Enhavo de Espero Katolika numero 2/1986

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: Ĉiufoje kiam vi faris tion al unu el ĉi tiuj miaj fratoj plej malgrandaj, ĝin vi faris al Mi (Mat. 25,40). Repertura fotografio

 

historia noto: la fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 


 

STIPENDIOJ

 

Ĉe IKUE estas malfermitaj pluraj fondusoj por specialaj celoj : stipendio «Pentekosto» (por triamonda studento); stipendio «Resurekto» (por pretiĝanto al sacerdoteco); stipendio «Sankta Familio » (por rifuĝinto); stipendio « Senmakula » (por kunlaboranto en la Centra Oficejo); tute nova stipendio «Evangelizado per Esperanto » (por evangelizado, en plej diversaj formoj, pere de Esperanto); fonduso «Vatikana Radio» (por elteni la rimarkindajn elspezojn de la Esperanto-programo de VR); fonduso «Sidejo» (por kovri la mastrumajn kostojn de la Centra Oficejo, kaj por esperata aĉeto de propra sidejo); fonduso «Jubileo»(por elteni la elspezojn ligitajn kun la jubileo de Esperanto, kaj aparte por ebligi la aperigon de «Historio de IKUE»); fonduso «Revuo» (por plibonigi la veston de EK, kaj por ebligi la senpagan sendon de EK al nepagipovaj sed meritaj personoj); fonduso «Misalo» (por kovri la elspezojn ligitajn kun la traduko, reviziado, tajpado kaj eldono de la Esperanto-Meslibro); fonduso « Misia Agado »(por helpo al la Esperantistaj Misiistoj).

 

Lastatempe, ni danke ricevis plurajn malavarajn kontribuojn (Beckers, Boschin, Campobasso, Casey, Duranti, Hoen, Magnani, Pellis ktp). Ni daŭre esperplene atendas aliajn.

 

 al la indekso


 

LA BONA BATALO

 

Batalado. Senperforta. Por bona afero. Kontraŭ si mem. Kontraŭ egoismo. Por fariĝi pli bona. Por plibonigi la mondon. La homa klopodado por la venko de bono kontraŭ malbono estas ofte prezentata sub la figuro de batalo aŭ milito. «Batalu bonan batalon», rekomendas la apostolo Paŭlo (1 Tim 6, 12).

Dum la tempo de Karesmo (t. e. prepara al Pasko-festo), tiu batalado estas proponata sub formo de sobreco kaj de helpo al bezonuloj. Ĝi devas esti ne nur individua strebo, sed kolektiva sindevigo de la kristanaj komunumoj. Por plikonsciigi niajn legantojn pri ĉi-temaj problemoj kaj respondecoj je monda nivelo, ni transskribas la komunan mesaĝon de la italaj misiistoj, titolitan: kontraŭ malsato, malarmu teron kaj ĉielon. Pro siaj personaj travivaĵoj en ĉiuj regionoj de la Tria Mondo, la misiistoj estas tre konsciaj pri ties dramoj.

 

***

 

«… La tri miliardoj kaj 600 milionoj da homoj, kiuj vivas en la Sudo de la mondo (3/4 el la tuta homaro, se inkluzivi Ĉinion) jam nun ŝuldas al la riĉa Nordo ĉirkaŭ 900 miliardojn da usonaj dolaroj, meznombre po preskaŭ 300 dolaroj ĉiu homo, sed en kelkaj regionoj, ekzemple Latinameriko, eĉ po 1.000 dolaroj ĉiu loĝanto. Tio signifas ŝuldon, kiun neniam la popoloj de la Sudo sukcesos elpagi.

La humila kaj simpla popolo tute ne estas respondeca pri la internaciaj ŝuldoj - deklaris la Boliviaj episkopoj per dokumento de 20.10.1984 - ĝi tamen nun pagas fakturon kaj interezojn per malsato, senlaboreco, neelteneblaj malhavoj... Ni rigardas maljusta la starpunkton de la Internacia Banko... Bolivio atendas konkretajn formojn de internacia kunlaboro...».

Sed ŝajnas, ke je internacia nivelo nur «sindefendo» zorgigas, kaj en ties nomo estas forspezata riĉaĵaro laŭ freneza kresĉendo. En 1983 en la mondo oni elspezis, tiucele, ĉirkaŭ 600 miliardojn da dolaroj; nuntempe oni atingis 1.000 miliardojn. Krome, la «kosmospaca ŝildo» - kiun, ŝajne, oni ne volas rezigni - kostos, laŭ la itala sciencisto Antonino Zichichi, 4.000 miliardojn da dolaroj (tio estas, meznombre po mil dolaroj ĉiu mondloĝanto) sen ajna garantio likvidi la «pordefendajn» elspezojn jam nun faratajn. Ĝi do estos la ŝildo de la riĉuloj kontraŭ la malriĉuloj, kies malsato daŭrigos financi nian frenezon. La kapitaloj jam delonge komencas «reflui» el la malriĉa Sudo al la riĉa Nordo: en 1983, ĉirkaŭ 20 miliardoj da dolaroj; en 1984, nur el Latinameriko 60 miliardoj. La sistemo jam nun freneziĝis.

Alprenante la dramecan alvokon de la malriĉuloj de l’ Sudo de la mondo, ni akceptas kaj plulanĉas la ekumenan proponon de «ŝuldopardona jubileo» (kp Lev 25). Venis la momento solene proklami, en ĉiuj Eklezioj, Sanktan Jaron, «Favorjaron de la Eternulo» (Luk 4,19). Jaron en kiu de la malriĉuloj oni postulos nenian pagon pro la ŝuldoj. Kaj tio estu signo kaj komenco de serioza sindevigo esplori kune (Nordo kaj Sudo, Oriento kaj Okcidento) «Novan Internacian Ekonomian (kaj Politikan) Ordon».

Starigi Novan Internacian Ordon ne plu estas utopia propono de poetoj kaj revantoj, sed urĝa kaj drameca neceso; ĉar la aktuala «ordo» nun jam estas skizofrenia, kaj, kiel admonis jam antaŭ 20 jaroj la katolika ekumena Koncilio, ĝi povas tragike konduki la homaron «al momento, en kiu ĝi povos nenian pacon sperti, krom la teruran pacon de morto».

