Enhavo de Espero Katolika numero 6/1986

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo: la historia renkontiĝo inter Papo Johano Paŭlo la Dua kaj la Roma Ĉefrabeno.

 

historia noto: la fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj!

Post klopodegoj, ni finfine sukcesis reakiri akuratecon en la aperigo de EK. Dank’ al la kunlaboro de diversaj legantoj, la enhavo estas tre varia, precipe en la tri ĉeftemoj: kristane, ekumene kaj humane de nia revuo.

Ĉar nuntempe la materialo je nia dispono estas abunda, ni devis fari selekton, donante prioritaton al tio kio laŭ ni estas plej grava kaj aktuala.

Viaj reagoj kaj kontribuaĵoj estas ĉiuokaze valoraj, ĉar el ili oni mezuras la vivemon de ajna revuo!

Ni deziras al vi bonan legadon kaj prosperan E-aktivadon.

La Redakcio

 al la indekso


 

AMKONFESO

 

Mi ne kapablis diri, kiom Vin

mi amas, Di’ de mia kredo, vivo

vivanta kaj vivinta, viv’ estonta

trans la spaclimoj de sennombraj mondoj,

kie ne plu ekzistas nia tempo.

Mi ne kapablis, sed al Vi nenio

kaŝiĝas eĉ’ se mutas ĝi profunde.

En mia viv-ago ĉia estis amo.

Kaj kredis mi, ke por la hom’ ĝi estus,

por la laboro, la patrujo monda,

por la idar’ de mia firma gento,

por floroj, arboj, fruktoj, el la suno

ĝuantaj eston, nutron kaj lumhelon;

sed estis am’ al Vi, en ĉiu vivo

kaj aĵo ĉestanta. Nune, kiam

ĉe mi faladis unu post la alia

la voj-kunuloj, kiam pli mallaŭtaj

iĝas la voĉoj de la tero, flagras

via Vizago je brilego plia

kaj via voĉo estas glora kanto.

Nun - Dio, kiun mi de ĉiam amis -

mi amas Vin, konscia pri ĉi amo;

kaj la certec’ intima ke plenjustis

kaj ĉio bonis, eĉ doloro

eĉ la malbono miaj, kaj ke ĉio

por mi Vi estis - estas, min tremigas

per ĝojo-sent’ pli granda ol la morto.

Restu kun mi, ĉar vesperiĝas jam

sur mia hejmo, kun mizerikordo

de l’ ombroj kaj de l’ steloj: Ke mi donu

al Vi, ĉe mia tablo, etan panon

kaj akvon puran, laŭ povreco mia.

Restu nun Vi ĉe mi, la servistino;

kaj, dum silentas ĉie la estaĵoj,

aŭskultu mia koro sole Vin.

 

Ada Negri (1870-1945)

el la itala trad. Gaudenzio Pisoni

 

al la indekso


 

 

Eklezia dokumento pri liberigo

 

POR VERA LIBERECO 

Enkonduko

 Libereco. Magia vorto. Pri ĝi revas karcerulo. Pri ĝi sonĝas adoleskanto, retorikas politikisto, reklamas komercisto. Por ĝi luktas revoluciulo.

Sed «ho libero! kiom da krimoj oni faras en via nomo!» elkriis ekzekutoto dum la Franca revolucio.

Kio do estas vera libereco? Kaj kiel ĝin akiri? Kiel la kristano rilatu al ĝi? Kristanoj ja aktivas por liberigo en diversaj mondo-partoj, sed ne ĉiam samopinias pri koncepto kaj metodoj de liberigo.

Por helpi en la solvo de ĉi tiu problemo, la papa Kongregacio ( = konstanta komisiono) por la Doktrino de la Kredo diskonigis en aprilo «Instrukcion pri kristana libereco kaj liberigo», kiun ni ĉi-tie resumas.

 Libereco, vero kaj amo

 La Instrukcio komencas per la konstato, ke en la moderna epoko kreskis la aspiroj kaj la atingoj al libereco, sed ne ĉiam ĉi-lasta estis konceptata en ĝusta senco, tiel ke estiĝis novaj riskoj kaj minacoj:

«Kiam la homo volas liberiĝi el la morala leĝo kaj sendependiĝi de Dio, li, male ol konkeri sian liberecon, detruas ĝin. Malakceptante la veron kiel mezuron, li fariĝas viktimo de arbitreco; la fratecaj rilatoj inter la homoj malaperas, kaj ilin anstataŭas teroro, malamo kaj timo».

Fronte al tia ambigueco de la moderna liberiga movado, la Eklezio prezentas sian proponon, bazitan sur vero kaj amo: aŭtentika libereco eblas nur se oni respektas la veron de la homo, kiel estulo kreita de Dio (kaj do ne absoluta) kaj kunligita kun la ceteraj homoj.

La Evangelio metas la bazojn ne nur por purigo el la pekado, sed ankaŭ por surtera liberigo:

«La maljustaj neegalecoj, kaj la ĉiuspecaj subpremadoj, kiuj trafas milionojn da viroj kaj virinoj, estas en evidenta kontraŭdiro kun la Evangelio de Kristo, kaj al neniu kristano ili rajtas lasi la konsciencon trankvila». 

Principoj por praktiko de kristana liberigo 

La Regno de Dio plene efektiviĝos transmonde kaj transtempe, sed ĝi jam aktivas, kiel kreskanta ĝermo, en la nuna mondo kaj tempo. Tiu aktivado devas inspiriĝi je la principoj de respekto de la homaj digno kaj rajtoj, en solidareco, dialogo, akordiĝo.

«Ĉi tiuj principoj devas esti speciale respektataj en la ekstrema kazo de sinturno al armita batalado, kiun la Eklezia instruo tradicie prezentis kiel lastan rimedon por ĉesigi tiranecon evidentan kaj longedaŭran, grave kontraŭan al la fundamentaj personrajtoj kaj danĝere nocan al la landa komuna bono. Tamen, konkretan aplikon de tiu ĉi rimedo oni rajtas konsideri nur post tutrigora pritakso de la situacio. Fakte, pro la daŭra evoluo de la aplikataj teknikoj kaj la pliiĝanta graveco de la danĝeroj ligitaj kun la sinturno al perforto, la nomata pasiva rezisto malfermas vojon pli konforman al la moralaj principoj, kaj ne malpli promesplenan».

Neniukaze kaj neniuflanke oni rajtas allasi krimajn rimedojn, kiaj reprezalioj, torturoj, terorismo, okazigo de danĝeraj tumultoj, kalumniado. 

