bonvirtaj ne tro fieras, la pekintaj ne deprimiĝas; pri la pasinteco neniu parolas, ne pro ajna senrespondeco aŭ alibio, sed pro fido je la amo de Dio, kiu rekreas, kiu el malĉastulino estigas spirite novan virgulinon, plenan de amo al Dio kaj al la proksimulo.

Tiuj ĉi monaĥinoj foje misiadas, ekzemple en virinaj karceroj. Sed, ĝenerale, ili vivas en siaj monaĥinejoj, preĝante kaj praktikante la reciprokan kristanan amon. Atesti la amon de Dio, sen atingi eksterajn sukcesojn: rezigni ĉian pretendon, ĉian juĝon pri aliuloj; marŝi egalpaŝe, kun ajnaj fratinoj, sen kondamni tiun, kiu malrapidigas la paŝo-takton: jen kelkaj trajtoj de la ordeno de la Dominikaninoj de Betanio.

 

La Samarianino

La Evangelio rakontas, ke Jesuo, laca pro la vojaĝo, eksidis ĉe puto, kaj tie li malkaŝis al peka virino (la Samarianino) sekretojn al neniu alia konfiditajn (Joh 4, 10). Necesas, ke la kristanoj demetu sian troan fieron, petu iom da akvo ĉe homoj malproksimaj, flannkenlasitaj, kun kiuj kutime oni ne interparolas. Ankaŭ por ili Jesuo rezervis neimagitajn trezorojn.

La parolema fratulino, kun malriĉa robo kaj lignoŝuoj ĉe la piedoj, adiaŭas, kaj fermas la pordon de la monaĥinejo. Sed mi ne forgesos la profundan pacon de ŝiaj ridetantaj okuloj.

Battista Cadei

 

 

La pardono estas unu el la karakterizaj trajtoj de la kristanismo. En la foto: la papo renkontiĝas, en la karcero, kun sia atencinto, la turko Ali Agĉa, al kiu li pardonis elkore.

 

 

al la indekso


 

Travivaĵo

 

MIA VIVO PENDIS VERE EL HARETO

 

Oktobron 1942a. Terura milito sangokovris la mondon.

Salutinte miajn familianojn, kisinte mian edzinon kaj kvardektagan bebon, mi foriris al Napolo, kie mi ŝanĝis mian grizverdan uniformon de helpa kapitano de la itala armeo, por surmeti la olivkoloran sahar-jakon kaj atendi mian enŝipigon al Norda Afriko.

Longa fariĝis la atendado, ĉar la eventoj en tiu fronto ne estis favoraj al nia armeo... Do mi restis tri monatojn en Napolo kiel turisto, travizitinte la belajn vidindaĵojn de tiu fama metropolo.

Konscia pri la danĝeroj, al kiuj mi estos elmetita alkurante sur la batalajn kampojn, mi volis viziti la sanktejon de la Madono de Pompei, kaj preĝis la Dian Patrinon protekti min dum la milito. Ĉe la elirejo de la preĝejo oni donis al mi memoraĵan bildeton, kiu montris la portreton de la Madono.

Post kelkaj semajnoj, mi fine transflugis al Tunizo kaj prezentis min al la loka militistara komando, por koni la taskojn al mi asignitajn.

Neniun deĵoron oni donis al mi, sed nur ĉambron en la hotelo «Ora Domo», rekviziciita por la italaj oficiroj pasloĝantaj en la urbo.

Tiel denove mi reprenis mian turisman ŝatokupon kaj kun granda intereso mi travizitis la tunizajn bazarojn, kun iliaj ĉiuspecaj budoj, kie oni vendis flakonojn de delikataj parfumoj, multkolorajn arabajn tapiŝojn, grandvalorajn arĝentajn cizelaĵojn.

Ian matenon, sidante en mia hotelĉambro antaŭ la spegulo, mi ekvidis ke mia barbo estas tiom longa ke mi ne povas plue prokrasti iri ĉe la barbiron por ĝin tondigi. Do mi prenis mian kepon kaj eliris. Malsuprenirante la hotelan ŝtuparon mi aŭdis la alarman pafadon de la kontraŭaviada artilerio. Post kelkaj minutoj, sidante en la butiko de la plej proksima razisto, jen estas bruego venanta el la ĉielo, kie centoj da bomboj estis samtempe ellasitaj de centoj da aviadiloj, kiuj orde flugis je granda alteco super niaj kapoj.