Ĉiu kristano fariĝu, kiel Kristo, profeto (= proparolanto de Dio); kaj ĉiu Eklezia komunumo surprenu, kiel animzorgan prioritaton, la proponon de vivomaniero pli sobra, malpli konsumisma, kiu ebligu al la registaroj alprenon de politikoj subtenaj al tiuj bankoj, kiuj nuligas la ŝuldojn de la malriĉuloj.

Sed super ĉio ni proklamu ideologian malarmadon. Nur se oni senmaskigos la politikajn trompojn, kiuj en Oriento kaj en Okcidento armas la konsciencojn jam antaŭ ol la manojn de la homaro, fariĝos ebla drasta redukto de la armeaj elspezoj kaj efektiva atento pri la dramo de la malriĉuloj.

Kontraŭ malsato, for la armilojn el la tero; kaj ne al ŝildoj supre en la ĉielo.

Patro, pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ni ilin pardonas al la malriĉuloj de la mondo».

 

* * *

 

Ĝis tie la mesaĝo de la italaj misiistoj. Ankaŭ la aliaj artikoloj de ĉi tiu numero plejparte temas pri batalado de sindono kontraŭ egoismo, aŭ, pli ĝenerale, de bono kontraŭ malbono, ĉu temas pri persona Evangelia pripenso (Franco Polimeni), aŭ pri pledo kontraŭ tabakfumado (P. Heroux)...

 

* * *

 

Artikoloj, rimarkoj aŭ eĉ kritikoj de legantoj povas ja helpi al progresigo de nia modesta, paca batalado.

Antaŭdankon!

 

La Redakcio

 

al la indekso


 

 

LA DUA VATIKANA KONCILIO

POR LA UNUECO DE LA KRISTANOJ

 

Enkonduko

 

La neforgesebla Papo Johano la 23-a, kun evangelia klarvidemo, starigis la problemon pri la unueco de la kristanoj, kiel simplan konsekvencon de la volo de Jesuo Kristo mem, nia majstro, kiu preĝis la Patron «por ke ĉiuj estu unu».

La Dua Vatikana Koncilio respondis al tiu postulo per la Dekreto pri Ekumenismo «Unitatis redintegratio» (Restarigo de Unueco).

La Eklezio katolika, t.e. universala, marŝas al ĝia plenumo, sub la agado de la Spirito, por esti «standardo levita super la popoloj».

Ni pritraktos, do, la Dekreton pri Ekumenismo «Unitatis redintegratio» ĉar ĝi estas la miraklo de la Dua Ekumena Vatikana Koncilio.

 

Kio estas ekumenismo?

 

Tempe de pluraj skismoj de Oriento aŭ dum la protestantaj kaj anglikanaj reformacioj, kion sciis la malsupraj tavoloj de la kristana popolo pri kio okazas ĉe altaj instancoj? Nenion. La kredantoj estis aljŭĝitaj al unu aŭ alia konfesio kvazaŭ objektoj. Urĝas, do, ke la kristanoj de la 20-a jarcento, apartenantaj al kiu ajn Eklezio, ekpensu per sia kapo kaj aktivu laŭ propraj konvinkoj.

Teologoj, ekleziuloj, monaĥoj de la kristana Eklezio renkontiĝas kaj interparolas en etoso de reciproka amo. Sendube ili alproksimiĝas, celante al Kristo; tamen, la amaso de la kristana popolo restas apartigita, dum la reakciuloj blokas la unuecon, starigante transverse, sur la vojo, siajn tro tradiciajn teologiajn sistemojn. La ekumenismo stagnas je nivelo de popolamaso. Tamen, ne estas tia la volo de Dio! La Dekreto deklaras, ke la unuiĝo koncernas la tutan Eklezion. La voko de Dio en la signoj de la tempo, kiujn Papo Johano la 23-a kapablis interpreti, estas, ĝenerale, la strebado de la mondo al paco.

La ekumena movado estas aro da aktivecoj kaj iniciatoj por plifortigi la unuecon inter la kristanoj.

 

 

Kelta kruco en Monasterboice, Irlando

 

La Dekreto starigas kvin esencajn starpunktojn por laŭdeva ekumenismo: respekton, dialogon, kunlaboron, komunecan preĝadon kaj reformadon.

Unue, elimini vortojn, juĝojn kaj agadojn, kiuj ne spegulas ĝuste kaj vere la vivstaton de disigitaj fratoj, kaj pro tio igas pli malfacilaj la reciprokajn rilatojn.

Due, aranĝi kongresojn inter la kristanoj el malsimilaj Eklezioj kaj komunaĵoj; dialogi inter fakuloj ĝuste trejnitaj, tiel ke ĉiu el ili plejfunde priskribu la doktrinon de sia Eklezio kaj klare elmontru ties karakterizojn. Fakte, pere de tia dialogo, ĉiuj havigas al si konon plej veran kaj plej justan, kaj prezentadon plej taŭgan de doktrino kaj vivo de la diversaj Eklezioj.

Trie, plej vaste kunlabori kun la alikonfesiaj kristanoj por komuna bono.

Kvare, kune preĝi. Estas permesite kaj dezirinde - emfazas la Dekreto - ke la katolikoj kuniĝu en preĝado kun la apartigitaj fratoj. Tiaj komunaj preĝoj estas plej efika rimedo por elpeti la favoron de unueco, kaj vera esprimo de la kuneco, kiu ankoraŭ interligas la katolikojn kun la apartigitaj fratoj: ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili (Mat 18,20).

Kvine, ĉiuj estu fidelaj al sia propra Eklezio, celante la volon de Kristo, kaj laŭdeve entreprenu, energie, renovigan agadon.

 

Ĉu reformo de la katolika Eklezio?

