Enhavo de Espero Katolika numero 5/1986

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo: Maria Di-patrino

 

 

 

 


 

LA REZONOJ DE LA KORO

 

Estas konate ke, en la homaj rilatoj, ja gravas ne nur la cerbo, sed ankaŭ la koro. Kaj kio en la rilatoj kun Dio? Io simila. Tion pruvas la fakto, ke la Filo de Dio fariĝis vere homo, kun tuta gamo de emocioj kaj sentoj.

Ĉi-rilate, ni prezentas poemon pri la Ĉieliro de Jesuo, kiun la okcidenta Eklezio celebras la 8-an (aŭ la 11-an) de Majo; kaj mediton pri la patrino de Jesuo, Maria, al kiu ĉi tiu monato estas tradicie dediĉata. Ambaŭ komponajoj estas sentoplenaj.

Kaj plede al la sentoj, al la «rezonoj de l’ koro», estas dediĉita la ĉefartikolo, de nia konata esperantista psikologo Claude Piron.

Ankaŭ la artikoleto sendita de la greka s-ro J. Kotitsas pritraktas similan temon.

Inter la aliaj, ni atentigas pri la ekumena artikolo, kiu prezentas ortodoksismon el ortodoksa vidpunkto.

Kontribuaĵoj, rimarkoj kaj kritikoj de legantoj estas ĉiam bonvenaj.

 

La Redakcio

 

 

Silvio Amelio, “La Sinjoro ascendas meze de aklamoj”

 

 al la indekso


 

ĈIELIRAN ĴAŬDON

 

Surmonte majmaten-silento:

laburno kaj genist’ el oro,

kratagoj - blanksurplisa ĥoro,

bovido, herbsmerald’... atento.

 

Kaŝtankandeloj. Surgenuas

arbustoj, monaĥin-betul’.

Du notoj trans river’: kukol’.

Fantomnebul’ incense fluas.

 

Eliru, hom’, el dom’, ekzilo.

Jen tra l’ kunikloj, kun mustel’

oblaton senmakulan ter’...

Blankrose Patro kisas Filon.

 

Sunders Lewis (1893-1985)

El la kimra tradukis Kris Long

 

al la indekso


 

 

PATRINO DE DIO, PATRINO DE LA HOMOJ

 

«Ĉiuj generacioj nomos min beata». Per ĉi tiuj vortoj Maria laŭde proklamis la grandecon de Dio, kaj samtempe profetis la kristanan sintenon al ŝi en la estontaj epokoj.

Beata estas Maria, ne pro sia merito, sed ĉar Dio elektis ŝin kiel patrinon de Jesuo, vera homo kaj vera Dio.

La diversaj generacioj ŝin proklamas beata, ĉar ŝi estas nia fratino kaj patrino. Ŝi estas nia fratino, ĉar ŝi apartenas al la homaro, samkiel ĉiu el ni; ŝi estas nia patrino kiel patrino de nia frato Jesuo. Jesuo, fakte, sur la kruco, rigardante sian patrinon kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: «Virino, jen via filo!»; kaj al la disĉiplo: «Jen via patrino!».

Surbaze de tio ekestis jam frue kulto al la patrino de Dio, kiu manifestiĝis en diversaj manieroj. Tio, verdire, ŝokas niajn evangeliajn gefratojn, kiuj preferas emfazi, ke sole al Dio apartenas honoro kaj gloro.

Sed eventualaj, bedaŭrindaj troigoj ne pravigas forigon de tio, kio per si mem estas bona. Kie aŭdiĝis, ke honoro al la patrino malhonoras la filon, aŭ reciproke?

Dio, planante la ernkarniĝon, volis partoprenigi en sia gloro la homojn, per la homo Jesuo Kristo kaj, tra Jesuo, per la aliaj homoj, kun ĉekape Maria, kiu havis specialan rilaton al Jesuo, rilaton de vera patrino al vera filo.

Ne por malheligi la figuron de Jesuo Kristo, sed por emfazi lian samtempan diecon kaj homecon, la Koncilio de Efezo proklamis, ke ŝi estas patrino de Dio.

 

Silvio Amelio: Di-patrino

 

Benata vi estas

inter virinoj,

kaj benata estas

la frukto de via ventro (Luk 1,42)

 

Greke Theotokos, latine Deipara, slave Bogorodica, kaj per mil aliaj vortoj, la diversaj generacioj praklamas ŝin Di-patrino.

Per mirindaj himnoj kantas al ŝi la diversaj Eklezioj de oriento kaj okcidento. Ni menciu la orientan himnon «Akathistos» (tio estas, «kantata stare»), aŭ la okcidentan «Ave Maris Stella», aŭ la sennombrajn popolkantojn en preskaŭ ĉiuj lingvoj kaj dialektoj.

Kion diri pri la bildoj, kiujn la genio de la artistoj kaj la pieco de la generacioj faris por Maria? Ĉu ekzistas temo, kiu pli multe inspiris la artistojn? Ili prezentis Marian kiel blankan aŭ nigran aŭ flavan: kaj prave, ĉar ŝi apartenas al ĉiuj generacioj kaj al ĉiuj popoloj.

Vane la ikonoklastoj, tio estas la bildrompistoj, de tempo al tempo klopodis ilin detrui. Ili ja sukcesas iafoje vundi aŭ detrui materiajn verkojn, sed ili ne sukcesas forpreni la karajn bildojn el la koroj de la kredantoj.

En multaj lokoj videblas kultejoj, simplaj steleoj aŭ kapeloj, ĝis riĉaj preĝejoj aŭ bazilikoj dediĉitaj al Maria. En Romo, okaze de la Koncilio de Efezo, estis dediĉita al la patrino de Dio la baziliko nun nomata «Santa Maria Maggiore» (= Sankta Maria la Plejgranda). Multnombraj estas en la mondo la pilgrimlokoj dediĉitaj al Maria, ekzemple Loreto (Italio), Lourdes (Francio), Montserrat (Hispanio), Fatima (Portugalio), Bistrica (Jugoslavio), Ĉenstoĥovo (Pollando), Aparecida (Brazilo), Guadalupe (Meksikio); kaj mil pli malpli famaj lokoj, kiuj pravigas la profetaĵon de Maria: «Ĉiuj generacioj nomos min beata».

