Enhavo de Espero Katolika numero 3-4/1986

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: Jesuo dum la lasta vespermanĝo

 

historia noto: la fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

NIA PASKO

 Dubo kaj Kredo

Jes: morto kaj vivo, karna febleco kaj spirita fortikeco, dubo kaj kredo, jen estas la dramo de Pasko. Ĉu tio ne jam okazis en la Malnova Testamento, kiam la Israela popolo bedaŭris, ke Dio per Moseo ĝin liberigis el la Egiptuja sklaveco (Eliro 14,11)? Kaj en la Evangelio ni legas, ke Judaso Jesuon perfidis, Petro lin malkonfesis, kaj ĉiuj forfuĝis, kiam la Judoj lin arestis. La admono de Jesuo: «Viglu kaj preĝadu, por ne fali en tenton... la  “spirito” estas preta, sed la “karno” senfortika» (Mar 14,38) restis neaŭskultita, kaj ĉiuj sekvantoj de Jesuo disperdiĝis, kvazaŭ ŝafaro kies paŝtisto estas mort-batita (kp Mat 26,31).

Post la Jesua reviviĝo, la apostoloj kun granda peno reakiris la kredon. La lasta estis Tomaso, kiu, tuŝinte la vundojn de la resurektinta Krucumito, elkriis: «Sinjoro mia kaj Dio mia!» (Joh 20,28). Ekde tiam la apostoloj fariĝis kuraĝoplenaj atestantoj de Jesuo-Sinjoro, ĝis la martiriĝo. Jen la miraklo de Pasko.

 Kio pri ni?

 Eble ankaŭ ni troviĝas en spiritaj situacioj similaj al tiuj de la apostoloj. Ankaŭ ĉe ni alternas dubo kaj kredo, entuziasmo kaj deprimiĝo, kuraĝo kaj timo, klopodado kaj nenifaro...

La travivo de la Paska mistero devus nin helpi superi, kiel faris la apostoloj, la dubojn, kaj (re)akiri kredon pli puran kaj efektivan. Ĉi-cele ni proponas jenan kredkonfeson, kiun ni ĉerpis el misiista revuo:

 MI KREDAS KE DIO

estas Patro de ĉiuj homoj.

 

MI KREDAS KE JESUO KRISTO

estas la nova homo kaj la filo de Dio.

Per Li mi kredas en «Dio de amo».

 

MI KREDAS KE LA SANKTA SPIRITO

estas la animo de la espero.

 

MI KREDAS EN MARIA,

patrino kaj modelo mia kaj de la Eklezio.

 

MI KREDAS EN LA EKLEZIO,

komunaĵo de savo;

mi kredas ke Kristo vivas en mi kaj en ĉiu homo,

ĉefe en la malriĉuloj.

 

MI KREDAS EN LA AMO

kiu pasas tra la kruco;

mi kredas ke la amo estas la forto

kiu ŝanĝas la ŝtonajn homojn en karnajn.

 

MI KREDAS EN LA PARDONO

de Dio kaj de la fratoj, kaj mi kredas, ke la Eklezio

ricevis de Kristo la potencon pardoni la pekojn,

tio estas, rekunigi la homojn

kun Dio kaj inter si.

 

MI KREDAS EN LA EŬKARISTIO,

en kiu Dio ĉeestiĝas inter ni,

por marŝi ĉe nia flanko, por esti signo de nia amo.

 

MI KREDAS EN LA PREĜADO

kiel persona renkonto kun Dio.

 

MI KREDAS EN LA HOMO,

en ties rajtoj kaj devoj;

mi kredas en la libero kaj la vero,

en la justeco, la egaleco kaj frateco de ĉiuj.

 

MI KREDAS EN LA PACO

por kiu mi min devigas klopodi ĉiuforte.

 

MI KREDAS EN LA VIVO

kiun Dio al mi donis laŭ la bildo de sia vivo,

kaj kiun Kristo elaĉetis;

mi kredas, ke la vivo ĉiam indas esti travivata,

eĉ en ties momentoj malfacilaj.

 

MI KREDAS KE LA VIVO ESTAS ETERNA

ĉar Kristo, por mi mortinta, reviviĝis, por ne plu morti.

 

MI KREDAS EN NOVAJ ĈIELOJ KAJ NOVA TERO

kiujn Dio al ni preparis kaj promesis

kaj kiujn ni estas vokitaj konstruadi kune kun Li;

mi kredas en la vivo-ĝojo, kaj en la frata servo.

 

«En la nomo de la Patro

kaj de la Filo

kaj de la Sankta Spirito»

Amen!»

 

 al la indekso


 

GOLGOTO-STACIOJ

(Je la morto de mia amiko)

 

Unua stacio: Pilato kondamnas Jesuon je morto.

 

Hodiaŭ li fine eksciis. Aŭ bedaŭrinde..., jam delonge li konjektis, sed ĝis nun li nur ludis per la penso. Lia konstanta kuracisto diris nenion. Eĉ ne la privata medicina profesoro. Sed li vidis la kuracistan atestilon. Karcinomo... Unue li pensis sian vidon vibri. Li faris demandon. La kuracisto momenton rigide alrigardis lin. Kiom da tempo ankoraŭ? Eble unu jaro?!

 

 

Georges Rouault (1871-1958): Ecce Homo

Ŝtata Galerio de Stutgarto, F.R. Germanio

 

Dua stacio: Jesuo surŝultrigas la krucon.

