Enhavo de Espero Katolika numero 6/1985

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

 

Sur la kovrilo: Alfons Beckers, Honora Prezidanto de IKUE

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj legantoj,

Diversaj aspektoj de la kristana vivo en nia epoko konsistigas la ĉeftemon de la nuna numero. Kiel vi vidas, foje leteroj de legantoj malfermas interesajn debatojn, Tial ni petas vin: ne estu nur pasivaj legantoj, sed ankaŭ aktivu, skribante viajn reagojn, pripensojn, rimarkojn.

Krome, vi povos legi informojn pri nia Ekumena Kongreso.

Ni deziras al vi bonan legadon, bonan (eventualan) Kongreson kaj bonan feriadon.

La redaktoraro

al la indekso


 

 

POR LA JARO DUMILA

 

Jaro dumila.

Ĉu tempo de timo aŭ printempo de amo?

Atomepoko.

Ĉu triumfo de l’ bono aŭ murdilo de l’ homaro?

Komputero, telemadiko.

Ĉu ĝenerala detru-insido aŭ universala komuniko?

Sinjoro, ni timas!

 

Ni pretendas farigi potencaj,

sed estas senfortaj falemaj perfortaj.

Nia historio estas milito senĉesa.

Al niaj homfratoj ni allasas malsaton.

 

 

 

Ni allasas malsaton por niaj homfratoj... (foto LDC)

 

Ni piedtretas la naturon, mortigas l’ arbarojn,

malpurigas la riverojn, la lagojn, la marojn,

malsanktigas la korojn, la korpojn.

Sinjoro, ni hontas!

 

Sed venis Jesuo, venis la Amo:

en la malhelo de nia erarvojo ekbrilis la vero,

en la malvarmo de nia egoismo ekbrulis la fajro,

en la sensenco de nia indiferentismo ekagis fermento,

en la materiismo de niaj idealoj aperis dieco,

en la cirklo de nia horizonto malfermiĝis la eterno.

Sinjoro, ni dankas!

 

Faru, Sinjoro, ke ĉi ĝermoj pluvivu, plenkresku,

kiel tagiĝo fariĝas aŭroro, plentago.

Faru via Amo,

ke la filoj de l’ jaro dumila

naskiĝu en espero, kresku en paco,

kaj fine estingiĝu en lumo,

retrovante vin, Sinjoro, kiu estas la Vivo.

Sinjoro, ni esperas!

 

 

al la indekso


 

PRI KRISTANISMO

 

Ĉi tiun artikolon sendis al ni, el Francio, s-ro Rolando Tierce, kun jena letero: «Kara frato,… mi ŝatus, ke vi kritikus artikolon, kiun mi verkis por la junulfaka gazeto de SAT («La juna penso»). Do, ĉu vi bonvolus skribi al mi viajn rimarkojn pri ĉi tiu artikolo, kiu estas mia kristana sperto?».

Ĉar ni trovas la artikolon tikle interesveka, ni ĝin publikigas, aldonante rimarkojn. La subtitoloj de la ĉi-suba artikolo estas de nia Redakcio, kiu ankaŭ faris malgrandajn lingvajn korektojn.

 

En nia tre materialisma epoko, la moralaj valoroj perdis el sia riĉeco. Oni celas nur al produktado kaj profito. Ĉu esti kristano signifas ankoraŭ ion?

 

Kritikinda katekiza maniero

 

Mi dezirus pritrakti ĉi tie mian modestan laboristan sperton rilate al la kristana religio, kiu komenciĝis en katolika preĝejo ĉe mia baptiĝo. Kiel multaj samjaraj infanoj, mi devis lerni la katekismajn lecionojn pri la vivo de Kristo kaj liaj pacaj vortoj. Sed ni pensis, ke tiuj unuhoraj kunsidoj estas tre enuigaj kiel la lernejaj kursoj.

 

 

Bildo de aliaj tempoj: pastro en sutano kaj bireto instruas katekismon al la infanoj, laŭ formuloj lernendaj parkere

 

Poste, ĉe mia dekdua jaro, okazis granda festo, kiu por mi estis malŝparema, kun diversaj donacoj. Tiu granda festo, kies nomo estas «solena komunio», estis okazo por vidi la tutan familion, sed, por la ĉefaj partoprenantoj, la kristanaj kaŭzoj de tiu festo (tiu ĵuro donita al Dio) estis nur akcesoraĵo.

Tamen, mi ne povas diri, ke tiuj jaroj estis senigitaj je teologiaj pripensoj, eĉ se simplaj. Sed mi pensas, ke la kristana instruo donata al infanoj, krom baptado, ne estas bona por la infanoj, ĉar mi pensas ke tiu elektaĵo, ĵuro, devas fariĝi ne pro ordonema gepatra trudo, sed en plena spirita libereco. Estas ankaŭ nebone ke, kiel baptogepatroj, estu elektataj la plej malavarai el la geparencoj, aŭ ke la elekto okazu por kontentigi superrangecan ordon kaj eviti malkonkordojn en la familio. La baptogepatroj malofte estas elektataj pro siaj kristanaj ecoj kaj konoj. Mi opinias, ke la tasko de la baptogepatroj estas la infana edukado al ameca kaj simpleca vojo, laŭ la kristanaj paroloj.

