Enhavo de Espero Katolika numero 12/1985

al la indekso de jarkolekto 1981-1985

 

 

Sur la kovrilo: Maria kun Jesu-Infano (japana pentraĵo)

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj!

 

Jam Kristnasko venas, Nova jaro aperas... kaj ni plej varmajn bondezirojn al vi sendas.

La lastaj numeroj de EK rimarkinde malfruis, sed espereble ni nun reakiras la ĝustan takton. La malfruon kaŭzis gravaj okupoj, kiuj malebligis kontentigi ĝustatempe la atendojn de la legantaro. Kompense al la malfruoj, tamen, en 1985 nia revuo atingis senprecedencan amplekson!

En ĉi tiu numero oni povas legi, interalie, artikolon de W. Mudrak pri P. Metzger, eminenta figuro en la historio de nia katolika esperantismo, kaj artikolon pri la Atestantoj de Jehovo.

Ĉu necesas insisti, por ke vi reabonu kaj (re)abonigu nian revueton por la Nova Jaro?

Dankon!

La redakcio

al la indekso


 

 

KRISTNASKE

 

Vi fariĝis Infano por la «foraj»

 

En ĉi tiu Kristnasko, Sinjoro,

ni al Vi rekomendas la «forajn»:

la multajn, kiuj estis «proksimaj»,

sed nun ne plu estas tiaj,

ĉar la malfeliĉoj,

la tro multe da veoj de l’ mondo,

forigis ilin disde Vi;

tiujn, kiuj kredas, ke ili Vin trovis,

sed ankoraŭ nescias, ke iun tagon,

iun tagon dolĉegan,

Vi aperis kiel infano sur la tero;

tiujn, kiuj ne konas Vin,

sed Vin serĉas per koro sincera kaj pura.

En ĉi tiu Kristnasko, Sinjoro,

ni ĉefe rekomendas tiujn

- ja milionoj kaj milionoj ili estas surtere -

kiuj estas ateistoj, sen kredo.

Ni ilin al Vi rekomendas por tio,

ke sur la fono de ilia ne malofta bona volo,

trabreĉu radio de Via lumo,

ekbrilu momente la stelo gvidanta,

kaj ili povu trasenti,

almenaŭ dum kelkaj momentoj,

kiom plenas la ĝojo de tiu,

kiu Vin agnoskas kaj amas.

Ni al Vi rekomendas la «forajn», Sinjoro,

ĉar ni scias, ke ĉefe por ili iun tagon

Vi fariĝis infano surtere.

 

Chiara Lubich (el la itala tradukis Battista Cadei)

 

 

KRISTNASKE

 

Agnosku, ho Kristano, vian dignon

 

Ni ĝoju, ĉar hodiaŭ naskiĝis Savanto.

Neniu rajtas malĝoji, ĉar hodiaŭ naskiĝis la Vivo,

kiu forprenas la frukton de morto, kaj nin

ĝojplenigas per promeso de eterna vivo.

 

Neniu restu for de tiu ĉi ĝojo: nia Sinjoro,

la foriganto de morto kaj pekado,

trovis neniun libera de kulpo, sed venis

por doni al ĉiuj tiun liberon.

 

Agnosku, ho kristano, vian dignon,

kaj, jam partoprena en la Dia esenco,

ne plu refalu al la peka maldigno

de antaŭa vivo-maniero.

 

Memoru, ke vi forŝiriĝis

de la potenco de mallumo,

kaj kondukiĝis en la Regnon de Dio.

 

Papo Sankta Leono la Granda

(el la latina tradukis Battista Cadei)

 

al la indekso


 

PACO KAJ KRISTNASKO 1985

 

Ĉu ni povas paroli pri la Paco, okaze de Kristnasko 1985? Ni vidas multajn landojn militantajn unu kontraŭ la alia; en multaj aliaj mankas al la civitanoj plej elementaj kondiĉoj de libereco, la respekto de la bazaj Homaj Rajtoj; en la tuta mondo, estas fabrikataj pli kaj pli multnombraj kaj mortigaj armiloj.

Jen la stranga Novaĵo, ĉiutage renovigata per la Eŭkaristio: «Hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, SAVANTO kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj subite estis, kun la anĝelo, amaso el la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante: Gloro al Dio en la supera Alto, kaj sur la tero PACO, inter la homoj Difavoro» (Luk 2, 11-14).

Kiel akordigi tian optimismon kun la teruraj konstatoj, kiujn ni ĵus prezentis? Tiu, kiu naskiĝis dum la Betlehema Sankta Nokto, estas la Ĉiopova Dio, kiu, kvankam sub la aspekto de malforta bebo, ekpartoprenis la destinon de ĉiu kaj de ĉiuj homoj.

Unue, la destinon de ĉiu unuopa homo: la Vorto, unuigita al tiu homa bebo, alportas al ĉiu el la homoj la personan PACON, kiu (laŭ sankta Aŭgusteno) konsistas el «la sereneco de la spirito, la kvieteco de la animo, la simpleco de la koro, la ligo de la amo, la kunuleco de la karitato». Tio estas la feliĉa sento de paco, kiun Jesuo, la Dio-Homo, donas al ni, ĝis la plej intima profundeco de nia animo. Plie, tiu beata paco, same kiel ĉiu Dia donaco, povas senfine kreski per la Sakramento de la ĉeesto de Kristo, dum nia tuta surtera pilgrimado. Laŭ sankta Paŭlo, tiu kreskado estas la leĝo mem de nia surtera vivo.