 

Silenti. Hejme. Laborloke. Li devus ion malkaŝi. Kiel stranga estas lia kutima vivo. Iam ĝi faris al li multe da ĝojo. Ĝi protektis lin. Nun? Nun ĉio estas sensenca. «Jes, ĉi-vespere mi parolos pri mi» li pensis. Posttagmeze hazarde trafis liamane Kempis: La imitado de Kristo. Tamen li ne parolis.

 

Tria stacio: Jesuo la unuan fojon terenfalas kun la kruco.

 

Hodiaŭ li devis ĉesigi la laboron dum kelke da tempo. Li malbonfartiĝis. Kapturniĝis. Tio ne daŭris longtempe, kiel rapide ĝi venis, tiel rapide ĝi forpasis. La laborkunuloj miris. Lia estro ŝerce parolis. «Eble pro la biero... ». Li konsente silentis kaj ridetis.

 

Kvara stacio: Jesuo renkontiĝas kun sia patrino.

 

Dimanĉon posttagmeze li estis kun la familio ĉe sia patrino. La vetero estis agrable bela, printempa. Ankaŭ la infanoj iris kun li. Ili gaje ludis, distriĝis. Interparolado. Trinkado de vino. Por momento li restis sola kun sia patrino en la somera kuirejo. «Patrino mia, mi ŝatus ion diri». «Mi komprenas vin, mia filo. Ĉu mi ne transloĝiĝu por iom da tempo ĉe vin? Via patro povos esti ankaŭ sola hejme». Li ne respondis. Adiaŭo. Lia patrino premis al li la manon. Nekomprenebla, energiplena forto radiis el la maljuna mano.

 

Kvina stacio: Simono Kirenea helpas al Jesuo.

 

Post la laborfino hazarde li renkontiĝis kun sia eksĉefo. Tiu invitis lin. Li hezite akceptis la inviton. Silenta posttagmezo en la kafejeto, la odoro de nigra kafo. Li tre konsterniĝis, poste nevole demandis: «Ĉefo, al vi oni jam faris similan operacion». «Jen, vi vidas. Mi proponas al vi. Ne hezitu».

 

Sesa stacio: Veronika etendas tukon al Jesuo.

 

La infanoj jam dormis en la alia ĉambro. Li ĉion rakontis al sia edzino. Li atendis ŝian konsterniĝon. La retenitan, singultan ploradon. La hororiĝon. Anstataŭ tio nur silento. Dum kvarona horo - eble pli longe. La silento estis jam doloriga. Lia edzino altiris al si lian kapon kaj ĉirkaŭprenis lin. «Mi amas vin» - ŝi diris mallaŭte.

 

 

Sepa stacio: Jesuo la duan fojon terenfalas kun la kruco.

 

Hodiaŭ li estis deklarita malsanulo kaj li ne devis labori plu. Ĉiusemajne trifoje vizitas lin la flegistino por injekti lin. Kiam ĉiuj foriris dehejme, li malfermis la fenestron, ŝaltis la radion kaj lavis la telerojn en la kuirejo.

 

Oka stacio: Jesuo konsolas la plorantajn virinojn.

 

Li havis sian nomtagon. La parencoj vizitis lin. Iele ili sciiĝis pri lia malsano. Kuraĝigoj. Spritaĵoj. Hipokrito. Kompato. Li forlasis ilin kaj sola sidis en la kuirejo. Li legis ĵurnalon.

 

Naŭa stacio: Jesuo la trian fojon terenfalas.

 

Li estas sola.

 

Deka stacio: Jesuo estas senvestigita.

 

La tago de la operacio. Li kuŝas nuda. Oni nun ŝmiras per jodoformo la haŭton. El la preparejo trafiltriĝas mallaŭta rido kaj vortoj de interparolado. Ĉio havas blankan kaj verdan kolorojn. Oni faras la transfuzon. Li aŭdas ĉiam de pli malproksime la tintadon de la instrumentoj tuŝfrapantaj al la vitroplato.

 

Dekunua stacio: Jesuo estas najlita sur la krucon

 

En la ĉambro de la sekcio por la gravaj malsanuloj. Li estas alligita al la lito. Foj-foje li rekonsciiĝas. Hodiaŭ estis permesite, ke ankaŭ la infanoj lin vizitu. La pli granda ektimis. «Paĉjo, kion oni faris al vi?» - li demandis. La pli malgranda puŝadis sian lud-aŭton sur la planko. Li haltis ĉe unu piedo de la lito. Li suprenrigardis. «Paĉjo, ni ludos, ĉu ne?». «Jes, mia fileto» - li diris kaj provas rideti. Fine fermiĝas la pordo. El la okuloj du salaj larmogutoj fluetas sur liajn sekajn lipojn.

 

Dekdua stacio: Jesuo mortas sur la kruco.

 

Lia patrino transloĝiĝis al la edzino pro la infanoj. La du virinoj repaciĝis. Eble nun la unuan fojon sincere. La aranĝo de la funebra ceremonio, dissendo de la funebraj anonciloj. «Infanoj, hodiaŭ vi ne iros en la lernejon, ĉar... ». Atestilo pri iliaj malĉeestoj por la lernejo.

 

 

Donatello (1386-1466): Krucumito (detalo)

Florenco (Italio), Baziliko S. Kruco

 

Dektria stacio: Jesuo estas deprenita el la kruco kaj transdonita al la patrino.

 

Lia patrino staras antaŭ la konstruajo apud la kremaciejo. «Dissekcejo» - komunikas la jam apenaŭ legebla surskribo. «La redono de la vestoj ĉe la alia pordo» - anoncas la dua surskribo. «Fumado estas malpermesata» - finas la dialogon la tria.