 

La katolika Eklezio estas katolika, t.e. universala, jam de du miljaroj. Oni do ne rajtas ŝanĝi ĝian kredon. Ankaŭ la Eklezio de Oriento havas la saman kredon, kaj kial ĝi devus ŝanĝiĝi? Sed evidentas, ke tiu katolikeco rezultas fakte fragmenta. Kio do? Unu afero estas deklari, kiel ni faras, ke la Eklezio estas katolika, principe, ke ĝi estas la spirita patrolando de ĉiuj homoj; ke ĝia kredo entenas la tutecon de la Revelacio; kaj alia afero estas konsideri tiun saman Eklezion en ties palpebla realaĵo, nome, en ties historia kaj konkreta esprimo kaj fideleco al la Evangelio:

- en sia konkreta aspekto historia kaj geografia, la Eklezio montras dispecigitan katolikecon;

- en sia fideleco al la Evangelio, ĝi estas markita de la pekoj de siaj anoj, kaj, precipe, de internaj disiĝoj, kaj ĝi estas malriĉigita fare de limigitaj teologiaj vidpunktoj.

Nur pere de plenriĉaj esprimoj de la katolika kredo, tiel kiel oni travivas ĝin en la malsamaj kristanaj Eklezioj, povas manifestiĝi en sia tuta brilego la katolika vizaĝo de la Eklezio.

Pro tio, la konciliaj Patroj petas de ni reformemon laŭ ĉi tiuj starpunktoj: konvertiĝo, plurismo, estimo al aliuloj kaj humileco. Ĉi vortoj estas tute novaj al multaj el ni.

 

Estona preĝejo en Suzdal

 

Unueco sed ne unuformeco

 

Jean Delumeau, en sia libro «Cu kristanismo estas mortonta?», parolas pri postulo de «fundamenta kredo». «Estas tasko - li asertas - de homoj de ĉiu ĝeneracio eltrovi plej taŭgan esprimon de fundamenta kredo, dank’ al kiu la fideluloj de la 20-a jarcento kuniĝos kun tiuj de la praeklezio, kaj la kristanoj de Eŭropo kun siaj fratoj de aliaj kontinentoj. Ekzistas multaj lingvoj, sed ununura mesaĝo».

Delumeau publikigis sian fundamentan kredon nur en la dua eldono de sia libro. Kiu tralegis ĝin, ne povas dubi pri ties ortodokseco. «Mi kredas, ke Jesuo estas Dio fariĝinta homo; mi kredas, ke Li resurektis, kaj ke ambaŭ asertoj konsistigas la esencon de la kristana kredo, kiel diras sankta Paŭlo: ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos (Rom 10,9). Mi kredas je la potenco de la Spirito kaj do de la Sanktega Triunuo».

Yves Conger same esprimiĝis:  «La plej alta aŭtoritato, aŭ, manke de tiu, iu ajn decidokapabla, povus deklari minimumajn kondiĉojn bezonatajn por esti en komuneco. Ĉu necesas trudi ĉion unuforme al la tuta mondo? Ĉu oni povas trudi al apartigita Eklezio, difinon, kiu estis atingita sen ties partopreno, kaj kiu, senplie, ne radikiĝis en la tradicio de tiu Eklezio? Ĉu mi tro antaŭeniras per la fantazio? Mi diras, ke ne, eĉ mi sentas min nesufiĉe kuraĝa. Ofte, ja, mi direktis al mi mem la frazojn eldiritajn de la granda kardinalo Bessarione en la Koncilio de Florenco: «Per kia preteksto ni povus pravigi la rifuzon al kunveno? Kion ni povus respondi al Dio por pravigi nian disiĝon disde niaj fratoj, kiam Kristo, por kunvenigi nin kaj starigi ununuran ŝafaron, malsupreniris el la ĉielo kaj enkarniĝis kaj estis krucumita? Kiel ni pravigus nin fronte al la venontaj generacioj, aŭ pli bone, fronte al niaj nuntempuloj?».

 

Kion ni posedas komune kun la protestantoj?

 

Nek ni, nek niaj disigintaj fratoj, povus returne iri en la tempon. La historio estas senrevena. Ni estas tiuj, kiuj estas: malsimilaj, apartigitaj. Tamen, ĉiu el ni celas la saman Kriston, kaj sopiras al reciproka manpremo.

 

Jen niaj konverĝaj starpunktoj.

Unue: kredo je Kristo, la Sinjoro. Ni havas aliajn kredo-punktojn komunaj kun protestantaj fratoj. Estas konsole memori, ke Lutero, Zvinglio kaj Kalvino, kiel ni, kredis je reala ĉiama virgeco de Maria. Zvinglio konservis la feston de Maria Ĉieleniro. Lutero predikis la Senpekan Koncipitecon, kaj lasis al ni faman kaj signifoplenan klarigon pri la preĝo «Magnificat».

Due: la studado kaj kontemplado de la Sanktaj Skriboj. La ekumena traduko de la Biblio, planita en 1963 kaj kompletigita en 1975 de 120 fakuloj, estas evidenta pruvo, ke la Vorto de Dio unuigas, dum teologioj kaj ideologioj disigas; kaj ĝi estas ankaŭ pruvo de grandega kaj reciproka bona fido, kaj de la Spirito kiu logas ĉe ĉiuj kaj ilin kondukas al unueco.

Trie: la bapto, kiu enkorpigas al Kristo.

Kvare: La ĉeesto de Jesuo Kristo en la Eŭkaristia Pano kaŭ Vino.

Ĝuste ei tio estas la dorno en la flanko de la ekumena movado!

Nur la partoprenado en la Eŭkaristio povos elmontri tian harmoniecon de la kredo kaj tian universalecon de la amo, kiun Kristo volis por sia ununura Eklezio. Hodiaŭ, tamen, la Eŭkaristio estas dolora atesto de disiĝoj! Precipe, la Komunio neniam estas privata devoteco, sed Sakramento, kiun oni ricevas interne de la Eklezio al kiu oni apartenas: Eŭkaristio «sekreta» aŭ «ŝtela» ne estas plu Komunio. En la Sankta Manĝo de la protestantoj ne troviĝas «la natura kaj nedifektita substanco de la Eŭkaristia Mistero».

