Enhavo de Espero Katolika numero 10/1986

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo: Pastroj Cadei kaj Ciccanti meze de Ĉinaj katolikaj Pastroj en Pekino (foto Kondor)

 

historia noto: la fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO 

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj! 

Plurfoje ni rimarkigis, ke katolikismo, ekumenismo kaj esperantismo estas parencaj konceptoj. Fakte, la unua vorto devenas el la greka kat' olon ( = por tuto); la dua el la greka ekumene (= loĝata mondo); fine Esperanto (aŭ Internacia Lingvo) esperas havigi al ĉiuj mondloĝantoj komunan komprenilon. «Homo mi estas, kaj nenio homa al mi fremdas», skribis la antikva Roma dramverkisto Terentius.

Jen, do, ĉi tiu oktobra numero de nia katolika-ekumena-esperantista revuo. En ĝi vi trovos diversajn artikolojn inspiritajn je ĉi tiuj universalecaj principoj: kiam ni parolas pri la kristanoj en Ĉinio, aŭ pri la misioj, aŭ pri la helpo al la tria mondo, aŭ eĉ pri la sektoj, ĉiam nin gvidas tiu sento de universala frateco, kiun multege de homoj sospiras, kaj kies plenumon Jesuo Kristo anoncis.

La Redakcio

 al la indekso


 

KRISTANOJ EN ĈINIO

 Enkonduko

Kongresintoj ĉiam havas multe por rakonti. Kongresintoj en Pekino eble eĉ pli multe. Per ĉi tiu artikolo mi volas nur fari mallongan raporton pri kristanaj aranĝoj kadre de la 71-a Universala Kongreso, kaj noton (sen pretendo de kompleteco) pri la kristanismo en Ĉinio. Ni, do, bonvenigas kontribuaĵojn de legantoj, ĉefe ĉinaj, por kompletigi kaj eventuale korekti ĉi tiun artikolon. 

Kun kruceto surbruste

Alpinglite al la ĉemizo, videblas sur mia brusto malgranda kruco. Por tio pluraj Ĉinoj ĉe-renkonte rekonas min kiel ekleziulon:

«Ĉu vi estas paŝtisto?»

«Jes, kristana katolika pastro».

Ĉe tio, ĝenerale ili gratule premas al mi la manon; foje la interparolanto aldonas, ke ankaŭ li aŭ ŝi kredas en Dio, legis Biblion, scias ke kristanoj celas al helpemo, paco, harmonio. 

Evangelianaj aranĝoj 

Kadre de la U.K. protestantoj kaj katolikoj okazigis apartajn aranĝojn, sed fakte ĉiufoje partoprenis ĉu katolikoj, ĉu protestantoj, ĉu ne-kristanaj ĉinaj interesuloj.

Dimanĉe 27.7.1986 tri aŭ kvar aŭtobusoj de ĈITS (Ĉina Internacia Turisma Servo) veturigas libervolulojn al protestanta metodista preĝejo, kie okazas Esperanto-Diservo. S-ro Zhao Zhilian, telogia instruisto en la Seminario de Nankino, predikas pri «Kristanismo kaj paco».

Lunde 28.7.1986 okazas kunveno de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia). Prezidas la brita s-ro Davis Featherstone, kiu alportis kelkdekon da Esperanto-Bibliojn por disdoni.

S-ro Featherstone afable invitas min paroli kiel unua; mi parolas pri la revuo Espero Katolika kaj pri la Esperanto-programoj de Radio Vatikana.

Poste la supre menciita prof-ro Zhao el Nankino parolas pri la reekfloro de kristanismo en Ĉinio, kie nuntempe funkcias 4.000 preĝejoj kaj 10.000 kristanaj kunven-domoj. En ĉina lingvo eldoniĝis la Biblio, katekismo, himnaro kaj preĝaro.

S-ino Ŝi el Ŝanhajo deklaras: «Mi ne jam estas baptita, sed baldaŭ mi estos kristana, ĉar mi komprenis ke Jesuo Kristo donas feliĉon». Kaj s-ro Ĉen diras: «Mi loĝas en Interna Mongolio. En mia urbo multaj junuloj serĉas Dion.. Mi venis ĉi tien kun nur unu celo: aĉeti Biblion...». Oni havigas al li Esperanto-Biblion.

 Katolikaj aranĝoj 

Matene de ĵaŭdo 31.7.1986 ges-roj Piron (Svislando), s-ino Mullarney (Irlando) kaj mi veturas taksie al la katolika katedralo por interparoli kun la paroĥestro, patro Ŝi, eminentulo de la patriota Eklezio de Pekino. Li nin akceptas fratece, kaj kun li ni faras tre interesan konversacion, miksante tri lingvojn. Fakte, s-ro Piron iom parolas ĉine; s-ino Mullarney parolas angle; mi parolas iom latine, kaj patro Ŝi, krom la ĉinan, parolas iom angle kaj latine. Ni ekscias, ke en Ĉinio la katolikoj estas 3 milionoj kaj 700 mil (en 1950 ili estis 3 milionoj). En Pekino funkcias tri katolikaj preĝejoj kun 14 pastroj.

