Enhavo de Espero Katolika numero 11/1987

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: S. Marteno dividas sian mantelon kun malriĉulo (mezepoka skulptaĵo sur la fasado de la katedralo de Lucca, Italio). La feston de S. Marteno oni solenas la 11-an de novembro.o

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj! 

Jen la antaŭlasta numero de “Espero Katolika” en la nuna jaro. Krom priparoli diversajn aspektojn de la kristana vivo, ĝi enhavas ekumenan prezenton (pri Mormonoj), humanajn temojn, movadajn informojn, ktp.

Espereble vi renovigos vian amikecon al EK ankaŭ por 1988 kaj, se eble, vi proponos ion interesan por publikigi.

Ni estos al vi dankaj, se vi helpos diskonigi nian revueton. Ekzemple, vi povus havigi al ni adresojn de eblaj interesuloj, al kiuj ni sendus specimenon de EK.

Anticipan dankon

La Redakcio

al la indekso


 

 

1-30 oktobro 1987: Sinodo de la katolikaj episkopoj 

 

LAIKO LAIKU

«Laiko», laŭ la vortaro, estas homo: a) nepastra; b) nereligia, aŭ kontraŭreligia; c) nefaka, nekompetenta (pri io). Pri laiko en la unua senco debatis dum la lasta oktobro pli ol 200 episkopoj, reprezente de la tutmonda episkoparo (preskaŭ 3.000 patriarkoj, kardinaloj, metropolitoj, ĉefepiskopoj kaj episkopoj), konsistigante la sepan (la unua estis en 1967) ordinaran Sinodon de la katolika Eklezio.

Temo de la sinoda debato estis: «Tasko kaj misio de la laikoj en mondo». La Sinodo klopodis anstataŭigi la negativan difinon (laiko estas homo ne-pastra) per pozitiva, el la greka lingvo (laos = popolo): laiko estas plenrajta membro de la popolo de Kristo. Ĉi-sence ĉiuj (virinoj kaj viroj, familiestroj kaj episkopoj...) konsistigas samgrade kaj samrajte la ununuran popolon de Dio, kvazaŭ unu nuran korpon. Kaj, kiel en la korpo la diversaj membroj havas malsamajn taskojn, sed formas unuecan organismon, tiel diversaj roloj (ekz. studentoj, sociaj agantoj, katekistoj, pastroj) devas formi unu nuran harmonian popolon.

La Sinodo emfazis, ke laikoj en la Eklezio ne havas nur subordigitajn rolojn, sed ĉefrolojn en la familio, en la laboro, en la diversaj branĉoj de socia vivo. Ankaŭ interne de la Eklezio ili havas gravajn respondecojn en evangelizado kaj katekizado, en la konsilado, en ĉiuspeca kunlaboro. Jesuo Kristo ne vokis la virinojn al la pastreco, sed tio ne signifas, ke ili estas duagradaj kristanoj: ĉi-koncerne oni pripensu la unikan rolon de Maria, patrino de Jesuo, en la savo-historio. Surbaze de tio la kristana komunumo devas klopodi allasi pli respondecajn rolojn al la virinoj en la Eklezio.

En la rilatoj de la laikoj reciproke, inter la diversaj laikaj grupoj, kaj kun la pastraro, devas regi harmonio, reciproka respekto kaj helpo, forigante ĉian rivalecon aŭ superregemon, por konstrui unuecan korpon, nome la Eklezion de Kristo.

Ni finas ĉi-mallongan noton per la slogano laiko laiku, en jena senco: laiko vivu kaj aktivu kiel konscia membro de la tuta kristana popolo, eĉ, de la tuta homaro, vokata de Kristo konstrui justecon surtere, kaj atingi intimecon kun Dio poreterne.

 

al la indekso


 

SEMOJ 

Ĉiu momento kaj ĉiu evento de la vivo de ĉiu homo sur la tero ĵetas semon en lian animon. Kiel la vento transportas milojn da videblaj kaj nevideblaj flugilhavaj semoj, tiel la fluo de la tempo kunportas ĝermojn de spirita viveco, kiuj demetiĝas, nesenteble, en la menson kaj en la volon de la homoj.

Plejgranda parto de ĉi tiuj sennombraj semoj forperdiĝas kaj mortas, ĉar la homoj ne estas pretaj akcepti: tiuj semoj fakte povas ekĝermi nur en la bona tero de libereco kaj deziro.

La menso kaptita de sia propra volupto, la volo sklava de sia deziro ne povas akcepti la semojn de pli alta plezuro, de supernatura deziro.

Kiel povus mi ricevi la semojn de la libero, se mi estas enamiĝinta al la sklaveco, kaj kiel povas mi nutri la deziron al Dio, se mi estas plena de alia kaj mala deziro?

Dio ne povas meti en min la semon de sia libero, ĉar mi estas malliberulo kaj eĉ ne deziras iĝi libera. Mi amas mian sklavecon, kaj mi fermas min en la deziro al aferoj kiujn mi malamas, kaj mi malmoligis mian koron rilate la veran amon.

Se mi celus Dion, ĉiu evento kaj ĉiu momento semus, en mia volo, grajnojn de lia vivo, grajnojn, kiuj iun tagon ekflorus je mirinda rikolto.

Ĉar ja estas la amo de Dio, kiu min varmigas en la suno, estas la amo de Dio, kiu alsendas la glaciecan pluvon. Estas la amo de Dio, kiu min nutras en la pano, kiun mi manĝas, kaj estas la amo de Dio kiu min nutras ankaŭ per malsato kaj fasto. Ja estas la amo de Dio, kiu sendas la tagojn de vintro, kiam mi malvarmumas kaj malsanas, kaj la varmegan someron, kiam mi estas lacega kaj mi havas vestaĵojn tute malsekajn de ŝvito; sed estas Dio kiu spiras super min per la apenaŭ sentebla vento de la rivero, per la venteto de la arbaro.

Lia amo etendas la ombron de arbo sikomoro super mia kapo kaj sendas laŭlonge de la grenkampoj la akvoportiston kun sitelo plenigita ĉe la fonto, dum la laboruloj ripozas kaj la muloj staras sub la arbo.

Estas la amo de Dio, kiu al mi parolas en la birdoj kaj en la akvoj de la riveroj; sed ankaŭ malantaŭ la bruo de la urbo Dio al mi parolas en siaj juĝoj, kaj tiuj ĉi estas semoj sendataj al mi de lia volo. Se ili ekradikos en mia libero, se el mia libero ekfloros lia volo, mi fariĝos la amo kiu li estas, kaj mia rikolto estos lia gloro kaj mia ĝojo. Kaj mi kreskos kune kun miloj kaj milionoj da aliaj liberoj en la oro de unu nura senlima kampo, kiu donas laŭdon al Dio, kampo riĉa je rikolto, riĉa je tritiko.