Kvine: la kristana vivo. Temas pri tio, ke oni vivigu la dialogon per tia spirito de «humileco», kiu malfermos la baritajn pordojn, per komuna preĝado por la «unueco», laŭ la volo de Dio, kaj per la rimedoj, kiujn Dio volas.

 

Komunaj valoroj kun la orientaj ortodoksaj Eklezioj

 

«Ortodoksa» estas greka vorto, kiu signifas «ĝust-kreda». En ĉi tiu senco ankaŭ la katolikoj estas ortodoksaj. Tamen, nomiĝas ortodoksaj tiuj orientaj Eklezioj, kiuj partoprenas en la sama kredo de la katolikoj, sed ne estas en plena kunuleco kun la Sankta Seĝo. La komuneco de kredo estas preskaŭ kompleta.

La Dekreto pri Ekumenismo deklaras: «Estas ankaŭ menciinde, ke de la komenco la orientaj Eklezioj posedas trezoron, el kiu la okcidenta Eklezio multfoje ĉerpis en aferoj de liturgio, en sia spirita tradicio kaj en la jura ordo. Same ne devas esti subtaksita la fakto, ke la fudamentaj dogmoj de la kristana kredo pri la Triunuo kaj pri la Vorto de Dio, enkarniĝinta en la Virgulino Maria, estis difinitaj en Ekumenaj Koncilioj, kiuj okazis en Oriento. Tiuj Eklezioj, por la konservado de ĉi tiu kredo, multe suferadis kaj hodiaŭ plu suferas» (UR, 14).

 

La historia renkonto de la katolika Papo Paŭlo la Sesa kun la ortodoksa ekumena Patriarko Atenagoro la Unua

 

La Dua Vatikana Koncilio trarigardas, poste, la liturgiajn kaj spiritajn riĉojn de la orientanoj: «Pro tio, ke ĉi tiuj Eklezioj ja posedas verajn Sakramentojn malgraŭ sia apartiĝo, antaŭ ĉio - surbaze de la apostola sinsekvado - la sacerdotecon kaj la Eŭkaristion, per kiuj estas interligitaj kun ni ĝis hodiaŭ en tute intima parenceco, iuspece komuneco de diservo, sub taŭgaj cirkonstancoj kaj laŭ aprobo de la eklezia estraro, estas ne nur ebla, sed ankaŭ konsilinda» (UR, 15).

 

Vojo irenda, graco petenda

 

La Dekreto pri ekumenismo estas multe pli ol koncilia teksto: ĝi estas historia vojturno, kiu inaŭguras novan epokon.

Unue: la katolika Eklezio renkontis tiun ortodoksan kaj ĝin ĉirkaŭbrakis; rilate la protestantojn, ĉesis kvar jarcentoj da kontraŭreformacio. Hodiaŭ la katolika Eklezio agnoskas kaj emfazas la sanktajn valorojn, kiuj estas en la ortodokseco kaj en la protestantismo.

Due: paralele, la katolika Eklezio asertas, ke ĝi ne koincidas kun la Regno de Dio, ke ĝi ne estas la perfekta bildo de Kristo, kaj ke ĝi ne starigas sufiĉe la ateston de Dio en la mondo. Fine, ĝi nepre deklaras sian propran reformon: la konvertiĝon de siaj fideluloj.

 

 

 

Trie: la katolika Eklezio ne lokas sin en la centro de la mondo kaj de la kristanaro; ĝi ne fariĝas la centro de renkontiĝo; ĝi ne diras plu: «Venu al mi».

La koro de la mondo kaj centro de la kristanaro estas Jesuo Kristo, kaj ĉiu Eklezio devus alpaŝi al Li, postlasante ĉion, kio ne kongruas kun Li. Estas Jesuo la renkontiĝejo por la kristana unueco. Neniu konas la ĝustan lokon, al kiu la ekumenismo nin kondukas. Neniu rajtas aldoni aliajn kondiĉojn, krom fidelecon al Jesuo Kristo.

 

Konsekvence:

 

«La Sankta Koncilio insiste diras, ke ĉio, kion la membroj de la katolika Eklezio praktikas, progresu kune kun la iniciatoj de la apartigitaj fratoj, sen bari la vojojn de la Providenco kaj sen antaŭfiksi estontajn impulsojn de la Sankta Spirito. Krome, ĝi deklaras sian konvinkon, ke ĉi tiu sankta deziro al la repaciĝo de ĉiuj kristanoj en la unueco de la ununura Eklezio de Kristo superas homajn fortojn kaj kapablojn. Pro tio la Koncilio metas sian tutan esperon en la preĝadon de Kristo por la Eklezio, en la amon de la Patro al ni, kaj en la forton de la Sankta Spirito» (UR, 24).

 

P. Carlos Musazzi

 

al la indekso


 

PREĜO DE TOMASO MORO

 

Tomaso Moro, Kanceliero de la angla reĝo Henriko la Oka, preferis malliberecon kaj morton ol rezigni siajn konsciencajn principojn. Li estis senkapigita en 1535, kaj estas kultata de la katolikoj kiel martiro.

 

 

Donu al mi la gracon, Sinjoro bona

 