La jaroj sekvis, kaj, post la studoj, la militservo okupis min, kaj poste mi serĉis laboron.

 

Jehovaj atestantoj kaj Malaĥio profetas mondo-finon

 

Dum tiu epoko mi ne zorgis pri la religio. Post kelke da tempo, mi renkontis personon, kiu estis «Jehova atestanto». Ni multe interparolis pri interesaj teologiaj problemoj, kaj dum tiuj paroladoj mi eltrovis libron, kies nomo estas «Biblio».

Tiu sinjoro instruis min, ke la Dio de Abrahamo kaj la Dio de mia infana epoko estas la sama Dio, kiun li nomis «Jehovo» kaj aliaj nomas «Elohim», kaj li diris al mi, ke en la hebreaj skribaĵoj, Dio nomiĝas YHWH: «Yahve». Ni diskutadis pri la naskiĝo de la Universo kaj pri la malfacilaj kaj belecaj mekanismoj, kiuj regas la mondon; pri tiom da estaĵoj kiuj vivas kun ni, kaj kiuj, cetere, pruvas ke ili estas sur la tero ne nur pro kemiaj leĝoj, sed ke ili estas verko de Dio, kiun ni nomas «Yahve, Elohim, Jehovo aŭ Alaho», tiom da nomoj por unu sola Dio. Mi ankaŭ pensas, ke la evoluismo ne malkonfesas la ekziston de Dio, sed pruvas ĝin.

Tiu scienco nur komencas montri la tutan kompleksecon kaj la riĉecon de la Universo, kie ni vivas. Scienco, kiu devus doni al la homoj pli da malavareco kaj boneco.

Poste ni diskutadis pri la morto, kaj li diris al mi, ke en la morto la spirito endormiĝas en la «Hadeso» ĝis la reveno de Kristo por la fina juĝado, kiu, laŭ la Jehovaj atestantoj, estas baldaŭ okazonta, ĉar la generacio de la jaro 1914 ne tute forpasos antaŭ la mondofino. La profetaĵo de «Sankta Malaĥio» informas nin, ke pri ĉiu papo ekzistas unu devizo; tiu de la nuna papo estas «sunaj malfacilaĵoj». Post la nuna papo, estos nur du papoj. La antaŭlasta devizo estas «olivarba gloro», kaj tiu lasta estas «Petro, la Romano». Dum lia papeco, la homoj sin prezentos antaŭ Dio.

Tiuj profetaĵoj, kiuj antaŭvidas la mondofinon, ŝajnas neeblaj, sed, se oni observas tiun-ĉi mondon, kies mastroj estas la perforto, la maltoleremo, la malmoraleco, ni esperas la verecon de tiuj profetaĵoj. Ĉu ni estas homoj aŭ bestoj?

 

Malkonsentoj kun la Jehovaj atestantoj

 

Pri la spirita morto, mi ne estas konvinkita, car antaŭ kelkaj monatoj mi legis libron, kies titolo estas «La vivo post la vivo», kiu entenas personajn spertojn pri homoj, kiujn la morto preskaŭ tuŝis. Tiuj personaj spertoj klarigas, ke la spirito ne mortas dum la persona morto, sed vivas post la korpa morto de la homo, kaj ĉi tiu spirito renkontas aman kaj luman estulon, kiu estas eble Kristo. Mi pensas, ke ambaŭ ideoj povas kunvivi. Kiam homo mortas, lia spirito estas liberigata el sia ujo, kiu estis la homa korpo. Tiu spirito eble renkontas, en aliaj dimensioj, la spiritojn de personoj kiuj mortis pli frue. Ĉi tiu hipotezo ne ekskludas la eblecon de la fina juĝo, baldaŭ aŭ en pli malproksima tempo.

Mi estis tre interesata, kiam mi ekkonis la komunumon de la Jehovaj atestantoj, pro ilia humileco kaj kredo. Sed mi ne povas akcepti kelkajn regulojn, kiel la malkonsenton pri la sangodonado aŭ sangoricevo per sangotransfluigo. Mi povas kompreni, ke oni rifuzas manĝi sangbestojn laŭ la Biblio, sed mi rifuzas interpreti ĝin, kiam tiu ĉi interpretado riskigas morton al aliaj homaj vivoj. Mi memorigas la Dian leĝon «Ne mortigu». Mi memorigas aŭtomobilajn akcidentojn, aŭ tertremajn katastrofojn, kie la sangodonado savas multajn homojn.

Pri la politika problemo, mia opinio diferencas de la iliaj. La Jehovaj atestantoj rifuzas aktivi politike, ĉar ili estas atendantaj venontan Dian regadon. Mi ne pensas same, ĉar laŭ mi kristano rajtas kaj devas aktivi politike. Kristanoj rajtas agi politike kaj sindikate nur pro sindonemo. La kristanaj agoj devas konduki la homojn al la libereco, la justeco kaj la homa boneco. Tiuj agoj devas batali kontraŭ la dekstra aŭ maldekstra absolutismo, la rasismo (kiel la kontraŭjudismo), la perforto ĉe ĉiuj sociaj niveloj.

