Enhavo de Espero Katolika numero 7-8/1986

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo: ĉinstila bildeto de Maria kaj Infano Jesuo

 

historia noto: la fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO 

Okaze de la Universala Kongreso en Pekino, ni aperigas artikolon pri kristana misiisto, kiu agadis en Ĉinio, antaŭ 400 jaroj, laŭ imitinda metodo de adaptiĝo al la lokaj kulturo kaj viv-koncepto, restante fidela al sia kredo.

Aliaj artikoloj koncernas nuntempajn kristanajn misiojn, la kristanismon en Rus-lando ktp. Ne mankas ekumenaj kaj humanaj temoj; entute ampleksa kalejdoskopo, kiu igas vere katolika (= universala) nian panoramon.

Malfermas nian artikolaron himno kaj medito pri la Sankta Spirito, lige kun la lasta encikliko (= instrua dokumento) titolita Dominum et Vivificantem (Sinjoro kaj Viviganto) de Johano Paŭlo la dua.

La Redakcio

 al la indekso


 

HIMNO AL LA SANKTA SPIRITO

 

Veni, Creator Spiritus

 

Spirito, venu, ho Kreant’,

animojn niajn benu nun,

plenigu per ĉiela grac’

la korojn, kiujn kreis vi.

 

Vi estas nia konsolant’,

la dono de l’ supera Di’,

vivanta fonto, flamo, am’

kaj la spirita oleaĵ’.

 

La sep donacojn donas nun

vi, dekstra mano de la Patr’,

promeso de l’ eterna Di’

riĉigas per la vorto nin.

 

Bruligu lumon en la kor’,

enverŝu amon al anim’,

kaj la malsanoj de la korp’

per via forto iĝu for.

 

Nun pelu malamikon vi

kaj donu pacon en abund’,

antaŭen iru, gvidu nin,

por ke malbono estu for.

 

Ni gloru Patron en ĉiel’

kaj donu laŭdon al la Fil’

kaj al Spirit’. Al ĉiuj tri

eterna kredo kaj ador’. Amen.

 

El la latina tradukis Franjo Gruić, Jugoslavio

 

al la indekso


 

 

Resume el la papa encikliko pri la Sankta Spirito 

 

LA SANKTA SPIRITO DONAS DIECAN VIVON 

«La faroj de la karno (= homa egoismo) estas: malĉasteco, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemo, skismoj, herezoj, envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj...

...sed la frukto de la Spirito estas: amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezemo, bonkoreco, fideleco, mildeco, sinregado».

(Gal 5, 19-23) 

La Apostoloj ja travivis mirindaĵojn (instruojn kaj miraklojn de Jesuo, lian morton kaj reviviĝon), sed ili estis timemaj kaj senaktivaj, ĉar la homa naturo estas malforta, tiel ke multaj eroj de la Evangelio restis nekomprenataj kaj neelteneblaj.

Sed venis la Sankta Spirito, kies rolo estas memorigi, atesti, elinstrui, kaj gvidi al la tuteco de la vero. Ekde tiam la Apostoloj komencis prediki kaj bapti. Ekde tiam la Sankta Spirito vivigas la Eklezion, tio estas la amo-ligon de Dio kun la homaro: «La amo de Dio estas enverŝita en niajn korojn, per la Sankta Spirito, donita al ni» (Rom 5,5).

Jesuo Kristo ne nur dons teorian instruon (Dio estas Patro: li amas vin), ne nur starigis sin kiel modelon (Mi donis al vi ekzemplon, por ke ankaŭ vi faru tion, kion mi faris al vi), sed li sendis la Sanktan Spiriton, kiu efektive transformas nin al filoj de Dio, kaj sentigas nin tiaj : «Ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de sia Filo en niajn korojn, kriantan: Abba = Paĉjo!» (Gal 4,6).

Sed tio ne estas magia afero: ĝi estas ligita kun la libera respondo de la homo. Fakte, la Apostolo Paŭlo admonas: «Ne estingu la Spiriton» (1 Tes 5,19), kaj Jesuo asertas, ke la blasfemo kontraŭ la Sankta Spirito estas tute nepardonebla (kp Mar 3, 29). Kial? Ĉu la Dia kompato havas limojn? Ne. Sed la pekado kontraŭ la Sankta Spirito estas nepardonebla, ĉar ĝi estas konscie kaj obstine malobei la voĉon de la konscienco, fermiĝi al la vero, rifuzi Dion kreanto kaj Jesuon Savanto, konfuzi bonon kaj malbonon, prezenti malvirton kid virton. Ni jam trovas tion en la mensogo de la antikva serpento, kiu instigis Eva-n rifuzi Dion fondanto de la morala leĝo (kp Gen 3, 4-5).

Ankaŭ en la nuna tempo okazas en la konsciencoj batalego inter la spirito de malbono kaj la Sankta Spirito. Pluraj nuntempaj homoj diras, ke nenio estas peka. Multaj diras, ke ni ne bezonas la Elaĉeton de Jesuo. Multaj eĉ asertas, ke la mondo ne estas kreita, ke nenia Dio ekzistas. Samtempe oni povas konstati, ke la ignorado de Dio kaj de la konscienco kondukas al gravaj danĝeroj, ĝis risko de memdetruo de la tuta homaro.

Aliflanke, la nuntempa mondo, eble senkoscie, sopiras al la Sankta Spirito, kiu agadas multmaniere, certe ankaŭ ekster la limoj de la videbla Eklezio de Kristo, en la koro de ĉiuj bonintencaj homoj. La kristanoj, kiuj ekhavis la feliĉon koni lin, malfermiĝu al li, kaj klopodu al li konduki la kunhomojn.

al la indekso


 

«RICCI MATTEO» ALINOMIĜIS «LI MATEU»

 Enkonduko

«Pri la aferoj de Ĉinlando cirkulas en Eŭropo multe da libroj; tamen mi opinias, ke vi ŝatos ricevi sciigojn de ni, prefere ol de aliaj homoj, kiuj neniam enpaŝis en Ĉinlandon, kaj skribas surbaze de sciigoj trans-raportitaj, kaj krome havigitaj per homoj malpli informitaj ol ni. Fakte ni jam 30 jarojn vivas en tiu ĉi regno, vojaĝadas tra la provincoj plej eminentaj kaj gravaj, daŭre traktas, en la kortegoj de Pekino kaj Nankino, kun eminentaj ĉinaj magistratanoj kaj kleruloj; ni parolas ilian lingvon kaj konas ĝisfunde iliajn ritojn kaj morojn, kaj ĉefe - kio plej gravas - ni tage kaj nokte havas enmane iliajn librojn». 