Se en ĉiu afero mi rigardas nur la varmon aŭ malvarmon, nutraĵon aŭ malsaton, malsanon aŭ laciĝon, belecon aŭ plezuron, sukceson aŭ fiaskon, bonon aŭ malbonon materiajn, kiujn miaj faroj al mi gajnis per mia volo, tiam mi trovos nur malplenon, nenian feliĉon. Mi ne nutriĝos, mi estos ne sata. Ĉar mia nutraĵo estas la volo de Tiu kiu kreis min kaj kreis ĉiujn aĵojn por sin doni al mi per ili. Mia ĉefa zorgo ne devus esti trovi plezuron aŭ sukceson, sanon aŭ vivon aŭ monon aŭ ripozon, aŭ ankaŭ aferojn kiel virton kaj saĝon, kaj des malpli ilian malon: doloron, fiaskon, malsanon, morton.

Sed, en ĉio kio okazas, mia nura deziro kaj nura ĝojo devus esti scii jenon: «Ĉi-tion Dio volis de mi. En tio-ĉi mi trovas lian amon, kaj, akceptante ĝin, mi povas al li redoni lian amon, oferi min per ĝi al li, kaj kreski, en lia volo, al la kontemplado, kiu estas eterna vivo.

Akceptante lian volon kun ĝojo, kaj kun ĝojo ĝin plenumante, mi havas en la koro lian amon, ĉar mia volo fariĝas unu nura afero kun lia amo, kaj mi estas survoje por fariĝi tio kio li estas. Kaj li estas amo.

Kaj ĉion akceptante de li, mi akceptas en mian animon lian ĝojon, ne ĉar la aferoj estas tio, kio ili estas, sed ĉar Dio estas tiu kiu li estas, kaj en ĉiuj aferoj lia amo volis mian ĝojon.

T. Merton (trad. B. C. laŭ itala teksto)

 

al la indekso


 

SURPRIZOJ

 

 

La Paradizon oni gajnas malgajnante.

Atinginte ĝin, ni ekvidos, ke:

la plej malhavanta estos plej riĉa;

la plej malamita estos plej amata;

la plej forgesita estos plej memorata;

la plej simpla estos plej prudenta;

la plej forlasita estos plej privilegia;

la lasta estos la unua;

la senhava havos ĉiujn riĉaĵojn de Dio;

la korpomalsana brilos je gemoj kiel steloj de l’ ĉielo;

la estinta senvalora savis la mondon;

la neserĉinta honoron trovos la gloron;

la serĉinta nur Dion, ja lin trovos;

la izola trovos la tutan Paradizon lin feste akompani.

 

Kiom da surprizoj ni trovos tie supre!

C. Zichetti

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (5)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto

 

Skizo de eklezia historio 

En la lasta artikolo ni parolis pri la pra-kristanismo. Nun ni skribos, kiel ĝi disvolviĝis dum la jarcentoj ĝis la nuna tempo. Kompreneble, ni povos nur aludi la ĉefajn okazaĵojn.

Ĉiu prakristano estis heroldo kaj atestanto de Kristo, tiel ke baldaŭ la kristanismo disvastiĝis el Palestino al la gentoj de Azio, Eŭropo kaj Afriko proksimaj al la maro Mediteranea. La apostolo Petro aktivadis en Sirio kaj en Romo, kie li mortis kiel martiro; Paŭlo trairis la grekan mondon; Johano kaj Tomaso anoncis la evangelion en la okcidentaj partoj de Azio, dum Jakobo organizis la Eklezion inter la konvertiĝintaj hebreoj.

Per la aŭtoritato de la Sankta Spirito la apostoloj proklamis, ke la alinacianoj povas aliĝi al Jesuo Kristo same kiel la hebreoj: ĉar fronte al Dio ne estas privilegio aŭ diskriminacio: ne plu estas fremdulo nek hebreo; barbaro nek skito; sklavo nek mastro (kp Kol 3,11), sed ĉiuj estas unu nura familio en Kristo: nur unu Sinjoro, unu kredo, unu bapto, unu Dio Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj kaj tra ĉiuj kaj en ĉiuj (Efe 4,5). La naciaj kaj kulturaj diferencoj tute ne estas forigataj, sed eĉ favorataj, por spirita pliriĉigo de ĉiuj.

La Eklezio devas esti unueca, sed ne unuforma, ĉar ĝi estas malfermita al ĉiuj popoloj kaj kulturoj. Tial estiĝas pluraj kaj variaj esprimformoj en la kadro de la unu nura kristana familio, en Jerusalemo kaj en Romo, en Efezo kaj en Korinto, inter la loĝantoj de Antiokio kaj tiuj de Aleksandrio. Kien ajn ĝi alvenas, la kristanismo kapablas eniĝi en la tiean spiritan heredaĵon; la religiaj valoroj dissemitaj tra ĉiuj popoloj estas alprenataj, purigataj kaj nobligataj en Kristo, laŭ la vortoj de la apostolo Paŭlo: Ĉiuj aferoj apartenas al vi, kaj vi apartenas al Kristo, kaj Kristo al Dio (1 Kor 3,21-22).

Jen tre konciza resumo de la evoluo de kristanismo en la posta historio. Dum la unuaj tri jarcentoj la kristanoj suferis gravajn persekutadojn, sed tio tute ne bremsis ilian disvastiĝemon: en la kvara jarcento la kristanismo atingis ĉiujn regionojn de la romia imperio ĉe Mediterraneo, kaj krome Afrikon (nordan parton), Mezopotamion kaj Persujon. Ekde la kvina jarcento la kristanismo fortikiĝas en tri areoj:

1) la okcidenta, latina areo, sub influo de Romo, kie Petro parolas en siaj posteuloj, kaj de kie venas la evangelizado de Frankoj, Irlandanoj, Angloj, Germanoj, Hungaroj;

2) la orienta, greka areo, sub influo de Bizanco, al kiu ŝuldiĝas la disvastiĝo de la kredo en orienta Eŭropo;

3) la siria areo, sub influo de Antiokio kaj Edeso, de kie la kristanismo disradiiĝis orienten, ĝis Hindio kaj Ĉinio; el Aleksandrio la kristanismo atingis Etiopion.