Civilizo de amo 

«Senprecedenca defio lanĉiĝas hodiaŭ al la kristanoj aktivantaj por efektivigi la civilizon de amo, kiu resumas la tutan etikan-kulturan heredaĵon de la Evangelio».

Tiel la «bela novaĵo» de la Evangelio fariĝas fermento de vera liberigo por la tuta homaro. 

Battista Cadei

al la indekso


 

Kristana Oriento

OKCENTJARA JUBILEO DE LA LATVA EKLEZIO (1186-1986)

 La komenco

 Ĉi-jare la eklezio de Latvio jubileas la 800-an datrevenon de sia vivo. Fakte en 1186 estis elektita la unua episkopo de la tiamaj Livonoj, Meinardo. Li estis aŭgustena monako el Segeberg (Germanio), kaj li atingis tiun regionon kiel animzorganto de germanaj komercistoj. Meinardo, konstatinte ke la Livonoj estas paganoj, eklernis ilian lingvon kaj komencis prediki la evangelion de Jesuo Kristo. Aliaj misiistoj venis por helpi lin. La 1186-jaro, en kiu okazis lia episkopigo, estas rigardata kiel naskiĝdato de la Latva eklezio.

Memorige de tiu jubileo, en ĉi tiu monato junio okazos en la teologia Laterana universitato de Romo internacia simpozio de historiistoj.

 

La Katedralo de Riga (nuntempe koncertejo)

 Alia simpozio okazos aŭguste en la latva ĉefurbo Riga, kun partopreno de delegacio el la naskiĝurbo de Meinardo, Segeberg.

Pli poste, ankoraŭ aŭguste, en la Maria-pilgrimloko Anglona, okazos la religiaj celebradoj de la latvaj katolikoj, kiuj esperas, ke ilia evangelizinto Meinardo estos baldaŭ proklamata beatulo.

 La historio 

La organizo de la Latva eklezio, komencita de episkopo Meinardo, bone disvolviĝis kaj baldaŭ atingis rangon de metropolo en Riga (1254), kun sep sufraganaj diocezoj: tri en la mezepoka Livonio kaj kvar en antikva Prusio.

La metropolo Riga ĉesis sian elkzistadon per decido de la lokaj aŭtoritatuloj dum la periodo de la Reformacio, en 1562.

Kiam Stefano Batory, la reĝo de Pollando-Litovio, al kiu aliĝis Livonio, serĉante helpon kontraŭ Moskvio, eniris Rigon, la 12-an de marto 1582, venkinte la caron Ivanon la Kvaran la Teruran, li ne trovis aliajn katolikojn krom tri maljunajn monaĥinojn, kiuj kvazaŭ miraikle ĝisatendis tiun momenton: unu el ili estis 130-jara kaj du aliaj 100-jaraj! Ili kunligas la unuan periodon de kristana vivo en Latvio kun la renaskiĝo de katolika vivo, komenciĝanta per la fondo de la nova episkopejo en la urbo Cesis (Venden) en 1585, tio estas antaŭ 400 jaroj. Tre gravan rolon en tiu rekatolikigo ludis jezuitaj kolegioj fonditaj en Riga kaj Tartu (Dorpat). La Latva popolo amase revenis «al la antikva Eklezio de siaj patroj». Malgraŭ diversaj malfacilaĵoj, kontraŭstaro de luteranoj, longedaŭraj militoj, la suda parto de Latvio nomata Pola Livonio (Inflanty Polskie) fariĝis denove preskaŭ tute katolika. En Estonio, okupaciata de la luterana Svedio, katolikismo preskaŭ tute estingiĝis.

 La nuntempa situacio

 Ekzistas la metropolo Riga (ekde 1937) kun la sufragana diocezo de Liepaja, gvidata de kardinalo Julijans Vaivods, Apostola Administranto, kun tri help-episkopoj: J. Cakujs (ĝenerala vikario), K. Dulbinski kaj V. Zondaks. La Latva eklezio laŭ siaj eblecoj helpas (sendante siajn pastrojn) al la du restintaj preĝejoj en Estonio (Tallinn kaj Tartu) kaj al ĉirkaŭ 60 preĝejoj en diversaj sovetaj respublikoj.

Kvankam multaj preĝejoj dum lastaj jardekoj estis fermitaj, ekzistas ankoraŭ 179 latvaj parokejoj kun 500 mil kredantoj. Ne mankas, dank’ al Dio, sacerdotaj vokiĝoj! Sed bedaŭrinde ne ĉiuj kandidatoj povas esti akceptataj, ĉar ekzistas «fermita nombro» en la ununura seminario en Riga. Unu sacerdoto ofte prizorgas 2 aŭ 3 parokejojn eĉ malproksimajn. Por 30 sacerdotoj de metropolo Riga, kiuj laboras en aliaj Respublikoj, la distancoj inter iliaj parokejoj estas grandegaj. Dum lastaj 10 jaroj mortis 55 sacerdotoj kaj ordiniĝis nur 37 novpastroj. Entute estas ĉ. 130 pastroj.

En metropola seminario en Riga, kiu laste pligrandiĝis ricevinte novan domon, en la pasinta jaro estis 59 seminarianoj, el kiuj 1 ekstera kaj 5 aliaj militservas. Laŭloke tiuj seminarianoj devenas el diversaj respublikoj: 31 el Latvio, 12 el Bjelorusio, 8 el Ukrajnio, 4 el Kazakstano, per po 1 seminariano ĉeestas jenaj respublikoj: Estonio, Kirgizio, Rusio kaj Taĝikistano. Post la sacerdotiĝo ili servos en la parokejoj de respektivaj respublikoj. La studoj en seminario daŭras 6 jarojn. Krom filozofio kaj teologio estas instruataj 4 lingvoj: la latva, la latina, la pola kaj la germana. La rusa estas komuna lingvo, kiun ĉiuj konas.

Ekde la tempo de la Kvara Laterana Koncilio (1215) Livonio (suda parto de Latvio) estas nomata «Lando de Maria» (Terra Mariana).

 

Nia Sinjorino de Agloná, protektantino de Latvio, «Mariana Lando»

 

Malgraŭ multaj ofte dramaj historiaj eventoj, la Latva popolo restas fidela al la kristana heredaĵo kaj tradicio alportita de unua misiisto Meinardo, donante ekzemplon de konstanteco, braveco kaj kristana espero.

La centra celebrado de la 800-jara JUBILEO DE KRISTANISMO EN LATVIO okazos en la nacia pilgrimloko de Maria, Anglona, la 15-an de aŭgusto 1986.