 

Vatikana Radio, Esperanto-Programo

 

al la indekso


 

MALFIDO AL SENTOJ

Unua parto

 

Ĉi tiu artikolo aperis france en la ĝeneva katolika revuo Choisir («Elekti»). Ĝi publikiĝas ĉi tie kun la afabla permeso de ties redakcio. La esperantigon mi - la aŭtoro prizorgis mem. Ĝi kelkloke iom diferencas de la originalo; tradukante oni ja rimarkas aron da neklaraj aŭ neĝustaj punktoj, pri kiuj oni ne konsciis verkante. Dum mi elfrancigis la tekston, mi ankaŭ min demandis, ĉu la koncernaj sintenoj estas sufiĉe universalaj por interesi la legantaron de Espero Katolika, aŭ ĉu la pritraktata «malfido al sentoj» ĉefe karakterizas la nunan socion de okcidenta, eble eĉ nur centra, Eŭropo.

 Reagoj de la legantoj estos bonvenaj.

 

* * *

 

«Atentu, ne konfuzu: ne temas pri sentemo», diris la juna pastro, plej konvinke predikante. «La amo al Dio ne estas sento, ĝi situas transe». Kiel ofte oni tiel parolas, ne suspektante, ke simila eldiro povas bari la laŭgradan proksimiĝon al Dio!

«Amu unu la alian», «Amu Dion», «Vivu en ĝojo», oni predikas al ni, sed samminute oni avertas kontraŭ ĉio senta. La paroĥanoj mienas dube: ili scias, ke ne laŭvole oni amas, kaj ke atingi la dezirindan, deziratan ĝojon pli malfacilas ol multaj malagrablaj taskoj, kiel barakti kun la impostfolio aŭ gluti amaran kuracilon. Praktike, tia parolado senkuraĝigas aŭ igas la homojn rezigni je spirita altiĝo: se amo, ĝojo, espero ne estas sentoj, kio do ili estas kaj kie ilin trovi? Al tiu angoriga demando neniu povas respondi. Kompreneble. Ne eblas respondi al io memkontraŭdira.

 

Ankaŭ timo estas sento

 

Plej mirige, tiuj mem, kiuj avertas kontraŭ sentoj en la religia vivo, ne hezitas ilin vaste ekspluati. Timo, bezono ami kaj esti amata, kulposentoj, deziro boni, espero al sekureco postmorta, plezuro kunesti en varma etoso, jen kelkaj el la leviloj kiujn religia instruado uzas abunde. Ĉiu el ili estas afekcia. Ĉu estas honeste tiel allogi al celo vibrigante ĉiujn fibrojn de sentemo, kiun oni poste rigardos de alte, kulpigvoĉe proklamante, ke oni ĝin flanklasu por proksimiĝi al Dio?

Tia sinteno preteratentas la riĉecon de la afekcia vivo, kie ĉio estas diferencigita kaj malsamnivela. La senta vivo ne reduktiĝas al sentimentalo, emocio, humoro, pasio. Apude ekzistas krome tiuj rafinitaj, tre altnivelaj sentoj, kies preciza nomo estas sentimento. La bedaŭrinda konfuzo de tipoj kaj niveloj eble fontas el praa tradicio ĝermana, laŭ kiu sentoj estas ina afero, dum viroj rezervas al si la noblajn kampojn de milito, ago kaj racio. Plie, la fakto, ke oni emis aliri la problemon laŭ simpligita kartezia filozofio, laŭ kiu ĉio estu klara kaj neta, ne favoris la komprenon de sentoj, ofte komplekse interplektitaj. Oni tiel pretervidis, ke la psika vivo ampleksas larĝan gamon, de kruda reago ĝis sento plej rafinita, kaj ambicio al ia ĉiela pureco - kun emo nei la karnecon de homo - malhelpis fronti la veron, ke neniu homa ago eblas sen bazo afekcia.

 

Sento ĉiam ĉeestas

 

Ĉi-lasta aserto povos ŝajni troa. Ĉu oni ne diras prave, ke en negocaj aferoj, sentoj ne rolas? Mi prefere dirus, ke en ĝin ne allasiĝas kompato. Sed multaj sentoj agas, egale ĉu soifo al potenco, deziro konkeri novajn kampojn, aŭ strebado al sekureco, konfuzita kun mono. Ĉu vi imagas, ke se milionulo enmetas grandegan energion en akiron de dua miliono, li tion faras pro emo saĝi kaj vivi morale? Senvarma aspekto kun masko raciula signas ne la foreston de sentoj, sed ties nekonon aŭ deziron ilin kaŝi. Tiakaze, la koncernato ofte estas regata de afekcioj, kiujn li ne konscias: sian konstantan streĉiĝon li travivas sen kompreni kial.

 

Se ĉia homa faro radikas en grundo afekcia, kion pensi pri la aserto, ke kristana amo situas trans sentoj kaj prezentas per si agon de pura volo? Mi bonfaru, oni diras, ankaŭ al tiu, kiu estigas neniun senton en mi, aŭ eĉ al kiu mi sentas antipation.

Al tio psikologo respondos, ke se mia bonfaro ne fontas el pozitiva sento al la aliulo, ĝi nepre radikas en alia sento: deziro diri al mi, ke mi estas sin-ofera; timo malplaĉi al Dio; masoĥista ĝuo senigi min je io; devosento; bezono, ke la ĉirkaŭuloj min admiru; unuvorte: verŝajne pli memcentra motivo ol la sento por aliulo, kiu estas normala kaŭzo de ago bonkora.

La senta vivo estas multnivela, kaj ĝiaj diversaj statoj akceptas senfinan variecon da nuancoj kaj objektoj. Ekzemple, oni fakvorte nomas ambivalenco la fakton samtempe ami kaj malami la saman personon. Ĝi ofte prezentiĝas ĉe eta knabo, kiu amegas la patron, prestiĝan kunulon de multaj ludoj, sekurigan protektanton, sed samtempe malamas la aŭtoritatulon, kiu devigas obei kaj per siaj sinteno kaj agmaniero ne ĉesas konsciigi al la infano, kiel eta tiu estas. La malama sento, eĉ se senkonscia, tamen ekzistas reale.

Ke oni povas bonkore kaj sindone agi al antipatia persono, tio signifas, ne ke oni forigis la senton, sed ke ekrolis alia sento, pli altnivela. Vekas antipation s-ino Ikso kiel «ĝenerala persono»*, t.e., tia, kia mi vidas ŝin en la plimulto el miaj rilatoj kun ŝi, sed mi estas kortuŝita pro la drama situacio, en kiu ŝi nun troviĝas, kaj tiu kortuŝo - evidente sento - estas pli forta ol la sento antipatii. Mia antipatio ekzistas plu, sed ĝin submergas la kortuŝa sento, kiun elvokas konkretaj kompatigaj cirkonstancoj. La du sentoj kunvivas kiel du fortoj malsam-intensaj.