La kristano devas vivi en la respekto de la homaj rajtoj kaj la paco. Sed mi pensas ke, por resti objektiva, kristano ne povas aparteni al kiu ajn politika partio aŭ sindikato en la nuna socio.

 

Konsentoj kaj malkonsentoj kun la katolika vivo

 

Mi ŝatus nun skribi pri la katolika religio, kiu seniluziigis min laŭlonge de sia historio pro sia spirita devojiĝo. Mi pensas, ke la katolikismo estas malproksimiĝinta de la bibliaj skribaĵoj, per la perforto (la Inkvizicio), la krucmilitoj aŭ religiaj militoj.

La Biblio postulas de la kristanoj simplecon kaj humilecon, sed ĉiuj konas la artajn, monajn riĉaĵojn, kiuj estas belaj artaj objektoj, de la katolika eklezio. Ne forgesu la grandegajn teritoriojn en pli fruaj tempoj.

En diversaj epokoj tiuj altrudoj okazigis skismojn kiel la protestantismon. En la nuna epoko, mi pensas ke la katolikismo agas pli simple, pli pace sur interkomunikaj vojoj kun aliaj religioj. Mi ne komprenas la papon, kiam li diras, ke iu lando (Francio) estas la unua filo de la eklezio, dum ĉi tiu lando estas en la unua grupo de la armil-vendistoj, kiuj makleras mortigajn varojn al la subevoluintaj landoj, bezonantaj agrikulturajn materialojn kaj senpagan pacan teknologion.

Mi admiras la monaĥinan servopretecon, la malfierajn pastrojn, monaĥojn, aŭ la misiistojn kiuj portas sian kredon kun riskaj situacioj tra malproksimaj landoj.

Mi ne povas kompreni, kial la pastroj ne rajtas edziĝi, kaj kial ilia amo al Dio estas ne akordigebla kun tiu familia.

La Biblio ne diras, ke pastro ne rajtas generi. La pastro povus kompreni pli ol nun la diversajn problemojn de la kristanaj familioj.

Kelkaj kristanoj opinias, ke la lingvo uzata en katolika diservo estu nur la latina. Mi estas kontraŭ ĉi tiu opinio, kiu estas maljusta, ĉar la kristaj vortoj devas esti kompreneblaj por ĉiuj popoloj en ĉiuj lingvoj. En Francio, la diservo estas dirata en franca lingvo, por la tuta francanaro.

Mi ankaŭ opinias, ke la abortigo estas kondamninda por ĉiuj kristanoj, ĉar mi pensas ke la patrino, kiu rifuzas la vivon al sia infano, estas krimulino. Mi konsentas, ke en iuj kazoj, kiam la patrina vivo estas en danĝero, la abortigo povas esti necesa. Sed mi kondamnas la leĝon, kiu rajtigas libere tiun praktikon. La eklezio kondamnas la abortigon.

La seksa abstino antaŭ la edzeco estas bona afero, ĉar mi opinias, ke la edzeco estas ne nur simpla formalaĵo, sed grava promeso fronte al la aliaj kaj al Dio, kaj nur la morto aŭ la adulto povas rompi tiun promeson.

Mi opinias, ke la kredo kaj la studo povas helpi al ĉiuj kristanoj ekkontakti kun niaj islamaj fratoj: mi parolas pri pacaj, neperfortaj muzulmanoj. Ĉar mi opinias, ke la kristana kaj la muzulmana Dio estas la sama. La kristanoj devas kontakti ankaŭ la aliajn religiojn.

La studado kaj la esploro devas helpi nin bataladi kontraŭ novaj idoloj, kiaj la mono, la egoismo, la potenco, la rekta kaj malrekta rasismo, kaj la homa malmodesteco.

Mi petas, ke la esperantistoj el ĉiuj religioj aŭ ateistaj esprimiĝu pri ĉi tiu temo, per verkado de artikoloj.

 

Rolando Tierce, Taverny, Francio

 

al la indekso


 

RIMARKOJ «PRI KRISTANISMO»

 

Enkonduko

La aŭtoro de la artikolo «Pri kristanismo» petas kritikon pri ĝi. Mi preferas fari rimarkojn, kun la nura intenco instigi la legantojn al pripensado.

La artikolo, laŭ mia opinio, estas tre interesa, ĉar ĝi respegulas la situacion de multaj homoj, kiuj en la infanaĝo ricevis tradician aŭ supraĵan kristanismon.

Laŭgrade ke la aĝo kreskas, oni kritikas ĉi-specan kristanismon: tiam la religia praktiko (preskaŭ) malaperas, kaj restas nur la admiro por Jesuo, kaj idealo de homa solidareco, kune kun kritika sinteno rilate la Ekleziajn vivon kaj historion. Sed kia devas esti la vera kristanismo?