Dum tuta jubilea jaro ni memoru pri niaj latvaj fratoj en la ĉiutagaj preĝoj. 

Jakub Szostak, en Romo

al la indekso


 

KATOLIKAJ MISIISTOJ

(zorge de p. Felice Ruaro)

 El letero al P. Ruaro: 

Inter la nomadoj

 Mi pasigis semajnon en Ghiula inter nomadoj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de tiu lando estas muzulmanoj. En la stratetoj vagadas grandegaj kameloj, kutime tre malgrasaj, kun ŝarĝo de lignoj, karbo kaj aliaj varoj. Oni vidas ankaŭ azenojn portantajn sakojn el felo, en kiuj estas la altvalora trinkebla akvo, pli valora ol la oro. Sur la vojo al Masaŭo, haveno ĉe la Ruĝa Maro, estas grandega tendaro. Loĝas tie preskaŭ 2.000 nomadoj. La tendoj oscilas je la vento kaj skuas ĉifonojn kaj matojn. Kaj tie mi renkontis multajn gefratojn, premis iliajn manojn, kisis la infanojn, alproksimiĝis al la malsanaj patrinoj kuŝantaj sur malmolaj litoj, sen kovraĵoj, por defendi sian korpon kontraŭ la ŝanĝo de la temperaturo.

Mi ne povas forgesi la miron kaj ĝojon de maljuna virino, kiu preskaŭ estis mortanta pro malsato, kiam ŝi vidis korbon plenan de manĝaĵoj, kiun mi estis aĉetinta en malgranda vendejo. La musulmanoj amas nin kaj kelkfoje diras: «Dio havas paradizon por ĉiuj, sed por vi monaĥinoj Li preparis du paradizojn». Kaj la amo estas vera atesto kaj ekzemplo, al kiu ĉiuj kredas. 

Letero al mortinta misiistino 

Fratino Lisa Hakim, kiu agadas en Garagos (Egiptujo), konsideras sin spirita filino de fratino Maria Paolucci el Urbania (Italio), kiu agadis dum multaj jaroj en Egiptujo en la servo de la plej malriĉaj homoj. Fratino Hakim esprimas sian dankon al fratino Paolucci per kortuŝa letero. Jen ŝiaj vortoj:

«Kara fratino Maria, antaŭ ol mi dankas vin pro ĉio, kion Vi faris por Egiptujo, mi volas danki Dion, kiu elektis, vokis kaj sendis Vin en nian landon. Dank’ al Dio mi renkontis Vin en la tempo, kiam mi estis decidanta la estontecon de mia vivo, tiel laŭ Via ekzemplo mi decidis fariĝi misiistino. Mi dankas Vian familion kaj Vian diocezon, kiuj donacis al la Eklezio de Egiptujo Vin.

Kiam okazis mia ordena votado, Vi diris: «Jen, nun mi povas morti en paco, ĉar mi havas personon anstataŭantan min».

La Sinjoro donis al Vi la ĝojon vidi Vian unuan spiritan filinon aliri la altaron de la katedralo de Urbania por subskribi sian totalan dediĉon al Dio kaj por Lia regno. En tiu momento mi vidis larmojn sur Via vizaĝo. Nun mia egipta tero akceptis Vian korpon kaj donas ripozon al Viaj piedoj, kiuj dum multaj jaroj iradis por viziti malsanulojn, kaj al Viaj manoj, kiuj estis ĉiam malfermitaj por donaci kaj por flegi. Preĝu, por ke mi persistu».

 

al la indekso


 

ORTODOKSA KRISTANO PAROLAS PRI ORTODOKSISMO

Dua parto - Unua parto

 

 

La rolo de la Ekumena Patriarkejo de Konstantinopolo 

«Ne tia estas la situacio de la Ekumena Patriarkejo. Tute izolita eĉ en Istanbulo, Ĝi havas ĉirkaŭ 6 milionojn da kredantoj en la diasporo. Ĝi provizis sin per tre aktiva «anteno» en Okcident-Eŭropo: nome la Ortodoksa Centro de Chambesy, apud Ĝenevo, animata de juna, agema kaj malfermita Metropolito, Ĉefepiskopo Damaskinos. Fondita en 1966 iniciate de Patriarko Atenagoro, la Centro fariĝis grava renkontiĝejo inter kristanaj konfesioj. Samtempe ĝi gastigas la sekretariaton por la preparo de ĝenerala Koncilio de la Ortodoksa Eklezio. Tiu sekretariato ekde nun favoras efektivan travivaĵon de koncilieco».

 

Remalkovro de Dio en Ruslando 

«En Ruslando, de antaŭ 15 jaroj multaj intelektuloj, precipe tiuj plej junaj, renkontas la Ortodoksismon kaj malkovras la Eklezion. La vojoj, trans la ideologio, nomiĝas: nihilismo, «nekonata Dio», nacia memoro, tero, persono...

Koncerne la personon: pliiĝas la deziro interpreti la aliulon ne plu laŭ politika kaj sociala koncepto, sed kiel «vizaĝon», per humilaj agoj de senprofita bonkoreco. Laŭ longa limtempo, tio sendube okazigos «revolucion de la persono».

La kristanaj intelektuloj komencas plenigi la abismon estiĝintan, pro premo de la reĝimo mem, inter Eklezio kaj kulturo; ili malkroĉas la Eklezion el la sklaveco de ĝia geto kaj trovas en la ortodoksaj profundaĵoj materion por libera kreado. La movado de la «filozofiaj seminarioj» disvastiĝinta de 1974 ĝis 1979, estas senkapigita, kiel ankaŭ la feminisma movado «Maria», kiu estis alpreninta kiel celon la socian helpon al la virino kaj la remalkovron de spirita virineco. Malgraŭ tio, malgraŭ la timo, la renoviĝo pludaŭras».

 

Sofronov: Kristo Ĉiopova (rusa ikono).

La ortodoksa religia arto havas spiritecajn, ne realismajn trajtojn

 « En la kristanaj medioj de la urbo - la renoviĝo okazas plej grandparte inter la intelektuloj kaj en la urbaj medioj - aperas novaj sintenoj: solidareco inter la kredantoj, respekto al la Eklezia disciplino koncerne faston, libervola malriĉeco, rifuzo de korupto, de morala malrigoreco, de abortigo; la junaj familioj estas multfilaj (dum ĝenerale la nasko-kvanto malpliiĝas).