 

Sento kaj volo

 

«Nu», vi eble diros, «temas nur pri vortigo: vi nomas sento tion, kion ni nomas karitata ago. Ĉu vi ne ŝveligas sensignifan demandon?». Ne. Pro praktika kialo. Sento estas realaĵo bone konata, tute malsama ol vola ago, kaj obeanta al aliaj leĝoj. Se amo kaj ĝojo estas sentoj, absurdas prezenti kvazaŭ ili dependus nur de decido de nia volo. La u-finalo nin misgvidas. Estas nenio komuna inter, unuflanke, «ĝoju» aŭ «amu vin reciproke», kaj, aliflanke, «staru en vico!» aŭ «malfermu la buŝon kaj diru: aaaaa!».

Kiam sento konfuziĝas kun vola ago, afekciaj statoj aperas, kiuj malhelpas la pozitivan flankon de personeco disradii: oni sentas sin nekompetenta («mi ne sukcesas ĝoji, mi ne sukcesas pardoni, mi do estas nekapabla»), kulpa («mi ne faras, kion mi devus»), malplivalora («oni klarigas nenion pri la maniero plenumi la admonon, kio signifas, ke ĝi estas evidenta; sed mi ne scias, kion fari; mi do estas malpli inteligenta ol la ceteraj, mi stultas, mi ne scias, kiel elturniĝi el problemo principe facilsolva»). Tiuj tri sentoj kune estigas kvaran: senkuraĝiĝon. Oni tiel alvenas al la sinteno «Kial klopodi? Ĉiaokaze vanas», kiu igas tiom da homoj forlasi la eklezion kaj tiom da aliaj, kiuj restas en ĝi, fariĝi malĝojaj kristanoj, kio perfekte kompreneblas: ne estas plaĉe konstante strebi kaj atingi nenion.

Ĉio iĝas pli facila ĉe ekkompreno, ke al Dio nin kondukas sentoj. Ne ĉia sento, verdire, sed tiu aparta speco de altnivelaj afekciaj statoj, kiujn signas la vorto sentimento. Tiam evidentiĝas, ekzemple, ke la tri t.n. teologiaj virtoj fakte estas sentimentoj: fidi, esperi, ami. La latina vorto virtus signifis pli malpli «energifonto» . Estas bedaŭrinde, ke ĝiaj idoj elvokas nun ion moralan; ĝi ja bone esprimis unu el la karakterizoj de sentimento: esti forto, kiu instigas agi kaj transiĝas en konduton nature, ne per la peno de volo streĉe baraktanta kontraŭ instinktoj, kiuj ŝajnas ĝui ĝin kontraŭstari.

Sentimenton nia volo ne povas rekte regi. Ni ne povas estigi ĝin kiel ni povas laŭvole fari geston, sed tio ne signifas, ke ni sidas senpove. Nia tasko, pli homa, ĉar pli delikata, estas trovi en ni la taŭgan sentoĝermon, ĝin nutri, varti ĝin dum disvolviĝo, prizorgi la necesajn adaptojn, unuvorte, efektivigi edukon sendube nefacilan, sed psike kaj spirite plej fruktan.

 

Kunordigi la tutan estaĵon

 

Por tiel disvolvi sentimenton necesas kunordigo de nia tuta estaĵo: la primitivaj afekcioj (kies fizika sidejo situas ĉe la cerbobazo) havigas la ĝermon kaj abundon da utilaj emocioj; imago, kreemo, arta sentemo (la dekstra cerba duonsfero ĉe la dekstramanuloj) provizas nin per ĉiaspecaj motivdonaj bildoj, inspiroj, ag-ideoj kaj oportuna etoso (ekzemple, la ardan energion el la primitiva tavolo - deziron, soifon al kontentiĝo - ĝi rafinas al fervoro); racio kaj volo (la maldekstra duonsfero) aprobas aŭ malaprobas, prezentas raciajn argumentojn, korektas, nuancas, motivas kaj rezone stimulas la komencitan iradon. Reagante unu kun la aliaj, tiuj tri partoj de nia estaĵo - ĉu mi rajtus diri: tiu homa triunuo? - naskas senfinon da sintenoj kaj agoj, kiuj ripetiĝante profundigas la sentimenton.

Amo, kiun ne nutras rideto, parolo, gesto, decido, tre riskas paliĝi kaj morti. Tio validas por la amo al Dio, kaj la reformacio faris tiurilate bedaŭrindan konfuzon: forigante multajn gestojn, ĝi malfaciligis la disfloradon de la sento adori en ties plena riĉeco, al kiu plej utilas tiu korpa partopreno, kiun la vorto «sinteno» tiel bele esprimas. Se psika sinteno speguliĝas en la korpa (deprimito rekoniĝas laŭ maniero teni sin), la korpa sinteno siavice estigas psikan, kaj favoras la vivtenon de sento.

 

Sento povas vivi senkonscie

 

Ĉion komplikas la fakto, unuflanke, ke afekcia stato povas daŭri senkonscie, kaj, aliflanke, ke la intenseco de sento neniel rilatas al ĝia nivelo.

La tn. «religia sento» tion bone ilustras. Per tio oni ĝenerale signas ion, kio apartenas al la kampo de emocio aŭ sentimentaleco, ne de sentimento, alta afekcia stato, en kiu racio ĝenerale partoprenas. «Religian senton» oni povas sperti plej intense, kun pasia fervoro, kaj havi por Dio neniun aŭtentan, maturan amon, t.e. senton, kiu liberiĝis de la infana memcentreco. Kontraste, eblas ami, forte ami, plenkreskule, kaj nenion percepti. Tio nuntempe ne maloftas. Multaj el niaj samtempuloj, anstataŭ klare konscii pri sentoj, perceptas en si nur konfuzan miksaĉon, kaĉon, aŭ specon de kirliĝanta nebulo, kiun ili, cetere, ne emas rigardi, kaj ili ne kapablas esprimi, ekzemple, sian amon; tamen ili reale amas, eĉ se plej frustras la amaton la manko de manifestiĝo. Iuj eĉ ne scias pri sia amo, kaj nur esceptaj cirkonstancoj - ekzemple forpaso - igas ilin abrupte malkovri la profundecon de sento, kiu vivis, sed neniam perceptiĝis.

Instrui, ke la amo al Dio kaj al la proksimulo devas esti tute sendependa je afekcioj estas mispreni por liberiĝo tion, kio fakte estas nur repuŝado, t.e. speco de nevola sintrompo, per kiu ni sukcesas ne konscii psikan realaĵon tamen ekzistantan en ni. Kion oni tiam rekomendas, tio estas kripligo. Patro, nekapabla esprimi al sia filo sian korinklinon al li, virino, kiu kvankam amanta, kondutas senvarme, tiuj estas afekcie kriplaj; viktimoj de viktimoj, ĝenerale apartenas al familioj, kie, de generacio al generacio, oni malfidis la sentojn tiagrade, ke la familiaj rilatoj neniam prezentis klarajn modelojn de sentovivo. Estas malĝojige konstati, ke tiun kripligon oni kelkfoje prezentas kiel atingon. Afekcia stumpigo ne favoras la disradiadon de bono, kaj la socio tro bezonas varmkorajn personecojn, kun altaj kaj rafinitaj sentoj, por ke oni saĝe advokatu tian mem-subpreman sintenon.