Due, la destinon de ĉiuj homoj: la Vorto de Dio, kiu naskiĝis en la Homaro kreita de Li, evidente venis ne por savi nur kelkajn el siaj kreitaĵoj; do ĝi venis por doni sian Pacon ne nur al kelkaj individuoj aŭ al limigitaj kategorioj (eklezioj, rasoj, nacioj...) da homoj, sed al la tuta homaro.

Tamen, preskaŭ 2000 jarojn post la naskiĝo de Kristo, ankoraŭ ne regas la Paco sur la tero! Kial? La neatendita kaj mirinda kaŭzo estas, ke Jesuo ne volis senigi la homojn je ilia libereco de agado. Ili tutsolaj ne povas sukcesi en la pacigo. La Tutpotenculo ne restas izole en sia glora Eterneco. Li malsupreniris sur nian malfeliĉan teron par fariĝi mem la unua, la plej agema Pacfaranto. Respektante nian liberecon, Li afable invitas la homojn esti liaj kunlaborantoj, dum la jarcentoj de la homa historio. Ĉiun matenon, ĉiun tagon, ni konstruas kun Dio, enkarniĝinta en nia estado, la universalan pacon. Per la Sakramenta Signo de la Eŭkaristio, Jesuo ne plu estas nur la iama Savinto, sed la jarcenta daŭra Savanto! Nia esperanta gramatiko helpas nin kompreni la mirindan valoron de la Veno de Jesuo, konstanta Ĉefa Forĝisto de la Paco, kune kun la homoj, liaj elektitaj helpaj forĝistoj. Parolante nian internacian lingvon ni, ĝoje, iom post iom, kune konstruu la Pacon en la personoj, samtempe kaj efike en la tuta mondo. Senlace disvolvigante nian lingvon, ni helpu multajn aliajn homojn agi por la Paco. Niaj kuraĝaj kaj ĝojaj klopodoj estas benataj de Kristo, PRINCO DE LA PACO.

 

P. Louis Bourdon, Francio

 

 al la indekso


 

La eksterordinara Sinodo de la Episkopoj

 

POR PLI EVANGELIECA EKLEZIO

POR PLI BONA MONDO

 

La Sinodo: kio kaj kial?

La dua eksterordinara Sinodo de la Episkopoj (24.11-8.12.1985) ekscitis la scivolon de multaj. Kio estas Sinodo de la Episkopoj? Kio estas Ekumena Koncilio? Kia reciproka rilato estas inter ili? Ni klopodos respondi al ĉi tiuj demandoj.

La Kristana komunumo, aŭ Eklezio, daŭre devas revigliĝi kaj renoviĝi, por esti en ĉiu epoko kaj en ĉiu regiono fidela al Kristo, kaj fariĝi siavice ilo de savo por la aliaj homoj. Al tio celas la animzorgado de la «paŝtistoj», kaj en precipa maniero la Ekumenaj Koncilioj (kunsidoj de la tutmonda Episkoparo). La lasta estis la «Vatikana Dua», lanĉita de Papo Johano la 23-a en 1962 kaj fermita de Paŭlo la 6-a en 1965. Kunvenis en Romon ĉirkaŭ 3.000 Episkopoj, por diskuti kaj interkonsiliĝi pri la plej gravaj flankoj de la kristana vivo. Post tiu evento oni rimarkis novan aktivemon en la katolika vivo, en la ekumena movado, en la sindevigo por justeco kaj paco en la mondo; sed oni konstatis ankaŭ krizojn en la kredo, kompromisoj kun sekularismo, streĉitecojn danĝerajn por la unueco de la Eklezio.

En tia situacio, ĝuste 20 jarojn post la fino de la Ekumena Koncilio, Papo Johano Paŭlo la 2-a kunvenigis Eksterordinaran Sinodon de la Episkopoj, por re-travivi la etoson de la Koncilio, esplori kiel ĝiaj decidoj estis plenumitaj, kaj instigi al ties plua efektivigo.

La Sinodo konsistis el ĉirkaŭ 160 Ĉefepiskopoj kaj Episkopoj, reprezente de la tutmondaj Episkoparaj Konferencoj kaj de la Papa Kurio. Ĉeestis, krome, teologoj kaj reprezentantoj de religiuloj kaj laikoj. Inter ili, la Nobelpremiulino Tereza el Kalkuto, kaj la itala Chiara Lubich, fondintino de la movado «Fajrujoj» (itale: «Focolarini»). Signifoplena ankaŭ la ĉeesto de 10 nekatolikaj eminentuloj, reprezente de la ĉefaj kristanaj konfesioj kaj de la Monda Konsilio de la Eklezioj.

 

La laboroj de la Sinodo

En la unuaj tagoj de la Sinodo, la unuopaj Episkopoj raportis pri lŕ situacio kaj problemaro en siaj respektivaj landoj, koncerne la aplikon de la gvidlinioj de la koncilio. Parolis entute 121 Episkopoj. Poste disformiĝis t.n. «lingvaj rondoj», por diskuti, kion konkrete proponi. Formiĝis naŭ lingvaj, plus unu ekumena rondo. La lingvoj uzataj estis: la angla (2 rondoj), la franca (2), la hispana (2), la itala (1), la germana (1), kaj la latina (unu rondo, el nur 5 Episkopoj!). La ekumenan rondon konsistigis la 10 nekatolikaj observantoj. Ili pretigis komunan dokumenton, kiun legis antaŭ la sinodanoj profesoro Henry Chadwidk, reprezentanto de la Anglikana Komunumo. «Aŭskultante viajn diskutojn - li diris interalie - ni havis la eblecon rememori nian plej gravan komunan heredaĵon. Travivante denove kun vi la etoson de la Dua Vatikana Koncilio, reekbrilis en ni la espero, kiun tiam la Koncilio donis al la observantoj. Kunveninte kun vi en la Sinodo, ni preĝas, antaŭ Dio, ke al ni doniĝu trovi la vojon al tiu unueco kaj kunuleco, kiu baziĝas sur vero kaj amo, kaj ni povu kune partopreni en la mistero de savo».