 La artikolo daŭrigas, dirante, ke malgraŭ ĉio la baptoj de plenkreskuloj plimultiĝas kaj tio ne estas sen influo:

 Ĉio tio memorigas tre proksime la situacion de la unuaj kristanoj en la Romia civilizacio...».

 Oni devas tamen agnoski, ke la grupoj de kristanaj intelektuloj estas inter si disigitaj, ĉar veraj debatoj ne eblas. Oni rimarkas diversajn tendencojn: spiritecajn, naciismajn, okcidencismajn...

«Koncerne la regantajn mediojn: ili travivas memkontraŭdiron. Unuflanke ili volus uzi la Eklezion laŭ naciisma perspektivo, igante la Moskvan Patriarkejon speco de anti-Vatikano, por celebri en 1988 la jarmilon de la bapto de «Rus». Tiun bapton al si reklamacios por celebri ankaŭ la ukrajnaj uniatoj (4) (kontraŭaj al la rusigo), kies Eklezio estis perforte likvidata post la dua mondmilito, kaj kiu nun vivas en kaŝiteco. Aliflanke la reĝimo klopodas malhelpi la evoluon de viva kristana pripenso, kiu enkrizigus la “ideokration” ...»

Vundita, sed viva

«En ĉi tiu artikolo mi skizis nur kelkajn fundamentajn elementojn, provizante ĝin per kelkaj karakterizaj ekzemploj. Ne eblas fari konkludojn.

Ĉi tiu prezento neeviteble konsistas el disaj notoj. Same kiel la Ortodoksa Eklezio: ĝi estas disa, vundita: la penso, la vivo, la informado cirkulas kun peno, malgraŭ la klopodoj laŭdindaj, sed limigitaj, de la Ortodoksa Centro de Chambesy aŭ de Syndesmos (= ligo), la monda federacio de la ortodoksaj junularaj movadoj (la Ekleziojn de Oriento, kiuj ne povas aranĝi tiajn movadojn, reprezentas teologiaj studentoj): Syndesmos, en kiu la libananoj ludis kaj ludas trenantan rolon, ebligas al ĉiulandaj ortodoksaj junuloj renkontiĝi periode kaj konsciiĝi pri la universaleco de sia Eklezio.

Malgraŭ la malfaciloj, la spirita unueco de la Ortodoksa Eklezio restas tuteca. La Ortodoksismo ne travivis, kiel la Katolikismo, defundamentan skuegon de la kredo. Aliaj estas ĝiaj problemoj. Ĝi riskas gangrenon, rigidiĝon, enfermiĝon en la timo, orgojlon, malbenon, rilaton de supereco-malsupereco kun la Okcidento, kiu obsedas ĝin, sed kiun ĝi ne sukcesas kompreni.

Sed ĝi povas ankoraŭfoje koni striktan unuecon kun ĉiuj pozitivaj fortoj de la Kristanismo, por decidige reaperigi la nedividitan Eklezion, kun kiu ĝi estas en profunda kontinueco.

Ni ne scias: necesas preĝi».

Olivier Clement (el la itala redaktis B. C.)

------------------------

(4) Uniatoj estas kristanoj, kiuj sekvas la tradicion, riton kaj kalendaron de la ortodoksoj, sed samtempe estas katolikoj kaj akceptas la aŭtoritaton de la Roma Papo. Laŭ la ortodoksoj tio estas absurdaĵo (N.d.T.). 

al la indekso


 

La Papo en la Sinagogo de Romo

FRATECA RENKONTIĜO

 «La hebrea religio ne estas al ni “ekstera”, sed, iumaniere, ĝi estas “interna” al nia religio. Ni do havas kun ĝi rilatojn, kiajn kun neniu alia religio ni havas. Vi estas niaj fratoj ŝatataj, kaj, iumaniere oni povus diri: niaj pli aĝaj fratoj». Tion diris interalie Johano Paŭlo la Dua la 13-an de aprilo, okaze de sia historia vizito en la hebrea sinagogo de Romo. Li bedaŭris la diskriminaciojn de la pasinteco kaj ĉian formon de antisemitismo, kaj instigis al klopodado por plua plibonigo de la reciprokaj rilatoj, en la respekto de la du diversaj kredoj kies «fundamenta diverĝo ekde la komenco estas la aliĝo de ni, kristanoj, al la persono kaj al la instruo de Jesuo el Nazaret, filo de via popolo...». La Roma Ĉefrabeno, prof-ro Elio Toaff, menciis interalie, ke dum la Hitlera persekutado, katolikoj forsavis multajn Hebreojn, eĉ riske de sia vivo.

 

Papo Johano Paŭlo la Dua atente aŭskultas la Roman Ĉefrabenon en la Roma Sinagogo

 

al la indekso


 

MALBONE “PRI LA ATESTANTOJ DE JEHOVO”

 La artikolo de s-ano Battista Cadei: «Pri la atestantoj de Jehovo» (EK 12/85 p. 221-224) kaŭzis, ke ankaŭ mi decidis ion aldoni al ĉi-temo.

Antaŭ ĉio mi volas esprimi mian ĝojon, ke nia revuo komencis tuŝi temon aktualan por multaj kristanoj. Tamen ne sufiĉas nur konstati, « ke pluraj katolikoj ne konas la kernon de la kristanismo a, kaj ne sufieas ankaŭ paroli pri ĉi-sekto nur supraĵe kaj unuflanke, neglektante iomete la problemon. Oni povas supozi ke kelkaj el ni volus ne vidi la veran gravecon de la sektoproblemo en la kristana medio. Se ni povus konstati kiom da novaj «gefratoj» baptas la atestantoj de Jehovo ĉiu-jare, tiam ni pli serioze konsiderus la problemon. En mia katolika lando la sektanoi organizas las¬tatempe kongresojn sur la plej grandaj sportstadionoj en pluraj urbegoj. Dkzemple en mia urbo o'kazis en 1985 jar-kongreso de atestantoj de Jehovo, kiu daŭris tri tagojn .kaj en kiu partoprenis almenaŭ 30.000 personoj. Dum la kongreso oni baptis kelkcent da novaj adeptoj, probable katolikdevenaj.

Homoj, kiuj pli proksime konas la vivon de la atestantoj de Jehovo, certe ne dirus: «Antaŭ ĉio mi esprimas mian profundan respekton por la atestantoj de Jehovo, kiel personoj, kaj por ilia, foje admirinda, sindonemo». Ni devas kompreni, ke ni konas ilin nur supraĵe, ĉar ili ne partoprenas aktive en la socia vivo kaj eĉ evitas homojn en sia laborejo aŭ loĝej-loko.