Tion skribis el Ĉinio la itala misiisto kaj klerulo Matteo Ricci, ĉine Li Mateu (1552-1610), kiu modele ludis la rolon konatigi Ĉinion al Okcidento kaj inverse.

«Pioniro, kiu malfermis vojon, kiu kunligas la okcidentan civilizacion kun tiu de Ĉinio» lin difinis la ambasadoro de Popola Ĉinio ĉe la Itala Respubliko, s-ro Zhanh Yue.

 

P. Matteo Ricci, pionira misiisto en Ĉinio

 

De Romo ĝis Zhaoqing 

Pri Matteo Ricci jen ĉi tie kelkaj notoj, atende de eventualaj kontribuaĵoj de pli kleraj homoj.

Naskite en Macerata (Italio) en 1552, Matteo Ricci faris jurajn, filozofiajn kaj sciencajn studojn en Romo. Ankoraŭ juna, li foriris al Oriento kiel misiisto. Li alvenis al Makao (portugala komerca kolonio en Ĉina teritorio) en 1582. De tie li transloĝiĝis al Zhaoqing, kaj poste sinsekve al Qujiang, Nankino kaj Pekino, kie li mortis en 1610.

En Zhaoqing li amikiĝis kun la urba prefekto, Wang Pan. La junan italon impresis la rafinitaj kulturo kaj moralo de tiu popolo, ties sentoj de digno, respekto kaj ĝentileco. Li decidis ne nur trastudi, sed ankaŭ travivi tiujn valoraĵojn: kiel la apostolo Paŭlo farigis Greko por gajni la Grekojn (kp. 1 Kor 9,21), Matteo Ricci skribis: «ni fariĝis Ĉinaj, por gajni al Kristo la Ĉinojn». Kiel religiulo, li en la unua tempo alprenis la vestomanieron de la budaistaj monahoj, nome bonzoj, kaj la popolo traktis lin kiel tian: 

«Multaj komencis alporti parfumaĵojn, por incensi la altaron - li skribas - kaj doni almozojn al la misiistoj por ilia vivteno, kaj por la oleo de la lumilo kiu estis antaŭ la altaro. Kaj estus facile elpeti de la mandarenoj ian renton el la kampoj de la temploj; sed la misiistoj taksis, ke preferindas ne ricevi tian renton por ne resti subigitaj al la mandarenoj, kiel estas la pastroj de iliaj diaĵoj; per tio la misiistoj ankaŭ akiris famon de neprofitemo. Kaj tial ĉiuj mandarenoj deziris trakti kun ili sekure, ke ili petos nenion, male ol kiel petas ĉiuj, kiuj traktas kun ili». 

En tiu tempo li trastudis ĉinajn verkojn de filozofio kaj moralo, kun speciala atento pri la konverĝoj de konfuceanismo kun la kristana doktrino.

Amikiĝinte kun unu el la plej eminentaj kleruloj de tiu epoko, nome Qu Taisu, Matteo Ricci ricevis de li konsilon demeti la bonzan vestaĵon kaj surpreni la vesto- kaj vivo-manieron de la mandarenoj kaj de la konfuceanaj kleruloj, kiuj pleje reprezentis la spiritajn valorojn de Ĉinlando. Ricci sekvis tiun konsilon.

Kiel klerulo, li redaktis moralajn verkojn «Pri Amikeco» kaj «La Dudek kvin Vortoj», kiujn la ĉinaj intelektuloj tre ŝatis. 

En Nankino 

En 1599 Matteo Ricci transloĝiĝis al Nankino, kiun li trovis tre ĉarma.

«Jen estas tiu Nankino, kiun la Ĉinoj opinias la plej granda kaj plej bela urbo el la tuta mondo. Kaj vere al malmultaj ĝi estas sube; pro tio ke ĝi plenas de multaj kaj grandaj konstruajoj, ĉu publikaj, ĉu privataj, kun multe da temploj, da turoj kaj multege da pontoj; kaj ankaŭ fama kaj eminenta pro la fekundeco de l’ kampoj, pro la bona klimato, pro la mirindaj inĝeniuloj, pro la plaĉaj moroj, pro la eleganteco de la lingvo, kaj fine pro la multnombro da popolanoj, nobeloj, kleruloj kaj magistratanoj, samnivelaj, laŭ digno, kun tiuj de la Kortego de Pekino. Kaj pro tio ne nur en Ĉinlando sed ankaŭ en ĉiuj ĉi tiuj orientaj regnoj ĝi okupas la unuan rangon. Ni povas diri ke ĝi havas tri muregojn. La unua apartenas al la Reĝa palaco, kiu estas superbega, ĉirkaŭita siaflanke de pli ol tri muroj, farita kiei kastelo aŭ fortikaĵo, kun altaj remparoj kaj akvo-fosaĵo ĉirkaŭe; ĉi tiu cirklas kvar aŭ kvin mejlojn. La dua murego enhavas la palacon kaj la ĉefan parton de la urbo, kun dek du pordegoj, kaj ĉiu pordego havas kvar pordojn, interdistancajn unu ŝtonĵeton, kun feraj pordo-klapoj kaj multaj artilerioj, ĉiam starantaj ĉe ili, kaj ĉi tiu cirklas dek ok mejlojn. La tria murego estas ekstera, ne kontinua, sed nur en la lokoj plej danĝeraj, kie pro manko de monto aŭ de rivero ĝi povus ebligi eniron de malamiko. Malfacile estas diri kiom ĝi cirklas, sed la tieaj loĝantoj diras, ke ĝi mezuras kvardek mejlojn. Vere estas, ke ĝi estas ne tute plena de domoj, sed ĉie, eĉ en la palaco de la Reĝo, estas kampoj, montoj, lagoj, sovaĝbestoj, arbaroj kaj parkoj tre vastaj. Daŭre gardostaras en ĝi pli ol kvardek mil soldatoj kun siaj kapitanoj». 

En Nankino Matteo Ricci sin dediĉis ĉefe al instruado de astronomio kaj geografio, akirante grandan prestiĝon kaj famon.

Kiel misiisto, li serĉis en la konfuceanismo la elementojn kiuj povas konduki al la kristanismo:

«Kvankam ĝis nun ni ne eksplikas ĉiujn misterojn de nia sankta kredo - li skribis - ĉiel ni metadas la ĉefprincipojn: ke Dio estas kreinto de la ĉielo kaj de la tero, ke la animo estas senmorta, ke estas rekompenco al bonuloj kaj al malvirtuloj, aferoj ĝis nun nekonataj kaj nekredataj de ili, kaj ĉiuj aŭdas kun tiom da kontento kaj da larmoj, ke ofte ili sin ellasas je multaj veraj laŭdoj, kvazaŭ nur ni estus eltrovintaj ĉiujn ĉi parolojn; ĉe tiu ĉi komenco, ni taksas ke konvenas deiri de aferoj, kiujn ni povas ankaŭ racie pruvi». 