1.         Konsideri la mondon kiel nenion

2.         Ankri mian spiriton en vi

3.         Kaj ne ŝvebi laŭ la blovo de la homaj buŝoj

4.         Esti kontenta en soleco

5.         Ne avidi monduman kompanion

6.         Iom post iom, tute elĵeti la mondon

7.         Kaj liberigi mian spiriton el ĝia tuta klopodemo

8.         Ne avidi onidirojn pri iu ajn mondumaĵo

9.         Sed la famo de la mondumaj bagatelaĵoj malplaĉu al mi

10.       Ĝoje pensi pri Dio

11.       Humile peti, ke li helpu min

12.       Apogi min sur la dia konsolo

13.       Aktive ami lin

14.       Koni miajn proprajn malindecon kaj mizeron

15.       Iĝi korhumila kaj milda sub la potenca mano de Dio

16.       Lamenti pri miaj estintaj pekoj

17.       Por puriĝi je ili, pacience suferi malfeliĉon

18.       Ĝoje elporti mian surteran purgatorion

19.       Akcepti kun ĝojo la malfeliĉojn

20.       Marŝi sur la eta vojeto, kiu kondukas al vivo

21.       Porti la krucon kun Kristo

22.       Konservi en memoro la lastan finiĝon

23.       Ĉiam havi antaŭ la okuloj mian morton, kiu senĉese laŭiras min

24.       Ne trakti la morton kiel fremdulinon

25.       Pripensi kaj konsideri la eternan fajron inferan

26.       Preĝi por mia pardono antaŭ ol la Juĝonto alvenos

27.       Ĉiam havi en la menso la pasionon, kiun Kristo por mi suferis

28.       Pro liaj bonfaroj senĉese danki lin

29.       Elaĉeti la tempon, kiun mi perdis

30.       El la vanaj fabeligoj deteni min

31.       Eviti leĝeran gajon kaj malsaĝan ĝojon

32.       Fortranĉi la superfluajn distraĵojn

33.       La perdon de surteraj bienoj, amikoj, libereco, vivo kaj ĉio, rigardi kiel nenion, por gajni Kriston

34.       Konsideri miajn plej grandajn malamikojn kiel miajn plej bonajn amikojn, ĉar la fratoj de Jozefo, neniam estus farintaj al li tiom da bono per siaj amo kaj korinklino, kiom ili faris per siaj malico kaj malamo

35.       Tiuj sentoj devas esti pli dezirataj de ĉiu homo ol la tuta trezoro de ĉiuj princoj kaj reĝoj, kristanaj kaj paganaj, eĉ se ĝi estus tute amasigita kaj arigita en unu sola stako.

 

Trad. A. Frangeul, Francio (el "Moreana", revuo de la Asocio "Amici Thomae Mori" ĉe la Katolika Universitato de Angers, Francio).

 

al la indekso


 

PORMISIAJ ALVOKOJ AL LA JUNULARO

 

Jam finiĝis la Internacia Jaro de la Junularo. Kunvenoj, aranĝoj, ĉiuspecaj iniciatoj karakterizis ĝin. La Eklezio, precipe per la voĉo de sia plej alta reprezentanto, Johano Paŭlo la Dua, invitis senĉese la junularon dediĉi siajn energiojn al la Regno de Dio. Ni volas nun mencii kelkajn alvokojn favore al la misia agado.

En la apostola letero Ad juvenes» ( = al la gejunuloj), la Papo diris:  Mi ripetas la vortojn de Kristo: Preĝu al la mastro de la rikolto, por ke li sendu laboristojn por la rikolto. Ankaŭ vi preĝu, petegu! Kaj se la frukto de ĉi tiu preĝo naskiĝos en via koro, aŭskultu la Majstron dirantan: Sekvu min!».

En la mesaĝo por la Tago de la Vokiĝoj, la Papo diris: «Gejunuloj, Kristo sendas vin. Vi konas la vortojn de Kristo antaŭ lia iro al la Patro: Iru en la tutan mondon kaj anoncu la Evangelion al ĉiu kreitalo. Hodiaŭ li ripetas ĉi tiujn vortojn al multaj el vi. Iru en la unuajn vicojn de tiuj kiuj estas pretaj forlasi sian patrujon por senlima misio. Per via sindona agado Kristo volas atingi la tutan homaron».

En la mesaĝo por la Misia Tago 1985, la Papo diris: «Gejunuloj de la tuta mondo, mi vokas vin per la forto, kiu venas el la vorto de Kristo mem: la estonteco de la Eklezio dependas de vi; la evangelizado de la tero dum la estontaj, jarcentoj dependas de vi».

Dum sia vizito al Luksemburgio, la Papo diris: «La mirinda ekzemplo de la multnombraj luksemburgaj misiistoj stimulas ankaŭ hodiaŭ multajn gejunulojn de ĉi tiu lando sekvi Kriston en ĉi tiu formo tiom necesa al la vivo de la Eklezio».

 

P. Felice Ruaro

 

al la indekso


 

LA 26 MARTIROJ DE NAGASAKI (JAPANIO)

 

La nomo Nagasaki memorigas ne nur la katastrofon okaze de la eksplodo de atoma bombo en aŭgusto 1945, sed ankaŭ la martirigon de Paŭlo Miki kaj de aliaj 25 homoj en februaro 1597. Precize temis pri misiistoj japanaj kaj eŭropaj, kelkaj interpretistoj, du kuracistoj kaj du infanoj. Patro Miki invitis ĉiujn aliajn pardoni kaj preĝi. Ili estis serenaj kaj kantis himnojn al Dio ĝis la morto.

La martiroj de Nagasaki reprezentas ĉiujn martirojn de Malproksima Oriento, kiuj fordonis sian vivon por sia kredo.

 

Felice Ruaro

 

al la indekso


 

 

MALGRAŬ VULKANOJ KAJ ALIAJ FUMANTOJ…

LA ĈIELO HELIĜAS

 

Enkonduko

 

Kion al ni rezervas la estonteco? La homoj esploras la horizontojn proksimajn kaj forajn, por spuri eventualajn signojn de espero meze de 1’ danĝeroj. Oni jam povas fari, aŭ almenaŭ komenci, la bilancon de ĉi tiu jarcento, de ĉi tiu jarmilo, baldaŭ finiĝontaj. Tiel ni povos pli bone prepari la venontajn 21-an jarcenton kaj 3-an jarmilon.

Kapturnaj sociaj renversegoj prepariĝas, ekz. per la genetikaj manipuladoj. Estas afero de ĉiuj, vigli por ke tio ne frakasu abomeninde la homon, kiel povran bestaĉon. Sur la fronto de 1’ narkotaĵoj (maldrastaj kaj pli drastaj), kiuj invadis ĉiujn landojn kaj klasojn, oni eble travidas modestajn, sed pozitivajn ŝanĝojn. Eble oni ekvidas entute vere homajn progresojn, kiuj liberigas unue la personojn, konsekvence la sociojn. En ĉi tiu artikolo ni esploros la aktualajn tendencojn rilate la uzon de la tabako (ni vivas kun ĝi jam pli ol ducent jarojn, kaj ni povas pritaksi ties rezultojn).

