Enhavo de Espero Katolika numero 6/1988

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo:  Beata Zdizlava (v. la koncernan artikolon)

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

La mil jaroj de la rusa kristanismo, la interesa sperto de «kristana respubliko» de indianoj antaŭ tri jarcentoj, la modela vivo de morava laika virino en Mezepoko, jen tri diversaj ekzemploj de kristana travivado en diversaj mondopartoj kaj epokoj.

Oni povas nur plendi, ke ni ricevis malmulte de materialo pri ekumenaj kaj humanaj temoj. Ni ankaŭ rimarkigas, ke ni preferas originalaĵojn (ne tradukaĵojn), kaj ke la tekstoj estu ne tro longaj.

La Redakcio

al la indekso


 

Ĝojas pro la jubileo la tutmonda kristanaro

 

MIL JAROJ DA KRISTANISMO

POR RUSOJ, BELORUSOJ KAJ UKRAJNOJ

Ekde la 5-a ĝis la 16-a de junio, la rusa ortodoksa Eklezio solene festas la miljaran jubileon de la kristanismo de la orientaj Slavoj. Fakte, en 988 princo Vladimiro de Kievo ricevis, kun siaj subuloj, la kristanan bapton ĉe la bordo de rivero Dnepro, kaj tio kondukis al baldaŭa konvertiĝo de la popoloj Rusa, Belorusa kaj Ukrajna. Tiu evento markis la tutan historion de tiuj nacioj, kaj ankoraŭ konsistigas neforigeblan elementon de ilia kultura heredaĵo en la kadro de la monda historio.

Al la jubileaj solenoj aliĝis ankaŭ sociaj instancoj de Sovetunio, kaj estas invititaj reprezentantoj de la ne-ortodoksaj kristanaj Eklezioj kaj Komunumoj. Papo Johano Paŭlo la Dua ne nur sendis eminentan delegacion el kardinaloj kaj episkopoj por partopreni en la solenaĵoj, sed en la pasintaj monatoj li publikigis dokumenton (titolitan Euntes in mundum = Iru en mondon), en kiu li dankas al Dio pro la donaco de la bapto, prezentas historian skizon de orientslava kristanismo, kaj esprimas deziron al plena eklezia unueco.

La papo rimarkigas, ke la kristanigo de la orientaj Slavoj okazis kiam la Konstantinopola (Bizanca) kaj la Roma kristanaroj konsistigis unu nuran Eklezion, malgraŭ la (laŭrajta!) diverseco de tradicio, disciplino kaj liturgio: ĉar unueco ne signifas unuformecon. Ili ricevis la kristanismon en ligiteco kun la Konstantinopola tradicio, kaj siavice ili akceptis ĝin ne pasive, sed evoluigis ĝin laŭ sia propra sentemo kaj kulturo, pliriĉigante la Eklezion per originalaj kontribuaĵoj. Interalie, la papo mencias la alprenon ne de la greka sed de la slavona lingvo, kiu ludos fundamentan rolon en la kulturo de tiuj nacioj. Inter la specifaj karakteroj de la slava kristanismo li mencias ties apartan sentemon por la suferado de Kristo, kiu donis al tiuj popoloj spiritan forton en iliaj suferoj: «Kiel ne mencii en ĉi tiu kadro la kristanojn vivintajn kaj vivantajn en ĉiuj regionoj, kiuj en la morto kaj reviviĝo de Kristo plurfoje trovis, dum ĉi tiuj mil jaroj, forton kaj subtenon por atestadi sian fidelecon al la Evangelio, ne nur per ĉiutaga vivo-kohereco, sed eĉ per suferoj kuraĝe eltenataj, ne malofte ĝis la kulmina pruvo de sango-elverŝo?».

 

Interno de la Katedralo de Kievo  (Ukrajnio) 

La reunuiĝo de la du Eklezioj, ortodoksa kaj katolika, ne unuformaj sed interkompletigaj, kaj, sekve de tio, la konstruo de la tuteŭropa spirita unueco kaj la kontribuado al la paco, konsistigas la lastan parton de la papa letero:

«Sincera aspiro al unueco aktualas nuntempe en la animoj, kiel antaŭkondiĉo de tiu paca kunvivo inter la popoloj, en kiu kuŝas la bono de ĉiuj. Ĝi estas aspiro, kiu movas la konsciencon de la civitanoj, trapenetras la politikon kaj la ekonomion. La kristanoj devas esti konsciaj pri la religiaj kaj la moralaj fontoj de tia defio. Kiel diris la apostolo Paŭlo: Kristo estas nia paco: Li, kiu unuigis ambaŭ, kaj faligis la disigan intermuron, nome la malamon. Dio repacigis nin al si mem, kaj konfidis al ni la oficon de repacigado. Ĉi tiu realaĵo, ĉi tiu ago de Kristo hodiaŭ aparte speguliĝas en la akra nostalgio de la homaro por universala unueco kaj frateco.

La aspiro al unueco kaj paco, al superiro de la diversaj bariloj kaj al kunaranĝo de la konfliktoj - same kiel la memorado mem pri la pasinteco de Eŭropo - fariĝas instiga signo de nia epoko. Ne haveblas vera paco krom surbaze de unuiga procezo, en kiu ĉiu popolo povus elekti, en libereco kaj vereco, la vojojn de sia propra evoluigo. Aliflanke, tia procezo neeblas, se mankas konsento pri origina kaj fundamenta unueco, kiu manifestiĝas en diversaj formoj ne konfliktaj sed interkompletigaj, kiuj reciproke sin bezonas kaj sin serĉas...».

Tio utilus al la paco ne nur en Eŭropo, sed en la mondo, ĉar tia estas ĝia vokiĝo: «Estas vokiĝo de Eŭropo, naskita sur kristanaj fundamentoj, la speciala zorgo por la paco en la tuta mondo. En multaj partoj de la mondo paco mankas, aŭ ĝi estas grave minacata. Necesas, do, konstanta kaj konkorda kunlaboro de la Eŭropa kontinento kun ĉiuj nacioj favore al la paco kaj al la bono, al kiu ĉiu homo kaj ĉiu homa komunumo havas netuŝeblan sanktan rajton».

Do: strebo al unueco de la kristanoj, por konstruo de Eŭropo, por helpo al la monda paco.

Unu el la malfaciloj de la unuiĝo inter la Romkatolika kaj la Rusa ortodoksa Eklezioj estas la problemo de la kelkaj milionoj da Ukrajnaj katolikoj kun orienta rito, sed ekde 1596 unuiĝintaj (t. n. «uniatoj») kun la Roma Eklezio. Ekde 1946 la uniatoj ne plu rajtas ekzisti: oficiale ili apartenas al la ortodoksa Eklezio. En aparta letero adresita al la Ukrajnaj katolikoj, Johano Paŭlo la Dua asertas ilian rajton al konscienco-respekto, kaj la devon de la katolika komunumo kaj aparte de la episkopo de Romo solidari kun tiuj, kiuj laŭkonscience volas fideli al la katolika kunuleco. Kaj li esprimas jenan deziron: «Ke la estonteco - tutkore mi tion deziregas - havigu al ni la ĝojon vidi forigitaj la miskomprenojn kaj la reciprokan malfidelemon kaj vidi agnoskata la rajton al propra identeco kaj al propra kredo-konfeso».