 

La katekizado

La katekizado (= transdono de la kredo) devas esti ne simpla instruo de teoriaĵoj, sed viveca sperto pri la amo al Jesuo kaj al la proksimulo: tio konsistigas la esencon de la kristanismo. La familio kaj la katekizejo devus esti medioj, kie naskiĝas profunda amrilato kun Jesuo, kaj kie oni praktikas la fratan amon. Nur tiam oni devus allasi la infanojn al la sankta Komunio. Mi konas gepatran paron, kiu ĝis nun ne allasis al la sankta Komunio siajn 13-jarajn ĝemelajn filinojn, kvankam ĉi-lastaj tion deziras, ĉar laŭ la gepatroj ili ne tiom multe progresis en la intimiĝo kun la Evangelio kaj en la amo al Jesuo.

Kompreneble, ĉio tio ne havas sencon, se la katekizado konsistas el «kunsidoj... tre enuigaj kiel la lernejaj kursoj».

 

 

Katekismo estas, nuntempe, ofte instruata de junaj laikoj, en gaja atmosfero, kaj kun rekta rilato al vivo-spertoj

 

Tre pravas s-ro Tierce, ke oni devas elekti la baptopatron kiel fervoran kredo-helpanton, kaj ne kiel malavaran donac-faranton...

 

Serĉi Dion dumvive

Ĉar dum la adoleska aĝo oni ĉion rekonsideras, kritikas kaj renversas, tiu infanaĝa katekizado, eĉ se laŭdeva, ne sufiĉas. Oni devas daŭre profundigi kaj maturigi siajn kristanajn konon kaj vivon. Se tio mankas, la kredo senfortiĝas aŭ eĉ malaperas. Estas konsilinde profundigi sian kredon, antaŭ ol serĉi alian, por eviti la riskon kritiki tion, kion oni konas nur infanece.

Pri la movado de la Jehovaj atestantoj, espereble baldaŭ vi legos sur ĉi tiu revuo apartan artikolon. Ĉi tie estu nur dirite, ke katoliko respektas iliajn personojn, sed ne povas konsenti kun ilia traduko de la Biblio, ekz. Mat 26, 26: «Ĉi tio signifas (anstataŭ estas) mia korpo»; kun ilia laŭvorta Biblio-interpreto; kun ilia ideo pri Jesuo Kristo (laŭ ili malpli granda ol Dio); pri la senmorteco...

Laŭ la katolika doktrino, la privataj revelacioj (kaj tia estas la t.n. «profetaĵo de Malaĥio» pri la papoj, verkita en la 16-a jarcento) ne devigas nian kredon. Ĉu liaj devizoj aŭ sloganoj (po unu por ĉiu papo) ĝis nun efektiviĝis? Foje ŝajnas, ke jes. Sed konsideru, ke en la vivo de ĉiu ajn homo ĉiam troveblas almenaŭ unu detalo, kiu kongruas kun ajna slogano...

 

Katolika Eklezio kaj Evangelio

En la Eklezio ĉiam estis homoj, eĉ respondeculoj, kiuj kondutis ne kristane. Foje ili toleris aŭ eĉ akcelis nekristanecajn entreprenojn, kiaj estis la Inkvizicio, la krucmilitoj, la religiaj militoj... Ĉu tio signifas, ke «la katolikismo malproksimiĝis de la Bibliaj skribaĵoj»? La Eklezio neniam oficiale instruis aferojn kontraŭajn al la Evangelio, eĉ se pekuloj en la Eklezio kondutis male, allasante regantajn antaŭjuĝojn, aŭ akceptante ŝtatajn enmiksiĝojn.

Kiel reagi kontraŭ tiuj devioj? La principo estas: batali kontraŭ la malbono, kontraŭstari la malbonajn ekleziulojn, sed ne la Eklezion. Disiĝi de la Eklezia unueco estas kiel fortranĉi branĉon de la arbo: la branĉo sekiĝos. Al la verkinto de la artikolo mi konsilas franclingvan libron, kiu traktas, sen troigoj aŭ maltroigoj, cent tiklajn punktojn, kun historia kaj teologia prijuĝo: «Cent points chauds de l’histoire de l’Eglise» (= Cent varmaj punktoj de la Eklezia historio), eld. Desclée de Brouwer 1979 (ekzistas ankaŭ itala traduko).

La eldiro: «Francio unua filo de la Eklezio» tute ne koncernas la nunan francan ŝtaton, sed tion, ke la Frankoj estis (komence de la Mezepoko) la unua okcidenta «barbara» popolo, kiu fariĝis kristana, kaj tial ricevis la titolon «unuenaskito de la Eklezio».

Pri la ne-edziĝo de la pastroj: ĝi estas disciplino Eklezia, kaj do ŝanĝebla. Ĉiuokaze la ne-edziĝo «por la regno de la ĉielo» ĉiam ĉeestas en kelkaj membroj de la Eklezio (komparu la Evangelion laŭ Mat 19, 10-12; kaj la apostolon Paŭlon 1 Kor 7). Ĉu nepre edziĝi por kompreni geedzojn? Ĉu eble necesas, ekzemple, ke la viro viriniĝu, por ke li komprenu virinojn?

Mi konsentas kun la ceteraj opinioj de s-ro Tierce (diservo en popola lingvo, rifuzo de abortigo kaj de seksrilatoj antaŭ edzeco, pacaj kontaktoj kun alireligianoj, kontraŭbatalo de nuntempaj idoloj).