Aliflanke la Ĉinoj trovis en la doktrino de Konfuceo elementojn proksimajn al la kristanismo. Ekzemple Konfuceo deklaris: «Niaj ostoj diseriĝas kaj fariĝas la tero de l’ kampoj, sed la spirito vivas en la altoj, en situacio de glora lumo. Dio estas komuna Patro de la tuta homaro»: tiaj esprimoj povus aparteni al la apostolo Paŭlo. 

Lasta etapo: Pekino 

Post multaj malfaciloj, en 1601 majstro Li Mateu (tiel li ĉinigis sian nomon) sukcesis alveni al Pekino. Lin akompanis famo de homo virta kaj afabla, saĝa kaj eksterordinare klera: astronomio, matematiko, algebro, kartografio kaj geografio estis fakoj en kiuj li eminentis. Li konatigis al la Ĉinoj la okcidentan sciencon, verkante plurajn librojn en ilia lingvo. Tre famis lia mondmapo, kiu plivastigis la geografiajn horizonton de la Ĉinoj.

Samtempe li klopodis konatigi en Okcidento la Ĉinan kulturon, kiun li profunde esploris. 

«La nomo de Matteo Ricci - deklaris en 1980 s-ro Zhanh Yue, Ĉina ambasadoro en Italio - estas tre konata inter la Ĉina popolo. Li vivis en Ĉinio dum 28 jaroj, li tre ŝatis la Ĉinan popolon, ĉe kiu li ĝuis grandan estimon. Li havis vastajn kontaktojn kun la diversaj Ĉinaj medioj; li estis modesta kaj afabla, li tre kulturis amikecon kaj havis multe da amikoj... Li ne nur alportis la sciencojn kaj la teknologion de Okcidento al Ĉinio kaj tie ilin disvastigis, sed ankaŭ esploris la problemojn de Ĉinio sub la lumo de la situacio de la Lando. Ĉio, kion li faris, kondukis al plialtigo de la scienca-teknika nivelo de Ĉinio. Li persiste studis la ĉinan lingvon, tiel ke li sukcesis verki ĉine kaj traduki en la ĉinan, kontribuante en rimarkinda maniero al la kultura interŝanĝo inter Okcidento kaj Ĉinio». 

Matteo Ricci mortis en Pekino en la jaro 1610, kaj ricevis la privilegion (unikan por fremdulo) de tombo interne de la imperiestra urbo.

Lia misiista metodo estas ankoraŭ hodiaŭ modela: ĝi baziĝas sur la konvinko, ke fariĝi kristano ne signifas perfidi aŭ rifuzi, sed evoluigi kaj kompletigi la nacian kulturon, kaj ke por la kristano la lojala fideleco al sia patrolando restas eksterduba. 

La tombo de P. Matteo Ricci

En Pekino, la tomboŝtono de Li Mateu (kun enskribo en latina kaj ĉina lingvoj), frakasita dum la Kultura Revolucio, estas restaŭrita. 

Battista Cadei

al la indekso


 

Kristana Oriento

 

MIL JAROJ DE KRISTANISMO EN KIEVA RUS’ (988-1988)

 

Miljara heredaĵo 

Jam de kelkaj jaroj daŭras preparoj, por celebri, en 1988, la jarmilon de la kristanismo en la iama Kieva Rus’. Al tiu historia datreveno prepariĝas tri nacioj: Ukrajnoj, Bjelorusoj kaj Rusoj, nuntempaj heredantoj de la granda Kieva Princlando. Ili vivas en Soveta Unio aŭ kiel elmigrintoj en diversaj landoj. 

Jen la emblemo de la miljara jubileo de kristanismo en Kieva Rus-lando 

En Soveta Unio, centro de tiuj preparoj estas la Moskva Patriarkejo, kiu troviĝas en Zagorsk, apud Moskvo. Oni ne havas ankoraŭ multajn precizajn informojn pri ĉiuj tiaj preparoj, sed oni diras, ke tiuj celebradoj havas grandan signifon por la kredantoj, kiuj vivas en tre malfacilaj kondiĉoj, tamen restas fidelaj al la miljara kristana heredaĵo. En Moskvo oni renovigas la monaĥejon «Danilov» kun kelkaj preĝejoj, kie estos nova centro de la Moskva Patriarkejo. Oni ricevis sciigojn, ke kreskas interesiĝo de la soveta popolo, speciale de la junularo, pri la kristana historio kaj ortodoksa tradicio. Oni parolas pri renoviĝo de la religia vivo.

Eksterlande troviĝas multaj komunumoj en okcidenta Eŭropo, Usono, Kanado, Brazilo, Argentino kaj eĉ Aŭstralio, formitaj el Rusoj, Bjelorusoj kaj Ukrajnoj elmigrintaj dum la lasta jarcento el siaj landoj. Ili estas plejparte ortodoksoj, sed inter Ukrajnoj pli ol 800 mil estas katolikoj de bizantina rito.

Por ukrajnaj katolikoj superulo estas Kardinalo Miroslav Lubaĉivskyj; supera Ĉefepiskopo de Lvov, loĝanta en Romo. Ili havas ĉirkaŭ 20 Episkopojn kaj apartajn diocezojn en diversaj landoj. En Romo la Ukrajna Katolika Universitato «Sankta Klemento» estas centro de studoj kaj eldonado. Apude estas la preĝejo de Sankta Sofia (kie troviĝas la tombo de Kardinalo Josyf Slipyj), spirita centro por iuj ukrajnaj katolikoj.

La patriarkejo de Moskvo gvidas Rusojn, Ukrajnojn, Bjelorusojn kaj aliajn ortodoksojn en tuta Soveta Unio escepte de Kvartelio (Gruzio). Ekde la jaro 1971 Pimen estas la Patriarko de Moskvo kaj de tuta Rus’.

Estas 74 diocezoj, sed multaj sen Episkopoj. Fideluloj estas ĉirkaŭ 50 milionoj, sed tiu nombro estas nur supozebla, ĉar mankas oficialaj statistikoj. La pastroj estas 7000, la parokejoj ĉ. 7500. Tri porpastraj seminarioj troviĝas respektive en Moskvo, Leningrado kaj Odeso.