 

 

La fumado: konstatoj kaj leĝaj rimedoj

 

Nuntempe la Itala registaro pretigas leĝon pri la uzo de la tabako, sed diversaj aliaj landoj jam faris multnombrajn klopodojn ĉi-sence. Estas rimarkinde, ke en ĉiuj industriaj landoj (kiuj pli facile povas fari statistikojn sufiĉe fidindajn kaji precizajn) estiĝas la intenco limigi la jam nun konatajn fuŝaĵojn de la tabako.

Jen kelkaj signifaj faktoj (konstatoj kaj reagoj):

en Aŭstralio, laŭ la Ministerio pri Sano, la tabako mortigas kvaroble plimulte ol la trafikaj akcidentoj. La Aŭstralianoj ankaŭ kalkulis, ke ĉiu cigaredo averaĝe deprenas de 1’ fumantoj iom pli ol kvin minutojn da vivodaŭro.

En Usono, en Ŝtato Florido, monpuno de 100 dolaroj estas antaŭvidita por homo fumanta publike, kaj ĝis 500 dolaroj por refalulo. La Usonaj virinoj, fumantaj dum gravedo, naskas ĉiujare pli ol 30.000 bebojn, kiuj bezonas specialajn, tre kostajn kuracojn: la federacia registaro, fronte al la fakturaro, sin ĝenas pro tiu ĉi nacia plago.

La Japanoj rigore kalkulis kaj kontrolis la kazon de pluraj centmiloj da virinoj tute ne fumantaj: por tiuj, kies edzo fumas, la proporcio de pulmokancero duoblas kompare kun la virinoj kun nefumanta edzo.

En Federacia Respubliko Germanio, sep milionoj da homoj jam ĉesis fumi; sed per «Monda tago kontraŭ tabako» (17.11.1985), la Ministro pri Sano invitis ĉiujn fumantojn, tute haltigi aŭ multe redukti la kvanton da tabako almenaŭ en tiu tago, por sin ekzerci laŭeble al sendependeco rilate tabakon.

En Italio oni konstatas ke, fumante 20 aŭ pli cigaredojn ĉiutage, oni sin elmetas al la risko de pulmokancero 20-oble pli ofte ol la nefumantoj. Italio preparas novan leĝo-projekton ĉi-koncerne. Verdire, ĝi reprenas kaj ĝisdatigas la leĝon de 1975, ĝis nun ne multe aplikatan, sed kun la volo elturniĝi.

Jen kelkaj punktoj de artikolo aperinta ĉi-teme en la Roma jurnalo “Il Messaggero”, la 17-an de novembro 1985: «Atende ke la nebulego forlasu la ĉielon de niaj urboj, ni klopodu rekonduki iom da pura aero internen de la kvar muroj, kie ni vivas kaj laboras... En la oficejoj, en la kafejoj, en la lernejoj, en la hospitaloj, en la laborlokoj ĝenerale, ne plu estos permesite fumi... sufiĉos la ĉeesto de infano malpli ol 12-jara por transformi privatan domon en lokon malpermesitan al fumantoj». La gepatroj estas energie konsciigitaj pri siaj respondecoj. La monpunoj antaŭviditaj estas averaĝe dekobligotaj kompare kun 1975.

La cigared-paketo devos havi, sur la antaŭa parto kaj tute evidente, indikojn pri la danĝero kaj la toksaj elementoj de la tabako. Sciigo, sed ĉefe averto por tiu, kiu estas kaptonta... buŝplenon da veneno. Ho jes! ĉar la nikotino kaj la gudraj restaĵoj - tio estas pruvita - estas aliancanoj decidigaj por la kanceroj ĉe la pulmo, la pankreato, la urinveziko, la ezofago, kaj favoras la infarkton kaj aliajn kardiovaskulajn malsanojn. En Italio la tabako ĉiujare falĉas minimume 80.000 homvivojn. Kaj ne nur la fumantoj riskas: estas sciate, ke pasivaj fumantoj (tiuj kiuj enspiras polucian aeron) sin elmetas al (preskaŭ) samaj riskoj.

 

 

Ni ne atendu la leĝojn

 

Jen nun, pri ĉi tiuj ŝanĝiĝoj en Italio kaj pli-malpli ĉiuloke, kelkaj konsideroj de homo, kiu vidis sian junan fraton suferi; li ĉesis fumi, sed tro malfrue. Fine de 1975, li diris: «Jen! se mi ne estus fuminta, mi povus aĉeti du domojn, kiel tiu!». Decembre, ĝuste antaŭ Kristnasko, li eniris hospitalon, kaj limtempe de malpli ol 3 monatoj kaj duono, li formortis pro kancero ĉe 1’ pankreato, postlasante la edzinon kun 4 infanaĝaj filoj (la pankreata kancero estas la dualoka kancero de la fumantoj, post tiu pulma). Sed kiu, el la legantoj, ne havas karulon same formortigitan de tiu ĉi malsano?

Antaŭ 40 jaroj, ankoraŭ oni estis senkulpigita pri fumado, ĉar oni ne sciis, kion oni kaŭzas. Nuntempe, post jardekoj da interdiskutoj de medicinistoj (inter kiuj multaj fumantoj), ĉiuj samopinias: la tabako estas tre noca kaj la statistikoj estas teruraj. Kaj ja la amaso de ĉi tiuj konstatoj pripensigis multe da registaroj, kaj komencas ilin elpaŝigi: la budĝeto estas forte tuŝita de la specialaj kuracoj, kaj ofte senefike.

Kiel okazas pri flosanta glacimonto, la videblaj fuŝoj de fumado estas grandegaj; sed nur parte ni povas diveni malsanojn kaj nekalkuleblajn suferojn, por ni kaj niaj najbaroj, tre verŝajne kaŭzitajn en longaj tempoj de la noca agado de 1’ tabako.