Kompreneble, la unueco de la kristanoj (en la respekto de la diversecoj) devas resti nerezignebla celo de ĉiuj klopodoj. La dokumenton «Euntes in mundum» la papo finas sendante al la Rusa ortodoksa Eklezio - miljara fratina Eklezio - la paco-kison, kiel esprimon de arda deziro al tiu perfekta unuiĝo (inter katolikoj kaj ortodoksoj) kiun volas Kristo, kaj kiu apartenas al la esenco de la Eklezio.

B.C.

al la indekso


 

JEZUITA ŜTATO EN PARAGVAJO (1608-1768) 

En la 16-a jarcento Hispanoj kaj Portugaloj komencis la konkeron de Mezameriko kaj Sudameriko, kiun malkovris Kristoforo Colombo en la periodo 1492-1504. Militon kun la indiĝena popolo kondukis konkerintoj, kiuj enkondukis la koloniisman sistemon, nomatan «encomienda». Tio konsistis en jeno, ke konkerintoj disdonis teron inter la indiĝenan popolon, tio estas Indianoj, kaj tiuj anstataŭ impostoj faris iajn servojn por la koloniistoj. Jam la 29-an de februaro 1503 la hispana registaro ordonis al la koloniaj aŭtoritatoj amasigi Indianojn en kolonioj, nomataj redukcioj, kaj instrui ilin, kiel oni devas vivi kristane. Praktike la sistemo «encomienda» donis al kolonianoj, kiuj estis avidaj je profito, ŝancon por terura ekspluato de Indianoj. Ili estis devigataj pene labori en koton- kaj sukerkanplantejoj, kaj ili eĉ estis vendataj kiel sklavoj. Ne estas mirinde, ke Indianoj malamis konkeristojn kaj ilian katolikan kredon.

Jezuitoj, kiuj laboris ĉe la mezo de 16-a jarcento en Sudameriko, konkludis, ke unua metodo de savo de Indianoj kaj konverto de ili je katolikismo estos krei indianajn koloniojn, kiuj estus sendependaj de «encomienda», forŝovi koloniistojn kaj rekte subigi ilin sub reĝan kontrolon. Do ili organizos la redukciojn kiel liberan indianan respublikon, kiun administros Indianoj, kiun partoprenos kiuj volos decidi pri tio mem.

La fondprojekton de la respubliko prezentis al la registaro en Madrido komence de la 17-a jarcento la jezuito Diego de Torres, kiu ricevis aprobon de ĝi. La apartaj kolonioj nomiĝis redukcioj, kaj ilia interna sistemo kaj organizo estis prilaboritaj surbaze de spertoj en laboro kun Indianoj. Ĉi-tiu sistemo ne estis ŝanĝita ĝis la jaro 1768, sed ĝi estis senĉese perfektigata. Tiamaniere formiĝis «la sankta eksperimento», tio estas la unua centro de Kredo kaj kulturo en la historio de la Eklezio. Vere redukcioj troviĝis ne nur sur la terenoj de jezuitaj misioj en diversaj flankoj de Sudameriko kaj en Meksiko, kaj eĉ en Azio sur Filipinoj; sed redukcioj striktasence unuigitaj en la jezuita ŝtato, kaj laŭ multaj flankoj diversaj de aliaj, naskiĝis kaj evoluis sur la tereno de jezuita paragvaja provinco. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj ĝi enhavis hodiaŭan Paragvajon kaj partojn de ŝtatoj: Brazilo, Urugvajo kaj Argentino.

Plej multe da redukcioj troviĝis inter la riveroj Parano kaj Urugvajo. Oni devas ankoraŭfoje substreki, ke jezuitoj ne devigis Indianojn vivi en redukcioj, ĉar ili kreis ŝtaton de liberaj homoj.

En la sfero de la paragvaja provinco kaj en ties misioj vivis en plimulto la indiana gento de Guaranoj. La popolo de ĉi tiu gento distingiĝis per bonvolemo kaj amo al libereco.

La historio de jezuita ŝtato komencigis en decembro 1608, kiam du jezuitoj ekmarŝis el urbo Asunción en Paragvajo suden kaj poste boatveturis supren de la rivero Parano. En unu loko ili albordiĝis, starigis krucon ka nomis tiun lokon Loreto kaj komencis konstrui redukcion. Ili invitis Indianojn al la laboro ĉe konstruado de vilaĝo, persvadis ilin, ke en la redukcio ili ne estos la malkara laborpovo de kolonianoj, kaj pli facile defendiĝos kontraŭ atakoj de sklavĉasistoj. La dua redukcio formiĝis en 1609, ĉe enfluo de la rivero Paragvajo al Parano. Oni nomis ĝin San Ignacio de Guazu. En la postaj 20 jaroj oni formis aliajn 10 redukciojn, en kiuj logis cirkaŭ 40.000 Indianoj. En la jaro 1767 en la paragvaja provinco floris 57 redukcioj, en kiuj vivis 113.716 Indianoj.

La plej rimarkinda instruisto de redukciaj kolonioj estis Roch Gonzale de Santa Cruz (1576-1628), filo de Hispano kaj Indianino, arkitekto, masonisto, ĉarpentisto, agroinstruanto, sacerdoto kaj spirita patro de Indianoj. Li konstruis la redukcion San Ignacio, kiu estis modelo al aliaj redukcioj. Redukcia kolonio konsistis el pavimstratoj, kiuj kruciĝis ortangule. Stratoj eliris al la granda placo, ĉe kiu troviĝis preĝejo, misiistodomo kaj tombejo. Ĉiu indiana familio havis sian domon, konstruitan el ŝtonoj kaj kovritan per tegoloj. Ĉirkaŭ ĉiuj domoj estis tegmenteto, subtenita per fostoj, por ke dum pluvo ĉiuj loĝantoj povu atingi kun sekaj piedoj preĝejon. 

Plano de unu el la Paragvajaj “Redukcioj”

 

Kolonioj naskiĝis tie, kie estis bona tero, konstrumaterialo, hejtligno kaj sana akvo. Kolonioj vivtenis sin mem. La plenaĝa Indiano ricevis de komandanto pecon de kampo je proprieto, el kiu li devis subteni sin kaj sian familion. Ĉar Indianoj estis nature malŝparemaj kaj ne alkutimiĝis al la sistema laboro sur kampo, kaj rikoltaĵoj el terpeco ne sufiĉis al ili por vivi, redukcio havis ankaŭ komunan kampon, kies gajnoj estis por subteni malsanulojn, vidvojn, kaj bezonantojn.