Post la revolucio en 1917 la ortodoksa Eklezio en Soveta Unio travivis tre malfacilajn eventojn. Estis mortigitaj pli ol 120 episkopoj, ĉ. 25.000 sacerdotoj. Ĉ. 40.000 preĝejoj estis detruitaj aŭ destinitaj por laika uzo. En la jaro 1918 estis proklamita la disigo inter la Eklezio kaj la Stato. La konstitucio de 1936 proklamis  «liberecon de la religio» kaj liberecon de la ateisma propagando, malpermesante samtempe religian varbadon kaj religian instruon al la junuloj pli junaj ol 18 jaroj. Malgraŭ ĉio gepatroj sukcesas transdoni al siaj infanoj la kristanan kredon, kiun Kieva Rus’ akceptis antaŭ 1000 jaroj.

 

Evangelizado de Rus’ 

Kiaj do estis la komencoj de la Eklezio en rusaj teritorioj?

La legendo rakontas, ke sankta Andreo Apostolo predikis tie la evangelion. Historie oni povas konstati, ke en la naŭa jarcento alvenis la unuaj misiistoj de bizantina rito. En la deka jarcento iu princino de Kiev, Olga, baptiĝis. 

S. Olga iniciatis kristanismon en Rus-lando 

Tamen ŝia filo Svjatoslavo restis pagano. Ŝia nepo, Vladimiro, ne nur mem baptiĝis en 988, sed kristanigis la tutan landon, nomitan en tiu tempo Rus’. Post du jaroj oni do celebros la miljaran datrevenon de tiu historia evento. 

S. Vladimiro (nepo de S. Olga) daŭrigis la kristanigon de Ruslando 

Ambaŭ personuloj, Vladimiro kaj Olga, estis poste proklamitaj sanktuloj. Kronikistoj rakontas pri la grandaj popolamasoj, kiuj - laŭ ordono de la princo Vladimiro - baptiĝis en la rivero Dnijepro, apud urbo Kievo.

La konvertiĝo ne ĉiam estis sincera, la misiista agado foje estis farata perforte. Sed la evangelizado de la popolo post la jaro 988 daŭris senĉese je granda skalo. Plifortigis kristanigon la liturgio celebrata en la malnov-slava lingvo komprenebla de la simpla popolo. La liturgiaj tekstoj estis tradukitaj de la du Sanktaj Fratoj Cirilo kaj Metodo, Apostoloj de la Slavaj popoloj, kiujn la unua slava Papo, Johano Paŭlo la dua, proklamis kunpatronoj de Eŭropo. La libroj estis skribitaj per speciala, bone adaptita al slava lingvo, alfabeto, kiu de ĝia elpensinto prenis la epiteton «cirila». Konstruiĝis multaj preĝejoj en bizantia stilo, disvolviĝis la eklezia arto. Specialan rolon ludis la ikonoj (= sanktbildoj), kiuj por simpla popolo estis ilustraĵoj de ĉefaj religiaj dogmoj kaj helpis pliprofundigi la spiritan vivon strikte ligitan kun la liturgio. Apud la preĝejoj estis fonditaj la unuaj lernejoj, ekestis la unuaj verkoj de literaturo, la Rus’-ana popolo eniris en la grandan familion de la civilizitaj Eŭropaj popoloj. La centro de tiu moderna kulturo estis la urbo Kievo. Tre gravan rolon ludis la monaĥejoj. Unue estis ermitaj kolonioj nomitaj «lavra»-j. La ekzemplo de la persona sankteco de la monaĥoj altigis la nivelon de la religia vivo. La plej grandan influon havis: sankta Teodozo el la Peĉerska Lavra, en Kievo, sankta Sergio el la Troidka Lavra en Zagorsk, kaj sankta Hiob el Poĉaĵov. 

Dividoj kaj unuiĝoj 

La kristanigo de Kieva Rus’ okazis en la tempo, kiam la kristana Eklezio ne estis ankoraŭ dividita en okcidentan (katolikan) kaj orientan (ortodoksan). Tiu bedaŭrinda disrompiĝo okazis kelkdek jarojn pli poste, en 1054. La frataj rilatoj inter la Papoj (Episkopoj de Romo) kaj la Patriarkoj de Konstantinopolo finiĝis per reciprokaj kondamnoj, kaj komenciĝis longedaŭra izoleco, malkonkordo kaj eĉ malamo! La reciprokaj kondamnoj estis nuligitaj nur en lastaj tempoj, kaj komenciĝis periodo de ekumenismo strebanta al la vera, frata unueco de la ĝis nun dividitaj kristanoj.

Tre grava en la historio de Kieva Rus’ estis la jaro 1054. La princo Jaroslavo la Saĝa antaŭ sia morto dividis testamente sian grandan Ŝtaton inter siaj filoj. Konsekvence Rus’ estis dispartigita. Laŭtempe formiĝis tri apartaj nacioj: Ukrajnoj, Bjelorusoj kaj Rusoj. En 1240 Tataroj invadis la dispartigitan landon kaj subigis ĝin. En la 15-a jarcento nord-orientaj teritorioj unuiĝis en la Moskvan princlandon. Grandparto de nuntempaj Ukrajnio kaj Bjelorusio ekde 14-a jarcento estis sub la litova regado, kaj Halicka Rus’ kun Lvovo apartenis al Pollando. Sanĝiĝis ankaŭ la eklezia strukturo.

La ĝis tiam unusola metropolo en Kievo estis dispartigita. En 1458 ekestis aparta metropolo en Moskvo, kiu fariĝis patriarkejo sendependa de Konstantinopolo en 1589. En tiu tempo ekestis la ideo «Moskvo - la Tria Romo». Malnova Romo - oni diris en Moskvo - perdis sian signifon. La Dua Romo t.e. Bizanco falis en 1453 sub Turkan regadon. Ĝian lokon okupas nun Moskvo kiel «la Tria Romo».

Kontraŭa strebado, nome al la unueco, ĉiam estis vigla en la Kieva metropolo, kiu apartenis al la pol-litova Ŝtato. Post kelkaj antaŭaj provoj finfine en 1596 estis subskribita en Brest la unuiĝo kun Romo, kaj samtempe konservitaj la orientaj tradicioj kaj bizantia liturgia rito. Al tiu unuiĝo aliĝis kiel lastaj la diocezoj de Premslia (Przemyŝl) kaj Leopolis (Lvov). En tiu agado gravan rolon ludis orientaj Episkopoj Hipacio Pociej, Velamin Rutski, kiu renovigis la ordenon de monaĥoj bazilianoj. Unu el tiaj patroj, Jozafat Kunceviĉ, Episkopo de Polock, estis mortigita en 1623, proklamita en 1867 sanktulo, patrono de la orienta eklezio unuiginta kun Romo.