 

En katolika preĝejo de Pekino (foto Kondor)

 

Lian preĝejon vizitas 2 mil kredantoj, el kiuj pluraj junuloj, kaj tie ĉiujare 300 nov-kristanoj baptiĝas. Li klarigas, ke post la falo de la «Kvarpersona Bando», la kristanoj akiris liberecon. Rilate la ligojn kun la ceteraj katolikoj en la mondo, li emfazas ke multaj eksterlandaj katolikoj, vizitante Pekinon, kontaktas lin. Krome, venis al Ĉinio ankaŭ katolikaj eminentuloj, kiaj la kardinaloj König kaj Sin. Li citas la psalmo-vortojn: «Jen kiel bone kaj ĉarme estas, se fratoj vivas kune!» (Psa 133, 1). Ni brakumas nin reciproke kaj finas nian ĉin-latin-anglan konversacion.

Posttagmeze de la sama tago okazas, en la Kongresejo, kunveno de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista). Kelkaj ĉeestantaj Ĉinoj deklaras sin ne-kristanaj sed vere interesiĝantaj pri la Biblio kaj la kristanismo. Aliaj Biblioj estas vendataj, kaj krucoj, medaletoj, religiaj bildetoj estas donacataj. Parolas denove s-ro Ĉen, dirante ke la kristanoj, kiujn li konas, estas modele bonkoraj.

Sabate vespere 2.8.1986 libervoluloj veturas per taksioj al la katolika preĝejo, por partopreni en la Diservo. Ĉi tie la pastro mes-celebras en latino, ĉar la Dua Vatikana Ekumena Koncilo, kiu allasis la naciajn lingvojn kaj reformis la ritojn, ne estas agnoskata. Dum la pastro celebras latine, la ĉeestantaro, multnombra kaj kun pluraj junuloj, amase kantilenas ĉine, kun kortuŝa fervoro. 

Dum S. Meso en Pekino (foto Kondor)

 Post la Diservo ni longe restas kun la ĉinaj pastroj, en frateca etoso, farante multajn fotojn.

 Survoje al plena unueco 

Por iom komprenigi la specialan situacion de la kristan-katolika Eklezio en Ĉinio, ni resumas kelkajn okazintaĵojn de la lastaj jardekoj. Estos bonvenaj - ni ripetas - kompletigoj kaj korektoj.

Ekde la jaro 1949 (liberigo, enkonduko de marksismo, kun radikala transformado de la socio) komenciĝis malfacila tempo por la kristanoj en Ĉinjo. Ĉiuj ne-ĉinaj misiistoj forlasis la landon, kaj ĉinaj ekleziuloj aliĝis al la patriota Eklezio, fidela kaj lojala al la nova Ĉinio. Kiam oni devis elekti novajn episkopojn, tio okazis sendepende de la Roma papo, kio estas kontraŭ la ekleziaj kutimoj kaj leĝoj. La ĉina Eklezio izoliĝis disde la resto de la katolikaro. Pli ĝenerale: Ĉinio izoliĝis disde la cetera mondo. Ĉefe dum la jardeko 1966-1976, la epoko de la Kultura Revolucio, pluraj kristanoj suferis pro sia kredo.

La falo de la Kvarpersona Bando (1976) finis ĉi tiujn ekscesojn kaj komencis la aktualan tempon de pli kaj pli granda toleremo kaj modernigo. Eksterlande oni eksciis, ke la kristanismo ne nur transvivis, sed eĉ pliiĝis kaj estas tre vigla.

Nuntempe la rom-katolika Eklezio rigardas al la ĉina patriota Eklezio kun respekto. Ĝi klopodas forigi miskomprenojn, klarigante ke la veraj kristanoj nepre estas modelaj civitanoj. «La Eklezio estas solidara kun la klopodo de la ĉina popolo por modernigo kaj progreso» deklaris papo Johano Paŭlo la Dua al ĉina televida trupo en Romo, 24.1.1985. Kaj li aldonis: «Tia estis la sinteno de la fama patro Matteo Ricci, kiam li kontaktis kun Ĉinio. Mi certas, ke tiuj Ĉinoj, kiuj estas disĉiploj de Jesuo Kristo kiel estis Matteo Ricci, kontribuos al la komuna bono de sia popolo, per praktikado de la virtoj instruataj de la Evangelio, kiuj estas alte estimataj de la plurjarcenta ĉina tradicio, kiaj justeco, amo, modereco, saĝeco, fideleco kaj lojaleco».

Jam ekzistas, mi kredas, profunda unueco inter la katolika Eklezio de Ĉinio kaj la katolika eklezio tutmonda. Kiam tiu unueco plene manifestiĝos, ĝi alportos grandan reciprokan pliriĉigon.

Battista Cadei

 * * *

Pri la IKUE-kunveno de 31.7.1986 raportas ankaŭ la kapucena franciskano Sigmund Klimowicz, Polo loĝanta en Usono, kiu interalie skribas:

«Krom katolikaj samideanoj partoprenis la kunvenon alikredanoj. Ne mankis Ĉinaj samideanoj, kaj ilia religiemo estas laŭdinda...

Ĉiu el la partoprenantoj estis invitita alparoli. Dank’ al tio mi povis malfermi mian senton kaj esprimi kelkajn personajn rimarkojn koncerne kristanan - kaj katolikan - vivon en Ĉinio...