La ĉefa eksporta produkto de redukcioj estis la paragvaja teo el folioj de la mate-arbo. Dank’ al laboroj de esploraj institutoj, kiujn gvidis jezuitoj en redukcioj, oni sukcesis grefti tiun arbon el arbarego en ĉirkauaĵon de kolonioj. Tiu teo estis en Eŭropo tre ŝatata, kaj estis la ĉefa origino de gajno de la jezuita ŝtato. En redukcio komunaj estis paŝtejoj kaj oni paŝtis tie grandajn brutarojn kaj ŝafarojn.

Ĉar redukcioj troviĝis malproksime de urboj, oni funkciigis en ili metiejojn kaj malgrandan industrion. Guaranoj estis lertaj ĉarpentistoj, tornistoj, forĝistoj, skulptistoj, oraĵistoj kaj kaligrafiistoj. Ankoraŭ hodiaŭ oni povas rigardi en muzeoj produktojn de la guaranaj metiistoj, kiuj pruvas pri esceptaj imitad-talentoj de Guaranoj. Ili scipovis plej precize rekrei produktojn de eŭropa metio.

Guaranoj en redukcioj regis sin mem. Jezuitoj estis instruantoj kaj organizantoj de laboro kaj ludoj. Por ke redukcio povu bone agi, ili fiksis konforman laboron por ĉiu, projektis ludojn kaj ekzercojn en libera tempo. La plej grandan aŭtoritaton ĉe Indianoj havis ilia ĉefo, kaj tial la reganta personaro konsistis pleje el membroj de lia familio. Libera balotado estis ĉiu-jare en decembro el la listo de kandidatoj, kiun faris eksiĝantaj oficantoj. Ĉekape de redukcio staris urbestro (corregidor), kiu prezidis konsilion de kolonio. Speciale vokitaj gardistoj kontrolis laboron de laboristoj en kolonio kaj en ĉirkauaĵo. Oni elektis ankaŭ policestron, organizanton de festoj, komunuman skribiston kaj reĝan standardiston.

Redukcioj havis punan kodon kaj laboran kodon. Misiistoj ne partoprenis juĝadon de krimuloj kaj kondamnadon. Je ĉiu krimo estis strikte difinita puno. Kondamno okazis en la publika placo, por ke civitanoj povu ĝin kontroli. Je malgranda krimo oni uzis vipopunon. En redukcioj ne estis mortpuno. Murdistoj estis kondamnitaj je vivdaŭra malliberejo, sed jam post dek jaroj ili estis liberigitaj. La plej granda puno estis ekskludo de krimulo el redukcia civito. Nur malsevera kondamnado klarigas al ni la esceptan fakton, ke du ne armitaj sacerdotoj povis teni en disciplino 6-7 milojn da Indianoj en redukcio, dum en la «enkomiendoj» eksplodis ribeloj.

La privata kaj publika vivo de Indianoj en jezuita ŝtato estis surbaze de katolika religio. Certe tio estis unika teokratia komunumo en la historio de la Eklezio. La ĉefa loko de redukcio estis preĝejo. Komence oni konstruis preĝejojn el la paranaj cedroj, altaj kaj rektaj. El ili oni starigis du aŭ kvar vicojn de fostoj, ornamitajn per skulptitaj kapiteloj kaj sur ilin oni metis tegmenton. Malfrue oni konstruis preĝejojn el ŝtono. Statuojn por preĝejoj oni skulptis en laborejoj de redukcio. Borde de kolonio oni starigis monumenton de s. Izidoro, patrono de terkulturistoj.

Ĉiu loĝanto de redukcio partoprenis ĉiutage la Sanktan Meson kaj vesprojn. Dum laboro kaj en libera tempo oni kantis religiajn kantojn kaj himnojn. Ĉiu-matene infanoj partoprenis instruadon de katekismo, kaj plenaĝuloj unufoje en semajno. Indianoj ŝatis kantadon kaj muzikon. Ili havis en ĝi grandajn kapablecojn. Tial diservoj okazis kun granda pompo. Akompanis ilin orkestroj kaj grandegaj ĥoroj. Plej solene oni festis Kristnaskon. La procesio iris sub triumfaj arkoj, al kiuj estis alligitaj vivaj papagoj, armadiloj, kapreoloj kaj eĉ jaguaroj; apude staris akvarioj kun fiŝoj, korboj kun bonodoraj fruktoj, floroj kaj legomoj. Tio signifis, ke ĉiuj kreitaĵoj omaĝas al la Savinto de la mondo. Fine de la procesio dancistoj, vestitaj kiel reĝoj, kantis eŭkaristiajn kantojn kaj faris religiajn dancojn antaŭ la Sankta Sakramento. Ankaŭ solene oni festis la Sanktan Semajnon kaj Paskon.

Guaranoj distingiĝis per kora respekto al Dipatrino, kaj ĉiuvespere recitis rozarion. Religiaj societoj havis ne nur pian karakteron, sed ankaŭ socian. Ekzemple, al la Religia Korporacio de Mikaelo Anĝelo apartenis nur tiuj junaj homoj 20-30 jaraj, kiuj distingiĝis per kompato al proksimuloj kaj fervoreco en konvertado de Indianoj el la sama gento. Episkopoj de tiuj diocezoj, kie troviĝis redukcioj dc jezuita ŝtato, lasis belegajn atestojn pri religia fervoreco kaj modela vivo de Guaranoj. La episkopo Antonio el Buenos Aires skribis la 12-an de januaro 1683 al la hispana reĝo, post kelkmonata vizitado en 15 redukciaj kolonioj, kiuj estis en lia diocezo: «Mi revenis kun la koro plenplena de la plej profunda sento de pieco, dankante al la Savinto por benoj, kiujn Li donis al tiuj homoj, kiuj faras la unuajn paŝojn en la vojo de kredo, kaj mi vidas, ke estas granda diferenco ol tiuj malnovaj kristanoj, kies konduto devus esti al ili ekzemplo».

Iuj historiistoj, kiel, ekz. la fama Ludovico Muratori, konstatas, ke en la paragvajaj redukcioj estis rekreita «la perfekta bildo de la origina Eklezio», ĉar, kiel asertas aliaj, «la senco de la Sankta kunuleco havis en la guarana societo tiel grandan valoron, kiel verŝajne neniam pli frue de post la tempo de la unuaj kristanoj».