 

Dekkvara stacio: la korpo de Jesuo estas entombigita.

 

Urno. La pli granda filo en la junaĝa vesto de la patro. Marmortabulo. Li vivis 45 jarojn.

 

Dekkvina stacio.

 

Sentempo. En la gloro de la sufero.

 

Peter Sipos; el la hungara tradukis S.N.

 

al la indekso


 

 

Johano Paŭlo la Dua en Hindio, 1-10 februaro 1986

 

DIALOGO POR UNUECO - POR SERVO AL LA HOMARO

 

Krom la katolikoj, pluraj centmiloj da alikredanoj iris vidi la Papon dum lia dektaga vizito tra Hindio en la pasinta februaro. Al ili Johano Paŭlo la Dua emfazis la urĝon de kunlaboro por plibonigo de la mondo:

«En la hodiaŭa mondo postulatas, ke ĉiuj religioj kunlaboru por la afero de la homaro, kaj ke ili tion faru laŭ la spirita dimensio de la homo. Hodiaŭ ni, kiel Hinduoj, Islamanoj, Sikoj, Budhanoj, Ĝainoj, Parsioj kaj Kristanoj unuiĝas en frateca amo, por tion aserti per nia ĉeesto mem». (Delhi 2-2-1986).

La vojo al unueco estas irebla nur per sincera kaj lojala interparolo:

«La dialogo inter membroj de diversaj religioj pliigas kaj profundigas la reciprokan respekton kaj malfermas la vojon al rilatoj fundamentaj por la solvo de la problemoj de la homa suferado. La dialogo antaŭsupozas respekton kaj malfermitecon al alies opinioj, povas akceli la unuiĝon kaj la sindevigon por ĉi tiu nobla afero. Krome, la sperto de la dialogo donas senton de solidareco kaj kuraĝo por superi la barilojn kaj malfacilojn en la tasko konstrui la Nacion. Sen dialogo la bariloj de antaŭjuĝo, misfido kaj miskompreno ne povas efektive likvidiĝi. Per dialogo ĉiu el la partiaĵoj faras honestan provon zorgi pri la komunaj viv-problemoj, kaj ricevas kuraĝigon akcepti la defion serĉi la veron kaj strebi al la bono. La sperto de sufero, sintrompo, seniluziiĝo, konflikto transformiĝas el signoj de fiasko kaj frakaso al ĉeokazoj por progreso en amikeco kaj fidemo.

 

Papo Johano Paŭlo la Dua kaj la Dalai-Lamao

 

Papo Johano Paŭlo la Dua interparolas kun reprezentanto de nekristana religio

 

Plue: la dialogo estas rimedo por serĉi la veron kaj partoprenigi en ĝi la aliajn. Ĉar la vero estas lumo, novigo, forto...» (Madras 5-2-1986).

Johano Paŭlo la Dua menciis plurfoje la Hindajn saĝulojn, ekzemple la poeton Tagore kaj la apostolon de ahimso (= senperforto), Mahatma Gandhi. De Tagore li citis interalie jenan poemon:

Kie la menso estas sentima, kaj oni iras levit-kape;

kie la scio estas libera;

kie la mondo ne estas disfragmentita

per striktaj hejmo-vandoj;

kie la vortoj fontas el la profundo de la vero;

kie senlaca luktado etendas la manojn al perfekteco;

kie la klara fluado de la racio ne vojeraris

en la senviva sablo-dezerto de mortaj rutinoj;

kie la menson Vi gvidas antaŭen

al pensoj kaj agoj pli kaj pli vastaj;

en tiu regno de libero, ho Patro, vekiĝu mia lando.

(Delhi 1-2-1986)

 

Sed la plejmulte citita estis Gandhi, la patro de la Hinda nacio. Ĉe lia tombo-monumento en Delhi, la Papo interalie deklaris:

«Hodiaŭ ni ankoraŭ aŭdas lin (t.e. Gandhi) petegi la mondon:

Venku malamon per amo,

mensogon per vero,

perforton per sufero.

Ke Dio - konkludis Johano Paŭlo la Dua - nin gvidu kaj benu, dum ni klopodas iradi kune, mane-ĉe-mane, kaj kune konstrui mondon de paco!» (Delhi 1-2-1986).

Fakte, nur el sincera dialogo kaj efektiva klopodo por unueco povos naskiĝi «mondo de paco» aŭ, kiel diris Paŭlo la Sesa, «civilizacio de amo».

 

(kompilis B.C.)

 

Papo Johano Paŭlo la Dua vizite en unu el la domoj de Patrino Tereza en Kalkuto

 

 

al la indekso


 

OTTO SCHIMEK, T.E. LA FORTO KIU UNUIGAS

 

De kelkaj jaroj atenton de multaj homoj altiras tombo troviĝanta en tombejo de Machovo, vilaĝo inter Tarnów kaj Dębica. Tien alvenas pilgrimuloj ofte malesperantaj kun petoj de protekto. Sur tombejfoto vidiĝas knabo vestita en uniformo kun faŝista «korniko» tre malestimata en Pollando. Kaj certe kiel okupanto li ne povus kalkuli je kompato, tamen... historio de lia vivo kaj morto disvastiĝas. Sur tombejplato legiĝas la kialo de lia famo: «Otto Schimek mortigita... ĉar li rifuzis pafadi al polaj civitanoj». Por nacioj kiujn dividas dolora pasinteco, li estas Patrono de unuiĝo kaj konkordo.

