Enhavo de Espero Katolika numero 7/1987

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: repertuara fotografio

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj!

En la plejloĝata hemisfero estas somera tempo, tempo de feriado, vojaĝado, Esperanto-Kongresoj.

La centjara jubileo de la Internacia Lingvo donas specialan oportunon, unuflanke esplori la historion kaj la staton de la Esperantismo, aliflanke atentigi kaj interesigi la publikan opinion pri Esperanto. Do, la Esperantista mondo estas en granda klopodado.

Nia modesta revuo gastigis en ĉi-lastaj numeroj artikolojn koncerne la Esperanto-jubileon, krom sciigojn pri la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo, kiu havos tre multe da partoprenantoj, kaj al kiu ni deziras plej grandan sukceson.

Ankaŭ la enhavo de ĉi tiu numero estas tre varia, kaj pruvas la vivemon kaj viglecon de nia movado.

Bonan legadon!

La Redakcio

al la indekso


 

 

Ni aŭskultu la Parolon de Dio 

 

KIO ESTAS VALORA EN MIA VIVO?

(Meditado pri Mat 13, 44-52, en la 17-a dimanĉo ordinara, 26.7.1987) 

Fratino Theotima Rotthaus, kiu regule kunlaboras kun EK pri Bibliaj temoj, ĉiumonate pretigas Biblioleteron, titolitan Kompaso, kiun ĝi sendas al petantoj. En ĝi ŝi proponas por ĉiu monato-tago po unu Biblio-verson por mediti. 

 

Kio estas la plej valora aĵo en via vivo? Pri kio vi klopodas? Ofte mi aŭdas la respondon: «La saneco estas la plej valora: ke ni estu sanaj!». Sed kio okazos, se mi estos malsana? Aliaj diras: «La paco estas la plej valora!». Kaj la tempo de malpaco, de milito, ĉu en tiu tempo la mondo pereas? Aliaj diras: «Senlaboreco estas granda malfelico! Estas plej grave, ke mi, ke ni havas labor-eblecon». Aliaj nur fidas al sia mono, al siaj posedaĵoj ktp. Iu ajn diras: «Se mi estas bone instruita, se mi havas bonajn ekzamenojn ktp, mi havas sekuran trezoron».

Mi povus daŭrigi kaj nomi la diversajn trezorojn. Verŝajne la nombrado estus senfina. Estas ĉiuj valoraj aferoj, mi ne volas malgrandigi ilin.

En la 13-a ĉapitro de la evangelio laŭ Mateo, Jesuo montras al ni la veran trezoron por nia vivo: la regno de la ĉielo, la regno de Dio. Li uzas parabolon el la ĉiutaga vivo: kamparano plugas sian kampon, verŝajne nur farmitan, kaj subite li trovas trezoron, kaŝitan en la kampo, eble dum milita tempo. La kamparano ne estas posedanto de la kampo, la trezoro ne estas la lia. Sed li scias, ke la trezoro estas multvalora. Pro tio li fordonas siajn tutajn posedaĵojn por aĉeti la kampon, por ekposedi la trezoron. Same la komercisto, ankaŭ li fordonas ĉion, por aĉeti la valoran perlon.

Teraj trezoroj, kiuj treege okupas la homojn. La regno de Dio, la regno de nia Patro estu la plej multvalora trezoro de nia vivo. Ĉu mi vere serĉas tiun regnon aŭ ĉu mi pensas, ke mi nur atendos la regnon de Dio en la estonteco, post mia morto? Aŭ ĉu la regno de Dio, la regno de la ĉielo estas por mi komunumo kun Dio, kun la Patro kaj Jesuo en la Sankta Spirito, kaj ankaŭ kun la aliaj gefiloj de Dio? Ĉu mi sopiras al ĉi tiu komunumo? Ĉu mi deziras, ke ankaŭ la aliaj venu al la komunumo kun la Patro?

Ni bezonas «koron, kiu povas aŭskulti», koron, kiu estas preta aŭskulti la Dian vorton, la Dian alvokon. Salomono sciis, ke la reĝo bezonas aŭskultantan koron, por bone regi la popolon. Li petis Dion: «Donu al Via servanto koron, kiu povoscius regi popolon» (1-a legaĵo: 1 Reĝ 3, 9).

Tiuj, kiuj aŭskultas la vokon de Dio, kaj obeas, tiujn Li justigas (2-a legaĵo: Rom 8, 30). Ili pli kaj pli komprenas, ke ekzistas nur unu vera trezoro: «regno de Dio, komunumo kun Dio» estas nur vortoj, kiuj signifas nur unu saman aferon: Dio, kiu venas al ni en Jesuo Kristo, nia Savanto kaj Frato. Li donacas al ni plej multvaloran trezoron, ĉar Li amas nin. Ni nur devas komenci serĉi Lin.

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

al la indekso


 

Por la pli junaj

 

ĈU ONI POVAS RENKONTIĜI KUN DIO?

 

 Iam vivis maljunulo, kiu iu-matene venis hejmen el la preĝejo kaj diris al la domanoj:

- La bona Dio promesis al mi viziti min.

La saman tagon vespere okazis, ke iu frapis sur la pordo. Lia edzino saltleviĝis por malfermi pordon, sed la maljunulo retenis ŝin.

- Restu, akceptos mi la gaston.

Li eliris al la pordo, sed baldaŭ revenis; nur vojerarinta knabo staris ĉe la pordo. Li malsatis kaj almozpetis panon.

- Vi perturbas mian trankvilon. Mi ne havas tempon okupiĝi pri vi, ĉar mi atendas la bonan Dion - diris al li la maljunulo.

Post kelka tempo denove frapis iu ĉe la pordo. Nun lia edzino estis pli rapida kaj anticipante sian edzon, ŝi malfermis pordon. Baldaŭ ŝi kondukis gravedan virinon en la ĉambron. Sed la maljunulo ekkoleris.

- Edzino, ĉu mi ne diris al vi, ke ni ne akceptos gaston? Bone vi scias, ni ricevos la viziton de la bona Dio.

Kaj li forsendis ankaŭ la gravedan virinon.

La aliaj iom post iom pensis, ke la maljunulo mense malsaniĝis.

Tre malfrue, ĉirkaŭ noktomeze, ankaŭ la trian fojon iu frapis ĉe la pordo. La maljunulo rapidpaŝe iris renkonte al la gasto.

- Tiu certe estos Li - diris en si la maljunulo.

Ĉe la pordo atendadis nur malriĉa, ĉifonvestita maljuna almozulo, kies stomako murmuris pro malsato, kaj kiu ne sciis, kie ripozi dumnokte. La maljunulo ankaŭ lin forsendis.

- Mi ne povas nun akcepti vin. Venu alitempe al mi. Nun mi atendas la bonan Dion por gastigi Lin ĉe mi.