Ni ne konas ankaŭ iliajn familiojn, ĉar ili ne kontaktigas kun alikredanoj.

Ni ne konas kiel ili edukas siajn infanojn, al kiuj oni malpermesas partopreni en la normala lerneja vivo. Se ni scius kiom da feliĉaj geedzaj paroj ili gvidis al disiĝo, tiam ni tute aliel pensus pri la atestantoj de Jehovo. Bele kaj emocie respondis je ĉi-demandoj Detlew Wrewes kaj Marilis Lunkenbein en la artikolo «Atestantoj de Jehovo, profetoj de timo», kiu aperis en la okcidentgermana revuo Weltbild (1/1984, p. 8-12).

En mia libraro troviĝas pluraj diverslingvaj libroj pri la atestantoj de Jehovo kaj ankaŭ eldonaĵoj de la sekto, sed nenie mi trovis respondon je la demando «... kial ili sukcesas konverti katolikojn?». Ĝusta respondo je ĉi-demando povus signife helpi solvi la sekto-problemon en la kristanaj medioj, ne nur inter la katolikoj. Saj!nas al mi, ke antaŭ ĉio oni devas nepre plibonigi la metodojn de animzorgado, por Ike la kredantoj ne sentu sin en sia medio tro pasivaj, anonimaj kaj, ni diru la veron, ne edukitaj en la kred-principoj.

En mia lando, en kiu la preĝejoj estas plenplenaj, plej bone estas prizorgataj de la Eklezio la plej junaj infanoj, kiuj preparigas al la Unua Komunio. Poste rapide malaltiĝas la nombro de la pli agaj infanoj kaj junularo, kiuj nedevige lernas la religion en la preĝejoj'. Kompreneble paralele kreskas la nombro de la «needukitaj» katolikoj, kies religia evoluo haltis post la Unua Komunio. Se tiu ĉi needukita kristano vizitas eĉ ĉiudimanĉe la preĝejon, tamen lia scio pri propra Eklezio kaj religio ne havas eblecon ĝuste maturiĝi. Tiu ĉi religia mizerulo ofte eĉ ne scias, ke li povus ion fari, por esti pli firma en la kredo. Fine li sentas sin en sia propra Eklezio kaj preĝejo tro soleca, anonima kaj forgesita. Povas ankaŭ esti, ke li terure seniluziiĝas en iu hazarda pli proksima kontakto kun sia pastro, ĉar pastron li rigardas per okuloj de la unuakomunia infano, Pastro estas por li iuspeca superhomo, kiun oni kutimas samtempe estimegi kaj priklaĉadi.

Atestantoj de Jehovo bonege scias ĉi tion, ĉar ili ankaŭ estis tiaj. Ili scias, ke tiuj ĉi religiaj mizeruloj estas bonega grundo por ilia semo. Ili ankaŭ diligente observadas la vivon de lokaj paroĥoj kaj tuta Eklezio, por «ĝuste» uzi ĉiun malperfektecon aŭ klaĉon en sia «apostolado». Irante de pordo al pordo ili antaŭ ĉio esploras la grundon. La rezultoj de la esploroj estas tiel detalaj, ke ili eĉ scias, kiu familiano estas pli inklina je la parolo kun ili. Poste la tuta forto estas direktata al ĉi ema persono. Ofte ili sukcesas kapti nur unu familianon, kaj tiam komenciĝas vera tragedio de la tuta familio, ĉar la sektanoj pli forte influas sian novan «fraton» ol la veraj familianoj. Eksjehovanoj povus longe rakonti pri teruraj travivaĵoj kaŭzitaj de la sekto-bakterio.

Malmultaj el ni scias, ke la atestantoj de Jehovo estas homoj tre maltoleremaj. Krom sia literaturo, kiu konsistas el du revuetoj kaj unu baza libreto, ili legas nenion, eĉ la ĉiutagan lokan gazeton. Normala homo ne povas kompreni, ke ilia maltoleremo kaj negativa rilato al la tuta mondo estas tre volonte akceptata de la novaj adeptoj. Ĉio ĉi okazas paŝo post paŝo dum la studado de la fundamenta libreto: «La vero, kiu gvidas al la vivo eterna».

Unue ili postulas, ke la adepto forigu ĉiujn bildojn, librojn kaj krucojn el sia loĝejo. Ili enkapigas al li falsan komprenon de kelkaj Biblifragmentoj, ekz. Eliro 20, 4-5, Agoj 19, 19, kaj li plenumas la taskon senvole. La «gefratoj» kontrolas ankaŭ la loĝejon de la nova adepto por sperti, kiel detale li plenumis la novajn devojn.

Adepto de la atestantoj de Jehovo ne plu povas partopreni en la familia vivo, ĉar li devis ekkredi, ke la jena frazo koncernas ĝuste lin: «kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj» (Mat 10, 36). Li ne plu festas naskiĝ- aŭ nomtagon kun siaj familianoj. Malpermesas ĉi tion al li jena fragmento el la 1-a letero de Petro 4, 3-4.

Atestanto de Jehovo estas tre okupita. La tutan liberan tempon li dediĉas al la Bibliostudado aŭ apostolado, ĉar lin koncernas ankaŭ la jena Biblifragmento: «Kaj ĉi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, ĉar ili akceptis la vorton kun plena fervoro kaj ĉiutage esploris la Skribojn, por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj» (Agoj 17, 11).

Ĉiu nova adepto de la atestantoj de Jehovo estas akceptata de nova familio de «gefratoj», en kiu li kelkfoje en la semajno komune studas la Biblion. Sed renkontiĝante tre ofte, la «gefratoj» ne nur studas la Biblion, sed ankaŭ observadas unu la alian, por admonadi sin reciproke, kiam unu el ili fariĝas malperfekta. Tiamaniere ili plenumas praktiike la jenajn Biblifragmentojn: Luk 17, 3; Mat 18, 15-17.

Kompreneble ili helpas ankaŭ unu al la alia en la ĉiutaga vivo kaj prizorgadas siajn gefratojn eĉ en hospitalo, gardante antaŭ ĉio la malsanulon kontraŭ fremda sango.

Mi ne mencias pri aliaj, ni diru sociaj, malfacilaĵoj kaŭzitaj de la sekto, kiujn travivadas ĉiu nova sektano. Ĝenerale oni povas diri, ke la atestantoj de Jehovo profetas la finon de la «nuna sistemo». Ili estas certaj, ke ni jam vivas en la tiel nomataj lastaj tagoj. Lair ili la tuta mondo, en kiu ni vivas, estas regno de diablo. Pro tio ili konfesas kompletan rezignon, kiel la plej bonan rilaton al la mondo - diabla regno. Probable ĉi tio koncernas nur la simplulojn.