Bedaŭrinde, inter la kvina kaj la deka jarcentoj post Kristo, okazis disiĝo de la orientaj Eklezioj disde la roma Eklezio. Tion kaŭzis rivalecoj, naciismoj, miskomprenoj, kiuj kondukis, ne sen ambaŭflankaj kulpoj, al rompo de la ununura kristana familio. La disvastiĝado de la islamismo kaj la invadoj de la Mongoloj retroirigis la kristanismon en diversaj regionoj de Oriento kaj de Afriko. Aliflanke, la kristanismo estigis mirindajn fruktojn en la kristanaj regionoj. Ni mencias Franciskon de Asizo (1181-1226), kiu revekis inter siaj samtempuloj la radikalan, ĝojoplenan mesaĝon de la Evangelio.

Dum la transpaso de la Mezepoko al la Moderna epoko, multaj en la Eklezio sentis la neceson de spirita renovigo. Movado por reformi la Eklezion kondukis en Nordeŭropo al la protestantismo, kiu disigis de la katolika Eklezio grandan parton de tiuj regionoj. Interne de la katolikismo, la renoviga movado kondukis al la Koncilio de Trento (1545-1565) kaj al la estiĝo de pluraj religiaj ordenoj, por fratamaj aktivadoj kaj por la disvastigo de la Evangelio inter la nekristanoj.

En la nuna epoko, fronte al la homaro, kiu aspiras al libereco kaj humaneco, sed sentas sin disŝirita kaj maltrankvila, la katolika Eklezio strebas prezenti la evangelian mesaĝon en ties kompleteco kaj en ties packonstrua kaj liberiga potenco. Konscia pri la limoj kaj malperfektaĵoj, kiuj en ĝia pasinta historio malhelpis la efikon de ĝia atestado, la Eklezio nuntempe sindevigis al profunda interna renoviĝo, por esti kiel eble plej proksima al la spirito de Kristo kaj al la postuloj de la nuntempa homo. Fariĝis pli akra en ĝi la deziro retrovi la plenan unuecon kun la disaj kristanoj de Oriento kaj de Okcidento, kaj ĝi rigardas kun granda amo kaj fidemo la grandan kvanton da nekristanoj por kiuj ĝi scias, ke ĝi devas esti kiel fermento kaj salo. Per la dua Vatikans Koncilio (ĝenerala asembleo de la tutmondaj episkopoj, 1962-1965) la Eklezio faris plej grandan klopodon por igi sin taŭga plenumi la mision al ĝi konfiditan de Kristo por la tuta homaro. Sen grandaj homaj rimedoj, la Eklezio fidas nur pri la ĉeesto de Kristo, kiu antaŭ sia foriro disde la apostoloj sekurigis ilin per jenaj vortoj: Jen mi estas kun vi ĝis la fino de la jarcentoj (Mat 28,20) 

Proponoj

1) Legi Joh 10,1-18 (Jesuo kolektas la homaron, kiel paŝtisto ŝafaron)

2) Esti pacfaranto.

3) Preĝi: Ho Dio, faru min ilo de via paco.

P.Rossano - B.Cadei

(daŭrigota)

 

al la indekso


 

Ni aŭskultu la parolon de Dio 

 

NIA REĜO, JESUO KRISTO, AMAS NIN KAJ ZORGAS POR NI!

Meditado pri la lasta dimanĉo de liturgia jaro (22.11.1987)

La lasta dimanĉo de liturgia jaro estas la festo de Jesuo Kristo, la Reĝo. Kion signifas ĉi tiu festo por ni hodiaŭ? Kion volas la eklezio diri al ni helpe de ĉi tiu festo?

Ŝajnas al mi, ke la tekstoj de la festo tre bone interpretas ties sencon. Jesuo Kristo ne estas despoto, kiu regas laŭ siaj pensoj. Ni ne devas tremi kaj timi Lian regadon. La unua legaĵo el la 34-a ĉapitro de profeto Jeĥezkel montras al ni Jesuon, la bonan paŝtiston, kiu zorgas pri Sia ŝafaro. Li serĉas la diskurintajn ŝafojn, Li bandaĝas la vunditajn, Li paŝtas ilin sur bona paŝtejo kaj ripozigas ilin. Li paŝtas kun justeco kaj amo. Li donas al ĉiu ŝafo de Sia ŝafaro viv-eblecon laŭ ĝia bezono. Per la profeto la Eternulo diras tion pri Sia popolo Izrael. Li mem estas la bona paŝtisto. Sed Li diras tion hodiaŭ pri ni. Ni estas Lia ŝafaro. - Tio ne signifas, ke ni estas stultaj bestoj. En Izrael, en la tempo de la profeto kaj ankaŭ en la tempo de Jesuo, la grego estas valora posedaĵo. La dia vorto diras en ĉi tiu bildo: «Vi estas tiel valoraj por Mi, la Eternulo, kiel viaj ŝafoj, viaj gregoj estas tre valoraj por vi. Vi estas por Mi Miaj plej valoraj posedaĵoj. Pro tio Mi zorgas por vi kaj savas vin. Mi serĉas vin, Mi ne volas, ke vi diskuras for de Mi kaj pereas!».

La dua legaĵo el la unua letero al la Korintanoj (15, 20-28) parolas pri Jesuo Kristo, la Savanto, kiu venkis la morton kaj la pekon per Sia morto kaj Sia releviĝo. Li liberigis nin el morto kaj peko. Li vivigos ĉiujn, kiuj apartenas al Li. Kaj ĉi tiu nova vivo estas la eterna vivo kun Kristo kaj en Kristo en la gloro de la Patro.

Kiu apartenas al Kristo? Tion montras al ni la evangelio laŭ Mateo (Mat 25,31-46). Ĉi tie Jesuo Kristo estas la juĝisto. Li, la Filo de Homo, la Reĝo, apartigas la homojn unu de alia, kiel la paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj. Al Sia dekstra flanko Li starigas tiujn homojn, kiuj estis kompatemaj, kiuj donis manĝi kaj trinki al Li, kiuj gastigis kaj vizitis Lin, vestis Lin ktp. Maldekstre staras tiuj, kiuj ne faris tion por Li. Ambaŭ grupoj miregas pri Liaj vortoj, ĉar ili ne scias, kiam ili zorgis aŭ ne zorgis por Jesuo. La respondo de Jesuo klarigas ĉion: «Kiom vi faris - ne faris - al unu el ĉi tiuj malgrandaj, tiom vi faris - ne faris - al mi!».