La paragvajaj redukcioj strikrasence ne estis riĉaj. Oni povas diri, ke ili estis florantaj kristanaj komunumoj. En Hispanujo kaj Paragvajo oni pensis, ke jezuitoj tenas sian ŝtaton sur tiel granda ekonomia nivelo dank’ al kaŝita oro. Finfine oni elpensis fabelon, ke jezuitoj volas senigi la hispanan reĝon, Karolon la Trian, je trono. Tiu misfamigo estis efika. En 1767 Karolo la Tria ordonis forpeli jezuitojn el ĉiuj landoj de la hispana regno. En redukcioj oni haltigis ilin ĝis 1770, ĉar malfacile oni trovis sacerdotojn por redukcioj. La historiisto kaj spertulo pri la historio de Sudameriko H. E. Bolton skribis: «Jezuitoj iris al paganoj senarmilaj. Ili iris tien, kien irus neniu milito. Ĉiam ili estis pretaj ekaŭdi malbonaŭguran militan ekkrion de Indianoj aŭ rigardi nokte incendion de siaj vilaĝoj. Martireco estis por ili senĉesa ebleco. Kaj kiam alvenis tiu horo, ili iris je renkonto de morto kun supernatura heroeco».

En la jaroj 1608-1768 laboris en la jezuita respubliko de la paragvaja provinco ĉirkaŭ 1500 jezuitoj de diversaj nacioj. El ili 26 estis mortigitaj kiel martiroj de indianaj sovaĝuloj, inter aliaj la plej fama pioniro de la jezuita ŝtato en la paragvaja provinco, Roch Gonzales de Santa Cruz, kaj liaj du kamaradoj, mortigitaj per regatoj de la ĉefsorĉisto, Nezu.

Laboro de misiistoj en redukcioj postulis praktikan sciencon en diversaj fakoj, esceptan sinoferon kaj paciencon. Iun imagon de tio donas al ni la ekzemplo de la vivo de pastro Banche, kiu instruis kun granda peno al Guaranoj agrikulturon. Kiam unuan fojon li ekvidis, ke ili eklaboras sur kampo mem, li terenfalis kaj ekploris je ĝojo, ke de tiu tempo li havos pli multe da tempo por sacerdota laboro.

En la tempo de forpelo de jezuitoj ne ĉiuj redukcioj estis tute formitaj. Tie, kie tio fariĝis, ĉe la rivero Parano, estas ĝis nun indiĝena popolo, Kredo, kaj kristana kulturo. Aliloke, pro la militoj en la 19-a jarcento redukciaj kolonioj estis detruitaj, kaj iliaj loĝantoj pereis aŭ disiris. Tie, kie floris vivo, restas hodiaŭ ruinaĵo kaj malplenaj lokoj sur mapoj.

P. B. Natoński SJ, Pollando, tradukis Robert Maryks SJ

 

al la indekso


 

MODELA ĈEHA KRISTANINO 

Beata Zdislava efektivigis en sia vivo idealojn de la Krista evangelio.

Ŝi naskiĝis post jaro 1220 en la morava kastelo Křížanov, kiel unue naskita filino de ĉeĥa magnato Pribyslav kaj de lia edzino Sibyla. En la morava montetaro Zdislava travivis sian infanecon, en ordema kaj kredema familio.

Ege juna ŝi edziniĝis al sinjoro Havel, kaj foriris kun li en lian kastelo Lemberk ĉe Jablonné.

Ĉar ŝi alkutimiĝis, jam de sia juneco, plenumi siajn devojn al Dio kiel obeema kristana knabino, ŝi plenumis ilin ankaŭ rilate al sia edzo kiel modela edzino, rilate al siaj infanoj kiel oferema patrino kaj kristana edukistino, rilate al domanoj, pilgrimantoj, malsanuloj kaj spirite aŭ ankaŭ materie malriĉuloj kiel estrino de l’ domo, kiel instruistino de la Krista doktrino, kaj kiel bonfarantino de vasta regiono.

Kroniko de Dalimil skribas pri ŝi: «Kvin mortintojn ŝi revivigis, multe da blinduloj ŝi lumigis, multe da lamuloj kaj lepruloj ŝi elkuracis, kaj al aliaj suferantoj ŝi helpis»

El ĉi tiu sciigo kaj el ŝia sankta famo ni juĝas, ke Dio pridonacis ŝin eĉ per la donaco de l’ mirakloj. Kune kun sia edzo ŝi konstruis preĝejon kaj monaĥejon en Jablonné kaj en Turnov, por monaĥoj de la dominikana ordeno. En ili ŝi bone bonvenigis kaj subtenis fortan movadon de la tut-tiama kristana mondo. Per tio ŝi pruvis sekuran kristanan sintenon kaj akravidon al la mondo.

Zdislava estas ornamita ne nur per la dominikana vesto, sed ĉefe per vera dominikana pieco. Ĉi tiun econ montras vasta apostola laboro, kiu elŝprucas el regula medita preĝado, subtenata de senĉesa medita koncentriĝo kaj praktika honoro al la Dia Patrino. Zdislava estis plena de la Dia Spirito, kaj tial ŝi kapablis akordigi publikan aktivecon kaj hejmajn devojn de patrino, edzino kaj estrino de l’ domo, tiel ke unu ne estas obstaklo al la alia, sed ĉio iĝas harmonia tutaĵo de sankta vivo.

Tuj post kiam ŝi formortis, tridekjaraĝa, en 1252, oni komencis pilgrimi al ŝia tombo en Jablonné, kaj peti ŝin pri ĉiela propetado kaj helpo. Ŝian beatproklamon certigis la sankta papo Pio la 10-a, la 28-an de aŭgusto 1907.

Devo de nia generacio estas prezenti al la tuta mondo junan Zdislava, kiel reprezentantinon de eminentaj ĉeĥaj virinoj kaj patrinoj, kies karakterom formis Kristo.

S. Panská, Ĉeĥoslovakio

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (10)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto  - sesa parto -. sepa parto - oka parto - naŭa parto

 

La espero de la kristanoj 

Fronte al la enigmo de la morto, kiu vole-nevole zorgigas nin, Jesuo donis la konsolan bon-sciigon, ke la homo, kiu respondas al la amo de Dio, estas vokata al senfina vivo: Estas volo de mia Patro - diris Jesuo - ke ĉiu kiu vidas la Filon, kaj kredas en li, ricevu la eternan vivon, kaj mi revivigos lin en la lasta tago... Kiu kredas, tiu havas eternan vivon (Joh 6,40.47). La korpa morto nur ŝanĝas la homan ekzisto-manieron. Postmorte la vivo en Kristo ne rompiĝas; male, ĝi montriĝas en sia tuta klareco; el la surteraj fuĝemaj aferoj, la homo transpasas al la spirita eterna vivo kun Dio.

La termino ĉieloparadizo signifas la vivon kun Dio post la korpa morto. Kia estos tiu eterna vivo, la surtera homo ne povas ĝuste imagi, ĉar li havas ne ekzaktan koncepton pri eterneco, kaj nur analogian ideon pri Dio, kaj nur negativan ideon pri si mem post sia morto. La kristano do akceptas la revelacion, kiu parolas pri eterna vivo, eterna feliĉo, eterna vidado de Dio en la kuneco de la sanktuloj, aŭ negative diras: Dio forviŝos ĉiujn larmojn el iliaj okuloj, kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro: la unuaj aferoj forpasis (Apo 21,4). Tiel ni estos ĉiam kun la Sinjoro: per ĉi tiuj vortoj konsolu unu la alian (1 Tes 4,17).