Tiele mi volis montri nur malgrandan parton de la malluma flanko de la atestantoj de Jehovo en nia vivo. Sed ne sufiĉas nur paroli. Oni devas nepre ion fari. Mi proponus organizi Bibliostudojn, simile, kiel ĉi tion faras aliaj kristanaj Eklezioj. Estus ankaŭ bone havi submane, ekz. en poŝkalendaretoj, ĉiujn Biblifragmentojn, je kiuj baziĝas la «kerno de la kristanismo».

Pere de Esperanto kaj niaj kristanaj revuoj oni povus helpi al la kristanaro en la tuta mondo evitadi la danĝerojn en la kontaktoj kun atestantoj de Jehovo. 

Antonio P. Tabacki, Pollando

 NOTO: En la menciita artikolo de EK 12/85 mi skribis: «... per ĉi-sola artikolo ne eblas pritrakti ĉiujn flankojn kaj nuancojn de la problemo... ». Tre oportunas do la ĉisupra, iel kompletiga, artikolo de A.P. Tabacki. Mi (resume) prezentis la doktrinon, Tabacki emfazas la vivmanieron kaj varbmetodojn de la atestantoj de Jehovo.

El lia artikolo evidentiĝas, ke li estas spertulo pri la afero. Mi pensas, ke kristano devas «profunde respekti» ĉiujn. Tio ne signifas aprobi iliajn doktrinon kaj metodojn. Koncerne la intencojn de la koroj, nur Dio juĝas ilin.  B. Cadei

 

al la indekso


 

MALFIDO AL SENTOJ

DUA PARTO - unua parto

Sento altiĝi Dien

 La sentoj kondukantaj al Dio nepre estos sentimentoj, altnivelaj kaj kompleksaj; efikos nur, se ili krome estas aŭtentaj kaj profundaj. Homa afekcieco similas al arbo: la radikoj traboras grundon ne allogan, kie svarmas plej diversaj, estetike malplaĉaj vivaĵoj, sed, ĉar ĝi direktiĝas ĉielen, la branĉoj fruktas. La bela bongusta frukto ne ekzistus sen la malpuraj radikoj kaj ties forpuŝa medio, sed la radiko havas sencon nur tial, ke ĝi ebligas la frukton.

Ju pli sentimento estas samtempe riĉa kaj kohera, t.e. ju pli ĝi rezultas el plej delikata kunordigo de multaj kaj diversaj eroj, des pli ĝi kondukas la homon al realigo de siaj plej altaj latentaĵoj. Sekve, ne dubindas, ke la plej matura sento estas adori Dion.

Adoro kunplektiĝas el sentoj tre malsamaj, sed harmoniigas ilin en bukedon senkompare belan: partoprenas en ĝi miro kaj admiro, kliniĝo antaŭ impona kaj potenca grandulo kaj tenero al iu humila, malinklina sin trudi, dankemo, amo, amikeco, esperado, fido, esteta emocio, racia kontentiĝo, plenumiĝo, bonvenigo (t.e. la sento spertata, kiam eniras nian hejmon la atendita amiko), kuraĝo (oni prenas sur sin konsiderindan riskon: ĉion doni al estaĵo, kiu eble ne ekzistas), forlaso de sindefendoj (kune kun forlaso de timo kaj angoro) kaj multaj aliaj eroj, por kiuj vortoj mankas.

Ĉiuj ĉi eroj apartenas al la sfero afekcia. Se al tiom da homoj, atinginte montosupron post kruta suprenmarŝo sub ĉielo sennuba, impresas, kvazaŭ Dio proksimus, tio klariĝas per la fakto, ke la miksaĵo el emocioj, kiuj nin tie supre ravas, enhavas plurajn el la eroj, kiuj konsistigas la senton adori: admiro, sento esti rekompencita post fortostreĉo, estetika emocio al io bela kaj grandioza, intuo pri senfineco, konscio pri la propra eteco sen impreso esti kulpa aŭ traktata humilige, ktp. 

Ni redignigu la sentemon

Ni saĝe agus, se ni rezignus la ideon, nedefendeblan el la vidpunkto de moderna psikologio, ke ago, sinteno, aliĝo povas ekzisti sen rilato kun sentoj.

Oni ofte kontraŭmetas sentojn kaj racion, sed nur pro nesufiĉa analizo. Sentimento precize distingigas disde la aliaj elementoj de la afekcia vivo, i.a. de emocio, sentimentaleco kaj pasio, per tio, ke racio helpas disvolvi ĝin, kio ne signifas -  ni ne infanece rezonu laŭ «ĉu ĉio, ĉu nenio» - ke la partopreno de racio estas ĉiam konscia aŭ ke sentimento estas nur racia.

Jes, oni ofte diras, ke racio kaj sentoj kontraŭstaras unu la alian. Tio iugrade veras. Sed oni ne diras sufiĉe, ke ili kontraŭstaras al si reciproke kiel la dika fingro al la kvar ceteraj, aŭ kiel la dekstra mano al la maldekstra. Se ambaŭ - racio kaj sentemo - estas rafinitaj, ili kunformas plej nuancriĉan rimedon ekrilati kun la realo. Kiom da nuancoj ebligas manpremo!

Tamen, racio kaj sentemo ankaŭ povas situi je elementa nivelo. Kiel montris la svisa infan-psikologo Piaget, etulo jam uzas racion; lin diferencigas disde plenkreskulo ne la fakto, sed la maniero ĝin uzi: nekunordige, nekomplete, nestabile. Multaj plenkreskuloj, inteligentaj en sia fako aŭ en la ĉiutaga konkreta vivo, infane rezonas en la sferoj, en kiuj ili neniam ekzercis sin je matura pensado. Oftegas infana rezonado - i.a. per apliko de la trosimpliga sistemo «ĉu ĉio, ĉu nenio» - kiam oni pritraktas edukadon, politikon, metafizikon, homajn rilatojn aŭ sin mem. Se racio kaj sentovivo ambaŭ tiel troviĝas je relative kruda stato, la rilato kun Dio povas resti unusenca - voli ricevi, ne doni - kaj formalisma. 