La amo al la malgrandaj, al la proksimuloj decidas, ĉu ni apartenas al Jesuo Kristo aŭ ne. Eble ni demandas Jesuon: «Kiam ni vidis proksimulon malsata aŭ soifanta kaj ni ne zorgis pri li? Ĉu ni ne donacas al almozulo monon kaj manĝaĵon?». Laŭ mia opinio Jesuo ne nur parolas ĉi tie pri la korpa malsato kaj soifo, sed ankaŭ pri la malsato kaj soifo de animo, de sento. Bona vorto ofte pli satigas kaj pli sanigas vundojn ol pano kaj trinkaĵo. Bona vorto kaj rideto povas malfermi pordegojn de malliberejo, malliberejon de soleco, de funebro, de timo, bona vorto kapablas donaci hejmon kaj veston, povas konstrui pontojn inter la homoj, pontojn super abismoj de malkompreno kaj de malamo.

La bildo de la evangelio estas parenca al la bildo de la unua legaĵo. La Reĝo-Paŝtisto zorgas pri la Siaj. En la evangelio Li transdonas Sian zorgon al ni. Li volas, Li deziras, ke ni partoprenu al Lia zorgo pri la alia; Tio estas la leĝo en Lia regno.

Jesuo identiĝas tiel kun Siaj gefratoj, ke la amo, donata al ili, estas donata al Li mem, kaj ankaŭ, kiam ni ne amas niajn gefratojn, tiam ni ne amas Lin. Eble oni povas diri: Bona koro, amanta la proksimulojn, estas «pasporto» por la eniro en la regnon de Reĝo Jesuo, kies potenco estas la malpotenco de amo, de amo ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco.

Nia amo al proksimulo ĉiam celas al Dio, ĉar ĝi ĉiam estas respondo a la amo de Dio, kiu amas nin unue kaj igas nin am-indaj kaj kapablaj ami. Ni provu denove doni al Li ĉi tiun respondon.

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

 

al la indekso


 

Novembra preĝintenco

 

POR LA KRISTANOJ EN ĈINIO

Pri la Eklezio en Ĉinio jam aperis artikolo en EK 10/1986.

La ĉina katolika Eklezio (tri aŭ kvar milionoj da kredantoj en 1949) multe suferis, ĉefe dum la t. n. «kultura revolucio». Nuntempe, laŭ nia scio, la Eklezio de la kontinenta Ĉinio ne havas oficialajn rilatojn kun Romo. Certe, tamen, temas pri Eklezio viva kaj vigla.

 

Tri episkopoj de la Ĉina Eklezio

Parolante al ĉina regiona episkoparo novembre de 1985, papo Johano Paŭlo la Dua petis, ke oni preĝu por ke la ĉinaj kristanoj estu vere la evangelizantoj de la ĉina popolo. Rilate la humanajn kaj kulturajn valorojn de tiu popolo kaj la tradiciojn de la granda ĉina familio, kies aspirojn al aŭtentika progreso la episkoparo partoprenas, la papo diris:

«Vi estas vokitaj esti portantoj de la mesago de la vivo, kaj vi faras ĉi tion kiel ĉinoj konsciaj, ke akcepti la kredon ne kunportas la forlason de sia kulturo, nek la malkreskon de la zorgo pri la bono de via popolo. Male, la kredo stimulas la kredantojn doni sian efikan kontribuon. Viaj komunumoj havas la respondecon, kiel diris mia antaŭulo Paŭlo la Sesa, doni pli grandan komunan ateston pri Kristo antaŭ la tuta mondo. Kaj mi aldonas: vi, pro la fakto ke vi estas ĉinoj, estas naturaj evangelizantoj de la granda ĉina familio».

Je la fino de sia parolado, la papo ripetis sian alvokon preĝi por la kristanoj de tuta Ĉinio, por ke ili donu al sia lando efikan kaj sindonan kunlaboradon, kaj por la ĉinoj de la diasporo (disaj tra la mondo), por ke ili prizorgu la evangelizadon de tiuj, kiuj havas la saman devenon kaj la saman kulturan heredaĵon.

Felice Ruaro, Italio

al la indekso


 

MORMONOJ PREZENTAS SIN MEM

Noto de la Redakcio

La ekumenismo, kia ni ĝin konceptas, baziĝas sur jenaj principoj: 1) respekto por la konsciencoj kaj la diversaj kredoj; 2) esploro de tio, kio estas komuna en la diversaj konfesioj; 3) strebo al superpaso de diferencoj, nur en la kazo kiam la individua konscienco tion pravigas. Vera ekumenismo, do, evitas indiferentismon (= unu kredo kaj ties malo egalvaloras) kaj eklektikon (= kunmiksi laŭoportune erojn de diversaj kredoj).

Ĉi-sube vi legos parton de artikolo el «Esperanta Mormonaro»: el ĝi klariĝos ke la Mormonoj, aŭ Sanktuloj de la Lastaj Tagoi, estas nek Katolikoj nek Protestantoj, kaj apud eroj komunaj, ili kredas aferojn kiujn katoliko, dum li restas katoliko, ne povas akcepti. Inter ili estas la asertoj, ke «Dio havas formon kiel homo», ke la homo «el spirita substanco vivis antaŭ ol veni al la tero». Sed la ĉefa diferenco estas en tio, ke laŭ katolikoj (kaj protestantoj) la Apokalipso estas la lasta revelaciita libro, dum laŭ la Mormonoj aldoniĝis, en modernaj tempoj, aliaj tri libroj.

La publikigo de la ĉi-suba teksto celas konigi kaj respektigi la Mormonojn, kaj starigi komparon kun nia propra kredo.

Salt Lake City (Usono): leciono en la domo por klerigo

de mormonaj misiistoj al anglalingvaj landoj

Ĉu Protestantoj aŭ Katolikoj?

Oni ĝenerale kvalifikas ilin kiel protestantojn, ĉar ili ne estas katolikoj. Fakte, ili ne estas pli proksimaj al Protestantismo ol al Katolikismo. Nek historie, nek sur la bazo de moderna asocio, teologio aŭ kutimo, oni povas grupigi ilin kun iu el la du. La movado ne ekaperis el malkonsento kun iu kristana sekto, nek ĝi rezultis el skismo interne de iu religia societo. Ĝiaj teologio, organizo kaj religiaj praktikoj estas en ĉiu senco tute unikaj inter la hodiaŭaj kristanaj konfesioj.

Dio kaj Homo

Unua inter la mormonaj instruoj estas kredo al kaj fido je Dio, la Patro, je Jesuo Kristo lia Filo kaj je la Sankta Spirito. Sed la mormona koncepto ne estas prezentata per malprecizaj vortokredoj. Ĝi estas klara kaj rekta.