Liaj relikvoj troviĝas nun sub la altaro de Sankta Bazilo en la baziliko de sankta Petro en Romo.

En la 17-a jarcento la orienta parto de Ukrajnio kun Kievo falis sub la rusan regadon, kaj la Kieva metropolo fariĝis dependa de Moskvo.

En la 18-a jarcento la pol-litova lando estis dispartigita. En la teritorioj okupitaj de Rusujo oni likvidis la unuiĝon kun Romo, kiu restis nur en la parto regata de la Aŭstra imperio. Antaŭ 40 jaroj (1946) ankaŭ ĝi estis perforte likvidita per la sinodo de Lvov. Ĉiuj Episkopoj kaj multaj pastroj estis enkarcerigitaj, sed restis «katakombaj» katolikoj. 

Prepare al la jarmila jubileo 

En 1988 oni do celebros la jarmilon de la bapto de la ukrajna, bjelorusa kaj rusa nacioj. Ĉeokaze oni eldonos en Moskvo jubilean libron kun kontribuaĵoj el diversaj aŭtoroj.

Oni rajtas konjekti, ke ne temos pri nuraj oficialaĵoj, ĉar oni konstatas ke, malgraŭ la konataj malfaciloj, pli kaj pli kreskas, eĉ inter junuloj, la nombro de la Dio-serĉantoj. La Biblio estas raraĵo ege serĉata (post 1917 on en Sovetunio rajtigis nur tri eldonojn de la sankta Skribo, por entute 100.000 ekzempleroj); multaj monaĥejoj kaj preĝejoj estas restaŭrataj senpage, dank’ al volontula laboro.

Do, ĉe la sojlo de la dua jarmilo de la Rusa kristanismo, eblas esperi. 

Jakub Szostak

al la indekso


 

MISIA AGADO

Zorge de P. Felice Ruaro 

El Madagaskaro 

Mi decidis ankoraŭfoje ĝeni vin kaj perdigi vian tempon, tamen en Madagaskaro okazis du teruraj eventoj, kies viktimo estas ankaŭ mi. La 14-an kaj 15-an de marto furiozis ciklono, la plej forta de la lastaj jardekoj. En la urboj Tamatave kaj Fenerive multaj konstruaĵoj estis detruitaj, multaj personoj pereis. Jen kelkaj detaloj. Fanerive detruita je 95%, ankaŭ la seminario. Tamatave, la sidloko de nia episkopo, havis similan sorton: 23 personoj mortigitaj, la katedralo restis sen tegmento; oni ne povas celebri la S. Meson. Preskaŭ ĉiuj domoj el ligno (temas pri malriĉa popolo) estis detruitaj, kaj ne eblas trovi ion ajn por rekonstrui, ĉiuj arboj estis rompitaj, ne plu ekzistas la vojo ĉe la marbordo (de la urbo al la flughaveno). La enloĝantoj ne povas rememori similan katastrofon en la pasinteco. Kompreneble mankas elektro, kaj telefonoj ne funkcias. La Eklezio provas helpi iome, alvenis ankaŭ la Nuncio. Ĉirkaŭ 25 km. de Tamatave ekzistas, pli bone ekzistis, la katolika centro de edukado. La ciklono detruis ĉiujn konstruaĵojn...

En la monato januaro mi ŝanĝis la medikamenton kontraŭ malario. Bedaŭrinde mi malsanis dufoje je la hepato, la malsano miaopinie estas kaŭze de ĉi tiu medikamento, do mi prenas nun nivakinon, kiel antaŭe...

Elkorajn salutojn! Jan Sadowski 

En tendaro de mizeruloj 

Dum dek tagoj ankaŭ mi povis helpi la rifuĝintojn de Makaleo (Eritreo). Se mi ne estus instruistino, mi estus povinta resti tie pli longtempe. Mi neniam forgesos tiun eksterordinaran sperton.

Post kelkaj malfacilaĵoj por ricevi la permeson, mi veturis al la flughaveno kie granda aviadilo plena de provianto estis preta por ekflugi. Post iom da tempo, jen la starto. Dum la flugo mi troviĝis proksime al la pilotoj, kiuj afable invitis min sidiĝi apud ili por vidi pli bone la suban pejzaĝon. Estis imprese vidi kiom seka kaj nuda ĝi estas. La montoj estis nigraj pro la sekeco. Mi ekkriis: «Kompatindaj homoj!».

Post 35 minutoj la aviadilo atingis Makaleon. Pro la malvarma ventego kaj granda nubo da polvo mi kuris en malgrandan trinkejon kaj petis kafon.

Post iom da tempo venis patro Cezaro, saleziano, kiu per sia Land Rover veturigis min al la fratinoj de Sankta Vincento. Tuj mi komencis labori en la plej granda kampo de rifuĝintoj, kie pli ol 20.000 malsanuloj kaj malsatuloj bezonas helpadon.

Mi ĉirkaŭrigardis kaj vidis grandan amason da mizeruloj: virinoj, viroj, infanoj kun ĉifonaj vestoj, duonnudaj, malpuraj, skeletaj. Multaj el ili venis al mi kaj tremante petis kompaton.

Mi iris en la italan kampon sur monteto: tie estis vicoj da tendoj, sub kiuj vivas kaj kaŝiĝas grandega mizero. Temas pri grandega tendaro, kiun la suno turmentas per ardaj radioj dum la tago kaj malvarma vento dum la nokto.

Mi laboris en kliniko. Kiu povis kalkuli la amason da mizeruloj, kiuj bezonis injektojn kaj infuzojn? Sed estis problemo trovi la vejnojn: do la injektoj kutime okazis en la abdomeno... Kaj la mortintoj? Ĉiutage mortas kompatindaj homoj: oni ĉirkaŭvolvas ilin en mato, oni portas sur monteton kaj ĵetas en fosaĵon sen ploro kaj sen funebro. La malsato en Etiopio ne havas civilstatan oficejon. El letero de misiistino

al la indekso


 

Kion instruas la doktrino (kaj la vivo!) de Tomaso de Akvino 

ĈERPI EL DIO KAJ TRANSDONI AL LA KUNHOMOJ 

Tomaso de Akvino (1225-1274), itala dominikano, profesoro en Parizo, eminentis pro la sankteco ne malpli ol la klereco. Li estis kromnomita Doktoro Anĝeleca. Liaj verkoj, ekz. la «Sumo de Teologio» - klasikaĵoj en la filozofia kaj teologia kampoj - estas enprogramitaj en IBM-komputilojn. La ĉi-suban artikolon, elgermanigitan de p. A. Doll, lingve retuŝis la redakcio. 