Mia hotelo kaj multaj aliaj palacoj fariĝis tuje amaso da morteraĵoj, kovrantaj sennombrajn viktimojn.

En mia paperujo sur mia brusto estas ankoraŭ hodiaŭ, post pli ol kvardek jaroj, la bildeto kun la portreto de la Madono de Pompei.

 

Vincenzo Russo, Italio

 

al la indekso


 

 

EŬROPANOJ EN ĈINIO: ĜOJIGA RENKONTIĜO

 

La 29-an de marto, dimanĉe, iu vizitgrupo konsistanta el 21 personoj, Esperantistoj el 7 diversaj landoj de Okcidenta Eŭropo (Britio, Danlando, F.R. Germanio, Italio, Nederlando kaj Svisio) vojaĝis al nia Lando de Beijing al Nankino, Suzhan, Ŝanhajo kaj Hangzan.

Trapasante mian urbon Ŝanhajon, ili estis akceptitaj de la lokaj Esperantistoj. Ankaŭ mi ĉeestis ĉi kunsidon. Permesite, mi laŭte parolis al la publiko sen mikrofono por esprimi «varman bonvenon».

Poste iu amiko sciigis al svisino, sidanta sur najbara seĝo, ke mi estas abonanto de «Espero Katolika». Tuj kaj ĝoje ŝi etendis la manon al mi por varme kaj intime manpremi. Pere de ŝi mi informiĝis, ke inter la vizitantoj troviĝas 8 samkredanoj.

Iu maljuna gastino komprenis la vorton «samkredano» nur tiam, kiam mi klarigis al ŝi, ke «vi kaj mi same kredas je Dio», do, ni ambaŭ estas samkredanoj. Poste kelkaj postulis mian adreson. Ne singarde, mi alprenis el mia librosako la koverton de letero sendita de la IKUE-Prezidanto P. Duilio Magnani, sur kiu estis mia adreso skribita tre klare. Ili propramane skribis ĝin sur sia kajero.

Post mia demando, iu samkredanino el Italio prezentis sin kiel membrinon de IKUE. Alia samideano sciigis min, ke, matene, ili 8 katolikaj kredantoj kuniris al la plej granda preĝejo de Ŝanhajo por partopreni la Sanktan Meson.

Mia konkludo: oni devas starigi ne nur amikecon inter Orientaj kaj Okcidentaj Esperantistoj, sed ankaŭ fratecon en Kristo inter kvin-kontinentaj samideanoj, por ke ni vere fariĝu unu ŝafaro sub unu ŝafisto.

 

Petro S. Kaiz, Ĉinio

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* Kunveno, kun la partopreno de 26 personoj, okazis en Radom (Pollando) 3.6.1984; S. Meso en Esperanto estis celebrita de P. Jozefo Zielonka. (Raportis Halina Brede)

 

* 17.6.1984 kunvenis en Radom (Pollando) ĉirkaŭ 30 personoj; S. Meson en Esperanto celebris P. Jozefo Zielonka. (Raportis Halina Brede)

 

* 9 personoj partoprenis, de la l-a ĝis la 15-a de aŭgusto 1984, gastigadon en kora kaj familia etoso en Olŝanka, Pollando, en la eta «Esperantujo» kreita de P. Jozefo Zielonka. Kune oni preĝis, kantis, aŭskultis prelegojn, kaj oni helpis en la rikoltado de greno. (Raportis Edita Fiutak)

 

 

* Ankaŭ en la ĉi-jara «Mitingo por la Amikeco inter la Popoloj», okazinta en Rimini (Italio) fine de aŭgusto, partoprenis stando de IKUE. (Raportis Duilio Magnani)

 

 

Vidaĵo de la Esperanto-stando ĉe la Mitingo de Amikeco 1984 en Rimini, Italio (foto Gambuti)

 

 

* En la kadro de la 22-a Pola Esperanto-Kongreso en Szeczin, dimanĉe 19.8.1984 estis celebrita solena S. Meso en Esperanto en la preĝejo honore al S. Andreo Bobola. Kuncelebris Pastroj Johano Kos, Stanislao Stolc kaj Jozefo Zielonka. La preĝejo estis plenplena: la fidelulojn alveturigis 6 aŭtobusoj. (Raportis Edita Fiutak)