 

Apud lazura... mizera Danubo

 

Otto Schimek naskiĝis la 5-an Majo de 1925-a en plej malriĉa kvartalo de Vieno. Li estis dektria infano en la familio, lia patro estis seruristo, kaj lia patrino laboris kiel domhelpantino, poste kiel kudristino. La patro frue lasis orfa la familion, kaj la tuta ŝarĝo de vivoteno falis sur la patrinon. Poste, malgraŭ denova edziniĝo de l’ patrino, ĝia ekonomia stato ne pliboniĝis.

La infanoj rapide konis vivon en mizero, eĉ malgranda Otto estis devigata labori por vivteni sin. Li domvagadis vendante kudromaŝinojn. Por gajni monon li ne finis bazan lernejon, sed transiĝis al profesilernejo, kie lernado daŭris nur tri tagojn semajne. Li malzorgis lernadon kaj estis taksata lernanto malmulte kapabla. Otto ne distingis sin per io ajn, sed estis en li io kio altiris atenton, eble tio estis lia alta kaj svelta silueto, pro kiu hejme li estis nomata «granda Otto». Li ankaŭ ne distingis sin inter samaĝuloj per pieco, kvankam li estis religiema, precipe ŝatanta devotecon al Dipatrino. El hejmo kaj preĝejo li memoris ĉi tiun veron: «Oni devas aŭdi Dion pli ol homojn, kaj Dion aŭdas tiu, kiu aŭskultas sian konsciencon; kaj perfidas Dion kaj sin mem tiu, kiu perfidas sian konsciencon». Tio ĉi estis lia filozofio, firmigita per spiritforto kaj fera volo, kaj ĝi alkondukis lin al heroeco.

 

Civitano de Granda Germanio

 

En marto 1938-a Aŭstrio estis enkorpigita al Germania Regno kaj Otto fariĝis civitano de Granda Germano. Tutgermana koncepto de «mondkonkeranto» ne flamigis imagopovon de Otto. Al li estis fremdaj aranĝoj de Hitler-junularo, des pli ke li konvinkiĝis ke la milito estas maljusta. Liajn pacistajn konceptojn konis bone liaj najbaroj, kiuj tre kompatis lin, kiam li foriris al militservo. Ili sciis, ke tiu idealismoplena knabo estas premota per soldata uniformo. Ili ne supozis, ke lia idealismo povas esti pli forta ol Befehl ( = ordono).

En 1942 Otto aniĝis al Wehrmacht (= Germana Armco). Malgraŭ interna rezisto li devas surmeti soldatuniformon, sed li promesas ne malpurigi siajn manojn per sango. Tion ĉi li klarigis post du jaroj de servo, kiam dum feriado li tion ĉi konfesis al sia patrino. Li ne volis pafi eĉ kontraŭ soldatojn. Li estis ŝatata de kolegoj, kaj longe ĉio estis en ordo malgraŭ ke li preterpafadis. Tamen, dum bataloj en Jugoslavio ĉefoficiro ricevis denuncon, ke simpla soldato malpafas, kaj decidis konstati la fakton. Otto efektive ne pafadis: kiam el brulanta domo elfuĝis virino kun infano, li pretekstis difektiĝon de pafilo. De oficiro li ricevis alian, sed tiam li rekte rifuzis pafi.

 

Fidela al si mem

Schimekon oni malliberigis en karcero de Klodzk, sed lia familio faris ĉion por lin liberigi. Fine ĝi sukcesis elaĉeti lin. Kelktagaj ferioj permesis al li renkontiĝi kun la familio en Vieno... lastafoje. Nova ordono direktis lin al 544a divizio de grenadistoj, en regiono de Pilzno apud Tarnów. Oni sciis pri li, kaj ĉe unua okazo oni destinis lin al plotono por ekzekuto de Poloj. Otto ne nur rifuzis plenumon de pafordono, sed provis deturni la oficiron de tiu ĉi ago. Tio ĉi estis neaŭdita malsubordigo en germana kaj... aliaj militarmeoj. Li asertis, ke li estas kristano, kaj ke lia konscienco ne povas konsenti al pafado. Li pagis tion per torturo kaj rearestigo. Estroj provas «eduki» lin aŭ simple «rompi» lin morale. Li decidis fuĝi kaj direktis sin al Vieno, sed sur limo de Ĉeĥio kaj Moravio estis kaptita. Li denove sin trovis en Pilzna malliberejo, kie, batite, li ricevis ŝancon de «rehonoriĝo». Sed Otto, destinite al ekzekutplotono, rifuzas pafi. Ĉu li ne dubadis? Ja pluraj maljunaj, pli longe batalantaj kamaradoj ne havis dubojn, eĉ pastro al ili ne riproĉis, kvazaŭ eĉ... akceptis. Sed Otto estis certa, ke li pravas, kaj ne cedis. Ni ne scias tamen, ĉu li ne ŝanceliĝis en konscienco, ĉu li ne timis fali. Schimek ekstaris antaŭ kampjuĝejo, ŝajnas en Klodzk, kaj ricevis mortverdikton. Oni diras, ke la konduto de Otto ege impresis la juĝantojn, sed malgraŭ tio ili ne povis ŝanĝi siajn principojn kaj kondamnis lin al morto. Se juĝistoj de kampjuĝo havis dubojn, tamen ĉefa Estrejo en Berlino konfirmis mortpunon: «Tuj pafi kaj enfosi kiel hundon».