Honori Tomason de Akvino kiel saniktulon signifas imiti la manieron, laŭ kiu li ĉerpis el la fontoj de la savo - por si mem kaj por la aliaj. Esplorante lian vivon, kiu produktis abundajn mensajn-spiritajn fruktojn, kiuj 700 jarojn post lia morto ankoraŭ ne falis al rusto kaj tineoj, oni trafas en la Dominikanan idealon Contemplata aliis tradere = «Kontemplaĵon al aliaj transdoni». Tomaso riĉigis sin kaj la Eklezion, fluigante la fontojn de la savo. Li donis al la aliaj tion, kion li per kontemplado povis intime ĝoj-ĝui, kaj, konsekvence transdoni kun elkora elano, kiel plej grandan valoraĵon.

Prave oni povas demandi, ĉu alia generacio iam ajn havis pli favorajn kondiĉojn ol la nuna, por la esploro de la verkaro de Tomaso. La nova Tomaso-Indekso (kun siaj 49 foliantoj) ja ebligas esplore sekvi preskaŭ ĉiun ajn vorton en la tuta verkaro de la «Doktoro Anĝeleca», en ĉiuj lokoj, kie ĝi trovigas, sen longdaŭra serĉado, kaj ĝis la detaloj de la signifoj, kiujn ĝi povas havi. Tamen ŝajnas tre eta la ŝanco, ke tiu modernega komputeraĵo per si sola kondukos al reviviĝo de la Tomaso-studoj. Estas vere, ke ni kapablas diserigi la verkon de sankta Tomaso en plej etajn unuojn, ordigi tiujn detalojn laŭ multampleksa sistemo de nombroj, literoj, sigloj kaj vortoj, kaj, kiel oni faras pri la konsumartikloj en granda magazeno, teni ilin haveblaj por ĉiu: sed kie troveblas la tutaĵo? Se ni, nuntempuloj, volas atingi tiun tutaĵon, kaj la rilatadon kun la mistero de la Dia Parolo, laŭ la menso de Tomaso, ni devas ne resti staraj antaŭ teologiaj magazen-ofertoj, sed fari tion, kion faris sankta Tomaso kiel ordenano, pastro, majstro kaj sanktulo. Ni devas retrovi la kontempladon, kia li ĝin komprenis kaj aplikis.

La kontemplado, kiu kondukis Tomason al nekonsumebla mensa-spirita fonto, ne elĉerpiĝas en opaj faroj; ĝi estas viv-maniero. Ĝi esence diferencas ol la aktiva vivo, obeanta al multaj eksteraj urĝoj, kaj tamen ĝi estas profunde homa agado, eĉ la plej alta homa okupo. Ĝi ekskluzivas neniun nivelon de hom-intelekta aliro al la Dia vero, laŭmezure ke la homo ĝin perceptas, kaj do pritraktas, kiel sian ŝatveron.

Tomaso ne hezitas diri, ke la meditado pri la Diaj aferoj estas la agado, kiu pleje igas la homon esti homo, sed li ne kaŝas, ke la vojo al tiu celo estas malfacila, kaj ne malofte tre longa. Kiel povus esti aliel, se Dio - por igi la homon pleje homo - faris la plej grandan el siaj mirakloj, la miraklon de la homiĝo? Antaŭ tiu luma kaj tamen nepenetrebla fono, ankaŭ la rimarko, kiun foje Tomaso pretere faras, iĝas komprenebla: nome la stulteco de la homo, se lin naŭzas Dio kaj liaj donacoj.

La kontemplado, kiel sankta Tomaso volas, ke ĝi estu aplikata, ne kondukas survoje al ekstravagancoj, malsanaĵoj, eksterordinaraĵoj. Male! Oni surpriziĝas, kiom insiste la Doktoro Anĝeleca parolas pri la saneco de la tuta homo, kiam li volas diri gravaĵon pri la kontemplado. Tio ne mirigas. Tomaso per la kontemplado serĉas la plenumiĝon de la vivesenca celo de la homo, nome la feliĉon, kompreneble ne en la banala kaj kontraŭ tedo neniam sekura formo de «Ĉi tie mi estas homo, ĉi tie mi rajtas esti», sed konsidere de la propra vero de la homo. Ĝi estas donata al tiu, kiu kuraĝas meditante ekzerci sian spiriton cele al Dio kaj al la Diaj realaĵoj. Kion la homo gajnas tiamaniere, t.e. ekzercante sian spiriton per legado, meditado kaj preĝado, ne estas frazoj pri Dio kaj homo, sed la vero, kiu plenigas la koron de la homo kaj dirigas al lia buŝo aferojn fontajn kaj tamen donitajn, kontemplitajn kaj tamen realajn, komunikeblajn kaj tamen (en kutima senco) ne lerneblajn.

La mensa-spirita riĉaĵo, kiun Tomaso postlasis al la posteularo, esence originas de tio: ke li ja lernigis al sia spirito la Diajn aferojn. Se tio kion li diris, devas resti direbla, ne sufiĉas oferti nur en presaĵoj, kion li diris el plena koro. 

(El «Directorium Spirituale» elgermanigis pastro Anton Doll)

al la indekso


 

REĜO, KIU DION VOLIS VIDI 

Iam vivis reĝo, en kies lando ĉio iris bone, ĉiu fartis bone, tamen la reĝo ne estis feliĉa. Li havis grandan deziron, kiun neniu povis plenumi en la mondo. Pro tio li tre ĉagreniĝis kaj estis kolera. Li venigis en sian palacon la skribistojn kaj la saĝulojn, kaj severe ordonis al ili:

- Mi volas vidi Dion, pri kiu vi disvastigas, ke li estas majesta kaj potenca. Se vi ne kapablos lin montri al mi en tri tagoj, ke mi lin vidu, vi ĉiuj estos senkapigitaj.

Ege ektimis la skribistoj kaj la saĝuloj. Ili ne sciis kion fari, ja ili ne scipovis ordoni al Dio, aperi antaŭ la reĝo.

Ĝuste tiutempe troviĝis en la ĉefurbo juna paŝtisto, kaj li aŭdis pri ilia granda ektimo kaj teruro. Li diris al ili:

- Ne timu! Mi aranĝos ĉi tiun aferon kun la reĝo.

Jene okazis. La paŝtisto iris en la reĝan palacon kaj haltis precize antaŭ la reĝo.