 

* Multnombra grupo da polaj biciklistoj el Gdansko, pilgrimantaj al Romo, estis gastigita en la ejoj de la Paroko «Sanktaj Johano kaj Paŭlo» en Rimini (gvidata de P. Duilio Magnani). Inter la pilgrimantoj estis unu komencanta Esperantisto; tial Esperanto-flagetoj flirtis sur iliaj bicikloj. Same estis gastigita alia multnombra grupo (dudeko da homoj!) el Lodzo. P. Magnani sciigas, ke estas eble ricevi similan gastigadon, kondiĉe ke en la grupo estu almenaŭ unu Esperantisto. (Raportis Duilio Magnani)

 

* La 22-an kaj 23-an de septembro 1984 okazis Preĝtagoj en Ĉenstoĥovo (Pollando), en la Klostro de P. Paŭlanoj sur la Hela Monto; jam de longaj jaroj organizas ilin P. Jozefo Zielonka.

Sabaton la 22-an, post preĝado kaj diskutado en la Papa Salonego, havis lokon S. Meso, kuncelebrita de Pastroj Johano Kos, Jozefo Zielonka kaj Zbigniew Bodecki. Partoprenis pli ol mil Esperantistoj.

Dimanĉon la 23-an, post kantado de himno, prezentado de poeziaĵoj fare de infana grupo, preĝado, raportado pri la jarlaboro 1983-84, okazis S. Meso, kuncelebrita de Pastroj Jozefo Zielonka, Johano Kos, Jozefo Gotter kaj Zbigniew Bodecki. Estis transdonita al P. Zielonka belega Meslibro en Esperanto, mane skribita de s-ino Anna Dynowska-Balcer. Sekvis kantoj de koruso el Lodzo, Anĝeluso, Krucvojo sur la remparegoj, kaj pluaj diskutoj.

(Raportis Edita Fiutak kaj Halina Brede)

P. Zielonka en Ĉenstoĥovo, 23.9.1984

(foto Posyniak)

 

 

* En la kadro de la 20-a Internacia Esperanto-Feriado en Międzygórze (Pollando), 2.9.1984 kaj 9.9.1984 havis lokon S. Meso en Esperanto, celebrita de P. Jozefo Gotter, kun la partopreno de ĉirkaŭ 300 personoj.

Krome, 8.9.1984 la loka parokestro libervole celebris S. Meson en pola lingvo, por la Esperantostoj kiuj iam partoprenis la Feriadon (ankaŭ mortintaj); dum la Meso oni kantis en Esperanto. (Raportis Halina Brede)

 

* 29.8.1984 forpasis 75 jaroj de la fondo de la nederlanda sekcio de IKUE, «Nederlanda Katoliko». Por memorigi la datrevenon, S. Meso en Esperanto estis celebrita 29.9.1984 en Roterdamo, en la preĝejo «Eendrachts»; celebris Pastro S.v.d.Meesr; Ans Vernooij kantis «Ave Maria» de Schubert en Esperanto, s-ro Schmitz akompanis per organo. Sekvis komuna manĝo kaj boatekskurso. (Raportis Karel J. Vernooij)

 

* Havis lokon en Musina (Pollando), la 29-an kaj 30-an de septembro 1984, la Triaj Spiritaj Ekzercoj por nevidantaj Esperantistoj. Partoprenis 60 personoj. La afero estas eksterordinare malfacila, ĉar ili havas neniun religian tekston. Ili sentas sin forlasitaj de ĉiuj. La Pola Esperantista Animzorgado strebas skribi al ili la tekstojn, brajle kaj permane, tamen tio estas temporaba kaj multekosta. La Spiritajn Ekzercojn gvidis P. Jozefo Zielonka. (Raportis Edita Fiutak)

 

* Vintro-Ferioj havos lokon en Francaj Alpoj (Bourg St Maurice/Val d'Isčre), en feria vilaĝo. Unua periodo: 27.12.1984-3.1.1985; dua periodo: 3.1.1985-10.1.1985.Dumtaga skiado en vastaj skiejoj facile atingeblaj, aŭ laŭvola migrado aŭ feriado; vespere, riĉa Esperanto-programo (prelegoj literaturaj, aktualaj, religiaj; diskutoj; lingvaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj; paroligaj kursoj). Informas: BAVELO, Messkirch, F.R. Germanio.