La ĉi-supraj konsideroj validas ankaŭ pri la amo al Dio, Aserti, ke oni amas Dion, sed nenion sentas, estas montri sin kriplulo pri amo. Aŭ tiu amo estas nur komedio, kiun oni ludas al si mem, aŭ - ĉi tio verŝajne estas la plej ofta kazo - trompite de sennuanca instruo, oni penis, luktante kontraŭ afekcia riĉeco intencita kaj donita de Dio, por repuŝi la sentojn, kiujn naskis en oni la penso pri la Eternulo. Oni imagas, ke oni progresis, sed oni nur anestezis la du trionojn de sia psiko.

Tio estas bedaŭrinda, se oni havas pastran aŭ edukan respondecon, ĉar nur harmonio inter la vizaĝa esprimo, la tono, la korpa teniĝo kaj la enhavo de la vortoj uzataj ebligas, ke la mesaĝo akceptiĝu. Kaj tiuj signoj ne aperas, se la sentoj estas repuŝitaj. Nu, unu el la karakterizoj de sentoj estas, ke ili transdoniĝas, ili komunikiĝas; angoro angoron naskas, amo invitas ami, kaj la plej bona maniero esti respektata estas teni en si la senton «respekto», ankaŭ rilate al si mem.

La pastro aŭ pastoro, kiu, pretiĝinte prediki pri ĝojo, sentas sin malfeliĉa, kiam li devas ekparoli, saĝe agus, se li flanklasus sian preparaĵon kaj dirus: «Gefratoj, mi malĝojas pro tiu aŭ tiu alia kaŭzo» aŭ eĉ: «Mi sentas min senĝoja kaj ne komprenas kial», al kio li povos aldoni, se li ne scias, kion diri plu: «Se vi bonvolos, ne okazos prediko, ni anstataŭe havu tempon de silento, kaj mi estos danka al tiuj, kiuj bonvolos preĝi por mi». Harmoniigi la mesaĝon kun la plej profunda sentostato estas la plej bona maniero tuŝi la korojn. Kaj ĉu ne al tio devas strebi ĉia prediko: disvolvi la sentojn, kiuj kondukos al Dio?

 

Claude Piron (daŭrigota)

 

al la indekso


 

Terminologia noto

 

La afekcia sfero (afekcieco) inkluzivas ĉion, kion la kutima lingvo metafore nomas «koro». Ĝi do ampleksas tiujn aspektojn de individuo, kiuj estas nek pure korpaj, nek pure sensaj, nek pure mensaj (se en menson klasi intelekton, memoron, percepton kaj ankaŭ imagon, kiu tamen tre proksime rilatas al afekcieco). Oni povas diri, ke ĝi estas la kampo de la sentoj.

Sento estas tre vastsignifa vorto, uzata pri ĉiuj nemateriaj statoj kaj «movoj» en ni, kiuj ne estis unue pensitaj aŭ vole deciditaj. Je la plej primitiva nivelo, temas pri krudaj plezuro kaj malplezuro, logo kaj mallogo. Je la plej disvolvita, povas temi pri tre rafinitaj sentimentoj.

Sentimento estas kompleksa, daŭra, profunda sento, kiu instaliĝas, kiam diversaj prasentoj kuniĝis kaj estis nutrataj per pripensado, imago kaj ripetiĝo. La sufikso ad bone elvokas sentimenton: amadi, esperadi, ĝojadi, fidadi, malamadi, malĝojadi, ktp, estas sentimentoj.

Emocio distingiĝas per sia subiteco: ĝi estas abrupta perturbo de nia psika funkciado, al kiu la prefikso ek bonege taŭgas (ektimo, ekkolero, ekdeziro, ekĝojo estas emocioj).

Sentemo estas inklino senti pli intense kaj nuance ol ĉe primitivaj afekcioj kiel plezuro, malplezuro, krudaj gajeco aŭ timo, k.s.

Sentimentaleco estas tendenco reagi romanece, troigante la gravecon de la sentoj kompare kun ilia realeco: ĉe sentimentala persono, la sentoj ne necese estas intensaj kaj profundaj, ili eĉ povas ne ekzisti kaj esti nura imago.

Pasio estas arda sento, kiu superfortas la racion kaj igas la homon kontentigi unucelan deziron senkonsidere pri la konsekvencoj.

Volo estas alpreno de aŭtoritato interne de si: kiam ni volas, la centra parto de ni donas ordonon al la tuto de nia personeco por ion efektivigi.

Humoro estas interna, ofte nedaŭra etoso de la personeco.

 

Claude Piron

 

al la indekso


 

AMIKECO KAJ SIMPATIO

 

Se la amikeco kaj la simpatio taksiĝas, en nia hodiaŭa materieca epoko, kiel elementoj de delikateco kaj de humanismo, en antikvaj epokoj, dum kiuj pli multe superregadis la spirita kaj morala elementoj, ili havis pli fortan rekonon en la vivo de la homoj.

Efektive, la ĉeesto de la amo, de la amikeco kaj de la simpatio inter la homoj, estas praaj elementoj de la vivo. Ni renkontas ilin akurate en antikvaj aŭtoroj.

Platono kaj Aristotelo kunligas la simpation kaj la amon kun la senco de la amikeco, kaj difinas ĝin kiel konscion de amo inter du aŭ pluraj personoj, de la sama aŭ de alia sekso.

Laŭ la klasika percepto, la amikeco konsistas el faroj kaj el vortoj. Ksenofono skribas, ke eĉ en la sovaĝaj bestoj ekzistas la dezirego kaj bezono de kunuloj. Sed Aristotelo taksas la amikecon kiel socian elanon, kaj eĉ tre potencan en la vivo de la homo; kaj, samopiniante kun Ksenofono ke ĉi tiu elano troviĝas eĉ en la sovaĝbestoj, li difinas la homon «socia animalo».

La amikeco, kiel socia forto, puŝas ekde la infanaĝo al komunikiĝo de la grupoj. Ĉi tiu elano aperas kiel energio en la aplikoj de materia vivo, eĉ kiel evoluo en la spirita vivo de la individuoj. Tiel esprimiĝas la amikeco, kaj per ĉi tio kreiĝas socioj, kiuj distingiĝas inter si surbaze de la vasteco de la kulturo de la amikeco, ĝis la kulmino, ke ĝi taksiĝu kiel la plej granda el ĉiuj virtoj.