Jesuo tamen nin avertas, ke, ĉar ni estas liberaj, ni povas maltrafi la celon, por kiu ni estas kreitaj. Tiu kiu plenkonscie malakceptas Kriston kaj la savon de li proponatan, aŭ post ĝia akcepto obstine kondutas kontraŭ lia leĝo aŭ malkonforme de sia konscienco, tiu homo finfine troviĝos for de Dio por eterna malfeliĉo. Temas pri la infero. La Biblio nomas tiun staton per la terura termino dua morto. Evidente, neniu homo havas la eblecon juĝi, ĉu iu iam enfalis en tiun ruinon. Nur Dio scias tion.

La revelacio subkomprenigas ankaŭ trian staton, en kiu troviĝas tiuj kiuj ĉe la morto, kvankam ne disaj de Dio, tamen ne estas en plena kunuleco kun li, pro la tentoj kaj la falemo de la surtera vivo. La situacio de tiaj mortintoj nomiĝas purgatorio, aŭ stato de purigo de la justuloj antaŭ ol atingi plenan kunulecon kun Dio. La kristano konas la kutimon de la propeta aŭ animripoza preĝado favore al ĉi tiuj animoj, por ke ili liberiĝu de siaj kulpoj.

Kiam fine, laŭ la plano de Dio, venos la tempo kompletigi la fluon de la historio, Kristo aperos videble kaj gloroplene sur la tero. Neniu konas la tempon kaj horon de tiu apero; ĝi estas sekreto de neniu konata, sed ĝi apartenas al la kredo de la kristano, kaj ĝi instigas la Eklezion al konstanta atendo kaj viglado. Ĉiutage la kristanoj devas esti puraj, fervoraj, kaj pretaj.

La lasta vorto de la tuta Biblio konsistas el jena preĝo: Venu, Sinjoro Jesuo! (Apo 22,20): ĝi estas la alvoko de la Eklezio kiu atendas la triumfa revenon de la Savanto. Tiam la homaro atingos en Dio sian destinon, kaj la gloron, por kiu ĝi estas kreita. La homa lingvaĵo malkapablas esprimi tiun ĉi superhoman sperton. Tial la Biblio uzas bildojn kaj simbolojn: okazos universala reviviĝo, kaj la justuloj transfiguriĝos simile al la resurektinta Kristo; ili aperos kun korpo gloroplena kaj esprimos la personecon de ĉiu individuo en ties perfekteco.

Post malapero de la mondo markita de pekado kaj morto, estiĝos nova ĉielo kaj nova tero (kp 2 Pet 3,13)... la brilo de Dio lumos al lia urbo (App 21,23)... kaj Dio estos ĉio en ĉiuj aferoj (1 Kor 15,28)

 Proponoj 

1) Legi 1 Kor 2,9; 1 Joh 3,1-3; Rom 8,1-18 (kion esperas la kristanoj).

2) Rezigni la sendiajn (biblie: karnajn) strebojn.

3) Preĝi: Donu al mi, ho Di-Sinjoro, la sentrompan esperon.

P. Rossano - B. Cadei - (daŭrigota)

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Dian Parolon 

«NE TIMU, NUR KREDU!»

Meditado al la 13-a dimanĉo ordinara: 26.6.1988 

La kredo kontraŭ ĉiu kredo, la espero kontraŭ ĉiu espero estas la ĉeftemo de ĉi tiu evangelio. Du homoj kredas tielmaniere: Jairo, la sinagogestro, kaj virino, havanta jam dek du jarojn sangofluon.

Estas unue la sinagogestro, kiu zorgoplena venas al Jesuo, ĉar lia filino estas malsana, estas jam en la lasta ekstremo. Jairo ne konas alian savon por ŝi ol Jesuo. Li falas antaŭ Liaj piedoj kaj petegas: «Venu kaj sanigu mian filinon!». Jesuo komprenas la patron kaj lian zorgon, kaj Li sekvas lin. Sed Jesuo sekvas lin ne sola, granda homamaso ankaŭ sekvas. Kaj ĉi tiu homamaso elmetas Jairon kaj lian kredon al provoj. Verŝajne Jesuo ne tre rapide iras, li povas iri nur malrapide. La homoj premas Lin. Jairo verŝajne timegas: «Ĉu la majstro alvenos ĝustatempe por savi mian filinon?». Kaj nun Jesuo haltas, serĉas tiun, kiu tuŝis Lin, parolas kun la virino ktp, kaj poste Jesuo daŭrigas Sian vojon al la domo de Jairo.

La plej granda provo estas la alveno de la servistoj, kiuj anoncas la morton de la knabino. «Kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston?», ili diras al Jairo. Eble neniam ili kredis, ke Jesuo kapablas sanigi la knabinon. Sed nun ilia kredo foriris, ili ne kredas, ke Jesuo kapablas revivigi la infanon. Verŝajne Jairo mem malesperas: «Kiu estas pli potenca ol la morto? Kiu povas venki la morton?». La respondo de Jesuo estas tre simpla kaj samtempe tre postulema: «Ne timu, nur kredu!». Kion li kredu? La situacio estas tiel klara: la filino mortis kaj ne ekzistas vojo for el la morto! Jesuo kuraĝigas Jairon esperi kontraŭ ĉiu espero. Verŝajne lia koro ŝanceliĝas inter espero kaj malespero, inter kredo kaj malkredo. La homoj en la domo de Jairo nur povas mokridi pri Jesuo, kiu diras, ke la filino nur dormas. Sed nun la fido, la kredo de Jairo, de la gepatroj ebligas, ke Jesuo, prenante la manon de la knabino, diras: «Talita kum - Mi diras al vi: Leviĝu!». Kaj la gepatroj povas brakumi la denove vivan filinon. Ilia kredo estas rekompencita!

La homoj en la domo de Jairo, la homamaso kiu akompanas tre miras. Sed ĉu ilia mirego fariĝas kredo?

La alia kredanta homo estas la malsana virino. Ankaŭ ŝi esperas kontraŭ espero. Dum dek du jaroj ŝi estas malsana - la filino de Jairo havas dek du jarojn! - Neniu kuracisto helpis ŝin, sanigis ŝin. Ŝi multe suferis pro ili kaj elspezis la tutan havon. La sufero de malsano nur estas unu flanko. La virino ankaŭ suferas, ĉar ŝi estas kulte malpura, ŝi estas ekskomunikata el la komunumo de kredantoj. Ĉio kaj ĉiu, kiun ŝi tuŝas, estas ankaŭ malpura.