Dio havas formon kiel homo. Li estas persona. Li parolas kaj jam parolis al la homaro. Li estas ekzaltita, kaj rilate al homaj normoj, Li estas ĉioscianta kaj ĉiopova. Sed li estas kompatema kaj bonkora. Li estas la patro de la spiritoj de ĉiuj homoj kaj li havas patran zorgon kaj intereson pri siaj infanoj. Lia laboro kaj lia gloro troviĝas en ilia eterna bonfarto.

Jesuo Kristo estas lia Filo, kiu naskiĝis en la karno. Li vivis, mortis kaj senmetafore releviĝis, kiel rakontas la Nova Testamento. Li estas la Savanto kaj Elaĉetanto de la homaro, laŭ plano formita antaŭ la kreo de la mondo. Sed li tamen vivas, estulo de aparta formo kaj personeco. La Sankta Spirito estas personaĵo de spirito, sed tamen individua personeco.

Tiuj tri formas la Triunuon. La doktrino estas preciza. Ĝi estis malkaŝita per rimarkinda travivaĵo, kiu estos detale pritraktata ĉiposte. La rezulto de tiu ĉi doktrino estas tre forta, ĉar tiuj, kiuj tion kredas, preĝas al proksima kaj persona Dio.

Kion pri la Homo?

Homo estas, en realeco, infano de Dio. Nenio en la universo valoras pli ol la unuopulo. Lia spirito naskiĝis de Dio; sekve ĉiuj homoj estas gefratoj en tre vera senco. Laŭ la mormona vidpunkto, la frazo «la patreco de Dio kaj la frateco de la homaro», surprenas novan kaj fortan signifon.

Homo estas la plej granda kreaĵo de Dio. Por li la mondo estis kreata. Lia bonfarto estas la ĉefa zorgo de la Patro. Sed Dio ne faras, ke la homo estu peono. Li persvadas kaj gvidas, sed Li neniam devigas. Homo estas libera elekti sian propran vojon. La doktrino de antaŭdestino ne ekzistas en mormona teologio. Libera volo estas sankta donaco, die donacita.

Jen la respondo al la malnova demando: «Se Dio amas siajn infanojn, kial li permesas militojn kaj konfliktojn kaj similajn malbonojn?». Ĉar Li tenas netuŝebla la rajton donitan al homo elekti sian vojon, inter bono kaj malbono, inter vivo kaj detruiĝo.

Ĉu Dio helpas tiujn, kiuj serĉas lin? Jes, sed ĉiuj benoj dependas de obeo al la respektivaj leĝoj. Pro tio, homo devas vivi laŭ la diaj principoj por ricevi la benojn de Dio. Nur tiuj, kiuj lin serĉas kaj kiuj klopodas fari lian volon havas pretendon je li. 

Kiom longa estas la Vivo?

Homo estas eterna estulo. Kiel individuo el spirita substanco, li vivis antaŭ ol veni al la tero. Wordsworth esprimis ĉi tiun grandan veron, kiam li skribis la senmortajn liniojn:

Nia naskiĝo estas nur dormo kaj forgeso;

la animo, kiu leviĝis kun ni, la stelo de la vivo

havis ie sian originon,

kaj venas de malproksime;

ne en tuta forgeso

kaj ne tuta nuda,

sed trenante glorajn nubojn ni venas

de Dio, kiu estas nia hejmo.

Surtera vivo en mortema korpo estas nur alia paŝo en granda etern marŝo. Tie ĉi ni havas la eblecojn sperti, pliboniĝi kaj kreski. Kaj surbaze de tio, kion ni kredas tie ĉi, ni daŭre vivos kaj kreskos en la transtomba vivo.

En la venonta vivo ni ne estos arbitre apartigitaj en du fiksitajn grupojn - loĝantoj de la ĉielo kaj de la infero. Jesuo diris: «En la domo de mia patro estas multaj domegoj». Estos diversaj gradoj kaj stacioj. Estos aktiveco kaj lernado. Ni konos unu la alian tiel kiel ni konas unu la alian tie ĉi. Nia individueco estos konservata. «Kian ajn gradon de inteligenteco ni atingas en tiu ĉi vivo, tio leviĝos kun ni en la releviĝo». «La gloro de Dio estas la inteligenteco». Tiuj ĉi estas mormonaj aforismoj. La vivo havas celon. Ĝi progresas. Ĝi kondukas al dieco.

Ne estas io pri metempsikozo, nenio pri nirvano, nenio pri ŝangebla ĉielo, nek de infero de varmega flamo, en la filozofio de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. La ĉielo kuŝas en la kreskado, kiu venas de pliboniĝo kaj atingo. Ĝi estas loko, kie estas tiuj, kiuj atingis tiun ĉi celon per obeado al la ordonoj de Dio.

Pastreco

Pastreco en Mormonismo havas iom pli ol la sama signifo, kiel en aliaj eklezioj - aŭtoritaton agi en la nomo de Dio. Sed inter la Sanktuloj de la lastaj Tagoj ĝi ne estas limigita al kelkaj, kiuj sin preparas en seminarioj kaj universitatoj.

Ĉiu viro kaj knabo, kiu estas pliaĝa ol dekdu jaroj kapablas posedi la pastrecon, kondiĉe, ke li konformiĝu al la normoj de la Eklezio.

Estas du tipoj de Pastreco - la Aarona kaj la Melkicedeka. La Aarona koncernas la mondecajn aferojn de la Eklezio; la Melkicedeka, kiu estas pli alta, ampleksas ĉiun aŭtoritaton de la Aarona Pastreco kaj precipe koncernas spiritajn aferojn.

Ene de la du kategorioj de Pastreco estas diversaj gradoj - Diakono, Instruisto, kaj Pastro en la Aarona; Eldero, Sepdekulo kaj Altpastro en la Melkicedeka. Knaboj estas ordinitaj Diakonoj je la aĝo de dek-du jaroj, kondiĉe, ke iliaj vivoj akordas kun la principoj de la evangelio.

Ĉiu ofico havas precizajn respondecojn kaj povojn. Inter tiuj estas aŭtoritato bapti, konfirmacii, prezidi super diversaj grupoj, kaj en la plej alta ekzemplo, prezidi super la Eklezio mem.

Kvankam tiu ĉi Pastreco havas la aŭtoritaton por regi la Eklezion kaj ĝiajn membrojn en iliaj religiaj aktivecoj, tamen, la maniero per kiu ĝi povas esti praktikata estas definitive limigita.