Sed por la kulturo de la amikeco kaj por la kredo de sociaj rilatoj, postuliĝas simileco de kondutmanieroj. Tial Aristotelo skribis: «Perfekta estas la amikeco de la bonuloj, kaj la virto de la similuloj».

Poste Jakobo, la Apostolo, skribas en sia letero: «Ĉu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo (kiu estas neperfekta) estas malamikeco al Dio?».

Klasikaj psikologoj, kiuj ekzamenis la esencon de la amikeco, konkludis, ke ekzistas la antaŭkondiĉoj por ĝia evoluo inter diversaj individuoj. La simileco en la opinioj, en la pensomanieroj kaj en la preferoj, en la aspiroj, en la interkompreniĝo kaj en la konfido. Ĉi tiuj elementoj estas la kondiĉoj, kiuj kreas la amikecon, sed por ĝia starigo estas bezonataj aliaj tri ecoj: la repaciĝemo, la sincereco kaj, antaŭ ĉio, la amo, kiun predikis Nia Sinjoro Jesuo Kristo.

 

Johano Kotitsas (Greklando)

 

al la indekso


 

ORTODOKSA KRISTANO PAROLAS PRI ORTODOKSISMO

Unua parto

 

Inter la kristanaj konfesioj, la ortodoksa havas plej striktajn ligilojn de kredo, sakramentoj kaj tradicio kun la katolikismo. Dum la unua jarmilo la «nedividita Eklezio», okcidenta kaj orienta, vivis en unueco malgraŭ la apartaj ritoj kaj disciplinoj. Poste okazis skismo. Nuntempe oni strebas al reunuiĝo. Ĉefan malfacilon konsistigas la malsama koncepto pri la rolo de la Papo, «unua inter la patriarkoj».

Ĉi-sube ni esperantigis longajn fragmentojn kaj resumis aliajn partojn de artikolo de la ortodoksa Olivier Clement, el la Instituto Sankta Serĝo de Parizo. Per tio ni celas helpi al pli profunda kono kaj estimo de la ortodoksoj (ortodoks- laŭ PIV estas adjektivo; ni ĝin uzas kiel substantivon, por analogeco kun protestant- kaj katolik-; jam okazis, ke adjektivaj radikoj substantiviĝis, ekz. barbar-; kompreneble, se mia propono ne plaĉos, ĝi falos per si mem).

 

 

Kruco-forma geografio

 

Nia aŭtoro komencas per geografia panoramo de la Ortodoksismo:

 

«La geografia situacio de la Ortodoksismo desegnas sur la terglobo krucan formon. La vertikala trabo originas ĝuste el la lokoj de la Biblia revelacio kaj de la prakristanismo, per la arabaj ortodoksoj de la "apostolaj" patriarkejoj Antiokio kaj Jerusalemo (ĉirkaŭ 2 milionoj da kredanoj). Pli norde, en la lokoj, kie predikis la apostolo Paŭlo, estas la viveca helena Ortodoksaro (ĉirkaŭ 10 milionoj) de la aŭtokefalaj (1) Eklezioj de Greklando kaj Cipro, de Kreto kaj de la Konstantinopola aŭ "ekumena" Patriarkejo, «primus inter pares» (2).

La vertikala trabo de la kruco pluiras tra la "latina" Ortodoksaro de Rumanio (17 milionoj) kaj la kaŭkaza de Gruzlando (5 milionoj), por disvastiĝi en areton da slavaj Eklezioj: Serbio (9 milionoj), Bulgario (9 milionoj), Ĉeĥoslovakio (200 mil), Pollando (500 mil), kaj precipe Ruslando (kie oni kalkulkonjektas ĉirkaŭ 40 milionojn da religi-praktikantoj, kaj cent milionojn da baptitoj). Fragmento de la Rusa Eklezio aperetis en Finnlando, per memstara Eklezio el 800 mil membroj, preskaŭ ĉiuj finnadevenaj, kun unu misio en Laponio.

Sude, la sama vertikala trabo ampleksas la grekan diasporon (3) de Afriko kaj la ege vivecajn misiojn de Ugando, Kenjo, Zairio, Niĝerio, Ganao (ĉirkaŭ 200 mil)».

«La orienta branĉo de la kruco markas la historian vojon de la Rusa misiado, tra Nord-Azio, ĝis Nord-Pacifiko, Ĉinio, Japanio. La Japana memstara Eklezio havas 40 mil membrojn; la Ĉina memstara Eklezio, kun 200 mil fideluloj antaŭ 40 jaroj, nun timeme reaperas. La indianaj kaj eskimaj komunumoj de Alasko kaj la aleŭtaj nuntempe dependas de la Amerika aŭtokefala Eklezio.

La okcidenta branĉo, ankaŭ ĝi tre vivema, rilatas kun la grandaj elmigradoj de la 20-a jarcento, ĉu pro ekonomiaj kialoj (slava kaj mediteranea eliro al okcidento), ĉu pro politikaj kaŭzoj (komunismaj revolucioj en Orient-Eiropo, diseriĝo de la Azia Grekujo, Izraelaj konkeroj, Libana milito). Tiel, pli ol unu miliono da ortodoksoj nun vivas en Okcident-Eŭropo, el kiuj 200 mil en Francio; 4 milionoj en Nord-Ameriko; 5 milionoj en Sud-Ameriko, precipe «antiokianoj», al kiuj oni devas aldoni unu milionon en Aŭstralio. La Diasporaj  komunumoj restas disdividitaj en jurisdikcioj laŭ la etnaj devenoj: ĉiu dependas de sia origina Eklezio, aŭ ili ĝuas la protekton de Konstantinopolo, aŭ estas sendependaj, kiel la «eksterlandlima rusa sinoda Eklezio». Sed kreskante, emas kuniĝi: en 1970, grava parto de la Rusa kaj Ulkrajna diasporo en Nord-Ameriko fariĝis la Amerika aŭtokefala Eklezio. En Francio ekzistas, ekde 1967, interepiskopa komitato, sub prezido de la Konstantinopola reprezentanto. Io simila konstatiĝas ankaŭ en Aŭstralio».