La virino aŭdis pri Jesuo kaj Li fariĝas ŝia unusola espero. Ŝi alproksimiĝas al Jesuo esperante, ke neniu rimarkos ŝin en la homamaso kaj forpelos ŝin. Ŝi esperas, ke sufiĉas tuŝi Lian mantelon por saniĝi. Kaj vere, tuŝante Lian mantelon, ŝi tuj sentas korpe, ke «la fonto de ŝia sango sekiĝas!». Verŝajne ŝi volas kaŝe foriri. Sed Jesuo turnas sin kaj serĉas ŝin, ŝian rigardon. Li ne estas aŭtomato por sanigi. Li ne nur sanigas la korpon. Li volas sanigi la tutan homon. Li volas persone sanigi. La virino ĉi tie esprimu sian kredon, sian esperon, ŝi konfesu sian kredon. Sanigi estas por Jesuo: revivigi la amon inter Dio kaj la homo, revivigi la amikecon inter Dio kaj Lia infano.

La demando al ni estas, ĉu ni kapablas kredi tiel al la potenco de Jesuo, de Dio kaj ĉu ni serĉas Dion, Lian amon unue, aŭ nur nian sanon, nian savon?

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

 al la indekso


 

Junia preĝintenco

 

POR LA MISIADO DE LA BAZAJ KRISTANAJ KOMUNUMOJ 

En multaj lokaj Eklezioj ekzistas malgrandaj bazaj komunumoj, pri kiuj oni parolas ĉiam pli insiste kiel pri nova formo de vivo en la Eklezio. Kelkaj katolikoj, aŭdante pri bazaj komunumoj, pensas pri io danĝera kaj kontraŭ al la oficiala Eklezio. Sed multnombraj episkopaj dokumentoj de multaj landoj indikas tiujn bazajn komunumojn kiel unu el la plej valoraj kaj utilaj paŝtistaj spertoj en la nuna Eklezio.

La tria ĝenerala Episkopara Konferenco de Puebla (1979) asertas: «La eklezia baza komunumo, kiel komunumo, grupigas familiojn, junajn kaj plenkreskajn homojn, en intima interpersona rilato de kredo, espero kaj amo; celebras la Dian Vorton en la vivo per la solidareco kaj la plenumo de la nova ordono de la Sinjoro, kaj aktualigas la eklezian mision kaj la videblan unuecon kun la legitimaj paŝtistoj per la servo de aprobitaj kunordigantoj».

Johano Paŭlo la Dua dum siaj vojaĝoj plurfoje esprimis sian favoron al la bazaj komunumoj. Ekz. en Santiago (Ĉilio), aprile 1987, li invitis tiajn komunumojn evangeliziĝi por fariĝi evangelizantaj kaj venki la tenton fermiĝi en si mem, ĉar  «universala kaj misiista devas esti ĉiu iniciato, kiu volas esti vere katolika».

La itala misiisto Paolo Salvini rimarkigas, ke ne nur la novaj sociaj postuloj, sed precipe la religiaj necesoj estigis bazajn komunumojn. Li diras «Oni komencas per malgrandaj grupoj sufiĉe homogenaj, kiuj kunhavas esencan parton de la problemoj de la ĉiutaga vivo, por atingi per ili la renkontiĝon kun Kristo, kiu povas ilin transformi en kristanajn komunumojn. Tio ne signifas dispecigi la Eklezion en milojn da grupetoj, sed nur rekoni la pluralismon de situacioj ekzistantaj en la vivo kaj havigi la eblecon de ĉiutaga kristana agado. Rilate Latinamerikon, oni devas agnoski, ke en tiu mondo kun popolo grandparte katolika, al kiu preskaŭ mankas pastroj, tiu klopodo estigi bazajn komunumojn por revigligi la Eklezion estis unu el la plej efikaj solvoj».

La afero estas iom malsimila en Afriko, kie pli vigla estas la paroĥa agado, kiel rimarkigas P. Jozefo Kealy, misiisto en Tanzanio. Tamen, ankaŭ tie oni konsideras tre grava kaj utila la estigon de bazaj komunumoj, ĉu en la kamparoj ĉu en la urboj. Kiam ili estas bone gvidataj kaj havas klaran eklezian identecon, ili estas granda forto por la misia kresko de la Eklezio.

Sac. Felice Ruaro, Italio

al la indekso


 

INTERPAROLO DE FRANCISKO KUN PAPO JOHANO LA 23-A 

Kara Redaktoro!

Ĉi-jare estas la 25-a datreveno de la morto de nia neforgesebla Papo Johano la 23-a... Ĉu ne estus bone aperigi en EK ĉi tiun ĉarman, fantazian rakonton pri lia interparolo kun S. Francisco en vatikanaj ĝardenoj? La rakonto rememorigos al ni ĉiuj simpatiajn kvalitojn de tiu nekutima homo...

Johano Kos, Pollando 

Iun varman, printempan tagon, en la vatikanaj ĝardenoj promenis frato Francisko, vera servanto de Kristo, kaj papo Johano la 23-a. La papo haltis apud florantaj rododendroj, kaj delikate mankaresis iliajn longajn, brilantajn foliojn. Dume Francisko atente rigardis ruĝajn arbustojn de rozoj, ĝuante ilian odoron.

- Ni amas florojn, sankta Patro, ĉu?

- Ni tre amas ilin, respondis Johano la 23-a.

Francisko ekrigardis kaŝe la papon:

- Ŝajnas al mi, ke ĝenerale ni estas iom similaj unu al alia, li diris.

La papo, preninte Franciskon je la mano, respondis kun nekaŝita kontento:

- Foje ŝajnis tiel al mi, sed mi ne kuraĝis paroli pri tio kiel unua. Se tamen vi komencis...

Kaj responde Francisko:

- Ni faru komparo-kalkulon.

- Konsentite! - li respondis - komencu, kara Francisko, komencu.

La Malriĉuleto ekpensis momente kaj diris:

- Ĉe la sankta bapto mi ricevis la nomon Johano, kaj mi mortis kiel Francisko.

- Preskaŭ same kiel mi - diris la sankta patro - Al mi oni donis dum bapto la nomon Anĝelo, kaj mi mortis kiel Johano.

- En junaĝo mi servis en asiza armeo kaj batalis kontraŭ la malamika urbo Perugia.

- Min, amata Francisko, oni ankaŭ ensoldatigis dum la unua mondmilito. Mi eĉ sukcesis iĝi serĝento.

- Dum kelka tempo mi agis inter mohamedanoj en Egiptujo.

- Kaj mi inter mohamedanoj en Turkujo.

- Kiam mi komencis mian agadon, iuj loĝantoj de Asizo opiniis min stultulo.

- Ankaŭ min oni ne opiniis saĝulo. Multaj homoj difinis mian elekton je papo: «deviga alieniĝo de la Sankta Spirito».

- Homoj asertas, ke mi ne estas belaspekta - diris Francisko.

- La samon oni diras pri mi, Francisko. Kion fari? Konklavo ne estas konkurso de beleco.

- Pri Kurio mi ne havas tro bonan opinion - flustris malkuraĝe Francisko.