La leĝo de la Eklezio, kredata esti die deklarita, tekstas jene: «Neniu povo aŭ influo povas aŭ devas esti asertita laŭ rajto de la Pastreco, nur per persvado, per longsuferado, per mildeco kaj humileco kaj per senpretenda amo; per bonfarto kaj pura scio, kiu multe pligrandigos la animon sen hipokriteco kaj sen artifikeco».

Revelacio

Fundamenta en Mormona teologio estas la principo de moderna revelacio. «Ni kredas ĉion, kion Dio jam revelaciis, ĉion, kion Li nun revelacias, kaj ni kredas, ke Li ankoraŭ revelacios multajn grandajn kaj gravajn aferojn». Tiu ĉi estas la oficiala deklaro de la doktrino. Kristanoj kaj Judoj ĝenerale asertas, ke Dio malkaŝis sin kaj direktis elektitajn homojn en antikvaj tempoj. Mormonismo asertas, ke la bezono por dia gvido estas tiom urĝa en nia moderna kompleksa mondo, kiom ĝi estis en la kompare simplaj tempoj de la Hebreoj. Estas vere, ke fundamentaj veroj, kiuj estis deklaritaj en la Malnova kaj Nova Testamentoj, estas tiom devigaj hodiaŭ, kiom en la tagoj, kiam ili estis deklaritaj.

Tamen, nia ĉiutaga vivo donas problemojn nekonitajn antaŭ la jarcentoj. Plue, kelkaj instruoj de la Biblio estas interpretitaj en tiom da diversaj manieroj, ĉar la kroniko ne estas klara, ke multaj pensemaj personoj ne scias kion kredi.

Se Dio parolis al la antikvuloj, ĉu estas senracie kredi, ke li povas paroli en nia tempo? Kiu homo pensus rifuzi al Dio la rajton esprimi sin?

Esence, Mormonismo pretendas esti moderna revelacio de la antikvaj principoj die deklaritaj kun nova emfazo kaj kompleteco en nia epoko.

Kion pri la Biblio?

La Biblio estas la vorto de Dio, skribita per homoj. Ĝi estas baza en Mormona instruo. Sed la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj rekonas, ke eraroj eniris tiun ĉi sanktan verkon pro la maniero per kiu ĝi venis al ni. Plue, ili ĝin rigardas kiel nekompletan gvidlibron. Dudekoj da diversaj eklezioj kaj konfliktaj interpretaĵoj de bazaj doktrinoj, kies rezulto estis la kreado de centoj da diversaj sektoj, atestas pri la nesufiĉeco de la Biblio.

Aldone al la Biblio: la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj havas tri aliaj librojn. Tiuj kune kun la Biblio formas la kanonajn verkojn de la Eklezio. Ili estas konataj kiel la Libro de Mormon, Doktrino kaj Interkonsentoj kaj la Multevalora Perlo. La instruoj troveblaj en ili ne konfliktas kun la instruoj de la Biblio. Ili konfirmas la diecon de la hebrea sankta skribo kaj klarigas multajn doktrinojn menciitajn en ĝi, pri kiuj homoj argumentas dum jarcentoj.

El «Esperanta Mormonaro» de junio 1987

 

al la indekso


 

16-an de novembro: Monda Tago de Nefumantoj

MALUTILAJ KUTIMOJ

(El « Bulgara Esprantisto» ni volonte represas jenan pensigan artikolon).

Pri kio temas? Pri la grandega socia malutilo - tabakfumado kaj konsumado de alkoholaĵoj.

Mi skribas tiujn liniojn ne por altiri la atenton de fumantoj kaj drinkantoj. Ili ne ŝatas legi similajn materialojn, ĉar ili el propra sperto komprenas la malutilon de la tabakfumado kaj drinkado. Al ili mankas ne tiurilataj konoj, ĉar sur sia propra dorso ili spertas ĉiujn «bonaĵojn», kiuj venas rezulte de tiuj danĝeraj kutimoj. Ili pli bone ol la ceteraj personoj scias, kiom kostas al ili tiuj pereigaj ĝuoj. Al ili simple mankas volo rezigni la tabakon kaj la alkoholon, venki tiujn kutimojn. Ja kiu pretas deklari sin ulo kun malforta volo? Ne malofte tiuj uloj estas personoj kun grava socia posteno: administraj kaj ekonomiaj agantoj, komsomolaj kaj aliaj sociaj funkciuloj, gepatroj, instruistoj, ĵurnalistoj kaj kuracistoj - personoj, kiuj devas prezenti pozitivan ekzemplon. Tre malofte oni povas aŭdi de ili iun memkritikan vorton: ja ili devas gardi sian aŭtoritaton! Ili por tiu celo havas milojn da «teorioj» pri «utilo» de tabakfumado kaj de drinkado. Tial geknaboj jam en tre frua aĝo (eĉ 12-jaruloj), por pruvi ke ili sentas sin formiĝinta personeco, ke ili ne plu estas infanoj, por pruvi sian «virecon», la knabinoj - sian emancipiĝon - demonstracie fumas kaj drinkas en publikaj lokoj prefere fortajn, «prestiĝajn» alkoholaĵojn, kvankam tio nepre reflektiĝas sur ilian sanon kaj la buĝeton de la gepatroj aŭ sur iliajn stipendiojn. La intelektuloj (instruistoj, teknikistoj, inĝenieroj, ĵurnalistoj, verkistoj, poetoj k.s.) tute serioze «pruvas», ke la fumado kaj la drinkado helpas al ili malaltigi la mensan streĉitecon kaj donas al ties intelekta laboro plian stimulon... Kontraŭe, la laboristoj, plenumantaj pezan, nemekanikigitan laboron, ordinare «ripozas» po dek minutoj ĉiuhore, fumante cigaredon por «vigligi» sin. Ĉiuj ĉi «herooj» de la cigaredo kaj de la alkohola glaso ŝatas rakonti ĉu realajn, ĉu elpensitajn historietojn pri konataj maljunuloj, drinkantaj dum sia tuta vivo, tamen ĝisvivintaj altan aĝon kompare kun aliaj, kiuj nek fumis, nek drinkis, sed forpasis en pli juna aĝo... Kompreneble, al similaj fabloj la scienco delonge donis tute racian klarigon.