- Mia reĝa moŝto, mi aŭdis, ke vi volas vidi Dion. Mi montros lin al vi.

La reĝo promesis ĉion bonan al la juna paŝtisto, se li plenumos sian vorton. Sed samtempe li admonis lin, ke en mala kazo, li estos punita. La paŝtisto kondukis la reĝon sur la kampon. Li diris, ke li tre forte fermu la okulojn, poste li turnis lian vizaĝon direkte al la suno kaj ordonis al la reĝo.

- Rapide malfermu la okulojn!

La reĝo tion faris, sed sekvamomente li ekkriegis kaj deturnis la kapon.

- Ĉu vi freneziĝis, mia filo? Ĉu vi volas, ke mi blindiĝu?

- Mi tute ne volas tion - respondis la juna paŝtisto - La suno estas nur unu kreaĵo de Dio. Kaj se vi ne povas ĝin elporti, kiel vi povus vidi Dion, kiu estas pli brila kaj pli luma ol ĉiuj aliaj sunoj?

La reĝo ekhontis. Li amnestiis la skribistojn kaj la saĝulojn; al la juna paŝtisto li donis riĉan donacon. 

Laŭ Lev Tolstoj, el la hungara tradukis S.N.

 

al la indekso


 

BIBLIO EN ĈINA POPOLA RESPUBLIKO 

En marto 1985 la prezidanto de la Ĉina Kristana Konsilio, episkopo K. H. Ting, kaj la adjunkto-sekretario de la sama Konsilio, M. Han Wenzao, anoncis la starigon de nova fondaĵo, nome Amikeco. Ĝi celas evoluigi sanitarajn, klerigajn kaj socialajn programojn en Ĉina Popola Respubliko. Per la efektivigo de la menciitaj planoj, la kristanoj intencas fari ateston de kredo, je servo al la socio en kiu ili vivas.

La 22-an de marto 1985 okazis fin-akordiĝo inter la «Fondaĵo Amikeco» kaj la Universala Biblio-Ligo, por la konstruo de moderna presejo ĉe la normala Universitato de Nanjing (Nankino). Plenritma funkciado de la presejo konjekteble okazos ekde la unua jarkvarono de 1987. La presejo devos produkti ĉiujare po 250 mil kompletajn Bibliojn kaj 500 mil Novajn Testamentojn, krom aliajn presaĵojn de la Fondaĵo.

Dumtempe, en 1985, la Biblio-Ligo donis 100 tunojn da papero por la produktado de 100 mil Biblioj kaj 60 mil Novaj Testamentoj. Oni sukcesas per tio respondi la plej urĝajn petojn de la lokaj eklezioj.

Episkopo Ting menciis la sindonon al la Biblio de la ĉinaj kristanoj. En la dumtempo, kiam la sankta Skribo ne estis disponebla, la ĉinaj kristanoj skribis sur notkajeroj la fragmentojn, kiujn ili memoris parkere, interhelpante sin por ilin kunmeti.

Malfermiĝas nova epoko por la ĉina popolo, kaj prezentiĝas nova postulo de solidareco favore al la plej multhoma nacio en la mondo.

Per la nova fondaĵo la ĉinaj kristanoj havas valoran okazon por plimulte partopreni en la klopodado al rekonstruo de la lando. Ilia ĉeesto kaj partopreno flanke kun aliaj organizaĵoj estos sendiskuta atesto meze de la diversaj humanaj kaj kulturaj programoj. Ekde 1978 la ĉinaj kristanoj forte sin engaĝis en la renovigo de siaj komunumoj, en la teologia sinpreparo kaj en la restarigo de ekumenaj rilatoj je internacia nivelo. Daŭre validas la principo de la tri memstarecoj: de gvidado, de financado kaj de evoluigo.

Fakte oni ne serĉas helpon el eksterlando koncerne la kulton kaj la eklezian administradon. Oni akceptas la solidarecon el eksterlando kaj oni strebas kunordigi ĝin, je la unu nura celo enigi ĝin en la humanajn kaj kulturajn programojn kiuj koncernas la tutan landon, kaj kiuj, kiel servo, atestas la amon de Jesuo Kristo.

Oni kalkulkonjektas ke la katolikoj kaj la protestantoj sumiĝas, en Ĉinio, je ĉirkaŭ kvar milionoj da kristanoj. Nuntempe en Ĉinio oni konstruas averaĝe po du preĝejojn ĉiutage, sed ili estas tute nesufiĉaj por gastigi ĉiujn partoprenantojn en la kulto. 

Laŭ informo de Universala Biblio-Ligo

al la indekso


 

Kontraŭ rasismo

 

MISIISTOJ POR JUSTECO KAJ PACO EN SUDAFRIKO 

Fronte al la eksplodema situacio en Sudafriko kaŭze de la apartheid (= rasa apartismo), la bonavolaj homaj ne rajtas resti senaktivaj. Ĉi-teme la italaj misiistoj publikigis antaŭ kelkaj monatoj komunan mesaĝon bazitan sur sendiskriminacio kaj senperforto: 

«Ni radikale kondamnas la leĝaron, konatan sub la nomo apartheid, kiel kondamnis ĝin la katolikaj episkopoj en multaj dokumentoj ekde 1952, epoke de la unuaj leĝoj diskriminaciaj de la Sudafrika loĝantaro surbaze de rasa aparteno...».

«Ni kredas, ke ankoraŭ estas spaco por solvo paca, interkonsentita, per dialogo, per komprenemo, edukado de la konsciencoj kaj laŭgrada likvido de rasa diskriminacio. Tial ni kondamnas ĉian pliakrigon, eĉ nur ĵurnalisman, de la rasaj konfliktoj: necesas helpi al la blankuloj, kaj al la Sudafrika registaro, per politikaj kaj ekonomiaj premoj, sed ankaŭ per dialogo kaj kultura interŝanĝo, superi la apartisman kulturon, kiu havas profundajn historiajn radikojn, kaj komprenigi la absurdecon de la sistemo, kiun tiu kulturo starigis kiel ŝtatan leĝon». Por efektivigi tiun celon, oni interalie proponas: «Subteni la movadojn de senperforta rezisto al la apartisma sistemo, movadojn multnombrajn inter la negroj, sed ankaŭ inter la blankuloj, unualoke la kristanajn Ekleziojn, la partiojn, la sindikatojn, kiuj elektis la vojon de dialogo kaj senperforto». 

« Kondamni... ĉian perforton»: la perforton de la ŝtata apartisma sistemo, kaj la perforton elektitan de kelkaj negraj partioj kaj movadoj, kiuj alvokas al ĝenerala insurekto kaj al terorismo.