Nepre, ŝajne, oni devas konstati ke nova erao tagiĝas en tiu vasta Lando. Antaŭe, eĉ en la unua duono de ĉi tiu jarcento, kristanoj (ĉu katolikoj, ĉu aligrupanoj) estis konsiderataj fremdaj «blankaj diabloj». Krom tio, oni malestimis kaj malalte taksis kristanojn, pro la fakto mem ke ili grandparte apartenis al malpli altaj sociaj tavoloj. Ofte, malriĉaj familioj forlasis novenaskitajn infanojn. Misiistoj, katolikaj kaj protestantaj egale, kolektis ilin, baptis, kaj al ili donis elementan kaj profesian edukadon...

Hodiaŭ la kristana religio, en la kadro de renaskiĝo de la religia movado en Ĉinio, iĝas pli persona kaj ĉineca. Tiuj, kiuj interesiĝas pri religiaj problemoj, estas edukataj en diversnivelaj ŝtataj lernejoj. Antaŭ ĉio ili estas edukitaj Ĉinoj. Pro tio Ĉina kristanismo, ĉu katolika ĉu ne, iĝas pli ĉine sentata».

Koncerne la (ne)rilatojn kun Vatikano, P. Klimowicz opinias jene: 

«La kialo de tiu sintenado estas, ke Vatikano tenas rilatojn kun Tajvano. Se tiuj rilatoj estus rompitaj, tuj oni allasus pli da libereco al la katolika Eklezio. Ĉu vere, mi ne scias.

Oni devas tamen substreki, ke granda procento da katolikoj agnoskas la aŭtoritaton de la Papo».

 

al la indekso


 

 

19-an de Oktobro: 60-a Monda Tago por Misioj

 

EVANGELIZADO - TASKO DE ĈIUJ KRISTANOJ

Ĉiujare, la trian dimanĉon de Oktobro estas solenata - ekde la jaro 1926 - la Tutmonda Tago de la Katolikaj Misioj.

La misiado estas fundamenta tasko de la anoj de Jesuo, al kiuj li diris: «Prediku la Evangelion al ĉiu kreitaĵo» (Mar 16, 15). Sed tiu tasko nuntempe fariĝis pli urĝa, kiel emfazis Papo Johano Paŭlo la Dua en sia mesaĝo okaze de la ĉi-jara 60-a Monda Tago de Misioj.

«Nuntempe - li skribas - pli ol iam ajn oni perceptas la tuton de la bezonoj de ĉiuj Eklezioj entute kaj unuope; nuntempe fariĝas pli urĝa la tasko remalkovri la vokiĝon de anonco, atesto kaj servo al la Evangelio; nuntempe oni sentas pli instiga la devon asisti al la misiistoj, ĉu ili estas pastroj, monaĥoj, monaĥinoj, ĉu ili estas junuloj sindevigitaj al Dio en vivo sindona al Dio en la mondo, ĉu ili estas laikaj volontuloj kiuj kunlaboras al la evoluo de la junaj Eklezioj».

La papa mesaĝo rimarkigas, ke ekde la lasta ekumena koncilio (finita antaŭ 20 jaroj) oni donis novan impulson al la misiado, konsciiĝante ke ĝi estas tasko ne nur de la pastraro, sed de ĉiuj kristanoj, kaj ke ĝi koncernas ne nur la nebaptitajn homojn, sed la tutan homaron:

«Temas pri evangelizado ĉiamdaŭra, kiu havas sian novecon en jeno, ke tiun ĉi gravan taskon oni devas surpreni en universala perspektivo, ĉar la problemoj kaj defioj, kiuj antaŭ 20 jaroj stariĝis en la nov-fonditaj Eklezioj, nuntempe havas tutmondan reeĥon. Ili instigas la Eklezion kaj ties membrojn senti sin ĉiuloke en stato de misiado».

 

Hinda misiistino en infanlernejo

Ĉiuj veraj kristanoj, do, devas esti misiistoj. Sed kiamaniere? Ne altrudante sian kredon, sed proponante ĝin per respektoplena parolo aŭ atestante ĝin per kohereca vivo-maniero. Jen kion skribis en sia «Regulo», Francisko de Asizo (1182-1226):

«La fratoj, kiuj iras inter la ne-kristanoj, povas vivi sankte meze de ili dumaniere. Unu maniero estas, ke ili evitu kverelojn aŭ disputojn, sed submetiĝu al ĉiu homa institucio pro amo al Dio (1 Pet 2, 13), kaj ili konfesu ke ili estas kristanoj. La dua maniero estas ke, kiam ili vidos, ke tio plaĉas al Dio, ili anoncu la parolon de Dio, por ke la ne-fideluloj kredu en Dio ĉiopova Patro kaj Filo kaj Sankta Spirito, Dio Kreanto de ĉiuj aĵoj, kaj en la Filo Elaĉetanto kaj Savanto, kaj ili baptiĝu kaj fariĝu kristanoj».

La kristanoj devus vivi tiamaniere, ke la ne-kredantoj primiru kaj pridemandu ilin. Demandite, ili respondu kiel admonas la apostolo Petro: «Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu demandanto pri la espero kiu estas en vi. Sed kun mildeco kaj respekto, kaj kun bona konscienco, por ke, dum oni vin mallaŭdas, hontu tiuj kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo» (1 Pet 3, 15-16).

Battista Cadei

al la indekso


 

LA ROZARIO

 La monato Oktobro, en la katolika tradicio, estas dediĉita al la preĝado de Rozario, en kiu, dum la ripetado de preĝo komenciĝanta per la Evangeliaj vortoj «Saluton, Maria, graco-plena…», oni primeditas (aŭ kontemplas) gravajn Evangeliajn eventojn (t.n. «misterojn»).