Tristmiene li altabliĝis atendante la bonan Dion. La domanoj petis lin enlitiĝi, jam estas malfrue, sed li ne trankviliĝis. Ĉe tagiĝo fine li tre laciĝis kaj dronis en dormo ĉetable. Li havis sonĝon. Li vidis sur alta trono la bonan Dion, kiu diris:

- Hodiaŭ ne unufoje sed trifoje mi vizitis vin. Vi ĉiam forsendis min.

Ekde tiam la maljuna homo elkore akceptis ĉiun almozulon.

El la hungara tradukis S.N.

al la indekso


 

Ĉe-okaza letero de la papo al la litovaj episkopoj

 

600 JAROJ DE KRISTANISMO EN LITOVIO

 

La 28-an de junio 1987, ĉe la Tombo de Sankta Petro en Romo, papo Johano Paŭlo la 2-a, kun reprezentantoj de la episkoparoj de la tuta eŭropa kontinento, kuncelebris solenan Di-servon okaze de la 600-jara jubileo de la bapto de Litovio. Fakte, en la jaro 1387 la reĝo Ladislao la 2-a iniciatis la kristanigon de sia popolo.

Verdire, estis deziro de la papo viziti persone la litovajn kristanojn, «preĝi en ilia lando, en ilia lingvo», sed tio ne povis plenumiĝi. Tial li faris la menciitan solenan kuncelebron en la baziliko de Sankta Petro, kaj krome li sendis Apostolan Leteron al la episkopoj de Litovio, por esprimi la partoprenon de la universala Eklezio en tiu grava jubileo.

La papa letero skizas la historion de la kristanismo en Litovio; la profundan sintenon de la litovaj kristanoj pri la suferoj de Jesuo, tiel ke Litovio nomiĝis «Lando de Krucoj»; la popolan devotecon al la Di-patrino Maria; la litovajn sanktulojn, ekde la sankta princo Kazimiro (1458-1484) ĝis la episkopo Jurgis Matulaitis, kiun la papo beatproklamis la 28-an de junio.

 

Katedralo de Vilnius, lulilo de la kristanismo de Litovio.

Nuntempe ĝi estas transformita al art-galerio.

La tri krucoj, kiuj en la bildo staras sur la fona monto, estas detruitaj.

Dekstre, la popola bildo de «Kristo zorgoplena»

 

La papa letero finiĝas per preĝo por la prospero de la litova kristanismo malgraŭ ĉiuj aktualaj malfaciloj: «Vi estas la Sinjoro de la popoloj kaj la Patro de la homaro. Mi petegas vian benon super ĉi via familio de Litovio: ke ĝi povu sekvi, laŭ sia konscienco, la voĉon de sia vokado laŭ la vojoj unuafoje montritaj antaŭ ses jarcentoj. Ĝian apartenon al via Regno de sankteco kaj de vivo neniu konsideru kontraŭa al la bono de la surtera patrolando. Ke ĉiam kaj ĉie ĝi oferu al vi la laŭdevan laŭdon, kaj atestu libere kaj serene la veron, la juston kaj la amon».

B. C.

al la indekso


 

Julia pormisia preĝintenco

 

POR LA EPISKOPARA KONFERENCO DE LA HINDA OCEANO

 La Kongregacio por la Evangelizado de la Popoloj starigis la nova episkoparan konferencon de la Hinda Oceano en la jaro 1985: ĝi grupigas la diocezojn de la insularoj Komoroj, Maŭricio, Reunio kaj Sejĉeloj.

Komoroj konsistas el kvar ĉefaj insuloj kaj aliaj pri malgranda distancaj ĉirkaŭ 600 km. de Madagaskaro kaj de la Afrika kontinento. Ili havas 400.000 loĝantojn, kiuj parolas komore kaj arabe, sed la oficiala lingvo estas la franca. La islamo estas la elemento unuiganta la arabojn, kiuj havas 700 moskeojn. La katolika Eklezio havas tie 200.000 fideluloj, ĉirkaŭ la duonon de la loĝantaro.

60 km. oriente de Madagaskaro estas la insularo Maŭricio, kiu havas ĉirkaŭ unu milionon da loĝantoj, el kiuj la duono estas hinduoj, 250.00 estas katolikoj kaj 150.000 mohamedanoj. Tiu insularo nomigis «Île de France» (Insulo de Francujo) kiam ĝi estis franca kolonio; ekde la jaro 1810 ĝi apartenas al Britujo, tamen ĝi konservas la francan lingvon.

Reunio havas 450.000 enloĝantojn, preskaŭ ĉiuj katolikaj. St. Denis, la ĉefurbo, estas episkopa sidejo.

Sejĉeloj konsistas el 92 insuloj; tamen nur 36 havas loĝantojn. 66.00 estas la homoj, el kiuj 90% estas katolikoj, 8% anglikanoj kaj la restantoj budaanoj aŭ anoj de aliaj religiaj sektoj.

Sejĉeloj havas gravan strategian pozicion en la Hinda Oceano. La reprezentanto de la Episkopara Konferenco de la Hinda Oceano partoprenas plenrajte la Ĝeneralan Episkopan Sinodon, kiu okazas ĉiun duan jaron en Romo, sub la gvidado de la Papo.

La episkopo Mons. Margéot diris: Ni konscias, ke en la Eklezio neniu diocezo estas izolita. Ni sentas nin en plena komuneco kura la universala Eklezio».

Sac. Felice Ruaro, Italio

 

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (3)

unua parto - dua parto

 

La surtera vivo de Jesuo

Jesuo naskiĝis antaŭ ĉirkaŭ 1990 jaroj (la ĝusta jaro estas nekonata) en vilaĝo Betlehemo el la virgulino Maria, kaj li trapasis la plej longan parton de sia vivo, en silento kaj ĉiutaga laboro, en vilaĝo Nazareto.

Kiam li estis proksimume 30-jaraĝa, Jesuo komencis aŭtoritate prediki jenan mesaĝon: Dio vokas vin al konvertiĝo, al kredo en li, al eniro en lian Regnon. Lia mesaĝo estis energia invito al spirita renoviĝo, sed samtempe ĝojiga anonco pri liberigo: la homoj devas ne plu senti teruron pri Dio, ĉar li estas amoplena, kompatema Patro, kiu starigas profundan intimecon inter si kaj la homoj kiuj akceptas lian alvokon.

Jesuo estis homo eminente justa, kiu alportis novajn spiritajn valorojn. Li proklamis beataj la humilajn, la mildajn, la justajn, la kompatemajn, la pac-amajn, la simplajn kaj la sincerajn homojn. Li postulis kuraĝan rompon de ĉia formo de pekado (= malbonfarado), eĉ koste de plej granda sinofero, malfermante horizontojn de estonta vivo:

Kia avantaĝo por la homo - li diris - gajni eĉ la tutan mondon, se li tamen damaĝas sian animon? (Mat 16,26).

Li instruis, ke ĉiu homo devas senti sin eta antaŭ Dio, rigardi la aliajn kiel fratojn, esti preta pardoni, samkiel Dio vere pardonas ĉiujn homojn. Tiumaniere li donis al ĉiuj esperon, kaj eblecon turni sin al Dio kun fidemo.