 

«Mesaĝo al la Popolo de Dio» kaj «Fina Raporto»

La Sinodo aprobis, preskaŭ unuanime, 16-paĝan «Finan Raporton» kaj 3-paĝan «Mesaĝon al la popolo de Dio». La «Fina Raporto» emfazas, ke la Dua Vatikana Koncilio estis pozitiva evento, eĉ se, pro la homa pekemo, foje ĝi estis miskomprenata kaj partece aplikata. Oni do ĝin pristudu kaj plenumu pli diligente.

La «Fina Raporto» pritraktas kelkajn apartajn temojn de la kristana vivo. Rilate la Parolon de Dio, la dokumento emfazas, ke la aŭskultado kaj anoncado de la Dia Parolo estas ĉefdevo de la Eklezio. La anoncantoj, aŭ atestantoj, devas konfirmi la ateston per kohera konduto.

Alia traktita temo, estis la liturgio: «La liturgia renovigo estas la plej videbla frukto de la tuta Koncilio... Ĝi ne devas reduktiĝi al renovigitaj ceremonioj, ritoj kaj tekstoj. La aktiva partopreno en la liturgio konsistas ne nur el eksteraj faroj, sed ĉefe el interna kaj spirita partopreno, el viva, fruktoriĉa partopreno en la Paska mistero de Kristo».

Alia temo: la kunuleco en la Eklezio, kiu estas samtempe unueca kaj plurforma: unueca en la kredo, la sakramentoj, la kunuleco kun la posteulo de Petro; plurforma en la varieco de historio, de ritoj, de disciplino, de lokaj memstaraj Eklezioj, de bazaj komunumoj, kondiĉe ke ĉiuj apliku siajn karismojn en ordo, obeemo kaj amo.

Ni devas strebi al la unueco ne nur de la katolikoj, sed de ĉiuj kristanoj: «Interparolo estas aŭtentika kaj fruktodona, se ĝi prezentas la veron kun amo kaj fideleco al la Eklezio... La kunuleco, kvankam nekompleta, jam vokas ĉiujn al kunlaboro en multspecaj kampoj, kaj tiel ebligas ian komunan ateston de la savodona amo de Dio al la mondo, kiu la Savon bezonas».

Ne estis neglektita la temo de la dialogo kun la nekristanoi, kaj kun la nekredantoj. La katolikoj devas agnoski la spiritajn valorojn, kiuj troviĝas ekster la kristanismo, kaj kredi ke Dio al neniu bona-vola homo rifuzas la savon. La dialogo ne devas kontraŭstari la devon anonci Kriston al ĉiuj popoloj (kp Mat 28,19): Dio povas elekti la dialogon kun nekristanoj kaj kun nekredantoj «kiel vojon por transdoni la plenecon de la graco».

 

Por respondi al la defioj de la nuna epoko

La «Mesaĝo al la popolo de Dio» interalie asertas, ke la Eklezio havas ion por respondi al la gravaj problemoj kaj defioj de la nuna mondo: «ĉu pri defioj je sociala, ekonomia aŭ politika nivelo, kiel ankaŭ pri la nerespekto al la homa vivo, pri la subpremado de la civitanaj kaj religiaj liberoj, pri la malŝato al la familiaj rajtoj, pri la rasa diskriminacio, pri la ekonomia misekvilibro, pri la nesuperebla ŝuld-amaso, pri la problemoj de internacia sekureco, kaj pri la vetkuro al armilaroj plej potencaj kaj plej teruraj».

La fideluloj estas instigataj fariĝi, por ĉiuj viroj kaj virinoj de nia epoko, perantoj de jena mesaĝo: «Ni estas kreitaj ne por la morto, sed por la vivo. Ni ne estas kondamnitaj al disiĝoj kaj militoj, sed vokitaj al frateco kaj paco. La homo estas kreita de Dio ne por malamo kaj malfido, sed por la Dia amo. Al ĉi tiu vokiĝo la homo respondas per la renovigo de sia koro. Por la homaro ekzistas vojo - ĝiajn signojn ni iam vidas - kiu kondukas al la civilizacio de partoprenigo, de solidareco kaj amo: al la nura hom-inda civilizacio. Kun vi ĉiuj ni intencas klopodadi por la efektivigo de la civilizacio de la amo, kiu estas la plano de Dio por la homaro, atende de la alveno de la Di-sinjoro».

Battista Cadei

 

al la indekso


 

PRI LA ATESTANTOJ DE JEHOVO

 

Enkonduko

En EK 6/1985. paĝo 102, mi promesis fari apartan artikolon pri la Jehovaj atestantoj. Jen nun mi plenumas la promeson.

Antaŭ ĉio mi esprimas mian profundan respekton por la atestantoj de Jehovo kiel personoj, kaj por ilia foje admirinda sindonemo.