Jen ĉi tie la unuaj du misteroj laŭ la poeto Caryll Houselander; la traduko el la angla ŝuldiĝas al Roderic Mc Dermott, Britio.

1. La Anĝelo Gabrielo salutas Marian

Descendu,

Sankta Spirito de Vivo!

Venu malsupren en nian koron,

por ke ni vivu.

Descendu en malplenon,

por ke ĝi pleniĝu.

Descendu en polvon,

por ke la polvo ekfloru.

Descendu en mallumon,

por ke la lumo

brilu en tenebro.

 

2. Maria vizitas Elizabetan

 Spiro ĉiela,

portu nin sur la impulso

de l’ amo al Kristo,

facile kiel kard-semoj

portiĝas sur la vento;

por ke en l’ Advento de nia animo,

dum Li estas formata en ni,

sekrete kaj silente –

la Kreinto

en la manoj de Liaj kreituloj,

kiel Hostio

en manoj de sacerdoto –

ni povu Lin porti

kien ajn Li volas,

kiel Maria laŭ Lia amcelo

portis Lin trans la montetojn

al la domo de Elizabeta.

al la indekso


 

FRONTE AL LA SEKTOJ

 Leganto skribas: «Ne nur pri la atestantoj de Jehovo»

  “La artikolon de s-ano A.P. Tabacki «Malbone pri la atestantoj de Jehovo» (EK 6/1986, p. 110-112) mi konsideras kiel plej interesan, sinceran kaj malferman el ĉiuj ĝisnunaj pri ĉi-temo.

Post miaj pli ol 30-jardaŭraj kontaktoj kun nekatolikaj eklezianoj kaj sektanoj mi devas proklami, ke ekzistas ankaŭ multaj aliaj, kiuj havas la saman nivelon kiel la atestantoj de Jehovo. Ili estas ĉiuj fervoraj, oferemaj kaj amoplenaj al samsektanoj kaj al tiuj, kiujn ili vicigas inter supozeblaj estontaj «fratoj». Ĉiu alia homo signifas por ili nenion. Ekzemple: grupo de sabatistoj konvertis katolikan patron de feliĉa familio. Li forlasis familianojn kaj foriris al iu samkredantino. Patrino nerve malsaniĝis kaj en ŝoko gas-venenis sin mem kaj siajn infanojn. Ekspatro eĉ ne ĉeestis la entombigan ceremonion, kaj diris al mi: «Mi ne kulpis, ĉar ili ne estis el ni».

Post la lasta Koncilio komenciĝis pli oftaj amikecaj kontaktoj inter katolikoj kaj niaj disigitaj fratoj. Multaj prelegoj kaj gazetartikoloj senĉese parolas pri ĉio, kio kunligas nin. Bone. Sed alikredantoj misuzadas la novan situacion, penetras pli facile inter ni, komplezeme laŭdas ekumenan movadon, proklamas, ke «ĉiuj eklezioj estas egalaj»; dumtempe ili singardeme ne proklamas, ke la ilia estas plej bona. Sed en konvena tempo ili komencas varbi.

Plej komplika estas problemo de ilia agado en landoj, kies ŝtata programo estas ateisma. Tie katolika eklezio estas konsiderata kiel plej granda malamiko de la reĝimo. Kvankam neniu sekto konfesas ateismon, ili fervore helpas disrompadi religian unuecon kaj tiamanere rolas kiel kunhelpanto de ateisma reĝimo. En praktika vivo kvazaŭe ekzistas «silenta interkonsento» inter sektanoj kaj ateistoj, kiun sektoj plene akceptas kaj respektas, ĉar ili profitas. Mi ne intencas kompari eblecojn de niaj sacerdotoj kaj de sektaj predikantoj. Tiuj legantoj, kiuj vivas en landoj kun civitana egalrajteco, ne ekkomprenos; kaj por legantoj en nia zono mi ne devas klarigi ion, kion ili konas bone el ĉiutaga vivo. Ekzemple, ni komparu nur presaĵ-eblecojn. Por katolikoj mankas eĉ plej simpla kateĥismo, kaj eksterlandaj presaĵ-sendaĵoj estas konfiskataj, dum sektanoj ricevadas luksan paperon por enlandaj presaĵoj, kaj ilia eksterlanda literaturo estas grandkvante facile atingebla. Neniu konfiskas ĝin, ĉar ĝi enhavas kontraŭkatolikajn atakojn, ofte eĉ pli vulgarajn insultojn ol ni povas trovi en ateismaj broŝuretoj.

Ni ekkonu bone kaj detale unu la alian, ni elserĉadu tuŝajn punktojn por interparolado kaj reciproka amikeco, sed ni ankaŭ firme difinu limon. Ni elserĉu kaj admiru bonajn ecojn de alikredantoj, sed ĉiu katoliko ankaŭ devas precize scii, ke limo inter ni bedaŭrinde ekzistas, kie tiu limo troviĝas, kaj kio el fremdaj doktrinoj estas por ni tute neakceptebla. Dankon al s-ano Tabacki.

Jaroslav Zák, Ĉeĥoslovakio

 La problemo

Nian epokon karakterizas unuflanke la ekumenismo, aliflanke la multobliĝo de la sektoj. La ekumenismo estas movado strebanta al la unuiĝo de la diversaj kristanaj Eklezioj - ortodoksaj, katolikaj, protestantaj – laŭ la volo de Jesuo (kp Joh 17,21).