 

Oni ne povas mortigi la spiriton

 

Frumatene la 14an de novembro 1944a deknaŭjaraĝa Otto Schimek estis pafmortigita. Ĉefoficiro mortiginta la kondamniton per t.n. «finpafo» substrekis, ke Schimek estis ekzekutita pro malkuraĝo kontraŭ malamikoj. Laŭ Berlina ordono lia korpo estis ĵetita en fosaĵon. Kaj post insista petado de lia patrino, la korpo estis elterigita kaj transportita al tombejo en Machovo.

Schimek antaŭ ekzekuto rifuzis pekkonfeson, li tamen prenis Komunion. Letero, kiun li skribis kelkajn horojn antaŭ la morto, ne lasas dubojn pri lia animstato. Li adresis la leteron rekte al frato, anstataŭ al patrino, ĉar li timis ke tio ĉi estos tro dolora frapo al ŝi, kaj preferis ke li preparu ŝin al la informo. Vortoj kiujn li skribis estas kortuŝa atesto, ke li konscie decidis sin al morto anstataŭ kondamni sian konsciencon per rompo de la ordono: Ne mortigu!

«Amata Rudolfoĉjo, mi salutas Cin kaj ankaŭ Patrinon, Freda, Mina, Rosa, Mitzia, Ilza, Fredlo, Mulero, onklon P. (nelegeble), onklinon Mina, onklinon Polda, lastafoje, ĉar hodiaŭ mi foriras al Dio en ĉielo, kie jam atendas min patro. Iam, ĉe la resurekto, ni ĉiuj vidos nin kune en ĉielo. Antaŭ ĉio mi dankas al mia Patrino pro ĉia bono kiun ŝi faris al mi. Dio en ĉielo rekompencos ĉion al Patrino. Sekve mi dankas al Freda, ke tiom da bono ŝi faris al mi. Mi tre amis ŝin, ŝi estis al mi kiel patrino. Ankaŭ al Mina mi dankas kore pro ĉia laboro kaj bono farita al mi. Al Roza mi estas ankaŭ dankema pro ĉia bono, kiun ŝi faris al mi, ankaŭ al sinjoro Muller, onklo P., onklino Mina, kaj onklino Polda pro ĉia bona farita al mi.

«Nun, amata Rudolfoĉjo, mi finas la leteron. Dio gardu Vin por ke Vi ĉiuj atingu min en ĉielo. Mi bondeziras al Ci, tutkore, Via amata, granda frato Otto Schimek. Ne ploru, mi iras feliĉa al patrujo. Ankoraŭfoje mi bondeziras al ĉiuj... Dio favoru Vin per paco kaj al mi donu feliĉan ĉieleniron. Mi scias ke ĉiuokaze mi estos en manoj de Dio. Li aranĝos kaj finos konvene la aferon. Mia afero estas eksplikota al homaro iom poste, povas esti en pli bona vivo. Mi estas en paca sento. Kion mi perdos? Nenion, nur mizeran korpon. La animon oni ne povas mortigi. Kia espero!».

Sur marĝeno li alskribis «Estis kun mi pastro, li preĝis kun mi kaj ĉeestis kun mi en mia lasta vojo».

Tiu ĉi impresa letero ne klarigas la sorton de Otto, certe la kondamnito ne povis ĝin skribi mem kaŭze de militcenzuro, sed volis ke la skribo atingu hejmon. Lia familio longe ne konis veron, kvankam la patrino povis supozi ke vero estas alia ol seka oficiala letero informanta ke ŝia filo mortis dum batalo kun partizanoj. El konfidencaj informoj ili eksciis pri ekzekuto, kaj pere de Viena komandejo ricevis entombigopermeson en katolika tombejo. En tio ĉi helpis skriba laŭdo kiun ricevis Schimek iam antaŭe. Laŭ sugestoj faritaj al familio la laŭdo povus eĉ savi Otton de morto. Ni ne havas sciigojn, ke li apelacius al la laŭdo. Post 25 jaroj, pli aĝa fratino de Schimek, Freda Kujal el Vieno, retrovis la tombon de la heroa soldato, irante laŭ informoj de kolego kaj atestanto de lastaj minutoj de Otto. Komence ŝi pensis pri elteriĝo, sed fine ŝi pravigis la Machovajn loĝantojn, dirantajn: «Li mortis pro ni, li kuŝu ĉe ni».

 

Tombo en Machovo

 

La armea kodo donis al oficiroj rajton de «apelacio al konscienco», sed por simplaj soldatoj ĝi rekomendis blindan obeon al ordonoj de estroj. La soldato ne havis rajton havi konsciencon, li devis esti ilo de ordonoj de ĉiaspeca Führer (= Gvidanto). Tamen Schimek agis kontraŭ tradicio kaj leĝo, kontraŭ ĉirkaŭaĵo, li iĝis nekorekta idealisto kaj revulo «fanatikulo de konscienco».

Oni bedaŭru ke tiel multaj aliaj agis kontraŭ konscienco.

Kiam ni kliniĝas super la tombo de Otto, nin timigas fakto ke kolegoj de li kaj eĉ pastro ne malkaŝis sin - malgraŭ publikaj apelacioj.

Ke la tombejo kaŝas en si ekzemplon de heroismo atestas enskribo en memorlibro en tiea paroko: «Mi omaĝas al Ci, Otto. Mi estas nun soldato kaj estante sur Via loko, mi volus fari la samon kiel Vi».

Episkopo Ignacy Tokarczuk en Jasna Góra, dum homilio 5.11.1982, diris: «Hodiaŭ pli vaste estas konata en la mondo tiu heroo, kiu pagis la plej altan prezon por esti fidela al sia konscienco. Li ne restis bankrotulo. Bankrotuloj estas tiuj kiuj pafadis, batadis, torturadis nian nacion. La nuna tempo postulas de ni pli aŭskulti Dion ol homojn, ĉar homoj forpasas, Dio daŭras kaj nia senmorteco, vero, pravo daŭras eterne».