Tion dirinte, mi klopodos klarigi la profundajn diferencojn inter la katolika doktrino kaj la ilia; kaj el tio evidentiĝos, kial la katoliko tute ne povas akcepti tiun doktrinon.

Kompreneble, per ĉi-sola artikolo ne eblas pritrakti ĉiujn flankojn kaj nuancojn de la problemo...

 

Kiel estiĝis la atestantoj de Jehovo

En 1870 juna Usonano, C.T. Russel, komencis kunvenigi kvin aŭ ses kunulojn, por pristudi la Biblion. Russell estis tiam 18-jara, profesie komercisto, religie adventisto (adventistoj estas protestantoj atendantaj tutbaldaŭan revenon de Jesuo). Tiutempe la juna Russell havis religiajn dubojn; precipe, li ne povis kredi, ke la bona Dio povus kondamni homojn en eterna infero. Tiele, surbaze de libera esploro de la Biblio laŭ la protestantaj principoj, li lanĉis novan sekton, kiu estis parenca kun la adventismo.

 

La doktrino

Unu el la karakterizoj de la jehovismo, estas ke ĉiu adepto devas esti propagandisto. Du homoj, pure vestitaj kaj afablaj, frapetas la pordon de ajna hejmo. Kion ili predikas?

Deirpunkto estas la malbonoj de la nuntempo: milito, perforto, malmoraleco... Laŭ la atestantoj de Jehovo, ĉi tiuj estas la evangeliaj signoj de la tutbaldaŭa fino de ĉi-tiela mondo. Tion ili pretendas pruvi per komplikaj kalkuloj surbaze de la profetoj kaj de Apokalipso (la lasta libro de la Nova Testamento, plena de simbolaj nombroj: 3; 4; 7; 10; 12; au iliaj multobloj). Dio devas nepre esti alvokata per la nomo Jehovo; li havas verajn okulojn kaj orelojn; li ne estas ĉiuloke. Jesuo ne estas vera Dio: antaŭ la enkarniĝo li estis la ĉefangelo Mikaelo. La animoj mortas; la malbonuloj tute detruiĝos; la bonulojn Jehovo rekreos; el ili 144.000 vivos en la ĉielo kaj kun Jesuo kunregos la renovigotan mondon; la aliaj bonuloj (nekalkulebla amaso) vivos feliĉe en la renovigota mondo, kiu fariĝos denove surtera paradizo.

De tempo al tempo la Jehovaj atestantoj estas devigataj kredi novajn revelaciojn. Ĝis 1928 ili celebris la Kristnasko-feston; poste oni deklaris, ke ĝi estas paganaĵo. Ili uzis kiel simbolon la krucon ĝis 1931; poste ili diris, ke ĝi estas diskutinda simbolo; en 1936 ili deklaris, ke Jesuo mortis ne sur kruco, sed sur trunko. En la jaroj 1944 kaj 1945 oni malpermesis la sango-transfuzojn. Ĉi tiuj informoj estas ĉerpitaj el la Jarlibro 1976 de la atestantoj de Jehovo.

Laŭ la atestantoj de Jehovo, ĉio kio estas en la mondo (komerco. politiko, religio) estas sub la regado de Satano. Ĉefe la katolika Eklezio estas la granda Malĉastistino, pri kiu parolas Apokalipso. Laŭ ili, ĝi estas kaŭzo de ĉiuj miskredoj, malmoralaĵoj kaj militoj.

La Jehovaj atestantoj sin prezentas kun la Biblio enmane, por anonci la veron. Sed, ĉu ilia Biblio-uzo estas ĝusta? El serioza esploro rezultas, ke ili mistradukas kaj misinterpretas la Biblion, kaj uzas ĝin partece.

 

Neĝustaj tradukoj de la Biblio

En la Biblio de la Atestantoj de Jehovo konstatiĝis pli ol 100 mistradukoj. Ni mencias kelkajn. Por komparo, ni citas maldekstre la Esperanto-Biblion de la Brita kaj Alilanda Biblio-societo, kaj dekstre mian laŭvortan esperantigon de la Biblio de la Jehovaj atestantoj (legantoj bonvolu rigardi, se eblas, la nacilingvajn tradukojn, ĉiujn faritajn laŭ la angla prototipo):

 

 

Esperanto-Biblio

Atestantoj de Jehovo

1) Gen 2,3

ĉar en ĝi Li ripozis

ĉar en ĝi efektive li ripozas

2) Mat 25,46

en eternan punon

en eternan fortranĉon (angle: cutting-off)

3) Mat 26,26

ĉi tio estas mia korpo

ĉi tio signifas mian korpon

4) Luk 10,16

kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas

kiu vin aŭskultas, tiu aŭskultas (ankaŭ) min

5) Luk 23,43

mi diras al vi: hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo

mi diras al vi hodiaŭ: vi estos kun mi en Paradizo

6) Joh 8,58

antaŭ ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas

antaŭ ol Abraham’ ekestis, mi estis

7) Kol 2,9

la Dieco

la dia eco

8) 2 Tim 1,9

en Kristo Jesuo, antaŭ tempoj eternaj

rilate Jesuon Kriston, antaŭ tempoj longdaŭraj

 

Eble kelkaj legantoj opinias, ke temas pri tradukoj vorte malsamaj, sed enhave samvaloraj. Ni atentigas, ke temas pri subtilaj manipuladoj, kun la celo pruvi la apartajn tezojn de la jehovismo (sed oni ne rajtas ŝanĝi la Biblion, por pruvi siajn dogmojn!).