Kara leganto: mi ne konsideras la debaton fermita: divers-flankaj opinioj kaj reagoj estas bonvenaj.

 

Battista Cadei

 

al la indekso


 

PREĜADO DE LA POPOLOJ

Sepa kaj lasta parto -
(unua parto - dua parto - tria parto
kvara parto - kvina parto - sesa parto)

La Katolikoj

Jesuo kritikis kelkajn preĝ-kutimojn de la fariseoj: oni devas preĝi ne per multaj vortoj, nek por ricevi admiron, nek por fanfaroni. Laŭ peto de la disĉiploj, Jesuo lernigis al ili la preĝon «Patro nia». Jesuo mem tre ofte preĝis. En la Getseman-ĝardeno li montris, ke oni devas preĝi, por superi internan konflikton aŭ tenton. Plurfoje li instruis, ke oni devas preĝi ofte, senĉese, fideme, ĉar Dio estas amo-plena Patro, kiu certe ne forlasos siajn filojn.

La pra-eklezio preĝadis en la nomo de Jesuo, kiu estas la ununura proprasenca Pastro kaj Peranto inter la homaro kaj Dio. Ĝi ankaŭ imitis la preĝadon de la Hebreoj en la sinagogoj. En la leteroj de sankta Paŭlo, ni vidas la objekton de la preĝado: danko kaj laŭdo al Dio, peto de bonoj ĉefe spiritaj (kono de Dio, amo, espero, bonfaroj), sed ankaŭ portempaj (paco kaj trankvilo).

Ekde la komenco ludis gravan rolon la publika liturgia preĝado. La kristanaj monaĥoj disvastigis la mensan (aŭ meditan) kaj la voĉan preĝadon (ĉefe la psalmojn kaj la aliajn brevierajn preĝojn). Ekde la 11-a jarcento la privata preĝado estis akcelita de la Kontemplaj Ordenoj, kaj poste de tiuj Almozulaj. En la 14-a jarcento ĝi disvastiĝis ankaŭ en la laika mondo, alprenante popolajn formojn (litanioj, rozario, etpreĝoj, ktp). Inter la 12-a kaj la 15-a jarcento akiris definitivan lokon la kontempla preĝado. En la 20-a jarcento, oni klopodis revivigi la preĝadon per la renovigo de la liturgia vivo kaj de la meditado.

La kerna preĝo de la Meso estas ĉiam la Eŭkaristia preĝo, nomata ankaŭ «Kanono», eldirata nur de la pastro. La universala preĝo entenas ĉiam ĉi tiujn kvar intencojn: por la Eklezio, por la regantoj, por la malriĉuloj kaj por la loka komunaĵo.

La intencoj, kiam oni respektas ĉi tiun ordon, povas esti libere proponataj ankaŭ de la fideluloj.

 

Preĝoj de la Katolika Eklezio

«Ni petas, ho patro, ke vi donu al ni la vivigantan ĉeeston de via Spirito. Li estu en ni la forto, kiu atendas la eraranton kaj akceptas kompateme ĉian revenanton, subtenas la malglatan vojon de la vidvino, plenigas la solecon de la orfo, defendas la rajton de ĉiu ajn kiu suferas prematecon, subtenas la ŝanceliĝan paŝon, donas konsolon al tiu kiu malesperas»

(mozaraba liturgio)

 

«Ho Beleco, tiel antikva kaj tiel nova, tro malfrue mi amis Vin; Vi estis interne de mi kaj mi ekster Vi. Mi serĉis vin ekstere de mi, kaj en mia mizero mi disĵetis min sur la belecon de Viaj kreitaĵoj. Vi estis kun mi, dum mi ne estis ĉe Vi.

La kreitaĵoj, kiuj ne ekzistas sen Vi, tenis min malproksime de Vi. Vi vokis min; Via kriado rompis mian surdecon, Vi lumigis min kaj Via fumo venkis mian blindecon»

(sankta Aŭgusteno, 5-a jarcento).

 

«Netuŝita, integra kaj ĉasta Maria, radia ĉielpordo. Ho fekunda Patrino de Kristo. Akceptu la devotan omaĝon de nia kanto. La koro kaj la lipoj pie preĝas vin; purigu mian korpon kaj mian animon per viaj harmoniaj preĝoj; elpetu por mi la pardonon tempe kaj eterne. Ho kompatema, ho Reĝino, ho Maria, ho ununura Netuŝita!»

(preĝo de la 9-a jarcento).

 

«Ke mi povu serĉi Vin, dezirante; deziri, serĉante; trovi, amante; ami, trovante. Mi ne kuraĝas, Sinjoro, penetri en Viajn profundecojn; mia intelekto estas ilo ne taŭga; mi deziregas kompreni parte Vian verecon, kiun la koro amu kaj kredu. Mi ne strebas kompreni por kredi, mi kredas por kompreni. Mi estas certa ke, se mi ne havus kredon, mi ne sukcesus kompreni»

(Tomaso de Akvino, 13-a jarcento).