 

* La 6-a Ekumena Esperanto-Kongreso disvolviĝos en Augsburg (F.R. Germanio) de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 1985. Informas P. Bernhard Eichkom, Messkirch, F.R. Germanio.

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

* Tri amikecoj avantaĝas, kaj tri damaĝas. Avantaĝas la amikeco kun la sinceraj, la konstantaj kaj la spertaj; damaĝas la amikeco kun la mensogaj, la flataj kaj la klaĉaj (Konfuceo)

* Fidu tiun, kiu timas Dion, kaj malfidu tiun, kiu timas nur la sultanon (Persa proverbo)

* Ne amikiĝu kun la malbonvirtuloj nek kun la malaltaj spiritoj, sed kun la saĝaj kaj virtaj. Ke viaj amikoj estu la plej bonaj homoj (Budho)

* Ke nia amiko havu neperfektaĵojn estas neeviteble... Se ne, kie ni trovu amikojn? (R. Sertillanges)

* Riproĉu la amikon sekrete, kaj laŭdu lin publike (Leonardo de Vinĉi)

* Ju pli oni amas amikon, des malpli oni devas lin flati (Moličre)

* Mi opinias, ke la unua kondiĉo, por estigi bazon de amikeco, estas jena: esti profunde «veraj», ne alivesti sin (A. Paoli)

* Se via amiko descendos en vian doloron kune kun vi, kaj ne volos nur resti ĉe la sojlo, tio signifos, ke li estas sincera amiko (Tennyson)

* Se vi havas amikon, vizitu lin ofte, ĉar dornoj kaj heĝoj okupas la vojojn ne iratajn (Orienta proverbo).

* Estas pli hontinde malfidi la amikojn, ol esti trompataj de ili (La Rochefoucauld)

* Ami estulon signifas: esperi je li por ĉiam (Gabriel Marcel)

* Mi esperas, ke miaj amikoj pardonos min, se mi deklaras, ke neniun el ili mi konas sen mankoj, kaj ke mi bedaŭras pensi, ke mi havas amikojn, kiuj ne vidas mankojn miajn (H. Fielding)

* Havu vian rondeton de amikoj, sed tiu rondeto ne fariĝu karcero (R. Claude)

* Dio, kiu estas nevidebla, per la revelacio sin direktas al la homoj kiel al amikoj, kaj alparolas ilin, por ilin inviti eniri en komunikon kun ili (Dua Vatikana Koncilio)

* Ĉiu renkonto kun proksimulo ĉiam estas grava respondeco (J. Alzin)

* Por «sin doni» necesas «sin posedi», tute liberaj kaj malfermitaj (Voillaume)

* Por doni fundamenton al amo, oni devas komenci ekde ofero (SaintExupéry)

* Vi kaj mi estas nur unu. Mi ne povas malbonfari al vi sen vundi min (Gandhi)

* Mi demandas min, kiom da junuloj afektas durecon kaj cinikecon, por anstataŭigi mankon de kuraĝo (James Dean)

* Se oni ne strebas vivi kiel oni pensas, oni fine pensas kiel oni vivas (P. Bourget)

* Ĉiu klopodo estas sukceso (A. Bessičres)

* Koro, kiu iam ne kapablas malfermiĝi, estas kondamnita morti de malvarmo (Celsin)

* La amo, ĉe la naskiĝo, suferigas nian tutan memon, ĝuste kiel la floro, ekflorante, suferigas la planton (Chen-Fu)

* La amo estas la plej universala, la plej forta kaj plej mistera el la kosmaj energioj (Teilhard de Chardin)

* Ne kliniĝu, se ne pro amo (R. Char)

* Amu kiel pluvo tute subtila, kiu falas silente, kaj tamen povas igi la riverojn inundi (Malagasa proverbo)

* La malmatura homo diras: «Mi vin amas ĉar mi bezonas vin». La matura homo diras: «Mi vin bezonas, ĉar mi amas vin» (Goethe)

 

al la indekso