 

La slava ortodoksismo

 

La Aŭtoro daŭrigas parolante pri la kontrasto, en la ortodoksismo, inter la senmoveco de la vivo kaj la aŭdacemo de la teologia penso:

 

«La situacio de la ortodoksaj Eklezioj en la komunismaj landoj pligravigis ĉi tiun historian blokadon, kiu fakte kaŝas dolorplenan fidelecon. Tiu ĉi ŝakmato ankoraŭ pezas sur la destino de la Ortodoksismo. Ĝi kondukas al terura distordo inter la aŭdacemo de la penso kaj la senmoveco de la vivo: la liturgiaj lingvoj maljuniĝas kaj fariĝas nekompreneblaj, la liturgiaj agoj sekvas la saman destinon... la evangelia kaj pneŭma (= spirita) dimensio de la Ortodoksismo manifestiĝas kun peno: de tio la progreso de nov-protestantaj movadoj en la malnovaj ortodoksaj landoj (ekz. la baptistoj en Ruslando)».

Kontrastas kun tio la viveco kaj aŭdacemo de la ortodoksa filozofio kaj teologio, ĉu por respondi al la provokoj de la filozofoj kiuj inspiriĝas je Marks, Nietzsche kaj Freud, ĉu por integrigi la tradiciajn donitaĵojn kun la postuloj de la nunaj. Ĉe tio eminentas la nomoj de Berdiaev, Bulgakov, Losski, Meyendorff. La plej eminenta kultura centro estas la Instituto “Sankta Serĝo” en Parizo, kien venis multaj orientaj elmigrintoj, ĉefe el Ruslando.

 

La arabaj ortodoksoj

 

Sed en la Instituto de Parizo studis ankaŭ Arabaj eminentuloj, ekzemple la nuna Patriarko de Antiokio Ignatios IV Hazim. La Arabaj ortodoksoj devas alfronti la triamondan revoluciemon kaj la islamanan revekiĝon.

«En la Libana dramo, la ortodoksa komunumo en si mem rifuzis preni armilojn, organizi miliciojn; ĝi klopodis esti proksima al ĉiuj viktimoj, repacigi kristanojn kaj islamanojn. Tiuj ĉi ortodoksoj sin difinas Araboj; ili referencas al "arabeco" antaŭislama, kiu ebligas al ili kompreni ĝin deinterne...».

«La Patriarkejo proponis al Romo interkonsenton en profundeco, bazitan sur la dogmoj de la sep ekumenaj Koncilioj, kiel deirpunkto por fratece reesplori la konceptojn difinitajn aparte pli poste. La Antiokianoj atestas ankaŭ denovan liturgian kreivon, ununuran rimedon por ĉesigi la "fermitecon de la interpreto" por la amaso de la fideluloj.

Ĉiutaga atesto de evangelia sen-perforto, dialogo en profundeco kun la nekristanaj religioj, kreiva fideleco al la Tradicio; eble ĉi tiu mesaĝo de krucumita Eklezio estos decidiga por nia estonteco».

 

Greklando inter tradiciemo kaj moderneco

 

«En Greklandon, la okcidenta moderneco estas brutale importita ĉu per la bavara dinastio (altrudita de la potencoj post la sendependiĝo), malklera kaj malŝatema koncerne la post-bizancan kulturon, ĉu per la nuntempa ekfuroro de la teknologio, kiu strebas detrui la tradiciajn kadrojn de la socio. La kamparoj malpleniĝas, la ĉefurbo fariĝas malpuraĉa kaj senmezura urbego, kie la religia praktiko, escepte de la grandaj festoj, estas minimuma; la novaj mezaj klasoj sin turnas al la konsumisma civilizacio, la universitata junularo travivas konstantan revolucian agitadon; la abortigo estas nacia plago.

Fronte al ĉi tiu situacio, anstataŭ kompreni ke la problemo estas antaŭ ĉio la evangelizado de Grekujo («Grekujo, misia lando!»), multaj respondeculoj retiriĝas en integrismon kontraŭ-okcidentan, kaj ĉefe kontraŭ-katolikan («la komploto kontraŭ la Ortodoksismo») nutritan per tragika memoro: la prirabado de Konstantinopolo en 1204; la latiniga politiko de la Italoj en Rodo kaj Dodekaneso en 1912-1945; la absurda Roma subteno al la eta greka uniata komunumo».

«Aliflanke, la infanoj de la latinritaj katolikoj, multnombraj en la insuloj, estas devigataj sekvi, en la lernejoj, la ortodoksan religian instruon».

Ne mankas movadoj de spirita kaj liturgia renoviĝo, nek intelektuloj kiuj inspiriĝas je Athos, la Sankta Monto kun ĉirkaŭ 1200 monakoj, por retrovi la identecon de la moderna greka homo; sed ĉio tio ne vaste tuŝas la oficialan Eklezion.

 

(daŭrigota)

 

 

(1)           Aŭtokefala (= memkapa) estas Ortodoksa Eklezio memstara, sendependa de alilanda patriarko, en la unueco de la Ortodoksismo (N.d.T.).

(2)           Primus inter pares signifas unua inter samranguloj (N.d.T).

(3)           Diasporo (= dissemado) estas religia minoritato disa en alikreda amaso (N.d.T.).

 

 

al la indekso


 

  LEGANTOJ SKRIBAS

 

… Esperanto estas terra incognita (= nekonata lando) en la Eklezio. Kial? Kiu silentas, tiu ne ekzistas.

Mi tre bedaŭras, ke la promesita literatura numero de EK ne aperis. La esperanta kulturo estas la literaturo, kaj ĝuste tio mankas, ne ekzistas en la katolika Esperanto-movado…

Istvan Nagy, Hungario

 

Jes, tre bedaŭrindas, ke literatura numero ne aperis. Kaj ĝi ne aperis, ĉar neniu artikolo alvenis…

Jen, miaopinie, gravaj mankoj de nia mondskala katolika revuo:

- recenzoj de kristanaj kaj religiaj publikaĵoj;

- pritrakto de religia fakterminaro;

- pritrakto de Bibliaj Esperanto-tradukoj.

Ni konfesas, ke pri tio ni havas nek tempon nek ekspertecon. Sed volonte ni akceptus la kunlaboron de kompetentaj homoj.  Battista Cadei

 

 

al la indekso


 

ESPERANTO, INTERNA IDEO KAJ PENTEKOSTO

de P. Alfons Beckers, Honora Prezidanto de IKUE

 

Kristanoj kaj Esperanto

 

Kiam ni esploras la profundajn etikajn humanecajn ideojn de Zamenhof, kiam li komencis esplorojn pri la internacia lingvo, ni povas konstati ke je la fonto troviĝas kristanaj ideoj.

Tuj post la publikigo de la unua lernolibro en Ruslando kaj en Pollando, la adeptoj kreskis precipe inter la kristanoj. La katolika hierarhio estis ege simpatianta al la ideo de internacia lingvo. Ni vidas jam ke ekde la unuaj tagoj monsinjoro Dombrowski, kiu tuj eklernis la lingvon, aktive subtenis la ideojn de la fondinto d-ro Zamenhof.