En ĉiu lando la tabako mortigas ĉiujare plurajn milojn da homoj: en Italio (kie tamen la fumantoj estas nur 40% kompare kun Britio) almenaŭ 80.000 personoj ĉiujare mortas pro tabako. Tio signifas tri aŭ kvar katastrofojn kiel tiu de la vulkano de Armero en Kolombio, ĉiujare en unu sola lando. La tabakfumoj estas ja pli mortigaj ol ĉiuj mondaj vulkanoj kune. Kaj inter la malrapida morto pro toksiĝo el tabako, kaj etprobabla vulkana eksplodo, la elekto estus facila. Se mi estas libera, mi ne volas ke oni elektu por mi morton fruan, ofte doloregan kaj ĉiam stultan; liberaj homoj volas liberan aeron, tion insiste postulas.

Ja estas ĉagrene vidi ankoraŭ proksimulojn, kiuj sin toksas; oni devas almenaŭ eviti, ke ili toksu tiujn, kiuj vivas najbare.

«Kiel ajn! Se mi ne kraĉas sur homojn, mi ja estas libera kraĉi, kiel mi volas! Kion elpensas Pasteur per siaj mikroboj?». Malaperis tiaj paroloj, kiel ankaŭ la kutimo kraĉi; sed tiel ne estis je la komenco de nia jarcento.

Malrapide, inter multe da polemikoj, da protestoj de 1’ privilegiuloj (de la tabak-industrio) kaj de la enradikintaj fumantoj, la registaroj elpaŝas, por protekti (estas la sama batalado) la arbarojn kaj la homojn, ĉar tio urĝas: la homo atingis tion, ke li venenis eĉ la nubojn. Arbaroj malsanaj, de kie la birdoj forfuĝis, kaj kie la arboj malrapide mortas, estas ne nur en iuj regionoj de Norda Ameriko; nun ili estas ankaŭ en Meza Eŭropo: 50% el la arbaroj de Ĉeĥoslovakio estas viktimoj de la acidaj pluvoj; Svislando, kun 36% da afekciitaj arbaroj, pli kaj pli timas la lavangojn kiuj ne plu estas retenataj de la mortintaj arboj. Niaj urboj konas gravajn problemojn de polucio, kiuj bezonas solvon; sed niaj loĝejoj estas lokoj kiujn oni prioritate devas liberigi de toksiĝo: ne plu temas pri plantoj, sed senpere pri homoj.

Tiun ĉi liberigon de la aero la registaroj ja povas decidi; kaj tiel la ĉielo komencas heliĝi super la mondo, alportante al la homoj iom da espero antaŭ ol redoni al ili pli puran aeron. La leĝoj ne estas la plej grava afero, ĉar jam staras la fakto kun sia pezo de sensencaj homsuferoj: milionoj da homoj stulte ĉiujare spertas morton foje teruran (tute malsaman ol la morto de la aĝuloj, kiuj estingiĝas sataj de tagoj). Homoj vere liberaj kaj konsciaj pri la solidareco de ĉio vivanta en ĉi tiu unueca vilaĝego (civitas orbis, tio estas, tutmonda civito), kiu organiziĝas sur nia unika planedo, por protekti la vivon; sed tiuj homoj ne atendas la leĝojn, por voli spiri libere.

 

P. André Héroux

al la indekso


 

 

TIU MIZERULO ESTIS MI

 

Ni publikigas pensigan artikolon de F. Polimeni. Li mem deklaras: «...mia interpreto de ĉi tiuj aferoj ne estas tiu de oficiala teologio kristana...». Ĉiuokaze, kvankam ni ne akceptas tiun interpreton, ni samopinias je lia atentigo pri la animskua senco de la vortoj de Jesuo.

 

La tuta altega filozofio de Upaniŝadoj, Bramanismo, Zena Budhismo, koncernantaj la identigon de la Mi kun la Vi, de la Mi kun ĉiu aĵo, de Homo kun Dio («Mi-estas-vi», «mi-estas-Dio»), ĉi sublima alĥemiumo de vortoj - cetere merita ĉirkaŭturno kaj meandro de la orienta Vojo al Identiĝo, ĉio ĉi estas superata de la okcidenta formulado, kiun ni havas en Kristanismo, nome ĉe Mateo 25,31-46. Temas pri vorta formulo de nekutima povo, drame ŝokbrila, ĵurnalisme plenplene trafa, kiu atestas parolspecialiĝon, kiu superas la orientan specialiĝon.

La formulo de Jesuo estas ŝajne naiva, sed esence graveda je abismaj profundoj. Ja ofte la evangelia lingvo kvazaŭ trompludas kun vi: subveste de infana simpleco, ĝi malkaŝas terurajn profundegojn.

 

Diras Mateo:

«Kiam la filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn disde la kaproj; kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.

Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: - Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi, mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi -.

Tiam respondos al li la justuloj, dirante: - Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, kaj vin satigis? Aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? Aŭ nuda, kaj vin vestis? Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? -.

Kaj la Reĝo respondos, kaj diros al ili: - Vere, mi diras al vi: ĉiufoje, kiam vi faris tion al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, ĝin vi faris al mi -.

 

 

«Mi estis nuda, kaj vi donis al Mi vestaĵon...» (Mat 25, 36). En la bildo: sankta Marteno donacas duonon de sia mantelo al malriĉulo (bareliefo sur la “Pordego de la Amo” en la Katedralo de Salzburg, Aŭstrio)

 

 

 

 

Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: - For de mi, vi malbenitaj, en la fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min.

Tiam ankaŭ ili respondos, dirante: - Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? -.

Tiam li respondos al ili, dirante: - Vere mi diras al vi: ĉiufoje, kiam vi ne faris tion al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, ĝin vi ne faris al mi -.

Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon».

 Mi ne scias, ĉu iu ekvidis, ke tio laŭas la orientan vojon de identigo Dio-Homaro, kaj ĉu iu ekvidis, ke tio superas ĝin.