Jesuo partoprenis en la homaj doloro kaj travivaĵoj; li benis la laboron kaj la familion, konsideris samdignaj virojn kaj virinojn, ŝatamis la infanojn, kaj estimis la valorojn de amikeco kaj patrujo. Antaŭ sia morto li donis al la disĉiploj jenan distingilon: Amu vin reciproke, kiel mi amis vin; el jeno ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj: se vi amos vin reciproke (Joh 13, 34-35).

Pro kompatemo al la homaj suferoj, kaj por montri, ke la Dia savo ĉeestas en li, Jesuo faris multajn miraklojn, sanigante denaskajn blindulojn, marŝigante kriplulojn kaj paralizitojn, revivigante mortintojn; tiamaniere li pruvis, ke li estas la sendito de Dio sur la teron.

Pri si mem, kaj pri sia misio, Jesuo konatigis al la disĉiploj nur tion, kion ili kapablis kompreni; kaj li promesis, ke Dio sendos al ili la Sanktan Spiriton, kiu kondukos ilin al la plena kompreno de la vero. Li nomis Dion sia Patro, kaj prezentis sin kiel senditan de li, intime unuecan kun li, kaj sampotencan kiel li.

 

La Sankta Spirito descendas sur Marian kaj la Apostolojn

 

La sinofera misio de Jesuo 

Jesuo deklaris: Mi venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj oferi mian vivon kiel elaĉeton por la homoj (Mat 20, 28).

Li prezentis sin kiel la bonan paŝtiston, kiu iras serĉi la perdiĝintan ŝafon, kaj oferas sian vivon por sia ŝafaro. Li komparis sian morton kun tiu de grajno de tritiko, kiu «formortas» sub la tero, por revivi kaj doni multobligitajn fruktojn.

La paroloj kaj sintenoj de Jesuo ŝokis la ofendiĝemon de la religiestroj de lia popolo, kiuj decidis lin pereigi. Kvankam li konsciis la danĝerojn amasiĝantajn sur lia vojo, li nenion faris por eviti ilin, ĝis la tago kiam li estis kaptita kaj liverita al la romia provincestro Poncio Pilato. Ĉi tiu kondamnis Jesuon al malhonora ekzekuto per kruco, sur kiu li mortis, konfidante sian vivon al la Patro, kaj pardonante al siaj krucumintoj. La romia oficiro, kiu gvidis la ekzekut-soldatojn, vidinte kiel li mortis, elkriis: «Vere tiu homo estis la filo de Dio» (Mar 15, 39).

 

La reviviĝo 

Jesuon entombigis kelke el liaj disĉiploj; ĉe lia tombo liaj malamikoj faris firman gardadon. Malgraŭ tio, la trian tagon la tombo estis trovita malplena, kaj Jesuo aperis reviviĝinta, laŭ lia promeso; kaj li montris sin plurfoje kaj tute evidente al la disĉiploj, kiu atestos eĉ ĝis martireco, ke ili vidis lin per siaj okuloj, kaj tuŝis lin per siaj manoj.

Pli poste la reviviĝinta Jesuo, je la ĉeesto de siaj disĉiploj, leviĝis al la ĉielo, kaj malaperis, finante sian surteran videblan mision. Li estis promesinta, ke li revenos je la fino de la tempoj, por rikolti la fruktojn de la semo de li ĵetita, kaj rekompenci ĉiujn laŭ iliaj faroj.

 

Proponoj 

1) Legi Mat 5, 1-48 (nova, evangelia justeco).

2) Pardoni malamikojn.

3) Preĝi: Patro nia... pardonu niajn ofendojn, kiel ni pardonas al niaj ofendintoj (Mat 6, 12).

P. Rossano - B. Cadei

(daŭrigota)

al la indekso


 

Al ĉiuj homoj de la mondo skribas polaj infanoj

 

ALVOKO DE INFANOJ-MISIISTOJ

 

«La rikolto estas abunda, sed la laborantoj malmultas. Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en sian rikoltejon» (Mat 9, 37).

Antaŭ sep jaroj, 16 knabinoj el la elementa lernejo akceptis ĉi tiujn vortojn kiel sian programon. Tiel fondiĝis grupeto preĝanta pri vokiĝoj al misiado: pri pastroj kaj monaĥoj, pri fratinoj kaj fratoj. Ju pli da misiistoj, des pli da Dia graco pare de la Sakramentoj. La knabinoj ne nur preĝadis, sed ankaŭ oferadis ĉiutagajn bonagojn, suferojn, venkojn kaj fastojn.

Al la komenca grupeto baldaŭ aliĝis aliaj: knabinoj kaj knaboj, junuloj kaj plenkreskuloj el diversaj lokoj de Pollando. Nune, tiu preĝa movado unuigas mil geamikojn, kiuj nomiĝas «Misiistoj de Jesuo kaj Maria» kaj strebas disvastigi la Dian Regnon.

Pri tiuj «Misiistoj» zorgas teologie la Ursulana Fratino Bobola Nowakowska, kiu, kiel Esperantistino, invitas al kunlaboro la bonvolemajn homojn el la tuta mondo. Interesitoj estas petataj skribi al ŝi, laŭeble sendante foton kaj priskribon de sia socia stato; en pieca amo ŝi respondos kaj ligos kontaktojn.

 

al la indekso


 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio  (2)

 

LA PROBLEMOJ DE LA BIBLIA TRADUKADO

 

LA MALNOVA TESTAMENTO TRADUKITA DE ZAMENHOF

 

unua parto

 

Historiaj fontoj kaj pristudoj 

Nun mi volas paroli pri traduko de Zamenhof. Kompreneble, antaŭ ol paroli pri tiu temo, oni devas diri ion pri la fontoj de tiu ĉi historio, t. e., el kiu oni povas fonti por paroli pri la traduko de la Malnova Testamento, ĉar ĉi tie ni volas paroli nur pri la Malnova Testamento de Zamenhof, ĉar li tradukis nur la Malnovan Testamenton. Pro tio estas bonŝance, ke oni povas trovi la leterojn skribitajn de Zamenhof. Ili estas eldonitaj en Biblia Revuo dum 1970, en la unua numero de tiu jarkolekto. Prof. George Rust, anglo, povis meti la manojn en la arkivon de la Edinburga Esperanto Societo, kie iu John Mabon Warden, t. e. la prezidanto de la Edinburga Esperanto-Societo, konservis la ekzemplerojn - aŭ originale aŭ kopiite - de ĉiuj leteroj rilatantaj al la traduko de la Biblio en esperanto, la Malnova Testamento de Zamenhof.

Kaj Profesoro Rust sukcesis kopii ĉiujn leterojn eldonitajn poste en la 6a jarkolekto de Biblia Revuo, tiel ke ĉiuj, kiuj volas scii ion pri la komenco de la traduko de Zamenhof en esperanto, povas ilin legi. Temas pri kelkaj leteroj, en kiuj Zamenhof parolas nur pri ĉi tiu afero, kaj aliaj en kiuj li kun aliaj temoj parolas pri la sama afero. Sed pri la bibliografio, pri la literaturo: ĉu estas iuj, kiuj parolas pri ĉi tiu traduko, sen esti fontoj de ĉi tiu temo? Jes, estas kelkaj. Mi povas memori Edmond Privat, kiu parolas en sia «Vivo de Zamenhof» ankaŭ pri tiu verko de Zamenhof. Ĝi ne estas dokumento, sed literatura afero.