 

Pri ĉiu el la menciitaj tradukoj, jen mallongaj rimarkoj.

 

1) Gen 2,3 ripozas: laŭ ili la «sabato» de Dio estas 7000-jara kaj ankoraŭ daŭras. Sed la ĝusta traduko estas: ripozis.

2) Mat 25,46 fortranĉo: ili malakceptas la eternan damnon; tial ili ŝanĝas la tradukon.

3) Mat 26,26 signifas: por nei la realan ĉeeston de Jesuo en la Eŭkaristio.

4) Luk 10,16 (ankaŭ): interkrampa aldono, por sengravigi la rolon de la apostoloj kaj de la Eklezio.

5) Luk 2.3.43; ŝanĝo de la interpunkcio, ĉar la Paradizo (surtera!) laŭ ili ankoraŭ ne (re)ekzistas.

6) Joh 8,58 estis: la prezenco subkomprenigas la eternecon de Jesuo... tial ili ĝin anstataŭigis per la preterito.

7) Kol 2,9 dia eco: ili ne volas kredi la «diecon» de Jesuo.

8) 2 Tim 1,9 longdaŭraj: denove por nei la eternecon de Jesuo.

 

            Ofte neĝusta estas ankaŭ ilia traduko de la hebrea nefeŝ, kiu povas signifi «animo», sed, laŭkuntekste, ankaŭ «animalo», «spiro», «kolo». Male, la atestantoj de Jehovo ĉiam tradukas «animo», por subteni sian dogmon, ke la animoj mortas.

 

Neĝusta interpretado de la Biblio

La Jehovaj atestantoj ne agnoskas la literaturajn ĝenrojn: foje ili rigardas kiel realan tion kio estas simbola, kaj inverse. Ekzemple: la 144.000 de Apok 7.4 estas simbolaĵo (12 = la Izraelaj triboj = la apostoloj, multobligite per 12 per 1.000); sed, laŭ ili, estas reale 144.000 homoj. Inverse: la vortoj de Jesuo: «Mia sango estas vera trinkaĵo» (Joh 6,55) laŭ ili estas simbolaĵo, ĉar Jehovo malpermesas trinki sangon.

Ili ne esploras kia estas la kunteksto kaj la intenco de la aŭtoro, sed aplikas arbitre la tekstojn al la nuntempo aŭ al la mondo-fino.

 

Parteca uzo de la Biblio

Ekzemple, ili citas parkere la Biblio-punktojn kiuj parolas pri la homeco de Jesuo, sed ignoras tiujn, kiuj koncernas lian diecon.

Alia ekzemplo: ili citas Eliron 20,4-5 kun la malpermeso fari bildojn, sed ili ignoras Eliron 26,1, kie Dio ordonas fabriki kerubojn por meti sur la arkeo, kaj do kulto-cele.

 

Admono por la katolikoj

Se tia estas la doktrino de la Jehovaj atestantoj, kial ili sukcesas «konverti» katolikojn?

Ni devas konfesi, ke pluraj katolikoj ne konas la kernon de la kristanismo: Jesuo Kristo ununura Savanto; senco de la frateca vivo kaj de la sakramentoj; kono de la Biblio; atendo de la eterna vivo. Multaj katolikoj opinias, ke la kredo tute ne devas enmiksiĝi en la vivon kaj en la negocaferojn. Tial konstatiĝas ĉe ili malamo al la kunhomoj, maljustaĵoj, malmorala seksa kaj geedza vivo, alkoholismo, nenia zorgo por la postmorta vivo.

Por tiuj katolikoj la ĉeesto de la atestantoj de Jehovo estas admono profundigi la konon de la kristanismo kaj igi ties praktikon pli kohereca.

 

Battista Cadei

 

al la indekso


 

PASTRO M. J. METZGER
Pionira ekumenisto pacifisto esperantisto

 

(koncizigita teksto de la prelego

farita dum la Ekumena Esperanto-Kongreso 1985 en Augsburg).

 

 

D-ro Max Josef Metzger

 

Volu pardoni kaj permesi, ke mi nun ne prezentas kvazaŭ akademiecan paroladon, kvazaŭ doktoran disertacion, sed jen raporton; parte laŭ personaj rememoroj, scioj kaj travivaĵoj.

Mi havis la bonŝancon, efektive la gracon, persone koni kaj ŝati d-ron Metzger, kaj esti en rilato kun li dum kelkaj jardekoj, unue en Graz (1923), poste kelkfoje okaze de lia restado en Vieno, kaj fine en Berlino (1941-1942), du jarojn antaŭ lia martira morto.

Ni esperantistoj memoros en 1987 pri la centjara ekzisto de Esperanto, kiu estiĝis en 1887 per la apero de la unua lernolibro. En tiu sama jaro 1887 naskiĝis Max Josef Metzger en Schopfheim (Suda Germanio), kiel filo de instruisto.

Aldone: du jarojn poste (1889) naskiĝis Hitler.

Jam kiel gimnaziano Metzger sin sentis vokita al sacerdoteco. Post studado en Friburgo (Svislando), li revenis al Germanio kaj doktoriĝis pri teologio. En 1911 li estis ordinata katolika pastro. Post mallonga animzorga agado en Mannheim, Karlsruhe, Oberhausen kaj Breisgau, en 1914 li fariĝis divizia paroĥestro en la batalregiono en Francio, de kie li, pro malsaniĝo, jam post unu jaro devis reveni al Germanio. Sed tiu tempo de animzorga «milita servo», kvankam nur mallonga, sufiĉis por fari lin pasia heroldo por paco kaj repaciĝo inter la popoloj.