La sektoj estas malgrandaj disaj grupoj, kiuj pli kaj pli multiĝas.

Kelkaj aŭtoroj kalkulkonjektas, ke estas 2.500 diversaj sektoj en Usono, 6.000 en Japanio, 5.000 en Afriko ktp. En Latinameriko, el 418 milionoj da loĝantoj estas pli ol 50 milionoj da sektanoj, el kiuj ĉirkaŭ 40 milionoj adeptiĝis dum la lastaj 10 jaroj. Plej granda parto da ili estas eks-katolikoj. Tio klarigas la sencon kaj la dimension de la problemo.

Kiel konduti fronte ai sektoj? Ĉu kontraŭbatali? Kiuj estas la limoj? 

Kio estas sektoj 

Por helpi alla solvo de ĉi tiuj problemoj, Vatikano eldonis (3.5.1986) dokumenton titolitan «La fenomeno de la sektoj aŭ novaj religiaj movadoj: animpaŝtista defio». Sen polemika spirito, ĝi esploras: kio estas la sektoj, kiaj iliaj metodoj, kion oni devas fari.

Kio estas sekto? Malfacilas doni simplan difinon de fenomeno tiel varia kiel tiu de la sektoj, aŭ kultoj, aŭ novaj religiaj movadoj, aŭ novaj religiaj grupoj.

«Pro praktikaj kialoj oni foje difinas kulto aŭ sekto ajnan religian grupon kun propra, aparta mondkoncepto, devenanta, sed ne sama, de la instruoj de unu el la ĉefaj religioj en la mondo».

La plej problemo-donaj, pro sia «sekteca spirito», estas iaj grupoj dogmece kaj polemike maltoleremaj kaj fanatike prozelitismaj (prozelitismo = tro insista aŭ nelojala varbemo), kiuj regas la cerbon kaj la volon de la adeptoj. Sed kial prosperas la sektoj? Unu respondo estas, ke ili ŝajnas doni sekurigajn respondojn al la demandoj kaj prablemoj de nia hodiaŭa mondo, ofte sen kredo, sen moralaj valoroj, sen homeca kor-varmo.

Ne hazarde, novaj varbitoj ĝenerale estas junuloj aŭ homoj en krizaj situacioj. Ni legas en la Vatikana dokumento:

«En la mondo, la strukturoj de multaj komunumoj estas detruitaj, la tradiciaj vivmanieroj disrompitaj, la familioj dividitaj, la homoj sentas sin elradikigitaj kaj solecaj, viktimoj de senpersonecigaj strukturoj. De tie estiĝas la bezono de aparten-sento».

En tiaj situacioj la sektoj (kiuj konsistigas tre malgrandajn lokajn komunumojn) ebligas tre intesajn «fratecajn » homajn kontaktojn; ili donas al gravaj problemoj tre simplajn respondojn (per profetaĵoj, per apartaj «revelacioj», per spiritismaj kontaktoj); ili respondas al postuloj ne nur de la menso, sed ankaŭ de la emocio, de la korpo (miraklaj sanigoj...), de la kulturo (multaj novaj grupoj en Afriko kaj en Latinameriko radikas en la lokaj moroj kaj folkloroj); la sektoj ŝajnas respondi al la bezono de transcendo en nia mondo fakte materiisma; donas spiritan gvidadon al dubemaj homoj; donas senton de persona, ĉefrola partopreno en aktivadoj por bonaj celoj.

Varbaj kaj edukaj manieroj

 Alia kialo de prospero de la sektoj estas ilia varbo-maniero. Ĝenerale, la homoj proksimiĝas al la sektoj bonintence, por solvi la supre skizitajn problemojn, tute ne suspektante, ke foje subestas manipuladoj. La varbo-manieroj estas tre insistaj kaj laŭ tre rafinitaj metodoj. Foje ĉi tiuj grupoj «havas aŭtoritatecan strukturon; uzas kondiĉadon de la cerbo kaj regadon de la menso; praktikas kolektivan devigon kaj enigas kulpo-sentojn kaj timojn».

Foje la gazetaro faras bruon pri sekto-gvidantoj akuzitaj pri atencoj kontraŭ la personeco, kontraŭ la konscienca libereco. Oni ne rajtas ĝeneraligi, sed la problemo de la manipulado de la personeco ekzistas.

 Kion fari?

 Pro la diverseco de la sektoj, estas evidente, ke ne eblas doni unu simplan respondon. La Vatikana dokumento tiel daŭrigas:

«Estas same evidente, ke ni ne rajtas esti naive irenismaj (irenismo = emo toleri kaj eĉ pravigi ĉion ajn, pro amo al paco). Ni sufiĉe analizis la konduton de la sektoj, por vidi kiel la sintenoj kaj metodoj de iuj el ili povas detrui la personecon, disigi la familiojn kaj la socion, kaj kiel iliaj doktrinoj estas tre malproksimaj de la instruo de Kristo kaj de la Eklezio. En iuj landoj ni povas suspekti - aŭ eĉ scii - ke per la sektoj, uzante la "humanon" por malhumanaj celoj, agadas ideologiaj fortoj kaj ekonomiaj-politikaj interesoj tute fremdaj al sincera intereso por la homaro».