Kiel por multaj generacioj Stanislavo Kostka estis ekzemplo, tiel nuntempa junularo ricevis sian modelon.

En 1972 sur tombejo en Machovo oni skribis: En granda amo Via geparencaro. Dio akceptu Vin en Sia Eterna Amo. Otto Schimek nask. 5.5.1925 mortpafita de Wehrmacht en 1944 ĉar li rifuzis pafi al pola popolo».

Apud patro Maksimiliano Kolbe, pola martiro en Oświęcim, simbolo de unuiĝo inter du nacioj dividitaj per la paseo, aŭstria knabo konfirmas ke tia unuiĝo eblas, ĉar ĝi apogas sin sur la plej superaj moralaj valoroj.

 

(laŭ libro de Wieslaw Jan Wysocki, sub titolo: Zbudż czowieka gdziekolwiel na ziemi» = Veku homon kie ajn surtere, Niepokalanów 1984, Pollando).

 

Esperantigis H. Rozanski

 

 

al la indekso


 

PREĜO DE TITUS BRANDSMA

 

La karmelana pastro Titus Brandsma (1881-1942), rektoro de nederlanda Universitato, mortigita en nazia koncentrejo, kaj pasintjare «altigita al la honoro de la altaroj», estis ankaŭ esperantisto, kiel anoncite en E.K. Do, la unua sanktulo oficiala de nia movado.

En unu el la karceroj, al kiuj la nazia sekretpolico sinsekve transportis lin, li skribis la ĉi-sekvan poezian preĝon (en nederlanda lingvo). Surtere, neniu estus sciinta, kiel intime lia koro estis ligita al la Suferanta Kristo en tiuj sortoplenaj tagoj, se li ne estintus verkisto kaj se oni ne estus lasinta al li en tiu momento la posedon de religia libro kaj bildkarto kun Jesuo Suferanta. En presita libro oni povas ja trovi ankaŭ blankajn spacojn. Sur tiuj li do verkis ĝin, datante mem je 13 februaro 1942. Estas dank’ al unu el la provosoj (= policistoj), kiu kaŝe admiris la eksterordinaran arestiton, ke tiu dokumento ne estis forbruligita, laŭ la normala kutimo de Gestapo.

Ĉar mi, bedaŭrinde, ne estas poeto, mi povas traduki la preĝon nur laŭ ĝia enhavo. Ĉu eble iu pli talenta leganto bonvolos versigi ĝin, por ke gi fariĝu pli facile parkerebla kaj eventuale donacebla al gefratoj en simile aflikta situacio?

 

Antaŭ la bildo de Jesuo

 

Ho Jesuo, kiam mi rigardas Vin,

tiam revivas (la konscio), ke mi amas Vin;

kaj ke ankaŭ Via koro min amas,

kiel speciale karan amikon.

Kvankam tio postulas (de mi) pli da sufer-kuraĝo,

nu, ĉia suferado al mi estas bonvena,

ĉar tiamaniere mi similas al Vi,

kaj ĉar ĝi estas la vojo al Via Regno.

Mi estas feliĉa en mia aflikto,

ĉar mi scias ĝin ne plu aflikto,

sed plej eksterordinara privilegio,

kiu kunigas min kun Vi, ho Dio!

Aĥ, nur lasu min tute izolita tie ĉi en silento;

estu malvarme kaj froste ĉirkaŭ mi,

kaj ne allasu (konsolajn) homojn ĉe mi;

la solestado tie ĉi min ne lacigas.

Ja Vi, ho Jesuo, estas kun mi,

neniam (antaŭe) mi estis tiel proksima al Vi;

do restu, restu ĉe mi, Jesuo dolĉa,

Via ĉeesto igas ĉion bona!

 

Manuel Halvelik, Belgio

 

al la indekso


 

Nova Psalmo 58

 

KONTRAŬ MALJUSTAJ POTENCULOJ

 

Ĉu vi vere juĝas juste, vi prezidantoj kaj partiaj sekretarioj?

Ĉu vi vere atentas la homon, kiel viaj partiaj programoj kaj registaraj deklaroj pretendas?

Ne, nur gravas via potenco,

sur viaj manoj gluiĝas la sango de miloj.

Sed en vi nur montriĝas, kio sin kaŝas en ĉiu el ni,

ĉiuj ni estas imperialistetoj kaj trompantetoj.

La veneno de egoismo venenadas nian mondon,

tra mil kanaloj eniĝas ĝi en nin.

Kiel ĉiu el ni estas sia proksimulo mem,

tiel vi ripetas viajn magiajn formulojn, ĝis vi mem ilin kredas.

Sed tio ne devas esti daŭrigota en tiu ĉi mondo!

Ho Dio, disrompu la dentojn en niaj buŝoj,

per kiuj ni reciproke nin ŝiras.

Disbatu, Sinjoro, la dentarojn de la potenculoj!

Malaperigu ilian potencon kiel forfluas akvo en dezerto,

rustigu ilian armilaron kaj faru iliajn paperojn nelegeblaj,

sufoku ilin per iliaj hipokritaj vortoj,

ĉesigu la fantomon, kiu igas nian mondon horora.

Igu nin salti trans nian propran ombron,

por ke la potenculoj ne plu havu ŝancojn

ekspluati la mondon por siaj celoj kaj dume sin apogi ja sur nin.