En 1915 li, kun episkopa permeso, translokiĝis al Graz (Aŭstrio), unue kiel sekretario de «Kath. Kreuzbundnis» («Katolika Krucligo») movado por abstineco fondita de d-ro Johano Ude.

Tamen, Metzger kaj Ude estis tro individue evoluintaj personecoj, tiel ke daŭra proksima kunlaboro ne ŝajnis prospera; do, ili sekve iris ĉiu sian vojon.

En 1917 Metzger invitis al kunlaboro patron Wilhelm Impekhoven (fraton Gottwills). En tiu sama jaro fondiĝis la «Weltfriedensbund vom Weissen Kreuz» («Tutmonda pacligo de la Blanka Kruco»): la blanka kruco en la hostio memorigu al la baptitoj, ke ili estas vokataj al oferpreteco por Kristo. Tiel, unuflanke (laŭ frato Gottwills), manifestiĝis) la Eŭkaristia Reĝeco de Kristo, kies centro estis la festo de la Korpo de Jesuo; kompletige, laŭ Metzger, estu «sociala reĝeco» de Kristo Reĝo. Kristo devas regi ankaŭ tutmonde, en la kulturo, ekonomio kaj politiko; ĝuste laŭ tio, en 1925 estis enkondukata en la katolikan liturgion la festo de Kristo Reĝo.

Je Pentekosto 1917 fondiĝis «Weltfriedenswerk vom Weissen Kreuz» («Tutmonda porpaca asocio de la Blanka Kruco»), kies nomo estis ŝanĝita, en 1920, al «Blanka Kruco, Katolika Interna Misio». En 1918 Metzger verkis la broŝuron «Friede auf Erde» («Paco sur la tero»); tiu traktato - grava, esenca, tamen laŭ la nunaj konsideroj certe ne tro radikala - fariĝis kvazaŭ ĉefa argumento kontraŭ Metzger en 1943, en la proceso kontraŭ li antaŭ la «Popola Tribunalo».

En 1919, estis fondita la «Misia Societo de la Blanka Kruco», simila al ordena komunumo; en 1927, ĝia nomo estis ŝanĝita al «Societo Kristo-Reĝo»; ĝi nun ekzistas kaj agas kiel «Instituto Kristo-Reĝo».

En 1920, Metzger partoprenis en la prepara Konferenco por la Ligo de Nacioj en Bern.

En 1921 li, kiel unua germano, parolis post la mondmilito en Parizo en internacia porpaca kongreso (aldone: komence de 1917, do meze en la unua mondmilito, li verkis porpacan programon en 12 tezoj, kiun li sendis al Papo Benedikto la 15-a. La konata Papo de paco, per dankletero, varme salutis tiun dokumenton).

Permesu jenan prezenton de persona travivaĵo. Je Pasko 1923, en urbo Graz, mi povis veni al d-ro Metzger kaj al Blanka Kruco. Mi estis forte tuŝita kaě entuziasmigita pri la unika kristanfrateca atmosfero tie. Mi tiam havis 17 jarojn, kaj, kiel esperantisto, mi interrilatis kun alia esperantisto, Kaspar Mayr, unu el la unuaj kunlaborantoj de d-ro Metzger.

En sia arda porpaca apostola sento, d-ro Metzger konatiĝis ankaŭ kun Esperanto, ĝin eklernis kaj baldaŭ plene posedis. Sed al li ne sufiĉis esti nur Esperantisto kaj varbi por Esperanto kaj ĝia disvastigo (tiam unua, preskaŭ nura celo de IKUE kaj de ties organo «Espero Katolika»). Lia ideo kaj plano estis, uzi la internacian lingvon kiel ilon, do agi per Esperanto, precipe por paco, la, la paco en Kristo, kaj por ĝenerala internacia katolika kunlaboro (cetere, mi mem fariĝis Esperantisto unuavice pro pacaj celoj). Tiucele fondiĝis Internacio Katolika (IKA) kaj ties organo «Katolika Mondo», kaj, en ĝia konekso, Mondjunularo Katolika (MOKA) kaj ties organo «La juna batalanto», kiun tiam reprezentis kaj prizorgis, ankaŭ redakte, nia malnova samcelano d-ro William Solzbacher (nun en Usono). Al la tiama MOKA ankaŭ apartenis, interalie, la posta ĉefepiskopo de Salzburg, d-ro Eduard Macheiner, mortinta en 1972.

 

 

D-ro William Solzbacher (dekstre), trafita de duonparalizo, nuntempe restadas en Havajo kun siaj familianoj, por tie sekvi intensan kuracadon

 

En 1922 okazis internacia kongreso de IKA en Graz; estis invititaj kaj venis ankaŭ la IKUE-anoj, sed ili ne kontentiĝis, ĉar krom Esperanton oni uzis ankaŭ aliajn lingvojn. Ĉiuokaze la agado de IKA, malgraŭ laŭokazaj diferencoj, estis valora, kaj estu kaj restu konsiderata!

Dume la agado de «La Blanka Kruco» en-Graz, eble ne facile, tamen evoluis; ekzistis tiam ankaŭ filio en Vieno.