Aliflanke, ni devas respekti la konsciencojn. Ni legas en la dokumento:

«Kvankam ĉiam gardante nian propran intergrecon kaj honestecon, ni devas memori, ke ĉiu religia grupo rajtas konfesi sian kredon kaj vivi laŭ sia konscienco; ke en la rilatoj, kiujn ni havas individue kun la grupoj, ni devas konduti laŭ la principoj de la religia interparolo formulitaj de la Dua Vatikana Koncilio kaj de la postaj Ekleziaj dokumentoj; ke oni devas memori la laŭdevan respekton por ĉiu persono; ke nia sinteno rilate la sincerajn sekto-kredantojn devas esti de komprenemo kaj malfermiteco, kaj ne de kondamno».

Praktike, laŭ la Vatikana dokumento oni devas agadi pli pozitive ol negative: la prosperado de la sektoj konsistigas defion por la Eklezio laŭ du linioj :

1) Informado: informi la katolikojn pri la esenco de la kristanismo, per evangelizado, katekizado, konatigo de la Eklezia historio; informi pri la sektoj;

2) Renovigo de la kristana kaj animpaŝtista vivo de la katolikaj komunumoj:

«la grandaj paroĥoj aŭ ordenoj, la administraj rilatoj kaj la klerikalismo lasas nemultan spacon proksimigi al ĉiu unuopulo en ties persona situacio...».

Oni devas pensi pri novaj strukturoj, kun komunumoj pli viglaj, pli kor-varmecaj, pli proksimaj al la tuta problemaro kaj sentemo de la nuntempaj homoj kaj socioj; pri komunumoj kie regu akceptemo, repaciĝo, intimeco. Niaj liturgioj kaj preĝokunvenoj devas esti pli viglaj, la persona partopreno en la vivo de la kristanaj komunumoj pli senpera:

«La defio de la sektoj aŭ novaj religiaj movadoj devas esti instigo renoviĝi cele al pli granda animpaŝtista efiko. Tiu ĉi defio devas ankaŭ kreskigi en ni kaj en niaj komunumoj la spiriton de Kristo iliarilate, klopodante kompreni la vidpunkton en kiu ili staras, kaj, kiam tio eblas, atingi ilin en la amo de Kristo».

Battista Cadei

al la indekso


 

20-jara jubileo de AGADO E3 por ne-vidantoj

E3 NE ESTAS UTOPIO !

AGADO E3, internacia kampanjo por solidareco kun homoj blindaj kaj malforte vidantaj, principe kaj precipe en landoj ekonomie malriĉaj de la Tria Mondo, naskiĝis en 1966. Do ĝuste antaŭ 20 jaroj, kiam la iniciatinto, s-ro Jacques Tuinder, verkis artikolon por « Espero Katolika », alvokante al la gesamideanoj el la tuta mondo helpi al blinduloj, el kiuj tri kvaronoj estas ne-necese vido-handikapitaj. La flaman krion de koro li resumis per la invito: ESPERANTISTOJ, ESPERIGU ESPERANTOJN! Kaj, post tio, la simbolo E3 fariĝis vaste komprenata kaj konata. Nun la agado, kiun unuopulo gvidas en sia libera tempo kaj je propra poŝo, havas modestajn projektoin en Kenjo, Malavio, Ganao, Kamerunjo, Rvando, Nikaragvo (2), Acoroj, Pollando, Portugalujo kaj Hindujo (2).

E3 publikigas informan cirkuleron dulingvan (nederlande kaj Esperante), titolitan VIDU. En la ĉi-somera numero, kadre de la dudeka datreveno de la fondo de E3, ĝi lanĉas projekton por la konstruo de et-skala okulkliniko en Hindujo, simile al la jam kelkajn jarojn taŭge funkcianta kliniko en Kamerunio. La loko estas la urbo Nandanagar, en ŝtato Madhia-Pradeŝo. Tie la nederlanda fratino Baptista iniciatis (kaj realigis per subteno el Nederlando) grandiozajn projektojn, kiaj: fosado de mil novaj akvoputoj, starigo de laborpostenoj por virinoj, de establoj por infanoj, kaj respektive por solecaj kaj aĝaj homoj, kuracado de (multegaj !) lepruloj...

La menciita cirkulero VIDU daŭrigas jene: « Ankoraŭ multe mankas al la Sociala kaj Medicina Centro, sed eble la liliputa AGADO E3 povas ĉi tie bruligi iom da lumo por la multaj blinduloj kaj okulmalsanuloj en ĉi tiu regiono. Jam dejoras okulisto, sed kiel li povas efike helpi sen operaciejo kaj sen instrumentoj? Mi esperas ankoraŭ kvin jarojn aktivi por la vidohandikapuloj en la Tria Mondo, kaj revas pri tio, ke dum tiu periodo leviĝos antaŭ la okuloj de fratino Baptista bone (tio ne estas lukse! ) ekipita okulkliniko laŭ la kontentiga tipo de la «nia» en Kamerunio... kaj tio nepre efektiviĝos. Centmilo da guldenoj estas monsumego, sed la unua kvinmilo jam kolektiĝis. Kaj abundas esperantistoj, pretaj esperigi esperantojn.