Fine, la dokumento instigas al pregado, «por ke Sudafriko suriru pacan vojon por superi maljustaĵojn, malamon kaj perforton, direkte al formado de unueca nacio, en kiu regu justeco kaj paco».

al la indekso


 

ONI DEVAS MALFERMIĜI 

Mi gratulas al vi pri «Espero katolika» kaj ĝia lastatempa rimarkebla pliboniĝo. Mi dezirus nur kuraĝigi vin por daŭra tiudirekta evoluo.

Nome mi opinias, ke ankaŭ nia, IKUE-ana, kaj ekumena movado devas fariĝi ĉiam pli malfermita al la mondo, ĉiam pli okupita pri ĝeneralaj homaraj problemoj kaj malpli pri si mem. Specife organizaj kaj movadaj temoj kaj okazintaĵoj ne devas esti en la unua vico de niaj okupoj. Do ĉiam pli ekagi por ĝenerala bono pere de Esperanto kaj nia fido, kaj ne resti kontenta laborante nur por Esperanto kaj por religio en tre mallarĝa, fermita, koncepto. Tiucele estus konvenaj multaj mallongaj novaĵoj el la tuta mondo, kiel bonaj ekzemploj, bonaj pensoj kaj bonaj ideoj. Oni povas kolektadi ilin el diversaj naciaj gazetoj. Movadan vivon oni povas koncentrigi en unu aŭ du rubrikoj. J. Vrančić, Jugoslavio 

Kiel vi povas konstati, la enhavo kaj la kvalito de E.K. dependas de la kontribuaĵoj de la legantoj. Tre bonvena do estas la propono de “mallongaj novaĵoj el la tuta mondo”, kondiĉe ke homoj kapablaj kunlaboru per sendado de tiaj mallongaj sciigoj. Tre volonte ni ilin selektos kaj publikigos, laŭ la disponebla spaco. La Redakcio

INDAS ESPERI

Karaj fratoj en J.K.

Regule ni ricevadas E.K. kaj plaĉas al ni ĝia riĉa enhavo. Precipe en antaŭlastaj numeroj al ni tre plaĉis artikoloj pri diversaj eklezioj, kaj iliaj preĝoj. Neniam antaŭe ni eksciis tiel detale pri tiuj eklezioj. Ni sopiras ankaŭ, ke estu «unu Paŝtisto kaj unu ŝafejo».

En la lasta numero de E.K. estis biblioletero de fratulino Theotima - tre interesa artikolo.

Mesaĝo de Johano Paŭlo la dua alvokas al la vera amo, kiun nia mondo tre bezonas, precipe geedza vivo, kiu estas en nia tempo tre malsimpla. Fenomenoj, kiuj endanĝerigas geedzan vivon ĉiu konas. En nia lando eksedziĝas multe da homoj, de tio suferas precipe infanoj, kiuj ne elkonas varman familian medion, kaj perdas modelon por ĝusta geedza vivo.

Bone estas, ke E.K. tiujn problemojn tuŝas kaj pritraktas. Bedaŭrinde, via voĉo estas eta en la furioza bruo de la mondo. Sed ni ne povas malesperi, ĉar Dio estas kun ni.

Malgraŭ tio, ke oficialaj ranguloj proklamas religian liberecon, estas por infanoj vera heroismo vizitadi religian instruadon. El unu klaso vizitadas instruadon 1 ĝis 5 infanoj. Post religia instruado ŝtataj instruistoj mokas kredantajn infanojn antaŭ ĉiuj klasanoj.

Videblas, ke en Ŝtatoj, kie oficialaj lokoj propagandas ateismon, vekiĝas, kvazaŭ reago, amo al Kristo ĉe junularo.

Vizitante pilgrimlokojn, ni povas vidi gejunulojn kiuj amasiĝas en granda nombro, kaj komune preĝas, kantas, kaj akceptas sanktan Komunion. Tio estas ĝojiga fakto, kiu nun esperigas, ke nenio estas perdita. Sincere Vin salutas: geedza paro el Orienteŭropo

al la indekso


 

MAKSIMOJ

 

°          Kutime oni malŝategas tiujn, kiuj similas al ni: niaj malvirtoj, vidate de ekstere, incitegas nin (Proust)

°          Estas granda ruzo kaŝi sian ruzecon (La Rochefoucauld)

°          Ne sufiĉas bonfari. Necesas ankaŭ ĝin bone fari (Diderot)

°          Al mi diru, kiu vin admiras, kaj mi al vi diros, kia vi estas (Sainte-Beuve)

°          La kuraĝo sen atestantoj estas la plej malfacila (V. G. Rossi)

°          Mi povas aŭdaci kun mildeco (ĉina proverbo)

°          Oni devas vivi kiel oni pensas; se ne, fine oni pensos, kiel oni vivas (P. Bouget)

°          Kohereca faro farita sporade estas plej granda malkoheraĵo (Pastro Milani)

°          La tegmenteroj, kiuj nin ŝirmas kontraŭ la pluvo, estis faritaj kiam brilis la suno (ĉina proverbo)

°          Vojaĝu ne por ŝanĝi lokon, sed por ŝanĝi vin mem (V. G. Rossi)

°          La vento estingas kandelojn, sed plivigligas fajron (La Rochefoucauld)

°          Bela kaj aĉa vetero estas en ni, ne ekster ni (Li-Jun-Ku)

°          Urĝaĵo ne lasas tempon por gravaĵo (Quino)

°          Se vi pensas, ke la tuta mondo estas misa, memoru, ke la mondo enhavas estulojn kiel vin (Gandhi)

°          En iuj momentoj ĉio plensukcesas. Ne impresiĝu. Tio baldaŭ forpasos (J. Renard)

°          Estas facile ekkoni sian devon: ĝi estas tio, kion malpleje oni inklinas fari (angla proverbo)

°          Homo iradas tra la tuta mondo por serĉi tion, kion li bezonas; poste li revenas hejmen, kaj ĝin trovas (G. Moore)

°          Mil-mejla vojaĝo devas komenciĝi per unu paŝo (Lao-Tzu)

°          Ĝis la morto-tago, neniu certu pri sia kuraĝo (J. Anouilh)

°          Estu afablaj al la homoj kiujn vi renkontas alsuprante, ĉar vi denove ilin renkontos desuprante (W. Mizner)

°          Bonedukiteco ne estas: ne verŝi saŭcon sur la tablotukon, sed: ignori, se alia tion faras (Ĉeĥov)

°          Bonedukiteco estas nur monero de tiu granda monbileto, kiu estas bonkoreco (G. Faldella)

 

al la indekso