Ankaŭ Pastro (?) Tilgrou, redaktoro de la revuo, eldonita de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo, parolis oficiale pri ĉi tiu traduko. Kompreneble li parolis nur malmulte pri tiu ĉi traduko, ĉar oni scias, ke la Brita kaj Alilanda Biblia Societo eldonas multajn tradukojn.

Poste ni havas tri artikolon en Dia Regno, fare de Karl Olof Sandgren, aperintajn en 1966. Karl Olof Sandgren estas sveda pastro. Alia artikolo pri la sama temo en Dia Regno en 1959 aperis fare de pastro Downs, angla pastro. Mi renkontis lin en Limburg/ Lahn, dum la unua komuna kunveno de la katolikoj kaj protestantoj.

Mi mem en la teatro de tiu urbo subtenis la katolikan starpunkton kontraŭ Pastro Downs, kiu estas anglikana, kaj kontraŭ aliaj, eble luteranaj, kaj mi bone subtenis niajn opiniojn; kompreneble ne temis pri polemiko, se pri akademia parolado. Eĉ pastro Downs parolis pri ĉi tiu traduko de Zamenhof en esperanto.

Ankaŭ en «Nia historio», t. e. la historio de KELI, la Kristana Esperantista Ligo Internacia, en 1964 aperis io pri la la komenco de ĉi tiu verko de Zamenhof. Mi havas ankaŭ aliajn verkojn pri la sama temo. En la antaŭparolo de libreto de Gregor «La esperanta traduko de la Malnova Testamemo de Zamenhof» estas 4-5 paĝoj, en kiuj oni parolas pri la sama afero.

Alian artikolon eldonis Biblia Revuo en 1969, titolita «Historio pri Esperanto-Biblio». Ĝi estas de la sama Profesoro George Rust, kiu aranĝinte artikolon por la Enciklopedio de Esperanto, kiam mi petis de li, li mallongigis por ĝin eldoni en Biblia Revuo. Ni havas tiel plenampleksan historion pri ĉi tiu afero. 

Intencoj kaj komencoj 

Multaj antaŭ Zamenhof tradukis erojn de la Malnova Testamento, sed la gloro ĝin tute traduki estas nur de Zamenhof, eĉ se li por tiu ĉi entrepreno starigis apartan komitaton.

Kiajn motivojn Zamenhof havis por traduki en esperanton la Biblion? Kompreneble, ĉar li estis Hebreo, li tradukis nur la Malnovan Testamenton.

Li mem deklaras en sia antaŭparolo al la Genezo, kiun li eldonis en 1911 ĉe la Eldonejo Hachette:

1.         La Biblio estas vaste konata kaj utila por propagando.

2.         Biblio havas siajn adorantojn.

3.         Biblio estas grava por historio de la homaro, ekz, multaj mortis por defendi Sian Sanktan Skribon.

4.         Biblio estas grava ankaŭ por kultura literaturo. Ĉiu popolo havas proprajn librojn kaj ĉefverkojn. Sendube la Hebreoj havas en la Biblio sian ĉefverkon.

5.         Biblio havas ĉie nacilingvajn tradukojn, kompareblajn por lernantoj, kaj estas bone ke ankaŭ esperanto havu propran tradukon.

Tiuj ĉi estas la kaŭzoj, la motivoj, por traduki la Biblion en Esperanton. Oni demandas, ĉu Zamenhof estis certa ke hebrea laiko rajtas traduki la tutan Biblion, kiu estas la sankta libro de la Hebreoj kaj de la Kristanoj? Almenaŭ en la unuaj tempoj li ne estis certa, ĉu li rajtas traduki la Biblion. Kaj pro tio li petis, ke aliaj faru tion. Sed kiam li certiĝis ke neniu estas preta, li mem tion faris.

Demandante nun, kiam ekestis en la menso de Zamenhof la deziro, ke esperanto havu sian Biblion, ni povas ricevi respondon rigardante al la menciitaj leteroj, kiujn ni havas. Povas esti, ke en la menso de Zamenhof ankaŭ pli antaŭe estis ĉi tiu ideo, sed ni devas ĉi tie diri nur, kion oni trovas en la leteroj. Kaj en unu el tiuj oni atestas, ke en la menso de Zamenhof estis ideo traduki la Biblion jam en 1892.

«Ĉar en ĉi tiu jaro li reagis negative al la ideo, dirante al la proponinto Warden - kiu skribis tiun frazon en «La Esperantisto» - ke ankoraŭ la rimedoj tute mankas, ke ni ankoraŭ ne estas pretaj traduki en Esperanton la Biblion». Do li havis almenaŭ la ideon traduki. Se li diras ke la rimedoj tute mankas li volas signifi, ke li deziras, ke oni faru ĉi tiun tradukon, sed li ankoraŭ ne havas la rimedojn.

Pasis multaj jaroj antaŭ ol aperis kelkaj ĉapitroj de la Biblio. En la unua volumo de «La Revuo» (esperantista gazeto), en 1906, aperas ĉapitroj tradukitaj de Zamenhof el la Predikanto. Jam estis pasintaj 14 jaroj de kiam Zamenhof parolis pri traduko de la Biblio.

Ekde tiu jaro oni povas dokumenti la etapojn de ĉi tiu entrepreno. En la antaŭparolo al Psalmaro, kiu aperis en 1907, Zamenhof skribis, ke se oni trovos, ke lia traduko ne enhavas gravajn erarojn, ĝi povas esti korektita laŭ la montroj de la Biblia Sekcio de la Universala Kongreso, t. e. li havas ankoraŭ la ideon, ke oni devas havi tradukon de la tuta Biblio, alie li ne estus dirinte «se... ne havas gravajn erarojn». Poste, dum la Universala Kongreso de Dresden en 1908, Zamenhof eldiris al Pastro Bianchini (katolika) - ni trovas la informon en Espero Katolika 1920, paĝo 218 - sian intencon traduki la tutan Malnovan Testamenton, petante ke Bianchini traduku la Novan.

Pro tio Bianchini donacis al Zamenhof  la latinan Vulgaton, kiun Zamenhof autaŭe estis dezirinta sen sukceso akiri. Do, ankoraŭ li havis la ideon realigi ĉi tiun tradukon. 