En 1928 okazis translokiĝo de la Ĉefsidejo, de Graz al Meitingen apud Augsburg (Germanio), kun transpreno de portrinkula prizorgejo kaj konstruado de la ĉefa sidejo de la «Societo Kristo-Reĝo de la Blanka Kruco», nun «Instituto Kristo-Reĝo».

Interdume estis veninta la ekregado de la Naziisma sistemo en Germanio. Pro malgranda broŝuro («Die Kirche und das neue Deutschland», t.e. «La Eklezio kaj la nova Germanio»), D-ro Metzger estis arestita.

En 1938-39 estis fondata la «Bruderschaft Una Sancta» («Frataro Una Sancta»). Je Pentekosto 1939 okazis en Meitingen la unua «Sankta Konferenco» de la Frataro.

Post la atenco al Hitler, d-ro Metzger estis denove arestita; dum la enaresteja tempo, li skribis signifoplenan leteron al la tiama Papo Pio la 12-a, petante kunvokon de Ĝenerala Koncilio por evangeliaj kaj katolikaj kristanoj.

Jen alia persona travivaĵo. Aŭgusto 1939, Internacia Kongreso de «Societo Kristo-Reĝo» en Ljubljano (Jugoslavio). En aparta kunveno de germanlingvanoj, venintte al la kongreso malgraŭ malfacilaĵoj, d-ro Metzger diris interalie: «Eĉ je la risko esti konsiderata herezulo, mi akcentas, ni devas  atingi, ke ni havos la legaĵojn de la S. Meso en la lingvo de la popolo»: tio 25 jarojn antaŭ la Vatikana Koncilio.

Fine de la Kongreso, oni disiris fratece, dirante «Ĝis revido»; unu monaton poste estiĝis la dua mondmilito.

Revidon mi mem travivis kun d-ro Metzger du jarojn poste en Berlino, kie dume mi estis veninta kiel nelibervola deĵoranto. Unue mi renkontis lin, hazarde, en la subtera fervojo (mi rekonis lin - kvankam li estis en civila vesto - el lia aspekto spirite impresa); poste, ofte en renkontiĝoj, dum kiuj ni tre serioze pritraktis la tragikan situacion de tiuj jaroj (1941-42). Bone mi ankaŭ memoras pri ekumena Diservo (la t.n. antaŭmeso kun Epistolo kaj Evangelio) en januaro 1942; d-ro Metzger kontribuis predike kaj preĝe, kune kun evangelia kunfrato.

D-ro Metzger opiniis, ke en Berlino estas pli facile kaŝiĝi; tamen ne estis sekureco kontraŭ insida spionino, kaŝita agentino de GESTAPO, kiu, sub preteksto de religia intereso kiel «svede-devena protestantino», sukcesis gajni lian fidon. Iutage ŝi anoncis al li, ke iu konato vojaĝos al Svedio kaj povos kunporti mesaĝon por transdono; d-ro Metzger, tute sensuspekte, transdonis al ŝi leteron por la evangelia Episkopo Eidem en Upsalo, skribaĵon celantan servi al porpacaj instigoj.

La tagon poste (la 29-an de junio 1943, feston de la Apostoloj Petro kaj Paŭlo) li estis arestita, en la sidejo de la «Societo Kristo-Reĝo» en la Berlina kvartalo Wedding.

Tiam mi, ne plu en Berlino sed en Bohemio, ricevis leteron de la fratino de d-ro Metzger, kun jena proksimuma enhavo: «Vi certe konis la Buĉiston de Wedding (1). Li ĉiam havis bonan varon. Li estis subite arestita. Ni ne scias la kialon. Sed ni estas en zorgo...».

Mi nun citas laŭ postaj diversaj informoj.

La ĉefa kunsido antaŭ la «Popolkortumo» en Berlino okazis en formo de granda spektakla proceso, sub la prezido de malbonfama kortumestro Roland Freisler. La akuzo tekstis pri «ŝtatperfido» kaj «favorado al la malamiko»; la verdikto estis la morto.

 

Pri la proceso mem oni poste sciis ion, ekz. ke d-ro Metzger, rezignante je defenda advokato kaj sin mem defendante, interalie proklamis pri sia idealo, t.e. pri «Una Sancta»; post tio Freisler, la akuzanto, furioze kriis: «Ĉi tie ekzistas nur unu Una Sancta, kaj tiu estas ni!» (2).

Je la 22-a de oktobro 1943, d-ro Metzger estis translokita al la pundomo por ekzekutotoj en Brandenburg-Gorden. Tie li, per katenitaj manoj, interalie finis traktaton pri la spiritaj fundamentoj de la «Societo Kristo-Reĝo», kaj transdonis ĝin al la pundoma animzorgisto.

Interdume ekleziaj instancoj, ankaŭ laŭscie de Vatikano, klopodis atingi la eviton de la ekzekuto; sed tiu okazis, la 17-an de aprilo 1944.

Sekvu nun, kiel harmonia fino, vortoj de d-ro Metzger mem: «Sinjoro, donacu al mi - al ni ĉiuj - multan humilecon, malegoismon, saĝecon kaj sanktan apostolan amon, por ke ni kapablu iri nian vojon en unueco kaj profundsenca komuneco, je via pli granda gloro!».

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

 

(1) En germana lingvo, «Metzger» signifas «Buĉisto»-n,

(2) Freisler mortis en aprilo 1945, jam fine de la milito, pro bombatako kiu detruis la domon, en kiu li estis prezidanta alian popolkortuman proceson, finiĝontan per mortoverdikto.