Tiam la homoj diros:

“Estas Dio, kiu faras juĝon en la mondo!”

 

Nekonata aŭtoro; el la germana tradukis Hatto von Hatzfeld

 

al la indekso


 

KRUCVOJO

 

Portas Krucon Fil’ de Dio,

dorna krono sur tempio.

Mokoj, krioj de soldatoj,

sangas Korpo pro la batoj.

Jen doloro, jen sufero

pro la pek’ de l’ hom’ sur tero.

Kristo niajn pekojn portas,

agonias, pro ni mortas.

Ho Jesuo, ho Sinjoro

granda estas la doloro.

La animoj niaj ploras.

Ni pekuloj Vin adoras.

 

Boguslaw Sobol, Pollando

 

al la indekso


 

 

TRI TAGOJ

kiuj ŝanĝis la mondon

 

VENDREDE, jes - venkis la morto;

turniĝis sur Kruco la sorto

de l’ mondo.

 

SABATE okazis nenio,

mortinte ja dormis la Dio

en tombo.

 

DIMANĈE viv’ venkis kaj amo,

kun gloro finiĝis la dramo

sur monto...      Kalvario.

 

S.N., Hungario

 

al la indekso


 

PAPA INTENCO DE LA PREĜO-APOSTOLADO POR MARTO

 

Por ke la homa vivo estu plena respektata de ĉiuj

 

Svisa misiisto iam vizitis hospitalon. Li proksimiĝis al maljuna malsanulo kaj demandis, ĉu li deziras ion. La malsanulo diris: «Bonvolu doni al mi venenon». La misiisto diris: «Tiun varon mi neniam kunportas; estas pli bone, ke ni iru en la proksiman salonon kaj ni trinku bongustan kafon kaj manĝu dolĉaĵon. Mi pagos ĉion. Sed la vivo ne ĉiam estas dolĉa, ofte ĝi havas amarajn horojn. Ankaŭ Kristo konis la horon de la amara kaliko. Mi donas al vi kruceton, por ke vi memoru ĉi tion kaj trovu en ĝi la forton porti vian krucon pacience, kaj helpu Kriston en la savo de la mondo. Ne finu vian vivon per veneno: tio estus tre granda eraro. Ĉiu vivo estas altvalora kaj meritas grandan respekton». Jes, ĉiu vivo meritas grandan respekton: de la komenco ĝis la fino.

Multaj estas la manieroj, laŭ kiuj oni povas atenci la homan vivon: la memmortigo, la mortigo de aliaj, la abortigo, la eŭtanazio.

Kaj multaj estas la kaŭzoj: malamo, venĝemo, egoismo, monavideco, politikaj interesoj, malrespekto de la trafikaj reguloj sur la stratoj, ktp. Estas respondecaj pri tiuj krimoj ne nur tiuj, kiuj rekte mortigas kaj kompromitas vivon, sed ankaŭ tiuj, kiuj komisias kaj favoras la morton de aliaj. Ni devas ĉiam memori, ke nur Dio estas absoluta mastro de la homa vivo.

La kristanoj uzu ĉiujn rimedojn jurajn, ekonomiajn, sociajn kaj politikajn, por defendi la rajton al la vivo.

Felice Ruaro

 

al la indekso


 

Aforismo

 

Dio estas serĉata laŭ la tuta universo:

en la ĉielo, en la suno kaj en la alia mondo;

en aero, lumo kaj fulmotondro,

en la tuta naturo; en fajro kaj akvo,

en arboj kaj bestoj, en vivo kaj morto,

sed plej malofte tie,

kie Li naskiĝis, kreskis kaj restis:

en la koro de l’ homo.

 

J. Rainis (Latva popola poeto, 1865-1929). El la latva tradukis M. Burgmeister

 

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Ankoraŭ pri la Atestantoj de Jehovo

 

* Tre estimata pastro Cadei,

 

mi estas tre interesata de via artikolo pri la Atestantoj de Jehovo, en E.K. 12/85.

Jam en la pasinteco mi, kelkfoje, havis la viziton de propagandistoj de tiu doktrino. Antaŭ kelkaj monatoj vizitis min du junulinoj, kiujn mi tuj rekonis kiel Atestantojn de Jehovo. Sed, ĉi-foje, mi ne kontentiĝis diri al ili “Via afero ne interesas min”. Mi enirigis ilin endome kaj iom diskutis kun ili, tamen dirante: “Ne esperu konverti min, ĉar mi estas kaj restos romkatolika kredanto kaj praktikas mian religion”. Ili foriris, petante la permeson reveni.

La duan fojon   ili alportis “sian biblion” kaj broŝuron pri ilia doktrino. Ili proponis al mi studi la aferon. Mi montris al ili la Zamenhofan Biblion (Esperanton ili ne konas). Ili demandis ĉu mi povos fari al ili rimarkojn okaze de ilia venonta vizito. Mi pensis kaj tuj komencis kompari kelkajn referencojn (grava laboro pri kiu mi uzis horojn kaj horojn). Mi volis nepre kontraŭstari. Mi notis kelkajn malĝustaĵojn en Genezo, Agoj, Mateo, k.a. Sed, kiam ili revenis - ili restadis pli ol unu horon - al ĉiu rimarko de mi ili havis respondon. Mi deklaris al ili ke la Biblion ili interpretas por utili al sia afero kaj, plie, ke estas granda diferenco inter ili kaj ni, kristanoj.

Mi diris: “Vi laboras por varbi novajn adeptojn, mia religio tion ne faras”. Ili ne plu revenis, sed, mi humile konfesas ke mi ne estis vere kapabla trafe argumenti kontraŭ ili.