La Biblia Komitato 

En tiuj jaroj, t.e. 1907-1909, Zamenhof publikigis en The Nord American Rewiew, eldonita en Usono, sian tradukon el la biblia libro Sentencoj, kaj poste en La Revuo tiutempe eldonita en Parizo, la kompletan tradukon de la Predikanto, Genezon nekompletan kaj erojn el Eliro, Levidoj, Nombroj, Readmono kaj Psalmaro. La Psalmaron poste Zamenhof publikigis kompletan ekde jaro 1907 ĝis 1914. En 1908 Zamenhof tamen ne estas trankvila pri tiu tradukado, tial li estigas Biblian Komitaton dum la Universala Kongreso en Cambridge. Laŭ la konsilo de Edmond Privat, juna svisa kvakero, oni elektis 4 personojn kiuj devis esti la gvidantoj en ĉi tiu komitato, t. e. Pastro Rust (kiu tamen ne estas la aŭtoro de la sube citita artikolo, eble lia antaŭulo); Pastro Peltier, katolika, kiu poste ne ĉeestis en la kunveno aranĝita pri la traduko de la Biblio, kaj mortis en 1909 (Peltier estas fondinto de la IKUE-organo «Espero Katolika»); Pastro Schneeberger (en oktobro 1908 li iĝis idisto, poste prezidanto de la ida akademio kaj pro tio li ne plu volis interesiĝi pri ĉi tiu komitato); kaj laste, oni diras laste, sed vere li estas lasta, Zamenhof mem partoprenis en ĉi tiu Komitato.

Bedaŭrinde la komitato malsukcesis, t. e. ne faris ion pri ĉi tiu traduko. Kial la Komitato starigita por ĉi tiu traduko malsukcesis? Oni povas trovi du kaŭzojn. Unue la romkatolikaj instancoj rifuzis al Peltier la permeson partopreni en ĉi tiu Komitato. Nun ekde la Vatikana Koncilio Dua estas permesite, sed laŭ la tiutempaj leĝoj oni ne povis tion fari. Pro tio ĉi Pastro Peltier ne povis ĉeesti.

Alian kaŭzon, de la malsukceso de tiu Komitato, oni povas trovi en la fakto ke post la eksiĝo de Schneeberger kaj Peltier restis nur Pastro Rust kaj Zamenhof. Kaj oni volis aldoni kiel komitatanon rusan esperantiston Eustifejef, kiu promesis eldoni en aparta revuo unu post la alia la ĉapitrojn de la Biblio. Kaj fakte en 1908 li komencis eldoni; bedaŭrinde en la sama revuo (ĝi estis dividita en du partojn) en la unua estis la teksto de Malakio, de Luko 1-2, kaj Filemono, sed en la dua parto estis kontraŭ-religia artikolo.

Pro tio la partoprenantoj de la Komitato ne plu volis doni al li pliaj tradukojn, ĉar kompreneble estis ofendo, ke en la sama revuo aperas en la unua parto eroj de la Biblio kaj en la alia artikoloj kontraŭreligiaj. Tamen ni povas diri ke antaŭ ol la Komitato finis sian ligon, Mudie, kiu estis la prezidanto de la Brita Esperanto-Asocio, kuraĝis peti de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo eldoni tiun Biblion. Oni respondis, ke momente almenaŭ la Societo ne estas preta eldoni ĉi tiun verkon.

Nur poste, en 1912, kiam okazis en Krakovo la Universala Kongreso de Esperanto, oni skribis - ni havas leteron - ke oni esperas baldaŭ eldoni la Biblion pere de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Tiel oni faris paŝon antaŭen, almenaŭ en la promeso. 

Zamenhof tradukas 

Nun ni devas memori la agadon ekde 1910, kiam Zamenhof vidis la malsukceson de la Komitato kaj decidis rekomenci la laboron, ne nur eldonante kelkajn aliajn erojn de la Biblio, sed efektive per si mem tradukante la tutan Biblion, pro kiu fakto vere oni povas diri, ke la gloro en la traduko de la Malnova Testamento estas tute de Zamenhof.

Jen kelkaj leteroj kiuj substrekas nian aserton. La unua, skribita en 1910 estas de Zamenhof al Pastro Rust. 

«Kara sinjoro, mi deziras komenci la sisteman tradukon de ĉiuj libroj de la Malnova Testamento.

Sed, ĉar povas esti, ke iu jam komencis tian tradukadon, aŭ povas esti ke nia esperantista Biblia Komitato opinias, ke estus pli utile, se la traduko prenus sur sin iu alia persono, tial antaŭ ol komenci la tradukadon, mi turnas min al vi kun peto, ke vi diru al mi, kia estas via opinio pri mia intenco. Se vi scias, ke iu jam komencis la tradukadon, volu min sciigi pri tio. Se vi opinias, ke estos pli bone, ke mi ne entreprenu la tradukon, tiam mi kore vin petas, volu tion skribi al mi tute sincere kaj senĝene. Vi povas esti tute certa, ke via negativa respondo faros al mi nenian doloron.

Ĉar mi forte deziras, ke ni havu bonan tradukon de la Biblio, kun granda plezuro mi cedus la tradukadon al aliaj personoj, se laŭ via opinio tio estus utila...». 

Ĉar neniu troviĝis preta traduki la Biblion, li mem prenis sur sin ĉi tiun taskon. Tiam li promesis entrepreni nenian alian esperanto-laboron antaŭ ol li estus fininta tiun ĉi taskon. Pro tio li nuligis sian kontrakton kun Hachette al kiu li ja promesis traduki la fabelojn de Andersen. Kaj li decidis nuligi sian kontrakton kaj antaŭe fini la Biblion. Tiel en 1914 - estas la jaro kiam komenciĝis la unua mondmilito - li sendis al Mudie, prezidanto de la Brita Esperantisto-Asocio, sian tradukon de la Antaŭaj Profetoj. La Antaŭaj Profetoj, laŭ la hebrea divido, estas Josuo, Juĝistoj, Samuelo kaj Reĝoj. Kaj li aldonis Jesajon, kiu aperis nur en 1917. Do, ni povas diri certe per ĉi tiu, ke li laboris ĝis la fino de la vivo. En letero al Mudie li skribas: «Mi ricevis leteron de Pastro Rust, kaj mi skribis al li kaj donis al li plenan rajton fari en miaj tradukoj ĉiujn ŝanĝojn kiujn li trovas utilaj». Kaj li ankaŭ konsilas al Mudie, averti la Biblian Societon, ke li estas hebreo, por kazo, ke ili ne volus eldoni tradukon de nekristano. Sed ni scias, ke ili nenion havis kontraŭ ĉi tiu verkisto. Kaj poste en la sekvanta jaro Zamenhof trovis du maljunajn anglajn kvakerinojn, la fraŭlinoj Peckover, kiuj mortis poste en 1917, kiuj longe subtenis la Biblian Societon kaj ankaŭ la proponon eldoni la Biblion en esperanto. Ni devas memori ilin, ĉar ili bone meritis pri tiu eldono. La esperanta Biblio-traduko estis eldonita poste en 1926, kune kun la Nova Testamento, pri kiu ni ankoraŭ parolos, dirante interalie kiel oni povis vendi je malmultekosta prezo.