La Scienca Instituto pri Onkologio en Sofio, kiel ankaŭ aliaj similaj institutoj en eksterlando, konstatas, ke senĉese plimultiĝas la kazoj de tumoro de la supraj spirvojoj. Konsiderinda parto de ili prezentas kanceron. En nia lando ĉiujare malsaniĝas je la cititaj malsanoj ĉ. 3.400 personoj, el kiuj 160 estas kancere malsanaj. Tre signifoplena estas la fakto, ke en la pasinteco tiuj personoj kutime estis 50-jaruloj, eĉ pli aĝaj, kaj nun la meza aĝo de la trafitaj de tiu malsano estas 25-30 jaroj. Tre maltrankviliga estas ankaŭ tio, ke antaŭe inter ĉiuj 25-30 malsanaj viroj estis nur unu malsana virino, kaj nun - inter nur 15-18 malsanaj viroj.

La plej ofta kaŭzo de tiuj malsaniĝoj estas la tabakfumado kaj la drinkado, kiuj malbone efikas ne nur sur la fumantojn kaj la drinkantojn men sed ankaŭ sur la personojn, kun kiuj ili loĝas aŭ laboras en komuna ejo.

Se ni farus kalkulon por periodo de dek jaroj, ni konstatos, ke novaj 34 mil personoj malsaniĝos pro tumoroj kaj kancero. Krom la personaj suferoj kaj tragedioj, kiom da objektivaj malfavoraj konsekvencoj fontas el tio!

Oni devas pligrandigi la elspezojn de la ŝtato por konstruado de novaj malsanulejoj kun multekosta aparataro kaj specialigita personaro. Forlasas la vicojn de la laborkapablaj homoj miloj da laboruloj en sia plej produktiva aĝo. La ŝtata buĝeto ŝarĝas sin per aldonaj elspezoj por pensioj. Se oni kalkulus nur po dek minutojn por fumado de minimume dek cigaredoj dum unu labortago, oni konstatus perdon de plena laborhoro, kio malbone reflektiĝas sur la produktivecon de la laboro en la entreprenoj. Se oni kalkulus en la skalo de la tuta lando, oni povus konstati, ke estas misuzataj milionoj da laborhoroj ĉiutage.

Pro la uzado de alkoholaĵoj kreskas la nombro de krimoj, de aŭtokatastrofoj, nombro de mortigitoj aŭ kripligitoj, de huliganaĵoj k. a. Ankaŭ ĉikaze la statistiko prezentas terurajn ciferojn. Kaj por la kuracado, administra personaro, juĝista aparato, milico ankaŭ estas necesaj ne malmultaj financaj rimedoj.

La bildo, kiun mi prezentas surbaze de sciencaj esploroj, estas tamen ne plena. Sed eĉ tia, ĝi povas pensigi ĉiun patrioton.

Tial la konscienca partopreno en la batalo por elimino de la kaŭzoj de tabakfumado kaj konsumado de alkoholaĵoj estas grava tasko de ĉiu civitano de nia lando.

Al nia socialisma socio pli decas sobra vivmaniero ol simila amasa fiuzo de ĉiuflanke kaj rekte malutilaj produktoj, kiaj estas la tabako kaj la alkoholo en ĉiuj iliaj formoj.

La esperantistaro ne manku en la vicoj de la konsciaj batalantoj por sana vivmaniero.

N. Bogdanov

 al la indekso


 

Esperanto-animzorgado en Pollando

Forpasis sep jaroj post la starigo de Dioceza Esperanta Animzorgado en Gdansko, Pollando. La tiama Gdanska episkopo Lech Kaczmarek nomis min Animzorganto, per dekreto de 22.11.1980.

Dum ĉi tiuj jaroj, mi celebris Sanktan Meson en Esperanto la unuan lundon de ĉiu monato, je la horo 17-a, escepte de somera libertempo.

La nuntempa Gdanska episkopo Tadeusz Goclowski estas favora al la Dioceza Esperanta Animzorgado. Al li mi raportas pri la animzorga agado kaj al li mi transdonis - okaze de la inaŭguro de lia Paŝtistado en la Gdanska diocezo - memorigan teleron, donacitan de la Esperanto-Grupo dl Rimini (Italio) al la Gdanska Esperanta Liturgia Grupo, kun la skribaĵo «Ĝemeligo de Esperanto-Grupo) Rimini-Gdansko 1984».

Granda ĝojo por Gdansko estis la 2-a Landa Eŭkaristia Kongreso sub la prezido de papo Johano Paŭlo la Dua. Post la Sankta Meso, la papo konsekris la standardon de la Dioceza Esperanta Animzorgado. Tiun standardon oni publike portis en diocezaj procesioj honore al la Plejsankta Eŭkaristio. Sac. Stanisław Płatek, Pollando (koncizigite) 

Meso en Varsovio

S. Meso en Esperanto estis kuncelebrita dum la Universala Kongreso en Varsovio

 

al la indekso


 

RADIO VATIKANA

al la indekso


 

Aperis Evangeliaj Kajeroj

Laŭ iniciato de la franca Philippe Cousson, presbitero de la reformita Eklezio, jam aperis la numeroi 1 kaj 2 de «Evangeliaj Kajeroj». Temas pri sesmonata internacia revuo (ĝi aperas aprile kaj oktobre) kun artikoloj el diverskonfesiaj aŭtoroj, «de evangelia presbitero al remonstranta pastoro, al romkatolika monaĥino al juda israelano».

Ĉiu numero estas unu-tema:

n. 1:     la Biblio (el kie fontas nia fido);

n. 2:     ekologio (kiel ni administras la teron): en ĝi oni trovas «sciencajn, bibliajn, sociologiajn, politikajn artikolojn; de analiza al spekulativa vidpunkto, de eseo al prediko».

S-ro Philippe Cousson daŭre serĉas kunlaborantojn. Do ne estas kritiki al li, se ni konstatas ke ĉeestas malmulte da ortodoksaj kaj katolikaj artikoloj, kaj plejmulte da protestantaj: tio estas nur konstato.

Ĉiu numero konsistas el ĉirkaŭ 100 mimeografitaj paĝoj. La aspekto estas modesta sed ne malplaĉa. Nur kelkaj fotokopiaĵoj estas nebonkvalitaj.

«Ni daŭre serĉas kunlaborantojn kaj perantojn», alvokas Ph. Cousson, kiu aldonas: «Vi kompreneble povas donace abonigi iun ajn, kiu cetere havas problemon por aboni mem».

Dezirante sukceson al la laŭdinda iniciato, ni alvokas, por ke iu leganto sendu al ni kompetentan recenzon pri la enhavo. Ĝi sajnas al mi tre interesa, sed mi ne emas recenzi pri io, kion mi ne havis la tempon analize tralegi.