Multaj sacerdotoj kaj pastoroj lernis Esperanton. La grandskala korespondado inter d-ro Zamenhof kaj monsinjoro Dombrowski montras sufiĉe la simpation kaj entuziasmon de la kristanoj, rilate al la ideo de internacia lingvo Esperanto.

Skribante tion, mi pensis al la vortoj de la psalmisto: «Ho kiel bone kaj ĝojige estas, se gefratoj estas kune» (Psa 132,1).

Tiu gefrata amo estas vere kristana sinteno. Almenaŭ se tiu gefrata amo estas sincera, sen iu ajn antaŭjuĝo en la kapo. Multajn jarojn poste, la fama kardinalo Van Rossum, la fondinto de la Nordaj misioj, diris: «Esperanto estas vokata fari multajn servojn al la Eklezio».

Diversaj Papoj poste forte apogis Esperanton.

Unue sankta Papo Pio la Deka, la patrono de la Esperanto-movado. Plurfoje li benis la Esperanto-movadon en diversaj kongresoj.

Poste Papo Pio la Dekdua diris al la tiama prezidanto de IKUE, pastro Beckers, ke la katolikaj esperantistoj havas la devon aktive ĉeesti en la ĝenerala Esperanto-movado.

Papo Paŭlo la Sesa forte apogis la katolikan Esperanton-movadon, dum aŭdienco al la ĉefestraro de IKUE en 1969.

Kaj sendube ni ne povas forgesi la grandan simpation de Johano Paŭlo la Dua por nia movado: ĉar li estis la patrono de nia IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo en 1977.

Ni pretersilentas la grandan simpation de multaj kardinaloj kaj centoj da episkopoj por nia movado Esperantista.

Inter tiuj lastaj, multaj parolas perfekte nian lingvon. Mi nur mencias inter la nune vivantaj episkopoj:

monsinjoro Miziołek el Varsovio

monsinjoro Pichler el Jugoslavio.

Kaj mi kuraĝas ankaŭ mencii Johanon Paŭlon la Duan, kiu komprenas nian lingvon.

Kristo diris, ke ĉiuj homoj estas fratoj. Ni kristanoj devas esti la plej fervoraj pioniroj de la frateco, tion diris sacerdoto Peltier dum la unua Esperanto-kongreso en Boulogne-sur-Mer, Francio. Ĉar ĝi estas, sub alia nomo, la amo al ĉiuj homoj, fratoj de Kristo mem.

 

La «interna ideo» kaj Esperanto

 

La plej grava celo de la movado estas la interfratiĝo kaj interamikiĝo de la homoj kaj nacioj. «Ĉiuj ŝatas Esperanton, ne tial, ke ĝi alproksimigas la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn» (vortoj de Zamenhof).

«Interna ideo» estis nur la propra persona ideo de Zamenhof. Li tute ne volis altrudi tiun opinion al aliaj kaj certe ne al la adeptoj de la nova lingvo. En tiu afero ĉiuj restas liberaj.

La unua mondmilito malpermesis la pluan evoluon de tiu ideo, ne permesis la propagandon de la politike homracia religio. Multaj esperantistoj estis ege kontentaj pri tio; ĉar ĝi povus kaŭzi malagrablan influon en la movado, ankaŭ konfuzon de ideoj kaj miskomprenon inter la esperantistaro.

Post la milito tamen Lidja Zamenhof, filino de la majstro, daŭrigis la privatajn ideojn de ŝia patro, sub la influo de la Bahaa movado, kiu fariĝis la Bahaa religio.

Dum la Krakova kongreso en 1912 Zamenhof tute abdikis de ĉiuj rajtoj de la gvidado, kaj lasis ĝin al la ĵus fondita UEA. Li volis montri al la movado, ke tiu ideo ne estas la ideo interna de la lingvo internacia Esperanto, sed nur lia propra ideo kaj persona iniciato: ia ideo flanken de la movado. La homaranismo estas lia persona afero, kiu tute ne ligiĝas kun la movado aŭ lingvo.

Sed la problemo de la interna ideo ne estas solvebla nur el pura historia vidpunkto. Ni devas rigardi la problemon tute abstrakte. Tiam ni rimarkas du problemojn kaŝitajn sub la simpla formo de la interna ideo.

Unue la demandon pri la movado.

Due la demandon pri la lingvo.

 

1. La interna ideo de la movado estas tute flanke de la movado. Esperanto volas la interfratiĝon, la amon inter la diversaj homoj, kulturoj kaj Ŝtatoj kaj detrui la murojn de malamo inter gentoj kaj popoloj. Tamen ni ne forgesu ke ĝis la fina venko de la lingvo la unua celo estas ĉiam: disvastigado de la lingvo.

La Esperanto-movado el propra naturo devas esti internacia, ĉar ĝi klopodas kununuigi, kunfratigi la homojn el diversaj, kelkfoje malamikaj, gentoj, ne nur por la religia unueco de la movado, sed por la disvastigado kaj venko de la lingvo, kaj pere de la lingvo por la alproksimiĝo de la homoj kaj nacioj.

Tiu alproksimiĝo estas la unua paŝo al interamikiĝo kaj interfratiĝo. Sed mi deziras altiri vian atenton al alia grava afero. Multaj esperantistoj konfuzas la neŭtralecon de la movado kun la interna ideo. Neŭtraleco ne estas la sama ol interna ideo. Neŭtraleco signifas ke la Esperanto-movado ne estas genta, nacia, religia aŭ socia.

 

2. Krom la movadon ni devas ankaŭ la lingvon abstrakte plirigardi. Lingvo apartenas nur al homo: bestoj ne parolas. Urĝas do nun la demando: ĉu lingvo, kiel lingvo, enhavas internan ideon aŭ ne?

Ni diru: nur homo uzas la lingvon kaj povas havi ideojn. Tiu kiu uzas la lingvon havas do ideojn, ne la lingvo kiel ilo. Lingvo estas homa interligilo inter samnacianoj. Homoj uzas lingvon: la lingvo supozas interfratiĝon. La internacia lingvo enhavas internan ideon kiel lingvo, ankoraŭ pli multe ol naciaj lingvoj. La lingvo internacia enhavas la internan ideon, ĉar ĝi esence celas fari ponton inter la homoj eĉ se ili apartenas al diversaj nacioj aŭ rasoj. Tiu komunikiĝo devas ĉiam esti paca kaj amika laŭ la principoj de Zamenhof. La malamo ne bezonas lingvon internacian, ni diru: armiloj sufiĉus!!

Sekve la lingvo internacia, kiu strebas interligi, interamikigi ilin el sia propra naturo estas ilo de la paca interkomunikiĝo, do de la interfratiĝo, interamikiĝo de la homoj. Esperanto-uzantoj sendube enhavas en si mem la internan ideon.