Tiu prezento, nome la fakto ke Dio diras: «renkonti almozulon signifas renkonti min», donas enhavon pragmatan, konkretan, ekzistencialan al la maldetala formulo «Amu vian proksimulon kiel vin mem» indikata de Jesuo (Luk 10,27) kiel la dua plej granda ordono (eldirita la unuan fojon de Moseo). Tiuj ĉi du formuloj ne havas la dramecan (teatran) enhavon de la prezento ĉe Mateo 25: «Vi renkontis min: tiu ĉifonulo, tiu malfeliĉulo estis mi! Tiel la esto de Dio dispolveriĝas, inundas la mondon. Ĉi tie estas deklarata, per formo ŝoka, la «mi-estas-vi», «mi-estas-Dio», «Dio-estas ni-ĉiuj», «Dio-estas-la-komunumo». Tiu estas preludo al speco de tutmemismo: se Dio estas la komunumo kaj mi estas Dio, do mi estas la komunumo.

Mateo 25, 31-46 implice diras: «mi estas vi», pro tio ke mi identiĝas kun la almozulo (se mi amas lin, mi «konsumiĝas kun li en la unueco»). Li diras ke mi estas Dio», ĉar la almozulo estas Dio, do Dio estas la komunumo de la almozuloj, la universo de la malfeliĉuloj; sekve Li estas la komunumo de ĉiuj homoj, kiel universo de la mizeruloj, kaj fizike kaj spirite. Pri ili, Li ne  naŭziĝas, sed eĉ alprenas ilian identecon.

Apuda koncepto katolika estas, ke «la tuta Eklezio estas la mistika korpo de Kristo».

Kompreneble, mia interpreto de ĉi tiuj aferoj ne estas tiu de oficiala teologio kristana. Tamen mi opinias ke Kristanismo, kiel popol-amasa religio, ne povas sin peli trans certaj limoj. Ĝi jam faris kuraĝan paŝon per la diigo de Jesuo.

Sed reverante al la mirindega loko de Mateo, ni vidas, ke Okcidento, ŝajne simplanima kaj modesta, grimpas al pintoj pli altaj ol pompe vestita Oriento. La Jesua filozofio, kiu estas juda penso (Jesuo ne intencis elpensi novan religion), konsiderendas mediteranea filozofio. La juda penso naskiĝas kontraste al Oriento, kaj la profetoj admonas «ne sekvi Orienton».

Kia saĝo sin kaŝas sub la kruda krusto de tiu ĉi «malriĉa» stilo de Mateo! Ĝi estas terakota vazo enhavanta valorajn gemojn, flagrajn topazojn. Ofte timigas min la implicoj de tiu evangelia prozo.

Trovi Dion oni povas en iu ajn surstrata svarmo urbega, ĉe ulo montranta siajn stumpojn, ĉifonaĵe ĉirkaŭvolvita sur malpura trotuaro. Tute alia afero ol polurita renkontiĝo kun Dio, kiun spertas budhisma monaĥo, per ĝusta korpa pozicio, ĝusta spirado, ĝusta mensa teniĝo, dum li transcende meditas en sia templa soleco, surpinte de nealirebla monto! Ankaŭ ĉi tio estas laŭdinda. Kiom tamen pli profunda, pli kerna estas la aventuro eldirata per la malkvietigaj, harstarigaj vortoj: «Tiu ĉifonulo, tiu senkrurulo, tiu abismo de mizero, estis mi».

 

Francesco Polimeni

al la indekso


 

INTENCOJ POR FEBRUARO

DE LA “APOSTOLADO DE LA PREĜO”

 

Por ke realiĝu perfekte la repaciĝo interne de la Eklezio kaj inter la homoj.

 

Por ke la kontemplaj ordenoj donu klaran ateston de solidareco kun la Misioj.

 

La nuntempaj homoj tre ŝatas, ke oni manifestu sian kredon kaj siajn principojn per la konkreta atesto de la vivo. Pro tio la Eklezio estas vokita doni ekzemplon de repaciĝo precipe en sia interno, klopodante kvietigi la animojn, moderigi la pasiojn, superi la malkonkordojn, sanigi la vundojn de la animoj, strebante al unueco. Tial ĝi devas esti ĉiam pli komunumo de veraj disĉiploj de Kristo, kiuj klopodas senĉese konvertiĝi kaj pliboniĝi kaj vivi kiel novaj homoj en la Spirito, celante la plenan unuecon de ĉiuj kristanoj, eĉ de ĉiuj homoj. Ni esperantistoj ne devas forgesi, ke la granda revo de Zamenhof estis, ke la homaro fariĝu unu granda familio. La internacia lingvo estis, en lia intenco, la unua vojo al la efektivigo de tiu belega celo.

 

La komunumoj, kiuj dediĉas sin al la meditema vivo, ne devas konsideri sin kiel insulojn an belajn oazojn, sed montri sian solidarecon al ĉiuj aliaj homoj kaj sian zorgon por ke disvastiĝu la Dia Regno, kiu estas regno de vero, de justeco, de amo kaj de paco.

 

Felice Ruaro

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

 

* Homo estas bona, kiam li plibonigas la aliajn (rusa proverbo)

 

* Kiu estas la unua devo de la homo? La respondo estas kurta: esti si mem (Ibsen)

 

* La vivo estas kvazaŭ cepo: oni ĝin senŝeligas tavolon post tavolo, kaj ofte oni ploras (C. Sandberg)

 

* La vivo estas belega romano, kun kelkmiliardo da roluloj (Enzo Biagi)

 

* Ofte la homo kondutas pri la vivo kiel pri la pluvo: li atendas, ke ĝi finiĝu (A. Polgar)

 

* Plej bona uzo de la vivo estas, ĝin apliki por io pli daŭra ol la vivo mem (W. James)

 

* La vivo estas ja tro mallonga. Ne estas do motivo igi ĝin mizera kaj etanima (Nehru)

 

* Se ne eblas konstrui urbon, konstruu koron (kurda proverbo)

 

* Ĝismorte oni lernas vivi (itala proverbo)

 

* Kiam vi naskiĝis, ĉiuj estis kontentaj kaj vi ploris. Vivu tiamaniere ke, kiam vi mortos, ĉiuj ploru kaj vi estu feliĉa (araba proverbo)

 

* Estus bele iun tagon leviĝi kaj ekvidi, ke fine nia vivo dependas de ni (Quino)

 

al la indekso