En letero skribita en 1915 Zamenhof skribas, ke li finis la tradukon en marto. Li festis poste per tri tagoj da ripozo. Finfine vere li povis ripozi, ĉar tiu ĉi verko estis bezoninta multan paciencon, kuraĝon kaj laboron en la lasta parto de lia vivo, antaŭ ol komenci la Fabelojn de Andersen. 

Brita kaj Alilanda Bibliosocieto eldonas 

Mudie peris la realigon de la eldono de la Biblio ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. En iu letero li skribas al la fraŭlinoj Peckover, la donacintoj de la mono, kiuj ebligis la eldonon de la traduko de la Biblio: «Vi sendube vin demandas, kial mi ne leteris. Sed la respondo de d-ro Zamneho al vi ĉi-kune sendata nur ĵus alvenis. Li tute samopinias ol ni, esperante, ke la Biblia Societo la laboron entreprenos, kaj konsilas, ke eble la plej bona rimedo estas venki la malfacilaĵon pri Hachette-a kopirajto» (Rimarko: Hachette - franca firmao kiu havis la kopirajton pri kelkaj libroj jam antaŭe)... Pri la sorto de la apero de la Biblio: Dum la unua mondmilito oni ne povi transdoni la tradukojn el Pollando al Anglujo. 

La sorto de la tradukaĵo 

Do, ili devis resti en Varsovio, kaj ili restis ĝis la jaro 1918. En 1917 Zamenhof mortis sen povi vidi aperinta sian ĉefverkon (sendube ankaŭ hodiaŭ oni taksas la Biblion ĉefverko de Zamenhof). Post la milito Edmond Privat, vizitante Varsovion por fari biografion de Zamenhof, reirante al Svisujo er 1919 kunportis la librojn Jeremio, Plorkanto, kaj Esrao, entute 222 paĝojn maŝinskribitajn. Li ne povis kunporti pliajn. Kaj en julio estis senditaj al Britujo aliaj verkoj fare de s-ino Zamenhof, kiu faris plian ekzempleron kaj kuraĝis sendi perpoŝte al Britujo. Tiel la tuta verko, kolektita en kvar volumoj, estis en Britujo, kaj tie ĝi ankoraŭ kuŝas bindite en la arkivo de Brita Esperanto-Asocio. Poste, necesis ankoraŭ 6 jaroj por ĝin revizii. Pro tio, ankoraŭ Pastro Rust interesiĝis pri sekretario. Tiel laboris John Mabor Warden, kiu estis el la Brita Esperanto-Asocio. Kaj tiel oni povis komenci la tajpadon kaj presadon de Biblio, kiu en 1926 povis aperi kiel tuta verko.

(Rimarko: Zamenhof sekvis nur la hebrean masoran tekston, kiu estas oficiala por la Hebreoj. La kritikan tekstojn de la Biblio eble Zamenhof ne konis aŭ ne povis havi, t.e. Rahlfs por la Septuaginto kaj Kittel por la hebrea Biblio).

D-ro Angelo Duranti - (daŭrigota)

 

al la indekso


 

BIBLIOJ EN SOVETUNIO 

Ĉi tiun artikoleton publikigis la Universala Biblia Ligo (itala sekcio). 

«Ni ricevis jenajn sciigojn el la Ortodoksa Eklezio de Gruzlando (Sovetunio), unu el la aŭtokefalaj (= memstaraj) orientaj Eklezioj, fondita en la 5-a jarcento, kaj ekde tiam restinta sendependa:

En Gruzlando ni ĝuas malnovan tradicion de unueco inter Eklezio ka popolo. Tiu ĉi unueco determinis nian historion en la stariĝo de la nacia kaj religia konscio, tia kia ĉi-lasta esprimiĝas en la muziko, la arto, la arkitekturo, la pentrado, kaj en la tuta kulturo. Laŭ ni la forton de ĉiu nacio devus formi ties spirita unueco. Ni pensas, ke la spirito de la kristanismo estas la bazo de la unueco de nia popolo.

(Ilio la 2-a, patriarko de la tuta Gruzlando) 

En ĉi tiuj tagoj la sovetia registaro permesis presigi dek mil Bibliojn en la gruza (= kartvela, nacia lingvo de la Respubliko). Tamen, la necesa papero ne estas disponebla, krom per la Universala Biblia Ligo. Laŭ la akordo kun la registaro, dek du tunoj da papero estas senpage ekspedotaj al la gruza ĉefurbo Tifliso. Patriarko Ilio la 2-a esprimis sian danko-senton pr ĉi tiu solidareco en la komuna biblia misiado.

Tiel ni estas antaŭ malfermita pordo kaj antaŭ peto etendi helpan manon al frata Eklezio.

 

al la indekso


 

AFORISMO

Iam estis infano, kiu deziris ludkubon; ricevinte la kubon, li volus pilkon; ekhavinte la pilkon, li aspiris nur turbon, poste nenion li deziregis krom flugdrakon; kaj, ricevinte kubon, pilkon, turbon, flugdrakon, li ankoraŭ sentis sin nefeliĉa.

Klopodi feliĉigi nekontentan homon estas kiel klopodi plenigi kribrilon per akvo: kiom ajn da akvo oni verŝas, ĉiam ĝi defluos tro rapide, tiel ke ĝi ne povos kolektiĝi.

(Fulton Sheen)

 

al la indekso


 

Por gardado de la naturo 

 

EL LA «ĈARTO DE GUBJO» 

«Ĉarton por gardado de la naturmedio» lanĉis reprezentatoj de 11 ekologiaj organizaĵoj, naciaj kaj internaciaj, kunvenintaj en la itala urbeto Gubbio (Gubjo), en 1982. La urbeto famas pro «lupo de Gubjo», kruelega bestego disrabanta kaj manĝeganta brutojn kaj eĉ infanojn, kiun - laŭdire - Francisko de Asizo konvertis al milda amiko de la homoj, kaj kiu fariĝis simbolo de paciĝo inter homo kaj naturo.

Jen la finaj punktoj de la «Ĉarto de Gubjo»: 

S. Francisko kaj la lupo de Gubjo 

1. En la institucioj, en la socio kaj en la kondutoj oni favoru, per ĉiu ebla rimedo, la evoluon de la homaj potencialoj, per novaj lernomanieroj, bazitaj sur la anticipado (respondeca konsidero pri nia estonto) kaj sur la partoprenado de la civitanoj en la elektoj por la estonto.

2. La respondeculoj pri la kulturo kaj pri la informado korekte kaj rigore disvastigu la konojn pri la nuna krizo kaj pri ties kaŭzoj.

3. La respondeculoj pri la publika klerigo enmetu la ekologian edukadon en la lernejajn programojn de ĉiu ordo, grado kaj fako.

4. La gvidantoj de ĉiuj religioj kaj la eklezioj de ĉiuj konfesioj readmonu siajn kredantojn pri la sankteco de la naturo kaj pri la morala devo-rajto al respekto de la natura kaj homa medio, kaj ĉi-cele ili plifirmigu en la formado de siaj oficantoj la religian valoron de tiuj principoj. Aparte dezirindas, ke la Monda Konsilio de la eklezioj kaj la Sankta Seĝo starigu laŭcelajn establojn par ekologio, kaj ke episkopoj, pastroj, pastoroj kaj lokaj Eklezioj konstante celkonsciigu la kredantojn, ke ili respondece partoprenu kaj aktivu por akceli pli altkvalitan vivon kaj protekti la naturon kaj la vivmedion.