La jubileanta AGADO E3 estas konvinkita pri tio, ke denove kontribuos centoj da gesamideanoj kaj aliaj geamikoj de bona volo en la tuta mondo. Precipe en Ĉeĥoslovakio nia geamikaro estas fortega. Fratino Baptista skribis al ni: « Tre koran dankon pro via letero. Ni treege ĝojas, ke vi estas pretaj helpi al ni. Ni havas multe da homoj blindaj kaj malforte vidantaj inter la geaĝuloj kaj lepruloj. Unualoke ni tre urĝe petas: operacian tablon kun lampo kaj okulkuracajn instrumentojn. Vi komprenas, kiel feliĉaj kaj dankaj ni estas, ĉar rezulte de via kunhelpo nia okulisto povas multe pli bone kuraci niajn povrajn kaj malsanajn homojn ».

Kiel helpi al AGADO E3?

Multaj legantoj de EK certe jam konas la vojojn por kunlabori kun E3, sed ĉiuokaze ni konatigas utilajn adresojn, por eventualaj novaj volontuloj:

1) por informoj: E3, Jacques Tuinder, Heemskerk, Nederlando;

2) por mondonacoj.

3) okulvitroj aŭ lensoj (novaj ikaj uzitaj ): s-ro Martin van Ruyven, Rijswijk, Nederlando;

4) Orientanoj faras gigantan helpon per donaco de varoj: per tio superas la valutajn obstaklojn. Oni povas helpi, aĉetante tiujn varojn. Ja estas vere, ke amo transiras ĉiujn barojn. Jen malgranda specimeno de la utopio, kiun la mondo bezonas!

B. C.

al la indekso


 

VERECO, BONECO, BELECO

La rilato al ĉi tiuj tri ecoj igas la homon ja homo. Tamen la homo havas ankoraŭ alian dimension, kiu estas pli profunda kaj pli fundamenta eĉ ol ĉi tri mirindaj rilatoj.

Ĝi ne estas alia ol interrilato de la homo kun la Unuaulo, kiu estas fonto, radiko de ĉiu vereco, boneco, beleco. La homo, nur la homo pridemandas: Se la Universo estas kiel unu vorto, kies realan sencon nia intelekto povas percepti, kiu do elparolas ĉi tiun vorton? Kio estas tiu arkano, kiu fascinas nin, kiam ni renkontas la belecon en la formoj, en la koloroj, en la sonoj, tiel ke kvazaŭ psalme ĉirkaŭas nin la zumado de la eterneco?

Kio kaŭzas, ke la bonecon ni sentas kiel nepran valoron, por kiu laŭbezone ni devas foroferi eĉ nian vivon?

Kial ekzistas la mondo? Kial ekzistas mi? Ĉu iu, aŭ io, kiu estas la fonto de ĉiu ekzisto, postulas mian ekziston? Mian vivon? Ĉu li pardonas al mi, kiu tiomfoje elektis mensogon anstataŭ la vero; malbelon anstataŭ la belo; malbonon anstataŭ la bono?

De kie mi venis? Kien mi iras? Kian sencon havas mia ekzisto?

Ĉi-tiuj estas la prademandoj, el kiuj konsistas la plej profunda esenco de la homo - nur tiu de la homo kaj tiu de ĉiu homo.

La homo estas: estulo demandanta, estulo la finan demandon metanta. Responde al tiu fina demando elformiĝis en la konscio de la homaro, la vorto «DIO».

Tiun agadon de la homaro, kiu direktiĝas al ekkono de la vereco, ni nomas scienco; kiu kulturas la belecon, arto; kiu strebas al la boneco, moralo; tiun kiu kultivas la interligon al DIO, religio.

Verkis: Péter Nemeshegyij; tradukis: Akos Horvath, Hungario

 

Beleco, vereco, boneco igas la homon «homo»:
por tion efektivigi oni devas eliri el la nubo de indiferenteco

al la indekso


 

PSALMUS HUMANUS (*)

(*) Latine: Homa Psalmo

 

Plejpotenca, kiu Vi estas?

Ĉu Vi estas mia patro postulema,

aŭ Vi estas mia Patrino amoplena,

kies sino naskis la Universon?

Ĉu Vi estas la Universo mem?

Aŭ la Leĝo, kiu regas super ĝi?

Ĉu Vi donis vivon por repreni ĝin?

Ĉu Vi kreis min, aŭ mi kreis Vin

por dividi la solecon kaj la respondecon?

Plejpotenca! Mi ne scias, kiu Vi estas,

sed mi turmentata turnas min al Vi:

min tremigas timo pro miaj homkunuloj,

eĉ pro mi mem!

Eble Vi ne komprenas miajn vortojn,

sed komprenu mian muzikon.

 

Albert Szent-Gyorgyij; el la hungara tradukis Imre Szabó

(el “Budapeŝta Informilo” 7/1986)

 

al la indekso


 

IKUE-KONGRESO 1987

La IKUE-Kongreso havos lokon en Częstochowa (Pollando), de la 20-a ĝis la  24-a de julio 1987.

La Organiza Komitato konsistas el jenaj personoj:

P. Roman Forycki (Prezidanto); P. Jan Kos (unua Vicprezidanto); P. Stanisław Płachta (dua Vicprezidanto);

P. Stanisław Stolc, P. Tadeusz Bazylewicz, Frato Piotr Pindor, P. Leszek Solakiewicz, Fratino Bobola Nowakowska, S-ino Edyta Fiutak, P. Franciszek Szpilka,  S-ino Franciszka Bardecka (Kasistino), s-ino Barbara Pochanke (Sekretariino), S-ino Anna Dromowicz.

al la indekso


 

ESPERANTISTA PILGRIMO AL LA TOMBO DE OTTO SCHIMEK

«...Estas loko sur la tero, kien ni pilgrimas plu...» de tri jaroj, ĉiufoje la unuan dimanĉon de majo: la loko nomiĝas Machowa, kie troviĝas la tombo de Otto Schimek, heroo de du nacioj: aŭstria kaj pola (*).