 

 

al la indekso


 

KIOM DA MEMBROJ HAVAS ŜI?

 

El Ĉina Popola Respubliko S-ro Petro Kaiz skribis al ni jenan travivaĵon, kiun ni volonte publikigas

 

«La mondo forturnas sin malsimpatie»

 

Iu knabino el Nordoriento de Ĉinio, venkinte ĉiujn malfacilojn, veninte suden, lernante en iu kolegio, elstara je la lernado, atingas altan nivelon; ŝi ja estas mia studentino, kvazaŭ filino.

Ŝi estas treege kompatinda kaj plaĉas al ĉiuj, precipe al mi. La rakonto devas esti ekde la komenco; jen estas ŝia historieto:

«Mi nomiĝas Zhao Hua, 22-jara. Miaj gepatroj naskis min unua infano. Kiel ĝoje al ili! Nekalkuleble! Sed bela floro ne konstante floras.

Kiam mi havis nur du jarojn kaj duonon, jam memludante, mi paŝetis kaj paŝetis ĉien. Iutage, elirinte eksteren sen ies ajn zorgo, mi tiom paŝetis kaj malproksimiĝis, ke fine mi ne konis la vojon hejmenreveni. Vagonaro rapide alveturis. Mi, infano, neniam vidis ĝin, tre interesiĝis, kaj eĉ ĵetiĝis sur la trakon, tute senscia pri la danĝero. Iu bonkorulo, ekvidinte, fulmorapide alkuris, sed, bedaŭirndege, la senindulgaĵo rapidis pli ol la alkuranto. Ve! Li ne ĉirkaŭprenis min; male, li estis puŝita malproksimen de la malbenita ferdrako, kaj tuj perdis la vivon.

Mi kuŝis en sangomakulo kaj sensente. Mi enhospitaliĝis. Miaj famiIianoj vivadis ĉiutage kun larmoj, dum mi, naiva infano, neniel sciis, kio okazis al mi.

Kelkajn jarojn poste, la aliaj najbaraj geknaboj libere kuris tien kaj reen, laŭplaĉe ludis kune, kaj precipe povis viziti elementan lernejon; sed mi tute ne. Mi ploris kaj ploregis: mi volis aliri lernejon, sed kie estis miaj kruroj?

Oni klopodis kontentigi min; tial, poste, mi ankaŭ finis mezlernejon. Sed, malgraŭ mia atingo de plej altaj poentoj en la lernado, neniel oni volis permesi al mi viziti superan mezlernejon. Fine, pro la petego de pluraj soci-flankoj, mi povis diplomitiĝi. Do, poste, ĉu Universitato? Mi ja multfoje sonĝis kaj havis revojn. Klopode kaj penege, sed tute vane.

De tempo al tempo, mi enue kaj vee ĝemspiris vizaĝalĉiele. Mi diris al mi: kion fari? Ĉu tia vivo estas signiforiĉa? Ĉu mi estos ankoraŭ iom feliĉa? Ĉu sur homa mondo oni povas restadi kun ioma plezuro?

Ĉar mi jam ne estis knabineto, kaj eksteraj diversaĵoj reflektiĝis en mia cerbo, tagon post tago mi des pli iĝis pesimisma, kaj eĉ plurfoje mi estus preferinta forlasi ĉi tiun mondon.

Kia forto instigis min vivadi? Nenio! Nur du jarojn poste, mi hazarde kontaktis iun libron, sur kiu oni priskribis, ke iu aŭstro kaj iu svedino, ambaŭ gejunuloj, longe kaj amikece korespondas per lingvo nek aŭstra nek sveda, sed per alia komuna. Tiutempe mi legis la tradukon en ĉina lingvo. Miaj okuloj eklumiĝis, mia kapo ekvekiĝis, kaj tuj mi lernis la lingvon, ne alian ol Esperanton. Mi komencis senti vivoĝuon kaj interesiĝon.

Problemo estas ankoraŭ nesolvita, koncerne Esperanto-Kolegion: ja oni malakceptis min pro mia kripleco. Plezurfajrero, ĵus ekbruletinte, denove estingiĝis.

Tamen, justeco ankoraŭ ne malaperis el la mondo: nun mi lernas en la Esperanto-Kolegio de Hefei, prov. Anhui.

Mia instruisto, s-ro Petro Kaiz, ĉiam konsilas min komuniki kun alilandanoj, kaj precipe kun kriplul(in)oj. Mia instruisto estas katoliko, kaj li ĉiam diras al mi: Di-benon!»

Ĉu Dio benas nur la fidelulojn? Ne, ankaŭ min!.

Karaj legantoj, ĝis nun vi ne scias, kiom da membroj havas ŝi. Mi diru al vi: ŝi havas nur la maldekstran manon. Sed ŝi, tre saĝa, tre lerta kaj sprita, scipovas ne nur skribi bele, sed ankaŭ plekti lanan fadenon kaj maŝinkudri delikate, kaj eĉ superas aliajn ordinarajn plensanulojn.

 

 

F-ino Zhao Hua kaj S-ro Petro Kaiz

 

Nun ŝi deziras scii de tutmondaj korespondantoj, kiel kripluloj vivas, laboras kaj sin amuzas. Kaj ŝi iam diris bone: «Unuiĝu, tutmonda kriplularo! Lasu nin iom servi al la homaro! La mondo ne forturnu sin de ni malsimpatie!».

Petro Z. Kaiz

 

al la indekso