Mi dankas vin pri via artikolo kaj la rimarkoj entenataj. Eble ili utilos al mi en kazo de alia vizito. Sed, kiamaniere, ekzemple, konvinki ilin ke Nia Sinjoro Jesuo estas dieca persono kiam ili pretendas la malon?

Kiel vi, mi alte respektas la Atestantojn de Jehovo kaj eĉ, admiras iliajn kuraĝon kaj sindonemon. Restas ke ilia propagando, se ĝi tute ne povas efiki sur mi - jam aĝa kaj de ĉiam kaj por ĉiam fidela katoliko - trovas en multaj personoj eĉ katolikaj, taŭgan terenon.

Se vi opinias ke mia letero povus interesi legantojn de EK, eble vi povus ĝin aperigi en nia revuo, tiel interesa kaj bone redaktata, se ne, ne gravas.

Bonvolu akcepti, tre estimata Pastro, miajn respektajn sentojn.

Rene Lecocq, Francio

 

Respondo

 

La spaco-manko ebligas al mi nur mallongajn rimarkojn. Unue: por diskuti kun la Atestantoj de Jehovo, necesas koni tre bone ne nur la katolikan kredon kaj la Biblion, sed ankaŭ ilian doktrinon kaj iliajn metodojn. Se ne, ĉia diskuto estos certe senfrukta. Ili estas tre lertaj, ĉar dum siaj kunvenoj ili daŭre sin ekzercas per diskutado kun fikcia kontraŭulo. Do, konsilinde estas, peti (afable!) ke ili ne plu revenu; kaj serioze pliprofundigi la katolikan kredon kaj Biblion.

Rilate la varbadon: la katolikoj devas eviti la prozelitismon (t.e. varbadon per nelojalaj kaj kondiĉantaj rimedoj), sed memoru, ke la atestado de la kredo estas devo de ĉiu ne surpapera kristano.

Koncerne la diecon de Jesuo: krom jeno, ke la Eklezio tion kredas seninterrompe ekde preskaŭ 2000 jaroj, ekzistas en la itala kaj certe ankaŭ en la franca lingvo libroj, por respondi al la Atestantoj de Jehovo. Mi povas ĉi tie nur citi kelkajn referencojn: Joh 5,18; 10,30-33; 14,9-11; 20,28; Kol 1,17; Apo 22,3; 22,12-13,2; Pet 1,11.

Ĉe tio mi konfirmas mian respekton por la Atestantoj de Jehovo, kvankam mi ne povas akcepti ilian doktrinon. 

B. Cadei

 

* Karaj redaktoroj de E.K.,

 

ĵus mi tralegis la lastan pasintjaran numeron de Espero Katolika; do mi havas kompletan tutjaran kolektaĵon.

Per tiu-ĉi letero mi volas esprimi elkoran dankon al vi kaj al ĉiuj fratoj el “pagipovaj” landoj, kiuj ebligas la abonon de E.K. por mia lando.

Ĉar mi legas la revuon jam kelkajn jarojn, mi povas konstati, ke la enhavo senĉese pliboniĝas. Kun aparta intereso mi legis serion da artikoloj pri preĝado de la popoloj. Redaktoraj rimarkoj de prof. Cadei donas al mi pli profundan bildon pri doktrino de la kredo. La elekto de temoj estas laŭ mia opinio taŭga.

Fine de mia letero mi volas certigi vin pri mia konstanta intereso pri tuta enhavo de la revuo.

Ankoraŭ unufoje sinceran dankon.

El Ĉeĥoslovakio

 

* Kara sinjoro ĉefredaktoro!

 

mi estas ĝojigata, kiam mi legas nian revuon de IKUE. Precipe mi ŝatas la poemojn, kiuj parolas pri profundaj sentoj.

Mi deziras gratuli al Vi pro tradukoj de Kristnaskaj poemoj! Ni imagas, ke Vi kaj kunlaborantoj havas multe da laboro! Dankon!

Mi estas kronikisto el laborloko, Magyarbóly, sed Esperantan klubon mi vizitas en urbo Pecs.

Bonvolu akcepti nian honoron pro viaj agadoj en redaktoraj laboroj!

 

Marta Glatt, Hungario

 

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* Samkiel multaj aliaj Esperanto-Kongresoj de 1987 (kiam oni festos la centjariĝon de Esperanto), probable ankaŭ tiu de IKUE okazos en Pollando. La IKUE-Estraro baldaŭ findecidos, ankaŭ koncerne lokon kaj tempon.

 

* Prepare al la 57-a Itala Kongreso de Esperanto (kiu okazos en Bolonjo venontan septembron), grupo da Esperantistoj, sub la gvido de P. Albino Ciccanti (Prezidanto de la Itala Sekcio de IKUE) kaj de P. Duilio Magnani (Prezidanto de IKUE mem), estis akceptita en aŭdienco, 21.1.1986, de Kardinalo Giacomo Biffi, Ĉefepiskopo de Bolonjo, kiu bonvenigis per la esperant-lingva eldiro «Esperanto estas internacia lingvo». La Kardinalo klarigis, ke tiun frazon li memoras ekde la lernejaj tempoj, kiam li havis la okazon alproksimiĝi al Esperanto.

 

Esperantista delegacio vizite ĉe la Ĉefepiskopo de Bolonjo (foto Gambuti)

De maldekstre: s-rino Clara Gubbioli Carioli, pastro Duilio Magnani,

kard. Giacomo Biffi kaj pastro Albino Ciccanti

 

 

al la indekso