Ĉi-jare la Animzorgado de Esperantistaj Katolikoj en Rzeszów (sudorienta parto de Pollando) organizis pilgrimon al la tombo de tiu ĉi heroo. Partoprenis preskaŭ kvardek personoj el Krakovo, Bochnia, Nowy Sącz kaj Przemysł. Ni pilgrimis pertrajne, kaj poste perpiede (9 km), kaj dume ni kantis tre ŝatatajn religiajn kantojn kaj preĝadis. La tuton aranĝis patro Francisko Szpilka kaj lia anstataŭanto s-ro Bogusław Knotz.

Otto Schimek en uniformo de soldato

Ĉe la tombo de Otto Schimek ni preĝis ankaŭ por nia patrujo. Surtombe troviĝis belaj floroj kaj kandeloj. En la loka preĝejo pastro Szpilka celebris solenan Sanktan Meson, kaj eldiris porokazan predikon. Partoprenis ankaŭ la loka paroĥestro kaj fratino de Otto Schimek, s-ino Elfrida Kujal el Vieno. La Di-servo finiĝis per pola katolika himno.

Laŭ raporto de Maria Rzadki, Pollando

 

(*) Pri O. Schimek, 19-jara hitlera soldato, mortpunita en 1944 ĉar li rifuzis pafi kontraŭ polojn, aperis artikolo en EK 3-4/1986

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

 * 22.6.1986 Sac. Lajos Kóbor, Vicprezidanto de IKUE kaj Landa Reprezentanto por Hungario, solenis sian arĝentan pastran jubileon. Sincerajn gratulojn!

 * Esperanto-stando estis aranĝita, ankaŭ ĉi-jare, en la kadro de la Internacia Mitingo por Amikeco kaj Paco inter la Popoloj, kiu okazis en Rimini de la 22-a ĝis la 30-a de aŭgusto 1986. Kompare kun la antaŭaj jaroj, plimultiĝis la nombro de la vizitantoj (precipe gejunuloj); oni disdonis pli ol 5.000 propagandilojn, kaj en la oficiala libroservo estis venditaj 30 gramatikoj de Esperanto. 

La interno de la Esperanto-stando:
informas la deĵorantino, f-ino Giuseppina Fabbrocini (foto Gambuti)

 * Kadre de la 57-a Itala Kongreso de Esperanto, 31.8.1986 okazis en Bolonjo (en la preĝejo de la Anoncitino) S. Meso en Esperanto, kuncelebrita de Pastroj Duilio Magnani, Albino Ciccanti kaj Ippolito Pellis. Tuj antaŭ la komenco de la Diservo, la Ĉefepiskopo de Bolonjo, Kard. Jakobo Biffi, laŭtlegis bondeziran telegramon (en itala lingvo) de Papo Johano Paŭlo la Dua, kaj diris (same en itala lingvo): «Mi aldonas mian konvinkitan saluton al tiu de la Sankta Patro, ĉar la Eklezio ĉiam ĝojas kiam oni klopodas unuigi kaj fratigi la homaron per forigo de disigoj kaj baroj. Vi, pere de la internacia lingvo Esperanto, klopodas forpreni la lingvajn barojn, kiuj sendube, precipe en la nuna tempo, disigas la teran loĝantaron. Ĝi estas nobla celo, kiun la Ekezio tutkore benas. Mi bondeziras al la kongresanoj plene fruktodonan laboron».

Kard. Biffi alparolas la esperantistojn (foto Gambuti)

 

 * S. Meso en Esperanto estis celebrita en Maribor (Jugoslavio), 28.9.1986,  de P. Franjo Gruić, okaze de Trilanda Renkontiĝo de Esperantistoj el Aŭstrio, Italio kaj Jugoslavio. 

* 15.10.1986 Mons. Władisław Miziołek, Helpa Episkopo de Varsovio, renkontiĝis en Romo kun delegacio konsistanta el Antonio De Salvo, P. Battista Cadei kaj P. Giacinto Jacobitti. Oni priparolis la organizon de la venontjara Kongreso de IKUE, la staton de la Esperanto-elsendoj de Vatikana Radio, kaj la agadon por atingi la definitivan aprobon de la Mestekstoj en Esperanto.

al la indekso


 

AFORISMOJ 

  • Se vi fermas la manon, la mondo restos al vi fermita kvazaŭ pugno. Se vi volas, ke la mondo malfermiĝu al vi, antaŭe vi mem malfermu vian manon (Lanza del Vasto)

  • Putrantaj lilioj haladzas plimulte ol herbaĉoj (Shakespeare)

  • Ja ne tirante la tigon oni pli rapide kreskigas la tritikon. Oni devas pacienci kun amo, konsideri tagon post tago la plej etan klopodon, la malrapidan kreskon de ĉiu homo (Abbé Pierre)

  • Unu minuton da pacienco, dek jarojn da paco (greka proverbo)

  • Ne foriru de vi: la vero loĝas interne de la homo (Aŭgusteno)

al la indekso