5. La membroj de la parlamentoj kaj la registaroj kunlaboru sanigi la vundojn jam faritajn al nia planedo, donante ĉiun eblan prioritaton, en la publikaj investoj kaj en la labor-aktivadoj, al la planoj de grundo-gardado, akvo-reguligo, rearbarizo, rekulturigo de sekiĝintaj kaj aĉiĝintaj areoj, malpoluciigo kaj purigo, restarigo de naturmedioj kaj de koncernaj ekologiaj ekvilibroj.

6. La neregistaraj organizaĵoj precizigu kaj plifortigu siajn programojn rilate al la problemoj pri la transvivo de la homaro, por influi la politikajn kaj ekonomiajn decidojn en la kampo de la rilatoj kun la vivmedio.

 

al la indekso


 

NOTO DE ESPERO

 

Jen,

noton

de Espero je Paco

mi plukis,

ĉe l’ ĵusa tagiĝo,

en koro mia.

 

Ho, restu ankoraŭ kun mi,

por ke mi forigu

la tenebron noktan,

kiu min persekutas,

ho noto de ESPERO!

 

Plu vivi kaj agi mi volas

por PACO,

«sovaĝa kolombo»...

Ho tremetanta noto

de Espero!

 

Luigi Addorizio, trad. Enrico Mingo

 

al la indekso


 

Legantoj skribas

 

FRANCISKANA ESPERANTISTA CIGANO 

Mi devenas el la gento de rusaj romoj (*), tio estas ciganoj, kaj mi animzorgas inter ili. Mi estas lernanto de supera Porpastra Seminario de franciskanoj en Katowice, suda Pollando.

Iom pri mi mem: mi fervore interesiĝas pri filozofio, konado de religio kaj lingvistiko. Komence mi okupiĝis pri Esperanto; antaŭ du jaroj mi ricevis proponon instrui la internacian lingvon en la Medicina Altlernejo en Katowice, sed kaŭze de mia estonta pastriĝo la Altlernejo rompis la aranĝon de ĉi tiu afero kun mi.

Krom miaj teologiaj studoj en Seminario mi prilaboras magistran disertacion pri filozofiaj kaj religiaj ideoj de L. L. Zamenhof, kiun mi defendos en la Papa Teologia Altlernejo en Krakovo. Mi volus esti plena spertulo pri Esperanto: lingvo, filozofio kaj religio (hilelismo = homaranismo). Samtempe mi tre serioze, science laboras super tiuj hindaj lingvoj, kiuj evoluis ekster la hinda teritorio, t.e. pri la roma (cigana) lingvo, plejparte dise en Eŭropo, kaj ankaŭ pri la sinhala lingvo uzata en Srilanko (Cejlono).

Se temas pri la romoj, mi estas konata kiel spertulo pri ilia lingvo. Por pliriĉigi mian studon de tiu ĉi problemo mi kunlaboras kun la Universitato en Lodzo kaj kun kelkaj mondfamai sciencistoj en Pollando kaj eksterlando. Inter miaj sampopolanoj mi kolektas romajn popolkantojn kaj faras multe da interesaj fotoj, sed mi ĉiam batalas kun la financaj aferoj. Mi plejofte ne havas monon, eĉ ne per riveli fotojn; sed iamaniere mi faros fotojn, kaj sendos per ilustri artikolon pri la romoj, kiun mi esperas prilabori. 

Frato Pachomiusz A. B. Lewkowicz, Katowice Panewniki (Pollando) 

(*) Romo estas vorto proponita de mi anstataŭ cigano. La vorto cigano, krom sian ĝustan signifon, havas ankaŭ negativan flankon: ĝi povas esti uzata en la senco ŝtelisto, trompisto, dum ja estas inter la ciganoj tre noblaj homoj. Pri ĉi tiu problemo mi publikigis filologian disertacion (Lewkowicz A. B., «La propono enkonduki novan vorton en Esperanton: anstataŭigo de la nomo cigan- per rom-»; en «Internacia Lingva Komunikado», Universitato de Lodzo, 1986, 6-a volumo, paĝoj 208-221). 

Volonte ni atendas ke frato Pachomiusz, kiam li havos tempon, sendu al ni interesan artikolon pri moroj, kulturo kaj religiemo de siaj samgentanoj. La redakcio

 

al la indekso


 

26-30 oktobro 1987, en La Chaux-de-Fonds (Svislando) 

 

1-A KRISTANA KULTUR-SEMAJNO ESPERANTISTA 

La eŭropa kulturo havas siajn fundamentojn, sur kiuj staras la vivo kaj el kiu keskas la estonteco de la eŭropanoj. Kultura Centro Esperantista donas al la kristanoj la eblon pripensi fundamentojn de la kristana Okcidentujo, kaj sperti trajtojn de kristana kulturo. Estas invitataj ĉiuj kristanoj kaj interesiĝantoj.

Celoj de la 1-a Kristana Kultur-Semajno Esperantista:

- Gregoria ĉantado de la psalmoj - praktiko kaj teorio (D-ro Kuhnigk, P. Eichkorn).

- Bibliaj rondoj. Komentario pri la psalmoj. Komentario pri la Evangelio laŭ Luko (D-ro Kuhnigk).

- Ekzemploj pri la nova ekumena traduko de la Biblio.

- Pritrakto de kristana fakterminaro. Recenzoj de kristanaj kaj religiaj publikaĵoj.

- Sacerdoto Max Josef Metzger (1887-1944), pioniro de ekumenismo, pacifisto, Esperantisto kaj martiro por la paco (P. Eichkorn).

- Unu jarcento de Esperanto kaj du jarmiloj de kristanismo: konsiloj por pluaj jarcentoj.

- Kristana Antologio en Germana antologio (Bleicher-Verl. 1985, ISBN 3-88350-530-x). En tiu libro enestas arego da kristanaj literaturaĵoj germanaj de mil jaroj (P. Eichkorn).

- La arto de skulptaĵoj pri Krist-ofero tra la jarcentoj (Sigfried Krüger). 

Gvidado kaj programaj informoj: Pastro Bernhard Eichkorn. 

Noto: Pastro Bernhard Eichkorn naskiĝis en suda Germanio en 1934, kaj estas sacerdoto de la diocezo Freiburg ekde 1960. Li esperantiĝis en 1976, kaj organizis la 6-an Ekumenan Esperanto-Kongreson en Augsburg (1985) kaj Bibliajn Sabat-Dimanĉojn en Bad Wimpfen (F.R. Germanio).