- Ankaŭ mi - respondis rapideme Johano la 23-a.

- Iam, en junaĝo, mi ŝatis bonguste manĝi - flustris la Malriĉulo.

La papo modeste mallevis la okulojn:

- Mi, en junaĝo, ege... Kaj eĉ en maljuneco iomete...

- Mi amas muzikon kaj kanton.

- Ankaŭ mi amas.

- Mi amas pacon. Mia devizo estas: Pax et bonum (Paco kaj bono).

- Kaj la mia: Pacem in terris (Pacon sur la tero).

- Mi ĉiam volis esti obeema al la papo kaj elmontri al li plej altan estimon, sendepende de tio, kiel papo rilatis al mi.

- Mi ankaŭ. Nur de kiam mi mem fariĝis papo, mi havas iujn malfacilaĵojn ĉirilate.

Francisko ekkriis kun ega ĝojo:

- Ĝustadire ni estas ĝemeloj, sankta patro!

La papo tristiĝis:

- Nu, ne. Ne tute. Estas inter ni unu diferenco.

- Kia?

- Vi estas malgrasa kaj mi estas dika.

- Eee - respondis Francisko - eble vi fakte estas iom tro dika kaj mi tro fingreca, sed tio neniel estas kaŭzo por ĉagreno. Kio estas korpo? - ĉi tie li malŝate mangestis - Sako por ostoj. Eta plezuro kaj ega embaraso. Ĉu vi memoras, sankta patro, kiel mi iam nomis mian korpon? - Kaj ne atendante la respondon, li rapide eldiris: - La frato azeno!

Ili ambaŭ eksplodis per rido.

Roman Brandstaetter, Pollando; esperantigis Johano Kos

al la indekso


 

EKUMENA DISERVO EN ROTERDAMO 

Mi informas pri la EKUMENA DISERVO okaze de la Universala Kongreso en Roterdamo (Nederlando), kiu estas fiksita je dimanĉo, la 24-a de julio 1988, je la 16-a horo en la Laurens-preĝejo, Grote Kerkplein, Roterdamo.

En tiu Diservo okazos kaj la S. MESO kaj la Eŭkaristio laŭ la Rito de la Rom-Katolika Eklezio kaj la S. Manĝo laŭ la Rito de la Reformitaj Eklezioj. La tekstoj estas ĉiuj kun la permeso de la Katolika Eklezio kaj kun plena aprobo de la loka Pastro de la Centra katolika preĝejo.

Mi afable petas ĉiujn katolikajn pastrojn anonci al mi, ĉu ili aliĝis(os) al la U.K., kaj ĉu ili estas pretaj kune celebri la S. Komunion.

Saman alvokon mi presigis en «Dia Regno» (la organo de la Evangeliaj Kristanoj, membroj de KELI), partopreni en la disdonado de Pano kaj Vino, kiel la Korpo kaj la Sango de Kristo.

Malgraŭ ke ni, Kristanoj de unu Savanto Jesuo Kristo, ankoraŭ ne povas «sidi» kune ĉe la Tablo de la Sinjoro, ni tamen nun povas festi nian unuecon en Kristo per kantoj, preĝoj, konfesoj, legado el la S. Skribo kaj kune aŭskulti la predikon. La temo de la prediko estas:

«Honoraj emblemoj aŭ cikatraj diademoj?», laŭ S. Mateo 20, 20-29.

Per ĉi tiu arango, gvidata de la Sankta Spirito, parto de la Kristanaro ne plu bezonas rifuzi la partoprenon en la komuneco kun la komuna Sinjoro al alia parto de la Kristanaro, kaj ankaŭ ne organizi apartan Diservon, per kiu ni malĝojigas nian Dion.

Jelly Koopmans-Schotanus, Nederlando

al la indekso


 

LA ITALA SEKCIO DE I.K.U.E. KONGRESOS SEPTEMBRE 

Ekde la 9-a ĝis la 13-a de Septembro UECI (Itala sekcio de IKUE) kongresos en la norditalia urbeto Pallanza, ĉe-borde de Lago Maggiore.

La Kongreso havos du karakterizojn: al la movada flanko (asembleo de la UECI-membroj, gazetara prezento de la katolika esperanto-movado...) aldoniĝos momentoj de religia meditado (spiritaj ekzercoj), gvidataj de Monsinjoro Lorenzo Longoni, el la Milana Katedralo.

La naturaj belaĵoj, kiuj ĉirkaŭas la kongresejon (la Lago, la botanikaj ĝardenoj de Vilao Taranto, la mirindaj Vilaoj de Stresa, la historiaj lokoj de tiu belega itala regiono) certe igas la tutan arangon ne maltrafebla!

La Kongreso daŭros ekde la posttagmezo de la 9-a de septembro ĝis la posttagmezo de la 13-a.

 al la indekso


 

Aranĝoj en La Chaux-de-Fonds, Svislando 

2-A KRISTANA KULTUR-SEMAJNO ESPERANTISTA

(10-15.10.1988) 

La eŭropa kulturo havas siajn fundamentojn, sur kiuj staras la vivo kaj el kiuj kreskas la estonteco de la eŭropanoj. Kultura Centro Esperantista donas al ni kristanoj la eblon pripensi fundamentojn de nia kristana okcidentujo kaj sperti trajtojn de kristana kulturo. Ni invitas ĉiujn kristanojn kaj interesiĝantojn.

Programeroj de la 2-a Kristana Kultur-Semajno Esperantista:

Bibliaj rondoj (Meditado, priparolado kaj komentario). Kantado kaj ĉantado: praktiko kaj teorio. Pritrakto de kristana fakterminaro. Rilatoj kun regionaj ekleziaj instancoj kaj vizito al kristane rimarkindaj ejoj en Ĵuraso. Prelegoj: Detala programo anoncota al la aliĝintoj. Disvolviĝo de la starigo dc la Meditejo Max Josef METZGER.

 

al la indekso


 

2-A BIBLIA SABAT-DIMANĈO

(plilongigita semajnfino: 14-16.10.1988)

 

Gvidantoj: Pastro Bernhard EICHKORN kaj diakono Marilu MONGER.

Bibliaj tekstoj priparolataj en rondoj laŭ la lingva nivelo, por esperanto-komencantoj en la franca kaj en la germana kun tradukoj el la esperanta biblio; psalmoj: ĉantado kaj komentario; kristanaj temoj; ekumena diservo; vizito de lokaj ekleziaj komunumoj.

al la indekso


 

VATIKANA RADIO EN ESPERANTO 

La Ĝenerala Direktoro de Vatikana Radio, P. Pasquale Borgomeo, sendis al P. Battista Cadei, Redaktoro de la Esperanto-elsendoj, leteron en itala lingvo datitan 11.6.1988, kiu klare montras la efektivan statuson de la Esperanto-programo. Por ke oni havu konscion pri tiu statuso (kiu ne estas samrajta kun tiu de la ceteraj elsendoj de RV), ni aperigas tradukon de tiu letero: 

Respektinda P. Cadei,

sekve de la interparoloj, kiujn Vi havis kun la Direktoro de la Programoj, kaj kun la celo eviti eblajn nekomprenojn kaj miskomprenojn, mi deziras precizigi al Vi jenon.