 

«Ho vivanta flamo de Amo, kiu tiom dolĉe vundas la profundan centron de mia animo.

Ĉar vi ne estas plu timema, disŝiru la vualon de ĉi tiu dolĉa renkonto.

Ho milda brulvundo, ho agrabla ulcero! Ho dolĉa mano, ho delikata tuŝo kiu gustumas eternan vivon, kaj ĉiun ŝuldon diskontas, la morton al vivo via vundo ŝanĝis.

Ho fajra lampo, en kies brilegoj via rava majstreco eklumigis kaj varmigis la profundajn kavernojn de miaj sensoj, kiuj estis mallumaj kaj blindaj. Kiom dolĉe kaj ameme vi ripozas en mia brusto, kie sekrete nur vi loĝas; je via bongusta spirado, plena de bono kaj gloro, ho kiom ĝentile mi enamiĝas!».

(Johano de la Kruco, 16-a jarcento).

 

«Mi estas filino de la sankta Eklezio. La Eklezio estas reĝino, Via Edzino; ho Reĝo de la Reĝoj!

Mia koro petas nek riĉaĵojn nek gloron, eĉ ne la gloron de la ĉielo. Mi petas la Amon. Mi konas nur unu aferon: ami Vin, ho Jesuo!

La bruantaj agadoj ne konvenas al mi, mi ne povas anonci la Evangelion, verŝi mian sangon. La fratoj laboras por mi; malgranda knabino mi restas ĉe la trono, mi amas por tiuj kiuj bataladas. Ho Amato, mia mallonga ekzistado konsumiĝu antaŭ Vi».

(Tereza de Lisieux, 19-a jarcento).

 

«Konsolanta Spirito, Vi kiu aliformigas al amo la doloron de la mondo, donacu al mi la kredon!

Tia kredo, kiu estas certeco de aferoj nepruveblaj, respektega kono de misteroj neklarigeblaj, konscia aliĝo al via senfina amo; tia kredo, kiu nur povas doni la forton daŭrigi nian vojon»

(Sennomulo).

 

Komunikeca preĝo

«Ni petas, ho Sinjoro, ke vi defendu vian Eklezion el ĝiaj malamikoj, la plej malbona el kiuj estas la malfervoremo. Ke vi unuigu ĝin, purigante kaj gvidante ĝin tra la malfacilaj vojoj de la mondo. Igu nin, ho Sinjoro, memori ke la graco kaj la miraklo de la Eklezio estas ke, per la ligiteco kun la Sakramentoj, ĝi resupreniras ĝis vi, ke pro via ĉeesto ĝi estas vivanta korpo celanta estontajn realaĵojn, la transfiguriĝon de la tero en la Lumon kaj en la Vivon de la Spirito.

La atestoj de via ĉeesto, ho Sinjoro, la Pano kaj la Vino por la karno kaj por la Spirito, aliformigu nian homecon al pano, kiu nutras, al vino kiu ĝojigas kaj kantigas.

La Eklezio, ho Sinjoro, estu via Korpo kaj via Vivo! Amen».

(G. Vannucci) .

 

Konkludo

Tiel finiĝas nia mallonga trarigardo pri la preĝado de la popoloj.

La kerna ideo estas evidenta: la homaro ĉiel sin direktas al Dio.

Eĉ kiam la grava pek-inklino devojigas la popolojn el la kredo je Dio, la potenco de la Graco, kiel magneto, rektigas la trakon de la homa vivo al la ununura haveno, kie estas la pleneco de eterna vivo: Dio.

Per la preĝado la popoloj evidentigas, ke ili ne povas eliri, nur per siaj fortoj, el ĉi tiu fera cirklo de pekado, kaj ke la Sinjoro estas tre pli forta ol malbonaĵoj, kaj ke, finfine, la venko de Dio estas tute certa.

La preĝoj, kiel flugiloj, alportas la homojn ĝis la koro de Dio, el kiu fontas la eterna vivo. La kristanoj memoru, kiel skribis Sankta Paŭlo al la Korintanoj, ke «neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita, kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito» (Kor 12, 3): per la kredo ni scias, ke niajn homajn klopodojn helpas kaj vivigas la Sankta Spirito.

P. Carlos Musazzi

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* La landa Reprezentanto de IKUE en Sovetunio, Valerjo Rudzinskas, fariĝis Sacerdoto. Sincerajn gratulojn kaj bondezirojn!

 

* La brita Televida Kompanio BBC filmis (por sia enlanda programo «Bookmark» de 26.4.1985) raportaĵon, interalie, pri la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana, kun ampleksa intervjuo al ĝia Redaktoro P. Battista Cadei.

 

BBC filmadas

 

* P. Józef Zielonka festis sian 25-jaran sacerdotecon per du S. Mesoj en Esperanto, la 11-an kaj la 12-an de Majo 1985, en novkonstruita kapelo en Kłodzko.

En la S. Mesoj, kaj en postaj kunvenoj, partoprenis trideko da personoj, kiuj preĝis, kantis, kaj priparolis diversajn aferojn en gaja kaj frata atmosfero.