Liberigo de sentoj 

Se sentoj estas subpremataj, oni riskas redukti sian vivmanieron al pure racia, ekstera aliro, al kiu varma engaĝo mankas; se racio estas subpremata, oni riskas redukton al sentimentala ekzaltiĝo, fojfoje fervora, sed pli proksima al emocio ol al la paca adoro ĉi-supre menciita, se ne paroli pri la kazoj, kiam la koncernato falas en malsanecajn devojiĝojn, kiel masoĥisma konceptado pri sin-ofero aŭ obseda maniero plenumi la religiajn devojn.

Okcidenta civilizo evoluis simile al unu el tiuj kreskaĵoj, kies folioj malvolviĝas unu post la alia. Oni povas vidi en ĝi sinsekvon de redigniĝoj : unu post la alia, diversaj tavoloj aŭ sekcioj de la loĝantaro - la sklava, servutula, burĝa, juda, laborista, neblanka, infana, virina, handikapita aŭ simple eksternorma (ekz. la samseksemuloj) - iĝis, jam parte estas, aŭ komencas iĝi, agnoskitaj kiel vere akceptindaj, en grado, je kiu la antaŭaj generacioj tion ne kapablis fari. Je la skalo de la individuo simila liberiĝo observeblas: korpo, instinktoj, sensoj jam grandparte ĝuas dignecon, kiun la kultura kaj socia evoluo siatempe perdigis al ili. En kelkaj medioj; emocio retrovas akceptiĝon. Ĉu redigniĝos ankaŭ sentimento? Espereble jes. La taskon de la Eklezio tia evoluo ege faciligus.

Claude Piron

al la indekso


 

Rilate la proponon de P. Magnani 

POR STARIGO DE “DIALOGOJ DE L’ ESPERO” 

Kun ĝojo mi tralegis la informon, ke IKUE planas sciencan simpozion en Romo. Ideo bonega, sed, por ke ĝi estu multflanke sukcesa kaj fruktodona, oni devas ĝin bone plani kaj konscie krei ĝian specifan karakteron. Ĝenerale sciencaj renkontiĝoj jam estas multaj, kaj eĉ tro multaj! Kiam mankas konkreta celo ankaŭ veran sukceson oni ne povas atingi. Pro tio mi donas kelkajn proprajn opiniojn pri la ideo proponata:

1         Oni fondu simpozion, se eble eĉ regulan ĉiujaran, renkontiĝon surbaze de la plej aktuala kaj la plej urĝa homara problemo: la problemo pri nova, kreinda, civilizo. Ni jam parolas pri la «civilizo de amo» (kontraste al nuntempa «civilizo de malamo»), sed por okupi kiom eble plej diversajn rondojn sub tiu sama karaktera ideo, oni preferu, ĉi okaze, pli simplan, malpli emocie agorditan, sed ankaŭ efikan kaj jam konatan esprimon «civilizo de 1’ espero» (Gaudium et spes, Bloch kaj From k.a, ankaŭ parolas pri la espero!). Ankaŭ renkontiĝon oni povas nomi «Dialogoj de l’ espero», celante al okupo de la plej larĝa fakula rondo de «bona volo» t.e. tiuj kiuj ne akceptas civilizon de malamo, konsciante ke per malbonaj rimedoj oni ne atingas bonajn celojn.

2.         Unu el fundamentaj programeroj de «Dialogoj» estus esplorado de minimuma sed efika, fundamenta idearo, surbaze de kiu oni povus realigi la plej largan komprenemon kaj kunlaboron, reciprokan estimon, konsciante ke dezirata spirita kaj agada unueco ne povas esti farebla surbaze de nur unu, ekskluziva, la plej agresema koncepto, sed tute kontraŭe ĝi povas esti nur vivoplena, libera, homa diverseco, surbaze de komuna vere homeca celo de interhoma komprenemo kaj respekto.

3.         «Dialogoj de l’ espero» kunigu la plej diversajn, bonintencajn, jam ekzistanxajn ideofluojn en Esperanto-movado, sed ankaŭ kiel specialajn gastojn oni klopodu aligi ankaŭ konatajn neesperantistajn reprezentantojn de la samaj ideoj.

4.         Mi esperas ke sur tiu-ĉi bazo oni povus fari bonajn kontaktojn kaj kunlaborojn kun jam ekzistantaj institucioj esperantistaj kaj aliaj, kiel ekzemple kun universitatoj de paco kaj ekologiaj, porpacaj, senperfortaj kaj, tute nature, ekumenaj movadoj.

5.         Kadre de «Dialogoj de l’ espero» oni povas okazigi ankaŭ kursojn pri diversnaciaj kaj diverskontinentaj civilizoj por pli bone konatiĝi kaj progresigi ideon pri planeda, tutmonda kaj tuthomara komprenemo.

6.         Aparte oni devus pritraktadi problemojn de nova, pli ĝusta socia ordo kaj ĝia efika, sed homeca, realigo. Ĝuste sur tiu ĉi kampo «civilizo de l’ espero» devas montri plian efikecon kompare al projektoj de malamo!

7.         Same tiel devas esti pritraktata temaro ligita al nuntempaj rapidaj ŝanĝoj de homaj vivkondiĉoj (ekologiaj temoj, temoj pri «libera tempo») kaj ĝenerale vivofilozofio en novaj vivcirkonstancoj, esplorataj surbaze de nuna situacio kaj neeviteble surbaze de bona kono kaj pli profunda kaj celefika esploro de l’ pasinteco kaj malnova saĝeco.

8.         Ĉiuokaze mi estas preta kunlabori surbaze de iu ajn koncepto en senco de priskribitaj ideoj kaj eĉ, laŭ propraj eblecoj, organize helpi la aranĝon. Mi eĉ povas proponi mian temon:

«Nuntempa civiliza krizo en spegulo de ĝenerala “estetika” (formiga) kulturo». (Kadre de tiu temo kaj kadre de mia fako - arto, kulturo - mi pretas fari kursojn). 

prof. Josip Vrančić - Zadar, Jugoslavio

al la indekso


 

NEGATIVE KAJ POZITIVE PRI E.K.

Mi multe ŝatas tiun revueton, kiun mi preskaŭ tute legas, ĉar ĝi kontentige nutras min tiom intelekte kiom spirite. Nemultvaloraj nur la vicojn de tutmondaj citaĵoj mi konsideras, ĉar kulturo tra nuraj citajoj ŝajnas al mi aflikte supraĵa kulturo, se oni konas nenion pri la menciitaj verkintoj. Krome naskiĝis al mi duboj pri la beletra valoro de la tradukoj de kelkaj specimenoj de tie prezentitaj Pensées (Pensoj) de la franca Pascal, kies densan trafecon la tieaj tradukoj mise senakrigas. Ĉu ne ĉio-ĉi estas supozeble retradukita de la itala?