 

al la indekso


 

En la Kultura Centro Esperantista de La Chaux-de-Fonds (Svislando)

 

KAPELO MEMORIGE AL PASTRO METZGER

 

Okaze de la centjara jubileo de la naskiĝo de Pastro Max Josef Metzger (1887-1944), pioniro de ekumenismo, pacifisto, Esperantisto kaj martiro por la paco, malfermiĝos kapelo en lia honoro en la Kultura Centro Esperantista de La Chaux-de-Fonds (Svislando). En la Centro renkontiĝas ĉiujare miloj da Esperanto-kursanoj kaj feriantoj.

La kapelo «Max Josef Metzger» restos malfermita al ĉiuj por diservoj, persona preĝado kaj meditado. Okaze de kristanaj renkontiĝoj oni celebros tie diservojn. Tiel la Kutura Centro Esperantista povos akiri kristanan ĉeeston.

La iniciaton por la memorkapelo mastrumas Pastro Bernhard Eichkorn, kiu akceptas libervolajn mondonacojn. IKUE jam destinis tiucele, siatempe, sian parton de gajno de la Ekumena Esperanto-Kongreso en Augsburg (1985).

 

al la indekso


 

KONTRAŬ IKUE-ANO PUNO MILDIGITA

 

Rilate al apelacia proceso kontraŭ la ĉeĥa katolika Esperantisto František Adamík ni ricevis jenan komunikon: 

«La plej alta Juĝejo de la Ĉeĥa Socialisma Respubliko, dum la traktado la 11-an de junio 1987 pri la apelacio de s-ro František Adamík el Přerov, kontraŭ verdikto de la regiona Juĝejo en Ostrava, kiu lin kondamnis pro preparo de la puninda ago de renversigo de la Respubliko al 2-jara karcera senkondiĉa restado en la 1-a korekta grupo, nuligis, je la propono de la Ĉefa Prokurorejo de la Ĉeĥa Socialisma Respubliko, la verdikton en ĝia tuta enhavo, kaj ĝi kondamnis s-ron Adamík, surbaze de par. 100 alineo 1 litero a), c) ks alineo 3 litero a) kaj par. 7 alineo 1 de la ĉeĥoslovaka punleĝaro, pro preparo de ribeligo, al 14-monata karcera restado kun kondiĉa prokrasto en daŭro de 3 jaroj, kaj al la perdo de la aĵoj, kiuj estis disde li forprenitaj dum loĝeja traserĉadoj.

La punindan agon s-ro Adamík faris per multobligado kaj distribuado de religienhava literaturo». 

La publika atesto de sia kredo aŭ senkredeco, ankaŭ per privata multobligo de tekstoj, devus fariĝi efektiva rajto de ĉiuj homoj... La Redakcio

 

al la indekso


 

La 6-a Biblia Semajnfino en Bad Wimpfen

 

KUNE ĈIRKAŬ LA PAROLO DE DIO 

La 6-a Biblia Sabato-Dimanĉo okazis de la 30-a de aprilo ĝis la 3-a de majo en la gastejo de la abatejo Grŭssau en Bad Wimpfen. Partoprenis 27 katolikaj kaj protestantaj kristanoj el la sudgermana regiono. La granda grupo de gejunuloj estis rimarkinda.

La taga ritmo estis distingata de komuna preĝado de breviero. Ni ĉantis la laŭdojn (matene), la mezan horon (tagmeze), la vesprojn kaj la kompletorion laŭ la Eta Sabat-Dimanĉa Breviero. Matene kaj posttgmeze oni laboris en tri grupoj: La unua parolis interalie pri la 1-a kristana Kultursemajno en La Chaux-de-Fonds (Svislando), kiu okazos en ĉi tiu aŭtuno, pri giaj temoj ktp. Ili askaŭ okupiĝis pri la tradukado de psalmo-komentario kaj pri la kristana fak-vortaro. En la dua grupo la partoprenantoj legis kaj medite interŝanĝiĝis pri psalmoj de breviero, preĝataj dum la seminariaj tagoj. La tria grupo, Esperanto-komencantoj, legis, tradukis bibliajn tekstojn kaj parolis pri tiuj tekstoj en la germana.

Vendrede vespere kaj sabate matene pastro Doll kaj pastro Eichkorn celebris la Sanktan Meson en Esperanto. Je la vespero de sabato pastro Eichkorn kaj pastoro Burkhart celebris ekumenan Di-servon. Pastoro Burkhart predikis pri la 10-a ĉapitro el la evangelio de Johano: Jesuo, la bona paŝtisto.

Je unu vespero pastoro Burkhart referis pri «100 jaroj de Esperanto kaj la eklezioj», kaj alian vesperon sinjoro Rössler parolis pri «vort-ludoj en la germana antologio». Dimanĉe, post la Di-servo de la abatejo, pastoro Burkhart referis pri «Estiĝo de kant-tradukoj» (senco – rimo - ritmo - sonoro).

Sabate matene okazis la jar-kunveno de «Labor-grupo de IKUE en la diocezo Freiburg/ Breisgaŭ». Krom la raporto pri la laboro en la pasinta jaro, estis la ĉefa punkto de la tag-ordo la akcepto de statutoj laŭ eklezia juro, por ke la Ĉef-episkopo de Freiburg/ Br. povu baldaŭ aprobi la «laborgrupon» kiel eklezian grupiĝon. La partoprenantoj ankaŭ reelektis la estraranojn por la venontaj kvar jaroj: S-ino Erika Discher, fratino Theotima Rotthaus kaj pastro Bernhard Eichkorn.

La 7-a Biblia Sabato-Dimanĉo en Bad Wimpfen okazos de la 22-a ĝis la 24-a de aprilo 1988.

Fratino Theotima Rotthaus

al la indekso


 

PREĜO 

Dediĉe al Jiří Kořínek, Ĉeĥoslovakio, okaze de lia 80-jariĝo

 

Sinjor’!

Resendu min

al grena kamp’, kaj bedo,

sur kiuj ŝvite penis la patrin’.

 

Naŭziga tedo

pri l’ granda mond’ de ŝajno,

de hasto al la riĉo kaj potenc’,

avido je senbrida gajno

kaj je abunda servorekompenc’,

fermentas en la kor’.

 

Gvidu min al

arom’ de freŝa fojno

kaj al froteska ĉirpo grila

semanta softe dorminviton,

dum la falĉint’, viŝinte per la pojno

surfruntan ŝviton,

trinkas el simpla kruĉ’ argila.

 

Renkontu mi

homojn, sur kies langoj

embuskas nek miel’ nek gal’,

kiuj ne portas maskojn sur la vangoj,

senplende manĝas krudan panon,

havas langvoran, raspan, tamen puran manon,

la bonon nomas bon’, la fion fi’.

 

Kaj ĉe la fin’

mi flustras softe sed plej arde

ankoraŭ unu peton:

ke hejme, se revenas mi tre tarde,

atendu min

ne gajnon scii-volaj gvatoj,

sed ĝoja rigardo invita,

perdanta timajn emociojn,

kaj varma man’, silente etendita,

portanta preton

karesi milde sangajn striojn

post freŝaj vipobatoj.

 

Kazimierz Szczurek, Pollando

al la indekso