IKUE aldonas siajn gratulojn kaj bondezirojn pro la arĝenta jubileo de P. Zielonka, senlaca Animzorganto de la polaj Esperantistoj.

 

* P. Alfons Beckers (Beringen, Belgio), ekde 1935 Sacerdoto de la diocezo Hasselt, Honora Prezidanto de IKUE, festos sian oran sacerdotan jubileon 30.6.1985, per solena S. Meso je la 10-a horo en la Preĝejo «Sankta Petro» en Beringen.

Samtempe festos oran monaĥinan jubileon Camilla Beckers, ekde 1935 apartenanta al la Fratinoj de la Sankta Koro de Maria (Berlaar, Belgio).

Sekvos akcepto en «Molenhof» (Beringen), kaj festeno en la hotelo «Thierbrau» (Markt Beringen).

Anstataŭ donacojn, la koncernatoj preferas, ke oni havigu mondonacojn al la fonduso «Oostpriesterhulp» en Tongerlo, Belgio.

IKUE varme bondeziras, kaj aliĝas al la sentoj de danko kaj ĝojo pro tiom da jaroj de apostolado.

 

* Sac. Alois Stiefler, dum 30 jaroj misiisto en Brazilo, kaj nun (kiel emerita parokestro) en Feldkirchen a.d. Donau (Aŭstrio), festis 30.5.1985 sian 50-jaran sacerdotan jubileon. En la jubilea Meso-soleno ĉe la paroko Aigen/ Salzburg, je la pentekosta dimanĉo 26.5.1985, ĉeestis S-ro Walter Mudrak, Landa Reprezentanto de IKUE en Aŭstrio, kiu gratulis en la nomo de IKUE kaj de ĝia aŭstria sekcio AKLE.

 

* Pri «memorinda Esperanto-Biblia Sabat-Dimanĉo» en la Benediktana Abatejo Grüssau/Bad Wimpfen en F.R. Germanio (10-12.5.1985) tiel raportis en versoj s-ro Walter Mudrak el Aŭstrio:

 

Meditado pri biblia vero

preĝkantado laŭ «Sabat-dimanĉa eta breviero»

en kristane frata atmosfero

feliĉige nin kunigis,

al pli alta viv-celado nin instigis;

ankaŭ lingve ĝi nin interligis:

servis Esperanto en ĉi tiu laŭd-kunesto;

tiel evoluis bela samcelana festo!

Adiaŭis ni kun granda danko en la koro:

danko pro la graco-dono, al la Di-Sinjoro;

danko al la aranĝinto(j) pro modela, oferplena agfervoro!

Restis nur deziro kaj espero

je revido baldaŭ, en samspeca inda sfero.

Kresku dume, fruktedone, la afero!

 

S-ro Mudrak ankaŭ raportis (en prozo) pri bele travivitaj Eŭkaristiaj solenoj en la abateja subpreĝejo (sabaton 11.5.1985 kaj dimanĉon 12.5.1985, kuncelebre fare de Sac. Bernhard Eichkorn, Patro Willibald Kuhningk kaj Sac. Krautmann), pri kantado de «Laŭdoj», «Meza Horo», «Vesproj» kaj «Kompletorio», kaj pri lertaj bibIiaj pritraktoj, ĉio en modela Esperanto.

 

al la indekso


 

TAGORDO DE LA ĜENERALA KUNVENO DE IKUE

EN AŬGSBURGO

(Ĵaŭdon 1.8.1985)

 

1) Raportoj (personaj aŭ skribaj) de la Estraranoj, ĉiu pri sia tasko (art. 22 de la Statuto)

2) Raportoj (personaj aŭ skribaj) de la Landaj Ligoj kaj de la Landaj Reprezentantoj

3) Proponoj por vigligi kaj plifortigi la agadon de la Landaj Ligoj kaj de la Landaj Reprezentantoj (P. Eichkorn)

4) IKUE-agadplano por la Jubilea Jaro 1987 (IKUE-historio, Meslibro, Preĝlibreto, ktp)

5) Oficialigo de IKUE fare de ekleziaj instancoj (diocezaj, landaj kaj vatikanaj)

6) Ekumena agado de IKUE kaj ĝia respondeculo

7) IKUE-junularo kaj infanaro (P. Schneider)

8) Regiona agado de IKUE (P. Beckers)

9) Misia kaj karitata agado de IKUE

10) Internacia Instituto de Teologiaj Studoj, kaj propono de P. Beltrão pri altnivela kunveno ĉe la Pontifika Gregoria Universitato en Romo

11) Dispozicioj (laŭ artikoloj 16 kaj 18 de la Statuto) por renovigi la asociajn organojn de IKUE, kies ofica periodo baldaŭ finiĝos

12) IKUE-kongreso en 1987 (ĉu en Varsovio?)

13) Fondusoj por apartaj agadoj de IKUE (Radio Vatikana, deĵoranto ce la Centra Oficejo, Meslibro, IKUE-historio, rebonigo kaj pligrandigo de la sidejo, misia kaj karitata agado, ktp).

 

Sac. Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE

al la indekso


 

6-A EKUMENA KONGRESO

 

La ĉeftemo

Heredo kaj moderno

Kion ŝanĝi, kion konservi?