Kompreneble mi ŝatus aldoni al tiuj negativaj kritikoj kelkajn pozitivajn kontribuojn al nia glacea belaspekta riĉenhava revuo. Verdire instigas min la deziro ion verki pri filozofio kaj religio, ekzemple pri Pascal precize, aŭ Kartezio, aŭ Epikuro. Ŝajnas al mi, fakte, ke ekumenismon oni devas etendi, speciale en nia indiferenta okcidento, ĝis la mondumaj senreligiuloj: ĝuste tiamaniere rezonis nia genia Pascal. F. Degoul, Francio 

Ni konsentas, ke disaj sentencoj ne havas kulturan valoron. Foje tamen ili estas pensigaj. Sed ni sinceru: ni ilin uzas, por ŝtopi paĝo-blankojn! Jes, temas pri (mis)retradukaĵoj el la itala (pardonu nin Pascal!). Religi-filozofia kontribuaĵo estus bonvena: ĝi nur estu ne tro komplika kaj ne tro longa, en rilato kun la nivelo kaj la dimensioj de nia revuo. La Redakcio

 

al la indekso


 

PRI FORPASINTA AMIKINO

 Estimata Sinjoro Redaktoro!

 Vi scias, ke dum jaroj abonis por mi la revuon «Espero Katolika» S-anino Elsa S. Otto el Nederlando, kaj ŝi havis admiron pro la altvalora enhavo de la revuo; ŝi mem estis KELI-anino, sed ni tre bone amikiĝis dum 25 jaroj. Nun mi ricevis la mort-anoncon, ke je la 19-a de marto, ŝi forpasis en la aĝo de 74 jaroj.

Kiam ŝi estis pli juna, ŝi havis kor-operacion, kaj dum tiu ĉi malsano ŝi verkis personan preĝon; nun, en mia tristo, mi dezirus ĝin publikigi honore al ŝia memoro, kaj mi petas, ĉu eble tio povus esti en la revuo EK. Ankaŭ tiamaniere mi ege dezirus repagi al ŝi la longjaran bonvolon, kun kiu ŝi abonis la revuon kaj sendadis ĝin al mi.  M.Š., Ĉeĥoslovakio

 

NUN, KOMPRENINTE, MI OBEAS

 

Mi volis gvidi la karavanon,

sed ĉu tio estis ankaŭ via deziro,

ho Sinjoro?

Aŭ ĉu vi volas ke mi estu kvieta,

kiel oazo en la dezerto,

kie la laboristoj povos ripozi

post sia laboro...

Kaj kie la homoj - ni kune -

gloru vian saĝecon,

kiu estas pli granda ol la nia.

Pardonu al mi, Sinjoro,

ke mi ne tuj komprenis,

kion vi atendis de mi.

Mi estas ankoraŭ tiel juna.

Sed nun,

kompreninte, mi obeas, kaj klopodas

servi vin en la maniero,

kiun vi elektis por mi.

 

† Elsa S. Otto, Nederlando

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 † F-ino Ermelinda Bordogna, Italio, 91-jara;

† F-ino Zdenka Ivanka Hag, Jugoslavio, 54-jara, aktivulino de IKUE;

† S-ino Elsa S. Otto, Nederlando;

† S-ro W.H.W. van Liempt, Nederlando.

Ni memoru pli ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 * Kvara kamiono kun varoj donacotaj al Pollando estis aranĝita de la itala Sekcio de IKUE, kiu stimulis tiucele plurajn paroĥojn de Rimini, Cesena kaj Forlě.

La kolektitaj varoj (inter kiuj elstaris laktopulvoro, aparte bezonata pro la radioaktiva akcidento en Černobyl) estis prezentitaj, 10.5.1986, al Kard. Henryk Gulbinowicz, Ĉefepiskopo de Vroclavo. La Kardinalo varme dankis la donacintojn dum S. Meso, kiun li kuncelebris en la Preĝejo S. Johano Evangeliisto en Forlě (unu el la kuncelebrantoj estis la Prezidanto de IKUE, P. Duilio Magnani).

En tiu okazo la Prezidanto de IKUE detale informis la Kardinalon pri la diversaj agadoj de la katolikaj esperantistoj, precipe en Pollando kaj najbaraj landoj. La Kardinalo montris sin tre interesita, kaj promesis sian apogon por diversaj iniciatoj, inkluzive de la venontjara Kongreso de IKUE, planata en Pollando. 

Kard. Henryk Gulbinowicz kaj P. Magnani

 

* Partoprenos la Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino almenaŭ du katolikaj Pastroj, Battista Cadei el Italio kaj Sigmund Klimowicz el Usono.

* S. Meso en Esperanto estis celebrita en la Katedralo de Skopije (Jugoslavio) de P. Franjo Gruić, Vic-Prezidanto de IKUE, okaze de la Internacia Kongreso de Esperantistaj Fervojistoj.

* Dum la nokta viglado, okazinta 17.5.1986 (okaze de Pentekosto) en placo Sankta Petro en Romo, partoprenis interalie la roma Grupo de IKUE, kiu elmontris grandan (4-metran) tolrubandon kun sia nomo. 

Viglado en Romo, 17.5.1986

 

al la indekso


 

NOVA FONDUSO: EVANGELIZADO PER ESPERANTO

Laŭ iniciato de kelkaj italaj Pastroj (kun ĉekape P. Magnani) estis starigita nova Fonduso de IKUE: «Evangelizado per Esperanto».

Per la rentumo de la kapitalo IKUE financos ĉiujn evangelizajn iniciatojn, realigendajn per Esperanto, estantajn kaj estontajn, kiel ekzemple: E-elsendojn per Vatikana Radio; plibonigon, pligrandigon kaj diskonigon de ESPERO KATOLIKA; religiajn eldonaĵojn; Meslibron; ekumenaĵojn; bonfarojn.

 

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

°          Antaŭ ol primoki vian najbaron, provu meti vian piedon en lian ŝuon (ĉina proverbo) 

°          Tio, kion oni manĝas, kaj tio, kion oni surmetas, estas ne valoro, sed kosto (N. Fabbretti)

°          Por ekregi ĉevalon, oni devas ĝin koni (K. Lorenz)

°          La plej granda ĝojo: enlitiĝi, rigardinte en la spegulon, ne sentante la devon kraĉi al mi en la vizaĝon (Anonimulo)

°          La kamelisto faras siajn planojn, kaj ankaŭ la kameloj la siajn (araba proverbo)

al la indekso