Ĉiu ilo ja povas esti misuzata. Sed misuzo ne ŝanĝas la naturon de la ilo. Ni ne kondamnas la telefonon ĉar kelkaj misuzas ĝin; ni ne kondamnas la televidon, ĉar kelkaj misuzas ĝin, ktp. Misuzo lasas netuŝita la esencon de la lingvo internacia. Sed misuzo devigas nin gardi la veran kaj homan uzon de la lingvo. Restas nur al ni la lasta demando pri la interna ideo de Esperanto.

 

Pentekosto kaj Esperanto

 

Kiel staras la aferoj el religia vidpunkto? Ĉiuj scias ke Pentekosto estas la festo de la esperantistoj. Kiam sankta Petro predikis, ĉiuj aŭskultantoj diversnaciaj komprenis lin, kvazaŭ li parolus en ilia propra lingvo. La Pentekosta miraklo faris, ke ĉiuj komprenis. La Sankta Spirito laboris en ĉiuj. La Sankta Spirito estas la persona Dia amo. Tiu amo estas internacia, universala, kiel nia lingvo. La kristanismo estas universala, ĝi bezonas do interkomprenilon por la tuta homaro, kaj por komenci la disvastigon de la religio de la amo la Sankta Spirito donacis al ĝi veran internacian parolpovon.

Poste la Eklezio trovis la latinan lingvon, kiu fariĝis lingvo internacia, ne nur de la Eklezio, sed de la scienca mondo en la mezepoko. La Eklezio disvastigis la amon, la veran interfratiĝon, pere de la internacia lingvo.

Kompreneble post la malpopulariĝo de la latina lingvo en niaj modernaj tempoj, necesa estis nova lingvo. Pro tio oni diras, kvazaŭ proverbe: «Esperanto estas la lingvo de la popolo». La kristanismo aldonas ion al la interna ideo de la lingvo: ĝi aldonas la vivon de Dio al la homo. Ĉiuj strebas al interfratigo, al reciproka toleremo, al reciproka amo. Sekve ni ne troigas, kiam ni asertas ke la kristanaj esperantistoj ankoraŭ pli forte devas labori por la interna ideo de internacia lingvo. Kristanoj ja multe pli facile komprenas la rolon kaj la celon de la internacia lingvo, kaj fakte ili agnoskas en Esperanto taŭgan ilon por helpi la lastan venkon ne nur de la lingvo internacia, sed de la religia interfratiĝo kaj reciproka amo inter ĉiuj homoj.

 

Konkludoj

 

Konklude ni povas diri:

1.         Se ni rigardas la internan ideon en ĝia historia evoluado ni devas konstati, ke la homaranismo estis tute privata ideo de Zamenhof, kiu tute ne kunligiĝas kun la movado aŭ kun la lingvo.

2.         Se ni rigardas la movadon tute abstrakte, ni devas konstati ke ĝi havas fortan tendencon, laŭ kiu ĝi akceladas interfratiĝon, amon inter la diversaj homoj kaj detruon de la muroj de malamo.

3.         Se ni konsideras Esperanton kiel puran lingvon internacian, ni devas konstati ke ĝi estas ilo de la interfratiĝo, kiu alkondukas al interkompreniĝo inter la homoj.

4.         El religia vidpunkto, tiu interkompreniĝo, kiu alkondukas al interfratiĝo, estas nur en pura natura ordo, kiu tute ne estas la sama ol la amo supernatura, t.e. la karitato, donaco de Dio al ĉiuj homoj. Laŭ tiu amo ni estas kunligitaj kun Dio, fonto de ĉiu amo, kiu igas nin infanoj de Dio, kunfratoj de ĉiuj homoj, ne nur en la natura ordo, sed en la supernatura ordo.

 

 

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 

* La Episkopo de Bergamo ĵus komunikis ke, pro paŝtistaj bezonoj, P. Battista Cadei (kiu apartenas al tiu diocezo) devos forlasi sian agadon ĉe la Esperanto-Sekcio de Vatikana Radio, kaj reiri al Bergamo.

IKUE strebos prokrastigi la efektivigon de ĉi tiu decido (cetere, jam de kelkaj monatoj okazas diskretaj sed intensaj intertraktoj), kaj aranĝi la daŭrigon de la Esperanto-elsendoj de Vatikana Radio. Estas facile kompreneble, tamen, ke la situacio estas tre delikata, kaj ke oni riskas la finon de la Esperanto-programoj.

 

* Ĵus naskiĝis Tutmonda Ekumena Ligo (TEL), en la sama sidejo de IKUE, tamen tute aparte de ĝi. Prezidas la novan Ligon Sac. Prof. Angelo Duranti, konata prizorganto de pluraj Bibliaj kaj ekumenaj iniciatoj (Biblia Revuo, Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj, Ekumena Fako de IKUE, ktp).

La Ligo celas esti kerna unuiĝo inter ĉiuj religiaj instancoj kaj membroj el la tuta mondo en serĉado de vera kredo por la homaro. Ĝi planas progresigi interkonatiĝon kaj interkontaktojn de la reprezentantoj, specialistoj kaj membroj de ĉiuj religioj, per fakaj kunvenoj, konferencoj, kongresoj, prelegoj, seminarioj, studvojaĝoj, korespondaj kursoj, aperigo de taŭgaj eldonaĵoj kaj traduko de la ĉefaj literaturverkoj. La Ligo ankaŭ strebas starigi Ekumenan Universitaton.

Jam aperis la unua numero de la organo de TEL, «Ekumenismo».

 

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† Magistrino Helena Massalska, Pollando (82-jara; en Kielce ŝi instruis Esperanton en la Pedagogia Altlernejo kaj en la Porpastra Seminario);

† Sac. Jaroslav Zaruba, Ĉeĥoslovakio (69-jara; aktiva kunlaboranto de la Esperanto-tendaroj de Herbortice).

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

°          Se homo strebas fari nur tion, kio estas postulata, li estas sklavo. En la momento, kiam li faras plie, li estas libera (Robertson)

 

°          La tritikon sufokas ne la herbaĉo, sed la malzorgo de la mastro (ĉina proverbo)

 

°          Antaŭ ol kritiki alies malvirtojn, mense elnombru almenaŭ dek el la viaj (A. Lincoln)

 

°          Ne opiniu, ke vi pagas la friziston, al li lasante viajn harojn (turka proverbo)

 

°          Estas bone sekvi sian inklinon. Kondiĉe, ke ĝi estu alsupra (Gide)

 

°          En la homoj la admirindaj aferoj estas pli multaj ol la malŝatindaj (A. Camus)

 

al la indekso