B. Cadei

 

al la indekso


 

Diservo en Graz

Okaze de la Jubilea Esperanto-konferenco en Graz (Aŭstrio), en kiu partoprenis 250 konferencanoj el preskaŭ 30 landoj, okazis Diservo «en vere ekumena spirito. La jugoslava pastro tre bele parolis pri la pentekosta miraklo». (raportis J. Sandner, Aŭstrio)

al la indekso


 

KOTIZOJ POR 1988

Kiel ni jam antaŭavertis, la ĉiam kreskantaj kostoj (precipe de afranko) devigas nin ĝisdatigi la kotizon. Tiuj, kiuj pagos por 1988 jam en la kuranta jaro, povos ankoraŭ profiti de la ĝisnuna, pli favora kotizo (tamen, ni certe ne ofendiĝos, se alvenos pli altaj pagoj); ekde januaro 1988 validos novaj tarifoj (25 svisaj frankoj, 24.000 italaj liroj).

Ni ankoraŭfoje atentigas, ke laŭfakte IKUE ne havos je dispono, per ĉi tiu ĝisdatigo de kotizo, pli altajn monsumojn: ja, la kostoj kreskis intertempe tre pli rapide ol la kotizo.

Sufiĉas fari kelkajn konstatojn: en 1978, kiam la itala kotizo (responda al 18 svisaj frankoj) estis 7.000 liroj, la afranko de unu ekzemplero de EK kostis 15 lirojn, la elektra konsumo por la Centra Oficejo kostis 3.000 lirojn monate, bileto de urba trafikilo en Romo kostis 50 lirojn (kaj da trafikiloj oni uzas multajn por la IKUE-agado!); en 1987, kiam la itala kotizo (responda al 22 svisaj frankoj) estas 22.000 liroj, afranko kostas 600 lirojn, elektro 15.000, veturbileto 700 lirojn; en 1988, antaŭvideble afranko kostos 700 lirojn, elektro 18.000, veturbileto 1.000.

Ni malkaŝe diras, ke la kotizo apenaŭ kovras la kurantajn elspezojn, des pli ke, paralele, ankaŭ kreskis la meza nombro de la paĝoj de EK: nia revuo jam abunde transpasis la sojlon de la promesitaj 200 paĝoj jare. Krome, estas antaŭvidite, ke en 1988 aperos ĝisdata adresaro, kaj tio kompreneble kostos ne malmulte.

Se IKUE ne havas deficiton, tio ŝuldiĝas nur al la fakto, ke la kapitalo estis trafe investita, kaj donas relative altan interezon, per kiu oni povas alfronti la diversajn elspezojn por agado (ekz. por Vatikana Radio, por informado, por senpaga havigo de religia materialo al nekatolikoj kaj al loĝantoj en nepagipovaj landoj).

Ni petas, do, ke oni bonvolu kompreni la situacion, kaj agi konsekvence: frua renovigo de membreco (respektive abono), kaj eventuala donaca krompago, povas multe helpi nin en nia agado ee la Centra Oficejo. Interalie, se ni ne devus ĉiutage zorgi pri administraj kaj financaj problemoj, ni povus dediĉi pli multe da tempo al la frua aperigo de la revuo!

Sincere salutas

Antonio De Salvo, Sekretario-Kasisto de IKUE

al la indekso


 

* Ekde 1988 denove fariĝos Landa Reprezentanto de IKUE por Usono Sac. Kevin Laughery.

Ni bonvenigas la denovan agadon de Sac. Laughery, kaj plenkore dankas pro la farita laboro la ĝisnunan Landan Reprezentantinon, S-inon Alberta Seabold Casey, kiu sukcesis rimarkinde kreskigi la nombron de IKUE-membroj en Usono, kaj interesigi usonanojn pri la katolika Esperanto-movado.

al la indekso


 

LETERO EL ĈEĤOSLOVAKIO

Mi sendas fotografaĵon de la 1-a de julio 1986, kiam la episkopo Vrana el Olomouc konsekris novan sonorilon dediĉitan omaĝe al la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua. Certe ankaŭ por la legantoj de EK estos interese ekscii, ke la unua sonorilo dediĉita al la Sankta Patro estas en Ĉeĥoslovakio, en la nordmoravia paroĥo Koprivnice-Lubina (pro granda manko de pastroj en nia lando, ankaŭ nia pastro zorgas pri du paroĥoj).

Partoprenis la solenan konsekron, krom multaj aliaj pastroj, la kanada episkopo Morkovsky el Toronto, kies avino naskiĝis ĉe ni en Koprivnice. Episkopo Morkovsky parolas bone ĉeĥe, kaj en 1985, okaze de sia unua vizito, li celebris la Sanktan Meson en nia preĝejo: estis neforgesebla travivaĵo, ke por la unua fojo ĉe ni kuncelebris du episkopoj (Vrana kaj Morkovsky).

Dank’ al tio, ke ĉe ni en norda Moravio oni povas bone rigardi ambaŭ televidajn programojn el Katowice (Pollando), mi bone vidis kaj aŭdis nian karan papon dum lia 3-a vizito al Pollando. Simile mi povis, almenaŭ per televido, partopreni la Sanktan noktomezan Meson en Romo, kiun en pasintjara Kristnasko oni elsendis por la unua fojo el Katowice.

Mi tre ŝatas legi la interesan gazeton «Espero Katolika». Ĝis sia morto sendadis ĝin al mi mia bona, oferema amikino Elvira Kóllar el Budapeŝto; nun sendadas ĝin al mi alia amiko.

N., Ĉeĥoslovakio

 

al la indekso


 

SPRITAĴOJ DE LA DEZERTO-MONAĤOJ

* Monaĥo Johano diris: «Virto, kiu neniam estis tentata, ne estas virto: ĝi estas nur supozo».

* Junulo intencis retiri sin en ermitejon; sed monaĥo Makaro diris al li: «Ne konstruu muron antaŭ ol tute scii, kion vi enmetas kaj kion vi eksterlasas».

* Iam episkopo, kiu gastis en malriĉa monaĥejo, antaŭ ol kuŝiĝi sur mato, vidis tri cimojn sur la planko, kaj ilin rimarkigis al monaĥo. Tiu respondis: «Ne zorgu; ili estas mortintaj». La postan matenon la episkopo diris al la monaĥo: «Vere la tri insektoj estis mortintaj. Ĉi-nokte okazis la entombigo, en kiu partoprenis granda popolamaso...».

al la indekso