Kiel en la pasinteco, la Ĝenerala Direkcio de Vatikana Radio intencas daŭre konsenti al la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, de Vi nuntempe reprezentata, la efektivigon de elsendoj en internacia lingvo esperanto. Tiucele, Vatikana Radio metas je dispono kelkajn elsendotempojn (nun dek minutojn dimanĉe je la 21-a horo, kaj dek kvin minutojn ĵaŭde je la 7-a horo, plus kelkajn aliajn elsendotempojn indikotajn ĉiufoje de la Programa Kunordigejo), kaj la skriban kaj sonan materialon necesan por la produktado de la programo.

La personoj ŝarĝitaj pri la realigo de la programo, kiujn IKUE indikas kaj akreditas ĉe la Direkcio de Vatikana Radio, povos aliri la sidejon de Palaco Pio en la tagoj merkredo kaj sabato, kaj escepte, en kazo de neceso, surbaze de rajtigo donata de la Sideja Sekretariejo.

La daŭrigo de la dirita konsento restas, ĉiel ajn, subordigita al la bezonoj de la programado de Vatikana Radio kaj al la respondo de la programoj en esperanto al la naturo kaj celoj de la papa Sendostacio.

Kun religiaj salutoj

P. Pasquale Borgomeo S. J.

al la indekso


 

ESPERANTO-REDAKTORO ĈE RADIO VATIKANA SERĈATA 

La nuna Esperanto-redaktoro ĉe Radio Vatikana, P. Battista Cadei, post 8-jara servo (1980-1988) tre verŝajne devos, fine de ĉi tiu somero, forlasi Romon, kaj do la redaktoran postenon.

P. Carlo Musazzi, kiu jam de pluraj monatoj kunredaktoras, ankaŭ ne estas certa, ĉu li ricevos de la Barnabita ordeno, al kiu li apartenas, la rajtigon transpreni tiun taskon.

Urĝas, do, trovi Esperantistan pastron disponan translokiĝi al Romo kaj fariĝi Esperanto-redaktoro ĉe Radio Vatikana.

Ĉar la redaktorado estas senpaga, li devos havi en Romo alian taskon por vivteni sin. Ordenanoj, havantaj domon en la ĉefurbo de la kristanaro, eble havas pli multe da ŝancoj ĉi-sence.

Ĉiuokaze, ĉiuj povantoj bonvolu skribi al la Prezidanto de IKUE (P. Duilio Magnani), kun proponoj kaj (sin)kandidatigoj.

al la indekso


 

BONDEZIROJ 

Inter la multaj bondeziroj, kiuj alvenis al la Centra Oficejo de IKUE okaze de la Paskofestoj, rimarkindas unu en pola lingvo de Lech Walęsa, Nobel-premiito por paco, ĉefo de la (eks)-Sindikato Solidarność.

Ne estas la unua fojo, ke sinjoro Walęsa skribas al la Prezidanto de IKUE: jam en 1983 alvenis unu lia letero. Pasintjare, okaze de la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo, denove sinjoro Walęsa sin direktis al la katolikaj esperantistoj, per salutmesaĝo, en kiu li akceptis eniĝi en la Honoran Komitaton de la Kongreso mem.

Lech Walęsa kaj Pastro Duilio Magnani renkontiĝis persone kiam nia Prezidanto vojaĝis al Pollando per la TIR-ŝarĝaŭto, transportanta varojn al niaj gefratoj en Gdansko. 

De maldekstre: P. Duilio Magnani, S-ro Lech Walęsa, P. Stanisław Płatek (Gdansko, 8.11.1984)

al la indekso


 

ŜANĜOJ EN LA LANDAJ REPREZENTANTOJ 

Sekve de la morto de S-ro Miguel Martinez Marin, vakas la ofico de Landa Reprezentanto de IKUE por Hispanio; provizore, ni indikas kie Landan Reprezentanton P. Manuel Casanoves.

Pro sanstataj kaŭzoj, eksiĝis kiel Landa Reprezentanto por Belgio S-ro Hubert Audenaert (al kiu iras plej varma danko de IKUE pro lia modela laboro); kiel nova LR estis nomunita S-ro Raymond Lecat.

Sekve de forveturo el Brazilo de P. Petro Urbaitis (laŭ sciigo ricevita de la Poŝto), vakas la ofico de LR por tiu lando; provizore, ni indikas kiel Landan Reprezentanton Prof. Euclides Carneiro Da Silva.

Landa Reprezentanto por Italio fariĝis plenrajte la itala sekcio de IKUE (UECI, Unione Esperantisti Cattolici Italiani). Ni dankas al P. Pasquale Campobasso, kiu persone daŭrigas la koncernan agadon.

Pro sanstataj kaŭzoj, eksiĝis kiel Landa Reprezentanto por Tajvano/ Formozo (Ĉinio) P. Marko Ŭang Bu-jung; nova LR estis nomumita P. Ĉi-Ŝin Chouw Roch.

Sekve de plurjara silento, estis forstrekitaj el la listo de la Landaj Reprezentantoj P.O.M. Lucas (Hindio) kaj S-ro P. Kiseng Kim (Koreo).

La Landa Reprezentanto por Francio, P. Roger Degrelle, havas novan adreson.

Krome, anoncis sian deziron eksiĝi kiel Landaj Representantoj, pro sanstataj kaŭzoj, S-ro Roderic Mc Dermott (Britio) kaj P. Franjo Gruić (Jugoslavio); anstataŭantoj estas serĉataj.

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS 

† S-ro Miguel Martinez Marin (Zaragoza, Hispanio), Landa Reprezentanto de IKUE;

† S-ro Mariano Cantalapiedra (Valladolid, Hispanio), Esperantisto de 1927, fervora aganto por Katolikismo kaj por la Internacia Lingvo.

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

al la indekso


 

SPRITAĴOJ DE LA DEZERTO-MONAĤOJ 

 

* Olda dezert-monaĥo sentencis:

«Dio donis al ni du orelojn kaj nur unu langon, por ke ni diru nur la duonon de tiom, kiom ni aŭdas».

 

* Longabarba monaĥo, vidinte hundon, ekpensis:

«Hundo havas multe da amikoj, ĉar li movas ne la langon sed la voston».

 

* Rabisto, vundite, sin trenaĉis ĝis la ĉelo de monaĥo, ĝemante:

«Mi suferas kiel damnito!».

«Ĉu jam?».

 

* Ĉefmonaĥo demandis oldulon:

«Kia devas esti prediko?».

«Ĝi devas havi bonan komencon kaj bonan finon; krome, komenco kaj fino devas esti inter si proksimaj».

al la indekso