Ni pritraktu tiun temon en la konvenaj punktoj de diversaj programeroj laŭ la saĝa direktanta vorto: «Ĉion ekzamenu, la bonon firme tenu» (1 Tes 5, 21).

La Dimanĉaj Diservoj estas vizitataj ĉe la lokaj eklezi-komunumoj, sur kies areo ni gastas en tiu semajno. Tiel ni komunikis al ili, ke Esperanto vivas, kaj ke ĝi eĉ vivas inter ili. Samtempe ni savas nin kontraŭ la malĝusta ŝajnigo, ke la eklezio (almenaŭ inter ni en tiu semajno) jam estas unuiĝinta. En tiu kongreso ni iros kune kun niaj eklezioj unuigajn paŝojn realajn. Kaj pacience ni luktas por lingva kaj eklezia unueco per gutoj malgrandaj konstante frapantaj.

Bibliaj rondoj donu la libervolan eblecon, sur la komuna fundo aŭskulti, elparoli kaj mediti la Dian Vorton, prepari la tekstojn de Diservoj kaj profundigi ilin. Sed ankaŭ lingve ni povas ekzerciĝi per la fundamenta kaj ekzempla lingvaĵo de la Biblio tradukita de Zamenhof (kaj ankaŭ komencantoj povas legi, traduki kaj priparoli en nacia lingvo).

Liberaj rondoj estas antaŭviditaj por tiuj, kiuj ŝatas prezenti ion al interesiĝantoj. La ofertemuloj demandu unu el la organizantoj, kaj ili prizorgu mem la publikigon sur la informtabulo, se la organizanto permesas.

La psalmoj ricevas vastan lokon en ĉantata formo gregoria. Tiu formo de Diservoj estas profunde biblia kaj pro tio tre konvena al ekumena kongreso, kvankam ĝi estas ĉiutage uzata en katolikaj medioj. Ĉiu eklezio alportu siajn riĉaĵojn al la ekumena movado, se ili ne kontraŭas esencajn principojn de aliaj.

La halo (Kolpinghaussaal) estas luita de ni nur kelktage, sed ĉiutage okazas tie niaj komunaj manĝoj. La restoracio estas dumtage ĉiam la libera loko de restado kaj komunikado. Oni rajtas sidi tie sen manĝi aŭ trinki ion.

Al ĉiuj ni deziras agrablan restadon.

 

Adolf Burkhardt                     Bernhard Eichkorn

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

* Dio troviĝas tie, kien oni lin allasas (Rabbi Mondel de Kotzk)

 

* Dekunua ordono: ne igu Dion diri sensencaĵojn, kaj ne atribuu al li malnoblajn ofendiĝojn (Pitigrilli)

 

* Kiam Dio amas, li vokas; kiam li donas, li postulas (L. Sartori)

 

* Dio ne konstruis al ni la pontojn, sed li faris al ni manojn, por ke ni povu ilin konstrui (angla proverbo)

 

* Ofte Dio nin helpas per ne-helpo (Sertillanges)

 

* Iuj homoj de Dio eniras trarompante la vitrojn (L. Veuillot)

 

* Dio scipovas skribi rekte sur linioj malrektaj (anonimulo)

 

* Oni devas senti la manon de Dio sur sia ŝultro, por esti lia mano sur alies ŝultro (Zeissig)

 

* Kia ĉagreno renkonti nefeliĉan oldulon. Ĉiuj maljunuloj devus povi ridi, dissemi saĝecon (G. Arpino)

 

* Maljunaĝo faras pli da faltoj en la spirito ol sur la vizaĝo (Montaigne)

 

* Maljunaĝo estas trista, ne ĉar ĉesas ĝojoj, sed ĉar finiĝas esperoj (J. Paul)

 

* Oni ne estas maljunaj, ĝis la bedaŭroj anstataŭas la revojn (J. Barrymore)

 

* La morto estas nenio por ni. Fakte, kiam ni estas, ĝi ne venis; kiam ĝi venis, ni ne plu estas (Epikuro)

 

* Estas bele, forirante, lasi post si puran postenon (Sinjavski)

 

* La morton oni ne improvizas, oni ĝin meritas per sia tuta vivo (Maksimiliano Kolbe)

 

* Dio estas ĝojo. Tial, antaŭ via hejmo, li pendigis la sunon (Lenge)

 

* Nia sociala doktrino estas la Triunuo (Berdiaev)

 

* Por la kredanto ne ekzistas demandoj. Por la ne-kredanto ne ekzistas respondoj (Rabbi Wolle de Zhitomir)

 

* Iam mi kredis en Dio; nun mi plukredas nur en Dio (G. Thibon)

 

* Tromulte da kristanoj, anstataŭ travivi sian kredon, luigas ĝin al ideologioj aŭ klaĉoj

 

* Mi ne kredas al la homoj, kiuj parolas al aliaj pri sia kredo, precipe por konverti. La kredo ne toleras esti rakontata. Ĝi devas esti travivata. Tiam ĝi disvastiĝas per si mem (Gandhi)

 

al la indekso